li. Dum momento li rigardadis je Hooker, kaj tiam, kun ĝemo, li
ekkaptis sian propran gorĝon.
"Ne alproksimiĝu al mi," li diris, kaj li iris sin apogi al arbo. Tiam, per pli forta voĉo, "Mi resaniĝos post minuto."
Post iom, lia tenado al la trunko malfortiĝis, kaj li malrapide glitis malsupren je la arbotrunko, ĝis li fariĝis senpova amaso ĉe ĝia radiko. Liaj manoj konvulsie kunpremiĝis. Lia vizaĝo tordiĝis pro doloro. Hooker alproksimiĝis je li.
"Ne tuŝu min! Ne tuŝu min!" diris Evans, per sufokanta voĉo. "Metu la oron ree sur la jakon."
"Ĉu mi ne povos fari ion por vi?" diris Hooker.
"Metu la oron ree sur la jakon."
Dum Hooker levis la fandaĵojn, li sentis piketon, sur la fingrega radiko. Li rigardis sian manon kaj ekvidis maldikan dornon, eble du colojn da longeco.
Evans elpuŝis senvortan krion, kaj turniĝis.
La makzelo de Hooker falis. Li rigardis la dornon dum momento per plivastiĝintaj okuloj. Tiam li rigardis Evans, kiu nun kunkurbiĝis sur la tero, la dorso fleksiĝante kaj rektiĝante konvulsie.
Tiam li rigardis tra la kolonoj de arboj kaj la interpleksaĵo de ŝnuraj tronketoj, al la loko kie, ĉe la malhela griza ombro, la bluvestita korpo de la Ĥino malklare ankoraŭ vidiĝis. Li pripensis pri la malgrandajn streketojn sur la karta kojno, kaj tuj li komprenis.
"Dio min helpu!" li diris. Ĉar la dornoj estis similaj al tiuj, kiujn la Djakoj trempas en venenon kaj uzas en siaj bloviloj. Li nun komprenis kion signifis la certegeco de Ĉang Haj pri la senriskeco de lia trezoro. Li nun ja komprenis tiun grimacon.
"Evans," li ekkriis.
Sed Evans nun estis silenta kaj senmova, krom pri terura spasma moveto de siaj membroj.
Profundega silentado regis en arbaro.
Tiam Hooker komencis furioze suĉadi je la malgranda rozkolora makulo ĉe la radiko de sia fingrego--suĉanta por kara vivo mem. Post nelonge li eksentis strangan doloron ĉe la brakoj kaj ŝultroj, kaj la fingroj malfacile kurbiĝis. Tiam li komprenis, ke la suĉado neniel utilos.
Subite li ĉesis, kaj, sidante apud la fandaĵaro, kaj apogante la mentonon sur la manoj, li fikse rigardadis la tordiĝintan sed ankoraŭ movantan korpon de sia kunulo. La grimaco de Ĉang Haj denove envenis en lian memoron. La malakra doloro etendiĝis al lia gorĝo kaj malrapide plifortiĝadis. En la malproksimaĵo super li, venteto movigis la verdaĵon, kaj la blankaj florfolietoj de ia nekonata kreskaĵo malsupren flirtadis tra la mallumeco.
KNABETO.
Originale verkita de Edward Metcalfe, M.A. (Oxon).
La vivo estis ĝoja rev' Ĉar estas mi edzeto, Sed min alvenis dolĉa dev' Fariĝis mi patreto. Ĉar vivas knabo en la kor' Mi estas kortegano; Kaj riverencas kun ador' Al Sinjor' la Infano. De tron' lulila regas li La tiranega eto; Kaj kuras pro infana kri' Patrino kaj Patreto; Li ion vidas, ploras; ĝi Fariĝas lia havo; Al Sinjor' la Infano mi Nun estas lia sklavo. "Ni rigardegu!" En okul' Vidiĝas vidindaĵoj "Ni duobliĝas!"--"Nesaĝul' Jen veraj infanaĵoj!" Jen veraj infanaĵoj!--Ho! Valoras pli ol oro La font' de tiu infanaĵ' La ĝoj' de mia koro.
AL FUMAMANTOJ.
(_Laŭ Irlanda ario_ "_Nora Kreina_").
Ben Elmy.
Se doloras nia kor', Se ĉagrenas sin la cerbo, Jen konsol' en tia hor'-- Nikotina ĉarma herbo! Ĉiopova la rimed', Freŝa pli ol monta pino, Pli odora ol resed' Estas rava Nikotino!
Venu, fumo de nektar'! Elspiraĵo de feino, Vera ĝojo de l' homar' La fidela Nikotino!
Ĉar, per kara nia pip', Per cigar' aŭ cigaredo, Sur la tero, sur la ŝip', Neniiĝas ĉia tedo; Kaj en kiu ajn sezon', Glaciiga aŭ varmega, Ni paciĝas laŭ bezon' Per la Nikotino flega.
Do en vintro aŭ somer', Ĉiam, ĉie, kaj sen fino, Je mateno, je vesper', Adoriĝas Nikotino!
MUŜOFIŜOBIRDORATOKATOHUNDO.
Originalaĵo de Clarence Bicknell.
Mi foje havis muŝon; Tre bona kaj tre saĝa Ĝi estis, kvankam juna, Nur unutagoaĝa.
Okazis ke en akvon Ĝi falis, je l'flugado, Kaj mia ora fiŝo Ĝin kaptis por manĝado.
Kaj tiam la naturo De mia fiŝ' ŝanĝiĝis; La muŝon englutinte, Ĝi muŝofiŝo iĝis.
Post tio mia birdo, Belega sed manĝema, La muŝofiŝon manĝis Sen penso kompatema.
Kaj mia kara birdo Post tia buŝotuŝo, Ne estis simpla birdo, Sed birdofiŝomuŝo.
La birdofiŝomuŝo Flugilojn siajn batis, Kaj tiam mia rato Ekvidis, kaj malsatis.
La gusto de l'flugiloj Tre plaĉis al palato; Kaj mia rato iĝis Muŝfiŝobirdorato.
Ho ve! ekzempl' malbona! La kato, al oranĝo Simile, tiam pensis Pri gusta vespermanĝo.
La raton tuj li kaptis, Kaj mi, de tiu dato, Deviĝis lin eknomi Muŝfiŝbirdratokato.
Sed baldaŭ li mortiĝis, Ĉar mia hundo brava Ekdiris, post pripenso, "La kato estis prava."
Kaj tial, unu tagon, Li, per dentega vundo, Mortigis lin, kaj restis MUŜFIŜBIRDRATKATHUNDO.
ALVOKO DE LA NATURO.
Tradukita de G. C. Law.
Estis kun bedaŭro, ke la nova vikaro, irante al la Dimanĉa kurso trans la kampoj, eltrovis en la Edeno de verdaj herbejoj kaj arboj, ondetanta rivereto kaj blua ĉielo, klaran postsignon de la Serpento. Apud la ponto, kie la rivereto fluadis kviete ĉirkaŭ la radikoj de tri salikoj, li ekvidis knabon, fiŝkaptantan. Urba knabo, laŭ sia eksteraĵo--pala vizaĝo, brilaj okuloj, kaj la nepriskribebla gajeco je la sido de sia eluzita ĉapo, kiu esprimis la Londonanon, vizitantan en Arkadio.
Ne kolere, sed per voĉo de granda doloro, la nova vikaro parolis al la kulpulo: "Ĉu vi ne konas, ke estas malbone fiŝkapti Dimanĉon posttagmeze?"
La knabo rigardis lin: "Ĉu la tempo por tagmanĝado pasis?" li demandis, kun mieno de laca surprizo.
"Certe jes," respondis la vikaro; tiu ĉi subita pruvo pri la treega priokupado de la samprofesiano frapis kordon en lia koro laŭ neatendita maniero. "Sed ĉu matenon, ĉu posttagmezon, vi konas, ke estas malbone fiŝkapti Dimanĉe."
La knabo senĝoje rigardis sian senmovan floson--teruraĵon pentritan je strangaj ruĝaj kaj verdaj strekoj.
Io de la knaba sintenado alvokis la vikaran koron. "Nenian sukceson?" li demandis kviete.
"Ne," diris la knabo.
"Nu, aŭskultu! Vi venos nun kun mi al la lernejo, kaj vi kaj mi atencos morgaŭ nian sorton kune, se vi havos tempon."
La knabo skuis la kapon, decide.
"Ne," li diris, "mi vidis fiŝegon; mi vidis ĝin trifoje dum mi restas tie ĉi; kaj mi ne foriros ĝis kiam mi estos kaptinta ĝin. Ĝi frapis mian floson per la nazo nur por kolerigi min. Estas malbona speco da vermoj ĉirkaŭ tie ĉi; rigardu la vermon, kiun mi uzas nuntempe; kian objekton prezenti al tia fiŝo!"
"Nu," diris la vikaro, "vi devis meti ĝin pli bone sur la hokon. Rigardu, mi montros vin--almenaŭ morgaŭ--se vi volas."
Tiun ĉi momenton, aperis el la klara profundaĵo de la rivereto io, kun grandaj okuloj kaj larĝa korpo, videbla pro ĝia nigreco kaj ruĝaj naĝiloj, kiu rigardis ilin, naĝis ĉirkaŭ la floso, kaj per skueto de vosto, malaperis en sian akvan hejmon.
"Tie ĝi estas!" diris kune la Londonano kaj la vikaro, kaj senkonscie tiu ĉi ekprenis la fiŝkaptilon.
"Ne tuŝu," diris la knabo, eksciteme, "mi kaptos ĝin!"
"Nu, serĉu vermon, belan vermon. Ĝi ne englutos vian."
Ili elserĉis la torfon, kaj la vikaro fosis per sia poŝtranĉilo kaj, eltrovinte pli bonan vermon, komencis aranĝi ĝin sur la hoko. Li okupis pli da tempo je tio ol la knabo volis; sed efektive, li havis nervan rapidecon.
"Ho, rapidu!" ekkriis la knabo kun senpacienca agonio, "la fiŝo ne atendos la tutan tagon!"
"Jen estas!" diris la alia, "mi kredas, ke li estas en kaveto inter la radikoj de tiuj ĉi arboj. Nun, mi--ne vi lasos fali kviete la fadenon en la akvon, kaj ni kuŝiĝos malproksime de la bordo. Kuŝiĝu simile al mi!"
Kaj, konformigante agadojn al vortoj, ili kuŝiĝis kune sur la herbo, kaj la knabo faletigis la tordantan vermon inter la radikojn....
Dek minutoj pasis. Unufoje la knabo volis eltiri la vermon por rigardi ĝin, sed la vikara mano detenis lin. Tiam, kun kvieta decidemo, la floso faris unu rektan senŝanceliĝan salton malsupren.
"Kaptinta ĝin!" diris la knabo.
"Kaptinta ĝin!" diris la vikaro.
La bobineto rapide turniĝis dum la fiŝego naĝis trans la rivereton.
"Ho, mi ne povas haltigi ĝin," ekkriis la knabo.
"Donu al mi la fiŝkaptilon," respondis la vikaro, "aŭ ĝi fornaĝos."
"Ne, mi volas eltiri ĝin!"
"Donu la ilon al mi, malsaĝuleto; se vi ne donos ĝin al mi, mi frapos vian kapon!" ...
Sinjorino Blenkinsop, revenante el la Dimanĉa kurso, kie la vikara foresto estis estinta temo de babilado, ekvidas lin kaj la knabon. Alproksimiĝante neatendite, ŝi rigardas la procedojn. Post kelkaj minutoj, la vikaro, sur la genuoj, trempinte la brakon kaj manikon senzorge en la akvon, eltiris la kaptiton teren, kaj, leviĝante, li vidas ŝin.
Ĉu li ruĝiĝis? Ĉu li ektremis? Ĉu li montris ian signon de pento, je la malboneco de sia konduto?
Ne, kontraŭe, estis nuanco de ekscitita triumfo en lia voĉo dum li ekkriis, elmontrante la viglan fiŝon:--
"Nu, Sinjorino Blenkinsop, ĉu vi iam vidis pli grandan perkon?"
"Mi vetas mian vivon--_neniam_!" diris la Londonano.
ENHAVARO DE "THE ESPERANTIST." VOLUMO I. NUMEROJ 1-14.
Anando. Voĉo el la Himalajo, 193.
Archibald, Jem Ross. Kristnaska Pudingo, 212.
Bauer, Elise. La tri amikoj;* kaj Legendo,* 23.
---- Ĉu vi estas preta,* 64.
---- Mateo Falkone,* 70.
---- La Mistera Edziĝo,* 148.
---- Havro, 164.
Bernard, E. Letero el Genevo, 215.
Bickell, C. S. La Posteno de Robbie,* 111.
Bicknell, Clarence. Itala Somero, 4, 23.
---- _La lasta rozo de somero_,* 4.
---- _L'Almozulino_,* 20.
---- _Kazabianko_,* 41.
---- Vera Rakonteto, 44.
---- Diverslandaj Proverboj,* 43, 64, 68.
---- Itala Fablascienco, 68.
---- _La Nova Jaro_,† 54.
---- Militaj Rekrutoj en Italujo, 85.
---- _Itala nacia Kanto. Addio_,* 85.
---- _Progressive Limerick_, 104.
---- _Reveno al la Montaro_, 125.
---- _Nesentimentala Amkanto_, 157.
---- _La Rozo kaj la Lekanteto_, 176.
---- _La Elmigrantoj_, 184.
---- _La Malgrandegulo_, 205.
---- _Muŝfiŝbirdratkathundo_, 222.
Bono, Philip de. Lertaj Respondoj,* 84, 111.
Boucon, H. Fablo,* 84.
Boulet, Paul. Nokto en Kalabro,* 143.
Bourlet, Carlo. _Vespero_, 41.
---- Esperanto kaj Pedagogio, 115.
Buchanan, G. Douglas. Atesto pri Kapableco,† 140.
Catt, Elizabeth J. La Strabulino, 111.
Ĉervinski, Kolowrat. _La plendo de la Luno_, 205.
Clephan, H. W. Kiel fondi Grupon,† 52.
Crook, F. _Esperantist's Hymn_, 64.
Davis, Rev. R. A. Unua Leciono, 151.
---- Eterna Kalendaro, 166.
Deshays, Rene. _Vintra Dolĉeco_, 121.
Doorn, J. van. Esperanto en Japonujo, 134.
Elleder, Osip Ivanovitch. Oje, 55.
Ellis, John. Esperanto por ĉiutaga vivado,† 6.
---- La sono de Voĉo,* 24.
---- La deveno de Esperanto,† 76, 87.
Elmy, Ben. _Vivo de Maristo_,†, 8.
---- _Lekanteto Aŭtuna_,* 22.
---- _Kantetoj Infanaj_,* 37.
---- La Sfinkso, 43.
---- La lingvo de la floroj, 79, 138.
---- _El la Rubajat_,† 107.
---- Logiko kaj Instinkto, 122.
---- _La Marseillaise_,* 145.
---- _Amikeco_, 192.
---- _Nikotino_, 222.
Eucharis, Kasimir. El Marcus Aurelius,* 131.
Gambier, M. P. (O. W.). Fabloj,* 79.
---- Instinkto aŭ Inteligenteco, 106, 126, 211.
---- La Komercisto kaj la Rabistoj, 146.
Hadfield, J. Amikeco. Originala Muziko, 192.
Hayes, C. F. Humora Flanko de Telegrafo,* 10.
Henderson, George J. Fonto de la Lingvoj, 213.
Hunter, Thomas, M.A. _Zenita Suno_, 135.
Kabe (Polujo). La Fajfilo de Franklin,* 44.
Kofman, A. La XIXa Jarcento, 180.
Lambert, D. H., B. A. Grafo Fathom,* 118, 133.
---- Okazeto Venezia, 219.
Law, G. C. Peketoj de Eppie,* 119.
---- Irlanda Leono,* 67.
---- Bruselo, 165.
---- Alvoko de la Naturo, 223.
Lawrence, E. A. Niaj Bonegaj Amikoj, 13.
---- La Parlamentejo, 93.
---- Majtago en Anglujo, 112.
Ledger, G. Esperanto in Shorthand, 7.
Legoffre, Ernest. Anekdotoj, 7.
---- _Dio Savu la Reĝon_,* 8.
Lloyd, R. J., D. Lit., M. A. La Esperantaj Vokaloj, 167.
---- La Sonoj Esperantaj, 182.
London Esperanto Club. Official Reports, 168, 185, 199, 216.
Mathews, Paul, M.A. Mordanto Mordita, 22.
---- La Naskiĝejo, 123.
Mathys, Eugene (Filo). Patrino kaj Infano, 125.
Mayer, A. von. Surprizanta, 196.
Mehrmann, Maurice. La Simio,* 106.
Metcalfe, Edward, M.A. Nokto Terura, 38.
---- La Viro Verda, 86.
---- La Sankta Fajro, 120.
---- _Karulineto_, 157.
---- _Dormu_, 205.
---- _Knabeto_, 222.
Meyrick, J. H. La Ĉielaj Pordoj, 80.
Moscheles, Felix. Kion diris Max Muller,† 19.
Motteau, A. _La Ventego_,* 5, 21, 40, 56, 69, 91, 105, 124, 131.
---- Nacia Esperanta Himno kun Muziko, 16.
---- _L'Anĝelo kaj la Infano_,* 27.
---- Kristnaskaj Problemoj, 41.
---- Fabloj,* 8, 13, 27, 37, 84, 125, 150.
---- _La Spegulo_, 61.
---- _Tom Bolin_,* 72.
---- _El Shakespeare_,* 83.
---- _Kiam nutro nin vivigas_, 139.
---- _Kion diras Birdideto?_,* 176.
---- _Vekiĝa Himno de Infano_,* 184.
Nankivell, Rev. A. H. _Anakreonaĵo_, 205.
Officer, William. _Bonveno_, 10.
---- Fablo, 27.
---- Februara Promeno, 67.
---- _Karulino Mia_,† 135.
---- _Antaŭen_, 204.
Oxenford, C. Miaj Paper-Amikoj, 206.
Ramsay, Sir William. Radiumo,† 36.
Reeve, C. W. T. _Kara Lu_,* 157.
Rhodes, J. Giganto Malespero,* 60.
Rowe. F. G. _Nia Lando_, kaj Muziko, 208.
Simper, Alfred. Letero el Hindujo, 110.
---- Bagh, la Tigro, 156.
---- La Lupo-Knabo, 189.
Southcombe, H. W. La Libertempulo, 188.
Stead, W. T. Esperanto,† 1.
Westcott, Martyn. Strut-Maklero,* 162.
---- Trezoro en la Arbaro,* 195, 220.
Woodward, J. F. H. Fizika Kulturo,* 179.
Zamenhof, L. L. Fonografa Parolado, 51.
---- Pri Akademio, 58.
---- La Deveno de Esperanto,† 76, 87.
Redaktoro. 3, 17, 34, 49, 65, 81, 97, 113, 129, 161, 177, 209, k.t.p.
---- Niaj Libertempoj, 78.
---- Bulonjo, 136.
---- Dovero,† 172.
Sennomaj. Sonĝverigisto (8379), 44.
---- Sciencaj Aferoj (8105), 23, 64, 83, 111.
---- Limeriko (7891), 64.
---- Maltaj Proverboj (8108), 84.
---- La Periskopo (Sir T. P. L.),* 117.
---- Kranioj (Dro. A.M.), 203.
---- Hindaj Proverboj (8276), 110, 214.
---- Mia Avino (8384), 117.
---- Kimraj Skizetoj (E.W.), 127, 142, 159, 171, 190, 207, 210.
---- Meditadoj en Westminster Abbey* (Rev. N.B.)., 197.
Grammatical Synopsis. 14-15.
* Tradukaĵo.
† Dulingva.
THE ESPERANTIST.
VOL. II.
Jan. to Dec., 1905.
_Wholesale Agent:_ 14, NORFOLK ST., STRAND, LONDON.
SINGLE COPIES PRICE FOURPENCE NET.
15. (Vol. II., No. 1.)
_Januaro, 1905._
THE ESPERANTIST
La Esperanta Gazeto por la Propagando de la Internacia Lingvo.
ANNUAL SUBSCRIPTION: 3/- (4 francs; 1-1/2 roubles; 75 cents).
Wholesale Agents: 14, Norfolk Street, Strand, London, W.C.
All Communications should be sent to THE EDITOR, 67, Kensington Gardens Square, London, W.
CONTENTS.
Page
Christmas (_Clarence Bicknell_) 1 A Question (Edward Metcalfe, M.A., Oxon) 1 Month by Month 2 The Old Bellringer, by Korolenko (translated by Alfonso Wachter) 5 Sheep Shearing in Australia (J. Booth, M.C.E.) 7 Hindustani and Esperanto (Lt.-Col. H. K. Gordon) 8 The Olives (translated from the Spanish of Rueda by A. Motteau) 9 The House that Jack Built (translated by J. T. Haxton) 10 Vivien, a Fairy Tale, Part I. (E.W.) 11 Reminiscences (Edward Metcalfe, M.A., Oxon) 12 When Blooms the Mignonette (Osip Ivanoviĉ Elleder). _To be continued_ 13 Professor Fox (translated by E. J. Catt) 14 How to make Mincepies (Jem Ross Archibald) 15 Scotch Persistency (F. A. Meigh) 15 Esperanto 16
for Local Information apply to the Hon. Secs. of the following Official Societies:--
Acton--Sro. E. J. GANT, Ivy Dene, Cumberland Road, Hanwell, W.
Barrow-in-Furness--Sro. JOHN THOMPSON, 52, Blake Street.
Battersea--Sro. A. E. LEE, 2, Cupar Road, Battersea.
Bedford--Sro. A. DUDENEY, 2, Rothsay Gardens.
Brighton--Miss OXENFORD, 16, Upper Westbourne Villas, Hove.
Brixton--Sro. E. W. EAGLE, 21, Kellett Road, Brixton.
Corbridge-on-Tyne--FRAŬLINO BICKELL, Springfield.
Dover--Sro. H. R. GEDDES, Northumberland House.
Dundee--Sro. J. DUCHENE, 3, Seagate.
Forest Gate--Sro. G. C. H. CARTER, 107, Ham Park Road.
Glasgow--Sro. J. H. WALLACE, 3, Hampden Terrace, Mount Florida.
Huddersfield--Sro. G. H. TAYLOR, 9, Norman Road, Birkby.
Ilford--Sro. W. A. JEFFERY, 42, Park Road, Ilford, E.
Keighley--H. W. D. HAMILTON, 15, Nashville Terrace, Fell Lane.
Leeds--Sro. J. E. WYMS, Achonry House, 3, Mexbro Avenue, Chapeltown Road.
Leicester--Sro. MUGGLESTONE, 61, Bonsall Street.
Liverpool--Sro. R. E. ISSOTT, 5, Gresham Street, Edge Lane.
London--Miss LAWRENCE, 41, Outer Temple, W.C.
Newcastle--Sro. J. MILLS, 129, Clara Street, Bonwell.
Portsmouth--Dr. GREENWOOD, 182, Queen's Road.
Plymouth--Sro. GRINDLEY, 23, Gifford Place.
St. Andrews--Sro. J. T. HAXTON, 133, South St., St. Andrews.
Settle--Sro. C. GRAHAM, Goldelands.
Tynemouth--Sro. ALAN F. DAVIDSON, 26, Park Crescent, N. Shields.
Warrington--Sro. W. H. WOODCOCK, Holly Bank, Letchford.
West London--Sro. S. MAITLAND, 22, Maclise Road, Kensington, W.
The Remington
THE _UNIVERSAL_ TYPEWRITER.
Just think of it!
THE INTERNATIONAL MACHINE.
_Unbound by ties of nationality:
The common bond of union of all civilised peoples._
The Remington can be supplied fitted for Esperanto.
* * *
THE REMINGTON TYPEWRITER COMPANY, 100, Gracechurch St., London, E.C.
La Remington
LA _UNIVERSALA_ SKRIBMAŜINO.
Pripensu je tio!
LA INTERNACIA MAŜINO.
_Tute liberiĝita de naciaj ligiloj:
La Komuna unuigilo por ĉiuj civilizitaj popoloj._
La Remington estos liverita kun Esperantaj presliteroj.
* * *
LA REMINGTON TYPEWRITER KOMPANIO, 100, Gracechurch St., Londono, E.C.
ĈIUJ, NI POVOS PARADIZON IRI.
Kiu bone trinkas, Tiu bone dormas. Kiu bone dormas, Tiu ne pensas malbone. Kiu ne pensas malbone, Tiu certe ne pekas. Nu, ĉar kiu ne pekas. Paradizon eniros. De nun, bone trinku. Kaj vi paradizon iros.
* * *
Por tio ĉi, oni devas aĉeti _bonajn vinojn_, kaj sin turni al:-- Sro. Ch. Jadoan en Mercurey (S. & L.) France.
The "Review of Reviews"
_Is the Best Magazine for Busy People. And it is read by 'Esperanto' Students._
The aim of this Magazine is to make the Best Thoughts of the Best Writers universally accessible at a Trifling Cost.
The busiest and poorest in the community may here follow with intelligent interest the great movements of Contemporary History.
Post Free for Twelve Months, 8/6, 10 fr. 75 c., or 8.50 marks.
Office: MOWBRAY HOUSE, NORFOLK ST., LONDON.
Adresareto de Personoj kiuj deziras Korespondadi.
Sro. Manuel Benavente, Murcia, Spain. Deziras interŝanĝi poŝtmarkojn, precipe kun Kolonioj. Ankaŭ interŝ. ilus. p-k. almenaŭ unufoje. Ĉiam Resp.
Sro. Harold W. Diamond, 18, Broadhurst Street, Leicester. Koresp. kun Esperantistoj per ilus. p-k. aŭ leteroj.
Sro. F. Drewery, 1, Glen Street, Canon Street, Leicester. Koresp. kun Esperantistoj per ilus. p-k. aŭ leteroj.
Sro. C. Jolivet, 28 rue Fernault, Bourges (Cher), France. Kun fremdaj Esperantistoj per ilus. p-k. Ĉiam resp.
Sro. Walter H. Meigh, Ash Hall, Stoke-on-Trent, Eng. Interŝ. ilus. p-k. kun ĉiulandanoj, krom Gt. Brit. kaj Francanoj. Ankaŭ petas informojn de fabrikanto de litografoj por porcelano. Deziras aĉeti.
Sro. Jules Michel, 9 rue Martin, Lyon, France. Interŝ. ilus. p-k. kun ĉiulandanoj. Ĉ. resp.
Frl. M. Mitchell, Acuba House, 65, Marquess Road, Canonbury, N. Kun alilandanoj per ilus. p-k. Ĉ. resp.
Srino Jean Paris, Château des Hommeaux, par Le Lion d'Angers (M. et L.), France. Dez. kor. per leteroj aŭ ilus. p-k. kun ĉiulandaj Esperantistoj.
Sro. H. W. Southcombe, The Park, Yeovil. Eng. Petas informojn de ge Esp. pri la datoj kaj detaloj pri ia ĉiujara art-fajraĵo aŭ fajr-festo kiu okazas ĉe ili. Ĉiam respondos.
Sro. Norman G. Stewart, c/o Mrs. Ronald, 24, Dover Street, Glasgow, Scotland. Per ilus. p-k.
La Kosto de la Enskribo estas ses pencoj (70c. per poŝtmarke).
THE ESPERANTIST
The Esperanto Gazette for the Spread of the International Language
ABONPAGOJ ESTAS RICEVEBLAJ ĈE SUBSCRIPTIONS SHOULD BE SENT TO
H. Bolingbroke Mudie, Esq., 67, Kensington Gardens Square, London. W. AUSTRIA.--Sro. T. Cejka, Bystrice Hostyn, Moravia. BELGIUM.--M. M. Seynaeve, 3, Rue de l'Avenir, Courtrai. FRANCE.--Grupo Pariza, 28, rue Serpente, Paris. GERMANY.--Doktoro Mybs, 68, Markt Strasse Altona. Elbe. MALTA.--A. Agius, Esq., 92, Strada S. Gaetano, Hamrun. RUSSIA.--Societo Espero, Bol Podjaceskaja 24, log 12, St. Petersburg. SWEDEN.--Sro. P. Ahlberg, 50, Döbelnsgatan, Stockholm.
N.B.
_Nepresitajn manuskriptojn la Redakcio resendos se oni aldonis poŝtmarkon._
_Alsendatajn artikolojn la Redakcio laŭ bezono korektos._
_Oni povas sendi la abonpagon per poŝtmarkoj, kiuj estas akceptataj laŭvaloro._
_Oni sendu ĉiujn artikolojn, demandojn kaj avizojn al La Redaktoro, 67, Kensington Gardens Square, London, W._
N.B.
15. [Vol. II., No. I.]
Subscription, 3s. Per Annum. Single Copies, 4d. net. Nos. 2 to 13, 6d. each; Later Issues 4d. each, net.
JANUARO, 1905.
KRISTNASKO.
Originale verkita de Clarence Bicknell.
Vilaĝ' malgranda--vintra nokto-- Ŝtonega grot' malhela-- Sed tie io pli brilega Ol ia stel' ĉiela.
Ne reĝoj saĝaj ornamitaj Per multekostaj vestoj, Humile kurbiĝantaj teren Ĉe la manĝuj' de bestoj.
Kaj ne la spicoj aŭ juveloj Aŭ fum' de bonodoro; Ĉar mirindaĵo tie kuŝas Senpreza pli ol oro.
Riĉeco, saĝo kaj scienco, Malofta triopaĵo Mirindaj estas; sed ol ili Pli granda la vidaĵo!
Infan' ne longe naskiĝinta En la manĝuj' dormanta, Kaj apud Li patrino simpla La Filon rigardanta.
Jesuo Li, homara Reĝo, La Fil' de l' Alta Dio; Kaj ŝi, virino el virinoj, La Virgulin' Mario.
Li nun el Dia trono regas Eterne adorata; Kaj ŝi ĉielan kronon portas De l' tuta mond' benata.
DEMANDO.[104]
Originale verkita de Edward Metcalfe, M.A. (Oxon).
Mi, starante ĉe la rando De la Rondo Familia, Min prezentas per demando Al gelertularo mia; Min prezentas per demando, Mi,--la _iu_ ĉe la rando.
Se, eminentulo mia Vi de mi demandos, "Kies La demando?" Al la via Peto, ĉu mi diros, "_Mies_"? Jen, kleruloj, la demando De la iu ĉe la rando.
Ho! Samideanoj miaj Nur per la respondo _ĉies_ Per voĉdonoj vere viaj Faros vi la lingvon _vies_. Pensu, do, pri la demando De la iu ĉe la rando.
PIEDNOTO:
[104] La Redaktoro tre ofte ricevis tiun demandon.
LA LAMPIRO KAJ LA BUFO.
Tradukita de A. Motteau.
Lampiro el la herb' heletis Fosfore (vesper' lumigilo), Ĝin Bufo ekvidint' elĵetis L' enhavon de venenpafilo Al la nekulpa vermo stela. --"Neniam," la Lampiro diris, "Mi malbonaĵon al vi faris; Min kial do vi nun mortigas?" Respondis Bufo la malbela: "Ĉu vi ne lumon disvastigas?"
MONATO POST MONATO.
La mondo nun pliaĝiĝis per unu jaro, kaj ni ĉiuj tial plisaĝiĝis. La progreso farita de Esperanto estas eĉ pli rimarkinda ol dum la jaro 1903. Al ĉiuj kunbatalantoj ni deziras sendi koregajn gratulojn pro tiu ĉi sukceso, kaj ni ankaŭ aldonos la plej sincerajn bondezirojn por la nova jaro. Ĝi estu ankoraŭ pli progresema! Ĝi estu eĉ pli feliĉa por la Esperantistoj!
Lastan monaton ni havis la plezuron aranĝi la Enhavnomaron de nia unua volumo, kaj la fakto memorigis al ni multajn ĉarmajn horojn kun la Esperantistoj, persone kaj letere. Precipe ni deziras sendi bondezirojn al nia sindonema verkantaro. Ili fariĝu pli kaj pli internaciaj!
Kiam skeptikulo trarigardos tiun enhavnomaron, li ne plu dubos la internaciecon de la lingvo.
Dank' al la jara progresado en Anglujo, oni ne plu devas kredi, ke "Esperanto estas kuracilo por korpaj malsanoj," aŭ "nova nutraĵo por la homa korpo," sed preskaŭ ĉiuj scias ke Esperanto nutras nur la spiriton, kaj kuracas nur la malpaciĝojn de la homaro.
Estas mirinde ekscii kiom da anoncado estas necesa antaŭ ol la loĝantoj de eĉ unu malgranda urbo ĉiuj konatiĝu kun la temo, kaj, kompreneble, restas ankoraŭ multe, multe da farota laboro. Ni ne laciĝu, ni ne restu je niaj laŭroj, rigardante la ĝardenon, kiu enhavas tiom da semitaj semoj! Ne, ni devas ĉiam klopodadi; ni ja devas akvi la semojn per la pura akvo de internacieco, kaj ni devas zorgi ke ili ne sekiĝu pro manko de intereso, flego, aŭ helpo niaparte.
Profeto dirus ke tiu ĉi nova jaro devas esti tre grava por la Esperanta movado. Ĉu ni ne havos almenaŭ unu grandan Internacian Kunvenon, kiu kredeble okazos en Aŭgusto, inter niaj afablegaj Boulogneaj amikoj? Kaj ĉu tiu ĉi senpacience atendata renkontiĝo ne honoriĝos je la ĉeesto de nia estimata estro, Doktoro Zamenhof mem!
Tiu ĉi sola fakto estas sufiĉe famigi la nunan jaron, sed ja estas ne bezone atendi ĝis la bela somero por trovi signojn de progreso. Malvarma vintro produktos diversajn novajn gazetojn, kiujn sendube la varmeta printempa kaj varma somera vetero florigos, ĝis ili povos posedi ian influon inter la jam multenombraj internaciaj gazetoj.
Tiu ĉi fakto, la plimultiĝo de gazetoj, estas unu kaŭzo de la nepligrandigo de The Esperantist. Niaj legantoj memoros ke ni proponis pligrandigi ĝin, se eble, dum la 1905a jaro. Ni multe timis ke, la progreso de nia afero postulus tiun ĉi pligrandigon, kvankam ni trovas, ke dekses paĝoj estas ja sufiĉaj por nia libertempo.
Kaj, ĉar nun ne estos necese pligrandigi gazeton, kiu ne plu estos la _sola_ Brita organo, ni klopodas ĝin pligrandigi sen pligrandigo! Tiu ĉi ŝajnos sendube parodoksa al niaj legantoj; ĝi tamen estas la vero, ke ni trafis! Anstataŭ la klubaj sciigoj, kiuj antaŭe troviĝis nur Angle, ni intencas presigi serion da artikoloj sub la nomo _Monato post Monato_. Tiuj ĉi enhavos, en la du lingvoj, la memorindajn agojn de la antaŭa monato. Tiel alilandaj Esperantistoj--kiuj ĉiam plimultiĝas inter nia abonintaro--ne perdos tri aŭ kvar paĝojn, kaj enlandaj Esperantistoj gajnos pli da ekzercado pro la ŝatataj laŭvortaj tradukoj. Jen la Q.E.F. kaj la Q.E.D. de nia problemo.
Du diversaj vojoj nun malfermiĝas antaŭ ni. Ni povas komenci tiun ĉi serion per resumo de la jam farita progreso de la lasta jaro, aŭ ni povos limigi niajn rimarkojn je la lasta monato. Uzante la supredonitan titolon, la dua el tiuj ĉi du vojoj ŝajnas esti preferinda, kaj ni nun pritraktas la memorindaĵojn de la 1904a jarfino.
Estas malvarme dum la vintraj monatoj, ni do komencos nian esploron en pli varmaj landoj, kie la Esperanta Suno sin montris pli forta kaj potenca ol antaŭe. Plej malproksime, la vasta regiono de Queensland, Aŭstralio, meritas atenton nian. La Redaktoro de la plej gravaj tieaj ĵurnaloj aniĝis je Esperanto; ni verkis artikoleton kiu eble poste tie aperos, kaj, el diversaj partoj de la Kolonio venas la kutimajn demandojn de niaj estontaj kunbatalantoj. Nova Zelando ankaŭ estas Esperantema nuntempe, kaj la diversaj jam presitaj artikoloj alportas siajn fruktojn.
Tiel varma, kaj eĉ pli vasta, la Hindujo nun kolektas varbulojn por nia aro. Sro Adinarayana Chettiar verkis valoran artikolon sur la _Indian Review_, la plej grava el la tieaj gazetoj. Ni ankaŭ skribis respondon,--presota aŭ ne, laŭ la volo de "Lia Redaktora Moŝto."
En Centra Ameriko, la Direktoro de la Nacia Instituto de la Respubliko San Salvador varme aprobas la Esperantajn paroladojn de nia abonanto, Sro R. G. Abrill. Eble, pro tiu ĉi fakto, ni scivolaj Esperantistoj baldaŭ ekkonos plu pri tiuj ĉi (de ni preskaŭ nekonataj) Respublikoj. Parolante pri tiuj ĉi, ni ja bone memoras interesan okazon. Tre fervora amiko translokiĝis en Venezuelon, kaj kompreneble, ni proponis ke li tie fondigu grupon. Post kelkaj semajnoj alvenis poŝtkarto, prezentanta "La Grupo Progreso." Sed bedaŭrinde estis areto da nudaj nigruloj! Sed, sen ŝerc' devas esti en Venezuelo, multaj inteligentaj homoj, kiuj konsentos Esperantistiĝi. Interesaj artikoloj antaŭ ne longe venis el Virginia kaj Erie en la Unuigataj Ŝtatoj.
Pli proksime je ni, en progresama Maltujo, supersignitaj literoj malhelpas la fondigon de la atendata _Malta Gazeto_, sed espereble, la solvo de la problemo apudestas, kaj ni baldaŭ povos doni al ĝi bonvenon.
El Alĝerujo, la ĉiam energia Kapitano Capé sendas interesajn sciigojn, kaj, inter alioj, deziras ricevi la nomojn de tiuj, kiuj povos partopreni je Esperantista Karavano ĉe Pasko, 1905. Oni ankaŭ organizas ekspozicion. Ĉu helpontoj bonvolos skribi al la Prezidanto, 17, Boulevard Gambetta, Algiers?
En Anglujo, kuraĝiga sciigo venas el Folkestone. La Komerca Ĉambro tre interesiĝis pro parolado farata de Sro Geddes, la bonekonata Sekretario de la Dovera Grupo. Sendube la fondo de Folkestona Societo baldaŭ sekvos, kaj ni tiam povos aĉeti rond-vojaĝan bileton por viziti la "Kvin Havenojn Esperantistajn," Dover, Folkestone, Boulogne, Calais, kaj Ostend! Jen libertempa ekskurso por la maramantoj! Pripensu je tio!
Hastings nun posedas Grupon, kies prezidanto estas Dro Martyn Westcott. Tiu ĉi fervora kunlaboranto ofte verkas artikolojn pro kaj por Esperanto. Li diras al ni ke dum restado en Parizo li vizitis Notre Dame, kaj tie ĝoje ekvidis la verdajn steletojn ĉe la butontruoj de du Hispanaj vojaĝantoj. Ne estas necese diri, ke la kontenteco estis reciproka, kaj la proverbo ke "du plezurigas, tri ĝenas," ne tie trovis pruvon.
Ĉe la Club Café ni de la Londona Klubo havis la plezuron aŭskulti serion de artikoloj pri la Germana literaturo, kiun afable elparolis nia vizitanto Sro Jürgensen. Tiam, kiel ĉiam, Esperanto ne bezonis tradukiston!
Sed eble la plej bona pruvo de progreso estas la fakto ke la Esperanta Biblioteko ankoraŭ pligrandiĝis. _La Ventego_, de Shakespeare (Arta Eldono, 3 fr.), nun estas preta. Alia bonepresita verko sur bona papero, kiu donos al ĉiuj grandan plezuron kaj instruon, venas el Belgujo: _Paĝoj el la Flandra Literaturo_, tradukitaj de Dro Seynaeve kaj Dro van Melckebeke (134 pp., 1s. 6d.).
La Firmo Hachette ankaŭ eldonigis _Kondukanto de la Interparolado kaj Korespondado_, de A. Grabowski (180 pp., 2s.); utila internacia volumo.
Multaj Korespondantoj mendis kovrilon por la unua volumo. Ni bedaŭras, ke ni ne eldonos specialan kovrilon, ĉar la plejmulto el niaj legantoj havas, ni esperas, sian specialajn ŝatojn, kaj preferos elekti sian propran bindaĵon.
La Redaktoro.
MONTH BY MONTH.
The world is now older by a year, and we are all the wiser in consequence. The progress made by Esperanto is even more remarkable than during the year 1903. To all fellow-workers do we desire to send most hearty congratulations on this success, and we also add our most sincere good wishes for the New Year. May it be still more progressive! May it be even happier for Esperantists!
Last month we had the pleasure of arranging the index of our first volume, and the fact reminded us of many charming hours spent with Esperantists in person and by letter. Especially do we desire to send good wishes to our devoted contributors. May they become more and more international!
When a sceptic looks through this index he can no longer doubt the internationality of the language.
Thanks to the year's progress in England, one no longer need believe that "Esperanto is a cure for bodily ailments," or "a new food for the human frame," but almost all are aware that Esperanto feeds only the mind, and cures but the discords of humanity.
It is wonderful to find out how much advertising is necessary before the inhabitants of even a small town can all be made cognisant of the matter, and of course a great deal of work still remains to be done. Let us not weary; let us not rest on our laurels watching the garden which contains so many sown seeds! No, let us ever be busy; we must indeed water the seeds with the pure water of internationality, and we must take care that they be not dried up for lack of interest, care, or assistance on our part.
A prophet would say that this new year must be very important for the Esperanto movement. Shall we not have at least one great International Congress, which will probably take place in August among our kind friends in Boulogne? And will not this impatiently-awaited gathering be honoured by the presence of our esteemed chief, Dr. Zamenhof himself!
This single fact is enough to make the present year famous, but it is indeed unnecessary to wait for the lovely summer time to find signs of progress. Chill winter will bring forth divers new gazettes, which, no doubt, warm spring and hot summer will cause to flourish, till they can obtain some influence among the already numerous international journals.
This fact, the increase in the number of gazettes, is one reason for the non-enlargement of The Esperantist. Our readers may remember that we proposed to enlarge it if possible during 1905. We much feared that the progress of the cause would demand this increase, although we find that sixteen pages are indeed enough for our free time.
And, as it will not now be necessary to enlarge a gazette which will no longer be the _only_ British organ, we are taking pains to enlarge it without enlarging it! This may seem paradoxical to our readers; it is nevertheless true that we have succeeded. Instead of the club news, which formerly was found only in English, we intend to print a series of articles under the title of "Month by Month." These will contain, in the two languages, the memorable events of the preceding month. Thus Esperantists in other lands--who are constantly becoming more numerous among our subscribers--will not lose three or four pages, and inland Esperantists will gain more practice by means of the appreciated literal translations. Here is the Q.E.F. and the Q.E.D. of our problem.
Two different courses now open up before us. We can begin this series with a _résumé_ of the accomplished progress of last year, or we can limit our remarks to the last month. Employing the title given above, the latter of these courses seems preferable, and we now treat of the memorable events of the close of 1904.
It is cold during the winter months, so we will commence our explorations in warmer lands, where the Esperantic Sun has shown itself stronger and more powerful than of old. Farthest off, the vast region of Queensland, Australia, merits our notice. The Editor of the most important journals there has become allied with Esperanto; we have written a short article, which perhaps will appear there later, and from divers parts of the Colony come the usual inquiries from our future fellow-workers. New Zealand is also Esperantically inclined at present, and the several articles already published are bringing in their fruits.
As warm, and even vaster, India now enrolls recruits for our army. Mr. Adinarayana Chettiar has written a valuable article in the _Indian Review_, the most important of local gazettes. We have also written a reply--to be printed or not, according to the will of "His Mightiness the Editor."
In Central America, the Director of the National Institute of San Salvador warmly approves of the Esperanto lectures of our subscriber, Mr. R. G. Abrill. Perchance in this account we inquisitive Esperantists will soon be able to find out more about these (to us) almost unknown Republics. Speaking of these, we well remember an interesting circumstance. A very enthusiastic friend moved into Venezuela, and, of course, we proposed that he should found a group there. A few weeks later came a postcard representing "The Group Progress," but, unfortunately, it was a cluster of naked niggers! But, joking aside, there must be many intelligent folk in Venezuela who are willing to become Esperantists. Interesting articles have lately come from Virginia and Erie, in the United States.
Nearer to us, in progressive Malta, accented letters hinder the foundation of the awaited _Maltese Gazette_, but it is to be hoped that the solution of the difficulty is at hand, and that we shall soon be able to give it a welcome.
From Algeria, the ever-busy Captain Capé sends interesting news, and, among other things, wishes to receive the names of those able to take part in an Esperanto Caravan at Easter, 1905. An exhibition is also being organised. Will helpers kindly write to the President, 17, Boulevard Gambetta, Algiers?
In England, encouraging news comes from Folkestone. The Chamber of Commerce was much interested at a lecture given by Mr. Geddes, the well-known secretary of the Dover Group. Doubtless the foundation of a Folkestone Society will soon follow, and we shall then be able to invest in circular tickets to visit the "Five Esperanto Havens," Dover, Folkestone, Boulogne, Calais, and Ostend. There is a holiday trip for lovers of the sea! Just think of it!
Hastings now possesses a group, whose president is Dr. Martyn Westcott. This devoted collaborator has often written pro-Esperanto articles. He tells us that during a stay in Paris he visited _Notre Dame_, and there saw with pleasure the green stars worn in the buttonholes of two Spaniards. It is needless to say that the pleasure was mutual, and the proverb, "Two's company, three's none," did not here find confirmation.
At the Club Café we of the London Club had the pleasure of listening to a series of articles on German literature, kindly delivered by our visitor, Mr. Jürgensen. Then, as always, Esperanto needed no interpreter!
But possibly the best proof of our progress is the fact that the Esperanto Library has further increased. Shakespeare's "Tempest" (Art Edition, 2s. 6d.) is now ready. Another well-printed book, on nice paper, which will give all much pleasure and instruction, comes from Belgium: _Pages from Flemish Literature_, translated by Drs. Seynaeve and van Melckebeke (134 pp., 1s. 6d.).
Messrs. Hachette have also published _Conversation and Correspondence Guide_, by A. Grabowski (180 pp., 2s.); a useful international volume.
Many Correspondents have applied for a cover for Vol. I. We regret that we are not publishing any special cover, as the majority of our readers have, we hope, their special fancies, and will prefer to choose their own binding.
[Literal Translation].
LA MALJUNA SONORIGISTO.
Rakonto de V. Korolenko. Tradukita de Alfonso Wachter (Riga).
La vilaĝeto kviete dormetas. La nebulaj konturoj de la malriĉaj dometoj nur malklare disegniĝas. Ie lumo lumetas, nur malofte pordego kraketas aŭ gardahundo ekbojas: iafoje el la malhela maso de la bruetanta arbaro la formoj de piedirantoj aŭ de solaj rajdantoj movas; aŭ la radoj de veturilo grincas. Tiuj estas la loĝantoj de la unuopaj vilaĝetoj, kiuj kunvenas en sian preĝejon festi la printempan feston.
La preĝejo staras sur monteto, en la mezo de la vilaĝeto. La fenestroj radias je lumo. La malnova, alta, malluma sonorilejo alte superstaras en la malhele blua ĉielo.
La ŝtupoj de la stuparo krakas; la maljuna sonorigisto Miĥeiĉo supreniras la turon, kaj baldaŭ lia malgranda lanterno perdiĝas en la spaco, kiel en la aero libere flugpendanta stelo. La supreniro de la ŝtuparo kaŭzas penadon al la maljunulo. La piedoj ne volas obei plu, kaj la okuloj vidas nur malbone. Jam estas tempo iri je ripozo, sed Dio ankoraŭ ĉiam ne sendas la morton. Li enterigis la filojn, la nepojn, li sekvis la maljunulojn kaj la junulojn al la tombo kaj li vivas ankoraŭ! Estas malfacile....
Ofte li jam festis la printempan feston; ofte, li ne scias kiel ofte, li atendis la festan horon tie ĉi en la sonorilejo.
La maljunulo paŝas la galerion de la preĝeja turo kaj li apogiĝas je la balustrado. Sube, ĉirkaŭ la preĝejo, etendiĝas la tomboj de la vilaĝa tombejo; la malnovaj krucoj troviĝas tie, kvazaŭ defendantaj brakoj super la mortintoj. Tie ĉi kaj tie betulo kreskas, kies foliaro ankoraŭ ne burĝonas. De tie la bona spica odoro de junaj burĝonoj kaj la malĝoja trankvileco de eterna dormo atingas al Miĥeiĉo.
Kio estos kun li post unu jaro? Ĉu li denove staros tie supre sub la metala sonorilo veki per laŭta sono la dormetantan nokton? Aŭ ĉu li kuŝos tie sube, en la malluma angulo de la tombejo? Dio scias! Li estas preta, sed tiun ĉi fojon Dio lasis lin festi la feston. "Al la Sinjoro estu danko!" la maljunaj lipoj murmuretis la kutiman formulon, kaj Miĥeiĉo suprenrigardis en la stelplenan altaĵon, en la ĉielon, kie radiis milionoj da lumoj....
"Miĥeiĉo, Miĥeiĉo!" eksonas de sube, tiel same, maljuna tremanta voĉo. La maljuna diakono rigardas supren je la turo kaj tenas la manon antaŭ la palpebrumantaj larmantaj okuloj, sed li malgraŭe ne vidas Miĥeiĉon. "Kion vi volas? Tie ĉi mi estas," la sonorigisto respondas, kaj, kurbiĝante el la turo: "Ĉu vi ne vidas min?"
"Ne, ĉu ne estas jam tempo? Kion vi pensas?"
Ambaŭ ili rigardis la stelojn. Mil lumoj de Dio lumetas super ili en la alteco. La flamanta "veturilo" staras jam tre alte. Miĥeiĉo meditas. "Ankoraŭ ne, estas ankoraŭ tro frue. Mi scias la tempon!"
Li scias; li bezonas nenian horloĝon. La tero, kaj la ĉielo, kaj la blanka nubeto kiu mallaŭte naĝas en la etero, kaj la malluma arbaro, kiu tre mistere paroletas, kaj la murmureto, ĉiuj estas konataj, ĉiuj estas parencaj al li. Ne vane li vivis tie ĉi sian tutan vivon.
La malproksima estinteco viviĝas antaŭ li. Li memoras kiel li foje supreniris ĉi tiun sonorilejon. Ho Dio! Kiel longe de tiu tempo. Kaj do mallongatempo! Li vidas sin kiam blonde bukla knabo; la okuloj brilis, la vento--ne tiu kiu turnigadas la polvon sur la stratoj, sed aparta vento, kiu per liaj senbruaj flugiloj blovas sur tero--ludis en liaj bukloj. Sube, tute malproksime malmulte da malgrandaj homoj iris, la dometoj de la vilaĝo staris, kaj la arbaro etendiĝis, kaj nur la maldensejo sur kiu la vilaĝo staris ŝajnis grandega, preskaŭ senlima. "Kaj tie ĝi ja estas, en ĝia tuta grandeco!" ridetas la maljunulo, kaj li malsupren rigardas je la malgranda maldensejo.
Tia estas ankoraŭ la vivo! En la juneco ni vidas nek finon, nek limon. Kaj tiam ĝi kuŝas tie, kiel sur la supraĵo de la mano, de la komenco ĝis la fino, tie en la angulo de la tombejo! Estas tempo por ripozi! Ja estas tempo! Miĥeiĉo ankoraŭ unufoje rigardas je la steloj, leviĝas, surmetas la ĉapelon kaj kolektas la ŝnurojn de la sonoriloj.
Post minuto, la nokta aero ektremas pro laŭta sono, dua, tria, kvara sekvas unu la alian, kaj en la varmetan nokton elsonas potencaj, longetirataj, kantantaj, kaj sonorantaj tonoj.
Ili silentas. En la preĝejo komencas la Diservo. En la pli fruaj jaroj Miĥeiĉo estis ĉiam malsuprenirinta, kaj estis starinta ĉe la pordo por preĝi kaj aŭskulti la kanton. Sed nun li restas en sia alteco, li do estas tiel laca hodiaŭ. Li sidiĝas sur la benko, aŭskultas la mutiĝantan sonoradon de la svinganta metalo, kaj meditas. Pri kio? Eĉ li povis doni nenian respondon je tiu ĉi demando. La turo estas nur nesufiĉe lumigata per la malgranda lanterno, la sonoriloj mem estas perditaj en mallumo; de malsupre el la preĝejo kelkafoje eksonas mallaŭta kanto, kaj nokta vento movas la ŝnurojn kiuj estas alligitaj al la feraj koroj de la sonoriloj.
La maljunulo lasas profunde malleviĝi la kapon, en kiun venas neklaraj pensoj.
"Ili kantas la himnon," li pensas, kaj vidas sin en la preĝejo. Infanokuloj malsuprene rigardas de la ĥorejo. La maljuna pastro, la mortinta Patro Naŭmo, preĝas je tremanta voĉo la finan preĝon. Cent kapoj de vilaĝanoj subfleksiĝas kiel maturaj spikoj je la vento, kaj denove stariĝas. Ili faras la signon de la kruco. Estas nur konataj vizaĝoj. Tie la severa vizaĝo de la patro, tie la pli maljuna frato kiu profunde ekĝemas. Tie li mem, florante en sano kaj forto, plena de nekonata espero kaj feliĉeco, de la ĝojoj de la vivo!
Kie estas la feliĉeco? Malsuferebla laboro, turmento, zorgo! Kie estas la feliĉeco? La malfacila sorto fosas faltojn sur la juna frunto; fleksigas la fortan dorson; instruas ekĝemi kiel la pli maljuna frato!
Sed tie, maldekstre, inter la vilaĝaninoj, kun humile subfleksita kapo, staras lia "knabino." Ŝi estis bona edzino, ŝi ripozu en paco! Kaj multajn suferojn ŝi suferis, la amatino!
Mizero, kaj laboro, kaj sufero detruas la plej belan virinon; la brilo de la okuloj estingiĝas, kaj esprimo de ĉiama timo antaŭ la neatenditaj batoj de la sorto anstataŭas la ĉarmegan belecon de juneco! Jes, kie estas ilia feliĉeco?
Unu el la filoj estis restinta al ili, ilia espero, ilia ĝojo, sed ankaŭ ĉi tiun la maljusteco de la homoj detruis.
Jes, tie li sidas, la riĉa pekulo, kaj subfleksas sin ĝis la tero, kaj opinias ke per tio li povos delavi la larmojn de la orfoj; humilege li falas sur genuojn, kaj batas la frunton kontraŭ la tero.
Sed Miĥeiĉo furiozas, kaj la malhelaj vizaĝoj de la sanktuloj sur la muroj serioze rigardas super la homa sufero kaj la homa maljusteco.
Ĉio tio estis pasinta, ĉio tio kuŝas malproksime je li. Nun la mondo konsistas por li el ĉi tiu malvasta turo, kie la vento en la mallumeco kriegas kaj ekmovas la sonorilajn ŝnurojn.
"Dio juĝos vin," la maljunulo murmuras, kaj larmoj fluadas sur liaj maljunaj vangoj.
"Miĥeiĉo, he Miĥeiĉo! Kio estas? Ĉu vi ekdormis?" eksonas de sube. "Kion!" vokas la maljunulo, kaj li rapide saltas sur la piedojn. "Dio, mi do ne estas ekdorminta! Estas la unua fojo!" Kaj, je rapida lerta mano, li kolektas la ŝnurojn. Sube, preskaŭ kiel formikoj, moviĝas la amaso de la vilaĝanoj, la orbrilantaj standardoj de la preĝejo flugetas en la aero. Estas la ĉirkaŭiro. La procesio ĉirkaŭ la preĝejo estas finita, kaj Miĥeiĉo aŭdas la ĝoja voko "Kristo estas reviviĝinta."
Kaj tiu ĉi voko pelas ondegon for de la maljuna koro de Miĥeiĉo. Ŝajnas al li ke la vakskandeloj pli hele ekbrilas, ke la amaso pli dense ondetadas, kaj la standardoj pli gaje flugetas.
Antaŭe neniam la maljuna Miĥeiĉo tiel sonoris. Ŝajnas, ke la plenega maljuna koro vivigas la senvivan metalon, kaj la tonoj ĝojegas kaj kantas, ridas kaj ploras, kaj ĉiam pli alte ĝis fine ili atingas la steloplenan ĉielon. Kaj la steloj brilas kaj brilegas ĉiam pli hele, kaj la sonoriloj tremas kaj supreniras, kaj denove falas, keresante, sur la tero.
La granda baso sonegas, kaj vokas per potenca forta voĉo, pro kio ektremas ĉielo kaj tero: "Kristo estas reviviĝinta!"
Kaj du tenoroj, tremantaj pro egalaj batoj de la feraj koroj de la sonoriloj, unuvoĉe kaj belsone kantas: "Kristo estas reviviĝinta!"
Kaj du tute malgrandaj sopranoj, kvazaŭ timeme, miksiĝas inter la grandaj, kaj ĝoje kaj kiel malgrandaj infanoj, rapideme kantas: "Kristo estas reviviĝinta!"
Kaj ŝajnas, ke la malnova sonorilejo tremas kaj ŝanceliĝas, kaj ke la vento, kiu ventumas la vizaĝon de la sonorigisto, etendas siajn larĝajn flugilojn kaj kunkantas: "Kristo estas reviviĝinta!"
Kaj la maljuna koro forgesas la vivon, kun ĝiaj zorgoj, kaj ĝia mizero. Li forgesas ke sia vivo estis forfluinta nur en ĉi tiu malvasta kaj malhela turo, ke li restas sola en la mondo, kiel maljuna arbo, kiun la fulmo frakasis. Li aŭskultas la tonojn, tiujn ĉi kantantajn kaj ĝemantajn sonorilojn, kiuj svingas al la fiera ĉielo, kaj denove malsupreniras sur la malriĉa tero, kaj ŝajnas al li, ke li estas denove ĉirkaŭata de siaj filoj kaj nepoj, kaj ke iliaj ĝojaj voĉoj unuiĝas al la ĥoro kaj kantas al li pri feliĉeco, pri ĝojo kiujn li ja ne konis en vivo.
La maljuna sonorigisto tiris la ŝnurojn; grandaj larmoj fluis sur liaj vangoj, kaj lia koro frapis pli forte, pro la iluzia feliĉeco.
Sube, la vilaĝanoj aŭskultis kaj interparolis. Neniam la maljuna Miĥeiĉo tiel mirinde sonigadis!
Subite la granda sonorilo tremis falstone, kaj mutiĝis.
La voĉoj mutiĝis, kvazaŭ oni volis aŭskulti la malĝojan etenditan tonon, kiu tremis, kaj ploris, kaj ĝemis kaj, iom post iom, sin perdis en la aero.
La muljunulo refalis senforte sur la benkon, kaj du lastaj larmoj fluis malrapide sur liaj palegaj vangoj....
Anstataŭ lin, vi tie sube! La maljuna sonorigisto elsonoris!
ŜAFTONDADO EN AŬSTRALIO.
Originale verkita de J. Booth, M.C.E.
Eble la plej karakteriza afero kiun oni povas vidi en tiu ĉi lando estas unu el niaj grandaj ŝaftondejoj dum plena irado.
La konstruaĵo uzata por tiu afero nesimilas kian ajn, ĝia vidiĝo estas ofte pentrinda, ofte mala. La aktiveco de la afero dum tond-tempo estas miriga; dum neuzatempo, miro estas ke la loko aperas tiel lasata kaj senbrua, kiel dezerto.
La konstruaĵo, kiun ni nomas "Woolshed" (elp. ŭulŝed), estas konstruata el ligno, per grandaj pezegaj stangegoj kaj traboj, trunkoj de arboj faligitaj en najbaroj arbaroj, apenaŭ pli ol deŝeligitaj, aŭ malebene segitaj kaj hakitaj. Ĝi estas tegmentata per ŝelo, aŭ, pli malantikve, per zinkita fero, murata per lignaĵoj, kaj interne dividata je multaj ŝafkortoj kaj vojetoj. Ĝi havas neniajn fenestrojn sed nur truojn, kovratajn, se bezone, per lignaj kovriloj.
Internaj dividaĵoj de la "ŝed" estas farataj per lignabariloj por konstrui ejojn en kiuj staras la ŝafoj.
Ĉe unu fino de la "ŝed" estas la granda ŝafenirejo, ĉe la alia, la pordego tra kiu la sakegoj de lano estas portataj al vagonoj. Inter la ŝafejo kaj tiu pordego staras la tablo aŭ benko sur kiu oni ekzamenas la ŝaflanojn; kaj ankaŭ la lanpremegilo. Apud tiu ĉi sin trovas ujoj por inko, numeriloj, brosoj, kudriloj kaj ŝnuretoj, k.t.p. La oficejeto de "ŝed-estro" kutime lokiĝas en proksima angulo. La "ŝed" eble ne estas afero tre beleta, sed tamen oni devis ĝin sperte desegni ĉiudetale, tial ke ne estu ia tempperdo nek difekteco al ŝafoj aŭ lano, nek malhelpo al tondistoj.
Nu vidu kampon, tiel grandan kaj larĝan ke oni ne povas vidi limojn ie, jen arbata per Eŭkaliptoj, altaj aŭ malaltaj laŭ iliaj specoj sed ĉiam verdaj, jen tute nearbata nature aŭ nearbigata homlabore, aŭ ankoraŭ, kaj plej ofte, nek nearbata, nek verdigata per arboj; sed plena je arboj, mortigitaj per ŝeltranĉado ringe (tie ĉi nomata "ringado," Angle, _ringing_).
Tiu ĉi ringado, mi devas klarigi, estas la tranĉo tute ĉirkaŭ arbo, tute tra la ŝelo, intence ĝin mortigi por plibonigi la kreskadon de la ĉirkaŭa herbaro, sen la laborego postulata por arbon elfosi.
Blankaj, nudaj, malbelaj, staras tiuj mortaĵoj, aŭ en sunbrilego, aŭ en malvarma blua lunlumo; sed iel tamen rigardindaj kaj majestaj, ĉar ili estas tiel multaj, tiel grandaj, tiel similaj.
Ĉe tia loko sin trovas nia konstruaĵo, eblege apud rivereto, eble apud fosita akvotruo, ĉar riveroj estas malmultaj tie ĉi. Ĉirkaŭe staras dometoj por tondistoj kaj laboristaj. Krom tiuj, kaj kelkaj lignaj bariloj, nenio estas videbla pli proksime ol eble kelkaj mejloj.
Neuzatempe, ĉio estas sufiĉe malaktiva, sed tiam kiam la tempo alvenas kiam la tondegado komencas, kia ŝanĝo! Tiam la tuta loko ekviviĝas, dometoj estas enloĝigitaj, eĉ troplenigataj, viroj kaj knaboj kuradas tien ĉi kaj tien, kaj anstataŭ ol la antaŭa senbruego, oni aŭdadas bruegadojn, ekkriojn, babilaĵojn ĉiaspecajn, kaj, pli laŭte ol ĉio, blekon blekegon, blekadon de ŝafoj kaj iliaj idoj!
Tiu ĉi estas la okupega tempo el jaro por la ŝafposedantoj. Dum tiuj ĉi tri aŭ kvar semajnoj ili kolektas sian ĉiujaran lanrikolton; ĉiuj iliaj ŝafoj kiuj dum la jaro paŝtis sur vastaj kampoj nun estas tie ĉi amasigataj. Tien ĉi venas tondistoj de la tuta ĉirkaŭaĵo, kaj la lokaj laboristaj, tiom kiom oni povas forsendi de ilia kutima laboro, kaj multe da aliaj laboruloj kiuj serĉas laboron; ĉiuj kunrenkontiĝas por kune labori ĉe tiu ĉi afero, dum ia mallonga tempo kaj tiam poste disiri ree laŭ siaj diversavojoj.
Kiel la laboro estas farata? Kion tiu amaso faros?
Jen nu la afero komencas. Matenfrue (aŭ ofte vespere de la antaŭa tago) tiom da ŝafoj, kiom povas enhavi la plej granda ŝafkorto de la _ŝed'o_, estas kurigataj en ĝin, tiam poste, kiam ĉio estas preta, oni plenigas el tiu ĉi ŝafkorto la pli malgrandajn dividaĵojn, kiuj ĉeestas laŭlonge ambaŭaj flankoj de la konstruaĵo. Brua laboro ĝi estas; tia vokego, tia puŝado, tia blekado, tia piedgratado, kiu daŭras ĝis la lasta ŝafo tondiĝis. La laboristoj plenumas tiun ĉi laboron kaj ili ankaŭ faras ĉiun ordinaran nespertan laboron, da kiu estas nature multo.
Inter tiuj ĉi centraj dividaĵoj, kaj la flankaj muroj staras la tondistoj. Horo batas. Ŝedestro elvokas "tempo!" Ĉiu tondisto ekprenas unu el siaj ŝafoj, trenas aŭ portas ĝin en larĝejon, rapide ĝin renversas, tenas ĝin inter siaj kruroj; kaj post malmulte da minutoj, ĝia blanka lanaro kuŝas amasata sur la planko. Tuj la nuda maldika bruteto estas forpelata tra malgranda truo en malgrandan eksterkorteton, kie oni kalkulos la nombron pro kiu ĉiu tondegisto estas pagota. En tiu ĉiu korteto ankaŭ oni gudropresas la ŝafojn kaj presas per varmega feraĵo la ŝafidojn kiuj unuafoje venas al tondegado. Ofte oni tranĉas la haŭton de ŝafo dum ĝia tondegado, sed tuj knabo alkuras al ĝi kun gudro-bastono, tiun surmeti kiel kuracsebo sur vundoj. Tiuj ĉi knaboj ankaŭ tuje levas la lanon kaj nudpiede kuras por ĝin alporti al tiu, kiu dividas ĉiujn lanarojn laŭ specoj kaj eco, metante ĉian econ en ĝian propran ejon. Tio farita, la premistoj komencas sian laboron je la lano. Ili prenas, eble, cent, aŭ ĉirkaŭ tiom da lanaroj kaj enmetas ilin en grandan kvadratan sakegon, tenatan en kaj per duobla ligna skatolego. En ĝin kaj en ĝi ili premas lanon per peza maŝino, de kiu la skatolo estas parto. Tiu ĉi maŝino estas farita el ligno kaj fero, havanta grandan radon kaj ŝraŭbon. Kiam sakego estas plena de multepremata lano, la premilo estas forlevata, la flanksuproj enfaldataj kaj kudrataj, kaj la sakego, nompresa kaj numerata, estas ruligata apud la pordego. Ĝi restas tie ĝis oni metas ĝin sur lano-vagono por forpreni al plej proksima stacidomo aŭ urbo por vendi; aŭ eble oni ĝin sendas rekte al ŝipoj por vendi en aliaj landoj.
HINDUSTANI KOMPARATA KUN ESPERANTO.
Originale verkita de Lt.-Col. H. K. Gordon.
La lingvo nomita "Hindustani," ankaŭ la "Lŭshkŭr" (ŭ kiel _u_ en la Angla vorto "_but_"), aŭ la "Soldatlingvo" de la Hindujo, havas similecon tute konvinkan al Esperanto.
Hindujo, kun siaj 300 milionaj da anoj, enhavas proksimume 185 apartajn kaj malsamajn dialektojn aŭ lingvojn, kaj ĉirkaŭ 30 diversajn religiojn, la ĉefaj el kiuj estas la Hindu, kiu provizas 70% de la popolo; Muhumedan (aŭ Musulmani), 21%; Budhista, 3%, lasante 6% por ĉiuj aliaj.
En la fruaj jaroj de la Angla agado en Hindujo militoj intergentaj aŭ interreligiaj estis senĉesaj, kaj la Musulmanoj batalis la Hinduojn, kaj _vice versâ_, de la Nordo ĝis la Sudo, kaj de la Oriento ĝis la Okcidento de la vasta Peninsulego; tiel dum la pasado de jaroj helplingvo intertriba evoluis.
Hindustani estas fondita grandmezure laŭ la Persa lingvo, la Kortegalingvo de la Orientanoj; tamen, en diversaj distriktoj ĝi aliformiĝis per lokaj karakteraĵoj.
Sekve, la Alilandano alvenante Hindujon unue lernas Hindustani, kiu al li havigos lingvapasporton tra tuta la grandega regno; kaj se li lokiĝus en speciala loko, li lernos ankaŭ, se necese, la lokolingvon.
Kiel Esperanto, Hindustani estas kompare tre facila lingvo ekkompreni, precipe por la instruituloj, kiuj certe havas ian konon de la Persa lingvo.
Oni ne povas diri, ke la ekzistado de Kampolingvo, aŭ universala helplingvo tre difinite emis produkti pacon; ĝi neniel sin intermetis je la patruja amo aŭ je religia diverseco, sed, kiel Esperanto, sendube ĝi permesas ke unu nacio pli bone konatiĝu kun alia, kaj tiamaniere ĝi havas pacan influon.
Tamen Hindustani ne estas ĝis nun flatita, ricevinte la nomon: "_Nia kara lingvo!_"
Por ĝenerala interŝanĝo de sciencaj kaj komercaj aferoj Esperanto havas klaran valoron, kaj ŝajnas certe ke laŭ tiu ĉi direkto ĝi havas grandan estontecon antaŭ si.
Ekzemple, ni prenu Germanan kritikan verkon pri, eble Biologio aŭ Ĥemio; se eldonita kaj presita nur Germane, ĝi ne povos havi la disvastigatan legantaron kiun eble ĝia graveco meritas. Sed se eldonita en Esperanto, la tuta civilizita mondo estus gajnanto.
The language called Hindustani, also the "Lŭshkŭr" (ŭ as _u_ in the English word "_but_"), or "Camp" language of India, has a convincing analogy with Esperanto.
India, with its 300 millions of inhabitants, contains roughly 185 separate and distinct dialects or languages, with about 30 different religions, of which the chief are Hindu, furnishing 70% of the population; Muhumedan (or Musŭlmani), 21%; Buddhist, 3%, leaving 6% for all others.
In the early years of English enterprise in India intertribal and inter-religious wars were unceasing, and Musŭlmanis fought the Hindus, and _vice versâ_, from North to South, and from East to West of the great Peninsula; thus in the course of years an international tongue was evolved as an intertribal language.
Hindustani is based on Persian, the Court language of the East, in different districts affected by local lingual characteristics.
As a result, the foreigner landing in India first learns Hindustani, which will furnish him with a lingual passport throughout the great country; and if he settles down in a particular part, he will also learn, if he feels inclined, the language of the district.
Like Esperanto, Hindustani is a comparatively easy language to pick up, especially by the well-educated, who are certain to have some knowledge of Persian.
The existence of a "Camp" language, or universal auxiliary tongue, cannot be said to have made very definitely for peace; it did not interfere with patriotism or "caste," but, like Esperanto, no doubt permits of one nation having a better knowledge of another, and so has a peaceful tendency.
Hindustani, however, has not so far been flattered by receiving the name of _our dear language_!
For interchange of scientific and commercial affairs generally Esperanto has a distinct value, and it seems certain that in this direction it has a great future before it.
For example, let us take a German critical work on, say, Biology or Chemistry; if printed and published only in German, it cannot have the extended body of readers to which its importance probably entitles it. But if published in Esperanto, the whole civilised world would be the gainer.
LA OLIVOJ.
Proverbo de Lope de Rueda.
Esperantigita de A. MOTTEAU.
[Lope de Rueda (1500-1565) _naskiĝis en Sevilo kaj mortis en Kordovo_].
PERSONOJ.
Toruvio, maljuna vilaĝano. Menciguela, ilia filino. Agueda de Toregnano, lia edzino. Alojo, najbaro.
_La sceno en vilaĝa strato._
Toruvio.--Kompatema Dio, kia vetero! Neniam tia fulmotondro min persekutis de la monta supro al la malsupro. Mi ekpensis ke la ĉielo ĵus elfluadis, kaj ke la nuboj alrulis ĝis la tero. Almenaŭ se mia noktomanĝo estus preta ... sed la sinjorino edzino mia eble eĉ neniam zorgis pri tio.... Rabiego ŝin sufoku! Ho, he! Menciguela, mia filino! (_Li frapas la pordon_). Prave! ĉiu dormas en la vilaĝo. Agueda de Toregnano! ho, he! ĉu vi min aŭdas? (_Li ree frapas_).
_Venas_ Menciguela.--Ho! patro mia, ĉu vi volas disrompi la pordon?
Toruvio.--Bonege! vidu ŝian langon, nun! vidu ŝian bekegon! Nu, ĉu vi povus diri al mi kie estas via patrino, fraŭlino?
Menciguela.--Ŝi estas ĉe la najbarino por helpi ŝin sekigi silkfadenarojn.
Toruvio.--Peston al silkfadenaroj, al ŝi, kaj ankaŭ al vi mem. Iru tuj kaj alvoku ŝin!
Agueda (_alvenante_).--Nu, nu! sinjoro fanfarono! vi vidos ke, ĉar li alportas malpezan ŝarĝon da hejtligno, ne estos eble konsentiĝi kun li!
Toruvio.--Kion? Malpezan ŝarĝon da ligno vi nomas ĝin, sinjorino! Mi per la ĉielo ĵuras ke mi apenaŭ povis ĝin surmeti al miaj ŝultroj, kvankam via baptofilo helpis min.
Agueda.--Estu do; ni nun estos riĉe provizitaj! Sed en kia stato vi staras, edzo mia! Kian figuron vi prezentas!
Toruvio.--Mi estas trempita kiel vera supo! Rapidu, edzino, mi petas, donu al mi ion por manĝi.
Agueda.--He, per la diablo, kion mi povos doni al vi? Mi nenion havas.
Menciguela.--Ve! patro mia, kiel malsekigita estas tiu ĉi ligno!
Toruvio.--Jes, verege; sed sendube tio ne malebligos vian patrinon diri, ke kompreneble roso estas la kaŭzo.
Agueda.--Kuru, filino, ekpreparu duon da ovoj por la noktomanĝo de via patro; poste vi pretigos lian liton.--Edzo, mi vetus, ke vi neniam jam ekpensis labori pri tiu plantaĵo de olivujoj, kiun mi tiel rekomendis!
Toruvio.--Kial do mi revenus hejmen tiel malfrue, se ne ĉar mi ĵus faris tion, kion vi al mi diris?
Agueda.--Prave do! kaj kie vi plantis?
Toruvio.--Tie, apud la figarbo, kie mi iam kisis vin: ĉu vi memoras tion?
Menciguela.--Patro, kiam ajn vi volos noktomanĝi, ĉio estas preta.
Agueda.--Vi ne scias tion, kion mi ĵus pensis, edzo mia? Tiu replantaĵo, kiun vi teren enmetis hodiaŭ, post ses aŭ sep jaroj, produktos kvar aŭ kvin centfuntojn da olivoj, kaj, aldonante branĉeton tie ĉi, branĉeton tie, post dudek kvin aŭ tridek jaroj, vi havos sufiĉegan fruktodonan olivarbejon.
Toruvio.--Neniu povus esti pli prava ol vi, edzino; tio nepre plenumos mirindaĵon.
Agueda.--Edzo mia, mi ĵus ankaŭ pensis--Ĉu vi scias kion?--Ne?--Nu, aŭskultu bone. Mi mem faros la olivkolektadon, vi transportigos ilin sur via azeneto, kaj Menciguela vendos ilin en la vendejo. Sed, filino, memoru tion, kion mi nun diras al vi: vi devos postuli por ĉiu buŝelo almenaŭ po du _Kastiliaj realoj_.
Toruvio.--Po du Kastiliaj realoj! Ho! certe vi ŝercetas; ne estus konscience. Sufiĉe estos vendi ĉiun buŝelon po dekkvar aŭ eble dekkvin denaroj.
Agueda.--Silentu, mi petas! Estas plantaĵo de la plej bona speco, Kordova plantaĵo!
Toruvio.--Nu! Eĉ se ĝi estus Kordova speco, la prezo, kiun mi ĵus nomis, estos sufiĉa.
Agueda.--Silentu, mi ripetas! Ne min surdigu per via sensencaĵo. Nu do, filino, vi ĵus aŭdis min; po du Kastiliaj realoj; ne malplialta prezo!
Toruvio.--Ankoraŭ? Venu tie ĉi, filineto. Kioman prezon vi postulos por la olivoj?
Menciguela.--Tioman prezon kiun vi volos, patro mia.
Toruvio.--Dekkvar aŭ dekkvin denarojn?
Menciguela.--Jes, mia patro.
Agueda.--Kion? "Jes, mia patro." Venu, tie ĉi, filineto. Kion vi demandos por la olivoj?
Menciguela.--Tion, kion vi volos, patrino.
Agueda.--Du Kastiliajn realojn?
Toruvio (_kolere_).--Kompaton! Du realojn! (_Al_ Menciguela) Mi promesas al vi ke se vi postulos pli ol la prezon, kiun mi ĵus diris, vi ricevos de mi pli ol ducent batojn. Nun, diru: kioman prezon?
Menciguela.--Tion, kion vi nomis, patro.
Toruvio.--Dekkvar aŭ dekkvin denarojn?
Menciguela.--Jes, patro.
Agueda.--Kion? Vi diris ankoraŭ "Jes, patro!" (_Ŝi batas ŝin_) Prenu tion, prenu tion, pro via malobeo!
Toruvio.--Ne tuŝu la knabinon....
Menciguela.--He, patrino! he, patro! ne mortigu min!
Alojo (_alvenante_).--Kio estas tio? Genajbaroj, kial vi tiel batas tiun ĉi knabineton?
Agueda.--Ho, sinjoro (_montrante ŝian edzon_), tiu ĉi malbonulo celas doni senpage ĉion, kion ni posedas; li tute volas ruinigi la domon. Olivoj tiel dikaj kiel juglandoj!...
Toruvio.--Per la prapatraj ostoj! Mi ĵuras ke ili ne estas eĉ tiel dikaj kiel milisemoj!
Agueda.--Sed mi certigas jese.
Toruvio.--Sed mi neas tion, kion vi certigas.
Alojo.--Nu, najbarino, volu aminde eniru domen. Mi prenas sur min pacigi ĉion. (Agueda _foriras_). Klarigu por mi la aferon, nun, najbaro. Montru al mi viajn olivojn; eĉ se estas dudek cent funtoj, mi aĉetos la tuton.
Toruvio.--Ne tiel estas, sinjoro; estas ne tiel, vere. Ni ne staras tiel antaŭe kiel vi pensas. La olivoj ne estas en nia domo; ili nur estas sur nia bieno.
Alojo.--Nu! venigu ilin tie ĉi; vi povas konfidi al mi; mi aĉetos la tuton je la plej rajta prezo.
Menciguela.--La patrino postulas po du realoj por ĉiu buŝelo.
Alojo.--Tio estas tre alta prezo.
Toruvio.--Ĉu ne, sinjoro?
Menciguela.--Patro ne demandas pli ol dekkvin denarojn.
Alojo.--Montru al mi specimenon.
Toruvio.--Dio mia! Vi ne ŝajnas kompreni min, sinjoro. Mi tuj klarigos. Hodiaŭ, mi teren enmetis replantaĵon de olivarboj, kaj la edzino ĵus diris ke post ses aŭ sep jaroj oni povos kolekti kvar aŭ kvin centfuntojn da olivoj, ke ŝi mem kolektos, mi forportos, kaj nia filino vendos ilin, sed ke tiu ĉi ne devos postuli malpli ol du realojn: mi kontraŭstaris al tio; ŝi ree tian kondiĉon ripetis: tio estas la tuta afero.
Alojo.--Mirinda afero, vere. Ĉu estas eble imagi tian okazon? Apenaŭ la olivujoj teren estas enmetitaj, kiam jam vi devigas vian filinon plori pro ili.
Menciguela.--Vi estas pravega, sinjoro.
Toruvio.--Ne ploru plu, Menciguela. Tiu ĉi infanino, sinjoro, valoras sian propran orpezon. Nun, filineto mia, iru pretigi la manĝilaron; mi promesas, ke mi aĉetos por vi antaŭtukon el la vendprezo de la unuaj olivoj kiujn ni rikoltos.
Alojo.--Adiaŭ, najbaro. Eniru domon ankaŭ, kaj pace vivu kun via edzino.
Toruvio.--Saluton al vi, sinjoro.
Alojo (_sola_).--Oni devas konfesi, ke en tiu ĉi mondo ni okaze vidas nekredeblaĵojn! Tiuj geedzoj interinsultas unu la alian pri olivoj, kvankam eĉ la olivarboj ne kreskas ankoraŭ!
LA DOMO DE ĴAK'.
Popola infana versaĵo, tradukita de J. T. Haxton.
Jen estas la domo konstruita de Ĵak'.
Jen estas la greno, kiu restis en la domo konstruita de Ĵak'.
Jen estas la rato, kiu manĝis la grenon, kiu restis en la domo konstruita de Ĵak'.
Jen estas la kato, kiu mortigis la raton, kiu manĝis la grenon, kiu restis en la domo konstruita de Ĵak.'
Jen estas la hundo, kiu turmentis la katon, kiu mortigis la raton, kiu manĝis la grenon, kiu restis en la domo konstruita de Ĵak'.
Jen estas la bovino kun kurba korno, kiu ĵetis la hundon, kiu turmentis la katon, kiu mortigis la raton, kiu manĝis la grenon, kiu restis en la domo konstruita de Ĵak'.
Jen estas tutsola la virgulino, kiu melkis la bovinon, kiu ĵetis la hundon, kiu, k.t.p.
Jen estas la viro, ĉifone vestita, kiu kisis la virgulinon tutsolan, kiu melkis, k.t.p.
Jen estas la preĝisto, tute razita, kiu edzigis la viron, ĉifone vestitan, kiu kisis, k.t.p.
Jen estas la koko, matene kriinte, kiu vekis la preĝiston, tute razitan, kiu edzigis, k.t.p.
Jen estas la farmamastro, grensemanta, kiu posedis la kokon, matene kriinte, kiu vekis, k.t.p., k.t.p., k.t.p., k.t.p., k.t.p., k.t.p.
VIVIENO.
Duparta Ferakonto de E. W.
[_Parto_ I.].--Meze de longa, larĝa vilaĝo staris dometo iom pli granda kaj, se tio estus ebla, pli pura ol la aliaj. Ĝi ŝajnis tiel hela, tiel blanka, kiel la neĝo, kaj la lunradioj ripozis sur ĝi tiel kviete kiel la pala feliĉulino en ĝi ripozis sin sur la mola lito inter la puraj blankaj bonodoraj drapoj. La virino estis tre, tre feliĉa.
Apud ŝi kuŝis mola, varma fasketo; ŝia novenaskita trezoro, la infaneto kiu devas anstataŭi karan sesjaran knabeton kiun, antaŭ ok jaroj, elmanĝis la lupoj.
La kompatindaj gepatroj nun konsoliĝis. La patrino dankeme pensis, ke ŝia edzo havos filon, kunlaboranton, kaj komforton, en sia aĝo kiam ŝi estos enterigita.
Poste envenis la patro, feliĉa kiel ŝi. La geedzoj kisis kaj benis la infaneton kaj preĝis al Dio kun kora, plena kaj trankvila ĝojego.
Dum la nokto, venteto ekblovis tra la fenestro super la lito sed la gepatroj ne vekiĝis.
Antaŭ ol tagiĝis, Davdo eliris, ĉar li devis tre frue konduki siajn bestojn al la paŝtejo, por ke ili ne tro malsatu, devigataj pasigi la tutan nokton inter la ter-muroj de la vilaĝo, for de la teruraj lupoj.
Ekvekiĝinte, Marta vidis sian--ne! ne estis ŝia, tiu ĉi bela blanka infanetino, jam havanta almenaŭ unu monaton, kiu mirante ĉirkaŭen rigardis!
Preskaŭ freneziĝinta pro ŝia perdo, la malfeliĉa patrino volis forĵeti la fremdulineton, sed la helaj bluaj okuloj sin fiksis tiel konfidemaj sur ŝia vizaĝo, ke ŝi ne povis puni la senkulpan etulinon.
Dum ŝi kuŝis, multe plorinte, duonsvena, duondorma, pura lumo ekbrilis en la ĉambreto kaj voĉo pli dolĉa ol homa voĉo murmuris en ŝian orelon: "Ni estas ambaŭ mizeregaj, mi pleje, ĉar vi povis plori, mi ne povis, kaj vi rehavos vian knabeton, mi--mi nenion scias! Estu do bona kontraŭ mia idino, kaj mi estos bona kontraŭ via ido." La lumo tiam malaperis.
Davdo revenis hejmen kun la anonco, ke la pastro venos morgaŭ por bapti la novenaskitan knabon. Li aŭdis kun mirego kaj teruro la rakonton de sia edzino. Post longa konsiliĝo, ili decidis nenion diri al la pastro pri ĉio, kio okazis. Li estis maljunulo, kaj loĝis tre malproksime, kaj nur vidis la vilaĝanojn por bapti, edzigi aŭ enterigi. La najbaroj estis amikoj, kaj ne babilus pri alies aferoj, se ne estus necese.
Post multa pripenso la gepatroj elektis el antikva idola kanto la nomon Vivieno, kaj la pastro sen ŝanceliĝo ĝin murmuris, baptante la infaninon.
Tiun nokton Marta sonĝis, ke du belegaj sinjorinoj staris apud la lulilo, unu el ili diris: "Estas bone, se ŝi havus animon senmortan, la bapto estas necesa; sed, se ŝi estus, kiel ni, sen animo, la bapto neniel malutilos." La dua diris: "Mi petas, fratino, benu ŝin!"
La unua solene resumis: "Jen mia beno, mia baptodonaco: Multaj homoj ŝin amos, ŝi sopiros pri ĉies amo kaj, se iafoje ŝi amos, ŝi ne estos reamata." Tiam okazis virina agonia ekkrio, kaj la lumo kaj sono neniiĝis.
Ofte Marto kredis aŭdi voĉojn nehomajn en la nokto. Unufoje ŝi kredis distingi la vortojn: "Se iam ŝi vidos la belecon perfektan, ŝi ĝin amos kaj eterne estos feliĉa."
Kiam Marto resaniĝis kaj rekomencis sian ĉiutagan laboron, neniam ŝi vidis lumon nokte nek aŭdis mirindan voĉon. Davdo nenion aŭdis, eĉ li ne kredis je la sonĝoj de la edzino; tamen li baldaŭ ekamis la blankan, ĝentilan Vivienon, kaj estis bonega kontraŭ ŝi. La vivo de la tuta familio estis, dum dekkvar jaroj, trankvila kaj prospera.
Vivieno fariĝis la anĝelo de la vilaĝo. Ŝia beleco ĉarmis ĉiajn okulojn; ŝia dolĉa voĉo ravis ĉiajn orelojn; ŝia kvieta kaj ĝentila karaktero, ŝia honesta konduto kaj ŝia senegala submetiĝo al la plenkreskuloj kaj, precipe, al la maljunuloj, gajnis je ŝi la aprobon de la saĝuloj. Ŝia viveco, granda kuraĝo, ŝia lerta spirito, ŝia ŝercado igis ŝin la idolo de la junaj. Ĉiuj amegis ŝin; ŝi ĉiujn egale amis, tute kiel ŝi amis bestojn, birdojn florojn, insektojn mem! Ŝi volis ja bonfari al la tuta kreitaĵo de la bona Dio. Ofte ŝi levis limakon el polva truo kaj alportis ĝin al la mola herbejo. La brutoj sciis, ke ŝi amis ilin, de malproksime ili rekonis ŝin. Ĉevaloj, bovidoj, azenoj kaj hundoj venis por ricevi ŝiajn karesojn, kaj ludis, saltante ĉirkaŭ ŝi; ofte eĉ sciuro volonte sin lasis fali el arbo en ŝiaj brakoj, mem la porkoj tre rapide kuris, por ke ŝi gratu iliajn molajn sentemajn orelojn! Jes, Vivieno estis feliĉa knabino! Sed, ho ve! ne ĉiamaj estas belaj tagoj!
Unu matenon ŝi eliris por viziti malsanan najbarinon, kaj ŝi neniam revenis.
Longe serĉadis ĉiuj, sed vane, kaj malĝojo estis en ĉies koro, pleje ĉe ŝiaj nutra-gepatroj, kiuj dum multaj tagoj ploradis.
Post unu semajno alvenis ĉe ili junulo strange vestita sed bela kaj forta. Li ĉirkaŭprenis silente Davdon, genufleksis apud la piedoj de Marto kaj kisis ŝiajn manojn. La geedzoj sciis, ke estas ilia longatempe perdita infano, kaj ili laŭe ĝojegis. Sed neniam povis ili forgesi la bonan, belan Vivienon.--_Finota._
[_Author's Copyright._]
FRAGMENTAJ MEMOROJ.
Originale verkita de Edward Metcalfe, M.A. (Oxon).
_Antaŭparolo._
Kiel en suna kampo infano kolektas florojn, tiel vagante en la kampo de miaj memoroj mi kolektas miajn memoraĵojn; kunmetante ilin tute senarte, ne aranĝante ilin laŭ ia ajn metodo sed ĉiam prenante tiun kiu min plej altiras ĉe la momento mem. Se vi, mia legantaro, deziras artefaritan bukedon, vi ne rigardu miajn florojn. Tamen mi prezentas ilin kun tre kora deziro ke ili interesos kaj plaĉos al vi.
Unua Fragmento: la Ŝtatoj.
Antaŭ multaj jaroj mi vizitis Unuigitajn Ŝtatojn de Ameriko.
Fermante la okulojn mi revidas la vilaĝon, unu el tiuj fungaj vilaĝoj kiuj tiel ofte troviĝas en la Ŝtatoj. De la loko kie nun ĝi staras, ne estis antaŭ nur unu jaro eĉ unu domo pli proksima ol dudek mejloj, sed nun (t.e., ĉe la tempo kiam mi tien alvenas) ĝi posedas du Bankojn, du leĝistojn, kuraciston, gazeton kaj du stacidomojn. Proksime de ĝi ankoraŭ restas negranda arbaro, sed tiel rapide la arboj fariĝas domoj ke, laŭ ĉiu kredindeco, ĝi post nelonge tute malaperiĝos.
"Kiom da tempo vi pensas atendi," mi demandas al Amerikano, "de kiam vi unue pripensis konstruigi domon ĝis kiam vi estas en ĝi loĝanta?"
"Nu, fremdulo," li respondis, "se mi atendus du semajnojn mi pensus ke mi tre longe atendis." ...
De tri tagoj la vetero estas varmega. En ombro la termometro montras 104°, 105° kaj hodiaŭ 107° Farenheite (ĉirkaŭ 42° centegrade).
En ĉambreto de unu el la lignaj domoj mi kuŝas, malpezege vestita, sur lito, ventumante min per du grandaj ventumiloj.
Apud la lito troviĝas tableto portanta grandan kruĉon da glacia akvo (t.e., akvo en kiun oni estas metinta glacion) kaj glason. Mi estas soifa kaj mi ofte trinketas.
Tiel malgranda estas la ĉambreto ke, etendinte la manon, mi facile tuŝas la muron kies varmega ligno bruldoloras mian haŭton.
Tra la fenestro, larĝe malfermita, eniras zumo de "_cimoj_" ("_cimo_," kun aldono de priskriba vorto estanta Amerikana por ĉiu fluga insekto), kaj okaza frapo de iu grandega sed mallerta muŝo kontraŭ la metalfadena reto kiu kovras la fenestron ekstere.
Por ne Amerikanaj legantoj mi klarigos la frazon.
Dum somero la insekta vivo estas multega en la Ŝtatoj. Oni do streĉas sur trabaĵon metalfadena reton kaj alfiksas la trabaĵon ekstere de la fenestroj kaj pordoj. Por tiuj ĉi lastaj alfiksante al la trabaĵo ĉarnojn oni faras kvazaŭ eksteran pordon, kaj en--aŭ elirante ĉambron oni ĉiam zorge fermas la unuan pordon antaŭ ol malfermi la alian.
Kiel necesegaj ili estas du ekzemploj montru:--Mi mem vidis la ambaŭ. (1). Foje en domo, kie la reto estas ŝirita, tuj kiam oni ekbruligis lampon en unu momento, arego da insektoj dense kovras la supraĵon de la tablo, kvankam la disŝiraĵo estis tre malgranda. (2). En farma domo la familianoj laŭ vico svingis dum la manĝoj branĉeton supre de la tablo, sed malgraŭ tio la muŝoj preskaŭ kovris la manĝaĵojn.
En ĉiuj miaj memoroj pri Ameriko intermiksas la zumegon de insektarego....
Sed nun mi estas trinkinta la tutan enhavon de mia kruĉo kaj ankoraŭ mi soifas. Antaŭ miaj okuloj alvenas alloga vidaĵo, tiu, nome, de la sodakvujo ĉe la drogisto.
Mi vidas meze de la ujo la kranegon por la sodakvo, kaj laŭlonge la vicon da kranetoj por la diversaj gustoj; mi vidas la homaron kaj la glasaron, kaj mi aŭdas la siblon de la ŝaŭmanta trinkaĵo.
En tiu ĉi vilaĝo [pardonu, ho! Amerikanoj: "urbo"] estas nur unu apoteko, kaj mi ridas memorante la aregon de malkontentigitaj soifuloj kiujn mi vidas foje kiam la sodakvujo rompiĝis. Sed mi estas mem soifulo, kaj iom mi komprenas la soifegon de drinkulo.
Inter soifo kaj inercia komencas neegala barakto; neegala ĉar la soifo estas ĉiama kreskanta forto.
Leviĝinte mi vestas min, kaj, kunprenante sunombreleton, eliras el la domo sur la lignan flankpromenejon.--(_Daŭrigota_).
NEKROLOGIO.
Kun grandega bedaŭro ni anoncas la morton de nia sindonema kunverkanto Doktoro A. Milner en Trinidad. Ĉiam preta helpi ĉiujn, li estis multe estimata kaj amata en la insulo, kaj ĉiuj, precipe la Esperantistoj, kunsendos plej sinceran simpation al lia sengepatra fileto, kaj al ĉiuj parencoj. Ĵus antaŭ la morto, li deziris ke ni anoncu ĝin, por ke la Esperantistoj ne plu sendus leterojn al Mayaro.
KIAM EKFLORADAS REZEDOJ.
Pentraĵeto el Rusa Litvujo.
Originale en Esperanto, verkita de Osip Ivanoviĉ Elleder.
Ĉiujare kiam la bonodoro de rezedoj dolĉigadas aeron en mia ĝardeno, mi devas pensi pri mia mortinta amiko Leonid Leonidoviĉ.
Li estis iom strangulo, mia kompatinda amiko, sed li estis homo tute bonkora, toleranta kaj indulganta ĉiujn, faranta al neniu iajn malagrablaĵojn. Li loĝis en proksimeco de mia loĝloko, tiel ke ni tre ofte povis vidi unu la alian. Li staras kvazaŭ antaŭ miaj okuloj; homo en mezaaĝo, inter liaj malblondaj haroj troviĝis eĉ kelkaj arĝentaj, kvankam li nepre ne estis maljunulo. El lia pala, mallarĝformita vizaĝo rigardis du mallumaj, senfine malgajaj okuloj. Li vivadis tute sole, multe paroli li ne amis, tial, kvankam ni ofte kunvenadis mi do neniam aŭdis de li ion pli detalan pri lia pasinta vivo.
Li estis en nia provinco nur antaŭ kelkaj jaroj alveninta, sed ĉar li, kiel mi jam diris, al neniu estis farinta malbonaĵojn, oni kutimiĝis kun li, eĉ kun liaj iom strangaj manieroj kaj lasis lin vivi laŭ lia volo.
Al liaj strangaĵoj apartenis ankaŭ la kutimo fari ĉiu vespere vastajn promenadojn, prefere en lokojn izolitajn, kaj se estis ĉielo klara, sennuba, tiam li revenadis hejmen nur frumatene kiam la nokta firmamento ekpaliĝis. Tiuj malmultaj homoj, al kiuj sukcesis observi lin dum la suprediritaj promenadoj (sed tio okazis nur tre malofte, ĉar li ĉiam elektadis lokojn trankvilajn, senhomajn por siaj promenoj), rakontis ke li tiam laŭtvoĉe paroladas kun si mem, kvazaŭ havante ian nevideblan akompananton.
Preter mia loĝloko fluas la rivero Ŝeŝupa[105] per multegaj kurbiĝoj tra la herbejoj kaj kamparoj peniĝanta atingi la maron.
La bordoj de ĝi troviĝas ofte tre altaj kaj krutaj, kelkaj el tiuj krutaĵoj estas kovritaj per densaj arbetaroj, kaj en la printempo kaj somero multkolorigitaj per miloj da diversaj kampfloretoj. La unuajn violojn oni trovadas tie, kies floretoj, palbluaj, kiel nia norda ĉielo, elspiradas kvankam malpli fortan, tamen delikatan bonodoron,[106] kaj kiam la somero kun liaj varmigantaj sunradioj aperas, balanciĝas tie sur graciaj trunketoj lumbluaj sonoriletoj de grandfloraj kampanuloj kaj heliĝas sangruĝaj liĥnisoj, _larmoj de Dia patrino_, nomas ilin la popolo. Multaj najtingaloj kantadas en densa branĉaro siajn dolĉajn amkantojn kaj la kvieta murmurado de plaŭdantaj ondoj harmonie akompanadas ilin. Estas ĉarmegaj tiuj bordoj de Ŝeŝupa-rivero en Litvalando!
Alte sur unu de tiuj krutaĵoj, sur la granda, muskkovrita ŝtono jam de kelkaj jaroj havis sian sidejon freneza knabino el unu de proksimaj kolonioj. La frenezulino estis tute orfiĝinta, ŝiaj gepatroj estis mortintaj, kaj ŝi vivadis ĉe sia onklo, malriĉa posedanto de kelkaj malgrandaj kampetoj. Sed ŝi loĝadis ĉe li nur dum la severa vintra sezono: kiam al fino de monato Marto aŭ Aprilo la varmetaj ventoj komencis fluidigi la neĝamasojn, kiam alte en la aero la unuaj alaŭdoj estis aŭdataj kaj aperis la sovaĝaj anseroj, tiam ŝi forlasis malluman ĉambreton en la dometo de sia onklo kaj--malaperis.
Ŝi vagadis tiam ne timante ankoraŭ ofte tre malvarman veteron--ŝi neniam vestiĝis varme--tra la herbejoj kaj kampoj serĉante florojn. Malfeliĉulino, ŝi devis longe serĉi ĝis ŝi trovis iajn ĉar en mia lando la printempo nur malrapide aperadas. Ŝi tial vagadis longe kaj malproksimen; sed kiam nur ekverdiĝis la Ŝeŝupa-bordoj tiam oni kun plena certeco povis ŝin trovi sur la suprenomita granda ŝtono.
Tie sidis ŝi plej multe senmove, verdan florkronon sur la kapo, kies densaj, nigraj haroj estis senorde sur la ŝultroj falantaj. Ŝia malriĉa vestaĵo estis plibeligita per floroj kaj verdaj branĉetoj kiuj ĉie, kie nur eble, estis alfortiĝintaj. Apud ŝi sur la ŝtonplato kuŝadis bukedoj de kampfloroj. Ŝi restadis je Ŝeŝupa-bordoj tage kaj nokte, nur la plej turmentiganta malsato devigis ŝin foriri. Tiam ŝi iris aŭ hejmen, aŭ en ian proksiman kolonion[107]; silente alveninte, ŝi timeteme haltis antaŭ la fenestro, aŭ apud la pordo de dometo kaj nenion petante, nenion dirante staris ŝi tie tiel longe: ĝis iu el la domgeloĝantoj, kiuj ĉiuj ŝin konis, kompate donacis al ŝi iom da manĝado. Satiĝinte kaj, provizite kun peco da pano, sendanke, silente, kiel ŝi alvenis, ŝi ree timeteme kiel arbarabirdeto malaperis.
Nur nokte ŝi fariĝis pli rimarkebla. Ĉu luma ĉu malluma estis la nokto, ĉu agrabla vetero regadis aŭ ĉu ventego kriegis kaj pluvego siajn akvojn teren verŝis, egale, ĉiatempe oni aŭdadis ŝian kantadon de la krutaĵo super la Ŝeŝupa-rivero.
Ŝia kanto en Litva lingvo--ŝi posedis rimarkinde klaran, belan voĉon--jen mallaŭte, apenaŭ aŭdeble, jen laŭtvoĉe eksonante, havis tian tireman, melankolian finrimon kiu estas propra al ĉiuj Litvaj kantoj, eĉ al kantoj kun ĝoja aŭ petola enhavo.
En noktoj trankvilaj, kiam la luno superarĝentigis la tutan ĉirkaŭaĵon, kaj sur la rivera supraĵo aperadis multaj dancantaj lumetoj: steloj respeguligantaj en saltantaj ondoj, tiam sonis la voĉo de freneza knabino kiel mistera kanto de akvofeino kiu nokte eliradas por promeni en pala brilo de lumo super la dormantaj, rosofreŝaj herbejoj.
Se iu malfruiĝinta fremdulo estis tiam en verda densejo trovinta frenezulinon, kiel ŝi, florornamita, sur la altaŝtono sidis, aŭ se li en malcerta lunlumo estis sur la riverbodo renkontinta ŝin, glitantan tien mistere, mallaŭte, kun alte leviĝintaj manoj--li sendube estus kredinta, ke li vidis aŭ feinon de akvoj aŭ alian noktan fantomon.
La frenezulinon ĉiuj ĉirkaŭuloj konis kaj ĉar ŝia farado estis tute sendanĝera kaj neniun malutiliganta, oni lasis ŝin libere vagadi, florojn deŝiradi kaj loĝadi sur la riverbordo. Tiamaniere ŝi vegetadis de neniu maltrankviligita, forlasita de ĉiuj. Nur unufoje en ĉiu jaro ŝi furioziĝis. Tio estis en komenco de vintro kiam ŝia onklo ŝin devis kapti kaj perforte forkonduki de ŝia amata placeto por ke ŝi ne frostiĝu. Tiam tiu ĉi knabino pacema, trankvila, fariĝis furiozega. Oni devis ŝin kun ŝnuregoj kunligigi kaj dum du aŭ tri tagoj ŝi devis resti en la domo alligita. Post tiu tempo ŝi ree fariĝis trankvila, pacema kaj obeema kaj senkontraŭstare restadis nun hejme. Ŝi eĉ en tiu sezono fariĝis pli prudenta kaj helpis je diversaj pli facilaj domlaboroj.--Sed kiam en la naturo nur la unuaj printempaj antaŭsentoj aperis, kaj la alaŭdoj revenis el sudaj landoj, tiam forlasis ŝi tuj la hejmon kaj vivis ree libere kiel birdo de kampoj sur sia ŝtono; kantante kaj florojn deŝirante.--Tiam ree, de apenaŭ ekverdiĝintaj bordoj, en trankvilaj noktoj, post longa interrompo, malproksimen estis aŭdebla ŝia kantado, kaj la infanaro en la najbaraj kolonioj ĝojiĝante elvokadis: "_Taŭ dor grajt atleks garnis ir lakŝtingala, durnovoĉe jaŭ gieda!_" (Nun jam baldaŭ alflugos cikonioj kaj najtingaloj, la frenezulino jam kantas!).
(_Daŭrigota._)
PIEDNOTOJ:
[105] Ŝeŝuppe = Litva vorto, signifas "_sesriveroj_" ĉar ses fontoj kuniĝintaj formas ĝian komencon.
[106] _Viola mirabilis._
[107] Litvaj kolonioj estas unuopaj vilaĝaj mastraĵoj kun bezonaj konstruaĵoj izolite starantaj. Vilaĝoj en senco de kunegrupitaj domoj de kelkaj vilaĝanoj ne ekzistas ĉi tie.
PROFESORO VULPO.
Tradukita de E. J. Catt.
Maljuna vulpo tre klera, tre elokventa, deviĝis pro malforteco, sin doni tute al spiritaj aferoj. Li komencis prediki al la loĝantoj de la arbaroj. Lia elokventeco estis pasia, lia moraleco neriproĉinda. La konstatis per la plej konvinkanta logiko ke, per simplaj honestaj manieroj oni povas facile atingi, kaj ĝui, feliĉecon. "Male," li diris, "la vana mondo nin allogas, nin trompas, nin devigas multe pagi por ĝiaj artifikaj proponoj kaj promesoj, kiujn ĝi neniam plenumas, sed ĉiam fortiras de ni."
Tamen, nia profesoro malprosperis, tute ne sukcesis; neniu venis lin aŭskulti, krom kelkaj maljunaj religiaj cervinoj, kiuj loĝis en kvieteco kaj povis nenion fari por helpi je sia progresado.
Kion li do faris?
Li decidis ŝanĝi sian temon. Li do komencis kondamni la kutimojn de rabo, la soifo por buĉado kiun posedas la ursoj, tigroj kaj leonoj. De nun li altiris amasojn da aŭskultantoj: cervoj, kapreoloj, gazeloj, ĉiuj trovis mil ĉarmojn en liaj paroladoj. Baldaŭ li gajnis reputacion, oni povas eĉ diri iom da famo, tiel ke maljuna, pia, bonvola leono, Reĝo de la lando, multe deziris lin vidi, lin aŭdi.
La vulpo raviĝis sin prezenti ĉe la kortego de la reĝo.
Li alvenis, predikis. Li vere superis sin! Li solene denoncis la kruelegecon de bestoj. Li paroladis pri la dia furiozo, venĝo, kaj kolerego kiu devas frue aŭ malfrue fali sur ĉiuj el ili.
La korteganoj miris pro tia maltimo, kaj rigardis unu la alian sen ion dirante, ĉar la reĝo ŝajnis plaĉata pro tiu ĉi ne ordinara sincereco.
La prediko finite, la reĝo alvokis la oratoron. La monarĥo diris al li: "Vi sukcesis min plaĉi, vi montris al mi la veron. Mi ŝuldas al vi justan rekompencon; kion vi demandas kiel premio por via instruado?"
Kaj la vulpo respondis: "Ho, Via Reĝo Moŝto, kelkajn meleagrojn!"
Sabatan posttagmezon knabeto sidis sur rivera bordo fiŝkaptante, kiam homo venis al li kaj demandis:
"Kiom da tempo vi estas tie ĉi?"
"Preskaŭ du horojn."
"Kiom da fiŝoj vi estas kaptintaj?"
"Ho! se mi kaptos tiun ĉi fiŝon, kaj alian, mi havos du!"--(9929).
HO VE! NI VIROJ.
Ho, kompatindaj Esperantistoj! Ĉu ja povas esti vere ke ni, senkonaj kaj senspertaj viroj, sendis al vi recepton por fari Kristnaskan Pudingon sen la ĉefa enhavaĵo--sen la sekvinberoj?! Humilege ni petas vian pardonon. Ni, la Redaktoro kaj la Presistoj, eluzis tutan funton da sekvinberoj, anstataŭ ol permesi, ke ili estu duonigitaj kaj elgrajnitaj, por ke ili plibonigu la belan pudingon. Kaj, ne kontenta pro tiu ĉi, ni ankaŭ eluzis duonfunton da riboj.
Ni memoras ke, foje, ĉarma knabino diris al ni ke: "Kiso sen lipharoj estas kiel ovo sen salo!" kaj nun ni lernis ke: "Kristnaska pudingo sen sekvinberoj estas kiel Hamleto sen la Princo de Danujo!"
Kvankam la dua estas eble tiel stranga elpensaĵo kiel la unua, ni tute konsentas pri ĝi, sed, pri la liphara-sala afero ni, malfeliĉaj viroj, ne povas juĝi.
Nu do, vi feliĉaj legantinoj, kiuj ne ankoraŭ faris viajn Pudingojn, memoru ke oni devas enmeti ankaŭ unu funton da sekvinberoj, kaj unu kaj duonon da riboj.
Ni nun havas la plezuron aldoni la recepton, verkita de la sama afabla legantino, S-rino Jem Ross Archibald, por la faro de _Novjara Haketaĵo_ (Angle, _mincmit_).
_Materialo._-- 1-1/2 funtoj da Riboj (Lavitaj kaj sekitaj). 1 da sekvinberoj (sen la grajnoj). 1/4 da Miksitaj Kanditaj Ŝeloj (dishaketitaj). 1-1/2 da Pomoj (ŝelitaj kaj senkoraj). 3/4 da Bovaĵsebo (haketu en pecetojn). Triono da raspita muskato. 1/3 unco da Cinamono (pudrita). 1/3 unco da Zingibro (pudrita). 1/3 unco da Ĉiuj Spicoj (pudrita). Duon-teokulero da kariofiloj. 3/4 funto da Mola sukero.
_Metodo._--Haketu ĉion (oni ne povas haketi tro). Malsekigu per du vinglasoj da brando. Metu la miksaĵon en botelojn, kovru ilin per papero malsekita en brando. Poste kovru ilin per seka papero kaj ligu per ŝnureto.
_Kiamaniere ĝin uzi._--Kovru kun malpeza pasteco, surmetu iom da la haketaĵo, malseku la randojn de la telero per lakto, pinĉu la randojn poste kovru ĉion per pasteco.
Ŝmiru kun ovblanko kaj metu pudritan sukeron sur la supraĵo, traboru en la mezo, por permesi ke la aero trapasu.
Baku en rapida forno dum ĉirkaŭ dudek minutoj, ĝis ĉiuj estos palbrunaj. Metu ilin (varmegaj) sur varmaj teleroj.
SKOTA PERSISTO.
Originale verkita de F. A. Meigh.
La persisto de la Skotoj ĉiam estas figurata al ni dum nia juneco per la fabelo de "Bruco kaj la Araneo." Ni ĉiuj scias kiel la malfeliĉa reĝo rigardis la unuan kaj la duan vanan penadon de la araneo ŝpini teksaĵon, kaj, kiam la insekto trafis la trian fojon, la reĝo decidiĝis ankaŭ fari trian penadon forpeli la malamikojn. Kompreneble li ankaŭ sukcesis.
Mi devigis memori tion ĉi kiam mi vizitis Skotlandon antaŭ kelkaj tagoj.
Mi estis fotografinta kelkajn antikvajn skulptitajn tombŝtonojn ĉe Stirlinga preĝej-korto kaj mi subite ekvidis vespejon tute proksime al mi.
Apenaŭ mi formovis, kiam ok aŭ naŭ malgrandaj nudkruraj infanoj alvenis kaj, ekvidante la vespejon, komencis ĝin inciti per bastonoj.
Kompreneble la vespoj malŝategis tiun ĉi malafablan agon, kaj montris sian koleregon pikantaj la krurojn kaj vizaĝojn al la sieĝantoj. Subite estis serio da teruraj kriegoj, kaj la infanoj devis rapide reeniri la urbon, kriegante dum la forkuro.
Post mallonga tempo ili revenis kune kun plifortigaĵo de malgrandaj infanoj, kiuj estis armitaj per bastonoj kaj ŝtonoj.
Ili denove incitegis la vespejon kaj la vespoj, nun fariĝintaj tute koleregaj, elflugis simile al nubo. Tiuj knaboj, kiuj ne estis jam rekompencitaj pro sia klopodo, preterpaŝis mallongan interŝpacon kaj atakis la vespejon per ŝtonoj. Kelkaj infanoj frotadis la brakojn kaj vizaĝojn, sed ĉiuj, senescepte, kriegis tiel laŭte kiel permesas la pulmoj.
Estis neniel senkuraĝa roto kiu muzike revenis en la urbon. Malgraŭ la fakto, ke iliaj vizaĝoj estis ŝvelitaj ĝis la patrinoj povis apenaŭ rekoni siajn proprajn idojn, la malgranda armeo preterpasis la stratojn promesante plenan venĝon je la vespoj la sekvantan matenon.
Eĉ Bruco mem povus juste fieriĝi de siaj posteuloj, pro la maniero je kiu ili estis lernintaj lian lecionon pri persisto.
ESPERANTO
In the first number of a new volume it may be advisable, for the benefit of those hitherto unacquainted with Esperanto and its ends, to give a brief description of the Second Language for All Nations.
Esperanto in no way aims at displacing any existing national language, but merely seeks to exist side by side with all as a friend in need. The selection of any national language to fulfil this important _rôle_ would, obviously, be impossible, without bestowing great advantage on the nation whose national tongue was thus selected. Hence the need for some neutral medium, as simple as possible. Yet, in addition to simplicity, the Help-Language must be capable of fulfilling all the requirements of the far-reaching needs of modern life. And it is in this direction that the Esperanto star is especially brilliant, for it has been proved by thousands, all the world over, to be admirably adapted for commercial and friendly correspondence, literary work, poetry, and even for scientific research, as well as being particularly valuable for the spoken social and commercial intercourse of nations. This last peculiarity is, in the main, the result of two simple facts: the language uses but the five main continental vowels, A, E, I, O, U (Pa may we go too), which least lend themselves to confusion, and, secondly, the tonic accent of every word falls on the last syllable but one. As only such sounds have been incorporated as are easily rendered by all prominent nations, the happy result is that, no matter to what nationality your interlocutor may belong, his Esperantic address of welcome will be perfectly intelligible to you, and, indeed, you will have difficulty, as often as not, in detecting any "foreign" accent. These advantages, united with the fact that Esperanto is the national language of none, and that all can therefore use it without fear of making themselves ridiculous, are sufficient to give the Second Language for All Nations a just claim to its somewhat grandiose title. Moreover, the remarkable spirit of freemasonry which at present unites the world's fellow-students adds such a striking and unique charm to the study of the language, that those who have the public spirit to be in the van of a movement more beneficial to mankind than ninety per cent. of so-called philanthropic concerns, rejoice to find that they have chanced upon the most delightful of pastimes.
The system underlying the structure of Esperanto is so scientifically reduced to a minimum that it were even possible to set it forth within the slender limits of this single page, but we will leave the reader to gain his knowledge direct from the able text-books which already exist in almost every European language, from Finnish to Bulgar.[108]
It is rather our purpose to introduce some inducements to the study of this remarkable language. We say remarkable, because, no matter who the student--be he Russian, be he Spaniard--the language fully satisfies him as to its syntax, vocabulary, and uniformity. This fact alone assures Esperanto of the great future which its present state leads the investigator to expect.
But, to return to our main purpose: "Why should our reader join our ranks?" It were well to first inquire what especial pursuits be his. If a scientist, then he must find his world woefully hemmed in by the almost impassable barriers of Babel. Owing to the fact that, year by year, more and more invaluable works are appearing in, say, the to-us-almost-unlearnable Russian, he may be spending precious years on a theory which has long been exploded in the literature of that vast, but little known, land. Yet, had our friend become an Esperantist, and a subscriber to the invaluable Scienca Revuo, he would have saved his time.
But, should our reader not soar so high as science, let him become a regular correspondent with some charming foreign fellow-student, or let him subscribe to some of the many International Gazettes, and he will find his ideas wonderfully broadened by the more exhaustive view he will be able to form of the world in general. Even such apparent trifles as picture postcards, postage stamps, and the like are vastly instructive, and many a volume of enthralling interest might be written about an Esperantist's postcard album.
But it is to the pocket, alas! that all things must appeal before they can truly achieve success. Let our business man of the Twentieth Century but realise that an international language brings an international market, and he will at once become an Esperantist, and reap the benefit. There is no particle of doubt that a commercial traveller knowing Esperanto possesses many advantages over his competitors.
The writer hopes that these few remarks may serve as an introduction to Esperanto for many future fellow-students. In conclusion, he must candidly confess that, during the two years he has interested himself (somewhat excessively it may be) in the matter, he has had the pleasure of corresponding with thousands of persons, from China to Peru, and of visiting hundreds abroad. He has derived an almost incredible amount of pleasure and information from the one fact that he is, what all should soon be, an _Esperantist_.
FOOTNOTE:
[108] See Cover for list of principal works.
SINGLE COPIES PRICE FOURPENCE NET.
16. (Vol. II., No. 2.)
_Februaro, 1905._
THE ESPERANTIST
La Esperanta Gazeto por la Propagando de la Internacia Lingvo.
ANNUAL SUBSCRIPTION: 3/- (4 francs; 1-1/2 roubles; 75 cents).
Wholesale Agents: 41, Outer Temple, London, W.C.
All Communications should be sent to THE EDITOR, 67, Kensington Gardens Square, London, W.
CONTENTS.
Page Henry VII. entering Shrewsbury (A. J. Hulme) 17 Barkarolo, French of Théophile Gautier (Esperanto of D. S. Rose, M.A.) 18 Month by Month 19 Vivien, continued from p. 11 (E. W.) 22 The Cat's Nest (Dr. R. Legge) 23 When Blooms the Mignonette, continued from p. 13 (O. I. Elleder) 24 A Visit to the Chinese Court (H. T.) 26 Fable (Original Poem by Clarence Bicknell) 27 The Legend of the First Violin (F. L. G. Maréchal) 28 Reminiscences, Part II. (Edward Metcalfe, M.A., Oxon) 29 Crossing the Fire 31 St. Andrews in Summer (J. T. Haxton) 31 The Island of Margarita (G. O. Messerly) 32
For Local Information apply to the Hon. Secs. of the following Official Societies:--
Acton--Sro. E. J. GANT, Ivy Dene, Cumberland Road, Hanwell, W.
Barrow-in-Furness--Sro. JOHN THOMPSON, 52, Blake Street.
Battersea--Sro. A. E. LEE, 2, Cupar Road, Battersea.
Bedford--Sro. A. DUDENEY, 2, Rothsay Gardens.
Brighton--Miss OXENFORD, 16, Upper Westbourne Villas, Hove.
Brixton--Sro. K. W. KAGLE, 21, Kellett Road, Brixton.
Corbridge-on-Tyne--FRAŬLINO BICKELL, Springfield.
Dover--Sro. H. R. GEDDES, Northumberland House.
Dundee--Sro. J. DUCHENE, 3, Seagate.
Forest Gate--Sro. G. C. H. CARTER, 107, Ham Park Road.
Glasgow--Sro. J. H. WALLACE, 3, Hampden Terrace, Mount Florida.
Huddersfield--Sro. G. H. TAYLOR, 9, Norman Road, Birkby.
Ilford--Sro. W. A. JEFFERY, 42, Park Road, Ilford, E.
Keighley--H. W. D. HAMILTON, 15, Nashville Terrace, Fell Lane.
Leeds--Sro. J. E. WYMS, Achonry House, 3, Mexbro Avenue, Chapeltown Road.
Leicester--Sro. MUGGLESTONE, 61, Bonsall Street.
Liverpool--Sro. R. E. ISSOTT, 5, Gresham Street, Edge Lane.
London--Miss LAWRENCE, 41, Outer Temple, W.C.
Newcastle--Sro. J. MILLS, 129, Clara Street, Denwell.
Portsmouth--Dr. GREENWOOD, 182, Queen's Road.
Plymouth--Sro. GRINDLEY, 23, Gifford Place.
St. Andrews--Sro. J. T. HAXTON, 133, South St., St. Andrews.
Settle--Sro. C. GRAHAM, Goldelands.
Tynemouth--Sro. ALAN F. DAVIDSON, 26, Park Crescent, N. Shields.
Warrington--Sro. S. G. THROSSELL, Holly Bank, Letchford.
West London--Sro. S. MAITLAND, 22, Maclise Road, Kensington, W.
The Remington
THE _UNIVERSAL_ TYPEWRITER.
Just think of it!
THE INTERNATIONAL MACHINE.
_Unbound by ties of nationality:
The common bond of union of all civilised peoples._
The Remington can be supplied fitted for Esperanto.
* * *
THE REMINGTON TYPEWRITER COMPANY, 100, Gracechurch St., London, E.C.
La Remington
LA _UNIVERSALA_ SKRIBMAŜINO.
Pripensu je tio!
LA INTERNACIA MAŜINO.
_Tute liberiĝita de naciaj ligiloj:
La Komuna unuigilo por ĉiuj civilizitaj popoloj._
La Remington estos liverita kun Esperantaj presliteroj.
* * *
LA REMINGTON TYPEWRITER KOMPANIO, 100, Gracechurch St., Londono, E.C.
ĈIUJ, NI POVOS PARADIZON IRI.
Kiu bone trinkas, Tiu bone dormas. Kiu bone dormas, Tiu ne pensas malbone. Kiu ne pensas malbone, Tiu certe ne pekas. Nu, ĉar kiu ne pekas. Paradizon eniros. De nun, bone trinku. Kaj vi paradizon iros.
* * *
Por tio ĉi, oni devas aĉeti _bonajn vinojn_, kaj sin turni al:-- Sro. Ch. Jadoan en Mercurey (S. & L.) France.
The "Review of Reviews"
_Is the Best Magazine for Busy People. And it is read by 'Esperanto' Students._
The aim of this Magazine is to make the Best Thoughts of the Best Writers universally accessible at a Trifling Cost.
The busiest and poorest in the community may here follow with intelligent interest the great movements of Contemporary History.
Post Free for Twelve Months, 8/6, 10 fr. 75 c., or 8.50 marks.
Office: MOWBRAY HOUSE, NORFOLK ST., LONDON.
Adresareto de Personoj kiuj deziras Korespondadi.
Sro. G. L. Browne, Agonto por Patentoj, 433, Birkbeck Bank Buildings, High Holborn, London, W.C. Deziras leterojn, k.t.p., pri ĉiuj aferoj.
Frl. F. A. Meigh, Ash Hall, Stoke-on-Trent. Deziras koresp. per ilus. p-k. kun fremdaj Esperantistoj. (Prefere kun ne-Francaj).
Frl M. Mitchell, Acuba House, 65, Marquess Rd., Canonbury, London, N. Kun alilandanoj per ilus. p-k.
Sro. Alfred Monod, 3 ch. de la Poterie, Geneva, Switzerland. Dezirus kor. kun ne-Francaj samideanoj.
Rev. A. H. Nankivell, Bere Alston, R.S.O., S. Devon, England. Deziras korespondadi kun alilandanoj pri ekleziaj kaj politikaj aferoj.
Sro. W. W. Padfield, 37, Burrell Road, Ipswich, England. Deziras interŝ. leterojn aŭ mallongajn tradukaĵojn kun fremda Esperantisto (lernanto) por reciproka kritikado kaj plibonigado.
Dro. C. Fred Pollock, 1, Buckingham Terrace, Glasgow, Scotland. Deziras korespondadi kun ĉiulandaj Esperantistoj por ilus. p-k. Ĉiam kaj tuj respondos.
Sro. Jules Poncet, Teraillet, Geneva, Switzerland. Deziras interŝ. ilus. p-k. kun ĉiulandaj Esp.
Srino. A. Randall, 12, The Paragon, Bath. Deziras informojn per ilus. p-k. pri la aferoj kiuj plej interesigas la virinojn de aliaj landoj.
Sro. Eugene Velaine, 30, rue des Arbalètriers. Saint Quentin, Aisne, France. Deziras interŝ. ilus. p-k. kaj p-markoj kun ĉiulandanoj, sed precipe kun Britaj Kolonianoj. Tuj kaj ĉiam respondos.
La Kosto de la Enskribo estas 6d. (70c. poŝtmarkoj).
THE ESPERANTIST
The Esperanto Gazette for the Spread of the International Language.
ABONPAGOJ ESTAS RICEVEBLAJ ĈE SUBSCRIPTIONS SHOULD BE SENT TO
H. Bolingbroke Mudie, Esq., 67, Kensington Gardens Square, London, W. AUSTRIA.--Sro. T. Cejka, Bystrice Hostyn, Moravia. BELGIUM.--M. M. Seynaeve, 3, Rue de l'Avenir, Courtrai. FRANCE.--Grupo Pariza, 28, rue Serpente, Paris. GERMANY.--Doktoro Mybs, 68, Markt Strasse Altona, Elbe. NEW ZEALAND.--Esperanto Society, P.O. Box 50, Auckland. RUSSIA.--Societo Espero, Bol Podjaceskaja 24, log 12, St. Petersburg. SWEDEN.--Sro. P. Ahlberg, 50, Döbelnsgatan, Stockholm.
N.B.
_Nepresitajn manuskriptojn la Redakcio resendos se oni aldonis poŝtmarkon._
_Alsendatajn artikolojn la Redakcio laŭ bezono korektos._
_Oni povas sendi la abonpagon per poŝtmarkoj, kiuj estas akceptataj laŭvaloro._
_Oni sendu ĉiujn artikolojn, demandojn kaj avizojn al La Redaktoro, 67, Kensington Gardens Square, London, W._
N.B.
16. [Vol. II., No. 2]
Subscription, 3s. Per Annum. Single Copies, 4d. net. Nos. 2 to 13, 6d. each; Later Issues 4d. each, net.
FEBRUARO, 1905.
PENTRATA KAJ RAKONTATA DE ALFRED J. HULME.
Henriko Tudoro, tiatempe Grafo de Richmond (poste Reĝo Henriko VII. de Anglujo) estis en jaro 1485 vojaĝanta tra Kimrujo kaj Anglujo kune kun granda sekvantaro, sur la vojo al la batal-kampo de Bosworth Field, kie li venkis la tiaman reĝon, Riĉardon III.
Antaŭ la tur-fortigita pordego de Shrewsbury venis la Grafo Henriko--bela juna viro havante dudek jarojn--kun sia sekvantaro, kaj postulis permeson eniri.
Sed la urbanoj malpermesis al li la eniron, ekkriegante, ke ili ja nenian reĝon konas krom Riĉardo, kies fidelaj regatuloj ili estas, kaj kies sigelon ili uzadas. La Urbestro esprimis solenan kaj seriozan ĵuron, ke la Grafo ne envenos urbon escepte trans lia korpo--signifante, ke li preferas la morton antaŭ ol li permesos al Henriko la eniron.
Henriko trankvile reiris, starigis tendetaron kaj, nokttempe, sendis tri sinjorojn por paroladi ĉe la pordegejo. La rezultato de tiu ĉi parolado estis, ke la urbanoj decidis, ke ili permesos al li la eniron, se li transpaŝos super la korpo de la (vivanta) urbestro, dum tiu ĉi kuŝas sur la tero ekster la pordegejo, kaj per tio ne estos ĵurrompulo.
Tial, morgaŭe, tio efektiviĝis. Kun la belegeco kaj lukso, kiuj tiatempe akompanis militajn aferojn, la kavaliraro, rajdante antaŭ la militistaro, inter kiu estis Henriko, alvenis antaŭ la pordega fortikaĵo. La kradega barilo leviĝis. La urbestraro, areto da urbanoj, kaj la urbestro--Tomaso Mitton--portante longan bluan robon, kaj liaj kunestroj kaj partianoj, sekvata ambaŭflanke de honor-gvardio de du vicoj da soldatoj, ĉiu tenante halebardon, elvenis ekster la pordego.
La kradego malleviĝis. Kvankam tiu ĉi okazis ekster la pordegoj, la ceremonio estis videbla el multaj hom-plenaj fenestroj de la ĉirkaŭ-urbaj domoj apud la pordego, kie devis loĝi ĉiuj neburĝoj kaj alilanduloj.
Kiam liaj du lakeetoj metis sur tero matraseton kaj, genufleksinte, tenis la angulojn de la kapkuseno, la inda urbestro kiel eble plej majeste kuŝiĝis apogante sin sur kubuto, kaj serioze rigardis la junan Grafon Henrikon.
Doninte la kondukilon de sia gaje kaj blazone drapirata ĉevalo al paĝio, la Grafo, vestata de brileganta blua ŝtala armaĵo, sed kun ortuka supervesto kaj velura ĉapo malsupreniris sur la (por bonveno flor-kovratan) teron kaj, inter kelkaj el liaj altrangaj kunuloj, promenis al la kuŝejo de Tomaso Mitton, kaj kun humila kaj bonsenta mieno suprepaŝis la gravan kaj konsciencan Urbestron, kaj per tio savis lian valoran ĵuron.
Tio farite, la kradego tuj leviĝis, procesio formiĝis kaj, sub pluveto de floroj--precipe ruĝaj, kiuj signifis la Lankastrian devenon kaj heredecon de la estonta reĝo,--la amaso sin turnis urben.
Henriko, rajdante sian belegan kremkoloran ĉevalon, iĝis la fokuso de granda bonvena aplaŭdado de la ĝoja popolo kiu salutis lin per krioj de: "Dio bone progresigu cin" kaj, por la unua fojo, liaj oreloj ricevis tiun ravan krion: "Dio savu nian Reĝon."
Henriko gaste restis nur unu nokton en domo, kiu ankoraŭ staras.
Historio rakontas al ni, ke li tiam preteriris, kaj, unu semajno poste, sur la batalkampo, li kroniĝis anstataŭ la ĵusmortinta Riĉardo III.
(_Block reproduced by kind permission of_ Messrs. Meisenbach & Co.).
BARCAROLLE.
De Théophile Gautier.
Dites, ma jeune belle, Où voulez-vous aller? La voile ouvre son aile, La brise va souffler!
L'aviron est d'ivoire, Le pavillon de moire, Le gouvernail d'or fin; J'ai pour l'est une orange, Pour voile une aile d'ange, Pour mousse un seraphin.
Dites, etc.
Est-ce dans la Baltique, Sur la mer Pacifique, Dans l'île de Java? Ou bien dans la Norvège, Cueillir la fleur de neige, Ou la fleur d'Ansoka?"
Dites, etc.
"Menez-moi," dit la belle, "À la rive fidèle, "Ou l'on aime toujours." Cette rive, ma chère, On ne la connaît guère Au pays des amours.
Dites, etc.
BARKAROLO.
Tradukita de D. S. Rose, M.A.
Diru, belulino! Kien iri vi volas, Liberiĝas la velo, La venteto blovas.
Elefantost' remiloj Kaj silkaj flagetoj, Ora direktilo; Por balasto kaj vel' Oranĝo, de anĝel' La bela flugilo.
Diru, k.t.p.
Ĉu al la Baltiko, Aŭ la Pacifiko? Diru, kara mia, Aŭ kie, de neĝo Reĝadas la reĝo En lando glacia?
Diru, k.t.p.
"Foriri volas mi "Al la lando kun vi Kie amo restas." Ĉe amantoj, Ho ve! Tiu lando tute Nekonata estas!
Diru, k.t.p.
MONATO POST MONATO.
_"Nun mi tuj instruos vin,_ _Kial ĉiu vorto, aŭ bruo, aŭ sono,_ _Pro ĝia ripetado,_ _Eĉ se ĝi nur blekiĝis de muso,_ _Devas alveni ĝis la Domo de la Famo."_
Legante tiujn vortojn de la patro de la Angla poezio, ni nature memoras la historion de Esperanto. Ĉiuj nun scias kiel la unuaj vortoj, parolitaj en la Pola Varsovio, pli kaj pli disvastiĝadis, ĝis kiam ili fine atingis sian celon, la finoj de la mondo. Kaj ni hodiaŭ ĝoje ekvidas ke la son-ondetojn, ĉiam plilarĝiĝantaj, fine superfluis la tutan mondon, ĉar Esperanta Societo nun ekzistas en Nova Zelando. Feliĉa je la posedo de forta Komitato, tiu ĉi plej moderna el Societoj komencis viglan vivadon, flegata de la kolonia lerteco kaj energio, kiu ĉiam karakterizas la Novan Mondon.
Sur represaĵo de anonco sur la _Auckland Star_ ni legas:--
Esperanto--kaj internacia frateco.--Vidu anoncon.
Esperanto--la afero de la dudeka jarcento.--Vidu anoncon.
Esperanto--perfektigas nian neperfektan lingvon.--Vidu anoncon.
Esperanto--de plezuriga utileco por ĉiuj.--Vidu anoncon.
Esperanto--kontaktigas kun nuntempa Eŭropa pensado.--Vidu anoncon.
Esperanto--la Help-lingvo.--Vidu anoncon.
Ni citas tion ĉi kiel specimeno de koloniaj penadoj propagandi kiu, kiam aldonata al "Esperantaj naĝ-kursoj," "Esperantaj ludoj," k.t.p., estas dezirinda aldono al la ĝis nun uzataj metodoj.
Kiel la son-ondetojn nun, kiel ni ĵus vidis, atingis siajn limojn, ili nature kuntiriĝas, kaj, kiam alvenos la somero, ili devas esti kunĉentriĝintaj, ne ĉe Varsovio, sed ĉe Bulonjo, la bonvena haveno de la Esperantistoj.
La memorinda kunveno kredeble superos niajn atendojn. Sro Michaux, la nelacigebla, ĉiutage ricevadas promesojn ĉeesti, kaj multe da la vizitontoj intencas profiti pro la okazo, kaj viziti Londonon antaŭ, aŭ post, la kongreso. La dato de tiu ĉi definitive anonciĝis kiel Aŭgusto 3-13; la ĉefaj kunvenoj okazos je la 6a kaj 10a de la monato. Bileto por ĉiuj kunvenoj, festoj, kaj ceremonioj kostas nur tri frankojn, kaj tial neniel povos malhelpi la ĉeestadon de kiel eble plej multe da samideanoj. Estas esperinde, ke ni en Londono povos aranĝi diversajn socialajn kunvenojn por kontentigi niajn alilandajn vizitontojn.
Tiaj okazoj kiaj la Jarkunveno de la London Esperanto Club, kiu okazis Jan. 12 ĉe la Essex Hall, donas grandan helpon al la Afero. Je la nomita okazo multaj afablaj helpantoj faris kantojn, recitadojn, kaj dramajn skizojn en Esperanto, kaj multaj favoraj kritikaĵoj aperis sur la Brita gazetaro la sekvantan tagon.
Ĵus antaŭ tiu bone ĉeestata kunveno la gazeto de la B.E.A. unue aperis, sub alloganta verda kovrilo. Ĝi devos trafi sian celon, nome, unuigi la diversajn grupojn kaj helpi la ĝeneralan Britan propagandon. Ni rapidas sendi niajn plej korajn bondezirojn pro la sukceso de la nova ĵurnalo. Ĝia enhavo estas proksimume la duono de tiu de The Esperantist, kaj la jarabonpago estas proporcie.
Iom simila je formo kaj apero estas la nova kaj beleta _Germana Esperantisto_, kiu estas inda je niaj Germanikaj amikoj, kaj kiu sekve havos kreskantan disvastiĝon.
La nova Rusa Monataĵo estas baldaŭ atendata, kaj ankaŭ devos esti valora aldono al niaj jam grava Biblioteko. Ni plezure vidas ke la _Vestnik Znanja_ (Scienca Revuo) nun eldonigas senpagan aldonon, enhavantan mallongan monatan lernolibron. Nia kunverkanto, Sro Kolowrat, antaŭ ne longe eldonis Rim-vortaron kaj beletan kanton, "_Kuraĝe antaŭen_," kiujn li sendos post ricevo de 70 c. poŝtmarke (Morskaja 29, Peterburg).
Turkujo ĝis nun restis iom malantaŭe, kaj estas kun speciala plezuro ke ni lernas pri la fondiĝo de Esperanta kurso en unu el la plej ĉefaj kolegioj, kie la studentoj montrigas la kutiman entuziasmon pro la lingvo. Eble, se tiu ĉi fakto estis konita antaŭ kelkaj monatoj, Gergovio estus vizitinta Turkujon dum ŝia Esperanta vojaĝo!
Sed eble niaj legantoj ne konas pri ŝia ekzistado! Certe ni mem tre miris kiam ŝi alvenis ĉi tie dum la Kristnaskaj festoj, pasigi la gajan tempon en nebulega Londono. La nebulego estis ja tiel densa ke la poŝtisto ne havis facilan laboron meti ŝin ĉe ŝia celo. Ni supozas ke tiaj mond-vagantaj leteroj baldaŭ oftiĝos, ni do tie ĉi ekzamenos la historion de Gergovio de kiam ŝi lasis sian hejmon en _Clermont-Ferrand_ lastan Julion.
Vizitinte Belgujon, Svedujon, Bohemujon, Rusujon, Germanujon, ŝi envenis Anglujon, nur rapide transsendiĝis Kanadujen, el kie al la Unuigitaj Ŝtatoj, Meksiko, Peruo, Hindujo, Maltujo, Italujo, Algerujo, kaj, fine, "Hejmo, dolĉa hejmo"! Ĉiu ricevinto aldonis kelkajn vortojn de bonveno, tial ke la dokumento ja estos kuriozaĵo, se ĝi postvivas la danĝerojn de la vojaĝo ĉirkaŭ la mondo.
Neordinara nombro de artikoloj aperis dum la lasta monato pri Esperanto, kaj ni interese ekscias ke la Amerika _New Era_ ekhelpis nin, sur la alia bordo de la hareng-lagego.
Kontraŭe, novaj libroj ne estis multenombraj. Libreto laŭ la _Penca Lernolibro_ eldoniĝis de la firmo Hachette en la Franca lingvo, kaj la firmo Borel eldonis alian broŝuron kaj libreton pri _Kurbaj Linioj_ (23 pp.; 70 c.).
Kvankam "La Ventego" estis presita antaŭ la Nova Jaro, ni nur ricevis ilin de la bindistoj malmultope. Ni kontente anoncas ke ĉiuj fruaj aĉetantoj nun proviziĝis, kaj ke granda nombro de aprobantaj leteroj jam alvenis de niaj amikoj.
Ĉar ŝajnis esti bezono por ia bone aranĝita libreto por donaci, kie la kutima paperdorsa broŝuro ne estus akceptinda, ni nun eldonigas "_The Esperanto Language Practically Considered and Described_," de nia bonekonata amiko kaj eminenta filologisto, Dro Lloyd, de Liverpool. Sub bela art-tuka kovrilo (kun portreto), tiu ĉi libreto nun estas aĉetebla je 1 fr. 20, aŭ 10 frankoj la dekon.
Ni fidas ke ĝi same ricevos la aprobon de niaj legantoj, kaj gajnos novajn samideanojn el la rangoj de la lingvistoj kaj kleruloj al kiuj ĝi celas alvoki.
Konkludante, ni deziras danki ĉiujn Korespondantojn kiuj afable sendis Kristnaskajn kaj Nov-Jarajn kartojn.
La Redaktoro.
MONTH BY MONTH.
_"Now hennesforth I wol thee teche,_ _How every speche, or noise, or soun,_ _Through his multiplicacioun,_ _Thogh it were pyped of a mouse_ _Moot nede come to Fames House."_
Chaucer.
Reading those words of the "Father of English Poetry," we naturally call to mind the history of Esperanto. All now know how the first words, spoken in the Polish Warsaw, have become more widely known, until they have finally reached their goal, the ends of the earth. And we to-day gladly note that the little waves of sound, ever widening, have at last covered all the earth, for an Esperanto Society now exists in New Zealand. Fortunate in the possession of a strong Committee, this most modern of Societies has commenced a vigorous existence, fostered by the Colonial smartness and energy which ever characterises the New World.
On a reprint of an advertisement in the _Auckland Star_ we read:--
Esperanto--and International Fraternalism.--See Advert.
Esperanto--the vogue of the 20th Century.--See Advert.
Esperanto--makes perfect our imperfect speech.--See Advert.
Esperanto--of pleasurable usefulness to all.--See Advert.
Esperanto--effects contact with present-day European thought.--See Advert.
Esperanto--the Key Language.--See Advert.
We quote this as a specimen of Colonial efforts at propaganda, which, when added to "Esperanto swimming races," "Esperanto games," etc., form a desirable addition to the hitherto adopted methods.
As the waves of sound have now, as we have just seen, reached their limit, they naturally tend to contract, and, when summer comes, they should have become concentrated once more, not at Warsaw, but at Boulogne, the welcome haven of the Esperantists.
The memorable gathering bids fair to eclipse our expectations. Maitre Michaux, the indefatigable, daily receives promises to be present, and many of the visitors intend to profit by the opportunity, and visit London before or after the Congress. The date of the latter has been definitely fixed for August 3th-13th; the principal meetings will take place on the 6th and 10th of the month. Tickets of admission to all meetings, festivities, and ceremonies cost only half-a-crown, and so can in no way check the visit of as many friends-in-Esperanto as possible. It is to be hoped that we in London will be able to devise some social gatherings to entertain our future foreign visitors.
Such functions as the Annual Meeting of the London Esperanto Club, which took place on January 12th at the Essex Hall, give great stimulus to the Cause. On the occasion in question many kind helpers rendered songs, recitations, and dramatic selections in Esperanto, and numerous favourable criticisms appeared in the British Press on the following day.
Just before that well-attended meeting the Gazette of the B.E.A. made its first appearance, under an attractive green cover. It should serve its purpose, namely, to unite the divers groups and assist general British propaganda. We hasten to send our best wishes for the success of this journal. Its contents amount to approximately half those of The Esperantist, and the subscription is likewise in proportion.
Somewhat similar in form and appearance is the new and pleasing _Germana Esperantisto_, which is worthy of our Teutonic friends, and which should, in consequence, have a steadily growing circulation.
The New Russian Monthly is expected shortly, and should also be a valuable addition to our already impressive Library. We are pleased to note that the _Vestnik Znanja_ (Scientific Review) now issues a free Esperanto supplement, containing a short monthly text-book. Our contributor, Mr. Kolowrat, has also recently published a Rhyme-vocabulary and a pretty song, "_Kuraĝe antaŭen_," which he will send on receipt of six stamps (Morskaja 29, St. Petersburg).
Turkey has so far been rather in the background, and it is with especial pleasure that we learn of the foundation of an Esperanto course in one of the principal colleges, where the students show the usual enthusiasm for the language. Maybe, had this fact been known a few months back, Gergovio might have visited Turkey on her Esperanto journey.
But perhaps our readers are not aware of her existence. We certainly were most surprised when she put in an appearance at Christmastide, to spend the happy season in foggy London. Indeed the fog was so bad that the postman had no easy task to deposit her at her destination. We suppose that such world-encircling letters will soon become common, so we will here look into Gergovio's history since she left her home in _Clermont-Ferrand_ last July.
After visiting Belgium, Sweden, Bohemia, Russia, Germany, she entered England, only to be promptly despatched to Canada, whence to the United States, Mexico, Peru, India, Malta, Italy, Algiers, and, finally, "Home, sweet home." Each recipient added a few words of welcome, so that the document will indeed be a curiosity, if it survives the perils of the journey round the world.
An exceptional number of articles on Esperanto have appeared during the last month, and we note with interest that the American _New Era_ has lent a hand on the other side of the herring-pond.
On the contrary, new books have not been plentiful. An adaptation of the _Penny Text-book_ has been published by Messrs. Hachette in French, and Messrs. Borel have published another brochure and a little work on "Curved Lines" (23 pp.; 7d.).
Although "La Ventego" was printed by the New Year, we only received them from the binders a few at a time. We are glad to say that now all early purchasers have been supplied, and that a great number of approving letters have been already received from our friends.
As there seemed to be a need for some nicely got-up booklet, suitable for presentation, where the usual paper-back brochures would not be acceptable, we now publish "_The Esperanto Language Practically Considered and Described_," by our well-known friend and eminent philologist, Dr. Lloyd, of Liverpool. In neat cloth cover (with portrait), this book can now be obtained at 10d. a copy, or 9s. the dozen.
We trust that it will likewise receive the approval of our readers, and will serve to gain fresh adherents from the ranks of the linguists and scholars to whom it is intended to appeal.
In conclusion, we desire to thank all correspondents who kindly sent Christmas and New Year cards.
The Editor.
Post kiam ni sendis ĉiujn artikolojn por tiu ĉi numero de The Esperantist, alvenis la sekvanta letero, kiun afable sendis al ni Dro Carlo Bourlet, el Parizo.
"Kara Sinjoro,--Mi estas vokita al la milito, kaj mi devas forveturi Mandĵurujon. Ĉar mi estas nejuna kaj malsana, tial mi esperas, ke oni baldaŭ min liberigos kaj mi povos denove labori por nia afero kaj partopreni en la Kongreso.
"Sed, en ĉia okazo mi, en la daŭro de kelka tempo, ne povos labori. Tial mi petas ke miaj amikoj ne miru, ke iliaj leteroj al mi, kelkan tempon (eble eĉ longe), restos sen respondo.--Via, L. Zamenhof."
Kompreneble ĉiuj Esperantistoj sendas siajn bondezirojn al nia eminenta Estro, kaj esperas ke lia vojaĝo ne estos tre longa, kaj ke li povos ĉeesti Bulonje.
Profesie, Dro Zamenhof estas okulisto kaj, eble, ne estos tro fari por li ĉe la militejo. Ni laboradu por ke la lingvo restu sur pli forta fundamento antaŭ ol nia Estro revenos kunlaboradi.
Nur unu semajno antaŭ ol li skribis tiun malfeliĉan sciigon, ni ricevis unu el liaj afablaj komunikaĵoj pri _La Ventego_:--
"Kara Sinjoro,--Kun vera plezuro mi ricevis la ekzempleron de la tre bele eldonata 'Ventego,' kaj mi dankas Vin kore por Via donaco. Volu akcepti mian plej sinceran novjaran bondeziron por Vi persone, kaj por Via gazeto."
Vere, la gravaj okazoj de la vivo venas subitege.
_P.S.--La milita malsanulejo trovas, ke nia Estro ne estas sufiĉe forta por la milito. La certa oficiala decido venos nur post kelkaj tagoj._
VIVIENO.
Duparta Ferakonto de E. W.
[_Parto_ II.].--La korteganoj tre ekscitiĝis; ĉiuj la kavaliroj de la Ronda Tablo invitiĝis por partopreni je la memorinda okazo. Oni ĉie kaj ĉiam parolis pri gravaj solenaj gloraj vidaĵoj, dancoj, ludoj, kursoj, pri bravec-provoj kaj batal-lerteco inter fortaj herooj, pri kunkurenco inter belulinoj rilate al juveloj, vestoj kaj antaŭeco. Tiel okazis ke tute sen rimarko aperis en la kortego orfulino, zorgatulino de la princo. Estis nia Vivieno, iom plibeliĝinta je formo kaj moroj, de la tempo kiam ŝi, plorante forpreniĝis de la hejmo de ŝia infaneco. La klaraj bluaj okuloj nun havis marverdan nuancon, kaj ombriĝis per longaj okulharoj preskaŭ nigraj. Ŝiaj iam blondaj, libere defalantaj haroj nun alformis kvazaŭ duoblan nigra-ruĝan kronon ĉirkaŭ ŝia malgranda kapo. Ŝia voĉo estis klara kaj dolĉa, sed estis malpli sincera, malpli korega. Efektive la novaj longaj roboj embarasis ŝin. Baldaŭ kelkaj nejunaj kavaliroj, altiritaj per ŝia modesta silento, atente rigardis ŝin, kaj eltrovis, ke ŝi havis trajtojn kaj vizaĵkoloron pli delikatajn ol tiuj de la plej adoritaj belulinoj de la kortego. Kompreneble ili esprimis al ŝi sian admiron, egale kompreneble ŝi plezure aŭdis kaj ridetis.
De tiu tempo ĉiuj kavaliroj amindumis ŝin, kaj kredis reciprokan la senton.
Tamen Vivieno ne estis feliĉa; kaj ŝi eĉ deziris morti, tiel akraj estis la ĵaluzoj de la antaŭe adoritaj belulinoj.
Unu tagon la mondfama profeto Merlin vizitis la reĝon, kaj havis solenan akcepton. Ĉiuj vidis en li la plej grandan konsilanton kaj defendanton de la nacio. Vivieno vidis nur viron malgrandan, havantan perfektajn trajtojn, fergrizajn harojn, longan barbon, okulojn dubelumajn kaj abstraktan vizaĝesprimon. Ŝi atendis ian mienon adorindan, formon suprehoman pro gracia majesteco. Tamen, post malmultaj tagoj, ŝi ne povis plu ĝui la spritemajn parolojn de la ĉirkaŭstarantoj, sed nur volis aŭdi unu voĉon, esti sola por ĝin aŭskulti.
Unu vesperon subite ekrigardanta, ŝi vidis la okulojn de Merlin fiksatajn sur ŝi kun esprimo de akra serĉado. Kviete ŝi toleris lian rigardegon kaj volonte ŝi redonis rigardon plenan je la plej ĝentila, respektega amo. Post tiu tago ili estis geamikoj. Rajdante, promenante aŭ ĉe la reĝaj salonoj, li estis ĉiam apud ŝi, kaj malicaj enviemaj korteganoj korege ridis vidi la profeton ensorĉitan de "senkora koketulino." Ilia mokado ĉagrenis nek la profeton, nek Vivienon. Ĉiutage ŝi fariĝis pli feliĉa, ŝi povis ĉion ami en tero kaj ĉielo, mem la malsaĝojn kaj malbonojn. Ŝi amegis sian belegan landon kaj--senlima feliĉeco kaj eterna--ŝi tiom amis Merlin, ke ŝi neniam pensis al la amo de Merlin; neniam ŝi demandis: Ĉu mi estas amata de li?
[_Parto_ III.].--Denove estas grandega ekscitego en la kortego de Princo Arthur, ne plu pro reĝaj vizitantoj kaj publika gajeco, sed pro teruraj danĝeroj kaj pro la rimedoj por savi la liberecon al la lando, la honoron al la batalantoj, kaj la vivon al la popolo. La barbaroj, senfidaj Sisnaĥoj, idolanoj, homoj senhejmaj, senteraj, neamataj de siaj kunloĝantoj, nomaduloj: tiuj ĉi, per glavo kaj glaveto, fajro kaj perfido, penadas venki aliajn landojn. Ofte venkitaj, ofte forpelitaj, ili ĉiam pli multnombre revenadis kaj malrapide estis akirantaj la tutan insulon. La kavaliroj de la Ronda Tablo kaj siaj samlandanoj heroe bataladis, sed la glora malmulto devas necese cedi al la multoj, kiuj ne devis zorgi pri virinoj kaj infanoj. Nun la fino proksimiĝis. Jam sendis Arthur kaj Merlin tempo post tempo en transmarajn landojn tiom da nebatalantoj kiom la ŝipoj povis enhavi. Nun oni bezonis savi ĉiujn, kiuj restis en danĝero ĝis la reveno de la ŝipoj.
La profeto havis multajn amikojn inter la Feoj, li sciis kie trovi grandajn subterajn kavernojn, kie senĉese fluas puraj riveretoj, kaj en kies proksimeco kreskas fruktoj, grenoj kaj radikoj. La ĉeestado de tiom da homoj ja nekonvenis al la feoj, sed la feoj, kaj precipe la feinoj, estas treege patramaj. Ili neniam deziras forlasi sian landon, ili avidas nek oron nek arĝenton; en siaj spertaj magiaj manoj la arbaroj fariĝas multe pli belaj ol smeraldoj, pli multekostaj ol rubenoj. Ili honoris kaj amegis la venkitajn defendantojn de la Kimrujo. Sed la feoj sciis ke inter tiuj estis perfiduloj, pagitaj de la Sisnaĥoj. Tial ili devigis Merlin ĵuri solene neniam diri la sekreton de la kavernoj krom al unu sola estaĵo; kun ilia konsento, ili konfidis ĝin al la duonfeino Vivieno.
Nun ŝi estis plene okupata, tage rajdante, sekvita de juna ĉevalisto, al malproksimaj vilaĝetoj por instrui la loĝantojn ĉion, kion ili devos fari, nome sin pretigi por rapida forkuro; ĉiam observi la supron de la monteto de Merlin, kaj tie vidinte lumturfajro, tuj marŝi tien kun ĉiuj porteblaĵoj. Nokte ŝi helpis malsanulinojn, konsolis malfeliĉulinojn, kaj kuraĝigis timulojn.
Fine alvenis la fatala tago. Matene marŝis la Princo kun la pluparto de la kavaliroj por kontraŭbatali la Sisnaĥojn el la oriento, morgaŭe marŝos la aliaj, sub Merlin, kontraŭ alia bandego, el la nordo. Vivieno ricevis la lastajn ordonojn de la profeto, kun lia beno. Ŝi diris al li adiaŭ kaj iris returnen al la palaco. Lacega, ŝi sin kuŝis; apenaŭ dorminte, ŝi ekvekiĝis pro brilega lumo, kiu montris al ŝi tri feinojn. Unu diris: "Venu tuj kun ni, aŭ Merlin mortos!" Sen prokrasto, sen dubo, ŝi eksaltis, ĵetis sur sin nigran mantelon kaj silente akompanis ilin. Voje, ŝi sciiĝis, ke bando da armataj viroj jam ĉirkaŭis la monteton en kiu li estas ĉe la lumturo kaj, ne kuraĝinte supreniri en lokon ensorĉitan, ili atendas lian malsupreniron. Nenia feo povis averti ilin, ĉar la monteto fermiĝis kontraŭ ĉiuj nehomaj estaĵoj krom la ĉielaj anĝeloj; sed la Kristana bapto de Vivieno ŝin ebligos eniri mem en la lokon plej sekretan. Ŝi sola povas savi la vivon tiel necesegan al la tuta nacio; ŝi perdos eble sian propran vivon, tamen ŝi savos sian popolon.
Vivieno konsentis. Ŝi ricevis de la feinoj du teksaĵojn tiel delikataj kiel araneaĵo, kaj aŭdis ilian instruon. Ŝi devos trovi Merlin en malgranda observatorio apud la lumturo, sciigi al li la venontan atakon, lin decidigi sin kaŝi en proksima nevidebla kaverno kaj ĵuri solene, ke li tie restos ĝis la reveno de la Princo. Se li tute ne volus tiel lasi sian oficon, Vivieno devos ĵeti sur lian vizaĝon la bluan teksaĵon, kiu lin tuj dormigos, je dormado kiu daŭros dum centjaroj, se li ne vekiĝus per ĉarmo pli potenca. Pro tio la teksaĵo ruĝa! Ĉiuj el la feinoj ripetis: "Vualo blua por dormigi, vualo ruĝa por vekigi!" kaj subite malaperis.
Sola kaj laca, Vivieno alvenis al la monteto. Ŝi vidis la armatajn gardantojn kaj diris, "Mi alportas depeŝon al la Estro." Ili ŝin permesis trapasi. Por ke neniu povu sekvi ŝiajn piedsignojn ŝi lasis la vojeton kaj baraktis tra dornoj kaj arbetaĵoj ĝis ŝi alvenis kun manoj kaj piedoj kontuzaj kaj sangaj al la observatorio. Merlin dormis. Aŭdinte ŝian voĉon, li eksaltis kaj, aŭdinte sian tutan rakonton respondis: "Adiaŭ, iru en la kavernon, tie restu ĝis mi estos kondukinta al la batalon la virojn armatajn, kaj poste reiri en la palacon." "Pro amo de la nacio, cin savu, mia patro, ci estas la sola espero de nia patrujo."
Decide li diris, "Vi vin trompas, filino mia, neniu estas iam necesega, kiam venos la horo Dio sendas la viron. Adiaŭ!" Tiam sciis Vivieno ke la virta saĝulo neniam cedos. Ekĝemante, ŝi preĝis: "Pardonu al mi, patro mia, ke mi cin tentis. Donu al mi unu solan kison, ĉar eble ni nin neniam revidos." Malrapide, ŝanceliĝe, liaj lipoj tuŝas ŝian frunton; vibro de feliĉeco fortigis ŝiajn brakojn. Subite al li ĉirkaŭpreninte la kolon, ŝi ĵetis de poste la bluan vualon super lia kapo, kaj lin helpis atingi seĝon. Konfuza, ŝi staris rigardanta la belegan vizaĝon dormantan. Subite brila lumo blindigis ŝin, triumfaj krioj surdigis ŝin, la tero tremis kaj fendiĝis, vento el profundejo ŝin ekkaptis, turniĝadis kaj sensentan alĵetis sur la teron.
Morgaŭe Vivieno kondukis palajn forkurantojn al la kavernoj. Vespere, ellacigita, ŝi dormadis.
Dum multaj centjaroj la sklaviĝaj Kimroj komfortiĝis pro la kredo ke Merlin revivos por ilia reliberigo.
Kia estis la sorto de Vivieno? Neniu scias, estas ne grave! Ŝi ja estas nekompatinda, ĉar ŝi ĝuis grandegan feliĉecon.
LA KAT-NESTO.
Observata kaj rakontata de Dro. Richard Legge.
Legante la interesan rakonton en via Decembra numero pri "Instinkto aŭ Inteligenteco" mi pensis, ke la sekvanta vera okazo estus rakontinda.
Antaŭ ne longe mi havis katinon, kiu estis loĝadinta ĉe mi dum pli ol du jaroj. Jen ŝi estis aminda, jen ŝi montris signojn de esti nur duone malsovaĝigita. Unufoje ŝi foriris el la domo kaj estadis ekstere dum du aŭ tri monatoj. Ofte ŝi alvenis al la pordo, sed nek ŝi envenus nek akceptus iajn manĝaĵojn. Fine, ŝi revenis kaj redaŭrigis siajn antaŭajn kutimojn amindajn.
Je Septembro de tiu ĉi jaro oni ekvidis ke ŝi atendadis sian akuŝon: ŝi travagis la domon kaj serĉis lokon konvenan por tiu ĉi okazo, multefoje farinta liton en komodo en la dormoĉambro. Oni ne permesis tion kaj forpelis ŝin kaj fermadis la pordon de la dormoĉambro. Poste, dum multe da tagoj, ŝi eliris ĉiutage kaj revenis al la domo nur por manĝi. Tago post tago oni penadis trovi kien ŝi iris, sed sensukcese. Oni ŝin vidis kuri ĉirkaŭ tricent futojn tra la kampo, kaj tiam ŝi malaperis. Fine, unufoje, mia kolego, Dr. N----, ŝin vidis suprenrampantan la trunkon de kratagarbo kaj enirantan la neston neuzitan de pigo de la antaŭa jaro. Dr. N---- suprensekvis ŝin kaj trovis en la nesto kvar belajn katidojn kun ilia patrino. La nesto estas pli ol dudek futojn supre la tero.
Tiu ĉi katino mem loĝis kaj elnutris antaŭan aron da idoj en la hundejo kun mia hundino.
Mi ne estas aŭdinta antaŭe pri katidoj, kiuj estas naskiĝintaj en arbo.
KIAM EKFLORADAS REZEDOJ.
Pentraĵeto el Rusa Litvujo.
Originale en Esperanto, verkita de Osip Ivanoviĉ Elleder.
Mi memoras la unuan renkonton de Leonid Leonidoviĉ kun la freneza knabino. Tio estis en printempo post lia alveno. Li venis en nian Litvan angulon en malfrua aŭtuno en monato Novembro. Neĝojn ni havis tiam ankoraŭ ne multajn sed la frostoj estis jam severaj, tial la frenezulino estis jam antaŭ kelkaj semajnoj forkondukita de sia sidejo. Mi konatiĝis najbarmaniere kun Leonid Leonidoviĉ kaj ni ofte iris kune promenadi aŭ ĉasadi. Mi estas granda admiranto de la naturo kaj Leonid Leonidoviĉ konis tiel bone ĉiujn naturaperaĵojn, kaj kvankam li ne volonte paroladis, tamen ĉio, kion li rakontadis, estis ĉiam interesinda; mi tial plezure akompanadis lin. Tiamaniere ni konatiĝis kaj kunamikiĝis.
Pasis la vintro, venis printempo, alflugis birdaroj. Ĉiuvespere el la proksima arbaro eksonadis nun laŭtaj melodiaj fajfadoj de turdoj kaj merloj kaj apud ĉia marĉeto vagadis ruĝtibiaj cikonioj. Unu tagon en Aprilo estis venta, malagrabla vetero, sed post mezatago, je la kvara horo, la vento tute kvietiĝis, fariĝis pli varme kaj mi foriris por fari la promenadon tra la arbetaĵo, kies fondo nun estis kovrita per amasoj de ĉielbluaj hepatikoj kaj blankaj anemonoj, parte origita per steletoj de flavaj gageoj (_gagea lutea_) aŭ sur malseketaĵoj per larĝfoliaj ĥrisosplenioj (_Chrysosplenium atternifolium_).--Admirante tiun ĉi tapiŝon de raviganta ĉarmeco, kun kiu nevideblaj spiritoj por festo fianĉa nun ornamigis la teron, mi tie renkontis Leonid Leonidoviĉ, kaj ni kune longe promenis aŭskultante la voĉojn de reviviĝinta naturo aŭdataj ĉie: el la tero, el akvoj, en la aero, de ĉiuj sennombraj folioburĝonoj. Ĉie oni sentis la spiron de juna mistera vivo. Ĉio tio videble bonfarante efikis je la spirita stato de mia akompananto, li fariĝis pli parolema kaj la malĝoja trajto, kiun oni ĉiam en lia vizaĝo vidis, estis nun malpli rimarkema ol kutime.
La luno jam klare lumis kiam ni venis al la bordo de Ŝeŝupo, jen subite eksonis de ne tre malproksime, kvazaŭ el nuboj ĉielaj elirante, la kantado de la frenezulino.
Kiel arĝentaj voĉoj de harpo eksonoris tra la silenta nokto la kanto portata de kvietaj printempaj aerondoj--jen proksimiĝante, jen ree malaperante, nun laŭte, ĝis fine, malrapide iom post iom disfluiĝante en la trankvila malproksimeco ĝi ekmortiĝis. Ŝi kantis kanton pri malfeliĉaj geamantoj kaj sendireblan sopiron kaj maldolĉegan plendon de juna knabino, kies amatulo estas deviĝinta restadi malproksime kaj nur per "_marga gromateli_" (multkolora letereto) povas konsoligi sian knabinon, esprimis la strofo ĵus eksonanta:
_"... kass man' iĵ vardalo, ir iĵ pravardelo_ _nier' mano jaŭnialo, balto dobile-e-lo,_ _ir atejtu ponu, ŝimtas milionu_ _nier' mano jaŭnialo balto dobile-e-e._"[109]
Ni haltis kaj aŭskultis:
... balto dobile-e-e-e redonita de eĥo ŝajnis vibri kaj tremeti ĉie en la aero.
Leonid Leonidoviĉ demandeme ekrigardis min.
"Kio estas tio?" diris li post unuminuta silentado mallaŭte, kaj lia voĉo ŝajnis iom malcerta.
"Litva kanto," rediris mi.
"Kaj la mistera kantistino?"
"Estas kompatinda frenezulino," kaj mi rakontis al li kion mi sciis pri ŝi.
Li aŭskultis min tre atenteme kaj mi rimarkis kiel li dum mia rakonto kelkfoje nevole ektremetis.
Kiam mi finiĝis ekdemandis mi: "Ĉu vi volas vidi la frenezan knabinon? Ŝi sidas ne tre malproksime de ĉi tie sur la alta ŝtono apud la rivero."
"Ne!" diris li rapide, "mi ne deziras vidi ŝin."
Liaj vortoj sonis kontraŭ kutime malmole, ja preskaŭ malamike. Liaj vangoj estis iom ruĝiĝintaj kiam li diris: "Fariĝis jam tro malfrue, mi devas iri hejmen; bonan nokton!" kaj ne atendinte mian resaluton, kun rapidaj paŝoj li malproksimiĝis.
Pasis kelkaj semajnoj post la rakontita okazo. Leonid Leonidoviĉ mi nenie trovadis. Al kutimaj vesperpromenadoj li ne alvenadis, kaj mi, estinte tage tre okupata, ne povis elserĉi lin, tial mi nenion sciis pri lia farto. Unu dimanĉon mi fine decidis viziti lin sed alveninte en lian hejmon mi trovis domon fermitan kaj sensukcese mi devis reveni hejmen.
Tagoj post tagoj foriradis, jam de longe estis hirundoj revenintaj al siaj antaŭjaraj nestoj, en la arbaro kriadis kukoloj laŭte sian nomon, el la densaĵoj de Ŝeŝupa-bordo eksonadis dolĉaj kantoj de najtingaloj. Sur fondo de arbetaĵo jam malaperis anemonoj kaj hepatikoj, aliaj kreskaĵoj anstataŭis ilin: pli altaj, pli luksaj leviĝadis ili fiere siajn florkapetojn, malestime malsuprenrigardante je la modestaj, nun velkiĝantaj, infanetoj de frua printempo. De mia amiko mi nenion aŭdis.
Venis tagoj sunplenaj, la kukoloj jam ĉesis kriadi, en la grenkampoj ekfloris bluaj cejanoj, kaj kiel helaj flametoj lumiĝis inter la trunkaro ruĝaj floroj de kamppapavoj. De mallarĝaj kamplimetoj alportadis ventspiro odoron de timianoj kaj en mia ĝardeno ekflorantaj rezedoj dolĉigadis la aeron de vasta ĉirkaŭaĵo kun sia raviganta bonodoro. ... La norda somero kun sia varmeco, kun siaj ĉarmoj kaj turmentoj estis veninta.
Mi en tia tempo ofte forestadis de mia hejmo, ankaŭ mi havis multe por fari, tial mi ne posedis libertempon por aliaj aferoj. Mian homoevitantan amikon mi ne vidadis, kaj tial mi estis lin iom forgesinta.
* * *
"...Rezedoj miaj karegaj rezedoj kiom mi amas vin, ĉarmegaj, dolĉaj floretoj kiom vi estas karaj al mia koro, amataj, mi eksalutas vin; mi benas vin mil--milfoje!" Tiujn vortojn per de profunda pasio tremanta voĉo elparolitajn, aŭdis mi foje vespere kiam mi okaze eniris en la parton de mia ĝardeno, kiu estas pli malproksima de mia domo kaj kien ordinare en tia malfrua horo neniu venadis. Mi haltis kaj aŭskultis atente, la voĉo ŝajnis al mi konata. Kiu estas tie? demandis mi min mem ekmirigite. Jen ree mi aŭdis:
"Kresku, floru, odoru, vi estas ja ŝiaj favoruloj. Ho! se la vento povus forporti vian dolĉegan spiron kune kun miaj salutoj al ŝi, malproksimen, malproksimen," jen la voĉo eksilentis, la parolanto devis esti min rimarkinta.
"Leonid Leonidoviĉ!" mi elvokis, kaj kun malmultaj grandaj paŝoj mi estis ĉe la barilo de ĝardeno.
Aliflanke, duone kaŝigite per elkreskitaj tie densaj siringoj, genue staris sur la herbaĵo mia amiko. Lia ĉapelo kuŝis apud li sur la tero, liaj brakoj estis etenditaj tra la paliseroj de barilo: kvazaŭ li volas ĉirkaŭpreni iun; li estis ankoraŭ pli pala ol kutime kaj tremis de ekscitiĝo.
"Leonid Leonidoviĉ! granda Dio kio estas al vi?" elvokis mi, "parolu, diru al mi kara amiko!" kaj kun granda salto super barilo mi estis apud li.
"Ho!" ekĝemis li, "pardonu, mi petegas ... mi nenion ... mi nur estis ... mi volis ..." konfuze balbutis li, sin leviĝante kaj timeteme ĉirkaŭrigardante "mi nur admiris viajn florojn, ili estas tiel belaj ... mi tre amas rezedojn," aldonis li fine pli kuraĝe.
"Nu mia kara amiko," rapidis mi rediri por maskigi lian videblan konfuziĝon, "kiel mi ĝojas vin ree foje vidi, ni tiel longe ne kunvenis, kiel vi fartas? Sed nun mi ne lasos vin, vi devas iri kune kun mi, ni hodiaŭ vespermanĝos kune," kaj prenante lin sub la brako ni eniris en mian ĉambron. Alveninte tien li rakontis ke li lasttempe iomete malsaniĝis kaj pro tio ne povis daŭrigi nian interkomunikaĵon, ankaŭ ke li nun estas pli okupata ĉar li skribas artikolon en ia scienca ĵurnalo. Tiel kaj simile li penadis pravigi sian longan forestadon, sed mi ekkonis, ke ĉio dirita ne estis la vera kaŭzo, ĉar li seninterrompe balbutiĝis kaj ruĝiĝis. Li ne estis lerninta mensogi, mia kara Leonid Leonidoviĉ.
Iom post iom mia amiko retroviĝis, li fariĝis pli certa, kaj kiam li malfrue adiaŭdiris devis li promesi, ke li baldaŭ ree venos por ĝuadi la bonodoron de liaj amataj floroj.
De nun Leonid Leonidoviĉ ofte alvenadis, kaj forirante li ĉiam portadis freŝan rezedbukedon kun si.
De ia tempo komencis cirkuladi famoj: ke la frenezulino trovis nun kolegon. Kolonistoj kiuj nokte kaptis fiŝojn en la Ŝeŝupo rimarkis, ke sube ĉe la granda ŝtono staras ia viro dum tutaj horoj se ne eĉ dum tutaj noktoj. Ankaŭ malfruigitaj terlaboristoj vidis ofte vespere Leonid Leonidoviĉ kiel li iris tra la kamparoj en direkto de la rivero, kaj oni supozis ke li, kaj la nokta gasto ĉe granda ŝtono estas sama persono.
Mi tion ne volis kredi, sed, foje ĉasante, mi preteriris la sidejon de la freneza knabino kaj mi vidis ke sur la ŝtonplato kuŝas freŝaj rezedbukedoj, tiuj samaj kiujn mia amiko el mia ĝardeno portadis hejmen. Efektive samaj rezedbukedoj! Mi estis multe ekmirigita.
Kiam mi foje kun Leonid Leonidoviĉ kunvenis mi tial intence tuŝis la temon pri la freneza knabino kaj diris ke nun baldaŭ venos la tempo kiam mallaŭtiĝos ŝiaj kantoj ĉar la vintro alproksimiĝas. Tute kontraŭ mia atendo mia amiko aŭskultis mian parolon kun trankvila mieno; li eĉ ne konfuziĝis kiam mi rakontis, ke mi vidis rezedbukedojn sur la ŝtono kuŝantajn kaj nur ĉe la vortoj, ke la noktaj kantoj nun baldaŭ mallaŭtiĝos mi rimarkis, ke lia vizaĝo malklariĝis, kaj videbla malgajeco speguliĝis en liaj trajtoj. Post mallonga silentado li rediris:
"Jes, mi devas konfesi ke mi kutimiĝis, kaj ke mi nun ofte aŭskultadas la kantojn de kompatinda knabino--li ĉiam evitadis la vorton _Frenezulino_--kiuj tiel sopireme, tiel kortuŝante eksonadas tra la nokta trankvileco. Ŝi estas malfeliĉulino kaj ŝia sorto estas certe terura, sed dume ŝi povas restadi sub la pura ĉielo en la libera naturo, havante siajn florojn kaj siajn kantojn: ŝi estas certe feliĉa, eble pli feliĉa ol tiuj kiuj posedas nenion krom--sopiro, brula sopiro je la feliĉeco: tiom por ili karega, kiom ne atingebla, egale kiel neatingebla estadas por sola nokta migrulo la brila stelo sur ĉiela firmamento...."
"Mi kore bedaŭros kiam mallaŭtiĝos la nokta kantistino ĉar tiam ŝia kantado mankos al mi, sed ankoraŭ pli mi bedaŭros ŝin mem, ke ŝi estos devigita forlasi sian verdan sidejon kaj restadi en surda putra ĉambreto por longa vintra sezono. Kompatindulino, tiam ankaŭ ŝi perdos ĉion kion ŝi amis!"
Li eksilentiĝis--"Kaj tamen" daŭrigis li poste, "por ŝi revenos la printempo, ekfloros ree la rozoj, ŝi ree ekkantos, por ŝi restadas la espero. Ekzistas homoj pli malfeliĉaj ol tiu ĉi knabino!" aldonis li pli mallaŭte, kvazaŭ nur por si mem.
Post tiu parolo restis Leonid Leonidoviĉ nur ankoraŭ mallonge ĉe mi, li diris cetere ke, ĉar la noktan kantistinon la floroj tiom feliĉigadas li, por plezurigi ŝin, alportadis kelkafoje bukedon por ŝi.
Ni adiaŭdiris.
_Finota._
PIEDNOTO:
[109] Kio povas helpi al mi nomo subskribita--kiam ne estas (ĉi tie) mia knabo, la blanka trifolieto--kaj se alvenu aroj da sinjoroj, cent-milionaroj--ne estas (ĉi tie) mia knabo, la blanka trifolieto.
[_Litva popola kanto._]
VIZITO AL LA KORTEGO ĤINA.
Speciale verkita por "The Esperantist" de H. T.
Antaŭ kelkaj semajnoj, mi havis la honoron ĉeesti ĉe aŭdienco donata de la Bopatrin-imperiestrino kaj la Imperiestro de Ĥinujo al grava admiralo, kaj venas al mi la ideo, ke mallonga priskribo pri tiu-ĉi intervidiĝo povus iom interesi la legantojn de The Esperantist.
La Ministro reprezentanta nian landon ĉe la Ĥina Kortego kaj la Admiralo, kune kun siaj sekvantaroj, forlasis la Senditejon je la naŭa horo matene, en portiloj portataj ĉiu per kvar portistoj kaj antaŭenirigataj de gardistareto de kavalerio. La vojoj de Pekino, kvankam plilarĝaj ol ordinare en Ĥina urbo, estas malpuraj kaj odoraj krom en la ĉirkaŭaĵo de la Senditejoj, kie ili estas tenataj en plibona ordo. Post oftaj haltoj, por ke la alportantoj povu ŝanĝi la stangojn de la portiloj sur la alian ŝultron, ni fine eniris "La Malpermesatan Urbon"--la eniro en kiun estas kutime malpermesata al alilanduloj--tra orienta pordego, kaj trapasinte kelkajn pordojn kaj kortojn, ni malsupreniris el niaj portiloj kaj marŝis la restaĵon de la vojo.
Estis multe da Ĥinoj ĉirkaŭstarantaj, kiuj rigardis nin tre scivoleme, kaj ni estis akceptataj de la Konsilantoj de la _Wai-wu-pu_, aŭ Direktaro pro Alilandaj Aferoj. Pliaĝaj Mandarinoj kun kiuj ni interŝanĝis ĝentilajn salutojn, tiam nin alkondukis al la Ĉambrego de Aŭdienco. Tie ni nin trovis en modere granda kaj altega ĉambrego, ornamita de oraj surskriboj Ĥinaj. En centro estis tapiŝatan estradon sur kiu stariĝis speco de alta tablo portanta kelkajn ornamojn do artefaritaj floroj. Malantaŭ la tablo sidiĝis Ŝia Imperiestra Moŝto en tia maniero, ke nur estis videbla la kapo kaj ŝultroj. Ŝi ŝajne havis nur kvardek kvin jarojn, sed vere havas preskaŭ sepdek. La hararo estis aranĝita laŭ modo Manĉua; de la fizionomio oni juĝis decidecon kaj forton; la voĉo estis fortika kaj plaĉa. Facile estis kompreni kial tiu ĉi maljuna sinjorino prenas la ĉefan parton en la registaro, kiam oni rigardis la dolĉan kaj kvazaŭ malfortan Imperiestron, kiu, sidiĝanta ĉe ŝia maldekstra flanko, sur malpli alta seĝo, kaj for de la tablo, ŝajnis esti junulo de dekok jaroj, kvankam li havas pli ol tridek.
Ĉe ĉiu flanko de la ĉambrego sin trovas duoblaj vicoj de Mandarinoj portantaj malhelajn purpurajn robojn, senornamitaj krom per la ilustrita simbolo de rango, portata antaŭe kaj poste. Ĉiu portis la oficialan kastoran ĉapelon kun plumo kaj butono, kaj ĉiu tenis mallongan glavon per la maldekstra mano.
La Ministro prezentis la Admiralon al Ŝia Majesto kaj al la Imperiestro, kaj la Imperiestrino, faranta respondon, parolis pri la plezuro ŝi sentis akcepti oficiron de tia reputacio kaj invitis lin supreniri sur la estradon. Ŝia Majesto faris afablajn informiĝojn pri la vojaĝo de la Admiralo kaj sendis ĝentilajn salutojn al lia Regnestro.
Kredeble la interparolado kondukiĝis per tradukisto, ĉar oni kredas ke nune nek Ŝia Majesto nek la Admiralo scias paroli Esperanton, kaj la Imperiestro ne malfermis la buŝon dum la tuta aŭdienco. Estis rimarkinde ke en ĉiu okazo kiam estis necese ke la Mandarino-tradukisto sin adresu al Ŝia Majesto, li devis genufleksi ĉe ŝiaj piedoj. Kiel la maljuna sinjoro zorgis sin levi antaŭ ol adresi sin al la alilanduloj, la interparolado tial estis iom longa; oni povas kompreni ke li havis multe da ekzerco.
Fine finiĝis la komplimentoj, kaj farinte kelkajn malaltajn salutojn ni eliris, kaj oni nin alkondukis en apudan salonon kie ni partoprenis kelkajn refreŝigaĵojn kune kun la Konsilantoj de la _Wai-wu-pu_. Ni tiam diris adiaŭ al ili kaj al la ĉefaj oficiroj de la Kortego kaj foriris, havantaj la plezuran senton esti vidintaj la plej interesantan virinon de la nuna epoko.
FABLO.
Originale verkita de Clarence Bicknell.
Kataro foje la musaron De l' ĉirkaŭaĵ' al balo Invitis, la vesperon finan De l' gaja karnavalo.
"Esperas ni," l' invito diris, "Ke ĉiuj kun komplezo Alvenos, de la oka horo Vespere ĝis noktmezo."
La tre timemaj musoj tiam Suferis per korbatoj; Deziris ili balon iri Sed dubis pri la katoj.
Kaj ili, post pripenso, skribis "L' inviton honorindan Akceptos ni, se vi promesos Konduton tre amindan."
"Ĉar ni memoras, malfeliĉe, Ke vi, je l' estinteco, Kaj ni malpacojn ofte havis Pro mank' de amikeco."
Respondis la katar', "Pro tio Ne timu, gekaruloj, Al nia diro vi konfidu, Ni estas veramuloj."
"Sur niaj koroj la pasitaj Malpacoj estas pezo, Sed ĉion vi kaj ni forgesos Ĉe l' bal', ĝis noktomezo."
La musoj do akceptis kore, Kaj pri la preparadoj Pripensis kaj diskutis ofte Per longaj paroladoj.
La tago venis; kaj la gastoj Je l' ĝusta horo oka, Kaj ĉiu ĉiun eksalutis Per kiso reciproka.
La katoj kun musinoj dancis, La musoj kun katinoj; Ĉirkaŭkurante ili ŝajnis La radoj de maŝinoj.
La tempo pasis tre rapide; La musoj kun fervoro Pligrandiĝanta ĉiam dancis, Nek pensis pri la horo.
Sed ĉesis la muzik' subite, La direktor' sidiĝis, La noktomeza hor' sonoris, La ĝoja bal' finiĝis.
La musoj do antaŭen marŝis Por centmil dankojn diri, Sed la kataro tuj kriegis "Ne devas vi foriri."
"Ni ankaŭ estas tre dankemaj Kaj ĝuis la dancadon, Sed nun ni ĝuos _vin_, karuloj, Kaj bonan noktmanĝadon."
La musoj kriis, "Ho! perfidaj, Bonfaron vi promesis, Ĵurante ke vi la malpacojn De l' estintec' forgesis."
"Sed vi akceptis," la kataro Respondis, "kun komplezo, L' inviton de la oka horo _Sed ne ĝis postnoktmezo_."
Kaj tuj la musoj malaperis; Ne restis eĉ la ostoj Nur, kiel memorig' de l' balo La pintoj de la vostoj!
_La homoj kiuj veron diras_ _Sen vortoj tute veraj,_ _Ol mensoguloj ili estas_ _Sendube pli danĝeraj._
LA LEGENDO PRI LA UNUA VIOLONO.
El la Franca de Jean and Jerôme Tharaud, tradukita de F. L. G. Maréchal.
En la vastaj arbaroj de Transilvanio loĝas izolaj lignotranĉistoj, meze da klaraĵoj, en lignaj kajutoj. Por gajni sian panon, ili nur scias turnigi siajn hakilojn.
La paso de ciganoj estas kvazaŭ fulmo de gajeco por tiuj ĉi homoj, kies vivo estas tiel sovaĝa kaj tiel senŝanĝa.
La du ciganoj portas sub brakoj unu la violonon, la alia la cimbalon, aŭ harpon kun kupraj kordoj. La harpo akompanas, per siaj saltantaj notoj, la seninterrompan melodion de la violono. La perdita vojaĝanto, kiu estas erarinta, dum la vespero, en Transilvanian arbaron kaj trovis kunvenon de lignotranĉistoj, kaj kiu vidis tiujn ĉi kaj iliajn edzinojn danci je la lumeto de mortanta fajro dum la cigano, sidanta sur falinta arbo ludas sur la kordoj de sia violono, miras pro la magia povo de tiu ĉi humila ilo. Li do komprenus ĝin, se li scius la legendon pri la unua violono.
Antaŭ longa tempo, en Transilvania arbaro, apud klaraĵo, loĝis kun siaj gepatroj kaj fratoj bela knabino, kies nomo estis Macha. La familio loĝis en kajuto, per arbtrunkoj konstruata, kaj kovrata per muskoj. La patrino kaj filino kudras la haŭtajn vestojn, kuiradas la viandon kaj boligas la supon. Ĉiumatene, dum la bela vetero, la patro eliras kune kun siaj filoj, kun pezega hakilo sur la ŝultro. Kvinope, ili atakas grandegan arbon. Ili ĉesas frapegi nur kiam la falo de la arbo proksimiĝas. Tiam Konstanteno, la plej juna, montis por fiksi ŝnuron ĉe la pinto de la arbo. La kvin filoj tiras, la patro donas lastan hakegon, kaj la arbo falas bruege. Tiam ili detranĉas la branĉojn, forprenas la ŝelon, kaj la blankaj kaj glataj trunkoj de la abioj naĝas sur torento ĝis la valo.
Ilia vivo pasiĝis feliĉe kaj pace.
Macha similas al siaj fratoj. Sed tiuj ĉi estas malbelaj kaj ŝi estas belega. Ŝi havas adorindan flavruĝan haron, kies la liberaj ondoj falas sur la dorso kaj, sur la tempio du grandaj bukloj, kiel du riveretoj, fluas sur la perla blankeco de la vangoj. Ŝi havas la grandajn bluajn okulojn de la Valaĉiaj filinoj. Ŝi konis ĉiujn kantojn de la montaro. Per ŝi la kajuto florornamiĝis, dum la somero, de ĉiaj floroj el la arbaro. Ŝia patrino adoregis ŝin, ŝia patro, kiam li parolis al ŝi dolĉigas la sonon de sia voĉo; ŝiaj fratoj revis, en la arbaro, pri la donacoj kiujn ili povus al ŝi donaci. Traĵano, la plej maljuna, atakis per hakilo ursojn, por doni al ŝi la felon. Romo serĉis inter la silikoj rarajn ŝtonojn el kiuj li, antaŭ kelkaj jaroj, konstruis por ŝi ĉirkaŭ-kolon je barbara lukso. Konstanteno montis al la pintoj de la plej grandaj arboj por trovi birdojn, kaj Liveo iris al la vilaĝo por serĉi kelkajn papavajn kukaĵojn.
Macha ricevis tiun ĉi adoron kiel io natura. Longan tempon ŝi deziris nenion plu. Sed iom post iom la infaneco pasiĝis, kaj ekfloris juneco. Ŝi tiam ekrevis pri nekonataj aferoj.
Nur ŝia patrino devenis tiujn ĉi novajn sentojn, kiujn posedis Macha, kaj ŝi fariĝis eĉ pli karesanta kontraŭ ŝi. La patro kaj filoj estis malfeliĉaj kaj poste koleraj pro la malvarmeco je kiu Macha nun akceptis iliajn karesojn kaj donacojn.
De la klaraĵo, sur kiu estis la kajuto, Macha povis vidi sur la supro de monto la grizajn murojn de kastelo. Ofte ĝi kontraŭstaris sieĝojn, kaj la flamoj, kiuj lekis la murojn, postlasis grandajn nigrajn fulgajn langojn. Oni rakontis strangajn historiojn pri la sen-homa kastelo, kaj la lignotranĉistoj ne preterpasis la ombron de la turo nokte....
En tago, Macha vidis flugeti ĉe la supro de tiu turo grandegan silkan flagon. Oni diris en la arbaro, ke la filo de la kastel-mastroj revenis. La arbaro, kiu jam de longe nur konis la sonon de hakiloj, la falon de abioj, betuloj kaj kverkoj, nun resonas per la sono de la ĉaskorno, per la bojo de la ĉas-hundoj....
Estas la fino de aŭtuno. Macha portas en korbo, al malproksima kunvenejo, kie laboras ŝiaj fratoj, lignotelerojn da supo. Si, por la unua fojo, aŭdas la galopon de ĉevalo. Ŝi elsaltas el la vojo, kaj kaŝas sin malantaŭ kverk-trunko kaj atendas. Subite, el la fino de mallarĝa aleo ŝi vidas alproksimiĝi, inter la oraj folioj de la flaviĝa arbaro, kavaliron belevestitan, kiu rajdis belan blankan ĉevalon, selata de verda ledo.
Kiel ventego li pasas antaŭ ŝi. La vento de la trakuro flugetigis lian mantelon, fazanplumo tremetas en lia fela ĉapo kun ora rando. Lia arĝenta ĉas-korno frapas la selon.
Per la dekstra mano li tenas grandan bastonon.
Macha rave rigardas la kavaliron, malaperanta inter la arboj.
Tiu ĉi viro apartenas al alia gento ol ĉiuj homoj, kiujn si antaŭe vidis. Li estas pli bela, li estas pli fleksebla, pli riĉa. Ŝiaj pensoj devas esti tiel malmultaj, kiel ŝiaj vestoj! Plena de dolĉega sento, kiun ŝi neniam antaŭe sentis, Macha de tiu tago atendis en la arbaro la "arĝentan kavaliron." Ŝi ofte revidis lin, sekvantan cervon, sed ŝi ne kuraĝis sin montri, kaj nur rigardis lin de malproksime, kaŝata malantaŭ ŝtonego.
Unuvesperon, kiam la lacega kavaliro revenis malrapide, ŝi kuraĝiĝis prezenti al li fruktojn en korbo; alian tagon ŝi donis al li akvon en ligna pokalo, alian tagon amason de floroj, kiuj ekfloras sub la unua neĝo--la lastajn florojn de la jaro. La kavaliro prenis la fruktojn el la korbo; trinkis la malvarman akvon el la pokalo; akceptis la florojn kaj senhalte preterpasis, ne eĉ rigardinte la junan Machon.
Tiam alvenis la granda vintro. La kavaliro restis en sia kastelo, kune kun la servistoj kaj hundoj. Macha, en la gepatra kajuto, revis pro la arĝenta kavaliro, atendante la printempon kun ama febro.
Fine la printempo anonciĝis en la arbaro: la sezono por ĉasi revenis por la kastelmastro.
Liveo elportis el la vilaĝo por Macha ruĝajn ŝuojn. Ŝi surmetis sian plej belan veston kaj pelton kaj atendis la kavaliron ĉe voj-kruco de la arbaro. Li aperis al ŝi en sia gloro.
La radioj de la suno, kiu kuŝiĝis malantaŭ la senfoliaj arboj, brilegis sur la arĝenta vesto kaj la ĉevalo, gaja pro tiu ĉi unua ekskurso post la longa vintro, saltegis kaj blekis.
Macha ekkantis:
"Bela kavaliro, bela kavaliro, Venu al mi, tiun ĉi printempo! La birdoj kantas sur la branĉoj La ruĝaj ŝuoj estas por plaĉi al vi, Bela kavaliro, bela kavaliro!"
Sed la bela kavaliro preteriris, senaŭdi la kanton, kaj Macha ne plu povis aŭdi la piedfrapadon de la ĉevalo, kaj ekploris....
Ŝi ploradis nokte kaj tage, ĉar la kavaliro ne volis ami ŝin. Malespero plenigis ŝian koron, kaj la ideo envenis en ŝian kapon, ke ŝi demandu helpon al la potenculoj de la Infero.
Macha estis sola en klaraĵo, nigrita per la restaĵoj de antaŭa kunveno. La kvarona luno levigis malrapide sian duoblan kornon supre la arboj de la arbaro. Kverkoj etendis sur la juna fraŭlino la ombron de siaj branĉoj, kiel manoj. Malproksima perdita hundo bojis. La horo kaj la loko estas indaj por alvoko al la Diablo!
Subite ŝi kriis: "Al mi, Diablo, al mi!"
Tuj, el la trunko de maljuna tondrofrapita kverko duone manĝata de formikoj, elvenis stranga estaĵo, kies ruĝaj ŝuoj estis fiksataj al la subbrakoj kaj kiu, anstataŭ ĉapo, portis sur la kapo vastan kok-kreskaĵon. Li tenis en la mano spegulon. Ĝentile li demandis al Macha: "Kion vi volas?"
La juna fraŭlino respondis per forta voĉo: "Mi amas viron, kiu ne volas ami min."
Aŭdinte tiujn ĉi vortojn, la demono ridegis, kaj la ridego ne ekvekis ian eĥon en la naturo.
"Mi volas vin helpi. Prenu tiun ĉi spegulon. Prezentu ĝin al via amatulo kiam vi vidos lin. Kiam lia vizaĝo rebrilos sur tiu ĉi kristalo, li amos vin je amo."
(_Daŭrigota_)
(_Author's Copyright_). (_Eldonrajto de la Aŭtoro_).
FRAGMENTAJ MEMOROJ.
Originale verkita de Edward Metcalfe, M.A. (Oxon).
En la unua porcio de tiuj ĉi Memoroj, mi diras, ke mi eliris sur la lignan flank-promenejon. Tiun vorton "lignan" mi deziras akcentegi, ĉar en tiu ĉi vilaĝo (se oni ekceptas du aŭ tri brikajn konstruaĵojn) ĉio estas ligna.
Ligna flankpromenejo, kiu konsistas el lignaj tabuloj, altigitaj per lignaj subportiloj, kondukas al lignaj vendejoj kaj lignaj domoj.
Mi loĝis en domo, kiu staras aparta, kaj de mia domo la flankpromenejo etendas sin kiel ponteto super la verda kamparo, ĉar tie ĉi la kampoj atingas la straton.
Inter tabulo kaj tabulo oni lasas negrandajn interspacojn por ke la pluvo facile trapasu. Kompreneble la herbaĵo povas ankaŭ trapasi _supren_.
Mi tre ŝatis mallevi la okulojn kaj rigardi tra la interspacoj la verdaĵon kaj la florojn.
Sed ne sole la kampoj atingas la straton; la bestoj ankaŭ ĝin atingas, kaj libere vagadas sur ĝi. Tie tre ofte mi vidas ilin trankvile sin paŝti. Pro tio mi ne estas surprizata kiam mi vidas _Boviston_ kaptante per ŝnurkaptilo, ĉevalidon.
"Boviston," mi diras, sed tiu ĉi ne estas akurata traduko de la Amerika nomo "Cow Boy" (Bovina Knabo).
Al tiuj, kiuj ne konas tiun ĉi nomon, mi diros, ke la Bovina Knabo tute ne estas knabo sed viro, kiu sur la Amerikaj herbejoj gardadas la brutarojn.
Lia nepartigebla kunulo estas sia ĉevalido (Poney) kiu ankaŭ estas altkreska ĉevalo, kaj li ĉiam kunportas grandan kaptoŝnuron kaj turnpafileton, ambaŭ el kiuj li uzas lertege.
Tial la vorto "knabo" signifas "viro" kaj la vorto "ĉevalido" signifas "ĉevalo."
La Bovisto kiun mi nun ekvidas nur sin amuzas ĵetante sian ŝnurkaptilon de la flankpromenejo. Tre larĝa ĉapelo, ornamita de pecetoj de flavkupro, kovras lian kapon; ĉirkaŭ liaj oreloj pendas longajn harbuklojn, kaj sur liaj kruroj li portas grandajn botojn kun spronoj. Vere tre stranga sed tre pentrinda figuro estas tiu de la Amerika Bovisto--la Hispana _Vaquero_.
La drogisto estas elirinta el sia vendejo por kuraĝigi la Boviston.
Li ankaŭ portas tre strangan ĉapelon. Li havas ĉirkaŭ la kapo kaj frunto kvazaŭ larĝan ledvindilon (se vi figuras ke li estas metinta ĉirkaŭ la kapo banderolon de gazeto, sed ledan banderolon, vi figuros tre ĝuste). En tiu banderolo estas fiksataj kvar maldikegaj bastonetoj, subtenante malpezegan sunombreleton, kiun li povas altigi aŭ klinigi laŭ sia deziro, dum la aero libere trapasas inter ĝi kaj la supraĵo de lia kapo. Li tre laŭdas sian ĉapelon, tamen ŝajnas al mi ke, por la salutado, ĝi ne estas tute konvena.
Kiam mi mem, kun mia larĝa sunombrelo estas alveninta al ili, ni prezentas, mi supozas, tre rimarkindajn, eĉ eble ridindajn, figurojn.
La vilaĝo staras sur flanko de monteto, kaj pense mi nun malsupreniras la deklivon ĝis la rivero. Tiu ĉi ne estas la "Creek" (rivereto) pri kiu poste mi parolos. Se la leganto trovos en sia vortaro _Creek_, _Golfeto_, li ne miru. La uzo de la vorto _Creek_ por rivereto estas tute Amerika.
Ĝi estas vera rivero. Sed oni ne devas pensi pri klara akvo en kiu oni povas vidi ĉiun ŝtoneton. Neniel! Mi parolas pri unu el tiuj larĝaj malrapidegaj kaj malpuraj riveroj, kiuj ŝajnas ne kuri, sed rampi.
Ĉu mi diros Irlandaĵon? Mi ofte deziras lavi la riveron!
Mi estas mem akvotrinkulo, kaj al tiu ne estas ĝojige trovi en sia glaso dikan tavolon de ruĝa polvo; nek al siofulo estas plezure lasi stari sian glason duonon da horo, por ke la polvo amasiĝu ĉe la fundo.
Nature mi riproĉis al la kelnero: "Ĉu vi ne havas filtrojn?" "Ho jes, certe. Tiu ĉi akvo jam estas filtrita. Vi devas ĝin vidi antaŭ ol ni ĝin filtris!"
Foje, ĉe hotelo, mi vidis en la karafo ne sole polvon, sed ankaŭ malbelegan kaj ege aktivan insekton. Ugh! Mi ne estis sufiĉe soifa por trinki tiun akvon!
Tamen ĉe diversaj grandaj Amerikaj urboj mi trovis la akvon tre bongustan. Oni boligas ĝin, densigas la vaporon, kaj reoksigenigas ĝin.
Sur la rivero naĝas pramo en kiun mi eniras kune kun mia kunulo, kaj tiamaniere trapasas la riveron. Alvenintaj ĉe la alia bordo, ni elŝipiĝas, kaj, kun granda intereso interparolantaj pri miaj aferoj ni ne rimarkas, ke ni eniris grandan kampon da maizo. Subite mi ekvidas ke, krom la kreskaĵoj kaj la mallarĝa vojeto ĉe niaj piedoj, ni povas nenion vidi. Starante sur la pintoj de la piedfingroj mi elstreĉis supren ĝis la plena etendo, mian brakon sed eĉ tiel mi ne povis tuŝi la supron de la kreskaĵo. Mi tute komprenis kiamaniere oni povus sin perdi en tia gren-kampo.
Mi diris en la unua porcio, ke unu el la karakterizoj de la Ŝtatoj estas la multegeco de la Insekta Vivo. Ĉe ĉiu paŝo mi havis la senton tiel, kiel se ni subpremigas multegon da akridoj. Kredeble ĝi estas nur senton, ĉar tiuj insektoj estas treege aktivaj, kaj mi trovis ilin plej ofte ĉe la supro kaj ne ĉe la malsupro de miaj botoj.
Mi sentis ke mi estas "Gulivero" kaj ili la "Liliputaj" ĉevaloj kiuj sursaltas miajn piedojn. Mi devis imagi la rajdantojn. Certe mi aŭdis sonon, kvazaŭ de multego da siblaj voĉoj.
Tiu sono estas por mi iom tro inspira, ĉar ĝi similas al tiu de la son-serpento (rattle-snake), kvankam oni povas facile ilin distingi; kaj mi ne tre ŝatas la bruon de la akridoj pri tio, ke foje, vespere, mi estis postsekvata de son-serpento. La morgaŭan tagon oni mortigis ĝin. Ĝi estis dekkvar futoj longe kaj havis dekkvar sonorilojn (rattles). Se oni diras la veron, dirante ke ĝi ricevas novan sonorilon ĉe ĉiu jaro, ĝi havis ankaŭ dekkvar jarojn.
Fine la farmamastro nin trovis vagantajn sur siaj kampoj, kaj afable montris la ni la farmon, ĉiam klarigante la ĝustan koston de ĉiu afero kiun li montras al ni.
Kelkaj Amerikanoj, se vi dirus al ili: "Kia ĉarma vidaĵo!" respondus: "Jes, la tero valoras po kvin dolarojn la Ejkro" (Acre = .40 da Hektaro).
Tiaj Amerikanoj demandos al vi la koston de viaj vestoj, via poŝhorloĝo, de ĉio, kion vi portas.
Mi kredas ke se unu el tiaj Amerikanoj (ili estas nur _unu_ tipo de la vere potenca raso) estus pendigota, li demandus al la pendigisto la koston de la ŝnurego, tia estas la forto de la kutimo!
Tamen tiu scivolemo ne estas malĝentila, almenaŭ laŭ la intenco. Kontraŭe, la scivoluloj estas tre bonaj, tre gastamaj, kaj faros al vi multajn amindaĵojn.
Mi havas tre koran memoron de miaj Amerikaj amikoj.
LA FAJRTRAPASADO.
Priskribo de ceremonio kiu okazis en Pondicherry (Hindujo) en jaro 1901.
Estas la kvina horo vespere, en bela somera vetero. Nia puŝ-puŝ (homŝovata veturilo) estas interpuŝata inter multe da gaje vestataj viroj, kiuj amasiĝis sur la strato.
Duonon horon ni tre malrapidas sur stratoj flankataj de budoj, malkaraj bazaroj, bufedoj, k.t.p., kaj fine atingas la kuŝejon de la rivero (kiu en tiu sezono de la jaro estas tute seka kaj senakva). Tie ĉi okazos la ceremonion.
Ĉirkaŭ la loko oni povas vidi nur homajn kapojn, kiuj aperas, vico super vico; la tuta pentraĵo estas kvazaŭ flamego de hela koloro.
Antaŭ ni estas ligna konstruaĵo, kie sidiĝas oficistoj kaj kelkaj gravaj urbanoj; ankaŭ malmultaj sinjorinoj, kiuj alportas iom da diverseco al sceno kie alie ĉeestis nur viroj.
La konstruaĵo apudestis kvadratan terpecon, kiu similis malprofundan fosaĵon plenigata de dika tavolo de brulantaj karboj.
Tiu ĉi fajro estas senlace incitata kaj bruligata de kelkaj laboristoj, ĝis kiam oni tute ne povas alproksimiĝi la lokon, tiel varmega estas la ĉirkaŭfluanta aero.
Subite oni ekaŭdas la sonon de Hinda muziko, kaj tien ĉi rapidas la dio kaj diino, portataj sur la ŝultroj de siaj adorantoj.
Granda amaso procesie sekvas la gediojn kaj multaj el la sekvantoj ĵuris, dum la pasinta jaro, trapasi tra la fajro en tiu ĉi tago.
Ili tion ĉi ĵuris, aŭ por ke ili deturnu ian malbonaĵon, kiu ekminacas ilin, aŭ en dankema memoro ĉar iu malsana aŭ malsaneta dum la pasinta jaro feliĉe tute resaniĝis.
Tiuj, kiuj intencas trapaŝi la fajron fastas la tutan tagon, sin banas kaj nun aperas ĉirkaŭataj de floraj girlandoj.
La procesio trifoje ĉirkaŭmarŝadas la fajron, kaj fine oni starigas la diojn, vidaĵoj al la oriento.
Je antaŭkonsentita signalo, la ceremonio komencas.
La adorantoj tramarŝas tra la mezo de la fajro; ili trapasas tra la longeco de la brulanta fosaĵo, kiu havas eble kvin jardojn da longeco (preskaŭ kvin metrojn).
Ili malrapide, mi certigas al vi, kaj en tre orda maniero, trapaŝas ĝin, kun tute sendolora mieno.
Oni tie vidas multaj adorantoj, kiuj portas sur ŝultro malgrandan idon. Tio ĉi okazas, precipe inter malalt-rangaj familioj, ĉar ili kutimas fari religian promeson ke, se malsanuleto resaniĝos, ili devos trapaŝi tra la fajro dum la plej proksima festo. Sed ili kredas, ke la kompatema dio ne volas igi timeman infanon sole trapasi la fajron; sekve la ido estas portata sur ŝultro de la patro, kaj la religia ĵuro estas tiamaniere plenumata.
La ceremonio finite, la amaso bruegeme disiras, senrapide kaj nepre diskutante la ĵusviditan ceremonion, ĝiajn meritojn kaj malmeritojn rilate al aliaj antaŭaj festoj.
Tiu ĉi bruego, tumulto kaj konfuzo oni neniam povus skribe komprenigi al okcidentulo.
ST. ANDREWS EN SOMERO.
Originale verkita de J. T. Haxton.
Estas la mezo de la sezono en la antikva griza urbo apud la maro. La bela ĉefstrato brilas per la helaj someraj vestaĵoj de la virinoj, kaj la krioj kaj fluetanta ridado de infanoj falas dolĉe sur la oreloj.
Tiu ĉi strato, kiu prave fierigas la anojn de St. Andrews, estas en somero vere vidindaĵo. Ĝi estas longa, sed ne tro; larĝa, sed ne tro; ne tro ebena, ne tro rekta, ornamata de florvazegoj, flankata de nun foliplenaj tilioj kaj de multe da puraj, bonezorgataj butikoj.
Ĉe unu fino estas la antikva pordego, bone konservata, kie oni prezentis al reĝo Karlo II. en 1650 la arĝentajn ŝlosilojn de la urbo.
Ĉe la alia fino estas la restaĵo de la vasta katedro, kiu detruiĝis dum la Reformiĝo, kaj estas eĉ nun nobla en ĝia ruino.
Meze de la strato estas la Pastro-kolegio, la Universitata Biblioteko, la Poŝtoficejo, la Urbestrejo kaj la Urbopreĝejo.
Eble la ĉefa rimarkindaĵo pri la strato, kiel eĉ pri la tuta urbo, estas la stranga mikso de la antikva kun la moderna.
Sed kiel ni promenas laŭlonge tiu ĉi admirinda strato "sub la tilioj," ni vidas virojn pretigante du veturilojn por veturi la unu al Crail (Krel) malgranda marborda urbo malproksime ĉirkaŭ dek mejlojn, la alia al Dura Din, bela valeto.
La vojaĝontoj apudstaras. Jen feliĉaj geedzoj kun bela filineto; jen malagrabla, gala, maljuna fraŭlo; jen la ĝojega mezaĝa viro, kiu ŝercas kaj kore ridas kun siaj amikoj, jen la nerva virino, kiu senkonfide ektremas pro ĉiu movo de la ĉevaloj.
Fine, ĉiu enestas kaj ĉio estas preta kaj, kun ĥoro de amikaj adiaŭoj ili forveturas, la radoj gaje bruetante sur la ŝtonoj.
Sed ni devas trovi la vojon al la herbejoj aŭ "Links," ĉar ĉio en St. Andrews ekzistas pro la ludo Golf. De longega tempo tiu ĉi ludo ludiĝis sur la famaj herbejoj, kiuj estas sendube la plej bonaj en la mondo. Tie ĉi junuloj kaj maljunuloj--mi ja devas diri gejunuloj, ĉar tiom da fraŭlinoj ludas nun la "reĝan kaj antikvan ludon"--trovas sanon kaj forton, ludante sian amatan ludon.
Homoj venas de ĉie, proksime kaj malproksime, por peli la "fajfantan pilketon" sur la herbo. Tion ĉi ne povas kompreni tiu, kiu vidas la ludon unuafoje. Ĝi ŝajnas esti tre facila kaj neinteresa. Estas necese, ke oni prenu la bastonon kaj penadu irigi la pilkon por eltrovi kiom da arto estas en la ŝajnsimpla ludo.
Tion ĉi kiam oni eltrovas, preskaŭ senescepte oni decidas ke oni devas akiri tiun ĉi arton. Tiel komencas la "Golfa febro!"
Sed en St. Andrews, golfo ne estas nur ludo. Per ĝi centoj da viroj trovas okupadon--servante la ludantojn; konservante la herbejon; fabrikante la ludilojn; portante la bastonojn; instruante lernantojn.
Vivu do la Reĝa Ludo!
Proksime al la golf-ludejo estas la marbordo, kie grandaj amasoj da infanoj ludas, konstruas sablokastelojn, rajdas sur azenoj, kaj sin banas en la maro.
Apud la maro kaj en la moderna kvartalo de la urbo sin trovas multaj belaj domoj, sed en la antikvaj partoj la antikvisto trovas feliĉan ĉasejon.
Ĉar St. Andrews estis iam la eklezia ĉefurbo de Skotlando, kaj tial enhavas ruinojn de multaj preĝejoj, kiuj tenas ĉirkaŭ si memorojn pri la Skotaj religiaj malpacoj. Oni ankoraŭ montras la lokojn, kie la sorĉistinoj droniĝis kaj kie la turmentitoj bruliĝis.
Resume, por ĉiu, la scienculo, la antikvaĵ-amanto, la gaja plezur-serĉanto, la resaniĝanto; ĉiu trovos ion plaĉan en tiu ĉi griza, malnova, universitata urbo ĉe la rando de la Norda Maro.
LA INSULO MARGARITO.
De G. O. Messerly.
Mi alvenis tien ĉi post unutaga vojaĝo de Trinidad, per vaporŝipo de la "Royal Mail Company."
Ni unue atingis Carupanon, haveno sur la "Costa Firme," kie ni trovis la maron tre maltrankvila. Samtage ni lasis tiun ankorejon por veni al Margarito, Venezuela insulo lokita ĉirkaŭ kvindek mejlojn norden de la Venezuela ĉeflando.
La vidaĵo estas bela kaj la marbordo estas poezia tiam, kiam oni kontempladas ĝian belecon kaj vastecon, kaj la belecon de la malproksimaj montoj.
Sennombraj velŝipoj de perlfiŝistoj estas videblaj. Ili serĉas kun pacienco la ĉefan riĉecon de tiu ĉi insulo, kaj ilia nombro kreskadis kaj kreskadis tiel rapide, ke mi pensis ke ili estis nekalkuleblaj.
La ĉi tieaj perlfiŝistoj uzas la _arrastra_ aŭ skrapilon, kiu kolektas en sako ĉiujn perl-ostrojn kiujn ĝi trovas antaŭ ĝi sur la fundo de la maro. Poste la fiŝistoj suprentiras la skrapilon kaj elektas la pli grandajn ostrojn. Tiuj ĉi estas malfermataj kaj la viando estas metata en kaldronon kaj kuirata ĝis kiam ĝi iĝas kvazaŭfluida.
La supo estas poste forĵetata, kaj la perloj, kiuj restas sur la fondo de la kaldrono, estas lavataj en malvarma akvo. Tiam la perlo, la plejamata juvelo de belaj sinjorinoj, aperas brilanta sed ... multekosta!
La Margarita popolo, kies raso estas miksaĵo de Kariba kaj Kaŭkaza sango, estas bonkora.
Iliaj devizoj estas _Hoy_ (hodiaŭ) por ricevi, kaj _Mañana_ (morgaŭ) por pagi; sed alimaniere ili estas honestaj kaj aktivaj komercistoj. Iliaj ĉefaj komercaĵoj estas Perloj, Kafo, Maizo, kaj Kapra-haŭtoj, kaj ili faras grandan komercadon kun Trinidado kaj Curaçao.
Mi mem estas, mi kredas, la unua Venezuelana Esperantisto sed ne la sola, ĉar mi jam varbis kelkajn, kaj mi ĉiam klopodas!
La plej malbonaj malamikoj de nia lingvo en Venezuela certe estas la literoj ĉ, ĝ, ĥ, ĵ, kaj ŝ ĉar iliaj sonoj estas tute neŝatataj de la loĝantoj de la patrujo de Bolivar.
SINGLE COPIES PRICE FOURPENCE NET.
17. (Vol. II., No. 3.)
_Marto, 1905._
THE ESPERANTIST
La Esperanta Gazeto por la Propagando de la Internacia Lingvo.
ANNUAL SUBSCRIPTION: 3/- (4 francs; 1-1/2 roubles; 75 cents).
Wholesale Agents: 41. Outer Temple, London, W.C.
All Communications should be sent to THE EDITOR, 67, Kensington Gardens Square, London. W.
CONTENTS.
Page
Chapel of Bones (Dr. Gustav Busuttil) 33 Month by Month 34 Legend of a Faithful Soul (A. Motteau) 37 When Blooms the Mignonette, concluded (O. I. Elleder) 33 Concerning Children I Know (E. W.) 40 Reminiscences, Part III. (Edward Metcalfe, M.A., Oxon) 41 Three Cake Recipes (Jem Ross Archibald) 43 From Puŝkin and Lermontev (A. Nippa) 43 Legend of the First Violin, continued (F. L. G. Maréchal) 44 India's International Language (George J. Henderson) 45 From Egypt (Dr. Martyn Westcott) 45 Esperanto in Great Britain (Colonel H. K. Gordon) 46 The Sculptor's Sacrifice (C. S. Bickell) 47 Dormu! Original Music by F. G. Rowe, words of Edward Metcalfe, M.A. (see p. 205, Vol. I.) 48
For Local Information apply to the Hon. Secs. of the following Official Societies:--
Acton--Sro. E. J. GANT, Ivy Dene, Cumberland Road, Hanwell, W.
Barrow-in-Furness--Sro. JOHN THOMPSON, 52, Blake Street.
Battersea--Sro. A. E. LEE, 2, Cupar Road, Battersea.
Bedford--Sro. A. DUDENEY, 2, Rothsay Gardens.
Blackpool--Sro. T. WHITTINGTON, B.A., Baines Grammar School, Poulton-le-Fylde.
Brighton--Miss OXENFORD, 16, Upper Westbourne Villas, Hove.
Brixton--Sro. E. W. EAGLE, 21, Kellett Road, Brixton.
Corbridge-on-Tyne--FRAŬLINO BICKELL, Springfield.
Dover--Sro. H. R. GEDDES, Northumberland House.
Dundee--Sro. J. DUCHENE, 3, Seagate.
Forest Gate--Sro. G. C. H. CARTER, 107, Ham Park Road.
Glasgow--Sro. J. H. WALLACE, 22, Queen Mary Avenue, Crosshill.
Huddersfield--Sro. G. H. TAYLOR, 9, Norman Road, Birkby.
Ilford--Sro. W. A. JEFFERY, 42, Park Road, Ilford, E.
Keighley--H. W. D. HAMILTON, 15, Nashville Terrace, Fell Lane.
Leeds--Sro. J. H. BEAUMONT, 19, Leathley Road, Hunslet.
Leicester--Sro. MUGGLESTONE, 61, Bonsall Street.
Liverpool--Sro. R. E. ISSOTT, 5, Gresham Street, Edge Lane.
London--Miss LAWRENCE, 41, Outer Temple, W.C.
Newcastle--Bro. J. MILLS, 129, Clara Street, Benwell.
Portsmouth--Dr. GREENWOOD, 182, Queen's Road.
Plymouth--Sro. GRINDLEY, 23, Gifford Place.
St. Andrews--Sro. J. T. HAXTON, 133, South St., St. Andrews.
Settle--Sro. C. GRAHAM, Goldelands.
Warrington--Sro. S. G. THROSSELL, Holly Bank, Latchford.
West London--Sro. S. MAITLAND, 22, Macliss Road, Kensington, W.
The Remington
THE _UNIVERSAL_ TYPEWRITER.
Just think of it!
THE INTERNATIONAL MACHINE.
_Unbound by ties of nationality:
The common bond of union of all civilised peoples._
The Remington can be supplied fitted for Esperanto.
* * *
THE REMINGTON TYPEWRITER COMPANY, 100, Gracechurch St., London, E.C.
La Remington
LA _UNIVERSALA_ SKRIBMAŜINO.
Pripensu je tio!
LA INTERNACIA MAŜINO.
_Tute liberiĝita de naciaj ligiloj:
La Komuna unuigilo por ĉiuj civilizitaj popoloj._
La Remington estos liverita kun Esperantaj presliteroj.
* * *
LA REMINGTON TYPEWRITER KOMPANIO, 100, Gracechurch St., Londono, E.C.
ĈIUJ, NI POVOS PARADIZON IRI.
Kiu bone trinkas, Tiu bone dormas. Kiu bone dormas, Tiu ne pensas malbone. Kiu ne pensas malbone, Tiu certe ne pekas. Nu, ĉar kiu ne pekas. Paradizon eniros. De nun, bone trinku. Kaj vi paradizon iros.
* * *
Por tio ĉi, oni devas aĉeti _bonajn vinojn_, kaj sin turni al:-- Sro. Ch. Jadoan en Mercurey (S. & L.) France.
The "Review of Reviews"
_Is the Best Magazine for Busy People. And it is read by 'Esperanto' Students._
The aim of this Magazine is to make the Best Thoughts of the Best Writers universally accessible at a Trifling Cost.
The busiest and poorest in the community may here follow with intelligent interest the great movements of Contemporary History.
Post Free for Twelve Months, 8/6, 10 fr. 75 c., or 8.50 marks.
Office: MOWBRAY HOUSE, NORFOLK ST., LONDON.
FOR SALE.
160 Guinea 'Broadwood' Grand Piano for £63. In fine condition; Rosewood. For all particulars write to The Editor.
LITOGRAFAĴOJ BEZONATAJ.
Sro. Walter H. Meigh deziras aĉeti Francajn aŭ Germanajn litografaĵojn por la ornamigo de porcelano. Skribu al li ĉe Ash Hall, Stoke-on-Trent, England.
Adresareto de Personoj kiuj deziras Korespondadi.
Sro. A. C. Body, 34, Greenbank Avenue, Plymouth. Deziras interŝanĝi ilus. p-k. kun alilandaj Geesperantistoj.
Sro. Oscar Fugatschwig, Srebrenica, Bosnia. Nemetiista fotografanto, deziras koresp. per ilus. p-k.
Frl. Helen E. Jones, 44, Church Street, Stanley, Liverpool. Deziras koresp. kun ĉiulandaj gejunuloj per ilus. p-k. Ĉiam respondos.
Frl. Mitchell, Acuba House, 65, Marquess Road, Canonbury, London, N. Kun alilandanoj per ilus. p-k.
Sro. Walter H. Meigh, Ash Hall, Stoke-on-Trent, England. Deziras interŝ. kolorajn ilus. p-k. kun ĉiulandanoj, krom Francanoj kaj Britanoj.
Srino. Fred Pollock, 1, Buckingham Terrace, Glasgow, Scotland. Deziras kores. kun ĉiulandaj Esperantistoj per ilus. p-k. Tuj & ĉiam respondos.
Sro. J. Wibberley, 11, Montrose Terrace, Plymouth. Deziras interŝ. ilus. p-k. kun alilandaj Esperantistoj.
Sro. Harry L. Wiltshire, Pierrepont House, Chippenham, England. Deziras kor. kun alilandanoj per ilus. p-k. Tuj & ĉiam respondos.
La Kosto de la Enskribo estas 6d. (70c. poŝtmarkoj).
THE ESPERANTIST
The Esperanto Gazette for the Spread of the International Language.
ABONPAGOJ ESTAS RICEVEBLAJ ĈE SUBSCRIPTIONS SHOULD BE SENT TO
H. Bolingbroke Mudie, Esq., 57, Kensington Gardens Square, London, W. AUSTRIA.--Sro. T. Cejka, Bystrice Hostyn, Moravia. BELGIUM.--M. M. Seynaeve, 3, Rue de l'Avenir, Courtrai. FRANCE.--Grupo Pariza, 28, rue Serpente, Paris. GERMANY.--Doktoro Mybs, 68, Markt Strasse Altona, Elbe. NEW ZEALAND.--Esperanto Society, P.O. Box 50, Auckland. RUSSIA.--Societo Espero, Bol Podjaceskaja 24, log 12, St. Petersburg. SWEDEN.--Sro. P. Ahlberg, 50, Döbelnsgatan, Stockholm.
N.B.
_Nepresitajn manuskriptojn la Redakcio resendos se oni aldonis poŝtmarkon._
_Alsendatajn artikolojn la Redakcio laŭ bezono korektos._
_Oni povas sendi la abonpagon per poŝtmarkoj, kiuj estas akceptataj laŭvaloro._
_Oni sendu ĉiujn artikolojn, demandojn kaj avizojn al La Redaktoro, 67, Kensington Gardens Square, London, W._
N.B.
17. [Vol. II., No. 3]
Subscription, 3s. Per Annum. Single Copies, 4d. net. Nos. 2 to 13, 6d. each; Later Issues 4d. each, net.
MARTO, 1905.
KAPELO EL OSTOJ.[110]
Originale verkita de Dro G. Busuttil.
Unu el la kuriozaĵoj de nia insulo Malto, aŭ pli bone de la tera globo, certe estas malgranda kapelo, kiun niaj fremdaj vizitantoj bone konas sub la nomo de "Kapelo el Ostoj." Ĝi kuŝas sur la okcidenta flanko de nia Granda Haveno apud la fortikaĵo Sankta Elmo. Antikve ĝi estis nur Enterigejo kie ripozis la ostoj de tiuj Maltaj militistoj kaj kavaliroj de la Ordeno de Sankta Johano Baptisto, kiuj kontraŭbatalis kaj venkis la Turkojn dum la famega sieĝo de la jaro 1565a.
Je la jaro 1619a komandatoro G. Nibbia konstruigis sur la enterigejo malgrandan preĝejon, kiun li dediĉis al "Tre Sankta Nomo de Mario," sed kiun vulgare oni nomas "La Virgulino'n de la Enterigejo." Tiu Enterigejo troviĝas en la preĝeja postaĉambro.
Je la jaro 1850a oni elfosigis la ostojn por ilin aliloke enterigi, sed pastro proponis ornami per tiuj homaj restaĵoj la preĝejan postaĉambron. La propono estis akceptata, kaj la pastro pacience la ostojn tiamaniere aranĝis, ke li aliformigis la ĉambron en ion misteran, similan al la morta regno.
La unuan fojon kiam mi eniris en la kapelon mi ne scias kio min plu mirigis, ĉu la mistera vidiĝo, ĉu la preskaŭ mozaika vidaĵo, kaj mi ne povis bone difini ĉu la unua impreso estis terura aŭ mirega; eble ĝi estis miksaĵo de miro kaj teruro--miro pro bela kaj vere mirigiga ordo de la ostoj--teruro pro la nevidebla, sed reala apudesto de la morto.
Antaŭ la kapela postamuro troviĝas altaro montrante el antaŭflanko latinan surskribon kiun malsupre mi tradukos Esperanten. Apud la muro nigre pentrita, blanka statuo de la Virgulino kun Ŝia Infano elstaras meze de granda kadro kunmetita el ostoj (femurostoj kaj kranioj alterne). Ĉiuflanke de la altaro mi vidas niĉon en kiu elstaras la tempa simbolo, nome--Skeleto tenante per ĝia dekstra mano, falĉilon.
La antaŭaĵo de la kapelo konsistas el granda navo kunmetita el ostoj precipe el kranioj.
Jen estas la traduko de la latina surskribo:--
La universala teras fero estas teatro; Homa vivo estas tragedio: Ĉio iluzio; ĉio ŝajno. La morto estas la lasta linio de ĉio. Ĝi malkovras, kaj ĉion solvas. Vi kiu vivas tion ĉi pripensu; Preĝpetu (de Dio) la lumon eternan por tiuj, kiuj ĉi tie ripozas Foriru kun paco kaj senĉese memoru, ke vi mortos.
Ĉu pace foriri eble estis? Mia flanke la kompanio de tiuj kranioj, skeletoj, k.t.p., longatempe min persekutis.
PIEDNOTO:
[110] Tiu ĉi artikolo jam aperis en la manskribita gazeto "Voĉo Internacia." (_Rondestro: Sro H. Hodler, Geneva_).
MONATO POST MONATO.
Niaj legantoj estos kontentaj eklerni ke la Oficiala liberigo, pri kiu ni skribis lastan monaton, ja alvenis, kaj ke nia bona Estro revenis Varsovion por daŭri sian trankvilan Proesperantan laboradon, anstataŭ ol vojaĝi en Mandĉurujon. Kvankam ni bedaŭras la kaŭzojn kiuj efektivigis tiun ĉi liberigon de la milita deĵoro, kaj volus ke Dro Zamenhof estu pli forta kaj en pli bona sano, ni tre ĝojas ke li povos alporti la veran Sigelon de la Lingvo al Boulogne en Aŭgusto, kaj tiel donos al la Kunveno tiun signifon kiun ni ektimis tie mankus.
Sendube oni aranĝos tie ion pri la jam de longe pripensata Internacia Komitato. Ŝajnas al ni ke la fondigo de tia organizaĵo estas tute necesega por aŭtoritate enkonduki novajn vortojn por la kreskantaj bezonoj de viva lingvo. Kompreneble nur tiuj radikoj jam en la _Universala Vortaro_ estas la nunaj fundamentaj radikoj de la lingvo, kaj ĉiuj aliaj necesaj vortoj enkondukiĝis de diversaj Esperantistoj. Eĉ la kreinto mem de la lingvo nur donis sian aprobon al tiuj lastaj vortoj, ne kiel leĝ-donanto, sed nur kiel la Esperantisto plej kompetenta fari la elekton.
Ni do ĉiuj atendas iom senpacience la fondigon de tiu centra Komitato. Kompreneble ĝi devos esti _internacia_; sed ni kredas ke niaj malproksimaj legantoj en Ameriko, Afriko, Azio kaj Aŭstralio devos skribe sendi siajn proponojn rekte al Dro Zamenhof por lia konsidero, por ke ili submetiĝu je la Bulonja Kongreso, kiu kredeble enhavos anojn el preskaŭ ĉiuj Eŭropaj landoj. Sed eble la anoj de nia plej nova Grupo, tiu de la Hinda urbo Udipi, ne povos tie aŭdigi siajn voĉojn kun siaj preskaŭ samaĝaj Grupanoj de Folkestone.
La fondo de Grupo en tiu ĉi urbo estas tre plezuriga, kaj pensigas nin denove pri la somera vojaĝo al la _Kvin Havenoj_, pri kiu ni jam ekpensas.
La Kapitano Capé, kiu nepre ĉeestos, ĵus donis al la Esperantistaro belforman kaj bonan tradukon de _La Unua Ĉapitro de Miaj Memorskriboj_ (kosto 75 c.), de François Coppée, la fama Franca verkisto, kiu donas sian varman aprobon al Esperanto. Ankaŭ nia bone-konata verkisto, Sam Meyer, eldonigis sub broŝura formo la humoran unuaktan komedion "La Supujo" (16 paĝoj, 40 c.).
Sed el Peruo alvenas plej notinda teĥnika libro, _Rezisteco de la Ferkolonoj_, de Dro Federico Villareal. Ĝi estas grand-forma 69 paĝa verko, en la lingvoj Esperanta kaj Hispana, kiu nepre fortigas nian Sciencan Bibliotekon.
Profesoro Th. Cart, kies dika _Esperanta Ligilo_ estas la Braille'a organo por la Blinduloj, ĵus verkis versan tradukon de _Trafendita Turo_, antikva Franca legendo. Tiu ŝatinda verketo eldoniĝas de la Esperanta Akcia Societo, de kiu multaj el niaj legantoj estas akciuloj.
Pro la ofta apero de Esperantaj verketoj, je kosto malpli ol 1 franko de privataj individuoj eldonataj, ni estos tre kontentaj se la verkistoj bonvolos sendi al ni dekon da ĉiuj tiaj eldonaĵoj kun fakturo. Ni plezure sendos la pagon aŭ per aliaj libroj (laŭ valoro) aŭ per poŝtmarkoj.
Oni altiras la atenton de ĉiuj Esperantistoj al la kvar paĝoj de nia kovrilo. Sur ili oni trovas utilajn informojn, kiuj plifaciligos Internacian Komercadon. Ni ja kredas ke, post kelkaj jaroj, estos tute ordinara afero sendi pencon aŭ du, al, eble, Germanujo, por tiuj beletaj pingloj, kiujn la Germanoj fabrikas pli bone ol ni, kompreneble, la Germanoj, siaflanke, senpene sendos al ni siajn malgrandajn mendojn por bunoj kaj diversaj kukaĵoj, kiujn ni faras tiom pli solidajn ol ili!
Anoncoj sur Esperantaj gazetoj devas alporti Internaciajn mendojn, kaj tuj kiam ni libere alprenas Esperanton por komercaj aferoj, ĉiuj komercistoj rapidegos ellerni la lingvon. Ni jam ricevis diversajn bonajn metiajn katalogojn kaj broŝurojn. Sed eble la letero de Sro Jadeau[111] havos specialan intereson por la legantoj de The Esperantist, ĉar ĝi estis kiel respondo al Angla demandanto pri anonco sur nia kovrilo. Tiaj leteroj, kiaj estas tiu ĉi pruvas la valoron kaj taŭgecon de Esperanto komerce.
Diversaj korespondantoj skribis de tempo al tempo, proponante ke ni iom pritraktu tiujn gramatikajn punktojn kiuj ŝajne ne ricevis sufiĉan atenton sur niaj lernolibroj. Eble la nova verko de Dr. Lloyd klarigos tiajn. Sed, se ne, ni penados doni la necesan klarigon sur la The Esperantist.
Pri de Dro Lloyd, _The Esperanto Language Practically Considered and Described_, ni jam ricevis multajn aprobajn kritikojn, kaj unu fervora kunbatalanto eĉ verkis versaĵon pri ĝi, kiun ni presigas sube.[112]
En la fino de Januaro tre interesa parolado pri Esperanto paroliĝis de nia estimata kunverkanto, Sro Paul Mathews, M.A., ĉe la Pionira Klubo, kies Membrinoj interese aŭskultis, kaj varme aplaŭdis la parolinton.
Konkludante, ni rakontos kelkvorte la amuzilojn kiujn ni, Membroj de la Londona Klubo, alprenas ĉe niaj Lundaj Kunvenoj ĉe la Club Café, 5, Bishopsgate Street Within, E.C. Ni faras tion, opiniante ke la bona progreso jam farita inter niaj adeptoj pruvas ke tiaj amuzaĵoj provizas pli agrablan stud-manieron ol simpla (aŭ malsimpla) lerno-libro.
Komence, ni sekvas la Internacian kutimon manĝi iom, dume parolante aŭ Esperanto aŭ Angle. Poste, je la sep kvin, ni transiras la straton en la ĉambrojn sindone pruntedonitaj al ni de la Remington Skrib-maŝina Kompanio. Tie ni sidiĝas en rondetojn, kaj partoprenas je diversaj ludoj. Ekzemple, unu rondero rakontos unu frazon, kiel la komenco de rakonto. Lia (aŭ ŝia) najbaro aldonos alian frazon, kaj tiel plu. La rezultato ja estas _miriga_, kaj ni ofte minacas doni unu el tiuj ĉi rakontoj al niaj legantoj! Poste, eble, unu ĉeestanto foriras dum ni elektas aferon pri kiu li devos demandadi, ĝis li eltrovos ĝin. Kompreneble, la demandoj kaj ĉiuj paroloj dum tiuj ĉi ludoj devas esti Esperante parolataj.
Alia tre ŝatata ludo estas "Mi enpakis en mian valizegon." En tiu ĉi okazo la unua rondero diras (eble) "_Ĉapelon_," lia najbaro devas ripeti _ĉapelon_, kaj (eble) _dent-purigilon_. Kaj la afero progresas, ĉiu persono devas ripeti ĉiujn la aferojn jam ŝovitajn en tiun misteran valizegon de liaj najbaroj, kaj ankaŭ aldoni pluan aferon, ĝis fine, oni ne plu povas memori la longan katalogon, kaj ĉagrene ekkrias: "Kaj la valizego pleniĝis!"
Sed la plej instruanta ludo estas: Sro A. eldiras Anglan frazon, kaj deziras ke alia membro ĝin traduku Esperante--bonega cerb-akrigilo tiu ĉi!
La Redaktoro.
_N.B.--La Redaktoro forveturos (D.V.) alilanden je la fino de Marto & varmege petas, ke oni sendos ĉiujn artikolojn por No. 19 antaŭ Marto 28._
MONTH BY MONTH.
Our readers will be pleased to learn that the Official exemption, of which we wrote last month, has arrived, and our good chief has returned to Warsaw, to continue his pro-Esperanto work instead of journeying to Mandchuria. Although we regret the circumstances which brought about this exemption from military service, and would wish that Dr. Zamenhof were stronger and in better health, we are exceedingly glad that he will be able to bring the true Seal of the Language to Boulogne in August, and will thus give the Congress that significance which we had begun to fear would be wanting.
Doubtless something will there be arranged concerning the long-considered International Committee. It seems to us that the foundation of such an organisation is absolutely necessary for authoritatively incorporating additional words for the growing needs of a living language. Of course, only those roots already in the _Universala Vortaro_ are the present fundamental roots of the language, and all other words found to be necessary have been introduced by various Esperantists. Even the creator of the language himself has given his sanction to these latter words, not as law-giver, but merely as the Esperantist most competent to make the selection.
We all, therefore, await with impatience the foundation of this central Committee. Naturally it must be _International_; but we fear that our distant readers in America, Africa, Asia and Australia will have to send their suggestions in writing, direct to Dr. Zamenhof for his consideration, in order that they may be submitted to the Boulogne Congress, which will probably include members from almost all European countries. But maybe the members of our latest Group, that in the Indian town of Udipi, will not be able to make their voices heard there with their almost as young Group-members in Folkestone.
The foundation of a Group in the latter town is most gratifying, and makes us think once more of the summer trip to the _Five Harbours_, which we have now in mind.
Captain Capé, who will, of course, be present, has just given the Esperantists a neatly got-up and good translation of _The First Chapter of my Reminicences_ (price 8d.), by François Coppée, the famous French author, who gives his warm approval to Esperanto. Also our well-known author, Sam Meyer, has just published in brochure form the humorous one-act comedy, "The Tureen" (16pp., 5d.).
But from Peru comes a most noteworthy technical book, _The Resistance of Iron Columns_, by Dr. Federico Villareal. It is a large 69-page work, in Spanish and Esperanto, which undoubtedly strengthens our Scientific Library.
Professor Cart, whose bulky _Esperanta Ligilo_ is the Braille organ for the Blind, has just composed a versified translation of _The Cleft Tower_, an ancient French legend. This pleasing work is published by the Esperanto Society, Ltd., of which many of our readers are shareholders.
Owing to the frequent appearance of Esperanto booklets, published at one shilling or less by private individuals, we shall be much obliged if the authors will kindly send ten each of all such publications to us, with an invoice. We will gladly remit either in other books (according to value) or in postage stamps.
The attention of all Esperantists is called to the four pages of our cover. On these is to be found useful information, which will facilitate International Commerce. We indeed believe that in a few years it will be quite a usual thing to send a penny or two, say to Germany, for those pretty pins, which the Germans make better than we; and, of course, Germans, on their part, will conveniently send us their small orders for buns and odd cakes, which we make so much more solid than they!
Announcements in Esperanto magazines must bring International orders, and as soon as we freely adopt Esperanto for commercial purposes, all merchants will hasten to master the language. We have already received several capital business catalogues and brochures. But perhaps M. Jadeau's letter[111] will have a peculiar interest for readers of The Esperantist, as it was in reply to an English inquirer concerning an advertisement on our cover. Such letters as these prove the value and suitability of Esperanto commercially.
Several correspondents have written from time to time, proposing that we should touch upon grammatical points which had apparently not received adequate attention in our text-books. Probably Dr. Lloyd's new book will explain such. But, if not, we will endeavour to supply the necessary explanation in The Esperantist.
Regarding Dr. Lloyd's _The Esperanto Language Practically Considered and Described_, we have already received many most appreciative criticisms; and one devoted fellow worker has even composed verses, which we print below.[112]
At the close of January last a most interesting lecture on Esperanto was delivered by our esteemed contributor, Mr. Paul Mathews, M.A., at the Pioneer Club, the Members of which listened with interest, and warmly applauded the speaker.
In conclusion, we will relate in a few words the amusements which we Members of the London Club employ at our Monday meetings at the Club Café, 5, Bishopsgate Street Within, E.C. We do so believing that the good progress already made among our experts proves that such amusements provide a more agreeable form of study than a simple (or complicated) text-book.
To begin with, we adopt the International custom of having something to eat, chatting the while either in Esperanto or in English. Then, about 7h. 5m., we cross the road to the rooms kindly lent us by the Remington Typewriter Company. There we sit in circles and join in various games. For example, one member of the circle gives a sentence, as the beginning of a story. His (or her) neighbour adds another, and so on. The result is indeed _astounding_, and we often threaten to spring one of these stories on our readers! Then, perhaps, one present goes out while we select some object, about which he asks questions until he discovers it. Of course, the questions and all words in these games must be spoken in Esperanto.
Another greatly appreciated game is "I packed in my trunk." In this case the first member of the circle says, maybe, "A hat"; his neighbour has to repeat _a hat_, and adds (maybe) _a toothbrush_. And the matter goes on, each person having to repeat all the things already stuffed into this mysterious trunk by his neighbours, and also to add something more, until, finally, one can no longer remember the long catalogue, and dolefully announces: "And the trunk was full!"
But the most instructive game is this: Mr. A. pronounces an English phrase, and asks another member to translate it into Esperanto--a capital wit-sharpener.
The Editor.
PIEDNOTOJ:
[111] Estimata Sinjoro.--Mi bone ricevis vian karton kaj mi rapidas por sendi al vi la demanditajn sciigojn. Plezure mi vendos detale miajn vinojn. Ĉu per kesteto enhavanta 12 botelojn, aŭ 24 duon-botelojn, ĉu per bareloj, ĉiu enhavanta de 55 ĝis 225 litrojn da blanka aŭ ruĝa vino.
La elspezoj pro la sendo kaj la impoŝto kunekun estas je:--
12 frankoj (9s. 8d.) por unu kesteto enhavanta 12 botelojn, aŭ 24 duon-botelojn da _ŝaŭmantaj_ vinoj (ĉampana vino, k.t.p.).
9 frankoj (7s. 3d.) por unu kesteto enhavanta saman kvanton de _ne ŝaŭmantaj vinoj_, blankaj aŭ ruĝaj.
100 frankoj (£4) por unu barelo enhavanta 225 litrojn da blanka aŭ ruĝa vino.
Pro tiaj elspezoj kaj laŭ la kvalito, mi do povos sendi:--
Unu Kesteton da 12 boteloj po. 45 ĝis 60 frankoj (£1 16s. ĝis £2 8s.). Plie, por duon-boteloj 75 centimoj.
Unu Barelon da 55 litroj po. 110 frankoj (£4 8s.).
Ĉio afrankite de porto kaj de limpago en stacidomo de la adresato. Ĉiu detala sendo estas liverota por la pago.
Se vi povus sciigi al mi pri tio, mi tre deziras seriozajn makleristojn ĉe via lando por vendi detale miajn produktojn.
Estante preta por zorge plenumi viajn mendojn, mi prezentas al vi miajn plej korajn salutojn.--Jadeau.
[112]
Vagonare vojaĝante (mi konfesos Esperante) Lernolibron mi maltegis Kaj ĝin tute mi tralegis.
Dum la longa vojaĝiro Jen per ravo, jen per miro Min profunde interesis Tiu libro kaj impresis.
"Kia estas la libreto De plezuro la fonteto?" Diru al la demandanto-- "Pri la lingvo Esperanto.
"De Doktoro Lloyd verkita Kaj je pencoj dek vendita. Kaj enhavas ĝi resumon Kiu disvastigas lumon.
"Sur sintakson, gramatikon, Kvankam ĝi ne havas dikon. Sed por Esperantistaro Estas multuminparvaro!"
D.H.L. (9660).
LA LEGENDO DE ANIMO FIDELA.
De Adelaide Procter, tradukita de A. Motteau.
Katene ĝemas la spiritoj En purgatoriflamo: Foriĝas grade malmeritoj De pentoplena l' amo, Kredeble, kiu penis tere Por sin purigi vere.
Eĉ tie, ĉiu Marifesto Senpena tag' fariĝas, Kaj, dum benita tia resto, Espero kuraĝiĝas-- Ĉar ĉiuj ĝuas l' interpacon, Dipatrinodonacon.
Sed, foje, en purgatorio, Eĉ sankta la reveno De la Nomfesto de Mario Ne ĉie iĝis beno-- Ĉar spiritvoĉo tiel ĝemis Ke mil koreĥoj tremis!
Spiritoj kune al Ĉielo _Te Deum_ himnon sendis, Sed, Ĉefheroldo Miĥaelo Ĝin aŭdis kiu plendis: "Vi, kial kantas ne dankeme?" Li diris kompateme.
Respondis la spirit' ĝemanta: "Sendanka mi ne estas; "Sed kvankam paco viviganta "Ĉi tie kun ni restas, "Ĝi nek forpelas mian penon, "Nek donas al mi benon.
"Ĉar tere min aminta koro "Bedaŭras nun kaj ploras, "Kaj lian ŝarĝon de doloro "Konstante mi memoras: "Devenas mia la sufero "El lia malespero.
"Se estus eble por mi iri... "Se vidi lin mi povus! "Kor-amon mian eĉ rediri... "Li pli espere vivus! "Pli pacience submetita, "Li estus fortigita."
Tuj diris nun la Ĉefanĝelo: "Punlim' mallonga via "Finiĝos baldaŭ: en Ĉielo "Dolor' ne estas ia! "Ĉu devus tera stato lia "Pli pezi ol la via?
"Permeso iri via estu: "Nur unu terminuton "Konsolu lin: ne kune restu "Pli ol la templimiton... "Sed al vi kostos kora l' amo "Miljaron da punflamo."
Tilia ombro ŝirme falas Sur par' de gefianĉoj; Karese ili kunparolas Sub la tremantaj branĉoj: Trankvila, dolĉa la vespero Invitas al l'espero...
Sed, jen! nordvento akre blovas Tra la tiliarbejo... Ĝemego sin terure levas Ĝis la supernubejo, Lasante juna edzo vidva, Kun la edzin' senviva!
Ĉe l' pordo de l' purgatorio, Ĝis Miĥael' staranta, Atingis la terura krio De la spirit' iranta Por pagi koston de koramo: Miljaron da punflamo.
"Anim' fidela, preteriru "Kun la heroldo dia; "En paradizon tuj eniru, "Pro l' amo granda via: "Dum minut-agonia faro "Pasiĝis la miljaro."
Al floro papilio flugis, la folietojn ŝiris, Suĉante tie unufoje, kaj tiam supreniris. Lacerto el murtruo venis; pri io ĝi sopiris, Sed nur rigardis unufoje, kaj tiam reeniris. Sinjor' fraŭlinon belan vidis; li multe ŝin admiris, Sed nur parolis unufoje, kaj tiam tuj foriris. Ne estis en la flor' mielo; Nek suno en ĉielo; Sen mono estis la anĝelo; Ho! kia ver-fabelo!
(Clarence Bicknell).
KIAM EKFLORADAS REZEDOJ.
Pentraĵeto el Rusa Litvujo.
Originale en Esperanto, verkita de Osip Ivanoviĉ Elleder.
Pli kaj pli pala, senkolora ekmontris la ĉirkaŭaĵo. La lastaj birdoj estis nin forlasintaj, akraj nordorientaj ventoj peladis nun senhalte super la vastaj Litovaj ebenaĵoj kiel tranĉiloj penetrigante la felvestojn de homoj. En rigida mallaŭteco staris nun la nuda arbetaro sur Ŝeŝupodeklivaĵoj, nur kiam la vento enturniĝis, freneze sekigitajn foliojn rondigante, eksonis de tie kiel siblado de ekkolerintaj serpentoj.
Mallumajn, grizajn nubojn respeguliĝantaj akvoj de Ŝeŝupo fariĝis nun malhelaj, netravideblaj; ilia murmurado ŝajnis esti esprimo de ĉagreno kaj plendo kaj ili fluis pli rapide kvazaŭ dezirante forkuri de proksimiĝanta severa vintro. Ĉio aperis malplena, forlasita, malgaja.
De granda ŝtono forblovis la ventego ĉiujn somerajn memoraĵojn. Ĝi forblovis florojn tie disĵetitajn, forblovis rezedbukedojn velkiĝantajn; forblovis ankaŭ la noktan kantistinon.
Ŝi nun sidis alligita al multepeza ligna benko en malĝoja ĉambreto, tra kies etaj fenestretoj estis partoj de ĉirkaŭaĵo videblaj. Sopire eraris ŝiaj rigardoj tien, kie la konturoj de altaj riverbordoj desegniĝis de griza firmamento.
... Ho, tie plaŭdetis la ondoj de Ŝeŝupa rivero, tie leviĝadis ĝiaj bordoj ... ho, tien tien!!
La benko kraketis, la ŝnuroj tranĉis sangruĝajn striojn en nudaj brakoj, sed la katenoj tenis fortike; sovaĝe rigardis la knabino apud si....
Jen subite, tra grizaj aŭtunaj nuboj, kiel por adiaŭiĝo trarigardis la subiranta suno, origante la tutan ĉirkaŭaĵon. Ĝia radio eniris eĉ en la malhelan ĉambreton eklumigante tie la lignan krucifikseton starantan apud nigra preĝlibro sur la fenestra tabuleto, ĝi ekheligis malmultan, malriĉan meblaron kaj kisis kareseme la palan vizaĝon de en vana penado turmentiĝanta knabino. La pensoj de la kompatindulino denove vagis eksteren: tie en la pura aero ekbrilis ŝia sidejo, muskkovrita, alta ŝtono, tie la sama suno kiu nun sendis sian lastan saluton al ŝi, kisadis ŝian vizaĝon kiam frumatene la dolĉaj kantoj de birdaroj vekigadis la junan tagon kaj sur la herbejo ekbrilis miliardoj da diamantoj. Tie la sama suno kisadis ŝin adiaŭiĝante vespere kiam la ondoj dormeme murmuradis, kaj la najtingaloj kantis, kaj nun alligita en surda putra ĉambro ŝi ne povas kunkanti!
La benko kraketis, la ŝnuroj entranĉis en la blanka korpo, ruĝa sango gutis sur la tero.... Vana penado!
Malrapidante estingiĝis la ora radio kaj iom post iom ekpaliĝis la lasta rebrilo de jam malaperiginta suno. Malhele, funebre fariĝis ree en la malgranda ĉambreto.
Kaj ekstere murmuris ĉagrene la Ŝeŝupo-ondoj pli rapide portante siajn akvojn al la maro.
La frenezulino serioze ekmalsaniĝis. Ŝi, kiu tage kaj nokte sen malutiliĝo elportadis ĉiujn veterŝanĝojn ekmalsaniĝis en varma ĉambro. Ŝia farto jam ekmontris senespera kiam Leonid Leonidoviĉ eksciis pri ĝi.
En nia lando loĝadas kuracistoj nur en malproksimaj urboj, tamen mia amiko veturis tuj urbon kaj revenis kun kuracisto kiu difinis seriozan pulmobrulemon.
Daŭris multajn semajnojn, kaj kelkfoje devis ankoraŭ veni la kuracisto ĝis la knabino resaniĝis, ĉar al la brulemo aligiĝis infektema, longedaŭra malsano. Sen helpo de Leonid Leonidoviĉ, kiu tre ofte mem venadis por vidi la malsanulinon, kaj observi ŝian flegadon, kiu ankaŭ pagis ĉiujn elspezojn, ŝi certe estus mortinta. Ŝiaj parencoj estis tre malriĉaj kaj ili havis ankaŭ nur malmulte da intereso pri la vivo de la kompatinda orfino.
Kvankam ĉiam ŝia spirita stato en la vintro pliboniĝadis, estis do tre rimarkinde ke ŝi post ŝia malsaneco, kiam ŝi reakiris fortojn, fariĝis preskaŭ tute prudenta. Ŝi ekkonis mian amikon kiel ŝia bonfaranto kaj kisis unu tagon el propra volo liajn manojn. Ŝiaj parencoj kaj najbaraj vilaĝanoj opiniis ke la grava malsano liberigis ŝin de frenezeco, kaj kredis ke ŝi restos nun por ĉiam prudenta. Tio komence ankaŭ ŝajnis efektiviĝi. Sed ju pli proksimiĝis la printempo, des pli timetema, malparolema ŝi fariĝis, des pli ofte eraris ŝiaj rigardoj en la bluan malproksimecon kaj ankoraŭ kuŝis multaj blankaj neĝstrioj sur nigriĝantaj kamparoj, kiam ŝi unu belan tagon estis malaperinta.
Saman tagon revenis alaŭdoj Litvalandon.
* * *
Pasante iam vespere apud granda ŝtono mi ekaŭdis subite la voĉon de Leonid Leonidoviĉ. Ĝi sonis tute proksime kvankam mi la parolanton pro densaj arbetoj ne povis vidi. Tute klare mi aŭdis lian parolon:
"... foriris la tago por dormi, la horo de revido proksimiĝas. Rozkolore flamas la okcidento, kaj baldaŭ ampleksos ĉion intima krepusko, ŝirmantulino de geamantoj kaj tiam aperos ankaŭ ci, amatulino. Ci venos, ci ja ne povas forlasi min ĉar ci konas mian senliman amon, mian sopiron. Ci venos! El blua alteco ci malsupreniros pura kaj bela kiel ĉielaj anĝeloj, por atesti ke ci min amas, ke ci restadas la mia, la mia por la eterneco.
Ili diris ke ci ĉesis ami min, ne sciantuloj! ili ne scias, ke tio estas ne eble. Ili parolas tiel, ĉar ili ne konas cin. Erariĝintoj! kiun cia koro ekamis, tiun ĝi amos ĝis sia lasta bato. Neŝanĝebla estas cia amo, ĉar ci estas sanktulino.
Ili diris ke ci estas mortinta. Ne eble! tiam ja ankaŭ mi ne vivus plu--aŭ mia amo estus el la tombo vekinta cin. Nin ja nenio povas disigi, ĉar niaj animoj estas kunigitaj kaj apartenas unu por la alia--por la eterneco!
Ho! Ci aŭdis mian alvokon, ci aperas ... dankojn, dankojn, ora, ora stelo mia!"
En tiu ĉi momento mi ekrigardis mian amikon, kiel li, starante sube ĉe la rivero, eketendis siajn brakojn alten je la klara nokta ĉielo, kie ĵus ekbriletis radiantaj steloj....
En la arbetaĵo kantis dolĉe la najtingalo, kareseme ventumis la printempa mola aero, kaj de alta ŝtono eksonis nun la plendo de la freneza knabino:
"_kass man' iĵ vardalo ir iĵ pravardelo._"
Mediteme mi revenis hejmen. Kiela stranga afero estas do la homa koro, pensis mi, dume la dormo longe evitis miajn okulojn.
* * *
La rezedoj en mia ĝardeno estis ree ekflorantaj. Ilia raviganta aromo estis la dolĉa saluto de veninta somero. Varmega estis la vetero. Jam de kelkaj semajnoj radiis arda suno de sennuba ĉielo sur la elsekiĝinta, soifanta tero. Per videblaj ondetoj tremetis la aero, velkiĝante pendigis la kampfloretoj siajn kapetojn malsupren, kaj sub ombro de branĉoj kun vaste malfermigitaj bekoj, malvigle sidis la korvoj.
Unu tielan ardan tagon, en malfrua postmezataghoro mi foriris por ĉasi anasidojn en densajn kanarojn de Ŝeŝupo. Mi ne scias kio tiun tagon estis kaŭzinta mian fortan, internan maltrankvilecon; estis miaj nervoj per longedaŭra turmentiganta varmegeco tro ekscitiĝintaj aŭ estis io alia, sufiĉe, mi sentis strangan, neklarigeblan timon kaj maltrankvilon, kvazaŭ mi antaŭsentus, ke io okazos.
Enfervoriĝinta en sukcesa ĉaso mi tute ne rimarkis, ke jam vespero alproksimiĝis, kaj ke mallumaj nuboj, el sudo leviĝintaj, komencis kovrigi ĉielon. Malproksima rulado de tondro nur rememorigis min ke estas tempo pensi pri la reveno. Mi alfajfis mian hundon kaj rapidis direkti miajn paŝojn hejmen.
Dume, ĉiam pli dense kovris nigraj nuboj la firmamenton, ĉiam pli akraj fulmoj eklumigadis ĉielon, kaj la tondro eksonis pli laŭte, pli forte. Mi rapidegis atingi proksiman altan bordon, apud granda ŝtono, kie mi povis almenaŭ iom ŝirmi min de malbona vetero.
Jam en interrompoj ekbruis la unuaj ventpuŝoj, kaj grandaj gutoj falis multepeze sur la teron, kiam mi alvenis tien. Firme apoginte min al la krutaĵo, mi decidis atendi la preteriron de la fulmatondro.
Subite la vento eksilentiĝis, pluvo ĉesis, kaj plenega senmoveco aperis: nek la plej malgranda trunketo moviĝis, nek ia folieto tremetis, ĉio staris rigide, senmove kiel ekŝtonigite, kvazaŭ la tuta naturo pro ekteruriĝo kaj timo ne kuraĝis eĉ spiradi. Nur sur la firmamento ŝoviĝis nigraj, masaj nubegoj, kiel minacaj gigantuloj, fantomsimile antaŭen. Tiu ĉi momenta senmoveco estis pli timiganta ol la antaŭa bruado kaj moviĝo. Instinkte oni sentis, ke la eksplodo nun estas proksimega, neevitebla.
Jen kelkaj blankaj, zigzagaj fulmoj kaj akraj tondro-batoj donis signalon, kaj la fulmatondro kun tuta potenco kaj forto nun eksplodegis.
Estis terure grandioza naturmontraĵo. Surda bruado eksonis en la aero, la mallumeco fariĝis plenega, nur por sekundoj per blanka aŭ verda lumo ekheligadis, fulmoj la ĉirkaŭaĵon, igante postan mallumon ankoraŭ pli nigran. La ventego furioze kriegis, arboj bruis, kaj nuboj, malfermigante siajn kluzojn, verŝis muĝante siajn akvojn sur la teron. Bato post bato sekvis, la ĉielo ŝajnis unu fajra maro.
Sur la dekstra flanko, proksime de mia kaŝejo, troviĝis la granda ŝtono. En la flagranta lumo de fulmoj mi por momentoj vidis ĝin, kiel magia, nigra, alta turo preskaŭ vertikale super la rivero sin leviganta. Siblado, fajfado, bruego, igis inferan muzikadon. En ŝaŭmantaj kaskadoj ĵetiĝis de la krutaĵo muĝantaj riveroj malsupren. La tero kun nuboj miksiĝis, ŝajnis ke la naturo ellasis ĉiujn terurojn en ĉi tiu batalo de elementoj.
Mia kaŝejo, kiu nur mizere min ŝirmis, komencis fariĝi tre maloportuna tamen mi ne povis forlasi ĝin.
Jen la akrega, blindiganta fulmo, super mia kapo la terurega, krakadanta tondro, laŭtega, kordisŝiranta ekkrio, kaj en rebrilo de tuj sekvinta fulmo mi ekvidis nigran virinan figuron kun vaste svingitaj brakoj falegantan, la kapon malsupren, de la pinto de alta ŝtono en la riveron.
Nek falegon en la ondojn, nek ceterajn kriojn, nenion plu mi aŭdis, la bruo de la vetero supersurdigis ĉion. Mi eksaltis el mia kaŝejo ekkurante al la riverbordon. Sed tio ne estis facile. Mallumeco, ekscitiĝo, densa arbetaro, branĉoj kaj radikoj, akvaroj fluantaj, malhelpis ĉiun paŝon. Mi glitis, mi falis, mi rampis, kaj alveninte fine al la rivero mi nek aŭdis, nek vidis ion, tial post mallonga tempo, ekkoninte mian plenan senpovon por ia helpo, mi rapidegis atingi la plej proksiman kolonion.
Tie alvokinte homojn, ni kun stangoj kaj fajrhokoj reiris al la rivero. La vetero estis dume kvietiĝinta sed pro la densega salik-arbetaro sur la bordo elkreskita, fariĝis nia laboro tre malfacila. La mallonga somera nokto pasis en sensukcesa serĉado, nur sub la granda ŝtono ĉe la riverbordo ni trovis ĉapelon kaj surtuton de Leonid Leonidoviĉ.
Tagiĝis, kiam, tenatan de salikradikoj ni eltiris el la rivero la korpon de malfeliĉa knabino kaj kune, firme ĉirkaŭprenita de ŝiaj brakoj--la korpon de mia amiko.
Ambaŭ mortintaj, droniĝintaj.
* * *
Estis klare: la kompatindulino ekteruriĝinta aŭ konfuziĝinta pro proksimega enbatiĝo de fulmo, abismiĝis suben de sia alta sidejo.--Leonid Leonidoviĉ surpriziĝinta dum sia vesperpromenado de la fulmatondro kaŝiĝis ankaŭ ĉe la granda ŝtono, sed aliflanke kaj apud la riverbordo, kie mi ne povis vidi lin.--Kiam li rimarkis falintan en la Ŝeŝupon knabinon, li, estinte bona naĝanto, forĵetis sian ĉapelon kaj surtuton kaj ensaltis en la riveron por savi ŝin. Sed estis alie difinita. Okulvideble la knabino kun timiĝo de ekdroniĝanto firme ĉirkaŭprenis lin, kaj sin alkroĉinte je li estis la kaŭzo, ke li ne povis naĝi. Tiamaniere ili ambaŭ trovis en la terura nokto sian pereon....
* * *
Klare radiante leviĝis sur sennuba lazura firmamento la suno promesante belegan someran tagon.
Sur verda herbaro paceme kuŝis mia amiko kaj apud li, inter malsekigitaj floroj, la nokta, nun muta kantistino de la granda ŝtono.
En la branĉaro de kviete moviĝantaj bordsalikoj ludis junaj sunradioj.--Sur la nudigita brusto de Leonid Leonidoviĉ mi rimarkis oran medalioneton. Demetigante ĝin mi trovis en ĝi bukleton de molaj, brunaj haroj.... En la matensuno ekbriletis ili en oraj nuancoj....
Mi remetis la medalionon, alfortiginte ĉirkaŭ la kolo de la mortinto la ligilon. Super la vizaĝo de mia amiko flugetis ĵus la sunradio--kiel lasta feliĉa rideto....
Ĉiujare, kiam la bonodoro de rezedoj dolĉigadas la aeron en mia ĝardeno, mi devas pensi pri mia mortinta amiko Leonid Leonidoviĉ.
PRI INFANOJ, KIUJN MI KONAS.
Originale verkita de E. W.
(i.). Knabineto de tri jaroj kaj unu monato parolis tre rapide kaj tiel malklare, ke amikino diris al ŝi: "Volu paroli pli bone, estas neeble kompreni tion, kion vi volas diri."
Kun kompatinda rideto la infanino respondis: "Mi ja bone parolis; vi tute ne komprenis, ĉar mi parolas France," kaj ŝi gaje ridis pro sia ŝerceto.
(ii.). Antaŭ du aŭ tri jaroj, avino legis al kvinjara knabo. Tiu ĉi havis apude lud-pafilon kaj kelkafoje li ekkriis: "Haltu, avinjo, mi vidas Boeron, mi devas pafi lin," kaj li pafis.
Poste li diris: "Mi mortigis lin, legadu do nun."
Enfine la avino demandis lin: "Ĉu vi ne bedaŭras pro knabinetoj Boeraj, kiam vi mortigis iliajn patrojn?"
Unu minuton li silentis, tiam li decide respondis: "Ne, avinjo, ĉar estas tute neniaj geknaboj. La Boeraj estas saĝuloj; ili sciis, ke estos militado, tial ili preĝis: "Kompleze Dio, ni tute ne volas naskigi infanojn. Ili estas tre piaj homoj, kaj do Dio aŭdas iliajn preĝojn, kaj certe ne estas infanoj Boeraj."
La avino tiam lin demandis: "Ĉu vi ne kompatas la avinojn Boerajn? Pensu nur kiel mi ploregus, se mi perdus vian patron. Sendube ili amas siajn filojn, tiom, kiom mi amas mian. Ĉu vi ne ilin kompatas?"
La knabo deturnis la kapon dirante: "Mi pensas, avinjo, ke estos pli bone, ke vi legadu."
(iii.). Vidvo, kiu kore penadis fari ĝuste tion, kio plaĉus al lia estinta edzino, aŭdis la vesperan preĝon de ŝia sesjara nevino. Tiu ĉi, subite leviĝante, diris: "Mi nur volas ke miaj preĝoj vivus."
"Ke ili vivus? karega infano," ripetis la pia maljunulo, kiu atendis aŭdi en respondo kelkajn parolojn de fido aŭ de ama deziro, "ke ili vivus: kion vi volas diri?"
"Mi volas diri, ke mi estus feliĉa se miaj preĝoj estus vivantaj, kiel hundoj kaj katoj, por ke mi povu ilin bati, pinĉi, kaj piedfrapi--tiom mi ilin malamegas. Ĉiam estas preĝoj matene kaj vespere, tamen ne estas unu malpura ĉifonata bubetino sur la stratoj tiel malbona kiel mi!"
Ŝi parolis kun flamruĝaj vangoj, okuloj ekbrilantaj, kaj piedoj, kiuj perforte frapadis la teron.
Larmoj fluis supre la grizaj lipharoj de la maljuna militisto.
(iv.). Du fratoj, el kiuj Tomo estas pli juna de du jaroj ol Fredo, tre ŝatis ludi ĉe la fajro, kaj ofte faris malbonaĵojn. La pliaĝa sole puniĝis. Al mi tio malplaĉis, ĉar mi volis puni ankaŭ Tomon, hontigante lin.
Mi diris do: "Vi estas tiel malbona kiel Fredo; vi devas ĉiam lin devigi ne tuŝi la fajron."
"Kiamaniere mi povos lin devigi?"
"Diru al li: 'Mi vokos Anjon (la vartistinon),' kaj, se li persistos, alvoku ŝin."
Li promesis tiel agi.
Post kelkaj tagoj, la odoro de brulanta ligno nin rapidigis al unu ĉambro. La du knaboj ĝojis, ili lumigis fajron sur la planko, sub lito. Fredo puniĝis, sed ne Tomo.
Tiu ĉi rigardis min dube, kaj diris "Estas tute la kulpo de Fredo, li _volis_ ĝin fari!"
"Ĉu vi alvokis Anjon?"
"Ne, estas la kulpo de Fredo, li min ne memorigis alvoki Anjon!"
(v.). Nove naskito kuŝis sur la brakoj de sia patrino kaj faris bruetojn, kiel faras la infanetoj, kiam ili estas feliĉaj.
Ĝia kvarjara frato venis, dirante: "Panjo mia, tiu ĉi estas malbona infaneto, ĉar ĝi parolas Telegue. Mi parolas Angle, mi ne komprenas la lingvon, kiun parolas la infaneto, ĉar ĝi estas tre malpura Teleguo."
(En la parto Hindujo, kie oni parolas _Telegue_, la servistoj estis tre maldelikataj, tial ke la Angloj ne volis, ke siaj infanoj lernus ilian lingvon.)
FRAGMENTAJ MEMOROJ.
Originale verkita de Edward Metcalfe, M.A. (Oxon).
_La aŭtoro rizervas ĉiajn rajtojn._
Eble la transiro de la farmamastro al la vojoj de la regiono estas natura, sed se ne, memoru, mi petas, ke mi ne promesis ordigi miajn pensojn. Kontraŭe mi diris ke mi ĉiam prenos la penson, kiu plej altiras min ĉe la momento. Mi nun pensas pri la vojoj. Tial mi parolos pri la vojoj.
Ofte mi akompanadis dum liaj veturoj la kuraciston, kiu havas tre bonan ĉevalon kaj estas tre lerta veturiganto.
Lia veturilo, el speco kiun en la Ŝtatoj oni nomas _Buggy_ estas tre malpeza sed treege forta. Ĝi havis du altegajn radojn, kaj povadis enhavi nur du personojn. Alian veturilon mi ofte vidis, kiu povadis enhavi nur unu personon. Tiajn veturilojn oni nomas _Sulky_ (kolereta), ĉar, oni diras, ili tre konvenas por koloretulo.
Forveturante mi ĉiam tre miris ĉu ni revenos sen kelka malfeliĉa okazintaĵo. Foje kiam ni estis nokte veturintaj kune tra la mallumo, mi iris piede la morgaŭan tagon por rigardi la vojon. Kiam mi ĝin vidis mi apenaŭ povis kredi, ke mi ankoraŭ vivas. Tamen ni estis trotantaj tre rapide kaj la ĉevalo eĉ ne faletis.
Ie mi legis pri maristo de kiu oni demandis priskribon pri la manieroj kaj kutimoj de sovaĝa gento, kiun, dum siaj marvojaĝoj, li vizitis. Li skribis nur kvar vortojn:--_Manieroj_, _neniom_; _kutimoj_, _malagrablaj_.
Oni ankaŭ rakontas ke la fama Irlanda parolisto _Sir Boyle Roche_ foje diris pri kelkaj parlamentanoj, ke ili estas "Videgeblaj pro sia forestado."
Kiam mi pensas pri la vojoj de tiu regiono, mi ankaŭ pensas pri la du supreskribitaj rakontetoj.
Certe la urbanoj ofte parolis pri siaj "vojoj." Ili eĉ estis fieraj pri ili. Tamen ili ne ĉie estas formovintaj la radikojn de la arboj, kiujn ili antaŭe dehakis, kaj foje la tuta malsupraĵo de la arbtrunko ankoraŭ restas sur la vojo mem. Ĉiujn tiajn kontraŭaĵojn la _Buggy_ supereksaltis, kaj se en tiaj okazoj mi ne falis sur la kuraciston, tio okazis pro tio, ke li estas falinta sur min.
Sed oni devas memori ke, por fari longajn vojaĝojn, la Amerikanoj ĉiam veturas per vagonaro. Tial ili ne tre bezonas en la kamparo bonajn vojojn. Se en Eŭropo ni estus ricevintaj la fervojojn antaŭ ricevi la vojojn por veturiloj, eble ni ne havus tiujn lastajn tiel bonajn kiel ni nun posedas ilin. Multon ni ŝuldas al niaj praavoj kiuj veturadis per publikaj veturiloj (stage coaches).
Oni ankaŭ devas memori, ke kuracistoj vizitas tre senhomajn lokojn. Unu el tiaj vizitoj revenas en mian memoron; vizito kiun ni faris al Franca familio, kies kelkaj el la infanoj estas malsanaj. Ili loĝadis tute en la kamparo, kaj, estantaj novaj enmigrantoj, ne ankoraŭ parolas la lingvon Amerikan. (Mi diras _Amerikan_, ĉar ĝi tre diferencas de la Angla lingvo, de kiu ĝi estas filo).
Mia kunulo petis, ke mi eniru kun li por traduki.
"Sed la ĉevalo," mi diris, "ĉu ĝi restos senmove!"
"Ho, jes. Mi montros al vi la Amerikan manieron dresi ĉevalojn. Li tre bone restos."
Kaj preninte la kondukilon li ĝin alligas al la antaŭa parto de unu el la grandegaj radoj, tiamaniere ke ĝi estu iom prema.
"Nun," li diris, "se la ĉevalo antaŭeniros, la rado per sia turniĝo tiros la kondukilon, kaj se li tamen persistus (kion li ne faros) ĝi certe rompus al li la makzelon. Se li ŝanĝos la movon kaj iros malantaŭen, ankoraŭ la rado turniĝante tiros la kondukilon. Pro tio li ne forkuros? Ĉu vi ne tiel dresas en Anglujo la ĉevalojn?"
"Ho, ne," mi respondis ridetante. "Niaj Anglaj vojoj ne estas sufiĉe larĝaj por tiamaniere haltigi ĉevalojn. Tie ĉi mi certe ne plendas pri la mallarĝeco de la vojo. Ne, mia malfacilaĵo estas ke mi tute ne povas ie eltrovi vojon."
"Ho," li respondis, "la tuta plataĵo estas nia vojo. Ĉu vi deziras unu pli bonan aŭ pli belan?"
Mi ĉirkaŭrigardis sur la verdan plataĵon kaj respondis, "Ne"; tiam kiel posta prepenso mi aldonis, "Almenaŭ ne dum daŭros la bela vetero." ...
* * *
Dum unu el niaj multaj veturadoj, ni estis alvenintaj al la ligna ponto per kiu la vojo trapasas la _Creek_'on.
Mi vidis multajn tiajn pontojn! Jen la maniero konstruigi ilin:--
Trans la _Creek_'o oni metas du aŭ tri dikajn trabojn kiujn oni enfiksas en la du bordojn.
Al la traboj oni alfiksas transe tabulojn. Sur la tabulojn, kiuj ofte suprensaltas sub la radoj de surpasanta veturilo, oni metas maldikan tertavolon, kaj jen la ponto.
Barilojn ĝi tute ne havas, tial kompreneble oni povas tre facile enveturi de ĝi en la rivereton.
Sed malgraŭ la proksimeco de tia belega (!) ponto la kuracisto insistis traveturi la akvon.
"Tio," li diris, "ne sole malvarmigos la hufojn de la ĉevalo; ĝi ankaŭ iom purigos la radojn de la _Buggy_. Jen du dezirindaĵoj."
Tiajn saĝajn parolojn mi ne povis kontraŭdiri. Ni enveturis la _Krikon_.
Mi skribis supre, ke la radoj de la _Buggy_ estas altegaj. Mi skribos tie ĉi, ke la kuŝejo de la _Kriko_ estis profunda. Pli kaj pli la akvo supreniris ĝis fine ĝi eniris eĉ en la veturilon mem. Sentante subitan malsekiĝon ĉe la piedoj mi malsuprenrigardis. Ili estis en la akvo.
"Kion mi devas nun fari?" mi demandis.
Kaj trankvila voĉo respondis:--"Ho, metu viajn piedojn sur la spruĉ-ŝirmilon." Kaj alligante al la precepto la ekzemplon, la kuracisto levigis siajn krurojn al la nomita loko. Tion saman mi ankaŭ faris kaj kun niaj kvar piedoj elstreĉitaj rekte antaŭ ni, ni daŭrigis la traveturon. La akvo ankaŭ daŭrigis sian supreniron, sed antaŭ ĝi atingis la seĝon de la _Buggy_ ni trapasis la plej profundan parton de la rivereto.
Fine ni alvenis al la alia bordo kiu, laŭ sia kruteco, tre similis al domtegmento.
Mi certe estus preferinta suprenrampi per miaj propraj kruroj sed mia kunulo deziris, ke mi vidos kiamaniere Amerika ĉevalo povas suprenrampi riverbordon.
Ĉu iu el miaj legantoj iam sidis ĝuste malsupre sub (aŭ ĉu mi diros post; estas malfacile diri en kia pozicio):--Ĉu iu el miaj legantoj iam sidis malsupre sub forte suprenrampanta ĉevalo, kaj rimarkis kiamaniere ĝi streĉas kaj ŝveligas ĉiun el siaj grandaj muskoloj?
Ĉu li rigardis supren kaj vidis nur la bluan ĉielon, la supron de la bordo, suprependentan arbon, kaj la fortikan korpon de la besto?
Ĉu li entenis la spiradon kiam ĝi faletis, glitis, kaj li sentis malantaŭen rulon de la radoj (kiu tamen ŝajnas al li veran ruladon, tiel longe la sekundoj daŭras); kaj fine elspiras elspiraĵon de kontentiĝo kiam li trovas sin ankoraŭ en la akvo de la _Kriko_?
Ĉu li vidis la ĉevalon kun mieno honta komenci denove la saman supreniradon? Ĉu li kurbis sin antaŭen por ĝin helpi? Ĉu li vidis kiam per granda peno ĝi atingis per la antaŭaj hufoj la supraĵon, dum ankoraŭ la malantaŭaj faletas kaj glitas sur la kruta kaj mola deklivo?
Ĉu li sentis la ekskuon kun kiu la veturilo fine supreneksaltis; entiris en siajn pulmojn longan spiradon kaj ĉirkaŭrigardis la ebenan plataĵon tiel, kiel se li estus revidanta longe perditan amikon.
Se jes, li komprenos mian priskribon, kaj li ankaŭ atestos, ke en tia okazo, la suprenrampado de ĉevalo ne estas malsimila al tiu de grandega hundo.
Tion mi iom longe priskribis pro kaŭzo ke ĝi tre bone montras la fortecon kaj malpezecon de la veturilo kiun la Amerikanoj nomas _Buggy_.
En alia veturado kun alia veturiganto kaj en alia regiono la _Buggy_ en kiu mi veturis enfosiĝis ĝis la akso en sablon.
Mia kunulo neniel maltrankviliĝis kaj la malpezega kaj fortega _Buggy_ facile trapasis la sablan kontraŭaĵon.
Sed mi estas jam skribinta sufiĉon por montri, ke miaj veturadoj ne estis tute sen intereso.
KUKAĴETOJ ANGLA, SKOTA AND IRLANDA.
Originale verkitaj por la Kvina Hora Manĝo, de Jem Ross Archibald.
Angla. _Materialo_:--
3/4 funto da faruno (kribrita kun 1 teokulero da kuir-pudro). 1/4 da sukero (kribrita). 1/4 da butero, tri ovoj, teotaso da lakto.
_Metodo._--Frotu, per la fingroj trae, la sukeron, buteron kaj la kribritan farunon kaj kuir-pudron. En aparta pelvo batu la ovojn ĝis malpezaj, poste aldonu la lakton. Nun, per ligna kulero agitu rapide la tutan miksaĵon. Duone plenigu kelkajn buteritajn kukaĵet-stanaĵojn. Baku en varmega forno ĉirkaŭ 15 minutojn.
Kiam malvarmaj, ili estas pretaj.
Skota. _Materialo_:--
1 funto da butero. 1-3/4 da faruno (kribrita). 1/4 da faruno riza. 1/2 da sukero (kribrita).
_Metodo._--Metu la buteron en pelvegon kaj, per la mano, farigu ĝin krema. Nun aldonu la sukeron kaj kunmiksu trae. Poste (sed nur iom post iom) aldonu la du specojn da faruno, miksu ĝis ĝi fariĝas ebena elasta knedaĵo. Elrulu la knedaĵon per ligna rulilo ĝis ĝi fariĝas nur ĉirkaŭ duon-colo dike (1.5 cm). Formu ĝin en rondetoj, levigu ĉiun tre zorge, kaj metu ĉiun sur aparta buterita papero. Poste, por ornami la kukaĵetojn, piku la supraĵon meze per forko, kaj per la montra fingro kaj dika fingro pinĉu en punktoj la randon. La forno ne devas esti tre rapida, baku ĉirkaŭ 20 aŭ 25 minutojn. Dum varmaj, tiuj ĉi kukaĵoj estas tre facile rompeblaj. Lasu ilin ĝis malvarmaj sur la paperoj. Poste enmetu en biskvitujon, ĉar, en la aero, ili baldaŭ moliĝas.
Irlanda. _Materialo_:--
3/4 funto da faruno riza (kribrita). 1 da sukero (kribrita). 1/2 da butero. 1/4 da migdaloj (ŝelitaj per bolanta akvo kaj dishaketitaj). 9 ovoj, batitaj ĝis ŝaŭmaj. Unu teokulero da citron-suko. Unu teokulero da Karavaj semoj. Unu teotaso da rozo-akvo.
_Metodo._--Batu la buteron per ligna kulero ĝis krema. Iom post iom aldonu la sukeron kaj la rozo-akvon, batu ĝis tre miksitaj. Aldonu la ŝaŭmigitajn ovojn, agitu rapide per ligna kulero, kaj aldonu iom post iom la riz-farunon jam kribritan. Nun aldonu la migdalojn, la semojn, kaj la sukon. Verŝu la miksaĵon en kukaĵ-ingon (stanan) jam pretigita per buterita papera subŝtofo.
Baku en rapida forno dum ĉirkaŭ 90 minutoj.
EL PUŜKIN.
EL LERMONTEV.
Tradukitaj de A. Nippa (Ivanino).
En la kampo vasta, pura Brilas neĝo ondigita, Lumas luno trojko[113] kuras Sur la neĝo trabatita.
Kantu vi! kaj mi silenta Aŭdos nun avide kanton-- Bruas la malgaja vento, Kaj malvarma lun' lumanta.
Kantu vi: en nokt' malgaja, Sur la vojo, al la koro, Estas dolĉaj sonoj gajaj De la kanto belsonora.
PIEDNOTO:
[113] _Tri-ĉevala glit-veturilo._
Nokte staris la nubet' dormanta Ĉe la brusto de ŝtoneg' grandega, Kaj matene vojon venis ĝi fruege, Sur bluaĵo gaje ludiĝante.
Sed malseka signo postrestadis En la sulkoj de ŝtoneg' staranta. Sola staras li, profunde pripensanta, Kaj mallaŭte en dezert' ploradis.
LA LEGENDO PRI LA UNUA VIOLONO.
El la Franca de Jean & Jerôme Tharaud, tradukita de F. L. G. Maréchal.
Macha rapide ekkaptis la spegulon kaj forkuris. Ŝi kuris ĝis la kajuto, kiu estis senhoma. Ŝi eltiris la spegulon el sia pelto kaj rave rigardis ĝin. Ĝi estis simpla ornamaĵo, nur ovforma spegulo ornamita per opaloj. Ŝi ne laciĝis rigardi sin sur la spegulo, kiu redonis ŝian vizaĝon kaj grandajn bluajn okulojn kiel la limpida akvo el la fontoj.
La proksiman tagon ŝi atendis apud la ponto de la kastelo, kaj vespere, kiam la kavaliro revenis hejmen sole, ĉar, pro la rapideco de lia ĉevalo, li postlasis siajn servistojn, li vidis Machan eliri el la arbaro. Ŝi prenis la ĉevalon per la brido kaj prezentis al li la spegulon. Tuj kiam li vidis sian vizaĝon sur la spegulo, li ekkriis: "Malfeliĉo je mi! Estas la Diablo! Estas la diablo kiu konstruis tion, kion vi tenas!"
Li spronis la ĉevalon, la brido estis elprenita el la manoj de Macha, kaj la kavaliro forkuris.
Ŝi revenis al la kastelo kelkajn tagojn sentrafe. La pordo restis fermata.
Macha ploris nokte kaj tage. Ŝi kulpigis la Diablon, pri tio, ke li trompis ŝin, kaj ŝi alvokis lin denove.
La Diablo falis el branĉo de arbo, sur la vojon, tiel, kiel akvero falas de folio post la pluvo.
Macha, plorante, rakontis al li sian malfeliĉon. Nun, ŝi diris, mi estas, per vi, eĉ pli malfeliĉa ol antaŭe. Ĉar mi ne plu havas la konsolon vidi lin. Li ne ĉasas plu en la arbaro, kvazaŭ li timas iajn sorĉojn.
La Diablo ridegis.
Li povas forkuri, mi ja lin prenos. Li apartenas al mi, kune kun vi; ĉar tiu, kiu vidis sin sur la spegulo, estas al mi.
Macha respondis je fiera voĉo: "Esti, aŭ ne esti, al vi estas ne grave. Tiu, kiun mi deziras estas la kavaliro, vi promesis lin al mi, kaj vi ne donis lin al mi. Vi estas perfidulo!"
La ruzulo respondis: "Mi neniam donas ion por nenio."
Macha estis aŭdinta pri kontraktoj kun la Malamiko, kaj ŝi tremegis.
"Kion vi volas por via laboro?" demandis ŝi, per tremante voĉo.
"Preskaŭ nenion!" respondis la Diablo. "Vian Patron!"
"Mian patron!" ekkriis la terurigita fraŭlino.
"Vian patron," respondis la Diablon malrapide.
Macha respondis: "Neniam!"
"Kiel vi volas," diris la ruzulo, kiu tuj malaperis, kvazaŭ englutita de la tero.
Macha revenis hejmen malfeliĉa, decidinte morti prefere ol doni sian patron al la Diablo. Ŝi renkontis la lignotranĉistojn sur la vojo. Ili marŝis unu post la alia, kaj portis la hakilojn sur la ŝultro. Ili akceptis Machon per gajaj krioj....
La kastelo restis silenta ankoraŭ kelkaj tagoj, sed, unu matenon, la servistoj kaj la hundoj trairis la ponton, kaj Macha revidis la belan kavaliron. Li galopis antaŭ ŝi, sen vidi ŝin, kiel ĉiame.
Macha freneziĝis pro kolero, kaj ekkriis: "Al mi, Ho Malamiko! Al mi!"
La longa kaj maldika formo de la Diablo eliris el musotruo. Li metis sian manon kontraŭ la orelo por ricevi la malproksiman galopon de ĉevalo sur la folioj.
"Aŭdu, aŭdu! Tiu estis la bela kavaliro. Li estas via, se vi volas!"
Macha sopiris. La Diablo daŭrigis: "Post kelkaj horoj la bela kavaliro povos aparteni al vi. Sed mi bezonas vian patron!"
"Prenu lin!" ĝemegis Macha.
La ruzulo tiam puŝis ŝin antaŭ si ĝis la Cervo-kruco, en tiu loko laboras la patro de Macha.
Noktiĝis, kiam ili alvenis al la loko. La lignotranĉisto dormis, sur la nuda tero, antaŭ malgranda amaso da ligno kiu brulis, kaj de kiu malrapide supreniris fumo. La koro de Macha fluidiĝis, vidante sian patron, sola, sen defendo, fordonita al la Malamiko per ŝi mem, per lia propra filino. Ŝi deziris ekkrii por veki lin. La hakilo brilis sur la herbo; ĝi defendus lin. Sed nenia sono eliras el ŝia gorĝo.
La Diablo metis sian hok-forman manon sur la ŝultro de la dormanta viro kaj, prenante lin per la piedoj, turnigis lin rapidege ĉirkaŭ sia kapo. Kiam li haltis, la homa formo de la ligno-tranĉisto malaperis, kaj nur restis en la mano de la ruzulo, speco da plata kaj sonora kesto.
"Nun," diris la Diablon, "donu al mi viajn fratojn. La ilo, kiu devos ĉarmi vian kruelan kavaliron ne estas finita...."
"Miajn fratojn," kriis Macha, levigante la brakojn al la kapo pro timego, "neniam!"
Ŝi foriris, malfeliĉa, kaj serĉis Traĵanon, Romon, Konstantenon kaj Liveon, kiuj segis en klaraĵo meze de faligitaj arboj. Ili lasis sian laboron, sed Macha ricevis iliajn salutojn sensente kaj timeme.
Dum la posttagmezo la kvar fraŭloj kuŝiĝis flanko ĉe flanko sur la lignosegejo, por dormi.
_Finota._
LA INTERNACIA LINGVO DE HINDUJO.
Originale verkita de George J. Henderson.
Multaj personoj forpelas la ideon de arte-farita lingvo, kiel ne praktikebla propono, kaj anoncas, ke la formado kaj la fondado de tia lingvo estas absurda kaj senespera.
Sed estas ne bone konite, ke la ideo de unu komuna lingvo arte simpligita por uzo inter homoj parolantaj diversajn lingvojn estis jam efektivigita antaŭ tri jarcentoj en la "senmova kaj neprogresema" Oriento!
Lt.-Kolonelo Gordon, sur la _Esperanta Gazeto_, paĝo 8, montris tiun ĉi fakton al la Esperantistoj, sed la sekvantaj rimarkoj eble interesos iujn.
Unu el la plej grandaj gajnoj iam donacitaj al la Hinda regiono el la Oriento estas la fondo de tiu komuna lingvo, Urdu, aŭ Hindustani.
La celo de Esperanto estas ripeti tiun ĉi historion, kaj donaci al la Eŭropa kaj Amerika civilizacio tion, kio estas longatempe efektivigita por cent milionoj da homoj en la Oriento.
Urdu, aŭ Hindustani, estis, en la komenco, nur miksa dialekto, aŭ ĵargono, kiu devenis en la bazaroj de Delhi post la Mughala venko, kiel komunikilo inter la venkintaj Tartaroj kaj la Hindaj enlandanoj. Sed la unua granda puŝo ĉe ĝia progreso estis donata de la klerega kaj tre potenca imperiestro Akbar, kiu vivis en la deksesa jarcento.
Li tiam pensis, ke estus utile alfari ĝin, kaj fondi ĝin, kiel la oficiala lingvo de lia regno.
Post la forpelo de la Mughala Imperio, kaj dum la Brita okupado, la uzo de Hindustani fariĝis pli kaj pli universala, ĝis hodiaŭ, kiam ĝi estas la komuna komunikilo aŭ internacia lingvo de la Hindujo, meze da Babelo de lingvoj kaj dialektoj, inter tiom da homoj, kiom loĝas en la tuta Eŭropo.
Ĝia nomo Urdu estas Tartara vorto, signifanta "soldataro," el kiu ankaŭ devenas la Angla vorto _horde_.
En la komenco ĝi estis iom simila al la _Lingua Castrensis_ de la Romaj soldatoj, kaj ĝi ekekzistis pro la natura neceseco por ia komuna dialekto por reciproka kompreno, kiam du popoloj estas kunvenintaj pro komercaj aŭ militaj kaŭzoj, kiuj ne povas sin interkompreni.
_Pidgeon-English_, _Chinook_ kaj _Pennsylvania Deutsch_ estas nun-ekzistantaj ekzempleroj de tiaj naturaj ĵargonoj, sed Hindustani aŭ Urdu en sia nuna stato, malsimilas tiujn. Ĝi estas en granda parto arte-farita lingvo, ĉar ĝi estis aliformigata kaj alprenata laŭ difinita plano de la Imperiestro Akbar, kiam ĝi estis fondata kiel politika institucio.
EL EGIPTUJO.
Kara Sinjoro,
Vi diris al mi, ke vi kredis, ke viaj legantoj ŝatus lerni ion pri mia vivado tie ĉi. Nu, mi intencas skribi libreton pri miaj spertoj, kaj mi estas tre okupa pretigante sciigojn por ĝi. Sed mi diros al vi ion, kion mi eklernis hieraŭ; eble ĝi estos surprizo ĉe vi, kiel ja ĝi estas ĉe mi.
Ofte ni demandas cigaredojn Egiptajn, kredante ke ni estas fumontaj tabakon, kiu kreskis en Egiptujo. Sed, de 1890, nenia tabako estas kreskigita en tiu ĉi lando; tial ke la Kedivo estas ĝin malpermesinta. Efektive ĉia tabako venas tien ĉi el Turkujo, precipe el Latakia.
Ankaŭ la cigaredaj paperoj venas el Italujo, kaj oni ne faras paperojn tie ĉi.
La enlanduloj ne eĉ laboras aŭ zorgas pri la cigareda komerco, kaj la cigaredoj estas volvigataj de Grekoj, preskaŭ tute.
En Eŭropo la fumantoj insistas, ke ili ricevos "cigaredojn Egiptajn faritajn de kompanioj Grekaj," tial, en Kajro, estas multe da firmoj Anglaj, Francaj kaj Italaj, kiuj komercas sub titoloj Grekaj.
Mi mem kredas, ke oni enmetas en la cigaredojn iom da salpetro, sed tie ĉi ili min certigas, ke nenia falsiĝo estas permesata, kaj ke ili ricevas la bonan guston per prudentaj elektoj. Nu, estas eble!
El ĉiuj Egiptaj cigaredoj, tiuj en Kajro faritaj estas ja la plej bonaj; kaj ili estas preskaŭ ĉiuj sendataj alilanden. La enlandanoj fumas ĉiame cigaredojn, sed nur de la malsuperajn kvalitojn.
Da Kajraj cigaredoj ĉiuj estas volvigitaj mane.
Sufiĉe pri cigaredoj.
Mi baldaŭ iros al Assouan por vidi la novan grandegan akvo-ŝtopilon tie. Malfeliĉe ĝi subakvigis la insulon Philæ, kaj tial rabis de la vojaĝanto unu el la plej belaj vidaĵoj en la tuta mondo. Senpreza monumento de antikveco estas perdita, ĉar nur porcioj da tiuj belaj temploj povas esti vidataj supre la akvo de la Nilo, similaj al juveloj disŝiritaj el siaj tenejoj.
Sed, kompreneble, oni devas kalkuli kiel gajno la pligrandan prosperecon de la enlanduloj, kiu jam okazis, dank' al la plibona akvigado de la tero....
Via sincere, Martyn Westcott.
LA STATO KAJ ESTONTECO DE ESPERANTO EN BRITUJO.
Originale verkita de Colonel H. K. Gordon.
Unue, mi volus diri, ke mi longatempe prenis intereson ĉe diversaj lingvoj, kaj, vojaĝinte multejare eksterlande, mi penadis lerni multe da ili, ekzemple, Franca, Germana, Itala, Norvega, Japana, Birmana, kaj Hindua, tiamaniere ke, aŭdinte pri Esperanto, mi tuj interesiĝis: post mallonga studo mi sentis min konvikita, ke fine jen estas arta lingvo, saĝa kaj praktika, kiu ne nur iras pli malproksime ol iaj antaŭaj provoj tiun direkton, sed nepre ŝajnas apogi siajn pretendojn por pripensado sur fundamentoj tiel fortaj kaj veraj, ke mi mem ne povas kredi, ke alia ĝin superos.
Kvankam sendube ĝi mem devos pliboniĝi aŭ aliformiĝi laŭ la ŝanĝaj bezonoj, komunaj al ĉiuj mondaj aferoj, al tiuj ŝanĝoj ĝia memstara fleksebleco volonte sin pruntas. En ia okazo, ĝiaj fundamentoj estas certe kaj vere fonditaj.
La unua afero kiu frapis min estis tiu ĉi: ke Esperanto ne estas triviala infana ludilo de lingvo, pri kiu oni povas uzadi frazojn banalajn aŭ utopiajn: sed ke estas lingvo por homoj sanspiritaj kaj praktikaj, kiuj en ĝi vidas ilon longatempe bezonitan, kaj kiu en si mem havas la ecojn necesajn por povi tuj fariĝi tiu, kiun ĝi pretendas vere esti, nome, _helplingvo internacia_.
Ni ĉiuj scias kiel ni estas emaj (eble ni Britoj precipe, mi timas), iom koleriĝi, kiam ni mankas kompreni parolante aliajn lingvojn, kaj kiel ni kulpas aliajn, kiam ni mem kulpiĝus, almenaŭ iaparte. En tiaj cirkonstancoj kiel estas eble, ke ni simpatius kun veraj sentoj de aliaj nacianoj? Tiel, tuta ebleco ĉe "interkompreniĝo" estas komence mortita, kaj la golfo, malfeliĉe por ĉiuj, pli larĝiĝas ol kontraŭe.
Kaj tiu ĉi pripenso rilatas al ĉiuj aferoj de la vivo ĉe nacioj kaj individuoj.
De la plilarĝa internacia vidpunkto, la malutilaĵoj estas gravaj, kaj estas allasitaj tre longatempe.
Tiu ĉi aperas precipe ĉe aferoj komercaj kaj literaturaj, tiel ankaŭ ĉe socialaj rilatoj.
Interkonatiĝo pligrande reciproka devigos multe da tre profitaj internaciaj rezultatoj, pri kiuj tamen ni ne bezonas nuntempe koncerniĝi.
Ni progresu metode.
Ne estas necese almeti veturilon antaŭ ĉevalo. Tiaj rezultatoj fariĝos aŭtomate en sia propra tempo.
Dume, ni devas pripensadi kiamaniere ni povos alkonduki nian legantaron kaj aliajn personojn ŝati nian eltrovon, kiun ni ŝuldas al la kreinta genio de Sinjoro Doktoro Zamenhof.
Tiel kiel ĉe multe da aliaj similaj veraj eltrovoj metitaj antaŭ publiko memkontenta kaj skeptika, ne estas facila afero altiri ilian atenton: estas ja malfacile iun eltrovi, kiu eĉ volas aŭskulti sufiĉe longatempe por vidi ĝiajn punktojn, kvankam tio ĉi ne postulas pli ol kelkaj minutoj da klarigado.
Oni devas ekkompreni ke:--
(i.). Esperanto estas lingvo jam plene kaj vere science konstruita, tute preta por tuja efektiva praktika uzado, parole kaj skribe, kaj ne nur frenezaĵo, tia kia eble multe da aliaj estintaĵoj estis.
(ii.). Estas vera postulo por tia internacia helplingvo.
(iii.). La lernado de Esperanto estas multege pli facila ol la lernado de ia sola alilingvo, kun gramatiko kiu estas modelo de scienca simpleco, kaj ke estas plezura surprizo ĝin ellerni.
(iv.). Homoj, kies nomoj portas sendube aŭtoritaton en aferoj filologiaj, ĝin publike aprobas.
(v.). Nuntempe la amaso da temoj instruitaj ĉe niaj lernejoj permesas nenian tempon por bone lerni eĉ la patrujan lingvon, kaj ĉe multe da okazoj la penadoj por instrui alilandlingvojn sekve montras indiferentajn rezultatojn: kaj tiu ĉi okazas precipe ĉe junaj studentoj, kiuj devas frue forlasi lernejojn por eniri profesiojn kaj komercajn situaciojn, tie gajni vivilon senprokraste.
(vi.). Kiam libertempo okazas por la studado de fremdaj lingvoj (prefere en la landoj mem) akiro de Esperanto estas neniel malhelpo, sed estas vere helpo por lernantoj.
Se ni povas (kaj ni nur povas penadi), konvinkigi la publikon pri tiuj ĉi punktoj, la memstaraj bonecoj de Esperanto certe trafigos ĝin.
Multe da diskutado nuntempe aperas en ĵurnaloj pri la Greka kaj Latina lingvoj, kiel cerbaj gimnastikaj uzadoj; kiom valoraj tiuj ĉi estu por libertempuloj, kiuj deziras ilin lerni legante, parolante, kaj skribante, la frua studo precipe de la gramatiko sendube naŭzas la plej multe da lernantoj, kvankam ili ĝuus tradukojn. Nenio povas esti plifacila ol la gramatiko Esperanta. Se oni deziras lerni la bilardaludon, oni uzas rektan ilon, anstataŭ la pinton de ombrelo--kvankam eble oni povus penade ludi tiamaniere!
Se cerbaj gimnastikaj uzadoj estas valoraj, ĉu ni ne havas matematikojn, kaj el ludoj, ŝak- kaj vist-ludojn?
En la ĉiutagaj ĵurnaloj nuntempe multa diskutado okazas kontraŭ la Stato de Edukado en tiu ĉi lando, pri kiu vastega sumo da mono elspeziĝadas.
Pro la severa kunkurso, precipe el Germanujo kaj Ameriko, oni plendegas, ĉiaflanke, je nesufiĉaj rezultatoj. Oni diras ke niaj knaboj, el ĉiuj klasoj de Societo, foriras de lernejo kun malmulte, eĉ neniom, da inteligenta taŭgeco kontraŭ la vivbatalado. Ke kamparanetoj lasas lernejon atinginte nenian kapablecon je ia metio, kaj kun nenia deziro pliigi sian sciadon, tia kia ĝi estas, kaj tiel nekapablaj legi inteligente, ke ili ne havas la eblon fari progreson, eĉ tion dezirante. Kaj ke ili ricevas nenian sciencan instruadon nek kuraĝadon tiun direkton. Ke junuloj difinitaj por la Militistaro aŭ la Reĝa Ŝiparo povas nek skribi nek silabi ĝuste sian propran lingvon, kaj konas preskaŭ neniom da alilandaj lingvoj, da geografio aŭ da ĉirkaŭekzistantaj natursciencoj.
Ankoraŭ, aliaj, starante pli alte, eliras el Kolegio kun malmulte pli ol supraĵa kono de Latina kaj Greka, sen povi senĝene paroli ian modernan lingvon.
La celo de Edukado estas instruadi lernantojn pri sciencaj pensad-metodoj, instruadi ilin kiel ellernadi kaj deprenadi por si mem, laŭ la maniero la plej efektiva kaj sen malŝpari valoran tempon: tiel ke, kiam ili lasos la lernejon, ili sin sentos kuraĝigitaj je plia studado: anstataŭ ol, kiel kutime, naŭzitaj je verko, pleje libraverko ĉambre, kun ĝia akompananta nescio pri ĉirkaŭaferoj.
Unue, ŝajnus necese koni, se estus eble, por kiu metio aŭ profesio la knabo estas edukota: ni konas, ke tio ĉi ne ĉiam estas ebla. Tiaokaze ĝenerala praktika instruado, alfarita al lia stato, estas ĉio, kio estas cirkonstance ebla. Sed, kiam tio estas konata, la afero estus multe pli facila. Videble, ne estas rezone instruadi por Inĝeniero knabon iĝonta farmisto, aŭ por la Ŝiparo Reĝa se iĝonta Soldato aŭ por Advokato se iĝonta Kuracisto, k.t.p. Tiamaniere, devas esti punkto kie instruado devas komenci specialiĝi, prefere ĉe lernejoj specialigitaj.
Rilate knabinoj, ne okazas la sama malfacileco: kvankam ĝi iom ekzistas.
Kompreneble, por la alta edukado, precipe kontraŭ la libertempuloj, niaj Universitatoj provizas okazon: kvankam sendube ili estus plibonigeblaj.
Ne estas kaŭzo por timi, ke iu, bezonante studi Latinan aŭ Grekan aŭ ian alian lingvon, vivan aŭ nevivan, ne trovos plenan okazon en la estanteco, kiel en la estinteco.
Kontraŭ Latina kaj Greka, oni pretendas ke, ĉar ili estas lingvoj tre malfacilaj, ilia akiro farigas neegalan instruadon por la spirito: kaj forigante ilin, ni ne povus ĝuste kompreni nian propran lingvon.
Kvankam tio ĉi eble estas iom vera, kaj kono pri ili, tiel ĉia scieco, estus profite akirinda, estas ja multe da verkistoj de pravegaj Anglaj libroj, kiu scias nenion pri ili.
Tial ili ne estas necesaj, kaj vortodeveno estas lernebla el lernolibroj, aŭ eĉ el bona vortaro. Scieco pri historio de la homa progreso estas atingebla per tradukoj el lingvoj nevivaj kaj vivaj. Sinjoro Profesoro Huxley diras: "_La vera celo de vivo ne estas scieco, sed agado._"
Nun, por la ordinara lernanto, eble estos utile instruadi "Esperanto," ĝis kiam li povas trovi tempon por lerni estontajn utilajn alilandajn lingvojn. El Esperanto li povas lerni la gramatikon en la formo la plej severe simpla, kaj scienca, fondita sur la sperto el multe da gramatikoj de nunaj kaj antikvaj lingvoj. Plie li nepre trovos ĝin vortodevena helpon pri la lernado de modernaj lingvoj.
Ankaŭ, oni demandas, ke niaj junuloj devas ricevi instruadon pri patriotismo, siaj rajtoj kaj devoj kiel Angloj: la graveco de nia Imperio, la Administracio de nia patrujo, k.t.p.
LA OFERO DE LA SKULPTISTO.
Tradukita de C. S. Bickell.
Skulptisto, kiu treege penadis sed trovis sin preskaŭ sen nutraĵo, ĵus estis fininta laboron, je kiu li estis metinta ĉiujn siajn esperojn.
Ĝi estis plastra modelo de bela virino, kaj la artisto enamiĝis en la senvivan figuron sur kiu li elspezis tiom da tempo kaj laboro. Li ja esperis, ke ĝi metus lin sur la vojon, kiu kondukas al la Famo kaj al la Riĉeco.
Estis malvarmega nokto, kaj la malfeliĉa viro, tremetante pro malvarmo en sia mizera subtegmento, maltrankviliĝis pri la sendanĝereco de la modelo, ĉar la frosto estas pereiga malamiko al la plastro.
Kun sopiro de laceco kaj kun ĝemo kiu trapasis lian maldikan korpon, li demetis la eluzitan veston de siaj nevestitaj ŝultroj. Ameme li drapiris la figuron per la malnova vesto, kaj, ĵetinte sin teren apud ĝi, li dormadis.
Kiam la mateno venis, la frosta suno malfacile ĵetis siajn radiojn tra la fenestro de la subtegmento kaj brilis sur du figuroj, malvarmaj kaj senvivaj.
La skulptisto kuŝis morte glaciiĝinta apud sia bela kreitaĵo: li donis sian vivon pro la arto, kiun li tiel amis.
Multaj artistoj, kortuŝataj pro la malfeliĉa sorto de nekonata frato, monoferis sufiĉan sumon por fari bronzan modelon de la virina figuro, kaj oni metis surskribon sur la pedestalon de la statuo, rakontantan la malĝojan historion de la ofero de la skulptisto al la Arto.
Dormu!
Words by Edward Metcalfe, Music by F. G. Rowe.
Dormu, Dormu en lulilo, Paĉja, Panja korligilo; Panjo ja apude sidas Ci al panja am' konfidas. Ci en sendanĝero estos Panjo ja apude restos; Laŭ infana elkonfido Dormu kara mia ido, Dormu, dormu, dorm', dormu, dormu, dorm'!
Kovras ja flugilaj vestoj Sur birdetoj en la nestoj Sed flugiloj cin anĝelaj Kovras en mallumo helaj: Ci en sendanĝero restos Ĉar anĝeloj apudestos; Laŭ infana elkonfido Dormu kara mia ido, Dormu, dormu, dorm', dormu, dormu, dorm'!
Dolĉa en lulil' trezoro, Ŝlosilet' de panja koro, Cin al brakoj mi konfidas Kies ci vizaĝon vidas; Ci en sendanĝero restas Nia Patro apudestas; Laŭ infana elkonfido Dormu kara mia ido, Dormu, dormu, dorm', dormu, dormu, dorm'!
SINGLE COPIES PRICE FOURPENCE NET.
_18._ (Vol. II., No. 4.)
_Aprilo, 1905._
THE ESPERANTIST
La Esperanta Gazeto por la Propagando de la Internacia Lingvo.
ANNUAL SUBSCRIPTION: 3/- (4 francs; 1-1/2 roubles; 75 cents).
Wholesale Agents: 41, Outer Temple, London, W.C.
All Communications should be sent to THE EDITOR, 67, Kensington Gardens Square, London, W.
CONTENTS. Page Black David (Fairy Tale by E. W.) 49 Month by Month 51 An Unexpected Meeting, Alphonse Daudet (translated by Paŭlo Burĵado) 52 Legend of the First Violin (translated by F. L. G. Maréchal) concluded 53 Reminiscences, Part III. (Edward Metcalfe, M.A., Oxon) 55 A Masked Ball (D. H. Lambert, B.A.) 56 The Lion and the Gnat (A. Motteau) 57 Outdoor Education (Thomas Hoskison) 58 Doggie's Views on the Servant Question (Clarence Bicknell) 59 Rain, from the Bulgarian (translated by Penko Petrov) 60 "Conscience makes Cowards of us All" (F. A. Meigh) 61 Coniston and Grasmere (A. R. and D. H. Lambert) 62 Inflexible, W. E. Henley (translated by Ben Elmy) 63 From Rubinstein's Thought-Basket (translated by Vs. Lojko) 64
AVIZO GRAVA.
La malnova firmo Buchanan, Scott & Co., fondita en la jaro 1870, prezentas siajn komplimentojn al la Esperantistaro kaj anoncas ke, post nelonge, interesa kaj enspeziga propono aperos en tiu ĉi spaco. Ĉiu Esperantisto, ĉu membro de ia konata grupo aŭ kies nomo enskribiĝis en la Adresaro de D-ro Zamenhof, kiu volas akcepti tiun ĉi proponon povos samtempe ne nur ŝpari al si specialan rabaton sed ankaŭ antaŭenpuŝi la disvastigon de Esperanto.
BUCHANAN, SCOTT & CO.,
Garthland Street, City, Glasgow, Scotland.
The Remington
THE _UNIVERSAL_ TYPEWRITER.
Just think of it!
THE INTERNATIONAL MACHINE.
_Unbound by ties of nationality:
The common bond of union of all civilised peoples._
The Remington can be supplied fitted for Esperanto.
* * *
THE REMINGTON TYPEWRITER COMPANY, 100, Gracechurch St., London, E.C.
La Remington
LA _UNIVERSALA_ SKRIBMAŜINO.
Pripensu je tio!
LA INTERNACIA MAŜINO.
_Tute liberiĝita de naciaj ligiloj:
La Komuna unuigilo por ĉiuj civilizitaj popoloj._
La Remington estos liverita kun Esperantaj presliteroj.
* * *
LA REMINGTON TYPEWRITER KOMPANIO, 100, Gracechurch St., Londono, E.C.
ĈIUJ, NI POVOS PARADIZON IRI.
Kiu bone trinkas, Tiu bone dormas. Kiu bone dormas, Tiu ne pensas malbone. Kiu ne pensas malbone, Tiu certe ne pekas. Nu, ĉar kiu ne pekas. Paradizon eniros. De nun, bone trinku. Kaj vi paradizon iros.
* * *
Por tio ĉi, oni devas aĉeti _bonajn vinojn_, kaj sin turni al:-- Sro. Ch. Jadoan en Mercurey (S. & L.) France.
The "Review of Reviews"
_Is the Best Magazine for Busy People. And it is read by 'Esperanto' Students._
The aim of this Magazine is to make the Best Thoughts of the Best Writers universally accessible at a Trifling Cost.
The busiest and poorest in the community may here follow with intelligent interest the great movements of Contemporary History.
Post Free for Twelve Months, 8/6, 10 fr. 75 c., or 8.50 marks.
Office: MOWBRAY HOUSE, NORFOLK ST., LONDON.
FOR SALE.
160 Guinea 'Broadwood' Grand Piano for £63. In fine condition; Rosewood. For all particulars write to The Editor.
Correspondence Lessons in Esperanto.
ARE GIVEN BY
Mr. A. MOTTEAU, Certified Teacher of Esperanto, 157, Earlham Grove, Forest Gate, London, E.
7/6 the Quarter.
Adresareto de Personoj kiuj deziras Korespondadi.
Sro. Cedric H. Akaster, 31, Connaught Avenue, Plymouth. Deziras interŝanĝi ilus. p-k. kun Geesperantistoj el aliaj landoj.
Sro. A. C. Body, 34, Greenbank Avenue, Plymouth. Deziras interŝanĝi ilus. p-k. kun Geesperantistoj el aliaj landoj.
Sro. C. B. Burgess, Penn Buildings, Erie, Pa., U.S.A. Deziras koresp. kun Kristanaj Sciencistoj.
Sro. H. Clegg, 14, Norfolk Street, London, W.C. Volas renkonti fremdajn Esperantistojn, kiuj vizitos Londonon dum Paskatempo. Li plezure almontros la vidindaĵojn & klopodos por fari la viziton ĝuebla.
Sro. Edward Gauntlett, Okayama, Japonujo. Deziras interŝanĝi poŝtmarkojn; precipe deziras ricevi antaŭtempajn kaj superpresitajn markojn de Anglujo kaj Britaj kolonioj. Ĉiam respondos.
Sro. L. A. Gill, Churchfield Halls, Acton, London, W. Deziras koresp. kun ĉiul. per ilus. p-k.
Frl. Mitchell, Acuba House, 65, Marquess Road, Canonbury. Kun alilandanoj per ilus. p-k.
La Kosto de la Enskribo estas 6d. (70c. poŝtmarkoj).
THE ESPERANTIST
The Esperanto Gazette for the Spread of the International Language.
ABONPAGOJ ESTAS RICEVEBLAJ ĈE SUBSCRIPTIONS SHOULD BE SENT TO
H. Bolingbroke Mudie. Esq., 67, Kensington Gardens Square, London. W. AUSTRIA.--Sro. T Cejka, Bystrice Hostyn, Moravia. BELGIUM.--M. M. Seynaeve, 3, Rue de l'Avenir, Courtrai. FRANCE.--Grupo Pariza, 28, rue Serpente, Paris. GERMANY.--Doktoro Mybs, 68, Markt Strasse Altona, Elbe. NEW ZEALAND.--Esperanto Society, P.O. Box 50, Auckland. RUSSIA.--Societo Espero, Bol Podjaceskaja 24, log 12, St. Petersburg. SWEDEN.--Sro. P. Ahlberg, 50, Döbelnsgatan, Stockholm.
N.B.
_Nepresitajn manuskriptojn la Redakcio resendos se oni aldonis poŝtmarkon._
_Alsendatajn artikolojn la Redakcio laŭ bezono korektos._
_Oni povas sendi la abonpagon per poŝtmarkoj, kiuj estas akceptataj laŭvaloro._
_Oni sendu ĉiujn artikolojn, demandojn kaj avizojn al La Redaktoro, 67, Kensington Gardens Square, London, W._
N.B.
18. [Vol. II., No. 4.]
Subscription, 3s. Per Annum. Single Copies, 4d. net. Nos. 2 to 13, 6d. each; Later Issues 4d. each, net.
APRILO, 1905.
DAVDO DHU.
Ferakonto originale verkita de E.W.
Seka printempo sekvata de somero varmega faris neŝipireblaj eĉ la plej grandajn riverojn, tial ke la Sisnaĥoj reiris Orientan Britujon, forlasante la belegajn regionojn, kiujn ili ruinigis.
Iom post iom revenis en siajn hejmojn la mizeraj kamparanoj, sola restaĵo el multaj centoj da feliĉaj kaj diligentaj homoj.
El tiuj ĉi preskaŭ ĉiuj mortis batalante pro la patrujo, aŭ, perdinte esperon, serĉis alilande la liberecon, kiun ili ne plu povis defendi ĉe si.
Sed, inter la malfortuloj, la virinoj kaj infanoj kiuj plorante revidis siajn senhomajn vilaĝojn, troviĝis almenaŭ unu heroo.
Davdo Dhu, tiel nomata pro la nigreco de liaj haroj kaj okuloj, estis farinta miregindaĵojn de boneco, pacienco kaj saĝeco dum tiu ĉi melankolia reven-tempo.
Unue li sole esploris la landon por scii ĉu la malamikoj ja forlasis la scenejon siaj kruelegoj. Tion eltrovinte, li multe komfortis kaj kuraĝigis la revenantojn kaj laboradis tage kaj nokte al la rekonstruo de ter-mura protekto kontraŭ luparoj, kiujn la odoro de neenterigitaj homoj kaj bestoj allogis el la montoj kaj arbaroj.
Neniam li dormis sub tegmento ĝis ĉiu alia kapo kuŝis en hejmo sia.
La vilaĝanoj lin amis kaj respektegis, vidante en li iom da superhoma, ili volonte estus elektintaj lin sia princo, sed li insiste rifuzis altiĝi super siaj kunuloj. Li volis nur ilin servi. Estante orfo, oni urĝis lin edziĝi, sed tion ankaŭ li rifuzis, sciante ke multe da junuloj bezonis pli ol li vivadon feliĉan.
Pro la rabadoj kaj detruo faritaj de la lupoj oni revivigis antikvan leĝon, kiu permesis al neniu edziĝi antaŭ mortigi difinitan nombron da lupoj.
Davdo helpis ĉiujn fraŭlojn ĉasi, kaj alporti ilian takson de kapoj kaj feloj, ĝis kiam ĉiuj, kiuj ĝin deziris, fariĝis fianĉoj aŭ edzoj.
La plej bela fraŭlino el ĉiuj estis rifuzinta multajn proponojn. Oni diris ke ŝi rezervas sin por la heroo. Ŝi estis sprita, lerta kaj ĉarma. Kiam do Davdo pripensis la amon, nature li enamiĝis en ŝi, kaj ŝi konfesis al li longe kaŝatan amon.
Ĉiuhore li revis pri Sisilo, sed li estis serioza, kaj tute ne parolema, tiel ke neniu sciis lian senliman amon pro la fianĉino--eble ŝi mem eĉ ne sciis ĝin.
Avide dezirante akiri kiel eble plej baldaŭ sian impoŝton da feloj, Davdo ĉasis preskaŭ ĉiun duan tagon, kun neŝanĝa sukceso, sed, enfine, la bonŝanco mankis al li.
Ĉasata de luparo li provis salti trans larĝa profundaĵo, sed li falis, glitadis kaj nekonsciiĝis.
Kiam li iom reviviĝis, li sin sentis subtenata de molaj brakoj. Konfuze li demandis: "Kie mi estas? Kies brakoj tenas min?"
Voĉo dolĉega murmuris: "Vi restas sur la brusto kiu vin nutris dum via infaneco, vin ĉirkaŭas la brakoj kiuj tiam vin portis."
Kiam Davdo refortikiĝis, la feino parolis kun li tiel aminde kaj sincere, ke li kuraĝis ŝin demandi por ke ŝi lin elŝtelis de liaj gepatroj, kaj kiu estis la infano tie forlasita anstataŭ li.
Ŝi klare kaj afable respondis: "Al ni feinoj ja estas permesite edziniĝi kun viroj. Se, dum la tuta vivo, la viro restas fidela, la feino ricevas senmortan animon. Ŝi povas elekti aŭ morti kun li, aŭ longan vidvinan vivon, lumigitan per la espero por eterna reunuigo. Fea edziĝo konsistas nur el manpremo kun kiso. Tia simpla ceremonio nur ligos honorulon. Feino, kiu sin degradis per amo por perfidulo devas necese penton fari per disŝiro de ĉiu ligo kiu ŝin memorigos de li.
Forlasite, mi devis forpeli mian idon, kaj ĉar mi konis la bonecon de viaj gepatroj, mi anstataŭis al ili mian trezoron, kaj ŝtelis vin. Mi tion lastan faris, ĉar, laŭ niaj leĝoj, ĉiu feino devas varti infanon almenaŭ dum kvardek jaroj.
Mi sciis ke, kun ili, vi ne perdus la ĉe ni infusan bonecon. Vere feoj estas virtaj, sed tiu virto ne estas laŭdinda, ĉar ni ne povas senti malbonan deziron. Bonfari estas nia naturo, nia vivo mem. Homoj per feinoj nutritaj, per feoj instruitaj, devas fariĝi la plej granda beno de la homaro. Vi, karulo, estos la koro kaj la cerbo de viaj venkitaj Britoj. Vi vane ne vivos!"
Apenaŭ resaniĝinta, Davdo volis iri hejmen sed ne povis. Laŭ fea leĝo, devas neniu homo felandon lasi veka kaj konscia. Tial estis dormante ke li portiĝis de vilaĝo en vilaĝon, de monto al monto, de kaverno en kavernon, por prediki la evangelion de rezignacio.
Malmultaj kaj malfortaj, la Britoj ne povos sukcese kontraŭstari al la barbaroj. Ili do devas cedi kvazaŭ al dekreto de Dio, devas servi senhonte la novajn regnestrojn, penadi ilin plibonigi kaj konverti al Kristo.
Davdo transportiĝis eĉ en Kimrujon, kie li trovis la pli militaman popolon pri kiuj la profeto Taliesin diris, ke, multon perdinte, ili ĉiam gardos sian sovaĝan landon kaj belan lingvon.
Al la Kimroj Davdo rekomendis virton, unuecon, kaj bataladon. Ĉirkaŭ la urbo de Merlino li vidis popolon preskaŭ feliĉan, tutfide kredantan en ilian profetinon. Pri ŝi ili diris: "Ŝi estas inspira virgulino, amata de Dio, de anĝeloj, de sanktuloj kaj de tiom da feoj, kiom homoj. Ŝi loĝas en la monteto de la profeto, klopodas pri lia domo atendas lian vekiĝon, legas lian libron, kaj klarigas al ni lian volon. Ni tute ne bezonas alian juĝanton, pastron aŭ reĝon, ol nia Vivieno." ...
Unu matenon Davdo, vekiĝante en sia hejma vilaĝo ĝoje rapidis ĉe Sisilo, kaj sciiĝis de ŝiaj gepatroj ke, lin kredinta pereitan, ŝi antaŭ ok monatoj edziniĝis.
Lia koro ĉesis bati, dum kelkaj momentoj li nenion vidis nek aŭdis. Tiam silente li formarŝis.
Tiun tagon li sin kaŝis.
Morgaŭe la vilaĝanoj vidis la saman gajan aktivan helpeman viron, kiun ili perdis antaŭ du jaroj.
Nokte li ofte ploris, tage li sin devigis pensi nur pri siaj najbaroj. Kiam li ne volis malĝojiĝi pro sia doloro, li rakontis pri sia falo, kaj sia savo de la feoj; pri lia misio kaj pri ĉio, kion li vidis en Britujo kaj Kimrujo. Sed pri la felando li parolis neniam, ĉar bone li ellernis ke homa lingvo ne povas esprimi sentadojn aŭ eĉ agadojn feajn.
Tiamaniere pasis unu jaro. Davdo, silente batalante, tute venkis sian doloron. Sisilo estis feliĉa, la vilaĝo prosperis, sed homoj devis severe laboradi por vivi, kaj li helpis al multaj.
Varmegan vesperon, junulino portis lignon el la arbaro. Ŝi estis pala, maldika, kaj tro malforta por tia laboro, sed sia patro kaj gefratoj mortis, kaj sia patrino estis malsanulino kiun ŝi, Mirio, sole subtenis. Mirio ne posedis spriton, lertecon, aŭ belecon. Ŝi estis tute sen geamikoj kaj sen espero.
Fleksigita sub sia ŝarĝo, kaj preskaŭ svenanta, ŝi ĝin sentis subite forprenata, kaj ŝi aŭdis la voĉon de Davdo, kiu diris: "Tiu ĉi ne estas virina laboro. Mi portos la lignon, mi petas tenu brakon mian."
Sen ia penso pri amo aŭ edzeco, li diris al Mirio, ke ne estos necese ke ŝi plu laboru, ĉar li estos filo al ŝia patrino.
Mirio nekomprenis kaj ĝoje akceptis la neintencan proponon. Ŝi estis tiel feliĉa, tiel danka, ke li ne kuraĝis vidi la doloron kiun kaŭzus la scio de ŝia eraro. Li do nur diris ke li morgaŭe vizitos la patrinon.
La tutan nokton li vagadis en la arbaro kaj aŭskultis feajn voĉojn. Li bezonis konsilon.
Kio estis la fea konsilo kiun li ricevis? Jen estas:
"Vi estas aminta, sed neniam vi reamos. Mirio ne estas amata de ĉiuj; oni diras ke ŝi estas ne verema kaj bonkora. Ŝi estas do sufiĉe kompatinda! Ĉu vi volas plimultigi ŝiajn dolorojn per rifuzo de la amo kiun ŝi neniam estus espriminta se vi ŝin ne trompis per vortoj maldiskretaj. Bedaŭro estas parenco de la amo. Sed ĉu la bedaŭro ne mortos, kiam ŝi estos kontenta, ĝojega? Ne timu!"
Davdo kaj Mirio fariĝis geedzoj.
La vilaĝanoj miregis, sed lia ĝentila bonega respekto por la malforteco havis tiom da simileco al timema amo, ke ili tute trompiĝis.....
Post kvardek jaroj gefiloj kaj genepoj enterigis Mirion apud la antaŭ ne longe morta Davdo, la heroo, patrioto, kaj saĝulo--Davdo Dhu.
MONATO POST MONATO.
Enlandaj & eksterlandaj Korespondantoj skribis aprobante la rimarkojn faritaj lastan monaton pri la fondigo de Internacia Esperanta Komitato. Nun estas konsiderinde en kia direkto restas ĝiaj funkcioj.
Ŝajne ĝi ne posedos iometon plu da aŭtoritato por ŝanĝi la formon de la neelparoleblan vorton _scii_, aŭ por forigi la uzon de la vorto _ol_ post _anstataŭ_, ol posedas jam la ordinara Esperantisto. Sed ekzistas multaj manieroj, laŭ kiuj tia organizaĵo povos elmontri sian valoron, & kore ni invitas niajn legantojn, ke ili pripensu la aferon, & sendu al ni siajn proponojn, zorge evitante "neeblaĵojn"! Ni klopodos por ke la ricevotaj respondoj estu submetitaj al la Bulonja Kongreso, ĉe kiu tiom da ni ĉeestos.
Bedaŭrinde, via Redaktoro povos ĉeesti Bulonjon nur de Aŭgusto 5 ĝis 8.
Sed, kiel kompenso pro ĉi tiu malfeliĉo, li donas al si la privilegion ekviziti multajn samideanojn en Alĝero, Multujo, & aliloke.
Ĉar estas, malkontentige, neeble esti ĉe du lokoj je unu & la sama momento, estas neeviteble ke korespondantoj devos atendi kelkajn semajnojn por respondoj al iliaj afablaj komunikaĵoj. Sed, Majfrue ni esperas reordigi la aferojn kiel kutime. La eldonigo de la The Esperantist kompreneble daŭriĝos kiel kutime. La Maja kajero jam presiĝis.
La progreso dum la pasinta monato ne estas estinta speciale rimarkinda.
Artikoloj alvenis el Queensland, Hindujo, & la Unuigitaj Ŝtatoj, kiuj vekigis iom da intereso. Nova grupo fondiĝis ĉe Chippenham (Wilts), kies Hon. Sek. estas S-ro Harry Wiltshire, Pierrepont House.
S-ro Rhodes (Keighley) eldonigis belforman Rim-Vortaron (kosto 70c.) kiu utilos al niaj estimindaj poetoj. Ni ankaŭ ricevis numeron de la _Alĝera Duonmonata Stelo_, kiu, sendube, estas nukleo por pli granda organo de niaj Nord-Afrikaj kunbatalantoj.
El nedirekta deveno alvenis la sciigo ke Japonaj kunstudentoj intencas fondigi sian Esperantan organon.
Konkludante, ni deziras danki ĉiujn verkistojn pro ilia afableco; &, kvankam ni plenege estimas la sindoneman laboron de niaj oftaj verkantoj, ni precipe deziras danki tiun kreskantan aron da diversnacianoj kies verkoj aperas sur niaj paĝoj por la unua fojo.
MONTH BY MONTH.
Correspondents at home and abroad have written approving of the remarks made last month concerning the foundation of an International Esperantic Committee. It is now to be considered in what direction its functions lie.
Apparently it will not possess one iota more of authority to change the form of the unpronounceable word _scii_, or to abolish the use of _ol_ after _anstataŭ_, than the ordinary Esperantist possesses at present. But many ways exist in which such an organisation can show its value, and heartily do we invite our readers to consider the matter and send us their suggestions, taking pains to avoid "impossibilities." We will see that the replies received be submitted to the Boulogne Congress, at which so many of us will be present.
Unfortunately, your Editor can be in Boulogne from August 5 to 8 only.
But, as compensation for this disappointment, he is allowing himself the privilege of paying a flying visit to many fellow students in Algiers, Malta, and elsewhere.
As it is, unfortunately, impossible to be in two places at one and the same time, it is inevitable that correspondents will have to wait some weeks for replies to their kind communications. Early in May we hope to put things in their usual working order once more. The publication of The Esperantist will, of course, continue as usual. The May number has already been printed.
The progress of last month has not been especially remarkable.
Articles have come to hand from Queensland, India, and the U.S.A., which have aroused some interest. A new group has been founded at Chippenham (Wilts), the Hon. Sec. of which is Mr. Harry Wiltshire, Pierrepont House.
Mr. Rhodes (Keighley) has issued a neat Rhyme Vocabulary which will be useful to our esteemed poets. We have also received a number of the _Alĝera Duonmonata Stelo_, which will doubtless form the nucleus of a larger organ for our North African friends.
From an indirect source comes the news that Japanese Esperantists intend to found their Esperanto journal.
In conclusion, we wish to thank all contributors for their kindness; and, although we fully appreciate the devoted work of our frequent contributors, we especially thank that growing number of "Internationals" whose compositions appear on our pages for the first time.
RENKONTIĜO NEATENDITA.
De Alphonse Daudet, tradukita de Paŭlo Burĵado (Narbonne).
"Blidah! Blidah!" ekkriis la kondukisto, malfermante pordokurtenon.
Konfuze, tra vitraĵoj malglatigitaj de nebuleco, Tartareno de Taraskono ekvidis placon de beleta subprefekturo, placon regulan ĉirkaŭatan de arkadoj kaj plantatan de oranĝujoj, meze de kiu plombaj soldatoj ekzercadiĝas en klara nebuleco roza de la mateno. Ĉe la kafejoj oni deprenis la fenestro-kovrilojn. En angulo, halo kun legomoj....
Estis ĉarme, sed tio ne odoris ankoraŭ la leonon.
"Al sudo! Pli al sudo!" murmuris la bona Tartareno, reinterniĝante en sian angulon.
Ĵus tiam, la pordo malfermiĝis. Blovigo da aero freŝa eniris, alportante per siaj flugiloj kun parfumo de la oranĝujoj floriĝantaj, malgrandetan sinjoron aveljake vestitan, maljunan, sekan, sulkigitan, simetrie regulan kun figuro dika kiel pugno, kravato nigrasilka alta je kvin fingroj, leda paperujo, pluvombrelo: la vera notario vilaĝa!
Ekvidante la militilaron de la Taraskonano, la malgranda sinjoro, kiu sidiĝis kontraŭe, ŝajnis treege surprizata kaj ekrigardis Tartarenon kun insisteco ĝenanta.
Oni maljungis, oni jungis. La veturilego forkuris.
La malgranda sinjoro rigardadis ĉiam Tartarenon, kiu fine malpaciencis.
"Tio mirigas vin?" diris li, rigardante siavice la malgrandan sinjoron plenvizaĝen.
"Ne, tio ĝenas min," respondis la alia tute trankvile, kaj ja per sia tendŝirmilo, sia turnpistolo, siaj du pafiloj en iliaj ingoj, sia ĉastranĉilo kaj plie sia korp-amplekso natura Tartareno de Taraskono okupis multon da loko.
La respondo de la sinjoro incitis lin.
"Ĉu vi imagas okaze, ke mi iros al leono kun via pluvombrelo?" diris la granda homo kun fiereco.
La malgranda sinjoro rigardis sian pluvombrelon, ridetis senbrue; poste, ĉiam kun la sama flegmo: "Tiam, sinjoro, vi estas...?"
"Tartareno de Taraskono, mortigisto de leonoj!"
Elparolante tiujn vortojn la brava Taraskonano skuis kiel kolhararo la glanon de sia ĉekia'.
Iĝis en la veturilego ekmovo de miregiĝo.
La Trapisto faris la signon de la Kruco, la du virinoj elpuŝis krietojn de timiĝo, kaj la fotografisto de Orléansville alproksimiĝis al la mortigisto de leonoj, jam revanta la honoron kiun li faros lian fotografilon.
La malgranda sinjoro, li ne konfuziĝis.
"Ĉu vi jam mortigis multe da leonoj, Sinjoro Tartareno?" demandis li tute trankvile.
La Taraskonano akceptis lin per bona maniero.
"Ĉu mi mortigis multe da ili, sinjoro! Mi deziras por vi, ke vi havu nur tiom da haroj sur la kranio!" Kaj ĉiu veturilano ekridis, rigardante la tri flavajn harojn kiu stariĝas sur la kapo de la malgranda sinjoro.
Sia vice, la fotografisto de Orléansville ekparolis:
"Terura profesio la via, Sinjoro Tartareno! Oni travivas iafoje malbonajn momentojn.... Tiel tiu kompatinda Sinjoro Bombonel."
"Ha jes; la mortigisto de panteroj," diris Tartareno iom malŝate.
"Ĉu vi konas lin?" demandis la maljuna sinjoro.
"Ho per Dio! ĉu mi konas lin! ... Ni ambaŭ ĉasadis pli ol dudekfoje kunekun."
La malgranda sinjoro ekridetis. "Vi ĉasas do ankaŭ la panterojn, Sinjoro Tartareno?"
"Iafoje, por pasigi la tempon," diris la obstinega Taraskonano.
Li aldonis, relevante la kapon per gesto heroa, kiu elflamigis la koron de la du virinoj: "Tio ne valoras la leonon!"
"Sume," riskis la fotografisto de Orléansville, pantero estas nur "dika kato!"
"Nepre ĝuste," diris Tartareno tute ne malkontenta, ke li humiligis iom la gloron de Bombonel, precipe antaŭ la sinjorinoj.
Ĉi tie, la veturilego haltis, la kondukisto venis por malfermi la pord-kurtenon, kaj, turnante sin al la malgranda maljunulo: "Jen vi estas alveninta, sinjoro," li diris kun plena respekto.
La malgranda sinjoro sin levis, malsupreniris kaj, antaŭ li refermis la pordon, li diris: "Ĉu vi volas permesi, ke mi donu al vi konsilon, Sinjoro Tartareno?"
"Kian, sinjoro?"
"Mian fidon! aŭskultu, vi havas eksteraĵon de bona viro, mi preferas diri al vi tion, kio estas.... Revenu vi rapide Taraskonon, Sinjoro Tartareno. Vi perdas vian tempon ĉi tie. Restas ja ankoraŭ kelkaj panteroj en la provinco, sed fi! ĝi estas tro malgranda ĉasaĵo por vi! Sed pri leonoj, estas finite. Ne restas unu en Alĝerio ... mia amiko Ĉasaing ĵus mortigis la lastan!"
Poste la malgranda sinjoro salutis, fermis la pord-kurtenon, kaj foriris ridante, kun sia paperujo kaj pluvombrelo.
"Kondukisto!" demandis Tartareno kun sia kutima grimaceto. "Kiu do estas tiu bona homo?"
"Kiel eble! Vi ne konas lin? Sed li estas Sinjoro Bombonel."
LA LEGENDO PRI LA UNUA VIOLONO.
El la Franca de Jean & Jerôme Tharaud, tradukita de F. L. G. Maréchal.
En la direkto de la Kastelo, oni sonigis la ĉaskornon. La ĉasistoj venis al Macha. Tra la arbetoj ŝi rekonis, meze de lia brilanta sekvantaro, sian amaton, klinantan super la kolo de la ĉevalo. Neniam li aperis al ŝi tiel bela, ol en tiu momento. Ne plu li estas viro, sed vivanta revo, mirinda kreitaĵo de ŝia deziro.
Ŝiaj fratoj estas ankoraŭ etendataj en la dormego de la juneco.
La blovo de varmega elspiraĵo turnigis ŝin. Satano estis tie kaj, per gesto, li montris la dormantajn ligno-tranĉistojn, kaj tiam li pantomimis kiel viro, kiu postulas monon.
Macha tordis siajn brakojn supre la kapo. Ŝi adoregis siajn fratojn ... tamen ŝi fordonis ankaŭ ilin al la Diablo!
Tiu ĉi metis en sian maldekstran manon (pli rigida ol ŝtalo) la duan fingron de Traĵano; per la dekstra mano li prenis la finon de la fingro; li tiris ĝin kiel fadeno.
Kiam Macha turnis la kapon, ŝi vidis la duonon de la korpo de Traĵano ĉe la interna parto de la diabla mano, kaj la alian duonon transformigata en longan kaj maldikan fadenon. Pli senmova ol la trunkoj de la arboj, ŝi vidis la restaĵon de sia frato iom post iom pasi tra la malgranda truo, dum la fadeno ĉiam plilongiĝis kaj fariĝis pli kaj pli maldika.
Kiam lia tuta korpo trapasis, la Diablo tranĉis fadeneron tiel longa kiel la homa brako.
"Tio ĉi ne estas multe," li diris, "Mi kontentiĝas pro ne multe."
Romo tenis per la mano la apoglokon, kiu utilas por segi la lignon. La ruzulo prenis lin per la piedoj kaj, turniginta lin rapide kiel ŝnuristo turnigas sian ŝnuron, li marŝas malantaŭen ŝpinanta fadenon, kiu grandiĝis ĉiam, dum la korpo de Romo ĉiam maldikiĝis. Kiam la ŝnuro estis maldika kaj brilanta, la Diablo tranĉis parton de ĝi, ankaŭ tiel longa kiel la homa brako.
Kiam li alproksimiĝis al Konstanteno, Macha kriegis, sed eĉ ŝi mem aŭdis nenion. La Diablo prenis lin per la kapo kaj la piedoj, kaj transformis lin en glas-globo, kiun li eltiris ĝis li obtenis brilegan fadenon. De tiu ĉi li ankaŭ detranĉis porcion, tiel longa kiel homa brako.
Liveo sole restis. Macha kuris al li por savi lin. Ŝi levigis lin sur siaj brakoj, sed la piedoj ne povis plu kuri.
"Mirinde," diris la Diablo, kaj, prenante haron el la barbo de Liveo, li komencis eltiri ĝin, dum Macha svingigis Livenon per aŭtomata movo, kaj la korpo de ŝia frato pezis malpli kaj malpli, kaj ŝiaj brakoj fine falis kontraŭ ŝia korpo. Liveno nur estis silko, kaj Satano detranĉis pecon tiel longa kiel homa brako.
La kvar fratoj de Macha ne ekzistis plu!
Ĉe la supra parto de la plata kaj sonora kesto--kiu estis la korpo de la patro--la Diablo nun alligis kvar fadenojn, unu dika, alia diketa, alia maldiketa, alia maldika.
Macha ne cedis je timego. "Nun, la kavaliron!" ŝi ekkriis.
"Pacienco!" respondis Satano, "la muzikilo ne estas finita."
"Kion vi ankoraŭ volas?" kriis Macha furioze.
"Preskaŭ nenion!" li respondis.
Macha rigardis la Malamikon en la okuloj kaj legis lian penson. Ŝi mallevis la kapon. Pli ol sia patro, pli ol siaj fratoj, ŝi amis sian patrinon.
"Prefere demandu al mi mem la vivon!" ŝi diris.
"Vian vivon! Ne, estas via animo, kiun mi bezonas!" Satano respondis.
La Diablo foriris en la arbaron, pinĉante la kordojn de la violono per reva fingro. Macha rekonis la animojn de siaj fratoj en tiu ĉi malgaja muziko. La plej dika el la fadenoj signifis la solenecon de Traĵano, la dua figuris la melankolion de Romo, la tria la aman koron de Konstanteno, kaj la lasta la senzorgan animon de Liveo.
Macha revenis al la kajuto.
La arbaro estis plena je malbonaj voĉoj. La bestoj persekutiĝis, la birdoj ĉasiĝis.
La patrino de Macha, maltrankvila pri tio, ke ŝi ne vidis sian edzon nek filojn, sidiĝis sur arbotrunko antaŭ la kajuto. Tie, ŝi dormis.
La luno klarigis la herbon de la klaraĵo.
Macha ne kuraĝis eniri en tiun klaraĵon. Ŝi haltis en la noktaj ombroj, kaj rigardis. La patrino ŝajne estis senviva. Ŝiaj longaj oraj haroj falis sur la ŝultroj kaj vestis ŝin ĝis la zono.
Multaj memoroj revenis al Macha. Ŝi deziris morti.
Najtingalo kantis. Per ĝia voĉo la arbaro refariĝis sorĉa ama loko. Macha apogis sin, sufokanta kontraŭ kverk-trunko. La najtingalo daŭrigis sian pasian kanton. Vento tremetigis la foliojn; la Diablo eliris el la ombro, kaj trairis la klaraĵon, dancante sur siaj pintaj ungoj.
Estis tre hele super la kastelo de la kavaliro. Oni donis feston en la granda korto, kaj la bruoj de malproksima muziko atingis la orelon.
La Diablo estis apud Macha. Li fiksis sur ŝi siajn fajrajn okulojn.
Ŝi diris mallaŭte, tiel mallaŭte, ke estas necese havi orelojn de la malamiko por aŭdi: "Prenu ŝin!"
Por ke ŝi ne vidu la krimon, ŝi kaŝis sian kapon en sia antaŭtuko.
"Ne timu, sed rigardu, mia belulino."
Macha malkovris la kapon. La korpo de la patrino estis nur fleksebla bastoneto.
Al tiu ĉi la Diablo alfiksis la longajn orajn harojn de la patrino. Tiu estis la arĉo.
Li pasigis tiun arĉon sur la fadenoj, premis la ŝlosilojn por belsonigi la tonojn, kaj ludis. Tiam Macha povis rekoni la surdan ritmon de la kvar hakiloj, kiuj diris: "Kion vi faris al viaj fratoj?"
"Prenu tiun ĉi muzikilon," diris Satano, "kaj marŝu trifoje ĉirkaŭ la kastelo, pasiganta la arĉon super la fadenoj, kiel mi jam faris. Vi estu feliĉega, fraŭlino mia!" ...
... Macha tuj montis la deklivon de la monto. Ŝi alvenis apud la muroj de la kastelo, kaj komencis ludadi kaj promenadi ĉirkaŭe.
En granda ĉambro kuŝis la vunditan kavaliron sur lito. Li estis tre pala. Dum la lasta ĉaso li vundiĝis de la dentegoj de sovaĝa porko. Tuj kiam li aŭdis la aman voĉon de nekonata muziko, li sin levis el la lito.
Macha finis la unuan ĉirkaŭ-iron.
La kavaliro, forgesante sian vundon, vestiĝis dum ŝia dua ĉirkaŭ-iro. Li metis sur sin ĉiujn la ornamaĵojn, kiujn li havis en la kastelo, kaj, kiam li kolektis sian tutan riĉecon, li malfeliĉiĝis pro sia malriĉeco.
La muziko fariĝis tiel moviga, ke la kavaliro portis la manon al la koro.
Mi ne sentas plu la doloron de mia vundo, sed mi sentas bone, ke mia koro estos ĉiam malsana, se mi trovos ekstere nur la venton; li diris al si mem.
Kaj li malsupreniris la grandan ŝtonan ŝtuparon.
Macha finigis la trian ĉirkaŭ-iron.
La kavaliro trakuris la ponton, kaj sin ĵetis sur genuoj antaŭ Macha. Ŝi forgesis ĉion: patron, fratojn, patrinon.
"Ne donu al mi viajn riĉaĵojn," ŝi diris. "Mi nur deziras vian koron! Kial ĝi estis necese uzi la muzikon de tiuj ĉi fadenoj por ke vi amu min?"
"Ho, tiu ĉi muziko, kiu transportas min! Oni dirus ke estas homaj voĉoj, kiuj parolas."
Kaj ili ambaŭ eniris en la kastelon, kaj vivadis kune dum multaj feliĉaj tagoj.
De tempo al tempo la kavaliro estis maltrankvila. Li sentis sin kvazaŭ ensorĉata. Li deziris scii, kia estas la diabla povo de la eksterordinara muzikilo. Li suspektis ke Macha kaŝis de li grandan misterion. Li vane demandis ŝin pri tio. Ŝi ĉiam silentigis lin per kisoj. Iafoje la violonaj plendoj estis tiel ŝirantaj, ke li deziris forkuri, kaj komenci denove la antaŭan vivon. Sed preskaŭ tuj la kantado de la violono fariĝis tiel dolĉa, ke li ĉion forgesis--la mondon, siajn amikojn, siajn servistojn, la bestojn de la arbaro, ĉion, krom la sopiroj de tiu ĉi demona muziko.
Macha estis iom ĵaluza de la violono, kiu havis sur ŝia Henriko pli da potenco ol posedis ŝia propra beleco. Ofte ŝi estis tentinta rompigi la sonoran kesteton kontraŭ ŝtonego. Sed ŝi timis perdi la Henrikan amon. Ŝi forgesis sian patron, siajn fratojn, sian patrinon, kaj ŝi fordonis sin al sia pasio.
Unu vesperon, iu frapis al la pordo.
Pluvis. Kiu povas veni je tia horo?
Macha timegis. Homo eniris, kovrata per dika mantelo.
"Bonan vesperon, miaj amikoj," diris la nekonatulo, demetanta sian ĉapelon.
Macha rekonis la voĉon, kaj ekkriis: "Henriko, la Diablo!" kaj ĵetis sin en liaj brakoj.
Satano ridis, kaj prenis la amantojn sub siaj brakoj, kiel pajlaro....
* * *
La violono restis en la dezerta kastelo.
Unu tagon, cigano, kiun la okazo kondukis tien, serĉis kuŝejon inter la ŝtonoj por sin ripozi. Li trovis la violonon, kaj prenis ĝin.
Malsuprenirinta en la valon, li ludis en la vilaĝojn. Viroj, infanoj, virinoj sekvis lin. Laŭ sia deziro, li plorigis kaj ridigis ĉiujn.
Tia estas la legendo pri la unua violono, kiel ĝin rakontas la ciganoj en Transilvanio.
ŜTONIGITA ARBARO.
(J. Heath (8723)).
Iam, Anglo kaj Amerikano interparoletis kune, pri la diversaj mirindaĵoj de iliaj patrujoj. La Anglo fiere parolis pri la belegeco de la "New Forest," kaj rakontis multajn trajtojn de tiu belega regiono.
"Sed," rimarkis la Amerikano, "vi ĵus devas vidi la arbarojn de mia lando--precipe la ŝtonigitan arbaron en mia ĉirkaŭaĵo. Ĉiuj la arboj tie estas ŝtonigitaj--ĉiu branĉo--ĉiu branĉeto--ĉiu plej malgranda folio--bestoj, birdoj, ĉio estas tute ŝtonigita. Kaj tiam, kiam mi laste tie estas, jen ĉasisto, kiu same estis ŝtonigita. Sia pafilo--ŝtonigita, la fumo--ŝtonigita, eĉ la kuglo el lia pafilo restis en aero ŝtonigita!"
"Haltu do!" ekkriis la Anglo, "nun mi estas vin elkaptanta--ĉar laŭ la leĝo de graveco tiu kuglo devis fali teren."
"Ho! alilandulo, ne tiel rapide!" respondis la Amerikano, "ĉar mi certigas vin ke, je tiu okazo, _la leĝo de graveco mem estis ŝtonigita_."
FRAGMENTAJ MEMOROJ.
Originale verkita de Edward Metcalfe, M.A. (Oxon).
_La aŭtoro rizervas ĉiajn rajtojn._
Pense mi forlasas la vilaĝon kiun mi ĝis nun priskribis, kaj, post iom longa fervoja veturado, alvenas al alia. Ĉe la stacidomo min renkontas iom rimarkinda persono; la pastro kies mi estos gasto. Junulo li estis kuracisto kaj studiadis ĉe Londono kaj Parizo. Poste li vizitis Turkujon. Dum la milito inter la Nordaj kaj Sudaj Amerikaj Ŝtatoj li akompanadis la armeon kiel kuracisto. Multe li vojaĝadis. Tiam, fariĝinte pastro, dum kelkaj jaroj li vivis kiel misiisto ĉe la Indanoj. Nun, maljunulo, li estas pastro de ligna preĝejo en ligna vilaĝo, kaj loĝadas en ligna domo kies la dormoĉambroj estas eniritaj, sen pero de trapasejo, rekte de la salonoj. Klera kaj bone edukita li estas respublikano; firme kredas ke ĉiuj homoj estas absolute egalaj; tute malestimas fierecon pro raso; kaj neniam forgesas, ke li devenas mem de tre bona kaj antikva familio.
Nature oni supozus, ke la domo de tia homo ne estus tute ordinara, kaj vere oni trovus en ĝi iom strangan miksaĵon. En mia dormoĉambro, ekzemple, la tolo estas belega, ĉiuj la negrandaj objektoj el la plej bona speco, tamen kiel lavtablo mi uzis keston--per blankaj kurtenetoj beligitan, puran, kaj al mi tute ĉarman; sed, funde, keston kiu antaŭe, mi supozas, entenis sapon. La pastro klarigas ke, kiam oni ŝanĝas ofte sian domon, granda meblaro estas tute sennecesa kaj eĉ foje malkonvena.
La pastredzino ridetas. "Venu kun mi," ŝi diras, "kaj rigardu mian provizejon. Neniam en Anglujo vi vidis ion similan"; kaj, min kondukinte en la ĝardenon, ŝi montras al mi lignan kovrilon.
Mi ĝin levas kaj vidas enfosita en la tero grandan kvadratan lignan keston, en kiu kuŝas, aŭ pendas de hokoj en la flankaĵoj alfiksitaj, diversaj manĝaĵoj. Tiajn kovrilojn oni okaze vidas en la Angla kamparo sur la buŝo de profunda puto.
"Ni ne havas kelojn," klarigas mia kondukantino, "kaj la vetero estas varmega. Ni ankaŭ devas ĉion gardi kontraŭ la atakoj de tiuj malgrandaj rabistoj, la blankaj formikoj, kiuj tuj kovrus per siaj korpetoj ian manĝaĵon, kiun oni estus lasinta en la domo. Eĉ per multaj kovertoj oni ne povas ion kaŝi de ili. Foje mi enfaldis kelkajn bulkegojn tiel preme en kovertoj ke mi pensis: 'Neeble estas ke eĉ la blankaj formikoj eniru tiun ĉi paketon.' Sed, ho, ve! Kiam mi ĝin malfaldis ĝi estis tute plenega je la malgrandaj turmentetoj."
Sed eĉ en Anglujo ni havas niajn malagrablaĵojn. Foje ĉe iom malfrua horo mi revenis loĝejon, kaj estante malsata serĉis mem la panon. Mi ĝin trovis en la manĝoĉambro sur flanktablo, kie estis lasinta ĝin la senzorgaj servistoj. Mi trovis sed mi ne manĝis! Eĉ nun mi sentas min vomema ree vidante tiun promenejon kaj paŝtejon de arego de grandegaj nigraj skaraboj. Ugh!!! Mi preferas la blankajn formikojn.
La pastrejo tute similas al multaj aliaj dometoj de tiu vilaĝo. Oni alvenas al ĝi de la vilaĝo sur ligna flankpromenejo de kiu ĝin apartigas kelkaj lignaj bariloj. Por eniri la ĝardenon oni malsupreniras malgrandan lignan ŝtupareton. La dometo, kiu havas nur unu etaĝon, staras ĝuste meze sur rektangula terpeco de du Ejkroj (=.81 da Hektaro) kaj ĉar ĝi estas altigita kelkajn futojn de la tero oni supreniras kelkajn aliajn ŝtupetojn por alveni al la balkono. Mi ĉiam pensadis ke estus granda plibonigo konstruigi kvazaŭ ponteton de la balkono al la flankpromenejo. La balkono etendiĝas la tutan longon de la antaŭa flanko de la dometo. Sur ĝin (la balkonon) rigardas la du salonoj kaj de ĝi la pordoj kondukas rekte en la salonojn. Alfiksitaj al la pordo-kadroj estas retpordoj tiajn kiajn mi jam priskribis.
Enirante la pli grandan salonon, kiu estas lumigita per tri fenestroj oni rimarkas ĉe la malantaŭa flanko du pordojn, kiuj kondukas rekte al dormoĉambroj. Ĉe la dekstra flanko alia pordo donas aliron al la alia salono de kiu oni eniras la trian dormoĉambron kaj la kuirejon. Pordo de la kuirejo kondukas al la malantaŭa terpeco kiu enhavas la belegan provizejon, kiun mi ĵus priskribis.
Tie oni ankaŭ trovas ĉevalejon kaj veturilejon sed ŝajnas al mi ke la pastro posedas ĉevalon nur por ĝin prunte doni al la anoj de sia preĝejo. Se li mem deziras veturadi eble li prunte prenos la ĉevalon de najbaro, laŭ maniero de la _Oxford'a_ subgradulo, kiu dezirante doni al mi tason da teo, ne povis trovi la tekruĉon. Li venigis la _Scout_ (serviston).
"Karolos, kie estas mia tekruĉo?"
"Sinjoro A. ĝin prunte prenis, Sinjoro."
"Bone; Sinjoro B. ĵus estas elirinta. Iru, kaj prunte prenu la lian."
Por havi agrablan okupon mi entreprenis dehaki unu el la arboj (restaĵoj de antaŭa arbaro) kiuj ankoraŭ troviĝas en la ĝardeno. Ili estis el speco _Katalpa_ arbo enlanda en la Ŝtatoj kaj Japonujo.
Mi ne min montris tre rapida laboranto.
Eble la pastro estis prava dirante ke oni ne kutime bezonas libron kaj seĝegon por dehaki arbon. Mi citis kontraŭ li la ekzemplon de kelkaj antikvaj lernejestroj kiuj kutimis antaŭ si starigi knabon, kaj ĉe la fino de ĉiu paragrafo de la libro kiun ili legadis doni al li grandan baton per vergo. Oni nur anstataŭigu por la vergo la hakilon, por la knabo la arbon kaj por la lernejestro min mem kaj oni tuj vidos kiel energie mi laboris.
Se mia metodo ne estas rapida, ĝi estas almenaŭ treege agrabla, sed la gajno al la _laboranto_ dependas ĉefe de la libro.
La pastredzino, kiam ŝi trovis ke mi estas infanamulo venigis, por min amuzi, multajn geinfanojn, kaj mi forlasos tiun ĉi memoraĵon kun bedaŭro, sentante tiel kiel se mi estis enmetinta en ĝian ingon violonon kies estas rompitaj la kordoj. Ha, se nur la arboj havus orelojn kiel ili amus la gajajn, klarajn, infanajn voĉojn kiuj tiel ofte sonadas inter iliaj malhelaj trunkoj!
Poste en Aŭstrio mi vidis ludon kiu memorigis al mi unu el tiuj, kiujn ludis la Amerikaj infanoj en tiu pastra ĝardeno.
Eble estos interese al la leganto noti la similaĵojn. Mi tial mallonge priskribos la ambaŭ.
La du ludoj estas:--(1). _Snake_ (la serpento)--Amerika. (2). _Kreis Ball_ (Pilko de Rondo)--Aŭstra.
(1). _Snake._--Krom unu (la kaptanto) ĉiuj la ludantoj sidas ringe kaj ĵetas unu al alia naztuketon. Tiu ĉi naztuketo _kune kun la kaptanto_ reprezentas la serpenton kaj la nomo _snake_ signifas aŭ la ludon, la kaptanton aŭ la naztuketon.
La kaptanto staras meze en la ringo kaj penas tuŝi per mano iun ludanton kiun suprensaltas la serpento (naztuketo) _ĉe la momento_ kiam ĝi ankoraŭ iamaniere restas sur li. Tiu tuŝo eble reprezentas la mordeton de la serpento, kaj la ludanto mordetita fariĝas la nova kaptanto.
Sed ĉar serpento ne povas mordeti personon kiun ĝi ne tuŝas, kaj ĉar la _snake_ (naztuketo) estas tre rapide saltigita plej ofte kiam la mano tuŝas la korpon, la serpento estas ĵus forsaltinta al alia ludanto. Kaj la kaptanto malsukcesas.
Kiam li forsaltigas ĝin ĉiu ludanto ekkrias _snake_: kaj oni povas bone supozi ke la ludo ne estas tute senbrua.
Tiu ĉi estas _infana_ ludo, sed la Aŭstraj ludantoj estis plenkreskuloj.
Tie ĉi ili _staris_ ringe kaj anstataŭ naztuketo ĵetadis unu al alia grandan ledan pilkon kiu havis ledrimenon por faciligi la ĵetadon. La kaptanto ne penas tuŝi la ludanton sed la pilkon kaj, kiam li sukcesas, li kiu laste ĝin ĵetis fariĝas kaptanto.
Funde la du ludoj estas tute samaj, tamen la lokoj kie mi ilin vidis estas apartaj pli ol kvin mil mejloj.
Multon mi povus skribi pri tiu pastrejo sed mi memoras kiamaniere gazeto foje priskribis feston kaj mi haltigas la plumon.
"La procesio," diris la gazeto, "estis tre bela kaj pli ol du mejlojn je longo, tiel kiel estis ankaŭ la parolado de la ĉefa parolisto."
Eĉ en parolado tia longo estas nepardonebla.
BALO DE LA ENMASKIGITOJ.
Originalo de Jane Heatly, tradukita de D. H. Lambert, B.A. (9660).
Anatolo certe estis ĉarma individuo. Li portis veston el densa mallume-griza pelto miksita kun bruno, helajn ruzajn okuletojn, kaj mienon tiel bonaniman, ke estis neeble timiĝi pri li.
Eble vi pensus, ke li estas manĝemeta, ĉar, por diri veron, li estus ien irinta kaj ion ajn farinta pro tranĉaĵo da pano kaj mielo!
Laŭ tiu ĉi priskribo mi estas certa, ke vi estos diveninta, ke Anatolo estis urso. Jes, Anatolo estis urso, kaj tiam, kiam la nuna rakonteto malfermiĝas, li estis la ĉefa aktoro el vojaĝanta bestaro, kiu foje haltis en Franca urbeto havanta nomon tre longan, pri kiu ne estas necese, ke ni rompu la kapon.
Sed, krom sia vidindeco, Anatolo estis vera klerulo. Li povis danci ĝigon (speco da kampara danco) kiel eble plej gracie--tio estas, laŭ urso! Kiam li tagmanĝis havante buŝ-tukon ligitan sub la mentono kaj trinkis unuglute botel-plenon da vino, la ravo de la vidantaro iĝis senfina.
Kelkafoje okazis, ke Anatolo foriris el sia kaĝo por promeneti memstare; unufoje li sin trovis sur la ĉefstrato de tiu ĉi speciala urbeto antaŭ domo brile lumigata, kaj el kiu eliris sonoj da muziko kaj dancado.
Ĝi apartenis al la Urbestro, kiu estis donanta Balon de Enmaskigitoj.
Nu, aŭdante la danc-muzikon, Anatolo sentis sin klinema ankaŭ ekdanci.
Li ĉiam kutimis danci ĉiufoje kiam li aŭdis muzikilojn.
Kun mieno serioza li supreniris la peronon, la pordegoj subite malfermiĝis, kaj Lia Ursa Moŝto eniris!
Nu, ĉiuj sciis, ke S-ro Ripaton, amiko de la Urbestro, estas ĉeestonta ĉe la balo enmaskigite kiel urso.
Estis ja intencite, ke ĝi estu la precipa vespera altiro, kaj alia amiko de la Urbestro volonte proponis preni sur sin la rolon de Urso-gardisto.
Okazis, ke tiu ĉi amiko estis neatendite malhelpata apudesti, sed li promesis sendi unu kiel anstataŭulo, kiu tamen povas alveni nur malfrue.
Tial, kiam Anatolo marŝis en la ĉambregon, la tuta ĉeestantaro unuvoĉe ekkriis:--"Jen estas S-ro Ripaton, kia bonega urso li fariĝis! Ĉu iam vidiĝis io, tiel perfekte farita!"
Sinjorino la Urbestrino alproksimiĝante donis al li koran manpremon, kaj afable demandis pri lia edzino!
Sed al komplimentoj kaj demandoj Anatolo egale respondis per profundaj blekoj, kiuj ridigis laŭtege ĉiujn. Neniam antaŭe oni ludis tiel admirinde la rolon de urso!
Oni proponis poste konduki Sinjoron Urson en manĝo-ĉambron. Tuj kiam li englutis plad-plenon da kukoj kaj botel-plenon da vino _senhalte_, la mirego de liaj admirantoj estis senlima.
Dume, alvenis S-ro Ripaton mem!
Li tre surpriziĝis trovante alian urson jam alveninta. "Tiu ĉi," li diris, "devas esti mia malnova konatulo Pierre. Li intencis antaŭiri min, ĉu vere? Neniu tamen povas ne ekvidi, ke li ne havas la plej malproksiman ideon kiel ursiĝi. Per mia honoro, mi neniam vidis ion malpli simila al urso! Nu, ne grave; mi regalos lin per leciono, kiun li ne estas forgesonta!"
Li alpaŝis al Anatolo, kiu lin salutis per amika bleko. S-ro Ripaton reblekis responde tiel nature, ke estis neeble decidi, kiu el la du plej bone ursiĝis, kaj tiam vizaĝo kontraŭ vizaĝo, ili komencis danci.
La vero min dirigas, ke tion farante Anatolo ne plene trafis sian celon. Liaj paŝoj ne estis nepre tiel firmaj, kiel ili devus esti. Efektive, la botelpleno da vino igis kompatindan Anatolon tiel dormema, ke, post malmulte da minutoj, li ĉesis danci, kaj forŝanceliĝis en kojnon, kie oni baldaŭ aŭdis lin laŭte ronkantan.
Je tiu ĉi mem momento S-ro Barbichon, la posedanto de la bestaro, eniris, alveninte por serĉi Anatolon.
"Ha," pensis la Urbestro, "jen estas la persono, kiu estas aktonta kiel urso-gardisto, anstataŭ mia kara amiko." Li laŭe mallaŭte diris en la orelon al S-ro Ripaton, ke la kvazaŭa urso-gardisto ĉeestas, kaj ke li faru ĉion, kion la gardisto ordonos, ĉar tio tre pligrandigos la komunan amuzon.
Grandegan buŝumon kun ĉeno alligita oni rapide surmetis al S-ro Ripaton, kaj lin triumfe kondukinte tra la balsalono, lin malsuprenirigis sur la straton.
"Kien en la mondo li min forkondukos?" pensis kompatinda S-ro Ripaton; sed li ne kuraĝis diri parolon pro la timo, ke oni lin faru ridindaĵo sur la strato, pri kio li certe ne antaŭkalkulis.
Kun mirego kaj teruro li subite sin trovis enŝovita en feran kaĝon, kies elirejon oni tuj ŝlosis kaj baris.
Ĝi estis preskaŭ malluma, kaj tra la krepusko aŭdiĝis la sonoj de malĝojigaj muĝadoj! Iom post iom liaj okuloj ekkutimiĝis al la mallumo kaj li sciiĝis, ke li estas en kaĝo de sovaĝaj bestoj! En unu angulo kuŝis Leono, maljuna kaj sendenta--sed vera leono! en alia Lupo--malsovaĝa kaj humila, tamen--vera lupo!
S-ro Ripaton ne povis plu ĝin elporti. Kriegante terure li deĵetis la urs-maskon, kaj malkovris sin al la miregigata gardisto, kiu kuris returnen al la kaĝo, pro lia kriego, tial ke S-ro Ripaton, la amiko de la Urbestro, estis leĝulo la plej honorinda en la urbeto.
"Sed kie," demandis la malfeliĉa gardisto, ellasante S-ron Ripaton, kun multaj esprimoj de bedaŭro kaj malĝojo, "kie estas mia urso? Kie estas Anatolo?"
"Via urso," rediris S-ro Ripaton, "Anatolo! Ha! mi nun komprenas, Anatolo do estas la dua!"
LA LEONO KAJ LA KULO.
Tradukita de A. Motteau.
"For de ĉi tie, elpuraĵ' de l' tero, "Insekta mizerero!" Leono tiel al la kulo diris. Ĉi tiu kontraŭstaris la bestegon, Kaj tuj ĝi fiereme militiris: "Ĉu pensas vi ke timas mi sonegon "De brua kvarpieda blekegulo? "Titolo reĝa taŭgas ne por kulo! "Ol vi pli dika eĉ la bovo estas, "Kaj ĝia paco kun mi tute restas." Dirinte tion, kulo trumpetadis, Leonon ĉirkaŭflugis kaj pikadis Ĉi tie, kaj tie, Kaj ie, kaj ĉie! ...
Blekege nun la forta besto ŝaŭmas ... Je timo, ĝin vidante, homoj tremas! Kaj tia humileg' de grandegulo Elvenas nur el la mizera kulo. Nek dento, nek ungego kapti povas L' insekton malamikan. Leonon la fortikan La kulo fine batas, kaj nun blovas Trumpete ĝian gloron. Ne longe tamen daŭras la vantaĵo: Ĝi zume flugas ĝis araneaĵo, Kaj tie kulo trovas ne honoron Sed lastan horon.
EKSTERDOMA INSTRUADO.
Artikolo el "The Sunday Chronicle," tradukita kun permeso de la Redakcio de Thos. Hoskison, Esperantisto 7312.
Estis tempo en la historio de tiu ĉi nacio (Anglujo) kiam, pro la manko de sistemo de deviga edukiteco, malmulte, tre malmulte da junuloj estis instruitaj en la malŝatata librolernado, kaj ilia instruado estis rektigata al la ĉefaj artoj kiel tiuj tiam estis komprenitaj. Poste alvenas tempo kiam infanoj estis sendataj al lernejoj, kaj instruataj preskaŭ tute el libroj; kaj en tiu tempo la longeco de la rivero Ganges, la alteco de Monto Everest kaj la nombro de la loĝantaro de la urbo Meksiko estis juĝataj faktojn pli urĝe gravajn ol ĝusta kompreno de la leĝoj de la naturo, nune ni reiras kaj plektas la metodojn pasintajn kune kun la lasta sistemo. La ĝardenlernejo estas la fasono de la nuntempo.
Ĝi estas antikva, tre antikva ideo. Antaŭ du mil kvincento da jaroj Persaj knaboj estis instruataj en la elementaĵoj de terkulturado kaj de ĝardenkulturado en ĝardenlernejoj. Sed ĝi ne devige estus malŝatata pro sia antikveco, kaj estas profitoj en ĝia moderna aplikado kiuj ĝin taŭgigas je akcepto kaj etendado. Antaŭ dek aŭ dekdu jaroj la Surrey County Council (Surreja Graflanda Estraro) komencis kiel pioniroj en la antaŭenigo de tiu ĉi plej interesa projekto. Ili decidis "instrui knabojn pri la principoj kaj praktikado de la sukcesa kulturado de dometa-ĝardeno aŭ 'allotment.'"
Oni sentis ke tia edukiteco estus tre utila en lokoj kie urbaj distriktoj kaj la kamparo apudiĝas, kaj ke, kiel ĝi estas edukiga kaj praktika kaj elkondukas kapablaĵojn de observado, ĝi kapabligus multajn knabojn por kampara vivado kiuj alie migrus al urboj nehavante la ecojn necesajn por laboro tie. La elementa edukada sistemo ŝajne forlogis knabojn for de praktika kontakto kun la tero ĝis kiam ili fariĝis tro maljunaj kaj, kvankam ne estis esperate aŭ dezirate ke ĉiu lernanto, tiel instruita, fariĝus lerta kaj metiista ĝardenisto, estis juĝate ke donante al knaboj intereson en kamparaj okupaĵoj, ĝi ne nur elkondukus iliajn kapablaĵojn sed ilin dotus per novaj rimedoj; kaj helpus al ili pligrandigi la fruktodonecon de la tero. S-ro Wright, bone konata ĝardenkulturisto, kiu estis elektita kiel la ĉefinstruisto por ĝardenkulturo de la estraro, prenis sur sin la aferon, kaj terpeco, taŭga por la celo, estis akirita kaj disdividita en malgrandaj ĝardenoj. Estas nune pli ol 300 da tiaj ĝardenoj en la graflando, kaj ili estas kulturataj, sub observado, de knaboj kiuj iras lernejon tage aŭ vespere. La iloj estas provizataj de la estraro, kaj malgranda parto de ĉiu terpeco kiu mezuras 30 futojn × 9 futoj estas rezervita por floroj. La rikolto apartenas al la kulturistoj mem, kaj la knaboj montris tian intereson en la laboro ke efektive rimarkindaj rezultatoj estis atingitaj.
En urbo Hale la tero kiu estis luata estis ŝtonetaĵa bedo, kaj estis unue netaŭga por la celo. Sed la leciono estis tute pli fortiga tial ke ĝi montris tion kio povus esti farata en la plej malfavoraj cirkonstancoj, alpreninte la pravajn metodojn. En la unua jaro la ĝardenoj produktis rikoltojn valorajn ĉirkaŭ po 4s. 8d. ĉiu kio montris perdon ĉe la elspezo por materialoj po £2 13s. 4d. la _acre_ (unu ejkro = 40.46 hektaro); sed kun tempo la frukto doneco de la tero kaj la lerteco de la kulturistoj pligrandiĝis kaj nun ĝenerala taksado po 10s. ĉiu ĝardeno montriĝas aŭ gajno super elspezo po £40 la ejkro, plimultigo de 113%. Kelke da ĝardenoj efektive montras profiton de 13s. 4d. aŭ gajnon po £64 la ejkro. La plej bonaj ĝardenoj montras profiton po £80 la ejkro, la elspezo estante po £40 kaj la enspezo po £120 la ejkro. La knaboj gajnis multon je ĝenerala scio, je observado, je praktika lerteco, kaj tiel la progreso de teoria edukado pli faciliĝis.
Multaj aliaj graflandaj estraroj sekvis la saman planon kaj estas nune granda nombro da ĝardenlernejoj kiuj simile estas sukcesaj. Ĝardenkulturado estas nun rimarkinda fako de edukado en "truant"[114] kaj "industrial"[114] lernejoj ĉar ĝi inklinigas al praktikeco la spiritojn de la knaboj multe da kiuj migras al Kanado kie ili progresadas tre bone. La Amerikanoj frue rekonis la valoron de tiu ĉi sistemo, kaj en la Unuigitaj Ŝtatoj estis multaj ĝardenlernejoj. La sistemo ja fariĝis fiksa fako de Amerika instruado kaj estas ĝenerale kredate ke la edukada valoro de tia instruado estas tre granda. Dum la ĝardena instruado la knaboj ankaŭ akiras scion pri tiaj objektoj kiel mensuracio, desegnado, librotenado, meteorologio kaj komercaj metodoj.
La unua ĝardenlernejo en Ameriko komenciĝis en Boston antaŭ dekkvin jaroj kaj ĝi unue celis altiri la infanojn al la kulturado de sovaĝaj floroj. Poste aldoniĝis granda ĝardeno por legomoj kaj nune en Boston estas dekses tiaj institucioj.
En New York la sistemo komenciĝis sur peco da senkultura tero uzata por forĵetado de rubo, k.t.p. Ĝi estas kovrita per ĉifonoj, pecetoj ĉiu specaj kaj rompitaj boteloj, sed tamen sinjorino alkondukis al ĝi nombron da infanoj kiuj formovis la forĵetaĵon. La urbaj laboristoj alprenis al si la ideon kaj plugis kaj erpis la terpecon. Poste palisaro estis konstruita ĉirkaŭ ĝi. Aleoj estis faritaj kaj ĝardenoj estis desegnitaj. Semoj estis ricevitaj kaj ĝardenisto instruis dudekkvin infanojn kiel ili devus komenci. La rezultato estis baldaŭ vidata, kaj la ideo fariĝis tiel populara en New York kiel en Boston. La _Philadelphia Vacant Lots Cultivation Association_ (Filadelfia Asocio por la Kulturado de senkulturaj terpecoj) sekvas la saman vojon, ĉiu infano kulturante unu pecon kaj ĉiuj kune kulturante komunan ĝardenon. Hejmo por knabinoj tie havas sian ĝardenon kaj sepdek knabinoj havante de ses ĝis dekses jarojn elprenis el ĝi rikoltojn valorajn £1,600 je elspezo de £832 montrante profiton de £776 por la hejmo. La sistemo estas subtenata pro la grandega nombro da neskribitaj lecionoj je kiuj la lernantoj estas instruitaj, ĉar kiel la Amerikanoj diras: "Naturo paroladas."
Germanujo ankaŭ sekvas la saman vojon. Lastan jaron la Berlina estraro decidis fondi tagan lernejon en la abia arbaro apud Charlottenburg; sur la ĉirkaŭaĵo de la urbo. Sido estis pretigita kaj la faligitaj arboj fariĝis lignaĵo por la konstruaĵoj kaj la meblaĵoj de la lernejo.
Poste 150 geknaboj de la urboj estis kondukataj al ĝi el la popolaj lernejoj. Post la matenmanĝo du horoj da instruado laŭ la kutimaj reguloj komencas la taga laboro. Tiam dum du horoj la gejunuloj vagas en la arbaretoj la instruistoj dume sciigas ilin per komentario pri la objektoj vidataj, per paroladetoj pri natura historio, pri la kutimoj kaj la uzadoj de insektoj, birdoj kaj aliaj vivantaj objektoj, pri la kreskado de arboj kaj kreskaĵoj kaj iliaj roloj en la servo al la mondo. Sed la ideo unue estas alprenita por venigi iom da pli dolĉaj influoj en la vivadon de tiuj ĉi urbaj infanoj, por plibonigi ilin fizike kaj spirite, kaj por vivigi ilin inter ĉirkaŭaĵoj ne kutimaj.
"Avina leĝfarado" ni aŭdos, sed kredeble la lecionoj kiujn ellernas la gejunuloj estos pli profitaj al ili en plimatura aĝo ol scio de la longeco de la rivero Rhein kaj de la jaro kiam mortis Nero. La sistemo estis tute sukcesplena kaj ĝi disvastiĝos.
PIEDNOTO:
[114] Al tiuj lernejoj oni sendas la malobeemajn kaj malbonajn geknabojn.
HUNDAJ RIMARKOJ PRI LA DOMSERVISTA PROBLEMO.
Originale verkita de Clarence Bicknell.
Ke la riĉuloj plendas, mi tre ofte aŭdis, Servistojn kontentigajn ne trovinte; Sed mi, nur hundo kaj malriĉa, ĉiam laŭdis La miajn, ilin ĝis nun ne ŝanĝinte.
De mia hundeteco tri mi havis ĉiam, Sinjoron, kun edzino kaj filino; Fidele ili min servadis, kaj neniam Mi plendis pri kondut' aŭ disciplino.
Unue la filino, per invito, Kun mi ludadis, kombis mian felon, Min lavis, kaj vespere portis min al lito, Eĉ karesante sian hundanĝelon.
Ŝi, kiel bona servistin', pri mia sano Pensadis de mateno ĝis vespero; Ŝi donis al mi lakton kun buteropano, Kaj kelkafoje pecojn da sukero.
Mi posttagmeze la patrinon veturile Kondukis al la urbo aŭ butikoj, Kaj dum ŝi pensis pri aferoj, mi trankvile Dormadis aŭ blekadis kun amikoj.
Ŝi sin okupis pri la domo, pri manĝadoj, Aŭ pri leteroj, libroj, higieno; Sed mi amuzis min per belaj promenadoj, Kurante en la kampoj aŭ ĝardeno.
La viron ankaŭ mi ne volis sola lasi; "Nun venu al rivero, al herbejo." Mi ofte diris, "Kaptu fiŝojn, iru ĉasi, Alportu ion al la kuirejo."
Por mi biskviton, panon, havis li, aŭ oston, Kaj dum mi manĝis, trinkis aŭ baniĝis, Laboris li, kaj, ĉar mi portis nur la voston Sed li pafilon pezan, li laciĝis.
Sed nun estante dekdujara, kaj maljuna, Mi dormas je l' somero sub la fagoj, Aŭ kuŝas je l' aŭtuno ĉe florejo suna, Kaj ĉe la fajro dum la vintraj tagoj.
Sed mi memoras tre dankeme ĉiutage Ke bona estis mia hunda sorto; Servistojn mi fidelajn havis, eĉ senpage, Kaj ili min servados ĝis la morto.
PLUVO.
De Doroŝieviĉ, tradukita (el la Bulgara) de Penko Petrov (Jalta).
La ĉiela filo, lia nomo travivu la universon, imperiestro Li-O-A staris apud fenestro en sia porcelana palaco.
Li estis juna tial bona. Post la lukso kaj brilego li ne ĉesis pensi pri la malriĉuloj kaj malfeliĉuloj.
Estis pluvo. Larmaroj fluadis, ploradis la ĉielo, arboj kaj floroj faligadis larmojn post ĝi.
Enuo turmentadis la koron de la imperiestro kaj li ekkriis:
"Bedaŭrindaj tiuj, kiuj en pluvo ne havas eĉ ĉapon sur la kapo," kaj turniĝante al sia ĉambelano li diris:
"Mi volus scii kiom da tiaj malfeliĉuloj estas en mia Pekingo."
"Lumo de la suno!" diris, genufleksante kaj kapklinigante Tzung-Ĥi-Tzang, "Ĉu estas io neebla al la ordonantulo al la reĝoj? Eĉ antaŭ la suno malaperos, Vi scios, patro de la aŭroro, tion ĉi, kio estas kompleza al Vi."
Kaj la imperiestro ridetis bonkore, kaj Tzung-Ĥi-Tzang tuj iris, uzante sian tutan forton, ĉe ĉefministro San-Ĉu-San.
Li alvenis lacigspire kaj rapide, eĉ ne sukcesis fari ĉiujn respektojn, kiujn oni donas al ĉefministro.
"La ĝojo de la universo, nia plej afabla ordonanto (premiĝante, li parolis) estas en terura maltrankvileco.
Lin maltrakviligas tiuj ĉi, kiuj iras dum pluvo sen ĉapoj en nia Pekingo, kaj li deziras scii eĉ hodiaŭ, kioma estas ilia nombro!"
"Jes, ekzistas tiaj sentaŭguloj!" respondis San-Ĉu-San. Kaj li ordonis, ke oni alvokigu la urbestron Paj-Ĥi-Vo.
"Malbonaj novaĵoj de la palaco," diris li al ĵus enirinta Paj-Ĥi-Vo, kiu por esprimi atenton klinigis sian kapon. "La posedanto de nia vivo rimarkis malordon!"
"Kiel!" terure ekkriis Paj-Ĥi-Vo. "Ĉu jam ne estas apud la palaco la ĝardeno enombrigita, kiu ĉarmas Pekingon je la okuloj de la bogdiĥano?"
"Mi ne scias bone, kiel okazis tio ĉi," respondis San-Ĉu-San, "sed Lian Moŝton terure maltrankviligas la sentaŭguloj kiuj iradas dum pluvo sen ĉapoj. Li deziras scii eĉ hodiaŭ kiomaj estas ili en Pekingo. Vi ordonu!"
"Vi alvokigu, por ke venu ĉe mi, tuj, tiu ĉi maljuna hundo Ĥuar-Dzung!" kriadis post minuto Paj-Ĥi-Vo al siaj subuloj.
Kiam la estro de la urba patrolo, paliĝinta de teruro tremante falis inter liaj piedoj, la mandarino elfluigis sur li falakvon de malbenoj.
"Fripono, sentaŭgulo, malnobla perfidulo! Vi volas, ke ili dishaku nin ĉiuj kune kun vi, en pecoj!"
"Klarigu al mi la kaŭzon de via kolero"--parolis treminta de timo apud la piedoj de la mandarino, Ĥuar-Dzung--"por ke mi povu kompreni la konsolantajn vortojn, kiujn vi parolas al mi; alimaniere, mi timas, ke mi ne povos kompreni la lingvon de via saĝeco."
"Maljuna hundo, kiu devus gardadi ie porkan aron, sed ne la plej grandan urbon en la tuta mondo! La reĝo Ĥina mem estas rimarkinta, ke en la urbo ekzistas senordo--sur la stratoj vagas sentaŭguloj, kiuj eĉ dum pluvo ne havas ĉapon por ĝin meti sur kapo. Vesperon ankoraŭ vi sciigu min, kiom da tiaj sentaŭguloj estas en Pekingo!"
"Ĉio precize estos plenumita!" respondis Ĥuar-Dzung, ekbatinte sian frunton tri fojojn sur la plankon.
Post kelke da minutoj li murmuregis kaj frapadis per piedoj sur la kolektitaj policanoj.
"Brutoj el kiuj mi pendigos la duonon, por ke mi povu vivajn bruligi la ceterajn! Tiel vi observadas la urbon? Dum pluvtempo iuj sentaŭguloj estas irintaj sen ĉapoj! Ĉiuj estu elkaptitaj post horo (_la Ĥina horo = 40 minutoj_), alimaniere la diabloj vin prenos."
La policanoj iris plenumi la ordonon--dum unu horo sur la stratoj de Pekingo ekzistis efektiva ĉaso.
"Nu kaptu lin! Kaptu lin!" kriadis la policanoj, persekutante la homojn, kiuj nehavis ĉapojn.
Ili eltiris ilin sub la bariloj, sub la pordoj de la domoj, kien ili estis kaŝiĝintaj.
Post horo sen unu minuto, ĉiuj en Pekingo, kiuj ne havis ĉapojn sur siaj kapoj, staris en la korto de la malliberejo.
"Kiomaj ili estas?" demandis Ĥuar-Dzung.
"Dudek mil okcent sepdek unu!" respondis la policanoj, kliniĝante eĉ ĝis la tero.
"La mortigistoj tuj aperu!" ordonis Ĥuar-Dzung.
Kaj post duono da horo 20,871 senkapigitaj Ĥinoj kuŝadis en la korto de la malliberejo.
20,871 da kapoj estis metitaj sur ponardegoj kaj disportitaj el la urbo por saĝigado de la popolo.
Ĥuar-Dzung iris raportadi al Paj-Ĥi-Vo; Paj-Ĥi-Vo al San-Ĉu-San; kaj San-Ĉu-San sciigis al Tzung-Ĥi-Tzang.
Mallumiĝis. La pluvo ĉesis. Blovadis venteto, kiu disbalancigadis la arbojn, kaj la pluverojn, lumaj kiel rubenoj, faladis sur la bonodoraj floroj, kiuj fajeriĝis kaj bruliĝis, lumigitaj per la radioj de la malaperiĝanta suno.
Per brilego kaj bonodoro estis plena la reĝa ĝardeno. La filo de la ĉielo, Li-O-A, staris apud la fenestro en sia porcelana palaco kaj raviĝis de la mirinda vidaĵo.
Sed juna kaj bona, li eĉ en tiu ĉi minuto ne forgesis la malfeliĉulojn.
Ekokaze diris li, turniĝante al Tzung-Ĥi-Tzang:
"Vi volis sciigi min, kiom da anoj en Pekingo nehavas ĉapojn por kovri siajn kapojn dum pluvo."
"La deziro de la tutmonda posedanto estas plenumita per liaj servistoj!" respondis per malaltan riverencon Tzung-Ĥi-Tzang.
"Kiomaj ili estas? Nur diru al mi la veron!"
"En tuta Pekingo ekzistas jam ne unu Ĥino, kiu nehavas ion por kovri sian kapon dum pluvo. Mi ĵuras, ke mi diras la veron!"
Kaj Tzung-Ĥi-Tzang levis siajn manojn, kaj, klinigis sian kapon--signo de sankta ĵuro.
La vizaĝo de bogdiĥano lumiĝis per ĝoja, feliĉa rideto.
"Feliĉa urbo! feliĉa lando!" ekkriis li. "Kiel mi estas feliĉa, ke sub mia potenco tiel bone vivas la popolo."
La ĉiuj gepalacanoj, vidante ke la bogdiĥano ĝojas, ekĝojis kune.
Kaj San-Ĉu-San, Paj-Ĥi-Vo kaj Ĥuar-Dzung ricevis la ordenon "_La ora Drakono_" pro siaj patrujaj zorgoj al la popolo.
LA KONSCIENCO MALKURAĜIGAS ĈIUJN.
Originale verkita de F. A. Meigh.
Antaŭ pli ol cent jaroj, niaj landanoj estis tre superstiĉaj, kaj eĉ la loĝantoj en nia vilaĝeto timis, kiam oni parolis pri fantomoj.
Ned Saunterer, la heroo de tiu ĉi rakonto, loĝis en proksima urbo, kie antaŭe estis nur malmultaj domoj, sed kiu nuntempe estas grandega kaj prospera urbo.
Dum kelkaj jaroj Ned laboris ĉe porcelana fabrikejo, sed li preferis vivon pli libera. Li tial aĉetis fajencajn komercaĵojn kaj vendis ilin en proksimaj kvartaloj.
Tiu ĉi metio prosperis kaj li baldaŭ povis aĉeti azenon por porti la komercaĵon kamparen.
Multe da friponaĵo ekzistis dum la priskribata periodo, kaj ne estis eksterordinara okazo, kiam oni haltigis vojaĝantojn sur la vojo, kaj rabis ilin.
La leĝafako malofte sin intermetis pri tiaj aferoj kaj oni ofte decidis malpacojn per la "du pugnoj."
Por protekti sian komercaĵon kontraŭ tiuj ĉi ŝtelistoj, kiam li vojaĝis nokte, Ned alligis ĉenon al la kruro de la azeno, kaj ankaŭ surmetis sur ĝia kapo kovraĵon iom similan al du grandegaj kornoj. Tia estis la kredemo inter la vilaĝanoj pri supernaturaj estaĵoj ke, kiam oni aŭdis la tintadon de la ĉeno kaj vidis strangan nekonatan beston tra la mallumo oni ĝin kredis esti la diablo, kaj forkuris kiel eble plej rapide.
Nia vilaĝeto tiatempe konsistis el malmultaj unuopaj dometoj kaj unu preĝejo. Unu el tiuj ĉi dometoj enhavis, oni diris, fantomon, kaj neniu volis tie loĝi.
Post kelkaj monatoj du strangaj viroj alvenis, kaj, malgraŭ la fantomo, luis la dometon.
Ili tamen ne estis ŝatataj de la najbaroj, kaj oni ilin rigardis kiel suspektuloj. Ili posedis ĉevaleton kaj ŝarĝoveturileton, sed ŝajnis al ĉiu ke ili neniam uzis ĝin.
Tiatempe, ĉe multaj Anglaj vilaĝetoj, homoj ofte kontraŭleĝe elterigis la mortintojn el la preĝejkorto, kaj vendis la ostojn.
Al tiu ĉi metio apartenis la du viroj.
Unu mallumegan kaj ventegan nokton, ili eniris la preĝejkorton, kun la ĉevaleto, ŝarĝveturileto kaj fosiloj, kaj komencis malfermi unu el la tomboj.
Nia amiko Ned ankaŭ veturis frumatene al malproksima urbo kaj, revenante, li perdis la vojon. Post kelkaj horoj, li trovis sin apud nia vilaĝa preĝejo, kaj la azeno vagis al la preĝejkorto. Malgraŭ la ventego, la du homoj en la tombo jam ekaŭdis la supernaturan sonon de la ĉeno alligita al la kruro de la azeno, kaj unu el ili, subite suprenrigardinte, vidis tute apude ion, kion li kredis esti terura korna diablo.
Kun laŭta kriego la du viroj suprenrampis el la tombo, kaj rapide malaperis en la mallumo.
Kiam Ned komprenis kio okazis, li ĝojis pro sia bonŝanĉo, kaj, sen ia konsciencdubo, tuj posediĝis je la ĉevaleto kaj ŝarĝoveturileto, kaj uzis ilin por veturigi sian komercaĵon.
La du viroj neniam revenis por demandi siajn posedaĵojn, ĉar ili timis la leĝan punon, kiu atendas ĉiujn korpoŝtelistojn.
CONISTON KAJ GRASMERE.
Originale verkita de A. R. Lambert, tradukita de D. H. Lambert, B.A.
Kiel Grasmere rememorigas sian ligilon al la nomo de Gulielmo Wordsworth, tiel Coniston devas ĉiam prezenti al ni la figuraĵon de Johano Ruskin.
Pri tiu ĉi egale kun tiu ni ŝajne sentas nin incititaj per kvazaŭa sankta devo fari pilgrimadon por viziti la ĉirkaŭaĵojn, kaj vidi la lastan restejon de la fama samtempa pensinto kaj Kritikisto. Ĉar, kiel ajn vaste homaj opinioj diferencu pri la ideoj de Ruskin rilate al la vivo kaj la belartoj, povas esti nur unu juĝo pri la grandeco de lia animo kaj la pura kaj alta stilo de lia instruado. Trovante do Ruskin'an ekspozicion malfermita en Koniston dum la somermonatoj nia deziro viziti la lokon tie pligrandiĝis.
La vojo de Windermere al Coniston kuŝas inter la plej belegaj en _Laglando_. Post la rivertransirejo ni pasas sur la ĉefvojo tra la vilaĝo Sawrey kaj laŭlonge "Esthwaite Water" ĝis kiam ni atingas la antikvan vendejurbon Hawkshead. Tien ĉi alveninte inter strangaj maljunaj domoj kaj gastejetoj kun suprependantaj fruntanguloj, lozenĝformaj vitraĵoj kaj eluzitaj nerektaj peronoj oni povas facile ŝajnigi esti malantaŭenirinta kelkajn centjarojn.
La kortoj ankaŭ, malglate pavimitaj, la maljuna arkita enirejo trans kiu aperas, kvazaŭ enkadrita, pli da dometoj, gajigitaj per la hela kolorado de rampkreskaĵoj kaj nasturtiumoj nepre ĝojigas la arteman spiriton.
Tie ĉi almenaŭ sin trovas pejzaĝetoj de antikva Anglujo nedifektitaj de la nuntempa konstruarto.
Al la vojaĝanto de Hawkshead la lando prezentas vidiĝon belegan kaj majestan. La montoj "Weatherlam" Conistona "Old Man" kaj aliaj ekaperas ĝis kiam, elirante el la beleta arboflankigita parto de la vojo ni vidas antaŭ ni meze de ĝiaj belaĵoj Konistonan lagon; tiam preterpasinte la lagfontejon ni ricevas bonan vidaĵon de "Brantwood," kaj post ne longe ni eniras en la vilaĝeton Coniston. Vizitinte la tombejon de Ruskin kiu nun entenas belan monumenton, ni daŭrigas nian vojon ĝis la Institute, kie troviĝas la muzeo. Tiuj kiuj ankoraŭ ne vidis la Sheffield'an muzeon devas impresiĝi en tiu ĉi ekspozicio per profunda sento pri la artistaj povoj de Ruskin. La delikateco kiun li montras prezentante montpejzaĝaron, la poetsento, belformeco kaj perfekta desegnolerteco kiujn li vidigas per siaj skizoj en Venezio kaj ĉie en Italujo konigas al ni supermezuran talenton. La kolekto, laŭtempe ordigite, formas kiel la antaŭparolo de la katalogo nin sciigas "pentritan vivrakonton per si," ĉar la antaŭaj skizoj prezentas malmulte pli ol konturojn, dum kelke da la antaŭnelongaj desegnaĵoj tie ĉi ekspoziciitaj helpis ilustri liajn librojn "_Modernaj Pentristoj_," "_Ŝtonoj Veneziaj_," k.c.
Liaj detalpentraĵoj de foliaro kaj inkplumverkitaj skizetoj estas mirindaj kaj unu desegnaĵo de senvivaj objektoj, ekzemple, inkujo, sorbpaperujo, k.t.p., ne forgesante tiun de Aŭstrala opalo, klarigas kun kioma brileco li sukcesis kolorigi.
Estas du portretoj de Ruskin faritaj de B. W. Richmond, R.A., unu kiel junulo tre belvizaĝa, la alia kiel mezaĝa viro, ankaŭ unu pentrita de Arthur Severn ne longe antaŭ la morto de Ruskin, kaj unu verkita de Collingwood, figurante la Profesoron en lia Kabineto ĉe Brantwood. Belaj ekzempleroj de la verkoj de la antikvaj estroj pendas je la malproksima parto de la ĉambreto, tri originale de Turner, unu el kiuj liaj amikoj donacis al Ruskin ĵus resaniĝintan post severa malsano.
Ĉu multaj samtempuloj legas Wordsworth, mi volus scii t.e., multe da la publikaro? Mi kredas ke ne; tamen tion kion Ruskin elfaris pro arto oni povas vere diri ke Wordsworth efektivigis por ke oni ellernu kaj poete komprenigu Naturon tra ĉiuj ŝiaj kapricaj fazoj. Kie oni povas elserĉi poemojn pli perfektajn, kaj la versoj verkitaj apud Tintern Abbey Naturspiriton mem elspiras.
Je tiu ĉi centjaro kun ĝiaj novaj ideoj kaj movadoj kaj pli vastaj celoj ni ofte emas forgesi tion, kion ni ŝuldas al la grandaj forpasintaj geniuloj, sed kiom ajn ni cedu pli aŭ malpli al la nuna mondspirito ni vidigas tamen kiom ni altestimas tiajn animojn vizitante la scenojn kiujn nia rememorigo pri ili sanktigas.
La plej belan vidaĵon de la lago de Grasmere oni ricevas de la supro de Dunmail Raise. Ĉirkaŭite de altaj montoj ĝi prezentas pentraĵon je trankvila ripozplena beleco preskaŭ nesuperebla, kaj certe nenia imagebla loko pli taŭgus por la loĝejo de poeto. Malrapide malsuprenirante oni sentas ĉie la spiriton de la fama poetfilozofo. Multe da liaj plej belaj poemoj estas skribitaj ĉe Grasmere, kaj baldaŭ post kiam li ekloĝis tie oni publikigis la duan volumon da la Liraj Baladoj el kiuj eble la plej bone konata estas la altega "_Odo pri Senmorteco_."
Tiu ensorĉa poemo "_La antikva Maristo_" partoprenis al la "Baladoj." Coleridge kaj Wordsworth interkonsentis kunlabori serion da poemoj samtempe eldonotaj. "Rimarkinda viro, havante grandajn grizajn okulojn" kiel la poeto priskribas Coleridge--ja, li kun sia vagidea filo kaj De Quincey tiom rememorigas al ni Laglandon kiom Wordsworth mem.
Nenian pli laŭidean loketon por poeta lastripozejo oni povas bone pripensi ol la preĝejkorton ĉe Grasmere. La rivero Rothay murmuras apude kaj tie ĉi la simplaj rektaj ŝtonoj kiuj konatigas la tombejon de la poeto kaj de aliaj liaj parencoj nin impresas pli forte ol monumentoj pli imponaj.
Jen enteriĝis ankaŭ Hartley Coleridge; en la ĥorejo de la preĝejeto vidiĝas medaliono enhavante kapon de Wordsworth supreskribita de la verkinto de la "_Jaro Kristana_"; "Dove Cottage" poste nin interesas, kie la junaj geedzoj pasigis sesjaran feliĉon. Ĝi estas tute kampara dometo, havante lozenĝformajn vitrojn kaj alkovojn kun benkoj kaj mallumaj enkadritaj muroj; ĝi elrigardas same kiel kiam Wordsworth tie loĝadis sed nuntempe oni ĝin rizervas nur pro vizitantaj. Multaj antikvaj gravuraĵoj pendas de la muroj konsistante el portretaj de la edzino de la poeto, de lia filino Doro Quillinan kaj lia fratino Doroteo, kaj en supraĉambro estas kelkaj figuraĵoj de Wordsworth kiam junulo kaj kiam maturaĝa viro.
En apuda ĉambro estas portretoj de Coleridge, lia filo Hartley, Matthew Arnold, De Quincey kaj aliaj. Al tiu ĉi parto da la domo aliĝis la ĉambro por servi kiel Wordsworth'a muzeo, sed nune ĝi estas en komenciĝa stato.
La posta ĝardeno estis formata de la poeto, kaj suprenirante per kelkaj turniĝadantaj ŝtupoj oni atingas ĉarman laŭbon, de kiu oni havas belegan vidaĵon de la lago kaj la monto "Silver How"; tie ĉi neinterrompite li povis senvorte interkomuniĝi kun Naturo.
"Rydal Mount," malproksima tri mejlojn de Grasmere, la hejmo de la poeto dum la lastaj tridek-sep jaroj de lia vivo sendube estas pli bonkonata, kaj la pejzaĝaro estas egale bela. Sed laŭ mia pensado estas speciala altiro al tiu ĉi humila dometo okupata de la juna poeto antaŭ lia genio estis akirinta la ĝeneralan rekoniĝon kiun li meritis. Enirante en Rydal post la ĉirkaŭiro de "Loughrigg Fell" kun "Fairfield" pleno videbla oni preterpasas la kamparejon de D-ro Arnold, "Fox How," "Fox Ghill" la domon de la mortinto Sinjoro W. E. Forster, kaj "Loughrigg Holme," kie vivis Doro Quillinan kun sia edzo, kaj kie post ilia morto, ŝiaj du filinoj Rothay kaj Jemimo Quillinan vivis kaj mortis. Nenio povas superi la belecon de la ĉitiea pejzaĝaro simila je parko, kiel la vojo turniĝadas laŭlonge la rivero Rothay ĝis kie oni trafas la ĉefvojon kaj trovas sin kontraŭ "Rydal Hall" la kamppalaco de la Le Flemings.
Multaj kapablaj verkintoj temigis la neordinaran belecon kaj ĉarmecon de Laglando, kaj malmultaj el tiuj kiuj vizitis tiun naturdotan landon ne volonte revizitus regionon tiel pentrindan, al ni karigitan kaj sanktigitan per ĝiaj literaturaj memoroj.
Tiuj ĉi vere kune kun la imponeco de ĝia scenaro devas je eterne interesigi nian Anglan Laglandon al ĉiuj kiuj estimas je ilia vera valoro la grandajn forpasintajn animojn.
INFLEXIBLE.
Out of the night that covers me, Black as the pit from pole to pole, I thank whatever gods may be For my unconquerable soul.
In the fell clutch of circumstance I have not winced nor cried aloud: Under the bludgeonings of chance My head is bloody, but unbowed.
Beyond this place of wrath and tears Looms but the horror of the shade, And yet the menace of the years Finds and shall find me unafraid.
It matters not how strait the gate, How charged with punishments the scroll, I am the master of my fate, I am the captain of my soul.
W. E. Henley.
NEVENKEBLA.
El min kovranta nokto, nigra ĉie De unu lim' polusa ĝis alia, Mi dankas kiajn diojn estu tie, Pro la animo nevenkebla mia.
Ĉe prem' fatala de okaz' perforta Mi ne tremetis, ankaŭ ne kriadis; Ĉe la bategoj de malbono sorta Vunditan kapon rekte mi tenadis.
Post la koler' kaj larmoj de la tero, Terura ia ombro nur aperas; Kaj tamen la minacoj de mistero Min ne timigas, nek mi malesperas.
Do kiel ajn la leĝ' severa estas, Aŭ kiel puna la skribaĵo sia, De mia sorto mi la mastro restas, La kapitano de l' animo mia.
_Tradukita de_ Ben Elmy.
EL "KORBO DE PENSOJ."
De Ant. Gr. Rubinŝtein,[115] tradukitaj de Vs. Lojko (St. Petersburg).
En muziko nenion oni povas _argumenti_: nek belecon, nek malbelecon. Se iu dirus: la naŭa simfonio de Beethoven estas abomena muziko, oni povas nur turni al li dorson, sed argumenti, ke li diras sensencaĵon--estas neeble. Grandan signifon havas muzika kaj estetika klereco, disvolvanta kapablon diferencigadi en muziko belan de malbela, sed signifo de klereco ankaŭ estas limigita, ĉar subjektiva sento ĉiam ludas tie ĉi grandegan rolon. En tio ĉi muziko havas komunajn trajtojn kun religio: _argumenti_, ke ekzistas Dio, ankaŭ estas neeble. Feliĉaj en ambaŭ okazoj estas tiuj, kiuj prave sentas.
* * *
Arto estas Evo, proponanta pomon al artisto. Kiu ekprovis tiun ĉi acidan pomon, tiu perdas paradizon de anima paco kaj kontenteco. Kaj kulpa en ĉio estas sukceso--tiu ĉi malica serpento.
* * *
Artisto, precipe artisto-kreanto, bezonas esti konfesita. Ne estas devige, ke tiu ĉi konfeso estu universala; estas sufiĉe, se ĝi eliras de negranda rondeto, eĉ nur de du-tri aldonituloj. En alia okazo kreema spirito estas dismordetata per maldolĉeco de dubo pri siaj propraj fortoj.
* * *
Por la publiko la vivo estas serioza fenomeno, la arto--amuzo; por la artisto--male.
* * *
Mi mem al mi ŝajnas treege nelogika: en vivo--respublikano kaj radikalulo, en arto--konservativulo kaj despoto.
* * *
Al mi ne unufoje venadis en kapon ideo verki muzikaĵon sub titolo "Amo--temo kun variacioj," sed mi ĝis nun ne plenumis tiun ĉi ideon. En pasintaj jaroj mi facile prosperadis verki temon, sed mankis necesaj sciaĵoj por variacioj, nun do al mi estas facile verki variaciojn, sed ne estas jam fortoj por temo.
* * *
Por muzika verkisto, kiun nun oni ne deziras koni, restas nur konsolo en espero, ke--povas esti--ankaŭ en regiono de muziko oni sin prenos iam je arĥeologiaj disfosoj.
* * *
En sentenco "Se juneco scius, se maljuneco povus" estas la "alfa" kaj la "omega" de la tuta filozofio de la vivo.
* * *
Nur sanaj homoj povas esti ateistoj. Malsanuloj, suferantoj, povas, kompreneble, por kelka tempo ekdubi je Kreinto, sed ne malkonfesi lin. Espero nutras ilian kredon, kredo--esperon.
* * *
Junulo--pesimisto, laciĝinta vivi, estas inda je rido kaj mallaŭdo: ja li ne havis eĉ tempon por ekkoni la mondon kaj la vivon de ĉiuj flankoj; sed maljunulo, restinta viveĝoja optimisto, ŝajnas al mi ankaŭ stranga kaj negranda: ĉe li ja estis sufiĉa tempo por ekkoni la mondon kaj la vivon de ĉiuj flankoj.
* * *
Se homo devenas de simio, restas demando, ĉu atingis li nun, fine, fizikan limon aŭ ĉu li estas kapabla pliperfektiĝadi kaj plu. Se estas vera tio ĉi lasta, ĉu oni ne povas konsenti, ke en estonto homo fariĝos eĉ anĝelo!
* * *
Sola vorto, kiu en la Angla lingvo ĉiam komenciĝas de granda litero, estas--I, "mi." Kiel bonege karakterizas tio ĉi la karakteron de Anglo!
* * *
Eminentaj personoj malofte gajnas ĉe proksima persona konatiĝo kun ili.
* * *
Neprava estas tiu, kiu diras, ke oni devas decidiĝi je edziĝo nur post tiam, kiam ambaŭ gepartoprenantoj tute ekkonis unu la alian. Oni povas esti fianĉo kaj fianĉino dum longaj jaroj, sed tute ekkoni unu la alian oni povas nur post la unua monato de edza vivo.
* * *
Pipro kaj salo aldonas gustecon al nutraĵo, batalado al vivo.
* * *
Se vi volas, ke vin oni bone akceptadu ie, venadu tien pli malofte.
* * *
Trufoj estas terpomoj de riĉuloj, terpomoj estas trufoj de malriĉuloj.
* * *
"Ekstremaĵoj sin tuŝas"--estas ebla, tial, ankaŭ ligo inter Rusujo kaj Francujo.
* * *
Plej granda feliĉo, kiu estas donita al homoj, estas lumo de suno. Ho, lumo de la suno! Eĉ strange estas, ke homoj, vivantaj sub blua suna ĉielo, havas tiujn samajn politikajn kaj socialajn malkontentojn, kiel tiuj, kiuj estas aljuĝitaj vivi sub nuba ĉielo kaj nebuloj.
PIEDNOTO:
[115] Granda Rusa muzika verkisto kaj virtuozo, aŭtoro de bela opero "Demono," kies temo estas prenita el glora poemo "Demono" de M. Lermontov.
SINGLE COPIES PRICE FOURPENCE NET.
19. (Vol. II., No. 5.)
Majo, 1905.
THE ESPERANTIST
La Esperanta Gazeto por la Propagando de la Internacia Lingvo.
ANNUAL SUBSCRIPTION: 3/- (4 francs; 1-1/2 roubles; 75 cents).
Wholesale Agents: 41, Outer Temple, London, W.C.
All Communications should be sent to THE EDITOR, 67, Kensington Gardens Square, London, W.
CONTENTS. Page Voice from the Himalayas (Anando) 65 A Sanskrit Legend (A. Randall and L. K. Venner) 66 The Smith (a Song by Mme. Reddet) 67 Another Cat's Nest (Jem Ross Archibald) 67 To-Morrow (Poem by A. Motteau) 68 In Life's Presence (----ko) 68 Conscience, from Victor Hugo (translated by C. Guersent) 69 Clarence's Dream, Shakespeare (Clarence Bicknell) 70 The City of the Demons (Elise Bauer) 71 Colonization in America (Gen. Cox) 74 Reverie (Kolowrat Ĉervinskij) 74 Our Village Sports (F. A. Meigh) 75 A Rainy Day (Poem by J. Parisot) 75 Reminiscences, Part V. (Edward Metcalfe, M.A., Oxon) 76 The Protection of an Englishman (Edward Gauntlett) 77 On the Ice, from Pickwick (A. A. Cowan) 78 A True N.Z. Ghost Story (Esp. 10549) 79 Master Sparrow (Alfonso Wachter) 80
AVIZO GRAVA.
La malnova firmo Buchanan, Scott & Co., fondita en la jaro 1870, prezentas siajn komplimentojn al la Esperantistaro kaj anoncas ke, post nelonge, interesa kaj enspeziga propono aperos en tiu ĉi spaco. Ĉiu Esperantisto, ĉu membro de ia konata grupo aŭ kies nomo enskribiĝis en la Adresaro de D-ro Zamenhof, kiu volas akcepti tiun ĉi proponon povos samtempe ne nur ŝpari al si specialan rabaton sed ankaŭ antaŭenpuŝi la disvastigon de Esperanto.
BUCHANAN, SCOTT & CO.,
Garthland Street, Glasgow, Scotland.
The Remington
THE _UNIVERSAL_ TYPEWRITER.
Just think of it!
THE INTERNATIONAL MACHINE.
_Unbound by ties of nationality:
The common bond of union of all civilised peoples._
The Remington can be supplied fitted for Esperanto.
* * *
THE REMINGTON TYPEWRITER COMPANY, 100, Gracechurch St., London, E.C.
La Remington
LA _UNIVERSALA_ SKRIBMAŜINO.
Pripensu je tio!
LA INTERNACIA MAŜINO.
_Tute liberiĝita de naciaj ligiloj:
La Komuna unuigilo por ĉiuj civilizitaj popoloj._
La Remington estos liverita kun Esperantaj presliteroj.
* * *
LA REMINGTON TYPEWRITER KOMPANIO, 100, Gracechurch St., Londono, E.C.
ĈIUJ, NI POVOS PARADIZON IRI.
Kiu bone trinkas, Tiu bone dormas. Kiu bone dormas, Tiu ne pensas malbone. Kiu ne pensas malbone, Tiu certe ne pekas. Nu, ĉar kiu ne pekas. Paradizon eniros. De nun, bone trinku. Kaj vi paradizon iros.
* * *
Por tio ĉi, oni devas aĉeti _bonajn vinojn_, kaj sin turni al:-- Sro. Ch. Jadoan en Mercurey (S. & L.) France.
The "Review of Reviews"
_Is the Best Magazine for Busy People. And it is read by 'Esperanto' Students._
The aim of this Magazine is to make the Best Thoughts of the Best Writers universally accessible at a Trifling Cost.
The busiest and poorest in the community may here follow with intelligent interest the great movements of Contemporary History.
Post Free for Twelve Months, 8/6, 10 fr. 75 c., or 8.50 marks.
Office: MOWBRAY HOUSE, NORFOLK ST., LONDON.
FOR SALE.
160 Guinea 'Broadwood' Grand Piano for £63. In fine condition; Rosewood. For all particulars write to The Editor.
Correspondence Lessons in Esperanto.
ARE GIVEN BY
Mr. A. MOTTEAU, Certified Teacher of Esperanto, 157, Earlham Grove, Forest Gate, London, E.
7/6 the Quarter.
Adresareto de Personoj kiuj deziras Korespondadi.
Sro. A. C. Body, 34, Greenbank Avenue, Plymouth. Dez. interŝanĝi ilus. p-k. kun Gees. el aliaj landoj.
Sro. C. B. Burgess, Penn Buildings, Erie, Pa., U.S.A. Deziras koresp. kun Kristanaj Sciencistoj.
Sro. Edward Gauntlett, Okayama, Japanujo. Deziras interŝanĝi poŝtmarkojn; precipe deziras ricevi antaŭtempajn kaj superpresitajn markojn de Anglujo kaj Britaj kolonioj. Ĉiam respondos.
Sro. L. A. Gill, Churchfield Hall, S. Acton, London, W. Deziras koresp. kun ĉiul. per ilus. p-k.
Sro. G. O. Messerly, Porlamar, Margarita, Venezuela, S. America. Dez. kor. kun Geesp. nur letere pri feminismaj, literaturaj, & estetik fizikkulturaj aferoj. Ne kolektas poŝt-markojn. Ĉiam respondos.
Sro. George Meadows, 68, Shrewsbury Street, Manchester, S.W. Dez. kor. kun fremduloj per ilus. p-k aŭ letere. Dez. renkonti Esp. en Manchester.
Frl. Mitchell, Acaba House, 65, Marquess Road, Canonbury. Kun alilandanoj par ilus. p-k.
Sro. W. Miles, inĝeniero, 80, Station Road, Petersfield, Anglujo. Deziras kor. kun Geesp. per ilus. p-k. Tuj & ĉiam resp.
La Kosto de la Enskribo estas 6d. (70c. poŝtmarkoj).
THE ESPERANTIST
The Esperanto Gazette for the Spread of the International Language.
ABONPAGOJ ESTAS RICEVEBLAJ ĈE SUBSCRIPTIONS SHOULD BE SENT TO
H. Bolingbroke Mudie. Esq., 67, Kensington Gardens Square, London. W. AUSTRIA.--Sro. T. Cejka, Bystrice Hostyn, Moravia. BELGIUM.--M. M. Seynaeve. 3, Rue de l'Avenir, Courtrai. FRANCE.--Grupo Pariza, 28, rue Serpente, Paris. GERMANY.--Doktoro Mybs, 68, Markt Strasse Altona, Elbe. NEW ZEALAND.--Esperanto Society, P.O. Box 50, Auckland. RUSSIA.--Societo Espero, Bol Podjaceskaja 24, log 12, St Petersburg. SWEDEN.--Sro. P. Ahlberg, 50, Döbelnsgatan, Stockholm.
N.B.
_Nepresitajn manuskriptojn la Redakcio resendos se oni aldonis poŝtmarkon._
_Alsendatajn artikolojn la Redakcio laŭ bezono korektos._
_Oni povas sendi la abonpagon per poŝtmarkoj, kiuj estas akceptataj laŭvaloro._
_Oni sendu ĉiujn artikolojn, demandojn kaj avizojn al La Redaktoro, 67, Kensington Gardens Square, London, W._
N.B.
19. [Vol. II., No. 5.]
Single Copies, 4d. net. Nos. 2 to 13, 6d. each; Later Issues 4d. each, net.
MAJO, 1905.
VOĈO EL LA HIMALAJO.
Letero de Anando.
La kvin sentoj malkovras la eksteran homon de unu al alia, sed ne la internan. La sciado nur de la ekstera homo de ĉiu alia ne povas fondi la veran parencecon inter homo kaj homo.
Estas nur kiam lingvo venas kaj malkovras la internan homon de unu al alia, estas nur kiam per lingvo ili eltrovas ke ili havas similajn sentojn, ke la homoj ekkomprenas ke simila spirito aŭ individueco ekzistas en ĉiu homo. Tiu ĉi ideo ree postulas aĝojn por maturiĝi en tiun de universala frateco, kio nun estas bonekonata, almenaŭ nome, de ĉiuj civilizataj landoj.
Sed ekzistas ankoraŭ pli altan gradon, pli glora ol universala frateco.
Ĝi estas la _Universala Propro_, eltrovata de la antikvaj Hindaj saĝuloj. Ĝi signifas ke la Propro en la Homaro estas Unu kaj la Sama, kaj ne estas multespeca, aŭ simila.
Estas la funkcio de lingvo malkovri la internan homon kaj aranĝi lian parencecon rilate la aliaj. La malplej perfektigita dialekto efektivigas tion inter la homoj de kiuj ĝi estas parolata.
Kia, do, estas la funkcio de nia Esperanta lingvo, la lingvo internacia?
Vere fondigi kaj pliprofundigi ne sole la fratecon, sed ankoraŭ pliproksime--la Propron de ĉiuj homoj. Instrui ke oni pensu pri alia kiel pri Si, aŭ pensi _Si-e_ (Sanskrit _atmavat_), se mi povos tiel skribi. La universala lingvo progresu tra ĉiuj landoj, vekanta la universalan senton, la _homecon_ de ĉiuj homoj, la _Universalan Propron_ de la Homaro, kaj tiam la gloro de la _Unu Si-o_ post ĉio, brilos sur la mondon kaj estos videbla por ĉiuj, eĉ kiel estas videbla la suno. Tiam efektive la homoj fariĝos _filoj de lumo_, al kio celas la homa evolucio.
The five senses reveal the outer-man of one to another, but not the inner. The mere knowledge of the outer-man of each other cannot establish the true relationship between man and man.
It is only when language comes and reveals the inner-man of one to the other, it is only when through language they find out that they have similar feelings, that men rise to the idea of a similar spirit or self in each. This idea again takes ages to mature into that of universal brotherhood, which is now well known, at least by name, in all civilized countries.
But there is a step still higher, more glorious than universal brotherhood.
It is the Universal Selfhood, discovered by the ancient sages of India. It means that the Self in Man is One and the Same, and not many and similar.
It is the function of language to discover the inner-man and adjust his relation to others. The least developed _patois_ does this among the people by whom it is spoken.
What, then, is the function of our Esperanto language, the international tongue?
To truly establish and deepen not only the brotherhood, but closer still--the Selfhood of all men. To teach one to think of another as _Self_, or "to think _Self-ly_" (Sanskrit _atmavat_), if I may say so. Let the universal language progress through all lands, waking up the universal feeling, the _humanity_ of all men, the _Universal Selfhood_ of Man, and then the glory of the _One Self_ behind all will shine upon earth and be visible to all, even as the sun is visible. Then truly will men be children of light, towards the attainment of which is human evolution.
SANSKRITA LEGENDO.
Tradukita de A. Randall & L. K. Venner.
En la komenco, kiam Ajvashti venis al la kreo de la Virino, li trovis ke, kreinte la Viron sia materialo elĉerpiĝis, kaj ke da malfluidaj elementoj neniom restis.
Je tiu malfacilego, post multe da meditado, li jene faris:
Li prenis la Rondecon de la Luno, kaj la Kurbojn de la Rampaĵoj, kaj la Teniĝon de la Rampantaj Kreskaĵoj, kaj la Trememon de la Herbo, kaj la Maldikecon de la Kano, kaj la Floron de la Florkreskaĵoj, kaj la Malpezecon de la Folioj, kaj la Maldikiĝon de la Rostro de la Elefanto, kaj la Ekrigardojn de la Cervinoj, kaj la Kunvenon de la Abel-amasoj kaj la Ĝojan Gajecon de la Sunradio, kaj la Ploremon de la Nuboj, kaj la Ŝanĝemon de la Ventoj, kaj la Timemon de la Leporo, kaj la Vanecon de la Pavo, kaj la Molecon de la Brusto de la Papago, kaj la Malmolecon de la Diamanto, kaj la Dolĉecon de la Mielo, kaj la Kruelecon de la Tigro, kaj la Varman Brilon de Fajro, kaj la Babilemon de Garoloj, kaj la Kares-murmuradon de Kolomboj, kaj la Hipokritecon de la Gruo, kaj la Fidelecon de la Ĉakavako, kaj, kunmetinte kune tiujn ĉi, li kreis la Virinon kaj ŝin donis al la Viro.
Sed, post unu semajno, la Viro venis al li kaj diris: "Sinjoro, tiu ĉi estaĵo, kiun vi donis al mi, malfeliĉigadas mian vivon. Ŝi senĉese babilas, kaj min turmentas pli ol estas tolereble, neniam permesante al mi pacon. Ŝi okupas mian tutan tempon, ŝi senkaŭze ploras, kaj ĉiam ŝi estas mallaborema. Mi venas por redoni ŝin, ĉar mi ne povas kun ŝi vivadi."
Tial Ajvashti diris "Tre bone," kaj li reprenis ŝin.
Tiam, post alia semajno la Viro revenis al li, kaj diris: "Sinjoro, mi sentis la vivon esti tre izola tuj kiam mi redonis tiun estaĵon al vi. Mi memoras ke ŝi dancis kaj kantis al mi, kaj mi memoras la flankrigardojn de la okuloj, kiel ŝi ludis kun mi, kaj min ĉirkaŭprenis, kaj ŝia rido estis muziko, kaj ŝi estis bela por rigardi, kaj mola por palpi; tial do redonu ŝin al mi!"
Tial Ajvashti diris "Tre bone," kaj li redonis ŝin.
Tiam, post nur tri tagoj, la Viro revenis denove al li kaj diris: "Sinjoro, mi ne povas ĝin kompreni, sed, malgraŭ ĉio, mi certiĝas ke ŝi estas pli turmento ol plezuro al mi, tial, mi petas, reprenu ŝin."
Sed Ajvashti ekkriis: "Ho! Hontindulo, foriru! Mi tion ĉi ne suferos plu; vi devas fari tiel bone, kiel vi povos."
Tiam la Viro diris: "Sed mi ne povas vivi kun ŝi!"
Kaj Ajvashti respondis: "Vi nek povas vivi sen ŝi." Kaj li turnis la dorson kontraŭ la Viro kaj daŭrigis sian laboron.
Tiam la Viro diris: "Kion mi faros? Mi ne povas kun ŝi vivi, kaj mi ne povas sen ŝi vivi!"
In the beginning, when Iwashti came to the creation of Woman, be found that he had exhausted his material in the making of Man, and that no solid elements were left.
In this dilemma, after much profound meditation, he did as follows:
He took the Rotundity of the Moon, and the Curves of the Creepers, and the Clinging of Tendrils, and the Trembling of Grass, and the Slenderness of the Reed, and the Bloom of Flowers, and the Lightness of Leaves, and the Tapering of the Elephant's Trunk, and the Glances of the Deer, and the Clustering of the Swarms of Bees, and the Joyous Gaiety of the Sunbeam, and the Weeping of the Clouds, the Fickleness of the Winds, and the Timidity of the Hare, and the Vanity of the Peacock, and the Softness of the Parrot's Bosom, and the Hardness of Adamant, and the Sweetness of Honey, and the Cruelty of the Tiger, and the warm Glow of Fire, the Chattering of Jays, and the Cooing of the Kabala, and the Hypocrisy of the Crane, and the Fidelity of the Chakawaka; and compounding all these together, he made Woman and gave her to Man.
But after one week Man came to him and said: "Lord, this creature whom you have given me makes my life miserable. She chatters incessantly, and teases me beyond endurance, never leaving me alone. She takes up all my time, she cries about nothing, and is always idle. I have come to give her back again, as I cannot live with her."
So Iwashti said "Very well," and he took her back.
Then after another week Man came to him and said: "Lord, I find that my life is very lonely since I gave you back that creature. I remember how she used to dance and sing to me, to look at me out of the corners of her eyes, and play with me and cling to me, and her laughter was music, and she was beautiful to look at and soft to touch; so give her back to me again."
So Iwashti said "Very well," and he gave her back again.
Then after only three days Man came back again to him, and said: "Lord, I know not how it is, but, after all, I have come to the conclusion that she is more of a trouble than a pleasure to me, so please take her back again."
But Iwashti said: "Out on you, shameful one! Be off! I will have no more of this; you must manage how you can."
Then Man said: "But I cannot live with her."
And Iwashti said: "Neither can you live without her." And he turned his back on Man and went on with his work.
Then Man said: "What is to be done? For I cannot live with her, and I cannot live without her."
LA FORĜISTO.
Kanto originale verkita de S-rino Reddet. (Sens).
Ho Forĝisto, forĝu feron! Prenu per muskola brako La martelon, forte frapu, Bona la plugferon faru. Jes, mi ekbruligas karbon, Kaj mi forĝas por la Vivo!
Ho Forĝisto, forĝu feron! Tiru el la ruĝa fajro Ĉiujn metiistajn ilojn De l' maŝinoj la radarojn. Jes, mi ekbruligas karbon, Forĝos tuj por Laboristo!
Ho Forĝisto, forĝu feron! Serĉu el la blua ŝtalo La plej bonan kaj flekseblan, Forĝu bisturilon akran! Jes, mi ekbruligas karbon, Forĝos tuj por Kuracisto!
Ho Forĝisto, forĝu feron! Aŭdu de la pafilego Fore la teruran voĉon Kaj rapide forĝu glavon! Ne ne! Mi estingas karbon, Mi ne forĝos por la Morto!
LA KATINO & LA KOKIDOJ.
Originale verkita de Jem Ross Archibald.
La interesa rakonto _Katnesto_ sur la Februara numero de The Esperantist rememorigis al mi la saĝan maljunan katinon, kiun mi ofte vidis kune kun ŝiaj strangaj familioj en farmadomo, kien mi vizitis geamikojn.
Ŝia nomo estos Torty, sed ŝi estis ankaŭ nomita "Kara avineto," ĉar ŝi flegis kaj tre zorge vartis kelke da orfaj katidoj, kies malfeliĉajn gepatrojn la ĉasgardistoj mortigis en la proksima arbaro.
Kiam mi ŝin ekvidis, mi pensis la nomon "Avineto" tute taŭga por ŝia plen-zorga vizaĝo sed, tiatempe, mi ne konis, ke Torty posedis plumajn tiel bone kiel pelajn familiojn.
En tago mi ŝin vidis alportante en ŝia buŝo etan kokidon.
Mi tuj ekkuris, kiel mi tiam pensis, por savi la vivon al la malfeliĉa kokido.
Torty atingis la kuirejon, mi ŝin sekvis en tiun grandan ĉambron.
Ŝi ĝentile metis la birdeton en komfortan korbon apud la kameno. Ŝi blekis kaj murmuretis dum ŝi vartis la kokideton!
Mi diris al la servistoj, ke mi timis ke Torty mortigus la birdeton, kaj ili tiam diris al mi la sekvantan rakonton.
La farmamastrino unu tagon trovis kuvon da kokidoj, kies malserioza patrino forlasis ilin perei en la kortbirdejo.
Tion ĉi la farmamastrino tre bedaŭris, ĉar ili apartenis al bona raso de bela kortbirdaro, tial ŝi alportis ilin, kaj enmetis ilin en korbon apud la fajro en kuirejo.
Ŝi eliris el tiu ĉambro por trovi flanelon por kovri kaj varmigi la kokidojn.
Ŝi aŭdis la maljunan katinon murmurante apud la korbo, kaj diris "Torty! Kara katino, vi povos varmigi tiujn ĉi malfeliĉajn kreitaĵojn!"
Nu imagu ŝian miregon, kiam Torty blekis "Miaŭ (_Jes!_) kaj tuj eksaltis tre zorge en la korbon."
De tiu tempo, ĉiuj el la orfaj birdetoj fariĝis la genepoj de la aminda maljuna "Avineto Torty."
Oni povas priskribi la korbon de Torty ankaŭ kiel la _Katnesto_.
"MORGAŬ."
Popoldira fabelo versigita de A. Motteau.
"Matene, morgaŭ, kampon mian," Trenjo diris, "mi tuj plugos, Antaŭ ol sezon' forflugos, Aŭ grenon havos mi nenian."
Alvenis morgaŭ; la plugilo Tute preta lin atendis, Sed nun manĝinviton sendis Al li aminde la bofilo.
Eĉ Trenjon ŝanceligis tio ... Ĉu li devos tuj plugiri, Aŭ ĉu ĉe filin' manĝiri? Bah! _tago_ taŭgas por _nenio_.
Amiko Trenjo do festenis Ĉe l' bofilo kaj filino, Kie, eble, ruĝa vino Malfrue lin en lit' detenis.
Anstataŭ tago, du li perdis-- "Morgaŭ mi pli longe plugos," Diris li, "ne tiel taŭgos." Sitele morgaŭ trapluvadis.
Postmorgaŭ la veter' beliĝis ... Plugi ĉu nun povas Trenjo? Ne, ĉar en la ĉevalejo Ĉevalo lia malsaniĝis.
Kaj tiam venis vilaĝfesto, Kaj neniu faris ion: Ŝatis Trenjo l' opinion Ke beno ĉiam estas resto.
Semajn' alia sin komencis Per grandega kampfoiro; Eĉ foriĝi de l' vojiro Neniam Trenjo ja intencis.
Edziĝon tiam li alestis, Poste al enterigiro: Tro malfrue la deziro Por kampon plugi nun ĉeestis.
_Se post la semsezono plugos_ _Prokrastulo kampon sian,_ _Ne miregu se nenian_ _Tritikon li engrenejigos._
ANTAŬ LA RIGARDO DE LA VIVO.
Tradukita de ----ko.
Antaŭ la rigardo de la severa vivo staris du homoj, ambaŭ nekontentaj je ĝi, kaj al la demando: "Kion vi atendas de mi?" unu el ili per laca voĉo diris:
"Mi estas indignigita per la krueleco de viaj interkontraŭecoj, senforte mia prudento penas kompreni la sencon de la ekzisto, kaj per senlumeco de malkompreno je vi animo mia estas plena. Mia memkonscio diras al mi, ke homo estas la plej bona el ĉiuj kreitaĵoj."
"Kion vi volas de mi?" senpasie demandis Vivo.
"Feliĉon! ... Por feliĉo mia estas necese, ke vi interpacigu du fundamentojn de la interkontraŭecoj de animo mia: mian _mi volas_ kun via _vi_ devas."
"_Volu_ tion, kion vi _devas_ por mi," severe diris Vivo.
"Mi ne volas esti ofero via!" ekkriis la homo. "Mi volas esti reganto de la vivo, sed devas mi kolon fleksadi en jugo de ĝiaj leĝoj--por kio?"
"Vi parolu do pli simple!" diris la dua homo, starinta pli proksime al Vivo, sed la unua daŭrigis, ne doninte atenton al la paroloj de lia kolego:
"Mi volas liberecon, vivi en harmonio kun deziroj miaj, kaj mi volas esti por proksimulo laŭ sento de devo, nek frato, nek servanto, kaj mi estos tiu, kiel mi volos libere--sklavo aŭ frato. Mi ne volas en societo esti ŝtono, kiun societo kuŝigas, kien kaj kiel ĝi ekvolas, konstruante malliberejojn de feliĉo sia. Mi estas homo, mi estas spirito kaj prudento. Vivo, mi devas esti libera!"
"Haltu!" diris Vivo, severe ridetante. "Vi multe parolis, kaj ĉio, kion vi diros plu estas por mi certa. Vi volas esti libera! Kio do? Estu! Bataladu kun mi, venku min, kaj estu por mi reganto; kaj mi tiam via sklavo estos. Vi scias, mi estas senpasia kaj al venkantoj ĉiam facile cedadis. Sed estas necese venki! Vi al batalado kun mi, pro via libereco, ĉu estas kapabla? Jes? Sufiĉe forta estas vi por venko kaj je forto via ĉu vi kredas?"
Kaj la homo diris malgaje: "Vi entiris min en bataladon kun mem mi, vi akrigis prudenton mian, kiel tranĉilon, ĝi enpuŝiĝis al mi malproksimen en animon kaj dispremis ĝin!"
"Sed vi kun ĝi pli severe parolu, ne plendu," diris la dua homo.
Sed la unua daŭrigis: "Mi ripozi volas de premo via. Ho donu al mi ĝui feliĉon!"
Vivo ree ekridetis per rideto, simila al brilo de glacio:
"Diru! Kiam vi parolas, ĉu vi postulas, aŭ petas?"
"Mi petas!" kiel eĥo la homo diris.
"Vi petas, kiel kutima almozulo; sed, malfeliĉulo mia, mi devas diri al vi--Vivo almozon ne donas! Kaj ĉu vi scias? Libera li ne petas, li mem prenas donacojn miajn.... Sed vi! Vi estas nur sklavo de miaj deziroj, sed ne pli. Libera estas tiu, en kiu estas forto de ĉiuj deziroj rifuziĝi por en unu sin enmeti. Ĉu vi komprenis? Foriru!"
Li komprenis, kaj kuŝiĝis, kiel hundo, ĉe la piedoj de la senpasia vivo por nerimarkeble kaptadi pecojn de ĝia tablo, ĝiajn manĝ-restaĵojn.
Tiam la senkoloraj okuloj de la severa vivo ekrigardis la duan homon--tio estis maldelikata, sed bona vizaĝo:
"Pri kio vi petas?"
"Mi ne petas, sed postulas."
"Kion?"
"Kie estas justeco? Donu ĝin tien ĉi! Ĉion ceteran poste mi prenos, dume bezona al mi estas nur justeco. Mi longe atendis, pacience atendis, mi vivis en laborado, sen ripozo, sen lumo! Mi atendis.... sed sufiĉe! Kie estas justeco?"
Kaj Vivo al li senpasie respondis: "Prenu!"
LA KONSCIENCO.
De Victor Hugo, tradukita de C. Guersent (Rouen).
Kune kun siaj infanoj, kiam Kaino, la haroj malordigitaj, la vizaĝo oliv-verdigita, tra la blovanta ventego forkuris malproksime de Jehovo kiam vesperiĝis, li malĝoje alvenis ĉe la malsupron de monto en vasta kamparo. Lia edzino lacigata, liaj senspiraj filoj petis de li: "Ni kuŝiĝu teren kaj dormu."
Kaino, ne dormante, sonĝis malsupre de la monto. Levinte la kapon en la ĉiela funebra arkaĵo li vidis Okulon grande malfermatan, kiu, en la mallumo, fikse rigardis lin. "Mi estas tro proksime," li diris tremante.
Li vekis siajn dormantajn filojn, sian lacigitan edzinon, kaj ree forkuris malĝoje tra la mondon. Tridek tagojn kaj noktojn li vagadis. Li marŝis muta, pala kaj tremanta je la plej malgranda brueto, ne rigardante malantaŭ si, ne ripozante, ne dormante.
Fine li alvenis ĉe la marbordoj de lando nomata Assuro.
"Ni haltu tie," li diris, "ĉar tiu loko estas sendanĝera. Tie estas la fino de la mondo."
Kiam li sidiĝis, li vidis ankoraŭ Okulon lin rigardantan ĉe la horizonto.
Tiam li skuiĝis de forta tremo:
"Ŝirmu min!" li ĝemis, kaj, la fingro sur la buŝo, liaj infanoj rigardis lin sovaĝe tremantan.
Kaino diris al Ĵabelo, patro de la vagantuloj de la vasta dezerto, kiuj loĝas sub vastaj tendoj: "Etendu tiuflanke la tol-tendon."
Oni etendis la tolan mureton.
Kiam oni starigis ĝin per plombaj najloj: "Ĉu vi nenion plu vidas?" diris Tsillao, lia blonda nepino, dolĉa kiel matenruĝo; kaj Kaino respondis:
"Okulon mi ankoraŭ vidas."
Ĵubalo, patro de tiuj, kiuj trapasas la vilaĝojn ludante per trumpetoj kaj frapante tamburojn ekkriis: "Mi konstruos barilegon."
Li altigis bronzan muregon, kiu ŝirmis Kainon. Sed tiu ĉi ankoraŭ ĝemis: "Tiu ĉi Okulo ĉiam rigardadas min."
Enoĥo diris: "Ni faru zonon de turoj tiel teruran, ke nenio povu alproksimiĝi. Ni faru fortikaĵon, kaj ni ĝin tute fermu."
Tiam Tubalkaino, la forgistestro, konstruis grandegan kaj superhoman urbon. Dum li laboris, liaj fratoj forpelis la Enosidojn, kaj la Sethidojn, kaj oni boris la okulojn de la preterpasantoj.
Vespere oni pafarkis al la steloj. La granito anstataŭis la tol-tendon; oni kunligis ĉiujn ŝtonojn per feraj ligiloj.
Infera ŝajnis la urbo. La ombro de la turoj noktigis la kamparon, la muregoj estis dikaj same kiel montoj, kaj oni skribis sur la pordo: "Estas tute malpermesate al Dio tien ĉi eniri!"
Kiam ili finis muregi, oni ŝirmis la avon en ŝtonturo, sed li restis funebra kaj okulfiksata.
"Ho, Avo mia! Ĉu la Okulo malaperis?" diris Tsillao tremanta, kaj Kaino ree ĝemis: "Ne, ĉiam ĝi estas tie."
Tiam li diris: "Mi volas loĝi sub la tero, kiel homo tute sola en sia tombo; nenio plu vidos min, mi neniam ion plu vidos."
Oni do fosis kavegon, kaj Kaino diris: "Bone!"
Tiam li malsupreniris sola sub tiun malluman arkaĵon.
Kiam li estis sidiĝinta, kiam oni estis ferminta super lia kapo la subteran galerion, tra la mallumo, en la tombo, Kainon ĉiam fiksadis la Okulo.
LA SONĜO DE KLARENCO.
Tradukita el la dramo "La Reĝo Riĉardo III." (Shakespeare) de C. Bicknell.
Brakenburo.
Kial malbone fartas Via Moŝto?
Klarenco.
Ho! mi la nokton tre mizere pasis, Pro sonĝoj kaj vidaĵoj terurigaj; Do kvankam mi Kristan' fidela estas, Ne volus mi similan nokton pasi Por gajni mondon da feliĉaj tagoj,-- Tiel terure estis kaj malĝoje!
Brakenburo.
Kaj Via Moŝta sonĝo, kio estis?
Klarenco.
Mi pensis, ke mi el la Tur' forkuris. Kaj enŝipiĝis por la martransiro Al Burgundi', kun mia frat' Glostero; Kaj li min vokis el ĉambreto mia Al la ferdek': de tie ni rigardis Anglujon, kaj pri mil teruraj tempoj Dum la militoj inter Lankastero Kaj Yorko, ni parolis. Dum ni paŝis Laŭlonge la ferdekon kapturnigan, Mi pensas ke Glostero iom falas; Kaj li, falante, min deĵetas kiu Lin savi penas, en la maltrankvilajn Ondegojn de la mar'. Ho! Dio mia! Ho! Dio! droni! kia suferado! Ho! kia akvobruo en l' oreloj! Kiom da mortvidaĵoj al l' okuloj! De ŝipoj derompaĵojn mil mi vidas, Kaj dekmil korpojn kiujn fiŝoj mordas; Amasojn orajn, ankrojn kaj perlarojn, Juvelojn de valor' nekalkulebla, Ĉe l' fundo de la maro dissemitajn: En la kranioj de l' mortintoj iuj; Kaj en la truoj kie unufoje Okuloj loĝis, kuŝas pro malŝato, Juveloj rebrilantaj, kiuj kisas La koton de la mara profundaĵo Kaj nur mokadis ostojn de mortintoj.
Brakenburo.
Ĉu vi, mortante, libertempon havis Sekretojn de la maro por rigardi?
Klarenco.
Jes, tiel pensis mi, kaj ofte provis Delasi la spiriton; sed l' akvaro Envia tenis ĝin, ne permesante Ke ĝi l' aeron vastan kaj malplenan Ekserĉu, sed sufokis ĝin en mia Ĝemanta korpo preskaŭ rompigita De penoj, por ke ĝi en maron iru.
Brakenburo.
Ĉu ne vekiĝis vi, pro l' agonio?
Klarenco.
Ho! ne! post vivo mia sonĝo daŭris, Kaj la ventego en l' anim' komencis, Kiam, laŭ mia penso, ĝi transiris Kun la pramist' malgaja, li pri kiu Poetoj skribas, la melankolian Riveron, en la ĉiamnoktan regnon. L' unuo kiu mian fremdanimon Salutis, estis la famul', Warwick'o Bopatro nobla mia; li ekkriis "Do kian punon pro ĵurrompo lia Malklara regno al Klarenco falsa Nun povas doni?" kaj li neniiĝis. Tiam fantomo al anĝel' simila Kun la harar' per sango makulita, Vagante venis; kaj li laŭte kriis "Klarenco estas alveninta, falsa Perfida, ĵurrompinta; li, Klarenco, Kiu min vundis apud Tewkesbury'o: Ho! kaptu lin, Furioj, lin konduku En viajn turmentadojn." Tiam fine, Mi pensis ke infera diablaro Ĉirkaŭas min, kaj tiel malbelege Kriegas, ke pro ili mi vekiĝas Tremante, kaj dum longa posta tempo Mi kredas ke mi estas en infero, Tiel terura ŝajnis mia sonĝo.
Brakenburo.
Ne stranga estas ke ĝi vin timigis, Ĉar mi mem timas, eĉ per la rakonto.
Klarenco.
Ho! Brakenburo, mi por li, Edwardo, Aferojn faris, kiuj nun atestas Kontraŭ animo mia; kaj rimarku Per kio li nun rekompencas min. Ho Di'! se preĝoj Vin ne kontentigos Sed Vi Vin venĝos pro la miaj krimoj, Sur mi, mi mem, kolero Via falu; Ho! la edzinon mian la senkulpan, Pardonu, kaj mizerajn idojn miajn. Gardisto, apud mi sidiĝu iom. La kor' laciĝas, kaj mi volus dormi.
Brakenburo.
Sinjor', volonte; Di' vin ripozigu.
(Klarenco _dormas_).
LA URBO DE LA DEMONOJ.
Tradukita de Elise Bauer (Munich).
Antaŭ multe da jaroj vivadis en la floranta urbo Kajro Hebrea rabeno nomita Joĥonano, kiu estis la plej eminenta klerulo en sia lando. Lia famo vastiĝis en la tuta Oriento, kaj la plej malproksimaj popoloj sendis siajn junulojn, por ensorbi saĝecon de liaj lipoj. Li estis profunde instruita en la tradicioj de siaj antaŭuloj, kaj en disputadoj lia vorto estis decidiga. Li estis pia, justa kaj severa, sed li havis unu malvirton--la amo por la oro estis kaptinta lian koron, kaj li ne malfermis sian manon al la malriĉuloj. Tamen li estis pli riĉa ol la plimulto, lia saĝeco estante por li la fonto de riĉeco. La Hebreoj de la urbo ĉagreniĝis pro tiu ĉi makulo en la karaktero de la plej saĝa el ili sed, kvankam la maljunuloj de la gento daŭrigis respekti lin pro lia famo, la virinoj kaj infanoj ne donis al li alian nomon ol: "Rabeno Joĥonano, avarulo."
Neniu sciis tiel bone kiel li la ceremoniojn bezonatajn al la iniciatio en la religion de Moseo, sekve la ekzercado de tiuj ĉi solenaj oficoj estis por li alia fonto de gajno.
Unu tagon, promenante en la ĉirkaŭaĵo de Kajro, kaj paroladante kun junulo pri leĝo-scienco, okazis ke la anĝelo de la morto ekfrapis lian akompananton. Li falis senmove antaŭ la piedoj de la rabeno, dume tiu ĉi estis ankoraŭ parolanta.
Vidante ke la junulo estas senviva, la rabeno disŝiris siajn vestojn kaj gloriis Dion. Sed lia koro estis ektuŝita kaj, nokte, pensoj pri la morto elturmentis lin. Li maltrankviliĝis pripensante sian malmolecon kontraŭ la malriĉuloj, kaj li diris: "Benata estu la nomo de Dio! Se iu petos min fari ion je Lia sankta nomo, mi ĝin faros senpage." Sed li eksopiris, ĉar li timis ke oni povus peti lin pri porcio de lia oro.
Dum tiuj ĉi pensoj ankoraŭ okupis lin, laŭta krio aŭdiĝis antaŭ la pordego de lia domo.
"Vekiĝu, dormulo," la voĉo diris, "Vekiĝu! Infano estas morte malsana, kaj la patrino sendis min por vi, por ke vi faru vian oficon."
"La nokto estas senluma," respondis la rabeno, alproksimiĝante la fenestron, "kaj miaj jaroj estas multaj. Ĉu ne estas en Kajro pli junaj viroj ol mi?"
"Mi estas sendita nur por vi, rabeno Joĥonano, nomita saĝulo de kelkaj, sed avarulo de aliaj. Jen estas oro," li daŭrigis, eltirante monujon plenan je zeĥenoj, "mi ne deziras vian laboron por nenio! Mi vin petegas veni, je la nomo de Dio!"
Tiam la rabeno memoris la ĵus-faritan promeson kaj li ĝemis spirite, ĉar la monujo ŝajnis esti multepeza.
"Ĉar vi petegis min en la Dia nomo, mi iros kun vi," li diris al la viro, "sed mi esperas, ke la interspaco ne estas granda. Remetu la monon en vian poŝon."
"La loko estas proksima," respondis la fremdulo,--nobla, bele-vestita junulo. "Rapidu, ĉar mi ne devas perdi tempon."
Joĥonano leviĝis, sin vestis, kaj, zorge ŝlosinte ĉiujn pordojn de sia domo kaj metinte la ŝlosilojn en sekretan lokon, li akompanis la fremdulon.
"Mi ne memoras tian malluman nokton," diris la maljunulo. "Vi estu mia gvidisto, ĉar mi povas apenaŭ vidi la vojon."
"Mi ĝin konas bone," respondis lia akompananto, sopirante, "estas vojo multe vizitata, kaj hore trairata de multaj. Apogu vin sur mia brako, kaj ne timu."
Ili antaŭen paŝadis. Estis mallume, sed heliĝis kelkafoje, kaj tiam la rabeno ekvidis, ke li sin trovis en loko al li nekonata.
"Mi kredis," li diris, "ke mi konas la tutan ĉirkaŭaĵon de Kajro, tamen mi ne scias, kie mi estas. Mi esperas, mia amiko, ke vi ne estas perdinta la vojon." Kaj li sentis malkuraĝon en la koro.
"Ne timu," respondis la gvidisto, "via vojaĝo estas jam finiĝinta." Dum li parolis, la rabeno sentis siajn piedojn forgliti, kaj li malsupren rulis grandan deklivon. Retrovinte sin, li ekvidas, ke sia akompananto estis ankaŭ falinta, kaj staris nun apud li.
"Ne, junulo, se vi petolos tiamaniere kun maljunuloj, viaj tagoj ne estos multaj! Ve al tiu, kiu insultas grizharojn!" diris la rabeno.
La fremdulo senkulpigis sin, kaj ambaŭ daŭrigis silente la marŝadon.
La mallumo malpliiĝis, kaj la mirigata rabeno ekvidis, ke ili estas venintaj al la pordegoj de urbo, kiun li neniam antaŭe vidis. Kaj li ja konis ĉiujn urbojn en Egiptujo, kaj estis nur duono da horo de lia foriro de lia loĝejo en Kajro! Tial li ne sciis kion pensi, kaj sekvis la viron tremante.
Baldaŭ ili trapaŝis la pordegojn de la feste iluminata urbo. La stratoj estis plenigataj de festigantoj, kaj gojaj sonoj aŭdiĝis.
Sed, rigardante la vizaĝojn de la preter-pasantoj, Joĥonano ekvidis, ke tiuj ĉi estas la vizaĝoj de homoj interne elturmentataj kaj, de la markoj kiujn ili havis, li sciis ke ili estas demonoj (Mazikenoj).
Li estis profunde terurita, kaj je la torĉ-lumo li rigardis nun ankaŭ sian akompananton. Ankaŭ li havas la saman markon.
La rabeno timiĝis multege, li preskaŭ svenis, sed li pensis ke estas pli bone silenti, kaj malgaje li sekvis sian gvidiston, kiu kondukis lin al belega domo en la plej bela kvartalo de la urbo.
"Eniru!" diris la demono al Joĥonano, "ĉar tiu ĉi domo estas mia. La sinjorino kaj la infano estas en la supra ĉambro."
La rabeno supreniris la ŝtuparon, kaj eniris la ĉambron.
La sinjorino, kies eksterordinara beleco estis vualita de senespera melankolio, kuŝis en lito, apud ŝi la infano, en riĉaj vestaĵoj, dormetis sur la genuoj de vartistino.
"Rebeka, lumo de miaj okuloj, amatino de mia animo," diris la demono, "mi alkondukis al vi la rabenon Joĥonanon, la saĝulon, kiun vi deziris. Vi permesu ke li tuj komencu sian oficon, ĉar li deziras reforiri rapide."
Dirante tion ĉi, li ridetis maldolĉe, kaj rigardis la rabenon. Tiam li eliris el la ĉambro sekvata de la vartistino.
Kiam Joĥonano kaj la sinjorino estis solaj, ŝi sin turnis al li, dirante: "Malfeliĉulo! ĉu vi scias kien oni vin kondukis?"
"Mi ja scias," li respondis kun profunda ĝemo, mi scias, ke mi estas "en la urbo de la Mazikenoj."
"Sciu do plue," ŝi diris, kaj la larmoj fluegis el ŝiaj okuloj, pli brilaj ol diamantoj, "sciu do plue, ke neniu estas iam alkondukita tien ĉi, kiu ne estas pekinta kontraŭ Dio. Ne estas necese, ke vi sciu mian pekon, kaj mi ne serĉas scii vian. Sed ĉi tie vi restados por ĉiam, perdita kiel mi estas perdita." Kaj denove ŝi ekploregis.
La rabeno ĵetis sian turbanon teren, kaj, elŝirante siajn harojn, li ekkriis: "Ve al mi! Kiu vi estas, virino, kiu parolas tiamaniere kun mi?"
"Mi estas Hebreino," ŝi diris, "filino de doktoro de leĝoscienco en la urbo Bagdad kaj alkondukita tien ĉi, vi ne demandu kiel! Mi edziniĝis kun la Princo de la Mazikenoj, la sama kiu serĉis vin. La infano, kiun vi vidis, estas mia unue naskito, kaj mi ne povas toleri la ideon, ke la animo de tiu ĉi senkulpa infano devos perei! Mi tial petegis mian edzon, ke li penu alkonduki tien ĉi pastron, por ke la leĝo de Moseo--benata estu lia memoro--estu plenumata. Kaj via famo, kiu etendis sin ĝis Bagdad kaj ankoraŭ pli malproksime igis min pensi pri vi. Mia edzo, kvankam eminenta inter la Mazikenoj, estas pli justa ol la aliaj demonoj, kaj li amas min, kiun li ruinigis kun amo de malespero. Li do diris, ke la nomo de la saĝa Joĥonano estas bone konata al li, kaj ke li scias, ke vi ne povos rifuzi al li. Vi mem devos scii, kion vi estas farinta, por doni al li tian povon super vi."
"Mi ĵuras antaŭ la ĉielo," diris la rabeno, "ke mi ĉiam respektegis diligente la leĝon, kaj vivadis konstante laŭ la tradicioj de niaj patroj, de la tago de mia naskiĝo, ĝis nun. Mi ne faris malbonon al iu ajn, aŭ per vorto aŭ faro, kaj ĉiutage mi adoras la Sinjoron, plenumante detale ĉiujn postulitajn ceremoniojn!"
"Ne," diris la sinjorino, "ĉion tion vi povas esti farinta, kaj pli ankaŭ, sed, malgraŭ tio ĉi, la demonoj povas posedi povon super vi. Sed la tempo pasas, mi aŭdas la paŝojn de mia edzo sur la ŝtuparo. Ekzistas por vi unu ŝanco de foriro."
"Kia ĝi estas? Ho, ĉiela sinjorino, diru ĝin al mi!"
"Ne manĝu, ne trinku, ne akceptu pagon aŭ donacon dum via estado en tiu ĉi domo, kaj tiom da tempo, kiom vi tiel agas, la Mazikenoj ne havas povon super vi, viva aŭ senviva. Estu kuraĝa, kaj persista!"
Kiam ŝi ĉesis paroli, ŝia edzo revenis en la ĉambron, sekvata de la vartistino, kiu portis ĉiujn necesaĵojn por la ceremonio.
Kun multepeza koro li faris sian oficon, la vino estis, kiel kutime, ĉirkaŭ-pasigata, por ke la infano, la patrino kaj la rabeno gustumu ĝin. Li rifuzis ĝin, dirante: "Pardonu min, Sinjoro, sed mi faris sanktan promeson fasti hodiaŭ, kaj mi nek manĝas nek trinkas."
"Faru laŭ via ŝato," diris la demono, "mi ne deziras, ke vi ne plenumu vian promeson!" kaj li ekridegis.
Tiam la malfeliĉa rabeno estis kondukata en ĉambron, rigardantan sur ĝardenon, kie li pasigis la ceterajn noktajn horojn kaj la sekvantan tagon, ploregante, kaj preĝante la Sinjoron, ke li liberigu lin el la urbo de la demonoj.
Sed kiam la dekdua horo batis kaj la suno estis subirinta, la princo revenis al li kaj diris: "Manĝu nun, mi vin petas, ĉar la tago estas pasinta, kaj li metis manĝaĵojn antaŭ li."
"Pardonu de nove vian servanton, mia sinjoro!" respondis Joĥonano, "ĉar mi faris sanktan promeson ankaŭ por tiu ĉi tago. Ne koleriĝu kontraŭ via servanto."
"Mi ne koleras," respondis la princo. "Faru laŭ via plaĉo. Mi respektegas vin promeson." Kaj li ridis pli laŭte ol la antaŭan tagon.
La rabeno pasigis duan tagon en sia ĉambro apud la ĝardeno ploregante kaj preĝante. Sed, kiam la suno estis malleviĝinta malantaŭ la montetoj, la princo denove staris antaŭ li, kaj diris: "Manĝu nun, ĉar vi devas malsati. Via promeso estas multe malgajiganta." Kaj li prezentis al li viandaĵojn.
Joĥonano sentis grandan manĝbezonon, sed li preĝis interne al la sinjoro, kaj la tento malaperis, kaj li respondis: "Pardonu min la trian fojon, sinjoro. Mi refaris mian promeson."
"Ĝi estu tiel!" diris la alia. "Vi leviĝu, kaj sekvu min."
La princo prenis torĉon, kaj kondukis la rabenon tra granda parto de sia palaco, al pordo de vasta ĉambro, kiun li malfermis per ŝlosilo prenita el niĉo en la muro. Enirante la ĉambron, Joĥonano ekvidis ke ĉio, planko, plafono, muroj, eĉ la sojlo de la pordo estas el arĝento. La kurioze skulptata plafono, kaj la bordoj de la muroj brilis en la torĉlumo, kvazaŭ ili estus fantazia frost-disegno. En la ĉambromezo estis amasoj da arĝentaj moneroj en grandegaj urnoj el la sama metalo, plenigitaj ĝis la randoj.
"Vi faris al mi servon," diris la demono. "Vi prenu de tiu ĉi mono tiom, kiom vi volas, eĉ ĉion!"
"Mi ne povas, sinjoro," diris Joĥonano, "vi petis min veni tie ĉi pro la nomo de Dio, kaj mi venis pro tiu nomo, kaj ne pro pago aŭ rekompenco."
"Sekvu min," diris la princo, kaj Joĥonano sekvis lin en alian ĉambron. Ĝi estis el oro, kiel la unua estis el arĝento. Ĝia ora tegmento estis subtenata de oraj kolonoj starantaj sur ora planko. La trezoroj de la reĝoj de la tero ne estus povintaj aĉeti unu el la dudek kvar vazoj da oraj moneroj, kiuj estis metitaj en ses vicoj laŭlonge la ĉambro.
Ne estas miro, ĉar ili estis plenigitaj per la senĉesaj laboroj de la demonoj de la mino.
La koro de Joĥonano estis tuŝita de avareco vidante la oron brili en la flava torĉ-lumo, kiel la aŭtuna suno. Sed Dio helpis lin kontraŭbatali.
"Tiuj ĉi vazoj estas viaj," diris la demono, "unu el ili ja faris vin pli riĉan ol la plej riĉa homo, sed mi al vi donas ĉiujn."
Sed Joĥonano rifuzis denove. Tiam la princo de la Mazikenoj malfermis la pordon de tria ĉambro, nomata la diamanta ĉambrego. Enirinte ĝin, la rabeno ekkriis laŭte, kaj metis siajn manojn antaŭ la okulojn, ĉar la brilo de la diamantoj blindigis lin, kvazaŭ li estas rigardanta la mez-tagan sunon. En agataj vazoj estis amasigitaj sennombraj diamantoj; la plej malgrandaj el ili estis pli grandaj ol kolomb-ovo. Sur alabastraj tabloj trovis sin ametistoj, topazoj, rubenoj, beriloj, kaj aliaj multekostaj juveloj, mirinde laboritaj per la manoj de lertaj metiistoj.
La ĉambro estis lumigitaj de karbunklo, kiu disĵetis lumon pli brilan ol la radioj de la suno, sed pli freŝiganta ol la brilo ĝentila de la luno.
Tio estis grava tento por la avara rabeno, sed li estis fortigita de supre, kaj rifuzis denove.
"Mi ekvidas, ke vi konas min, Joĥonano, filo de Ben-Davido," diris la princo. "Mi estas demono, kaj volis tenti vin por pereigi vin. Sed, tial ke vi rezistis tiel longe, mi ne vin tentos plu. Estas ankoraŭ alia ĉambro, kiun vi devas vidi."
Kaj Joĥonano, kiu estis ferminta la okulojn kaj fervore preĝis al la Sinjoro batante sian bruston, lin sekvis.
La ĉambro, kiun la rabeno nun eniris estis tute malsama je la aliaj. Ĝi estis malvasta kaj malriĉa, sen mebloj. Sur la malpuraj muroj pendis senorde sennombraj aroj da rustiĝintaj ŝlosiloj. Inter ili, Joĥonano ekvidis kun miro la ŝlosilojn de sia propra domo, kiujn li estis kaŝinta je sia foriro, kaj li fikse rigardadis ilin.
"Kion vi vidas," diris la demono, "ke vi rigardas tiel fikse? Ĉu li, kiu rifuzas arĝenton kaj oron, povas esti ekscitata de rustiĝinta ŝlosilaro?"
"Ili estas miaj," respondis la rabeno, "kaj mi akceptos ilin, se vi prezentas ilin al mi."
"Vi do prenu ilin," diris la demono, metante ilin en lian manon.
"Vi povas foriri. Sed, rabeno, kiam vi estos reveninta en Kajron, malfermu ne nur vian domon, sed ankaŭ vian koron. Tial ke vi ne malfermis ĝin antaŭe, mi havis povon super vi. Estas bone, ke vi faris unu bonaĵon sen pago, ĉar tio savis vin. Vi ne estu pli longe Joĥonano la Avarulo!"
La rabeno klinigis sin ĝis la tero, kaj laŭdis la Sinjoron por sia liberiĝo.
"Sed kiel mi povas iri returnen? Mi ne scias la vojon."
"Fermu viajn okulojn," ordonis la princo.
Li faris tiel, kaj post momento li aŭdis la voĉon de la demon-estro ordonante lin malfermi ilin denove.
Kaj li sin trovis antaŭ sia domo en Kajro, kun la ŝlosiloj en la mano.
Retrovinte sin de sia surprizo, kaj dankinte la Sinjoron, li malfermis sian domon, kaj ankaŭ sian koron.
Li donacis almozojn al la malriĉuloj, li ĝojigis la korojn al la vidvinoj, kaj helpis la malfeliĉajn.
La fremduloj ĝuis lian gastamon kaj lia monujo estis al la servo de ĉiuj bezonantoj. Lia vivo estis senfina bonfarado, kaj la beno de Dio estis kun li.
La homoj miris kaj diris: "Ĉu tiu ĉi viro ne estas nomata rabeno Joĥonano, la avarulo? Kio kaŭzas la ŝanĝon?"
Kiam la rabeno aŭdis tion, li kunvokis siajn amikojn, kaj konfesis sian antaŭan amon por la mono, kaj la danĝeron al kiu tio kondukis lin.
Li rakontis al ili ĉion, kion mi ĵus rakontis al vi.
Kaj saĝuloj, kiuj estis verkistoj, skribis lian rakonton por la memoriĝo de la posteuloj, por ke ili profitu je ĝi.
KOLONIIGADO EN AMERIKO.
Major-General George Cox.
Antaŭ ĉirkaŭ kvardek jaroj, mi vojaĝis en Nord-Ameriko, kaj dum miaj vagadoj alvenis ĉe la ĉefurbo New York, kie mi restis kelkajn semajnojn. En unu tago, ne havante ion speciale por fari, mi promenetis el mia hotelo, kaj, trovante min apud la stacidomo, mi eniris.
Sur la trotuaro staris granda amaso da homoj kaj infanoj.
"Kio okazas," mi diris, kiel mi pensas, al mi mem, sed ŝajne, mi estis parolinta laŭte, ĉar voĉo ĉe mia kubuto ripetis la vortojn.
Mi turnis min, kaj vidas apude, belan, hardan junulon, kiu, de lia mieno kaj vestaĵo, estas evidente Amerikano.
"Kio okazas," diris li, "ĉu vi volus sciiĝi, fremdulo, kion signifas tiu ĉi amaso?"
"Jes," mi respondis, "ĉar ŝajnas al mi, ke oni ne vidas kutime tiom da homoj, viroj, virinoj kaj infanoj kunvenantaj en stacidomo, escepte ke io neordinara okazas."
La junulo ridanta, videble pro mia nescio, diris, "Nu, fremdulo, mi divenas ke ni estas aro da koloniistoj forirontaj por loĝiĝi en la Ŝtato Colorado, kaj mi divenas, ke ni estas tiel memstara grupo, kiel iam lasis New York por la Okcidento. Ekzemple, tiu viro tie; nu, mi divenas ke li malfermos sekkomercaĵan magazenon; tiu ĉi estas nia pastro; tiu estas nia drogisto; tiu ĉi, nia kuracisto; tiu, nia advokato; tiu maljunulo tie, estas juĝisto (ĉiuj el ni, laŭvice, estos la juĝantaro!)" li diris kun rideto, parenteze.
"Tiu grupo dekstre (vi vidas ke la viroj havas nek vangharojn nek lipharojn), nu, ili estas aktoroj por nia nova teatro. Ĉu vi ne pensas ke nia grupo estas modere plena?"
"Jes," mi respondis. "Sed kion vi estas farontaj per tiu maljunega kaj malfortega sinjoro, apoganta sin sur bastono? Ne ŝajnas al mi ke vi povos multe uzi lin?"
La Amerikano rigardis min momente, kaj siaj okuloj briletis humore dum li parolis:--"Nu, fremdulo, mi divenas, ke tiu maljunulo estas la plej gravega in-di-vi-du-o el nia partio; mi divenas ke ni malfermos nian novan tombejon per li!!! Sed, pardonu al mi, mi devas helpi lin eniri en la vagonaron; estus domaĝe lin perdi antaŭ ni alvenos en Colorado! Adiaŭ!"
REVO.
Originale verkita de G. Kolowrat (St. Petersburg).
Nokto. Mara bruo. La ondoj kun terura ĝemo per sia unutona krio kvazaŭ plendas, kvazaŭ nekonsoleble ploregas.
Unu ondo volas atingi alian; ili rapidas, ili kvazaŭ kuras al voko de la ŝtonegoj; sed ve! tiuj ĉi trompis, anstataŭ ol karesi ili pereigas ilin, kaj ili senespere disbatite revenas al siaj kolegoj, eble por reunuiĝi por ataki la ŝtonegojn. Vane! Ili alportos nenian doloron al la masivaj grandeguloj. Ree ili ploras. Ree ili ĝemas, timigante la animon, suferigante ĝin.
La steloj malgaje rigardas, kvazaŭ simpatiante al la ondoj, volante helpi en ilia sencela batalado.
Nigraj ĉirkaŭlinioj de la bordo, nedetrueblaj malafablaj ŝtonegoj ankoraŭ pli sopiras kaj oni ekvolas foriri el tiu ĉi sufoka atmosfero; oni volas forkuri, ekkrii kaj samtempe sentas ke tio ĉi estus sencele, sensekve, kaj oni submetas sin al la naturo, vidante sin senforta por bataladi.
Ŝi sidis tie, sur la bordo, kaj pensis pri li.
Li forveturis militon, kaj ne estas sciate, ĉu li revenos viva. Ŝi estas lacigita de longa atendado, de longa nesciado. Ŝi ekrevis.
Al la lacigita animo en ŝia prezento aperas li, gaja post milito, post venko, post ricevo de rekompenco. Li alkuras, ĉirkaŭprenas ŝin, ridetas, kisas. Ŝi sentas sin feliĉa.
Al ŝi ŝajnas, ke la ondoj pro troeco da sentoj gaje bruas por festi lian revenon kaj ĝoji ŝian feliĉecon. Ke la steloj gaje ekrigardas ŝin, volante ĵeti sin de la ĉielo por plenigi ŝian feliĉecon, por lumigi, por ĉirkaŭpreni ilin.
Al ŝi ŝajnas, ke la ŝtonegoj kareseme altiras siajn manojn, kaj ĉio volas kuniĝi en unu sento, en unu formo, en unu sono.
Ŝi revis ke ...
Sed subite ŝi reekkonscias, kaj eksentas la teruran realecon. Ŝi komprenas, ke ĉio ĉi estis revo, kaj ŝi ektimas, ekkrias, ekploras.
Ŝi ekaŭdas la terurajn frapojn de la batalantaj ondoj, ŝi envidis la mokemajn rigardojn de la steloj, ŝi rimarkas la minacajn formojn de la ŝtonegoj kaj falas kun teruro, bedaŭrante la momentan revitan forflugintan feliĉecon.
NIAJ VILAĜAJ SPORTOJ.
Originale verkita de F. A. Meigh.
Unu el la plej amuzigaj okazaĵoj, kiujn mi estas vidinta, okazis dum la ĉiujaraj sportoj de nia vilaĝo. Inter la diversaj eroj sur la programo de amuzaĵoj, k.t.p., estis unu por la knaboj, kiuj havis nur dekses jarojn kaj oni donacis grandan premion al la gajnanto.
Oni estis elmezurinta antaŭe longan kurejon sur la kampo, kaj meze de ĝi oni alligis per la kvar anguloj, grandan veldrapon. Ĉiuj knaboj kiuj deziris partopreni en la amuzaĵo devis demeti siajn botojn kaj jakojn kaj ilin meti amase ĉe la malproksima flanko de la veldrapo.
Tiam la knaboj sin aranĝis ĉe la komencaloko kaj oni donis al ĉiuj el ili novan (duonpencan) bunon kaj botelon da ŝaŭmanta limonado.
Ĉe antaŭaranĝita signalo ili devis gluti la bunon kaj limonadon kiel eble plej rapide. Tuj kiam unu estas fininta oni lin permesis ekkuri tra la kurejo.
Mi neniam forgesos la diversajn metodojn, kiujn la knaboj uzis por rapide malaperigi la nutraĵon. Iuj el ili premegis la bunojn per la malpuraj manoj ĝis ili ŝajnis kiel nigraj kolbasetoj. Tiujn ĉi apetitdonaĵojn ili penis gluti en tute sed la rezultatoj ne estis ĉiam kontentigaj. Sed alia knabo enpuŝis sian tutan bunon en unu vango kaj la botelan nazeton en la alia vango. Tiam okazis eksplodon ĉar la limonado enŝaŭmadis en la buŝon pli rapide ol li povis gluti kaj elŝovis la bunon. Kiel siaj kunuloj ekridegis! Kiel ili tedis lin! Sed sentimige, li reenmetis la duonmaĉaĵon en la buŝon, kaj sin preskaŭ sufokinte, li triumfis. Tiam komencis la kuro. Kiam ili alvenis al la veldrapo ili devis rampi sub ĝin, kaj estis tiel malluma tie, ke multaj, senintence piedfrapinte la malantaŭajn amikojn (kaj ricevinte ree multajn frapojn) fariĝis tiel konfuzaj, ke fine ili elrampis ĉe la fino, kie ili eniris kun ruĝegaj, ŝvitaj vizaĝoj. Sed la aliaj kiuj eliris al la prava fino ne povis trovi tuj siajn proprajn vestaĵojn. Ili aperis kiel aro de kortbirdoj, skrapanta sur amaso da cindroj.
Tamen, post mallonga tempo ili sin vestis kaj per la restanta energio, atingis la gajnstangon. Alia amuzaĵo, kiu kaŭzis multan ridadon inter la rigardantoj estis la kapto de porketo, kiun oni antaŭe ŝmiris per sapo.
Oni permesis nur la junajn edzinojn kunkuri por la porketo, sed lia haŭto estis tiel glata ke neniu povis lin teni, kaj li kuris timegige blekanta inter la rigardantoj; disĵetanta teren kelkajn kiuj ĝenis lin.
Sed la amuzaĵo daŭrigis ĝis unu edzino (kun elstaraj dentoj) dum la interpuŝo, falis sur la porketo, kiu estis laciĝinta, kaj lin kaptis.
Voĉo apude ekkriis: "Ho! Nia Mario lin estas kaptinta per ŝiaj dentoj."
PLUVA TAGO.
J. Parisot (Vosges).
Timema knabino rapidas Trairi la densan arbaron; Korbeton portante, ŝi gvidas La hejmen irantan kapraron. Sed kapon skuetas la pino, Dum blovas vent' florojn ŝirante. Ho! zorgu pri l' korbo, knabino: Forŝtelos ĝin vento blovante.
La vojo nun ŝajnas malklara Kaj tere filikoj elpendas; Ĉielo fariĝas nubara. Malfruan kapraron ŝi plendas, Dum interplektatan branĉaron Disligas, la manojn vundante. Ho! zorgu orflavan la haron: Forŝtelos ĝin dornoj ludante.
Fulmeg' malproksime brilegas, Gutetoj ekfalas, kaj bruas Tondrego, kaj pluvo zumegas, Akvego tra l' vojo defluas; En koto glitetas la plando, Venteg' l' antaŭtukon skuante. Ho! zorgu, knabin' pri l' rubando: Ĝin ŝtelos venteg' forflugante.
Pro ĉia brueto, l' orelon Vekanta, tuj preskaŭ ŝi svenas. Sed, kiu ĉi tien, ombrelon Portante, kaŝate alvenas? Ha! ŝia jam pasis timeto: Ŝi ridas, fianĉon vidante. Ho! zorgu, knabin', pri l' rideto: Ĝin ŝtelos l' eĥo forirante.
Jen li fianĉinon manpremis; Ŝi lin aŭskultadis revante; Sed jam ne pro l' vento eltremis L' ombrelo nun ambaŭ kovrante.... Se ne la ombrelo mensogis, Pasadis la horo tre dolĉe; Knabino pri l' koro ne zorgis ... L' ombrelo ĝin ŝtelis ensorĉe.
FRAGMENTAJ MEMOROJ.
Originale verkita de Edward Metcalfe, M.A. (Oxon).
_La aŭtoro rizervas ĉiajn rajtojn._
Treege interesa mi trovis la konversacion de la pastro, kies memoro estas tiel kiel profundega puto; puto en kiun mi ofte mallevis mian sitelon por ĉerpi laŭ mia mezuro la akvon de lia iom stranga sed ĉiam interesa sciado.
Ke tiu sitelo gutetas; ke mi ne povas detale aŭ tute akurate revenigi en memoron liajn rakontetojn estas, mi bone scias, maljustaĵo kontraŭ vera klerulo. Sed la akvo kiu dum multaj jaroj estas restinta en la ujo de mia cerbo ne povas esti tute same kiel kiam mi ĝin freŝe ĉerpis el la viva fonto. Eble ĝi malklariĝas; eble mi kunmiksas iom da forgesado. Sed malgraŭ tio mi penos rakonti almenaŭ unu el la klarigoj, kiujn mi ĉiutage, preskaŭ ĉiuhore ricevis.
Mi estas nominta la urbon Chicago, kiam ekdiras la pastro: "Ha, tiu nomo havas iom strangan devenon. Sed sendube vi jam scias pri tio!"
"Sendube ne," mi respondas. "Mi estas grandega nesciulo. Plie mi havas grandan emon por la aŭskultado. Volu tial min instrui, mi petas."
"Antaŭ la Ŝtatoj anoncis sian sendependon," li komencis, "dum tiu milito de la Angloj kontraŭ la Francoj, kiu decidis la posedon de la Okcidentaj Ŝtatoj, ambaŭ kontraŭbatalantoj tre uzadis kiel spionistojn kaj antaŭmarŝantojn la tribojn Indianajn."
Tagon, apud la lago _Erie_ la spionistoj de la Angloj raportis ke ili ekvidis haltejon de la malamiko; kiun la Angloj decidis ataki.
Sed lertege estis ankaŭ la spionistoj de la malamiko. Kiam alvenis la soldatoj Anglaj ili vidis nur kelkajn fuĝantajn Indianojn.
Post tiuj fuĝantoj tuj sin ĵetis, per flugantaj piedoj, la Indianaj kunbatalantoj de la Angloj, kriegantaj per triumfaj voĉoj: "_Ŝĭ-ka-go; Ŝĭ-ka-go_"; kiu signifas en ilia lingvo, "_Indianoj kuras; Indianoj kuras._"
Poste oni konstruis sur la sido de la haltejo ŝtipan fortikaĵeton, kiun oni nomis pro la kriego de la Indianoj Ŝĭ-ka-go (Chicago).
Loĝiĝis apud la fortikaĵeto loĝiĝantoj, kaj jen la komenco de la konatega urbo.
Bedaŭrinde oni nuntempe nur malofte ekvidas la ŝtipajn dometojn de tiuj unuaj loĝiĝantoj; dometojn kiuj tre malmulte similas al la lignaj domoj kiujn mi supre priskribis, kaj kiujn oni konstruas el tabuloj, alfiksitaj tiamaniere ke ĉiu el ili estas superkuŝita per la malantaŭa flanko de la supre lokita tabulo, laŭ maniero de ardezoj sur tegmento.
Ne! Tiuj Unuevenintoj uzadis ne tabulojn, sed tutajn arbtrunkojn, krude per hakilo kvadrigitajn, aŭ eble laŭlonge segitajn kaj tiamaniere kunmetintaj ke la rondflanko estu ekstere, kaj interne la plata supraĵo. Ili konstruis kvar nerompitajn murojn kaj poste trahakis aŭ trasegis la truojn por la pordo kaj fenestroj: Ĉiujn interspacojn ili plenigis per koto; kaj tiamaniere faris konstruaĵon treege fortikan kaj multe pli varman ol la nunaj lignaj domoj. Tamen ĉar ili dehakis kaj _tuj_ uzis la arbojn post nelonge la freŝa (verda) ligno malpliiĝis, kaj oni devis ofte renovigi la kotan plenigaĵon.
Mi vizitis farman domon kies la multaj aldonoj estis el tabuloj, tamen ankoraŭ restis la, laŭ Amerikaj ideoj, _antikva_ ŝtipa dometo, kiu estis, laŭ mia opinio, la plej dezirinda porcio de la domo. Kiel kutime, ĝi enhavis du ĉambrojn; manĝo- kaj dormo-ĉambro.
En la dormĉambro proksime de la planko troviĝis iom granda truo.
"Pro kio servas tiu ĉi truo?"
"Ho, la ŝtipoj malpliiĝis, kaj la koto estas forfalinta."
"Kial ne ankoraŭ ĝin kovri. Tra tia malfermaĵo povus tre facile eniri serpento."
"Ho, jes; antaŭ nelonge unu eniris."
"Kaj post tia okazo vi ne ŝtopis la truon!"
"Ho, ne; sed ni mortigis la serpenton."
"_Kutimo naskigas malestimon!_"
Amerikoj ŝajne rigardas serpentojn kiel ridindaĵoj; preskaŭ mi diris amuziloj.
Eĉ la nudpiedaj knabetoj saltas sur ilian korpon kaj per batego de la nuda kalkano mortigas ilin. Eble tio ŝajnas esti danĝera amuzaĵo, sed por la salto oni celas tiun porcion de la serpenta korpo kiu, se tiuj rampaĵoj havus kolojn, estus la kolo; kaj tiamaniere subpremate serpentoj estas senpovaj por vundi.
Plie ne ĉiuj serpentoj estas atakemaj kiel bone certigas la sekvanta memoraĵo:--
Preskaŭ mi estis nudpiedulo, ĉar mi havis sur la piedoj nur malpezajn sandalojn (ledplandojn kun ledrimenoj). Ŝtrumpojn mi tute ne portis kaj de la genuoj ĝis la piedoj la kruroj estis tute nudaj, ĉar mi sunbanis en Aŭstrujo.
Antaŭ la _Luft Hütte_ (aerbudo) en kiu mi dormas estas herbejo, sur kiu mi promenas. Hodiaŭ ĉar pluvas mi kunportas pluvombrelon.
Subite mi ekaŭdas siblon koleregan. Mi malsuprenrigardas. Preskaŭ tuŝante mian piedon mi vidas la kapon de malgranda sed venemega serpento kies lango en kaj el iradas la buŝon laŭ nekredebla rapideco. Mi pensas ke eĉ la dikeco de arbfolio estus plenigita la spacon inter la elstreĉita lango kaj la haŭto de mia piedo. Terurigite mi restas senmova kiel ŝtonego. Krom sia lango la serpento restas egale senmova, kaj dum kelka tempo ni rigardadas unu la alian. Tiam, subite, ĝi forĵetas sin; forrapidegante per grandegaj kurboj.
Tiel rapide ĝi forrampis, ke la herbo fajfis de ĝia trairo!
"Li kiu mortigas serpenton," diras Aŭstra kredo "mortos mem antaŭ pasas unu jaro."
Se mi estus atakinta tiun serpenton (kaj se mi estus portinta armilon pli konvenan ol malfermita pluvombrelo, kredeble mi estus tion farinta) mi kredas ke ne estus por mi necese atendi la finon de la jaro. Mi ja estus mortinta tiun saman tagon.
Foje en Egiptujo mi levis de la tablo gazeton kaj malkovris skorpion, kaj en Italujo--sed ne; mi skribas nun miajn _Amerikajn_ memorojn.
Resaltegas la vaganta penso kaj ankoraŭ mi sidas en la ligna salono de la Amerika pastrejo, kaj jen pluvas, senĉese pluvas.
En mia cerbo ripetas sin, sekvante la sonon de la pluvgutoj sur la fenestroj, frazo kiun mi legis en Amerika libro kaj kiun mi ne plene komprenis.
"_Li ne scias sufiĉon por eniri de la pluvo._"
La pordo malfermas kaj eniras tri geinfanoj, knabo kaj du knabinoj.
Estante Amerikoj ili estas neniel hontemaj, faras sin tute kvazaŭ en sia propra domo, babiladas senĉese pri multaj aferoj, kaj kiam alvenas la horo de tagmanĝo, tagmanĝas kun ni.
Posttagmeze la pluvo ĉesas kaj ili foriras.
"Mi volus ekscii," diras la pastredzino, "kies geinfanoj ili estas."
"Ĉu vi ne konas ilin?" mi demandas.
"Ne, por mi ili estas tute fremduloj."
"Sed tre senceremonie ili eniris vian domon."
"Nature, ĉar pluvis."
"Sed--ĉu vi intencas diri ke _iu ajn_ eniros _ies ajn_ domo kaj tie tagmanĝos, nur ĉar pluvas?"
"Jes, certe; kial ne? Ili estis treege bonvenaj, kaj nature oni sin ŝirmas de la pluvo.
"_Li nescias sufiĉon por eniri de la pluvo._"
Ankoraŭ mi aŭdis la rekantaĵon, sed nun mi ĝin komprenis; mi estas vidinta la Amerikan gastemecon.
La Amerikan senceremoniecon--sed pri tio mi parolos en alia fragmento.
PROTEKTO DE ANGLO.
Vera rakonto de Edw. Gauntlett (Okayama).
Tage, en la somero de 18-- mi komencis longan promenon kune kun la juna homo Japana kiu tiutempe min instruis je la malfacilega Japanlingvo. Mi intencis unue iri en Ikao'n, kie estas elfluaĵoj de varmakvo minerala. Ikao similas je Clovelly, en Devonshire, escepte ke ĝi estas alta, kaj inter altaj montoj, Clovelly estante apud la maro.
Estis necese ke ni iru per vagonaro de Tôkyô, la ĉefurbo, ĝis Maebashi urbo, kaj de tie, per malgrandega tramo al la vilaĝo Shibusawa. Poste oni marŝas, aŭ rajdas en _jinrikisha_ (homtirata kaleŝo) ĉirkaŭ dek-kvin mejloj ĝis Ikao. Tamen, kiam ni alvenis je la stacidomo de la tramo en Shibusawa, subite ekpluvegis, kaj ĉirkaŭ du horojn, kiam ni restis en la stacidomo, pluvegis kaj tondregis. Post la pluvego, mi ekiris, kiam la homo kiu tiris la "jinrikishan" en kiu estis niajn pakaĵojn, sciigis nin ke estis necese ke ni havu du virojn por la _jinrikisha_, ĉar li kredas ke sur la montoj, la vojo estus difektigita per la pluvo. Ni konsentis kaj ekmarŝis. La _jinrikisha-viro_ prava estis, ĉar, post ke ni marŝis ĉirkaŭ ok mejlojn, ni vidis ke ponto estis duondifektigita.
Nun ekmallumiĝis, kaj ni eniris nebuleton; sed ni marŝadis, kaj amike paroladis. Mi nun ekvidis ke virino nin sekvis, kaj, ĉar ŝi persiste nin sekvis, mi diris al S-ro Kôsaka, mia instruisto:
"Demandu al ŝi kial ŝi nin sekvas."
Li tiele demandis, kaj diris al mi ke ŝi diris ke ŝi timis esti ensorĉata per vulpoj aŭ meloj, kaj ke ŝi sciis ke malsamlanduloj neniam ensorĉiĝis per ia besto.
Mi ridetis, sed diris ke mi estus feliĉa ŝin protekti. Ŝi nin sekvis ĝis la hotelo kaj tiam subite malaperis.
La sekvantan tagon matene frue, la servanto de la hotelo venis al mia ĉambro kaj diris ke iu deziris paroli kun mi. Mi surpriziĝis, kaj diris al S-ro Kôsaka:
"Subiru, mi petas, kaj vidu la homon kiu venis min vidi. Mi kredas ke eble estis eraro de la servanto. Mi kredas ke neniu scias ke mi estas en Ikao."
Li iris, sed baldaŭ revenis, kaj diris ke estis vere: iu deziris paroli kun mi.
Mi iris al la pordego, kaj tie mi vidis la virinon kiun mi "protektis" la antaŭan tagon! Ŝi subfleksis la kapon--mem la korpon--kaj diris:
"Mi vin dankegas, Sinjoro, por via bona protekto. Mi bone sciis ke, se mi penis veni tien ĉi sole, la vulpoj aŭ la meloj min ensorĉus."
SUR LA GLACIO.
El "la Dokumentoj pri Pickwick," de Dickens, tradukita de A. A. Cowan.
Maljuna Wardle kondukis ilin al sufiĉe granda frostita lageto, kaj kiam la "grasa knabo" kaj S-ro Weller estis forŝovelintaj kaj forbalaintaj la neĝon kiu estis falinta dum la nokto S-ro Bob Sawyer aranĝis siajn glitilojn per lerteco kiu al S-ro Winkle ŝajnis perfekte mirinda, kaj faris rondojn per sia maldekstra kruro, kaj la cifero _8_, kaj enskribis sur la glacio, ne unufoje haltante por spiri, multajn aliajn plaĉajn kaj mirigajn devizojn je la treega kontentigo de S-ro Pickwick, S-ro Tupman kaj la sinjorinoj, kiu atingis pozitivan entuziasmon, kiam maljuna Wardle kaj Benjamin Allen kune kun la antaŭnomita Bob Sawyer, faris kelkajn misterajn evoluciojn kiujn ili nomis _Skota danco_.
Dume, S-ro Winkle (sia vizaĝo kaj siaj manoj bluiĝis per la malvarmo) estis devigata bori en siajn ledplandojn kaj surmeti siajn glitilojn, la pintoj poste, kaj faris la rimenojn tre implikajn, helpata de S-ro Snodgrass, kiu sciis malpli pri glitiloj ol Hindo.
Fine, tamen, helpate de S-ro Weller, la malfeliĉaj glitiloj estis firme surŝraŭbataj kaj surbukataj kaj S-ro Winkle leviĝis.
"Nun, Sinjoro," diris Sam, per kuriĝiga voĉo, foriru kaj montru al "ili, kiamaniere ĝin fari."
"Haltu, Sam, haltu," diris S-ro Winkle, kiu tremis forte, kaj ekkaptigis la brakojn de Sam je la premo de dronoto.
"Kiel glate estas, Sam!"
"Kutima stato de glacio, Sinjoro," respondis S-ro Weller. "Tenu! Sinjoro."
Tiu ĉi lasta rimarko de S-ro Weller rilatis je pruvo kiun S-ro Winkle faris, je la momento, de furioza deziro por ĵeti siajn piedojn en la aeron, kaj fragegi la postan flankon de sia kapo kontraŭ la glacio.
"Tiuj ĉi--tiuj ĉi--estas tre mallertaj glitiloj? Ĉu ili ne estas Sam?" demandis S-ro Winkle, ŝanceliĝe.
"Mi timas ke malvigla sinjoro estas sur ili, Sinjoro," respondis Sam.
"Nun, Winkle," kriis S-ro Pickwick, tute nekonscia ke io estis malprava.
"Venu; la sinjorinoj atendas vin."
"Jes, jes," respondis S-ro Winkle je timegiga rideto, "mi venas."
"Jam, komenconta," diris Sam, penante por liberiĝi.
"Nun, Sinjoro. Ekiru!"
"Haltu momente, Sam," spiregis S-ro Winkle, tenante lin tre amante. "Mi trovas ke mi havas du vestojn hejme kiujn mi ne bezonas, Sam. Vi povas ilin havi, Sam."
"Mi dankas vin, Sinjoro," respondis Sam.
"Ne atentu por tuŝi vian ĉapelon, Sam," diris S-ro Winkle rapide. "Vi ne bezonas forpreni vian manon por tiun fari. Mi intencis doni al vi 5 ŝilingojn hodiaŭ matene por Kristnaska donaco, Sam. Mi donos ĝin al vi posttagmeze, Sam."
"Vi estas tre bona, Sinjoro," respondis S-ro Weller.
"Tenu min komence, Sam," diris S-ro Winkle.
"Nun--tiu estas prava. Mi kutimiĝos baldaŭ, Sam. Ne tro rapide, Sam! ne tro rapide!"
S-ro Winkle kurbiĝante antaŭe, sia korpo faldita duone, estis helpata trans la glacio de S-ro Weller, je tre stranga kaj negracia maniero, kiam S-ro Pickwick kriegis senkulpe de la kontraŭa bordo--"Sam!"
"Sinjoro?" diris S-ro Weller.
"Tien ĉi, mi bezonas vin."
"Liberigu min, Sinjoro," diris Sam, "ĉu vi ne aŭdas ke la mastro vokas. Liberigu min, Sinjoro!"
Per fortega peno, S-ro Weller liberiĝis el la premo de la agonia Pickwickano, kaj tion farante, donis grandegan antaŭenpuŝon je la malfeliĉa S-ro Winkle. Per akurateco kiun nenia grado de lerteco aŭ pratiko povis certigi, tiu malgaja sinjoro iris rapide en la mezo de la _Skota danco_, je la preciza momento, kiam S-ro Bob Sawyer faras svingon de neegala beleco. S-ro Winkle frapas forte kontraŭ li, kaj kun laŭtega bruo, ili falis peze glacien.
S-ro Pickwick kuris al la loko.
Bob Sawyer estis leviĝinta, sed S-ro Winkle estis multe tro saĝa por tion fari sur glitiloj. Li estis sidanta sur la glacio, faranta spasmajn penojn por rideti; sed dolerego estis pentrata sur ĉiuj siaj trajtoj.
"Ĉu vi estas vundata?" demandis S-ro Benjamin Allen, kun granda maltrankvileco.
"Ne multe," diris S-ro Winkle, frotante sian dorson.
"Mi volas ke vi permesas min tiri sangon el vi," diris S-ro Benjamin Allen, tre avide.
"Ne, mi dankas vin," respondis S-ro Winkle, rapide.
"Mi vere pensas ke vi devus," diris Allen.
"Mi dankas vin," respondis S-ro Winkle. "Plivole ne."
"Kion vi pensas, S-ro Pickwick?" demandis Bob Sawyer. S-ro Pickwick estis ekcitata kaj indigna. Li signodonis je S-ro Weller, kaj diris per severega voĉo: "Demetu liajn glitilojn."
"Ne; sed mi vere estis apenaŭ komencinta," kontraŭdiris S-ro Winkle.
"Demetu liajn glitilojn," ripetis S-ro Pickwick, firme.
La ordono ne povis esti kontraŭbatalata. S-ro Winkle silente permesis al Sam obei.
"Levu lin," diris S-ro Pickwick. Sam helpis lin leviĝi. S-ro Pickwick iris kelkajn paŝojn for de la rigardantoj, kaj signodonis sian amikon ke li proksimiĝu, fiksis serĉantan rigardon je li, kaj ekparolis per mallaŭta, sed klara kaj akcentega voĉo, tiujn ĉi remarkindajn vortojn.
"Vi estas ŝajnigulo, Sinjoro."
"Kio?" diris S-ro Winkle, ektremante.
"Ŝajnigulo, Sinjoro. Mi parolos pli simple, se vi volas ĝin. Trompanto, Sinjoro."
Je tiuj ĉi vortoj, S-ro Pickwick turnis sin malrapide kaj rekunigis siajn amikojn.
AVIZO.
Pro mia libertempo, mi ne povas doni la kutiman raporton _Monato post Monato_. Mi esperas, ke la Legantoj ne malkontentiĝos pri tio. Proksiman monaton la raporto eble estos _tro longa_!
H.B.M.
VERA HISTORIO DE FANTOMO.
Originale verkita de Esp. 10549 (Nova Zelandano).
Antaŭ nemultaj jaroj la Nova Zelanda urbeto Arrowtown iom ekscitiĝis pri senĉesaj kaj persistaj fantomaj fabeloj. Oni diradis ke ia terura blanka supernatura apero promenadis ĉiunokte en la publika tombejo. Unue, kompreneble, la pluparto da la vilaĝanoj ridetis, mokis, kaj nenion kredis pri tiaj raportoj, sed kiam, tago post tago, tiuj strangaj famoj daŭradis kaj certiĝis de multe da diversaj personoj, kaj eĉ de la antaŭaj mokintoj, la publika sciemo fariĝis forta kaj ĝenerala. Baldaŭ kelkaj geservantoj tute rifuzis preteriri la tombejon post mallumo, kaj la afero fariĝis enuiga kaj multe malhelpis la gemastrojn.
En la urbeto estis kuraĝa virino nomita S-rino P. kiu tute ne timis supernaturaĵojn kaj ne povis kompreni la superstiĉajn timemulojn.
"Mario," diris ŝi al unu sia amikino, "ĉu vi timas la fantomon?"
"Ne, S-rino P.," respondis Mario, ridante, "ĉar ne ekzistas tiaj kreitaĵoj."
"Sed io estas en la tombejo, kaj mi iros hodiaŭ vespere tien por vidi ĝin. Ĉu vi volas min akompani?"
"Kion ni faros en la tombejo?"
"Ni spionos, kaj ni sciiĝos kio estas kiu timigas la urbetanojn."
Mario unue ŝanceliĝis, sed fine konsentis, kaj je la dekunua horo la du sentimaj virinoj eniris la terurigan loĝejon de la mortintoj.
La nokto estis sen luno, sed la ĉielo estis hela, kaj la ĉirkaŭaĵo estis sufiĉe videbla sub la stellumo. Mario, vidante ĉie la blankajn tombŝtonojn en la palega mallumo, komencis iom tremeti, kaj preskaŭ pentis sian bravecon. Tamen ŝi ne volis esti timulino, kaj ŝi nerve penadis babili kaj ŝerci por sin kuraĝigi, kiam subite--ĥ-r-r-r-r!
Bona Dio! kio estas tio? Io nigra, nekomprenebla, harstariganta, leviĝas el la infero antaŭ la piedoj de la virinoj kaj flugas al la ĉielo.
Mario kriegis laŭte kaj forkuris malantaŭen tra la pordeto sur la vojon.
"Mario, revenu!" alvokis S-rino P. "Malsaĝulino ridinda, revenu! Nur estas vesperto!"
Sed Mario nenion plu komprenis. Plene, senespere terurigita, la kompatinda knabino kuris rapidege sur la vojo hejmen kiel frenezulino, dum S-rino P. staris tiel kolera kiel ridanta. "Nu," pensis ŝi, "mi devos spioni sole. Sed la atendo verŝajne estos enuiga sen la junulino."
Si antaŭiris ĝis la tombeja mezo, kaj sidiĝis post ia tombo sub ombra cipreso. Pasis kelka tempo, eble unu horo, kaj S-rino P. komencis oscedi kaj perdi paciencon, kiam--jen la fantomo! Jen vere la spirito! Io granda, blankvestita, kun pala vizaĝo kiel mortinto, kviete sed rapide alproksimiĝis. Ĝi marŝis rekte al la tombo post kiu sidis la spionantino, sed tiu ĉi ne ektimis, sed senmove kaj atente observadis la aperon, suspektante ian friponan trompon. La fantomo fine haltis, kaj sen observi S-rinon P. metis sin genue sur la tombo kaj--preĝis! Tuj la mistero klariĝis en la vigla inteligenco de la kuraĝa kaj admirinda virino. La fenomeno ne estis fantomo, sed somnambulistino. Juna virino kiu preĝis ĉe la tombo de sia patrino. Tiam vere S-rino P. treege ĝojis pri tio ke la kriema Mario forestas, ĉar la afero estis grava. Vekigi la dormantinon en tombejo estus kompreneble ago danĝera kaj kruela.
Sekve la saĝa spionantino restis senmova ĝis la knabino returnis el la tombejo hejmen, kaj tiam ŝi sekvis malproksime tra la vojo al la domo de la dormanta vagistino. La sinjorino restis ekster la domo sufiĉe da tempo por ke la knabino rekuŝiĝu, kaj tiam ŝi frapis kaj vekigis la patron por lin sciigi ke lia filino estas la terura fantomo kiu bezonas kuraciston sen prokrasto.
MAJSTRO PASERO.
Babilado de Alfonso Wachter (Riga).
Je malklara kaj nebula printempa mateno bela pasero, kiu estas konsiderata vivan beleco de sia parencaro, flugis, kune kun sia amantino al lignejo ĉe la suba Duna kie ankoraŭ estis trankvile kaj tute dezerte en ĉi tiu frua matena horo, ĉar la lignolaboristoj, jam komencinte sian taglaboron, interrompis ĝin por matenmanĝi. Ĉi tiu matenmanĝo konsistis el seka pano, lardo kaj harengo.
Ĉi tie nia pasero tuj komencis danci siajn plej graciajn amdancojn sur la lignetoj, kiuj estis ĵetitaj sur la vojo por replibonigi ĝin. En sia amebrieco li nek atentis la sentaŭgan dancplacon nek ke ŝi ne estis pruntinta ian ekvidon al li, aŭ rimarkinta liajn dancojn, sed ke ŝi serĉis sian nutraĵon senĉagrene pro lia flirtado, kaj ŝi okaze konversaciis gaje kun ĉi tiu aŭ tiu el la paserpatrinoj kiuj flugis al ĉi tiu lignejo.
Kiam, post longa tempo, Majstro Pasero fine vekiĝis je sia amebrieco--en malgranda malproksimeco Ho ve! Sur unu el la multenombraj staploj de traboj en plej karesa _kapo ĉe kapo_ kun blanka pasero li vidis sian amatinon!
Oni ne povas esprimi per vortoj la doloron, kiun nia kompatinda pasero sentis ĉe tiu ĉi rigardo. Kaj ilia feliĉa kaj gaja pepado, kiu sonis al li kiel malica, moka ridado pri sia malfeliĉo, tranĉis profunde en sian malgrandan kaj plenaman birdakoron.
Vere, li deziris satigi sian malŝaton je venĝo, je la sango de sia konkuranto. Li volis subigi lin en batalo ĝis morto kaj vivo. Sed tiu ĉi batalo por la posedo de la multe dezirata pasera virgulino ne estis batalata, ĉar la fiereco kondamnis batalon kun kontraŭulo kiu estis konsiderata ne egal-naskulo, kun iu, kiu estas nur vanta malsaĝulo de alia ĉarma paservirinaro, kaj ankaŭ frivola fanfarulo de la paserviraro.
Plua argumento kiun li atentis, estis ŝia nuna malkaŝa koketeco.
Li nek intencas meti sencele ilian vivon, nek detrui ŝian amafeliĉon, kiun li egoiste forprenus de ŝi se li mortigos ŝian amiston.
Tiu ĉi malegoista rifuziĝo je ŝia posedo--ŝi, kiu estis la revo de siaj noktoj, ja ne estis facila por li. Li malĝojege subfleksis sian kapeton kaj li dume restadis senmove sur la lignetoj.
La pentraĵoj de pli fruaj tagoj eble preteriris je siaj inteligentaj okuloj. Li eble memoris la tagon, kiam li unue renkontis ŝin, kaj kiel iliaj okuloj rigardis tuj unu la alian serĉe kaj kritike, kiel rigardas sub ŝtono miozoto.
En Majo, kiam ĉio burĝonas, li renkontis ŝin sur la branĉoj de betuleto, en societo de infanriĉa paserpatrino.
Tuj kuniĝinta kun ili kaj estanta lerta, vigla societamulo, li turnis baldaŭ la konversacion--kiu, ĝis nun tuŝis diversajn trivialajn aferojn, ekzemple plaŭdon, edukadon, nutro zorgojn, k.t.p.
Li lerte vivigis la konversacion, evitis ian interrompon kaj etendis ĝin kiel eble plej longe. La ombroj de la vespero jam komencis malleviĝi kiam la malgranda pepa societo fine disigis sin, por serĉi siajn nestojn.
De tiu tempo, ŝia plej fidela akompananto, li ĉiam sekvis ŝin dum ŝiaj vagoj tra urbo kaj lando, tra kampo kaj arbaro. Li faciligis kavalire al ŝi trovi orajn avenerojn kaj plej sukajn berojn.
Se malleviĝis la nokto, li zorgis pro sendanĝera restejo kaj fidele gardis ĉe ŝi.
Subite li estas vekita pro alproksimiĝantaj ligno laboristoj. Li do ŝanĝis sian ripozlokon kaj ree komencis revi. Sed li ne povis mediti longe. Paser-dando, kiu jam aŭdis pri lia malfeliĉo, kuniĝis kondolence kun li.
Silente, jes, tute apatie, Majstro Pasero sin kondutis rilate la fluo de la parolado, ĉar li konsideris, ke estus malinde respondi al la malsprita, frivola afektulo. Komprenante fine, ke lia certigo de sincera kompato ne estas sufiĉe atentita, kaj ke lia bonopinia konsilo estas rifuzita, la dando forflugis ofendinta, en lia tromemfido.
Doloriga ekĝemo ŝvelis la bruston de nia Majstro Pasero. La vana babilado de la forfluginto ŝajnis al li kvazaŭ profanado de liaj plej sanktaj sentaĵoj. Tute logike li konkludis ke, kiel tiu dando jam sciiĝis pri lia ama-malĝojo, nur tro baldaŭ la tuta mondo de la paseroj scios ĝin kaj fajfos sur ĉiuj tegmentoj. Moko kaj ŝajna kompato de nun sekvos liajn kalkanojn kaj estos lia sorto!
Sekve li decidas lasi sian patrujon, la lulilon de sia malĝojo, por eviti tiamaniere al la moko kaj kompato. Kiam li fine tion decidis kaj siajn flugilojn malfaldis por la flugo en la malproksiman fremdan landon, li ankoraŭ aŭdis la jenan rimarkon, kiun la paser-dando elparolis:
"Aliaj urbetoj--aliaj knabinetoj!"
SINGLE COPIES PRICE FOURPENCE NET.
20. (Vol. II., No. 6.)
_Junio, 1905._
THE ESPERANTIST
La Esperanta Gazeto por la Propagando de la Internacia Lingvo.
ANNUAL SUBSCRIPTION: 3/- (4 francs; 1-1/2 roubles; 75 cents).
Wholesale Agents: 41. Outer Temple, London, W.C.
All Communications should be sent to THE EDITOR, 67, Kensington Gardens Square, London. W.
CONTENTS. Page A Modern Hermit (Clarence Bicknell) 81 The Golden Heart (C. Oxenford) 82 Reminiscences, Part VI. (Edward Metcalfe, M.A., Oxon) 84 Oddments 86 To Give or not to Give (E. W.) 87 Recollections of Ireland (F. A. Meigh) 88 A Foreigner Abroad (C. W. T. Reeve) 89 The Golden Hour (Rev. T. Eli Evans) 90 Pancakes (A. Vuillaume) 90 From the Light of Asia (A. Motteau) 91 The Brothers of Birchington (S. H. Emptage) 92 The Home of the Essence of Roses (Ilarion Raytcheff) 93 My Holiday (The Editor) 94 Indian Lions (H. K. G.) 96
Avizo Grava.
La malnova firmo Buchanan, Scott & Co., fondita en la jaro 1870, prezentas siajn komplimentojn al la Esperantistaro kaj anoncas ke, post nelonge interesa kaj enspeziga propono aperos en tiu ĉi spaco. Ĉiu Esperantisto, ĉu membro de ia konata grupo aŭ kies nomo enskribiĝis en la Adresaro de D-ro Zamenhof, kiu volas akcepti tiun ĉi proponon povos samtempe ne nur ŝpari al si specialan rabaton sed ankaŭ antaŭenpuŝi la disvastigon de Esperanto.
Buchanan, Scott & Co.,
Garthland Street, Glagow, Scotland.
The Remington
THE _UNIVERSAL_ TYPEWRITER.
Just think of it!
THE INTERNATIONAL MACHINE.
_Unbound by ties of nationality:
The common bond of union of all civilised peoples._
The Remington can be supplied fitted for Esperanto.
* * *
THE REMINGTON TYPEWRITER COMPANY, 100, Gracechurch St., London, E.C.
La Remington
LA _UNIVERSALA_ SKRIBMAŜINO.
Pripensu je tio!
LA INTERNACIA MAŜINO.
_Tute liberiĝita de naciaj ligiloj:
La Komuna unuigilo por ĉiuj civilizitaj popoloj._
La Remington estos liverita kun Esperantaj presliteroj.
* * *
LA REMINGTON TYPEWRITER KOMPANIO, 100, Gracechurch St., Londono, E.C.
ĈIUJ, NI POVOS PARADIZON IRI.
Kiu bone trinkas, Tiu bone dormas. Kiu bone dormas, Tiu ne pensas malbone. Kiu ne pensas malbone, Tiu certe ne pekas. Nu, ĉar kiu ne pekas. Paradizon eniros. De nun, bone trinku. Kaj vi paradizon iros.
* * *
Por tio ĉi, oni devas aĉeti _bonajn vinojn_, kaj sin turni al:-- Sro. Ch. Jadoan en Mercurey (S. & L.) France.
The "Review of Reviews"
_Is the Best Magazine for Busy People. And it is read by 'Esperanto' Students._
The aim of this Magazine is to make the Best Thoughts of the Best Writers universally accessible at a Trifling Cost.
The busiest and poorest in the community may here follow with intelligent interest the great movements of Contemporary History.
Post Free for Twelve Months, 8/6, 10 fr. 75 c., or 8.50 marks.
Office: MOWBRAY HOUSE, NORFOLK ST., LONDON.
FOR SALE.
160 Guinea 'Broadwood' Grand Piano for £63. In fine condition; Rosewood. For all particulars write to The Editor.
Correspondence Lessons in Esperanto.
ARE GIVEN BY
Mr. A. MOTTEAU, Certified Teacher of Esperanto, 157, Earlham Grove, Forest Gate, London, E.
7/6 the Quarter.
Adresareto de Personoj kiuj deziras Korespondadi.
Sro. C. B. Burgess, Penn Buildings, Erie, Pa., U.S.A. Deziras koresp. kun Kristanaj Sciencistoj.
Sro. A. Bouy Libristo, 5, rue Saint Genes, Clermont-Ferrand, France. Deziras interŝanĝi ilus. p-k. kun alilandanoj. Ĉiam respondos.
Sro. G. Breduillieard, 40, Avenue de Laon, Reims, France. Korespondados Esperante, interŝ. ilus. p.k. and poŝtmarkojn, kun alilandanoj. Deziras ankaŭ ŝakludi per korespondado.
Frl. Mitchell, Acuba House, 65, Marquess Road, Canonbury, London, N. Kun alilandanoj per ilus. p-k.
Frl. F. A. Meigh, Ash Hall, Stoke-on-Trent, Anglujo. Deziras interŝ. ilus. p-k. kun Esperantistoj en Sud Ameriko & la Britaj Kolonioj.
Sro. W. Miles, Inĝeniero, 80, Station Road, Petersfield, Anglujo. Deziras kor. kun Esperantistoj per ilus. p-k. Tuj & ĉiam resp.
Sro. Urtel Francisko, Termezurista Officialo, Elisabetpl, 4, Bruno, Moravia, Austria, interŝanĝos nur belajn koloritajn p-k.
La Kosto de la Enskribo estas 6d. (70c. poŝtmarkoj).
THE ESPERANTIST
The Esperanto Gazette for the Spread of the International Language.
ABONPAGOJ ESTAS RICEVEBLAJ ĈE SUBSCRIPTIONS SHOULD BE SENT TO
H. Bolingbroke Mudie, Esq., 67, Kensington Gardens Square, London. W. AUSTRIA.--Sro. T Cejka, Bystrice Hostyn, Moravia. BELGIUM.--M. M. Seynaeve, 3, Rue de l'Avenir, Courtrai. FRANCE.--Grupo Pariza, 28, rue Serpente, Paris. GERMANY.--Doktoro Mybs, 68, Markt Strasse Altona, Elbe. NEW ZEALAND.--Esperanto Society, P.O. Box 50, Auckland. RUSSIA.--Societo Espero, Bol Podjaceskaja 24, log 12, St. Petersburg. SWEDEN.--Sro. P. Ahlberg, 50, Döbelnsgatan, Stockholm.
N.B.
_Nepresitajn manuskriptojn la Redakcio resendos se oni aldonis poŝtmarkon._
_Alsendatajn artikolojn la Redakcio laŭ bezono korektos._
_Oni povas sendi la abonpagon per poŝtmarkoj, kiuj estas akceptataj laŭvaloro._
_Oni sendu ĉiujn artikolojn, demandojn kaj avizojn al La Redaktoro, 67, Kensington Gardens Square, London, W._
N.B.
20. [Vol. II., No. 6.]
Subscription, 3s. Per Annum. Single Copies, 4d. net. Nos. 2 to 13, 6d. each; Later issues 4d. each, net.
JUNIO, 1905.
MODERNA ERMITO.
Dum dudek jaroj mi estas loĝinta en malgranda urbo sur la Mediteranea marbordo, kaj mi konas tre bone la pastron, la fiŝkaptistojn, la kampanarojn, ja ĉiujn, sed nur sciiĝis la lastan semajnon ke inter ni kaj la plej proksima vilaĝo vivas maljuna ermito. Oftege mi estas promeninta laŭlonge la kvin kilometroj da ŝtona laciga bordo neniun renkontinte, kaj neniam iu priparolis al mi pri la stranga estaĵo pri kiu mi estas skribonta. Oni vidas tie unuflanke la krutajn montetojn kun ŝtonegoj kaj dornaj arbetoj, du aŭ tri ĝardenojn kun palmarboj kaj oranĝujoj, kaj malmulte da muroj ruinitaj; aliflanke estas la profunda transvidebla blua maro. Sed irinte meztagmanĝi kun amiko kiu antaŭ nelonge aĉetis unu el la kulturaĝetoj kie li nun estas alklimatiganta nekomunajn kaj delikatajn arbojn kaj florojn kiuj ne povas bone vegeti aliloke, mi konatiĝas kun la ermito, ĉar dum ni manĝis, jen, sur la marbordo alproksimiĝas la malalta blankhara solulo, paŝanta malrapide kun siaj okuloj rigardantaj la teron.
Kio estas tio, mi demandis?
Ĉu vi ne konas la ermiton, li respondis mia amiko?
La ermito alvenis apud ni, kaj mi esperis paroladi kun li, sed li ne respondis al mia amika saluto. Tiam mi proponis partopreni kun li mian panon kaj kokinaĵon, kaj tiujn ĉi li akceptis sed sen ia dankesprimo. Tio ne min mirigis, ĉar la anoj de nia urbo estas tre malmulte dankemaj, sed ŝajnis pli mirinde ke li ne volas trinki eĉ iom da vino, ĉar niaj urbanoj tre volonte trinkas, eĉ drinkas vinon kaj likvorojn.
Baldaŭ li foriris, kaj mia amiko rakontis lian historion. Ŝajnas ke la ermito loĝas ĉiam sur la marbordo, kaj neniam iras al la urbo aŭ al la butikoj kaj ne, eĉ dum la Kristnaska festo aŭskultas la meson en la nemalproksima preĝejo. Li dormas sub la ŝtonegoj aŭ en ia ĝardeno. Li interparolas kun neniu kaj ne havas amikojn. Tamen li estas edziĝita pli ol unufoje, kaj havas multajn idojn, sed li ilin forlasis, kaj ili nature ne amas lin, kaj kvankam kelkaj parencoj loĝas apude ili ne vizitas lin. Li neniam iris al la komunuma lernejo kaj ne povas legi aŭ skribi. Li ne tranĉas la hararojn kaj havas longajn vangharojn, kaj estas sen botoj, sen ĉemizo kaj sen ĉapelo.
Mia amiko ne povis doni al mi aliajn sciigojn, kaj li mem ne scias kie la ermito naskiĝis aŭ kiam li komencis tiun ĉi manieron da vivado.
Mi demandis kiel li nutras sin, ĉar li ne laboras kaj nenion aĉetas. Ĉu li posedas bienojn aŭ monon? ĉu li sendas iun en la urbon? Ne, li respondis, sed li rabas en la ĝardenoj sed preskaŭ ĉiutage li manĝas fiŝon, ĉar kiam la fiŝkaptantoj altiras marbordon siajn retojn li subite ekkuras al ili, kaj ili aŭ donacas iom, aŭ foririnte lasas la senvalorajn restaĵojn por li, kaj kelkafoje ili kiuj amas la solulon, donas siajn manĝaĵeretojn, pecon de pano aŭ makaronio aŭ fromaĝo. Tial la mizerulo ne estas tute legommanĝantulo nek tute viandmanĝantulo.
De tia tago mi rakontis la aferon multefoje al miaj amikoj. Ĉiuj diras, "Tre strange, mi ankaŭ iros serĉi lin." Jes, estas strange, ne vere en tiuj ĉi nuntempoj, en kiuj turistoj, ne dezertuloj, troviĝas en la Egiptaj dezertoj, kaj la grotoj de la antikvaj ermitoj estas nur vizitataj de kampofestenantoj. Tamen ne tre strange, ĉar mia nova amiko estas nur kato, pli ruza ol siaj samspeculoj, ĉar li povas manĝi fiŝon ĉiutage sen ia timo pro malpacoj kaj ungogrataĵoj.
C. Bicknell.
LA ORA KORO.
Fantazio, originale verkita de C. Oxenford.
Unu vidvino kuŝis sur sia lito. Si estas mortonta. Ŝi scias ke baldaŭ ŝi devas lasi sian filineton sola en la kruela mondo; kaj tiu penso doloras ŝin pli multe ol ŝia malsanego. Ŝi alvokis sian filineton, kaj ŝin karesante, diris: "Karulino mia, mi foriras al malproksima lando, kaj vi ne min revidos ĝis multaj jaroj. Ne, plej amata, ne ploru; certe, vi min revidos ian alian tagon. Aŭskultu, kiam mi iros, vi estos sola; sole vi devos pasi tra la vivado. Mi estas tiel malriĉa ke mi ne havas ion ajn vin doni; sed ĉirkaŭ via kolo vi havas ĉeneton portante la duonon de ora koro, kiun vi portis de la tago kiam vi naskiĝis. Ie en la mondo vivas knabo kiu posedas la alian duonon de tiu ĉi koro, kvankam mi ne scias kie, ian tagon vi lin renkontos, kaj tiam, kiam vi renkontos unu la alian, vi trovos, ke la duonkoroj kuniĝos, kaj neniu nek nenio ilin povos redisŝiri, aŭ rompigi. Sed, estu singardema; multe da viroj provos preni de vi la duonkoreton, aŭ deziros ĝin interŝanĝi, aŭ ĝin aĉeti. Plie, eble vi mem trompiĝos, kaj kiam vi vidos duonkoron similan al la via, vi pensos ke ĝi estas tiu kiun vi serĉas. Eble ĝi estos tiel simila ke ĝi trompigos ambaŭ vi kaj la havanto. Sed estos pruvo. Se ili ne egalas, ili ne kuniĝos, kiel ajn vi penados, kaj neniam vi povos forpreni ĝin de la ĉeneto. Bone do rigardu, kaj zorgu, ke vi ne montros vian oran koron tuj kiam vi pensas ke vi vidas unu ŝajne simila al ĝi. Reaŭskultu: estas belega lando kiun mi treege deziras ke vi trafu. Ĉiu penas trafi, sed ne ĉiu sukcesas. Neniam alvenas tien iu kiu estas sola. Estas nur duope ke oni povas atingi la Paradizon de la Koroj. Tial, karulino, ĝis la tempo kiam vi trovos la knabon kiu havas la alian parton de via koro, ne penu iri tiun landon. Tio estas ĉio, kion mi povas diri, mi laciĝas. Adiaŭ, plej karega filineto mia, mi ne pli longe povas gardi aŭ zorgi pri vi,--min kisu--mi iras--," tiam, per lasta peno, ŝi aldonis tiujn ĉi vortojn: "Ne permesu aliu ajn vidi vian koron--ĝis vi--renkontos--la alian, tiam vi--konos. Adiaŭ, kar----"
La knabineto ploris multe, sed kvankam la najbaroj ŝin kompatis, ili ne povis redoni al ŝi ŝian patrinon. Baldaŭ ili ekmalzorgas ŝin; eĉ ili ekmalametas ŝin, ĉar ŝi ne estas simila al la aliaj knabinoj. Ŝi ne estas bela, kvankam ŝi havas bonkoron; sed ŝi havas tre mallumajn okulojn, kiuj ŝajne travidas la personon al kiu ŝi parolas, kaj neniu amas tion, ne vere? Unu virino diris al ŝi "Vi havas kruelajn okulojn, mi volas ke vi ne rigardu tiele ĉe mi." Tiu ĉi virino estis trompantino. Tamen la knaboj ludus kun ŝi antaŭ ol ili ludus kun la aliaj knabinoj; kaj kiam ŝi iĝis pli granda, pli maljuna, ili marŝus kaj paroladus kun ŝi anstataŭ kun la pli belaj junulinoj en la vilaĝo. Tial ŝi malamiĝis de multaj, kaj ŝi estas tre malfeliĉa. Ŝi estis tute sola, kaj ŝi multefoje ploris por ŝia perdita patrino. Sed, neniam ŝi montras al iu sian malgrandan duonkoron, kvankam ŝi elrigardus maltrankvile por vidi ĉu iu ajn el la junuloj havas duonkoron simila al la ŝia. Sed ne, tre malofte knabo montras ĉu li havas koron aŭ ne, kaj inter la malmultaj kiujn ŝi vidis, neniam estis unu kiu estis eĉ iomete simila al la ŝia.
Sed, unu tago alvenas al la vilaĝo juna viro, kiu estas tri aŭ kvar jaroj pli maljuna ol ŝi. Ho, li estas bela, forta, kaj tiel agrabla kaj aminda, ke ŝi pensas: jen estas eble la junulo kiu havas la alian duonon de mia koro. "Mi estas certa, ke se mia patrino estus ĉi tie, ŝi same dirus," diris ŝi al si mem. En tiu ĉi tempo ŝi estas malamegita de ĉiuj ĉirkaŭ ŝi, ĉar kiam ŝi viriniĝis, ŝi trovis ke ĉio en la vilaĝo estas malsimila de tio kio ĝi aperas esti. Ĉiu portas maskon; kaj ŝi neniel komprenas kial. Tial ŝi ofte fortiras la maskojn de iaj personoj, ĵus kiam ili la plej dezirus ĝin konservi. Tial, vi vidas, ŝi devas esti treege malamata. Ĉie ŝi portas ĉagrenon, hontecon, kaj certe, en la okuloj kaj laŭ la pensoj de tiuj ĉirkaŭe ŝi estas malbonkora.
La junulo kiu estis nove alveninta, vidas tiun ĉi, kaj kompatas ŝin. Ili iĝas geamikoj, kaj ŝi tute konfidas al li. Tagon ŝi montris al li sian oran koron, kiun, kiam li vidis, li deziregis havi, kvankam li bone scias ke li ne havas la alian duonon. Sed li havas la duonon de kupra koro, kiun li pensas igi similan al la ŝia. Li observis zorge la supraĵon de ŝia koro, kaj poste tordis, fleksis, kaj poluris sian kupraĵon, ĝis ĝi vere ekaperas iomete simila al ŝia, tiam li montras ĝin al ŝi, kaj ŝi, ĉar ŝi estas ankoraŭ juna kaj malsaĝa, kaj ĉar ŝi pensas ke ŝi lin amas, ekdonas la sian; sed subite ŝi vidas ke eĉ dum ŝi rigardas, la kupraĵon iĝas malhela, malluma, kaj kiam ŝi volus provi ĉu la du kuniĝos, ŝi trovas ke ŝi neniel povas sian forpreni de la ĉeno ĉirkaŭ sia kolo. Kiam la junulo trovis ke li ne povis gajni ŝian koron, li pli kaj pli ĝin deziris. Li iĝis tre kolera, kaj preskaŭ tiel kruela kiel la vilaĝanoj, kaj iafoje penis perforte ŝteli la malgrandan duonkoron, sed ŝi tiel forte ĝin tenis, ke li ne povis.
Fine, ne povante trovi aŭ feliĉecon aŭ bonkorecon en sia vilaĝo, ŝi foriris de sia naskloko, kaj marŝis dum la nokto ĝis la proksima urbo; esperante ke tie ŝi povos labori por sia pano, dum ŝi serĉos la junulon kiu posedas la alian duonon de sia koro, kiun ŝi trovas ĉiutage pli peza. Certe, pensis ŝi, tie ĉi baldaŭ mi trovos mian korkunulon, ĉar la jena devas esti la plej granda urbo en la mondo, kiel ĝi estas la plej bela. Eble mi estas proksime la Paradizon de la Koroj, kiun mia patrino priparolis.
Ho ve! Baldaŭ ŝi trovas ke la urbo estas nek bela nek granda, kaj la koroj de la loĝantoj, se iam ŝi vidis iajn, estas maldolĉigitaj, malbeliĝintaj. Ŝi deviĝas labori treege, sed neniam ŝi povis plaĉigi siajn mastrinojn, kaj ofte ŝi multe ploras dum ŝi laboregas. Semajnojn, monatojn, eĉ jarojn ŝi pasigis tiamaniere, sed ĝis nun ŝi ne estas trovinta iun kiu posedas la alian duonkoron. Unu tagon ŝi renkontis maljunegulon, kiu diris al ŝi ke neniam ŝi trovos tion, kion ŝi serĉas en tiu urbo. Li loĝis tie dum multe da jaroj, kaj li bone scias ke preskaŭ ĉiuj la loĝantoj jam kunligis siajn korojn, kvankam multaj pretendas ke ne, kaj multaj aliaj pretendas ke siaj kunulinoj estas nesimpatiaj. Ne, ŝi alvenis ĉe la malprava urbo, ŝi devis sin turni maldekstre, anstataŭ dekstre, kiam ŝi foriris de ŝia vilaĝo.
"Ho ve!" diris ŝi, "mi estas tiel lacigita vivi tiel izole malĝoje. Ĉu mi akceptos unu el la kupraj aŭ ŝtaloj koroj kiujn oni prezentas al mi? Ili tre brilas, kaj unu aŭ du preskaŭ egalas al la mia. Kompreneble ili neniam kuniĝos, sed--ĉu jes, ĉu ne?" Ŝi pripensadis mallonge. "Ne, mi ne povas, estas neutile peni. Mi ne estas ankoraŭ tro maljuna por penadi trafi tiun landon kiu estas tiel bela. Eble mi povos trovi ĝin sole, malgraŭ la timoj de mia patrino. Eble ŝi eraris, en ŝia zorgeco pri mi. Jes, mi iros, eble estas alia vojo el tiu ĉi urbo, kiu kondukos min al la Paradizo."
Tial ŝi demandis de ĉiuj kiujn ŝi renkontis, ĉu oni povus montri al ŝi la vojon al la Paradizo de la Koroj. Sed ĉiuj ridis.
"Vi? Penas trovi tiun landon kiun trovas ja malmultaj. Ho jes, estas vojo el tiu ĉi urbo kondukante al ĝi, sed estas malofte uzita, kaj estas tre malfacile vidi la vojeton nune. Ankaŭ vi estas tro maljuna, tro malbela--malsaĝa. Estas nur la junaj belulinoj kiuj sukcesas, ĉar ili ĉiam estas helpataj. Vi neniam ĝin trovos sole. Vidu," diris unu, "trarigardu tra tiu ĉi okulvitro, estas maldolĉa, malbela, malluma vojo, kaj la Paradizo estas trompaĵo, estas pli malbona ol tiu ĉi urbo."
Sed alia viro kompatis ŝin, kaj diris: "Malfeliĉulino, bone pensu. Se vi ekiras, vi ne povos reveni. Vi devas iri longe antaŭ eĉ vi alproksimiĝas je ĝi. Unue vi devas trairi tra la _Aleo de la Nekonatoj_, ĉe la fino de la aleo, vi trovos _La Simpativojon_; ĉe la krucvojoj, maldekstre, vi vidos la _Strateton de la Amantoj_; kiam vi alvenos al la fino de tiu strateto, vi eniros la grandegan _Arbaron de Ellern-unu-la-alian_, kaj trapasinte tra tiu malfacila arbarvojo, vi trafos la belan landon kiun vi serĉas. Sed kie estas via kunulo? Ĉu vi ne havas iun? Nur duope oni povas tiun landon trafi."
"Ho ve! tiel diris mia patrino, sed mi pensis ke eble ŝi eraris. Ŝajnas al mi ke estas tre longa malfacila vojaĝo, kaj mi ne ankoraŭ trovis iun kiu sufiĉe min amas por eĉ montri al mi la vojon. Kial mi ne penas iri sole?"
"Ho, multaj estas pensintaj ke ili povus trafi la landon sole, sed neniam mi aŭdis ke ili sukcesis. La vojo estas vere malĝoja kaj doloriga al tiuj kiuj penas."
"Mi ne estas timulino. Eble mi trovos iun jam sur la vojo. Kie do estas la unua strato, la _Aleo de Nekonatoj_, ĉu vi bonvolos diri al mi?"
Li ridetis.
"Vi estas nune preskaŭ ĉe la fino de la Aleo; tie estas la komenco de la _Simpatia Vojo_. Nu, mi admiras vian kuraĝon, mi iros kun vi ĉe la fino de la Aleo, kaj montras al vi kie estas la krucvojoj."
Ĉe tiu ĉi eldiro, ŝi tre kontentiĝis. Jam si malametis la penson de deviĝi diri adiaŭ al la bonkora viro. Pensis ŝi, li estas la unua persono kiun mi renkontis en la urbo, kiu ŝajnas havi koron.
Nu, ili marŝis kaj marŝadis, kaj nekonscie marŝis tra la _Simpativojo_; sed noktiĝante, ili restis ĉe _Amikdomo_ ĝis la sekvanta mateno, ĉar li trovis ke li ne povus retrafi la urbon antaŭ la nokto falus. Kiam mateniĝis, ŝi malgaje ekdiras adiaŭ, sed li respondis: "Estas tiel bela mateno, mi iros pluete kun vi, kaj almenaŭ montros al vi kie la _Am-Strateto_ eliras el tiu ĉi vojo, kaj tiam ni diros adiaŭ." Ili do marŝadis malrapide sur la vojo, paroladante dume. Ju pli ili parolas, des pli ili ametas unu la alian kaj ree nekonscie ili atingas la krucvojojn kaj sin turnas en la strateton.
"Ho, kia bela strateto," kriis ŝi.
"Jes, estas vere bela," li respondis, sed nek li nek ŝi scias ke ili estas jam en _Am-Strateto_, kaj tiel ili marŝadas kune. Dume ili promenadas, li rakontas al ŝi ĉion pri li mem, kaj ŝi rakontas al li ĉion pri ŝi; sed neniam vorton pri la ora koreto. Subite, li diris:
"Mi plenkonfidos al vi (ĉar mi vin tre ametas, kaj mi bone scias ke vi estas konfidinda) tion kion mi neniam antaŭe konfidis al iu." Tiel dirante, li elprenis el sia brustpoŝo, skatoleton, kaj ĝin malfermante, montras al ŝi la duonon de malgranda ora koro. "Tiu ĉi," li diris, "estas la sola aĵo kiun mi posedas, sed mi vidas ke vi estas ankoraŭ pli malriĉa, kaj devas iri longe antaŭ vi trafos vian deziratan landon. Ĉu vi akceptos ĝin? Estas difekta, mi scias, kaj ne multe valoras. Mi ne scias kie estas la alia duono, sed tia kia ĝi estas, mi volonte donas ĝin al vi, ĉar mi vin amas."
Kiam ŝi ekvidis la koron, kaj aŭdis liajn vortojn, preskaŭ ŝi svenis pro ĝojo, sed ankoraŭ ŝi timas. Supozu ke lia koro ne egalas la ŝian--supozu ke ĝi ne estas ora, sed nur kupra; ŝi pensis. Sed nune ŝi ekvidas la arbojn de la grandega arbaro en la blua malproksimaĵo, kaj ŝi treege ektimas, kaj inklinas reiri al la urbo.
"Ĉu vi ne akceptos mian oferon? Kredu ke ĝi estas vere oro; mi scias ke ĝi ne estas grava, kara donaco, sed estas mia ĉio."
Tiam ŝi parolis--kun rideto sur ŝiaj lipoj, sed larmetoj en ŝiaj okuloj. "Ĉu vi ja donos al mi vian duonkoron, vian ĉion? Sed, rigardu, amiko mia, mi ankaŭ havas duonkoron. Mia patrino diris ke ie estas viro kiu havas la alian duonon, ni vidu, eble niaj duonoj kunliĝos kaj iĝos unu tuta koro." Kun tremantaj manoj, ili pruvis la rompitajn duonojn. Jes, ili iĝis unu; kaj ili do interŝanĝis ilin; li portis la ŝian, kaj ŝi portis lian, ĉar ili trovis ke kiam ili remetus ilin en iliaj propraj ingoj, ili ne povis.
Nu, post tio, ili pensis ke ili devas zorgi trovi la _Strateton de la Amantoj_ antaŭ falos la nokto, sed--! Jen rigardu! Longtempe ili estas marŝadinta sur ĝi kaj ne sciis.
"Nun mi ne povas forlasi vin," li diris, "mi ankaŭ iros kun vi, kaj kune ni trovos tiun belan landon, la _Paradizon de la Koroj_. Kune ni iros tra la arbaro, sed ĉar estas malluma arbaro, ni do haltos hodiaŭ ĉe la domo de _Hymeno_, la forĝisto, kaj li forĝos ĉenon kiu kunliĝos niajn duonkorojn, tiel ke neniam ni povos iri malproksime unu de la alia. Ni restos nokte ĉe _Mielluna Dometo_, kaj morgaŭe ni kune iros tra la _Arbaro de Ellern-unu-la-alian_."
Tiun ĉi ili faris.
Ho, sed estis grandega, malluma, malfacilirebla arbaro. Estis multaj malbonsprituloj tie, kiuj provis ŝteli iliajn korojn. Multaj estis la malfacilaĵojn kiujn ili trovis; malhelpaĵojn kiujn ili deviĝis surrampi. Multefoje ili ekfaletas. Multefoje ili preskaŭ rompigis siajn korojn, sed la ĉeno de Hymeno estas forta, kaj ilin kuntenas. Unufoje, ĉio mallumiĝis kaj malgajiĝis; venis teruran ventegon, sed subite, kiam ĉio aperis senespera, infaneto venis al ili el la mallumo, kaj ludis ĉirkaŭ ili; alligante florajn ĉenojn al la hymena ĉeno. Tiam ree la suno ekbrilas tra la densaj arboj, kaj baldaŭ ili vidas ke ili preskaŭ estas ĉe la fino de la arbarvojo. Ili iĝas gajaj kaj ludas kun la infaneto; ili pendigis la duonkorojn ĉirkaŭ ĝia kolo, kie tuj ili kuniĝis kaj estas unu koro. Ili nune estas trapasintaj tra la arbaro, kaj estas trafintaj la alian flankon kaj en unu momento, subite ili vidas la gloran sunon kaj la belegan kamparon de la _Eterna Korparadizo_.
FRAGMENTAJ MEMOROJ.
Originale verkita de Edward Metcalfe, M.A. (Oxon).
_La aŭtoro rizervas ĉiajn rajtojn._
"La Amerika senceremonieco." Tiu estas preskaŭ la lasta frazo de la antaŭa (Maja) Fragmento; sed ankoraŭ pripensante la aferon mi komencas dubi ĉu, eĉ en tiu granda senceremonieco, oni ne trovos ankaŭ ceremoniecon. Pri tio la leganto juĝu: mi rakontos al li kiel eble plej akurate tion kio okazis.
Mi legis libron en unu el la salonoj kiam alvenis vizitantoj; almenaŭ mi unue pensis ke ni vidos nur kelkajn vizitantojn. Baldaŭ mi trovis ke estas vere vizitantarego, ĉar kiam ĉiu seĝo havis sidantinon, kaj tie ĉi kaj tie staris grupetoj da homoj, ni estis vidintaj, por tiel diri, nur la unuajn gutojn de la hompluvado. La pluvo rapide fariĝis pluvego, kaj la pluvego daŭradis ĝis superakvego.
Ĉu mi daŭrigos la komparaĵon, kaj priskribos kiamaniere, ekkaptita de tiu homa turnakvo, mi estis forĵetata en angulon de la ĉambro, kaj tie restis tiel kiel se mi estus marportita lignaĵo en fendaĵo de ŝtonego; kaj kiamaniere fine tiu homakvego superakvegis sur la balkonon kaj en la ĝardenojn?
Ne; mi diris ke mi rakontos la aferon "kiel eble plej akurate," kaj tia priskribo donus ideon pri tumulto, kvankam en tiu amindega kaj bonkora kunveno tumulto certe ne estis. Tamen la gastaro tute plenigis la ambaŭ salonojn kaj troviĝis ĉie en la du ĝardenoj.
Se seĝoj mankas, tiel ke oni povas sidigi nur malgrandan porcion da la gastaro, pro kio tio valoras? Oni ricevas gastojn per koroj, ne per seĝoj, kaj la pastraj koroj (tiel kiel ankaŭ la pastra gastemeco) estas senlimaj.
Bedaŭrinde la du salonoj ne posedis la saman karakterizon, kaj, tiamaniere plenigitaj, oni povas bone imagi ke ili baldaŭ fariĝos ne nur varmaj sed varmegaj. Mi vidis ĉirkaŭ mi aregon de brilantaj okuloj; mi vidis pafarkajn ridetantajn lipojn; mi aŭdis gajajn kaj dolĉajn voĉojn ondetantajn tiel kiel arĝentaj sonoriloj, kaj--ĉe la unua okazo mi ekfuĝis en la ĝardenon al la egale feliĉa sed multe malpli varma ekstera gastaro.
Tie mi trovis kelkajn kiuj grave diskutis pri diversaj aferoj, sed la pli juna kaj pli saĝa porcio de la gastoj amuzis sin per la ludoj de _Croquet_ kaj _Snake_ (kiun lastan ludon mi jam priskribis en la kvara (Aprila) Fragmento). Tro ofte ni pliaĝuloj vivas inter la nuboj de venonta pluva tago, kiu eble por ni tute ne venos. La infanoj, multe pli saĝaj, ĉiam ekkaptas _la nun_. Ili obeas al la vortoj de proverbo kiun kredeble ili neniam aŭdis:--
La Tempon perditan, pasintan, Revenigi vi tute ne povas; La Tempo estonta ne estas; Ekkaptu _Vi_,--kion vi trovas.
Kunvenojn tiajn kiajn mi priskribas la Amerikoj nomas _Surprise Parties_ (kunvenojn de surprizo); kaj oni aranĝas ilin laŭ la sekvanta maniero:--
Kiam oni decidas fari al iu la honoron de unu _Surprise Party_, oni interkonsentas ke, ĉe fiksita horo de fiksita tago lin vizitos ĉiuj la interkonsentantoj.
Nature la familio vizitota tute nescias pri la afero (alie la kunveno ne estus unu de surprizo), sed kredeble tiu familio estas la sola en la vilaĝo kiu ne konas la ĉiujn aranĝojn.
Mi kredas ke ofte oni kunportas manĝaĵojn kaj lasas la vizititojn pli bone provizitajn ol ili estis antaŭ la kunveno; tiamaniere el la kutimo farante delikatan metodon por helpi kaj samtempe honori la malriĉulojn. Sed pri tio mi ne povas diri de mia persona sciado. Certe ĉe tiu ĉi okazo, oni tion _ne_ faris, sed, malgraŭ la ligna dometo, la pastro ne estis malriĉulo.
Tre ofte vizitis la pastrejon sinjorino kiu estis antaŭ ne longe edzigita, kaj kies idolo estis ŝia _Baby_ (infaneto). La etulo portis oran broĉon, oran ĉenon kun pendaĵo, kaj sur la fingro ĝi havis oran ringon.
Memorante la antikvan infanejan ritmon mi rigardis la piedojn por vidi se ĝi havis ankaŭ "sonorilojn sur la piedfingroj," sed kredeble tiu ĉi ideo ne ankoraŭ eniris la patrinan kapon, kaj mi ne kuraĝis ĝin inspiri. La kompatinduleto jam portis sufiĉon kaj mi neniel deziris pligrandigi tiun _pezon_ de amo.
Vere Amerikaj infanoj estas treege frumaturaj. Ni ĉiuj konas la rakonteton pri infanistino kiu eniris la salonon kie sidis Amerikino kun sia kvar aŭ kvin jara infanineto.
"Ĉu vi sonorigis, sinjorino?" demandis la infanistino.
"Ne," ekkriis la knabineto. "Mi sonorigis. Forprenu la panjon, mi petas. Ŝi estas treege maldolĉa kaj malagrabla."
Sed malgraŭ lia frumatureco, mi ŝatas la Amerikan infanon. Li ne estas sen ĉarmo, kaj li estas almenaŭ sincera kaj tre patriota. Mi ne memoras kie mi legis la sekvantan sed ĝi tre montras tiun ĉi karakterizon.
Instruisto demandis de sia klaso:--"Kiu estis la unua homo?" Kaj malgranda knabeto tuj respondis "George Washington." Nature la instruisto estis mirigita.
"Ĉu vi neniam aŭdis pri Adamo?"
"Ho! jes," respondis la eta patrujamulo, neniel hontigita, "sed mi ne pensis ke vi ankaŭ kalkulas fremdulojn."
Oni povis kompreni la sentojn de la Amerika sinjorino, kiam Italianino demandis al ŝi:--"Ĉu Ameriko estas tiel granda kiel la urbo Firenze (Florence)?"
Jen kion diris al mi juna Amerikano:--"Kial vi ne parolas al mi, sinjoro? Mi vin bone konas. Ĉu vi ne memoras? Mi estis hieraŭ sur balancilo en la ĝardeno, kaj kiam vi preterpasis, preskaŭ mi frapis vian kapon."
Iom stranga pretendo al konateco, sed ankoraŭ pli stranga estis tiu de malgranda samlandano.
Mi vidis la malgrandan knabeton sidanta sur malgranda tricikleto kaj min rigardanta per grandaj bluaj okuloj. Tiel atente li min rigardegis ke la tricikleto tute renversiĝis kaj falis sur la korpeton de la malgranda rajdinto. Mi rektigis la ambaŭ, rajdinton kaj rajditon; kaj ankoraŭ sidigis lin sur la selon. Tiam, per reproĉinda voĉo, li diris: "Ĉu vi ne konas min, sinjoro?"
Vane mi penis revenigi en memoron la malgrandan ĉagrenitan vizaĝon.
"Ne," mi fine respondis. "Mi ne memoras vin. Ĉu mi vin antaŭe vidis?"
"Ho, jes; antaŭ unu jaro kiam mi estis tre, _tre_ malgranda. Ho! for, for de tie ĉi. Ĉe G----. Ĉu vi ne memoras? Mi konis vin _tuj_."
"Ne, knabeto. Antaŭ unu jaro vere mi estis ĉe G---- sed mi vin ne memoras."
"Sed, sed,--vi parolis al mi. Vi puŝis Biciklon supre sur la kolino; mi estis sur la vojo, kaj vi parolis al mi."
"Ne, mi ne memoras. Kion al vi mi diris?"
"Vi diris, vi diris: 'For de mia vojo, knabeto, aŭ mi vin surkuros.' Sed vi ne parolis maldolĉe kaj vi ridetis. Ho! mi konis _vin_ tuj, kaj mi pensis ke vi ankaŭ konus _min_." Kaj la larmegoj formiĝis en la grandaj bluaj okuloj.
Sed tro longe mi postsekvis la memorojn pri infanoj. En la proksima fragmento mi revenos al mia priskribo.
MIKSAĴO.
Inter multenombraj leteroj, gazetoj kaj diversaj avizoj kiujn sendis afablaj amikoj dum nia alilanda forestado, ni trovis la sekvantajn novajn librojn:--
_La Norda Stelo_, belforma skribmaŝinata gazeto, organo de la Aberdeen Esperantist Club. Ni deziras sendi korajn gratulojn pro ĝia eldonmaniero kaj enhavo.
_Esperanto_, scienca kaj literatura monata revuo, redaktata de Marich Agostin (8 pp.), en la lingvoj Hungara & Esperanta. Eldonejo Papnovelde u. 6. Budapest IV., Hungary.
Programo de Esperanta koncerto, kiu okazis en Vladivostock la 2an Marton, 1905.
_Union Internationale_, Aprilo, 1905, enhavanta longan kaj valoran artikolon pro-Esperantan de Joseph Jamin, Direktoro de la Belga Sonorilo.
_Do you know Esperanto?_ utilega broŝuro de la London Esperanto Club, enhavanta gramatiketon, kritikojn de eminentuloj pri Esperanto, kaj la leterojn por enskribigi sur la Adresaro.
_La langue internationale, peut-elle être le latin?_ (eltirita el _L'Esperantiste_) de Marquis Louis de Beaufront. En la lingvoj Franca kaj Esperanta (77 paĝoj), 60 c.
_L'Esperanto, langue internationale auxiliaire_, par Edgar Sacré. Artikolo kun ilustraĵoj kaj du geografiaj kartoj verkitaj laŭ la Tutmonda Jarlibro de 1904. Eldonata, 23a, Avenue Longchamps, Uccle, Bruxelles, Belgium.
_Esperanta Svensk Ordbok_ (Esperanta-Sveda vortaro), de P. Ahlberg, granda 145 paĝa bonege presita verko, kosto f.2.50, de 50, Döbelnsgatan, Stockholm, Sweden.
_La tekniko de la termala kuracado ĉe Aix-les-bains_, de D-ro Jean Dardel, eldonata ĉe la Esperanta medicina biblioteko, 25, Rue de l'École de Medicine, Paris. 23 pp.
_La langue internationale auxiliaire_, congrés de Grenoble, 1904. Séances générales, eldonata ĉe la grupo Esperantista Pariza, 28, Rue Serpente, Paris. 28 pp., kosto 50 c.
_La kolorigisto aer-veturanto_, tradukita de la Grupo de Monaco. Ĉe Hachette, 24 pp.
Ankaŭ en Parizo ni vidis la novan Rusan monatan gazeton, _Esperanto_, kaj korege ĝojas pro ĝia beleco. Ĝi ja ŝajnas esti inter la manoj de tre fortaj kaj energiaj kundukantoj.
Estas atentinde ke nuntempe preskaŭ ĉiuj Esperantaj gazetoj pliboniĝis rilate ekstera vidaĵo. Antaŭe oni ricevis ilin legis ilin, kaj kaŝis ilin, por ke amikoj ne vidu tiajn malbonajn revuojn. Kontraŭe, ni nun fiere kuŝigas la Esperantajn ĵurnalojn sur niajn skrib-tablojn kaj aliloke, por ke ili, pro siaj belaj eksteraĵoj, altiru la atenton de la ekrigardanto. Tiu ĉi estas vera signo de progreso.
Inter la diversaj avizoj, kiujn enhavis la restaĵo de la korespondado, estas nur eble citi malmultajn.
Nia agema Dovera Grupo perdis la servojn de ĝia antaŭa tre energia Sekretario, S-ro Geddes, sed ni devas gratuli la grupon trovinte novan Sekretarion en S-ro Chitty, kies fervoreco estas sufiĉe bone-konata. Sir William Crundall, la eminenta Urbestro de la havena-urbo, konsentis fariĝi la grupan Prezidanton--honoron pro kiu ni kore dankas lin.
La Dovera Komerca Ĉambro donacis £2 2s. al la Bulonja Kongreso.
Du filinoj de nia nelacigebla Maître Michaux edziniĝos ĉe la suprenomita Kongreso. Ambaŭ la edzoj estos Oficiroj de la Franca armeo, kaj ankaŭ Esperantistoj. La atestantoj estos D-ro Zamenhof mem, kaj tri aliaj Esperantistoj el Canada, Peru kaj Hispanujo. Oni diras ke la sub-urbestro eĉ Esperantiĝas, por povi fari Esperantan paroladon ĉe la ceremonio! Bonege!
Pri la Kongreso mem estas plezure ekvidi ke ĝi promesas esti eĉ pli signifa ol ni atendis. Jam kelkaj aŭtoritatuloj certigas ke pli ol tri mil Esperantistoj ĉeestos. Certe ni ĉiuj plezure atendas la 5-an de Aŭgusto por renkonti tiujn amikojn, kies nomoj jam estas ĉiu-tagaj vortoj ĉe ni, kaj kies agoj kuraĝigas nin je la ĉiama propaganda laborado.
S-ro René Deshays, la fama verkisto de la bela kanto La Vojo, verkis, por la Kunveno, novan himnon al D-ro Zamenhof.
La Grupo de Liège, Belgujo, deziras ke ni petu tiujn Esperantistojn, kiuj vizitos la Lieĝan ekzpozicion, ke ili ankaŭ venu al la Grupaj kunvenoj, kiuj okazas ĉiuj lundoj kaj vendredoj (je la oka horo vespere), en la kafejo "Au petit Trianon," Bvd. de la Sauvenière, apud la Reĝa Teatro.
S-ro Boirac, Rektoro de la Diĵona Universitato, deziras altiri la atenton de la tutmonda Esperantistaro al la libertempa kurso ĉe tiu Universitato kiu daŭros de 1 Julio ĝis 31 Oktobro. S-ro Lambert jam tre sukcese faris Esperantajn kursojn kaj intencas samon fari tiun ĉi jaron. Li plezure sendos pluajn informojn, se oni petos ilin de la Universitato de Dijon.
S-ro Michaux sendis al ni la sekvantan sciigon pri la Universala Kongreso:--
_Grava Alvoko._--La unua Kongreso estonte, laŭ la parolo de D-ro Zamenhof, la paĝo la plej serioza de la Esperanta historio, estas necese ke ĉiu Esperantisto respondu jese al nia alvoko. Tiu ĉi elmontro devas fari grandan impreson tra la tuta mondo, ĝi devos gajni la indeferentulojn kaj plie venki la malamikojn. Estas pro tiu celo ke D-ro Zamenhof prezidos la unuan kongreson kaj volas ke ĉiu ĉeestanto subskribu kun li la netuŝeblajn kaj fundamentajn regulojn de la lingvo.--Do, ĉiu vera Esperantisto devas veni al la Kongreso, malgraŭ ĉiuj malfacilaĵoj. Li tiel tre helpos la definitivan triumfon de nia kara afero.
_Kunvenoj._--La Kongreso komencos la 5an de Aŭgusto kaj daŭros unu semajnon. La Komitato speciale insistas por ke ĉiuj kongresanoj ĉeestu almenaŭ je la 6a, 7a, kaj 8a de Aŭgusto. Tiuj ĉi tri tagoj estas rezervataj por la plej gravaj kunvenoj.--La 10an, okazos ĝenerala mara promenado, dum kiu oni vizitos Esperantistajn havenojn, Anglajn kaj Francajn.--La sekvantajn tagojn, variaj distraĵoj.--Ĉiuj kiuj povos, aŭ kanti, aŭ deklami, bonvolu tion sciigi al ni. Ni plie organizos vesperkunvenon kun naciaj vestaĵoj.--Ni tre insistas por ke ĉiu kongresano kiu akceptas tion, skribu tuj al ni.
_Ekspozicio._--Granda Ekspozicio estos organizata. Ĉiuj grupoj Esperantistaj estas petataj sendi kiel eble plej multajn dokumentojn al S-ro Deligny, sekretario de la grupo de Saint-Omer (France).
_Aliĝoj._--Ĉiu Esperantisto kiu sendos almenaŭ 5 frankojn ricevos (krom la karton kiu permesos ĉeesti ĉe ĉiuj kunvenoj aŭ festoj de la Kongreso kaj ricevi rabaton da 50 po 100 sur la fervojoj) detalajn programojn kaj ilustritan gvidlibron de Boulogne, kaj de la Kongreso.
Senutile estas diri ke la kartaj prezoj ne sufiĉos por egaligi la elspezojn. Ni do danke akceptos la monoferojn kiujn oni bonvolos al ni sendi.
Por ĉiuj sciigoj, sin turni al: "S-ro Michaux, advokato--Boulogne-sur-Mer (France)."
P.S.--_Ni petas ke niaj kunverkantoj bonvolos sendi kelkajn artikolojn kiel eble plej baldaŭ. Dum nia vojaĝo la enhavo de la tirkesto ne bone kreskis!_
DONI AŬ NE DONI!
E.W.
Ĉirkaŭ la jaro 1847 multe da laboristoj ne plu dungiĝis en la regaj fabrikejoj ĉe Deptford. Tiame oni ne kutimiĝis aŭdi pri du milionoj da malsataj estaĵoj en sia lando, kaj terura estis la ideo ke 2,000 homoj mizeriĝis senkulpe. Estis ankaŭ terure vidi arojn da viroj lacaj kaj hontemaj, kiuj marŝis malrapide kaj silente, rigardante surtere.
Ili ne povis trovi laboron, kaj ne volis almozuliĝi; apenaŭ mano ŝanceliĝe etendiĝis por ricevi modeste prezentitan donacon.
La unuan fojon ke mi renkontis aron da tiuj ĉi malfeliĉuloj mi ne havis monon sur mi, sed preskaŭ senvole mi donis mian mufon kaj rapide ekdemetis miajn felajn kolumon kaj manumojn, dirante: "Mi petas, prenu tion ĉi kaj ĝin vendu."
Unu viro repuŝis mian manon, kaj dua diris: "Ke Dio benu vian korpon kaj animon, vi bonkora idiotulino! Ĉu vi ne povas vidi ke tio ne donos al ni unu duonon da plenbuŝo da pano, kaj vi estus malvarma la tutan vintron?"
Estis vere, ĉar ili estis inter 400 kaj 500 viroj.
De tiu tempo mi ĉiam portis mian monujon kiam mi promenis, ĝis fine mi ne havis plu moneron, krom ŝilingo, kiun mi gardis por aĉeti poŝtmarkojn.
En tre malgranda strateto mi renkontis subite unu el la malriĉeguloj nun ja almozulo. Li ŝajnis tiel sovaĝa, tiel malespera, ke mi preskaŭ timis lin preterpasi, sed, kiam mi diris: "Mi bedaŭras, mi ne havas monon," li nur ĝemis kaj mi lin lasis. Post kelkaj paŝoj mi memoris la ŝilingon, kaj mi sciis ke mi trompis lin. Kompreneble mi kuris kaj, lin atinginte, diris "Nesciante, mi mensogis al vi, mi forgesis tiun ĉi ŝilingon. Prenu ĝin."
Li unue min rigardegis, tiam li ekkriis "Ho vi bona kara estaĵino, diru al mi vian nomon kaj adreson. Mi repagos ĝin al vi."
"Ne," mi diris. "Donu ŝilingon kiam vi havos monon, al iu via kunulo kiu ĝin bezonas."
"Fraŭlino, neniam mi _ne_ faris tion, diru al mi tamen vian nomon, por ke mi ĵuru je ĝi!"
Mi petis lin neniam blasfemi, sed mi diris al li mian nomon kaj, kun manpremo, ni disigis.
Unu el miaj amikoj, pastro kiu pli frue estis advokato, alvenis al mi kaj sin turnis por akompani min. Mi kredas ke, vidante la manpremon, li pensis ke mi monon donacis, ĉar li ekkomencis longan predikon pri la malbonmoreco de nediskreta almozdono. Li min sciigis ke oni multege oferdonis pro la 2,000 senlaboruloj, ke komitato el viroj saĝaj kaj sindonemaj informiĝis pri ĉies karaktero, tial ke nur merituloj ricevu helpon.
Mi lin demandis ĉu li konsilis al la malmerituloj ŝteli, sin mortigi, aŭ morti pro malsato, sed li ne bonvolis respondi al rimarko tiel nerespektoplena.
Li anstataŭe sciigis min ke mi devos aĉeti biletojn por doni al la almozuloj, tiel certigante, ke mia mono elspeziĝos en pano, kaj ne en biero kaj alkoholo.
Enfine li min preskaŭ konvinkis ke mi grave pekis, kaj dum du tagoj mi pentis pro mia memindulgo. Mi ne aĉetis biletojn, ĉar ĝis la venonta monato mi ne havus monon.
La kvaran tagon mi vekiĝis feliĉa, ĉar mi pensis: "Ne estas certe ke mi helpis al friponoj kaj ankaŭ la plej malvirtulojn iafoje plibonigis bonaĵo."
Post iom da tempo oni aŭdis malbonajn raportojn pri la mirinde organizita help-komitato. Centoj da homoj devis ĉiutage stari multajn horojn sur la stratoj por atendi sian vicon por enskribi siajn nomojn kaj adresojn. Neniu el ili ricevis nutraĵon, sed, la morgaŭan tagon ili devis denove atendi (ofte dum sep horoj) sur la stratoj por ricevi panbiletojn kiujn ili devis porti al bakistoj por havi panon por du tagoj. De tagmezo ĝis la tria aŭ kvara horo de mateno la stratoj, en kiuj loĝis tiuj bakistoj amasiĝis de viroj kaj kelkaj virinoj kies edzoj ne plu povis marŝi. La plej fortaj baraktis al la butikoj kaj frue ricevis panon, la plej malfortaj nenion ricevis, kaj ofte tiujn ĉi svenis kaj estis forportataj hejmen de la policanoj. Policanoj ankaŭ devis aresti pli ol 200 da ebriuloj kiuj, ricevinte panon, ĝin forportis al la drinkejo por ĝin ŝanĝi kontraŭ alkoholo.
Kiam mi eltrovis ke tiuj ĉi famoj ne estis neigeblaj, mi pensis: "Pli bone estis agi memstare ol konfidi en komitato el viroj tiel saĝaj kaj sindonemaj!"
Eble mi eraris, sed estas malnova proverbo: _Kion vi atendas de porko, se ne blekon_, kio signifas: _Kion vi atendas de tre maljuna virino se ne sentimentalan malsaĝecon._
MEMOROJ PRI IRLANDO.
Originale verkita de Florence A. Meigh.
Kvankam oni ofte aŭdas malafablajn rimarkojn pri Irlando kaj la tieaj malriĉaj loĝantoj, ĝi estas sendube tre interesa lando kie pasigi la somerajn libertempojn. Aparte de la belegaj pejzaĝoj kaj interesaj antikvaj konstruaĵoj, oni allogiĝas per la kuriozaj kutimoj, spirito kaj boneco de la vilaĝanoj. Eble multe da la eraraj ideoj pri ili deveniĝis de la pentraĵoj kiujn oni kelkafoje vidas, kiuj image ilustras "Irlandan Vivon." Tiuj ĉi ofte estas tiel ridindaj, kiel ili estas malkorektaj; kaj se oni demandus de malklera Angla laboristo "Kiel vivadas la Irlandano?" Eble li dirus "Li estas viro kiu manĝas nur terpomojn kaj loĝas ĉe malgranda malpura dometo, kune kun siaj porkoj, kortbirdoj kaj azeno." Certe mi ofte estas vidinta la kortbirdojn en la kuirejo, sed nur unufoje mi estas vidinta la porkon dormanta paceme sur la pordŝtupo kun la nudpiedaj geknaboj ludantaj apude. La malaltaj dometoj kun blankigitaj muroj kaj dikaj pajlaj tegmentoj estas tre pentrindaj; sed malfeliĉe la luantoj ne ĉiam sin ĝenas pri la eksteraj riparoj ĉar mi rimarkis kelkafoje, ke kiam la kamentubo rompiĝis, oni ĝin anstataŭis per ligna barelo sen aŭ supro aŭ malsupro.
La kredemo pri la agoj de la protektanta sanktulo "Patrick" estas tre kurioza. Estas bonekonata fakto ke estas nek serpentetoj nek bufoj en Irlando; kaj kiam mi foje demandis _Kial_? Viro diris al mi ke "La benita Sanktulo Patrick ilin forpelis maren antaŭ multe de centjaroj" kaj li montris al mi pentraĵon kiu atestis almenaŭ al sia kontentigo la verecon de sia raporto. Sed estas kurioza fakto ke, kvankam mi estas preninta tie kelkajn bufojn, ili ĉiam mortas post mallonga tempo; tiel oni devas konjekti ke la malbeno de la sanktulo ankoraŭ restas sur la bufa raso! Kompreneble ĉe la kamparaj kvartaloj oni malofte renkontas aŭtomobilojn kaj sekve la azeno (kiu estas la precipa ŝargbesto de la malriĉuloj) prenas tiun ĉi okazon certigi sian obstinegan naturon. Mi neniam forgesos rajdinte trans marĉego kune kun amiko sur memmova bicikleto. Ni estis sur longa rekta vojo, kie azeno estis vaginta. Aŭdante la bruon de la bicikleto li staris por ĉirkaŭrigardi, sed laŭta blovego de la korno funkciis magie kaj li forkuris antaŭ ni blekante timeme. Je ĉia posta blovego la ĉaso pli rapidiĝis, ĝis ni preskaŭ flugis. Estis neeble preterpasi lin ĉar li kuris de flanko ĝis flanko de la vojo; kvankam post unu mejlo la vojo bonŝance forkiĝis kaj nia amiko rapide diris adiaŭ.
La malgrandaj kamparaj kvartaloj ne ĉiuj posedas preĝejojn kaj la adorantoj devas ofte veturi kelkajn mejlojn dimanĉe. Mi estas vidinta ok aŭ naŭ azenojn (kun ŝargoveturiloj) alligitaj al muro apud la preĝejo, atendante dum la okupintoj sin konfesas. Sed la veturilaj sidejoj estis tre ridindaj. Oni vere diras ke "_Neceseco estas la patrino de elpenso_" kaj ĉar la ŝargoveturiloj ne ĉiuj posedis sidejojn oni estis uzinta ordinarajn kiurejajn seĝojn; sed historio ne rakontas kio okazus se la veturisto erare veturis en la defluilon.
Estas malmulte da almozuloj en Irlando sed ilia metodo demandi almozojn estas tre amuziga. Okazis foje ke mi sidiĝis ripozi voj-flanke, kiam almozulino alproksimiĝis. Ŝi demandis monon per hipokrita, malforta voĉo kaj diris ke se mi donus al ŝi: "La anĝeloj rekompence faros mian liton ĉiele." Sed kiam mi rifuzis, ĉar ŝi estis sufiĉe forta por labori, ŝi formarŝis kaj rapide esprimis la deziron ke: "La diablo venos kaj enmetos aron de urtikoj en la liton." Ordinare la donaco de sespencoj elvokas sufiĉajn benadojn por plenigi malgrandan libron.
Oni rakontas ŝercan rakonton pri la longeco de la Irlando mejlo kiu estas 1,440 futoj pli longe ol la Angla mejlo. Foje viro kiu vojaĝis ĉe County Antrim (kie oni nune kalkulas Angle) demandis de policano "Kiom da mejloj malproksime estas B--?" La policano respondis "Nu! estas nur 12 mejloj se vi marŝas sur la maldekstra flanko de la vojo, sed, se vi marŝas sur la dekstra flanko estas 15-1/2 mejloj." Li poste klarigis ke oni ne estis forpreninta la malnovajn Irlandajn mejlstangojn kiam oni enmetis la Anglajn sur la kontraŭa flanko de la vojo. Ankaŭ mi ofte estas rimarkinta ke kiam vilaĝano diras ke estas "nur unu mejlo kaj peco al X--," la peco estas multe pli longa ol la mejlo!!
Sed tio ĉi estas nur bagatelo kaj oni multe lernas per sperto.
FREMDULO EN FREMDALANDO.
De C. W. T. Reeve.
(Muziko jam verkita presiĝos kiam sufiĉe da mendoj riceviĝis de S-ro Reeve).
Vojaĝinte tra la mondo, Mi alvenis al Londono; Aŭdis fremdan babilaĵon, Mi ne sciis eĉ la sencon. Sed sufiĉe, pantomime, Mi divenis facilege. Tie fraŭlo renkontante, Fianĉinon kaj vidante Ke la bopatrin' estonta, Estas eble ne venonta, Li ĝojiĝas, ŝin salutas. Ĝoj'-esprimojn li elŝutas:
_Aj se Gud De! Haŭ du ju du? Baj Ĵov ju du luk fajn!_ _Pre tek e sit, maj ledi fer, Jur lajk e roz divajn._ _Naŭ tek e kek bisajd jur plet. Ajl por aŭt jur ti._ _Ju ĉarm mi, dir, Ho du ste hir. Haŭ kud ju se Gud Baj?_
Alveninte al Hindujo: Ŝajnis al mi Varmegujo! Sed agrabla estas ŝanĝo, En la land' kaj dum vojaĝo. Ve, mi estis malkontenta, Ke la besto hommanĝanta Ne troviĝas sur la strato: Nur en kaĝo je la ĉirko. Iris mi Kortegon Raĵan, Kaj la festsaluton lernis, Kiun aminduma Hindo, Diras al kort' danculino:
_Ram ram o meri pijari, Tu bare naĉti haj;_ _Aŭr tere hi ĥub gane se, Muĝe kuŝ ata haj._ _Asman se aji ho? Bolo! Aŭr devi pajdi ho_ _Ja dunja ki ho? Ganne do, To mera aram ho._
_Traduko_:
Saluto ho mia karulino, Vi bone dancadas Via bonega al mi kantado, Plezuron tre donas Ĉu vi estas de ĉielo? diru! Diino naskiĝis Aŭ al mond' apertenas? Sciigu! Tiam mi gojiĝos.
(_Ĥoro de_ S-ro Parsons).
Post alveno en Francujo, Mi rapidis al Parizo, Granda bruo tie regis, Kaj pro tio mi tre miris Parizanoj gajaj estas, Sinjorinoj min tre ĉarmas. Veturiloj grandanombre, Forkuradas tre rapide, Tuj mi vokas kondukiston, Mi veturas la bulvardon Kondukisto al mi krias, Ĉar kvin frankojn nur mi donas:
_Alor vun done pad purbuar. Ah, vre! vu net pa riŝ;_ _L' koŝen travaj pa pur la gluar, Il nem pa lez hom ŝiŝ._ _La proŝen fua, si vu vule, j've vu prete ma burs_ _E kom sa alor vu pure Akitel prid la kurs!_
(S-ro Legoffre, _du Havre_).
Pri belega Italujo Poste mia kor' sopiris, Fama land' de muzikistoj, De poetoj, de pentristoj Kaj Napoli min altiris, Kies anoj tre feliĉaj Estas se makaronion Ili povas ĉiam manĝi. Tie brunan boatiston Mi renkontis, kaj subite Li ekkantis la kanteton, Karan al Napola koro
_Amata Celestina, vjen! al mare a peskar;_ _La luna alta e in ĉjel; perke in tera star?_ _La barka mia vita e; la rete e amor,_ _Affida ti a me, e vjen, e da il tuo kor._
(Clarence Bicknell, _Bordighera_).
Tiam havis mi plezuron Formigradi Hispanujon, Kie polvo, bruo, suno, Hejto, ŝvito ŝajnas puno; Kaj malbonaj registaroj Estas oftaj kiel gitaroj. Sed mi tie gaj' vivadis, Trinkis, dancis kaj kantadis Kun ĝojegaj gejunuloj. Kaj ni ŝajnis frenezuloj Kiam bovojn salutante, Ni foriris ekkantante:
_Vívan tóros i toréros, Sol i alegría!_ _Ole por las morenítas D' esta kompaníja!_ _Abanikos i mantíljas, Flóres en la peĉo,--_ _Mi pobre korasón está Róto i deséĉo!_
(Norman Maclean, _Aguilas_).
LA ORA HORO (ELFED).
Tradukita el la Kimra Esperanten de Pastro T. Eli Evans.
Ar ganol dyddiau trymaidd Daw ambell awr, mor euraidd! Nid hafddydd goreu'r ddaear All fagu awr mor hawddgar. Daw'n wyn o dragwyddolfyd, Gan hedfan drwy ein hadfyd. Bu'r gwlith sydd ar ei haden, Un waith ar winwydd Eden. Dros Fryn y Cariad hedodd, Ar fraich y Groes disgyhodd Cyffyrddodd gwaed a'i gwenfron A daeth yn nes at ddynion. Ar ganol dyddiau trymaidd Mae'n d'od--yr awr nefolaidd.
Meze de malĝoja tago Jen venas la ora horo! La plej bela somer-tago Ne povas doni tian horon! Ĝi venas blank' el l' eterno Kaj flugas tra mizero nia La roso sur ĝia flugilo Ja venis el Paradizo Super la montet' da Amo Kaj ripozis sur la Kruco. Ĝian bruston sango tuŝis, Ĉe la homaro ĝi venis. Meze de malĝoja tago Venas--la ĉiela horo.
Dio ofte punas sekretajn pekojn per publika honto.
Ĉio en Dio estas mirinda, kaj Dio estas mirinda en ĉio.
La Sanktulo preferas havi Dion sen ĉielo, ol Ĉielon sen Dio.
Kelkaj trompas siajn korojn, kaj, ĉe aliaj, la koroj trompas ilin mem.
Meriti honoron sen ricevi ĝin estas pli bone ol ricevi honoron sen meriti ĝin.
La vero ne estas en tiu, kiu ne estas en la vero.
Li, kiu ne prenos ekzemplon de aliaj, estos farata ekzemplon por aliaj.
Peko estas en ĉiu sankta homo, sed ĉiu sankta homo ne estas en peko.
KRESPO[116] PUNTA.
(Recepto eltirita el "Annales Politiques et Litteraires").
Tradukita A. Vuillaume (Stenay).
_Materialo._
Tri ovoj. Sama pezo da sukero. Sama pezo da tritika faruno. Sama pezo da freŝa butero. Da lakto sufiĉa kvanto.
_Metodo._
Miksu la sukeron kune kun la faruno, rompu la ovojn, agitu la tuton aldonante la varmetigitan buteron. Varmetigu lakton, kaj ĝin verŝu iom post iom, evitante sekajn amasetojn. Parfumu per vanilo aŭ rumo. Hejtu paton, ŝmiru ĝin zorge kaj tenu ĝin iom klina, prenu unu kuleron da pasto, lasu ĝin flui en la paton donante al la kulero alternan movon, por ke la pasto sterniĝu unuforme kaj maldike. Tuj kiam la krespo estas orkolorigita, elprenu ĝin per tranĉilo, volvu ĝin ĉirkaŭ la tranĉila ŝtala plato kaj metu sur pladon.
Tiuj krespoj, nomataj ankaŭ volvitaj krespoj, estas tre bonaj kiam ili estas varmaj, sed ne malpli bonaj kiam ili estas malvarmaj. Oni povas ilin konservi almenaŭ dum ok tagoj, se oni zorgas enmeti ilin en ladan keston.
PIEDNOTO:
[116] Krespo (_France_, _crêpe_; _Angle_, _Pancake_) speco de kukaĵo, kiun oni manĝas ordinare dum la Grasa Mardo, t.e., la tago kiu finigas la karnavalon.
SAĜA HUNDO!
Viro, kiu zorgis grandan hundon por amiko kiu vojaĝis eksterlande, malplaĉiĝis ĉar la besto ĉiam sidis en la plej bona seĝego.
Unu tagon ideo frapis lin. Li eniris la ĉambron kaj trovis la hundon en lia kutima loko, tial li marŝis fenestron kaj kriis "Katoj! Katoj!"
La hundo supersaltis kaj kuris al la fenestro, dum la viro sidis seĝegon.
Post kelkaj tagoj la hundo eniris la ĉambron kaj trovis ke lia mastro sidis seĝegon.
Irinte al la fenestro li bojis laŭte.
La viro leviĝis por vidi tion kio okazas kaj la hundo saltis en la seĝegon.
F. E. Bearne (8225).
LA SINAPSEMERO.
El "La Lumo de Azio" de Sir Edwin Arnold.
Versigita de A. Motteau.
... Kaj kiam ili trafis riverbordon, Klinante sin, per manlevad' salutis Virino juna, dolĉokula; plore Ŝi diris al la Majstro:--Ĉefsinjoro, En figarbejo loĝas mi, kaj nutris Fileton mian; lude, tra florejo Kuranta li eltrovis serpenteton; Ĉi-tiu ĉirkaŭ lia manradiko Sin volvis, dum la knabo ride tuŝis La buŝon kaj forklangon de l' rampaĵo. Sed baldaŭ li paliĝis kaj subite Ne movis. Mi la kaŭzon nek komprenis, Nek kial liaj lipoj lasis mamon.
--"Li veneniĝis!" al mi diris iu; Alia eĉ aldonis: "Tuj li mortos."
La karan idon mi ne volas perdi; Mi petis do el ili kuracilon Por lumredoni al okuloj liaj; Ĉar estas tre malgranda la kismarko, Kaj serpenteto povus nek malami, Nek suferigi mian etan filon!
Sed, iu diris: "Estas jen sanktulo; Sur la monteton nun li ĵus alvenis. Demandu al la flavrobvesta viro Ĉu kuracil' ekzistas por malsano De via filo." Tial mi tremanta Tuj venis al vi, diefrunta Majstro, Kaj plore malteginta la vizaĝon De l' kara infaneto, mi vin petis Sciigi al mi ĉu ekzistas herboj Por resanigi lin. Vi, Ĉefsinjoro, Ne min forpuŝis; dolĉe vi rigardis Kaj ame palpis la idetajn vangojn; Sed lin vi revualis kaj tuj diris: "Jes, fratineto, estas io taŭga Por resanigi vin kaj vian idon, Se baldaŭ ĝin vi povos al mi doni. Mi petas, trovu da sinapo nigra Nur eron, sed ne ĝin akceptu El domo kie patro aŭ patrino, Infano aŭ servisto iam mortis. Bonege estos se tielan grenon Vi povos trovi." Tiel vi parolis, Ho, Ĉefsinjoro! Diris nun la Majstro Kompate: "Jes, precize miajn vortojn Vi ĵus ripetis, ho, Kisagotami! Sed, ĉu vi trovis la sinapsemeron?"
Mi iris, Majstro, kun l' infan' malvarma, Al brusto lin premante, mi petegis En ĉiun homloĝejon, tra la ĵunglo, Kaj tra la urbo:--"Al mi ĉu bonvole Vi donos eron da sinapo nigra?" Kaj kiu tion havis al mi donis, (Ĉar helpas malriĉulojn malriĉuloj). Sed kiam mi demandis ĉu en domo De tiaj geamikoj iu mortis, Aŭ patro aŭ patrin', infan', servisto? Tuj ili diris:--"Ho, fratino kara! Demando via tute stranga ŝajnas: Mortintoj tre superas la vivantoj!"
Dolore do mi tuj redonis eron, Por aliloken iri. Sed mi aŭdis: "Jen estas grajno, sed ni perdis sklavon; Jen estas ero, sed la mastro mortis; Jen estas semo, sed semisto mortis Dum l' intertemp' de pluvoj al rikolto."
Nenian domon trovis mi grenhavan En kiu, Majstro, jam neniu mortis.
La senridetan idon malvarmegan Sub river-vinberlaŭbo mi kuŝigis, Por veni ree al vi piedkisi, Kaj peti por _sinapa sem' sen morto_: Sed mi tre timas ke l' infano mia Hieraŭ mortis, kiel iu diris.
Fratino mia, diris nun la Majstro, Vi trovis, dum vi serĉis neeblaĵon, Balzamon laŭan, kaj gravegan scion. Mortinta jam sur via brust' hieraŭ Ripozis via ido. Karulino, Vi scias nun ke la homar' tutmonda Kortuŝe vian perdon vere ploras: Dolor' de ĉiuj malgrandigu via! Ho ve! volonte mi la sangon mian Elverŝus por haltigi viajn larmojn, Se povus tio de l' malbeno homa La kaŭzon trovi. Kial amo sankta Fariĝas agonio? Kial milionojn Da homoj, tra la floroj, oni trenas Al oferado sanga, kiel brutojn?
La knabon enterigu--dum mi serĉas.
LA FRATOJ DE BIRCHINGTON'.
(Legendo de la Insulo de Thanet, Anglolando).
Originale verkita de Sydney H. Emptage.
De la enŝipigejo de nia urbo, Margate, rigardante al la Okcidento, oni povas vidi, malproksime de proksimume naŭ mejloj, du altajn turojn de tute similaj vidiĝoj, kiuj elstaras kontraŭ la horizonto sur la ekstrema rando de la krutaĵo. Tiuj turoj--kiujn oni nomas "Reculvers'"--estas la restaĵo de antikva monaĥa preĝejo, konstruita antaŭ multe da centjaroj, kaj jam utiligita dum la regado de nia Henriko IIa. (jarojn 1135-1154).
Nu, oni diras, ke la turoj ne estis parto de la originala preĝejo. Oni rakontos al vi du diversajn legendojn, laŭ la gusto de la rakontanto--unue, ke ili estis aldonitaj de abatino, kiel dankpago ĉar ŝi saviĝis el terurega ŝippereo--due, ke konstruis ilin la "Fratoj de Birchington'," ankaŭ kiel dankpago. Jen sube la dua legendo, laŭ niaj lokaj saĝuloj.
Kiam regadis nia Henriko IIa., en Reculvers vilaĝo staris sentura monaĥejo, en kiu loĝadis kiel ĉefabato certa Rikardo de Birchington', saĝa, bona, religia homo, kiu preĝis, fastis kaj pentofaris senĉese; li estis mondfama pro sia sankteco. Vere feliĉa homo--laŭ sia idealo--oni pensus, kvankam li ne dormadis sur lito de rozoj; sed neniu povas ĝui perfektan feliĉecon, kaj li havis sian dornan kronon. Ĝi estis efektive lia frato Roberto, ankaŭ "de Birchington'." Tiu ĉi kavaliro tute similis al Rikardo--ekstere, tio estas, kaj nur ekstere, ĉar li ne estis sanktulo--kaj el tiu simileco kreskis ĉiuj specoj da malplaĉaĵoj. Roberto mokis sian fraton; drinkis, blasfemis, eĉ mortigis kaj ĉiam serĉadis okazon por ĉagreni lin. Malbonaj viroj, kiuj malamis la ĉefabaton, aŭdinte pri certaj pekoj de Roberto, ofte diris kun palpebrumo--"Ho jes! ni bone scias, sed ... ĉu li ne estis Rikĉjo?" Tiaj kalumnioj treege vundis la bonulon, sed li pacience suferis kaj nenion diris.
Nu, la Princo de la Mallumo ekzamenis sian nigran libregon, en kiu li konservas registron de la pekemaj homoj, kaj ekvidante sub la flamskribita nomo de "R---- de Birchington'" grandegan nombron da pekoj, li alvokis diableton kaj ordonis al li:--
"Supreniru teren kaj alportu tien ĉi la viron, kies nomo aperas sur tiu ĉi surskribeto. Mi trovas, ke lia ŝuldo tro pligrandiĝas, kaj li devos elpagi ĝin tiun tagon mem. Foriru!"
La morgaŭan tagon, la monaĥoj serĉadis ilian ĉefon, kiu estis malaperinta.
Kie li estis? Nek en kelo, nek en preĝejo; li tute neniiĝis. Maltrankvile ili atendis lian revenon ĝis la tagmezo, kiam palvizaĝa vilaĝano rapide enkuris por sciigi ke li ĵus trovis la ĉefabaton en la kamparo mortinta.
Sekvis kriado, plorego, malĝojo; preĝas la monaĥaro, terurplena: sonadas la mortsonoriloj, kaj la vilaĝo, kies anoj tre amis la mortinton, alprenis funebran vidiĝon, silente bedaŭrante ĝian perdon.
Subite, en la mortĉambron, aperis la Sanktulo Thomas à Beckett. Kvazaŭ per magio la bruego ĉesis, la sonorilado silentiĝis.
La Sanktulo benis la kunvenon, ĉirkaŭrigardis kaj diris:
"Kion vi havas, miaj filoj? Pro kio vi ploregas?"
Ili unuvoĉe respondis "La ĉefabato."
Sankt' Thomas' alproksimiĝis la mortulon, ekridetis, poste sulkigis, kaj fine rimarkis:
"Ha! mi tiel pensis. La Diablo havas lin."
Je tiuj vortoj, teruro revenis al la aŭdintoj, kiuj tuj rekomencis murmuri preĝojn, sed la Sanktulo trankviligis ilin, elstreĉante la brakon kaj dirante:--
"Ne timu, miaj filoj. Satano estas vere multepova, sed li ne povas venki min, kiu estas ankoraŭ pli multepova. Mi devigos lin revivigi mian fraton, Rikardon."
Li forte frapigis kontraŭ la ŝtonoj sian episkopan bastonon. La tero ekskuis kaj malfermis. Sur kolono da fajro elsaltis Satano, grincante la dentojn kaj tremante pro kolero; sub brako li portis la nigran libregon. La monaĥoj ankaŭ ektremis--ne pro kolero--ĉar la Diablo ŝajnis minaci ilin; sed Sankt' Thomas' eĉ ne paliĝis.
"Bone, perfidulo!" li kriegis, "ĉu vi jam alvenas? Kion vi faras, serpento? Vi kredis ke vi povos ŝteli la puran animon de estonta Sanktulo, ne vere? Nu, vi multe eraris. Reportu ĝin sen ŝanceliĝo, kaj remetu ĝin en la korpon de tiu mortulo. Ne rifuzu! ĉar mi avertas vin ... nu, la Infero sendube havas ĝiajn turmentojn, sed je tia okazo mi elpensos por vi iajn ĝis nun nesonĝeblajn."
Satano altigis la ŝultrojn, kaj malbenis sian malbonŝancon, sed li tamen respondis kun respekto.
"Pardonu min, Sankta Moŝto, mi petegas, ĉar tio ne estis mia kulpo. Vi baldaŭe vidos ke mi havis rajton. Rigardu en mian libregon jen aperas la nomo--"R---- de Birchington', kavaliro, loĝanto en Reculvers." Nu, _li_ estis Rikardo--aŭ R---- de Birchington', _li_ loĝadis ĉe Reculvers; ke li estis pastro anstataŭ kavaliro ne estas mia eraro, sed de mia sekretario, kiu malbone enskribis lian profesion. Pura animo?" kaj li ridegis. "Ekzamenu, mi petas, la kolekton da pekoj."
Sankt' Thomas' sulkigis kiel fulmotondro. Per sia bastono, li batadis la Diablon, samtempe kriante:--
"Tio ĉi eble farigos vin pli zorgema. Vi eraris, idioto. Ĉu vi ne sciis ke Rikardo havis fraton, Roberton? Ŝtelu lin, se vi volos; li estas malbonulo kiel vi--sed, vi tuj reportos la animon de tiu sankta homo. Nun, rapidu! ... rapidu!!"
Pro manko da spirado, li ĉesis, kaj Apoljono, kiu vane penis eviti la fortajn batojn, murmuris kvazaŭ li ploris pro kolero kaj honto:--
"Bone, Via Sankteco ... sed mi jam nuligis la ŝuldon kaj...."
"Rapidu!" interrompis S. Thomas'. "Aŭ mi batos vin denove."
Apenaŭ li finigis la paroladon, kiam la mortulo ternis, oscedis kaj malfermis la okulojn. La monaĥoj ĝoje alproksimiĝis al li, gratulis pro lia mirinda reveno al la tera vivado, kaj poste fervore dankegis Sankt' Thomas'on. Dum ili ĉiuj interparoladis tiamaniere, eniris la ĉambron Roberto, kiu alvenis por demandi pri sia frato. Li ekdiris:--
"Ho! graseguloj! Ĉu vi ion aŭdis pri...." kaj tuj neniiĝis. La Infera Reĝo, sidiĝanta en angulo, elpuŝis raŭkan, mokeman ridon, tordante sin de ĝojo, ĉar li tre ŝatis la konsternemajn vizaĝojn, kiuj ĉiuparte ĉirkaŭturnis, kvazaŭ por eltrovi la kaŭzon de tia dua malapero.
Sed lia plezuro daŭris nur mallongan tempon. Sankt' Thomas' hokis lin per la kolo, kaj piedfrapis lin per fortaj batoj.
"Kiel? Ankoraŭ?" li demandis. "Ĉu vi jam forgesis tion, kion mi promesis al vi? Kien vi alsendis Roberton? Al la Infero, sendube. Nu, revenigu lin, kaj baldaŭe, aŭ...."
"Ne, Sankta Moŝto," plendis la Mallumreĝo. "Rigardu en mian libregon pro kiom da pekoj li ŝuldas min...."
"Li ŝuldas al vi tute nenion ajn," respondis S. Thomas'. "Ĉar vi mem certigis ke la ŝuldo estas jam nuligita. Ne penu trompi min, perfidulo! Memorigu mian averton, kaj montru al ni Roberton."
Post tiu parolado, okazis tondra bruego, kun flama ekbrilo, kaj oni ne vidis plu la Diablon. Apenaŭ li foriris, kiam la tero denove malfermis, kaj la korpo de malfeliĉa Roberto, elĵetinta el la truo ĝis la plafono, falis pezeme sur la ŝtonplatojn.
De tiu tago, la karaktero de Roberto ŝanĝis. Li forlasis sian pekeman vivadon, konfesis sin kaj longe pentofaris, kiam post senpekigo li eniris la monaĥejon, en kiu, la legendo ĵuras, neniam antaŭe nek poste, loĝadis monaĥo tiel pia kaj tiel bonfarema. Siajn posedaĵojn li ĉiujn vendis, disdonante la plimulton da mono al la malriĉuloj de tiu kvartalo. La restaĵon li aldonis al simila sumo provizita de Rikardo, kaj iom pli malfrue la monaĥa preĝejo posedis du altajn kvadratajn turojn, kiujn la vilaĝanoj nomis "La Dunaskitojn."
Je tiuj ĉi tagoj nur restas fragmentoj de la muroj de la preĝejo mem, sed dum kaj tra la pasintaj centjaroj fortike elstaradis la frataj turoj, kaj--al ĉiuj kiuj kredas, aŭ konas la legendon--sendube memorigas tiun mortigitan Sanktulon "Thomas à Beckett," kiu savis el la teruroj de la Infero, la animojn de la "Fratoj de Birchington'."
LA PATRUJO DE LA ROZESENCO.
Ilarion Raytcheff (Burgas).
En la naturo ekzistas unu forta odoro al la homo kontentiga, ĝojiga. Mi priparolas la roz-esencon, kies patrujo estas la Bulgaraj roz-valoj.
La parfumistoj scias ke du-trionoj da la rozesenco en la tuta mondo eliras el Bulgarujo, ĝi estas pura, natura kaj forta.
Dum la jaro 1903 Bulgarujo sendis kilogramojn da rozesencon kiel sekvas: Al Anglujo 1,054, Aŭstrujo 64, Belgujo 4, Germanujo 1,027, Italujo 36, Rusujo 272, Unuigitaj Ŝtatoj 1,467, Turkujo 393, Francujo 1,870, kaj alien 22.
Do 6,210 kilogramoj entute estis forsenditaj.
Tiu ĉi cirkonstanco min devigas rekomendi tiun ĉi komercaĵon de nia patrujo.
Eksterlandaj fabrikistoj aĉetas ĝin por fari diversajn parfumojn.
Rozesencon oni enmetas en ujojn da diversaj mezuroj, kaj vendas ĝin proksimume je unu franko po gramo. Se oni volas aĉeti iom da la esenco, oni skribu tien ĉi pri la dezirata kvanto, sendante poŝtan mandaton aŭ poŝt markojn laŭ la dirita kosto. Oni plezure plenumos mendojn de dek gramoj ĝis cent kilogramoj.
_Avizo de la Redaktoro._--Mi ricevis de S-ro Raytcheff, kiu estas la Limpagej-estro ĉe Burgas, specimenon de tiu ĉi roz-esenco, kaj tute senŝancele mi konsilas ke parfumamantoj mendu kelkajn gramojn da la bonodora komercaĵo kaj tiel ne nur profitu pro Esperanto, ricevante la veran parfumon, sed ankaŭ tiel montru al niaj Bulgaraj amikoj ke Esperanto plifaciligas komercajn interrilatojn.
H.B.M.
MIA LIBERTEMPO.
La Redaktoro.
En kupeon, se plaĉos!
Kaj, post la multenombraj trompet-blovoj, fajfoj kaj ekkrioj kiuj akompanas la forveturon de Franca vagonaro, mi ektraveturis tiun parton da Esperantujo kiu kuŝas inter Parizo kaj Marseille.
Jam frumatene mi renkontis niajn bonajn amikojn S-rojn Ducros (patro kaj filo) kaj Legoffre en Havro, kaj poste, en tiu malgranda oficejo kiu baldaŭ plilarĝiĝos, mi havis la plezuron paroladi por la unua fojo kun Hungaroj. Efektive la Akcia Societo, kies estroj estas D-ro Fruictier kaj S-ro Lengyel Pal estas ja internacia oficejo. S-ro Lengyel kaj lia helpanto nur parolas Esperante kaj Hungare, S-ro Mann estas Anglo, kaj D-ro Fruictier kompreneble estas Franco. Oni do aŭdas nur Esperanton, dum oni aranĝas la tipliterojn por niaj progresemaj samtempaĵoj, la _Lingvo Internacia_ kaj la _Internacia Scienca Revuo_.
Nu, revenante al la skuiga vagonaro, ni estas kvazaŭ en Anglujo, ĉar ĉiuj kupeanoj estas Angloj.
Pri la mirinda vojaĝo sur la Mediteranea maro ne estas mia nuna intenco verki. Estas tute neeble vorte pritrakti tiun temon. Mi nur skribu ke, post trankvilega vojaĝo, simila al la naĝado de cigno sur spegula lageto, ni trovas nin ĉe Palma, ĉefurbo de la Hispana insulo Majorca. Mi kredas, ke tie ne ankoraŭ troviĝas Esperantistoj. Pro tio mi devis akompani la aliajn ŝipanojn kaj atendi ĝis la morgaŭ antaŭ ekĝui la specialan privilegion de la Esperantisto.
Sed vere, kiam miaj estimataj amikoj Sinjorino kaj Kapitano Cape-Montrosier kaj ankaŭ S-ro Bresson renkontis min en Alĝero, kaj kondukis min ĉiam kaj ĉie, la kunvojaĝantoj ja volus ĝui la saman afablan kondukadon!
Efektive, se mi ne estus havinta tiajn gegvidantojn, mi estus timinta eniri la misteran antikvan urbon, kie troviĝas la ĉarmego de la loko. Sed, post interesega promenado kun Sinjorino Cape, kaj post neforgesinda matenmanĝo ĉe Araba restoracio, mi sentis min tute sentima en la novaj ĉirkaŭaĵoj.
Tiu transiro de Eŭropo en Afrikon ja postulas tutan volumon da priskribo.
Mi povus doni la menuon de tiu impresiga festo, mi eĉ povus desegni la grandan lignan kuleron, kiu estis nia sola ilo por manĝo, sed esprimi la senton esti en tia miksaĵo da nigruloj kaj diversaj vestoj, mi tute ne povas.
Kaj kia kontrasto! Matene manĝante ĉe Araba domo, kaj vespere dinante kun la Esperantistoj ĉe bela salono aŭskultante aron da kleraj muzikistoj.
En tiu tago, pli ol iam antaŭe, mi komprenis kiom mi gajnis, lerninte Esperanton. Miaj kunvojaĝintoj nepre ne povas havi tiajn plezurajn memorojn de la bela "Diamanto de la maro," kiel oni poete nomas la blankan kaj verdan Alĝeron.
Estis malĝoja momento kiam mi devis forlasi mian unuan Afrikan urbon!
La sekvantan tagon ni naĝis laŭlonge la interesan marbordon, kaj posttagmeze granda plimulto da la ŝipanoj tre interese aŭskultis pro-Esperantan paroladan en la salono. Vespere oni vidis multajn Unufoliegojn sur la ferdeko.
Estis signifa fakto ke almenaŭ du jam aĉetis lernolibrojn, kaj la plej granda nombro jam konis iom pri la lingvo.
Mia Alĝera sperto tute kuraĝigis min kiam mi alvenis en tiun ĉarmegan urbon, Tunis. Kvankam mi ne renkontis la tie loĝantajn Esperantistojn, mi neniel ŝanceliĝis eniri la antikvan urbon, restoraciojn kaj mond-famajn bazarojn tute tiel, kiel mi estis de longaj jaroj Tunisano.
Sed, por miaj nunaj legantoj, ne estos konvene, ke mi detale priskribu tiun urbon, sed estos pli bone ke mi tuj rapidu al bela Maltujo, la fruktodona insulo kies estinta historio estas tiel sanga kaj interesplena.
Eĉ antaŭ la ŝipo haltis en la haveno mi rekonis niajn energiajn kunbatalantojn, D-ron Busuttil & S-rojn Agius kaj Dominic Chiantar.
Tiuj ĉi tri sindonemaj amikoj afable veturigis min tra la belaj ĉirkaŭaĵoj, kaj kondukis min en la luksegan ĉambregon de la antikvaj Kavaliroj de S. Johano, kaj en diversajn preĝejojn. Ili volu denove akceptu miajn dankojn!
Kaj ĉiam kaj ĉie la sama lingvo, sen malfacileco komprenebla!
Sed ne al Maltujo mi finigis mian Esperantan vagadon, ĉar, post varmega vizito al la interesa Syracuse, mi trovis ĉe Palermo la afablan Doktoron Nalli, Sekretario de la Sicilia Societo. Li sindoneme dediĉis al mi tutan tagon, kaj pruvis al mi ke tiu kiu ne vizitis Palermon mankis tute ĉarman urbegon.
Tie ankaŭ mi havis bonegan matenmanĝon laŭ Palerma maniero, dum miaj kunvojaĝantoj perdis pli ol du horojn ĉe granda hotelo Franca.
Kiam en Romo, faru kiel faras Romo!
Ja saĝa proverbo, kaj tiu kiu ne sekvas ĝian konsilon neniel povos plene ĝui alilandan vojaĝon. Sed por ĝin plene efektivigi estas kompreneble necese paroli aŭ la nacian aŭ la internacian lingvon, kaj mi persone trovis tiun ĉi la pli facilan kaj plezurigan el la du!
Tiun vesperon la menuo de la dinero sur la ŝipo presiĝis Esperante.
Kaj nun, rilate la Esperantistoj, mia vojaĝo finiĝis. De komenco ĝis fino unu longa senmakula plezurplena transiro de unu paradizo ĝis alia.
Ajaccio kaj Villefranche ne estas ĝis nun notindaj Esperantaj luliloj.
Efektive, miaj legantoj ne devas malkontentiĝi kiam ili eklernas ke mi ne plu vizitis Esperantistojn. Krom apud Ajaccio, kie mi hazarde renkontis nian eminentan botaniston kaj kunverkanton, S-ro Clarence Bicknell, kiu, portante la verdan stelon en la butontruo, serĉis kreskaĵojn en kampeto, mi ne vidis konatan samideanon ĝis mia reveno en Londonon.
Tiel mi trafis mian deziron, kaj ĝuis la tutan ŝanĝon kiun postulis la sano. Kaj, vere, kiam mi forlasis la belajn artoplenajn urbojn de Italujo, kaj ĝiajn sonĝindajn lagojn, kaj diris "Ĝis la revido" al la turist-plena Svisujo, mi ektimis ke mi ja estis forgesinta Esperanton!
Tia devas esti tuta ŝanĝo, ne vere?
Sed mi nun ĝoje trovas ke la fingroj kuras sur la klavoj de la skribmaŝino preskaŭ tiel facile kiel antaŭe, kaj ke la monta neĝo ne sukcesis malfluidigi la fluon de Esperantaj pensoj.
Je konkludo, mi konsilas ĉiujn kiuj povas fari tian vojaĝon: ne ŝanceliĝu, sed iru morgaŭ, kaj _ankaŭ_, se eble, postmorgaŭ. Kaj oni estas permesita bedaŭri ke oni ne ankaŭ iris hieraŭ--sed tiu lasta estas eble iom nesaĝa!
_En voiture, s'il vous plaît!_
And, after the innumerable trumpet squeaks, whistles and cries which accompany the departure of a French railway train, I commenced to traverse that section of Esperantoland which lies between Paris and Marseilles.
Already, early, I had met our good friends Messrs. Ducros (father and son) and Legoffre in Havre, and later on, in that little office about to be enlarged, had had the pleasure of speaking for the first time with Magyars. In fact, the Limited Company, of which Dr. Fruictier and Mr. Paul Lengyel are the mainstays, is indeed an international office. Mr. Lengyel and his assistant speak only Esperanto and Magyar, Mr. Mann is an Englishman, and Dr. Fruictier is, of course, a Frenchman. One therefore only hears the Esperanto tongue, while the type is set for our progressive contemporaries, the _Lingvo Internacia_ and _Internacia Scienca Revuo_.
Well, returning to the joggley railway train, we are as it were once again in England, for all the travellers are English.
Of the wonderful voyage in the Mediterranean it is not my present intention to write. It is quite impossible to treat of such a subject verbally. Let me but say that, after a most tranquil journey, resembling the passage of a swan over a mirror-like lake, we find ourselves at Palma, the capital of the Spanish island of Majorca. I believe no Esperantists are yet to be found there. On this account I had to accompany my fellow travellers and wait till the morrow before commencing to enjoy the special privilege of the Esperantist.
But, indeed, when my esteemed friends Mme. and Captain Cape-Montrosier and M. Bresson met me in Algiers and conducted me everywhere and always, my fellow travellers would indeed have liked to enjoy the same kind guidance!
In fact, had I not had such cicerones I should have feared to enter that mysterious native town, in which the charm of the locality is to be found. But, after a most interesting walk with Mme. Cape, and after an unforgettable lunch in an Arab restaurant, I felt quite fearless in my new surroundings.
This transit from Europe into Africa demands a volume for description.
I could give the menu of this impressive meal, I could even depict the large wooden spoon, which was our only aid, but as for expressing the feeling of being in such a medley of black folk and varied garments, I am quite incapable.
And what a contrast! In the morning eating in an Arab house, and in the evening dining with Esperantists in a fine hall, listening to a band of able musicians!
That day, more than ever before, did I understand how much I had gained through having learned Esperanto. My fellow voyagers can certainly not have the same pleasing memories of the "Diamond of the sea," as the white and verdante Algiers is poetically called.
It was a sad moment when I had to depart from my first African city!
Next day we glided along the interesting coastline, and in the afternoon the majority of the passengers listened with interest to a pro-Esperanto talk in the saloon. In the evening many Broadsheets were to be seen on the deck.
It is a significant fact that at least two had already got textbooks, and most knew something of the language.
My Algerian experience quite braced me up when I arrived in that most charming city, Tunis. Although I did not meet the Esperantists residing there, I did not hesitate to enter the Old Town, restaurants, and world-famed bazaars just as if I had resided in Tunis for long years.
But, for my present readers, it is not well that I should describe this city, but better that I should hasten to beautiful Malta, the fruitful island whose past history has been so bloody and full of interest.
Even ere the ship had come to a standstill in the harbour I recognised our energetic comrades, Dr. Busuttil and Messrs. Agius and Dominic Chiantar.
These three devoted friends kindly drove me over the beautiful surroundings, and took me into the luxurious hall of the Knights of St. John of olden time, and into various churches. Will they kindly accept my renewed thanks!
And ever the same language, intelligible without difficulty!
But it was not in Malta that I terminated my Esperantic wanderings, for, after a broiling visit to the interesting Syracuse, I found in Palermo the genial Dr. Nalli, Secretary of the Sicilian Society. He kindly devoted a whole day to me, and proved that he who has not visited Palermo has missed a city of many charms.
There also I enjoyed an excellent lunch _à la Palermo_, while my fellow tourists lost more than two hours waiting in vain at a French hotel.
When in Rome, do as Rome does!
Truly a wise proverb, and he who follows it not can in no way fully enjoy a foreign tour. But to carry it out completely it is of course necessary to speak either the national or the international language, and I personally found the latter the more easy and pleasurable of the two!
That evening the menu on board was printed in Esperanto.
And now, as far as concerns the Esperantists, my journey had come to its termination. From beginning to end one long unmarred pleasant transition from one paradise to another.
Ajaccio and Villefranche are not, up to the present, notable Esperanto cradles.
In fact, my readers must not be disappointed when they learn that I no longer visited Esperantists. Except near Ajaccio, where I casually met our eminent botanist and contributor, Mr. Clarence Bicknell, who, wearing the green star in his buttonhole, was searching in a little field for plants, I did not see a known Esperantist until my return to London.
Thus I carried out my wish, and enjoyed the thorough change which health demanded. And, in truth, when I left the fine art-full cities of Italy, and her lakes to be dreamed of, and had said _Au Revoir_ to the tourist-haunted Switzerland, I had begun to fear that I had forgotten Esperanto!
Such should a thorough change be, is it not so?
But I now gladly find that the fingers run over the typewriter keys almost as freely as of old, and that the mountain snow has not succeeded in freezing the flow of Esperantic ideas.
In conclusion, I advise all who can take such a journey: hesitate not, but go to-morrow, and, if possible, on the day after to-morrow also. And one may be allowed to regret that one did not go yesterday as well--but this last is somewhat unwise, maybe!
"LA LEONOJ DE LA ARBARO DE GIR. (HINDUJO, N.W.)."
Eltiraĵo de l' "Madras Mail" de l' 15.3.'05, de H.K.G.
La melfeliĉo, kiu ĵus okazis ĉe la Katiawar Arbaro, kiam Majoro Carnegie mortiĝis de leono, malĝojamaniere atentigas al la stato de leonoj Hindaj.
Estas ĝenerale konjektita ke nuntempe ekzistas tre malmultaj leonoj en Hindujo (la diferenco, inter la Afrika kaj Hinda leono, estas bonekonata: la Hinda estas senkolharo).
Tamen, tiu kredo de nelonge estas pruvita tute erara. Pro nedisputeblaj postsignoj ilia nombro estas nune kalkulata ĉirkaŭ 100.
Plie, tiuj ĉi leonoj fariĝis pli sentimaj ol antaŭe: iliaj postsignoj troviĝas apud domoj apartigitaj, vilaĝoj, kaj eĉ urboj. Ili elportis bestojn el limoj de la Kolegio Ĉefurba: la vilaĝanoj ne volas vojaĝi krom grupe, kaj kun armiloj, kaj lanternoj, kaj eĉ tiamaniere time.
La kaŭzo de la plimultiĝo estas simpla: la Arbaro Gir'a dum multe da jaroj estis gardita por ĉaso: granda spaco estas netrapasita de homoj, kaj estas malmulte konata.
Por savi la vivojn homajn kaj bestajn, kaj por eksigi perdon je la malriĉaj vilaĝanoj, la tempo venis por detrui tiujn ĉi leonojn ĝis ilia nombro estos multe malpliigata, kaj ĝis la danĝera brutaro estos forpelata ree en siajn profundaĵojn arbarajn.
SINGLE COPIES PRICE FOURPENCE NET.
21. (Vol. II., No. 7.)
_Julio. 1905_
THE ESPERANTIST
La Esperanta Gazeto por la Propagando de la Internacia Lingvo.
ANNUAL SUBSCRIPTION: 3/- (4 francs; 1-1/2 roubles; 75 cents).
Wholesale Agents: 41, Outer Temple, London, W.C.
All Communications should be sent to THE EDITOR, 67, Kensington Gardens Square, London, W.
CONTENTS. Page Month by Month 97 Saved from Death (General Cox) 98 An Almost Modern Hermit (E.W.) 100 The Spanish Armada, Lord Macaulay (translated by Ben Elmy) 102 A Little Music, from Dan Leno (translated by A. J. Hulme) 103 Reminiscences, Part VII. (Edward Metcalfe, M.A., Oxon) 104 The Universal Congress at Boulogne 105 The Four Henrys (A. Motteau) 106 Notes on the Orient (Colonel H. K. Gordon) 107 Three Greenhorns (by 10549, N.Z.) 108 A Bachelor's Notions on Shopping (by 9911) 110 An Esperanto Evercirculator (Dr. Martyn Westcott) 111 From New Zealand (Edward Young) 112 Korsica, Seen from Italy (Clarence Bicknell) 112
AVIZO GRAVA.
La malnova firmo Buchanan, Scott & Co., fondita en la jaro 1870, prezentas siajn komplimentojn al la Esperantistaro kaj anoncas ke, post nelonge, interesa kaj enspeziga propono aperos en tiu ĉi spaco. Ĉiu Esperantisto, ĉu membro de la konata grupo aŭ kies nomo enskribiĝis en la Adresaro de D-ro Zamenhof, kiu volas akcepti tiun ĉi proponon povos samtempe ne nur ŝpari al si specialan rabaton sed ankaŭ antaŭenpuŝi la disvastigon de Esperanto.
BUCHANAN, SCOTT & CO.,
Garthland Street, Glasgow, Scotland.
The Remington
THE _UNIVERSAL_ TYPEWRITER.
Just think of it!
THE INTERNATIONAL MACHINE.
_Unbound by ties of nationality:
The common bond of union of all civilised peoples._
The Remington can be supplied fitted for Esperanto.
* * *
THE REMINGTON TYPEWRITER COMPANY, 100, Gracechurch St., London, E.C.
La Remington
LA _UNIVERSALA_ SKRIBMAŜINO.
Pripensu je tio!
LA INTERNACIA MAŜINO.
_Tute liberiĝita de naciaj ligiloj:
La Komuna unuigilo por ĉiuj civilizitaj popoloj._
La Remington estos liverita kun Esperantaj presliteroj.
* * *
LA REMINGTON TYPEWRITER KOMPANIO, 100, Gracechurch St., Londono, E.C.
ĈIUJ, NI POVOS PARADIZON IRI.
Kiu bone trinkas, Tiu bone dormas. Kiu bone dormas, Tiu ne pensas malbone. Kiu ne pensas malbone, Tiu certe ne pekas. Nu, ĉar kiu ne pekas. Paradizon eniros. De nun, bone trinku. Kaj vi paradizon iros.
* * *
Por tio ĉi, oni devas aĉeti bonajn vinojn, kaj sin turni al:-- Sro. Ch. Jadeau en Mercurey (S. & L.) France.
The "Review of Reviews"
_Is the Best Magazine for Busy People. And it is read by 'Esperanto' Students._
The aim of this Magazine is to make the Best Thoughts of the Best Writers universally accessible at a Trifling Cost.
The busiest and poorest in the community may here follow with intelligent interest the great movements of Contemporary History.
Post Free for Twelve Months, 8/6, 10 fr. 75 c., or 8.50 marks.
Office: MOWBRAY HOUSE, NORFOLK ST. LONDON.
FOR SALE.
160 Guinea 'Broadwood' Grand Piano for £63. In fine condition; Rosewood. For all particulars write to The Editor.
Correspondence Lessons in Esperanto
ARE GIVEN BY
Mr. A. MOTTEAU, Certified Teacher of Esperanto. 157, Earlham Grove. Forest Gate, London, E.
_7/6 the Quarter._
Adresareto de Personoj kiuj deziras Korespondadi.
S-ro. G. L. Browne, Agento por Patentoj, 433, Birkbeck Bank Buildings, London, W.C. Korespondados Esperante pri Patentoj kaj ĉiuj aferoj.
Frl. Mitchell, Acuba House, 65, Marquess Road, Canonbury, N. Kun alilanduloj por ilus. p-k.
S-ro. W. Miles, Inĝeniero, 80, Station Road, Petersfield, Anglujo. Deziras kor. kun Esperantistoj per ilus. p-k. Tuj kaj ĉiam resp.
S-ro. John Thompson, 52, Blake Street, Barrow-in-Furness, Anglujo. Nemetia forografanto. Deziras interŝ. kun Anglaj & fremdaj Esperantistoj fotajn vidaĵojn de Barrow, kontraŭ tiuj de iliaj urboj. Ĉiam respondos. Deziras renkonti Esperantistojn en Barrow.
La Kosto de la Enskribo estas 6d. (70c. poŝtmarkoj).
THE ESPERANTIST
The Esperanto Gazette for the Spread of the International Language.
ABONPAGOJ ESTAS RICEVEBLAJ ĈE SUBSCRIPTIONS SHOULD BE SENT TO
H. Bolingbroke Mudie. Esq., 67 Kensington Gardens Square, London. W. AUSTRIA.--Sro. T. Cejka, Bystrice Hostyn, Moravia. BELGIUM.--M. M. Seynaeve, 3, Rue de l'Avenir, Courtrai. FRANCE.--Grupo Pariza, 28, rue Serpente, Paris. GERMANY.--Doktoro Mybs, 68, Markt Strasse Altona, Elbe. NEW ZEALAND.--Esperanto Society, P.O. Box 50, Auckland. RUSSIA.--Societo Espero, Bol Podjaceskaja 24, log 12, St. Petersburg. SWEDEN.--Sro. P. Ahlberg, 50, Döbelnsgatan, Stockholm.
N.B.
_Nepresitajn manuskriptojn la Redakcio resendos se oni aldonis poŝtmarkon._
_Alsendatajn artikolojn la Redakcio laŭ bezono korektos._
_Oni povas sendi la abonpagon per poŝtmarkoj, kiuj estas akceptataj laŭvaloro._
_Oni sendu ĉiujn artikolojn, demandojn kaj avizojn al La Redaktoro, 67, Kensington Gardens Square, London, W._
N.B.
21. [Vol. II., No. 7.]
Subscription, 3s. Per Annum. Single Copies, 4d. net. Nos. 2 to 13. 6d. each; Later issues 4d. each, net.
JULIO, 1905.
MONATO POST MONATO.
La Brita Esperanto Asocio havis, je la komenco de la monato, sian unuan duon-jar-kunvenon ĉe Essex Hall. Kolonelo Pollen, C.I.E., V.D., LL.D., la Prezidanto, prezidis.
Post interesa parolado kaj resumo de la financa situacio, kiu jam klariĝis aliloke, oni alvenis al la ĉefa devo de la kunsido--la konfirmo de la proponita regularo.
Tiu ĉi regularo ja estis treege longega, kaj la komitato devas esti pripensinta ĉiajn eblajn okazojn. Enfine, post malmultaj plibonigoj, ili konfirmiĝis, kaj ĉiuj kiuj volas ilin legi, povas aĉeti ilin ĉe la B.E.A., 13, Arundel Street, Strand, W.C.
Estas nia espero ke ĉiuj varmaj aprobantoj fariĝos Fratruloj de tiu Asocio. Ni mem tre kontente estus farintaj same; sed, kiam ni eltrovis, ke estus necese konstati ĉion, kion oni faris pri, pro, per kaj por Esperanto por pruvi, ke oni meritis la honoron, kaj ankaŭ devus trovi tri atestantojn por pruvi, ke oni estas sufiĉe respektinda, ni devis forlasi la proponon, kaj restas nur simpla membro, tamen ne malpli fervora pro tio!
Ni kore esperas, ke la B.E.A. ne sendos tiun longegan regularon, k.t.p., al ĉiuj personoj, kiuj proponas aniĝi estonte, alie, se ni ne eraras, la B.E.A. trovos, ke iliaj eblaj estontaj membroj havos nek tempon, nek volon, tralegi la ĉion, kaj, sekve, neniam sendos la kotizaĵon!
Inter la novaj eldonaĵoj ricevitaj dum Junio estis tre originala verketo, "Une heure d'Esperanto," verkita de la energia pro-blindula propagandisto Profesoro Cart. Ĝi estas diologo per la Franca lingvo, ĝis la alveno de "L'Etrangère," kiu parolas Esperante. Franc-legantaj Esperantistoj saĝe sendos 50c. al 33, rue Lacépède, Paris, por ricevi ĝin.
S-ro Motteau nun pretigas tradukon de _Ŝi kliniĝas por Venki_, dramo de Sheridan. Ni esperas eldonigi ĝin antaŭ la Kongreso. Ĝi estas samkosta kun la _La Ventego_, kies unua Arta Eldono elĉerpiĝis. Oni do povas nune aĉeti la art-tukan eldonon, kun ilustraĵoj, je kosto 2f. 60c., afrankite.
D-ro Martyn Westcott, kies nomo estas tiel bone konata pro liaj ŝatajaj rakontoj sur niaj paĝoj, verkis tradukon de la _Kristnaska Kanto_, de Dickens. Ĝi estas eldonota, kaj estos valora aldono al nia Internacia Biblioteko.
Multaj samideanoj kontente lernos, ke la Londona Klubo havos sian unuan ekzamenon por Atesto pri Kapableco ĉe St. Bride's Institute, Fleet Street, Julion 7, je la sepa horo. Partoprenantoj je tiu ĉi unua Brita Ekzameno nur devos pagi 1f. 70c. (anstataŭ la kutiman 3f.), kaj ni esperas ke la nomaro de granda nombro (almenaŭ de la Londonaj anoj) povos presiĝi antaŭ la venonta Kongreso. Tiuj, kiuj deziras ekzameniĝi, povas ricevi ĉiajn sciigojn de la B.E.A., 13, Arundel Street, W.C., kaj devos sendi siajn nomojn al la Hon. Sek. de la Londona Klubo, 14, Norfolk Street, Strand, antaŭ Julio 5.
MONTH BY MONTH.
The British Esperanto Association held, at the beginning of June, its first half-yearly meeting in the Essex Hall. Colonel Pollen, C.I.E., V.D., LL.D., the President, was in the chair.
After an interesting speech and a synopsis of the financial situation, which has been explained elsewhere, the chief purpose of the meeting was broached--the confirmation of the proposed regulations.
This set of rules is indeed exceedingly lengthy, and the committee must have considered all sorts of emergencies! Finally, after a few amendments, they were confirmed, and all who desire to read them can purchase them from the B.E.A., 13, Arundel Street, W.C.
It is our hope that all warm supporters will become Fellows of that Association. We ourselves would gladly have done so; but when we discovered that it would be necessary to declare all that one had done for Esperanto, in order to prove that the honour had been merited, and also to find three witnesses to prove one's adequate respectability, we had to forsake the intention and remain merely an ordinary member, but none the less devoted on that account!
We heartily trust that the B.E.A. will not send this lengthy set of regulations, etc., to all persons proposing to become future members, otherwise, if we err not, the B.E.A. will find that their would-be future members will have neither the time nor the desire to wade through the lot, and, in consequence, will never send in the subscription.
Among the new publications received in June was a most original little work, "An Hour of Esperanto" (_Horo pri kaj per Esperanto_), by Prof. Cart. It is a dialogue conducted in French, until the arrival of "The Foreigner," who speaks in Esperanto. Readers of French will wisely send 6d. to 33, rue Lacepede, Paris, to obtain it.
Mr. Motteau is preparing a translation of Sheridan's drama, _She Stoops to Conquer_. We hope to publish it before the Congress. It is uniform with _The Tempest_, the Art Edition of which is sold out. One can, however, at present obtain the art-cloth edition, illustrated, for 2s. 2d., post free.
Dr. Martyn Westcott, whose name is so well-known on account of his popular narratives in our pages, has translated Dickens' _Christmas Carol_. It is about to be published, and will be a valuable addition to our International Library.
Many friends-in-Esperanto will gladly learn that the L.E.C. will hold its first examination for Proficiency at St. Bride's Institute, Bride Lane, Fleet Street, E.C., on July 7th, at 7 o'clock. Competitors in this first British Examination need pay only 1s. 4d. (instead of the usual 2s. 6d.), and we hope that the names of a goodly number (at any rate of the London members) may be printed before the coming Congress. Those desirous of being examined can obtain all information from the B.E.A., 13, Arundel Street, W.C., and must send in their names to the Hon Sec., London Esperanto Club, before July 5th.
SAVITA DE MORTO.
Originale verkita de Generalo George Cox.
ĈAPITRO I.
"Vi mankos la vaganaron, sinjoroj, se vi ne rapidos," ekkriis la hotelportisto, kiu staradis malantaŭ ni ĉe la eniro de la hotelo, portanta en mano tualetsakon kaj kelkajn paketojn.
"Atendu momenton, dum mi kuras al la hotel-oficejo por ricevi mian monujon," diris la maljuna sinjoro.
"Jen mi! tute preta!" li ekkriis post momento, lamirante al ni tra la koridoro tiel rapide kiel li povis, "estis tri cent livra bankbileto en mia monujo, tial mi pensis, ke estos pli senriske ĝin lasi en la oficejo, ĉar mi havis aferojn en la urbo hodiaŭ posttagmeze; kaj Londono ne estas la plej sendanĝera loko en la mondo ĉirkaŭporti en poŝo tri cent livrajn bankbiletojn! Ĉu ne vere?"
"Apenaŭ," respondis mia frato, ridante, kiel ni ĉiuj tri rapidiris sur la fervojan trotuaron, sekvataj de la hotelportisto, "se mi havus unu, mi bone scias, ke mi ĝin perdus dum malpli ol kvin minutoj."
"Dum kvin minutoj," ekkriis la maljuna sinjoro, turnante sin rapide. "Kiel?"
"Nu! ĝi bruligus truon en mia poŝo," rediris mia frato.
"Ha! ha!" li ridis. "Mi rememoros tion, kaj diros al mia edzino, kiam mi alvenos hejmen, ke mi perdis la monon, kiun Vilĉjo, mia filo, devus kunpreni kun li al Nova Zelando! Kia stato de turmento ŝi enestos! Kaj kiam ŝi estos fininta min demandi, kiam kaj kie mi ĝin perdis, kaj kiel mi povis esti tiel senzorga kaj malsaĝa." Tiam mi respondos, "Ĝi bruligis truon en mia poŝo!" "Ha! ha! kiel kolera ŝi estos, ke mi ŝercis pri tiel grava afero! kaj kiel Vilĉjo ridegos! Sed, jen estas la vagonaro. En kia klaso vi vojaĝas?" li diris al mi.
"La dua," mi respondis.
"Nu, mi do diros al vi adiaŭ, ĉar mi ĉiam vojaĝas en la unua. Ĉe mia tempo de vivo, mi trovas, ke mi devas doni al miaj maljunaj ostoj kiel eble plej multe da ripozo!"
Mi tiom amuziĝis je la stranga maljunulo, ke mi diris: "Ho! ne. Mi kunvojaĝos kun vi, kaj pagos la kostdiferencon en Brighton."
"Mi ne volas ke vi elpezu monon miakaŭze," li respondis.
"Ho! ne signifas," mi diris, "estos nur bagatelo." Mi do lin sekvis en unuaklasan kupeon, kiu estis neokupata.
La portisto enmetis la paketojn; mi diris adiaŭ al mia frato kaj sidigis min en angulo de la kupeo kontraŭ la maljuna sinjoro, kaj ni forveturis.
ĈAPITRO II.
Kaj nun, dum la vagonaro forrapidegas al Brighton, permesu al mi diri malmultajn vortojn pri mia familio kaj mi mem.
Mia patro, maljuna generala oficiro, estis mortinta antaŭ kelkaj jaroj. Post lia morto, mia patrino, kiu havis nur sian vidvinan pension kaj proksimume centlivrojn ĉiujare, loĝis en Brighton, por pli ekonomie eduki miajn du fratinojn, unu el kiuj estis nun plenkreska, kaj la alia ĉe lernejo en la urbo. Mia pli maljuna kaj sola frato, Karlos, de kiu mi ĵus disiĝis ĉe la stacidomo, estis, antaŭ ne longe, tininta aranĝi siajn vespermanĝojn[117] ĉe la _Inner Temple_ (leĝa kolegio), kaj nun kredis sin plene sur vojo al elokventeca gloro!
Pri mi mem, ĝi estu mallonge dirita, ke mi estis, antaŭ kelkaj monatoj, preninta mian B.A. gradon ĉe Cambridge. Unue mi estis difinita por la leĝoscienco, sed militama fervoro, nedube heridita de mia patro, kontraŭkuris la dezirojn de mia patrino, kaj mi malfacile ricevis ŝian konsenton ŝanĝi la robon por la glavo. Pro tiu ĉi celo, mi iris Londonon por prezenti min antaŭ komitato de eminentaj militkuracistoj ĉe Whitehall. Fiera pri miaj atletaj faroj en la universitato, mi uzas la okazon por diri al la tri gravaj eminentuloj, kiam ili demandis min pri mia sano, ke mi kredas ke ne estu multe da timo ke mi havu ian korpan malsanon, ĉar mi remis en la boato kiu estis "ĉefo de la rivero" lastan Majon ĉe Cambridge, kaj ankaŭ, ĉe Henley, en Julio gagnis diversajn boato-konkurojn. Miasurprize, ili min sciigis, ke tiaokaze, ili devas fari tre zorgan ekzamenon, ĉar atletaj sinjoroj ofte ne estas tiel sanaj, spire kaj membre, kiel ili mem imagas. Tial, anstataŭ supraĵa ekzameno, kiun mi atendis, me devis suferi severan provon. Oni igis min senvestigi, salti super benkojn, salteti jen per unu piedo, jen per la alia; mi devis legi per unu okulo, tiam per la alia; miaj dentoj, pulmoj, kruroj, brakoj, oreloj, manoj, piedoj, fakte mia tuta korpo estis zorgege ekzamenata, ĝis kiam mi ekpensis, ke mi estas ĉevalo vendota sub la serĉaj okuloj de bestokuracisto! Tamen, fine mi estis certigata bonsana kaj konvena aspiranto por pulvo kaj kuglo.
Lasante _Whitehall_, mia militfervoro estis neniel estingata; ĉar mi tuj tutĝoje marŝis al la _Temple_ (leĝkolegio); allogis mian fraton de lia _Coke upon Littleton_ (leĝlibro), por ke li venu kun mi aĉeti turn-pafileton. Aĉetinte tiun ĉi, mi ordonis al la armilfaristo ke li sendu ĝin al la _Grosvenor Hotelo_, adresita al Sinjoro Georgo Middleton; kaj tiam, tial ke mia frato estas tro okupa por veni kun mi al mia tajloro, ni disiĝis, li promesante, ke li vespermanĝos kun mi en la hotelo je la sepa.
Je la sepa mia frato alvenis, kaj ni sidiĝis ĉe tablo en la manĝoĉambro. Apude estis malgranda maljuna sinjoro, kiu, post kelkaj rimarkoj pri la vetero, varmeco de la ĉambro, kaj cetere, demandis ĉu li povas unuiĝi kun ni. Ni volonte konsentis, kaj li sidiĝis ĉe nia tablo.
Li gajigis nin multe per siaj mallongaj lertaj skizoj de vivo kaj karaktero en preskaŭ ĉiu parto de la mondo. Evidente li estis homo kiu estis multege vojaĝinta, kaj ne estis forgesinta tion, kion li vidis. Tio ĉi, kune kun la iom kurioza, sagaca modo per kiu li rakontis siajn spertojn, igis lin plej agrabla kunulo, kaj mi multe ĝojis, kiam mi ektrovis ke ni estas vojaĝontaj al Brighton en sama vagonaro. Kaj nune, jen estas ni ambaŭ rapide forveturantaj po kvindek mejloj la horon al nia celo.
(_Daŭrigota_).
PIEDNOTO:
[117] _Antaŭe, membro de universitato, post kiam li ricevis la gradon B.A. (Baccaloreus Artium), povis fariĝi advokato, sen plua ekzameno, se li varbis sin kiel membro de unu el la leĝaj kolegioj, kaj ĉeestis ĉe ne malpli ol kvar vespermanĝoj en la salono de sia kolegio. Tion ĉi oni nomis "manĝi vespermanĝojn."_
PINO.
El Hejne-Lermontov.
En nordo sovaĝa, sur nuda supraĵo Balancas sin sola la pin', Kaj dormas, vestita en neĝ' ŝutiĝanta, Kaj revas pri sia fratin'.
Ŝi sonĝas, ke ploras sur monta krutaĵo, En lando de suna surir', En fremda dezerto kun sablo brulanta, La palmo belega je mir'.
Vs. Lojko.
ERMITO PRESKAŬ MODERNA.
Originale verkita de E.W.
Mi vizitis onklon kiu loĝis sur monteto apud kies piedo kuŝas la marborda urbeto, Cromarty. Unu tagon alvenis la pastro de la proksima _Libera preĝejo_. Li nin sciigis ke li ĵus venis de interparolado kun viro la plej spirita el ĉiuj liaj konatoj, la ermito de Navity. Mia onklo tiun ĉi ne konis, kaj respondante al liaj demandoj, S-ro Stuart diris ke estis solulo kiu antaŭ dekkvin jaroj venis al stepo dezerta kaj konstruis budon apud sankta fonto kie antikve multe da malsanuloj mirakle kuraciĝis. Tie li vivadis sola, manĝante nur la kreskaĵojn el lia peco da tero, trinkante nur akvon portante somere kaj vintre maldikan eluzitan militan uniformon multe flikitan. Ĉiun dimanĉon li venis al la preĝejo, malproksima de 4-5 mejloj de sia budo, religie kantis kaj atente aŭskultis la Diservon. Ĉiam li metis en la kolektujon (por vidvinoj kaj georfoj) arĝentan moneron, sed neniam li elparolis vorton. Al viroj lin adresantaj li respondis per saluto milita, al virinoj li ja ne mem ekrigardis, kvankam multaj el tiuj ĉi, bonkoraj kaj kompataj penis konatiĝi kun viro tiel stranga, tiel sola. Dum preskaŭ dekdu jaroj la Cromarty anoj pli malpli lin respektegis, ili havis antikvan tradicion ke la granda juĝo de vivantoj kaj mortintoj okazos meze la dek naŭan centjaron sur la stepo de Navity. Ili do kredis ke li devas esti sanktulo treege avida vidi kaj bonveni sian Savinton. Poste ilia opinio pri li multe ŝanĝiĝis.
Kelkaj bovinoj mortis, multaj ĉevaloj lamiĝis, iuj riveretoj sekiĝis kaj preteririnte lian loĝejon oni vidis fumon supreniri el lia tegmento, oni aŭdis strangajn voĉojn kunparoladi. Tro certe estis ke li kunulo estas de la Diablo; iuj eĉ diris ke peko mortiga estus permesi al sorĉisto pli longan vivadon en lando Kristana.
La afero fariĝis gravega kaj la pastro sin kredis devigita sin intermeti. Li iris ĉe la ermito. Oftege li jam frapis al la malalta pordo, oftege li petegis, vane petegis, vorton de respondo, iafoje li tie longatempe restis, ĉar li rigardis la malfeliĉulon kiel ŝafo el sia zorgitaro. Tiun ĉi tagon li tuj invitiĝis eniri kaj vidis du fratojn. Robbie la nove alveninto kuŝas sur la tero febrofrapita kaj silenta. S-ro Stuart aŭdis ilian simplan historion. La ermito lasis la militistaron post 20 jaroj da servado alportante atestojn de bon-konduto kune kun bona saneco kaj pensio kiun li ĉiu monate ricevas ĉe la ĉefurbo de la apuda graflando. Robbie estis plektisto ĝis sunfrapo kaj kordoloro pri la morto de lia edzino lin malsaĝigis. Li estas neniam danĝera nur simpla kaj ĉiam melankolia. La pastro kaj la ermito fariĝis preskaŭ amikoj, sed ilia interrilato estas severe limigita al interŝanĝo de libroj kaj al ne oftaj kunvenoj (vizitaj) ĉe la fratoj.
Aŭdinte tiun ĉi rakonton mi multe deziris konatiĝi kun viro tiel aparta kiu, vivante en klimato malvarma, preskaŭ tute sin rifuzis fajron kaj aĉetis nur librojn. S-ro Stuart diris ke estas neeble ke mi lin vidos ekster la preĝejo, ĉar vidante virinon alvenante ĉe li, rapide li forkuros.
Hontema mi konfesas ke mi tiam ne ankoraŭ postvivis la sensencan ambicion venki malfacilaĵojn kaj kontraŭadon. Mi decidis viziti la ermiton kaj mia bona onklo, kiu neniam al mi ion rifuzis, min kondukis al stepo ĉe Darnie. Mi haltis post arboreto, la sola sur tuta la stepo, li frapis la pordon, vidis la ermiton kaj diris "Volu aminde montri al mi la sanktan fonton" kiam mi vidiĝis li aldonis "al mi kaj al mia nevino kiu venis el Anglujo." Silente Darnie marŝis antaŭ ni ĝis la bordo de la valeto, tiam li sin turnis, dirante "Kolonelo, ĉu la nobla fraŭlino volas teni mian manon? La vojo estas ja krutega." Mi metis mian maldekstran manon en la lian kiu estas tiel glacia ke mi min promesis neniam ree marŝi manenmano kun ermito; baldaŭ ĝis al kubuto mia brako rigidiĝis per la malvarmeco. Kiam ni la tuton vidis kaj la deklivon supreniris, li diris "Kolonelo, la fraŭlino ŝajnas tre laca, eble estus bone ke ŝi sin ripozus ĉe mi." Ni eniris en la budo kiu estis peceto da tero enfermita per torfmuroj, kun tegmento de branĉetoj, torfo kaj eriko. Ĝi havis nek fenestron nek kamentubon nur truon en la muro por eniro de la lumo kaj truon en la tegmento por eliro de la fumo. Anstataŭ tablo staris sur kvar ŝtonoj granda kesto, du skabeloj plenigis la meblon. Robbie sidis sur la tero apud fajro de torfo seka kaj abilignetoj varmiganta siajn longajn palajn manojn. Kun li aŭ plivere al li parolis mia onklo dum Darnie al mi montris siajn librojn. En la keston, falditajn en tuko nepenetrebla mi vidis Biblion kun komentario, en kvar volumegoj, la "paradizo perdita" de Milton, ses volumojn de la verkoj de Shakespeare kaj ĉirkaŭe dekduon da aliaj libroj bele binditaj. Li tuŝis siajn librojn kvazaŭ kun adorado. Poste li montris al ni la kreskaĵojn en sia ĝardeno, disrompis la solan rozon de la sola rozujo kaj ĝin donis al mi dirante "Neniam ni revidos la unu la alian." Hejme vespere mia onklo multe ridis pri nia eksplorado, li skandalegis mian bo-onklinon per opinio ke "Darnie sin trovante (malsimile al Santo Dunstano kaj S-to Antonio) neproviza je ruĝvarmega prenilo, provis favorigi la Diablon per flora donaco." Estas li kaj ne ŝi kiu unue volis scii kial viro inteligenta tiamaniere vivadas. Ili demandis al pastro, kiu diris ke vane li mem penis eltrovi la kaŭzon sed li certege kredas ke ĝi ne estas malbona nek malhonora. Post du aŭ tri semajnoj ni promenis kun du sinjorinoj kaj du knaboj. Amiko pruntis por uzo de tiuj ĉi, ĉevaleton kiu ne plu estas sufiĉe granda por porti liajn plenaĝajn filojn. Malbonŝance la besto estis longatempe senlabora kaj fariĝis tro petola; ĝi forĵetis unu knabon, kuŝiĝis sub la duan, ruliĝis sur la tero, kaj kiam oni ĝin devigis stari ĝi piedfrapis, dancis sur la postaj kruroj, kaj penis mordi. Estas do necese ĝin venki se oni iam farus uzon el ĝin. Mia onklo estanta tro multepesa por cevaleto, kaj lia edzino ne povante sen malrespekto forlasi ŝiajn gastinojn mi havis la plezuran aferon.
Mia onklo alttenis unu el ĝiaj antaŭpiedoj dum mi rampis sur la selon kaj ni rapide forkuris. Mi tute ne povis kontroli la beston ekscititan ĉar mi nur malfacile povis min balanci sur la selo kies piedingaj rimenoj estis tro mallongaj por ke mi povu ilin uzi; tial mi sen sinriproĉo ĝuis la galopon, ĝis mi subite min trovis sur la herbo. Mi falis kiel kato sur la piedoj kaj ankoraŭ mi tenis la kondukilojn, tial mi deturnis la ĉevaleton al arboreto, kie mi disrompis branĉeton kovritan per folioj. Neniam mi frapis bestojn sed iafoje mi tiklis ilian nazon aŭ orelojn por sciigi ilin ke mi ĉeestas aŭ por ilin vekigi se ili estas dormemaj. Mi ne deziris duan falon kaj mi estas certa nenion renkonti mi do sidiĝis sur la selon tiel kiel rajdis la kamparaninoj en Kimrujo kiujn mi ĉiutage vidis en mia infaneco. Tiam mi incitis la beston al plej rapida kuro kaj kiam ajn ĝi volis marŝi mi tremigis la foliojn apud ĝia kapo tial ke ĝi rekomencis galopon. Kiam ĝi ŝajnis sufiĉe laca por ke ĝi min obeu mi cirkaŭrigardis kaj min trovis en plena dezerto, sen vojeto kaj sen ia ideo pri la sido de la urbeto. Vere la besto facile trovus ĝian hejmon sed ĝi irus ĉe ĝia propra mastro kaj ne ĉe miaj geonkloj. Dum mi haltis duba mi vidis viron, mi do movinte mian dekstran piedon al mia maldekstra flanko lin sekvis, lin alvokis kaj kiam li sin turnis mi lin petis al mi helpi premi la selligilojn kaj montri la plej rektan vojon al Cromarty House. Li nenion respondis sed ŝanĝis la bukojn kaj prenis la bridon.
Mi diris "Volu montri per fingro kie kuŝas la urbeto; ne estas necese ke vi min akompanu."
"Estas ja necese, multaj kaj profundaj estas la marĉoj," respondis voĉon per kies sono mi rekonis Darnie. Mi decidis respekti liajn kutimojn, sed baldaŭ, tute senvole mi ekkriis "Darnie, kial vi tiel strange vivadas?" Lian vizagon mi ne povis vidi, lian voĉon tamen estis kvieta kiam li enfine diris "Mizerulo ne devas enui noblan fraŭlinon." "Vi ne estas Mizerulo, mi ne estas nobla. Unu estas nia patro, Dio mem; kaj ni ĉiuj estas gefratoj. Ĉu vi tion ĉi ne legis el via Biblio? Ĉu vi ĝin ne kredas? Kial vi ne konfidus en fratino?"
Post longa silento li komencis paroli tre malfacile ĉar la Angla lingvo al li estis lingvo alilanda, li rakontis al mi ke liaj prapatroj kulturis farmojn en bela valo. Li estis la plej juna el ok gefiloj kaj estis nur dekokjara kiam oni faris fervoran alvokon al la patriotismo de la Skotoj por defendi la landon kontraŭ Bonaparte kaj li soldatiĝis: post deksep jaroj li estis serĝento kaj ricevis longan libertempon. Revidante sian familion li trovis plenan feliĉecon. Gepatroj gefratoj, geonkloj, gekuzoj, estis sanaj kaj prosperaj, liaj fratinoj estis ĝojaj edzinoj kaj patrinoj; bona knabino kiun li de ŝia infaneco amis lin feliĉege bonvenis. Ili fianĉiĝis, post nur tri jaroj, lia deĵoro elfarita li revenos, libera, riĉa al la kara valo, al la karega virino, por ĝui inter iliaj parencoj vivon paradizan.
La tri jaroj pasis, de Hindujo li rapidis hejmen kaj trovis la valon sed de la vilaĝo nur fajrenigrigitajn ruinojn. Li marŝis longatempe antaŭ ol trovi dometon kies timigitaj loĝantoj lin diris ke ĉiuj vilaĝanoj forpeliĝis por ke la bienulo obtenu plian luprezon el riĉaj ŝaffarmaj mastroj. Li iris al pastra domo kie li bonege riceviĝis sed la pastro povis al li nenion sciigi pri liaj parencoj. El la 350-400 loĝantoj, kelkaj iris Amerikon, kelkaj (surtute teksistoj) migris en la urbojn kelkaj mortis pro malvarmo, malsato kaj melankolio. La pastro diris al Darnie ke li devas akcepti siajn malĝojigojn tiel justa dia puno pro liaj eblaj formetitaj ŝuldoj de preĝo. Ankaŭ li promesis lin sciigi se iam venas al valo iu el liaj parencoj. Lasinte la valon Darnie renkontis amikino kiu lin diris ke la forpeloj kruelege efektiviĝis. Ŝi vidis lian patron svenigitan per ŝtonbatoj, lian patrinon devigeble eltrenitan el lito kaj forĵetitan sur malsekan herbon; tie post nokto mizera ŝi mortis. Dum kelkaj semajnoj Darnie ĉirkaŭe vagis, penante trovi iajn sciigojn pri sia familio aŭ pri la familio de sia fianĉino, lasante ĉie la adreson de la oficejo al kie li iros por sia pensio. Enfine li loĝiĝis al Navity kie post dekdu jaroj li aŭdis pri sia frato.
Al mi demandinte kial li elektis restadejon tiel dezertan li respondis "Ĉar mi timegis fariĝi mortiganto, ju pli mi aŭdis pri la suferoj de miaj popoloj des pli mi deziregis venĝon. Mi ne kuraĝis min meti en tentado se mi.... Tiun riĉulo mi ne povos pardoni. Mi volis pardoni por ke mi estu apud mia amatino al la mano dekstra de Dio--tie mi ne estos ĉar mi neniam pardonos, sed ŝi scios ke mi ŝin iam amegis, al ŝi ĉiam mi restis fidela."
"Unu tagon vi ja pardonos Darnie."
"Neeble, mi jam forgesis. Mi jam estas kvazaŭ mortinto ne sentante. Dum longaj jaroj mi preĝis povi pardoni, tutajn noktojn mi staris sur la genuoj aŭ kuŝis sur la vizaĝo preĝante povi pardoni--nun mi ne povas plu preĝi." Li pli multon diris sed mi ne aŭskultis: mi pensis kaj preĝis. La domo estante videbla mi diris, "Adiaŭ frato mia, iru hejmen kontenta. Dio vin ja longe pardonis, ĉar li vin amis, eterne. Li vin amos."
Je la unua fojo li altlevis la okulojn kaj min regardis "Adiaŭ, fraŭlino, ĉu vi estas vere fraŭlino aŭ anĝelo sendita de Dio?"
P.S.--Dum dekok jaroj mi neniam parolis pri Darnie ĉar mi timis perfidi lian konfidencon. Tiam lin kredante morta mi rakontis lian historion al amiko mia; nun mi ĝin skribis.
E.W.
LA HISPANA ARMŜIPARO.
De Lord Macaulay, tradukita de Ben Elmy.
Atentu, se sciiĝus vi pri Angla la virec'; Mi kantas kion faris ĝi en fama l' estintec'; Ŝiparo vane kontraŭ ĝi alportis, sur marflu', Meksikan oron, bravajn korojn, for el Hispanuj'.
Jen estis dolĉa tagfiniĝ' en suna la somer', Ŝip' Angla flugis al haven' de la Devon'a ter'; Tagiĝe jam ekvidis ĝi, sur la Aŭrinja mar', Grandegajn nigrajn ŝipojn el Hispana la ŝipar'; Ĝi ilin ekevitis ĉe la frua sunleviĝ', Sed poste, ĝis la tagomez' daŭradis la ĉasiĝ'. Tuj ĉia urba pafileg' metiĝis sub gvardi', Ekflamis tuj signalofajr' de l' alta bateri'; Forflugis multaj fiŝbarketoj serĉi pri l' afer', Kun sanga sprono rajdis for tre multa kurier'. L' urbestro, griza maljunul', almarŝas en mezur', Kun halebardanaro, kaj batado de tambur'; Ĉar en la plac' la hejmgardistoj jam kolektis sin, Starigi tie, laŭ komand', standardon de l' reĝin'; Fiere sonas la trompet', kaj dancas sonoril', Dum malfaldiĝas per la vent', la reĝa blazonil'; Leon' herolda de la mar', antikva kun kroneg', Liliojn, jen, trabatas ĝi per forta piedeg'. Tiele alpaŝadis ĝi, ĉe l' kamp' de Pikardi', Al agloŝild' Cezara, al plumar' de Bohemi'; Tiele elrigardis kiam, apud Aĝinkort', La ĝin ĉasantajn princojn ĝi oferis al la mort'. Salutu flagon, knab'! Alĵetu florojn, ho knabin'! Ektondru pafilegoj, inde reverenci ĝin! Ho suno, allumigu ĝin, per tuta brilo via! La glora "Ĉiamsama," la standard' fiera nia!
En vent' vespera svingas sin la peza riĉa flag', Ekbrilas ĝia oro en la lasta lum' de l' tag'; Kuŝiĝas nun la suno, tuj alvenas nokto, kia Neniam en Anglujo estis, nek revenos tia. De Ediŝtono ĝis Bervik', Linreĝa ĝis Milford', Okupe estis, kvazaŭ tag', en tuta l' Angla bord'; Jen la signaloflam', de l' orient' ĝis okcident', Sur Mont' Miĥala brulas, kaj sur Kap' de l' Orient'. Hispanoj, do, ekvidas nun sur ĉia promontor', Fajreron briletantan kiel pint' de viva or'. Fiŝist' boaton lasis sur la ondoj de Tamar', Ministoj alvenadis el Mendip'a kavernar'; Signal' vidiĝis trans arbar', kaj trans herbejo, ĉe Paŝtistoj de Stonhenĝo, kaj ĉasistoj de Bolej'; La tutan nokton en Bristol' batadis sonoril', Tricent rajdantoj venis, kun ĉevaloj kaj armil'. Gardostarant' ĉe Blankdomeg' ekvidis tra l' mallum', Super monteto de Riĉmond', iom da ruĝa fum'; Eksonis tuj trompeto, tuj bruegis pafileg', Tuj, eksaltante je koler', vekiĝis reĝurbeg'; Tuj reciproke flamas fajr' sur urbpordego ĉia, Tuj sonoril' al viglo vokas per ordono ĝia; La bateri' de l' Tur' tondrigas veton de batal', Milo da ŝipoj sur la Temz' aplaŭdas al signal'; El ĉia part' audiĝas nun pieda peza bat', Je flagoj kaj pikstangoj tuj pleniĝas ĉia strat'; Kaj pli kreskadis nun la flam', pli laŭta estis bru', Dum el proksima kamp' plimultiĝadis homoflu'; Trans Nigrastepo orienten flugis la alvok', Al multa Kent'a estro en antikva hejmolok'; Kaj suden rajdis kurier' trans Temz'a dolĉa bord', Kaj de Hamsted'a erikej' galopis al la nord'; Kaj for, je l' tuta nokt', sen paŭz' daŭradis la kurad', De mont' al mont', de tur' al tur', senĉesa eksaltad'; Ĝis staris la standardo sur la Pik'a kruta front', Kaj ĝis vulkane brulis ĉia alta Kimra mont'; Ĝis dek provincoj vidis jam flamegon sur Malvern', Ĝis la Wrekin' ekŝajnis nur sangruĝa nubostern'; Ĝis kreskis brilo sur l' Eli'a sankta konstruaĵ', Kaj ĉia urbo armis sin en larĝa l' ebenaĵ'; Al Linko rapidiĝis de Belvero la signal', Kaj Linko tuj forsendis ĝin trans Trent'a vasta val'; Ĝis ĉe Skidaw' vidiĝis fajr' sur Lank'a la kastel', Kaj ruĝo sur Skidaw' ekvekis burĝojn de Karlel'.
IOMETO DA MUZIKO.
Tradukita de Alfred J. Hulme (Esp. 8688).
El "Dan Leno His Book" (Dan Leno estis la Rega Amuzisto).
Mi estas pleje memedukita viro, kaj mi estas baraktinta kun ĉiu el la artoj kaj sciencoj en "broŝura" maniero. Sed dum la tuta kurso de mia studado mi neniam havis tian ekscitan tempon kian tiam kiam mi provis plene majstrumi la sakfajfilon per sep lecionoj sen helpo de instruisto.
Mi ne precipe amis tiun muzikilon, kaj mi pensas ke mi komprenas kial ĝi malofte ludiĝas ĉe simfoniaj koncertoj. Sed mi havis sorbegan sciamon eltrovi ĉu mi povos fari kortuŝantan efekton porke blekante per ĝi la "Preĝon de virgulino." Mi antaŭpensis ke ĝi estos la plej kortuŝa muzika efekto iam konata.
Mia tiatempa pensiistino estis bonenutrita ino, sed ŝi ne havis orelon; ŝi devis aŭskulti tra sia nazo, kaj kompreneble tiu malfacilo igas al ŝi antaŭjuĝon kontraŭ klasika muziko. Mia unua atenco estis ektremiga. Mi estis ferminta la pordon kaj preninta grandan buŝplenon da la tuboj, kaj elblovinte ĝis miaj dentoj preskaŭ elfalis, mi sukcesis plenigi la sakon aŭ ventujon per kvanto da sudokcidenta vento.
Okazis nenio dum kelkaj momentoj; sed ĵus kiam mi estis spireganta kaj sopiranta antaŭ rekomenci, tiam la ilo ŝajne vekiĝis subite pro sento pri ĝiaj ĉirkaŭaĵoj, kaj komencis kriegadon, ploregadon, kaj kraĉadon. Ĝi sonis kiel tridek katoj kun iliaj vostoj en rulpremmaŝino de lavisto. Timigita, mi lasis fali la estaĵon kaj forkuris el la ĉambron. Sur la etaĝo mi ekrenkontis mian pensiistinon, kiu brake karesis min, mole kisante min ĉe la frunto, demandis "Ĉu la doloro estas kie?" Kaj informis ke "ŝia mortinta edzo foje suferis same, sed ŝi konjektas ke li neniam havis ĝin tiel malbone kiel mi."
La loĝanto supre mi juna viro estis forta kaj kutime malagrabla kanajlo, sed je tiu-ĉi okazo li ĝentiliĝis kaj sendis depeŝon peti "Ĉu Sinjoro Leno kompleze ĉesos kantadon, ĉar li deziris dormi."
Je la okazo de mia dua leciono, mi komencis praktiki en mia dormĉambro antaŭ frumatenmanĝo, kaj mi ekvidis tra la fenestro karan multepezan amikon mian. Li estis proksimiĝanta por inviti lin mem al matenmanĝo.
Mi treege blovis en la aerujon, kaj tuj metis la sakfajfilon sub la littukaro kaj atendis mian vizitonton.
"Ho! maljuna viro," ekdiris la kora gasto,--"ĉu, jam vi leviĝis? Ĉu, plu da studado? Ne zorgu pri seĝo, mi sidiĝos sur la lavtablon."
Tia ne estis tio kion mi deziris, tial mi tuj malsekigis la lavtablon per ŝajne mallerte renversante iom da akvon.
"Nu, do, mi sidiĝos sur la liton," li kriis. Li sidigis sur la liton--faliĝis sur ĝin laŭ lia gajega maniero.
Mia sakfajfilo noble konvenis la okazon. Ju frue la dorso de mia amiko kontaktiĝis je la lito, des frue ekverŝiĝis sangorigidaj ĝemegoj kaj kriegoj el sub la littukaro.
Ĝi vere estis terura bruo kiu haltigis eĉ mian koron. Mia amiko eksaltegis al tia alto ke li frapigis sian kapon kontraŭ la plafono. Lia hararo rekte stariĝis; liaj dentoj kraketis; liaj ĝenuoj kunfrapis.
"Bona Dio! Dan!" li babilis. "Mi plej evidente estas mortiginta la infanon."
Mi neniam dum mia vivado vidis tian pentraĵon de tragedia terurego. Subite li verŝajne reatingis la uzon de liaj membroj; li ekmalfermis la pordon kaj sovaĝe kuregis straton. Mi vokis al li tra la fenestro. Mi diris, "Nenia profito estas forkuri; ni devas vizaĝe kontraŭstari tiun-ĉi malfeliĉon kaj decidi tion kion ni faros. Tuj supreniru. Se popoloj vidos vin tiamaniere agi, ili eksuspektos ion."
Tial li treme revenis, kaj mi serioze komencis diskuti kune kun li pri la konsilindeco ĉu kaŝi subplanken la korpon, kaj poste elmigri Venezuelon.
Lia vizaĝo kovriĝis per la manoj, kaj li ŝajne konfuzegiĝis pro la penso ke lia sorto estas tute defektita. Fine li leviĝis, kun trankvila decido sur la vizaĝo. Li apudiris la liton kaj dolĉe tuŝis la kovrilon.
La fajfilo eksonigis kuriozan sopireton. "Dan," ploretis mia multepeza amiko, "ĝi ankoraŭ vivas! ĝi ja ankoraŭ vivas! Tiam li forturnis la littukojn."
_Faligu la kurtenon!_
FRAGMENTAJ MEMOROJ.
Originale verkita de Edward Metcalfe, M.A. (Oxon).
_La aŭtoro rizervas ĉiajn rajtojn._
Ankoraŭ mi ne diris ion pri afero kiu en la Ŝtatoj estas tute ordinara; la movigo de domoj.
Por ni Angloj estas ofte malfacile kontentigi nin: aŭ ni ŝatas domon kaj malŝatas ĝian siton, aŭ, kontraŭe, ni trovas konvenegan siton, kaj, jen, la domo, kiu staras sur ĝi, estas tute ne dezirinda; eĉ eble ne estas domo.
Sed por Amerikano la afero estas multe pli simpla. Li vidas konvenan domon kaj aĉetas gin. Se poste li vidas siton, kiu ŝajnas al li preferinda, li ankaŭ aĉetas _ĝin_. Tiam li metas sian domon sur translokigilojn kaj translokigas ĝin sur la novan siton. Li ne ĝenas sin pro la pakado de sia meblaro. Tiel lertaj estas la translokigistoj ke ne eĉ pentraĵo defalos de la muroj dum la translokigo.
Mi ne diras ke _neniam_ okazas malfeliĉo, car okaze--sed mi rakontos tion kion mi vidis.
Foje promenante en urbon kiun ni nomos _New York,_ mi forlasis la grandajn ŝtonajn konstruaĵojn kaj eniris straton de lignaj dometoj. Se ĝuste mi memoras ili estas apartaj, kaj havis ĝardenetojn kiuj tre similis al verdaj tablotukoj kun bordoj florigitaj.
El tiuj ĉi dometoj unu staris tute malrekte, tiel kiel se infaneto de iu el la antikvaj grandeguloj, ludante je siaj ludiloj, kiam li metis tiun ludilon sur sian naztuketon verdan, dum unu momento estus restinta kontraŭ ĝi la manon, kaj tion tuj ekvidinte estus formovinta la pezon antaŭ tute premegi la domon.
Nature tiu ĉi strangaĵo vekigis mian sciamon, kaj mi informiĝis pri la kaŭzo de tia malrektiĝo.
Sed por bone komprenigi la aferon mi devas unue klarigi kiamaniere Ameriko altigas sian domon.
Li ĝuste "mal"-as nian Anglan metodon. Ĉe ni oni formetas la tegmenton kaj aldonas supran etaĝon. Ameriko, kontraŭe, altigas per altigiloj la tutan domon kaj sub ĝi konstruas _malsupran_ etaĝon.
Nu; mia informanto diris al mi ke en la domo plej apude al tiu kiun mi rimarkas loĝis domkonstruisto, kaj en la kapon de tiu domkonstruisto venis la ideo altigi sian domon. Sed, ĉar li estis kredeble iom ŝparemulo li decidis ke li ne dungos istajn laboristojn, sed ĉion faros per siaj propraj salajruloj kaj iloj.
Ili vere sukcesis altlevi la domon, sed (aŭ ĉar li ne bone komprenis la aferon, aŭ ĉar li ne havis sufiĉon da homoj aŭ iloj), kelkaparte la subportiloj rompiĝis, kaj la domo, falinta laŭ tiu direkto, falis kontraŭ tiun domon pri kiu mi faras demandon, kaj ĝin lasis tiel kiel nun mi vidas.
Kiel ofte mi vidas ke se Biciklanto ektuŝegas piediranton, la piediranto pli suferas. Ankaŭ tie ĉi la domo de la domkonstruisto ne montris ian ajn postsignon de sia aventuro. Oni legis la historion en la difektaĵo de ĝia neofendinta najbaro.
Foje mi legis rakonton pri la altigo de hotelo ĉe _San Francisco_ por ke subpasu fervojo. Mi ne garantias ĉiun detalon ĉar mi rakontas de memoro; sed tiel bone la priskribo montras la metodon kion oni uzas por altigi domojn ke la legantaro certe min pardonos, se mi penos skribi pri ĝi tion kion mi memoras.
Unue oni formovis kelkajn ŝtonojn kaj por ili anstataŭigis trabojn. Nature oni formovis ĉiujn la ŝtonojn el la sama vico, kaj oni zorgis ne formovi sufiĉon da ili por malfortigi la konstruaĵon. Kiam oni estas anstataŭ ŝtonoj anstataŭiginta trabojn oni el la sama vico formovis aliajn ŝtonojn, ankaŭ anstataŭiganta ilin per traboj; kaj tiamaniere oni daŭrigis ĝis kiam la tuta konstruaĵo restis kvazaŭ sur fortega ligna kadro. Kompreneble oni formovis la ŝtonojn samtempe el multaj lokoj sur la sama viĉo. Sub tiu kadrego oni metis aregon de turnleviloj, kaj ĉe ĉiu turnlevilo starigis homon, kiu, ĉe donita signo iomete turnigos la tenilon. Oni tre zorgis ke ĉiu el ili turnu ĝuste la saman spacon ĉe la sama momento, kaj ĉe ĉiu movo oni altlevis la konstruaĵon, mi supozas, nur malgrandan porcion da colo.
Tuj kiam oni estis levinta la kadregon suficon da spaco por tion permesi aliaj laboristoj konstruis sub ĝi unu tavolon de dikega kaj fortega muro. Pro tio, neniam estas granda interspaco inter la konstruaĵo kaj la subkonstruaĵo. Fine, mi supozas, oni formovis la trabojn malmaniere kiel oni unue ilin enmetis en la muron. Dum la tuta altigo gastoj manĝis kaj dormis en la hotelo kaj, oni diras, ne sentis eĉ la plej malgrandan skueton.
Tie ĉi mi intencis ion diri pri la hoteloj, sed tiu estas afero tro longa por esti traktata en la fino de fragmento. Mi tial anstataŭigos por ĝi priskribon de Dioservo kiu lasis sur mia cerbo profundegan impreson. Pri la hoteloj mi esperas paroli en la proksima fragmento.
Ĝis nun mi ne parolis de mia akompanantino dum la pli granda porcio de mia vojaĝo. Permesu ke mi nun prezentu al la legantaro--mian onklinon.
Ho! tiu dimanĉo; kiel ĝi estis varmega! Apenaŭ oni povis spiri, kaj en niajn manojn mi certe atendis vidi kelkajn ventumilojn, sed tion kion mi vidis mi tute ne atendis, eĉ ne povis atendi.
En la tuta preĝejo (kaj ĝi estis _tre_ granda konstruaĵo) mi kredas ke la onklino kaj mi mem estis la solaj personoj kiuj ne portis ventumilon.
Eble oni devas ankaŭ ekcepti la organiston, sed nur dum la tempo mem kiam li ludis la organon, kaj mi ne estas certa ke iu ne ventumis lin dum la ludado.
Ho! tiuj maltrankvilaj, maltrankviligaj ventumiloj! Ĉie en la preĝbenkoj oni svingetis ilin; ĉiu ĥorano kaj ĥoranino svingetis ilin; dum la kantado oni svingetis ilin; dum la preĝoj oni ankoraŭ ilin svingetis; oni ilin svingetis dum la legado de la Sankta Biblio, kaj, kiam fine la predikisto supreniris la tribunon por prediki, _li_ ankaŭ portis ventumilon kaj sin ventumadis per ĝi dum la tuta predikado.
La komenco de la prediko mi aŭdis tiamaniere:
"Miaj karaj" (_ventum_--li svingis la ventumilon dekstren) "fratoj" (_ilo_: ventumilon maldekstren). "Mi parolos al vi" (_ventum_--) "hodiaŭ pri la" (_ilo_) "vortoj kiujn vi" (_ventum_--) trovos en la (_ilo_), k.t.p.
Aŭskulti mi ne povis. Malgraŭ la volo miaj okuloj postsekvadis la movojn de tiuj diversaj ventumiloj, kaj preskaŭ mi fariĝis strabulo per mia prenado por vidi ĉiujn el ili samtempe.
Ekkaptis min freneza deziro ke oni svingu ilin ĉiu ĉe la sama momento laŭ la sama direkto. Mi ne povis ne rigardi, mi ne povis fermi la okulojn. Mi estis hipnotigita per ili, kaj bonege mi komprenis la koron de tiu fama violonisto kiu subite ĉesis ludi sian amatan muzikilon, kaj alveninta al la antaŭa flanko de la estrado tiamaniere parolis al riĉe vestita sinjorino, kiu sidis en la unua vico de la aŭskultejo kaj trankvile ventumadis sin: "Sinjorino, sinjorino: kiamaniere mi povas ludi la violonon en tempo 2/4, se vi persistas vin ventumi en tempo 6/8?"
En tiu preĝejo oni sin ventumadis en ĉiuj la tempoj. Pri unu afero mi estas nepre decidinta. Se ankoraŭ mi ĉeestos tian Dioservon, mi mem kunprenos ventumilon.
UNIVERSALA KONGRESO EN BOULOGNE (Aŭgusto 5-13, 1905).
Dum la 1a Universala Kongreso de Esperanto, kiu okazos proksiman Aŭguston, sub la prezido de D-ro L. Zamenhof, en Boulogne-sur-Mer, estos organizataj vesperkunvenoj kiuj konsistos precipe el _balo_ kaj _koncertoj._
Estas de nun necese prepari tiujn kunvenojn por ke ili havu kiel eble plej grandan sukceson. Ni ne dubas ke se ni atingas tiun celon, ni estos incitintaj la kuriozecon de la skeptikuloj kaj de la indiferentuloj kiuj nepre estos tiam esperantistigotaj. Tial, tiuj festoj devas esti zorge pripensataj kaj de longe organizataj.
_Balo._--Laŭ la opinio de kelkaj Kongresontoj, ni pensis ke estus bone ke en la balo partoprenu multaj fremduloj kun naciaj aŭ regionaj vestaĵoj. Tiu balo estus tiel originala festo kiu elmontrus tute bone la diversecon de la nacioj reprezentataj en la Kongreso; plie, kaj precipe, la interkompreno per Esperanto estus pli konstatebla kaj farus gravan impreson sur la granda amaso da libertempuloj kaj da turistoj kiuj ĉiujare vizitas Boulogne-sur-Mer dum Aŭgusto. La balo devas do esti fruktoplena propagandilo. Ni estas certaj ke ĉiuj gekongresontoj komprenos la gravecon de tiu kunveno kaj _ni ne scius tro insisti por ke kiel eble plej multaj el ili skibu al ni post ne longe promesante alveni kun naciaj, regionaj kaj variaj kostumoj_. Ni estos tre dankemaj al ĉiuj kiuj bonvolos aŭdi nian alvokon.
_Koncertoj._--Alia grava punkto pri festoj kongresaj estas tiu kiu celas la organizadon de la koncertoj. Eble okazos almenaŭ du koncertoj, nur esperantistaj kompreneble. Ĉar ilia sukceso postulas ke la partoprenantoj estu diverslingvaj, por pruvi ke Esperanto estas same elparolata en ĉiuj nacioj, ni petas ĉiujn kiuj povas kanti, deklami aŭ ludi muzikilon ke ili bonvolu:
1e Sendi al ni la tekstojn de la verkoj kiujn ili intencus prezenti;
2e Sciigi al ni kiujn tagojn ili _nepre_ estos en Boulogne-sur-Mer.
La solvoj de tiuj demandoj tre helpus la formadon de niaj programoj. _Multegaj estu la respondoj!_
Ni esperas ke tiu ĉi alvoko nia estos aŭdata en la esperantistaro kiu venos al Kongreso kaj ni sciigas ke ni dezirus ricevi, kiel eble plej baldaŭ, la respondojn kiuj estos adresataj al: _S-ro Paul Boulet, Vicsekretario de la Grupo Esperantista, 49, Strato Louis-Duflos, Boulogne-sur-Mer (France)._
LA KVAR HENRIKOJ.
Rakonto de Frédéric Soulié.--Esperantigis A. Motteau.
Oni diras ke, foje, en vespero kiam torente pluvo falis, maljunulino, kiun ŝiaj najbaroj pensis esti sorĉistino, kaj kiu loĝis en malriĉa terdometo meze de la arbaro S-ta Germano, aŭdis frapadon ĉe la pordo: ŝi ĝin malfermis, kaj ekvidis rajdanton kiu petis por gastiĝo. Ŝi kondukis lian ĉevalon en garbejon kaj envenigis lin kun ŝi. Per lumo de fumiĝa lampo ŝi juĝis ke li estis juna nobelo: la figuro elmontris junecon, la vestaĵo nobelecon. La maljunulino ekbruligis fajron, kaj demandis "Ĉu la sinjoro deziras ion por manĝi?" Deksesjara apetito, tute kiel samaĝa koro, estas tre avida kaj ne tro elektema: tial, la junulo akceptis porcion da fromaĝo kaj pano, eltiritan de pankesto, el kiu konsistis la tuta provizo de la maljunulino. "Mi havas nenion krom tion," diris ŝi al la juna nobelo, "dekona, reĝa, sala, helpa, kaj ceteraj impostoj nur tion lasas al mi por prezenti al malriĉaj vojirantoj;--plue, la ĉirkaŭaj malĝentiluloj diras ke mi estas sorĉistino dediĉita al la diablo, kaj tute konscience kaj senpune ŝtelas la produktaĵon de mia kampo."
"Pardi," diris la juna nobelo, "se mi iam fariĝos reĝo de Francujo, mi neniigos impostojn kaj edukigos la popolon."
"Dio vin aŭdu!" respondis la maljunulino.
La junulo alproksimiĝis la tablon por manĝi, sed tuj alia frapo al pordo haltigis lin. La maljunulino malfermis la pordon kaj ankoraŭ ŝi vidis rajdanton akvumitan je pluvego, kaj li simile petis por gastiĝo. Ŝi konsentis ricevi lin, kaj kiam li envenis, li estis, kiel la unua, junulo kaj nobelo.
"Ĉu estas vi, Henriko?" diris unu.
"Jes, Henriko," respondis la alia.
Ĉiu el ili nomiĝis Henriko. La maljunulino sciiĝis, je ilia interparolado, ke ili partoprenis en multenombra ĉasanaro, kondukita de Reĝo Karlo IXa, kies anojn ĵus disigis la pluvega fulmotondro.
"Ĉu, maljunulino," diris la dua, "vi ne havas ion ajn, krom tion, por doni al mi?"
"Nenion," ŝi respondis.
"Ni do devos kunpartigi."
Ĉe tio, la unua Henriko malplezure grimacis; sed rigardinte la decidan okulon kaj la muskolan belkreskon de la dua Henriko, li diris ĉagrene: "Kunpartigu ni do."
La jena pripenso, kvankam ĝin li ne esprimis, estis komprenita post tiuj vortoj: "Kunpartigu ni (pro timo ke li prenus la tuton)."
Sekve, ili sidiĝis unu kontraŭ la alia, kaj la unua jam pretiĝis ektranĉi la panon per ponardo, kiam subite trian frapon oni aŭdis ĉe la pordo. Stranga renkonto! alia junulo, alia nobelo, alia Henriko aperis. Tre mire la maljunulino ilin rigardis. La unua atencis kaŝi la fromaĝon kaj panon, sed la dua ilin remetis sur la tablon, kun lia glavo apude. La tria Henriko ridetis, dirante: "Se vi ne volos doni al mi iom el via noktomanĝo, mi povos atendi: mi posedas fortikan stomakon." "La noktomanĝo," diris la unua Henriko, "rajte apartenas al la unua veninto."
"La noktomanĝo," diris la dua, "apartenos al tiu, kiu plej brave povos ĝin gardi." La tria Henriko kolere ekruĝiĝis, fiere dirante: "Eble ĝi apartenos al tiu, kiu plej brave ĝin kaptos."
Apenaŭ li estis dirinta tiujn vortojn, kiam la unua Henriko eltiris sian ponardon, kaj la du aliaj siajn glavojn. Ĵus kiam ili pretiĝis por batiĝo, kvara junulo, kvara nobelo, kvara Henriko estis enkondukita. Vidante glavojn eltiritajn, li sian eltiris, sin lokis apud la malplej forta, kaj tuj atakis sendistinge.
La maljunulino sin kaŝis timigitan, kaj la glavoj frapis, rompegante ĉion, kion ili renkontis. La lampo falis, estingiĝis, kaj ĉiu el ili daŭrigis frapi en la mallumo. Dum kelka tempo, la bruo de la glavoj daŭris, kaj grade malpliiĝis, kaj fine ĉesis.
Tiam la maljunulino riskiĝis eliri de ŝia kaŝejo, relumigis la lampon kaj ekvidis la kvar junulojn sur planko streĉitajn: ĉiu el ili estis vundita. Ŝi ekzamenis ilin: laciĝo pli ol sangperdo ilin faligis. Ili sin levis unu post alia, kaj hontintaj je tio, kion ili ĵus faris, ili ridetante interdiris: "Nu! ni noktomanĝu konsenteme kaj pace."
Sed kiam li serĉadis por trovi la manĝado, ĝi tiam estis premegita sub piedoj, kaj malpurigita per sango kaj koto. Kvankam mizera manĝaĵo, ili bedaŭris ĝian detruiĝon. Aliflanke la malriĉa ĉambreto estis ruinigita, kaj la maljunulino sidis en angulo rigardante per sovaĝaj okuloj la kvar junulojn. "Kial ci rigardas nin tiamaniere?" diris la unua Henriko, kiu sentis sin malkvietigi sub tia rigardo. "Mi rigardas viajn sortojn skribitajn sur viaj fruntoj," respondis la maljunulino.
La dua Henriko severe ordonis ke ŝi tuj diru, la du aliaj ridante petis ke ŝi klarigu sian diron.
La maljunulino diris: "Kiel vi kune ĉeestas en tiu ĉi dometo, vi kvarope havos saman sorton. Kiel vi premegis kaj makulis, per piedoj kaj koto, panon kiun mi gastame oferis al vi, tiel vi premegos kaj makulos povon, en kiu vi amike povus partopreni. Kiel vi ĵus ruinigis tiun malriĉan dometon, tiel vi malriĉigos kaj ĉagrenegos Francujon. Kiel vi kvarope estis vunditaj en la mallumo, tiel vi kvarope pereos per perfidaĵo kaj mortigo!"
La kvar junaj nobeloj apenaŭ povis sin deteni moki la antaŭdirojn de la maljunulino.
La kvar Henrikoj fariĝis ĉefaj personoj en la Ligo: du estis li gestroj, du kontraŭbatalantoj de la Ligo.
Henriko de Condé, kiun lia edzino venenis en St.-Jean-d'Angély;
Henriko de Guise, mortigita en Blois, de la Kvardekvinuloj;
Henriko de Valois (Henriko IIIa), mortigita en St. Cloud, de Jacques Clément;
Henriko de Bourbon (Henriko IVa), mortigita en Parizo, de Ravaillac.
ORIENTAJ NOTOJ, de 10532.
Mia deĵoro okazis en Hindujo kaj Birmanujo: kaj, kvankam tie mi tre kontente ĝuis vivadon dum mia pli junaj tagoj, kiam mi povis toleri la varmegecon, kaj ĝui la ĉason libertempan, mi certe estas tre ĝoja fine reveni hejmen, forta kaj sana. Tiu ĉi, mi kredas, estas ja la sento de ĉiuj, kiuj restadis multe da jaroj eksterlande. Vere, ne estas ia loko simila al nia hejmo; kaj neniu pruvas la senton krom tiuj loĝantaj malproksime de sia patrujo.
Certe, kelkaj homoj, pro iaj hejmaj kaŭzoj, elektas loĝi en sia memalprenita lando: sed, ĉe la plimulto, la patrujamo estas tro forta por esti neigata.
Plue, cirkonstancoj Hindaj estas multe ŝanĝitaj dum la pasintaj tridek jaroj: estas unu el la sekvoj de Angla okupo; kaj la bedaŭrindaj ideoj pri malŝparo kaj lukso igas la landon ĉiujare pli multekostan por vivado. La kosto de luprezo, geservistoj, ĉevaloj, kaj nutraĵoj plimultiĝis rapide, kaj nune duobliĝas, rilate al la tempo kiam Hindujo estis vera paradizo por malriĉaj suboficiroj, kaj junaj negocistoj.
Sociale, ankaŭ, la lando estas malpli vivebla, kaj pro tiu ĉi kaŭzo:--Antaŭ generacio, la vojaĝo al "Calcutta" okupis tridek kvin tagojn, kaj iafoje pli; sed, nune, oni povas atingi "Bombay" la dekunuan tagon post foriro de "Charing Cross," dank' al rapidaj vagonaroj kaj vaporŝipoj.
Sekvas, ke homoj, anstataŭ loĝiĝi hejme, nur _ekzistas_ kvazaŭ en purgatorio pro siaj kulpoj, havante inteligentecon, sed ne havante riĉecon. Kompreneble, plua kaŭzo estas la malplikariĝo je la arĝentvaloro, kaj sekve la malpliiĝinta aĉetpovo de la "rupee"; eĉ supozante ke la nuna artefiksita rilata proporcio, nome R15 = £1, estos konstanta, la diferenco inter R15 = £1, kaj la antaŭa proporcio da R10 = £1, estas gravega. Aliediri, postulas R1,500 por ricevi £100, anstataŭ nur R1,000.
Tial, oni malpli da mono elspezas je socialaj amuzaĵoj por tiom pli elspezi hejmen. Tre saĝe, sendube; tamen, la efekto ĉe sociala vivado en nuna Hindujo estas efektive sentebla.
Ni ĉiuj ja fariĝas pli kaj pli memcentrigitaj jare, kaj pli sentemaj pri niaj personaj aferoj kaj komfortoj, ol nia devo rilate al niaj najbaroj, kaj al nia patrujo.
Eble, estus dece akcepti lecionon de nuna Japanujo. Kelkaj jaroj estas pasintaj de la tempo kiam mi vizitis Japanujon por resaniĝi: tamen, mi ĉiam rememoros la belecon de la pejzaĝo, kaj plie, ĝentilecon de la popolo.
Forirante de "Rangoon" la ĉefurbo de Birmanujo, ni pasis tra "Penang," "Singapore," "Saigon" (en Franca "Cochin-Chine"), "Hong-Kong," kaj "Shanghai": ni ultime alvenis al "Kobe" (en la "Inland-Sea" de Japanujo) la unuan de Novembro. Birmanujo produktas tre grandajn provizojn da rizo, "Teak"[118] (malmolega ligno), oleo minerala, k.t.p. La tektonaj arboj estas tranĉataj malproksime el arbaroj; lasataj kie ili kuŝas dum tri jaroj por sekiĝi ĝis floseblaj; tiam tirataj per instruitaj elefantoj ĝis riveroj; stampataj je la bienulaj signoj; flosigitaj sur riveroj al impost-stacioj apud havenoj; kolektataj laŭ tiuj signoj por vendi: mandatoj estas eldonataj, sur kiuj Bankieroj pruntedonos monon.
La elefanta inteligenteco estas tre interesa: ili povas altlevi ŝtipojn de pezo da 2,500 funtoj per la rostro: ili scias aranĝi ŝtipojn laŭ buŝaj ordenoj sur tero horizontale, kaj vertikale, uzante rostron, frunton, kaj sian pezegon kaj fortecon kun mirinda inteligenteco; ili ankaŭ scias akurate kie trovi ĝustan balancon, kaj kiamaniere eviti barojn.
La ŝtelo de bestoj tiel grandegaj kiel elefantoj eble ne ŝajnas facila: tamen, tio iafoje okazas, kaj la sekva ĉaso estas ofte ekscitanta kaj eĉ danĝera.
PIEDNOTO:
[118] _Tectona grandis._
TRI VERDAJ KORNOJ.
Originale verkita de Esp. 10549 (N.Z.).
Antaŭ multaj jaroj, dum miaj tagoj de juneco, mi iris en Kanadon, kaj tie mi lernis la termezuran arton en la vastaj regionoj kiuj kuŝas inter la grandaj lagoj kaj Hudson'a Golfo. Mi foriris de Ottawa, alliginta al aro da pioniroj de la transkontinenta fervojo, kaj ni vagadis longe, tre longe preter la tiamaj randoj de civilizacio en la malproksima senlima arbarego. La vetero estis varmega, ĉar, kvankam la Kanada somero estas mallonga, ĝi estas varmega.
Unu tielan varman tagon, mi kune kun alia junulo, marŝis tra mallarĝa aleo tranĉita de la inĝenieroj tra la arbaro. Tiu aleo estis nomata ĉe ni "la linio," kaj ĝi estis la linio de la projektata fervojo. Ni returnis post kelka laboro sur la linio, al nia tendaro, kiu stariĝis ĉe riverbordo. La aero fariĝis pli kaj pli varma, kaj, ĉar ni estis matenmanĝintaj peklaĵon, ni treege soifis. Neniam mi estis tiel dolore soifinta. La linio trakuris tra seka lando, kaj nenie ni trovis akvon. Post kelkaj horoj la turmento estante netolerebla, ni haltis, memorante ke estas Kanada arbo (betulo blanka, se mi ne nun forgesas), kies trunko haketata ellasas sukon trinkeblan kaj sensoifigan. Ni tranĉetis kelkajn arbojn, sed ricevis nur malmultajn gutetojn, kiuj estis tute senutilaj. Dum ni tiel suferadis, unu el niaj esploristoj pasis. Li estis Skoto, kiu dum la pluparto de sia vivado, kutimiĝis vagadi en la arbaregoj Amerikaj, kaj kiu estis preskaŭ tiel lerta kiel sovaĝulo pri la naturaj fenomenoj.
Por tia viro, ĉio, ĉiam, ĉie estas kvazaŭ libro malfermata. Suno, steloj, musko sur arbo, branĉo rompita, branĉeto fleksita, herbo piedpremita, tero dekliveta, ĉio estas netrompa montrilo per kies gvido li marŝas ĉien, laŭvole, senŝancele, kaj nepre trafas sian celon.
Tia viro estis Cameron, nia esploristo. Li eksciiĝis pri nia mizera stato, kaj diris ke oni ne eltiras sukon dum tiu monato. Tiam, vigle ĉirkaŭenrigardinte, li montris per la mano rektangule flanken, kaj diris ke ni, irante laŭ tiu direkto, trovos akvon. Ni tiam proponis fari "vojeton flamigitan" (blazed track) al la akvo, por ke ni povu reveni al la linio.
Por fari vojeton flamigitan, oni marŝante senŝeligas la arbojn per oftaj tranĉetoj de hakileto, tiel aperigante striojn de la blanka subŝela ligno. La blankaj strioj, longaj pli ol decimetro, facile distingiĝas sur la malpalaj trunkoj, kaj kiam vidataj de kelka interspaco, prezentas imagan similecon al flamoj, kaj pro tio, oni diras "arboj flamigitaj." Returnante, oni sin gvidas per la blankaj signoj, tiamaniere trapasante facile kaj senerare tra la arbaro.
Tian rimedon ni do proponis uzi por ke ni ne perdiĝu, ĉar ni ne estis ankoraŭ spertaj arbaranoj. Sed la esploristo diris ke tiel agi ne estis necese. "Post tiam, kiam vi trovos akvon," li diris, "daŭrign marŝi laŭ tiu sama direkto, kaj vi aliros al la tendaro. De tie ĉi ĝis la tendaro, la rekta trairo nur estas du mejloj. Tenadu ĉiam la sunon super la maldekstra ŝultro, kaj vi nepre trafos la riverbordon."
Tiun ĉi konsilon ni decidis sekvi, ĉar la iro al la tendaro laŭ la mezurita linio kaj poste laŭ la riverbordo, estis du flankoj de triangulo, sed la rekta iro estus la tria kaj plejmallonga fianko.
Tial ni du junuloj konfideme eniris la profundan senvojan arbaregon, kaj post kelka tempo, ni trafis lageton. Sed, ho ve! ĝi estis kastora lageto. Ĝis tiu tago mi neniam estis trinkinta kastoran akvon, kaj mi fervore preĝas ke mi neniam regustumu tian abomenan fluidaĵon. Ne estus eble trinki ĝin escepte se oni duonmortus pro soifo. Tamen ni trinkis multe, senĉese mallaŭdante la kastorojn kaj ĉiujn iliajn farojn. La digo estis tute proksima, sed ni ne vidis la bestojn. Sendube ili estis tie, sed la pekuletoj estis tro ruzaj por sin montri. Se ni estis vidintaj ilin, ni eble estus estintaj iom malĝentilaj. Ugh! la akvo ja estis naŭza. Tamen ĝi forpelis la turmentan soifon, kaj tiam ni daŭrigis la antaŭeniradon, tenante la sunon super maldekstra ŝultro. Sed malfeliĉe, ni ne povis ĉiam marŝi rekte. Kelkafoje la tero estis tiel marĉa ke oni ne povis surpaŝi, kelkafoje la kreskaĵo estis densa kaj nepenetrebla, sekve ni estis devigataj ĉirkaŭiri, kaj tio nin iom konfuzis. Nekutimiĝintaj vagi tra senvoja arbaro, ni suferis iluzion de kurbiro. Rezonante ni bone sciis ke kurbiro ne estis ebla dum ni tenadis la sunon super maldekstra ŝultro, tamen, spite bona rezonado, ni ne povis forpeli maltrankvilan sentadon ke ni eraris kaj marŝis kurbe, anstataŭ rekte al la rivero. Multafoje ni haltis kaj pripensis. Multafoje ni supreniris monteton por ĉirkaŭenrigardi, sed ni nur vidis arbojn, arbojn, ĉie, ĉiam, senfinan etendecon da nekalkuleblajarboj. Nenie estis vidata rivero, nenie tendaro. Tiamaniere nia progreso fariĝis tiel malrapida ke multa tempo pasis, kaj la suno alproksimiĝis al sia subiro. Sekve ni ektimis ke ni baldaŭ perdus nian solan gvidiston. Jam de kelka tempo ni tenis la sunon iom malantaŭ, anstataŭ super la maldekstra ŝultro, kalkulante ĝian ŝanĝitan pozicion sur la ĉielo. Ni sufiĉe komprenis ke ni devis tiel fari. Sed nun ni renkontis novan kontraŭaĵon. Ni eniris regionon ondolinian. Kiam ajn ni malsupreniris en valeton, la suno malaperis, kaj poste, suprenrampinte la kontraŭan altaĵon, ni ĉagrenis sciiĝante ke ni eraris flanken. Pli kaj pli ni timis ke ni iel trompiĝis kaj perdiĝis. Fine la suno subiris kaj ni preskaŭ malesperis. Kion nun fari? Ni tute nesciis. Ni timegis. Dum mi staris tie senmove, mia kunulo meĥanike kaj sencele suprenrampis altaĵeton kaj tuj kriis ĝoje, "Bonege! ni estas alvenintaj! hura!" Mi sekvis lin rapide, kaj vidis viron kiu staris malsupre en valeto. Li estis unu el la junaj termezuristoj.
"Ni ĝoje vin vidas!" ni ekkriis. "Ni preskaŭ malesperis. Ni perdiĝis. Kie do estas la tendaro?"
La junulo nin rigardegis kun mirantaj okuloj.
"Kion vi diras?" li respondis.
"Mi ankaŭ perdiĝis. Mi esperis ke vi venis min serĉi. Ni do estas tri kompatindaj perdituloj!"
"De kie vi venis?" ni demandis.
"De la linio," li diris. "Mi penis trafi la tendaron, sed ne povis. Mi tute ne scias kie mi estas."
Ni tri staris silente, rigardante konsterne unu la aliajn. Post la subita ĝoja espero, tia neatendita repuŝo estis tre kruela bato. Ni jam estis tre lacaj, malsataj, preskaŭ senesperaj, kaj kompreneble ni havis tre malgrandan deziron por daŭrigi la marŝadon sen la gvida suno. Sed kion fari? Pasigi la nokton tie, sen manĝaĵo, sen lito, sen ŝirmilo? Por manĝaĵo, oni vidas kelkafoje perdrikojn, sed kelkafoje oni ne vidas. Ni ne vidis. Ni povis ekbruligi fajron, sed eble pluvo falus dum la nokto. Malagrabla antaŭsento! Danĝero? Ne multe. En tiu regiono de Kanadlando la enlanduloj (Iroquois) estas amikemaj, kaj ili estus al ni tre bonvenaj gvidantoj. La bestoj sovaĝaj ne estas tre timindaj, sed la malsato,--la kuloj! Certe ni ne povas dormi en tiu ĉi valeto. Ni tial multe pripensas kaj diskutas. Se ni alvokos helpon,--kriegos, ĉiuj kune, eble oni nin aŭdos? Ni do krias, tri plendaj voĉoj kune, laŭte, laŭtege krias. Tiam ni aŭskultas. Neniu respondas. Ree, kaj ree, kaj ree ni kriegas kaj pli atente aŭskultas. Nur la kula zumado mokas nin. Ni havas poŝpafileton. Ni pafas kaj longe atendas. Nenia responda eksplodsono. Ni pafas multafoje. Vane, senespere vane. Ni aŭdas nur la venton en la branĉaro kaj la malbenitajn kulojn. Certe ni multege forestas de la tendaro! Ni do estas tute perdataj! Ni estas kvazaŭ en malliberejo, ĉar ni ne povas eliri nesciante laŭ kiu direkto eliri. Ni devas resti tie ĉi.
La terura senhoma soleco fariĝas subpremega kaj nervpereiga. Ĉu ni nenion plu povas fari? Ni estas en tre malgranda valeto, kies kruta flanko havas nur kelkajn metrojn da alto. Dronanto ekprenas pajleron. Mi diras, "Suprenbaraktu ni sur tiun altaĵeton, kaj tiam, se ni nenion vidos, ni atendos tie ĝis la serĉontoj nin trovos morgaŭ."
"Estus senutile," respondas unu kunulo, "ĉar se ni estus sufiĉe proksimaj por vidi la tendaron, oni nin estus aŭdinta."
"Estas vere," diras la alia, "tamen ni provu tiun ĉi solan rimedon. Post tio, ni ĉesigos vanan penadon."
Lacaj, konfuzaj, apatiaj, ni dolore suprenrampas kaj senespere ekrigardetas.
Miro! Mirego! Miraklo! Ni preskaŭ timas iajn sorĉojn. Jen la rivero, jen la tendaro, tute proksimaj, tiel proksimegaj ke se ni, anstataŭ pafi, estus ĵetintaj la pafileton super la altaĵo, ĝi estus falinta inter la tendoj, kaj eble sur ian virkapon!
Forgesante lacecon ni kuregas malsupren kriegante frenezege. Kelkaj homoj demandas kial ni faras malbenitan bruegadon.
"Ni estis perdiĝintaj," ni respondas. "Ĉu vi ne aŭdis nian kriadon?"
"Ho, jes," ili diras, "ni supozis ke vi kriis unu al alia."
"Ĉu vi ne aŭdis pafadon?"
"Kompreneble, sed ni pensis ke vi pafis al la perdrikoj."
Ni penas klarigi la veron. Ni parolas elokvente pri nia mizera malespero, sed ili apenaŭ kredas. Tiaj viroj, kiuj de longe loĝadas en la arbarego, malfacile komprenas ke estas eble perdiĝi apud la riverbordo kaj eĉ preskaŭ ĉe la tendaro. Ili ne kompatis nin, sed ridante diris ke ni estis "verdaj kornoj" (greenhorns), esprimo Amerika kiu signifas "nespertaj nesciuloj." Sed laŭ mia opinio, ni similiĝis al savatuloj el ŝippereo, aŭ al forkurintoj el malliberejo. Ni jam estis dankaj, feliĉaj, trankvilaj, sed iom pli malfrue ni estis ankoraŭ pli kontentaj, ĉar--kredu al mi, kara epikurista leganto--oni ja avide, apetite vespermanĝas en la vasta Kanada arbaro.
La prezidanto de la Grupo Esperantista Pariza informas nin, ke la membroj de la nomita grupo kunvenas ĉiumerkrede, je la naŭa vespere en "_Café de la Rotonde_," 36bis, Boulevard Haussmann, kaj ĉiuvendrede, je la deka vespere, en "_Café Soufflet_," 25, Boulevard St. Michel, en rizervitaj salonoj.
Nur Esperanto estas uzata en tiuj kunvenoj, kaj la fremdaj geesperantistoj ĉiam estas akceptataj kiel eble plej afable.
LA IDEOJ DE FRAŬLO PRI AĈETADO!
Originale verkita de 9911.
Du aŭ trifoje, antaŭ ne longe, mi akompanis mian fratinon kiam ŝi aĉetadis. Estis tial ke mi estis estinta tre bona knabo, mi supozas. Kompreneble, mi devis esti ĝuinta min mem troe, sed iel mi ne povis. Kelkfoje mi oferis mian konsilon pri io, kelkfoje mia fratino efektive petis ĝin; sed neniam ŝi agis laŭ ĝi! Mi ofte rimarkis ke la fratinoj de miaj amikoj ŝatas kaj taksas mian konsilon pli bone ol mia propra fratino, kvankam mi tute ne scias kial! Nu, mi scias ke mia fratino (malfeliĉe por ŝi) ne jam povas legi Esperante, tial mi skribos miajn konsilojn pri aĉetado, en Esperanto, por ke miaj amikinoj en la nobla Esperantistaro povu profiti per ili! Mia fratino diras ĉiam ke nura fraŭlo scias nenion pri la arto de aĉetado; sed miaj amikinoj (se nur pro sciameco!) sendube legos kion mi opinias pri tiu certe virinseksa okupado. Ŝajnas al mi ke estas tri punktoj kiuj meritas la atenton de ĉiuj aĉetadontoj.
Unue, oni devas scii ĝuste tion, kion oni bezonas. Due, oni devas tion ricevi; kaj trie, oni certe devas pagi tiel malmulte kiel eble por ĝi! Nu, mi ofte rimarkis ke miaj amikinoj ĝenerale ne scias kion ili vere bezonas, kaj tial ili subfalas kompatinde sub la logaĵoj kaj ruzoj de la butikhelpantino, kiu estas ofte beleta, kaj havis ja langon el mielo! Sinjorino aĉetadante certe devas ricevi kion ŝi bezonas, sed tre ofte ŝi ne ricevas tion! La afero de la helpantino estas vendi, ne tion kion la kliento deziras, sed kion sia mastrino volas vendigi. Ofte oni povas vidi sian amikinon sur la strato ekster butiko, tenantan multe da pakaĵetoj da objektoj kiujn ŝi tute ne bezonas! Ho, jes! sed _mi_ tion ofte vidis, kaj kelkfoje ŝi eĉ konfesos ke la helpantino estas estinta tro lerta poduone!
Ankaŭ, sinjorino aĉetadanta devas pagi tiel malmulte kiel eble. Kaj kompreneble mi signifas, ne necese tre etan prezon, sed bonan valoron por la mono.
Nu, la arto de aĉetado estas reale ludo, en kiu la lerteco de unu fraŭlino baraktadas kontraŭ la lerteco de alia; kaj esceptinte ke la aĉetantino scias iom pri la ruzoj de la vendistino, la dua certe venkos, tial ke la dua ludas ludon kio estas sia vivilo, kaj per kio ŝi gajnas panon kaj buteron, kaj la unua nur estas nemetiistino.
Unu ruzo de la vendisto estas oferi ian etan komercan eton (ekzemple, gantojn, sunombrelon), po kosta prezo (t.e., senprofite), aŭ eĉ po malpli ol tio, por doni impreson de malkareco. La kliento poste volas spekulacii je aliaj komercaĵoj kiuj vendiĝas po tre granda profito. Tia metodo estas kompreneble nur kiel reklamo, kaj la vendisto atendas ke la sinjorino aĉetos ĉion kion ŝi bezonas en lia butiko estonte.
Nu, la sinjorino kiu klopodos akiri tian informon per zorga observado, kaj kiu agos laŭe atingos sian rekompencon, tial ke ŝiaj amikinoj kredos ke ŝi elspezas trioble aŭ kvaroble pli ol ŝi reale elspezas je sia vestaĵoj.
Kelkaj fraŭlinoj imagas ke se ili aĉetas kelkfoje en tre multekosta butiko, certe ili akiros ion tre, tre bonan. Kompreneble tia butikego ne ŝatas tian okazan klienton, kaj la kliento sekve ofte forvenas tute malkontente. Anstataŭ tio, ŝi devas klopodi eltrovi kiam la ĉef-helpantino de granda firmo estas komerconta por si mem, tiam la nova vendistino klopodos multe por sia antaŭa kliento kaj la kontentigo estas reciproka!
Nur unu pluan konsileron mi oferus. Kiam miaj amikinoj eliras por aĉetadi, certe ili devas preni kun ili ies fraton por ke li atentu tiajn etajn detalojn kia la pago de la kalkulo!
ANKAŬ SAĜA HUNDO.
Originale verkita de N.B.
Sinjoro Smith iam havis vulpterieron kiu lin ĉagrenadis kuŝante sur la plej bona seĝego en la studejo. Kiam ajn la hundo eltroviĝis sur la seĝego sia mastro lin bastis, tial fine li sur ĝi kuŝi nur kuraĝis kiam la mastro ne ĉeestis.
Unu tagon, S-ro Smith, enirante en la ĉambron vidis la hundon vere sur la planko, sed tre kulpe mienantan; la mastro tuj alproksimiĝis al la seĝego kaj mane palpis la kusenon, kiu estas tute varma. Tial li riproĉegis kaj batis la hundon.
Morgaŭe, kiam S-ro Smith malfermis la pordon li eltrovis la hundon sur ĝiaj postaj kruroj starantan, ĝiaj antaŭaj piedoj sur la sidejo, kaj ĝi blovis sur la kusenon por ĝin malvarmigi!
ESPERANTA RONDIRANTO.
AN ESPERANTO EVERCIRCULATOR.
By Dr. Martyn Westcott.
Rondiranto estas reale manuskripta gazeto en ĉirkaŭiro privata inter Samideanoj.
Ĝia celo estas permesi ke membroj restu reciproke intertuŝigataj, kie ajn ili estas, kaj plibonigi ilian scion de la lingvo per amika kritiko. La far-metodo estas simpla. Ses aŭ pli Esperantistoj konsentas donaci, unufoje ĉiumonate, mallongan artikolon en aŭ pri Esperanto.
Tia verketo povas esti letero, anekdoto, plendeto, tradukaĵo, originala rakonto, poezio, sciigo pri gramatiko ... aŭ io ajn kiu interesus la aliajn.
Artistaj membroj sendas skizojn, aliaj nur kritikojn skribas; sed ĉiu _devas_ ion aldoni al la Rondiranto antaŭ li ĝin forsendos.
Oni elektas unu el la membroj kiel kondukanto, kaj li ekkomencas la gazeton kaj provizas la kovrilon, kiun oni povas oportune ricevi de Isaac Pitman, 1, Amen Corner, E.C. La kosto de tuko-bindita kovrilo estas unu ŝilingo, kaj la leda-bindita kostas unu ŝilingon ses pencojn, afrankite. Rondiranto, sendata en kovrilo, ĉe ambaŭ finoj malfermita, vojaĝos tra la poŝto en la Insuloj Britaj po duonpenco por ĉiu du uncoj.
Ĉiu membro ricevas la gazeton laŭvice, kaj tuj kiam li ĝin estos leginta kaj kritikinta la verkaĵojn de aliaj en la spaco rezervita por tio, en ĝi li enskribas sian propran artikolon, kaj forsendos la gazeton al la membro sekvonta.
Abonkosto nur noma devas esti pagata de ĉiu membro, kiu submetiĝas je monapuno se li malobeos la regularon.
Tiuj ĉi private-ĉirkaŭirataj gazetoj ebligas lernantajn Esperantistojn praktiki por klare esprimi iliajn pensojn per stranga lingvo, kaj ili vidigas kaŝitan kaj eble nesuspektitan literaturan talenton.
La kondukanto, ricevante ree la Rondiranton, eltiras la malnovajn verkaĵojn, kunligas ilin, enmetas en la kovrilon novan verkon de si mem, kaj denove sendas ĝin vojaĝi.
Ne estas necese ke ia membro de Esperantista Grupo estu eksigata por ke li ne povu partopreni en Rondiranto; la "novulo" certe povos fari demandon pri la gramatiko eĉ se li nenion alian povas fari.
Ordinare ek-lernantoj estas terure kritikemaj!
An Evercirculator is really a manuscript magazine with a private circulation between friends-in-Esperanto.
Its aim is to enable members to keep in touch with each other, wherever they may be, and to improve their knowledge of the language by friendly criticism. The method of procedure is simple. Six or more Esperantists agree to contribute, once a month, a short paper written in or about Esperanto.
Such contribution may be a letter, an anecdote, a grumble, a translated passage, an original story, a poem, a note about grammar ... or anything else that would interest the others.
Artistic members send sketches, others only write criticisms; but everyone _must_ add something to the Evercirculator before he sends it on.
One of the members is chosen as a conductor, and he starts the magazine and furnishes the cover, which can conveniently be obtained from Isaac Pitman, 1, Amen Corner, E.C. The cloth-bound covers cost one shilling each, and the leather ones eighteenpence, post free. An Evercirculator, sent in a wrapper open at both ends, will travel through the post in the British Isles at the rate of a half-penny for every two ounces.
Each member gets the magazine in turn, and when he has read it and criticised the work of others in the space provided for the purpose, he writes in it his own contribution, and sends the magazine away to the next member on the list.
A merely nominal subscription should be paid by every member, who is subject to a fine if he breaks the rules.
These privately-circulated magazines enable young Esperantists to practice the clear expression of their thoughts in a "foreign" tongue, and they bring out latent and perhaps unsuspected literary talent.
The conductor, on once more getting back the Evercirculator, takes out all the old contributions, ties them together, inserts a new one of his own into the cover, and sends it on its journey once more.
No member of an Esperantist Group need be excluded from participation in an Evercirculator; even the "new chum" is certainly able to ask a question in grammar if he can do nothing else.
As a rule, beginners are dreadfully critical!
EL NOVA-ZELANDO.
Al la Redaktoro.
Kara Signor' Redaktoro, Estas ja al mi honoro, Se vi havos la bonecon Min permesi liberecon, Vin sciigi per letero Kiel sanas la Afero Ĉe la fino de la tero.
Kvankam iom da ekanto-- Ne jam lerta parolanto-- Por ellerni la verkadon Mi komencas versfaradon. Malfaciloj ja aperas, Tamen baldaŭ mi esperas Ion skribi eldonindan Se ne eble altŝatindan-- Kanton plenan de l' espero Pro l' homaro kaj l' Afero. Al vi, dume, kun rideto, Venas tiu ĉi kanteto, Aŭ, pli rekte, verkaĵeto.
Antaŭ pli ol unu jaro, El Britujo, trans la maro, Tien ĉi la lingvo venis; Tiun tagon ja ni benis. Al la Esperantistaro Sin aldonis loka aro-- Klopodantoj sindonemaj, Reciproke tre skribemaj Sud-Insule jam loĝantaj Estas dek-ses Esperantaj Eklernantoj aŭ skribantoj, Kaj du lertaj parolantoj. Nord-Insule, ĉe Aŭklando, Tiel mi sciiĝas, bando Tri-dek-forta nun kunvenas Kaj la lingvon lerni penas.
Ĉi-tie pro unu pero Nun suferas la Afero. Disigataj kaj ne grandaj Estas urboj Nov-Zelandaj; Sed en ĉiu grava loko, Respondantaj al la voko, Trovas sin el la urbanoj Du aŭ tri samideanoj. Ankaŭ tie ĉi ĝisnune, De la publiko komune, Nia lingvo tre-amata Estas tute nekonata. Kiam ĝi plikonatiĝos Ĝi sendube disvastiĝos. Tamen ĝi antaŭeniras El mallumo nun eliras. La vidaĵo pliboniĝas, Kaj pli ofte nin aliĝas Fervoremaj eklernantoj, Novaj kundisvastigantoj.
Tiel faras ni ĉi-tie. Ho! Samideanoj ĉie, Senlace do klopodadu; La devizon memoradu-- "Malesperu ni neniam," Ankaŭ jen--"Antaŭen Ĉiam."
Nun, sendante bondeziron, Fari devas mi eliron Kaj restadi, kun tut' mia Koro, tre fidele via, Kun saluto adiaŭa Nau-mil-ses-cent-tridek-naŭa.
Edward Young. _Westport, N.Z._
APERAĴO DE KORSIKUJO DE LA ITALA MARBORDO.
Insul' violkolora en la frumateno Vidiĝas trans la blua mar' trankvila, Sed baldaŭ per la vintraj nuboj iĝas nula, Aŭ je someraj tagoj pro l' aer' nebula Ĝi malaperas, al sonĝet' simila.
Kiom da revoj venas, ne plenumiĝotaj, En la naivaj jaroj de juneco; Kaj pli malfrue la spirito vane vagas Por kapti iluziojn kiujn ĝi imagas, Trans nia lando de la estanteco.
Ĉirkaŭe staras altaj montoj ne venkitaj, Profundaj valoj, sen kultur' kamparo! Malofte ridas niaj fratoj, ofte ploras; Malmulte ĝojas ili, sed ve! tro laboras; Ne revu ni pri io trans la maro.
C. Bicknell, _originala verko_.
SINGLE COPIES PRICE FOURPENCE NET.
22. (Vol. II., No. 8.)
_Aŭgusto, 1905._
THE ESPERANTIST
La Esperanta Gazeto por la Propagando de la Internacia Lingvo.
ANNUAL SUBSCRIPTION: 3/- (4 francs; 1-1/2 roubles; 75 cents).
Wholesale Agents: 41, Outer Temple, London, W.C.
All Communications should be sent to THE EDITOR, 67, Kensington Gardens Square, London, W.
CONTENTS. Page Reminiscences, Part VIII. (Edward Metcalfe, M.A., Oxon) 113 Notes on the Orient, Part II. (Col. H. K. Gordon) 114 Esperantic Terms for Esperanto Grammar (by Dr. Lloyd) 116 Strive! a Hymn (by Maurice R. Keesing) 119 A Letter to Godfather (translated by Elise Bauer) 119 Month by Month 121 An Easter Trip in Ireland (F. A. Meigh) 122 A New Book about the French (review by Dr. Martyn Westcott) 123 Concerning Hunger (by E. W.) 124 The Grey Horse (F. E. Bearne) 125 The Young Financier (G. C. Law) 125 Saved from Death, Serial, continued from page 98 (by General Cox) 126 A Braille Dictionary (H. J. E. Thilander) 127 A Terrible Adventure (William Officer) 128 The Old Father (by 10532) 128
MARQUE DÉPOSÉE, No. 13195.
VISKO ESPERANTO.
Registered Trade Mark, No. 270,042.
BONEGA PROPAGANDILO.
Observu la Verdan Stelon kaj la nomon Esperanto sur la afiŝeto.
Antaŭpagitaj mendoj de Esperantistoj ricevos specialan rabaton.
Bonvolu skribi por detaloj al--
BUCHANAN, SCOTT & CO., Garthland Street, Glasgow, Scotland.
Telegrafa Adreso: "ESPERANTO, GLASGOW."
The Remington
THE _UNIVERSAL_ TYPEWRITER.
Just think of it!
THE INTERNATIONAL MACHINE.
_Unbound by ties of nationality:
The common bond of union of all civilised peoples._
The Remington can be supplied fitted for Esperanto.
* * *
THE REMINGTON TYPEWRITER COMPANY, 100, Gracechurch St., London, E.C.
La Remington
LA _UNIVERSALA_ SKRIBMAŜINO.
Pripensu je tio!
LA INTERNACIA MAŜINO.
_Tute liberiĝita de naciaj ligiloj:
La Komuna unuigilo por ĉiuj civilizitaj popoloj._
La Remington estos liverita kun Esperantaj presliteroj.
* * *
LA REMINGTON TYPEWRITER KOMPANIO, 100, Gracechurch St., Londono, E.C.
ĈIUJ, NI POVOS PARADIZON IRI.
Kiu bone trinkas, Tiu bone dormas. Kiu bone dormas, Tiu ne pensas malbone. Kiu ne pensas malbone, Tiu certe ne pekas. Nu, ĉar kiu ne pekas. Paradizon eniros. De nun, bone trinku. Kaj vi paradizon iros.
* * *
Por tio ĉi, oni devas aĉeti bonajn vinojn, kaj sin turni al:-- Sro. Ch. Jadeau en Mercurey (S. & L.) France.
The "Review of Reviews"
_Is the Best Magazine for Busy People. And it is read by 'Esperanto' Students._
The aim of this Magazine is to make the Best Thoughts of the Best Writers universally accessible at a Trifling Cost.
The busiest and poorest in the community may here follow with intelligent interest the great movements of Contemporary History.
Post Free for Twelve Months, 8/6, 10 fr. 75 c., or 8.50 marks.
Office: MOWBRAY HOUSE, NORFOLK ST., LONDON.
NASKIĜO.
Al la Gesinjoroj H. R. Geddes, Northumberland House, Dover, je Junio 17 Filo (baptonomita Frederick Leonard).
Correspondence Lessons in Esperanto.
ARE GIVEN BY
Mr. A. MOTTEAU, Certified Teacher of Esperanto, 157, Earlham Grove, Forest Gate, London, E.
_7/6 the Quarter._
Adresareto de Personoj kiuj deziras Korespondadi.
Frl. Mitchell, Acuba House, 65, Marquess Road, Canonbury, N. Kun alilanduloj per ilus. p-k.
S-ro. G. Ledger, 24, Elvendon Road, Palmer's Green, N. Pri literaturo, scienco, arto, kaj komerco. Ĉiam respondos.
La Kosto de la Enskribo estas 6d. (70c. poŝtmarkoj).
THE ESPERANTIST
The Esperanto Gazette for the Spread of the International Language.
ABONPAGOJ ESTAS RICEVEBLAJ ĈE SUBSCRIPTIONS SHOULD BE SENT TO
H. Bolingbroke Mudie, Esq., 67, Kensington Gardens Square, London, W. AUSTRIA.--Sro. T. Cejka, Bystrice Hostyn, Moravia. BELGIUM.--M. M. Seynaeve, 3, Rue de l'Avenir, Courtrai. FRANCE.--Grupo Pariza, 28, rue Serpente, Paris. GERMANY.--Doktoro Mybs, 68, Markt Strasse Altona, Elbe. NEW ZEALAND.--Esperanto Society, P.O. Box 50, Auckland. RUSSIA.--Societo Espero, Bol Podjaceskaja 24, log 12, St. Petersburg. SWEDEN.--Sro. P. Ahlberg, 50, Döbelnsgatan, Stockholm.
N.B.
_Nepresitajn manuskriptojn la Redakcio resendos se oni aldonis poŝtmarkon._
_Alsendatajn artikolojn la Redakcio laŭ bezono korektos._
_Oni povas sendi la abonpagon per poŝtmarkoj, kiuj estas akceptataj laŭvaloro._
_Oni sendu ĉiujn artikolojn, demandojn kaj avizojn al La Redaktoro, 67, Kensington Gardens Square, London, W._
N.B.
22. [Vol. II., No. 8.]
Subscription, 3s. Per Annum. Single Copies, 4d. net. Nos. 2 to 13, 6d. each; Later issues 4d. each, net.
AŬGUSTO, 1905.
FRAGMENTAJ MEMOROJ.
Originale verkita de Edward Metcalfe, M.A. (Oxon).
_La aŭtoro rizervas ĉiajn rajtojn._
"Du ovojn en ŝelo, kelnero!"
La kelnero foriras kaj iomete ridante mi rakontas al la onklino kiamaniere en Francujo mi forgesis la frazon "en ŝelo" kaj laŭ la Angla frazo mendis "ovojn bolitajn" ricevante, post iom longa atendo, tre bongustan kaĉan pudingon (batter pudding). La onklino insistas ke pli kredeble ĝi estus ovaĵo, al kiu kritiko mi respondas ke mi mem manĝis ĝin.
Tiam mi pripensas kiamaniere mi lernis manĝi ovojn en ŝelo sen kulero anstataŭiganta tiun ilon per peco da pano (nature la ovoj devas esti apenaŭ bolitaj) kaj mi esprimas la esperon ke Amerikoj almenaŭ uzas kulerojn.
Pri tio mi tuj certiĝas. La kelnero revenas kaj li certe alportas kuleron; li portas ankaŭ pladon surhavantan du ovojn dece en buŝtuketo enfalditajn, kaj larĝan glason kiun li metas apud mia telero, sed li _ne_ alportas ovingon.
"Ĉu vi forgesas la ovingon, kelnero?" mi demandas.
"Ovingon!" li respondas per voĉo surprizita eĉ iom plendeta, "en Amerikujo oni ne uzas ovingojn. Jen glaso kaj jen kulero!" Tiam vidinte ke mi ne komprenas, li aldonis, "Ĉu mi preparos por vi la ovojn?" kaj ekkaptinta unu el ili li rompis la ŝelon kaj elverŝas ĝian enhavon en la glason, dirante: "Tiamaniere oni povas ĉiam vidi ĉu la ovo estas ankoraŭ taŭga por esti manĝota. Dum la varmega vetero ovoj rapide difektas."
Sed malgraŭ la kelnero mi vidis en Amerikujo tre belan ovingon tute el tranĉita vitro fabrikitan. Ĉe ĉiu finiĝo estis ingo, granda ingo por granda ovo kaj negranda ingo por negrandaj ovoj. Se oni uzis la grandan ingon la negranda fariĝis la piedestalo kaj reciproke.
La sinjorino kiu ĝin montris al mi diris ke ĝi apartenis al ŝia pra- aŭ pra-pra-avo, kaj mi ĝojis lerni, ke kaj ŝi kaj ŝia ovingo estis el Angla deveno.
Ĉu Amerikoj posedas ovingojn mi, do, ankoraŭ nescias, sed mi preskaŭ tuj faris la gravan eltrovon ke ili ne posedas tranĉilojn.
"Kion vi diras?" ekkrias la leganto. "Ĉu Amerikoj ne eltrovis la _Bowie_ tranĉilon. Ĉu ili ne estas eĉ konategaj pro siaj tranĉiloj?"
Vi diras la veron, ho! leganto, sed se vi iam sidus ĉe la tablo de Amerika hotelo vi tre bone komprenus mian diron. Tranĉilo estas ilo por tranĉi, ĉu ne? Tial, se la ilo ne konvenas por tranĉi ĝi ne estas, malgraŭ la nomo, _tranĉ_-ilo.
Mi supozas ke la kaveganoj nomis siajn silikajn ilojn tranĉilojn, kaj se mi posedus la brakforton de kavegano eble mi donus la nomon al la Amerika stanumita ilo, ĉar tiam kredeble mi povus eĉ tranĉi viandon per ĝi. Ne, Amerikoj ne posedas tranĉilojn sed nur ilojn por esti facile purigotaj.
Mi proponas al miaj Amerikaj kunfratoj la nomon "purigotiloj."
Oni ne bezonas longan serĉon por trovi la kaŭzon de tio ĉi. Mi ĝin diros per tre malmultaj vortoj. _En Amerikujo ne estas servistoj sed nur tiranoj kiuj sin nomas servistoj._ Pli ĝuste diri ili nomas sin almenaŭ ĉe la domoj, "helpantoj." "_Lucus a non lucendo._" Kiel ofte mi estas aŭdinta de diversaj sinjorinoj ke ili estas grandaj malhelpuloj.
Mi donos unu ekzemplon de la Amerika servitudo al la servistoj; antaŭe dirante ke kvankam ĉio kion mi priskribos estas vera ĝi tamen ne estas vera por ĉiuj hoteloj. Mi vizitis hotelojn de multaj klasoj kaj en multaj urboj, kelkajn kune kun la onklino, kelkajn sola. Nature mi plej rimarkis tion kio ŝajnis al mi stranga.
En kelkaj hoteloj la kelneroj insistas, ke la gasto mendu samtempe ĉion kion li intencas manĝi. Ĉiujn la manĝaĵojn la kelnero alportas samtempe kaj aranĝas ilin sur multego de negrandaj pladoj en duonrondo, ĉirkaŭ la telero de la manĝanto, kiu sidas kvazaŭ post rampareto de pladetoj, kaj ofte prenas sur sian teleron la plej strangan miksaĵon.
Mi aŭdis ke Anglo, nesciante la kutimon, mendis ion alian post kelkaj minutoj de manĝado. "Tiun ĉi fojon," diris la kelnero, "ĉar vi estas fremdulo, mi ĝin alportos al vi, sed atentu vi ke tio ne reokazos."
En kelkaj hoteloj estas la kutimo doni al la kelnero trinkmonon post ĉiu manĝo. Se vi forgesas la kutimon vi ne ricevos tre bonan atenton.
Foje mi incitetas la onklinon pri ŝia uzo de servistoj. Tio okazis en unu el la Sudaj Ŝtatoj, kie la kelneroj estas ĉiuj nigruloj aŭ (kiel ili preferas esti nomataj) sinjoroj koloraj:
Preskaŭ mi povas ankoraŭ nin vidi. Ni sidas ĉe la tablo atendantaj. Post la onklino staras nigrulo, per du ventumiloj ventumante ŝin. Post mi alia faras la saman servon. Tria nigrulo estas ricevinta la ordonojn, kaj, ĉar ni iom longe atendas, la onklino sendas kvaran por vidi se eble li estas ekdorminta.
Subite io frapas mian piedon. Mi malsuprenrigardas kaj vidas, ĉirkaŭatan de sia grandnombra idaro grandegan ratinon.
La onklino ekkrias kaj tuj dungas kvinan nigrulon por svingegi sian buŝtukon kaj kriegadi "_ŝ-ŝ-ŝ-u!_"
Vane oni klarigas ke la ratino estas tute malsovaĝa; ke oni kutimas ĝin nutri; ke ĝi ne eĉ pensas iun mordeti.
Vane oni svingegas kaj _ŝ-ŝ-ŝ-u-as_.
Ratino estas ratino; sed ratino kun idarego----
La onklino insistas ke ni ŝanĝu la tablon, kaj elektas unu plej eble malproksime de la ratfamilio. Sed apenaŭ ni estas sidinta nin, kiam aperas la skaraboj, ĉiu el ili grandegulo.
Feliĉe nigruloj havas grandegajn piedojn. La onklino dungas sesan kiu okupas sin per dancado sur la scarabegojn.
Certe tiu estas tute neordinara sperto. La onklino diras ankaŭ ke ŝi nur dungis _kvin_ nigrulojn; ke la sesa ekzistas nur en mia fantazio; sed mi ĉiam insistas ke ŝi uzis ses. Eble mi enkalkulas la nigrulon kiu ventumis min mem. Sed ni ne diros tion al la onklino.
Amerikoj ofte sidas en la vestibuloj de la hoteloj. Almenaŭ _kelkaj_ el ili maĉas tabakon kaj ne _ĉiuj_ uzas kraĉujojn. Mi ne deziras pritrakti la temon. Mi nur citos la tute netradukeblan avizon kiun mi foje vidis, certe ne en la plej bonaj hoteloj.
"People who expect to rate as gentlemen must not expectorate the floor."
("Tiuj kiuj atendas esti ricevataj kiel sinjoroj, devas ne kraĉi sur la plankon").
Kredeble multaj ne "expect to rate" kiel sinjoroj.
Kiel ofte mi vidis la glaciigistojn tirantaj per grandegaj preniloj porcion da glacio trans la planko de hotelvestibulo, kaj vidante la malpuraĵojn kiuj algluis sin al ĝi, mi----
Sed kredeble oni forhakas tiun eksteran supraĵon. Mi preferas pensi ke oni ne eĉ uzas ĝin por ĉirkaŭpaki la malvarmigujojn.
Pri la malvarmigujoj mi nur diros ke mi tre ŝatas ilin. Tiu kiu neniam dum varmega tago, trinkis glason da lakto, freŝe eltiritan el la malvarmigujo (refrigerator) ne konas treege bongustan trinkaĵon. Pri la malvarmigita teo mi ne skribos. Amerikoj ĝin trinkas; la onklino diras ke la gusto estas agrabla. Sed kredeble oni devas alkutimiĝi al ĝi, kaj mi ne faris tion.
Unu afero mi faris. Kiam ajn mi trinkis glaciigitan akvon mi diris al mi la tekston: "Ne tio kio eniras en la homon malpurigas lin."
ORIENTAJ MEMORAĴOJ.
De Kolonelo H. K. Gordon.
La Birmanoj estas tre agrablaj, kvankam iafoje ekscitemaj; la virinoj estas tre graciaj, krom aferemaj: la knaboj, kaj eĉ la viroj tre amas ludojn, tiel piedpilko, flugludado, pugnebato, ŝipkurado, vetado, kaj ĉiuj "_Marionette_" teatrajn ludajn. Ĉiuj sin banas ĉiutage. Preskaŭ ĉiu viro estas tatuita. Preskaŭ ĉiuj portas silkvestaĵojn.
"Rangoon," la ĉefurbo, sur bordo de la rivero "Irrawaddy," estas granda kaj prospera. Domoj estas preskaŭ ĉiuj konstruitaj el tektona ligno; sekve estas ofte bruladoj.
Riveroj estas tre longaj: oni povas vojaĝi sur la "Irrawaddy" pli ol mil mejlojn sur vaporŝipo ĝis la Ĥinlandaj limoj. Multo da Ĥinoj loĝas en Birmanujo: oni ilin trovas honestaj kaj aferemaj urbanoj.
Strange diri, la Ĥinoj neniam akceptas domservon, kvankam ili ĝin akceptas en najbaraj lokoj, ekz. "Singapore" kaj "Penang." Ili estas tre bonaj ĝardenistoj.
La pluvfalo en iaj lokoj estas grandega, dum la kvinmonata pluvsezono, nome, de Junio ĝis Oktobro: falas ĉe havenoj de "Akyab" kaj "Moulmein" mezakvante pli ol ducent coloj: ofte en unu tago falas pli da pluvo ol falas en Anglujo dum tuta jaro! Severaj fulmotondroj enkondukas la pluvsezonon; tamen ofte post kvarono da horo polvo flugas el stratoj sub la ega hejto de la sunradioj. Sekaj riveretkanaloj post mallonge fariĝas ŝaŭmaj kaj danĝeraj torentoj.
Kiam tiuj torentoj trankviliĝas, oni povas plezure sin bani inter pentrindaj ĉirkaŭaĵoj.
Ŝafoj ne povas vivadi en Birmanujo: oni alkondukas ilin sur semajnaj vaporŝipoj de "Calcutta." Landanoj tre ŝatas fiŝojn: precipe la malfreŝajn fiŝkunmetojn!
Lepruloj estas komunaj: tamen de ili oni ne penas zorgi.
Krom bonaj oranĝoj, la fruktoj enlandaj la plej ŝatataj estas la "Dorian" (Dujan) kaj la "Mangosteen" (Mangostin): kvankam, ne estas ĉiu kiu povas toleri la odoron malagrablegan de tiu unue skribita. Oni ankaŭ trovas la "Cachounut" (Kaŝunukson): servistoj ne volas ilin kuiri apud ies domo, dirantaj ke febro sekvos: estas ja strange, tamen mi ĝin kredas vera.
La lingvo estas por Eŭropanoj tre malfacila: la pensadmetodoj estantaj tute malsimilaj. La lingvo de la Budista Pastraro estas antikva "_Pali_," nekomprenebla al la popolo, kaj ne ĉiam al la pastroj mem! Estas multo da temploj (Pagoda), sur preskaŭ ĉiu monteto apud urboj kaj vilaĝoj, kaj kvankam ĉiu Birmano devas pasi por edukado tra la manoj de Pastroj, tamen oni ne atentas severe la Budistajn religiajn ordonojn. Samtempe, se la Pastraro postulas monon por konstrui novan templon, la sekvantaro tuj ĝin provizas. Konstrui templon estas tre meritinda afero. Estas religie ordonita ne mortigi ion ajn: tamen, kiel Ĥinoj, la Budistaj Birmanoj povas esti kruelegaj. Ili ofte fariĝas tre komplezaj, kaj kontente pagos moneron por liberigi paseron el la manoj de almozulo, malgraŭe li bone scias ke la pasero estas retenata per ŝnureto, por rekaptiĝi! Li irigos ĉevalon ĝis ĝi estas mortonta: sed se ĝi mortus, li dirus, "Tio ne estas mia kulpo."
La tuta lando fumas: la Birmanoj, verdan folion enhavante dolĉan miksaĵon: alilanduloj, tabakon enportitan el Hindujo, kaj loke fabrikitan. Se oni trempas tabakon en lakto de kakao, gorĝa malsaneco certe sekvas.
Sovaĝmielo estas kvante trovata en la arbaroj: sed ĝia ĉefa celo estas por la enterigo de sanktaj Budistpastroj. La pastraro ĉiam elektas tre belajn sidojn por konstrui siajn rimarkindajn templojn. La preĝejaj orumitaj turoj ŝajnas mirinde graciaj en la hela sunlumo, kun la verda kreskaĵaro postflanke, kaj la brila rivero malsupre. Sur ĝiaj pordoj kaj pordegoj oni trovas belegan ĉisatan lignaĵon (ĉiam tektono), por kiun verki la ĉisisto bezonas mirinde malmulte da iloj. La turpunkto ĝenerale enhavas skatolo de multekostaj juveloj, donacitaj de religiuloj Budistaj: kaj supre ĉion, estas ĉiam la "_Hti_," aŭ Reĝa ombrelo.
Ĉe la bestaro, estas iaj rimarkindaĵoj: ekzemple, ŝakaloj, kiuj estas komune renkontataj en la Bengala provinco, ja en tuta Hindujo, sin trovas ĉe la nordflanko de ofte seka riveretkanalo apud la urbo, "Akyab," kaj nenie ĉe la sudflanko. Simile, la antaŭdiritaj fruktoj, _Dujan_ kaj _Mangostin_, kreskadas ĉe la sudflanko de la Riverego, "_Salween_" apud la urbo de "_Moulmein_" sed nenie ĉe la nordflanko.
El multo da serpentoj, la plej danĝera estas la venena "Hamadryad" aŭ "Reĝa Kobro," kiu ĉasas kaj atakas homojn. Grandaj Hirudoj estas tre komunaj en la riveretoj kaj lagetoj. Multe da skolopetoj alvenas ĉiujare ĉe la malvarma sezono (Nov. al Marto): oni povas pafi cent birdojn kaj pli en unu tago en la rizkampoj. Oni kredas ke estas bonŝance havi en sia domo la "Tŭktu," lacerton, makulatan simile al truto: ĝi manĝas insektojn, kaj nokte vokas mistere el plafono, "tŭktu, tŭktu."
Tiel ĉie en Hindujo, ĉiu stacio havas "_Gymkhana_" Klubo, aŭ kunvenejo por Eŭropaj loĝantoj, kie sin trovas ĵurnaloj, biblioteko, kaj ludoj. Malgraŭ malseka kaj varmega klimato, mi vivadis multe da agrablaj jaroj en Birmanujo.
Oni povas vivadi sane per zorgo pri manĝado, trinkado, kaj sunefikoj: tamen, ĉiam malfacila estas meti maljunajn kapojn sur junaj ŝultroj.
Unufojon, mi suferis de malaria febro: tamen, vojaĝante al Islando, apud la Arktika regiono, mi efektive resaniĝis, kaj poste la febro neniam revenis. Tie ankaŭ oni facile resaniĝas de pulmaj kaj de reŭmatismaj malsanoj.
Krom lignosegmueliloj, ekzistas multe da grandaj rizmueliloj ĉe la havenoj: la rizo sin produktas enlande, kaj estas liverata per boatoj: tiam ĝi estas ŝelata kaj polurata per maŝinaro ĉe mueliloj preta por ekstersendi. Estas multaj specoj da rizo, kiujn lerto povas distingi ĝuste: same, diru ni, kiel pomoj en Eŭropo.
Ĉe la lasta Birmana militiro, granda peno okazis por la Administracio, por nutri la Hindajn soldatojn, ĉar ili rifuzis manĝi la Birmanan rizon: kaj, pro tio, la Administracio devis provizi kun plua elspezo Hindan rizon, kvankam Eŭropoj ne povis distingi ian diferencon.
(_Daŭrigota_).
ESPERANTAJ TERMINOJ POR ESPERANTA GRAMATIKO.
Verkita de R. J. Lloyd, D. Lit., M.A., de la Universitato de Londono, kaj Diplomito de la Franca Societo kaj de la Brita Asocio por Esperanto.
_La Aŭtoro ĉiajn rajtojn rizervas._
Skribante serion da artikoletoj pri Esperanta sintakso en la _British Esperantist_, mi sentis ke multe da la terminoj, kiujn oni ordinare uzas en Esperanta gramatiko, ne estas ĝuste la plej bonaj. La terminoj kiujn oni uzas, estas, preskaŭ ĉiuj, terminoj devenintaj de la latina gramatiko, kvankam ili estas ankaŭ multe uzataj de la modernaj Eŭropaj lingvoj. Tiel farante, la modernaj gramatikistoj estis tute ne tiel saĝaj aŭ originalaj kiel la latinaj gramatikistoj, kiuj kreis tiujn ĉi terminojn. Ŝajne imitante ilin, reale ili faris la kontraŭon. Ĉar la antikva latina gramatikisto, instruante personojn, kiuj parolis ordinare latine, faris, tre saĝe, siajn terminojn ĉiuj latinaj. La rezultato estis ke ĉiu termino de la latina gramatiko ne nur nomis, sed ankaŭ priskribis, al la latinaj homoj, la terminojn kiujn ili devis uzi. Sed la modernaj gramatikistoj, preskaŭ ĉiuj, simple kopias la latinajn terminojn, kaj forpelas la saĝan latinan metodon, doni patrujajn nomojn al patrujaj aferoj.
Kaj estas ankoraŭ pli malkonvene uzi tiujn ĉi latinajn terminojn en Esperanto. Ĉar Esperanto ofte donas al tiuj ĉi samaj terminoj signifon kaj uzadon diversajn de tiuj, kiujn ili posedas en la latina, kaj ankaŭ en la modernaj, lingvoj. D-ro Zamenhof ŝajnas senti tion en la "_Plena Gramatiko_" (Krest, p. 254-6); ĉar li faras kaj uzas, en tiuj du paĝoj, pli multe da Esperantaj gramatikaj terminoj ol la tuta Esperantistaro estas alie farinta kaj uzinta.
La homoj kiuj bezonas pleje la Esperantan lingvon, estas la klasoj, kiuj ne havas multan tempon por lerni aliajn lingvojn, kaj ne multe da mono por pagi la instruadon. D-ro Zamenhof vidis tion kaj diris ĝin tute klare. Mi kredas ke la plimulto da la Angla Esperantistaro apartenos ĉiam al tiuj ĉi klasoj: kaj ili scias tre malmulton pri iuj gramatikaj terminoj: ĉar la Anglaj popolaj, elementaj lernejoj instruas tre malmulte pri ili. La tempo estas nur sufiĉa por nia terura silabado. Tial la Angla Esperantistaro bezonas sinesplikantajn gramatikajn terminojn, pli ol iu alia nacia Esperantistaro.
Mi volas tial skizi, kaj proponi por diskutado, antaŭ la Bulonja Kongreso, serion de Esperantaj gramatikaj terminoj. Oni povas rigardi la naŭ ĉefajn partojn de la parolado, kiel la ĉefaj instrumentoj de la parolado: kaj kunmetante nomojn por ili, estos tute nature uzi la sufikson "-ilo":--
_Paroliloj._
1. Artikolo La-ilo = La instrumento, "la." 2. Substantivo Nom-ilo = La instrumento, de nomado. 3. Adjektivo Ec-ilo = La instrumento, por esprimi ecojn. 4. Adverbo Tiel-ilo = La instrumento, de maniero. 5. Pronomo (parte-) Pro-ilo = La instrumento, anstataŭ nomilo, ecilo aŭ tielilo. 6. Verbo Dir-ilo = La instrumento, por diri ion. 7. Prepozicio Rilat-ilo = La instrumento, de nomilorilatoj. 8. Konjunkcio Kunig-ilo = La instrumento, de kunigo. 9. Interjekcio Kri-ilo = La instrumento, de kriado.
Sed sub ĉiu el tiuj ĉi ĉefaj vortoj ekzistas aliaj diferencigantaj vortoj, kiuj dividas ĉiam la klason de vortoj signifitaj de ĉiu el tiuj ĉi naŭ nomoj en pli malgrandajn (aŭ sub-) klasojn. Estas ofte _eciloj_, kiuj faras tion,--ne _nomiloj_. Mi prenos la naŭ serie, kaj penos fari Esperante por ĉiu la subvortojn, kiujn ĝi bezonas: kaj mi uzos tie ĉi ĉiun novan vorton, post esplikado de ĝi.
1. _Lailo_ bezonas du gramatikajn _ecilojn_ por signifi (1) sian montran uzadon, kaj (2) sian universaligantan uzadon; ekzemple, en "la homo, kiun vi konas," kaj en "la homaro." Mi proponas "difina la-ilo" por la unua, kaj "universala la-ilo" por la dua.
2. _Nomilo_ bezonas (1) la du _ecilojn_ "propra" kaj "komuna," kaj ankaŭ (2) "reala" kaj "idea" (= konkreta kaj abstrakta). Ĉiu nomilo estas aŭ propra aŭ komuna, kaj ankaŭ, aŭ reala aŭ idea; sed la propra nomilo estas ankaŭ ĉiam reala. Estus eble ankaŭ helpo, nomadi la realan nomilon, "realilo," kaj la idean nomilon "ideilo." Ĉiu ecilo estas ankaŭ aŭ propra aŭ komuna.
Nomilo kaj ecilo posedas "nombron" kaj "kazon"; kaj tiuj ĉi du simplaj vortoj ne bezonas esti ŝanĝataj. Kaj la pure Esperantaj vortoj, "ununombra" kaj "multenombra," ne povas esti plibonigitaj. Sed la kazaj nomoj, "nominativo" kaj "akuzativo," tute ne konvenas al nia kara lingvo. Per formo ili signifas Esperante nenion; kaj ni ofte nomas nomilon "nominativo," kiu estus neniam nominativo en tia frazo en iu alia lingvo. Sed ne estas eble doni, al la unu aŭ al la alia, nomon kiu signifos en Esperanto ĝian funkcion; ĉar ambaŭ havas tie pli ol unu funkcion. Ŝajnas tial preferinde doni al ili nomojn laŭ iliaj formoj. La unu havas "-n" ĉe la fino: la alia ne havas tion. La Esperanta nomo de la litero "n" estas "no." Mi proponas tial nomi la nominativan kazon la "sen-no-a" kazo, kaj la akuzativan, la "no-a" kazo.
Nomilo ofte prenas ĉe sia flanko, alian, difinantan, nomilon en la sama kazo, ekzemple, "Vilhelmo la kaizaro renkontis Edwardon 'la reĝon.'" Mi nomus tiujn, "difinajn" nomilojn, anstataŭ ol uzi la ordinaran gramatikan esprimon, "en apozicio."
Aperas ankaŭ ofte nomilo, kiu diras ion pri alia nomilo aŭ pronomo, ekzemple, "Li estas Franco." Oni ordinare nomis ĝin "predikateca substantivo," sed kial ne "pridira nomilo?"
Estas ofte konvene paroli pri la kontrolo, kiun la formoj de la nomilo ekzercas sur la formoj de la apartenanta ecilo. La nomilaj finoj "-n, -j, -jn" postulas ordinare la samajn finojn en la ecilo. Estus plej simple nomi tiun ĉi rilaton "samfineco." La ecilo estas "samfina" kun sia nomilo: kaj la rilato estas multe pli "kontrolo" ol "konkordo" aŭ "konsento."
3. _Ecilo_ estas la sola speco de Esperanta vorto, kies formo pendas de iu alia vorto en la frazo: Ĉar participo estas ĉiam ankaŭ ecilo, kvankam ecilo ne estas ĉiam participo. Ĝi havas du ĉefajn uzadojn, la du samajn uzadojn, kiujn ni nomis, parolante pri la nomilo, (1) la "difina," kaj (2) la "pridira" uzado, ekzemple, "Reĝa Edwardo," = difina, kaj "Li estas Franca," = pridira. La pridira ecilo havas ĉiam sennoan kazon, kaj tio estas la sola kaŭzo de la malofta "malsamfineco" inter nomilo kaj ecilo en Esperanto.
Ni parolas ordinare en Esperanto pri "komparativaj adjektivoj" kaj "superlativaj adjektivoj." Ĉu ne estus multe pli simple kaj pli instruante, nomi ilin "pli-eciloj" kaj "plej-eciloj?" La nombraj eciloj formas apartan klason. La simpla nombro ne havas ecilan finon: ĝi ne estas ĉiam ecilo. Oni povas doni al li la nomon de "simpla," kiam estas necese distingi ĝin de la "orda," la "ona," la "obla" kaj la "opa" nombro. Estus perdo de tempo doni al tiuj ĉi nombraj vortoj la longajn teknikajn nomojn de la ordinaraj gramatikoj. Estas ankaŭ klaso de "kiomaj" eciloj, kaj nomiloj, kaj tieliloj, kiuj bezonas apartan nomon, ĉar ili havas apartan gramatikan traktadon, per "da."
4. _Tielilo._--La Esperanta tielilo (instrumento de maniero) havas gravajn uzadojn, kiuj tute ne estas adverbaj. Tial estas pli bone havi alian nomon por ĝi. Mia lasta frazo montras tion klare. Esperante la vorto "bone" estas ofte nomita adverbo; sed ĝi ne estus en iu alia lingvo adverbo, en tiu ĉi frazo. Kaj la participaj adverboj ofte estas vere gerundioj. Tial estus plej bone havi alian nomon, ne nur por la tuta parolilo, sed por ĉiu el ĝiaj specoj. Ĝi havas tri specojn, (1) la "difina" tielilo, kiu difinas verbon, ecilon aŭ alian tielilo, guste tiel kiel la ordinara adverbo; (2), la "cirkonstanca" tielilo, kiu estas la participa-gerundio; kaj (3) la "pridira" tielilo, kiu "diras" ion "pri" fakto enhavita en najbara suba frazo, ekzemple, pri la fakto "havi alian nomon por ĝi" en la supera frazo. La lasta formo faras la tielilon de la Esperanta lingvo multe pli analogia al ĝia nomilo kaj ecilo ol la adverboj de iu alia lingvo. Oni vidos ankoraŭ tiun analogion en la proksima paragrafo, kie tielilo estas ne nur "difina" sed ankaŭ "pridira," tiel kiel eciloj kaj nomiloj.
5. _Proiloj._--La antikvaj gramatikistoj ne atentis multe la tri diversajn specojn de anstataŭantaj vortoj--vortoj kiuj anstataŭas (1) nomilon, (2) ecilon, (3) tielilon. Ili studis ĉefe la unuan, kaj nomis ĝin "pronomo": ili konfuzis multe la duan kun la unua: kaj diris preskaŭ nenion pri la tria. Esperanto bezonas pli logikan kaj sisteman nomaron. Akceptante "pronomo" kiel bona nomo por la unua klaso, oni devas fari paralelajn nomojn por la du aliaj. Mi proponas por la dua, "proecilo," kaj por la tria, "protielilo."
Tio estas tute logika, ĉar neniu el tiuj ĉi gravaj vortoj havas la plej malgrandan signifon per si. "Tio" signifas simple nenio, se oni ne diras aŭ montras samtempe kio estas "tio." Kaj la samo estas vera pri la proecilo "tia," aŭ "tiu," aŭ "ties," aŭ pri la protielilo "kial," aŭ "kiam," aŭ "kie," aŭ "kiel." Ili nur havas signifon pro, kaj per, kaj por, io alia, kaj neniun signifon pro, per aŭ por si mem.
Oni estas nun en la mezo de la tabelo de 45 proiloj, kiujn Doktoro Zamenhof tiel saĝe kaj lerte aranĝis; sed mi havas nur spacon por montri, tre mallonge, kiel mi nomus la 9 liniojn kaj 5 kolonojn de tiu fama tabelo. Mi donus al la linioj nomojn prenitajn aŭ faritajn el la naŭ vortoj de la demanda kolono: "kiaspeca, kiala, kiama, kiea, kiela, kiesa, kioesta, kioma, kiuesta." Kaj mi donus al la kolonaj la nomojn, "(1) nedifina, (2) universala kaj disdona, (3) rilata kaj demanda, (4) nea, (5) montra."
Personaj pronomoj, kun "oni," povas bone gardi sian nomon, kvankam "ĝi" estas malofte persono: "si" estas ankaŭ "refleksa," kaj "oni" estas "nedifina." La du serioj de posedaj vortoj ("mia, k.t.a."; kaj "ies, k.t.a.") ne estas rajte nomataj posedaj pronomoj, sed "posedaj proeciloj." Estas vere ke la lastaj estas ofte uzataj pronome, sed tio estas nur per komuna kapableco de eciloj.
6. _Dirilo._--Sen verbo oni ne povas diri ion, kio havas iun sencon. Mi nomas tial la verbon "dirilo." Ĝi havas du ĉefajn formojn, kiujn oni nomas "voĉoj." Sed tiu nomo ne estas logika. Estus pli bone nomi ilin la "aktiva formo" kaj la "pasiva formo" de la dirilo. La aktiva formo enhavas du specojn, kiujn oni nomas ordinare "transitiva" kaj "netransitiva." Tiuj ĉi du nomoj estus multe pli kompreneblaj en Esperanto, se oni farus ilin "transira" kaj "netransira."
La dirilo havas "modojn": kaj la vorto estas tute konvena. Sed la nomoj de ĉiu modo estas preskaŭ fremda al la Esperanto,--"indikativa, imperativa kaj subjunktiva, kondicionala, infinitiva." Estas nur du aŭ tri Esperantaj radikoj en la tuta afero. Estus multe pli simple kaj kompreneble al la sengramatika lernanto, nomi la indikativan la "fakta" modo, kaj la kondicionalan, la "supoza" modo. Dro. Zamenhof nomas la infinitivon, la "sendifina" modo. Li nomas ankaŭ la imperativan kaj subjunktivan modon, la "ordona" modo. Sed tiu ĉi nomo nomas nur la duonon de la modo; kiu ofte estas ĝuste tiel nedubeble subjunktiva, ol ĝi estas alifoje ordona. "Li deziras (petas, celas, timas) ke vi iru tien" finiĝas certege per subjunktiva frazo. Estas tamen malkonvene, havi du nomojn por unu modo: kaj la du duonoj de la modo ne estas tute diversaj. La latina kaj greka subjunktivoj estas ofte ĝentile ordonaj. La subjunktiva uzado de la Esperanta modo "atendas" ĉiam ion, kio povas, pli aŭ malpli certe, "okazi" post la ordono, deziro, peto, celado, timo, k.t.a., kiujn la antaŭa dirilo esprimas. La ordona uzado esprimas ĝuste la samon, ellasante nur "Mi ordonas ke----." Ĉar la vizaĝo kaj gestado de la ordonanto esprimas tion. Mi proponas "okazatenda modo."
Modoj havas tempojn, kaj D-ro Zamenhof donas al la tri ĉefaj tempoj aktivaj de la fakta modo, tri bonajn Esperantajn nomojn (1) "la estanta," (2) "la estinta," kaj (3) "la estonta," ekzemple (1) mi faras, (2) mi faris, (3) mi faros; sed ĉiu alia tempo aktiva, kaj ĉiu ebla tempo pasiva, estas kunmetita, kaj havas pli ekzaktan funkcion ol la 3 unuvortaj tempoj, ekzemple, (1) mi estas farata, (2) mi estis farata, (3) mi estos farata, estas la estanta, la estinta kaj la estonta tempoj de la pasiva fakta modo. Sed ili estas pli ol tiu. Faritaj per la estanta participo ili povas nur esprimi agadon, kiu ne estas finita, kaj daŭras. Por esti akurata, oni devas nomi tiujn ĉi tri tempojn pasivajn, la "daŭrestanta, daŭrestinta, kaj daŭrestonta." Kaj se oni anstataŭas la estantan participon "farata" per la estintan participon "farita," oni faras ankoraŭ tri bonajn Esperantajn tempojn, sed ankoraŭ ne simple la estanta, la estinta kaj la estonta; ĉar la agado estas neniam daŭra, sed finita, je la dirita tempo. Oni havas tial ne plu daŭrtempoj sed fintempoj, (1) "finestanta tempo" = "mi estas farita," (2) "finestinta" = "mi estis farita," (3) "finestonta" = "mi estos farita." La latina studento rekonos tuj ke tiuj estas ekzakte la perfekta, la pluperfekta kaj la futurperfekta pasivaj faktaj tempoj de la latina dirilo.
Restas ankoraŭ nur tri eblaj pasivaj tempoj, faritaj el la estonta participo pasiva, kaj la tri unuvortaj faktaj tempoj de "esti" = (1) mi estas farota, (2) mi estis farota, (3) mi estos farota. Sekvante la du aliajn triojn, oni nature nomus tiujn ĉi tri tempojn, la antaŭtempoj, (1) la "antaŭestanta," (2) la "antaŭestinta," kaj (3) la "antaŭestonta."
Mi traktas la pasivan sistemon de tempoj unue, ĉar ĝi estas pli simetria, kun sia 3 × 3 = 9 egalinterspacaj tempoj, ol la aktiva, kun siaj tri aldonitaj unuvortaj tempoj. Sed estas nur por tiuj ĉi tri tempoj, ke oni bezonas iun terminon plu. Ĉar oni faras la aktivajn kunmetitajn tempojn, kaj nomus ilin, ĝuste same ol la pasivaj, nur uzante la aktivajn participojn anstataŭ la pasivajn. Estus sufiĉe, ordinare, lasi tiujn ĉi tri unuvortajn tempojn havi nur iliajn unuvortajn nomojn, aldonante nur, kiam necerteco povus ekzisti, la radikon "simpl-" (= simplestanta, simplestinta, simplestonta).
Ne estas bezono de iuj aliaj dirilaj terminoj. Oni povus, nature, fari kunmetitajn tempojn en la "supoza," la "atendokaza" kaj eĉ la "sendifina" modo, sed ĉiu el ili havus ĉiam la saman nomon ol en la "fakta" modo.
La novaj Esperantistoj favoras multe pli la kunmetitajn tempojn ol la pli fruaj, kaj tio estas vera pligrandiĝo de la kapablecoj de la kara lingvo. Estas nur unu "helpa" (= aŭkziliaria) dirilo en Esperanto: tio estas "esti." Sed estas granda nombro da "modaj" diriloj, tiaj kiaj estas "povi, bezoni, devi, voli, deziri, ami, preferi, elekti, k.t.a," kaj oni rekonas ilin per la foresto de "por." Komparu "Mi elektas iri" kun "Mi batalas por iri"; aŭ "Mi timas iri" kun "Mi kuras por iri."
7. _Rilatilo._--La antikva nomo estas prepozicio, kaj ĝi signifas ion antaŭponitan. Sed la vorto ne montras tion en Esperanto, kaj tio ne estas ankaŭ la fakton, kiu meritas esti montrata per ĝia nomo. La prepozicio rilatas la nesubjektajn kaj neobjektajn nomilojn ĉiujn al la resto de la frazo. "Rilatilo" estus tial bona kaj informanta nomo por ĝi.
8. _Kunigilo._--La ordinara vorto "konjunkcio" estas tute komprenebla en Esperanto, sed "kunigilo" estas egale signifa, kaj harmoniiĝis multe pli bone kun la ceteraj tieaj proponaj.
9. _Kriilo._--Tiu ĉi estas multe pli logika nomo ol "interjekcio." Tio signifas, nature, ion interĵetitan. Sed en la natura kurado de interparolado, la interjekcio okazas multe pli malofte inter la vortoj ol antaŭ ĉiuj aliaj vortoj. Ĝi estus reale nomo pli konvena por parenteso. Mi proponas tial "kriilo."
Tiuj ĉi ideoj venis nur en mian kapon antaŭ du semajnoj, sed ili ŝajnis al mi tre utilaj kaj gravaj. Tiel mi rapidis por presigi ilin antaŭ la Kongreso.
KLOPODU.--HIMNO ESPERANTA.
Originale verkita de M. R. Keesing (Auckland, N.Z.).
Antaŭen! Antaŭen! Ne restu momenton! Etendu la povan, la magian senton. Flugigu standardon trans tuta la mondo, De ambaj polusoj ĝis ĉirkaŭ la rondo.
Popoloj, ho! aŭdu, jen estas stimulo Por plu altaj celoj, sen ia makulo; Antikva deziro atingas plenumon, Triumfe venkante disvastigas lumon.
(Ĥoraro).
Kuraĝu! Kuraĝu! Vi bravaj amikoj, Plilarĝigu ĉiam per daŭraj efikoj La bonan laboron, kun korega kanto. Ho! antaŭeniru por la Esperanto.
March forward! March forward! Delay not your striving, The moment of victory now is arriving. Fly boldly the standard through all the world's regions, All round the earth's compass assemble your legions.
O! peoples, attend, for we give you a treasure, Exalting your aims by a pure, spotless pleasure, Fulfilling the longing of great ancient sages, For light and advancement, creating new ages.
(Chorus).
Have courage! Have courage! Ye brave-hearted brothers, Extend the boon further to benefit others. Sing gladly in chorus a soul-stirring canto, To spread far the praises of sweet Esperanto.
Maurice R. Keesing, _Principal of The Cosmopolitan College, Auckland, N.Z._
LA LETERO AL LA BAPTO-PATRO.
El la Veillée, tradukita de Elise Bauer.
Personoj.--_Paŭlo_: dekjara. _Johanino_: okjara.
Ambaŭ sidas ĉe la tablo skribontaj. Paŭlo elstrekas kaj skrapetas. Johanino rigardas la plafonon. Ambaŭ sopiras.
_Johanino._ "Paŭlo!"
_Paŭlo._ "Kion?"
_Johanino._ "Ĉu ci jam skribis multon?"
_Paŭlo, montrante folion nigran je inkmakuloj kaj elstrekaĵoj:_ "Jen!"
_Johanino._ "Sed ĝi estas tute elstrekita!"
_Paŭlo._ "Nu, kaj ci?"
_Johanino, montrante blankan folion._ "Jen!"
_Paŭlo._ "Sed ĝi estas tute blanka!"
_Johanino._ "Kun cia nigra, kaj mia blanka folio, ni estas ĉe la sama punkto."
_Paŭlo._ "De tri kvaronoj da horo!"
_Johanino._ "La patrino diris al ni: 'Estos baldaŭ la nomofesto de cia bapto-patro. Skribu al li ambaŭ beletan letereton.' Kaj ni ambaŭ trovas nenion!"
_Paŭlo._ "Tio mirigas min, precipe de cia flanko."
_Johanino._ "Nu, kial?"
_Paŭlo._ "Li ne estas mia vera bapto-patro, sed cia."
_Johanino._ "Jen bona motivo! Li dorlotas cin tiel multe kiel min."
_Paŭlo._ "Tio ĉi estas vera. Ni multe amas lin. Se li estus tie ĉi, ni havus multegon por rakonti al li."
_Johanino._ "Kaj ni ne trovas ion por skribi!"
_Paŭlo._ "Fratineto! Mi havas ideon! Ni faru tiel kiel la Blindulo kaj la Lamulo!"
_Johanino._ "Kiel!"
_Paŭlo._ "Ni helpu unu la alian. Vi estas malpli granda ol mi--tio ĉi ne estas grava, oni ofte bezonas pli malgrandan ol si."
_Johanino._ "Ĉu tio ĉi troviĝas en la Blindulo kaj Lamulo?"
_Paŭlo._ "Tie, aŭ aliloke. Diru al mi ciajn ideojn. Mi diros al ci la miajn, kaj ni ambaŭ subskribos."
_Johanino._ "Jes, frateto mia, tio ĉi estas bonega. Komencu!"
_Paŭlo._ "Ne, ci komencu!" _Ili rigardas unu la alian nedecidite, tiam ekridas._ "Ni estu seriozaj!"
_Johanino, pripensante._ "Ni povas skribi: Kara Bapto-patro, ..."
_Paŭlo._ "Certe!" _Leviĝinte, kaj alproksimiĝinte Johaninon, li skribas sur la blankan folion_ "Kara Bapto-patro ..." "Vi vidas, la ideoj jam venas."
_Johanino, penante imagi ion._ "Kara Bapto-patro, Estos post morgaŭ via baptofesto."
_Paŭlo._ "Li devas scii tion."
_Johanino._ "Eble li estas forgesinta ĝin. Pensu, li estas nur fraŭlo. Li havas nek gefilojn nek genepojn."
_Paŭlo._ "Estas feliĉe ke li havas nin!"
_Johanino._ "Jes, por doni donacojn al iu."
_Paŭlo._ "Hm, mi havas ideon!"
_Johanino._ "Diru ĝin!"
_Paŭlo._ "Oni devus lerte ... mi fidas je ci...."
_Johanino._ "Flatulo!"
_Paŭlo._ "Sciigi al li, ke mi deziras poŝt-mark-albumon."
_Johanino._ "Kial?"
_Paŭlo._ "Por la okazo, ke li deziras donaci ion al ni por sia nomofesto."
_Johanino, prenante la plumon kaj skribante sur la saman folion._ "Atentu!"
_Paŭlo._ "Sed tre delikate. Ci komprenas!"
_Johanino._ "Ne malkvietiĝu! Mi skribos tute laŭte." _Ŝi skribas_: "Mia frato posedas belan kolektaĵon da poŝtmarkoj. Se li havus albumon ..."
_Paŭlo._ "Ruĝan! Albumon ruĝan!"
_Johanino, obeeme skribante._ "Albumon ruĝan li estus tre feliĉa. Sed li ne havas sufiĉe da mono por aĉeti unu."
_Paŭlo._ "Jen! Tiele ĝi estas tre delikate esprimita! Parolu nun iom pri lia sano."
_Johanino, skribante._ "Ni esperas, ke via sano estas ĉiam bona."
_Paŭlo._ "Ne, ci ja scias ke li plendas senĉese!"
_Johanino, skribante._ "... Ĉiam bona, tio estas ankaŭ malbona. Antaŭ kelkaj tagoj nia patro diris ke vi similas la fantazian malsanulon. Mi lin demandis kio tio ĉi estas, kaj li respondis, ke ĝi estas malsanulo por ridigi. Tio ĉi plezurigas nin por vi." _Interrompante sin._ "Nun ni devas paroli pri la vestaro!"
_Paŭlo._ "Pri kia vestaro?"
_Johanino._ "Pri tiu, kiun mi deziras por mia pupo."
_Paŭlo._ "Ha, jes! Donu!" _li prenas la plumon kaj aldonas al la letero_.... "Mia fratino deziras vestaron de pupo. La knabinoj, vi scias, ili revas nur pri pupoj?"
_Johanino._ "En vestkesto! Skribu."
_Paŭlo, skribante._ "Ili revas nur pri pupoj--en vestkesto la vestaro."
_Johanino, rigardante la paĝon._ "Tio ĉi formiĝas!"
_Paŭlo._ "Stilo de Sinjorino de Sevignée! Sed ŝi ne havis fraton kiu helpis ŝin! Nun ni devas diri, ke ni estas bonaj, kaj ke ni lernas diligente."
_Johanino._ "Tio ĉi ne estus modesta."
_Paŭlo._ "Ja jes, ci laŭdos min, kaj mi laŭdos cin!"
_Johanino._ "Bona ideo!" _skribante_, "Paŭlo estas tre diligenta. Li laboras bonege. Li estas tre ĝentila al mi." _Cia vico._
_Paŭlo, skribante siavice._ "Kaj mia fratino estas la plej bona el ĉiuj knabinetoj."
_Johanino, kisante lin._ "Kiel bone ci diris tion ĉi!"
_Paŭlo._ "Ĉar mi pensas tiel." _Kisante ŝin._
_Johanino._ "Nia letero estas longa. Rigardu!"
_Paŭlo._ "Jes, ni povos nun kisi...."
_Johanino._ "La leteron."
_Paŭlo._ "Ne, la bapto-patron."
_Johanino, rapidege skribante._ "Ni vin kisas kore, kara bapto-patro," _subskribante_ "Johanino Delormel."
_Paŭlo, subskribante siavice._ "Paŭlo Delormel."
_Kun sopiro de ĝojo, jen! ĝi estas finita!_
_Johanino._ "Ni devas nur relegi nian evangelion."
_Paŭlo, post minuto da pripenso._ "Ho, ci volas diri nian epistolon!"
_Johanino._ "Jes, nian epistolon. Ni relegu ĝin!" _Kaj ili relegis ĝin, ĝis la fino._
_Johanino._ "Sed, ni forgesis ion."
_Paŭlo._ "Kio estas?"
_Johanino._ "Prezenti niajn bondezirojn je lia nomfesto."
_Paŭlo._ "Tio ĉi estas facile reparebla."
_Prenante la plumon, li aldonis post la subskriboj_ "Johanino Delormel kaj Paŭlo Delormel kiuj deziras al vi bonan nomofeston."
MONATO POST MONATO.
Nur kelkaj tagoj post la ricevo de tiuj ĉi paĝoj, ni havos la plezuron renkonti unu la alian ĉe Boulogne sur Mer. Ni deziras sendi korajn bondezirojn, kaj esperojn, ke tiu ĉi _Unua Monda Kongreso Esperanta_ estos por ĉiuj partoprenantoj tute plezuriga kunveno; ankaŭ ke la rezultatoj tie efektivigotaj inspiros nekontraŭstareblan fervoron inter niaj multelandaj kunbatalantoj. Ŝajnas al ni ja dezirinda afero, ke la lingvaj demandoj estu sub la gvido de ia _Internacia Komitato_, kompreneble sub la prezido de Doktoro Zamenhof mem. Por trafi tiun celon diversaj projektoj jam aperis, kaj ni varme konsilas ĉiun kongresanon, ke li tralegu la tre utilan libreton: _Kongresaj Projektoj ricevitaj antaŭ 15 Junio_, 32 pp., eldonata de la Grupo de Boulogne sur Mer.
* * *
Niaj Francaj amikoj certe faradas ĉion eblan por sukcesigi la Kongreson, kaj, inter alioj, ni ricevis ekzempleron de la bonega _Kongresa Libro_, 163 pp., verkita de nia estimata kunverkanto S-ro Paul Boulet. La volumo enhavas priskribon de la urbo kaj ĉirkaŭaĵoj, frazlibreton Francan Esperantan, parkere lernotajn poemojn kiel _Espero_ kaj _La Vojo_, ilustraĵojn kaj--ni ĝojas vidi--tre gravan aron da komercaj anoncoj. Tiu ĉi libro, pli ol ia alia ĝis nun eldonita, pruvas ke la nuntempa komercisto fine vekiĝas je la graveco de Esperanto kiel komerca komprenilo. Ni esperas ke la antaŭemaj anoncintoj profitos pro ilia saĝeco.
* * *
Tiun ĉi monaton ni ricevis la longe promesitan _Majstro Jan Hus_, bele presita 40-paĝa verko priskribante la _Vivo, Agado, Kondamno kaj Morto de la Glorinda Martiro_, verkita de J. F. Khun, kun antaŭparolo de Profesoro Carlo Bourlet. Kosto, 90 centimoj, de la Presa Societo, 33 rue Lacépède, Paris.
La _Vocabulario Esperanto-Español_ alvenis antaŭ kelkaj tagoj, kaj estas la plej dika inter la ĝisnunaj vortaroj. Samforma kun la _Fundamenta Krestomatio_, ĝi enhavas 364 paĝojn, kaj la kosto (6 frankoj) certe ne estas tro granda.
_Esperanto_ estas la titolo de la nova semajna foliego eldonita de S-roj Berthelot & Lambert. Ĝi tute similas la ordinaran Francan ĉiu tag-ĵurnalon laŭ ĝia formo, kaj enhavas interesajn sciigojn pri la progreso de nia Afero. Oni anoncas ke ĝi vendiĝas ĉe ĉiuj stacidomaj gazetvendejoj en Francujo.
MONTH BY MONTH.
But a few days after the receipt of these pages, we shall have the pleasure of meeting in Boulogne. We desire to send hearty good wishes and the hope that this _First Esperantist World-Congress_ will be for all participants a most pleasant gathering; also that the results there to be arrived at will inspire irresistible enthusiasm among our comrades of many lands. It seems to us most desirable that linguistic questions should be under the guidance of some _International Committee_, of course presided over by Dr. Zamenhof himself. To attain this end divers proposals have already appeared, and we warmly advise all Congress-men to read the most useful booklet: _Congress Projects received previous to June 15th_, 32 pp., published by the Groupe Espérantiste de Boulogne.
* * *
Our French friends certainly intend to do all possible to promote the success of the Congress, and, among other things, we have received a copy of the excellent _Congress Book_, 163 pp., written by our esteemed collaborator, M. Paul Boulet. The volume contains a description of the town and surroundings, a French-Esperanto phrase-book, poems to be learned by rote, as _Espero_ and _La Vojo_, illustrations, and--we rejoice to note--a most impressive collection of commercial advertisements. This book, more than any hitherto published, proves that the commercial man of to-day is at last awakening to the importance of Esperanto as a commercial medium. We hope the go-ahead advertisers will profit by their wisdom.
* * *
We have this month received the long-promised _Master John Hus_, a finely printed 40-page work treating the _Life, Doings, Condemnation and Death of the Glorious Martyr_, written by J. F. Khun, with preface by Professor Carlo Bourlet. Cost, 10d., from the _Presa Societo, 33 rue Lacépède, Paris, V_.
The _Esperanto-Spanish Dictionary_ arrived a few days gone, and is the most bulky of our present vocabularies. Uniform with the _Fundamenta Krestomatio_, it contains 364 pages, and the price (5s.) is certainly not excessive.
_Esperanto_ is the title of the new weekly sheet issued by MM. Berthelot and Lambert. In form it resembles the ordinary French Daily, and contains interesting information of our progress. It is stated that the paper is sold at all station book-stalls in France.
PASKA LIBERTEMPO EN IRLANDO.
Originale verkita de F. A. Meigh.
La okazaĵoj de Paska libertempo kiun mi pasis kune kun amiko en Irlando dum la nuna jaro ofte estis tre ŝercadaj.
Oni estis tiel laŭdinta la belajn pejzaĝojn de Killarney ke ni decidis iri tien motorveturile de Dublin. La vetero estis belega, kvankam neĝis antaŭ kelkaj tagoj kaj eĉ tiam la suprojn de la montoj estis neĝ-kovritaj, ŝajniganta la kamparon tre pentrinda.
Vespere ni atingis Castle Dermot, kie estas granda ruiniĝinta abatejo kaj antikva Irlanda turo. Tiuj ĉi turoj estis konstruitaj ĉirkaŭ jaro 1013 kaj kvankam oni ne estas certa pri ilia originala uzado oni konjektas ke ili estis uzitaj kiel fortikaĵoj dum tumultoj, kaj ke ili ankaŭ enhavis la ĉefan sonorilegon de la monaĥejo. Sur la vojoj estis multaj belaj ruinaĵoj sed la plej interesaj kaj amuzigaj vidaĵoj estis la diversaj metodoj kiujn la vilaĝanoj uzas por preteririgi azenojn kaj mulojn preter la motorveturilo.
Kelkaj el la veturigistoj senvestigis sin de la vestoj kaj ĝin pendis sur la kapo de la besto kaj aliaj ĉirkaŭprenis la azenon ĉirkaŭ la vizaĵo por kaŝi la okulojn, sed ofte la viroj estas multe pli timaj ol la azenoj.
Unufoje kiam ni alproksimiĝis malgrandan ŝarĝoveturilon la veturigisto (junulo de deksep jaroj) rapide elseliĝis, suprenrampis la defluilabordon, sin kaŝis malantaŭ la plektobarilo kaj nin rigardetis tra malgranda truo. Alian okazon virino subite perdis la nervon, faligis la kondukilojn, kovris la okulojn per la manoj kaj ekkomencis laŭte preĝi; dume la azeno daŭris marŝi trankvile.
Antikvistoj sin interesas multe pri la aro da ruinaĵoj sur la "Ŝtonego de Cashel." Oni konjektas ke ili estis konstruitaj ĉirkaŭ jaro 1100 kaj multe el ili estas ornamigitaj de bela skulptaĵo.
Oni diras, ke antaŭ kelkaj jaroj partio da Amerikanoj tien vizitis kaj tiel ĉarmiĝis je la ruinaĵoj, ke ili deziris aĉeti kaj rekonstrui ilin ĉe granda Amerika ekspozicio. La Irlandanoj tamen rifuzis vendi, kaj la turistoj, farintaj multajn mezuraĵojn kaj fotografaĵojn, konstruis similajn ruinaĵojn (sed pli malgrandaj) en ilia lando.
La butikoj en tiuj ĉi malgrandaj urboj ne ofte havas logantan mienon. Ili enhavas preskaŭ ĉion--frukton, lardon, botojn, k.t.p., sed malfeliĉe pureco estas de dugrada graveco kaj la butikoj ŝajnas kvazaŭ la butikistoj havas grandan antipation kontraŭ sapo kaj akvo.
En tago mi demandis de Irlanda sinjoro "Kial kelkaj urbetoj ŝajnas tiel malpuraj?" Li rigardis min dum minuton kaj ridinde respondis "La Irlandanoj estas tre bonkoraj kaj se unu viro pentrus sian domon ĝi aperigus pli malpura la domon de sia najbaro, kaj por nevundi la sentojn de unu la alia, ili lasas aferojn por sin mem zorgi"; sed, li daŭrigis "La plej vera kaŭzo estas malfeliĉe ĉar ili ne amas laboron."
La du plej belaj ruinaĵoj sur la vojo estas la antikvaj abatejoj de "Kells" kaj "Holycross." Ili ambaŭ sidas sur riverbordo, kaj pro iliaj rebrilaĵoj en la akvo faras belegajn pentraĵojn. Holycross speciale posedas grandan fenestron bone konservitan. La priskribaĵoj kiujn oni legas pri Killarney estas neniel trograndigitaj; ĝi estas vere rava loko. Oni estas frapata de la luksa kreskado de la arboj kaj filikoj, eĉ la insuletoj en la lagoj estas kovritaj de kreskaĵo, kaj okaze oni ekvidas ardeon sin kaŝanta inter la kanoj. La kastelo de Ross kaj la abatejoj de Innisfallen kaj Muckross estas tute proksimaj.
Oni diras, ke preskaŭ ĉiam pluvas ĉe Killarney, kaj kiam mi demandis de boatisto "Ĉu ĝi estis prava?" Li respondis "Ho ne! certe ni havas kelkafoje tutan semajnon senpluva!!"
Tie la hoteloj estas tre puraj kaj komfortaj ĉar tiom da turistoj vizitas la kvartalon, sed ofte la hoteloj en la malgrandaj urboj kie turistoj malofte loĝas ne klopodas multe pri pureco. Kelkafoje mi estas dorminta (ne tre komforte) sur tri seĝoj, anstataŭ la lito, ĉar la drapoj kaj lankovriloj ne min allogis; _ili_ ankaŭ ŝajnis havi antipation kontraŭ la uzado de sapo kaj akvo!
Estas mirinde kiaj negravaj aferoj kolektigas amason da homoj. Ĉu oni demandas scii la ĝustan vojon, aŭ ĉu oni deziras fotografi ion, dum malpli ol du minutoj, homoj kaj geinfanoj aperas kvazaŭ ili vere ekfalis el la nuboj. Ofte mi estas kalkulinta dudek, kaj kvankam ili ĉiam estas tre respektaj ili ne movos por petoj; anstataŭe ili daŭrigas tie stari kun malfermaj buŝoj, ĝis oni preskaŭ konjektas ke ili vidas per la buŝo.
Tamen la plej ridinda parto de nia hejma vojaĝo estis venonta. Veturante tre malrapide pro la ŝlimaj vojoj ni alvenis ĉirkaŭ ses mejlojn ekster Dublin kiam nia veturilo subite haltis kaj tute rifuzis sin movi aŭ antaŭe aŭ malantaŭe. Ni laŭe deviĝis ĝin ŝovi al la plej proksima vilaĝo kie post multe da serĉado ni trovis viron kiu proponis ĝin tiri ĝis Dublin per sia ĉevalo. Sed Ho ve! la tielnomita ĉevalo ŝajnis kiel vivigata skeleto kaj la jungaĵo (farita de ŝnuregoj) ŝajnis kvazaŭ oni ilin estis uzinta por kunligi la ostojn. Tamen kiam ni estis pretaj foriri ĉiu vilaĝano amasis apude kaj multe amuziĝis je la vido.
Je la unua tiro la veturilo sin puŝis sur la postaj kruroj de la besto, sidigante lin preskaŭ sur genuojn de la maljuna viro, kiu veturigis. Sed baldaŭ ni ekiris, kaj la homoj sekvis ridegante kaj ŝercante.
Nia veturigisto rekonis multajn amikojn al kiuj li kisis la manon dirante ke "ili nun enviis lin ĉar li rajdis en veturilo kun kaŭĉukaj radoj." Sed kiam iu el la amaso diris ion, kio ne plaĉis al li, li metis la fingregon al la nazo kaj etendis la fingrojn; samtempe konvene respondanta per la lingvo Irlanda.
Estis vere ridinda vidaĵo kaj estis nur kiam tiu ĉi stranĝa procesio atingis malgrandan interspacon ekster la vilaĝo ke la admiranta amaso disiĝis.
Bonŝance noktiĝis kiam ni atingis la finon de la vojaĝo alie nia ricevo eble estus estinta pli entuziasma ol plaĉa. Sed kvankam oni ofte ĉagreniĝas pro tiuj ĉi aferoj je la tempo mem ili pli amuziĝas kiam oni ilin pripensas poste.
NOVA LIBRO PRI LA FRANCANOJ.
La celo de Esperanto--kia ĝi estas? Ĉu ĝi ne estas antaŭenigi inter popoloj pacon harmonian? Laŭ la poezio de nia althonorinda kaj aminda Majstro--
Ne al glavo sangon soifanta Ĝi la homan tiras familion: Al la mond' eterne militanta Ĝi promesas sanktan harmonion!
Tial, ĉiu libro, kiu diras al ni pri la kutimoj kaj la karakterizaĵoj de la anoj de fremdaj landoj, estas ja leginda, speciale kiam ĝi estas ankaŭ simpatie verkita. Nu, la libron de Fraŭlino Betham-Edwards, titolitan _Home Life in France_, mi kore al vi rekomendas. Ne estas eble kaŝi la fakton ke, en la plimulto da Francaj romanoj aŭ noveloj, estas _io_, kiu estas certe iom malbongusta (laŭ niaj ideoj):--ofte tiu _io_ estas kaŝita, kaj kredeble artiste-kaŝita--sed ĝi estas _tie_! Estas tre malfacile trovi novelon Francan kiu tute ne enhavas ion malĝentilan rilate al la seks-amo. Sed Fraŭlino Betham-Edwards al ni diras ke ni ne devas taksi la veran "Jacques Bonhomme" (Ĵaks Bon'om) por la kuranta literaturaĵaro de Francujo. Ni Anglanoj estas eble tro pretaj kondamni, kie ni ne tute komprenas. Ni ofte devas konfesi ke ni estas antaŭjuĝemaj....
Jacques Bonhomme (laŭ ĉi-tiu aŭtorino) ne estas Parizano nek eĉ Franca "John Hodge."[119] Li estas indecoplena antaŭ ĉio ajn; li ankaŭ estas lerta kaj antaŭvidema. Kulpojn li certe posedas, sed aliflanke li havas multajn ecojn, kiuj multe valoras en la hejmo kaj en la ŝtato.
Ni kelkfoje kredas ke neniu povas superi la Skotland-anon pri ŝpareco; sed efektive estas la Francanino pli ŝparema. La aŭtorino donas kelkajn anekdotojn amuzigajn pri tio.
Ofte en Angla societo ni aŭdas la opinion ke la ĝentileco de la Francanoj nur estas supraĵa, kaj ke sub tiu ĝentileco ili ofte estas maldelikataj kaj vulgaraj. Tiaj ideoj nur el-montras realan nescion pri niaj bonegaj najbaroj, kaj ni certiĝas ke tiuj, kiuj ĉeestos en la venonta Kongreso facile kaj volonte konfesos la eraron. "Estas en Francujo, kompreneble," skribas Fraŭlino Betham-Edwards, "animoj pli delikataj kaj pli _mal_delikataj, kiel alie; sed noto reganta[120] de la nacia karaktero estas ja ĉi-tiu delikateco. Multe da formoj en parolado kuranta, elmontras tion. Oni evitas malĝentilajn frazetojn, kaj oni moligas malagrablajn esprim-manierojn." Du galicismojn la aŭtorino lerte citas--unue, "une jolie laide" (beleta malbelulino) por kiu ni Angle ne posedas sufiĉan tradukon, sed kiu signifas proksime "_a plain beauty_," kaj due, "il laisse à désirer" kiu Angle ni tre bone tradukas jene--"_it leaves something to be desired_" (io dezirinda mankas). "Ĉiu Francano havas iom da Rabelais, da Voltaire en sia karaktero," diris Fraŭlino Betham-Edwards, kiu citas tuj la historiojn pri la turmentegado de la Markizino de _Brinvilliers_, la mortigo de la juna _De la Barre_, kaj la ekzekuto de la malbonega _Danton_. Eĉ la martiroj religiaj ŝercis en tiaj teruraj momentoj....
Kompreneble la Francanoj malkomprenis nin ĝuste kiel ni ilin malkomprenis: la cerboj kaj la animoj de la du nacioj estas ja tiel malsimilaj. Sed tamen ili nin kopiadis ĝuste kiel ni pri aliaj aferoj ilin imitadis. La Akademio Franca definitive permesis tiajn vortojn kiaj _bifteck_ (bifsteko), _rosbif_ (bovaĵo rostita), _turf_ (torfo), _jockey_ (rajdisto), _macadam_ (makadamo), _cottage_ (dometo), kaj _square_ (placo aŭ kvadrato). Kaj tuj kiam la Anglaj Kongresanoj alvenos en la Kongresejo, ili certe aŭdos "five-o'clock" (teo je la kvina) kaj "lunch" (tagmezomanĝo), kvazaŭ tiuj estu vortoj Francaj!
La libro finiĝas per ĉapitro agrabla pri la "Entente Cordiale." Trae, la aŭtorino skribas tre simpatie kaj ĝentile kaj ni bonvolas libron kiu tiom helpos antaŭen plibonan sciecon pri niaj varmkoraj najbaroj.
Martyn Westcott.
PIEDNOTOJ:
[119] La tipo de Angla kamparano.
[120] _i.e._, "a dominant note." The expression is used in Harmony.
PRI LA MALSATO.
Originale verkita de E.W.
Mi estis dekunujara knabino, kiam Cindran Merkredon onklino mia kun ŝia edzo, pastro, tagmanĝis ĉe mia patrino. Kompreneble la sola nutraĵo estis salfiŝo, ovsaŭco kaj terpomoj. Ili multe parolis pri la devo de la fasto, kaj pri la kuraĝo de kelkaj infanoj Turkaj kiuj dum varmega fasta tago sin detenis eĉ akvon trinki, kvankam ili tiel suferis ke pli ol unu el ili mortis pro soifo. Mi hontis ke mi, kristanino, superiĝus de nekredantidoj. Mi silente promesis ke dum la 40 tagoj de la granda fasto mi ne manĝos viandon. Laŭe, Jaŭdon mi refuzis la viandon; tio plaĉis al mi ĉar mi ĉiam ĝin kontraŭvole manĝis, sed tio multe ĉagrenis mian flegistinon kiu estanta alireligiulino malamegis ĉiun kutimon Katolikan. Ŝi memorigis al mi antikvan ordonon kiun mi tute forgesis, nome ke ne manĝinte porcion fiksan de birdo aŭ de besto mi ne havos torton, pudingon nek mem panon. Tial mi vere fastis. Vespere mi tre malsatis kaj volis multon manĝi, sed ŝi diris ke mi havos nur tiom kiom mi ordinare deziris. Simila estis la morgaŭa matenmanĝo kaj la sekvantaj tagoj. Ĝis la kvara tago mi ne suferis, mi estis lerta, feliĉa kaj fiera pri mia obstineco; ankaŭ mi kredis ke mia patro estos fiera pri mia elteno, kiam en la granda Juĝatago li ĉion scios. Poste mi grade perdis apetiton kaj mi ofte ne manĝis eĉ la malgrandan pecon da pano kun sukeraĵo al mi donitan por vespermanĝo. Mi devas konfesi ke pli ol ian frandaĵon mi ŝatis la vidon de la ĉagreno de mia flegistino kiun mi tute neametis, ŝi estis la unua Anglino kiun mi konis, kaj nur post jaroj mi lernis estimi aŭ ami la geanglojn. Mia unua sufero estas ke mi preskaŭ perdis la memoron; la ok aŭ dek lecionojn kiujn mi vespere per granda peno lernis parkere mi nokte forgesis, kaj morgaŭe, tempo al mi mankis ilin relerni, tial ke miaj bonaj instruistinoj koleriĝis kontraŭ mi kaj min devigis plie lerni multe da paĝoj kaj elskribi predikon. Mia dua sufero estas en la okuloj, tage mi malbone vidis kaj nokte mi ofte vekiĝis per subitaj akraj doloroj, la palpebroj tiel rigidiĝis ke iafoje al mi estas necese uzi fingron por ilia fermo aŭ malfermo. Al neniu mi plendis ĉar mia avo estis terure malsana, la kuracistoj ne havis esperon je lia vivo: mia patrino estas ĉe li de frumateno ĝis vespero, mia onklino de vespero ĝis mateno, kaj reveninte en iliajn domojn ili estas tiel lacaj kaj malĝojaj ke estus kruele aŭ la unu aŭ alian maltrankviligi. "_Nia Fraŭlino_" min antaŭe instruis ke estas malnoble iun dolorigi, mem fremdulon, ke estas eĉ pli malnoble ne povi silente suferi. Poste mia avo formoviĝis al ĉefurbo kaj mia patrino lin akompanis--nune mi ne havis parkerajn lecionojn, mia instruistino pensis ke mia cerbo tro estis klopodinta kaj ke mi iĝas idiota. Mi iris en la lernejo sed mi nur aŭskultis; pli ofte mi kusiĝis sur la tero. Enfine mi komencis senti severajn dolorojn internajn kaj tiam unue min frapis la ideo ke mia malsaneco devenis el malnutro. Mi kredis min mortontan kaj mi pensis kiel feliĉa kaj fiera estos mia Patro kiam Li min vidos forlasi la gloran benitan suferantaron pro Lia amo, por stari eterne apud Li en loko malpli honorinda. Foje mi pensis ke eble Li ja mortis pro Lia religio kaj ke Dio min faris fasti por ke mi apud mia Patro en ĉielo vivu. Baldaŭ mi memoris ke mi fastis ne por plaĉi al Dio sed por superi infanojn Turkajn, kaj ankaŭ ke la superemo estas peko. Turmentata de tiuj ĉi pensoj kontraŭaj mi ne povis preskaŭ pli dormi.
Malfrue unu vesperon mia patrino hejmen ne venis, morgaŭe min vidante ŝi ektremis kaj tuj sendis inviti nian kuraciston nin viziti, sed antaŭ lia alveno mi dufoje svenis. Mi ne memoris kiom da tagoj daŭris mia memvola fasto sed bone mi memoras ke la Paska festo finiĝis kaj mi ne ankoraŭ povis kuri, ludi aŭ engluti nutraĵon malfluidan.
Neniam mi bedaŭris tiun ĉi mian sperton ĉar pli malfrue ĝi profitis al mi kaj al aliaj. Mi estis lerninta vidi la malsaton kaj kompreni ĝiajn efikojn.
Unu Dimanĉon en la lernejo mi ekvidis blondan okjaran knabinon kiu dormis: la kapo kusiĝis sur benko, sed la palpebroj nur duone fermiĝis, kiam oni ŝin vekis mi vidis ke ŝi uzis fingrojn por ilin levi kaj mi certiĝis ke ŝi ne havas sufiĉan nutraĵon. Post du tajoj en komitata kunveno mi parolis pri la knabineto; la anoj min mokis dirante ke ŝia patrino estas tute ne malriĉa kaj loĝas en dometo beleta. Mi persistis kaj enfine bonkora magistrato je mi kredis. Li ĝentile sin sciigis pri la aferoj de la vidvino kaj eltrovis ke, perdinta preskaŭ tutan ŝian riĉecon kaj vendinta arĝentaĵojn kaj juvelojn ŝi nune limigas al ŝi kaj al sia filino por povi gardi ilian dometon; per lia influo la vidvino ricevis pension kiu ŝin ebligis komforte vivadi.
Instruante muzikon al juna kamplaboristo kiu volis helpi al lia fratino (la organistino de vilaĝa preĝejo); mi vidis motojn spasmajn de la manoj. Mi do zorge rigardis lian vizaĝon kaj vidis la duonfermitajn okulojn. Tiame mi estis juna kaj tre vivega, mi ekkriis "Kiamaniere vi forĵetis vian monon por ke vi ne havas sufiĉajn manĝaĵojn?"
Li ruĝiĝis, paliĝis kaj ekploregis. Kun iom da moko li konfesis ke li penadas ŝpari antaŭ la fino de jaro sufiĉon da mono por fari metilernanton lian frateton kiu ne havas la sanecon necesan por terlaboro. Sekve amikino mia pruntis la monon kiu en du jaroj dankeme repagiĝis.
Mi esperas ke, legante mian tute ne tro-grandigitan rakonton, iuj, kiuj malsaton neniam suferis, lernos kompati la malsatulojn kaj precipe la milojn da senhelpaj infanoj, mem da infanetoj kiuj tagon post tago devas iri, malvarmaj malsataj, nevestitaj en lernejojn kie ili pro lacecon, dormemon kaj doloron tute ne povas ion lerni.
Ĉu ne estas terure, ke en lando riĉa kaj civilizita tia turmento vizitas la plej senkulpajn, la plej senhelpajn de la loĝantoj? Ĉu ne estas terurige ke en lando kristana infanoj kruele malsatas kaj subpremiĝas? Ĉu Kristo ne benis per beno speciala tiujn ĉi liajn estaĵetojn?
Antaŭ tri jaroj la Londona Vegetara Societo komencis donaci al kelkaj el la plej malriĉaj gelernejanoj sufiĉan kaj nutran manĝon kies kosto estis nur unu penco. Dum la tri vintroj 400,000 de tiaj manĝoj donaciĝis en Londono.
Miss F. I. Nicholson ĝoje respondos al demandoj adresitaj al "Secretary of Children's Dinner Fund," Memorial Hall, Farringdon Street, E.C.
LA GRIZA ĈEVALO.
Tradukita de F. E. Bearne.
Viro, kiu konis la mondon, unu tagon donis al sia filo du ĉevalojn, veturilon, kaj korbon da ovoj.
"Iru," li diris al la knabo, "vojaĝu sur la ĉefvojo ĝis kiam vi venos al la unua domo kie loĝas geedzoj. Se vi trovos, ke la edzo estas la majstro tie, donu al li unu el la ĉevaloj. Sed, kontraŭe, se la edzino regas, donu al ŝi ovon. Revenu tuj, se vi fordonis ĉevalon sed ne revenu se vi retenis la ĉevalojn kaj unu ovo restas."
La knabo forveturis kaj baldaŭ alvenis dometon, eliris el la veturilo kaj frapis la pordon. La edzino malfermis ĝin, kaj lin salutis.
"Ĉu via edzo estas ĉe si?" li demandis.
"Ne, li laboras kampe," ŝi respondis; "sed mi alvokos lin."
Li alvenis, viŝante la frunton.
La juna viro diris al ili la aferon.
"Nu," diris la edzino, "mi ĉiam faras tion kion volas mia edzo. Vi estas mia majstro, ne vere, Joĉjo?"
"Jes, nature!" li respondis.
"Bone," diris la knabo, "mi do devas doni al vi ĉevalon. Kiun vi elektos?"
"Mi pensas," diris Johano, "ke ni prenos la ĉevalon blankan, se ni havas la elekton."
"Mi pensas, ke ni prenos la grizan, ĝi estas la pli bona," diris la edzino.
"Ne," diris Johano, "la blanka por mi, li kuras bone."
"Ne!" diris la edzino, "mi ne tiel pensas la griza estas pli bona. Mi ne estos kontenta ĝis kiam mi havos tiun ĉi."
"Nu, se via volo estas tiel, mi ne plu kontraŭbatalos ĝin. Ni prenu la grizan ĉevalon!"
"Mi dankas vin," respondis la knabo. "Permesu ke mi donu al vi ovon anstataŭe, el tiu ĉi korbo!"
JUNA FINANCISTO.
Du knaboj, dezirante pasigi gajan libertempon, trovis ke ilia tuta riĉeco estas 2 pencoj. Tiu ĉi sumo, ili pensis, ne estos sufiĉa. Ili kuniris hejmen kie unu el la junuletoj demetis sian pantalonon. Lia kamarado portis ĝin al prunt-oficejo kaj ricevis 2 ŝilingojn. Poste li iris al meblarejo kaj dungis horloĝon po 2 ŝilingoj monate, paganta la unuan partpagon. Tiam li marŝis al alia prunt-oficejo, lasis la horloĝon tie, kaj ricevis 25 ŝilingojn. Rapide li kuris al la unua prunt-oficejo, repagis la monon prunte donitan kaj ree ricevis la pantalonon, kiun li realportis al sia kunulo.
Kune elirantaj el la domo, policano arestis la spekulaciisteton kaj alkondukis lin al malliberejo. La postan matenon li aperis antaŭ magistrato, kulpigita vendinte artikolon dungitan. Sed leĝisto opiniis ke la knabo ne estas kulpa, ĉar li ne vendis la horloĝon sed nur pruntis ĝin. Senkulpigo sekvis.
Tiam la ruzplena knabo faris proceson kontraŭ la meblisto pro maljusta malliberigo, kaj gajnis rekompencon po 50 livroj.
Geo. C. Law.
SAVITA DE MORTO.
Originale verkita de Generalo George Cox.
ĈAPITRO III.
"Ĉu vi iam verkis romanon?" diris la maljuna sinjoro, vekiĝante subite el sia dormetado. Mi nomas lin "maljuna sinjoro," pro tio, ke li ne diris al ni sian nomon dum nia vespermanĝa interparolado.
"Ne, mi neniam revis pri tia afero," mi respondis, ridetante, sed tamen iomete surprizita je lia subita demando. "Ĉu vi estas verkinta unu?"
"Mi verkis du aŭ tri librojn pri miaj vojaĝoj," li respondis; "sed mia ambicio estas produkti plenekscitegan romanon kun mirindega fundamento, sed jen mia malfacilaĵo; mi ne povas elpensi tian fundamenton!"
"Kiam mi rememoras la fabelojn kiujn vi rakontis al ni dum la vespermanĝo mi estus pensinta, ke tio estos facila afero."
"Ha! eble vi tiel pensas," diras la maljunulo, "sed neniom da miaj aventuroj, strangaj kiel estas kelkaj el ili, povis fondi efektivan bonan fundamenton, pri rabado, falsaĵo, memmortigo, mortigo, k.t.p. Sed, parolante pri mortigoj, ĉu mi ne aŭdis vin diri al via frato iom pri revolvero kiun vi aĉetis?"
"Tre eble vi aŭdis," mi respondis. "Mi aĉetis unu hodiaŭ matene, kaj ĝin havas kun mi en la vagono. Ĉu vi estas juĝanto pri tiaj armiletoj?"
"Nu, mi ne povas nun diri ke jes; ĉar mi ne vidis iajn da la plej novaj elpensaĵoj, sed mi estas manpreninta sufiĉe multajn dum miaj plijunaj tagoj, kaj ilin trovinta tre utilaj kunuloj en kelkaj lokoj. Mi estis pensanta aĉeti unu por Vilĉjo. Ĉu ĝenus vin montri al mi la vian?"
"Tute ne," mi respondas, deprenante de la breto pistolujon, kaj malligante la ŝnureton de la paketo. "Nu! kien do mi metis la ŝlosilon? Ho! mi memoras, neligate en unu el miaj poŝoj," mi daŭrigis. Kaj elprenante nombron da aĵetoj el mia poŝo kaj metante ilin sur la kontraŭan sidejon apud la maljuna sinjoro, mi fine trovas la ŝlosilon kaj malŝlosas la skatolon.
"Mi devas surmeti la okulvitrojn," diras la maljunulo, "ĉar la lumo de tiu ĉi lampo ne estas kiel eble plej bona"; kaj, konvenante la agon kun la parolo, li enmetis la manon en la flankpoŝon de sia vesto, sed eltirante ĝin, lia monujo falis sur la plankon de la vagono. "Per Ĵovo! mi devas zorgi pri tiu!" li diras ridante, samtempe malleviĝante kaj ekkaptante la monujon, kiun li metis sur la sidejon apud li. Tiam, almetante la okulvitrojn, li prenis la pistolujon el miaj manoj, kaj komencis ekzameni ĝian enhavon. "Tre utila, beleta kaj tuta," li daŭrigis, elprenante la pistolon, "la skatolo ŝajnas enhavi ĉiun necesaĵon, kaj ankaŭ duojn da ĉiuj partoj kiuj povas eble malordiĝi. Kiel vi ĝin ŝargas?"
"Ho! tute facile!" mi respondis. "Premu la risorton ĉe la flanko, kaj la ŝargujo elfalos; tiam oni povas momente enmeti la kartoĉojn; repuŝu la ŝargujon en ĝian lokon kaj ĝi alligiĝas per si mem. La pistolo ankaŭ havas riglilon, kiu ŝlosas la tirilon, por ke ĝi estu sendanĝere portata en la poŝo. Ĝi ŝajnas al mi esti lerta elpensaĵo. Kion vi pensas pri ĝi?"
"Ĝi estas multe pli oportuna ol tiuj farataj kiam mi estis junulo," li diris, enmetante du aŭ tri kartoĉojn en la kartoĉingojn, kaj remetante ĝin.
Rigardinte la turn-pafileton kelke da momentoj, la maljunulo subite faligis la manojn sur siajn genuojn, kaj ŝajnis esti perdata en pensado.
"Hura! brave!" li ekkriis post paŭzo, "la ĝustaĵo! Kia belega fundamento! Atendu momenton ĝis mi ĝin elverkos."
Efektive mi ekpensis, ke mia kunulo estas freneza, ĉar tie li sidis, rigardegante rekte antaŭen, kaj tute senmova.
Post intertempo da kelkaj minutoj, li ekparoladis al si mem--"Jes, tio estas ... ne, tio ne bona, li povis eltiriĝi el ĝi, kaj pruvi ... ne, li ne povis, ĉar kiel li povis montri ... jes, li povis, ĉar sia frato eble ... ne, ĉar la hotelportisto ... jes, estas tute prave kaj fareble."
"Atentu! aŭskultu!" subite li diris, rigardante min, sia vizaĝo radianta pro ekscitego. "Ĉu tiu ĉi ne estas efektive belega kaj tremiga fundamento por romano? Aŭskultu dum mi rapide skizas la ĉefokazaĵojn--Mi renkontas vin kaj vian fraton en hotelo--ni estas nekonataj--mi, en la apudesto de la hotelportisto, sciigas vin, ke mi havas en mia monujo tricent livran bankbileton--Ni, vi kaj mi, forveturas sole en la sama vagono al Brighton--Vi kunhavas turn-pafileton, kaj vi ĝin montras al mi--Nu, kiel do vi povis iel pruvi, ke vi ne estis mortiginta min, supozinte, ke mi" ... (tie ĉi la maljuna sinjoro komencas ĉirkaŭsvingi la pistolon, kaj tiom ekscitiĝi, ke mi ekkriis:--
"Por amo de Dio, memoru ke la pistolo estas ŝargita!"
"Ne timu," daŭrigis li, ridante, "supoze, ke mi ĝin ŝargu, kaj okaze mortigu min." ...
Krakego! ... Kriego! ... Kaj la vagono pleniĝas de fumo! Mi falas sur la sidejon, defrapata de teruro, kaj tute nekapabla doni al la malfeliĉulo la plej malgrandan helpon, ĝis kiam mi estas vekata de lia voĉo:--
"Rapide! ... paperon kaj krajonon!" "_Ĉu vi ne vidas ke vi estas mortonto, se mi ne skribe atestos ke mi pafis min mem hazarde?_"
Meĥanike mi elŝiras folion el mia poŝlibro kaj ĝin donas al li kune kun krajono. La fumo grade malaperas, la vagono pliheliĝas, kaj mi vidas la malfeliĉulon sidantan sur la kontraŭa sidejo, kun lia kapo apogata sur lia maldekstra mano tra kies fingroj malrapide tragutetadas la sango.
"Subtenaĵon por la papero!" li spiregas.
Mi metas la skatolon de la fatala revolvero sur liajn genuojn, kaj tenas la paperon dum li skribas per mano tremanta: "_Sciante ke mi havas nur malmultajn minutojn por vivi, mi solene konstatas, ke mi okaze pafmortigis min dum mi ekzamenadis turn-pafileton apartenantan al Sinjoro_ ..."
"Kio estas via nomo?" li preskaŭ neaŭdeble demandas.
Antaŭ ol mi povas respondi, la krajono ekfaletas el lia mano, kaj lia kapo falas antaŭen super la paperon.
Mi suprenlevas lin, sed terura tremetado ekkaptas lian korpon, kaj mi ekvidas ke liaj lastaj momentaj estas alvenontaj. Li penas paroli sed la vortoj mortas sur la lipoj. Li almontras al la papero, kiu kuŝadas sur la planko; lia kapo falas malantaŭen; unu lasta elspiraĵo, kaj li trapasas la limon!
(_Daŭrigota_).
PRI BRAILLE VORTARO.
Stockholm.
Estimata Sinjoro,
Sendube vi aŭdis per "_Lingvo Internacia_" pri la ĝenerala situacio de Esperanto ĉe la blindularo. Vi aŭdis pri la sindona, senlaca laboro de Sinjoro Th. Cart; pri lia kreado unue de gramatiketo kaj ekzercaro Esperantaj en _Braille_ kaj due de revueto al ni legebla, kiu jam estas amata; vi aŭdis pri la loterio de Fraŭlino Zabilon d'Her--la malegoista, kuraĝa virino--kiu celas progresigi Esperanton ĉe la blindularo; kaj vi aŭdis, kiel unu post alia el niaj samsortanoj aliĝas al nia deo.
Mi tial volas tie ĉi nur iom rakonti pri Esperanto ĉe la Angla blindularo. Ĉar dank' al la gramatiketo de Prof. Cart, tradukita bonege de S-ro Joseph Rhodes, Esperanto estas ankaŭ lernebla al blindaj Angloj, se ili havas bonan scion de la gramatiko de sia patrinlingvo. Ne malmulte estas jam farite por Anglaj blindaj Esperantistoj: La _Braille'a_ gazeto "_Progress_" ofte enhavas artikolojn kaj sciigojn pri Esperantaj aferoj, el kiuj multajn skribis nia amiko Sinjoro W. Percy Merrick. Tamen Esperanto ne havas grandan nombron da amikoj ĉe Anglaj blinduloj. Tio ĉi dependas eble je pli ol unu cirkonstanco sed ĉefe je la fakto, ke ekzistas neniaj Esperantaj vortaroj en punktskribo. Mi aŭdis tion ĉi el diversaj flankoj, kaj en la Aprila numero de "_Progress_" tio sama estis denove elmontrata. Kelkaj Svedaj amikoj tiam decidis fari ĉion en siaj fortoj por helpi al siaj Anglaj kungefratoj. Kvardek Kronoj estis tuj donataj. Tio ĉi estas malgranda sumo, sed ĝi estas komenco de fariĝonta fondo por Esperant-Angla vortaro _Braille'a_. Kaj nenia fino sen komenco.
Nia plano estas kolekti sufiĉan sumon por ebligi la presadon de la libro nomita. Unu aŭ du Angloj jam promesis sian helpon. Dume ni priesploradas, kie la vortaro devas esti presata por fariĝi sufiĉe malmulte-kosta.
Mi skribis al vi tiun ĉi leteron, parte ĉar mi scias, ke ni havas vian afablan intereson, parte ĉar mi pensis, ke eble iuj el viaj Legantoj volus helpi al ni iamaniere. Mi estus tial al vi tre danka, se vi volus fari resumeton de mia letero kaj presigi ĝin en via estimata gazeto.
Kun granda respekto, Mi estas, kara sinjoro, Via fidele, H. J. E. Thilander.
POPOLA VERSAĴO.
Tradukita de A. Simon (Frankfurt a/Main).
Pro manko de najlo, la ŝuo perdiĝis. Pro manko de ŝuo, ĉevalo perdiĝis. Pro manko de ĉevalo, rajdisto perdiĝis. Pro manko de rajdisto, batalo perdiĝis. Pro manko de batalo, reĝlando perdiĝis. Kaj ĉio pro manko de ĉevalo-ŝu-najlo.`
AVENTURO TERURA.
Originale verkita de William Officer (Peterhead).
Estis mia libertempo. Severa laborado dum tuta jaro estis min malfortiginta. Mi konkludis ke resaniga maraero estus la plej bona kuracilo. Sekve mi min trovis loĝanta ĉe vilaĝo apud la Skota marbordo.
Ĉiutage mi promenadis sur la bordsablaroj, trae ĝuadante la freŝan aeron kaj sunbrilon.
Unu matenon mi rimarkis ŝtonegaron, foretendantan en la maron. Mi ankaŭ rimarkis ke la ŝtonegoj plialtiĝis kiel ili malproksimiĝis de la tero. Ĉe ambaŭ flankoj de la rifo la ondetoj saltis kaj ludis simile al feliĉaj kreitaĵoj vivaj.
Kia bonega ekzerco estus, mi pensis, transpasi la ŝtonegojn, kaj sidiĝi sur la plej malproksima pinto. Subite deziro anstataŭis penson, kaj mi komencis la allogan eksperimenton.
Mi supreniris kaj malsupreniris ŝtonegajn montetojn, kaj trapasis ŝtonegajn valetojn, ofte je granda malfacilo. Fine, mi trafis mian celon, kaj sidiĝis triumfe sur la lasta ŝtonego.
La varmo kaj marmuziko kombinis min luli en feliĉan revaĵon.
Kiel longe mi tie sidadis mi ne povas diri. Mi vekiĝis trovi ke la marfluo estis multege leviĝinta.
"Mia Dio! Ĉu estos eble retrapasi la ŝtonegajn valetojn?" estis mia unua penso. Je timego mi tuj leviĝis. Unu ekvido preskaŭ haltigis mian koron. La plej proksima valeto similis riveron, kiun oni ne povus transpasi krom per naĝado. Malfeliĉe, mi ne estis la arton lerninta. Sopire mi rigardis la teron, nur esti memorigata cirkonstancon, kiu alportis novan teruron al mia animo. Antaŭ nelonge mi preterpasis tiun ĉi saman lokon. La marfluo estis tiam alta; kaj la ŝtonegoj sur kiuj mi nun staris ne estis videblaj. Kia malgaja sorto devos do esti la mia, se helpo ne alvenos! Rilate al tio ĉi lasta mi havis malmulte da espero. Tiu parto de la marbordo estis dezerta, kaj homoj ĝin vizitis tre malofte.
La ondoj jam alproksimiĝis miajn piedojn. Mi ilin rigardis kun malvarma tremeto. Antaŭ nelonge ili aperis belaj, sendanĝeraj. Nun ili ŝajnis alpreni la formojn de sovaĝaj monstroj, kiuj penas min ekkapti per teruraj blankaj dentoj.
Priskribi la sentojn, la teruraĵojn kiuj min posedis dum la kruela akvo leviĝis colo post colo ĉirkaŭ mi, ne estas eble. Por tia tasko la homa lingvo ne estas sufiĉa. En la daŭro de tiu mallonga periodo mi ŝajnis morti milfoje.
Kiam la akvo atingis mian bruston, tre stranga afero okazis. Miaj timoj subite foriris; kaj mia animo tute trankviliĝis. Ankoraŭ mi rigardis la teron; sed mi ne plu atendis helpon, nek eĉ ĝin deziris.
Baldaŭ nur malfacile mi povis stari. Ĉiu ondo, kiam ĝi preterpasis, preskaŭ min forportis. Fine, miaj piedoj apartiĝis de la ŝtonego. Mi aŭdis laŭtan siblan sonon en miaj oreloj, kaj nenion plu sciis.
Kiam mi vekiĝis mi kuŝis en boato. Apude du fiŝkaptistoj genufleksis.
Al miaj demandoj ili respondis ke ili vidis mian danĝeran situacion de la maro, kaj rapidis min savi. Ili alvenis ĵus kiam mi subakviĝis, tuj min tiris en la boaton, kaj, post multe da flego, mian konsciecon revenigis.
Tiu ĉi aventuro okazis antaŭ multe da jaroj; sed ĝi lasis tian profundan impreson sur mia animo ke mi ne povas eĉ nune rigardi la maron sen tremeto.
LA MALJUNA PASTRO.
En kampa vilaĝo de la okcidenta Irlando, Katolika Pastro sufiĉe maljuna por esti iom malpreciza je sia memoro, predikis unu dimanĉon pri la Komparaĵo de la bulkegoj kaj fiŝoj: li signalis al sia zorgitaro kia miraklo estis kiun faris Nia Sinjoro kiam li nutris kvin virojn kaj du virinojn per miloj da bulkegoj kaj miloj da fiŝoj: kaj postulis ĉu iuj el liaj aŭdantoj kredas ke ili povas simile fari. Ŝajnis ja al la paroĥanoj ke ne estas tie ia granda miraklo; kaj unu, Pat Rafferty, estis sufiĉe maltima por eldiri ke "Mi kredas ke mi do povus tiom fari mi mem!"
Tio ĉi, kaj lia memoramanko alvenis al la oreloj de la Pastro, kiu vidis sian eraron, kaj, kun humora okulbrileto, diris, "Ho! mi ja tion plene rektigos proksiman dimanĉon!" Nu, kiam alvenis dimanĉo, li klarigis al sia aŭdantaro kiel li devus diri ke Nia Sinjoro nutris milojn da viroj kaj milojn da virinoj per kvin bulkegoj kaj du fiŝoj. "Nun," li demandis, "Pat Rafferty, ĉu vi kredas, ke vi povus tion fari?" "Vere, via moŝto riverenca," respondis Pat, "mi ja kredas ke jes." "Kaj kiel vi farus?" reparolis la Pastro. "Nu! via Riverenco, per la restaĵoj de la lasta Dimanĉo!"--(10532).
SINGLE COPIES PRICE FOURPENCE NET.
23. (Vol. II., No. 9.)
_Septembro, 1905._
THE ESPERANTIST
La Esperanta Gazeto por la Propagando de la Internacia Lingvo.
ANNUAL SUBSCRIPTION: 3/- (4 francs; 1-1/2 roubles; 75 cents).
Wholesale Agents: 41, Outer Temple, London, W.C.
All Communications should be sent to THE EDITOR, 67, Kensington Gardens Square, London, W.C.
CONTENTS. Page Two Congress Programs 129 Impressions of the Congress (H.B.M.) 130 Notes on the Orient, Part III. (Col. H. K. Gordon) 135 Saved from Death, Serial, continued from pages 98 & 126 (General Cox) 136 Reminiscences, Part IX. (Edward Metcalfe, M.A., Oxon) 137 Brisquet's Hound (translated by C. Leroux) 139 The Sherborne Pageant (H. W. Southcombe) 140 The Snowdrop (Clarence Bicknell) 141 Sundry Notes 142 Woman, The Incomprehensible (translated by G. C. Law) 142 The Little Invalid (translated by Dr. Philippet) 144
MARQUE DÉPOSÉE, No. 13195.
VISKO ESPERANTO.
Registered Trade Mark, No. 270,042.
BONEGA PROPAGANDILO.
Observu la Verdan Stelon kaj la nomon Esperanto sur la afiŝeto.
Antaŭpagitaj mendoj de Esperantistoj ricevos specialan rabaton.
Bonvolu skribi por detaloj al--
BUCHANAN, SCOTT & CO., Garthland Street, Glasgow, Scotland.
Telegrafa Adreso: "ESPERANTO, GLASGOW."
The Remington
THE _UNIVERSAL_ TYPEWRITER.
Just think of it!
THE INTERNATIONAL MACHINE.
_Unbound by ties of nationality:
The common bond of union of all civilised peoples._
The Remington can be supplied fitted for Esperanto.
* * *
THE REMINGTON TYPEWRITER COMPANY, 100, Gracechurch St., London, E.C.
La Remington
LA _UNIVERSALA_ SKRIBMAŜINO.
Pripensu je tio!
LA INTERNACIA MAŜINO.
_Tute liberiĝita de naciaj ligiloj:
La Komuna unuigilo por ĉiuj civilizitaj popoloj._
La Remington estos liverita kun Esperantaj presliteroj.
* * *
LA REMINGTON TYPEWRITER KOMPANIO, 100, Gracechurch St., Londono, E.C.
ĈIUJ, NI POVOS PARADIZON IRI.
Kiu bone trinkas. Tiu bone dormas. Kiu bone dormas. Tiu ne pensas malbone. Kiu ne pensas malbone, Tiu certe ne pekas. Nu, ĉar kiu ne pekas. Paradizon eniros. De nun, bone trinku. Kaj vi paradizon iros.
* * *
Por tio ĉi, oni devas aĉeti bonajn vinojn, kaj sin turni al:-- Sro. Ch. Jadeau en Mercurey (S. & L.) France.
The "Review of Reviews"
_Is the Best Magazine for Busy People. And it is read by 'Esperanto' Students._
The aim of this Magazine is to make the Best Thoughts of the Best Writers universally accessible at a Trifling Cost.
The busiest and poorest in the community may here follow with intelligent interest the great movements of Contemporary History.
Post Free for Twelve Months, 8/6, 10 fr. 75c., or 8.50 marks.
Office: MOWBRAY HOUSE, NORFOLK ST., LONDON.
NASKIĜO.
Al la Gesinjoroj H. R. Geddes, Horthumberland House, Dover, je Junio 17 Filo (baptonomita Frederick Leonard).
Correspondence Lessons in Esperanto.
ARE GIVEN BY
Mr. A MOTTEAU, Certified Teacher of Esperanto, 157, Earlham Grove, Forest Gate, London, E.
_7/6 the Quarter._
KOLEKTANTOJ.
Finlandaj poŝtmarkoj, 20 malsamaj, afrankite, por 1m. 50 pennia (2/-, aŭ 2 fr. 25 c.), 25 malsimilaj por 2m. (2/3, aŭ 2 fr. 75 c.). Pagon volu sendi per poŝtmandato. Rusaj poŝtmarkoj akceptaj laŭ efektiva valoro.
ADOLF REINBERG, Osterlanggatan, 39, Abo, Finland.
AL STUDENTOJ ĈIULANDAJ.
Gestudentoj dezirante studi la Artojn aŭ la Sciencojn ĉe London University estas invitataj aliĝi je 3 aŭ 4 aliaj studentoj, kiuj prenas la sciencan kurson ĉe
University College, London.
Respondu al 24, COLBERG PLACE, Stamford Hill, N.
Adresareto de Personoj kiuj deziras Korespondadi.
S-rino. L. Frank, 13, Somerset Street, Kingsdown, Bristol, Anglujo. Deziras kor. per leteroj & ilus. p-k. por reciproka kritikado & pliboniĝo.
S-ro. G. Wilkins, 94, Greenwood Road, Dalston, London. Deziras kor. letere & p-k. kun Geesperantistoj.
La Kosto de la Enskribo estas 6d. (70c. poŝtmarkoj).
THE ESPERANTIST
The Esperanto Gazette for the Spread of the International Language.
ABONPAGOJ ESTAS RICEVEBLAJ ĈE SUBSCRIPTIONS SHOULD BE SENT TO
H. Bolingbroke Mudie, Esq., 67, Kensington Gardens Square, London, W. AUSTRIA.--Sro. T. Cejka, Bystrice Hostyn, Moravia. BELGIUM.--M. M. Seynaeve, 3, Rue de l'Avenir, Courtrai. FRANCE.--Grupo Pariza, 28, rue Serpente, Paris. GERMANY.--Doktoro Mybs, 68, Markt Strasse Altona, Elbe. NEW ZEALAND.--Esperanto Society, P.O. Box 50, Auckland. RUSSIA.--Societo Espero, Bol Podjaceskaja 24, log 12, St. Petersburg. SWEDEN.--Sro. P. Ahlberg, 50, Döbelnsgatan, Stockholm.
N.B.
_Nepresitajn manuskriptojn la Redakcio resendos se oni aldonis poŝtmarkon._
_Alsendatajn artikolojn la Redakcio laŭ bezono korektos._
_Oni povas sendi la abonpagon per poŝtmarkoj, kiuj estas akceptataj laŭvaloro._
_Oni sendu ĉiujn artikolojn, demandojn kaj avizojn al La Redaktoro, 67, Kensington Gardens Square, London, W._
N.B.
23. [Vol. II., No. 9.]
Subscription, 3s. Per Annum. Single Copies, 4d. net. Nos. 2 to 13, 6d. each; Later issues 4d. each, net.
SEPTEMBRO, 1905.
PROGRAMOJ.
_Sabaton, Aŭguston 5._
1. L'Espero. _Ĥoro_ de Boulognaninoj.
2. Oficialaj Paroladoj.
3. Respondo de D-ro Zamenhof.
4. Orĥestro.
5. Ĉu vi konas la landon? _Kanto._ F-ino M. Samuel.
6. Serenado. _Kanto_ F-ino Richard, _Violono_ F-ino Libersat.
7. Sub la blanka velo. _Ĥoro & solo_ de S-ino Parsons.
8. La Bano de la Pastro. _Monologo_ de Paul Boulet.
9. La Edziniĝo de Johanino. _Kanto._ S-ino Duchochois.
10. Hinda Kanto. _Voĉo_ S-ino Bergier, _Violono_ F-ino Libersat, _Violonĉelo_ S-ro Libersat.
11. Mensogo pro Amo. _Unuakta komedio_ tradukita de Paul Boulet, _Ludata_ de F-inoj Pannevin & Samuel. S-roj Lephay, Boulet, C. Michaux, Martin & Samuel.
_Dimanĉon, Aŭguston 6._
1. L'Espero. _Kanto_. [121]Ho Mia Kor'. _Kanto_. S-rino Guivy (Tours).
2. Balo de la Enmaskigitoj. _Deklamata_ de S-ro Lambert (Londono).
3. Legendo. _Ludata sur Violono_ de F-ino Birch (Folkestone).
4. Finokanto. _Kanto_ de D-ro Hanauer (Frankfurt).
5. Ĉu esti aŭ ne esti. _El Hamleto._ F-ino Schafer (Londono).
6. Plu kreskis la Barbo. _Humora kanto_ de S-ro Hulme (Shrewsbury).
7. Edziĝo Kontraŭvola, _de Molière_, tradukita de Victor Dufeutrel. Dorimeno, _filino de Alkantoro_. S-rino Junck (Italujo). Unua Ciganino. F-ino Cederblad (Svedujo). Dua Ciganino. S-ino Avilov (Rusujo). Sganarelo, _amanto de Dorimeno_. S-ro Paul Boulet (Francujo). Pankraso, _Filozofo_. S-ro H. Bolingbroke Mudie (Anglo). Mariufuso, _Filozofo_. S-ro Saint Martin (Kanado). Geronimo, _amiko de Sganarelo_. S-ro J. Ansel (Francujo). Alkantoro, _patro de Dorimeno_. S-ro Cogen (Belgujo). Alcidaso, _frato de Dorimeno_. S-ro Kuchler (Germanujo). Likasto, _amanto de Dorimeno_. S-ro Allum (Norvegujo).
8. La Vojo. _Kanto._ S-rino A. Mudie (Londono).
9. La Kapelo, _deklamata_ de S-ro Otto Simon (Ung Hradisch).
10. Antaŭen. _Kanto._ F-ino Schafer (Londono).
11. Solo de Fluto. _Humoraĵo_ de S-ro Dore (Troyes).
12. Ĝis la Revido, _deklamata_ de S-rino Junck (Bordighera).
13. Nova Kanto, _deklamata_ de F-ino Warlow (Londono).
14. La Elf-reĝo. _Kanto._ D-ro Hanauer (Frankfurt).
15. Freneza Ridado. F-ino Banet (Valenciennes).
16. La Sonĝo de Malliberulo. _Kanto._ Profesoro Offret.
17. Printempo Venas. _Kanto._ F-ino Farnes (Londono).
PIEDNOTO:
[121] Aĉetabla po 1 franko por helpi Blindulojn.
KONGRES-IMPRESOJ.
H. Bolingbroke Mudie.
La Unua Internacia Esperantista Kongreso finigis sian tre sukcesegan vivadon en Boulogne-sur-Mer, la 11 de Aŭgusto. Sendube estontaj Kongresoj estos ja multenombraj, sed neniam ni povos forgesi la rimarkindajn impresojn, kiujn faris je ni tiu ĉi unua Kongreso.
Ĉar estas, ni kredas, la intenco de ĉiuj niaj kunbatalantaj Esperantistaj Gazetoj pritrakti detale la Kongresajn agadojn, ni nur verkos kelkajn vortojn pri la ĝenerala impreso.
Estas certe ke tiuj multaj amikoj estis pravaj, kiuj antaŭ-diris ke nun Esperanto, por la unua fojo, estos monde reklamata. Ĉar ĉiuj ĵurnaloj, eĉ tiuj kiuj neniam antaŭe volis nomi la "Dua Lingvo por Ĉiuj Nacioj," jes, ĉiuj donis tre favorojn raportojn pri la rimarkinda fervoro, komprenebleco, kaj amikemo, kiuj unuigis la diversnaciajn Kongresanojn.
Kiam ni unue paŝis sur Francan teron, forlasinte la belan turben-ŝipon _Onward_, ni ekvidis ke Boulogne fariĝas Esperanta urbo. Eĉ la portistoj, kiuj klopodis pri la pakaĵoj, diris: "A l'Hotel Espérantiste, Monsieur?" Sur la stratoj flugetis verda flago kun blanka kojno, sur kiu estis brodita verda stelo.
Kvankam Boulogne estas sufiĉe granda urbo, du miloj da verdsteluloj estis tre videblaj sur la stratoj, kaj ĉiam, dum eĉ mallonga promenadeto, ni certe renkontus kelkajn afablajn samideanojn.
Persone, mi estis pli ol kontenta, ĉar, dank' al oftaj feliĉaj Esperantaj vojaĝetoj, kiujn kredeble niaj legantoj bone memoros, mi rekonatiĝis kun tiel granda nombro da Esperantistoj kiel ia alia Kongresano.
La tuta Kongreso estis do serio da kontentigaj renkontoj kun entuziasmaj amikoj. Kaj mi ne povis malpermesi al mi la memoron pri la malgrandaj ĉarmaj kunvenoj kiujn mi ĉeestis dum la du antaŭaj jaroj. Vere, vidante la Boulogne Kongreson, neniu povas plu diri ke Esperanto ne faris mirindegan progreson. Eĉ la Angla _Times_ devis konfesi ke la fakto ke tiom da diversnaciaj homoj povis sin tute interkomprenigi nur per Esperanto "ne estis kontraŭdirebla."
"En la mondon venis nova sento," prave skribis nia eminenta Prezidanto; sed ni multe dubas se eĉ li iam atendis vidi tian pruvon, kia estas donita inter Aŭgusto 4-11. Kaj kion pensis D-ro Zamenhof pri ĉio ĉi? Ĉu li trovis ke la ekcitiĝo, fervoro, kaj entuziasmo, kiujn li vidis inter la ĉeestantaro; ĉu li trovis ke la tondraj aplaŭdoj, kiuj bonvenigis lin ĉiam kaj ĉie; ĉu li kredis ke tiuj ĉi kaj la aliaj nekalkuleblaj signoj de nia progreso valoris la penadon de la longa veturo de Varsovio ĝis Boulogne?
Oni ja ne povas dubi pri lia respondo!
Kaj tiuj amikoj ankaŭ kiuj venis de eĉ pli malproksime, de Kanado, Nov-Zelando, Japonujo, k.t.p., ĉu ili ne estas ankaŭ kontentegaj?
Kaj, pli ol ĉiuj, ĉu ne estis Maître Michaux, la nelacigebla organizinto, la forta "Blovanto de la Kongresa ventego," ĉu li ne estas kontentega kaj fierega pro la rezultato de liaj klopodoj? Ja nenie oni estus povinta trovi homon pli taŭga por laborego tia, kaj kiu samtempe posedis tiom da valoraj gehelpantoj.
"Palmam qui meruit ferat."
Ni en niaj koroj denove danku kaj gratulu Maître Michaux kaj la Grupon de Boulogne-sur-Mer!
Kompreneble ni Esperantistoj grupiĝis, restis multope ĉe diversaj Esperantemaj hoteloj. Certe hotelestroj ne povas plendi je Esperanto!
Alveninte vendredon nokte, ni jam havis tempon por diversaj ekskursetoj sur la kamparo antaŭ sabatvespero, kiam la Kongreso oficiale komenciĝis.
Doktoro Zamenhof mem alvenis vendredon post glorplena restado en Parizo. Li restis ĉe Maître Michaux. Elektita malmulto estis invitata lin renkonti por privata parolado antaŭ la oficiala vesper-kunveno.
Tiam estis decidite elekti kvin Vic-Prezidantojn de la Kongreso, ĉar D-ro Zamenhof ne sentis sin sufiĉe forta por preni ĉion sur si. La kvin elektitaj estis:--D-ro Zamenhof, Prezidanto. Vic-Prezidantoj:--M. Boirac, Rektoro de la Universitato de Dijon; Maître Michaux, Advokato, Boulogne; Doktoro Mybs, Hamburg; Kolonelo Pollen, LL.D., C.I.E., V.D., Prezidanto de la Brita Esperanta Asocio; kaj Generalo Sebert, Membro de la Franca Instituto, Parizo.
La sukceson de la diversaj kunvenoj ni multe ŝuldas al la Urbestro de Boulogne, kiu afablege donis al ni la uzon de la Urba Teatro dum la tuta daŭro de la Kongreso. Vere, sen tiu ĉi helpo, ni ne scias kio estus okazinta, ĉar tiu granda teatro mem estis ne tro vasta por la aŭdantaro.
Sabatvespere, ĉirkaŭ 8.20, la amika babilado de la kunvenintoj subite silentiĝis, la teatra kurtenego leviĝis, kaj jen! en longa vico, vidiĝis la eminentaj Francoj, kiuj volis doni al ni la bonvenon sur Franca tero.
Doktoro Zamenhof estis la sola ne-Franco, kaj la aliaj estis la Urbestro, la Sub-Urbestro, la Prezidanto de la Komerca Ĉambro, Generalo Sebert (Membro de la Franca Instituto, Reprezentanto de la Franca Touring Klubo), Profesoro Carlo Bourlet (Prezidanto de la Grupo Pariza), Profesoro Cart, kaj MM. Boulet and Derveaux (la du Sekretarioj de la Boulogne Grupo), kaj laste, sed ne malpleje, Maître Michaux.
Post multaj ĉarmaj paroladoj, Doktoro Zamenhof leviĝis, kaj tute senŝancele aŭdis la plej tondran aplaŭdon imageblan. Multaj malpli fortaj homoj ja estus konfuziĝintaj je tia okazo; sed, kvankam mi sidis en la unua vico de seĝoj, mi ne eĉ vidis tremeti la Doktoran manon. Tute kalme, eble iom aŭtomate, la kreinto de la lingvo Esperanto klarege elparolis belegan paroladon, dum li rigardis antaŭ siaj piedoj la triumfon de lia laboro, la floron de la proesperanta batalantaro.
Kaj, dum la silentego kiu regis dum la longa parolado, ne eĉ unu vorto el liaj lipoj perdiĝis. Estis same ĉiaokaze dum la tuta Kongreso. Ĉiu Esperantisto sen malhelpo komprenis ĉiun Esperantiston!
Detalan priskribon de la parolado de Doktoro Zamenhof ni lasas al tiuj el niaj samtempaj ĵurnaloj, kiuj estas difinitaj por oficiala raportado.
Kiam D-ro Zamenhof sidiĝis, kaj la aplaŭdoj reaŭdiĝis, la kurteno falis, kaj la Kongreso oficiale malfermiĝis.
Iom poste la Boulogne Grupo donis tre ŝatindan koncerton. La virina ĥoro, sub la direktado de la sindona S-ino Bergier, estis speciale aprobinda.
Nia kunverkinto, S-ro Paul Boulet, deklamis "La Bano de la Pastro" kaj ankaŭ havis rolojn en la du komedioj kiuj ludiĝis dum la Kongreso.
Ni ja volus ke ĉiuj Esperantistaj Grupoj estu tiel talentoplenaj, kiel tiu en Boulogne-sur-Mer!
Post la koncerto, ni nature rekunveniĝis en la Grand Café, ĉar ni estis en Francujo, kie la kafejo estas la ĝenerala kunvenejo. En la sama eleganta konstruaĵo ses-aŭ-sepdek Esperantistoj babiladis kun D-ro Zamenhof, je neoficiala kunveno la antaŭan nokton, tial ni do bone konis la lokon.
La proksiman tagon estis, kompreneble, Dimanĉo. Certe neniu el la Anglaj partoprenantoj iam ĝuis tian Dimanĉon antaŭe; kaj, por kvietigi maltrankvilajn konsciencojn, ni certigis al ili ke, ĉar estis la dua tago (de la Kongreso) ne estis eble ke ĝi estu ankaŭ Dimanĉo, kiu estas la unua tago!
Matenfrue ni kunvenis, laŭ nacioj, por aranĝi la elekton de reprezentantoj pri la Lingvaj Aferoj, k.t.p.
Post la kunveno, la elektituloj rekunvenis sole, kaj la ceteroj frue matenmanĝis por povi aliri la Ĉevalkuradojn, en speciala vagonaro. La tago estis ĉarmega, aero klara kaj freŝa, suno varma, ĉielo blua. Kiam do S-ro Gehet, Sekretario en Rouen, proponis al mi ke ni iru ĝis la ĉevalkuradoj per vel-boato, anstataŭ vagonare, la propono estis tiel alloga ke mi forlasis mian patrinon kaj la multajn amikojn, kaj vojaĝis kun nur tri.
La maro estis tiel bela, tamen iom maltrankvila, ke, alveninte ĝis Wimereux (kie estas la ĉevalkurejo) blovita de favora vento, S-ro Gehet kaj mi decidis returnen-iri ĝis Boulogne, kaj poste veturi trame. Tiel okazis ke ni nur vidis la lastan kurson--de la Oficiroj--kaj revenis urbon per la Esperantistplena vagonaro.
Post rapida vespermanĝo, ni devis forkuri ĝis la teatro, kie okazis la "Internacia Koncerto." Eĉ pli plenigita ol antaŭe, la teatro ja prezentis kuraĝigantan aperon. Diversaj kantoj, deklamoj, kaj muziko plenege sukcesis, kaj la _Edziĝo Kontraŭvola_, de Molière, ludiĝis de oknaciaj aktoroj. Neniam antaŭe, certe, okazis tia ludo. Inter la aktoroj kaj la aŭdantoj estis unu sola interkomprenilo--Esperanto; kaj estis ja rimarkinda afero ke, preskaŭ sen antaŭludoj, komedio sukcesis tiamaniere!
Doktoro Zamenhof kaj lia afabla edzino invitis nin, la naŭ aktorojn, en sian kupeon, kaj dankis nin. Dum la longa trairo de la teatro kiun postulis tiun viziton, ni ja estis subpremegataj je gratuloj. La vestoj, scenoj, kaj ĉio estis ja bone aranĝitaj.
La dua parto konsistis el kantoj, deklamoj, ŝercoj, k.t.p., kiuj ja elmontris veran talenton. Ni presigas la programon, kaj ĉiama estu la honto de tiuj Esperantistoj kiuj povis, sed ne klopodis ĉeesti!
Post koncerto, kafejo; post kafejo, lito; post lito, dormo; post dormo, festenoj (bis). Tiel oni povas priskribi la unuajn Kongresajn tagojn malmultvorte.
Lundo, Aŭgusto 7, Banklibertago en Anglujo kaj Skotlando, Esperantalibertago en la Esperantujo! Ĉu oni iam povos tiun tagon forgesi?
Matenmanĝante, ni memoris la konsilon de Ham Mukasa, kaj ne tro manĝis, pro la venontaj bonaj manĝaĵoj; ĉar ĉu hodiaŭ ne estas la tago difinita por la Granda Internacia Festeno, kaj ĉu oni ne estis dirinta al ni ke eble la ĉambrego de la Kazeno ne estos sufiĉe granda por ni?
Jes, estis tiel! Kvankam ĝi povis enhavi 400 manĝantojn, kvindekon da Esperantistoj devis iri en apudan ĉambron. Bonega sukceso!
Kaj ĉie la vorto Esperanto. Esperanta Visko, Esperanta Ĉampanvino, Esperanta ĉi-tio kaj Esperanto tio. Kaj ĉie Esperantistoj. Ne grave ĉu Ruso, Polo, Franco, Germano, Belgo, aŭ Anglo, ĉiuj estis kaj ĉiam estos, Esperantistoj.
Ĉu iam oni aŭdis tiajn paroladojn? Unue D-ro Zamenhof, poste eminentaj Francoj kaj reprezentantoj de ĉiuj ĉeestantaj nacioj, esprimis, per belsona Esperanta, siajn pensojn kaj esperojn. La tempo rapide forflugis!
La fotografantoj havis multe da okupado tiun tagon; ĉar, kvankam ili bone laboris dum la festeno mem, eĉ pli bone estis kiam, forpelitaj en la Kazen-ĝardenojn, ni ĉiuj amasiĝis apud muzikludejo, por fotografiĝi, kaj aŭskulti tiujn naciojn, kiuj ne ankoraŭ havis sian okazon en la salonego.
Oni ja povas esti tre elokventa per Esperanto. La efekto de la paroladoj estis tre favorega. Ĉiuj estis tute interesaj, tute bone elparolataj. Mi ne volas aplaŭdi ian specialan paroladon super alia, sed nenia estis pli elokventa ol tiu elparolita de nia plej juna amiko, Edmond Privat, el Ĝenevo. Inter la plej bonaj parolintoj estis D-ro Zamenhof (Polujo), MM. Michaux, Boirac, Bourlet, Cart, Javal, S-rino Bergier (Francujo), MM. Grabowski (Polujo), Ostrowski (Rusujo), Balik (Bohemio), Simon (Aŭstrujo), Borel (Germanujo), S-rino Junck (Italujo), MM. Codorniu (Hispanujo), Krikorts (Svedujo), St. Martin (Kanado), Seynaeve (Belgujo), Privat (Svisujo), Schneeberger (Protestantismo), Abbé Peltier (Katolikismo).
Kvankam la festeno komenciĝis tagmeze, estis jam la kvina antaŭ ni povis fortiri nin, por pretigi nin por la kruela vaporŝipo, kiu devis korpe disigi nin de la Esperantistoj.
Sed anime, ili restas ankoraŭ kun ni. Kiam, trairante la arĝentan strekon je la horo de la sunkuŝiĝo, ni ekvidis tute rimarkindan oran landon okcidenten, ni figuris al ni ke ni veturas al tiu glora ora lando de la Esperantismo, kie regas frata amo kaj kontentiĝo, la ora lando kiu devas iam veni, la lando de la interkompreniĝo de la tuta homaro.
Amikoj de la Kongreso, _Ĝis la revido!_
The First International Esperantist Congress terminated its most successful course in Boulogne-on-Sea on the 11th of August. Future Congresses will, undoubtedly, be many, but never shall we be able to forget the remarkable impressions which this first Congress made upon us.
As it is, we believe, the intention of all our Esperanto contemporaries to treat of the Congressional doings in detail, we will merely write a few words as to the general impression.
Certain it is that those many friends were right who predicted that now Esperanto, for the first time, will be advertised all over the world. For all journals, even those which never previously deigned to name the "Second Language for All Nations," yea, all have given most favourable reports of the remarkable fervour, comprehensibility, and friendliness which united the Congressmen of many nations.
When we first stepped upon French soil, after leaving the fine turbine steamer _Onward_, we saw that Boulogne had become an Esperanto city. Even the porters who looked after the baggage said: "To the Esperantists' hotel, sir?" Over the streets fluttered a green flag with a white corner, on which was embroidered a green star.
Although Boulogne is a fairly large town, two thousand wearers of the green star were most conspicuous in the streets, and invariably, even during a short walk, we were sure to meet some kind friends-in-Esperanto.
Personally, I was more than content, for, thanks to frequent happy Esperantic excursions, which our readers may well remember, I renewed acquaintance with as large a number of Esperantists as did any other member of the Congress.
The whole Conference was thus a series of gratifying _réunions_ with enthusiastic friends. And I could not help remembering the small and charming gatherings which I had attended during the two preceding years. Truly, on seeing the Boulogne Congress, none can now truthfully assert that Esperanto has not made the most astonishing progress. Even the English _Times_ had to confess that the fact that so many men of divers nationalities could thoroughly understand one another solely by means of Esperanto "was not to be explained away."
"Into the world has come a new sentiment," wrote our eminent President; but we much doubt whether even he ever expected to see such proof as was given between August 4th-11th. And what did Dr. Zamenhof think of all this? Did he find that the excitement, zeal, and enthusiasm which he saw in those present; did he find the thundrous applause which greeted him at all times and places; did he believe that these and the other innumerable signs of our progress were worth the effort of the long journey from Warsaw to Boulogne?
One cannot indeed doubt as to his answer!
And those friends also who came even greater distances, from Canada, New Zealand, Japan, etc., were not they also supremely contented?
And, more than all, was not M. Michaux, the indefatigable organiser, the strong "Blower of the driving wind" of the Congress, was not he most content and proud at the result of his efforts? Assuredly nowhere could one have found a man more competent for such a great work, and who, at the same time, possessed so many valuable helpers.
"Let him who has earned it, bear the palm!"
Let us in our hearts renew our thanks and congratulations to M. Michaux and the Group in Boulogne-on-Sea!
Naturally, we Esperantists gathered together, and stayed in batches at the several Esperanto hotels. Certainly the hotel-keepers cannot complain of Esperanto.
Having arrived on Friday evening, we still had time for sundry little trips into the country before Saturday evening, when the Congress was officially opened.
Dr. Zamenhof himself arrived on Friday, after a glorious stay in Paris. He was staying with M. Michaux. A select few were invited to meet him for a private conference before the official meeting in the evening.
It was then decided to elect five Vice-Presidents for the Congress, as Dr. Zamenhof did not feel sufficiently strong to take all the duties upon himself. The five elected were:--Dr. Zamenhof, President. Vice-Presidents:--M. Boirac, Rector of the University of Dijon; M. Michaux, Advocate, Boulogne; Dr. Mybs, Hamburg; Colonel Pollen, LL.D., C.I.E., V.D., President of the B.E.A.; and General Sebert, Member of the Institute of France.
The success of the various meetings we largely owe to the Mayor of Boulogne, who most generously allowed us the use of the Municipal Theatre throughout the Congress. Indeed, without this help, we know not what would have happened, for that fine theatre itself was none too vast for the audience.
On Saturday evening, about 8.20, the friendly babbling of those assembled was suddenly hushed, the drop-curtain was raised, and lo! in one long row were seen the eminent Frenchmen who desired to welcome us to French soil.
Dr. Zamenhof was the only non-Frenchman, and the others were the Mayor, Deputy-Mayor, President of the Chamber of Commerce, General Sebert (Member of the Institute, Representative of the Touring Club de France), Professor Carlo Bourlet (President of the Paris Group), Professor Cart, and MM. Boulet and Derveaux (the two Secretaries of the Boulogne Group), and last, but not least, M. Michaux.
After many charming speeches, Dr. Zamenhof rose, and quite calmly heard the most thundrous applause imaginable. Many weaker men would have been confused under such circumstances; but, although I sat in the front row, I did not even see the Doctor's hand shake. Most calmly, maybe somewhat automatically, the creator of the language Esperanto very clearly delivered a most beautiful speech, while he saw before his feet the triumph of his labours, the flower of the Esperantist army.
And, during the great silence which reigned during the long speech, not even one word from his lips was lost. It was ever thus throughout the Congress. Every Esperantist without difficulty understood every Esperantist.
A detailed description of Dr. Zamenhof's speech we leave to those of our contemporaries who have been selected for reporting officially.
When Dr. Zamenhof was seated, and the applause had broken forth again, the curtain fell, and the Congress was officially opened.
Shortly afterwards the Boulogne Group gave a most enjoyable concert. The ladies' choir, under the direction of the devoted Mme. Bergier, was specially worthy of applause.
Our collaborator, M. Paul Boulet, recited "The Pastor's Bathe," and also acted in the two comedies performed during the Congress.
Would that all Esperantist Groups were as endowed with talent as that in Boulogne-on-Sea!
After the concert we naturally re-assembled in the Grand Café, for we were in France, where the café is the general meeting place. In the same elegant building sixty or seventy Esperantists had chatted with Dr. Zamenhof, in a non-official gathering the night before, so we knew the place well.
The next day was, of course, Sunday. Assuredly none of the English members had ever enjoyed such a Sunday before; and, to set disturbed consciences at rest, we assured them that, as it was the second day, it could not be Sunday also, which is the first day!
Early in the morning we met, according to nationality, to settle the election of representatives for Linguistic Matters, etc.
After the meeting, those elected met together alone, and the rest lunched early, in order to go to the Races by a special train. The day was most delightful, air clear and fresh, sun warm, sky blue. When therefore M. Gehet, Secretary of the Rouen Group, suggested that we should go to the racecourse by sailing-boat, instead of the train, the proposal was so attractive that I deserted my mother and the many friends, and journeyed with but three.
The sea was so beautiful, yet a little rough, that, having arrived in Wimereux (where the racecourse is situated), M. Gehet and I decided to return to Boulogne, and later go by tram. Thus it happened that we saw only the last race--the Officers'--and returned to town in the Esperantists' train.
After a hasty dinner, we had to tear off to the theatre, where the "International Concert" was to take place. Even more crowded than the day before, the theatre did indeed present a most encouraging appearance. Various songs, recitations, and music were entirely successful, and the _Marriage Forcée_, of Molière, was performed by actors of eight nationalities. Never before has such a play taken place. Among the actors and audience there was but one solitary link--Esperanto; and it was indeed most remarkable that, almost without rehearsal, the comedy succeeded in such a manner!
Dr. Zamenhof and his amiable wife invited us, the nine actors, to his box, and thanked us. During the long tour of the theatre which this visit necessitated we were indeed overwhelmed with congratulations. The clothes, scenery, and everything were most excellently arranged.
The second part consisted of songs, recitations, humorous pieces, etc., which exhibited genuine talent. We print the programme, and everlasting be the shame of those Esperantists who could have been, but who did not take the trouble to be, present.
After concert, café; after café, bed; after bed, sleep; after sleep, jollifications (bis). Thus might one describe, in a few words, the first days of the Congress.
Monday, August 7th, Bank Holiday in England and Scotland, Esperanto Holiday in Esperanto-land! Can we ever forget that day?
While breakfasting, we recollected the counsel of Ham Mukasa, and did not eat too much, on account of the good things to come; for was not to-day the day allotted for the great International Banquet, and have we not been informed that possibly even the great hall of the Casino will not be sufficiently large for us?
Yes, so it was! Although it could contain 400 diners, about fifty Esperantists had to dine in a room adjoining. A magnificent success!
And over all the name Esperanto. Esperanto Whiskey, Esperanto Champagne, Esperanto this, and Esperanto that. And everywhere Esperantists. No matter whether Russian, Pole, Frenchman, German, Belgian, or Englishman, all were, and ever must remain, Esperantists.
Have such speeches ever been heard? In the first place, Dr. Zamenhof, then eminent Frenchmen and representatives of all nations present, expressed, in sonorous Esperanto, their thoughts and hopes. Time sped rapidly!
The photographers had plenty to do that day; for, although they worked hard during the banquet itself, it was even better when, expelled into the Casino Gardens, we all gathered hard by a band-stand to be photographed, and to hearken to those nations who had not yet had their opportunity in the hall.
One can, indeed, be most eloquent in Esperanto. The effect of the speeches was most favourable. All were thoroughly interesting, all well-delivered. I do not wish to praise any special speech above another, but none was more eloquent than that of our youngest friend, Edmond Privat, of Geneva. Among the best speakers were Dr. Zamenhof (Poland), MM. Michaux, Boirac, Bourlet, Cart, Javal, Mme. Bergier (France), MM. Grabowski (Poland), Ostrowski (Russia), Balik (Bohemia), Simon (Austria), Borel (Germany), Mme. Junck (Italy), MM. Codorniu (Spain), Krikorts (Sweden), St. Martin (Canada), Seynaeve (Belgium), Privat (Switzerland), Schneeberger (Protestantism), Abbé Peltier (Catholicism).
Although the feast began at mid-day, it was five o'clock before we could tear ourselves away to prepare for the cruel steamer which had to separate us, in body, from the Esperantists.
But in mind they remained with us still. When, crossing the silver streak at the sunset hour, we caught sight of a wonderful golden shore in the west, we pictured to ourselves that we journeyed to that golden land of Esperantism, where reign brotherly love and contentment, the golden land which must come some day, the land of the mutual intercomprehension of the human race.
Friends of the Congress, _Ĝis la revido!_
_N.B._--_Priskribo de la lastaj tagoj de la Kongreso aperos en No. 24._
ORIENTAJ MEMORAĴOJ.
Originale verkita de Kolonelo H. K. Gordon.
Estas bonegaj malsanulejoj, provizataj por ĉiuj, senpage.
La malliberejoj estas tiel komfortaj, ke la malriĉaj estas pli bone servataj kaj nutrataj ol hejme.
Pruntedono de mono per Hindaj bankistoj, nomitaj "Chetties," estas grava profesio, sub protekto de Britaj juĝejoj: jarprocento estas preskaŭ neniam malpli ol dekdu, kaj kontraŭ bona garantiaĵo: la "Chetties" portas malmulte da vestaĵoj, eĉ la plej gravaj estroj.
Estas tre bonaj ĉevaletoj, Angle "ponies," alkondukataj de malproksimaj montaj kamparoj. Ili bone faras kurson, kaj unuj povas salti, portante plenkreskan viron, pli ol sia propra alteco. Ĉe la kursoj, la saltbaroj estas ofte konstruitaj de ananasoj, anstataŭ kotatero, pro ŝparemeco.
Tutmondo scias ke la floroj, nomitaj "orkido" sin produktas en Birmanujo.
* * *
Forirante de "Rangoon," oni vojaĝas suden al insulo de "Penang," kaj plie ne malproksime al "Singapore."
"_Singapore_" estas grandega kaj gravega haveno; ĉiuj ŝipoj irante de okcidento al oriento kaj kontraŭe tie enhaveniras. Enŝipigejoj kaj tenejoj okupas kvar aŭ kvin mejlojn da marbordo. Hoteloj estis indiferentaj: sed la Klubo estas tre komforta.
Kuŝante apud la Ekvatoro, la klimato estas unuforme varmega kaj malseka dum tuta jaro: pluvo falas preskaŭ ĉiutage. Estas multe da Ĥinoj, kaj Hindoj (Koringi). La komuna lingvo, inter multaj, estas "Malay," kiu, kiel Hindustani en Hindujo, reprezentas tie nian Esperanton.
La maro estas punktata de insuloj.
En "Ĵava" kaj "Kambodja" sin trovas misteraj restaĵoj de antaŭa okupo de forgesita Hinda popolo: la vastaj ruinoj de "Borubuda" kaj "Angkor" pruvas gravan antaŭan civilizacion.
Vojirante sur Franca poŝtŝipo (sur kiu oni sin trovas tre komforta, kaj bone servata), oni atingas la proksiman Francan havenon de "_Saigon_." La urbo kuŝas kvardek mejlojn de la enfluo de la granda rivero, la "Mekong," de kiu la veturado ŝajnas facila, kontraŭ tiu de la "Ganges" al "Calcutta." Multe da mejloj ĉirkaŭe streĉas plataj unuformaj rizkamparoj, famaj pro grandega raso de kuloj.
Respublika patramo penas forgesigi al gajaj Francoj ke "Saigon" ne estas Parizo, kaj ke la Teatro de Saigon ne estas la Porte St. Martin.
Ĉe fino de Oktobro, la klimato de "_Hongkong_" estas efektive malproksime de esti agrabla: estante varmega kaj malseka: tamen, en Decembro, estas vere agrabla. Dum la daŭro de la vojaĝo oni pasas multe da insuloj. Estas ĉie multo da Ĥinoj. Vasta estas la haveno, kaj plena da ŝipoj de ĉiuj nacioj.
La monto, nomita "Peak," kiu sin levas poste de la urbo kaj meze de la insulo estas la sanigejo por Eŭropoj, kaj estas atingebla per ŝnurega relo, tre kruta. De la pinto, ĝuas oni belan vidon malsupren tra la haveno ĝis la Ĥinlando. Domoj, stratoj, k.c., estas bone konstruitaj. La tombejo "Happy Valley" kuŝas bele en arba valo.
Oni oferas kuriozaĵojn de Japanujo kaj Ĥinujo; sed oni devas esti singardema pri aĉetaĵoj sen konsilo.
De "Hongkong" oni vojaĝas al "_Canton_," la granda ĉefurbo de sud-Ĥinujo: enŝipiĝinte sur rivera vaporŝipo, Amerike konstruita, de la enhavebleco po kvar miloj da vojaĝantoj, kaj da du miloj da "tons" de ŝarĝo, ni atingas "Canton" post dudekkvarhora vojiro.
La riverborda vidiĝo nin frapas per surprizo: ĉiam vasta popolaro loĝas sur boatoj, kunligitaj kaj alligitaj al bordo ŝnure. Por vendi, oni alportas per boatoj vivantajn fiŝojn, precipe grasigitajn karpojn, en traboritaj putoj tra kiuj fluas la riverakvo.
Estas necesege dungi gvidiston: certe, neniu volonte irus sole tra la mallarĝaj stratoj kaj aleoj, kie pasas kaj repasas tiom da malamikaj Ĥinoj kun minacaj vizaĝoj, kiuj foje insultas "alilandajn diablojn" per ofendaj ekkrioj.
La gvidisto provizas seĝojn kaj portantojn, por ĉiu persono: ne estas sendanĝere marŝi. La stratoj estas mallumigitaj per multe da elpendaĵoj de butikoj: homoj baldaŭ amasiĝas, kaj la gvidisto zorge vin forrapidigas. Sin trovas temploj (pagoda) Ĥinaj, ankaŭ la Katolika katedro. De tie al la ekzekuta loko; kie krimuloj estas turmentegataj kaj senkapigataj; tiamaniere ordinare estas tio ke neniu turnas sian kapon por rigardi.
Eble inter tia vasta loĝantaro, treega severeco estas tute necesa. Gepatroj kaj prapatroj estas rigardataj kun treega respekto: sekve, patromortiginto ricevas la morton per mil tranĉoj: escepte se, bonŝance, la cinabra krajono de la Imperiestro ĉe "Peking" elviŝas lian malfeliĉan nomon.
Sen bedaŭro ni turnas dorsojn kontraŭ la malaperanta vidiĝo, kaj post nelonge revenas ĉe Hongkong. Tie ĉi, la Hotelo estas rezone komforta; multe pli ol tiu en Hindujo, sed malpli ol tiuj en Japanujo.
SAVITA DE MORTO.
Originale verkita de Generalo George Cox.
ĈAPITRO IV.
Priskribi ĉion, kion mi sentas, estas tute neeble. Mi altlevas la paperon, malfermas la fenestron, kaj permesas al la malvarmeta noktaero malhejti mian brulantan frunton. Mi sentas kvazaŭ mi freneziĝas, kaj, kiam la papero, kiun mi tenas en mano, forflugetas tra la malfermita fenestro en la mallumecon, mi estas tute nekonscia ke mi perdas ion gravan.
Post intertempo, mi plitrankviliĝas, kaj ekkonsideras kiamaniere okazis la malfeliĉaĵo. Mi rememoras, ke la armilfaristo montris al mi, ke oni povus ĉani la pistolon kiel ordinaran pafilon, kaj tiam, se la tirilo estos ŝovita antaŭen, ĝi fariĝos hartirilo, kaj la plej malpeza tirilpremo faligos la ĉanon. Evidente la maljunulo estis ĉaninta la pistolon, kaj nekonscie ŝovinta antaŭen la tirilon. Ho! kia malŝagulo mi estis, ke mi ne klarigis al li la tutan meĥanismon de la pistolo antaŭ permesi al li ĝin tuŝi? Sed, kiel mi povis scii ke li ĝin ŝargus? Ne, certe mi ne estis mallaŭdinda malgraŭ ĉio. Sed, kial mi ĝin ne forprenis de li, kiam li ekparolis pri sia timiga projekto? La penso pri "projektoj" konfuzas al mi la cerbon, kaj mi komencas pripensi la teruregon de mia situacio! "Ho! Dio!" mi ekkrias, "lia tuta projekto estas okazinta!" Kaj, tiam liaj vortaj fatalaj trakuregas tra mia cerbo! ... "_Kiel vi povis pruvi ke vi ne estis mortiginta min?_" Kiel mi povis? Jes, mi povas! La papero! ... Kaj, tiam, kiel fulmo, jen ekbrilas en mian spiriton, ke la papero, pruvanta mian senkulpecon, estas perdita! perdita! perdita for de ĉia espero iam ĝin revidi! "_Ĉu vi ne vidas ke vi estas mortonto, se mi ne atestos ke mi pafis min mem hazardi?_" Grandĉieloj! mi ja estas! Nenio por pruvi mian senkulpecon! Mia cerbo brulegas! Mi ekkuregas al fenestro! Ĉio estas malluma kiel peĉo, krom la rapidflugantaj lumradioj elĵetataj de la vagonfenestroj sur la plektbarilojn, kiuj, kontraste, aperigas pli malluma la kamparon transe. Mi penas malfermi la pordon. Ĝi estas ŝlosita! Mi kuregas al la alia! turnas la tenilon, kaj ĝi cedas! Pli kaj pli brulegas mia cerbo! Mi ekkaptas la mortkorpon! tiras ĝin per la ŝultroj, kaj trapuŝegas ĝin tra la pordo, ĝis ĝi malaperas en la mallumecon! Mi ĵetas el la fenestro ĉion ne apartenantan al mi mem, kaj rapide enpuŝas en mian poŝon la aĵetojn, kiujn mi estis metinta sur la sidejon, kiam mi penadas trovi la ŝlosilon de la pistolujo. Mia okulo ekvidas la fatalan turnpafileton! Mi altlevas ĝin! Ĉu mi plenigos la tragedion? Unu malgranda premeto, kaj mi vivos ne plu! Ne! tio min stampus veran mortiginton! Kio ajn okazos, miaj okuloj neniam restos sur tiun mortigantan armilon! Mi enmetas ĝin en la ingon, kaj ĝin ĵetas el la fenestro!
Kaj nun la rapideco ekmalakceliĝas. La lumiloj de stacidomo videbliĝas! Ni haltas! Terura sento de timo, ke iu eniros la vagonon, kaj vidos la sangmakulojn sur la planko kaj kusenoj, min ekkaptas! La agonio de necerteco estas preskaŭ netolerebla, kaj la duonminuta halto ŝajnas al mi horoj! Fine, la fajfo de la konduktoro! kaj ni foriras!
Kaj nun mi komencas pli trankvile pripensi pri mia situacio, kaj konsideri kian fatalan eraron mi estas farinta, ĵetinte la mortulon el la vagono. Kiel mi povis esti kulpigita je mortigo? Kian kaŭzan mi povis havi por mortigi la malfeliĉulon? Certe ne pro rabado, ĉar la trovado de lia mono pruvas tion. Lia "projekto" estis simple ridinda. Ho! kia idioto mi estis, ke mi ne lasis la mortkorpon tie, kie ĝi kuŝis kaj diris la tutan veron ĉe la stacidomo, kie ni ĵus haltis? Tro malfrue! tro malfrue! Nun mi devas konfidi je sorto! Sed, ho! ĉieloj! nomiĝi mortiginto! Tiriĝi en juĝejon! Aŭskulti la malvarman, senkompatan voĉon de ia malbenata advokato alparolanta la juĝantaron, rakontanta fakton post fakto pruvanta mian kulpecon! Ĉio vera! kaj mi ... senkulpulo! "Dio mia, estas frenezige!" mi ekkrias, kovrante mian vizaĝon per la manoj, kaj ekploregante je malespero!
Kio okazis kelktempe, mi ne scias. Mi devas esti enfalinta en letargiecon, ĉar mi subite konsciiĝas, ke mi aŭdas voĉon kriegantan "Preston Park! Preston Park!"
Mi eksaltas de la sidejo, kaj malfermas la fenestron.
"Ĉu vi deziras deiri, sinjoro?" diras voĉo.
"Jes," mi respondis.
"Nu! rapidu, mi petas, ĉar ni ne haltas minuton."
Kunprenante mian vojaĝkovrilon kaj palton, mi eliras el la vagono. La fajfo sonas, kaj la vagonaro foriras.
Mi marŝas al la stacipordo; oni demandas mian bileton; mi ĝin donas al la portisto, kiu rigardinte ĝin, diras:--
"Kompreneble vi scias ke tiu ĉi stacidomo ne estas Brighton?"
"Jes," mi respondas, paŝante sur la vojon.
Pluvas forte, kaj mi memoras ke mi lasis mian ombrelon en la vagono.
Senzorge pri la pluvo, mi ŝanceliras laŭ la vojo al Brighton.
Mi memoras nenion plu, ĝis kiam mi atingas la domon de mia patrino, kaj la servistino malfermas la pordon.
"Vi tre malfruas, sinjoro," ŝi diras; "la mastrino kaj la junaj sinjorinoj kuŝiĝis. Sed ho! kiel vi estas malseka kaj pala! Ĉu io okazis, sinjoro?"
"Ne," mi respondas, prenante la kandelingon. Mi rapidas supren al mia ĉambro, kaj ĵetas min sur la liton.
ĈAPITRO V.
"Ĉu vi estas malsana, Franĉjo, mia kara?" diras dolĉa, aminda voĉo.
Estas la voĉo de mia patrino. Mi turnas min en la lito, kaj lace malfermas la okulojn.
"Mi ne sentas min tre bonsane. Mi opinias ke mi malvarmumis hieraŭ nokte, marŝante domen tra la pluvo."
"Kial vi estis tiel malfrue, mia kara? Mario al mi diris, ke vi ne revenis ĝis la dekunua kaj duono, kaj ke vi ŝajnis tre nekvieta kaj malsaneta."
Ĉiuj la teruraj okazaĵoj de la antaŭa nokto kuregas tra mia cerbo. Ĉu mi diros al mia bona, aminda patrino la tutan historion? Ha! ne! tiu timindega tragedio devas eterne ŝlosiĝi en mia brusto.
"Mi eliris ĉe Preston Park, patrino mia, pensante ke mi ĝuos la marŝadon; sed malfeliĉe mi lasis mian ombrelon en la vagonaro, kaj pluvegis senĉese la tutvojon."
"Mi esperas, kara," respondas mia patrino, "ke estas nur malvarmumo, kiun vi ekkaptis. Pli bone estas resti en lito. Mi suprensendas al vi tason da teo, kaj tiam eble bona refreŝiga dormado resanigos vin, ĉar vi ŝajnas febra kaj via pulso batas iom rapide."
Mia bona patrino min kisas, kaj forlasas la ĉambron. Baldaŭ aperas la manĝaĵo, kiun, malpeza kiel ĝi estas, mi malfacile englutas. Tamen ĝi refreŝigas min, kaj baldaŭ mi ekdormegas.
(_Daŭrigota_).
FRAGMENTAJ MEMOROJ.
Originale verkita de Edward Metcalfe, M.A. (Oxon).
_La aŭtoro rizervas ĉiajn rajtojn._
Mi forgesas ĉu estis en Svisujo aŭ Aŭstrujo ke, en publika lavejo, mi vidis muelilon por sapo. Oni metis sub ĝi la maldekstran manon, turnis du aŭ tri fojojn per la dekstra mano la turnilon kaj ricevis en la elŝtreĉitan manon maldekstran, sufiĉon da saprabotaĵoj por lavi per ili la manojn. Tiuj kiuj kutimas vidi en Anglaj lavejoj stacidomaj la saptableton jam de multaj manoj uzitan, certe tre ŝatus tian muelilon. Mi mem kutime kunportas sapfolietojn, sed foje mi forgesas ilin kunpreni, kaj tiam--nu, mi sopiras je la muelilo kiu muelas sapon.
Pro kio mi komencas Amerikan memoraĵon per priskribo de ilo kiun mi vidis en Eŭropo? Pro tio, ke por vojaĝanto negrandaj aferoj estas ofte la plej gravaj; ankaŭ ke mia cerbo insistas kunmeti tiun ĉi memoraĵon--eble pro la turnilo--kune kun tiu de la salskuilo Amerika (_American salt shaker_) tiamaniere ke se mi pensas pri la unu mi ĉiam pensas ankaŭ pri la alia.
"Sed kio," oni demandas, "estas la salskuilo." Ĝi estas, por tiel diri, larĝigita piprujo en kies kovrilo la truoj estas tamen pli grandaj ol tiuj kiujn kutime havas piprujo. Plie oni fabrikas ĝin ne el vitro sed el porcelano kaj presigas sur ĝin belan floran aŭ alian desegnon.
Trapasantan la kovrilon (almenaŭ en la plej bonaj specoj) oni trovas ilon por grati kaj disigi la salerojn. Kiel bone scias ĉiu mastrumistino saleroj dum malseka vetero kune algluiĝas. Por spici ovojn poĉumitajn, k.t.p., la salskuilo estas ilo tre konvena. Kelkajn mi aĉetis kaj kunportis hejmen.
Ofte kuniĝoj de pensoj estas tre kuriozaj. Ekzemple, mi pense kunigas veturon kiun junule mi faris per _kajiko_ de _Constantinople_ kun sperto kiu al mi okazis en malgranda Amerika vilaĝo. Jen ili:--De _Constantinople_ kun kelkaj kunuloj mi per kajiko supreniris la Kornon Oran (The Golden Horn) ĝis la Dolĉaj Akvoj de Eŭropo (The Sweet Waters of Europe). Kiam ni tien alvenis ni estis ĉiuj malsataj, sed ni trovis por manĝi nur nigran panon kun kelkaj malgrandaj fiŝoj (mi pensas sardeloj), kaj por tranĉi tiujn apetitdonajn manĝaĝojn ni posedis la ne tro puran poŝtranĉilon de nia gvidisto, kiu ilo eble ĵus antaŭe tranĉis tabakon. Unu buŝplenon mi englutis kaj tuj sentis en mi grandan bezonon serĉi tiun ĉambron kiun provizis por tielaj okazoj la antikvaj Romanoj.
La Amerika sperto estas la jena:--Mi alvenis malgrandan vilaĝon, kie, ĉar tie mi ne intencis resti longtempe, mi eniris loĝantejon.
Mi tuj trovis ke mi estas malantaŭenirinta al la kutimoj de niaj mezepokaj antaŭuloj, ĉar, ĉe la manĝoj oni ĉirkaŭportis sur plado la viandon, el kiu la gastoj fortranĉis siajn porciojn _ĉiu per sia propra tranĉilo_.
Mi diris al Amerikano ke tiu ŝajnas al mi tre malagrabla kutimo. "Ho, ne," li respondis, "ĉiu tuŝas nur tion kion li mem manĝos. Pro tio la kutimo ne estas malagrabla. Sed vi Angloj estas ĉiuj tre malŝatemaj!"
Tamen mi estis danka ke oni permesis al mi fortranĉi la unuan porcion; sed kredeble se mi estus restinta en tiu vilaĝo mi baldaŭ kutimiĝis al la manĝmaniero kaj ĝin ne plu estus rimarkinta.
En verko, mi pensas de _Max O'Rell_, oni legas ridigan rakonton pri Amerika riĉegulo kiu per siaj propraj manoj purigis la botojn de sia Angla amiko; kaj vere la malfacilaĵo kiun prezentas al Amerikano la purigado de siaj botoj estas por ni preskaŭ malkomprenebla.
Mi apenaŭ estis enirinta Amerikan hotelon kiam mi legis la anoncon: "La Hotelestro ne respondas pri botoj lasitaj ekster la pordoj de la dormoĉambroj."
Kredeble la onklino ĝin ne legis, ĉar, je tre frua horo matene, mi aŭdis longedaŭran frapegadon sur la pordon de mia dormoĉambro, kaj malferminte ĝin mi vidis homon kiu tenas en la mano paron de botoj de Sinjorino, kaj demandas tujan pagon por la purigo de ili.
"Ĉu oni ne devas enskribi la purigprezon sur la kalkulon?"
"Ne, la afero estas tute persona; li jam malŝparis sufiĉon da tempo; ĉu oni atendas ke li serĉu la tutan hotelon por ricevi la purigpagon de paro de botoj? Mi devas tuj pagi aŭ li forportos la botojn, k.t.p., k.t.p."
Certe li estis en tre malbona humoro, sed li ĵus estis vekinta min, kaj kiam oni tion faras per frapado sur pordon, sendube li suferos je doloro de la artikoloj. Plie la onklino diras al mi ke nur kiel grandega favoro li konsentis serĉi mian ĉambron. Li subite estis prezentinta sin al ŝi per la sama demando; tujan pagon aŭ li detenos la botojn; kaj, ho, ve, la onklino ne havis en sia monujo Amerikajn monerojn. Ŝi petis pri la tuja aĉeto de kesteto de purigiloj. Amerikano kutime kunportas tian kesteton kaj purigas mem siajn botojn.
Ĉe la subetaĝo de hotelo oni trovos botpurigiston, kaj oni pagos al li sufiĉan prezon por liaj servadoj. En la stratoj knaboj faros la purigon je malkara prezo, sed ili havas ŝajnon timi la policanojn. Eble estas malpermesite al ili eniri la stratojn kie ili faras la plej grandan gajnon.
Foje mi legis pri homo kiu faris vojaĝon en kesto. Se mi legus ke tuta familio faris vojaĝon en kesto _Amerika_ mi neniel estus surprizata, tiel ĝi estas grandega. Fanfaronante pri la frukto-porteco de la sojlo de kelka regiono, Amerikano diris ke iu metis sur ĝin komodon, kaj jen, ĉe la mateno la komodo estis enradikinta kaj kreskinta, kaj li trovis ne komodon sed dometon de kvar ĉambroj. Nu, se oni metus sur _tian_ sojlon keston Amerikan kredeble li trovos ĉe la mateno veran ŝipegon de _Noah_. Amerikanoj ja uzas ne kestojn sed kestegojn, kaj jen estas, laŭ mia opinio, la kaŭzo de tiu "eg"eco.
Paginte oni lernas! Kiam ni alvenis Amerikon ni havis tutan aron de malgrandaj pakaĵoj, kaj kiam ni forlasis _New York_ mi kalkulis ke mi jam pagis dudek dolarojn (=kvar livrojn=cent frankojn) por la movigo de ili. La kosto estas tute sama por malgranda aŭ grandega kesto, kaj por la alportado, kaj ĉe la pakaĵtenejo.
Mi, tial, tuj konvertiĝis al la Amerika metodo; aĉetis la plej grandan keston kiun mi trovis, kaj en ĝin enmetis, mi pensas, dekkvar el miaj pakaĵetoj.
Vojaĝante kun sinjorino mi ne povis imiti la Amerikanon kiu al mia demando kiajn preparaĵojn li farus por ĉirkaŭvojaĝi la mondon respondis, "Nu, fremdulo, mi divenas ke mi nur metus en mian poŝon kombilon kaj dentpurigilon."
Oni povas bone supozi ke kestegojn tiajn kiajn mi priskribas, Amerikaj servistoj neniel deziras suprenporti en la dormoĉambrojn.
Tre ofte la vojaĝanto lasas ilin ĉe la stacidoma pakaĵtenejo, kie foje mi vidis aron de Amerikanoj, ĉiu kun sia _gripsack_ (malgranda valizo kiun oni portas per la mano), elprenantaj el la kestego tion kion ili bezonas por la venonta tago, kaj enmetantaj tion kion ili alportis en la _gripsacks_. En hotel-vestibuloj (t.e., en la vestibuloj de _kelkaj_ hoteloj) oni vidas la saman ŝanĝadon de tolaĵo.
Inter miaj pakaĵoj estis fortega leda kesto kiu tre incitis la malamon de la Amerika portistaro. Jen kion diras al mi la onklino:--"Ĉe unu stacidomo ŝi vidis portiston kiu trenis laŭlonge la trotuaro tiun keston supro malsupren renversitan."
Amerikano kiu trapasas diris al li:--"Ĉu vi ne vidas ke vi trenas tiun keston supro malsupren. Tiamaniere trenante vi certe ĝin difektegos."
"Nu, se mi ĝin difektos--ĝi estas nur la posedaĵo de unu _Britisher_," respondis la aminda portisto kaj trankvile daŭrigis la difektigon. Por klarigi lian rimarkon mi diros ke Amerikanoj kutime ne uzas _ledajn_ kestojn.
Ie mi legis recepton por frakasi ŝtonegojn. Enfalditajn en pajlo zorgege ilin enpaki en keston. Surmetu la surskribaĵon: "Facile rompebla; volu ekzerci la plej grandan zorgon," kaj forsendi la keston per vagonaro al la plej proksima urbo. Malferminte ĝin vi trovos ne ŝtonegojn sed polverojn.
La zorgego de tiu portisto kaŭzas ke preskaŭ mi tion kredas!
LA HUNDO DE "BRISQUET."
(Eltiraĵo de Charles Nodier).--Tradukita de C. Leroux (Rouen).
En nia arbaro de "Lyons," ĉirkaŭe la vilaĝeto de "La Goupillière," tute apud granda putfonto kiu apartenas al la preĝejeto de "Sankta-Martino," loĝis maljuna arbohakisto kiu estis nomita "Brisquet," aŭ, aliel, la fendiston je la bona hakilo, kaj kiu malriĉe vivis per la produktaĵo de siaj branĉfaskoj, kune kun sia edzino kiu estis nomita "Brisquette." Dio estis donita al ili du beletajn infanetojn: sepjaran knabeton kiu estis bruna kaj nomita "Biscotin," kaj sesjaran blondulineton nomitan "Biscotine." Krom tio, ili havis frizitharan hundon, tute nigran, escepte je la buŝego kiu estis fajrkolora; kaj ĝi estis certe la plej bona hundo el la lando pro sia alligiteco al siaj gemastroj. Oni nomis ĝin "La Bichonne," ĉar ĝi estis hundino.
Ĉu vi memoras pri la tempo kiam alvenis tiom da lupoj en la arbaron de "Lyons?" Estis dum la jaro de la densaj neĝoj, kiam la malriĉuloj devis vivi tiel malfacile.
"Brisquet," kiu foriris ĉiam al sia laboro kaj kiu ne timis la lupojn, dank' al sia bona hakilo, iamatene diris al "Brisquette":
"Edzino, mi petas vin ke vi ne lasu forkuri, nek 'Biscotin,' nek 'Biscotine,' ĝis kiam Sinjoro la estro de la lupkaptistoj estos veninta. Estus danĝere por ili. Ili havas sufiĉe por marŝi inter la malalta monteto kaj la lageto, de kiam mi plantis palisoj sur la bordo de la lageto, por antaŭgardi ilin de malfeliĉo. Ankaŭ, mi petas vin, 'Brisquette,' ke vi ne lasu forkuri 'La Bichonne,' kiu nur tion demandas."
Ĉiu matene, la saman aferon, "Brisquet" diris al "Brisquette." Iavespere, li ne revenis je la kutima horo. "Brisquette" alvenis al la sojlo de la pordo, eniris, reeliris, kaj, krucigante siajn manojn, diris: "Mia Dio! kiom li malfruiĝas!" Kaj poste, ankoraŭ ŝi eliris, kriante: "Eh! Brisquet!"
Kaj "La Bichonne" saltis ĝis ŝiaj ŝultroj, kvazaŭ ŝi volis diri: "Ĉu mi iros?"
"Paco!" diris al ŝi "Brisquette." "Aŭskultu, 'Biscotine,' iru ĝis la monteto por scii ĉu via patro revenas. Kaj vi 'Biscotin,' sekvu la strateton sur la bordo de la lageto, zorgante bone ĉu mankas palisoj, kaj fortlaŭte kriu: 'Brisquet! Brisquet! ... Paco! la Bichonne!'"
La infanoj foriris, foriris rapide, kaj kiam ili estis renkontintaj sin je la placo kie kruciĝas la stratoj de la lageto kaj de la monteto, Biscotin diris: "Mi retrovos nian malfeliĉan patron aŭ la lupoj manĝos min tie." "Ili manĝos min ankaŭ," respondis Biscotine.
Dum tio ĉi, Brisquet estis reveninta per la strato de "Puchay" pasinte je la "kruco de la azenoj," apud la preĝejo de "Mortemer," ĉar li devis liveri dorskorbon da fasketoj ĉe Johano "Paquier." "Ĉu vi vidis niajn infanojn?" diris Brisquette. "Niaj infanoj?" respondis Brisquet; "niaj infanoj? Dio mia! ĉu ili foriris?" "Mi sendis ilin al via renkonto, ĝis la monteto kaj al la lageto, sed vi prenis alian vojon."
Kaptinte sian bonan hakilon, tuj, Brisquet forkuris al la monteto.
"Se vi prenus la Bichonne," kriis Brisquette.
La Bichonne estis jam malproksime; ŝi estis tiel malproksime ke baldaŭ Brisquet ne vidis plu ŝin. Kaj ĉiam li kriis: "Biscotin! Biscotine!" kaj neniu respondis. Tiam li ekploris ĉar li ektimis ke liaj infanoj estis perditaj.
Kurinta longe, tre longe, li ŝajnis ekaŭdi la voĉon de la Bichonne. Rekte en la densejon, li marŝis al la placo kie li estis aŭdinta ĝin, kaj levante sian bonan hakilon, li eniris. La Bichonne estis alveninta tien je la momento kiam Biscotin kaj Biscotine estis ĵus manĝegotaj de granda lupo; ŝi estis ĵetinta sin antaŭen, bojante por averti Brisquet per siaj bojoj. Per bato de sia hakilo, Brisquet mortigis la lupon, sed estis tro malfrue por la Bichonne; ŝi jam ne vivis plu.
Brisquet, Biscotin kaj Biscotine renkontiris al Brisquette. Estis granda ĝojo, sed tamen ĉiuj ploris; ĉiuj rigardoj serĉis la Bichonne. Brisquet enterigis la Bichonne en angulo de sia korto, sub multepeza ŝtono sur kiu la lernejestro skribis Latine:
"Tie ĉi estas la Bichonne, malfeliĉa hundo de Brisquet."
Kaj de tiu ĉi tempo, oni diras la sekvantan proverbon:
"Tiel malfeliĉa kiel la hundo de Brisquet kiu nur unu fojo foriris al la arbaro kaj kiun la lupo manĝis."
LA PARADO ĈE SHERBORNE.
Originale verkita de H. W. Southcombe.
Multe da samlanduloj, kaj eble da alilanduloj, veturante la okcidentan marbordon, preterpasis tiun ĉi modestan urbon.
Eble ili ankaŭ ekrigardis la abatan-preĝejon kaj la pentrindan ruinan kastelon, kiuj estas la ĉefaj posedaĵoj de la urbo, kaj pri kiuj la loĝantoj havas grandan fierecon.
Kvankam la urbo havas nek tre multe da loĝantoj nek tro da riĉeco ĝi havas grandan kaj memorindan historion.
Estis en jaro 705 A.D. sankta Ealdhelm fondigis la urbon, la episkopan sidejon, kaj la lernejon, kiu lasta nuntempe atingis kaj subtenas tre altan rangon inter niaj grandaj publikaj lernejoj.
Ĉar ĝi estas la 1,200 dat-reveno de ilia urbo la urbanoj havis tre indan ideon.
Ili diris: "Ni uzu la ruinan kastelon kiel scenejo, ni elektu kelkajn el niaj urbaj historiaj rakontoj, kaj faru kvazaŭ ekster-doman teatraĵon aŭ priskriban paradon."
Ili havis unufoje kiel samurbano S-ro Louis N. Parker, kiu nuntempe estas unu el niaj plej bone konataj teatraĵo-verkistoj.
Li kore akceptis la ideon, verkis la necesan libreton, kaj entuziasme, senrekompence prenis sur si mem la gravan rolon de, "Estro de la ceremonioj."
Venante el Londono li laboris kune kun siaj gekunhelpantoj tage kaj nokte por sukcesigi la aferon.
S-ro James Rhoades verkis la poeziojn kaj S-ro Walter Raymond, okcidenta kampara viro, verkis la 9an scenon, pri la urba kaj monaĥa malamikeco. Tiu ĉi sceno estis ludita tute en la okcidenta dialekto kaj estis granda plezuro kaj amuzaĵo al multe da okcidentuloj revenante el malproksimaj lokoj, reaŭdadi la bone konatan dialekton de ilia nask-lando.
La verkistoj elektis la jenajn scenojn por prezenti al ilia aŭdontaro:--
1. A.D. 705. La alveno de St. Ealdhelm.
2. A.D. 845. La malvenko de la Danoj.
3. A.D. 860. Morto de Ethelbald kaj alveno de la knabo Reĝo Alfred.
4. A.D. 998. Enkonduko de la _Benedictine_ vivo-maniero de Episkopo Wulfsy III.
5. A.D. 1075. Reĝ. William I. (_La venkanto_) translokigas la episkopan sidejon al _Salisbury_.
6. A.D. 1107. Roger of Caen, Episkopo de _Salisbury_ kaj abato de _Sherborne_, fondigas la kastelon.
7. A.D. 1437. La malamikeco inter la urbanoj kaj la monaĥaro kaj ekbruligado de _la preĝejo_. La _Morris_ danco.
8. A.D. 1437. La fondigo de la maljunulejo, kiu ankoraŭ ŝirmas kelkajn maljunulojn kiuj partoprenis en la parado.
9. A.D. 1539. La elĵeto de la monaĥaro.
10. A.D. La lernejo ricevas la oficialan regan aŭtoritaton.
11. Alveno de Sir Walter Raleigh.
Danco cirkaŭ la Maj-stango.
La fina vidaĵo estis de du belaj blank-vestitaj junulinoj, sur estrado, unu estis la urbo Sherborn en Mass., Ameriko, la alia la urbo Sherborne, Anglujo. Heraldo legis amikan leteron de la Amerika _Sherborn_ kaj kun muziko la ĉeestantoj pluvis rozojn sur ambaŭ figuroj.
Granda procesia marŝado de ĉiuj geaktoroj.
La soleno devis tute esti montraĵo de loka patriotismo sekve ĉiu aktoro devis mem aĉeti sian propran robon, devis esti loĝanto en aŭ apud _Sherborne_ kaj devis doni senpage multe da tempo al senĉesaj ripetadoj.
La rezultato plene montris ke ili ĉiuj malavare donis sian monon, tempon, kaj laboron.
Eĉ la vest-desegnoj, la kudrado, kaj parte la silka plektaĵo estis farita en la urbo de la urbanoj.
La plej grandaj roloj en la teatraĵo estis entreprenitaj de najbaraj grandsignoroj kaj la rolo de St. Ealdhelm de la ĉef-lernestro mem.
La aliaj 250 geaktoroj, unue difinitaj, frue plimultiĝis ĝis 850 kaj ili ĉiuj restis anonimaj.
La parado estis ripetita dum kvin tagoj, bonŝance sub brila sunlumo, kaj preskaŭ sen pluvo, kio estas, en nia klimato, la plej granda malhelpo kontraŭ ĉiuj ekster-domaj kunvenoj.
Dum la semajno la malrekta strateto estis plena je sunvarmitaj geturistoj, fervore demandante, "kie estas la kastelo, kie hotelo. Kie la bilet-oficejo," k.t.p. 10,000 vizitantoj trairis la preĝejon kaj 30,000 homoj kunvenis por vidi la teatraĵon. Subite la urbo vekigante trovis ke ĝi estis laŭte laŭdata, nek nur de la grandnombraj vizitantoj, al kiuj ĝi bone sukcesis doni tutan novan kaj neatenditan senton kaj ĝuaĵon, sed ankaŭ de la tuta Brita gazetaro kiu donis al la afero longajn artikolojn kaj priskribojn. La supre-nomitaj historiaj okazoj prezentitaj tute senhalte okupis pli ol du horojn.
La komenco de la 1a sceno, kun eniro de heroldoj kaj trumpetistoj sekvataj de la kantistoj, estis tre impresa. Antaŭ ĉiu sceno aro de muzikistoj kaj kantistoj anoncis ĝian enhavon per priskriba kanto de dek aŭ dek-du linioj.
Estis tre bela vidi la aron de hele vestitaj geaktoroj kvazaŭ fluidiĝi kaj malaperi aŭ tra aŭ post la kastelo aŭ aliloke. Samtempe oni ekaŭdis la piedbaton de aliaj venontaj rajdantoj kaj la tintadeton de malproksima armaĵo kaj armiloj kaj ekvidis la orajn, skarlatajn kaj multkolorajn robojn de la venontoj aperante kaj malaperante inter la arbegoj kaj amasoj de kreska verdaĵo.
Per feliĉa penso la aŭdintaro devis eniri al la sidejo tra la pordegoj de la parko, kiu ĉirkaŭas la modernan domegon, marŝi mallonge trans la mola torfo kaj poste tra longa serpenta vojo, sub ombro de multaj arbaraj grandeguloj laŭflanke de la lago.
Tia eniro povis bone agordi kaj trankviligi la animo. Kelkaj ĉeestantoj prave diris ke la atmosfero de la loko kaj de la tuta afero tute similis, nek tiun de la grandegaj paradaj vidaĵoj donitaj ĉe kelkaj Londonaj amuzejoj, nek tiun de la historia procesioj kiuj okazas ĉe kelkaj fremdaj urbegoj, sed ke ĝi pli similis la Oberammergaŭ festojn pro la naiveco kaj seriozeco kaj loka popola sindonemeco kaj koreco.
Sed kvankam serioza celo, kelk-foje preskaŭ religia, aperis tra la ceremonioj tre ofte okazis ridindaj amuzaĵoj. Precipe en la 9a dialekta sceno la aktoroj plene ludis ŝerc-maniere kun granda entuziasmo kaj gajeco.
En tiu ĉi _monaĥa kontraŭ urba_ sceno la estro de la monaĥa partio estis granda buĉisto "kiu povis mortigi bovon per unu man-bato."
Tiu ĉi rolo estis entreprenita de grandega _Sherborne_ buĉisto kiu plene plenumis la rolon.
Li humore senkulpigis sin, batalante por la abato kontraŭ sia samurbanoj, ĉar la abato aĉetadis grandan amason de viando "kaj neniam povis ĝi esti tro grasa."
La sceno finiĝis per apero de Robin Hood kaj siaj anoj kiu venkis la buĉiston kaj la monaĥaron kaj kiel fino la batalantoj cedis lokon al aro de belaj kaj gracilaj gedancistoj.
Estis la antikva _Morris dance_. Unue eniris kurioze vestita muzikisto kaj stariĝis sur barelon. Per unu mano li ludis tubeton kaj per la alia frapetadis malgrandan tambureton kune kun li, kiel amiketo, kuris per ŝanceliĝa irado, diableto, kaj dum la danco li sidiĝis kiel kontenta hundeto apud la barelo.
Tiu ĉi danco enhavas kelkaj dancantoj kiuj portas art-faritajn ĉevaletojn, kiujn ili igis fari gajajn petolaĵojn.
Post la ceremonioj la geaktoroj plenigis la scenejon kaj multe el ili iris hejmen en kostumo tra la malnovaj stratoj. Tie estis kavalirojn, militistoj, _Saxon_ inoj kun altaj pintaj kap-ornamaĵoj, Danoj, monaĥoj, servistoj, episkopoj, gedancistoj, trumpetistoj kaj ĉia-speca mez-epoka sanktulo aŭ pekulo kiun oni povis imagi.
Kiam mi vespere en duon-lumeco pense hejmen reiris, kavaliro en ĉen-armaĵo ankaŭ peze kaj malrapide tra-rajdas la vojon.
Kiam en venonta tempo mi silente rigardos la malnovan kastelon aŭ preskaŭ sole vizitos la kvietan preĝejon, aŭ la stratojn de la urbo, mi aŭdos la tintadon de armaĵo kaj armilojn kaj spirite ree popolos la lokon je tiu unue vidinta bela, gaja, neforgesebla aro. La genio de la verkistoj kaj la lerta fervoro de la geaktoroj kelktempe vokis ilin el ilia muta reĝlando. Kiel ĉarma sonĝo ili aperis antaŭ niaj okuloj, kaj kiel sonĝo kiu tro mallonge daŭradis tiel rapide ili ree neniiĝis.
LA GALANTO.
Originale verkita de Clarence Bicknell.
Je l' vintromezo, kiam frost' kaj ventoj batas Senĉese per sieĝo, Kaj la senviva ter' por sunolum' malsatas, Aperas unu flor', Galanto! ĝi kompatas, L' amiko de la neĝo.
Ĝis nun homsango pro batal', pro maljusteco, Kontraŭ al amoleĝo, La teron ruĝigadas; tial, per blankeco Ĝin benas la Galanto, floro da pureco, Spegulo de la neĝo.
El la kovrilo sur la ter', ĝi, senmakula, La sola floro reĝo, Leviĝas; kaj ekbrilas en l' aer' nebula Sen flora laŭdo, sen honoro kortegula, Venkinto de la neĝo.
Kaj ĝi, starante super tiu reĝkanapo, Kvazaŭ per kora preĝo, Rigardas; kaj humile al la naska drapo Sin klinas, per la blanka riverenca kapo, La ido de la neĝo.
DIVERSAJ AVIZOJ.
Esperantistoj ĝoje ekscios ke D-ro Zamenhof elektiĝis je la Legion d'Honneur. Ni esperas ke tiu ĉi estos nur la unua nacia honora kiu atendas nian eminentan majstron.
* * *
_Tra La Mondo_ estas la titolo de bela ilustrata Esperanta monata gazeto. La 2a & 3a numeroj enhavos longajn ilustritajn raportojn pri la Kongreso, laŭvortaj paroladoj, k.t.p.
Oni povas ricevi la tri unuajn numerojn sendante 2 fr. 25 al Administranto, _Tra la Mondo_, 15 Bvd. des deux Gares, Meudon, S. et O., France. Nia agema amiko, Kapitano Cape-Montrosier, estas la ĉef-redaktoro. Forlasinte Alĝerion, li petas, ke oni petu ĉiajn informojn pri la tieaj aferoj ne de li, sed de S-ro Roux, Alĝero.
* * *
La Sveda Ligo de junaj socialistoj decidas fondi internacian korespondadon, per Esperanto, kun la gejunulaj societoj de diversaj landoj. Interesatoj sin turnu al S-ro Einar Hakansson, en Sodertelge, Svedujo.
* * *
Tiuj kiuj deziras havi memoraĵon de la Kongreso devas sendi al la Sekretario de la Groupe de Boulogne 2 fr. por ricevi la _Kongresa Liber_, Libro pri la Projektoj, Adresaro de multaj gekongresanoj, detala programo de la festoj, specimeno de la Karto de Kongresano & Kongresa Ilustrita Poŝtkarto, kun diversaj ĉirkuleroj. Adreso, S-ro Paul Boulet, 49 rue Louis Duflos, Boulogne-sur-Mer.
* * *
Oni proponas ke tiuj Fideluloj kiuj venis al la Unua Kongresu sekvu la ekzemplon de diversaj aliaj famaj fideluloj, kaj ĉiam portu verdan turbanon; se la ideo ne plaĉigas, eble speciale luksa verda stelo estos aprobinda!
* * *
_Fundamento de Esperanto_ estas tre belforma libro eldonita de la firmo Hachette, enhavanta 178 paĝojn (kosto 3 fr.) konsistas el Gramatiko, Ekzercaro kaj Universala Vortaro. Ĉiuj, kiuj ne jam havas tiujn verkojn aparte, devas posedi la novan verkon.
* * *
La _Kristnaska Sonorado_, traduko de Dickens' _Christmas Carol_, nun aperis, kaj estas ŝatinda verko de 83 paĝoj, kosto 1 fr. 30. Alilandaj Esperantistoj ja kontentiĝos, legante por la unua fojo tiun ĉi ĉarmegan verkeston. Ni envias al ili la privilegion.
VIRINO LA NEKOMPRENEBLA.
El "De Omnibus," humora verko de Barry Pain.
Tradukis Geo. C. Law, kun afabla permeso de la verkisto, kaj T. Fisher Unwin, la eldonisto.
Mi ne komprenas la virinojn.
Antaŭ ne longe, mi okazis gajni duonan livron pro veto je mia elekto en la "Grand National," Nu, la ideo prenanta min, mi eniris lokon iom superan je tiu kiun mi kutime favoras. Kiel mi diras, mi estis ĝuigonta min, tiel mi mendis mian bifstekon dikan, parte rostitan, kun iometo da grasaĵo, kaj mian glasegon da Burtona biero, kiel se mi estis la Ĉefurbestro mem. Tiam mi ĉirkaŭenrigardis.
Estis du virinoj kiuj ĵus estis finintaj. Ili estis sidantaj farante nenion. Estis kelnero kontraŭe je ili, sufiĉe proksima por povi mordi ilin, kaj li ankaŭ estis faranta nenion. Baldaŭ sinjoro alvokis lin, kaj li foriris. Tuj kiam li komencis servi iun alian, ambaŭ ili ekkriis "Kelnero!" kiel se ili ne havis liberan momenton. Baldaŭ li alvenis. Unu el ili diris, "Donu al mi la kalkulon, kelnero." Li altlevis siajn ŝultrojn ĝis kie Angloj portus ĉapelon kaj komencis pretigi la kalkulon.
"Du da pano kaj du da butero," li diris.
"Tute ne!" diris la ulino. "Estas du da butero kaj unu da pano."
Li korektis kaj donis al ŝi la kalkulon.
"Ho, vi malsaĝulo!" ŝi diris. "Mi volas du kalkulojn. Mia sinjorina amikino pagos por ŝia." Tial li denove altigis siajn ŝultrojn ĝis ili preskaŭ formovis la tegmenton de la restoracio, kaj elskribis du kalkulojn. "Rigardu tie ĉi," diris unu el la virinoj; "vi kalkulas al mi viandon, kaj mi ne havis viandon."
"Jes," diris la alia, "kaj vi kalkulas al mi 'entrée,' kaj mi ne havis 'entrée.'"
"Estas tute same," diris la kelnero, "iu havis viandaĵon kaj iu havis 'entrée,' kaj ambaŭ kostas egale, kaj mi ne memoras kiu havis kian."
"Nu," diris unu el la ulinoj, "ni do devas interŝanĝi kalkulojn."
Kaj eĉ tiam ili ne estis kontentaj.
"Rigardu tie ĉi," diris unu el ili, "vi kalkulas al mi buteron kiun mi ne havis, kaj vi ne kalkulas al mi panon."
"La mia estas malkorekta ankaŭ," diris la alia virino, "ĉar li kalkulas al mi panon kiun mi ne havis, kaj forgesas pri la butero kiun mi havis."
La malfeliĉa fremda kelnero kvazaŭ kunligis siajn brovojn bante, penadante kompreni tion. "Vi diris al mi--unu da pano, kaj du da butero," li diris.
"Jes," diris ŝi, "sed mi intencis diri--du da pano kaj unu da butero--kaj iel vi devas kompreni sen sciiĝo."
"Ha!" diris la kelnero, "mi komprenas. Vi havis du da pano kaj unu da butero, almenaŭ via amikino havis." Tiam li aliigis la du kalkulojn, kaj konfuzis ilin pli ol antaŭe. Li disŝiris ambaŭ kalkulojn kaj denove komencis. Post ĉirkaŭ la tria atenco li aparte bilancis la kalkulojn por plaĉi ilin, kaj tiel baldaŭ kiel li faris tion, unu el la virinoj malfermis sian monujon kaj diris ke enfine ŝi pagos por ambaŭ, ĉar ŝi ŝuldas al la alia tridek pencojn, kaj la dua kalkulo estanta tridek tri pencoj, se la alia pagos al ŝi ses pencojn, egaliĝos, ĉar ses kaj tri faras naŭ.
Nu, la kelnero foriris, treege ŝvitanta, kaj parolanta lingvon Italan, kun duonpenco kiel rekompenco. Tiam la du inoj komencis diskuti pri kiom ŝuldis unu la alian. Kia? Ne, mi ne restis por vidi la finon. Kiam mi eliris, unu el ili estis enpoŝiganta 127 pencojn kaj kulpiganta la alian pro ŝtelado, kaj tiu ĉi estis diranta, "Se mi reprenas la ŝilingon kaj la pencan poŝtmarkon kiujn mi donis al vi, kaj vi donas al mi la diferencon inter tio kion vi pagis kaj tio kion mi pagis hieraŭ, tiam vi ŝuldos al mi du pencojn, kaj mi bedaŭras ke vi iam estis mia amikino."
Nu, kiel mi diris, mi ne komprenas la virinojn.
Se mi devas fari malplaĉecon, mi pliamas malpaciĝi kun viro ol kun virino. Rilate virino, oni ne volas diri tion kion oni opinias--almenaŭ, esprimi ĝin laŭ la maniero oni alie dezirus. Mi havis bonan specimenon sur mia omnibuso antaŭ ne longe. Oni scias, ke en kelkaj veturejoj, pakaĵetoj da kakao estis donacitaj sur la omnibusoj. Tial, kompreneble, ĉiu virino alvenis je la konkludo ke tiuj ĉi pakaĵetoj estis disdonitaj ĉiutage kaj sur ĉia omnibuso. Tio estis la afero kun mia bonulino. Ŝi haltigis la omnibuson kaj supreniris.
Post iom da tempo mi sekvis ŝin por ricevi ŝian monon kaj doni bileton.
"Ho, vi agas malhonesteme!" ŝi diris.
"Kio estas via malsano?" diris mi.
"Kia," ŝi diris, "vi bone scias, kaj estas vane peni trompi min. Kie estas mia kakao?"
"Mi ne scias," mi diris. "Sed kiel ajn vi faris tion, vi ne faris tion per kakao."
Estas apenaŭ necese diri ke tiu ĉi sarkasma rimarko neatingis la celon.
"Mi scias ĉion pri tio," ŝi diris. "Vi devas doni al mi specimenon da kakao, kaj se mi konsentos trinki ĝin, mi povos veturi per tiu ĉi omnibuso senpage."
"Vi estas preskaŭ prava," mi diris, "sed ne tute prava. Tio kion oni donacas estas funto da teo, ekzemplero de la _Daily Telegraph_, kaj unua klasa bileto por Nov-Jorko. Sed ne sur tiu ĉi omnibuso,--alia omnibuso."
"Ho, nu," diris ŝi, "mi do estas sur la malprava omnibuso, kaj mi eliros."
"Vi povos fari tion," diris mi, "tuj kiam vi pagas vian monon."
"Kial," ŝi respondis, "oni ne devas pagi kiam oni eniras la malpravan omnibuson!"
"La omnibuso ne estas malprava," mi diris. "Estas vi kiu estas malprava. Se vi estas veturinta nur duoncolon per tiu ĉi omnibuso, mi devigus vin pagi."
Kaj ŝi pagis. Kiam mi eltrovas tiujn virinojn agantajn avare aŭ iom tro avare, estas ĝojo kaj plezuro se eble kapti ilin. Sed, kiel mi antaŭe diris, oni estas malhelpata; oni ne povas, se oni havas tiajn delikatajn sentojn kiel miaj, utiligi la saman riĉecon de lingvaĵo parolante al virino kiel parolante al viro.
Jes, ia viro ne volas esti iel malagrabla al virino. Eĉ malnova Ike havas tian senton, kaj li tute ne estas sentemulo. Mi memoras ke fojon Ike iris al la vaksstatuejo de Sinjorino Tussaud, dum libertempa tago. Nu, li ne ŝatas trompiĝon. Tial li antaŭfaris kelkajn demandojn. Oni diris al li ke ĉe la enirejo de la salonego estis virino sidanta je ĉiu flanko kun tablo antaŭ ŝi, vendanta programojn kaj katologojn, k.t.p. Unu el la virinoj estas reala, kaj la alia estas vaksa, metita tie kiel ŝerco, kaj li devos zorgi por ke li ne fariĝu malsaĝulo. Mi ne scias kiamaniere okazis, sed lia spirito konfuziĝis pri kiu tablo havis la realan virinon. Li alproksimiĝis la virinon kiun li imagis esti vaksa, levis manplenon da katalogoj kaj ekfrapis ŝian kapon per ĝi, dirante, "Se vi ne zorgas, iu forkuros kun tiuj ĉi." Kiam ŝi residiĝis kaj diris al li ke li devas hontiĝi, kaj se li ne zorgos ŝi forpelos lin,--neniam estis viro pli surprizata. Eble vi estos surprizata ankaŭ kiam mi diras ĝin, sed estas fakto, kiel li poste sciigis min,--li volis ke li ne estis farinta tiun eraron. Li diris, kaj estis eksterordinara konfeso por tia viro fari, ke se ŝi estus demandinta apologion li estus farinta tion!
Estas mirinde kiel kelkaj virinoj ne ŝajnas scii tion kio estas sia afero, kaj tion kio ne estas. Antaŭ ne longe, estis maljunulino sur mia omnibuso de tia speco--deziris sciiĝi ĉion pri ĉio.
"Kaj kiom oni pagas al vi, ĉiusemajne, mia viro?" ŝi demandis al mi.
"Tri ŝilingojn kaj ses pencojn," diris mi.
"Kia?" diris ŝi. "Ĉu tio estas ĉio kion vi ricevas?"
"Ho, ne!" diris mi. "Kompreneble, ni havas tion kion ni ŝtelas."
"Nu, nu!" diris ŝi, "mi ĉiam aŭdis ke la omnibusistoj rabis la kompaniojn. Kaj kiom estas la tuta sumo?"
"Sumas po 10 livroj ĉiusemajne," diris mi, "sed ne estas por longa tempo. Post malmultaj monatoj, ni fariĝas eluzitaj."
"Eluzitaj?" diris ŝi. "Kiel?"
"Respondante al demandoj de personoj pri aferoj kiuj ne estas iliaj aferoj, sinjorino."
Nu, tio silentigis ŝin iom da tempo, sed, estu benata, si baldaŭ rekomencis! Ŝi estis unu el la naskitaj intervenantinoj, kiuj ne estas facile haltigeblaj. Tamen ŝi forlasis min. Estis sinjoro sidanta kontraŭ si, kiun ŝi poste ekzamenis, kaj mi simpatis je