mi. Eble ni reciproke interŝanĝas ion--eble la arboj rekonas ĉion
tion pli ol mi iam pensis._"[84]
Preskaŭ idente sciigis Richard Jefferies--"_Tiu aliformiĝo de buloj kaj malvarma materio en vivajn objektojn, faras la ĝojon kaj esperon de la somero. Ĉiu tronketo de herbo, ĉiu folio, ĉiu individua floreto kaj folieto, parolas pri espero. Konsideru la herbojn, la kreskaĵojn--ili estas signoj de tero altiĝante ĝis la vivo, antaŭ niaj okuloj. Tial al mi estas la floroj tiom pli ol nur trunketo kaj folietoj.... La blankaj folietoj alvokas rekte al nia koro; la trankvilaj kverkoj estas plenaj je mistero. La floroj, per siaj mil vizaĝoj, kolektis la kisojn de la mateno. Ilin ŝatante mi ricevas almenaŭ iom da ilia vivopleno--novan penson el ĉiu folieto._"[85]
Certe, nia kara Jefferies multe aŭskultadis--kaj iom komprenis--la veran lingvon de la floroj! Tion ĉi ankaŭ atestas siaj ĉarmaj verkoj "_Bevis_," "_La libera Aero_," kaj la interesa, pretervorte laŭdinda, "_Historio de Mia Koro_."
Tamen bezonas konfesi, ke ne ĉiuj floroj tiom aminde prezentiĝas kontraŭ la homoj kaj bestoj, aŭ eĉ kontraŭ ĉiaj aliaj specoj de floroj. Inter ili ja estas amikoj kaj malamikoj, reciproke helpantaj aŭ malhelpantaj. Tion ĉi precipe klarigis Dro. Taylor, en sia verko supredirita. La vero estas ke, kiel apud la bestoj, tiel ankaŭ apud la floroj, efektiviĝas pli aŭ malpli la postuloj de "la barakto je ekzistado," "la natura elekto," kaj "la postdaŭriĝo de la plej konvenaj je la okazoj." Estas, do, nur malklera konkludo, ke la floroj "nek laboras, nek ŝpinas"; la vivotempo de la floroj estas tiom plene (kaj almenaŭ tiom utile) okupata, kiom tiu de la bestoj. Plie, estas ja la penado de la kreskaĵoj kiu provizas ultimate la nutraĵon mem de ĉiu besto, de ĉiu homo; tial, tiu ĉi devas memoriĝi ke de la vivo kaj laboro de la kreskaĵoj sia propra vivado dependas.
Amikaj floroj, kiel malmulte ni komprenas vian vivon, vian lingvon!
Ĉe la kreskanta homa pensado, nia kompreno ĉiam fariĝos pli klara, kaj nia amo pli forta, je la plej belaj el la infanoj de la tero--la mutaj sed elokventaj floroj.
FOOTNOTES:
[80] El "The Movements of Plants."
[81] The Sagacity and Morality of Plants.
[82] The Vision of Sir Launfal.
[83] The Zucca.
[84] The Oaks and I.
[85] The Pageant of Summer.
Kiam nutro nin vivigas, Aŭ bonaĵ' ajn nin ĝojigas, Ni memoru, ke ni devas Esti dankaj, ĉar ni scias, Ke aliaj homoj penas Por ben' kiun ni ricevas: Ne forgesu ni gefratojn Bonfarintajn nekonatajn.
(6266).
LA "ATESTO PRI KAPABLECO."
Originale verkita de G. D. Buchanan, 8820.
Inter la rimarkoj kiuj aperis sub la titolo de _Correspondence Notes_, en la lasta numero de nia Gazeto, estis mallonga paragrafo, kiu diris, ke tiuj Britaj Esperantististoj kiuj dezirus akiri nepran pruvon pri sia plena sciado de nia helpa lingvo devus sin turni al la _Franca Societo por la Propagando de Esperanto_, por ricevi ĝian konatan _Atesto pri Kapableco_. Kvankam ni ĉiuj multe ŝatas la fratan spiriton de niaj Francaj amikoj, tamen ni esperas, ke post nelonge ni povos aranĝi ekzamenojn por Brita _Atesto_ laŭ simila modelo. Respondante al la afabla propono de nia Redaktoro, mi traktos mallonge pri tiu ĉi afero, esperante, ke la konsilo de pioniro eble estu helpa al estontaj kandidatoj.
Kompreneble, la aspiranto devas jam posedi bonan ĝeneralan sciadon de la fundamentaj principoj de la lingvo antaŭ ol li komencos la specialan preparadon por la ekzameno. Se li estus tiel feliĉa kompreni plenege la Francan lingvon, li elektu fari tiun ĉi ekzamenon France; sed nur adepto devus atenci tion ĉi. Se, tamen, simile al mi, li konus nur sian nacian lingvon, li ne povos ĝui la helpon de tiaj valoraj lernolibroj kiaj _La Commentaire sur la Grammaire Esperanto_ kaj _La Texte Synthétique_.
Mi persone konstatis ke la Esperanta Sintakso, de Dro. Paul Fruictier, estis preskaŭ necesega, kaj mi ĝin forte rekomendas. Se la studento povas verki kune kun amiko, tiom pli bone. Mi mem ŝuldas multon je la inspiraĵoj kaj konsilo de klera amiko, kun kiu mi ofte korespondas.
Fininte sian preparadon, la studento devas tiam skribi al _Sro. Edouard Bréon_, 6, _Rue du Levant, Vincennes, près Paris_, klarigante ĉu li volas fari la ekzamenon France aŭ Angle. Post malmultaj tagoj li ricevos plenan sciigon pri la oficiala programo.
Se la aspiranto elektus fari la ekzamenon Angle, estos necese ke li traduku Esperantan eltiraĵon Anglen, kaj Anglan eltiraĵon Esperanten. La "Demandaro" enhavos serion da gramatikaj demandoj kaj ekzercon pri Esperanta elparolado. Por reprezenti tion ĉi, mi uzis la bonegan fonetikan metodon kiu aperis sur paĝo 25, Nro. 2 de The Esperantist.
Skribinte al nia Samideano, Sro. Mann, de Paris, por ricevi lian opinion pri la speciala preparado por la ekzameno, mi ricevis la jenan valoran respondon.
"Pri plej efika kaj sukcesiga metodo studi por la ekzameno, mi rekomendus, post ellerno de la _Complete Text-Book_, zorgan legadon de _Hamleto_ kaj _Fundamenta Krestomatio_, kun _Esperanta Sintakso_, de Fruictier. Ekzemple, oni prenu en _Krestomatio_ iun anekdoton. Legu ĝin du aŭ tri fojojn laŭtvoĉe. Poste, oni faru al si diversajn demandojn per vortoj tiaj kiaj Kiu (n), Kies, Kie (n), Kiel, Kial, Kiam, Ĉu? Por varii, oni rediru la anekdoton je aliaj tempoj ol tiuj donataj en la teksto mem. Ekz., la teksto eble rakontas la aferon, kiel okazinta je iu tempo pasinta. Nu, la ekzercanto povus rekonstrui la anekdoton, metante la serion da agoj en la pasantan tempon, AS, aŭ en la pasontan tempon, OS; poste en malsimplajn tempojn: Estis ... inta (j), k.t.p. Tiamaniere la studo fariĝas vere interesa, kaj la lernanto tre baldaŭ elposedos la gramatikon tre simplan de Esperanto.
"Alion oni povas ankaŭ fari kun bonaj rezultatoj. Per la helpo de la vortaro Angla-Esp., oni povas ekzerci sin jene. Oni povas, dum la farado de agoj iaj, nomi ilin Esperante. Ekz. Leviĝante, fru- (aŭ malfru-) matene, nomu la serion da agoj. Mi leviĝas, mi stariĝas, mi surtiras miajn ŝtrumpojn, k.t.p. Mi estas vestita (mi est_is_ vest_ot_a). Mi lavas min, mi matenmanĝas, mi laboras, k.t.p. Ĉiuj ĉi agoj estas analizeblaj kaj etendeblaj, kaj liveras tre interesajn imagajn konversaciajn kaj gramatikajn ekzercojn.
Tio estas la fama Gouin'a metodo studi lingvojn; ĝi donas mirigajn rezultatojn. Tiamaniere, la vortoj kaj esprimoj restas en la memoro, kaj oni ne laciĝe lernas _papage_ novajn vortojn. Kaj por konversaciaj klasoj tia procedo estas praktikinda, ĉar ĝi ŝparas la tempon kaj koncentras la pensojn de la ekzercantoj. Soj. George Phillips & Son, Ltd., 32, Fleet Street, London, eldonas tre interesan kaj pensigan serion da libroj verkitaj laŭ la Gouin'a metodo.
* * *
N.B.--Estas preskaŭ certe ke, post nur iom da tempo, la deziroj de tiom de adeptoj estos plenumataj, kaj Brita Ekzameno fondiĝos. Oni nun klopodas pri la afero.--(Red.).
THE CERTIFICATE OF MERIT.
G. D. Buchanan, No. 8820.
Among the remarks under the heading _Correspondence Notes_, in the last number of our Gazette, was a short paragraph which stated that those British Esperantists who desired to acquire an indisputable proof of their thorough knowledge of our auxiliary language must apply to the _French Society for the Propagation of Esperanto_, in order to obtain its well-known "Atesto pri Kapableco." Although we all greatly appreciate the fraternal spirit of our French friends, we nevertheless hope that ere long we shall be able to organize examinations for a British Certificate on similar lines. In reply to the kind suggestion of our Editor, I will briefly treat of this matter, in the hope that the advice of a pioneer may possibly be a help to future candidates.
Of course, the aspirant must first possess a good general knowledge of the elementary principles of the language before he begins the special preparation for the examination. Should he be so fortunate as to understand French thoroughly, let him elect to undergo the test in French; but only an adept should attempt this. If, however, like myself, he should know only his own national language, he will not be able to enjoy the help of such valuable text-books as _La Commentaire sur la Grammaire Esperanto_ and _La Texte Synthétique._
Personally I have found that the _Esperanta Sintakso_, by Dr. Paul Fruictier, is almost essential, and I recommend it strongly. If the student can work with a friend so much the better. I owe much to the suggestions and advice of a well-informed friend, with whom I often correspond.
Having concluded his preparation, the student must write to _M. E. Bréon_, 6, _Rue du Levant, Vincennes, near Paris_, stating whether he purposes taking the examination in French or English. In a few days he will receive full details as to the official programme.
Should the candidate choose to go up for the examination in English, it will be necessary for him to translate an Esperanto extract into English, and an English extract into Esperanto. The list of questions will contain a series of grammatical points and an exercise on Esperanto pronunciation. In order to illustrate the latter, I employed the excellent phonetic system which appeared on page 25 of The Esperantist, No. 2.
Having written to our Friend-in-Esperanto, Mr. Mann, of Paris, to learn his opinion with regard to special preparation for the examination, I received the following valuable reply:--
"As for the most effective and successful method of studying for the examination, I should recommend, after mastering the _Complete Text-Book_, a careful reading of _Hamlet_ and the _Fundamenta Krestomatio_, with _Esperanta Sintakso_, by Fruictier. For example, take some anecdote from the _Krestomatio_. Read it two or three times aloud. Then ask yourself various questions by words such as _Who (m), Whose, Where (Whither), How, Why, When?_ To vary the study repeat the anecdote, using tenses other than those employed in the text itself. For example, the text possibly narrates the matter as having happened at some past time. Well, the student could remodel the anecdote, placing the concatenation of events in the Present AS, or in the Future OS; and afterwards in the compound tenses: _Estis ... inta (j)_, k.t.p. In this manner the study really becomes interesting, and the pupil will very soon master Esperanto's very simple Grammar.
"One can also adopt another course with good results. With the aid of the _English-Esperanto Dictionary_ one can train one's self as follows. While performing any actions one can name them in Esperanto. Thus, getting up early (or late) in the morning, enumerate the series of actions. I get up, I stand up, I put on my stockings, etc. I am dressed (I was about to be dressed). I wash, I have breakfast, I work, etc. All these actions can be analyzed and extended, and supply most interesting imaginary conversations and grammatical exercises.
That is the famous Gouin method of studying languages; it gives remarkable results. Thus words and expressions are preserved in the memory, and one does not wearily learn new words parrot-method. And such a system is practicable for conversational classes, as it saves time and concentrates the thoughts of the pupils. Messrs. George Phillips & Sons, Ltd., 32, Fleet Street, London, publish a very interesting and thought-inspiring series of books compiled on the Gouin system.
* * *
N.B.--It is almost certain that in a short time the wishes of so many adepts will be fulfilled, and a British examination will be founded. The matter is now under consideration.--(The Editor).
La Onklino diris al sia nevino: "Ne ploru, karulino, aŭ ci malbeliĝos."
"Ĉu vi multe estas plorinta, kiam vi estis juna?" respondis la infanino.
(P de B).
DUA ORIGINALA SKIZETO, VERKITA DE E.W.
Nia Fraŭlino.
Ŝi loĝis en dometo, tute apud la domego ĉirkaŭfosigita de ŝiaj praavoj. Ĝi nun apartenas al fremdulo, sed li ne estis vizitata de la sinjoroj de la departemento, kaj estis malestimata de la vilaĝanoj. Li do lasis neokupata sian antaŭ ne longe aĉetitan domon.
Nia Fraŭlino estis, tiel, kiel ŝia frato, la _pacama Pastro_ (pri kiu mi skribis en The Esperantist, No. 8) tre granda, sed ŝi estis rekta kaj tre aktiva. Ŝi havis brunajn okulojn, aglan nazon, firman mentonon kaj voĉon kiu neniam estis laŭta, kvankam ofte severega.
Unufoje Dimanĉe ŝi ĉiam sidis simple vestita, kune kun sia nevino kaj tri servistinoj, sur la plej granda preĝbenko de la paroĥa preĝejo. La Diservo finita, ŝi venis al ŝia pordo, kiun malfermis la paroĥestro, kiu kolegia ĉapo en la mano, salutis ŝin profunde.
Ŝi respondis je solena reverenco: tiam li sekvis ŝin kaj ŝiajn nevinojn al la pordego. Kiam ili ekstere alvenis, la aŭdintaro eklasis siajn benkojn. En bela vetero _Nia Fraŭlino_, ĉar tiel ŝi nomiĝis ĉiam, kutimiĝis iri sub granda arbo en la preĝejkorto, kaj tie staris aŭ sidis dum la vilaĝanoj kunvenis por demandi al ŝi kuracilon aŭ konsilon; por priparoli ian disputon, je kies meritoj ili deziris, ke ŝi aljuĝu; aŭ por peti, ke ŝi ordonu la punon por ia eltrovita krimeto. Ŝiaj decidoj neniam estis disputataj, ĉar la Galoj havas ankoraŭ superstiĉan kredon je la saĝeco kaj sankteco de maljuna virgulino, se ili scias, ke ŝi estas fraŭlino de ŝia propra elekto.
La junularo de la vilaĝo amis kaj respektegis sian Fraŭlinon; ankaŭ ŝi amis ilin, precipe tiujn, kies gepatrojn ŝi konis dum ilia juneco. El tiuj ĉi, la plej de ŝi amata estis la beleta, dolĉa dekokjara Nest. Ŝi ĝuis rigardadi la knabinon sidante inter la geĥoristoj apud ŝia fianĉo, kiu estis lerta kaj inteligenta frizisto el la proksima urbo. Oni sciis ke ŝi jam aĉetis multe da utilaj ornamoj, trikotaĵoj kaj fajencoj por la estonta domo de Nest--la domo en kiun, post unu aŭ du jaroj, la fianĉino estos kondukata kun la eksplodo de du aŭ tri cent pafiletoj, kun la piedfrapado de cent kvindek ĝis ducent ĉevaloj kaj azenoj, kun la kantoj, kriegoj kaj koraj gratuloj de kvin aŭ ses cent homoj, ĉar la familio de Nest estis granda, kaj tre respektinda en tiu loko.
Unu Dimanĉon, Nia Fraŭlino vidis Nest inter la geĥoristoj, sed ne estis ŝiaflanke la _Cariad_'o.[86] La sekvantan Dimanĉon ŝi rimarkis samon, kaj revidis la knabinon palan, solan, kaj melankolian. Ŝi informiĝis pri la kaŭzo de tio ĉi, kaj sciiĝis, ke kelkaj terfosistoj (unu el kiuj deziris edzinigi Nest) atakis inside la junan friziston, lin bategis kaj piedfrapis ĝis kiam li ne povis sin movi. Ili minacis lin kaj diris, ke se li iam kuraĝus reveni en tiun vilaĝon, ili kaŝus lian korpon tie, kie ĝi nur troviĝus je la Fina Juĝo.
Nia Fraŭlino multe indignis, ke tia insulto al la tuta vilaĝo ne estis jam punita de ĝiaj viroj. Oni ŝin klarigis ke tiuj terfosistoj estis: "Tre grandaj viroj, atletoj. Kaj nombras preskaŭ sesdek, kaj la tuta paroĥo nur enhavas kvardek virojn. Sed ili foriros tuj kiam la nova strato estos finigita, kaj neniu povas devigi Nest edziniĝi. Ĉu ŝi ne povos nenii al ŝi la plezuron vidi la _Cariad_'on ĝis kiam liaj malamikoj foriros?"
Nia Fraŭlino aŭskultis, sed ne aprobis; tute ne!
Dimanĉo denove alvenis, kaj ŝi, dum la preteriro al la granda arbo, vidis multajn vilaĝanojn kiuj tie atendis siajn patrinojn, fratinojn aŭ amantinojn; ĉar la viroj tiam nur malofte eniris la preĝejon, krom pro edzigoj kaj enterigiroj. Ŝi ankaŭ vidis grandegan terfosiston klinanta kontraŭ stango apud lageto, kaj ŝi laŭte diris, ke ŝi hontus je ŝia lando, se li ne havus plenegan trempadon.
La Dimanĉon sekvantan la sama vidaĵo frapis ŝiajn okulojn. Tuje ŝi alproksimiĝis al la homoj sub la arbo kaj diris al ili kiel estas malkuraĝeco permesi, ke fremdulo tiamaniere insultu ilin. "Kial," ŝi diris, "vi ne lin ĵetos en la lageton?" Ŝiaj paroloj produktis nenian videblan efekton, ŝi do furioziĝis kaj ekkriis: "Nun, ĉu ne troviĝas inter vi eĉ unu viro? Bone! per Dio, ĝin faros mi mem!"
Per rapidaj longaj paŝoj ŝi marŝis al la terfosisto, lin ekkaptis je la gorĝo kaj forĵetis lin en la akvon.
Neniam li tie revidiĝis. Oni raportis ke liaj kunlaborantoj tiel lin mokis, tial ke li estis ĵetita de virino, en akvon ke li lasis ilian bandon, kaj rapide flugis el la lando.
Post mallonga tempo, Nest edzigis sian dandan, malgrandan urbanan _Cariad_'on. La juna paro ĉiam dankis la karan Fraŭlinon pro sia feliĉeco, kiun ili ŝuldis al ŝia decida konduto; kaj la Fraŭlino estis eĉ pli respektegata kaj amata de ŝiaj najbaroj.
La morto de nia Fraŭlino similis je ŝia vivo.
Kiam ŝi kredis, ke la fino alproksimiĝis, ŝi venigis la vilaĝan ĉarpentiston, kaj donis al li la mendojn por ŝia ĉerko kaj ĉiujn la ordonojn por nemultekosta enterigiro.
Post kelkaj semajnoj ŝi unu mateno sentis, ke ŝia animo baldaŭ foriros. Al la karaj parencoj kaj amikoj, kiuj staris ĉirkaŭ la lito, ŝi donis belegajn donacetojn kaj amindajn adiaŭparolojn. Ŝi estis tiel trankvila, kaj ŝia voĉo estis tiel gaja, ke neniu ploris. Kiam ŝi diris: Mi estas laca; ŝi fermis la okulojn, kaj neniam ilin malfermis.
Multaj ploris sian Fraŭlinon.
FOOTNOTE:
[86] _Tiu ĉi vorto signifas "reciproka amo," ne nur inter viro kaj virino, sed ankaŭ inter patro kaj filo, aŭ amikoj. Ĝi do ŝajnas nehavi perfektan tradukon Esperantan.--E.W._
UNU NOKTO EN "CALABRE."
Eltiraĵo el Paul Louis Courrier. Tradukita de Paul Boulet.
Ian tagon, mi vojaĝis en "Calabre."
Estas lando de malbonaj homoj kiuj, mi kredas, amas neniun kaj malamas precipe la Francojn. Klarigi al vi tion, estus tro longa; sufiĉas diri ke ili malamegas nin, kaj ke oni pasas tre malagrable la tempon kiam oni estas ĉe ili.
Kiel kunvojaĝanto, mi havis junulon.
En tiuj montoj, la vojoj estas valegoj; niaj ĉevaloj marŝis multepene; mia kamarado rajdis antaŭ mi; vojeto kiu ŝajnis al li pli irebla kaj malpli longa perdigis nin...
Ĝis la eknokto ni serĉis nian vojon tra tiuj arbaroj; sed, ju pli ni serĉis, des pli ni perdiĝis, kaj la nokto estis densa kiam ni alvenis apud tre nigra domo... Ni eniris ĝin, ne sen suspekto, sed kiel fari?
Tie, ni trovis la tutan familion de karbisto, sidante ĉirkaŭ tablo kie, ĉe la unua vorto, oni invitis nin.
Nia junulo ne petigis sin. Jen, ni estas manĝanta kaj trinkanta, almenaŭ li, ĉar mi, mi ekzamenis la lokon kaj la mienon de niaj mastroj.
Tiuj ĉi havis certe mienon de karbistoj, sed la domo ..., vi estus kredinta ke ĝi estas armilejo. Tie estis nur pafiloj, pistoloj, glavoj, tranĉiloj, tranĉilegoj. Ĉio malplaĉis al mi kaj mi facile vidis ke mi ankaŭ malplaĉis.
Kontraŭe, mia kamarado ŝajnis kvazaŭ li estis ano de la familio: li ridis, li parolis kun ili. Pro malsingardemeco, kiun mi devus esti antaŭpensinta, li unue diris de kie ni elvenis, kien ni iris, kiuj ni estis! Francoj, pensu iom do! Ĉe niaj plej mortigeblaj amikoj, solaj, perditaj, tiel malproksime de ĉiu homa helpo! Plie, por montri ĉion kio povis perdigi nin, li ŝajniĝis riĉa, promesis al tiuj homoj pro la elspezo kaj por niaj morgaŭaj gvidistoj, tion kion ili dezirus. Fine, li parolis pri sia valizo, petante ke oni zorgu ĝin multe, ke oni metu ĝin apud lia lito. Li ne volis, li diris, alian kapkusenon. Oni povis kredi, ke ni portis la kronajn diamantojn!
La vespermanĝo finita, oni lasis nin. Niaj mastroj kuŝis sur la suba etaĝo, ni, en la ĉambro kie ni estis manĝintaj. Malalta grenejo, kien oni supreniris per skabelego, estis la dormejo kiu nin atendis, kvazaŭ nesto en kiu oni enirus, rampante sub traboj ŝarĝitaj de provisaĵoj por la tuta jaro.
Mia kamarado suprenrampis tien kaj kuŝiĝis, dormante la kapo sur la multekosta valizo. Mi, determinata je maldormi, mi plibruligis la fajron kaj sidiĝis apud ĝi.
La nokto estis preskaŭ finita tute trankvile, kaj mi komencis rekuraĝiĝi kiam, je la horo kiu kredigis al mi, ke la tago baldaŭ aperos, mi aŭdis, sube de mi, nian mastron kaj lian edzinon paroli kaj interdisputi; kaj, aŭskultante per la kameno kiu komunikis kun la suba kameno, mi perfekte komprenis tiujn ĉi vortojn diritaj de la edzo: "Nu, fine, ni vidu! Ĉu mi devos mortigi ilin ambaŭ?"
Mi restis, apenaŭ spirante, mia tuta korpo, malvarma kvazaŭ marmoro; vidante min, oni ne povis kredi ĉu mi estis viva aŭ ne.
Dio mia! kiam mi pensas ankoraŭ je tio! Ni ambaŭ preskaŭ senarmiloj, kontraŭ ili kiuj havis multe da ili, kaj mia kamarado mortata de dormado kaj de laceco! Alvoki lin? fari bruon? Mi ne kuraĝis; foriri sole, mi ne povis; la fenestro estis nealta, sed, sube, du dikaj hundoj bojegis kvazaŭ lupoj.
Post unu kvarono da horo, kiu ŝajnis al mi tre longa, mi aŭdis sur la ŝtuparo iun kaj per la fendoj de la pordo, mi ekvidis la patron, lampo en unu mano, en la alia unu el liaj grandaj tranĉilegoj.
Li unue supreniris, poste la edzino, kaj mi staris malantaŭ la pordo; li malfermis ĝin; sed, antaŭ ol eniri, li demetis la lampon kaj la edzino ĝin prenis. Poste, li eniris nudpiede, kaj ŝi, estante ekstere, diris al li mallaŭte, kaŝante per siaj fingroj la lumon de la lampo: "Malrapide, iru malrapide!"
Kiam li estis apud la skabelego, li supreniris, sia tranĉilego inter siaj dentoj, kaj, alvenante ĉe la lito kie tiu malfeliĉa junulo etendiĝis, prezentante sian gorĝon malkovritan, li prenis la tranĉilon per unu mano, kaj per la alia ... li ekkaptis ŝinkon kiu pendis je la plafono, tranĉis unu pecon kaj eliris sammaniere, ke li estis enirinta. La pordo fermiĝis, la lampo eliris, kaj mi restis sola....
Tuj kiam la tago aperis, la tuta familio, grandabrue, venis vekigi nin, kiel ni rekomendis tion.
Oni alportis la manĝaĵojn; oni servis matenmanĝon, tre puran, tre bonan: mi certigas tion al vi. Du kaponoj partoprenis. "Vi devas, oni diris la kunporti unu el ili kaj manĝi la alian." Vidante ilin, mi fine komprenis la sencon de tiuj teruraj vortoj: "Ĉu mi devas mortigi ilin ambaŭ?"
Mi kredas ke estas facile diveni kion tio signifis!
CORRESPONDENCE NOTES.
The suggestion in No. 8 has already borne good fruit, and a weekly meeting has been arranged every Monday at 6 p.m. at _The Club Café, 5, Bishopsgate Street Within, E.C._ During tea conversation in Esperanto is compulsory, but after the meal is over discussions on various topics take place in English. All members of the London Esperanto Club and their friends are cordially invited to put in an appearance when possible, and any foreign friends will of course be especially welcome.
Another meeting has also been arranged for the first Thursday in every month. This is exclusively for annual subscribers to The Esperantist. The Editor will be at the before-mentioned Café from 6-7 p.m., after which hour the Remington Typewriter firm hard by has kindly placed a room at his disposal. Will readers please come every first Thursday, with their proposals for the improvement of this Gazette?
* * *
As has been announced elsewhere, a short three-day visit to Havre, at the invitation of the Group there, is being arranged by the London Esperanto Club for all members who can join. Will these kindly send their names to C. W. T. Reeve, Esq., 63, Effingham Road, Lee, Kent? There should be as little delay as possible, so that arrangements may be made with the L. & S.W. Railway Co. as to special facilities, etc. It is expected that, encouraged by the most cordial reception accorded by our Boulogne friends at Whitsuntide, a large number of members will make use of this opportunity for improving their conversational powers with foreign friends.
* * *
The use of Sia and Lia puzzled one of our Correspondents. "Is it essential or only optional to use Sia when it refers to the subject of the sentence?" he asks. Sia _must_ be used in such a case instead of Lia, unless, as happens once in a lifetime, ambiguity might arise from such a course, in which case lia, ŝia, etc., must be used instead.
* * *
The fact that double letters only exist in Esperanto when two roots, the one ending and the other beginning with the same letter, are compounded (such as hommano) is frequently overlooked, and orthographical mistakes result. This rule is not mentioned in the Text-Books at present in use, and hence, no doubt, the frequency of such mistakes.
* * *
_R.'s Epitome_ has proved a help to several students, and the author has kindly sent another rhyme, which, we hope, may have a similar result.
EG, when ending any word, shows a _high degree_. Final ET, to birdo (bird), means a _little_ B. EDZ is _married_, GE means _both_. BO prefixed, _in law_. ESTR _master_; _member_ AN; IST a _professor_. EK _just starts_; and AD _goes on_; RE _repeats_; again ILO _tool_, and EJO _where_; INGO _holder_; then ERO, _one of_; ARO _lot_; _females_ all have IN; UJ _contains_; ID _the young_; ULO _greatest seen_. IĜ _becoming_; _causing_ IG; DIS just _separates_; ECO, _abstract_; AĴO, _work_; MAL always _negates_. EBLA _possibility_; INDA _worthiness_. EMA shows _propensity_; adjectives I guess.
(H.W.R., Ipswich).
* * *
The order in which the suffixes should be added is logically arranged. Take, for example, the word _Infan-in-eto_. _Infanetino_ is not correct, because the _-et_ is added to give the diminutive. _Infanino_, a little girl, _Infanineto_, a tiny little girl.
Similarly, in other cases, when two affixes are used in one word it is easy to decide which has precedence.
* * *
Who was the first Englishman to learn Esperanto? We invite correspondence on this interesting point. At the moment it seems that the distinction belongs to H. L'Estrange Ewen, Esq., whose number is 3010, and who, a short time since, wrote us a letter using the old style of writing, _i.e._, accents inverted, as in Bohemian, _e.g._, č, not ĉ.
* * *
Pronunciation still presents occasional difficulties to our country readers. The last query to hand deals with the sound of aĵ. This must be pronounced ahzh.
* * *
To those Correspondents who have asked: Which is the best way to learn to speak Esperanto, we recommend them to talk at first to the door, or any other inanimate object at hand.
Thus _Reading aloud_ (or, better still, Declaiming) is one of the best exercises, and is a very great help to the rapid mastery of the spoken language. When you have waded through the _Fundamenta Krestomatio_ in this manner, and have spent a few days with _Samideanoj_ who do not understand English, you should speak Esperanto like a native!
SINGLE COPIES PRICE FOURPENCE NET.
_No. 10._
_Aŭgusto, 1904._
THE ESPERANTIST
La Esperanta Gazeto por la Propagando de la Internacia Lingvo.
Edited by H. BOLINGBROKE MUDIE.
ANNUAL SUBSCRIPTION: 3/- (4 francs; 1-1/2 roubles; 75 cents).
Published by THE LONDON ESPERANTO CLUB, 41, Outer Temple, London, W.C.
CONTENTS.
Page
La Marseillaise (translated by Ben Elmy) 145 The Merchant and the Robbers (O.W., France) 146-148 The Mysterious Wedding (translated by Elise Bauer) 148-150 A First Lesson in Esperanto (Compiled by Rev. R. A. Davis) 151-4 Our Progress 155 Some Adventures of Bagh, the Tiger (Alfred T. Simper) 156 An Unsentimental Love-Song to a Wife (Clarence Bicknell) 157 To a Wee Girlie (Edward Metcalfe, M.A., Oxon) 157 Lu, Dear Lu! (Coon Song, translated by C. W. T. Reeve) 157 Items of Interest 158 The Simple-Minded One (E.W.) 159 Correspondence Page 160
For Local Information apply to the Hon. Secs. of the following Official Societies:--
BATTERSEA--Sro. A. T. Lee, 2, Cupar Road, Battersea.
BRIGHTON--Miss Oxenford, 16, Upper Westbourne Villas, Hove.
BRIXTON--Sro. E. W. Eagle, 22, Kellett Road, Brixton.
CORBRIDGE-ON-TYNE--Sro. Lotinga, Trinity Terrace.
DOVER--Sro. H. R. Geddes, Northumberland House, Dover.
EDINBURGH--Miss Tweedie, M.A., 2, Spence Street.
FOREST GATE--Sro. E. J. R. Beal, 74, Claremont Road. E.
GLASGOW--Sro. J. H. Wallace, 3, Hampden Terrace, Mount Florida.
HUDDERSFIELD--Sro. G. H. Taylor, 13, Birkly Hall Road.
ILFORD--Sro. W. A. Jeffery, 42, Park Road, Ilford, E.
KEIGHLEY--Sro. J. Ellis, Compton Buildings, Bow Street, Keighley.
LEEDS--Sro. J. E. Wyms, 2, Marlboro' Grove, Leeds.
LIVERPOOL--Sro. R. E. Issott, 5, Gresham Street, Edge Lane.
NEWCASTLE--Sro. H. W. Cl 3, Cotfield Terrace, Gateshead.
NOTTINGHAM--Sro. F. G. Rowe, 51, Portland Road.
PORTSMOUTH--Dr. Greenwood, 182, Queen's Road.
PLYMOUTH--Sro. Thill, 6, Barton Crescent, Mannamead.
ST. ANDREWS--Sro. J. T. Haxton, 133, South Street, St. Andrews.
TYNEMOUTH--Sro. Alan F. Davidson, 26, Park Crescent, N. Shields.
N.B.--It is earnestly hoped that gentlemen who are willing to form local groups will communicate with the Hon. Sec., Esperanto Club, who will do all in his power to assist them in the work.
The Remington
THE _UNIVERSAL_ TYPEWRITER.
Just think of it!
THE INTERNATIONAL MACHINE.
_Unbound by ties of nationality:
The common bond of union of all civilised peoples._
The Remington can be supplied fitted for Esperanto.
* * *
THE REMINGTON TYPEWRITER COMPANY, 100, Gracechurch St., London, E.C.
La Remington
LA _UNIVERSALA_ SKRIBMAŜINO.
Pripensu je tio!
LA INTERNACIA MAŜINO.
_Tute liberiĝita de naciaj ligiloj:
La Komuna unuigilo por ĉiuj civilizitaj popoloj._
La Remington estos liverita kun Esperantaj presliteroj.
* * *
LA REMINGTON TYPEWRITER KOMPANIO, 100, Gracechurch St., Londono, E.C.
NOTICE IS HEREBY GIVEN, that on September 1st the Price of all Back Numbers of "The Esperantist," from No. 2 to No. 8, will be raised to Sixpence instead of Fourpence a Copy.
This is because the stock is nearly exhausted. The cost of No. 1 is still 2s. 6d., at which price the Editor has still three copies for disposal.
* * *
All Communications and Contributions should be sent direct to the Editor, at his Private Address, 67, KENSINGTON GARDENS SQUARE, LONDON, W.
Adresareto de Personoj kiuj deziras Korespondadi.
Sro. John Andrews, Higher Lux Street, Liskeard, Cornwall. Kun Gealilandanoj p-ke aŭ letere.
Sro. John Booth, M.C.E., Oswilda Ruma, Carlton, Melbourne, Australia. Korespondadi kun Geesperantistoj kiuj tute nescias la Anglan (kaj prefere ankaŭ la Francan) lingvojn.
Sro. Robert Colquhoun, 65, West Clyde Street, Helensburgh, Scotland. Per ilus. p-k. Ĉiam respondos.
Fraŭlino E. M. Downes, 43, Nightingale Road, Harlesden, London, N.W. Interŝanĝos ilus. p-k.
Sro. S. H. Emptage, 43, Dane Hill, Margate, Kent. Pri diversaj aferoj. Interŝanĝos fotografaĵojn (precipe stereoskopajn) kun ĉiulandanoj.
Sro. S. Maitland, 22, Maclise Road, Kensington, W. Pri fotografarto aŭ korespondado. Li nun fondas Esperantan fotografan Societon.
Sro. John Merchant, 43, Cliffefield Road, Sheffield, England. Kun alilandanoj per ilus. p-k. Ĉiam respondos.
Sro. A. T. Simper, Attaree Khat, Singribari Hat, P.O. Mangaldai, Assam, N. India. Kun alilandanoj pri ĉiuj aferoj. Interŝanĝos interesajn kaj neordinarajn fotografaĵojn.
THE ESPERANTIST.
The Esperanto Gazette for the spread of the International Language.
ABONPAGOJ ESTAS RICEVEBLAJ ĈE SUBSCRIPTIONS SHOULD BE SENT TO
H. Bolingbroke Mudie. Esq, 67, Kensington Gardens Square, London. W. AUSTRIA.--Sro. T. Cejka, Bystrice Hostyn, Moravia. BELGIUM.--M. M. Seynaeve, 3, Rue de l'Avenir, Courtrai. FRANCE.--M. C. Gaubert, 9, rue Charras, Paris. GERMANY.--Doktoro Mybs, 68, Markt Strasse Altona, Elbe. MALTA.--A. Agius, Esq., 92, Strada S. Gaetano, Hamrun. RUSSIA.--Societo Espero, Bol. Podjaceskaja 24 log 12, St. Petersburg. SWEDEN.--Sro. P. Ahlberg, 50, Döbelnsgatan, Stockholm.
_Nepresitajn manuskriptojn la Redakcio resendos se oni aldonis poŝtsignon._
_Alsendatajn artikolojn la Redakcio laŭ bezono korektos._
_Oni povas sendi la abonpagon per poŝtsignoj, kiuj estas akceptataj laŭvaloro._
_Oni sendu ĉiujn artikolojn, demandojn kaj avizojn al La Redaktoro, 67, Kensington Gardens Square, London, W._
No. 10.
Subscription, 3s. Per Annum. Single Copies, 4d. net.
AŬGUSTO, 1904.
Kiam ni estos en Havro ni kunkantu
LA MARSEILLAISE.
Por la okazo tradukita de Ben Elmy, je 12. 7. 04.
Alvenu, | ho patrujin | fanoj! Nun estas | nia glora | tag'; Jen, kontraŭ | ni de la ti | ranoj Lev | iĝas sangminaca | flag': (_bis_) Ĉu aŭdas | vi en la kamp | aro Kru | elajn bruojn de sol | dat'? Li | portas morton sen kom | pat' Al la edz | in' kaj junul | aro.
_Ĥoro:_ Land | anoj, armu | vin! Bat | alu en kom | bin'! Ni | marŝu, | ke l' mal | pura sang' Flu | adu ĝis la | fin'!
Do kion | volas sklava | maso, La perfid | uloj kaj la | reĝ'? Por kiu | tiom da fra | kaso, La feraj | ĉenoj, fera | leĝ'? (_bis_) Al vi, ho | Francoj, l' insult | eco A | signas tion, ankaŭ | pli Me | ditas ke deviĝu | vi Eĉ al an | tikva la sklav | eco!
_Ĥoro:_ Landanoj, armu vin! Batalu en kombin'! Ni marŝu, ke l' malpura sang' Fluadu ĝis la fin'!
Tiranoj, | tremu; perfid | antaj, De l' homo | kaj parti' de | grad'! Post provoj | patromortig | antaj, Vin | sekvos honto kaj pun | ad'! (_bis_) Ni ĉiuj | volas vin bat | ali; Se | falos iu per la | mort', Franc | ujo kontraŭ lia | sort' Al | ian naskos rebat | ali.
_Ĥoro:_ Landanoj, armu vin! Batalu en kombin'! Ni marŝu, ke l' malpura sang' Fluadu ĝis la fin'!
Patruja | Amo, sankta, | pia, Konduku | nin, kun venĝa | man'; Ha Liber | eco, kara | nia, Klopodu | kontraŭ la ti | ran'! (_bis_) Alflugu | Venko kun fa | voro Al | nia helpo sub stand | ard'; Kaj | estu tie en ri | gard', Triumfo | ĝia, nia | gloro!
_Ĥoro:_ Landanoj, armu vin! Batalu en kombin'! Ni marŝu, ke l' malpura sang' Fluadu ĝis la fin'!
[Niaj legantoj memoros, ke Franco verkis por The Esperantist, No. 1, bonegan tradukon de la Angla nacia himno. Ni do esperas, ke niaj Francaj kunbatalantoj ŝatos tiun ĉi tradukon de sia nacia kanto tiel, kiel ni ŝatas la nian. La tradukinto sendis ĝin al ni nur du tagoj post kiam ni proponis ĝin, al li por ke ĝi estu kunportata kun ni en Havron! Mil dankojn!--Redaktoro].
The 'First Thursday' Meeting for Subscribers has been discontinued for the present. Members' Monthly Meetings as usual, at 6 p.m., 5, Bishopsgate St. Within, E.C.
LA KOMERCISTO KAJ LA RABISTOJ.
Originale verkita de O.W. 7074 (Francujo).
_Mi estis tute juna kiam oni rakontis al mi tiun historion. Jam multe da tempo pasis de tiu tago, jaroj post jaroj; sed ĝi tiel impresis min, ke mi neniam ĝin forgesis, kaj eĉ ne ĝin forgesos. Nepre mi ne ĝin rakontos al vi tiel agrable, kiel oni rakontis ĝin al mi, sed mi petas de vi indulgon. Estu do malseveraj por aŭskulti min._
Estis foje riĉa komercisto kiu ne okupiĝis plu pri la negoco kiu loĝis kastelon kuŝitan meze de granda parko, plena je maljunaj, dikegaj kaj altkreskaj arboj. Ĝi estis tute ĉirkaŭita de altaj muroj. Bela ferpordego estis je la enirejo de la parko, kie komencis larĝa kaj longa aleo, ĉiuflanke ombrigita de la arboj. La komercisto havis edzinon kaj du filinojn, kiujn li amis tre varmege.
"Mi estos devigata lasi vin hodiaŭ por aliri la najbaran urbon," li diris al sia edzino kaj al siaj filinoj: "Mi estas ricevonta grandan sumon da mono, kiun oni ŝuldas al mi de longe, kaj kiun oni devas liveri al mi hodiaŭ. Mi ne povos reveni frue, sed nenion timu, vi scias ke mi ne havas ian malamikon en la lando; mi do revenos hejmen sendanĝere."
"Ho!" ekkriis lia edzino, "ne aliru la urbon, mi antaŭsentas, ke okazos al vi malbonaĵo, mi timas ke oni mortigos vin pro la granda sumo da mono, kiun vi kunportos kun vi."
"Ĉu mi neniam aliris la urbon? Ĉu mi neniam kunportis multe da mono? Ĉu mi iam revenis hejmen tre malfrue, renkontinte danĝeron?"
"Jes, jes, estas vere, sed tiun ĉi fojon, mi ne scias kial, mi timas, mi timegas. Ne deiru, mi petegas vin."
La infaninoj diris kiel sia patrino, sed la patro mokis ilin, kaj, posttagmeze, li kisis sian familion, diris al ili: "Ĝis la revido," kaj rajdante sur bona kaj obeema ĉevalo, li fortrotis.
Longa estis la vojiro, kaj nevarma la vetero. Nenio okazis dum la vojaĝo, kaj la komercisto alvenis en la urbon. Tie li ricevis la monon ŝulditan al li, kaj faris aliajn aferojn. Poste li eniris la gastejon, kie estis lia ĉevalo. Bonapetite li vespermanĝis, kontenta pro la bona sukceso de siaj aferoj; tamen li memoris pri la malgajaj paroloj de sia edzino, kaj li ne povis ne pensi pri ili.
Sed, kiam li finis manĝi, li pagis sian elspezon, seligis sian ĉevalon kaj forrajdis kunportante sian monon en monsaketo, alpendita per rimeno ĉirkaŭ la kolo.
Gaje fortrotis la ĉevalo, kiu blekis pro ĝojo, ĉar oni estis bone zorginta pri ĝi en la hotelo, kaj la bela kaj bonrasa besto bone sciis, ke ĝi aliras sian hejmon.
Malgraŭ la nevarmeco, oni sentis ke en la aero estis iom da fulmatondro, kaj oni vidis je la horizonto kelkajn palajn fulmetojn.
Kiel mi jam diris, la vojiro estis longa, kaj nur post du horoj la komercisto alvenus sian hejmon. Li ne rapidigis sian ĉevalon, sed permesis ĝin marŝi laŭvole; ĉar li sciis ke, kiam ĉevalo realiras al sia ĉevalejo, ĝi ne haltas, tute kontraŭe, ĝi rapidas.
Ili devis trapasi grandan tre densan arbaron, kaj la radioj de la luno ne trairis la branĉojn, sed la ĉevalo, oni diras, nokte vidas.
Tiuj altkreskaj arboj, nigraj kaj malgajaj, ŝajnis en tiu malluma vespero tute funebraj, oni kelkafoje aŭdis la kriojn: Hu Hu! de la paserstrigoj, kiuj en ĉiuj landoj estas opiniataj esti funebra antaŭsigno.
La komercisto, iom maltrankvila, nenion vidante en la profunda mallumo, konfidis al sia bona ĉevalo por sekvi la taŭgan vojon por realiri hejmen. Sed pasis multe da tempo, kaj li ne alvenis al sia domo. La ĉevalo kiu estis erarinta, ne sciis plu kien iri. Li kaj ĝi ne rekonis la lokon, li ekscitis la bonan beston por ĝin antaŭenirigi, sed sensukcese.
Kion fari? Kie mi estas? Estas tute malvarme kaj, se mi estos devigata pasigi tie ĉi la nokton, mi mortos pro malvarmeco, aŭ kredeble la lupoj manĝos min. Kaj miaj karaj infanoj, mia amema edzino! Kion ili pensos ne revidante min? Ili kredos, ke oni mortigis min! Kiom mi bedaŭras, ke mi ne obeis iliajn konsilojn.
Tiuj malgajaj pensoj plenigis lian animon, sed, ne perdinte tute kuraĝon, li provis trovi la taŭgan vojon; li do prenis sian ĉevalon per la brido; kaj post kelkaj momentoj, je la ekstremaĵo de ia vojeto, li ekvidis lumon. Li eniris tiun aleeton dirante al si, ke almenaŭ li trovos rifuĝejon por si kaj sia ĉevalo. La malaltaj branĉoj batis lian vizaĝon kaj malfacile ili ambaŭ antaŭeniris. Fine ili alvenis al maldensejo, kie li vidis la ruinojn de antikva kastelo, kun granda korto kaj altega turo. Meze de la korto estis fajro, kies lumecon li estis ekvidinta.
La vojaĝanto kondukis sian ĉevalon en la teretaĝan ĉambron de la turo, kaj li alligis ĝin per la brido al hoko fiksita en la muro. Li elprenis unu pistolon, kiu estis en unu el la selsakoj, kaj metis ĝin en sian zonon. Sur la tero estis multe da folioj, sendube tie alportitaj de la vento. La ĉevalo do havus bonan kuŝejon. Poste li alproksimiĝis al la fajro por varmigi sin. Post iom da tempo, plivarmigite, li intencis kuŝiĝi por ripozi atendante la taglumon. Tamen li estis maltrankvila: kiu ekbruligis tiun fajron? Kia estas tiu antikva kastelo kiun mi ne konas kaj pri kiu mi neniam aŭdis? Tiuj, kiuj ekbruligis la fajron sendube revenos.... Kaj ĉiam la penso pri la antaŭsentoj de lia edzino revenis en lian memoron.
Sed li estis tre laca kaj li falis pro laceco; li pretiĝis por envolvi sin en sian mantelon, kaj etendiĝi teren apud la fajrejo ... kiam subite li aŭdis bruadon de paŝoj kaj de kantoj. La voĉoj ŝajnis ebriaj, kaj li tre timis.
Kiaj estas tiaj homoj kiuj venas je tiu horo en tiun dezertan lokon? Nepre ili estas rabistoj kiuj ne sole rabos min sed ankaŭ min mortigos. Tiaj estis la pensoj de nia timegata heroo. Li tuj stariĝis, forkuris al la turo ne atendante la novvenantojn, kaj, kaŝinte sin malantaŭ kolono en la teretaĝa ĉambro de la turo, li vidis per la lumo de la fajro grandan amason da viroj, kiuj eniras la korton. Li tuj vidis, ke ili estas rabistoj. Ili ja havis ĉiuspecajn armilojn, kaj sovaĝajn kaj kruelajn vizaĝojn. Ili freneze kantas kaj ŝajnas ĝojegaj.
"Nu! Kunuloj," diris la Kapitano, altkreska viro kun la vizaĝo nigrharplena, kun tigraj okuloj. "Nu! ni noktmanĝu kaj trinkadu! Poste ni dividos la kaptaĵon. Vi ĉiuj estos kontentaj hodiaŭ, kaj mi vetus, ke kelkaj el vi aliros por loĝiĝi en la urbon, kaj tie travivos kiel honestuloj de ĉiuj respektataj, kaj honoritaj, iom pli malfrue, per altaj rangoj kaj ordenoj!"
Samtempe li ridegis, kaj ĉiuj imitis lin.
"Ja, ni efektivigis hodiaŭ belegan, mirindan aferon. Mi bone sciis, ke riĉa komercisto estus forestinta de sia kastelo kaj mi faris uzon el la okazo por vin alkonduki en ĝin, kie ni ĉiom kaptis. La kastelmastrino kaj ŝiaj filinoj estas forkurintaj, kaj ni, por nin varmigi, ekbruligis la kastelon. Certe, en tiu ĉi momento, ĝi estas nur amasego da cindroj. La akiraĵo estas grandega, kaj kiel mi jam diris, ni estos ĉiuj riĉaj, ĉar vere, li estis tre riĉa, tiu komercisto. Ci do, kunulo, iru en la kelon, kaj alportu la manĝaĵojn kaj precipe multe da vino; ni devas festi nian mirindan sukceson!"
La juna kunulo obeis la ordonojn de sia Kapitano kaj, post kelkaj minutoj, ĉio estis preta. Ili manĝis kaj drinkadis kiel porkoj: la vino malaperis en iliajn gorĝojn kiel en funelojn.
Sed subite stariĝis la Kapitano, kaj teruravoĉe li ekkriis: "Je la diablo! iu alvenis tien ĉi dum nia forestado. Mi volas tion scii, tuj, je ĉiuj diabloj de la infero! Ĉu vi ne vidas, teruro kaj sango! ke oni enmetis lignon en la fajron, alie ĝi estus tute estingita, kaj nun, mil demonoj! ĝi estas tiel brila, kiel ĝi estis kiam ni foriris! Mi tion ripetas al vi, mil tondroj! iu tien ĉi venis kaj, se li surprizis niajn sekretojn, sango de Diablo! li devos morti senkompate."
"Jes, jes!" ekkriis la aliaj unuvoĉe, "ni mortigos lin! Ni mortigos lin!" kaj laŭ ĉiuj direktoj ili deiris.
La Kapitano eniris la teretaĝan ĉambron de la turo, kune kun kelkaj el siaj kunuloj, kaj, rigardinte en angulo, li ekvidis la ĉevalon.
"Ĝi ne alliĝis propramove, tiu ĉi ĉevalo!" ekkriis li: "kaj tiu, kiu ĝin alligis, ne estas malproksime de tie ĉi. Nepre ni lin kaptos, kaj ne estos por li kompato."
La malfeliĉa komercisto, kiu unue kaŝiĝis malantaŭ unu el la kolonoj, kiuj subtenas la arkojn, aŭdinte tiujn parolojn, alkuris al la ŝraŭbforma ŝtuparo, kiu estis en angulo de la ĉambro, kaj rapide supreniris la ŝtupojn. Kiam li estis proksime je la unua etaĝo, li haltis por aŭskulti la interparoladon de la rabistoj. "Li ne estas tie ĉi, sed kredeble li estas en la turo. Ni do supreniru!" diris tiuj ĉi.
Tion aŭdinte, la timegata komercisto surrampis al la dua etaĝo. Ĉien traserĉis la rabistoj, kaj la malfeliĉulo surrampis la etaĝojn, unu post la alia, ne trovante ian lokon por sin kaŝi.
Fine li alvenis sur la supraĵon: denta muro ĝin ĉirkaŭis.
Tie ĉi, do, mi estos devigata morti, li pensis, kaj adresis lastan penson al sia kompatinda edzino, al siaj malfeliĉaj infanoj, kaj li pretiĝis por ĵeti sin super la muro en la profundegaĵon, ne volante ke la rabistoj lin mortigu.
Li aŭdis la paŝojn de la serĉantoj, kiuj rapidas al la lasta etaĝo, kaj, instinkte rigardante la malplenaĵon antaŭ ol morti, li ekvidis ferbaron, fiksitan en la muro, kiun, en la antaŭaj tempoj, oni uzis por starigi la standardon de la kastelmastro; tute kovrita de rustaĵo estis tiu baro.
Jen, li pensis, estas mia lasta rimedo por provi min savi, la rabistoj ne rigardos eksteren kaj, kiam ili estos foririntaj, mi resupreniros la supraĵon.
Li do pasis super la muron, kaptis la ferbaron per la manoj, kaj tie apogis sin super la profundegaĵo. Li aŭdis la kriegojn de la rabistoj, kiuj, furiozaj nenion trovinte, blasfemis kiel demonoj, kaj malsupreniris la ŝtuparon.
La komercisto, iom trankviligita, ne aŭdinte plu ian brueton, decidis por realiri la supraĵon kaj, levante la okulojn por vidi la randon de la denta muro, li pretiĝis por ĝin kapti per la mano ... sed, kiel mi povos esprimi la teruron, kiu premis lian animon, kiam li vidis du okulojn, brilajn kiel fajra karbo, kiuj rigardis lin kruele. Tiam mokanta voĉo diris al li: "Nu! kara komercisto, vi estas tre agrable lokata tie; tamen mi pli ŝatas mian lokon ol la via, sed nenion timu, mi ne volas mortigi vin."
Tion aŭdinte nia heroo rekuraĝiĝis, kaj li penis por atingi la muron per la mano, sed la rabisto diris al li: "Ne! mi ne volas mortigi vin, sed vi mortigos vin mem; kaj mi devas sciigi al vi ke, se vi penos por ekkapti la randon de la muro, mi tuj mortigos vin." Samtempe li direktis al lia vizaĝo pistolon.
La pendanto, kiu sentis, ke liaj fortoj foriĝas, faris lastan penon por ekkapti la muron, sed la laciĝo ne tion ebligis, kaj la skuo estis tiel forta, ke la ferbaro kurbiĝis; pli kaj pli, pro la malesperitaj penoj, kurbiĝas la ferbaro. Ĝi fine preskaŭ kontaktiĝas kun la muro.
La malfeliĉulo vidis, ke ne estas plu unu sola ŝanco por savi sin. Mil teruraj pensoj premegis lian animon. Pense li adresis lastan adiaŭon al sia familio. Tiam, per la maldekstra mano li fortege premegis la ferbaron kaj, per la dekstra, li prenis la pistolon kiun li estis enmetinta en sian zonon. Pro la mallumo la Kapitano ne ekvidis tiun geston. Direktinte ĝin al la vizaĝo de la rabisto, li diris: "Mi devas morti, sed ci ankaŭ mortos." Kaj li pafis; sed tiu lasta peno, tute senfortiginte lin, li duone svenis, lasis la ferbaron, kaj falis en la profundegaĵon...!
Sed, karaj Gelegantoj, nenion timu! nek por la honesta komercisto nek por la abomena Kapitano de la rabistoj.
La komercisto, lacega pri sia longa rajdado, estis ekdorminta sur sia ĉevalo, kiu kviete estis kondukinta lin ĝis lia hejmo. La subita halto ĉe la fera pordego de la parko vekigis lin, kaj li preskaŭ falis de ĝia dorso.
Aŭdinte la ĉevalon, la pordisto malfermis la pordegon, kaj, ĝoje blekante, la ĉevalo, kiu ne estis dorminta dum la vojaĝo, aliris al la domo.
Mi povas certigi al vi, ke la koro de la rajdanto perforte batadis, kiam li trairis la longan kaj malhelan aleon de sia parko, kaj li ne povos kredi, ke lia edzino kaj liaj infanoj estas ankoraŭ vivaj en la luksa kastelo.
Iliaj karesoj estis tute necesaj, por ke li kredu, ke lia malagrablega sonĝo ne estis vera.
Tamen li ĵuris, ke de nun, li ne plu iros al la urbo por reveni nokte sur ĉevalo.
LA MISTERA EDZIĜO.
Dana Rakonto de Henry Steffens, tradukita de Elise Bauer.
Nordokcidente de la insulo Zelando etendas sin malvasta duon-insula distrikto fruktodona, supersemita de vilaĝetoj, kaj kunigita kun la ĉeftero per mallarĝa sablaĵo. Super la sola urbo, kiun tiu ĉi duoninsulo posedas, la tero perdiĝas en la senkvietaj ondoj de la Kategato kaj prezentas terure sovaĝan kaj senfruktan vidaĵon. La mova sablo tie ĉi malaperigis ĉiun postsignon de kreskaĵoj, kaj la ventegoj kiuj blovegas el ĉiuj flankoj de la maltrankvila oceano ĉiam kaŭzadas ŝanĝon sur la supraĵo de la dezerto, kies sablaj montetoj alterne formiĝas kaj malaperas, senkvietaj kiel la ondoj, kiuj muĝadas ĉirkaŭe.
En tiu ĉi dezerta lando estis vilaĝo nomita Roerwig, ĉirkaŭ unu mejlo de la marbordo.
La mova sablo estas enteriginta la vilaĝon, kaj la loĝantoj, plimulte paŝtistoj aŭ fiŝkaptistoj, estas forlasintaj siajn dometojn proksimajn je la bordo. Unu sola konstruaĵo, la vilaĝa preĝejo, kiu staras sur monteto, ankoraŭ levas sian kapon super la nuda, ŝanĝema dezerto. Tiu ĉi preĝejo estis la scenejo de la sekvanta okazintaĵo.
Je la komenco de la lasta centjaro, la respektinda paroĥestro de Roerwig sidis en sia studejo en pia meditado. Estis jam noktomezo. La domo staris sur la rando de la vilaĝo, kaj la moroj de la loĝantoj estis tiel malmulte miksitaj kun malfido, ke rigliloj kaj seruroj estis nekonataj inter ili. Ĉiu pordo restis malfermita kaj negardita.
La noktlampo brulis malhele, la premanta silento de la malluma horo estis nur interrompata de la mallaŭta bruo de la maro, en kies ondoj la pala luno rebrilis. Subite la pastro aŭdis la pordon de la domo malfermiĝi kaj virajn paŝojn sur la ŝtuparo. Li atendis vokon al mortanto por alporti al li la lastan Sanktan Sakramenton kiam du fremduloj, envolvitaj en blankaj manteloj, rapide eniris en la ĉambron. Unu el ili alproksimiĝis, kaj ĝentile diris: "Sinjoro, vi havos la bonecon tuj sekvi nin. Vi devas fari edziĝan ceremonion; la geedzoj atendas vian alvenon en la preĝejo. Tiu ĉi sumo" daŭrigis la nekonatulo, vidiganta al la maljunulo monujon plenan je oro "sufiĉe rekompencos vin por via peno, kaj la maltrankviliĝo, kaŭzita de nia subita postulo."
La pastro rigardadis kun muta timo la fremdulojn, kiuj havis ion strangan, preskaŭ teruran en siaj mienoj. La postulo ripetiĝis kun tono serioza kaj komanda. Retrovinte sin de sia surprizo, la pastro komencis dolĉe komprenigi, ke lia devo ne permesas al li fari tian solenan agon, ne konante la geedziĝontaj. Sed nun la alia fremdulo antaŭenpaŝis kun minaca mieno, kaj diris: "Sinjoro, vi havas vian elekton: sekvu nin kaj prenu la prezentitan sumon, aŭ rifuzu kaj tiu ĉi kuglo pasos tra via kapo."
Samtempe li levis sian pistolon al la frunto de la respektindulo kaj atendis lian respondon.
Tiu ĉi leviĝis, sin vestis, kaj sciigis al siaj vizitantoj, kiuj ĝis nun estis parolantoj Dane, sed kun alilanda akcento, ke li estas preta por sekvi ilin.
La misteraj alilanduloj nun silente marŝis tra la vilaĝo, sekvataj de la pastro.
Estis malluma aŭtuna nokto, la luno jam malsupreniris; sed, forlasinte la vilaĝon, la maljunulo ekvidis kun teruro kaj miro, ke la malproksima preĝejo estas lumigita. Liaj akompanantoj, envolvitaj en siaj blankaj manteloj, rapide marŝis antaŭ li tra la nuda sabla ebenaĵo.
Alveninte ĉe la preĝejo, ili kovris liajn okulojn, flanka pordo malfermiĝis kun bone konata brueto, kaj la pastro sentis sin puŝatan en amason da personoj. Tute ĉirkaŭe li aŭdis murmuron de voĉoj kaj, proksime al li, paroladon en lingvo nekonata al li, sed li pensis ke ĝi estas Rusa. Starante senhelpa, okulkovrita, premata de ĉiuj flankoj, kaj tre konfuza, li sin sentis kaptatan de vira mano kaj violente tiratan tra la amason. Fine ŝajnis al li kvazaŭ la homoj malantaŭeniris; oni forprenis la bandaĵon de liaj okuloj, kaj li sin trovis starantan, kun unu el la fremduloj, antaŭ la altaro.
Vico da grandaj brulantaj kandeloj en belegaj arĝentaj kandelingoj ornamis la altaron. La preĝejo mem estis belege iluminita per sennombraj kandeloj. Se antaŭe dume liaj okuloj estis kovritaj, la murmurado de la ĉirkaŭa amaso estis pleniginta lian animon je konsterno, li nun ne malpli miriĝis je la neinterrompita silento, kiu reĝis en la preĝejo. La flankaĵoj kaj benkoj estis superplenigitaj, sed la meza trairejo estis tute malplena, kaj en ĝi li ekvidis nove malfermitan tombon. La ŝtono, kiu estis kovrinta ĝin, estis apogita kontraŭ benko ĉirkaŭ li, li vidis nur virajn estaĵojn sed sur unu el la malproksimaj benkoj li kredis distingi virinan formon. La silento daŭrigis malmultajn minutojn, dum kiuj nenia movo estis vidata inter la kolektiĝaro.
Fine viro, kies belega vestaĵo distingigis lin de la aliaj, kaj anoncis lian altan rangon, leviĝis kaj rapide trapaŝis la malplenan trairejon. Liaj paŝoj resonadis tra la konstruaĵo kaj ĉiuj okuloj sin turnis sur lin. Li estis de meza kresko, kun larĝaj ŝultroj kaj fortaj membroj. Lia irado estis komanda, lia vizaĝ-koloro flavabruna, liaj haroj korv-nigraj, liaj trajtoj severaj, kaj liaj lipoj kunpremitaj kvazaŭ en kolero. Granda agla nazo plifortigis la arogantecon de lia mieno, kaj densaj mallumaj brovoj malaltiĝis super liaj fervoregaj, brulaj okuloj. Li portis verdan veston kun larĝaj oraj galonoj kaj brilanta stelo. La fianĉino, kiu nun staris genue apud li, estis riĉege vestita. Ĉielblua vesto, arĝente ornamita, envolvis ŝiajn delikatajn membrojn kaj falis en larĝaj faldoj sur ŝian gracian figuron; diademo brileganta je diamantoj ornamis siajn malhelajn harojn. Ŝiaj trajtoj estis belegaj, kvankam malespero nun montriĝis en ili; ŝiaj vangoj estis palaj kiel tiuj de malvivulo, ŝiaj okuloj malsekaj je ploroj kaj ŝiaj senpovaj brakoj pendis senmove apud ŝia preskaŭ senviva korpo.
Genue antaŭ la altaro la figuro de morto, ŝajnis ke teruro estis rigidiginta ne sole ŝiajn vivemajn povojn sed ankaŭ ŝian konscion.
La pastro nun ekvidis proksime al li maljunan malbelulinon, en multekolora vesto, kun sang-ruĝa turbano sur ŝia kapo, kiu rigardadis la genufleksantan fianĉinon kun esprimo de Furio. Li ankaŭ ekvidis malantaŭ la fianĉo viron de grandega kresko kaj malluma vido, kies okuloj estis senmove fiksitaj tere. Terurigite la pastro staris muta dum kelke da tempo ĝis elvokanta rigardo de la fianĉo memorigis al li la ceremonion, kiun li devis fari.
Sed la necerteco ĉu la geedziĝontoj komprenas lian lingvon estis por li nova fonto de maltrankvileco. Tamen li kuraĝis demandi la nomojn de la gefianĉoj. "Neandro kaj Feodora" estis la respondo farita en malĝentila voĉo.
La pastro nun komencis legi la preĝojn kun tremanta voĉo. Ofte li eraris kaj haltis por ripeti la vortojn, sed nek la fianĉo nek la fianĉino ŝajnis rimarki lian konfuzon, kaj tio ĉi plicertigis al li ke ili nekomprenas lian lingvon. Adresinte la demandon: "Neandro ĉu vi volas havi tiun ĉi virinon por via edzino," li dubis ĉu li ricevus ian respondon, sed je lia miro, la fianĉo respondis jese, kun laŭta, preskaŭ kria voĉo, kiu resonadis tra la preĝejo, dume profundaj ĝemoj de la tuta aŭditorio akompaniis la teruran "Jes!" kaj tremeto, kiel la rebrilo de malproksima fulmo pasis super la vizaĝo de Feodora. Tiam la pastro turnis sin al ŝi kaj diris pli laŭte por veki ŝin el ŝia svenadego: "Feodora, ĉu vi volas havi tiun ĉi viron por via edzo?" La senviva formo antaŭ li ŝajnis reviviĝi ĉe tiu ĉi demando, ŝiaj lipoj tremadis, ekbrilo de fajro radiis en ŝiaj okuloj, ŝia brusto leviĝis kaj malleviĝis, ploroj mallumigis la brilon de ŝiaj okuloj, kaj la "Jes" elvenis kiel krio de dolorego de mortanto, kaj ŝajnis trovi eĥon en la sonoj de ĉagrenego, kiuj ekvenis de la ĉirkaŭa amaso. La edzino falis en la brakojn de la abomeninda maljunulino.
Kelkaj minutoj pasiĝis en terura silento, la pala preskaŭ senviva virino denove genufleksis kvazaŭ en profunda svenado, kaj la ceremonio estis finita. Nun la edzo leviĝis kaj kondukis sian edzinon al ŝia antaŭa sidejo, sekvata de la grandegulo kaj la malbelulino. Tiam la du fremduloj reaperis kaj, kovrinte la okulojn de la pastro, puŝis lin perforte ekster la pordon, kiun ili riglilis interne. Dum kelkaj minutoj li penis kolekti sin, kaj estis necerta ĉu la terura sceno kun siaj rimarkindaj cirkonstancoj ne estis sonĝo. Sed, forŝirinte de siaj okuloj la bandaĵon, li vidis antaŭ li la lumigitan preĝejon, li aŭdis la murmuron de la amaso kaj li estis devigata kredi je ĝia realeco.
Por vidi la finiĝon, li sin kaŝis en angulo de la konstruaĵo kaj, aŭskultante li aŭdis la voĉojn plilaŭtiĝi, fervora malpaco fariĝis, li kredis rekoni la voĉon de la edzo, komandantan silenton.
Sekvis longa paŭzo.
Subite, pafo eksonis. Krio de virina voĉo aŭdiĝis.
Denove paŭzo, poste sonadis la batoj de laboriloj, kiuj daŭrigis preskaŭ kvaronon da horo.
Tiam la kandeloj estingiĝis, la murmuro rekomencis, la pordo malfermiĝis kaj aro da personoj ekkuris el la preĝejo kaj rapidis al la maro.
La maljuna pastro eliris el sia kaŝejo kaj rapidis returnen en la vilaĝon, kie li vekis la najbarojn kaj amikojn, por rakonti al ili sian nekredeblan kaj mirindan aventuron. Sed ĉio, kio ĝis nun estis okazinta inter tiuj ĉi simplaj homoj, estis estinta tiel kvieta kaj ordinara, ke alia teruro atakis ilin. Ili kredis, ke ia malfeliĉa akcidento estis detruinta la spiriton de ilia amata estro. Tiu ĉi havis grandan malfacilecon venigi kelkajn el ili al la preĝejo, armitajn de hakiloj kaj fosiloj.
Mateniĝis, kaj kiam la bona pastro kune kun siaj kunuloj supreniris la monteton, ili ekvidis militan ŝipegon apud la marbordo, kun veloj streĉitaj, forveturantan al la nordo.
Je tia mirinda vidaĵo en tiu ĉi malproksima regiono la vilaĝanoj jam ŝanceliĝis forĵeti rakonton de la pastro kiel neverŝajna, kaj ili inkliniĝis ankoraŭ pli kredi ĝin, vidante ke la pordo de la preĝejo estis malfermita perforte. Plenaj je atendoj ili eniris kaj la pastro montris al ili la tombon malfermita en la nokto. Estis facile vidi, ke la ŝtono estis levita kaj remetita. Ili faris uzon de siaj iloj, kaj baldaŭ nova, riĉe ornamita ĉerko aperis. La maljunulo malsupreniris en la tombon kun malpacienco de junulo. Aliaj lin sekvis, kaj ili kune forlevis la kovrilon. Tiam la pastro trovis siajn antaŭsentojn certigitajn. En la ĉerko kuŝis la mortigita edzino, kuglo estis penetrinta ŝian bruston ĝis la koro. La belega diademo, kiun ŝi estis portinta, estis malaperinta, sed la freneza esprimo de ĉagreno estis forlasinta ŝian vizaĝon kaj ĉiela trankvileco kuŝis sur ŝiaj trajtoj.
La maljunulo sin ĵetis genuen apud la ĉerko, kaj ploregis kaj preĝis laŭtavoĉe por la animo de la mortigitino, dume liaj akompanantoj staradis mutaj kaj terurigitaj.
Li sin kredis devigita sciigi la okazintaĵon al sia estro la Episkopo de Zelando, kaj, ĝis la alveno de ia ordono, li ĵurigis ĉiujn siajn amikojn gardi la sekreton. Baldaŭ persono de altega rango alvenis el la ĉefurbo, demandis pri ĉiuj cirkonstancoj, vizitis la tombon, laŭdis la observitan silenton kaj diris, ke la tuta okazo devas por ĉiam restadi sekreto.
Samtempe li minacis per severa puno ĉiun, kiu kuraĝus paroli pri ĝi.
Post la morto de la paroĥestro, oni trovis en la paroĥa registro-libro skribon, rakontantan tiun ĉi aferon. Kelkaj kredas, ke ĝi havas ian sekretan kunigon kun la violentaj politikaj ŝanĝoj, kiuj havis lokon en Rusujo post la morto de Katerino kaj Petro I., sed estas malfacile, se ne neeble, solvi la profundan enigmon de tiu mistera edziĝo.
_Pakaĵo por Avo!_--Nun, do! ekkriis knabineto, dum ŝi serĉis tirkeston:
"Avo ja iris en ĉielon sen liaj okulvitroj! Kion li faros?"
Iom poste, kiam oni supozis, ke alia parenco en la domo estis morte malsana, ŝi kuris al lia litflanko kun la avaj okulvitroj en ŝia mano, kaj diris:
"Vi estas mortonta?"
"Oni diris al mi tion."
"Ironta al ĉielo?"
"Mi ĝin ja esperas!"
"Nu, jen la okulvitroj de avo, volu preni ilin al li!"
(J.T.).
_La Vilaĝanino kaj ŝia Laktokruĉo._--Vilaĝanino portante sur ŝia kapo kruĉon da lakto, piediris vigle, kaj samtempe pripensadis: "La mono, kiun mi ricevos por tiu ĉi lakto ebligos min pligrandigi mian kvanton da ovoj ĝis mi havos tri centojn. La ovoj produktos almenaŭ ducent kvindek kokidojn. Tiuj kokidoj estos taŭgaj por vendejo ĵus kiam la kortbirdaro estos ĉiam kosta; tiel ke mi nepre havos sufiĉe da mono por aĉeti novan robon. Vestita je tiu robo, mi iros al la foiro, kien ĉiuj junuloj penados por min akompani; sed, ne! mi rifuzos ĉiun el ili per kapŝanceligo." Kontentega je tia ideo, la fraŭlino ne povis deteni sin, kaj, nekonscie, movis sian kapon, laŭ la penso, kiu ŝin posedis, kiam subite falis la kruĉo da lakto, kaj ŝia tuta fantazia feliĉo tuj malaperis.
"Ne kalkulu viajn kokidojn antaŭ ol ili elŝeliros."
(6266).
A FIRST LESSON IN ESPERANTO.[*]
UNU.A LECION.O PRI ESPERANT.O.
Compiled by Rev. R. A. Davis.
A (ah as in half)--A, adjective; AS, present tense; ANTA, pres. part. act.; ATA, pres. part. pass.
E (ei as in eight)--E, adverb.
I (ee as in three)--I, infinitive; IS, past tense; INTA, past part. act.; ITA, past part. pass.
O (o as in No.)--O, noun; OS, future tense; ONTA, fut. part. act.; OTA, fut. part. pass.
U (wo as in two)--U, imperative; US, conditional.
AJ, i in five; AŬ, ou in out; OJ, oy in boy; C = ts; Ĉ = ch (_ch_ur_ch_); G = g in go; Ĝ, g in _G_eor_g_e; J, y in yes = plural; Ĵ, s in plea_s_ure; N, accusative or direct object, motion towards, direction, time, dates, duration, price, weight, measure; Ŝ, sh in cash; KN, KV, "I think_no one should drink_vinegar."
All vowels are rather long. The tonic accent marked ′ is in the last syllable but one.
I think someone is knocking--ringing.
Mi pens.as ke oni frap.as--sonor.as.
Go and see who is there. Who is knocking?
Ir.u kaj vid.u kiu est.as tie. Kiu frap.as?
Who is there? It is Mr. A.
Kiu est.as tie? Ĝi est.as Sinjor.o A.
Come in.
En.ir.u.
Good day, Sir.
Bon.a.n tag.o.n, Sro (Sinjor.o).
How do you do?
Kiel vi san.as?
Very well, Sir, thank you.
Tre bon.e, Sinjor.o, mi dank.as vi.n.
Please close--lock--the door.
Vol.u ferm.i--ŝlos.i--la pord.o.n.
Take a seat, please. Do you know me?
Sid.iĝ.u, mi pet.as. Ĉu vi mi.n kon.as?
I have not the honour of knowing you.
Mi ne hav.as la honor.o.n vi.n kon.i.
I am a stranger to you, but I am a friend of Mr. B.
Mi est.as ne.kon.ata al vi, sed mi est.as amik.o de Sinjor.o Bo.
* * *
I have something to say to you.
Mi hav.as io.n por dir.i al vi.
What do you want? What do you wish?
Kio.n vi bezon.as? Kion vi vol.as?
I want to speak to you.
Mi bezon.as parol.i kun vi.
Can I be of any use to you?
Ĉu mi pov.as est.i util.a al vi?
Forgive me, but I have received a letter which I cannot understand.
Pardon.u al mi, sed mi ricev.is leter.o.n kiun mi ne pov.as kompren.i.
Can you understand it?
Ĉu vi pov.as kompren.i ĝin?
Show me the letter, perhaps I can (shall be able to) help you.
Montr.u al mi la leter.o.n, ebl.e mi pov.os help.i vi.n.
It is a letter from one of my friends, but he has written it in some strange language.
Ĝi est.as leter.o de unu el mi.a.j amik.o.j, sed li ĝin skrib.is en ia strang.a lingv.o.
Yes, he has written to you in Esperanto.
Jes, li skrib.is al vi en Esperant.o.
Esperanto! What is that? I have never heard of it.
Esperant.o! Kio est.as tio? Mi nen.iam aŭd.is pri tio.
It is the new international language.
Ĝi est.as la nov.a internaci.a lingv.o.
But who speaks Esperanto?
Sed kiu parol.as Esperant.o.n?
People-of-every-land, and they find the propagation of Esperanto exceedingly (_.eg._) pleasurable.
Ĉiu.land.an.o.j, kaj ili trov.as plezur.eg.a la propagand.o de Esperant.o.
Esperanto is the international language. By means of this language one can be understood by the whole world. You ought to learn it.
Esperant.o est.as la internaci.a lingv.o. Per tiu.ĉi lingv.o oni pov.as est.i kompren.at.a de la tut.a mond.o. Vi dev.as ĝi.n lern.i.
Thank you. Now, kindly tell me what my friend wishes to say in his letter.
Mi dank.as vi.n. Nun, vol.u rakont.i al mi tio.n, kio.n mi.a amik.o vol.as dir.i en si.a leter.o.
* * *
Now, let us continue our conversation about Esperanto--the most useful language.
Nun, ni daŭr.ig.u ni.a.n inter.parol.ad.o.n pri Esperant.o--la util.eg.a lingv.o.
Is an international language possible?
Ĉu internaci.a lingv.o est.as ebl.a?
Yes, and Esperanto is a very interesting language. You can make use of it whenever you need to write to persons living in foreign lands who possibly do not know your language, and whose native language you do not know.
Jes, kaj Esperant.o est.as tre interes.a lingv.o. Vi pov.as util.ig.i ĝi.n kiam ajn vi bezon.as skrib.i al person.o.j loĝ.ant.a.j en fremd.a.j land.o.j, kiu.j ebl.e ne sci.as vi.a.n lingv.o.n, kaj kies naci.a.n lingv.o.n vi ne sci.as.
Wonderful! But how is it possible to do that? Suppose that the person addressed not only does not know the language, but, like me, has not even heard of it?
Mirind.e! Sed kiel est.as ebl.e ti.o.n far.i? Supoz.u ke la adres.it.o ne nur ne sci.as la lingv.o.n, sed, kiel mi, eĉ ne aŭd.is pri ĝi?
You have only to send with your letter a small leaflet called "Little Vocabulary," and the person addressed will be able to understand your letter.
Vi dev.as nur send.i kun.e kun vi.a leter.o mal.grand.a.n foli.et.o.n nom.at.a.n "Vort.ar.et.o," kaj la adres.it.o pov.os kompren.i vi.a.n leter.o.n.
Is it possible?
Ĉu ĝi est.as ebl.a?
I assure you it is so.
Mi vi.n cert.ig.as, ke est.as tiel.
Well, what is truly your opinion about it? What do you say about it?
Nu, kio est.as ver.e vi.a opini.o pri ĝi? Kio.n vi dir.as pri ĝi?
I certainly think that it is a practical language for international correspondence, and that it is the only practical solution to enable everyone whatsoever to correspond with people living in other countries. I am convinced that it will be(come) a great gain (boon) for the world if it receives the attention which it deserves.
Mi cert.e opini.as, ke ĝi est.as praktik.a lingv.o por inter.naci.a korespond.ad.o, kaj ke ĝi est.as la sol.a praktik.a solv.o por ebl.ig.i ĉiu.n ajn korespond.i kun ali.land.ul.oj. Mi est.as konvink.it.a ke ĝi (far.iĝ.os) est.os grand.a gajn.o por la mond.o se ĝi ricev.os la atent.o.n, kiu.n ĝi merit.as.
Bravo! I think that that is a magnificent idea. But I fear that few Englishmen will use it.
Brave! Mi pensas, ke ĝi estas bonega ideo. Sed mi timas, ke malmultaj Angloj uzos ĝin.
Well, I have received a foreign publication, and it contained a leaflet. What do you think it was? It was "A Directory of Tradespeople accepting the use of Esperanto"! If the foreign tradespeople are accepting the use of Esperanto, English tradespeople must accept it too.
Nu! mi ricevis fremdan eldonaĵon, kaj ĝi enhavis folieton. Kion vi pensas ke ĝi estis? Ĝi estis:--"Adresaro de la Komercistoj akceptantaj la uzadon de Esperanto." Se la fremdaj komercistoj akceptas la uzadon de Esperanto la Anglaj komercistoj devos akcepti ĝin ankaŭ.
Well, I, at least, will begin to learn. I believe that perhaps the use of Esperanto will help me in my business. How can I begin to learn Esperanto?
Nu, mi, almenaŭ, komencos lerni. Mi kredas, ke eble la uzado de Esperanto helpos min en mia komerco. Kiel mi povos komenci lerni Esperanton?
I have some books for learning, and I will lend them you.[87]
Mi havas lernolibrojn kaj mi prunte donos ilin al vi.
I thank you, but, pardon me, could you teach me?
Mi dankas vin, sed, pardonu min, ĉu vi povus instrui min?
Yes, certainly, with pleasure.
Jes, certe, kun plezuro.
You are very kind. When will you come?
Vi estas tre ĝentila. Kiam vi alvenos?
What is the date to-day? I will come in a few days--next Saturday.
Kian daton ni havas hodiaŭ? Mi venos post malmultaj tagoj, la Sabaton plej proksiman.
I will visit you any time that is agreeable to you.
Mi vizitos vin tiam kiam estos agrable al vi.
Come as often as possible--every day if you like.
Venu kiel eble plej ofte, ĉiutage, se vi volos.
I will do that willingly.
Tre volonte mi faros tion.
I think I will come to you to-morrow, and from now I will visit you daily.
Mi pensas ke mi venos morgaŭ, kaj de nun mi vizitos vin ĉiutage.
At what hour will you come to my house?
Je kioma horo vi venos al mia domo?
I will come at 10.25.
Mi venos je la dek-dudek-kvin.
We can begin to-day. I can give you the first lesson now; do you consent to that?
Ni povas komenci hodiaŭ. Mi povas doni al vi la unuan lecionon nun; ĉu vi konsentas al tio?
Yes, certainly, with pleasure. I consent heartily.
Jes, certe, kun plezuro; tutkore mi konsentas.
Here are the books. Have you a grammar?
Jen estas la libroj. Ĉu vi havas gramatikon?
Yes, here it is; but I cannot find the dictionary.
Jes, jen ĝi estas; sed mi ne povas trovi la vortaron.
I cannot find it anywhere in the room.
Mi ne povas trovi ĝin ie en la ĉambro.
Have you put it anywhere?
Ĉu vi metis ĝin ien?
I cannot remember.
Mi ne povas memori.
Where are your other books?
Kie estas viaj aliaj libroj?
They lie on the table in the dining-room.
Ili kuŝas sur la tablo en la manĝoĉambro.
I have neither pencil nor pen.
Mi havas nek krajonon nek plumon.
If you have a pen or pencil, kindly lend it me.
Se vi havas plumon aŭ krajonon, volu aminde prunte doni ĝin al mi.
Have you a better pen than this, for I cannot write with it?
Ĉu vi havas pli bonan plumon ol tiu ĉi, ĉar mi ne povas skribi per ĝi?
Where are your pencils or pens?
Kie estas viaj krajonoj aŭ plumoj?
They are in that box by the inkstand.
Ili estas en tiu skatolo apud la inkujo.
There are not many pens in the pen box.
Ne estas multaj (multe da) plumoj en la plumujo.
I want a penholder. Are you writing?
Mi bezonas plumingon. Ĉu vi skribas?
I cannot understand your writing.
Mi ne povas kompreni vian skribaĵon.
[88] Always write legibly!
Ĉiam skribu legeble!
How do you pronounce this word?
Kiel vi elparolas tiun ĉi vorton?
What is the meaning of this word?
Kio estas la signifo de tiu ĉi vorto?
Do you understand this lesson?
Ĉu vi komprenas tiun ĉi lecionon?
Yes, I understand it well.
Jes, mi komprenas ĝin bone.
Can you not understand me?
Ĉu vi ne povas kompreni min?
Yes, Sir, I understand you.
Jes, Sro, mi komprenas vin.
Why don't you answer? Why are you silent?
Kial vi ne respondas? Kial vi silentas?
I cannot do my exercise correctly. I cannot do my exercises, for I have no dictionary.
Mi ne povas korekte fari mian ekzercon. Mi ne povas fari miajn ekzercojn, ĉar mi ne havas vortaron.
I will see about the dictionary, and perhaps I will send it to you to-morrow.
Mi zorgos pri la vortaro, kaj eble mi sendos ĝin al vi morgaŭ.
What would you do if you were I? What do you advise me to do?
Kion vi farus se vi estus mi? Kion vi konsilas al mi fari?
I advise you to learn these easy exercises in this book by heart.
Mi konsilas vin lerni parkere tiujn ĉi facilajn ekzercojn en tiu ĉi lernolibro.
You will soon be able without trouble to read and speak Esperanto. You must remember these rules.
Vi baldaŭ povos senpene legi kaj paroli Esperanton. Vi devas memori tiujn ĉi regulojn.
I shall never forget them.
Mi neniam forgesos ilin.
When you believe your acquisition of Esperanto is sufficient to begin corresponding, you can have your name entered amongst the Esperantists whose names appear in the Adresaro.
Kiam vi kredos, ke via akiro de Esperanto estas sufiĉa por komenci korespondadon, vi povos enskribigi vian nomon inter la Esperantistoj, kies nomoj aperas en la Adresaro.
Do you want anything?
Ĉu vi bezonas ion?
I want the books which you have lent me.
Mi bezonas la librojn kiujn vi prunte donis al mi.
Here are the books.
Jen estas la libroj.
I will read each one carefully before I return it to you. I shall read that book to-morrow morning. I shall read for two hours every day. If I read this book at the rate of two pages an hour, I shall finish it in three weeks or a month.
Mi legos ĉiun zorge antaŭ ol mi redonos ĝin al vi. Mi legos tiun libron morgaŭ. Mi legos du horojn ĉiutage. Se mi legos po du paĝoj en ĉiu horo, mi finos ĝin en tri semajnoj aŭ unu monato.
Whose book is this?
Kies libro tiu ĉi estas?
This book belongs to my wife.
Tiu ĉi libro apartenas al mia edzino.
I have found the dictionary.
Mi trovis la vortaron.
Where was it?
Kie ĝi estis?
I found it in my box.
Mi trovis ĝin en mia skatolo.
I shall buy these books. I shall read every Esperanto book that I get. The more I hear of Esperanto the more I like it.
Mi aĉetos tiujn ĉi librojn. Mi legos ĉiun Esperantan libron kiun mi ricevos. Ju pli mi aŭdas pri Esperanto, des pli mi ŝatas ĝin.
[89] Always employ Esperanto when you write to me.
Ĉiam uzu Esperanton, kiam vi skribos al mi.
Your idea is very good. I will write as often as possible, as soon as possible; in a few days.
Via ideo estas tre bona. Mi skribos al vi kiel eble plej ofte ... kiel eble plej frue ... post malmultaj tagoj.
I heartily thank you. I do not know how to thank you for your great kindness.
Mi dankas vin korege. Mi ne scias kiel danki vin pro via granda afableco.
I am very glad that I have been able to be of use to you. I think you will progress very well--at least, I will help you in every way.
Mi estas tre kontenta ke mi povis esti utila al vi. Mi kredas ke vi progresos tre bone, almenaŭ mi helpos vin ĉiel.
Thank you once more.
Mi dankas vin ankoraŭ unu fojon.
Au revoir.
Ĝis la Revido!
Good-bye.
Adiaŭ!
* * *
In addition to the rules mentioned at the beginning of this Lesson, the Grammar of Esperanto is further simplified by the following devices.
The Definite article is invariably LA; the Indefinite article does not exist.
About thirty affixes are employed to modify the meanings of root-words, thus minimising the amount of brain work required to acquire a long vocabulary.
Prefixes.--
MAL--indicates all Opposites. Amiko, friend. Malamiko, enemy. Varma, warm. Malvarma, cool.
RE--indicates the repetition of an action. Fari, to do. Refari, to do again.
FOR--denotes motion away from. Rajdi, to ride. Forrajdi, to ride away.
Suffixes.--
--AR indicates collection of. Arbo, tree. Arbaro, forest.
--AN ... inhabitant of. Angla, English. Anglano, Englishman.
--IN is the Feminine suffix. Viro, man. Virino, woman. Patro, father. Patrino, mother.
--IST .. Occupation. Boto, boot. Botisto, bootmaker.
--IL ... instrument. Kudri, to sew. Kudrilo, needle.
--EG augmentative. Pordego, a big door.
--ET diminutive. Pordeto, a little door.
Students will do well to remember that Double letters only occur when two roots, the one ending and the other beginning, with the same letter, are joined. Hom-mano, a human hand. Re-en-iri, to go in again.
ESTI, to be, is the only Auxiliary verb. I have seen, Mi estas vidinta. He has been seen, Li estas vidita.
All shades of meaning can be expressed in Esperanto.
Questions are introduced by the word Ĉu, and the order is not inverted. Ĉu mi vidas, Do I see.
Prepositions govern the Nominative case, unless motion towards be indicated, when Accusative termination is used. Promeni en la ĝardeno(n). To walk in(to) the garden.
THERE ARE NO EXCEPTIONS TO ANY OF THE RULES IN ESPERANTO.
FOOTNOTES:
[87] _Complete Text Book_, 1/8; Thirty-Six Exercises and Keys, 1/3; The Esperantist, Monthly, 3/- per annum (all post free), from the Librarian, Esperanto Club, 41, Outer Temple, W.C.
[88] Editor's Request.
[89] Editor's Request.
OUR PROGRESS; OR, SIGNS OF THE TIMES.
The Head Teacher of one of the London County Council Schools has been taking his elder boys through a _con amore_ course of Esperanto. This course is much appreciated. Happy boys of this New Age to be able to learn the Most Modern of Languages by means of exercises taken from the fascinating tales in this Gazette, instead of from such old-style phrases as: "The remembrance of your assiduity has rewarded me"; or, "The libraries of this town are very small."
* * *
Mentioning _Libraries_ reminds us that the copy of _The Complete Text-Book_, supplied to a London Free Library by one of our enthusiastic supporters, has already been so much in demand, and has consequently become worn out, that another copy has been applied for.
* * *
Esperanto has now been adopted by the Yōst School of Shorthand and Typewriting in Liverpool.
* * *
In illustration of the commercial utility of Esperanto, our readers will be interested to learn that a Huddersfield hardware firm has sent a secretary to London to acquire the language, owing to the large number of communications received from abroad in this idiom.
* * *
We have received a letter from John Harrison, Esq., 114, Plymouth Place, Leamington. He is desirous of starting an Esperantists' Society in that town. He adds: "It is wonderful what a brotherly feeling exists among Esperantists. I regularly hear from 'Via fidela Bohema amiko'; from a Spaniard who 'Sincere premas vian manon'; from a Russian who 'Sendas saluton al malproksima Anglujo.' A Dutchman kindly translated one of his national songs into Esperanto for me, and a Buda Pesth friend sent me an illustrated paper containing an Esperanto page. From other countries I have had most friendly and interesting communications."
Esperantists having friends in Leamington should make Mr. Harrison's wish known.
* * *
A valuable article on Esperanto has appeared in the _Warrington Observer_. The author, H. Powell Hughes, Esq., of 3, Fairfield Road, Stockton Heath, will gladly send a copy on receipt of postage. We hope that many more Esperantists will use this means of propaganda. Another article, perpetrated by the present writer, has recently appeared in the _St. James' Review_.
* * *
The spirited correspondence which has occupied considerable space in the last four numbers of the _Cyclist Touring Club Gazette_ continues with increased "ferocity" in the July number. A long letter in Esperanto itself appears there, and we Britishers are much indebted to M. Bourlet for his able contribution. The nescient opponents who have taken up the hostile pen probably belong to the ranks of those who, some time ago, equally opposed the introduction of an important cycling innovation. But their literary dust will no more hinder the ultimate triumph of Esperanto than it did the rapid progress of the Free-wheel among cyclist enthusiasts.
* * *
A prominent New York journal has prevailed on Dr. Zamenhof to contribute an article on his life's work. We have translated this most able treatise into English for Dr. Zamenhof, and expect it will arouse considerable interest in the States, when published.
* * *
J. F. H. Woodward, Esq., writes to say that he is re-opening his Esperanto Class at 4, St. Swithin's Road, Bournemouth, on the second Thursday in August, at 8 p.m., and will be glad to hear from any who desire to join. He will also with pleasure give information to Esperantists visiting Bournemouth who will call on him.
* * *
On Saturday, June 25th, a lecture was given in German about Esperanto to the German Communist Club, Charlotte Street, W. The chair was taken by Herr Professor Buss. About two hundred persons were present, and listened for about an hour and a-half with great attention. A Class has now been arranged, presided over by Esperantist 7778.
* * *
The publication of the penny _Text-Book_, referred to in No. 9, has, unfortunately, been postponed for a few weeks, owing to delay in obtaining the accents.
* * *
Apology is due to all who have been impatiently awaiting the arrival of the Adresaro for 1904. Although published in May, the bulk of the copies are still in the hands of the Russian Censors, who are, no doubt, most interested in the names of Esperanto's many new adherents! We trust, however, that their task will soon be satisfactorily accomplished, so that our daily influx of peppery post cards may cease. [Adresaro now to hand].
* * *
Information for this page should be marked "Progreso."
KELKAJ AVENTUROJ DE BAGH,[90] LA TIGRO.
Vera Rakonteto de Teoĝardeno en Asamo.--Originale verkita de Alfred T. Simper.
Ni jam sciiĝis pri lia proksimeco je la ĝardeno, sed, dum multaj monatoj, liaj solaj faradoj estis la mortigado kaj manĝado de unu aŭ du ĝardenaj Kulioj[91].
De unu kompatinda viro nenio estis postlasita krom la kranio, kiu kuŝis mezvoje.
Sed la vilaĝanoj de tiu ĉi parto malfeliĉe tiel kutimiĝis je tia okazo, ke oni neniel dezertis la vojon. Kaj la kvar Angloj sur nia Ĝardeno kontente vivadis kaj trankvile. Ili estis certegaj, ke la bestoj de Hindujo, kiel ankaŭ la popolo, timiĝus preni la sangon de siaj mastroj, la blankaj homoj.
Nu, venis sezono kiam la cervoj malmultiĝis, kaj maljuna Bagh, kun granda penado apenaŭ trovadis sufiĉan manĝaĵon por konservi sian vivon. Diris li: "Nunatempe estas malbone! Tage la vilaĝanoj promenadas multanombre, kaj dum la mallumo ne aperas. Ofte ili enmetas fajron en la longa herbo, kio tre timigas min." Kaj, je la penso, li ruligis siajn okulojn, nudigis siajn dentojn kaj ekĝemis. "Iafoje, tuta semajno pasas, kaj mi ne vidas eĉ cervon, kvankam mi certe ne sopiras je tia malestimaĵo. Sed estas blanka viro kiu, ĉiutage, forrajdas, kaj ĉiuvespere revenas, preter la vojo. Li kaj lia ĉevalo fariĝus sufiĉa manĝaĵo dum tuta monato. Kiu timiĝas je la blanka viro? Ne mi! mi ankoraŭ trinkos lian sangon!" Kaj Bagh ŝmacis siajn lipojn.
Estas bonekonata fakto ke, post la unua gusto de homa sango, la tigro tre sopiradas je ĝi dum sia vivcetero. De tiam li nomiĝas "virmanĝulo" kaj fariĝas pli terura ol ia alia besto.
Tagon, je la krepusko, mi tre surpriziĝis vidi mian kolegon freneze rajdantan en la ĝardenon. Li alvenis senĉapele, senspire, kaj sia vizaĝo aperis kvazaŭ li estis vidinta la Diablon. Efektive granda tigro estis elsaltinta el la ĵunglo.[92] Nature la ĉevaleto pro granda teruro ekforkuris, sed, feliĉe por li, mia amiko povis konservi egalpezon sur la selo. Alie, ni ankoraŭ estus senavizaj--kaj tiel ankaŭ estus la malfeliĉulo!
La sovaĝbesto do ĉasadis lin, sed la ĉevalisto fortege ĵetis sian kaskon poste en la vizaĵon de la besto. Tio videble faris la deziritan efekton, ĉar li ne plu sekvadis. Sed la flugulo neniam haltis antaŭ ol li alvenis ĉe siaj kolegoj. Niaparte, kvankam ĝi kompreneble estis okazo tro vera, ni ekopiniis la aferon kiel granda ŝerco, kiel bona ridindaĵo. Sed la nervoj de mia amiko estis kvazaŭ detruataj, kaj eĉ nun ili estas iom malfortaj.
Proksimatage oni eliris por serĉi la kaskon, sed ĝi ne estis trovebla.
"Kaj kion opiniis Bagh?" vi demandas.
Tiu sinjoro estis kuŝinta en la fina stato de senpova frenezo. Pecetoj de la kasko ĉirkaŭis lin. Lia longa vosto batis la subaĵon. Eĉ la lacertetoj timigis montri sin, sed ili aŭdis liajn vortojn kaj laŭe tremadis.
"La blankaj viroj ja estas la mastroj de ĉio," diris Bagh, penante senkulpigi sin. "Se tiu ĉi estis estinta Hindo, mi certiĝas, ke mi estus kaptinta lin, ĉar la Hindoj rajdas sur malrapidaj ĉevaletoj. Sed kiu povas ĝiskuri la ĉevalon de la blankulo?"
"Malbenu la blankan homaron!" li blekdiris. "Kial ili venas en tiu ĉi lando? Mi scias, ke ili ne apartenas al ĝi, ĉar, anstataŭ ol kunloĝadi familie en vilaĝoj, ĉiu loĝas sole en aparta domo, kun multe da Hindoj por atenti lin. Denove, ili alvenas kaj foriras simile al la jarsezonoj, kaj ĝis nun mi ne vidis iajn inojn aŭ idojn. Sed de kie ili venas, kaj kien ili iras neniu scias! Ne, ili estas senrajtuloj! Krom ili, kiuj estus mastroj de tiu ĉi lando? Tre certege, la tigroj!!"
Kelkminute Bagh pripensadis pri tia feliĉa estado. Tiam li daŭris: "Sed la malbonuloj trairas la kampon sur elefantoj, kaj dissemas morton per tondro kaj fulmo. Kion! Ĉu ili estos permesataj, senrefrape, malsanktigi niajn proprajn loĝejojn? Ha! Mi havas ideon! Mi eĉ vizitos la hejmon de blankulo, kaj venĝos iliajn insultojn. Feliĉe la tuta lando ankoraŭ estas nia proprejo ĉiu nokto, kiam ni povas iradi, maltime, kien ajn ni deziras."
Tiel okazis ke, la proksima noktomezo, mi miregis trovi min tute veka--tre neordinara okazo je mi.
Subite mi sciiĝis pri laŭta nazspirado ekster la maldikaj muroj. La bruo movadis de pordo al fenestro, de fenestro al pordo, tute ĉirkaŭ la domo. Kelkafoje profunda bleketo sonoris--nur klarigo de la gorĝo, mi supozas. Nu, estas unu afero moki onian amikon ĉar li forkuris de tigro dum la taglumo. Sed, kredu min, estas tute alia afero esti vekata noktomeze de malsata besto, precipe kiam oni memoras ke, se ĝi sciis, ke puŝado de sia frunto aŭ unu bato de sia piedo kontraŭ la fenestro donus al si la deziritan manĝaĵon! Sed la tigro ne atakis la malfortan konstruaĵon kaj mi hodiaŭ povas skribi tiujn ĉi vortojn. Tamen ŝajnis al mi multaj horoj antaŭ ol li foriris.
Post kelkaj tagoj la blankaj viroj venis kun pafiloj kaj elefantoj kaj multe da Hindaj servantoj. Kia glora vidaĵo estis vidi ok grandegajn elefantojn majeste promenantajn tra la longa herbo.
Sed Bagh sukcese kaŝadis sin kaj ne plu estis vidita. Li jam estis forlasinta la ĉirkaŭaĵon, neniam (espereble) por reveni.
FOOTNOTES:
[90] Bagh, la Hinda vorto por Tigro.
[91] Hindaj laboristoj.
[92] La dika kreskaĵaro.
NESENTIMENTALA AMKANTO AL EDZINO; AŬ PROFITEMA AMO.
Originale verkita de Clarence Bicknell.
Mi amas vin tagiĝe, Ĉar vi, senkorenue, Min lasas redormantan Dum vi leviĝas frue. La domon vi balaas, La fajron vi bruligas, Kaj por la matenmanĝo La kafon vi pretigas.
Mi amas vin matene, Vi iras al vendejo Aĉeti necesaĵojn Por mi kaj kuirejo; Kaj poste vian devon Mastrinan bone faras, Ĉar mian tagmezmanĝon Per zorgo vi preparas.
Mi amas posttagmeze, Ĉar, apud la stebilo Vi sidas kun kotono Kun pingloj kaj kudrilo. Vi flikas la tolaĵon La jakojn, la kalsonojn, Vi gladas la ĉemizojn Aŭ metas la butonojn.
Kaj post la taglaboro Mi amas vin vespere Ĉar tiam, laca, sata, Mi _ĉiujn_ amas vere. Kaj en seĝeg' sidante Mi legas La Gazeton, Aŭ ĝuas mian pipon Kaj, eble, dormeteton.
Sed, pleje, dum la nokto, Edzin', mi vin amegas, Ĉar (ekceptinte ronkon) Trankvile vi dormegas. Kaj tiam vi ne povas Min plu riproĉegadi, Aŭ kun la najbarinoj Senĉese babiladi.
Vivu la Gazeto! Verda diamanto! Vivu Zamenhofo! Vivu Esperanto! Vivu Esperanto, kara lingvo nia! Vivu Zamenhofo, Elpensinto ĝia!
(4686).
KARULINETO!
Originale verkita de Edward Metcalfe, M.A. (Oxon).
Ruĝaj pafarkoj viaj du lipoj Pafas senĉese, ho! belulino, Helajn sagetojn, Dolĉajn ridetojn, Je mia koro, jun' kaptantino.
Lagoj profundaj viaj okuloj: Belaj feinoj tie kuŝantaj Ĉiam gajemaj Ĉiam amemaj, Kaptas la pensojn de koroj amantaj.
Retoj de haroj sunokaptantaj, En kies maŝoj nun impleksiĝas Grand' radiaro: Ho! kiel aro, Aro de koroj ankaŭ kaptiĝas.
Kiel potencaj manoj senpovaj, Kara kvarjara infanineto, Vere infano Estas la amo, Vivu, grandiĝu, dolĉ' Karulineto!
LU MI' KARA LU.
Por la melodio de la fama Amerika "Coon" Kanto, de Harry Dacre.
Tradukita de C. W. T. Reeve.
Lulu ĉu vi venos kune kun ĉe mi, Lulu mi' kara Lulilu? Mi havas belan kanton, kiun eble vi, Kantos en la ĥoro, Lulilu. Mi ludos la gitaron se vi kantos kun, Ĉar vi' voĉo ŝajnas tiel dolĉa nun. Venu sub la luno; Venu nun kun mi. Respondu nun al mi. Respondu nun al mi.
_Ĥoro_:-- Mi pensas pri neniu krom vi Lulu. Mi' kara Lu, Mi' bela Lu Matene post dormante, Mi vekiĝas ploregante, La kaŭzo estas Lu, La tutsola kaŭzo estas Lu, Lu, Lu.
Kial Lulu koleriĝas nun je mi, Lu, Lu, ĉiame kara Lu? Ĉu vi povas trovi bonan pli ol mi? Diru nur la veron Lulilu! Ofte ĵaluzulo forte batas sin, Ĉar la nigrulinoj multe amas min. Tamen en la mond' neniun amas mi Escepte Lu, Jes--Ŝi-- Escepte Lu, Jes--Ŝi--
_Ĥoro:_--Mi pensas, k.t.p.
DIVERSAJ AVIZOJ.
Ni ricevis Bulgaran tradukon de Esperanta Lernolibro (de M. Cart), verkita de Sro. Atanosof. Ni esperas ke ĝi, kune kun la Unufoliego anoncita en nia lasta numero, multe helpos la disvastiĝon de la kara lingvo (kosto 5d.).
La Esperanta Germana Vortaro ankaŭ alvenis, kaj oni devas gratuli Sron. Jurgensen pri la bonegeco kaj grandeco de lia verko. Ĝi enhavas 220 bonepresitajn paĝojn, kaj kostas 2s. afrankite.
* * *
La _Swiss_, _Aix-les-Bains and Nice Times_ de Junio 19 enhavas daŭrigotan artikolon pri Esperanto kiu kredeble interesos ĝian kosmopolitan legantaron. La artikolo estas skribita en la Angla lingvo de Sro. Hector Hodler, Redaktoro de la Juna _Esperantisto_.
* * *
Kunbatalanto en Victoria, Aŭstralio, skribas: "Kvankam estas nur antaŭ malmultaj semajnoj, ke mi estas lerninta ke Esperanto estas vivanta, mi memoris, ke oni al mi sendis antaŭ multaj jaroj, gazeton Esperantan Hodiaŭ (Junio 6) mi serĉis inter diversaj paperaroj, presaĵoj, leteroj, k.t.p., kaj trovis jene: _La Esperantisto_, No. 1, Nurnberg, 1 Septembro, 1889.
"Estas tre interese vidi, ke ĝi presiĝis preskaŭ tute en la nuna Esperanto."
* * *
"Estimata Sinjoro,--Mi havas la plezuron anonci al vi, ke multaj personoj interesas sin pri nia Liona bonfarado. Jam mi posedas pli ol 630 lotaĵojn, sed nun ni devas disvendi 3,000 biletojn! Kiel vi scias tre certe, la serioj de 5 biletoj havos almenaŭ unu gajnantan numeron. Mi plezurege sciigas al vi, ke la Rhona Prefekto, volante partopreni al nia bonfarado, sendis kune kun afabla letero, belegan bronzan artfaritaĵon; statuon reprezentantan 'La Ventego.'
Kiel mi tre deziris du oficialajn lotaĵojn, mi faras ankoraŭ paŝadojn ĉe la Lionan Urbestron; mi atendas lian respondon, kiu tre certe, estos favora.
Ni devos ankoraŭ sciigi al viaj Gelegantoj, ke antaŭ du tagoj, mi ricevis mendon de 100 biletoj de Ŝia Moŝto la Reĝino de Sved-kaj-Norveĝujo, kiu interesiĝas pri tio, kion oni povas fari por faciligi la vivadon de la malfeliĉaj blinduloj.
Jen kelkaj bonaj novaĵoj, kiuj kuraĝigos la ŝanceliĝantojn aĉeti biletojn.
Volu akcepti miajn sincerajn salutojn,
E. Zabilon d'Her."
Oni adresu la mendojn de biletoj rekte al Fraŭlino Zabilon d'Her, 33, rue Sala, Lyon, France.
* * *
La Berlina Grupo pretigas dum la somero Esperantan Ekspozicion, kiu estos farata en la aŭtuno, kaj kies celo estas malfermi ĝian vintran agadon kaj Esperantajn kursojn. Oni esperas, ke la tutmonda Esperantistaro sendos poŝtkartojn al Prinzenstrasse 95 Berlin S.
* * *
Ĉe la Essex Hall kunveno de la Londona Klubo, Julio 11, oni decidis nenion definitivan pri la proponita fondo de Komerca Firmo. Ŝajne la ĝenerala opinio estis, ke tia entrepreno ne helpus je la Klubaj aferoj.
La Hon. Sekretario, Sro. H. Bolingbroke Mudie, bedaŭrinde estis devigita eksiĝi tiun Sekretariecon pro la grandega laboro de la Redaktado kaj eldonado de lia Gazeto.
Li dankis la Membrojn pro la tre kora aprobesprimo pri liaj penadoj, kiun oni donis al li, kaj diris ke li esperas, ke tiuj afablaj Esperantaj amikoj, kiuj korespondadis kun li ĉar li estis la Hon. Sekretario, daŭrigos siajn interesajn leterojn, sendante ilin al lia privata adreso, 67, Kensington Gardens Square, W.
Sinjoro Stead proponis, ke la Klubo estu remodelata, por ke ĝi fariĝu Societo de ĉiuj Britaj Esperantistoj, estrita de delegatoj de ĉiuj la Britaj Grupoj. Oni aplaŭdis la proponon, kaj eble la nova Hon. Sekretario baldaŭ povos sendi pluajn avizojn pri la rezultato de la propono.
* * *
"Triope" estas la nomo de la plej nova Esperanta libreto. Sinjorino Fauvart-Bastoul (Vic-Prezidantino de la Diĵona Grupo) tie donas al ni alian tradukon de "Nokto en Calabre" (The Esperantist, p. 143).
La dua parto estas Humoraĵaro, tradukita de Sro. Louis Fauvart-Bastoul. Tiam sekvas "Historia aventuro de la Imperia epopeo" originale verkita de Skadrestro Fauvart-Bastoul.
Tre bone presita en la Franca kaj Esperanta lingvoj, tiu ĉi libro estas interesa aldono al nia literaturo, kaj ankaŭ estas tre ŝatinda ekzemplo de Familia-verko.
* * *
La Septembra numero kredeble enhavos: Rakonton de H. G. Wells, tradukita (kun la permeso de la aŭtoro) de Dr. Martyn Westcott. Ankaŭ Originala Esperanta Sistemo de Eterna Kalendaro, elpensita de Rev. R. A. Davis; belaj poemoj kaj aliaj interesaĵoj tie troviĝos. Doktoro R. J. Lloyd, D. Litt., M.A., ankaŭ afablege promesis verki artikolon pri la Esperantaj Fonetikoj.
LA SIMPLANIMULO.
Originale verkita de E.W.
_Por daŭrigi tiujn ĉi skizetojn pri miaj amataj samlandanoj, mi raportos pri la jena okazo, pri kiu mi skribis iom post kiam mi ĝin estis vidinta._
Mi vidis belegan pejzaĵon kaj la herbo estis tiel malseka, ke mi petis al kamparanino ke ŝi pruntu al mi seĝilon kiam mi skizus. Ŝia edzo alportis maton kaj seĝon, kiujn li metis por mi ekstere de la plektobarilo de la ĝardeneto. Mi sidiĝis tie kaj skizadis.
Post iom da tempo mi aŭdis piedfrapadon de ĉevalo, kaj poste, la voĉon de la rajdanto.
"Bonan matenon," li diris al la viro, "ĉu via nomo estas Thomas Johns?"
"Nu, vere, Via Moŝto, oni min konas per tiu nomo en tiu ĉi loko."
"Ĉu vi estis en la vendejo ĉe Llanfach sabaton?"
"Vere, Via Moŝto, mi ne ofte iras en vendejojn: tie estas ĉiam tro da trinkaĵo kaj da----"
"Ne penu min trompi, Vi tie estis lastan Sabaton kaj vi partoprenis en la tumulto ĉe la vendejo."
"Vere, Via Moŝto, neniam mi deziras tumultojn, ĉar mi ĉiam estas sobra, bonkonduta, junulo."
"Tiom pli bone; via atesto estos tiom pli utila. Tial, senprokrasto diru al mi akurate ĉion, kion vi aŭdis kaj vidis dum la tumulto."
"Ĉu, Via Moŝto, parolas pri batalo? Mi ĝin ne vidis, mi nenion tie vidis, ja nenion!"
"Sed vi certe devas esti vidinta ĉion; la loko estas tre malgranda."
"Vere, Via Moŝto, se la loko estas tiel malgranda, kiel mia ĝardeneto, mi povis ion nek vidi nek aŭdi, ĉar mi ne estis sabaton ĉe la vendejo."
"Estas senutile peni min trompi. Mi havas certan informon, ke vi ĉeestis dum la tuta tempo."
"Vere, Via Moŝto, al mi ne konvenas kontraŭdiri Vian Moŝton, kiu estas tiel scienculo kaj kiu estis edukita ĉe granda Universitato Angla, kaj vi havas grandajn literojn post via nomo."
"Nu! Diru al mi ĉion, kion vi vidis, kaj memoru, ke vi devos ĝin ripeti en la juĝejo."
"Vere, eĉ se mi devus ĵuri en la juĝejo de la Ŝafido en la ĉiela Jerusalemo mi ne povus diri, tion, kion mi neniam vidis, ja neniam!"
"Je kia horo vi venis en la vendejon sabaton?"
"Vere, Via Moŝto, kiam mi tie iras, mi alvenas kutime iom antaŭ la deka."
"Nu, vi estis tie vidita de la dekunua matene ĝis la kvara. Vi vidis la tutan aferon!"
"Vere, Via Moŝto, mi ja nenion vidis. Sed, se Via Moŝto bonvolos skribi sur papero tion, kion mi vidis, mia edzino min helpos ĝin lerni, kaj en juĝejo mi ĝin diros je mia ĵuro. Unue mi diros, ke Via Moŝto diris, ke mi ĝin vidis, ĝi do devas esti vera, ĉar Via Moŝto estas tiel klera sinjoro."
"Mi kredas, mia amiko, ke vi ne estas tiel simplanimulo, kiel vi ŝajnigas. Sed mi vin citos, kaj vi venos, aŭ vi estos punata."
"Vere, Via Moŝto, mi venos."
La ĉevalo kaj sia rajdanto foriris. Kiam mia skizo finiĝis, mi leviĝis, kaj la viro revenis al mi dirante: "Mia Fraŭlino, ĉu vi pensas de mia parolado kun la advokato?"
"Vi ne devas koleriĝi, mi mem estas Galino, kaj mi hontas kiam mi aŭdas miajn samlandanojn verŝajne mensogi. Kial vi ne rekte kaj honeste respondis: Jes, Via Moŝto, mi ĉeestis?" mi respondis.
"Jes, vere jes. Sed ĉu vi neniam legis vian Sanktan Biblion? Ĉu vi ne legis: Ne ĵetu viajn perlojn al porkoj? Tio signifas: Diru neniam la veron al advokato, ĉar, se vi ĝin faras, li certe ree sin turnos kaj vin disŝiros. Ankaŭ, se mi honeste al li diris, ke mi estis tie, mi estus mensoginta, tial ke mi ne tie estis. Mi laboris la tutan tagon ĉe la landsinjoro F. La viro, kiun la advokato bezonas, estas Thomas John Johns, kiu loĝas duonmejlon de ĉi tie. Se mi estis dirinta tion ĉi al li, mi ne estus aginta je mia najbaro tiel, kiel mi dezirus, ke li faru je mi. Neniu el ni iam ŝatas devi paroli kun juĝoj kaj advokatoj. Nu! Supozante ke kelkaj amikoj kunvenas en la vendejo, kaj la biero superfluas iliajn cerbojn tiel, ke ili malpaciĝas kaj batalas; certe ili povos decidi siajn proprajn aferojn. Se kelkaj kapoj estos fendataj de bastonoj, tio estas multe pli bone ol esti fendataj de la paroloj de advokatoj en ilia bela Angla miksaĵo kaj konfuzo, kiun ili nomas lingvo! Ke la viroj aranĝu aŭ batalu ĝis la fino, kaj tiel fariĝu pli bonaj amikoj ol antaŭe. Jen estas mia opinio."
"Sed kion vi faros kiam vi ricevos vian asignon?" mi demandis.
"Mi iros, ja, mi iros; kaj mia edzino akompanos min. Ŝi povos grimaci ridindege. Ofte, ja ofte, niaj najbaroj kunridos kun ni kiam ŝi imitos la malsaĝan mienon de la advokato, kiam li aŭdos Sinjoron F. diri, ke mi estis dum la tuta tago dek du mejlojn de la vendejo!"
La kamparano laŭtege ridis, kaj mi ne povis min deteni de kunridi ankaŭ.
Kompreneble mi ripetis la konversacion al neniu, nek tiam nek tie. Lia konfido je mi, nekonatulino, plaĉis al mi. Mi sciis, ke li ŝatis min, ĉar nur unufojon li nomis min "Fraŭlino."
Montri multe da ceremonia respekto antaŭe estis la ĝentila Gala maniero por esprimi la malestimon aŭ antipation.
CORRESPONDENCE NOTES.
Dear Sir,--"_ULO, Greatest seen_," is certainly not right (see page 144); neither is "_AĴO, Work_," entirely correct. The one is a _person_, and the other a _thing_ denoted by the root, which is, in the one case, often adjectival, and in the other verbal. The Text-Book's definition of _ulo_ as "_one remarkable for_" is somewhat exaggerated. _One possessing the quality of_ would be better (page 48).
The Text-Book does not give EL, _out of_, among the prepositions.
I take--AĴO to be adapted from the French--AGE, to which it corresponds in pronunciation and, to a certain extent, in meaning.--Kore samideane,
John B. Shipley.
P.S.--Sokta lingvo!!!
The Editor is indeed vexed that such a ridiculous slip should have remained uncorrected.
He hastens to assure Readers that this is no new rival to Esperanto, but a delightful speech to be found north of the Tweed (Skota).
* * *
_Multaj_ and _Multe da_ have given rise to several queries. They are alternative expressions for the English _Many_. Dr. Zamenhof apparently disliked the dismal series of--_ajn--ajn--ojn--ajn_ which frequently occurs if the former method be employed, and so introduced the adverbial locution _Multe da_, wherein the _Da_ does not require the Accusative case.
Mi havas multajn bonajn fidelajn amikojn malnovajn is less euphonious than Mi havas multe da bonaj fidelaj amikoj malnovaj.
* * *
Dear Sir,--The Text-Book does not explain (except in a footnote, p. 41) the use of the Gerund after a preposition: _e.g._, _instead of reading_; _before returning_; etc.
Of course, the Present Participle used adjectivally will not do. We must bear in mind that the _Infinitive_ is a _noun_, and that it is used instead of the Gerund or Verbal Noun on the Continent. (Anstataŭ ol legi: antaŭ ol reveni).--Via vere,
C. G. Stuart-Menteath.
* * *
Mr. Menteath continues his letter (which is too long to print _in extenso_) by reminding British Esperantists that the only way to acquire a knowledge of Esperanto entirely _free from national idioms_ is to correspond frequently with those ignorant of our tongue. We wish to thank Mr. Menteath for this useful reminder, and trust that more foreign friends will make use of our monthly _Adresareto_, not only by writing to the advertisers, but by inserting their own names and special subjects.
* * *
The Passive Voice in Esperanto is most frequently expressed by the little suffix--IĜ, and brevity is the result. For example: This book must be read, may be either: Tiu ĉi libro devas esti legata, or Tiu ĉi libro devas legiĝi.
Hence verbs ending in IĜ are Passive by nature, and such forms as _legiĝita_ cannot exist; only the Active Participle, _legiĝinta_, is admissible.
And these Passive verbs naturally cannot have a direct object, and so are followed by the Nominative case. Mi fariĝas maljuna viro, (lit.) I am getting to be an old man.
* * *
Kara Sinjoro,--Kiu estis la unua Anglo kiu lernis Esperanton?
En la Adresaro Serio, No. 1, datumita 1889 (t.e., Numeroj 1 ĝis 1,000) aperas la nomoj de kvin Liverpulanoj, du Irlandanoj, unu Londonanino kaj unu Essexano. Sed kiu estis la unua ne aperas. Inter ili estas Sro. R. Geoghegan, kiu estas la sama persono kiel R. H. Geoghegan, la tradukanto de la unua Zamenhofa lernolibro. Li do meritas la titolon "Patro do la Esperantistoj Anglaj." Lia ĝusta numero estas 264.
Inter la unua milo da Esperantistoj enskribitaj en la Adresaro estis 29 Germanoj, 20 Aŭstro-Hungaroj, 10 Angloj, 6 Francoj, 4 Unuigitaj Ŝtataj Amerikanoj, 4 Svedoj, 2 Turkanoj, 1 Italo, 1 Hispano, 1 Rumano, kaj la resto (ekceptinte unu nedirita) estis Rusoj.
Signifas nenion kiu estis la unua; en Esperantujo ekzistas spaco por ĉiuj. Donu honoron al tiu, kiu plejmulte laboras pri kaj por Esperanto, ne konsiderante profitojn kaj memglorigon!
Sindonema estas nia Majstro; sindonemaj estu ni! Ni danku ĉiun, kiu helpis la aferon, ĉu nemulte, ĉu multege.--Via,
John Ellis.
* * *
On the occasion of the Motor Boat-Race from Calais to Dover, the Dover Group has sent an invitation to all the northern French Groups, inviting their Members to visit them. Many favourable replies have already been received. An official reception of the Foreign Esperantists by the Mayor, Sir William Crundall (himself a Member of the Group), will be held in the Town Hall, and Mr. H. R. Geddes, Northumberland House, Dover, will be extremely glad to welcome any British Esperantists who can be present. These should arrive in Dover as early as possible on the morning of Monday, August 8th. Among others, the Editor has promised to do his best to be present on the auspicious occasion.
Transcriber's Footnote:
[*] The author of this "First Lesson in Esperanto" used an unusual system of symbols to indicate pronunciation placed over the first eleven Esperanto phrases. This is difficult to reproduce in the current text. An approximation is represented below.
3 8′ ½ 8 0′3 ½′ ½ 0 0′ ½ Mi pens.as ke oni frap.as--sonor.as.
3′ 2 5 3′ 2 3′2 8′ ½ 3′8 3′2 ½′ ½ Ir.u kaj vid.u kiu est.as tie. Kiu frap.as?
3′2 8′ ½ 3′8 3 8′ ½ 3 y0′0 Kiu est.as tie? Ĝi est.as Sinjor.o A.
8 3′ 2 En.ir.u.
0′ ½ ½′ 0 3 y0′ 0 Bon.a.n tag.o.n, Sro (Sinjor.o).
3′8 3 ½′ ½ Kiel vi san.as?
8 0′ 8 3 y0′ 0 3 ½′ ½ 3 Tre bon.e, Sinjor.o, mi dank.as vi.n.
0′ 2 8′ 3 sh 0′ 3 ½ 0′ 0 Vol.u ferm.i--ŝlos.i--la pord.o.n.
3 3j′2 3 8′ ½ ch2 3 3 0′ ½ Sid.iĝ.u, mi pet.as. Ĉu vi mi.n kon.as?
3 8 ½′ ½ ½ 0 0′ 0 3 0′ 3 Mi ne hav.as la honor.o.n vi.n kon.i.
3 8′ ½ 8 0 ½′½ ½ 3 8 3 8′ ½ ½ 3′ 0 8 3 y0′ 0 0 Mi est.as ne.kon.ata al vi, sed mi est.as amik.o de Sinjor.o Bo.
SINGLE COPIES PRICE FOURPENCE NET.
_No. 11_
_Septembro, 1904._
THE ESPERANTIST
La Esperanta Gazeto por la Propagando de la Internacia Lingvo.
Edited by H. BOLINGBROKE MUDIE, 67, Kensington Gardens Square, W.
ANNUAL, SUBSCRIPTION: 3/- (4 francs; 1-1/2 roubles; 75 cents).
Wholesale agents: 16, Norfolk street, Strand, London, W.C.
CONTENTS.
Page
Editor's Page 161 A Deal in Ostriches (translated by Martyn Westcott) 162-3 Havre (Elise Bauer) 164-5 Brussels (G. C. Law) 165-6 A Simple Permanent Calendar (Rev. R. A. Davis) 166 Vowels in Esperanto (R. J. Lloyd, D. Lit, M.A.) 167 Club Committee Meeting 168 Esperanto in Belgium 168-9 The "Spectator" on Esperanto 169 Local Items 169 Correspondence Page 170 Quite an Ordinary Woman (E. W.) 171 Dover (H. Bolingbroke Mudie) 172-6 What does Little Birdie Say? (A. Motteau) 176 The Rose and the Daisy (Clarence Bicknell) 176
For Local Information apply to the Hon. Secs. of the following Official Societies:--
BATTERSEA--Sro. A. T. Lee, 2, Cupar Road, Battersea.
BRIGHTON--Miss Oxenford, 16, Upper Westbourne Villas, Hove.
BRIXTON--Sro. E. W. Eagle, 22, Kellett Road, Brixton.
CORBRIDGE-ON-TYNE--Sro. Lotinga, Trinity Terrace.
DOVER--Sro. H. R. Geddes, Northumberland House, Dover.
EDINBURGH--Miss Tweedie, M.A., 2, Spence Street.
FOREST GATE--Sro. E. J. R. Beal, 74, Claremont Road, E.
GLASGOW--Sro. J. H. Wallace, 3, Hampden Terrace, Mount Florida.
HUDDERSFIELD--Sro. G. H. Taylor, 13, Birkly Hall Road.
ILFORD--Sro. W. A. Jeffery, 42, Park Road, Ilford, E.
KEIGHLEY--Sro. J. Ellis, Compton Buildings, Bow Street, Keighley.
LEEDS--Sro. J. E. Wyms, 2, Marlboro' Grove, Leeds.
LIVERPOOL--Sro. R. E. Issott, 5, Gresham Street, Edge Lane.
LONDON--Miss Lawrence, 41, Outer Temple, W. C.
NEWCASTLE--Sro. H. W. Clephan, 3, Cotfield Terrace, Gateshead.
PORTSMOUTH, Dr. Greenwood, 182, Queen's Road.
PLYMOUTH--Sro. Thill, 6, Barton Crescent, Mannamead.
ST. ANDREWS--Sro. J. T. Haxton, 133, South Street, St. Andrews.
TYNEMOUTH--Sro. Alan F. Davidson, 26, Park Crescent, N. Shields.
N.B.--It is earnestly hoped that gentlemen who are willing to form local groups will communicate with the Editor of "The Esperantist," who will do all in his power to assist them in the work.
The Remington
THE _UNIVERSAL_ TYPEWRITER.
Just think of it!
THE INTERNATIONAL MACHINE.
_Unbound by ties of nationality:
The common bond of union of all civilised peoples._
The Remington can be supplied fitted for Esperanto.
* * *
THE REMINGTON TYPEWRITER COMPANY, 100, Gracechurch St., London, E.C.
La Remington
LA _UNIVERSALA_ SKRIBMAŜINO.
Pripensu je tio!
LA INTERNACIA MAŜINO.
_Tute liberiĝita de naciaj ligiloj:
La Komuna unuigilo por ĉiuj civilizitaj popoloj._
La Remington estos liverita kun Esperantaj presliteroj.
* * *
LA REMINGTON TYPEWRITER KOMPANIO, 100, Gracechurch St., Londono, E.C.
JUST PUBLISHED. First Edition of 100,000 Copies.
Text Book of Esperanto.
THE INTERNATIONAL LANGUAGE.
Price 1d. Post Free. For Propaganda Purposes 10d. per doz., 6/3 per hundred, £2 12_s._ per thousand; Carriage extra.
These Books can only be obtained at these prices from the Publishers--
Messrs. DIXON & HUNTING. Farringdon Press, Ltd., 180. Fleet Street, E.C.
The Various PARTICIPLES of a Verb Ex: _Trinki_ (to drink)
FUTURE O PRESENT A PAST I ACTIVE PASSIVE ACTIVE PASSIVE ACTIVE PASSIVE Trink_On_ta Trink_O_ta Trink_An_ta Trink_A_ta Trink_In_ta Trink_I_ta MI ESTAS LA TEO ESTAS MI ESTAS LA TEO ESTAS MI ESTAS LA TEO ESTAS TRINKONTA TRINKOTA TRINKANTA TRINKATA TRINKINTA TRINKITA I am about The tea is I am The tea is I have The tea has to _drink_ about to drinking being _drunk_ _drunk_ been _drunk_ be _drunk_
Facsimile of the reverse of a New Postcard to illustrate the use of the Participles.
Printed on the best cards only. Price One Penny each; 3d. the doz.; 5/- per hundred.
FROM "THE ESPERANTIST."
THE ESPERANTIST.
The Esperanto Gazette for the spread of the International Language.
ABONPAGOJ ESTAS RICEVEBLAJ ĈE SUBSCRIPTIONS SHOULD BE SENT TO
H. Bolingbroke Mudie, Esq., 67, Kensington Gardens Square, London. W. AUSTRIA.--Sro. T. Cejka, Bystrice Hostyn, Moravia. BELGIUM.--M. M. Seynaeve, 3, Rue de l'Avenir, Courtrai. FRANCE.--M. C. Gaubert, 9, rue Charras, Paris. GERMANY.--Doktoro Mybs, 68, Markt Strasse Altona, Elbe. MALTA.--A. Agius, Esq., 92, Strada S. Gaetano, Hamrun. RUSSIA.--Societo Espero, Bol. Podjaceskaja 24 log 12, St. Petersburg. SWEDEN.--Sro. P. Ahlberg, 50, Döbelnsgatan, Stockholm.
_Nepresitajn manuskriptojn la Redakcio resendos se oni aldonis poŝtmarkon._
_Alsendatajn artikolojn la Redakcio laŭ bezono korektos._
_Oni povas sendi la abonpagon per poŝtmarkoj, kiuj estas akceptataj laŭvaloro._
_Oni sendu ĉiujn artikolojn, demandojn kaj avizojn al La Redaktoro, 67, Kensington Gardens Square, London, W._
No. 11.
Subscription, 3s. Per Annum. Single Copies, 4d. net.
SEPTEMBRO, 1904.
Tiu ĉi estante la dekunua numero de The Esperantist, la proksima devus esti la lasta de la unua jarkolekto. Sed ne estas dezirinde komenci volumon Novembre. Estas do intencite enmeti en la unuan jarkolekton dekkvar kajerojn, t.e., ĝis Decembro, kiu numero havos la enhavnomaron kaj titolpaĝon.
Mi do fidas, ke tiuj, kiuj abonis de la komenco, afable sendos 4 fr. 60 (anstataŭ ol 4 fr.), por ke la abonpago daŭru ĝis Decembro, 1905.
Mi ankaŭ fidas, ke miaj Aŭstraliaj, Afrikaj, Amerikaj kaj Aziaj legantoj bonvolos reaboni per frua poŝto.
Inter tre afablaj leteroj pri mia laboro, estas unu de nia bonekonata Rusa samideano, Sro Kofman. Li skribis: "Mi ne volas preterlasi la okazon por tie ĉi esprimi mian admiron, inspiratan de via gazeto, The Esperantist. La malgrandaj rakontoj havataj en ĝi estas bonegaj, kaj la versaĵoj (precipe en la lasta numero) estas perfektaj, kaj la Gazeto faras veran impreson de serioza kaj diligenta laboro, kondukata de mano forta kaj vira. Mi tutkore deziras al vi havi baldaŭ la eblon grandigi la amplekson de The Esperantist, kaj oftigi ĝian aperon, por la plezuro de viaj legantoj kaj de ĉiu bona Esperantisto."
Mi korege dankas Sron Kofman, kaj mi estas ĉiam preta por fari tion, kion deziras miaj legantoj. Sed ĝi ne estas ankoraŭ plenumigebla. Oni devas memori, ke mi estas la sola, senhelpa, Redaktoro kaj mi devas konfesi ke dekses paĝoj estas sufiĉaj por okupigi mian libertempon. Sed, _se Esperantistoj bonvolos reaboni, verki artikolojn, kaj varbi abonantojn, mi esperas pligrandigi ĝin post la fino de 1904_.
This being the eleventh number of The Esperantist, the next should be the last of the first annual series. But it is not desirable to commence a volume in November. It is, therefore, intended to include in the first series fourteen numbers, _i.e._, till December, which issue will contain the index and title-page.
I trust, therefore, that those who subscribed from the beginning will kindly send 3s. 6d. (instead of 3s.), so that the subscription may run till December, 1905.
I also trust that my Australian, African, American, and Asiatic readers will renew their subscriptions by an early post.
Amongst the very kind letters about my work is one from our well-known Russian friend, M. Kofman. He writes: "I do not wish to let the opportunity slip for here expressing my admiration, inspired by your gazette, The Esperantist. The short stories therein contained are excellent, and the verse (especially in the last number) is perfect, and the Gazette conveys a genuine impression of serious and diligent work, guided by a strong and manly hand. I heartily hope you will soon have power to increase the dimensions of The Esperantist, and make its issue more frequent, for the pleasure of your readers and of every good Esperantist."
Most heartily do I thank M. Kofman, and I am ever ready to do what my readers wish. But it cannot yet be accomplished. One must bear in mind that I am the sole Editor, without assistance, and I must confess that sixteen pages are sufficient to fill up my leisure. But, if Esperantists will renew their subscriptions, write articles, and recruit Subscribers, I hope to enlarge it after the close of 1904.
STRUT-MAKLERO.
De H. G. Wells. Tradukita de Martyn Westcott.
"Parolante pri la kosto de birdoj, mi vidis struton, kiu kostis tri cent livrojn," diris la taksidermisto, memorigante sian vojaĝplenan junecon. "Tri cent livrojn!"
Li min rigardis supre siaj okulvitroj. "Mi vidis alian, kiun oni refuzis je kvar cent!"
"Ne," li diris, "ne estis pro imagaj punktoj. Ili nur estis ordinaraj strutoj. Iom difektitaj ankaŭ, pro malbona dieto. Kaj ne malgrandigo de la postulo ekzistis. Oni estus pensinta ke kvin strutoj vendiĝus je malalta prezo sur vaporŝipo de la Orientaj Hindujoj. Sed la allogo estis, ke unu el tiuj strutoj estis glutinta diamanton.
"La bienulo estis Sir Mohini Padishah, dandon de Piccadilly[93] oni nomus lin je vido, kun malbela kapo nigra, kaj grandega turbano, en kiu estis tiu diamanto.
"La birdo subite ekmordis kaj posediĝis je ĝi, kaj, kiam la viro koleriĝis, la birdo, mi supozas, komprenis, ke ĝi estis aginta malprave, kaj vagis inter la aliaj por resti nekonata!
"Ĉio okazis dum unu minuto. Mi alvenis inter la unuaj, kaj jen tiu idolano alvokante siajn diojn, kaj du maristoj kaj la viro kiu zorgis pri la birdoj, laŭtege ridantaj.
"Kiel ridinde li estis perdinta juvelon!
"La zorganto ne ĉeestis ĝuste je la momento, kaj li ne sciis, kiu estis la birdo.
"Tute perdata, vi komprenas!
"Mi ne malĝojiĝis multe, por diri la veron. La dando estis fanfaroninta pri sia diamanto de tiam, kiam li enŝipiris. Tia afero rapidege disvastiĝas sur ŝipo. Ĉiuj paroladis pri ĝi. Padishah malsupreniris por kaŝi siajn sentojn. Je vespermanĝo, li porke manĝis ĉe aparta tablo, kune kun du aliaj Hindoj. La ŝipestro kvazaŭ mokadis je li, kaj li troe ekscitiĝis. Li sin turniĝis kaj babiladis en mian orelon: Li ne aĉetus la birdojn; li ja havus sian diamanton! Li demandis siajn rajtojn kiel Brita regnano! Lia diamanto devus troviĝi! Decidega li estis pri tio. Al la 'House of Lords'[94] li alvokus.
"La birdzorganto estis unu el tiuj malkleruloj, kiuj neniel ricevas novajn ideojn. Li rifuzis ĉiajn proponojn por doktori la birdoj per kuraciloj. Liaj ordonoj estis, ke li nutru ilin laŭ tiu maniero, kaj ke li agu je ili tiamaniere, kaj li forsendiĝus, se li ne nutrus kaj agus je ili laŭordone.
"Padishah estis dezirinta stomak-pompilon-sed oni ne povas uzi tion je birdo, kiel vi scias! Tiu ĉi Padishah estis plena je malbona leĝoscienco kiel la plimulto de Bengaloj, kaj paroladis pri garantiaĵo je la birdoj, kaj tiel plu.
"Sed maljunulo, kiu diris ke lia filo estis advokato en Londono, argumentis, ke tio, kion birdo glutis fariĝis _ipso facto_ ero de la birdo, kaj ke la sola rimedo de Padishah estis procesigi kaj ke eĉ tiam oni eble povus pruvi malatenton liaflanke. Li tute ne havis irpermeson ian en struto, kiu ne apartenis al li."
"Tio treege maltrankviligis Padishah, des pli ke ni preskaŭ ĉiuj opiniis, ke tio estis rezona.
"Ne estis advokato sur la ŝipo por decidi la aferon, kaj ni ĉiuj libere babiladis.
"Fine, post Aden, ŝajnas ke li ekkonsentiĝis je la ĝenerala opinio, kaj private vizitis la birdzorganto kaj proponis prezon por ĉiuj la kvin strutoj.
"La proksiman matenon, estis grandega malpaco ĉe matenmanĝo. La zorganto ne havis permeson por vendi la birdojn, kaj tute nenio igus lin vendi ilin; sed ŝajnas ke li diris al Padishah, ke Eŭrasiano, nome Potter, jam estis farinta proponon; je tio Padishah denuncis Potter antaŭ ĉiuj.
"Sed mi kredas ke ni preskaŭ ĉiuj pensis, ke Potter estis iom lerta, kaj mi scias ke, kiam Potter diris, ke li estis telegrafinta de Aden al Londono, por aĉeti la birdojn, kaj ke li ricevus respondon ĉe Suez, mi malbenegis je tia perdita okazo!
"Ĉe Suez, Padishah sin cedis je larmoj, veraj malsekaj larmoj, kiam Potter ekposedis la birdojn, kaj li tuj proponis pagi ducent kvindek livrojn pro la kvin, tio estante pli ol ducent procent je tio, kion Potter estis paginta.
"Potter diris ke neniel li fordonus eĉ plumon, kaj ke li intencis mortigi ilin unuope kaj trovi la diamanton: sed poste, pripensinte, li iom kompleziĝis. Li estis vetema hundo, tiu Potter, iom malhonesta je kartludo, kaj tia hazarda afero multege plaĉis lin eble. Li do ŝerce proponis aŭkcie vendi la birdojn, malkune al apartaj homoj, je unua prezo da £80 po birdo. Sed unu birdon, li diris, li intencis gardi 'pro ŝanco.'
"Vi devas kompreni, ke tiu ĉi diamanto estis multekosta; malgranda Hebreo, diamanta makleristo, taksis ĝin je tri aŭ kvar mil livrojn, kiam Padishah ĝin estis montrinta al li, kaj tiu ĉi ideo de vetludo en strutoj sukcesegis. Nu, okazis ke mi estis parolinta pri ĝeneralaj aferoj kun la birdzorganto, kaj tute ŝance, li estis dirinta, ke unu birdo malsaniĝis, kaj ke li supozis, ke ĝi havis dispepsion. Ĝi havis en sia vosto, unu preskaŭ blankan plumon, per kio mi rekonis ĝin. Tiel, kiam, je la proksima tago, la aŭkciado komencis per ĝi, mi plialtigis la okdek kvin livrojn de Padishah je kvin. Mi kredas, ke mi estis iom tro certa kaj avida pri mia plipropono, kaj iuj aliaj divenis, ke mi ion sciis! Kaj Padishah penegis por akiri tiun birdon, simila je frenezulo. Fine, la Hebrea negocisto akiris ĝin por £175. Kaj Padishah kriis £180 ĵus post la malsupreniro de la martelo (tiel Potter anoncis).
"La Hebreo do akiris ĝin, kaj tiam kaj tie li prenis pafilon kaj mortigis ĝin.
"Potter multege koleriĝis, tial ke li diris, ke tio ĉi malhelpus la vendon de la aliaj tri; ankaŭ Padishah kondutis sin kiel idiotulo: sed ni ĉiuj ekscitegis. Mi povas diri al vi, ke mi multege ĝojis, kiam tiu ĉi dissekcio finiĝis, kaj nenia diamanto troviĝis--multege mi ĝojegis! Mi estis proponinta £140 mi mem!
"La malgranda Hebreo estis tiel, kiel la plej multe da Hebreoj; li ne koleriĝis pro malbona ŝanco: sed Potter rifuzis daŭrigi la aŭkciadon antaŭ ol ĉiuj kunsentis, ke la komercaĵo ne liveriĝus antaŭ la fino de la vendado. La malgranda Hebreo deziris argumenti, ke la okazo estis escepta, kaj, ĉar la diskuto progresis egale, la afero estis prokrastita ĝis la proksima mateno. Ni estis vivemaj ĉe vespermanĝo, tiun vesperon, mi vin certigas! Fine Potter venkis, ĉar, kompreneble, li estus sendanĝera se li gardus ĉiujn la birdojn, kaj ni ŝuldis al li iom da ŝatateco pri lia sportema konduto. Kaj la maljunulo, kies filo estis advokato, diris, ke li estis pripensinta la aferon, kaj ke li multe dubis, kiam birdo estis malfermigita kaj la diamanto eltrovita, ĉu ĝi ne devus esti redonata al sia propra bienulo.
"Mi memoras, ke mi proponis, ke ĝi vere submetiĝis je la leĝoj de trezor-trovo, kio estas efektive la vero pri la afero. Estis varmega disputo, kaj ni decidis, ke certe estus malsaĝe mortigi la birdojn sur la ŝipo. Tiam la maljunulo, trograndigante per parolado leĝoscienca, penis pruvi, ke la vendo estis loterio, kaj kontraŭ la leĝoj; li demandis la ŝipestron pri tio; sed Potter diris, ke li vendis la birdojn _kiel strutoj_. Li ne volis vendi diamantojn, li diris, kaj ne ĝin proponis kiel allogon. La tri birdojn li vendus kiuj, laŭ lia plena kredo kaj opinio, _ne enhavis_ diamanton! Tio ĉi li esperis estis en la unu, kiun li gardus.
"Grandegaj prezoj oferiĝis tute same je la proksima tago. La fakto, ke estis nur kvar hazardoj, anstataŭ kvin, kompreneble igis plialtigon de la kosto. La birdoj vendiĝis je meza prezo de £227, kaj, sufiĉe strange, tiu ĉi Padishah ne ricevis unu--_ne eĉ unu!_
"Li tro koleriĝis, kaj kiam li devus esti pliproponinta, li babilis pri garantiaĵojn, kaj, plie, Potter malhelpis lin.
"Unu birdo aĉetiĝis de malgranda kvieta oficiro, alia al la malgranda Hebreo, kaj la tria sindikatiĝis je la inĝenieroj.
"Tiatempe Potter subite ŝajnis malĝoja pro la vendado, kaj diris, ke li estis forĵetinta tute mil livrojn, kaj ke verŝajne li tirus nulon; ke li ĉiam estis simplanimulo. Tamen, kiam mi ekparolis kun li pri asekurado kontraŭ perdo je lia lasta hazardo, mi eklernis, ke li jam estis vendinta la rezervitan birdon al politikisto,--viro kiu lernadis la Hindajn etikojn kaj Socialajn aferojn dum sia libertempo.
"Tiu lasta estis la £300 birdo!
"Nu, tri benataj estaĵoj elŝipiris ĉe Brindisi--kvankam la maljunulo opiniis, ke estis kontraŭ la limdepagaj impoŝtoj. Potter kaj Padishah ankaŭ elŝipiris.
"La Hindo ŝajnis preskaŭ freneziĝi kiam li vidis sian diamanton irantan tien ĉi kaj tien, kvazaŭe. Li rediradis, ke li havigus leĝan ordonon (li ja havis leĝan ordonon je la cerbo) kaj li donis lian nomon kaj adreson, tial ke oni sciu kien sendi la diamanton. Kompreneble neniu deziris lian nomon kaj adreson, kaj neniu donis la sian.
"Estis tumulto, mi certigas al vi, sur la trotuaro. Ĉiuj foriris per malsamaj vagonaroj.
"Mi daŭrigis ŝipe ĝis Southampton, kaj mi tie vidis la lastan birdon kiam mi elŝipiris. Ĝi estis tiu de la inĝenieroj, kaj ĝi staris apud la ŝipponto en skatolego, kaj aperis tiel krurema kaj malsaĝa ejo por multekosta diamanto, kiel vi iam vidis!" ...
"_Kiel ĝi finiĝis?_"
"Ho! Tiel! Nu ! eble... Jes! estas unu alia afero, kio eble iom klarigos.... Post mia elŝipiĝo, mi estis en Regent Street komercante, kaj jen! brako ĉe brako, kaj ĝuantaj luksegan tempon, _Padishah kaj Potter_! Se vi pripensadas pri ĝi...."
"Ho jes! _Mi_ opiniis tion! Sed, vi komprenas, ekzistas nenian dubeton ke la diamanto estis vera diamanto. Kaj Padishah estas eminenta Hindo. Mi vidis lian nomon en ĵurnaloj--_ofte_!
"Sed ĉu la _birdo glutis_ la diamanton estas, kiel vi diras, ja alia afero!"
FOOTNOTES:
[93] Londona strato fama pro dandoj.
[94] Brita rega ĉambro de la nobeloj.
HAVRO.
Elise Bauer.
Ĉu vi neniam estis en Esperantujo? Nu, rapidu iri tien, ĝi estas la plej bela lando sub la suno; ĝi estas la vera, longe revita, kaj fine eltrovita utopio.
Tie vi trovas fratojn kunigitajn per komuna lingvo, per komunaj ideoj. Libereco, frateco, egaleco, laŭ la vera senco de la vortoj, regas tie.
Sed kie estas tiu ĉi feliĉa lando?
Ĝi estas ĉie, kie Esperantisto renkontas Esperantiston.
Mi ĵus forlasis Esperantujon, kaj mi plezure donas al vi la priskribon de la tagoj, kiujn mi pasigis tie.
La Havraj Esperantistoj afable invitis siajn Anglajn samideanojn viziti ilin; kaj grupanoj de diversaj partoj de Anglujo saĝe sekvis tiun ĉi amikan vokon. Certe neniu el ili iam bedaŭros la decidon, ĉar, dank' al la afablegeco de niaj invitintoj, ni ja estis tre kontentaj.
Vendredon, la 29an de Julio la kunvojaĝantoj kolektiĝis ĉe la stacidomo de Waterloo, en Londono. La vagonaro rapide forportis nin al Southampton, kie la vaporŝipo estis jam preta al forveturo. Estis noktomezo kiam ni forlasis la havenon. Bela, trankvila nokto, tro bela por malsupreniri en la varmegajn kajutojn. Ni do kunsidas en angulo sur la ferdeko kaj paroladas, babiladas, ŝercas, kompreneble Esperante.
Ni jam estas en Esperantujo. Tiamaniere kelkaj horoj pasas agrable kaj rapide. Sed komencas iom malvarmiĝi; ni ankaŭ memoras, ke ni bezonas forton por la sekvanta tago. Ni do decidas serĉi niajn kuŝejojn.
Sed jam frue matene ni denove retrovas unuj la aliajn sur la ferdeko, kaj ĝuas la freŝan aeron kaj la varmetajn radiojn de la leviĝinta suno. Baldaŭ la marbordo de Francujo estas videbla. Malrapide ni alproksimiĝas Havron.
Estis ĉirkaŭ la sesa horo matene.
Amaso da personoj jam kolektiĝis sur la elŝipejo. Manoj, tukoj, ĉapoj estas svingataj.
Feliĉuloj! mi pensis kun iom da envio: Feliĉuloj kiuj, revenante en la patrujon, estas jam senpacience atendataj de parencoj, amikoj! Por ni tiu ĉi estas fremda lando, neniu amike nin atendas!
Ha! sed kio estas tio? Kio estas la verdaĵo videbla inter la multaj blankaj tukoj? Estas verda kovrilo, jes, ne plu dubo, ĝi estas la al ni bone konata verda kovrilo de _The Esperantist_. Ĝojo! Estas do ni, kiujn oni jam amike atendas.
Multe tro malrapide ŝajnas nun al ni la veturado de la ŝipo, kaj la alteriĝo. Fine ni povas forlasi la ŝipon, per la transĵetita ponto, kaj premi la manojn de niaj ĝentilaj samideanoj, kiuj tiel afable venis tiel frue por doni al ni la bonvenon.
Estas vere mirinde kiel rapide oni konatiĝas kune, kaj trovas temon por interparolado, se oni nur havas komunan lingvon.
Niaj nove trovitaj amikoj, Sinjorinoj kaj Sinjoroj, akompanis nin ĝis la Grand Hotel de Normandie (Esperantista hotelo tre komforta) kie ni disiĝis kun la promeso rerenkontiĝi baldaŭ. Iom poste, kelkaj sinjoroj venis por fari kune kun ni promenadon tra la urbo kaj laŭlonge la marbordo.
Posttagmeze multaj sinjorinoj kaj sinjoroj kunvenis en nia hotelo, kaj kune kun ili, ni multe ĝuis la ekskurson al la lumturoj. Tiuj ĉi leviĝas sur promontoro, je ne tro granda malproksimeco de la urbo. Ni iris tien parte trame, kaj parte piede. De tiu ĉi punkto oni havas tre belan vidon sur la urbon kaj la kontraŭan promontoron, kun diversaj marbanlandoj.
Alveninte sur la altaĵo, ni sidiĝis sur la herbo, kaj, malgraŭ la pluvo, kiu komencis fali, regis granda kora gajeco inter la kolektiĝaro. Oni babiladis, ŝercis, kantis unue la Britan nacian himnon, kies tradukinto estas ja Havrano (Sro E. Legoffre, la sindonema Sekretario de la Grupo) poste la Esperantigitan _Marseillaise_, kies tradukinto malfeliĉe ne ĉeestis. Niaj Francaj amikoj multe ŝatas lian verkon.
Ŝajnis ke eĉ la Pluvdio estis frapita je miro, aŭdante la malnovan kanton en la nova lingvo, ĉar momente li tute ĉesigis sian okupon; malfeliĉe li komprenis nian lingvon nur tro rapide, kaj denove komencis la verŝado. Sed tio ĉi ne ĝenis nin, tute ne.
Ni facile trovis rifuĝejon, kaj gaje atendis la revenon de la suno, kiu, vidante nian nezorgecon, baldaŭ reaperis, kaj nun ni denove reiris en la urbon.
Je la sama vespero, granda kunveno de Esperantistoj havis lokon en la bela Urbestrejo.
Sro Ducros, Vic-Prezidanto de la Grupo, donis la saluton de bonveno al la Anglaj Esperantistoj, kaj al Sro Fruictier, Ĉefredaktoro de la _Lingvo Internacia_, kiu estis alveninta de Parizo por partopreni en la internacia kunveno. Sroj Bolingbroke Mudie kaj Reeve elektiĝis Honoraj Membroj de la Grupo. Poste oni prezentis nin al multaj Havraj grupanoj, kiujn ni ne estis ankoraŭ vidintaj, kaj la interparolado fariĝis pli kaj pli viva.
Ekstere la elementoj estis en granda tumulto, pluvis, tondris, fulmis; sed interne regis perfekta harmonio kaj paco.
La sekvantan matenon, niaj amikoj venis nin trovi denove sufiĉe frue por montri al ni kelkajn vidindaĵojn de ilia bela urbo. Ni vizitis la ĉefpreĝejon kaj la museon, kaj promenadis sur la tiel nomata "Promenade," la kolektiĝejo de la Havranoj.
Tagmeze granda festeno kunigis nin ĉe la hotelo. Ĉirkaŭ kvindek samideanoj kunsidis.
Ankaŭ la Brita Konsulo, Sro Soulsby Rowell, ĉeestis. Estis gajega kolektiĝo.
Sro Ducros denove esprimis en varmaj vortoj sian plezuron vidi nin siajn gastojn. Sro Bolingbroke Mudie, je la nomo de la Anglaj Esperantistoj, dankis por la korega akcepto farita al ni. Ankaŭ Sro Fruictier faris paroladon, kaj mi diris kelkajn vortojn. Poste, oni kantis la du naciajn himnojn, oni deklamis bonegajn poemojn, seriozajn kaj humorajn, oni kantis aliajn Esperantajn kantojn, oni ludis Esperantan Valson, k.t.p. Kaj violonoj kaj klarnetoj plibeligis la efekton.
Unuvorte ni amuzis nin multege, kaj la tempo forflugis tro, tro rapide.
Vespere ni kune supreniris, per ŝnurega fervojo, sur "La Côte," bela vojo super la urbo kie ni fotografiĝis, kaj de kie ni admiris la belan vidaĵon. Estis jam malfrue kiam ni revenis en nian hotelon, eble iom lacaj, sed tre kontentaj.
Venis nun la lasta tago de nia plezurplena vizito.
Oni afable estis aranĝinta ekskurson en la najbara marbanurbo Trouville (kiujn ni ŝerceme nomis Truurbo) la kolektiĝejo de multaj Parizanoj dum la somero. La transiro trans la estuario de la Seine daŭras ne pli ol duonon da horo. Ni pasigis tre feliĉan tagmezon en la bela urbeto, promenante kaj sidante konk-ludante sur la sablaĵo. Diversaj humoraj fotografaĵoj nun rememorigas pri tio.
Sed nun bedaŭrinde la horo de la disiĝo alproksimiĝis, ĉar la plimulto el la Anglaj Esperantistoj intencis reveturi Anglujon la saman nokton.
Ĝis la lasta minuto niaj Havraj samideanoj zorgis pri ni, ĝis la lasta minuto ni ĝuis la plezuron kunesti kun ili.
Sed ni devis disiri. Kun malĝojo ni forlasas la gastaman urbon, sed en niaj koroj vivas la espero, ke la amikeco naskita kaj kreskita dum la malmultaj lastaj tagoj fariĝos pli kaj pli firma, en niaj koroj estas la konvinko, ke nia laborado ne estas vana, ni ja jam vidis kelkajn belajn fruktojn.
Nia komuna lingvo jam kunigas la diverslandajn batalantojn per frata spirito. Koran, koregan dankon al niaj Havraj amikoj, kies varma akcepto inspiras nin je nova kuraĝo, je nova fervoro.
Kelkaj el ni daŭrigis la vojaĝon al Roueno.
Jam en Havro ni havis la plezuron konatiĝi kun la sindonemaj Sekretarioj, Sroj Boulet kaj Gehet, kaj ili tuj invitis nin viziti ankaŭ sian grupon.
Tie ni trovis la saman koran akcepton, kaj ni pasigis tre feliĉajn horojn inter la tieaj samideanoj. Ĝis nun, ni ne estis rimarkintaj, ke ni trovis nin en fremda lando, kaj efektive, tio ĉi ja ne estis la okazo, ĉar ni ĉiam estadis en Esperantujo, nia komuna patrujo. Nur kiam ni estis forlasintaj niajn samideanojn la sento ke ni estas nun inter fremduloj iom subpremis nin.
Nu! Esperantistoj, kiam vi havis libertempon kaj ne scias kie pasigi ĝin, ne ŝanceliĝu! Iru rekte en ian provincon de Esperantujo. Tie vi estos bonvena, vi trovos sincerajn amikojn, kaj vi revenos pli fervora Esperantisto ol iam antaŭe.
BRUSELO.
G. C. Law.
Estimata Samideano,
Lastan lundon mi revenis de mia unua vizito en Esperantujon, aŭ alivorte en Bruselon. Kaj mi pensas ke vi ŝatos mallongan skizon pri miaj aventuroj.
Unue, mi ne povas paroli France, tial mia tuta parolado estis Esperante.
Mi havas korespondanton en Bruselo, kiu tiun ĉi someron donis al mi koran inviton al sia urbo. Do, kun iom da tremado, mi forveturis kaj sendanĝere atingis Ostendon, kaj matenfrue alvenis Bruselon.
Mi saltis el la malbela kupeo de la vagonaro, kaj tuj ekvidis viron, kun steleto en butontruo. Ni intersalutis, kaj mi facile komprenis lin. Kompreneble mi unue estis timema, sed post ne longe mi paroladis preskaŭ tiel facile kiel Angle. Ĵaŭdon, la 4an de Aŭgusto, vespere, estis kunveno de ĉirkaŭ dudek samideanoj, inter kiuj estis Sroj Rhodes kaj Ellis el Keighley, kaj Sro Reycheff el Bulgarujo. Sub bela stelluma ĉielo ni ĉirkaŭe sidis ĉe tabloj en kafejo, kaj la aero estis plenigita per Esperantaj ŝercoj kaj paroladoj. Mi ofte legis pri la bonamikeco de fremdaj Esperantistoj, kaj mi sentis tre kortuŝita, kiam mi mem ankaŭ konatiĝis kun tiuj ĉi fervoraj kunbatalantoj. Ĉiam kaj ĉie inter la Esperantistaro mi trovis amikojn, ne, fratojn; kaj ofte mi silente dankis D-ron Zamenhof pro lia mirinda eltrovaĵo.
La Belgoj multe miris, ke la Angloj parolas kun la sama akcento. Ili pensis ke Angloj ne povus sukcese fari ĝin.
La postan tagon ni vizitis la batalkampon de Waterloo. Tie ĉi ni multe mirigis la kelnerojn kaj gvidistojn, kiuj ne povis kompreni nian Esperantan lingvon. La komuna opinio estis, ke ni estis Hispanoj.
En Bruselo, ĉiutage, mia mastro kaj mi vizitis la vidindaĵojn de la urbo, kaj li klarigis al mi per Esperanto multajn aferojn. Nenio estis nekomprenebla al mi, kaj mi nun posedas bonan scion de Bruselo.
Nun, mi havas respondon al niaj kontraŭ-batalantoj. Mi estas certa, ke Esperanto estos sukceso, ĉar mi, la unua Angla Esperantisto viziti Bruselon, kiu neniam ricevis Esperantan lecionon, povis kun paroli kaj ankaŭ kompreni ĉiujn facile. Eble mia Esperanto ne estis ĉiam korekta, kelkafoje mi devis paroli senpripense, tamen mi trovis ke parolado estis la plej bona metodo por lerni nian lingvon. Ĝi estis, miaflanke, deviga parolado!
Mi esperas ke mi, per mia babilado, ne enuigas vin.
Sincere via, G. C. Law.
FACILA ETERNA KALENDARO.
Elpensita de Rev. R. A. Davis.
Ekrigardo je la Almanako montros, ke la tago de la semajno, je kiu komencas la jaro, falas ankaŭ sur la 5a de Februaro, la 5a de Marto, la 2a de Aprilo, la 7a de Majo, la 4a de Junio, la 2a de Julio, la 6a de Aŭgusto, la 3a de Septembro, la 1a de Oktobro, la 5a de Novembro kaj la 3a de Decembro en ĉiu jaro, escepte en la super-jaro (Leap-year).
Se oni povas memori, ke T=1, L=2, M=3, N=4, R=5, S=6, J=7, oni povas facile memori ankaŭ la daton de la monato sur kiu ĉiu tago de la semajno falos.
Por memori la valorojn de la numeroj, estos bone memori la sekvantan frazon, kiu enhavas la literojn laŭvice: _Tiu Lasta Monato Neniam Rememorigas Someran Julion_ (_This Last Month Never Recalls Summery July_).
T (1) estas vidata en OkTobro, L (2) en ApriLo kaj JuLio, M (3) en SepteMbro kaj DeceMbro, N (4) en JuNio, R (5) en FebruaRo, MaRto, kaj NovembRo, S (6) en AŭguSto, kaj, laste, J (7) en MaJo.
Estos ankaŭ plifaciligo memori ke, je tiu ĉi sistemo oni nur kalkulas la literojn de la antaŭlasta (akcentata) silabo de la monat-nomo.
Nenio estas pli simpla!
Oni devas sin kutimiĝi paroli pri la jaro per la nomo de la unua tago de Januaro.
Ekz. 1903 estis "Ĵaŭda-jaro" ĉar Jan. 1a estis Ĵaŭdo. Sekve Feb. 5a, Mar. 5a, Apr. 2a, Maj. 7a, Jun. 4a, Jul. 2a, Aug. 6a, Sept. 3a, Oct. 1a, Nov. 5a kaj Dec. 3a estis ĉiuj Ĵaŭdoj.
Simile 1905 estos "Dimanĉa-jaro," ĉar Jan. 1a estos Dimanĉo. Sekve Feb. 5a, Mar. 5a, Apr. 2a, k.t.p., estos ĉiuj Dimanĉoj.
De tiu ĉi oni povas kalkuli la daton de ia tago de la semajno, aŭ la tagon de la semajno sur kiu ia dato falos je ia jaro; ĉar 1905 estos "Dimanĉa-jaro," 1906 "Lunda-jaro," 1907 "Marda-jaro," kaj 1908 estos "Merkreda-Ĵaŭda-jaro." Ĉar tiu jaro estos super-jaro.
Tiu ĉi jaro (1904) ankaŭ estas superjaro, kaj oni devas nomi ĝin "Vendreda-Sabata-jaron" ĉar ĝi komencis je Vendredo, kaj Feb. 5a sekve estis ankaŭ Vendredo. Sed Mar. 5a, Apr. 2a, k.t.p., estis _Sabatoj, ne Vendredoj_, ĉar Februaro enhavis unu tagon pli ol la ordinara nombro.
Tial oni vidas ke, en la superjaro, Mar. 5a ne estos la sama tago de la semajno kiel Feb. 5a, sed la sekvanta tago. Kaj tio ĉi estas montrata per la duobla nomo: "Vendreda-Sabata-jaro" aŭ, en 1908, de "Merkreda-Ĵaŭda-jaro."
Estas rimarkinde ke tiu ĉi sistemo ne postulas ian ŝanĝeton je la nomoj de la monatoj en Esperanto. Ĉu Doktoro Zamenhof sciis tion, kiam li elektis tiujn nomojn?
LA ESPERANTAJ VOKALOJ.
Originale verkita de R. J. Lloyd, D. Lit., M.A.
Nia bona Redaktoro, sciante ke mi estas la ĉitiea instruisto pri la Scienco de Fonetiko, kaj sciante ankaŭ ke mi estas kora amiko de la Esperanta lingvo, petis min, lastan monaton, skribi artikolon pri la fonetika karaktero de tiu lingvo, komparanta ĝin al tiu de aliaj bonkonataj lingvoj de la mondo.
Sed mi trovas ke la temo estas iom tro granda por unu artikolo.
Mi skribos tial, tiun ĉi fojon, nur pri la vokaloj.
Tie ĉi, tiel kiel en ĉiu alia parto, la karaktero de la Esperanta lingvo estas tiu de saĝa simpleco.
La fonetikaj scienculoj diras, ke la tri vokaloj la plej distingitaj, kiujn la homaj organoj povas produkti, estas I, U kaj A (kiam oni elparolas ilin laŭ la pura Esperanta maniero).
Inter I kaj A oni trovas tiam E; kaj inter U kaj A oni trovas simile O. Oni havas tiam kvin ĉefajn vokalojn, kiujn oni skribas ofte tiamaniere:--
I U E O A
por signifi iliajn rilatojn.
Tiuj ĉi kvin vokaloj estas la plej klaraj, kiujn homo povas fari.
Ili estas tial la plej uzataj el ĉiuj.
Tio estas granda helpo por la disvastiĝo de Esperanto. Ĉar ekzistas apenaŭ iu nacio, kiu ne havas tiujn ĉi kvin vokalojn en sia propra lingvo. Estus granda malhelpo, ĉe iu nacio, al la lernado de Esperanto, se antaŭ ol lerni la Esperanton, estus necese lerni kelkajn fremdajn vokalojn.
Kaj kvin vokaloj estas sufiĉaj: la Esperanta vortaro estas la pruvo de tio.
Tio fakto estas ankoraŭ granda bonaĵo kaj helpado por Esperanto. Ĉar la studento, kiu komencas lerni la Anglan lingvon devas lerni pli ol dekdu, pliparte fremdajn, vokalojn: kaj estas same ĉe la Franca aŭ la Germana lingvo.
Kaj memoru, ke estas multoble pli facile lerni la kvin, ol lerni la dekdu, ĉar iliaj diversecoj estas multe pli klaraj kaj frapantaj.
Doktoro Zamenhof montris per nenio pli, ol per sia elekto de tiuj ĉi kvin vokaloj, sian delikatan sentadon de la universalaj bezonoj de la homa parolado. Tiuj ĉi kvin vokaloj estas nur fremdaj al tre malgranda nombro da homoj. Sed se la Doktoro estus preninta sesan vokalon, estus estinta preskaŭ neeble eviti vokalon, kiu estus estinta fremda al multaj.
Sed ĉe la elektado de vokaloj ekzistas ne nur tiuj ĉi naciaj aŭ (oni povus diri) geografiaj danĝeroj, sed ankaŭ historia danĝero kies ĉeeston niaj karaj kunbatalantoj ĝis nun apenaŭ suspektas: ĉar ĝi bezonas tempon por sin elvolvi.
La naciaj lingvoj estas ĉiam en stato de nesentebla sed neĉesanta ŝanĝado.
Prenu nian Anglan lingvon kiel ekzemplo.
Se oni renkontus _Shakespeare_ hodiaŭ, kaj aŭdis lin paroli, estus treege malfacile kompreni lin; kaj aŭdante Chaucer, oni kredus aŭdi, ne Anglan, sed kelkan alian tute fremdan lingvon.
Kaj, kiam la lingvo estas larĝe disvastiginta, ĝi ŝanĝas diverse en diversaj lokoj. Fine la diversecoj fariĝas tiel grandaj, ke la popolo de la unu loko ne komprenas plu la paroladon de la popolo de alia loko: ekzemple en Francujo kaj Hispanujo. Kaj, post tio, ne estas plu unu lingvo, sed du.
Kaj ne estas, en la historio de la lingvoj, sola ekzemplero de la reunuiĝo de du tiaj lingvoj.
Ne ekzistas ankaŭ sola nacia lingvo en la mondo, kiu ne estas la produkto de tiu ĉi diversiganta agado.
Ĝi ŝajnas, je la unua vido, esti leĝo de naturo, nerompebla kaj nevenkebla.
Ĉu ĝi estas nevenkebla?
Mi kredas ke ne.
Kaj mi kredas, ke la ĉefa kaŭzo, kiu ĝin faros venkeblan por la Esperantistaro, estas la saĝa elekto de tiuj ĉi kvin vokaloj. Ilia povo restos ankoraŭ en ilia simpleco kaj certeco.
Ili estas la plej naturaj kaj frapantaj sonoj, kiujn la homa voĉo povas fari.
Se oni detruus ilin hodiaŭ ili reaperus morgaŭ.
Se, per malbona hazardo, iu nacio komencos paroli malkorekte la Esperantajn vokalojn, estos tute facile montri kaj pruvi al ĝi ĝian eraron. Kaj nature ĝi korektus ĝin: ĉar la fatala dubo, _Kiu el la du sonoj estas korekta_? ne povas ekzisti en Esperanto.
Tial la fonetika scienco justigas plene Doktoron Zamenhof, pri lia elekto de vokaloj, kaj justigas nin, kiam ni esperas kaj kredas, ke la puraj kaj belaj vokaloj de nia mondbenanta lingvo daŭros klare kaj brile dum la mondo ekzistos.
R. J. Lloyd.
_La Universitato, Liverpool._
THE PROGRESS OF ESPERANTO IN GREAT BRITAIN AND ABROAD.
_The contents of this section are supplied by the Hon. Sec. of the London Esperanto Club, who invites all Esperantists to send monthly reports of the spread of the International Language in their districts. Communications must reach 14, Norfolk Street, London, W.C., before the 8th of each month._[95]
A meeting of the Committee of the London Esperanto Club was held at 100, Gracechurch Street, on Monday, 15th August, Mr. O'Connor in the chair. The chief business of the meeting was the transfer of the hon. secretaryship of the Club from Mr. H. Bolingbroke Mudie to Miss Lawrence. Mr. Mudie, who has given all his leisure time for nearly two years to the work of spreading Esperanto, made a brief statement as to the position of the Club, expressing his regret that he was unable to devote the necessary time to the work. In future he would be compelled to devote his leisure to The Esperantist and to general propaganda. He handed over to the treasurer the books and the balance of money due to the Club, amounting to £41 odd, and submitted a balance sheet showing that the total outstanding indebtedness of the Club would not amount to much more than £10, which was more than covered by debts due to the Club. The Club, in addition, holds a valuable stock of books for sale.
Mr. W. T. Stead, in moving a resolution accepting with regret the resignation of Mr. Mudie, expressed the feeling of all present in declaring that such a resolution would be incomplete without a rider declaring how grateful they were for the invaluable services which Mr. Mudie had rendered them ever since the formation of the Club. But for his zeal, industry, and intelligence the Club would never have attained its present flourishing position, nor would the prospects of Esperanto be anything like so good in England as they fortunately were that day. Only those who had been closely associated with Mr. Mudie could appreciate the labour and time which he had devoted to the work. Mr. Mudie had not only been secretary, but he had practically been treasurer, and so well had he discharged his stewardship that as hon. treasurer he (Mr. Stead) for the first time in his life had the pleasure of receiving a balance instead of being called upon to defray a deficit. (Applause).
Miss Schafer seconded the resolution, which was carried unanimously.
Mr. Mudie responded.
_Esperanto in Belgium._
Messrs. Rhodes and Ellis, the President and Secretary of the Keighley Society, have just returned from a circular tour round the Esperantist cities in Belgium, visiting in turn Antwerp, Brussels, Louvain, Malines, Ghent, Bruges, Courtrai, and Liège. Notwithstanding the fact that their visit took place at a time when the activity of Esperantists is at its lowest ebb on account of the holiday season, there were abundant evidences of the progress of Esperanto in that most populous, busy, commercial country. Special meetings were arranged in their honour in Antwerp, Brussels, and Louvain. The last-named town, which has a population of about 45,000, has three sections of a Society that numbers more than 200, of whom the greater proportion can speak Esperanto with considerable facility. A means of continuing the interest of the elementary students after their first course is worth adopting more generally. The students are divided into small groups, and each group maintains its "ever-circulator," the contributions being commented upon by the individual members, and finally corrected by So Mathys, the energetic secretary of the society. The contributors retain their anonymity. At Brussels Mr. Law, of Battersea, was present, and this unexpected _rencontre_ added a pleasant surprise. Here another proof of the utility of Esperanto was forthcoming, for So Caneff, a Bulgarian, told the meeting his experiences. He left Philipopolis to become a student of Political Economy at the Brussels University, knowing only two words of French, "moi, Bulgare," and was labelled like a parcel of goods with the address of his destination. Arriving at Brussels, So Blanjean taught him French _by means of Esperanto_, and since then he has attended his course as a student and duly passed his examination. So Jamin, the chief Editor of the _Belga Sonorilo_, was the life and soul of the two meetings which took place in the Belgian capital. His coadjutor, So Seynaeve, was, however, unable to be present on account of his having arranged to take part in the Dover-Calais celebration; but he was seen at Courtrai on his return, and was full of enthusiasm on account of the successful consummation of that notable reunion. It seems that the spread of Esperanto in Belgium, except in the case of a few sporadic instances, is due to a series of letters which appeared in _Le Petit Bleu_ from the pen of Lieut. Lemaire. At Antwerp one of the members has placed on the market, as a means of propaganda, cigarettes bearing the name and the green star of Esperanto as their special badge. At Ghent the group is almost entirely composed of University students, and on account of the vacation no meeting could be arranged, but So Cogen detailed the progress of the movement in his city. The old-world beauties of Bruges were inspected under the guidance of Lieut. Lenken, and a short call was made on So Witteryck, the publisher of _Belga Sonorilo_ and the writer of an amusing book, _Kelkaj Esperantaj Floroj_, a booklet which is a very good substitute for the _Humoraĵoj_, now out of print.
The Secretary of the Liège Group is a Russian, who has conversed in Esperanto with Dr. Zamenhof himself. Amongst other things he explained how Dr. Zamenhof himself pronounces Esperanto. The phoneticism of Esperanto, he says, is not over-rigid, but allows a certain margin of variation in the case of the vowels.
The letter "o" is pronounced as in the North of England, the excessive roundness of the South country pronunciation being avoided. The "a" is also an open vowel, not always so open as the "a" in father, but never so close as the "a" in the pronunciation which the London Board School children make use of in the word "cat." "Estas" is pronounced as an Englishman would pronounce it if he had never heard of Esperanto; not quite so pedantically as "aystahs."
A separate paragraph is necessary for the Ladies' Section of the Louvain Group. They are full of enthusiasm, preparing papers and reports as required by their zealous secretary, and arranging musical programmes and recitations for the social gathering which follows the educational course with a devotion and willing obedience which is simply amazing. These are the mothers of the future Esperantists, and if their example could only be followed in England, "Esperanto, the second language for all," would soon be no longer a watchword, but an accomplished fact.
Altogether, the visit proved too short, encouraging and hopeful as it undoubtedly was. Most of the Esperantists were young, guided and controlled by the elders, and manifesting a force that sooner or later is bound to produce a telling effect.
_The "Spectator" on Esperanto._
The extent to which Esperanto is making way in Great Britain is often but imperfectly realised even by Esperantists. But every month affords fresh evidence of the steady progress which Esperanto is making among the more thoughtful and influential classes. The _Spectator_ of Aug. 13th contained a long article on "The Want of an International Language," the significance of which it would be difficult to over-estimate. For the _Spectator_, as Mr. H. W. Nevinson remarks in the current number of the _North American Review_, represents "the British spirit at the very best." "It is," he continues, "a newspaper which is the source of true culture to the thoughtful middle classes, and is by them justly regarded as moderate and reasonable in its judgment. It is the highest literary authority in the English newspaper world, and it has declared itself emphatically in favour of Esperanto."
Taking as its text the discussion of the subject of an International language at the meeting of the French Association for the advancement of Science at Grenoble, the _Spectator_ examines and dismisses as impracticable the various national alternative languages such as Latin, English, French, and Spanish. It then pronounces judgment in favour of an artificial language, and Esperanto especially, in the following terms:--
"By far the most promising is Esperanto. It is remarkably easy to learn, owing to its irreducible minimum of grammar and its extreme simplicity of vocabulary. As far as we have examined it, we see no reason why this really simple and scientific language should not afford to the tourist and the merchant exactly what they need for communication with foreigners. If Esperanto proves equal to its claims, and is universally adopted as the second language to be taught in the schools of the world, a great stumbling block to free communication between alien races will be removed."
_Group Reports._
There are not many such at this time of the year. Dover, the most active just now, is fully reported elsewhere. Very sad news comes from Newcastle. Professor Gurney, the President, lost his life whilst mountaineering at Arolla. His loss will be all the more deeply deplored because in Great Britain so few university men of high standing have hitherto evinced so quick a perception of the advantages of Esperanto as has been shown by the heads of the French universities and the professors. In Brighton the gatherings are most successful; until a suitable location has been found Mr. Lambert receives the Esperantists at 8 o'clock on Saturdays at 59, St. Aubyns, Hove, and their full intention is to increase their membership largely and speedily.
The Plymouth Circle meets at the Ruskin Institute. Last season the classes were held only once a fortnight; the arrangements for the autumn are not yet complete.
The Forest Gate Group meetings will re-open on September 15th at the house of the President, Dr. V. G. Batteson, 39, Woodgrange Road.
A Photographic-Esperantist Group has also been founded in London. Information can be received from the Secretary, Sro S. Maitland, 22, Maclise Road, West Kensington. The next meeting will be on September 8th.
FOOTNOTE:
[95] _The Editor is not responsible for the opinions expressed in these Club reports._
CORRESPONDENCE NOTES.
The Editor much regrets that, owing to the numerous Esperantic week-ends, and the work connected with his relinquishing the hon. secretaryship of the London Esperanto Club, he has not been able to give the usual attention to his postbag. He therefore trusts that those who have not received prompt replies will excuse the delay.
Next month he will leave town about September 15th, and no letters can be forwarded for a week or so. The October number should, however, be ready as usual.
* * *
In case any old subscribers should have failed to notice the announcement on last issue's cover _re_ the increase in price of back numbers, the time limit is extended till September 10th. All wishing to complete their series should send before that date, as the price of Nos. 2 to 8 (inclusive) will thereafter be raised to sixpence a copy.
Those willing to dispose of No. 1 will greatly oblige by informing the Editor of the lowest price they will accept for the same.
* * *
The use of the apostrophe in Esperanto prose is not to be encouraged, and has never appeared in this Gazette. It is only permissible under the following conditions:--The A of the definite article may be omitted when it follows a preposition ending in E. _La domo de l' mastro_ is thus met with occasionally. But this elision is not permissible in any other instance, even when the substantive following the article begins with a vowel. Thus _La amikoj_, and never _L' amikoj_. But the question of elision is better left alone.
* * *
Among the useful little suffixes which do so much to simplify our vocabulary, perhaps the most troublesome to the beginner are IG and IĜ. Our good friend, the Rev. R. A. Davis, has favoured us with another of his invaluable aids to memory in this connection. "We kill, or _cause to be_ killed, pIGs, in order that they may _become_ sausIĜes." Who can now confuse them!
* * *
The Penny Text-Book is now on the market, and has probably been seen by many of our readers, for the publishers are sparing no efforts to bring this useful and somewhat humorous booklet into notice. Such a sentence as: _La leonoj estis tiklataj de la lunatiko_ is bound to produce such an effect on the student's brain that the agreement of participles can no longer be a source of doubt.
* * *
Another step in the right direction is the publication of the _Note Book_, a new monthly paper containing articles and lessons in Esperanto. Esperantists should send for a specimen copy (price 2d.) from the Editor. Annual sub., 2s. 6d., also received.
* * *
All Club Members are invited to the Monday meetings at the Club Café, 5, Bishopsgate Street Within, from 5.30 to 7; also from 7 to 9 at 100, Gracechurch Street (by the courtesy of the Remington Typewriter firm). These meetings have been especially interesting and instructive of late, as several foreign Esperantists have been present.
* * *
We advise those of our readers who are desirous of setting about founding Esperanto groups to carefully read page 52 (No. 4) of The Esperantist. The excellent articles appearing from time to time in the Press also contain valuable information and hints. The chief examples not hitherto referred to are:--_Ethics_, page 244 (July), by H. J. Bridges; _The Ilford Guardian_ (August 5th), by John Kent; _The Herts Advertiser and St. Albans Times_ (August 13th), by J. Catton; _The Daily Express_ (August 17th), by Miss Lawrence; _The Star_ (August 18th), by a humorous critic, and _The St. James' Gazette_ (August 15th).
* * *
The ever-increasing number of the clergy taking up Esperanto calls forth the suggestion: Why not have a sermon on the humanitarian nature of our movement?
One often hears of Peace sermons; but surely the adoption of Esperanto will do more to spread the Peace movement than can no end of propaganda on former lines.
* * *
Some correspondents are always interested in knowing some of the items to be looked forward to next month. The twelfth issue should contain a new hymn by Ben Elmy, with charming music by J. Hadfield. A treatise on the effect of physical culture on mental power by J. F. H. Woodward; another Indian tale by Alfred T. Simper; and a humorous skit, entitled _La Libertempulo_, from the pen of H. W. Southcombe (a new contributor), will, when added to the poetry page, help to provide, it is hoped, a number of considerable interest. Club news, from two to four pages, will appear regularly, so long as The Esperantist is recognised as the only official organ of the Association.
VIRINO TUTE NEINTERESA.
Kvara Vera Rakonto. Originale verkita de E.W.
Ŝi ne estis ĉiam sensignifa; ŝi kaj ŝia fratino estis estintaj dum du aŭ tri jaroj la belulinoj je du graflandoj, eĉ je la urbo Bath. Sed ŝia fratino edziniĝis, la patro mortis, kaj ŝi translokiĝis kun ŝia malsana, tre malfeliĉa, patrino, en dometon apud vilaĝeto.
Ŝia fianĉo ne estis aprobita de ŝiaj parencoj; ŝi nur povis vidi lin malofte.
Lia idealo je perfekta virino estis tiu, kiu malmulte legas, malpli parolas, kaj kiu neniam rezonas, sed senĉese movigas la kudrilon.
Tial dum preskaŭ ok jaroj ŝi sidis, horo post horo, faranta belegajn brodojn kaj pasamentojn, neniam elirante ekster la ĝardeneto, krom por ĉiutaga vizito al sia onklino, kiu loĝis en proksimega dometo, por servi okaze ian malsanan aŭ malgajan najbarinon, aŭ por iri en la preĝejon unufoje la Dimanĉon.
Ŝi do sin sentis senutila.
Ŝiaj patrino kaj onklino ambaŭ havis servistinon amindan kaj fidelan, kies societo sufiĉis je siaj mastrinoj, kiuj multe ŝatis librojn.
Fine ŝia onklino mortis, kaj ŝi heredis grandan riĉecon. Ŝia fianĉo ĝis tiam estis estinta malfervora amanto, sed nun li fariĝis urĝa, kaj ŝia patrino, antaŭvidante proksiman morton, ne volis ŝin lasi solan, kaj do konsentis rapidigi la edziniĝon.
Ŝia nova hejmo estis en la plej proksima urbo, kie ŝi havis baldaŭ multe da konatuloj, kiuj diris: "Tiu ĉi novedzino estas gracia kaj bela, sed ŝi estas terurige neinteresa."
Fariĝinte patrino, ŝi ŝajnis fariĝi pli juna, gaja kaj tute feliĉa. La bela infaneto estis bonvena trezoro por la geedzoj.
Tre granda nombro da parencoj kaj amikoj kunvenis por festi la baptan feston. Ili estis atendantaj en la ĝardeno, je la horo de la ceremonio, por iri al la preĝejo, kiam ili aŭdis laŭtajn kriegojn. Poste oni aŭdis la vortojn: "Mi estas tute ruinigita, neniu min dungos post tio ĉi."
La malfeliĉa nutristino, rapide sin turninte por atingi la baptovuelon, rompigis la kolon de la infaneto!
Tiu ĉi historio estas rakontita al mi de unu el la gastoj, kiuj kuregis en la ĉambron.
Tie oni vidis la patrinon, tiel pala kiel ŝia mortigita ido, kiu estis tenata en ŝiaj brakoj.
Ŝajne ŝi duonsveniĝis kaj dum longaj horoj nek parolis nek ploris. Tamen, antaŭ ol cedi je ŝia malespero, ŝi estis komfortinta la ploregantan servistinon per la promeso: "Neniam mi eksigos vin antaŭ ol vi zorge nutradis unu el miaj idoj dum du jaroj!"
Aŭdinte de la nutristino tiun promeson, la kunvenintaj amikoj miregis. La kompatinda patrino estis nevino de _Nia Fraŭlino_, tial ili kredis ke ŝi estis kuraĝa kaj justa, sed tian rimarkindan bonecon ili tute ne atendis. Kelke da ili eĉ kredis, ke la promeso nur estis elpenso de la ruza servistino.
Ĉu donita aŭ ne, la promeso plenumiĝis.
Dum kelkaj jaroj la patrino restis pala, magra, malĝoja kaj ekscitema. La kuracistoj diris, ke ŝi neniam plifortiĝus, vidante ĉiutage la virinon, kiu mortigis ŝian infaneton, kaj amikoj petegis ke si eksigu la virinon el la domo. Sed ŝi respondis: "Eble Dio volas mian morton. Li ja ne povas deziri, ke mi ne plenumu promeson mian. En mia familio, promeso estas ĉiam sankta!"
Fine alvenis tempon, kiam ŝi havis duan infaneton, palan, delikatan knabon (kiu hodiaŭ estas forta avo), kaj ŝia ekscitemeco kaj maltrankvileco pligrandigis. Sed fine la longe atendita tago alvenis, la dujara naskotago de la etulo.
Je tiu ĉi okazo, ŝi venis frumatene al la nutristino kun la promesita atesto pri kapableco kaj sciigis al tiu ĉi, ke ili disiĝus tuj kiam alia nutristina servo troviĝos por ŝi.
De tiam, la sano de la patrino pliboniĝis, ŝia gajeco revenis, kaj denove ŝi fariĝis tute kontenta. Kvar jaroj poste, ŝia edzo konstruigis belan domon du mejlojn de la urbo. Tie ŝi estis tre feliĉa kun ŝiaj geinfanoj. Pro bona kaj simpla gastameco ŝi fariĝis bone amata en la graflando.
Sed ve! tiu feliĉeco ne estis longedaŭra. Post tri jaroj ŝia edzo estis paralizita, kaj fariĝis tre postulanta malsanulo. Tiam ŝi hazarde konstatis, ke li procentdonis tutan lian riĉecon, kaj la ŝian, en jarpago je lia propra vivo sole. Ŝi ne volis malkontentigi lin, kaj ne informis lin pri ŝia eltrovo. Tamen ŝi ne povis multe ŝpari. La edzo eĉ rifuzis vendi sian veturilon kaj ĉevalojn, kaj eksigi la du servistojn, kvankam li neniam povis ilin uzi, kaj ŝi neniam eliris el la domo.
Kiam ŝi vidviniĝis, la aferoj estis aranĝitaj, kaj restis nur sufiĉe da bieno por doni £51 jara enspezo. Ŝi do translokiĝis en loĝejeton, kaj, kun la helpo de servistino kiu ne konsentis sin forlasi, kaj ne eĉ ricevis salajron, ŝi subtenis la geinfanojn. Ŝiaj parencoj ne eĉ sciiĝis pri ŝia malriĉeco, sed la boparencoj ĝin sciis, kaj pagis la edukkoston de ŝiaj filoj, kaj, post iom da tempo, la morto de boonklo denove riĉigis ilin sufiĉe.
La cetero de ŝia vivo estis tre feliĉa. Adorata de ŝiaj gefiloj, amata de ŝiaj servistinoj, kaj respektegata de geamikoj kiuj rakontis multajn ekzemplerojn de ŝia kuraĝeco kaj bonkoreco, ŝi atingis grandan aĝon.
DOVERO.
H. Bolingbroke Mudie.
Fine la tago por la unua Angla kunveno de Britaj kaj Alilandaj Esperantistoj estis preskaŭ alveninta. Mi trovis min en vagonaro, kune kun du fervoraj kunbatalantoj, veturante Doveren. La aliaj Londonanoj nur alvenis en Dovero du tagoj poste.
Ni ne estis la solaj personoj tie allogitaj. Diversaj kaŭzoj klarigis la troplenigon de nia vagonaro. La belega somera vetero kaj la Aŭgusta monato estas ĉiam sufiĉaj por allogi multe da personoj al tiu historika urbo, sed je tiu ĉi okazo ili tien iris por vidi la aŭtomobilajn boatojn, kiuj estis farontaj kunkurson de Kalezo ĝis Dovero.
Sinjoroj Finez kaj Geddes, la ĉefaj klopodantoj de la Dovera Grupo, afable kondukis nin ĉi kaj tien. Ili sciigis nin, ke la ŝipego de la Red Star Line vizitus la Doveran Havenon por la unua fojo tiun vesperon. Kaj efektive, iom poste, ni ekvidis tiun grandegan marirantan ŝipegon alproksimantan.
Dovero estas la lasta haltejo antaŭ New York; kaj mi devas konfesi, ke mi ne malmulte enviis la feliĉulojn, kiuj estis farontaj vojaĝon sur tia trankvila maro.
La Kapitano afable montrigis al ni la ŝipegon, kaj invitis nin vespermanĝi en la manĝosalono de tiu ĉi Ruĝa Stelo palaco. Sed estas la Verda Stelo kiu nun devas konsideriĝi.
Dum la nokto ekblovis venteto, kaj la matena maro estis punktata de blankaj ĉevaletoj--kiel ĉe ni oni nomas la ŝaŭmigantajn ondetojn. Tamen, la vaporŝipo ne multe luliĝis, kaj ni alvenis ĝustatempe en la Kalezan Havenon kaj, dank' al Esperanto, denove marŝis sur Francan teron. Niaj tieaj geamikoj atendis nian alvenon, kaj la stelportantoj donis al ni koran akcepton sur la digo.
Ni intencis tuj iri por renkonti la Bulonjanojn; sed la atendita alveno de M. Camille Pelletan, Franca Mara Ministro, ŝanĝigis nian intencon kaj restigis nin kelkajn momentojn ĉe la stacidomo, admirantajn la multe da ora pasamento, kiun portis la diversaj kolektiĝintaj oficiroj. (Proksiman tagon Mme. Pelletan fariĝis Membrino de la Kalaisa Grupo).
Forpromenante, ni konstatis, ke la stratoj estis ornamigitaj de miloj post miloj da flagoj, kiuj malfeliĉe ne tie troviĝis nur por festi la Esperantistan Kunvenon! Ankaŭ la maristoj havis sian festan tagon kaj sian karnivalon.
Baldaŭ ni renkontis la Bulonjajn vizitantojn, kaj kunvenis ĉe la ĉefloko de la Grupo por oficiala prezentado. Tio farite, ni eniris la manĝoĉambron de la _Hôtel Sauvage_. Neniam mi estis manĝinta kun tiom da Samideanoj. Sepdek ni estis ĉirkaŭ la tablo. Ĉio estis tre bone aranĝita, kaj ni ĉiuj estis pli ol kontentaj pri la rezultato. Dum la manĝado la gaja karnivalo preterpasis la straton, aldonante alian interesaĵon al la memorinda tago.
Inter la kunvenintaj Esperantistoj ne nur estis membroj el Kalaiso kaj Bulonjo, sed multaj departementoj de la Esperantujo tie reprezentiĝis. Kapitano Capé (Alĝerujo), Profesoro Offret (Liono), Barono de Ménil (Reims), Komandanto Mathon (Clermont-Ferrand), M. Pourcines (Nancy), Leŭtenento Dupont (Valenciennes), M. Michaux (Boulogne), M. Wicart (Roubaix), M. Deligny (St. Omer), kaj M. Lefebvre (Elboeuf) estis kelkaj el la Francaj partoprenantoj; Sro Kuhnl (Bohemujo) kaj Sro Seynaeve (Belgujo) ankaŭ tie estis. La Urbestro afable sendis du deputatojn por ĉeesti tiun internacian kunvenon.
Post la tagmanĝo, ni promenadis en la antikvan urbon, tiel interesan por ni Angloj, ĝis la kvina, je kiu horo komencis la koncerto ĉe la Ĉambrego St. Michel.
Doktoro Guyot, Prezidanto de la Kalaisa Grupo, denove diris afablajn pensojn, kaj Kapitano Capé elektiĝis Prezidanto.
Post la aŭdo de diversaj telegramoj el Esperantujo, ni aŭskultis tre interesajn paroladojn de multaj kunvenintoj.
La koncerto estis tute sukcesplena, kaj ni ĉiuj ŝuldas korajn dankojn al M. Michaux, ĝia sindonema aranĝinto.
Ĉirkaŭ la 7.30 ni malkuniĝis por vespermanĝi.
Poste, kelkaj promenadis laŭlonge la marbordo, aliaj eniris la Kasenajn Ĝardenojn, kaj ĉiuj estis tute kontentaj ĝis la forirtempo, kiam la Bulonjaj amikoj revenis en siajn hejmojn, kaj mi estis devigata reveni en Doveron por la vaporŝipo de la unua horo matene.
Ne plu blovis la vento, kaj la vetero promesis esti perfekta por la aŭto-boatoj, kiuj ne ankoraŭ povas toleri maltrankvilajn marojn.
La oka de Aŭgusto komencas! La elementoj aplaŭdas la Esperantistan feston!
Ĉio, kion oni povis imagi, estas estinta farita por sukcesigi la kunvenon.
La vizitantoj havis specialajn ŝipbiletojn, je pli malalta pago, kaj la biletvendisto permesis tiun rabaton nur al personoj portantaj la verdan steleton. Bonega ideo!
Ĵus antaŭ la alveno de la Esperantistoj la kunkurso de la aŭtomobilaj boatoj finiĝis: Francujo estis gajninta la venkon. Niaj najbaroj do montris sian antaŭemecon je tiu ĉi afero tiel, kiel je Esperanto.
Sed kia vidaĵo! Etaj boatoj kuregantaj sur la trankvila maro, kelkafoje preskaŭ kaŝataj de la ŝaŭmkurteno, kiu estis suprenĵetita pro la rapidegeco tra la akvo. Eĉ la torpedo-detruantaj ŝipoj, kiuj akompanis ilin, malfacile ĝiskuris ilin.
Tiu ĉi kunkurso kredeble prokrastigis la alvenon de niaj vizitantoj. Certe ili mankis unu horon en Anglujo, sed gajnis pli longan restadon je la sunradioj.
Tamen, kiam la _Nord_ alvenis, ni vidis ke la trankvileco de la maro, kaj la scivolemeco de tiuj kiuj neniam antaŭe estis vizitintaj nian insulon, allogis multe pli grandan aron ol ni atendis. Preskaŭ cent da ili, antaŭ ol elŝipiri, kunkantis "Dio Savu La Reĝon." Sed la troa fajfado de la vaporo perdigis la efekton, kaj, pro tio, ni ĉiuj kantis ĝin denove antaŭ la Lord Warden Hotelo. Mi certigas al vi, karaj Legantoj, ke neniaj el la preterpasantoj nun estas senavizaj pri la Esperanta movado!
La programo anoncis, ke ni havus specialan ŝipeton, por viziti la Havenajn konstruaĵojn; sed bedaŭrinde, pro la kunkurso, tiu proponita plezuro ne povis aldoniĝi, kaj mi do devis doni mallongan vortan klarigon pri la grandegeco de la entrepreno, kiu iom poste ebligos Doveron fariĝi unu el niaj plej indaj havenoj. La nunaj vizitoj de la transatlantikaj ŝipegoj jam asekuris ĝian estontan potencon.
En kafeo ni kunkantis la Marseillaise, kore kaj ĥore.
Ni tiam suprenrampis la monteton ĝis la antikva kastelo. Granda proporcio de la vizitantoj neniam antaŭe eniris Anglujon, kaj tre ŝatis la naturan belecon de nia marbordo.
La vespermanĝo manĝiĝis ĉe Restoracio Mangilli, sed, kompreneble, la neatendita nombro de la partoprenantoj multe malhelpis la aranĝojn. Speciala tramo portis nin al la Urbestrejo, kiu elmontris grandegan devizon--Bonvenon! Esperantistoj.
Lia Moŝto la Urbestro, Sir William Crundall (kiu estas ano de la Grupo), afablege permesis, ke ni kunvenus ĉe la Council Chamber.
Je la eniro en tiun ĉi belegan historikan ĉambregon, ornamitan de belaj pentraĵoj kaj vitroj, mi ne povis malpermesi al mi pensi pri la estinteco. Ĉar, antaŭ nur kelkaj semajnoj, mi estis enirinta la saman Council Chamber por fari la paroladon kiu fondigis la Doveran Grupon. Kaj nun, en la sama konstruaĵo, mi vidis Esperantistojn kunvenintaj de kvar diversaj nacioj ĉiuj aŭskultantaj, kaj partoprenantoj je, Esperantista koncerto. _Tempora mutantur!_
Nia afero ŝuldas multe, multege, al Sinjoroj Finez kaj Geddes, kies energio efektivigis la feliĉan okazon. Sed ankaŭ ni devas sendi niajn sincerajn gratulojn al ĉiuj helpantoj.
Sir William Crundall mem ne povis ĉeesti, pro la festo por honori la aŭtomobilistojn. Sed Sro A. T. Walmisley, M. Inst. C. E. (unu el la Urbestraro), kiu estas Prezidanto de la Grupo, anoncis afablan kaj kuraĝigantan sendaĵon de la Urbestro, kiu sendis sian koregan bonvenon.
La unua kantaĵo ĉe la koncerto kompreneble estis "Dio Savu La Reĝon" (nun parkere lernita). Tiam Sro Geddes kantis la unuan strofon, kaj Sro Dervaux la lastan, de la Marseja Himno, ĉiuj kunkantantaj je la ĥoro. La tegmento tremetis je la fervoro de la kunkantantoj!
La karaj Bergier kaj Michaux infaninetoj, kiujn ni tiel bone memoris ĉe Bulonjo, estis kunvenintaj por reciti siajn ĉarmajn Lafontainajn fablojn, starante sur la tablo.
La unua parto de la koncerto ja estis ĝuata; kaj, kiam ni aviziĝis ke la Urbestro estis provizinta nutraĵon, ni eniris en apudan ĉambron kaj manĝis je lia sano glaciaĵe, kaj trinkis je ĝi ĉampane.
La Prezidanto ankaŭ devis ĉeesti la aŭtomobilistan feston, kaj mi elektiĝis je la prezidantan seĝegon.
La dua parto de la koncerto komencis per la nova melodia himno do Sroj Hadfield & Ben Elmy. Ĝi enpresiĝos sur la venonta Gazeto ĉar multaj plendas pri la rareco de Esperanta muziko.
M-e Michaux, la koncertestro, recitis tre larmoplenan kaj amuzigan skizeton, kaj D-ro Guyot faris dankeman paroladon. Li diris: "Niaj amikoj estas tre feliĉaj respondi al la afabla invito de la Dovera Grupo. Jam en Kalezo ni ricevis multajn fremdajn amikojn, precipe tiujn de la transmaro. Hieraŭ kaj hodiaŭ la Esperantistoj preparis novan koran interkonsenton. Mi devas diri ke ili sukcesis. Ni dankas ne nur ĉiujn Samideanojn, sed precipe la Doveran Grupon."
Sroj Kuhnl kaj Seynaeve diris malmultajn vortojn por kuraĝigi la eklernantojn, kaj por pruvi ke lingvaj malfacilaĵoj nun ne devas ekzisti inter diversnacianoj, dank' al nia mirinda lingvo.
Denove "Dio Savu La Reĝon"; denove "La Marseja Himno"!
Speciala tramo portis sesdek membrojn ĝis la enŝipejo, kaj la aliaj promenis tien.
Iom post la dekunua niaj alilandaj amikoj denove estis apartigitaj de ni per marstreketo. Sed dolĉaj estas sonoj sur la akvo, kaj la voĉoj de la ŝipaj kaj digaj ĥoristoj unuiĝis je duobligita energio. Pri Doktoro Zamenhof ni kantis: "For he's a jolly good fellow." Sro Reeve rekantis "Kara Lu," kaj, kompreneble, la du naciaj antemoj plenigis la havenon de inspirema muziko. Nur post noktomezo la dolĉaj malproksimantaj sonetoj perdiĝis inter la bruetoj de la faletantaj ondoj, kaj, konstatante ke la unua Brita Esperantista Internacia kunveno nun apartenas al la memorinda estinteco, ni antaŭvidas je multe da tiaj feliĉaj estontaj kunvenoj.
At last the day for the first English gathering of British and Foreign Esperantists had almost arrived. I found myself in a train, together with two devoted fellow-workers, going to Dover. The other Londoners only arrived in Dover two days later.
We were not the only persons attracted there. Various reasons accounted for the overcrowding of our train. The lovely summer weather and the month of August are always sufficient to attract many people to this historic town, but on this occasion they were also going there to see the automobile boats, which were about to race from Calais to Dover.
Messrs. Finez and Geddes, the principal workers of the Dover group, kindly took us here and there. They informed us that the Red Star Liner would visit Dover Harbour for the first time that evening. And, in fact, a little later we caught sight of that great ocean liner approaching.
Dover is the last stopping place before New York; and I must admit I envied not a little the happy folks about to sail on such a tranquil sea.
The Captain kindly had us conducted over the vessel, and invited us to supper in the dining saloon of this Red Star palace. But it is the Green Star which must now be considered.
During the night a breeze sprang up, and the morning sea was flecked with little white horses, as by us the breakers are called. Nevertheless, the steamer did not roll much, and we arrived punctually in Calais Harbour and, thanks to Esperanto, once more walked on to French soil. Our friends there had awaited our arrival, and the "starred-ones" gave us a hearty welcome on the quay.
We intended to go at once to meet the Boulogne members; but the expected arrival of M. Camille Pelletan, Minister of Marine, changed our plan and detained us a few minutes in the station admiring the mass of gold lace worn by the various officers assembled. (Next day Mme. Pelletan became a member of the Calais group).
On leaving, we found that the streets were decorated with thousands upon thousands of flags, which, unfortunately, were not there merely to celebrate the Esperantist Congress! The sailors also were having their feast day and their carnival.
We soon met the Boulogne visitors, and assembled together at the Group's headquarters for official presentation. This accomplished, we entered the dining room of the _Hôtel Sauvage_. Never had I lunched with so many friends-in-Esperanto. We were seventy round the table. Everything was capitally arranged, and we all were more thansatisfied with the result. During the repast the gay carnival passedalong the street, adding another point of interest to the memorable day.
Among the assembled Esperantists were not only members from Calais and Boulogne, but many departments of Esperantoland were represented there. Captain Capé (Algeria), Professor Offret (Lyon), Baron de Ménil (Reims), Commandant Mathon (Clermont-Ferrand), M. Pourcines (Nancy), Lieut. Dupont (Valenciennes), M. Michaux (Boulogne), M. Wicart (Roubaix), M. Deligny (St. Omer), and M. Lefebvre (Elboeuf) were some of the French participants; M. Kuhnl (Bohemia) and M. Seynaeve (Belgium), were also there. The Mayor kindly sent two delegates to be present at this international gathering.
After lunch, we walked about the ancient town, so interesting to us Englishmen, till five o'clock at which hour the concert began in St. Michel Hall.
Dr. Guyot, President of the Calais Group, again gave utterance to some very kind thoughts, and Captain Capé was elected chairman.
After hearing several telegrams from Esperantoland, we listened to most interesting discourses from many of those assembled.
The concert was thoroughly successful, and we all owe hearty thanks to M. Michaux, its devoted organiser.
At about 7.30 we separated for dinner.
Afterwards, some strolled along the shore, others entered the Casino Gardens, and all were quite content till the parting hour, when the Boulogne members returned to their homes, while I had to return to Dover by the one o'clock boat.
No longer did the wind blow, and the weather promised to be perfect for the automobile boats, which cannot yet endure rough seas.
August 8th begins! The elements applaud the Esperantist fête.
Everything imaginable has been done to make the gathering successful.
The visitors had special tickets at a lower rate, and the booking-clerk allowed that rebate only to persons wearing the green star. A capital idea!
Just before the arrival of the Esperantists the auto-boat race ended. France had gained the victory. Our neighbours thus showed their go-ahead qualities in this matter, as well as in Esperanto.
But what a sight! Tiny boats tearing over the smooth sea, at times almost hidden by the foam-curtain, which was thrown up by the tremendous pace through the water. Even the torpedo destroyers which accompanied them kept up with difficulty.
This race probably delayed our visitors' arrival. Certainly they missed an hour in England, but gained a longer roasting in the sun's rays.
Nevertheless, when the _Nord_ arrived we observed that the sea's smoothness, and the curiosity of those who had never before visited our island, had attracted a much greater number than we had expected. Nearly a hundred of them, before disembarking, joined in singing "Dio Savu La Reĝon." But the excessive hissing of the steam caused the effect to be lost, and we therefore all sang it again before the Lord Warden Hotel! I assure you, dear Readers, that none of the passers-by are now ignorant of the Esperanto movement!
The programme stated that we were to have a special boat to visit the Harbour works; but unfortunately, on account of the race, that proposed pleasure could not be included, and I had therefore to give a short verbal explanation of the magnitude of the undertaking, which will in a short time enable Dover to become one of our finest harbours. The present visits of the transatlantic liners have already assured its future importance.
In a café we sang the Marseillaise, heartily and in chorus.
We then scrambled up the hill to the ancient castle. A large proportion of the visitors had never before been in England, and much appreciated the natural beauty of our coast.
Dinner was taken at Mangilli's, but, of course, the unexpected number of persons greatly hindered the arrangements. A special tram took us to the Town Hall, which displayed an enormous motto--Bonvenon! Esperantistoj.
His Worship the Mayor, Sir William Crundall (who is a Member of the Group), had most kindly allowed us to assemble in the Council Chamber.
On entering this magnificent historical hall, ornamented with fine paintings and glass, I could not help thinking of the past. For, only a few weeks ago, I had entered the same Council Chamber to give the lecture which founded the Dover Group. And now, in the same building, I saw Esperantists assembled from four different countries listening to, and taking part in, an Esperantist concert. _Tempora mutantur!_
Our cause owes much, very much, to Messrs. Finez and Geddes, whose energy has brought about the happy event. But we also must send our sincere congratulations to all helpers.
Sir William Crundall himself could not be present, on account of the dinner in honour of the automobilists. But Mr. A. T. Walmisley, M.Inst.C.E. (one of the Council), who is President of the Group, announced a kind and encouraging message from the Mayor, who sent his most hearty welcome.
The first item of the concert was, of course,. "Dio Savu La Reĝon" (now learnt by heart). Then Mr. Geddes sang the first verse, and M. Dervaux the last, of the Marseillaise, all joining in the chorus. The roof shook with the fervour of the choristers!
The dear little Bergier and Michaux children, whom we remembered so well in Boulogne, had come to recite their charming Lafontaine fables, standing on the table.
The first part of the concert was thoroughly enjoyed; and, when we were informed that the Mayor had provided refreshments, we entered an adjacent room and ate his health in ices, and drank it in champagne.
The President had also to be present at the automobilist feast, and I was elected to the presidential chair.
The second part began with the new melodious hymn by Messrs. Hadfield and Ben Elmy. It will be printed in the next Gazette because many complain of the scarcity of Esperantist music.
M-e Michaux, the director of the concert, recited a tearful and amusing sketch, and Dr. Guyot made an appreciative speech. He said: "Our friends are very happy to respond to the kind invitation of the Dover Group. In Calais we have already received many foreign friends, especially those from across the sea. Yesterday and to-day Esperantists have planned a new and hearty mutual understanding. I must say they have succeeded. We thank not only all fellow-thinkers, but especially the Dover Group."
Messrs. Kuhnl and Seynaeve said a few words to encourage beginners, and to demonstrate that linguistic difficulties need not now exist between divers nationalities, thanks to our wonderful language.
Again "Dio Savu La Reĝon"; again "La Marseja Himno!"
A special tram conveyed sixty members to the pier, and the others walked there.
Shortly after eleven o'clock our foreign friends were once more separated from us by a narrow strip of sea. But sounds are sweet upon the water, and the voices of the choristers on ship and shore united with redoubled energy. Of Dr. Zamenhof we sang: "For he's a jolly good fellow!"
Mr. Reeve repeated "Kara Lu," and, of course, the two national anthems filled the harbour with inspiring strains. Only after midnight were the sweet receding sounds lost in the murmur of the rippling waves, and, realising that the first British Esperantists' International gathering now belongs to the memorable past, we look forward to many such happy meetings in the future.
KION DIRAS BIRDIDETO?
(Imitaĵo de Tennyson), de A. Motteau.
Kion diras birdideto En la nesto, ĉe l' tagiĝo? --Kiel flugas patrineto, Flugos mi tuj en vekiĝo.
--Eta birdid', neste restu, Ke pli fortflugila estu: Tiam, kun mi, en vekiĝo, Flugos vi ĉe la tagiĝo.
Ĉar obeos birdideto, Baldaŭ, kiel patrineto, Fortflugila ĝi vekiĝos Kaj de l' nesto elflugiĝos.
Kion diras l' infaneto En la lulil', ĉe l' tagiĝo? Diras ĝi, kun la birdeto, --Kuros mi tuj en vekiĝo.
--Infaneto, pace restu, Por ke pli fortkrura estu: Kune, tiam, en vekiĝo, Kuros ni ĉe la tagiĝo.
Ĉar obeos l' infaneto, Baldaŭ, kun la patrineto, Ĝi, pli forta, krure iros Kien ajn ĝi ja deziros.
LA ROZO KAJ LA LEKANTETO.
Originale verkita de Clarence Bicknell.
Belega rozo kreskis en florejo; Ne malproksime ankaŭ lekanteto; La roz' rigardis ĝin sur la herbejo, Kaj diris: "Kion faras vi, floreto?"
"Malgranda estas vi, kaj senodora; Neniu vin admiras aŭ bezonas; Vi senkultura vivas, senkolora; Ĉu vi al mondo ian benon donas?
"Li papili' flugante en ĉielon Sur via floro ne tre dolĉe tremas; L' abel' de vi ne serĉas la mielon; Nur la piedoj homaj sur vi premas."
"Malsupre tie vi ne povas aŭdi La melodimuzikon de l' aero, Nek la belaĵojn de la mondo laŭdi; Kion vi faras do, ĉe l' nigra tero?"
Respondis al la roz' la lekanteto, "Ne pensas mi pri gloro kaj beleco, Sed sur la pint' de ĉia ajn tronketo Cent semojn faras mi por l' estonteco."
"Sen ia dorn' pikanta ĉe l' folioj, Mi staras al ĉielo rigardante, Kaj brilas per la miaj lumradioj La tero, kiu nutris min, amante."
"Mi vidas eĉ dezertojn ĉe l' kamparo, Kaj ili ne beliĝos sen laboroj; Mi do ekfloras dum la tuta jaro, Por kovri ilin per malgrandaj floroj."
La rozon iu vidas kaj deŝiras; La lekantet' malĝoja, sola restas; "Ha," diras ĝi, "Pri glor' mi ne sopiras Sed vivo kun laboro benoj estas."
SINGLE COPIES PRICE FOURPENCE NET.
_No. 12._
_Oktobro, 1904._
THE ESPERANTIST
La Esperanta Gazeto por la Propagando de la Internacia Lingvo.
Edited by H. BOLINGBROKE MUDIE, 67, Kensington Gardens Square, W.
ANNUAL SUBSCRIPTION: 3/- (4 francs; 1-1/2 roubles; 75 cents).
Wholesale Agents: 14, Norfolk Street, Strand, London, W.C.
CONTENTS.
Page
Editor's Notes. 177-79 Physical Culture (J. F. H. Woodward) 179-80 The XIX. Century and Internationality (A. Kofman) 180-81 Esperanto Sounds (R. J. Lloyd, D. Lit., M.A.) 182-84 Child's Waking Prayer (translated by A. Motteau) 184 The Emigrants (Clarence Bicknell) 184 Club News 185-87 The Holiday-Man (H. W. Southcombe) 188 Ĉituo, The Wolf-Child (by Alfred T. Simper) 189 A Grievance and its Remedy (by E. W.) 190 Correspondence Page 191 Friendship (words by Ben Elmy, music by J. Hadfield) 192
For Local Information apply to the Hon. Secs. of the following Official Societies:--
BATTERSEA--Sro. A. T. Lee, 2, Cupar Road, Battersea.
BRIGHTON--Miss Oxenford, 16, Upper Westbourne Villas, Hove.
BRIXTON--Sro. E. W. Eagle, 22, Kellett Road, Brixton.
CORBRIDGE-ON-TYNE--Sro. Lotinga, Trinity Terrace.
DOVER--Sro. H. R. Geddes, Northumberland House, Dover.
EDINBURGH--Miss Tweedie, M.A., 2, Spence Street.
FOREST GATE--Sro. E. J. R. Beal, 74, Claremont Road, E.
GLASGOW--Sro. J. H. Wallace, 3, Hampden Terrace, Mount Florida.
HUDDERSFIELD--Sro. G. H. Taylor, 9, Norman Road, Birkby.
ILFORD--Sro. W. A. Jeffery, 42, Park Road, Ilford, E.
KEIGHLEY--Sro. J. Ellis, Compton Buildings, Bow Street, Keighley.
LEEDS--Sro. J. E. Wyms, 3, Maxton Avenue, Chapeltown Road.
LIVERPOOL--Sro. R. E. Issott, 5, Gresham Street, Edge Lane.
LONDON--Miss Lawrence, 41, Outer Temple, W. C.
NEWCASTLE--Sro. H. W. Clephan, 3, Cotfield Terrace, Gateshead.
PORTSMOUTH, Dr. Greenwood, 182, Queen's Road.
PLYMOUTH--Sro. Thill, 6, Barton Crescent, Mannamead.
ST. ANDREWS--Sro. J. T. Haxton, 133, South Street, St. Andrews.
TYNEMOUTH--Sro. Alan F. Davidson, 26, Park Crescent, N. Shields.
WEST LONDON--Sro. S. Maitland, 22 Maclise Road, Kensington, W.
N.B.--It is earnestly hoped that gentlemen who are willing to form local groups will communicate with the Editor of "The Esperantist," who will do all in his power to assist them in the work.
The Remington
THE _UNIVERSAL_ TYPEWRITER.
Just think of it!
THE INTERNATIONAL MACHINE.
_Unbound by ties of nationality:
The common bond of union of all civilised peoples._
The Remington can be supplied fitted for Esperanto.
* * *
THE REMINGTON TYPEWRITER COMPANY, 100, Gracechurch St., London, E.C.
La Remington
LA _UNIVERSALA_ SKRIBMAŜINO.
Pripensu je tio!
LA INTERNACIA MAŜINO.
_Tute liberiĝita de naciaj ligiloj:
La Komuna unuigilo por ĉiuj civilizitaj popoloj._
La Remington estos liverita kun Esperantaj presliteroj.
* * *
LA REMINGTON TYPEWRITER KOMPANIO, 100, Gracechurch St., Londono, E.C.
The Right Hon. J. Chamberlain's Failure
Mr. Chamberlain's statements are always trenchant and to the point. He tells us in characteristic manner that he gave up shorthand for two reasons: his inability to write quickly, and, above all, to read his notes when written.
SLOAN-DUPLOYEN, the Modern 12-LESSON LEGIBLE SYSTEM, has done away with these defects.
Our handsome free book tells you all about it.
It's worth a postcard. Send one now.
HATCHARD & CASTAREDE, Ltd., 71 High Holborn, London.
The "Review of Reviews"
_Is the Best Magazine for Busy People. And it is read by 'Esperanto' Students._
The aim of this Magazine is to make the Best Thoughts of the Best Writers universally accessible at a Trifling Cost.
The busiest and poorest in the community may here follow with intelligent interest the great movements of Contemporary History.
Post Free for Twelve Months, 8/6, 10 fr. 75 c., or 8.50 marks.
Office: MOWBRAY HOUSE, NORFOLK ST., LONDON.
CONCORD:
Journal of the International Arbitration and Peace Association.
Published on 15th of each Month.
2/6 per annum, from 40, Outer Temple, W.C.
JUST PUBLISHED.
TEXT BOOK OF ESPERANTO.
By J. C. O'CONNOR.
Dedicated to Sir WILLIAM RAMSAY.
* * *
PRICE 1d.
Special price for propaganda purposes: 10d. per dozen, 6s. 3d. per 100, £2 12s. 6d. per 1,000.
To be had at these prices only from the Publishers--
Messrs. DIXON & HUNTING, Farringdon Press, Ltd., 180, Fleet Street, E.C.
* * *
Wholesale Agents for
LONDON: H. Brett, Pilgrim Street, E.C.
COUNTRY: W. Dawson & Sons, Breams Buildings, E.C.
THE ESPERANTIST.
The Esperanto Gazette for the spread of the International Language.
ABONPAGOJ ESTAS RICEVEBLAJ ĈE SUBSCRIPTIONS SHOULD BE SENT TO
H. Bolingbroke Mudie. Esq, 67, Kensington Gardens Square, London, W. AUSTRIA.--Sro. T. Cejka, Bystrice Hostyn, Moravia. BELGIUM.--M. M. Seynaeve, 3, Rue de l'Avenir, Courtrai. FRANCE.--M. C. Gaubert, 9, rue Charras, Paris. GERMANY.--Doktoro Mybs, 68, Markt Strasse Altona, Elbe. MALTA.--A. Agius, Esq., 92, Strada S. Gaetano, Hamrun. RUSSIA.--Societo Espero, Bol. Podjaceskaja 24 log 12, St. Petersburg. SWEDEN.--Sro. P. Ahlberg, 50, Döbelnsgatan, Stockholm.
N.B.
_Nepresitajn manuskriptojn la Redakcio resendos se oni aldonis poŝtmarkon._
_Alsendatajn artikolojn la Redakcio laŭ bezono korektos._
_Oni povas sendi la abonpagon per poŝtmarkoj, kiuj estas akceptataj laŭvaloro._
_Oni sendu ĉiujn artikolojn, demandojn kaj avizojn al La Redaktoro, 67, Kensington Gardens Square, London, W._
N.B.
No. 12.
Subscription, 3s. Per Annum. Single Copies, 4d. net. Nos. 2 to 8, 6d. each; Nos. 9 to 12, 4d. each, net.
OKTOBRO, 1904.
Karaj Helpantoj, Salutojn!
Estas eble ke malmultaj vortoj pri La Esperanta Gazeto estos por Vi interesaj. Estas la fino de ĝia unua jaro.
Kiam mi ekklopodis pri la laboro ŝajne estis nur du aŭ tri Anglaj Esperantistoj, kiuj verkus artikolojn por la Gazeto. La kuŝejoj de la Abonantoj estis por mi tute nekonataj. Mi kredis ke la afero estus mona perdo, ĉar la lingvo nur enkondukiĝis en Anglujon antaŭ kelkaj monatoj. Tamen la ekzisto de gazeto helpus la Aferon; La Esperanta Gazeto do ekvivis!
Feliĉe mi baldaŭ eltrovis ke, el ĉiuj partoj de Esperantujo, alvenis kleraj, interesplenaj artikoloj. Monato post monato Abonantoj plimultiĝis.
Al ĉiuj helpintoj mi deziras sendi koregan dankon. Dank' al Vi, ĉiunacianoj gajnis novajn pensojn, novajn konojn. Dank' al Vi, La Esperanta Gazeto povos vivadi.
Tute nemetiisto, mi penadis kiel eble plej multe plaĉi miajn legantojn.
Tro ofte metiistaj eldonistoj nur pensadas pri la eldonkosto, kaj malatentas pri la deziroj de la legantoj. Sed, je La Esperanta Gazeto, mi neniam estas estinta ŝparema. Ĉiuj certe kontentiĝas pri la boneco de ĝia papero, tipo kaj ĝenerala enhavo.
Pri la literatura stilo mi kompreneble ne povas kritiki, nur mem estante pli malpli eklernanto. Sed Doktoro Zamenhof ĵus estas skribinta: "Via Gazeto tre plaĉas al mi; kaj mi estas konvinkita ke ĝi ankaŭ plaĉas al ĉiuj Esperantistoj."
En tia afero oni ne devas forgesi, ke estus estinta tute neeble ke individuo eldonu eĉ gazeteton en ia nacia lingvo post nur kelkaj monatoj da libertempa lernado. Tio ĉi nur estas ebla per nia facila Esperanto.
Estas malfacila afero, tiu ĉi redaktado de Esperanta gazeto!
Ĉiu vorto sendota al la presistoj (Ho ve! ne ankoraŭ Esperantistoj) devas esti skribmaŝinata, kaj, eĉ post tio, la korektado de prespruvoj postulas multe da penado. Preskaŭ ĉiam gravaj eraroj preterpasas la aŭtoran atenton, kaj ofte la viglecon ankaŭ de la Redaktoro.
Mi fidas ke, estonte, ĉiuj eraroj malaperos. Sed, denove, mi petas ke miaj legantoj senkulpigu ilin, se ili ĉeestos.
Mi nun povas prezenti al la mondo praktikan pruvon de la viveco, facileco kaj disvastiĝo de la Internacia Lingvo. En ĉiuj partoj de la mondo La Esperanta Gazeto havas Abonantojn, tute sen komuna lingvo krom Esperanto.
Niaj kleraj verkantoj povas, per ĝi, sendi siajn belajn, originalajn aŭ tradukitajn pensojn en ĉiujn landojn. La Anoncantoj povas fidi je la Internacia Lingvo por gajni tutmondan vendejon por siaj komercaĵoj. Ĉiuj povas interkonatiĝi.
Hodiaŭ mi estas tre, sed ne tute, kontenta. Pro la akcepto de La Esperanta Gazeto unu el miaj ambicioj plenumiĝis. Mi nun diros al Vi alian!
Inter la bela literaturo jam posedata de Esperantistoj vane mi serĉis _unu sufiĉe vidindan volumon_! Libroj nur legindaj estas ja bonegaj; sed ĉu ili sufiĉas?
Supozu, ekzemple, ke oni aĉetas la necesegan _Fundamentan Krestomation_. Ĝia kosto, laŭ Angla mezuro, ne estas tro granda; kaj oni estas kontenta posedi la 460 interesplenajn paĝojn. Sed ĉu la kosto ĉiam tie finiĝas? Oni trovas ke, kiel Anglo, oni ne plene ŝatas legi libron sub papera kovrilo. Oni do devas elspezi monon por ĝin bindigi. Tio pligrandigas ĝian koston de kelkaj frankoj. Nu, post kelkaj jaroj, kiam la libro fariĝis valora memoraĵo de la unuaj tagoj de la lingvo, ĉu oni estos kontenta ekvidi, ke ĝia papero flaviĝis; makuliĝis?
La respondon mi lasas al la Esperantistaro.
Estas necese ke kelke da prezentindaj libroj, bonepresitaj sur bona papero, sub bela kovrilo, ekzistu. Pro tiu celo mi intencas eldoni diversajn utilajn verkojn. Estas ankoraŭ tro frue atendi, ke la vendo povos pagi iliajn proprajn elspezojn; sed ilia eldoniĝo helpos la Aferon.
La unua de La Esperantaj Juveloj estos _La Ventego, de Shakespeare_, tradukita de nia plej klera Esperantisto, Sro Motteau. Unua eldono, ilustrita, orumita supraĵo kaj belete bindata per malmola verda ledo [donacinda]. Kosto 2f. 60c., afrankite.
Finante, mi fidas ke Vi, kiuj ŝatas la _Verdkovrilaĵeton_ afable surskribos sur la enmetitajn abonpaperojn, kaj sendos ilin al mi, sub la enmetita kovrilo, antaŭ la fino de Oktobro. Kaj se Vi skribos aliflanke proponojn por plibonigi la Gazeton mi estos kontenta.
Mi esperas, kune kun Vi, ke post 1904 La Esperanta Gazeto enhavos dudek paĝojn anstataŭ ol dekses; sed tiu afero dependas de la nombro da Abonantoj.
Via Redaktoro.
Dear Supporters, Greetings!
It may be that a few words about The Esperantist will be interesting to you. It is the end of its first year.
When I undertook the work there were apparently but two or three English Esperantists who would write articles for the Gazette. The haunts of the Subscribers were, to me, quite unknown. I believed that the undertaking would be a financial loss, for the language had only been introduced into England a few months before. Nevertheless, the existence of a Gazette would help the Cause; thus The Esperantist sprang into being.
Happily I soon discovered that, from all parts of Esperantoland, well-informed, interesting articles came to hand. Month by month subscribers became more numerous.
To all helpers I desire to send most hearty thanks. Thanks to you, people in every land have gained new thoughts, new knowledge. Thanks to you, The Esperantist can continue its existence.
Quite an amateur, I have tried as far as possible to please my readers.
Too often professional Publishers merely consider the cost of production, and disregard the wishes of their readers. But, over The Esperantist, I have never been sparing. Certainly all are satisfied as to the good quality of its paper, type and general contents.
Concerning its literary style I of course cannot criticise, being myself, more or less, a beginner. But Dr. Zamenhof has just written: "Your Gazette greatly pleases me; and I am convinced that it also pleases all Esperantists."
In this connection one must not forget that it would have been quite impossible for an individual to issue even a small gazette in any national language after only a few months of spare-time study. This is alone possible with our easy Esperanto.
It is a difficult business, this editing of an Esperanto gazette!
Every word sent to the printers (alas! not yet Esperantists) has to be typewritten, and, even after that, proof correcting demands much care. Almost invariably serious errors escape the author's attention, and often the vigilance of the Editor also.
I trust that, in the future, all errors will disappear. But, once again, I beg my readers to excuse them, should they be present.
I now am able to present to the world a practical proof of the vitality, facility and spread of the International Language. In all parts of the world The Esperantist has subscribers entirely without any common language other than Esperanto.
Our clever writers can, by its means, send their beautiful, original or translated thoughts into every country. Advertisers can rely on the International Language to gain a universal market for their goods. All can become acquainted one with the other.
To-day I am very, but not altogether, content. On account of the reception of The Esperantist one of my ambitions is fulfilled. I will now tell you of another!
Among the fine literature already possessed by Esperantists in vain have I sought _one volume of sufficiently attractive appearance_. Books merely readable are, indeed, excellent; but do they suffice?
Suppose, for example, that one buys the indispensable _Fundamental Chrestomathy_. Its cost, according to English standard, is not too high; and one is pleased to possess the 460 interesting pages. But does the cost always end there? One finds that, as an Englishman, one cannot fully enjoy reading a paperback. One must therefore spend money on having it bound. That increases its cost by some shillings. Then, some years later, when the book has become a valuable reminder of the language's early days, will one be pleased to discover that its paper has turned yellow; has become foxed.
The answer I leave to the Esperantists.
It is necessary that some presentable books, well printed on good paper, and in a nice cover, should exist. On this account I intend to bring out several useful works. It is still too early to expect that the sale will cover their expenses; but their publication will help the Cause.
The first of The Esperanto Gems will be _Shakespeare's "Tempest_," translated by our most able Esperantist, Mr. Motteau. First edition, illustrated, gilt top, prettily bound in soft green leather [suitable for presentation]. Price 2s. 1d., post free.
In conclusion, I trust that you who appreciate the _green-covered one_ will kindly fill up the enclosed renewal application forms, and send them to me, in the enclosed envelope, before the end of October. And if you will write proposals on the back for improving the Gazette I shall be pleased.
I hope, with you, that after 1904 The Esperantist will contain twenty pages instead of sixteen; but that matter depends on the number of Subscribers.
Your Editor.
ĈU FIZIKA KULTURO PLIGRANDIGAS SPIRITAN FORTON?
La Unua Premia artikolo en "Health and Strength Gazeto," de 1903.
Tradukita en Esperanto de la Aŭtoro, J. F. H. Woodward.
La respondo al tiu ĉi demando povas esti tre vera, tamen tre mallonga. _Jes!_ Sed tiu respondo nek interesus nek kontentigus viajn Legantojn, tial ni esploros tiun ĉi aferon.
Ili do povas juĝi por si mem, ĉu ĝi ne estos je ilia profito partopreni en ekzercoj, kiuj ne nur plibonigas la sanon de la korpo, sed ankaŭ la povojn de la spirito.
Macfadden demandas: _"Kial la homo ne plibonigis fizike, kiel li faris en aliaj rilatoj?"_
Li respondas tiun ĉi demandon jene: _"Ĉar li dependis de medicina scienco por sia fizika bonstato."_
Tiu ĉi estas sendube vera pri la estinteco, sed ne pri la nuntempo, escepte pri tio, ke ni ne enhavu tiun grandan klason da personoj, kiuj povas kalkuliĝi laŭ miloj en la mondo, kiuj, kiam malsanaj, konfidas tute je ĉarlatanaj kuraciloj por sia resaniĝo.
Ni konas ke unu rezultato de tia malspriteco estas, ke grandaj nombroj da ili mortas multe da jaroj pli frue ol ili devus, se ili ne prenis tiujn ĉi ĉarlatanajn kuracilojn, kaj, anstataŭ ol tio alprenis "fizikan kulturon" kaj permesis al Naturo ordigi tion en la sistemo, kion ili sin mem malrektigis.
Se la malboneco tie ĉi finiĝis, ĝi estus sufiĉe malbona, sed malfeliĉe, ili naskigas en la mondon rason da malfortaj, malgrandaj estaĵoj, kiu mankas ĉian econ kiu igas grandajn kaj belajn virojn kaj virinojn, tiajn, kiaj estis la Spartanoj antikve. Ili nek havas fortecon nek grandecon de korpo, kaj estas pli malpli de malforta spirita povo. Tiuj ĉi kaŭzoj produktas moralan modelon de malalta grado. Ja ne estas fizika forteco sufiĉa por nutri malfortan cerbpovon; tia estas la opinio de multe da kuracistoj ĉe la rifuĝejoj de lunatikoj en Anglujo kaj alilande.
Nu, kio estas la kaŭzo de tio ĉi?
Nur estas unu respondo: _La malatento je konvena flego kaj pligrandigo de la korpaj povoj, netaŭga nutraĵo, tabakfumo, la drinkaĵo, kaj malbonmoreco._
Korektu tiujn ĉi aferojn, kaj, post du generacioj, estos nepra plibonigo ĉe la raso.
Tiu ĉi ŝanĝo jam estas iomete komencita, per la pliuzado de gimnastikoj, kaj per kluboj de naĝarto, _piedpilko_ kaj _kriketo_, inter la loĝantoj de urboj; kaj, se milita ekzerco estus farinta deviga en ĉia lernejo, la venanta generacio fariĝus pli supera je forteco kaj grandeco ol tiu de hodiaŭ; ĉar, kun brustoj plilarĝataj per plena spirado kaj aliaj atletaj ekzercadoj, kaj konvena fleksigo de la muskoloj de la ventro, mallakso kaj la ftiza mikrobo forpeliĝus.
Kun la korpo vivigata kaj la ĉirkaŭiro de la sango multege plibonigata, la povoj de la spirito kaj la memoro pliboniĝus laŭ la sama proporcio, kaj tio, kio nun estas spirita peno kaj cerblaciĝo, fariĝus plezuro. Tio ĉi estas la sperto de centoj da junuloj kaj maljunuloj kiuj faris la penon plibonigi sian sanecon kaj fortecon per "Fizika Kulturo," kaj kiuj sekvis la regulojn de Naturo kaj la konsilo de _Shakespeare_, kaj "_ĵetis drogojn al la hundoj_."
Antaŭa Unua Premiulo ĉe Cambridge diris al la aŭtoro ke, dum du semajnoj antaŭ lia ekzameno, li neniam rigardis libron, sed okupis sin de ekzerco sur ĉevalo, _raketoj_, kaj gimnastikoj. La rezultato estis ke, kun freŝa sana sango kuranta en la tuta korpo, kiam li envenis la ĉambron de la ekzameno, lia cerbo estis kiel eble plej freŝa kaj klara kaj li povis respondi al ĉiuj demandoj facile kaj akurate. Tiel li gajnis la plej altan honoron de la jaro ĉe la Universitato. Li diris, ke tio ĉi ne estus okazinta, se li ne estis uzinta "Fizikan Kulturon," kiu forprenis ĉian nebulecon de la cerbo. Sekve la spirito estis tiel klara kiel la lumo.
Ni ne povus havi pli bonan ekzemplon ol tio ĉi, pri la valoro de korpa ekzercado por cerba verko.
Iuj el viaj legantoj nun bezonos scii, kiel gajni altan gradon da korpa sano, kaj spirita potenco.
_Nu, la reĝa vojo tien estas per dieto, ekzerco, banoj, kaj dormo._
Ni konsideros ilin laŭvice, ĉar ĉiu el ili helpas la alian fari sian parton de la afero.
Mi ne nun aludas je preparado por ia speciala konkurso, sed je la ado de bona stato de ĝenerala sano, kio ebligos la korpon suferi grandan ekzercon sen sento de troa laceco, kaj kio konservos la cerbon en tre bona kondiĉo preta por serioza lernado, aŭ por la postuloj de vigla komerca vivado.
_Dieto._
Sen nutra manĝaĵo, manĝata je konvenaj intertempoj, kaj ĝuste digestata, estas certe ke nenia vera progreso povos esti farata. Taŭga nutraĵo estas la fundamento, sur kiu la forteco de la korpo kaj la povo de la spirito konstruiĝas.
Estas provite per la esploradoj de D-ro Alexander Haig kaj aliaj scienculoj kiuj faris specialan studon de la afero, ke la plej bona sano, kaj la plej grandaj povoj de persistado estas atingitaj per grenaj produktaĵoj, fruktoj kaj lakto, kaj ne de viando kaj de alkoholo.
Tio ĉi estas evidenta pro la venkoj antaŭ ne longe gajnitaj de atletoj en Anglujo kaj en Germanujo, kiuj nur nutradis sin per grenaj nutraĵoj, kontraŭ tiuj, kiuj alprenis viandan dieton.
Oni ne devas manĝi pli ol trifoje ĉiutage, kaj devas esti intertempo de kvar aŭ kvin horoj inter ĉiu manĝo. La plej malfrua ne devas esti post la sepa horo vespere. Ĉia mordaĵo devas manĝiĝi malrapide, kaj esti multe maĉata kaj trinkaĵo ne devas esti trinkata ĝis unu horo post la manĝo.
La Unuigitaj Ŝtatanoj estas fondintaj "Malrapidan Maĉon Societon."
_Ekzerco._
Promenu almenaŭ du aŭ tri mejlojn ĉiutage en freŝa aero. Metu ekzercilon en via dormoĉambro, kaj sekvu la instruojn presitajn sur la karto, por dekkvin minutoj tuj kiam vi leviĝas, kaj por la sama tempo kiam vi estas kuŝiĝonta.
_Bano._
Prenu varman banon kun sapo almenaŭ unu fojon ĉiusemajne por malfermigi la haŭttruetojn. Tio ĉi estas necesa por esti en perfekta sano; kaj ankaŭ bano sen sapo, varma aŭ malvarma, ĉiutage.
_Dormo._
Ĉiam dormu sep horojn neinterrompite, se eble. Dormu kun la fenestro malfermita iom ĉe la supro, kaj larĝe malfermita dum la somero. La ekzerco varmigos vin antaŭ ol enlitiri, kaj la ekzerco kaj la freŝa aero dormigos vin bone. La stomako nur havanta iom, se ion, por digesti, ankaŭ ripozos (se oni ne manĝis post la sepa horo vespere) kaj morgaŭe funkcios multe pli bone.
Je konkludo, se la fraŭloj deziras esti ja viraj viroj, ili ne devas drinki, ili devas eviti ĉiujn malbonmorajn kutimojn, ili devas fumi kiel eble plej malmulte (pli bone estas neniam fumi), ĉar ĉiu el tiuj ĉi estas malamikoj al forteco, kaj al konvena memkontrolo.
LA XIXa JARCENTO KAJ INTERNACIECO.
A. Kofman (Odessa).
Antaŭ kvar jaroj, kiam ĉiu ĵurnalo, gazeto, jarlibro kaj aliaj periodaj eldonaĵoj faris la karakterizon de la XIXa jarcento, oni venis unuvoĉe al la konkludo, ke tiu epoko estis precipa periodo de internaciaj komunikoj; oni kalkulis la kilometrojn da telegrafaj kaj telefonaj fadenoj, la milionaron da kilogramoj de fervojaj reloj, la kolosalan spezon de internacia komerco, la neimageblan sumon de eksterlandaj leteroj, k.c., k.c. Por ankoraŭ pli substreki la kreskon de la internaciaj rilatoj de la XIXa jarcento oni citis ekzemplojn, ke la Angloj, Francoj, Germanoj kaj aliaj nacioj sendas interŝanĝe siajn infanojn por la someraj tagoj en diversajn landojn kun la celo lernigi al siaj idoj la fremdajn lingvojn. Interalie oni montris, ke la turistaj kluboj vastiĝis sur la tuta tero, ellaborinte specialajn tarifojn por fervojoj, hoteloj, k.c., por siaj enlandaj kaj eksterlandaj membroj. Mallonge, legante tiujn ĉi sciigojn, oni efektive povus pensi, ke la nacioj faris grandegan progreson en la interkonatiĝo. Kio rilatas la fremdajn literaturojn, tiu ĉi punkto ŝajnis pli klara ol ĉio alia; de longe ja ĉiu biblioteko posedas la tradukojn de ĉiu pli aŭ malpli konata fremda aŭtoro.
Se tio ĉi diriĝis pri ĉiuj popoloj ĝenerale, kion oni devis diri pri la Angloj? La Angla nacio, kiu havas posedaĵojn en ĉiu parto de la mondo, kies ŝipoj vizitas ĉiun maron kaj golfon, kies turistoj estas precipe vojaĝemaj,--la Angla nacio devus unue koni la alilandan mondon, sed ... Cetere, estas preferinde paroligi Sron Ĉukovski mem, kiu sufiĉe konas Anglujon kaj la Anglojn.
Jen kion li skribas en la gazeto _Odesskia Novosti_, _No. 6372_, pri nia eminenta Rusa verkisto Anton Ĉeĥov, mortinta antaŭ nelonge:
"Mi vane atendis kelkajn tagojn, esperante trovi eĉ unu Anglan gazeton, kiu memorigus la nomon de nia ĵus mortinta verkisto. Sed ĝis hodiaŭ nenia gazeto aperigis eĉ unu linion pri li. Oni skribadis pri la _Malacca_, oni skribadis pri _Nju-Ĉvang_, sed la plej grandan perdon, la plej doloran Rusan malĝojon oni eĉ ne rimarkis....
"Certe, la Anglaj gazetoj ne povas reflekti ĉiujn interesojn de la lando. Oni devas turniĝi al alia fonte. Mi prenas la lastan eldonaĵon de la _Brita Enciklopedio_. Mi trovas tie _Ĉefu, Ĉifu_,--la nomo de _Ĉeĥov_ malestas! Fine en la artikolo pri la nuntempa Rusa literaturo (XXXIIa volumo de la Enciklopedio, eld. 1902) mi trovas la serĉatan karan nomon. Por ne esti kulpigata je paskvilo, mi citas ĉion diritan tie:
"'En la sfero de beletristiko, la plej eminenta estas A. Ĉeĥov, la ano de la nova partio. Kvankam li estas ankoraŭ juna, li jam montris sufiĉe grandan forton en siaj mallongaj noveloj. _Kelkaj noveloj de Gorki, de Ertel, de Jassinski ankaŭ montras konsiderindan kvaliton._'"
"Jen ĉio. Tio ĉi estas skribita en 1902, kiam jam ekzistis _La Mevo, La Stepo, En la foso_ de Ĉeĥov. Kaj la paralelo inter Ĉeĥov kaj Jassinski! Tia facilkora kaj fi-bonanima tintado de fremdaj nomoj pruvas superfluan fojon kiel neinteresa estas por la Angloj ĉio, kio ekscitas nin Rusojn, kio plenigas nian animon. Sendube la aŭtoro de tiu ĉi artikolo malestimas la temon de sia skribo, ĉar aliokaze li ne aldonus sian negliĝa-protektan epiteton 'sufiĉe granda forto.' Kia grandanimeco!"
"Ĉu tio ne estas stranga? La Angloj vojaĝas pli ol ĉiuj aliaj homoj, sed fremdajn landojn, la spiriton de fremdaj nacioj ili konas malplej! Edmund Gosse, la eminenta Angla kritikisto ne senkaŭze skribis en la _Heinemanna Internacia Biblioteko:_ 'Ni suriras la Alpojn, sed ni ne interesiĝas je la Svisaj pastoraloj; ni promenas laŭlonge kaj laŭlarĝe la fiordoj de Norvegujo, sed en nian kapon eĉ ne venas la ideo pri la grandaj mondkonceptoj, kreitaj de la verkistoj de tiu ĉi talentoplena popolo. Kun la Rusaj noveloj ni apenaŭ faris la komencan konon, kaj ni neniam demandis nin, ĉu ne ekzistas inter la Poloj Pola _Dostoevski_, kaj inter la Portugaloj Portugala _Tolstoj._'"
"Kiel la Angloj konas Tolstoj'on mi jam parolis aliloke. Hodiaŭ, kiel specimenon, mi prezentas al vi perlon de la plej solida, plej serioza informilo _Webster's International Dictionary_."
--"L. N. Tolstoj. Rusa novelisto kaj socialisto(?), naskiĝis en 1829 (?)"
"Tiel ne estas mirinde ke la nomo de Ĉeĥov tute ne estas en _Webster's Dictionary_.
"Ekzistas ankoraŭ unu fonto, reflektanta la Rusan spiritan vivon. Tio ĉi estas la ĵurnalo _Athenæum_, organo de la Angla kritiko, kie koncentriĝas ĉiuj aŭtoritatoj de la lando. Ĉiujare la Julia numero estas dediĉata al la revuo de la tutmonda literaturo, kaj la plej granda ĉarmo de tiu revuo estas ke pri Rusujo skribas Ruso, pri Holando--Holandano, k.t.p. En la antaŭa tempo estis profesoro P. N. Milukov, kiu skribis la revuon de la Rusa literaturo; li estis sekvita de K. Belmont kaj poste de V. Briusov. De tempo al tempo--ekzemple en 1901--la Angla ĵurnalo ŝajne opiniis ke la Rusa literaturo tute ĉesis ekzisti, kaj tial ĝi donis pri ĝi nenian raporton. Tamen, kiam la raporto estis, rilate Ĉeĥov oni silentis aŭ oni estis tre vortavara. Ĉiam oni okaze citis la nomon de Andre' Beli aŭ de D. Mereĵkovski pli ol de Ĉeĥov. Tial oni ne devas miri ke la Angla publiko tute ne konas la nomon de la eminenta Rusa verkisto. Estas vere ke tie ĉi aperis la traduko de _La Nigra Monaĥo_ de Ĉeĥov, sed pri tiu ĉi traduko mi ne volas paroli nun, por ne blasfemi sur la freŝa tombo.
"Mi scias ankaŭ alian okazon. Mia kolego, Rusa korespondanto, perfekte posedanta la Anglan lingvon, tradukis la novelon de Ĉeĥov _La Ĉambro N. 6_, kaj prezentis ĝin al la atenta eldonisto Fisher Unwin. Tiu ĉi proponis al li reveni post 6 monatoj por povi informiĝi, ĉu Ĉeĥov estas sufiĉe konata al la Angla publiko. Mia kolego revenis post 2 jaroj kaj ricevis--rifuzon: la eldonisto ne volis riski presi la novelon, ĉar _la Angla publiko ne konas la aŭtoron de 'La Ĉambro N. 6_.'"
Tiu ĉi artikoleto de Sro Ĉukovski ne bezonas grandan komentarion. La nombro de Rusoj, kiuj konas la Anglan lingvon estas tre malgranda, la nombro de la Angloj, kiuj posedas la Rusan, estas ankoraŭ pli malgranda. La XIXa jarcento, kiu faris "miraklajn" en la sfero de interkomunikiĝo de nacioj, ne atingis eĉ tian minimalan sukceson, ke la almenaŭa konatiĝo kun la eminenta Rusa verkisto, kiun nun ploras la tuta inteligenta Rusujo. Jen vi havas la XIXan jarcenton de internacieco! Tiu ĉi malĝoja kaj humiliga fenomeno estas superflua pruvo, ke la nescio de fremdaj lingvoj estas netransirebla baraĵo por la kono de fremdaj popoloj, de ilia spirito, de ilia literaturo, malgraŭ la telegrafoj, telefonoj, fervojaj reloj, k.c. _Sen internacia lingvo, sen Esperanto, la fremdaj popoloj restos por ĉiam tero nekonata._ Ni levu do alte la lumilon de Esperanto, kaj oni tuj vidos, aŭdos kaj sentos, ke la lingvo internacia estas efektive la plej potenca, kaj samtempe la sola rimedo por ligi la homojn en unu granda familio, almenaŭ samlingva.
ESPERANTAJ SONOJ.
_Pri la plena malpermesebleco de ŝanĝoj de sonoj en Esperanto: verkita de R. J. Lloyd, D. Lit., M.A., Fonetiko, Instruisto ĉe la Universitato de Liverpool._
Estante dum multaj jaroj studento de la sonoj de la homaj lingvoj, kaj de iliaj historiaj ŝanĝadoj, mi ekvidis, eble pli frue ol la granda plimulto da niaj kunverkantoj, danĝeron, kontraŭ kiu nia kara lingvo devos ĉiam, de tempo al tempo, fortege kontraŭbatali. Tio estas la danĝero de la dividiĝo de nia lingvo, per ŝanĝoj (diversaj en diversaj lokoj) de ĝiaj sonoj. La plimulto da niaj gefratoj tute ne rekonas tiun ĉi danĝeron; kaj ili estas iom inklinaj rideti, kiam la lingva studento parolas serioze pri ĝi. Ĉar ĝi estas danĝero, kiu enrampas en lingvon, grade, nesenteble, sekrete, kaj kiu unue tiam sin klare montras, kiam ĝi estas fariĝinta nevenkebla. Ne ekzistas sola nacia lingvo en la mondo, kiu ne estas la frukto de la nekonsciaj sonaj ŝanĝadoj, kiuj diversigis, kaj fine disigis kaj dividis, kelkan pli fruan lingvon. La ĉefa kaŭzo de tio ĉi estas, ke estas preskaŭ neeble, elradiki tiujn ĉi ŝanĝojn de sonoj, post tiam kiam iu amaso da homoj akceptas ilin kaj praktikas ilin ĉiutage inter si. La diverseco, unufoje farita, restas ĉiam: kaj ĉiu nova diversaĵo proksimigas la tempon de disigo, t. e., la tempon kiam oni ĉesos sin reciproke kompreni.
Pli frue ol mi atendis, alvenas pruvo kaj ekzemplo de tiu ĉi danĝero: kaj li aperas ankaŭ en loko la plej neatendita,--en la bonega _Esperanta Sintakso_, de Sro Paŭlo Fruictier. Oni legas tie, §56:--
"En kelkaj vortoj, sed precipe en kunmetitaj, renkontiĝas konsonantoj, kiuj ne povas esti elparolataj unu post la alia. Tiam la unua estas vole nevole elparolata kiel la dua (t.e., mole aŭ malmole)."
La aŭtoro tiam konstatas la konsonantojn, inter kiuj tio ĉi okazas. Ili estas _b_, _d_, _g_, _ĝ_, _ĵ_, _v_ aŭ _z_, antaŭirantaj aŭ sekvantaj _p_, _t_, _k_, _ĉ_, _ŝ_, _f_ aŭ _s_; kio faras 7 × 7 × 2 = 98 duoj de konsonantoj, kiujn oni devos ĉiam elparoli, alie ol ili estas presitaj! Ekzemple, diras li, "_blovpafilo_" havas necese la sonon de "_blofpafilo_"; kaj "_ekzemplo_," de "_egzemplo_"; kaj "_sed precipe_," de "_set precipe_."
Anglo, kiu elparolas ĉiun tagon, ne nur _vp_, kaj _kz_, kaj _dp_, sed preskaŭ la tutan aron da tiuj ĉi "maleblaj" duoj, simple miregas! Eble li diras al si trankvile "Ni diras ofte al ni en Anglujo _stovepipe_, _bedpost_, _arctic zone_; kie estas la malfacileco? Se oni povas elparoli _vp_ kaj _dp_ kaj _kz_ tute facile en Angla, kial ne en Esperanto?" Kaj li rigardas sian "_Sintakson_" kun malespero, eble eĉ kun malfido!
Sume, la Anglo estas prava. Tiuj ĉi duoj (aŭ pli korekte, kelkaj el ili) estas nur maleblaj al niaj estimataj Francaj kolegoj, ĉar ili neniam uzas ilin en sia propra lingvo. Al la Anglo, aliflanke, ili ŝajnas iom pli facilaj ol ili reale estas, ĉar li uzas ilin ĉiutage.
Kaj tio, kion mi volas pruvi al niaj Francaj amikoj, per tiu ĉi artikoleto, estas ke ilia opinio pri la malebleco de tiuj ĉi konsonantaj duoj estas erara: kaj ke estus multe pli bone lerni kiel elparoli ilin, ol detrui unu el la plej brilaj meritoj de nia kara lingvo,--la absolutan neŝanĝeblecon de la elparolado de ĉiu vorto kaj de ĉiu litero en ĝia vortaro.
Skribante, mi ricevas informon, ke Anglaj amikoj volas ankaŭ ŝanĝi iom la sonojn. Mi parolos al ili pli malfrue, kiam ili estos presintaj siajn proponojn. Oni vidos baldaŭ ke tiu ĉi Franca propono estas tute sufiĉe por unu artikolo, por ĝin diskuti trae. Sed sciante, per la studado de la historio de lingvaj sonoj, kiel insida estas la danĝero de tiaj ŝanĝoj, mi estos ĉiam preta batali kontraŭ la plej malgranda ŝanĝo de la sonoj de nia lingvo.
Mi min trovas tute hejme en tiu ĉi temo pri konsonantaj duoj, ĉar mi skribas tiujn ĉi tagojn serion da artikoloj pri la intima strukturo de la 364 konsonantaj duoj, kiuj ekzistas en la Angla, por _Die Neueren Sprachen_ de tiu ĉi jaro (1904-5).
Kaj ĉe la Franca flanko de la afero, mi estas studinta la lingvajn praktikadojn de la Francoj multe pli zorge kaj precize ol la plimulto de la Francoj mem, ĉar ĉe mi la sonoj de lingvoj estas profesia afero.
Eble kelkaj el niaj kunbatalantoj estas vidintaj la du ĉapitrojn, kiujn mi skribis en 1901 por la _English and French Word-Book_, de Sinj. Wm. Heinemann, el Londono. La unu estas Angle skribita, kaj priskribas la sonojn de la Franca lingvo por Angloj, kaj la alia estas France skribita, kaj priskribas la Anglajn sonojn por Francoj.
Mia punkto de vidado estas tial, nek tiu de Anglo, nek tiu de Franco, sed simple tiu de forta internacia Esperantisto. Ĉar mi tute ne povas kredi, ke Doktoro Zamenhof povus aprobi tiun ĉi regulon. Se "ekzemplo" havus por lia orelo, necese, la sonon de "egzemplo," li estus certe skribinta "egzemplo," de la unua komenco de la lingvo.
Kaj "ekzemplo" ne staras sole. Estas ankaŭ ekzameno, ekzekuto, ekzemplero, ekzercaro, ekzilo, ekzisti, k. t. a. Kaj preter _kz_, estas 97 aliaj duoj, kiuj ĉiuj povas okazi en Esperantaj vortoj, kaj havi sian elparoladon malbonigitan laŭ tia maniero. Oni havus baldaŭ, se oni akceptus tiun ĉi regulon, centojn da malprave silabaditaj vortoj en Esperanto. Sed prenu _kv_, en ekvatoro, ekvilibro, ekvivalento, akvo, likvido, trankvila, k.t.p. Ĉu estas necese ke oni ŝanĝu la _kv_ de ĉiuj tiuj vortoj en _gv_? Tute ne! Ne eĉ por Franca parolanto.
La regulo, kiun Sinj. Fruictier eldonas, estas multe tro larĝa, eĉ por la Franca lingvo; kaj ĝi tute ne konvenas al la Esperanta. Ekzamenu ĝin ni pli zorge!
La regulo diras ke se unu el la molaj konsonantoj _b_, _d_, _g_, _ĝ_, _ĵ_, _v_ aŭ _z_ sekvos unu el la malmolaj konsonantoj _p_, _t_, _k_, _ĉ_, _ŝ_, _f_ aŭ _s_, la du konsonantoj fariĝos molaj: sed se la malmola konsonanto sekvos la molan, la du fariĝos malmolaj. Tio estas: _bp_, _bt_, _bk_ ... fariĝos _pp_, _pt_, _pk_ ... : sed _pb_, _pd_, _pg_ ... _fariĝos_ _bb_, _bd_, _bg_....
Kion signifas "mola" kaj "malmola" konsonanto?
Oni faras molan konsonanton dum la laringo vibras, kaj malmolan konsonanton kiam ĝi ĉesas vibri. Nenio alia ol tio, pli aŭ malpli. Vibrado ŝanĝus la malmolan _p_, _t_, _k_ ... en la molan _b_, _d_, _g_ ... : kaj ĉeso de vibrado ŝanĝus la molan _b_ en la malmolan _p_, k.t.p.
Ĉu estas eble ŝanĝi vibradon en nevibradon, aŭ nevibradon en vibradon, inter du konsonantoj?
_Jes, certe!!_ Tio estas fakto de fiziologio.
Sed la regulo de Sinj. Fruictier signifas, ke la laringo devas necese, aŭ vibri aŭ ne vibri, dum la tuta daŭro de la du konsonantoj. Tia regulo ne havas la plej malgrandan fundamenton en la strukturo aŭ funkcioj de niaj organoj. Kaj se ĝi ekzistas, ĝi ekzistas per la volo kaj kutimo de homoj, kaj tute ne per ia fizika neceseco.
La vero fine aperas, sed ne la tuta vero. Kial niaj Francaj amikoj praktikas nepre tiun ĉi nenecesan regulon? Simple, je la komenco, ĉar ĝi estas pli facila: je la fino, ĉar ĝi fariĝas preskaŭ dua naturo.
Kaj la amo al la klareco, kiu sin montras tiel brile kaj hele en la tuta verkado de niaj agemaj najbaroj, montras sin ankaŭ en ilia kutima traktado de tiuj ĉi sonoj.
Ne estas bezono paroli tie ĉi pri la tuta aro da 14 konsonantoj kaj 98 kunmeteblaj duoj. La plimulto da ili estas tiel facila, ke eĉ Franco, kiu kutime evitas ilin, povas ilin tuj elparoli, kiam li faras la penon.
La plej malfacilaj duoj estas tiuj, kiuj enhavas du fermitajn konsonantojn. La fermitaj konsonantoj estas _b_, _d_, _g_, _p_, _t_, _k_; ĉar ili fermas tute, dum certa tempo, la buŝon. Tiuj ĉi 6 konsonantoj povas fari inter si nur 18 duojn.
Restas 80 duoj, kiuj estas tute ne malfacilaj. Enestas en ili du specoj, unu speco kiu enhavas fermitan konsonanton (ekzemple _tv_, _vt_, _ds_, _sd_), kaj alia speco kiu ne enhavas fermitan konsonanton (ekzemple _zf_, _ŝv_, _vf_, _sĵ_).
Nek la unu speco nek la alia estas nature malfacila. La leganto povas certiĝi pri tio per la elparolado de la vortoj _glitveturi_, _blovtubo_, _apudsidi_, _disdoni_, aŭ de _rozfloro_, _pluŝvesto_, _pluvfonto_, _disĵeti_. La dua speco estas ĉiam tre facila. Estus perdo de tempo, rezoni pri tio. La eksperimentado tute sufiĉos.
Vera malfacileco trovas sin unue (kaj laste) en la 18 duoj, kiuj enhavas du fermitajn konsonantojn. Prenu ni la duon _bt_, kaj la vorton _subteni_, kiel ekzemplojn.
Ekzamenante zorge la metodojn laŭ kiuj oni elparoladas _bt_, oni trovas ke la Angloj havas unu metodon, kaj la Francoj du metodojn, sed ambaŭ diversajn de la Angla.
Sed oni bezonas scii ion pri la formado de fermitaj konsonantoj, antaŭ ol oni povos kompreni tiujn ĉi 3 metodojn.
Fermita konsonanto, plene formita, konsistas el silento kaj 2 bruoj. Ĝi enhavas tial 3 partetojn--(1), la alfrapantan bruon, kiu faras la fermaĵon; (2), la plenan fermaĵon, kiu produktas la silenton, kaj (3), la elfrapantan bruon, aŭ pafon, kiu formovas la fermaĵon.
Elparolante _aba_, _ata_, oni aŭdas kaj la alfrapon kaj la elfrapon de la _b_ kaj de la _t_, sed ne la silenton: ĝi estas tro mallonga.
Sed elparolante _ba_ kaj _ta_, ne estas plu aŭdebla alfrapo, nur elfrapo. La orelo tamen akceptas la elfrapon, aŭ pafeton, kiel perfektan _b_ aŭ _t_ konsonanton.
Sed elparolu oni _ab_ aŭ _at_. Estas tiun ĉi fojon klara alfrapo; sed la elfrapo estas malforta kaj tre diversa. En Angla oni apenaŭ aŭdas la elfrapon: sed per kutima aŭdado, la Angla orelo povas rekoni la _b_ per la alfrapo sola. Ekzemple, _Arab_.
Sed ĉe la Franco, estas tute kontraŭe. Aŭskultu, dum li elparolas _Arabe_. Oni aŭdas tute klare la elfrapon de la _b_. Kaj por lia orelo, sono, kiu ne posedas tiun elfrapon ne estas _b_. Por li la Angla sono ĉe la fino de _Arab_ estas io simila al malforta _p_, sed tre malklara.
Rigardu nun la efektojn de tiuj ĉi cirkonstancoj sur la kunmetado de _b_ (aŭ _d_ aŭ _g_) kun _t_ (aŭ _p_ aŭ _k_) en la buŝoj kaj oreloj de la du nacioj. Nia ekzemplo estas _subteni_.
La Anglo havas solan kaj simplan metodon por trakti la aferon. Li prenas la alfrapon de _b_, kaj kunigas ĝin sub silento al la elfrapo de _t_, kaj sentas ke li estas elparolinta _subteni_.
Sed la Franco tute ne akceptas tiun ĉi metodon. Sono sen elfrapo, kaj kiu finiĝas preskaŭ sen laringa vibrado, ne estas por lia orelo _b_, sed io multe pli proksima de _p_.
Tial li prenas unu el du vojoj. Unuflanke li povas preni la vojon de nia amiko Sro Fruictier, kaj ŝanĝi la _b_ maltime en _p_--vojo kiu ŝajnas al mi treege danĝera por nia kara lingvo. Sed estas tamen alia vojo, kiu estas tute tiel Franca, sen esti tiel danĝera.
La Franco ofte kunigas realan _b_ (aŭ _d_ aŭ _g_) kun reala _t_ (aŭ _p_ aŭ _k_) per tiu tre ŝanĝebla sono, kiun li nomas _e mutan_: ekzemple, _robe turque_. Estus multe pli bone diri ankaŭ _sub-e-teni_, k.t.p., kun tre mallonga _e_, ol detrui la perfektan fonetikecon de la lingvo per la dirado de _supteni_, k.t.p.
Mi tute povas kredi ke la Angla metodo de sola alfrapado kaj sola elfrapado por _bt_, k.t.a., ne estas praktikebla por la amaso da niaj Francaj kunbatalantoj. Tial tiu ĉi longa argumento kun ili pri alia metodo, kiu estus ne nur Esperanta, sed ankaŭ Franca.
R.J. Lloyd.
_La Universitato, Liverpool, Aŭguston, 1904._
VEKIĜA HIMNO DE INFANO.
(El Lamartine).
Esperantigis A. Motteau.
Ho, Patro kiun patr' adoras, Ni genuflekse preĝas Vin, Kaj kapklinanta la patrin' Deziras ke mi Vin memoras.
Ŝi diras ke elfaras Vi La belajn florojn de l' ĝardeno; Ke sen Vi fruktojn, ĉe l' mateno, L' arbejo havus ne por ni.
La mondon tutan Vi invitas Por partopreni en festen': Kaŝita en folihaven', L' insekt, eĉ l' unutaga, paŝtas.
La timianon ŝafidet' La stipon kaprinet' deŝiras; Dum muŝo laktan guton tiras El mia plena kaliket'.
El dika garbo grenereton Falintan sekvas alaŭdid', Grenventolilon paserid', L' infano sian patrineton.
Kaj, por ricevi ĉiun donon Senditan ĉiutage, Vi Nur volas ke humile ni Alvoku sanktan Vian Nomon.
Ja Vian Nomon kantos mi, Ĝin, kvankam temo por anĝeloj: Infanan voĉon, Dioreloj, En la ĥorego aŭdos Vi!
La bonan Dion mi petegos (Infanon ĉar aŭskultos Li) Ke donojn ne nur havu mi, Sed ĉiuj kiuj bezonegos.
Al fontoj akvon sendu, Di', Al almozulo panan pecon, Al la kaptito liberecon, Al orfo domon donu Vi.
Al la birdido donu plumon Kaj lanon al la ŝafidet', Pluvigu roson sur l'herbet', Al malsanul' redonu sanon.
Justecon en animo mia Restigu, ke Vin amu mi, Ke mia forto estu Vi, Kaj mia beno Volo Via.
LA ELMIGRANTOJ.
Originalaĵo de Clarence Bicknell.
Li lasis min, esperoplena kaj kuraĝa, (Ho la ventet' somera ekĝemanta) "Ĉe la transmara land' mi trovos okupadon, Kaj baldaŭ, post alveno via, eĉ riĉecon."
Li skribis, "Land' nebela estas kaj sovaĝa, (Ho forta vento de l' aŭtun' blovanta) Sed mi laboron dolĉan havas kaj sanadon; Rapidu do, kaj al mi portu la belecon."
Tremante mi alvenis, post danĝer' vojaĝa, (Ho la ventego vintra nun muĝanta) Sed nur en Nevidebla Land' kun li vivadon Mi trovos, kaj la nun perditan feliĉecon.
THE PROGRESS OF ESPERANTO IN GREAT BRITAIN AND ABROAD.
_The contents of this section are supplied by the Hon. Sec. of the London Esperanto Club, who invites all Esperantists to send monthly reports of the spread of the International Language in their districts. Communications must reach 14, Norfolk Street, London, W. C., before the 8th of each month._[96]
There has been no Committee Meeting of the London Club this month. Some of the Members and the President are away, and the matter at present to be decided upon is so important and far reaching that a general vote of the various Esperanto centres has, as far as possible, been taken by letter instead.
The question to be decided upon is this: Has the time now come for a general federation of all British Esperantists? So far the answer is wholly affirmative, and by the time this October issue appears the majority will have given their decision--yes or no. If by any chance anyone has neglected the circular sent for consideration, will the defaulter please look up that paper and return it with the needed comments at once.
The circular has been sent to every member of the London and Keighley Societies, and to the Committees of the various Groups for distribution amongst their own members.
A General Meeting is called for the _first_ week in October, and notice of this will be sent by postcard. If the Federation becomes an accomplished fact, the next point will be the choice of a Committee to draw up the Constitution and decide upon the Officers.
Curiously, the name has been a difficulty; "English-speaking" is too wide a term, as we have no doubt that the United States will have its own centre soon. "British" is too narrow, for some will think it will leave out our Colonial or Celtic members. We Esperantists have coined one word, "Samideano," to express an idea of friendship, but the suitable all-embracing word for our contemplated union has not yet been devised, and from the nature of things a compromise will have to be accepted.
The next question is a question of funds, of course. Have we any self-denying Esperantists amongst us? Or are we each going to wait and see whether our neighbour will put hands in pocket first? The London Club has, as is natural, borne all the expense of this preliminary enquiry, but the Central Society will have to shape its doings by its income.
_Classes in and around London._
After a summer of Congresses and such like, we are now settling down to our regular winter work.
Unfortunately we cannot have the Finsbury Circus rooms this year, and, at the time of going to Press, a definite arrangement had not been made. Will those of our Members who could go to 185, Oxford Street, please write to Miss A. Schafer, 8, Gloucester Crescent, Regent's Park, N. W.
The Principals of the Gouin School kindly offer us the use of their Oxford Street rooms.
Miss Schafer's lessons will be entirely in Esperanto (Conversation, Reading, etc.). A beginners' class is also being arranged for, which Mr. Millidge will take.
On Tuesdays a class meets, by the courtesy of Messrs. Hatchard & Castarede, at 71, High Holborn. Applications should be sent to C. F. Hayes, Esq., 48, Swanage Road, Wandsworth, S. W. Here, also, beginners and those more advanced will find help, and a library is in formation.
Monday evenings, as usual, at The Club Café, 5, Bishopsgate Street Within, E. C. Tea at 6 o'clock. The Members afterwards adjourn to 100, Gracechurch Street, where the Remington Typewriter Co. have kindly placed a room at their disposal.
A class for German-speaking students, conducted in German, is held by Miss Schafer, on Thursday evenings, at the German Club, Charlotte Street, Fitzroy Square. For particulars apply to Miss Schafer, as above.
_Forest Gate._--The Members meet weekly on Thursday at 7.30 for conversation and social intercourse. Dr. Batteson, of 39, Woodgrange Road, kindly receives them at his house. The beginners' class is from 8 to 9 o'clock on the same evening, A. Motteau, Esq., 157, Earlham Grove, being the lecturer.
_Battersea._--A. T. Lee, Esq., of 2, Cupar Road, Battersea, writes that the meetings are at the Latchmere Baths on Tuesday evenings at 7.30.
_Ilford._--This Group meets at the house of J. Kent, Esq., 42, Park Road, Ilford, on Friday evening at 7.30. He will gladly reply to all inquiries.
_Brixton._--E. W. Eagle, Esq., of 22, Kellett Road, is again arranging for this Group.
_Leytonstone._--Any in this neighbourhood interested in Esperanto are requested to write to Herbert Farnes, Esq., Rozel, Percy Road.
_E. Dulwich._--G. W. Bullen, Esq., 17, Thorncombe Road, will again arrange to receive Esperantists, if a sufficient number desire it.
_The Esperanto Society, Keighley._
Mr. Rhodes will open the Session with a paper on "Artificial Languages" at the Keighley Municipal Technical Institute, which, like Liverpool University, inserts an Esperanto syllabus in its prospectus. Mr. Rhodes himself is still occupied with the preparation of his dictionary, which from day to day needs enlarging, as more technical terms are added to our vocabulary.
_General Group News._
(_Addresses of Hon. Secretaries on outside cover._)
Our pages have had to be prepared so early this month that full news has not yet come to hand, and enquirers should write to the several secretaries.
From _Brighton_ Miss Oxenford reports a very pleasant meeting on the 3rd September at the Remington School, 12, St. George's Place. Saturday, at 8 o'clock, is the regular day and hour. Mr. Lambert, the President, has been exploring other artificial languages with the usual result--that no one of them can compare with Esperanto, however ingenious it may be.
G. H. Taylor, Esq., 9, Norman Road, Huddersfield, would be most grateful if any not too far off Esperantist could arrange to come and give a lecture there; and F. G. Rowe, Esq., 51, Portland Road, Nottingham, has a like desire.
Dr. Mayer, Central Hall, Manchester, announces lectures at the Gouin School of Languages, 2, Victoria Street.
Dr. Greenwood (Portsmouth) announces that the classes at his house have recommenced, and will continue on Tuesday evenings all through the winter. He and Mrs. Greenwood will be pleased to see or hear from enquirers.
The _Plymouth_ classes meet at the Ruskin Institute, which has kindly placed a room at their disposal. The members of the Social Democratic Federation have become strongly interested, and the Tuesday evening meetings are well attended. The new Hon. Secretary is Arthur T. Grindley, Esq., 23, Gifford Place, Plymouth.
Mr. Haxton writes that great interest is felt in St. Andrews, and he hopes for a very encouraging session.
_Newspapers._
_La Chronique_, a French journal, published in London, has had a series of most interesting papers, beginning with a description of the Dover Congress, which provoked a letter from Professor Hamonet. In this letter he takes up the old contention, that to propagate Esperanto is to commit a mortal sin, because if men ever come to use this language as a common international means of doing business it will infallibly follow that they will neglect the study and practice of their own languages, and, thus forgetting them, they very soon will fall into desuetude; thus, _chefs d'œuvre_ of national languages, which have so powerfully aided in the progress of science and the spread of humanity, will be neglected and disused, that is to say, that if we use Esperanto as an auxiliary language, Shakespeare and Goethe, Victor Hugo, Schiller, Milton, and the rest will soon be mere names connected with a distant past.
To this M. Michaux, of Boulogne, replies in the issue of August 27th (further letters follow) by explaining that M. Hamonet knows only a part of the truth, that he does not realise that in France the Minister of Public Instruction and other such encourage our work, that many Esperanto translations are made by professors of high standing in the various Universities. He then suggests that, instead of theorising, Mr. Hamonet would do well to study practical effects, and tells him a little story by way of warning. I can only briefly sum up this story.
A hundred years ago an American sought an interview with a monarch. The American had made a model of the first steamboat, and he thought he had brought it to a person who would properly appreciate it. Fulton, the American in question, had managed to have the little boat placed on the lake in front of the Palace windows, and pointed it out to the great Chief. The great man answered, "Oars and the wind have been from all time the sole means for the propulsion of boats, and no other way is possible." "But, Sire," said the gentleman who had introduced him, "if you will just glance at the lake in front of you, you will see that the little model of the inventor does move by other means." The Monarch appeared for the moment astonished; he saw the marvellous boat, he heard the cries of the people and the applause of the helpers, then he became angry, and at last disdainful, shrugged his shoulders and said, "It is not because this little boat goes automatically without oars and against the wind on a little piece of water on my park, that the attempt of this stranger will conquer the world; such things are not born in an hour; every race has developed the art of navigation, but the means of propulsion have remained invariably the same; sails and the oar propelled a boat in pre-historic times, and will continue to be the only motor power. Tell this ambitious young man that my navy and commerce have not waited for his invention to be prosperous, and if men adopt his invention they would neglect the study and practice of navigation, and the victories of our heroes become useless."
Mr. Ellis, of Keighley, contributed a fine article on Esperanto, last August, to the _Law Times_. It was entitled "Esperanto for Lawyers," and point by point the suitability of our language for law purposes was clearly shown. One interesting argument was taken from a report in the _Internacia Scienca Revuo_ upon a Russian boy who died of a very rare disease. Valuable scientific information was called forth at the inquest, and accurately given in the _Revuo_ through the medium of Esperanto.
Mr. Ledger sends a most interesting summary of articles contributed to the _Phonographic Monthly_. This paper is printed in shorthand, and here is a list of articles:--
April, 1904.--J. French. Visit to Havre and practicability of Esperanto.
May.--T. Bailey. Outline of Esperanto, but doubts whether Pitman's be suitable.
August.--G. Ledger. Shows that the phonetic principles upon which Esperanto is based make it admirably adaptable, and gives illustrations.
September.--J. Catton. Continues the subject, challenging Mr. Bailey's assertion in May.
_News from Abroad._
Count Gallois writes from Italy: "We are progressing very well indeed here. Many daily journals are publishing articles about our language, and the idea of it is rapidly gaining ground. On the 16th of August a Russian Esperantist, Sro Kolovrot-Cervinski, paid us a visit at Riolunato, and we had long and most interesting conversations with him, our members all understanding quite easily."
From Hamburg comes the news that a Group has been founded, Dr. Mybs, of Altona, being President; his address is Markstrasse 68, Altona, Elbe. Dr. Lindinger is Secretary.
The _Esperantiste Mitteilungen_ says:--"We are happy to state that Germany, which for a long while has not taken Esperanto seriously, has now shown an earnest reviving interest. The Berlin group has sent out some 10,000 brochures and leaflets. Hanover has had a good meeting of shorthand writers. Hildesheim, Stuttgart, Königsberg, and Schleswig are planning new developments, as are various other towns."
Mr. Müller, the director of the Modern Language Institute in Iserlohn, very much approves of Esperanto.
Sinjoro C. Barttel, of Woehlerstrasse, 14, Frankfort-on-Main, writes that he has founded an Esperanto Society in that city, and will be delighted to hear from English Esperantists.
From Sinjoro Werner, St. Gall, Switzerland (the Vice-President), comes the announcement that the Society there, now numbers 42 members, and from Vienna we have the encouraging news that an Esperantist Society has been formed.
Canadian readers will learn with interest that a Group has been founded in Winnipeg. Members meet every Friday evening from 8 till 9, at the residence of Mr. W. A. Pierce, 264, Selkirk Avenue.
Dr. Zamenhof, some little time ago, contributed an article to the _Independent_, a weekly U. S. journal. Mr. Mudie prepared the English version, but forgot to ask that a copy should be sent to him. No one of us has seen the article, but letters in consequence of it have reached the London Club from nine or ten American cities, and it will be very interesting to follow out the result of this article. We hope to have a copy of it before long, and will certainly give our readers the benefit of it when it comes to hand.
From a visitor to the St. Louis Exhibition we hear that the Esperanto stall there is attracting a great deal of attention--the various national grammars, journals, etc., being prominently shown.
_Items of Interest._
Chess players who want correspondence-play with foreigners may apply to Mr. Ellis, Keighley, who can furnish opponents. The chess terms and method of notation have been translated into Esperanto by Mr. Ellis, and published in the "Lingvo Internacia." Such of the contractions as are needful for correspondence-play Mr. Ellis will willingly make known to those about to play.
During the visit of the Boulogne Esperantists to London, M. Michaux and his party were conducted round the museum of the British South African Company, London Wall, and the interesting exhibits from Rhodesia were duly explained to them in Esperanto by the officials. The occasion was very interesting, and will doubtless be repeated, as the Company have many foreign shareholders.
_Pan-Celtic Congress._
This Congress, which met at Carnarvon, and at which members from many countries were present, decided, after a very interesting discussion, "That a committee should be appointed to discuss the suitability of Esperanto as a means of communication." It had been prefaced by a somewhat amusing, though passionate, discussion. The Cornish Celts said that the Celtic tongue would answer the purpose. Their motion was agreed to, but when the question was asked which Celtic tongue, they at once said, "Why, the Cornish, of course," and an uproar was the result, all preferring their own dialect.
FOOTNOTE:
[96] _The Editor is not responsible for the opinions expressed in these Club reports._
LA LIBERTEMPULO.
Originale verkita de H. W. Southcombe.
Kiam somero revenas, venas ankaŭ familia frenezeco.
Patro, patrino, geinfanoj, hundeto kaj, ne malofte, katino kaj kanario, ĉiu el ili kredas sendube, ke ili devas veturi marobordon.
Neniu scias la devenon de tiu ĉi spirita malsano, kaj mi multe dubas ĉu alilanduloj ankaŭ tiel malbone suferas.
La patro de familio estas kutime viro sufiĉe racia.
Lia propra dometo estas eble malvarmeta, freŝa kaj higiena. Tie, ĉio estas konvena kaj sufiĉe vasta. Tie, se ie en la tuta mondo, li povas kontentigi siajn proprajn gustojn kaj eĉ siajn imagajn bezonojn. Estas lia hejmo.
Sed li havas iluzion. Li kredas ke li devas forlasi sian hejmon kaj ĝian tutan enhavon dum kelkaj semajnoj, kaj ke li ne povas esti feliĉa antaŭ ol li forĵetos ŝtonetojn en la maron, kaj flaros la putrantan markreskaĵon.
Krom tiu ĉi iluzieto, li ne havas la plej malgrandan malsanon, sed tamen li devas iri al la marbordo por resaniĝi.
Li kredas ankaŭ ke fenestro, tra kiu li povas rigardi la maron, estas multe pli bona ol ĉia alia; kaj kiam la afero estas aranĝita kun la mastrino, kiu luigas la loĝejojn, kaj li estas promesinta pagi dum kelkaj semajnoj sufiĉe da mono por aĉeti novan dometon, li komencas kredi, ke li baldaŭ atingos plenan feliĉecon.
Ĉe la loĝejo estas granda amaso da gepatroj, infanoj, infanistoj, pakaĵoj; kaj dum kelkaj tagoj li iom post iom ekscias kiun ĉambron estas definitan al kiu persono.
Nokte, li laciĝas kaj dormas--eble--se la du supra-etaĝaj fraŭloj estas revenintaj hejmen, se la infano ne ploras malsupre, se la gesinjoroj ne ronkas ambaŭflanke, se neniu piedfrapas la trairejon, se la senaereco de la ĉambro ne sufokas lin, se bela nigra hundeto (kun blua rubando ĉirkaŭ la kolo kaj malgranda sonorileto), ne kuradas sur la ŝtuparo, se la najbara gekataro ne kunvenas ekstere, se li povas elpeli el sia kapo fantaziojn pri skaraboj, pri muŝoj, k-t-p.
Ĉiutage, multe da alilanduloj, kaj samlandanoj, penas amuzi la Libertempulon.
Italoj per dancoj, per simioj, per akordionoj, per senĉesaj gurdoj.
Sinjoroj parolantaj la Germanan lingvon ludas antaŭ li antikvajn, dikegajn, flavkuprajn blovinstrumentojn kaj blekemajn klarnetojn.
Germanujo estas muzika lando, kaj la muziko ne konas ian nacian limon, sed atingas rekte la koron de la tuta homaro.
Sed tio ne plaĉas nian Libertempulon, kaj li estas malagrabla kontraŭ sia edzino, kaj deziras piede elĵeti la loĝejan-katon (kiu, oni diras, tre ŝatas la manĝaĵojn de la vizitanto).
Kion vi havas, karulo? diras la kompatinda edzino, sed li ja ne konas kion li havas. Efektive, li suferas de sia mezasomera frenezeco.
Iam li veturas kune kun sia familio, sed la infanoj ne ŝatas veturi, kaj maljuna ĉevalo ne volas ilin posttiri.
La infanoj volas nur fosi la sablaĵon, konstruigi kastelojn, kaj spruĉi la marakvon. Ili ne volas marŝi supre multe da montetoj, kaj la veturo ne prosperas.
Poste, li pensas pri la "Coach," bela kvarĉevala veturilo zorgata de viro kiu mirinde blovas longegan kornon. Li do sidiĝas sur la supraĵo, kune kun dek aŭ dekdu aliaj. Pluvas, kaj ĉiu el ili deziras starigi sian propran pluvombrelon. Tio ĉi okazigas grandan malamikecon inter ili dum tri horoj for, kaj tri horoj re-veturante.
Li ĵuras neniam ree veturi, sed estas simptomo de tiu malsaneco ke li nepre iros ree morgaŭ, kaj kredos ke la vetero sendube estos bonega.
Je alia okazo, li suriras vaporŝipon, kiu faras tuttagan vojaĝeton. Liaj prapatroj estis "regantoj de la ondoj" tial li ankaŭ faros marvojaĝon.
Multe da aliaj "regantoj" ankaŭ enŝipiras kaj apenaŭ estas spaco por sidiĝi.
Muzikistoj kiuj gaje ludas violonojn, glasojn, aŭ harpon, rikoltas iom da pencoj kaj malaperas malsupren. Ili bone antaŭscias ke, iom poste, niaj novaj maristoj ne plue bezonos ian muzikon.
Ilia gajeco baldaŭ malaperos, ili fariĝos pensemaj, kaj fine, ĉiu el ili malbenos la tagon de sia naskiĝo, kaj nur deziros esti permesata morti.
Estas simptomo de tiu ĉi somera malsano, ke morgaŭ la malsanulo denove suriros vaporŝipon kaj kredos, ke la maro sendube devas esti trankvila kaj ebena.
Kiam, post multe da tagoj, li fine atingas sian propran domon, kiam rave li vidas ĉian karaĵon, li ekdubas ĉu li ne estas havinta ian spiritan malsaneton, kaj ĵuras neniam ree veturi maroborden.
Kaj tiu ĉi decido daŭros--nur ĝis la sekvanta somero.
Ĉar estas simptomo de tiu ĉi malsano, ke oni tute forgesas ĉiun ĉagrenon, kiu okazis dum ĝia daŭro.
ĈITUO, LA LUPO-KNABO.
Vera rakonto el Hindujo.[97]
Originale verkita de Alfred T. Simper.
Sur la bordo de la Ĉenabo vivadis bovisto kaj sia malgranda familio. Ĉiuvespere lia edzino, prenante sian infanon Ĉituon, eliris por kolekti verdaĵojn por la vespermanĝo. Kuŝigante la infanon sur la herbo, ŝi ofte vagis dum duonhoro.
Unu tagon, revenante al la kuŝejo, la infano ne ĉeestis kaj, kio estis pli terura, senkrie estis malaperinta. Nur liaj malmultaj kovriloj restis.
La timiga penso, ke sovaĝa besto estis forpreninta ŝian knabeton, tuj prezentis sin al ŝi. Laŭtkriante kaj brustbatante, ŝi ĉirkaŭiradis tiel, kiel tigrino farus je simila okazo. La vilaĝanoj, armitaj de bastonoj kaj tranĉiloj, kuniĝis kun la malfeliĉaj gepatroj, kaj faris serĉon. Nenio rezultadis kaj, kvankam la ĉirkaŭaĵo estis ĉiutage trairata de bovistoj kaj ŝafistoj, ili ne povis iajn postsignojn trovi.
La afero estis de tiam forgesata de ĉiuj, krom la gepatroj.
Tri jaroj pasis.
Unu vesperon kelkaj knaboj arigis la bovojn kaj, laŭ la kutimo, la bestoj alproksimiĝis al la rivero por trinki. Subite ekkriegis unu knabo: "Lupoj, lupoj."
Je tio ili faris grandan bruegon. Patrinlupo kaj siaj idoj rapide forkuris, lasante harkovritan estaĵon--duonsimian, duonknaban--kiu malpli rapide sekvis ilin, kvarpiede.
Kompreneble, la knaboj ĉasis tian kuriozaĵon sed la lupino returnen kuris. Tiam la ĉasantoj rapide forkuris, kaj, hejmatinginte, rakontis pri stranga simio, kiu mankis voston, kaj akompanadis la lupinon.
Dek malfeliĉaj jaroj pasis, kiam la patrino vidis luparon inter kiu estis io, duonhoma, duonbesta, malrapide kuranta. Pri tio ĉi oni sciigis Anglan sportiston, kiu tiame ĉasadis en tiu regiono. "Ŝparu filon mian, mi petegas, kaj nemortigite revenigu lin!" plorpetis la patrino.
La Anglo tutkore klopodis pri tiu ĉi afero. Li kunvenigis la plej spertajn _ŝikariojn_[98] kaj foriris al la bordoj de la ĉenabo. Pretigante allogilon kaj ĉiunokte spionadante, ili penadis kiel eble plej multe por kapti la beston.
Tiamaniere pasis monato, sed la Anglo ne volis maltrafi. Nu, unu nokton, dum li sidadis en lia kaŝejo observante la kaproviandon, kiu estis la allogilo, du lupoj aperis, kune kun stranga kamarado.
La kaŝulo tuj eltiris sian pistolon kaj pafis je la plej granda. La patrinlupo morte falis teren, la pli juna forrapidegis, la duone homa besto sekvis ĝin lame.
"_Ŝikari, ŝikari_, leviĝu! Ne pafu!" kriegis la Anglo.
La _ŝikariaro_ kun ŝnuregoj kaj bastonegoj ĉasis la estaĵon kaj kaptis ĝin. Estis la lupknabo. Li nudigis siajn blankajn dentojn kaj surĵetis sin sur ili. Sed li ne povis plene ekzerci siajn membrojn, kaj baldaŭ estis ligata per fortaj ŝnuroj.
Je la tendaro, oni alligis lin al tendstango per ledrimeno ĉirkaŭ la talio. La lupknabo rifuzis manĝaĵojn kaj sopire rigardis la arbaron, kie estis siaj kamaradoj. Hunde, li ĝemadis kaj blekadis; kaj, je ies alproksimiĝo, li ĉirkaŭe saltetis, kiel simio.
La patrino alvenis por vidi sian knabon. La tuta korpo estis kovrata de molaj haroj, kaj la ungoj estis fariĝintaj pintaj ungegoj.
Tiun nokton, stranga sono estis, aŭdata en la tendaro. La dormantoj vekiĝis, kaj, elkurinte, ekvidis, la lupknabon forkuranta kun siaj fratlupoj, kiuj morde estis disrompintaj la rimenon por liberigi sian kamaradon. Kelkaj senkuglaj pafoj disigis la lupojn, kaj la knabo rekondukiĝis.
Diris la Anglo al la mizera patrino: "Lasu vi la knabon kun mi dum unu jaro, ĝis ni lin resentebligos je la homa influo."
Tiel la aminda sportisto kun la stranga estaĵo forlasis la arbaron.
Iom post iom, Ĉituo estis instruata preskaŭ vertikale staradi. Sed lia korsento restis en la densa arbaro. Kiam ajn li vidis hundon, li kurbiĝis por ĝin karesi.
Estis evidente ke, el ĉiuj ligiloj, kiuj iam altenis lin al la homa gento, ne unu restis. Efektive, li nun estis kvazaŭ senanima besto.
Sed la nova vivmaniero subite finiĝis ĉar, post malmultaj tagoj oni trovis lian senvivan korpon sur ĝia pajla lito.
Tamen la patrino ankoraŭ faras longajn pilgrimadojn por ke ŝi eniru la pli feliĉan mondon, kaj tie renkontu sian knabon,--lupo-knabo kvankam li estis.
FOOTNOTES:
[97] _Tiu ĉi historio estas tre bone konata inter la Sportistoj en Lahore._
[98] _Ŝikari estas Hinda vorto signifanta Sportisto._
PLENDKAŬZO KAJ RIMEDO.
Kimra Historio rakontata de E.W.
Antaŭ okdek jaroj Anglujo kaj Kimrujo same suferis je arbitra imposto kiu, jaro post jaro, plipeziĝis. Por havigi monon por ripari la vojojn ĉiuj rajdataj aŭ tirantaj bestoj, kaj ankaŭ ĉiuj bovoj kaj ŝafoj kiuj marŝis sur la vojoj, submetiĝis al imposto. Por kolekti tiun ĉi monon oni starigis grandajn pordegojn ne tre malproksime unu de la alia. Ĉe ĉiu pordego estis malgranda dometo de la monkolektisto.
En kelkaj lokoj la imposto estis tiel peza kaj la pordegoj tiel multaj ke ĝi estis vera ŝarĝo je la farmamastroj. Ekzemple, ili kutimis bruligi kalkon por riĉigi sian teron; kiam pordego estis inter la bruligejo kaj la farmo, la mastro ofte devis pagi _tri ŝilingojn por ĉiu ŝarĝveturilo plena je kalko_!
La laboristoj kaj la mastroj plendegis, sed vane.
En la jaro 1839 kelkaj pordegoj estis mistere ĵetitaj teren kaj ne rekonstruiĝis, pro loka perforto. Dum tri jaroj oni faris nenion plu, ĉar la Kimroj estis ordemaj, kaj respektis la leĝon. Sed fine ili ekkonis ke ili devis sin protekti. Ili trovis kapitanon (aŭ eble kapitanojn) kiun ili nomis Rebeka kaj perforte ili ekposedis la pordegojn de siaj malamikoj. Tage ĉie estis paco, sed vespere en lokoj multe da mejloj malproksimaj, oni aŭdis bruojn de kornoj, de pafiloj, kaj piedfrapadon de homoj kaj ĉevaloj. Morgaŭe, la magistratoj sciiĝis ke multaj pordegdometoj estis detruitaj. Soldatoj estis sendataj en la landon, sed ili malsaniĝis, ĉevaloj mortis, kaj oni povis kapti nek Rebeka'n nek unu el liaj filoj. (Tiatempe mi estis en Anglujo, kie mi ofte aŭdis, ke Rebeka estis magistrato mem, eksoficiro, landsinjoro kaj de familio honorinda. Oni ankaŭ diris ke li nepre estos kaptata kaj pendigata. Mi havis karan boonklon pri kiu ĉio tio estis vera, kaj mi maltrankviliĝis pro li).
_En Martineau's Historio de Anglujo ni legas_: "Foje ili detruis pordegon malpli ol kvarono da mejlo de la magistrata kunvenejo. Se la portistoj gardis, ili certe ne vidus lumon aŭ ian alian signon; se ili eliris por aŭskulti, neniu proksimiĝis, sed se ili forgesis aŭ dormis ilin ekvekis la blovo de multe da kornoj kaj la krako de pafiloj. La pordo estis perforte malfermata, kaj ili vidis amason da homoj, kelkaj en virina vestaĵo, kaj aliaj kun vualoj kaŝantaj la vizaĝojn. Ili portis brilegajn torĉojn, segilojn kaj armilojn. La portistoj devis movi sian meblaron aŭ ĝin perdi; fortaj manoj helpis porti liton, tablon kaj meblojn sur la kampon, aliaj manoj segis la pordstangojn apud la tero, kaj dishakis la pordegojn. Tiam disŝiriĝis la tegmento de la dometo, la muroj ruiniĝis, plankoj suprentiriĝis kaj la vojo estis libera por la vojaĝantoj.
"Tiam la amaso rajdis al malproksima loko, kie ili refaris tion saman. Nur en Carmarthenshire preskaŭ okdek pordegoj detruiĝis, kaj en du apudaj graflandoj apenaŭ unu restis."
La Rebekidoj eĉ pafis en la fenestrojn de la magistratoj. En la ĉefurbo Carmarthen ili penadis detrui grandan almozulejon, sed, antaŭ ol ili finis tiun ĉi laboron, alvenis multe da cavalerio. En la batalo multe da Rebekidaj vundiĝis, kaj kelkaj centoj estis kaptitaj.
Post tiu ĉi batalo, la aferoj de la ribelanoj ne prosperis. Kelkaj Angloj aliiĝis al iliaj rangoj, kaj oni kredas, ke tiuj ĉi alilanduloj estis perfiduloj. Ĉiuj iliaj planoj estis antaŭsciitaj de la magistratoj, kaj malhelpataj, sed la afero pligraviĝis. Oni komencis bruligi la gren-garbarojn kaj fojnon de la magistratoj, kaj tiujn de iliaj luantoj. La timo al Rebeka fariĝis tiel granda, ke la juĝistoj ne kuraĝis kondamni la bruligstojn. Foje, kiam maljuna virino estis pafita, la juĝo estis: "La malvivulino mortis pro fluo de sango en la bruston, kio sufokis ŝin; sed la kaŭzo de tiu ĉi sangofluo ni ne povas eltrovi!"
Sed la ribelanoj ne ĉiam estis kruelaj. Ili distingis inter la bonuloj kaj malbonuloj. Ekzemple, unu magistrato estis forta malamiko al la Rebekidoj, sed ankaŭ li estis edzo fidela, patro aminda, kaj landsinjoro bonega kaj simpatia. Unu matenon afiŝoj vidiĝis gluitaj al ĉiuj liaj pordoj: "Ne timu pro via familio, aŭ pro via posedaĵoj. Rebeka ne volas ion difekti, kio apartenas al vi."
Kompreneble, la Rebekidaj, venkiĝis, sed iliaj laboroj ne estis senfruktaj. Kune kun la komisio nomata juĝi la ribelanojn, alia komisio sendiĝis por ricevi informojn pri la kaŭzoj de la ribelo.
La registaro neniam penadis eltrovi kiu estis Rebeka kaj, inter la Rebekidoj, nur tri transportiĝis kaj kelkaj estis dum mallonga tempo enmetitaj en malliberejon.
La Parlamento efektivigis leĝon, kiu multe malpezigis la vojajn impostojn. Oni nur devis pagi unufoje inter sep mejloj (dek unu kilometroj) kaj, post unu pago, oni povis trapasi unu pordegon tiel ofte kiel oni volus dum dudek kvar horoj, t. e., de noktomezo ĝis noktomezo.
Anglujo ĝuis, kune kun Kimrujo, tiun ĉi plibonigon, kaj nun la imposto estas preskaŭ neniigata. Nur en malmultaj lokoj, precipe pontoj, oni devas pagi vojimpostojn.
Nunaj veturantoj ŝuldas multe al la Rebekidoj.
CORRESPONDENCE NOTES.
Doctor Zamenhof away from Warsaw! The idea is as startling as that of a Pope from Rome. Nevertheless, this consummation is about to be realised, and all good Esperantists will rejoice accordingly.
During the recent meeting in Calais, Maître Michaux made use of the opportunity to kindly propose an International Congress next August at Boulogne. It is to this attractive function that our esteemed master has promised to do his very best to be present.
Let all Samideanoj who can manage to go make a note of the date and greet him there.
* * *
Men of ideas are a boon to Esperanto, and _vice versâ!_ Our "Holiday Captain," Mr. Reeve, has devised two novelties, announced on the cover. The "Esperantist's Signal" is introduced as a more occasional sign than the Badge for mutual recognition. Its display being optional, travellers will readily perceive the respective advantages of the two devices.
* * *
Readers will notice among the advertisements another example of an Esperanto name being given to a trade article. Several friends have referred to this novel plan, which calls attention to the wares in question and to Esperanto at the same time.
* * *
Several correspondents have expressed their satisfaction that music has again found its way into The Esperantist. It often happens that Groups possess good quartettes, and Esperanto part-songs are much in demand. Next month another new song and words by Mr. Rowe, of Nottingham, should appear, and musical contributions will always receive careful attention, and be inserted whenever possible.
The next issue should contain another story by H.G. Wells, translated by Dr. Martyn Westcott. This author is busy preparing a translation of the _Christmas Carol_, which will, when published, give especial pleasure to our foreign friends--such sincere admirers of Dickens' genius.
* * *
Press notices of Esperanto have been numerous this month. Far and away the most valuable of recent newspaper articles is a long and able treatise by Mr. Albert Dudeney, which appeared in the _Bedfordshire Times_. An attractive reprint, in brochure form, will be sent on receipt of 2d. in stamps.
Reprints of the _Unua Leciono_, by Rev. R. A. Davis (pp. 151-4), can also be had. Price 1s. for 30.
* * *
The word employed for Welsh in No. 8 was adversely criticised as being synonymous with "of or appertaining to gall." Dr. Zamenhof has kindly replied to my inquiry. He prefers Kimra for Welsh, Kimro Welshman, and Kimrujo Wales.
The _Cwmry_ will assuredly be well pleased at the incorporation of their national sobriquet in "The Second Tongue for All."
* * *
Referring to No. 7, some correspondents have asked for an explanation of the German system of telling the time. It is briefly thus:--
As soon as the clock has struck, say, five, the sixth hour has commenced. Thus half-past five is expressed as _halb sechs_, _half of the sixth hour, la duono de la sesa_. This, of course, is most perplexing to Englishmen.
Captain Tudor, R. N., writes suggesting the adoption of the international railway system, by which _half-past five_ is _kvin tridek_ (_5.30_). This method was recommended in No. 8, which had not reached the China Seas when he wrote. No doubt Captain Tudor will be interested to learn that this latter system works perfectly abroad. Esperantists should use no other.
* * *
Another danger in Esperanto is the alteration of place names. Do not address your Fleet Street friend's letters to _Rapidega Strato_. A friend living in _Lazarskaja_ has even received letters addressed to _Strato de la Almozuloj_. This reflects great credit on the local post office.
The Esperantist has sinned in this matter, using such locally adopted forms as Bulonjo, Kalezo, Kastelteodoriko, etc. Now a French friend talks of writing to fellow students in Lejstro, Niukaslo, and La Insulo de Uajto!
Let us continue to employ, for postal purposes, the names commonly in use for the town in question, not even adding the apparently harmless "little O." Our friends in Louvain have often missed their letters through giving their address as Loveno, whereby Italy receives what is not hers, the Post Office has unnecessary trouble, and the non-arrival of the letter is ascribed to the negligence or lack of courtesy of the sender.
* * *
The Editor regrets that a delay has occurred in the preparation of the postcards for illustrating the use of the Esperantic Participles. They are now almost ready, and form an interesting addition to the host of propaganda postcards already in use. (Price, 8d. per dozen).
Amikeco
Words by Ben Elmy, Music by J. Hadfield.
Kantu ni estontan amikecon De l'homaro en la tero; Noblan pacan internaciecon Ni dissemos ĉe la sfero.
Fratoj--Angloj, Francoj, kaj Germanoj, Kantu do, en Esperanto; Ĝis ĉe ĉiuj Oceanoj Eĥoiĝos sama kanto.
Ĉe la nova kaj malnova mondo Unu lingvo unu koro. Ĉe Atlanta kaj Hinduja ondo Resoniĝu paca ĥoro.
SINGLE COPIES PRICE FOURPENCE NET.
Vol. I. No. 13.
_Novembro, 1904._
THE ESPERANTIST
La Esperanta Gazeto por la Propagando de la Internacia Lingvo.
Edited by H. BOLINGBROKE MUDIE, 67, Kensington Gardens Square, W.
ANNUAL SUBSCRIPTION: 3/- (4 francs; 1-1/2 roubles; 75 cents).
Wholesale Agents: 14, Norfolk Street, Strand, London, W.C.
CONTENTS.
Page
Editor's Notes 193-4 The Treasure in the Forest (H. G. Wells), translated by Martyn Westcott 195-6 Surprising! (Dr. Mayer) 196-7 Meditations in Westminster Abbey (Addison), translated by the Rev. N.B. 197-8 The B. E. A. 199-201 Correspondence Notes 202 Skulls (Dr. A.M.) 203-4 Forwards! (William Officer) 204 The Moon's Plaint (Kolowrat Ĉervinski) 205 Anacreontic Ode (Rev. A. H. Nankivell) 205 Sleep! (Edward Metcalfe, M.A.) 205 The Dwarf (Clarence Bicknell) 205 My Paper Friends (C. Oxenford) 206 A Little-Known Heroine (E.W.) 207 Our Land (a Poem and Music by F. G. Rowe) 208
For Local Information apply to the Hon. Secs. of the following Official Societies:--
ACTON--Sro. E. J. Gant, Ivy Dene, Cumberland Road, Hanwell, W.
BARROW-IN-FURNESS--Sro. John Thompson, 52, Blake Street.
BATTERSEA--Sro. A. T. Lee, 2, Cupar Road, Battersea.
BRIGHTON--Miss Oxenford, 16, Upper Westbourne Villas, Hove.
BRIXTON--Sro. E. W. Eagle, 21, Kellett Road, Brixton.
CORBRIDGE-ON-TYNE--Fraulein Bickell, Springfield.
DOVER--Sro. H. R. Geddes, Northumberland House, Dover.
EDINBURGH--Miss Tweedie, M.A., 2, Spence Street.
FOREST GATE--Sro. G. C. H. Carter, 107, Ham Park Road.
GLASGOW--Sro. J. H. Wallace, 3, Hampden Terrace, Mount Florida.
HUDDERSFIELD--Sro. G. H. Taylor, 9, Norman Road, Birkby.
ILFORD--Sro. W. A. Jeffery, 42, Park Road, Ilford, E.
KEIGHLEY--Sro. J. Ellis, Compton Buildings, Bow Street, Keighley.
LEEDS--Sro. J. E. Wyms, Achonry House, 3, Mexbro Avenue, Chapeltown Road.
LEICESTER--Sro. Mugglestone, Bonsall Street.
LIVERPOOL--Sro. R. E. Issott, 5, Gresham Street, Edge Lane.
LONDON--Miss Lawrence, 41, Outer Temple, W.C.
NEWCASTLE--Sro. J. Mills, 129, Clara Street, Benwell.
PORTSMOUTH--Dr. Greenwood, 182, Queen's Road.
PLYMOUTH--Dro. Grindley, 23, Gifford Place.
ST. ANDREWS--Sro. J. T. Haxton, 133, South Street, St. Andrews.
TYNEMOUTH--Sro. Alan F. Davidson, 26, Park Crescent, N. Shields.
WEST LONDON--Sro. S. Maitland, 22 Maclise Road, Kensington, W.
The Remington
THE _UNIVERSAL_ TYPEWRITER.
Just think of it!
THE INTERNATIONAL MACHINE.
_Unbound by ties of nationality:
The common bond of union of all civilised peoples._
The Remington can be supplied fitted for Esperanto.
* * *
THE REMINGTON TYPEWRITER COMPANY, 100, Gracechurch St., London, E.C.
La Remington
LA _UNIVERSALA_ SKRIBMAŜINO.
Pripensu je tio!
LA INTERNACIA MAŜINO.
_Tute liberiĝita de naciaj ligiloj:
La Komuna unuigilo por ĉiuj civilizitaj popoloj._
La Remington estos liverita kun Esperantaj presliteroj.
* * *
LA REMINGTON TYPEWRITER KOMPANIO, 100, Gracechurch St., Londono, E.C.
WANTED.
Post as Servant in good English Family, by young Frenchman, 6ft. 2in. (age 17); been in England before.
Reply M. Herdier, 29, rue Wissocq, Boulogne-sur-Mer.
The "Review of Reviews"
_Is the Best Magazine for Busy People. And it is read by 'Esperanto' Students._
The aim of this Magazine is to make the Best Thoughts of the Best Writers universally accessible at a Trifling Cost.
The busiest and poorest in the community may here follow with intelligent interest the great movements of Contemporary History.
Post Free for Twelve Months, 8/6, 10 fr. 75 c., or 8.50 marks.
Office: MOWBRAY HOUSE, NORFOLK ST., LONDON.
Adresareto de Personoj kiuj deziras Korespondadi.
Sro. S. E. Bond, porcelanovendisto, Wellington, Somerset. Deziras paroladi kun preterpasantaj Esperantistoj.
Sro. G. Breduillard, 40, Avenue de Laon, Reims, France. Deziras koresp. p-k. aŭ letere, pri aferoj ajn. Interŝ. ankaŭ ilus. p-k. kaj poŝtmarkojn kun fremdaj Esperantistoj.
Sino. Egerton, The Vicarage, Knottingley, England. Interŝanĝos ilus. p-k. kaj poŝtmarkojn kun alilanduloj. Ĉiam respondos.
Sro. F. Francis, 46, Eridge Road, Tunbridge Wells, England. Deziras koresp. kun ĉiulandanoj p-k. aŭ letere.
Dro. M. P. Gambier, Doktoro de Medicino en Loudun, dept. Vienne, France. Deziras koresp. kun fremduloj pri kiu ajn temo, ĉu letere aŭ poŝtkarte.
Sro. W. H. Huddy, Fore Street, Liskcard, England. Koresp. kun ĉiulandanoj p-k. aŭ letere. Ankaŭ interŝanĝos poŝtmarkojn.
Sro. J. Latenneur, 204 Bvd. Raspail, Paris. Interŝ. illus. p-k. kaj poŝtmarkojn.
Frl. F. A. Meigh, Ash Hall, Stoke-on-Trent, England. Interŝ. ilus. p-k. kaj interesajn kaj neordinarajn fotografaĵojn kun alilandanoj.
Sro. Walter H. Meigh, Ash Hall, Stoke-on-Trent, England. Deziras interŝ. ilus. p-k. kaj poŝtmarkojn. Ĉiam respondos.
Sro. W. Pilling, Rosario, Heene Road, W. Worthing, England. Interŝ. ilus. p-k. kun alilandanoj. Ĉiam respondos.
Sro. H. W. Southcombe, The Park, Yeovil, England. Deziras adreson de Esperanta skribmaŝin-kopiisto.
Sro. Alphonso Wachter, Dussamündache Str. 15 d. 6, Riga, Hagensberg, Russia. Korespondados kun fremduloj per ilus. p-k. aŭ leteroj.
La Kosto de la Enskribo estas ses pencoj (70c. poŝtmarke).
THE ESPERANTIST.
The Esperanto Gazette for the spread of the International Language.
ABONPAGOJ ESTAS RICEVEBLAJ ĈE SUBSCRIPTIONS SHOULD BE SENT TO
H. Bolingbroke Mudie, Esq., 67, Kensington Gardens Square, London, W. AUSTRIA.--Sro. T. Cejka, Bystrice Hostyn, Moravia. BELGIUM.--M. M. Seynaeve, 3, Rue de l'Avenir, Courtrai. FRANCE.--Grupo Pariza, 28, rue Serpente, Paris. GERMANY.--Doktoro Mybs, 68, Markt Strasse Altona, Elbe. MALTA.--A. Agius, Esq., 92, Strada S. Gaetano, Hamrun. RUSSIA.--Societo Espero, Bol Podjaceskaja 24, log 12, St. Petersburg. SWEDEN.--Sro. P. Ahlberg, 50, Döbelnsgatan, Stockholm.
N.B.
_Nepresitajn manuskriptojn la Redakcio resendos se oni aldonis poŝtmarkon._
_Alsendatajn artikolojn la Redakcio laŭ bezono korektos._
_Oni povas sendi la abonpagon per poŝtmarkoj, kiuj estas akceptataj laŭvaloro._
_Oni sendu ĉiujn artikolojn, demandojn kaj avizojn al La Redaktoro, 67, Kensington Gardens Square, London, W._
N.B.
Vol. I., No. 13.
Subscription, 3s. Per Annum. Single Copies, 4d. net. Nos. 2 to 8, 6d. each; Nos. 9 to 12, 4d. each, net.
NOVEMBRO, 1904.
Several correspondents have written for my opinion anent the new British Esperanto Association.
The success or non-success of the undertaking largely rests on its ability to convince the British Esperantist that it is to his or her advantage, social or financial, to become a Member of the Association _direct_, as well as participating with a local group, under a capitation fee. This advantage may not be apparent at first sight, but I firmly believe that, with efficient management, it will be realised by those who are public-spirited enough to become Members of the central body. Correspondence Bureau, Hotel arrangements, Commercial Exchange and Mart, Lending Library, Social Gatherings, Examination facilities, etc., should bring a large and increasing membership.
But it is absolutely necessary that the enterprise be begun with courage and determination. No success may be reasonably expected unless a permanent office be engaged, and an Assistant (paid) Secretary be appointed, who may be always in attendance there to answer inquiries. If its promoters are contemplating a less venturesome line of action, I am strongly of opinion that the proposed Association will be at best but a weak measure, and end in disaster. The only excuse for this latter course would be an unfortunate lack of funds.
Will not some one among our friends, well provided with this world's goods, be disposed to generously advance a small sum (at interest, if needs be) sufficient to start the Association in a manner befitting its comprehensive title? The Hon. Secretary is:--Harald Clegg, Esq., 39, Constantine Road, Hampstead, London, N.W.
Personally I greatly regret that, as announced at the Inaugural Meeting, I have not the leisure to take any official part in the work of this desirable organisation, but heartily wish it every success.
_Voĉo el la Himalajo._--Eble, pro la konata disvastiĝo de la kara lingvo, vi ne miros lerni, ke Hinda monaĥo, loĝante en la soleco de la Himalajo, sesdek mejlojn for de la fervojo, kaj multaj mejloj malproksime eĉ de poŝtoficejo, allogiĝis je ĝiaj ĉarmoj.
Ŝajnas al mi, ke Esperanto rilatas tiel al la mondaj lingvoj, kiel Vedanto rilatas al la religioj de la mondo. Esperanto donas internacian lingvon al la parolantoj de ĉiaj lingvoj, kiel faras Vedanto, donante al ĉiaj religianoj komunan spiriton, aŭ religian subapogon.
Plue, tiel en la unu oni ne devas forlasi sian nacian lingvon, tiel, en la alia, oni ne devas forlasi sian religion.
Saĝe diris Max Muller: "Vedanto havas spacon por preskaŭ ĉiaj religioj, ne, ĝi ĉirkaŭprenas ĉiujn."
Kaj, aliloke li skribas: "Samtempe mi ne faras sekreton ke, tutan mian vivon, mi tre ŝatas Vedanton. Mi plene povas konsenti kun Schopenhauer, kaj tute kompreni tion, kion li signifis, kiam li diris: 'En la tuta mondo ne estas ellernado, krom tiu de la originalo (de Upaniŝadoj) tiel helpanta, kiel tiu de la Upaniŝadoj mem. Ĝi estas la paco de mia vivo, ĝi estos la paco de mia morto.' Kaj mi nek timas, nek bedaŭras diri, ke mi partaĝas lian entuziasmon por Vedanto, kaj mi sentas, ke mi ŝuldas al ĝi pro multoj, kiuj helpis min en mia paso tra la vivo."
Mi finos tiujn ĉi malmultajn liniojn kun verso el Sanskrita preĝo, komune uzita inter Hindoj: "La universaj religioj de la mondo, ĉiuj elvenas el malsama vidpunkto, kaj ĉiuj demandas por si bonegecon kaj sanegecon, sed, kia ajn estu la vojo, rekte aŭ malrekte, oni iras laŭ sia ŝato. Vi, Ho Dio! estas ilia sola fino, kiel la oceano estas la sola fino de la riveroj."
Anando.
Mi deziras preni la unuan okazon danki tiujn legantojn kiuj jam estas reabonintaj. Kaj mi esperas ke la ceteraj afable sendos senprokraste siajn reabonojn ĝis la fino de 1905, por ke la demando de la pligrandigo de la Gazeto povu decidiĝi.
Diversaj leteroj alvenis, enhavantaj utilajn proponojn. Tial, Aŭstralia amiko proponas ke ĉiuj verkantoj metu post siaj nomoj literojn, indikantaj la de ili komprenatajn lingvojn. Tiamaniere, "Sro Adamo Blanko, F.g.AGk." signifus ke li bone la Francan, iomete la Germanan, kaj bone la Antikvan Grekan lingvojn komprenas. Tio ĉi certe estus interesa, kaj kredeble estontaj verkantoj laŭe indikos siajn lingvajn povojn.
Abonanto el la Nordo skribas: "Permesu al mi gratuli vin, pro la disvastiĝo de la _Esperanta Gazeto_. Sur la Aŭgusta numero mi enmetis malgrandan anoncon inter la _Adresareto_. Mi jam estas ricevinta kvin respondojn el Belgujo, kvar el Francujo, du el Rusujo, kaj po unu el Bulgarujo, Hungarujo, Italujo, Hispanujo, kaj Maltujo. Estus interese ekscii, ĉu ekzistas alia gazeto en tiu ĉi lando eldonata, kiu estus alportinta tian agrablan rezultaton post elspezo de nur sepdek centimoj!"
Amerika Esperantisto skribas: "Eble estus saĝe poŝti vian ĵurnalon nefaldatan, sub granda kovrilo, kiel oni ofte faras en la Unuigitaj Ŝtatoj. Mi intencas bindigi miajn gazetojn, kaj la faldo igas malgrandan difekton." Eble kajeroj senditaj alilanden premiĝis pli ol la enlandaj numeroj. Sed ĉu tiu ĉi difekto ne malaperos post la bindigo? Malfeliĉe, oni ne povas uzi grandajn kovrilojn; pro la pezo; sed ĉiam, kiam du ekzempleroj estas menditaj, ili estas sendataj laŭ tuba formo.
Angla Abonanto deziras la forigon de la dulingvaj paĝoj, naive konfesante ke li estas "mallaborema." Kontraŭe, niaj energiaj alilandaj amikoj multe ŝatas la laŭvortajn tradukojn, kiuj helpas ilin ellerni la Anglan lingvon.
Kiel Esperanto helpas je la akiro de nia lingvo, tiel ĝi helpas je la internaciigo de ĉiunaciaj literaturaj juveloj; kaj ni tre kontente akceptas la novan tradukon de la mondfama _L'Avare_, de Molière, verkita de la klerega Sro Sam Meyer (kosto 9d.). Aliaj novaj tradukoj estas la _Eneido_, _Kantoj_ 1 & 2, de Dro Vallienne (7d.). kaj _Cikado ĉe Formikoj_ (Franca Komedio), de la studentoj en Chaumont, sub la estreco de Sro Réné Deshays (7d.).
Multaj legantoj atendas la aperon de _La Ventego_ de Shakespere, tradukita de Sro Motteau. La verko estas inter la manoj de la presistoj, kaj kredeble eldoniĝos ĉirkaŭ la monatfino (kosto, 2f. 60, kun verda leda kovrilo kaj ilustraĵoj).
I wish to take the first opportunity to thank those readers who have already renewed their subscriptions. And I hope that the remainder will kindly send, without delay, theirs till the end of 1905, so that the question of the enlargement of the Gazette may be decided.
Various letters have come to hand, containing useful suggestions. Thus, an Australian friend proposes that all contributors should place after their names letters to indicate the languages they understand. So "Mr. Adam White, F.g.AGk." would signify that he was acquainted well with French, slightly with German, and thoroughly with Ancient Greek. This would certainly be interesting, and probably future contributors will thus indicate their linguistic attainments.
A Northern subscriber writes: "Allow me to congratulate you on the circulation of The Esperantist. In the August number I inserted a small advertisement in the _Adresareto_. I have already received five replies from Belgium, four from France, two from Russia, and one each from Bulgaria, Hungary, Italy, Spain, and Malta. It would be interesting to ascertain if another gazette published in this country exists which would have brought such a gratifying result after the expenditure of only sixpence!"
An American Esperantist writes: "It might be well to mail your journal unfolded, under a large cover, as is often done in the United States. I intend to bind my gazettes, and the folding causes a slight defect." Maybe, copies sent abroad have been more crushed than inland ones. But will not this defect disappear on binding? Unfortunately, we cannot use large envelopes on account of the weight; but always, when two copies have been ordered, they are sent in tube form.
An English subscriber wishes for the abolition of the bi-lingual pages, naïvely confessing that he is "lazy." On the other hand, our energetic foreign friends greatly appreciate the literal translations, which assist them to learn English.
As Esperanto helps in the acquirement of our language, so does it assist in the internationalisation of the literary gems of all nations; and we gladly welcome the new translation of Molière's world-famous _L'Avare_, by the most able M. Sam Meyer (price 9d.). Other new translations are the _Æneid_, _Cantos_ 1 & 2, by Dr. Vallienne (7d.), and _Cikado ĉe Formikoj_ (a French comedy), by the students in Chaumont (Haute Marne), under the direction of M. Réné Deshays.
Many readers are awaiting the appearance of Shakespere's _Tempest_, translated by Mr. Motteau. The work is in the printer's hands, and should be published about the end of the month (cost, 2s. 1d., with green leather cover and illustrations).
LA TREZORO EN LA ARBARO.
Dua rakonto de la klerega romanisto H. G. Wells, tradukita (laŭpermese) de Martyn Westcott.
La kanuo[99] jam alproksimiĝis al la marbordo. La golfeto plilarĝiĝis, kaj interspaco en la blanka rifa ŝaŭmo signis la lokon kie la rivereto enfluas en la maron; la pli densa kaj malhela verdo de la virga arbaro montris ĝian fluejon de la malproksima deklivo monteta. Tie ĉi la arbaro atingis rekte ĝis la marbordo. Multe pli malproksime, dubelumaj kaj iom kvazaŭ nuboj laŭ apero, leviĝis la montoj, kiel ondoj subite malfluidiĝintaj. La maro estis trankvila, krom pro preskaŭ nevidebla marmovado. La ĉielo flamegis.
La homo kun la skulptita remileto haltis. "Ĝi devas esti ie apude," li diris. Li enkanuigis la remileton, kaj etendis rekte antaŭ si la brakojn.
La alia homo estis sur la antaŭparto de la kanuo, zorge rigardante la teron. Li tenis sur genuo flavan paperan folion.
"Venu, kaj rigardu tion ĉi, Evans," li diris.
La du homoj parolis mallaŭte, kaj iliaj lipoj estis malmolaj kaj sekaj. Tiu, nomata Evans, balancis sin laŭlonge la kanuo, ĝis kiam li povis rigardi ĝin trans la ŝultro de sia kunulo.
La papero ŝajnis esti kruda geografia karto. Pro ofta faldado, ĝi fariĝis tre ĉifita kaj eluzita preskaŭ ĝis pecetoj, kaj la dua homo kuntenis la makulitajn pecetojn tie, kie ili malkuniĝis. Sur ĝi oni malklare povis distingi, verkitan krajone kaj preskaŭ forfrotitan, la konturon de la golfo.
"Jen!" diris Evans, "estas la rifo, kaj jen la fendo." Li gvidis sian fingregan ungon sur la karto. "Tiu ĉi kurba kaj torda linio prezentas la rivereton--mi povus ja trinki nun!--kaj tiu ĉi steleto montras la lokon."
"Vi vidas tiun ĉi punktan linion," diris la homo kun la karto; "ĝi estas rekta linio, kaj ĝi kuras de la fendo de la rifo, ĝis tufo da palmarboj. La steleto estas ĝuste tie, kie ĝi trafas la rivereton. Ni devas rimarki la lokon, kiam ni eniros en la lagunon."
"Estas malfacile kompreni tion," diris Evans, post paŭzo, "kion signifas tiuj ĉi streketoj malsupre. Ĝi ŝajnas esti la desegno de domo, aŭ de io simila; sed tion, kion signifas ĉiuj tiuj ĉi streketoj montrantaj tien ĉi kaj tien, mi ja neniel povas diveni. Kaj kia estas la skribaĵo?" "Ĥina," diris la homo kun la karto. "Kompreneble! _Li_ estis Ĥino," diris Evans. "Ili ĉiuj estis Ĥinoj," diris la homo kun la karto.
Ili ambaŭ sidis kelkajn minutojn fikse rigardante la teron, dum la kanuo malrapide antaŭen flosadis. Tiam Evans ekrigardis la remileton.
"Jen via vico ĉe la remilo, Hooker," li diris.
Kaj lia kunulo kviete kunfaldis sian karton, enpoŝigis ĝin, zorge preterpasis Evans kaj ekremis. Liaj movadoj estis lacaj, kiel tiuj de la homo kies forto preskaŭ foriĝis.
Evans sidis, okuloj duone fermitaj, observante kiel la ŝaŭma ondrompilo de la koralo ŝajnas pli kaj pli alproksimiĝi. La ĉielo jam estis por ili, kiel brulanta fornego, ĉar la suno estis apud la zenito. Kvankam ili estis tiel proksime de la trezoro, li ne sentis la atenditan kontentegon. La ekscitego de la batiĝo por posedi la karton, kaj la longa nokta vojaĝo de la ĉeflando sur senproviza kanuo estis, kiel li diris, ellacigintaj lin. Li penadis sin eksciti, turnante siajn pensojn sur la orfandaĵoj, pri kiuj la Ĥinoj estis parolintaj, sed ili ne volus resti tie; ili revenis tuj al la ideo pri la dolĉa akvo murmuretante en la rivero, kaj al la preskaŭ neelportebla sekegeco de liaj lipoj kaj gorĝo. La ritma plaŭdado de la maro sur la rifo nun aŭdetiĝis, kaj ĝi havis agrablan sonon por liaj oreloj; la akvo lekis la kanuflankon, kaj akveroj gutadis de la remileto inter ĉiu ekremo. Iom pli poste, li ekdormetis.
Li ankoraŭ estis malklare konscia pri la insulo, sed stranga revaĵo intermiksiĝis kun liaj sentadoj. Denove estas la nokto, kiam li kaj Hooker estas eltrovintaj la sekreton de la Ĥinoj; li vidas la lunlumigatajn arbojn, la malgrandan fajron bruletantan, kaj la nigrajn figurojn de la tri Ĥinoj--unuflanke arĝentatajn pro la lunlumo, kaj aliflanke ruĝajn pro la fajrlumo--kaj li aŭdas ilin interparoladi Piĝin-Angle[100], ĉar ili estas venintaj el diversaj provincoj. Hooker, unua, ekkomprenas la temon de ilia parolado, kaj faras signon, ke li aŭskultu. Eroj el la interparolado estas neaŭdeblaj, kaj eroj nekompreneblaj.
Hispana galjeno[101] de la Filipinaj Insuloj, senespere surterkurinta, kaj ĝia trezoro enfosita ĝis la reveno-tago, estas la fundamento de la historio; ŝippereiĝinta maristaro malmultigita per malsano aŭ per malpacoj kaj la postuloj de la disciplino, kaj, fine, la foriro per la boatoj, neniam plu retrovotaj. Tiam Ĉang Haj, nur unu jaro antaŭ, sur teron vaginte, hazarde eltrovis la orfandaĵojn dum ducent jaroj kaŝitajn. Li forkuras de sia ĵunko[102], kaj reenterigas la oron per grandega laboro, senhelpe, sed laŭ tre ruza maniero. Li multe akcentegis la ruzecon--estis lia propra sekreto. Nun li bezonas helpon reveni por elfosi ilin. Post nelonge la karto flirtis teren, kaj la voĉoj silentiĝis. Kia bela rakonto por la oreloj de du Britaj sentaŭguloj!
La revo de Evans translokiĝis al la momento, kiam li tenis la harvoston de Ĉang Haj inter siaj manoj. La vivo de Ĥino estas apenaŭ de tia indo, kiel tiu de Eŭropano. La ruza vizaĝo de Ĉang Haj, unue, akra kaj furioza kiel tiu de ektimigita serpento, kaj poste terura, perfidema kaj kompatinda, fariĝis multe tro vidata en la revo. Ĉe la fino, Ĉang Haj faras grimacon, grimacon plej nekompreneblan kaj timigeman. Subite aferoj tre malagrabliĝis, kiel iafoje okazas en la revoj kaj sonĝoj. Ĉang Haj babiladis kaj minacis lin. Li reve vidis grandajn amasojn da oro, kaj Ĉang Haj sin intermetantan kaj baraktantan reteni lin de ili. Li ekprenas Ĉang Haj per la harvosto--kiel la flava bruto estas granda, kiel li baraktadas kaj grimacas! Li plikreskadas ankaŭ. Tiam la brilaj oramasoj ŝanĝiĝis en brulegantan fornon, kaj vasta diablo, mirinde simile al Ĉang Haj, sed kun nigra vostego, eknutris lin per karbo. Ili terure brulvundis lian buŝon. Alia diablo elkriegis lian nomon: "Evans, Evans, dormema malsaĝulo!" aŭ ĉu li estis Hooker?
Li vekiĝis. Ili estis ĉe la eniro de la laguno.
"Jen la tri palmoj. Ĝi devas esti sur unu linio kun tiu arbetaro," diris lia kunulo. "Memoru tion! Se ni aliros ĝis tiuj arbetoj, kaj tiam vojiros en la arbetaĵon laŭ rekta linio de ĉi tie, ni ĝin atingos, kiam ni alvenos al la rivereto."
Ili nun povis vidi tie, kie la elfluo de la rivereto plilarĝiĝis. Je ĝia vido, Evans reviviĝis. "Rapidu, amiko," li diris, "alie, je la ĉielo, mi devos trinki marakvon!" Li mordetis sian manon, kaj rigardis la arĝentan streketon inter la ŝtonegoj kaj la verda densejo. Post iom da tempo, li preskaŭ furioze turniĝis al Hooker: "Donu al mi la remileton," li diris.
Tiel ili alvenis la elfluejon de la rivero. Iom pli antaŭen, Hooker prenis akvon en la mankavon, gustumis ĝin, kaj elkraĉis. Iom poste, li denove provis ĝin: "Tio ĉi taŭgos," li diris, kaj ili komencis avide trinki.
"Malbenu tion!" diris Evans, subite. "Estas tro malrapide." Kaj, riske kliniĝinte trans la antaŭa parto de la kanuo, li komencis ensuĉi la akvon per la lipoj.
Baldaŭ ili faris finon de la trinkado kaj, naĝigante la kanuon en malgrandan golfeton, ili estis surteriĝontaj meze de la densa kreskaĵaro, kiu superpendis la akvon.
"Ni devos barakti tra tio ĉi ĝis la marobordo, por ke ni trovu niajn arbetaĵojn, kaj tiel la linion al la loko," diris Evans.
"Plibone estus, ke ni remu tien," diris Hooker.
Tial ili denove surriveriris kaj returnen remis al la maro, kaj laŭlonge de la bordo ĝis la loko, kie kreskis la arbetaro. Ĉi tie ili alteriĝis, tiris la malpezan kanuon alten sur la marbordo kaj tiam supreniris al la rando de la ĵunglo[103] ĝis kiam ili povis ekvidi la fendon de la rifo kaj la arbetaro sur rekta linio. Evans elprenis el la kanuo tieulan ilon, kiu havis formon de la litero L, la kruca parto armita de polurita ŝtono. Hooker kunportis la remileton. "Ĝi nun estas rekte laŭ tiu ĉi direkto," li diris; "ni devos trapuŝi tien, ĝis kiam ni trafos la rivereton. Tiam ni devos esplori."
Ili trapuŝis densan amason da kanoj, da larĝaj foliegoj, kaj da junaj arboj, kaj en la komenco ĝi estis tre laciga irado; sed tre baldaŭ la arboj pligrandiĝis, kaj la tero sub ili plividiĝis.
La brilego de la suna lumo ŝanĝiĝis je nesenteblaj gradoj, en malvarmetan ombron. Fine la arboj fariĝis vastaj kolonoj, kiuj sin levis ĝis baldakono de verdaĵo alte superkape.
Malhelaj blankaj floroj pendis de siaj trunketoj, kaj rampetantaj kreskaĵoj kiel ŝnuroj svingis de arbo ĝis arbo. La ombro profundiĝis. Surtere makulataj fungegoj kaj ruĝbruna likeno oftiĝis.
(FINOTA).
FOOTNOTES:
[99] Canoe; canot.
[100] "Lingvofranca" de Komercistoj Ĥinaj.
[101] Galleon; galion.
[102] Junk; jonque.
[103] Jungle; fourré.
SURPRIZANTA!
Originala historio de la studentaj tagoj, de Dro Mayer (Manchester).
Antaŭ multe da jaroj mi estis studento en la Universitato de Vieno, kaj, post du jaroj, mi decidis reeniri en Germanujon por daŭrigi mian lernadon en Breslaŭo, la ĉefurbo de Silesio.
Estis belega tago kiam mi alvenis tie, kaj, esperante ke mi trovos grandan societon kune, mi direktis miajn paŝojn al la Pariza Ĝardeno, unu el la plej favorataj ĝardenoj Breslaŭaj.
Mia espero estis konfirmata.
Enirante, mi vidis grandan nombron da studentoj, kies kapoj estis kovrataj per multekolorataj ĉapetoj; ili sidis sub la arboj, kaj trinkis Bavaran bieron, kaj fumis longajn pipojn dum la muzikistoj ludis la Radetzkian Marŝon.
Apenaŭ mi sidiĝis ĉe aparta tablo, kiam du studentoj alvenis al mi, kaj ni komencis interparoladon, kiu iĝis vivega post malmulte da minutoj.
La du sinjoroj penadis priskribi la ĉefajn trajtojn de Breslaŭo al mi, sed iliaj priskriboj estis tiel malsamaj, ke mi ne povis formi ian ideon pri ili.
Sro Ambrosio estis efektive optimisto, dum lia amiko Sro Nero ludis la kontraŭan parton. Nu, kia bono elvenis el ĉiuj tiuj ĉi kontraŭdiroj? Nenio, krom veto.
Dum la lastaj minutoj, la sinjoroj disputadis pri la valoro de la urba policaro, Sro Ambrosio absolute certigis, ke ĝi estas fama pro ĝia lerteco, kaj Sro Nero diris, ke estas nenio pli malbona en la mondo.
La veto estis aranĝita tiamaniere:
Sro Ambrosio entreprenis esti arestata de policanoj en kvar semajnoj, sen farinte ion kontraŭ la leĝo. Sro Nero promesis senpune fari krimon sub la okuloj de la policanoj, kaj pretendis, ke tiuj ĉi eĉ helpos lin. Li farus tion ĉi ankaŭ en kvar semajnoj.
Oni elektis min esti juĝo por diri, je la fino de tiu ĉi tempo, kiu ludis sian rolon laŭ la plej bona maniero.
Sed kvar semajnoj estas longa tempo, kaj mi forgesis la tutan aferon.
Okazis, ke mi estis ree vespere en la Pariza Ĝardeno, sidanta ĉe la sama tablo, kiam mi ekvidis miajn antaŭajn kunulojn alvenantaj al mi.
Jen estas tio kion ili rakontis al mi.
Sro Ambrosio estis peninta kvar semajnojn, per la helpo de sia dommastrino, havigi la plej difektajn vestojn de vagisto. Li surmetis ilin vespere kaj, post kiam la frizisto pentris lin tiel, ke neniu povos rekoni lin, li eliris sur la straton.
Li marŝis lametante, kaj zorge ĉirkaŭen rigardante. Tuj policano ekvidis lin, kaj sekvis de malproksime.
Fine Sro Ambrosio eniris en malgrandan drinkejon, kaj postulis glason da ĝino.
La mastro, kiam li vidis la mienon de sia kliento diris, retirante la glason: "Sed ĉu vi havas monon?" Sro Ambrosio kvazaŭ timigata kurbiĝis, kaj prenis dudek kvin talerojn papermone el sia boto, kaj metis ilin zorge sur la tablon.
La policano staris ĉiam antaŭ la fenestro por vidi la finon de la dramo.
La mastro, ekprenante la bankan bileton, sen donante la glason da ĝino al Sro Ambrosio portis la monon al lumo, por vidi ĉu ĝi estas vera. Li demandis: "De kiu vi ricevis tiun ĉi bileton?" "De mia patrino," respondis la vagisto.
Tiam eniris la policano.
"Ĉu via patrino loĝas malproksime?" li demandis.
"Jes, ĉirkaŭ kvar mil mejlojn."
"Bone, venu kun mi al la polica stacidomo, por ke mi certigu vian historion." Li tiam ekprenis lin per la brako, kaj kondukis lin eksteren, kie alia policano atendis.
Tiel Sro Ambrosio marŝis inter du policanoj laŭ la direkto al la polica stacidomo.
Nu, ekmallumiĝis kaj, kiam ili apudestis la _Hotel de Saxe_, ĉe la alia flanko de la strato ili subite ekvidis la estron de la urba policaro marŝantan laŭ kontraŭa direkto.
Li tordis siajn longajn lipharojn, kaj rigardis sovaĝe sur ili. La policanoj salutis, sed la estro transiris la straton.
"Kiun vi havas tie?" li demandis. "Suspektindan viron, kiu havis dudekkvin talerojn en sia boto, via moŝto." Je tiuj ĉi vortoj, la komandanto iĝis tre kolera, kaj li ekkriis: "Kaj vi ambaŭ forlasis vian postenon por aresti tiun ĉi malgrandan junulon, kiu ne faris ion malrajtan? Morgaŭ matene ĉe dek-tridek, mi ordonas vin ĉeesti mian oficejon. Nun, mi mem alkondukos tiun ĉi malliberulon al la stacidomo, kaj vi tuj iru al viaj postenoj."
Tion dirinte, li alvokis fiakron, per signo de mano ordonis la malliberulon eniri, kaj sekvis lin. Ili do ambaŭ rapide veturis ĝis la stacidomo, sed Sro Ambrosio multe miris kiam oni ne haltis antaŭ tiun konstruaĵon, sed li ne kuraĝis ion diri.
La fiakro ruliĝis en la plej aristokratan kvartalon de la urbo, kaj antaŭ belega palaco ĝi haltis.
La komandanto eliris, kaj ordonis al la vagisto, ke li sekvu lin en liajn privatajn ĉambrojn.
Ili ambaŭ eniris en la princan salonon, kaj la oficisto, sidiĝinte ĵus kontraŭ la malliberulon, subite formetis siajn lipharojn kaj diris: "Ĉu vi konas min, Ambrosio? Certe mi deziregas scii tion, kion decidos nia amiko la juĝo pri niaj agoj!"
Sro Ambrosio mutiĝis pro mirego.
Tuj poste, la servistinoj envenis, kaj pretigis grandan te-tablon por ili.
Tion, kio poste okazis mi tute ne scias, sed la societo en la Pariza Ĝardeno iĝis tiel vivema, ke mi apenaŭ povis doni mian juĝon. Fine mi decidis jene:
Sro Ambrosio, estas vere, faris nenion malrajtan sed la aresto ne estis plenumita.
Sro Nero faris krimon, sed ne estis punita.
Mi do ordonis, ke Sro Ambrosio pagu la duonon, ĉar li ne estis arestita, kaj ke Sro Nero pagu la alian duonon, por kontentigi sian konsciencon.
Surprizante estis, ke ni tri okaze rerenkontiĝis, lastan someron en Parizo, Sro Ambrosio estas nun profesoro, Sro Nero ambasadoro, kaj mi estas la viro, kiu rakontas tiun ĉi historion al vi.
MEDITADOJ EN WESTMINSTER ABBEY.
El "The Spectator," Marto 30, 1711, verkitaj de Addison. Tradukitaj de Rev. N.B.
Kiam mi estas en serioza humoro, tre ofte mi sole promenas en Westminstera Abatejo; kie la mallumeco de la loko, kaj ĝia uzado, kune kun la soleneco de la konstruaĵo, kaj la stato de la homoj, kiuj en ĝi kuŝas, emas plenigi la spiriton je speco da melankolio, aŭ plivole pripenseco, kiu ne estas malagrabla. Hieraŭ mi restis tutan posttagmezon en la preĝejkorto, la kloitroj, kaj la preĝejo, min amuzante per la tombŝtonoj, kaj la surskriboj, kiujn mi vidis en tiuj diversaj regionoj de la mortintoj. El ili, la plej granda nombro raportis nenion pri la enteriĝinto, krom ke li naskiĝas unu tagon, kaj alian tagon mortas: la tuta historio de lia vivo enhavata en tiuj ĉi du cirkonstancoj, kiuj estas al ĉiuj komunaj.
Mi ne povis ne rigardi tiujn ĉi registrojn de ekzistaĵo, flavkuprajn aŭ marmorajn, kiel speco da satiro sur la mortintoj, kiuj estis lasintaj nenian alian memoraĵon pri si, krom ke ili naskiĝis, kaj ke ili mortis. Ili min memorigis pri multaj homoj citatoj en la bataloj el heroaj poemoj, kiuj estas sonore nomataj nur por ke ili mortiĝus, kaj kiuj nur estas famaj pro frapoj sur kapojn.
Γλαῦκόν τε, Μεδόντα τε, Θερσιλόχον τε.
La vivo de tiuj ĉi viroj bone priskribiĝis en la Sankta Skribo per "La vojeto de sago," kiu tuj fermiĝas kaj perdiĝas.
Kiam mi eniris en la preĝejon, mi amuzis min per la fosado de tombo; kaj mi vidis en ĉiu ŝovelaĵo suprenĵetita, la peceton de osto aŭ kranio intermiksitan kun freŝe ŝimiĝanta tero, kiu iam havis lokon en la kunmeto de homa korpo. Tiam mi komencis pripensi, kiaj nekalkuleblaj aroj da homoj kuŝis kunkonfuzitaj sub la pavimo de tiu antikva katedro; kiel viroj kaj virinoj, amikoj kaj malamikoj, pastroj kaj soldatoj, monaĥoj kaj kanonikoj estis kunelfalataj, kaj kunmiksitaj en la sama komuna amaso; kiel beleco, forteco, kaj juneco kune kun maljuneco, malforteco kaj malbelformeco kuŝis nedistingataj en la sama konfuza amaso da materialo.
Tiel elvidinte tiun ĉi grandan magazenon de la morto, kvazaŭ entute, mi ĝin pli aparte ekesploris per la rakontoj, kiujn mi trovis sur multaj monumentoj, levigitaj en ĉiu kvartolo de tiu antikva konstruaĵo.
Kelkaj el ili kovriĝis per tiaj malŝparemaj epitafoj, ke, se la mortinto povus konatiĝi kun ili, li ruĝiĝus pro la laŭdoj aldonitaj al si de siaj amikoj.
Estas aliaj, tiel troe modestaj, ke ili priskribas la karakteron de la mortinto Greke aŭ Hebree kaj pro tio, ili ne estas komprenataj unufoje dum unu jaro.
En la _Kojno de la Poetoj_ mi trovis, ke estas poetoj sen monumentoj, kaj monumentoj sen poetoj.
Mi ja vidis, ke la nuna militado estas pleniginta la preĝejon per multe da tiuj ĉi senhomaj monumentoj, kiu estas starigitaj al la memoro de personoj, kies korpoj eble enteriĝis sur la ebenaĵoj de Blenheim, aŭ en la bruston de la oceano.
Mi ne povis ne esti multege ravita de multaj modernaj epitafoj, kiuj estas verkitaj kun granda eleganteco de esprimo kaj ĝusteco de penso, kiuj do tiel honoras la vivantojn, kiel la mortintojn. Pri tio, ke alilandano estas tre ema eltiri ideon pri la nescio aŭ la ĝentileco de ia nacio el la maniero de ĝiaj publikaj monumentoj kaj surskriboj, tiuj ĉi devus submetiĝi al la legado de kleruloj kaj geniuloj, antaŭ ol ili estos gravurataj. La monumento de Sir Cloudesley Shovel tre ofte min multe ofendis; anstataŭ la brava Angla admiralo, kiu estis la distingiga karaktero de tiu malbela sinjoro, li sur sia tombo reprezentiĝas per la figuro de koketulo vestita de longa peruko, kaj sin ripozanta sur veluraj kusenoj sub parada baldakeno. La surskribo respondas al la monumento ĉar, anstataŭ ol glorigi la multajn rimarkindajn heroaĵojn, kiujn li por sia patrujo farinta estis, ĝi nur nun sciigas pri la maniero de lia morto, pro kio li povis rikolti nenian honoron.
La Holandanoj, kiujn ni estas emaj malestimi pro manko da genio, montras senlime pli veran guston pri la antikveco kaj la ĝentileco, per siaj konstruaĵoj kaj tiaj laboraĵoj, ol tiuj, kiujn ni trovas en nia propra lando. La monumentoj de iliaj admiraloj, kiuj konstruiĝis je la ŝtata elspezo, reprezentas ilin laŭ iliaj veraj similoj, kaj ili ornamiĝas per maraj kronoj kaj ŝipaj ornamoj, per belaj festonoj el markreskaĵo, konkoj kaj koralo.
Sed ni revenu al nia temo.
Mi estas lasinta la tenejon de niaj Anglaj reĝoj por rigardi alian tagon, kiam mi trovos mian spiriton inklina al tia serioza amuzado. Mi scias, ke tiaj konsideroj ĝenerale ekscitas mallumajn kaj funebrajn pensojn ĉe la timemaj spiritoj kaj malĝojaj fantazioj; sed, por mi mem, kvankam mi ĉiam estas serioza, mi ne scias tion, kio estas melankoliiĝi; kaj mi do povas rigardi la Naturon, en ŝiaj profundaj kaj solenaj scenejoj kun la sama plezuro kiel en ŝiaj plej gajaj kaj ravaj modoj. Tiel mi povas plibonigi min per tiuj aferoj, pri kiuj aliaj terure pripensas. Kiam mi rigardas la monumentojn de la potenculoj, ĉia envia kortuŝeco en mi mortas; kiam mi legas la epitafojn de la belaj, ĉia malmodera deziro malaperas; kiam mi renkontas la doloron de gepatroj sur tombŝtono mia koro kompate moliĝas; kiam mi vidas la tombon de la gepatroj mem, mi pripensas pri la senutileco ploregi tiujn, kiujn ni post mallonga tempo devos sekvi; kiam mi vidas reĝojn kuŝantajn apud tiuj, kiuj detronis ilin; kiam mi konsideras konkurantajn spiritulojn flanke ĉe flanke metitajn; aŭ sanktulojn, kiuj dividigis la mondon per siaj argumentoj kaj disputadoj, mi malĝoje kaj mire pripensas pri la malgrandaj, konkursetoj, sektetoj kaj disputetoj de la homaro.
Kiam mi legas la diversajn datojn sur la tomboj de unuj, kiuj hieraŭ kaj de unuj, kiuj antaŭ sescent jaroj mortis, mi pripensas pri Tiu Granda Tago, kiam ni ĉiuj estos samtempuloj, kaj kune aperos.
THE PROGRESS OF ESPERANTO IN GREAT BRITAIN AND ABROAD.
_The contents of this section are supplied by the Hon. Sec. of the London Esperanto Club, who invites all Esperantists to send monthly reports of the spread of the International Language in their districts. Communications must reach 14, Norfolk Street, London, W.C., before the 8th of each month._
On Friday, October 14th, the unification of organised effort for the propagation of Esperanto within the British Empire was accomplished by the formation of The British Esperanto Association. This took place at a meeting of representatives of many of the twenty-five British Societies, and individual Esperantists of both sexes, held in the Essex Hall, Strand.
Our space does not admit of a verbatim report of the speeches, which can only be given in condensed form.
On the motion of Mr. J. Rhodes (Keighley), seconded by Mr. C. E. Cowper (Deal), Mr. W. T. Stead was called to the chair.
The chairman said the business of the evening was not to discuss the merits or demerits of Esperanto. They were met as a company of men and women who had come to the conclusion that Esperanto was the best thing going in the way of a key-language, and that it was their duty to decide how best to join their forces so as to make the best thing within sight available to the greatest number of people in the shortest possible time (hear, hear).
When the movement began to spread it developed one or two features which he thought were rather hopeful. Persons with enterprise began here and there to see that if Esperanto was going to go, there was money in Esperanto. He had a great belief in things that had money in them (hear, hear). For this reason, that any good cause which would pay a 5 per cent. dividend would multiply and increase itself just as a tree would multiply itself by throwing off its seed; but any philanthropic or other public-spirited association which would pay no penny in dividend was like a telegraph pole set in the ground--it would stand until it rotted, but it would never breed another telegraph pole. So it was in relation to societies that were purely benevolent. But perhaps that was too bad to be suggested of this new organisation, which was to be a purely propagandist association. He should look upon it as representing what he might call the "Church" of Esperanto. He hoped there might be a profitable and revenue-producing "State" of Esperanto growing up outside with which their organisation would be in the closest possible manner associated, and while their business would be to preach the pure gospel of the cause, the other fellows would come along and gather up the shekels. As for themselves, they only wanted sufficient of the shekels to keep the matter going.
A committee had been sitting for some time considering about the formation of a National Association, and among the suggestions framed was one as to title. Scarcely a month passed but some irate Scotsman wrote to say he was a most dastardly person for not having taken note that there were others beside English in the United Kingdom. Then the Americans would not have the word "British" at all; while as to the formula "English-speaking," the title "English-Speaking Esperanto Association" would look rather foolish, seeing that the object was speaking, not English, but Esperanto. It had, therefore, been finally decided, after a good deal of discussion, that, subject to the approval of that meeting, the title dividing them the least, and which would be the simplest, was The British Esperanto Association.
The suggestions, copies of which would be found on the chairs, had been drawn up by the London Group, and submitted to the rest as a basis for a provisional organisation until next May. Their purport had practically been embodied in a number of Resolutions now to be laid before the meeting.
He concluded by moving the first Resolution: That a society, to be entitled "The British Esperanto Association," be and is hereby formed. Mr. Geddes (Dover) seconded.
A discussion followed, Mr. A. E. Wackrill (late of Ceylon) suggesting a difficulty as to the equivalent in Esperanto of "Association," and pointing out the desirability of having the same initials for the title in both languages. It was replied that the word "Asociacio" (shortened in the newer _Esperanto-German Dictionary_ into "Asocio") was already available. Finally, after Mr. Parsons (Battersea) had failed to find a seconder for his amendment--"The Esperanto Society of Great Britain and Ireland"--the Resolution moved from the chair was adopted unanimously.
Resolution 2.
Moved by Mr. Ledger (London); seconded by Mr. Gill (Acton). The objects of the Association shall be:--To promote in every way the spread of the auxiliary International language "Esperanto" by the formation of new local societies. By appointing representatives. Appointing delegates for International conferences. The arrangement of congresses. Distributing information throughout the Empire. Arranging for the loan of collections of literature, correspondence, etc. The making arrangements for lectures. The publishing and distribution of books and propaganda literature. The organising of examinations and granting certificates of proficiency, etc., etc.
Resolution 3.
Moved by Mr. Cowper (Deal); seconded by Mr. Hayes (London). That the following gentlemen be elected to hold office until the annual meeting in May, 1905:--Honorary President--Dr. Zamenhof. President--Lieut.-Col. Pollen, LL.D. Vice-Presidents--Messrs. Joseph Rhodes, F.J.I., J. C. O'Connor, B.A., Felix Moscheles, W. T. Stead. Hon. Treasurer--Mr. W. Whitebrook. Hon. Secretary--Mr. H. Clegg. Hon. Auditors--Messrs. Schultz, Comins & Co.
Resolution 4.
Moved by Mr. T. Hoskison (Leeds); seconded by Mr. Finez (Dover). That a provisional Council be formed, consisting of one representative of each existing British group, with power to add to the number, such Council to hold office until May, 1905, when the first annual meeting shall be held and a new Council elected.
Councillors.--Aberdeen, Mr. Christen; Acton, Mr. Gill; Battersea, Mr. Lee; Bedford, Mr. Dudeney; Bournemouth, Mr. Woodward; Brighton, Miss Oxenford; Brixton, Mr. Eagle; Corbridge, Miss Bickell; Dover, Mr. Geddes; Dublin, Mr. Fournier; Edinburgh, Prof. Sarolea; Forest Gate, Mr. Carter; Glasgow, Mr. Wallace; Ilford, Mr. Jeffery; Keighley, Mr. Rhodes; Kensington, Mr. Maitland; Leeds, Mr. Wyms; Leicester, Mr. Mugglestone; Liverpool, Dr. Lloyd; London, Miss Lawrence; Newcastle, Mr. Mills; Plymouth, Mr. Thill; Portsmouth, Dr. Greenwood; St. Andrews, Mr. Haxton; Tynemouth, Mr. Davidson.
Resolution 5.
Moved by Mr. Joseph Rhodes (Keighley); seconded by Dr. Lloyd (Liverpool). That the Association shall consist of Fellows, Members, and Associates.
An annual subscription (the amount of which shall be determined by the Rules) shall be payable by each Fellow and Member respectively. These subscriptions shall be 5s. for Fellows, and 2s. 6d. for Members for the period up to the annual meeting in May, 1905.
Individual Members of all Associated Groups shall be, _ipso facto_, Associates, but without the right of voting (except through their Group Leaders).
The Rules shall provide for the election by the Council, from time to time, of Honorary Members, consisting of friends and helpers of the cause.
Resolution 6.
Moved by Mr. Cowper (Deal); seconded by Mr. O'Connor (London). The amount of annual subscription for affiliated Groups, based upon the effective numerical strength of each Group, shall be determined by the Rules; but the amount of subscription payable for the period up to the annual meeting in May, 1905, shall be 3d. per head.
Resolution 7.
Moved by Mr. Reeve (London); seconded by Mr. Millidge (London). That the Council be empowered to prepare a draft set of Rules for the Association, to be submitted to the first general meeting.
Resolution 8.
Moved by Mr. O'Connor (London); seconded by Miss Lawrence (London). That the Council be authorised to hire, as soon as possible, a room for one year, with the approval of the Guarantor; and to engage a paid assistant secretary for the period up to the annual meeting in May, 1905.
Resolution 9.
Moved by Mr. Farnes (London); seconded by Miss Schafer (London). That the honorary secretary be authorised at the conclusion of this meeting to enroll members on payment of the provisional subscription of 2s. 6d., and to receive donations, and that the Council be empowered to elect from amongst the members, before the annual meeting in May, 1905, a limited number of Fellows who have proved themselves to be expert Esperantists, and are willing to pay 5s.
For convenience sake these resolutions have been set down in the fashion in which they were finally settled, but no single resolution was passed without comment or discussion, although to most of them unanimous consent was finally given; for example, there was an amendment to Resolution 2, Mr. E. W. Eagle (Brixton) moving that the objects should be as in the printed paper, that is, in the sentence "distributing information throughout the Empire," "Empire" should be omitted. This was seconded by Mr. E. W. Bullen (Dulwich). Mr. J. C. O'Connor (London) pleaded for the larger idea, and pointed out that he had recently received applications for information as to how to start Groups from persons in Adelaide, Melbourne, Sidney, and another distant part of the Empire. The chairman suggested that, even if the words were left out, there would really be no limitation of the activities of the Association to that part of the Empire contained within the British Isles. The meeting thereupon accepted the amendment unanimously, and the words stand simply "Distributing Information." Sir William Ramsay had been requested to become president, but, his absence in America making it possible that a reply would scarcely reach London before the meeting, the noted scholar and ardent Esperantist, Colonel Pollen, had consented to come to our help if needed. Sir William's telegram arrived just before the meeting, the letter not until later. With his usual kindness he wrote:--
R.M.S. _Baltic_, 13th October, 1904.
I am most flattered by your request. My position is simply this:--I am on the Council of so many Societies (and on the Senate of London University, too) that I find I have not sufficient time for what is really the business of my life, research. It is true that each Society takes only a little time, say, one afternoon a fortnight, some more; but in the aggregate they take far more time than I ought to give. I am now free from the presidentship of the Society of Chemical Industry; but I must still attend its meetings, for the new president is an American, and cannot be present in London.
These considerations lead me to decline your flattering offer. Believe me it is not want of will; but I have made up my mind not to undertake any more work of the kind for some years. I _must_ have time for my own work, and the only way to secure it is to decline all public offices.
Remember that I am in complete sympathy with your movement.
Yours faithfully, William Ramsay.
Thus far our efforts have been successful, and the B.E.A. formed, but we must not forget that this is only the first step, we have to formulate carefully the Rules; and suggestions of all kinds will be welcome. The arrangement as to examiners and examinations will be an arduous and difficult work, and this applies to the whole of the objects mentioned in Resolution 2. Each and everyone of us must do our very best to give of our time and of our means. It has often been said that true enthusiasm empties pockets. Let us, everyone who can afford it, at least, become members, and those who can go one better may add a donation. Subscriptions and funds will be gladly welcomed by the Hon. Secretary, Harald Clegg, Esq., 14, Norfolk Street, Strand, London.
Our space will not allow me to mention the classes in and around London; particulars of these were published in the October Esperantist. There was, however, one mistake, Miss Schafer's class at the German Club, Charlotte Street, Fitzroy Square, is held on Wednesday. The Principal of the Cusack Institute, White Street, close to Moorgate Street Station, has placed a room at our disposal, and classes are held there on Thursday evenings--beginners at 6.15, teacher Mr. Gray; advanced 7.15, Miss Schafer.
Which of our readers has not heard of the extraordinary progress made by Esperanto in Aberdeen? Their case is, I should think, unique. As the result of a newspaper propaganda, commenced scarcely five weeks ago, Aberdeen has more than 170 students attending classes. They intend to hold a meeting in the Town Hall, which holds 5,000 people, and already names for the Adresaro are coming in. All honour to the enthusiastic Mr. A. Christen, who has originated and carried out this successful movement.
News of progress abroad will have to be held over this month. Two items are of great importance. At a congress of workmen painters held lately in Grenoble it was decided that delegates to the next congress must be able to speak Esperanto; and the preparations for the reception of Dr. Zamenhof at Boulogne are already being commenced.
* * *
Tutmonda Jarlibro.
As all our readers know, this wonderful directory has been compiled by So de Ménil, of 45, Boulevard Magenta, Paris. It being the first of its kind, absolute correctness was impossible. All Esperantists are, therefore, earnestly asked to correct any mistakes they find in it, and to forward such corrections to So de Ménil before the 10th November. Postcards will do of course; but if we are to have a correct directory next year everyone _must_ help, and that speedily. We have already notified M. de Ménil of most obvious slips.
* * *
Mr. H. P. Hughes, of 2, Fairfield Road, Stockton Heath, Warrington, will send reprints of his interesting article (which appeared in several papers) to any who will send a stamped addressed envelope, and Mr. Dudeney's article in the _Bedfordshire Times_ is still obtainable, price 2d.
* * *
We learn with great pleasure that our able friend Mr. Motteau holds, by request of Dr. Stanton Coit, a weekly class (on Mondays at 7.30) at the Union of Ethical Societies, 19, Buckingham Street, Strand, W.C.
CORRESPONDENCE NOTES.
_El Rusujo._--Mi ĵus revenis de mia longa Esperantista vojaĝo. Plej diverslandajn Esperantistojn renkontis mi: Hungarajn, Germanajn, Bohemajn, Francajn, Rusajn, Italajn--ĉiujn mi same bone komprenis, kun ĉiuj mi min sentis internaciulo, homo, Esperantisto! Mi konvinkis min, ke Esperanto estas parolebla de ĉiuj Eŭropaj popoloj, kaj vidis, ke nenio povos haltigi la fortan fluon de tiu ĉi progresaĵo.--Via, G. Kolowrat, _en St. Peterburgo_.
* * *
_Pri la prefikso MAL._--Ĉiuj Esperantistoj konsentas, ke ni ne devas uzi la prefikson MAL-, kiam la logiko enkondukus uzon de SEN aŭ NE. La prefikso MAL- montras la kontraŭecon. _La du ideoj estas kontraŭaj, nur kiam ilia sumo faras nulon._ Eble oni ridetos tiun algebran difinon. Tamen mi kredas, ke oni povas eltiri el ĝi, en la plimulto da okazoj, limon inter la uzo de MAL-, kaj tiu de SEN aŭ NE. Ekz.:
Se ni varmigis ian mason da akvo, kaj malvarmigis, laŭ la sama grado, egalan mason, sufiĉos miksi ilin, por havi nenion faritan.
Puŝite egale kaj samtempe dekstren kaj maldekstren, oni ne moviĝas. Persono kiu logas nin pro siaj bonaj kvalitoj, kaj mallogas pro la malbonaj, sume lasas nin indiferantaj. Grasa makulo sur papero, lumigita de poste, aperas brila; de antaŭe lumigita, ĝi estas malbrila; lumigita egale ĉe ĉiu flanko, ĝi malaperas. Kunigante homon fortikan kun alia malfortika, oni povus akiri la saman laboron, kiel per du homoj senigitaj de tiuj du ecoj.
Ĝenerale, la estaĵoj kaj aferoj posedas kvalitojn aŭ propraĵojn, kiujn ni kutimas vidi kunestantaj laŭ ia grado. Tio estas la komuna nivelo. Se radiko sciigas, ke ia propraĵo superas ĉi tiun nivelon, la sama radiko kun MAL- montras la saman propraĵon laŭ malsupera grado. Sed kiam ni intencas celi la foreston aŭ neeston de propraĵo ni uzu SEN aŭ NE. Ekz.:
La morto estas nur la seniĝo de la vivo; kaj la vivo neniam malon havas. (La morto havas unu, la naskiĝon; ĉar en urbo, kie la nombro de la naskiĝoj egalas tiun de la malnaskiĝoj, la kvanto da loĝantoj ne ŝanĝigas.) Do, vortoj kiel _malviva_, _malakra_, _malrekta_, _malcentra_, _malebla_, _malesti_, nenion signifas, se oni donas al la prefikso MAL- ĝian veran sencon.
Nun, ĉu ekzistas ia diferenco inter SEN kaj NE? Eble pli bone estis uzi SEN kiam la propraĵo celata okaze forestas, kaj NE kiam ĝi tute neestis. Senviva korpo; neviva ŝtono.
Sed mi konfesas, ke ĉi tio estas nur bagatelo.--H. Sentis, _Grenoble_.
P.S.--En Jan., 1903, mi sendis artikolon pri tiu temo al la malaperinta R.I. (H.S.).
* * *
_Atesto pri facileco_ (se oni bezonas plu!).--Mi estis aŭdinta pri Esperanto, sed mi sciis nenion pri _ĝ_i antaŭ _gestera_ (hieraŭ) vespero, kiam amiko sendis al mi leteron skribitan en Esperanto. Post tri kvar_t_onoj da horo, _per la helpo de unu kopio_ (_kajero_) _de_ The Esperantist, kiun mi ricevis kune kun mia letero, mi povis skribi Esperantan respondon! Post vespermanĝo tr_e_ horojn da nokto mi laboris (studis) pri la paĝoj de la Gazeto. Nun, morgaŭe, mi estas leginta granda(n) parto(n) de la Gazeto, kaj mi povas kompreni la vortojn preskaŭ tutajn, kvankam mi havas nek vortaron nek gramatikon, ekceptinte The Esperantist. Esperanto ja estas mirindega lingvo. La alia lingvo internacia, la malnova _Volapük_ ne povis kompariĝi kun tiu ĉi. Ju pli mi vidas pri ĝi, des pli korege mi ŝatas ĝin. Volu pardoni min, se mia letero enhavas kelkajn er_o_rojn kaj kredu ke mi estas, via tre vere, N.L.H. en Calcutta, Hindujo.
(A letter composed after but four hours' study, without dictionary or grammar, other than The Esperantist! What can be more convincing? The italics are ours.--Editor).
* * *
Referring to your notes in a recent number of The Esperantist, I believe that the best way of spreading a knowledge of Esperanto is for the London Chamber of Commerce to demand from every candidate for their certificate a competent knowledge of the language--that they should be at least able to read and write Esperanto; later on, candidates might be required to speak the language.
This suggestion would be somewhat unreasonable if learning to read and write Esperanto involved much labour; but I am surely overrating the difficulty when I assert that any boy of average ability would be able to conquer it by devoting one hour a week to it during our academical term of three months. A slow boy might require two terms, but slow boys are not wanted in the City or elsewhere.
English people are so abominably shy of any new proposal, especially when it is one of a promising nature, that I shall not be at all surprised if you continue to cry in the wilderness for many a year to come. You will probably have to wait until the International language has been adopted as the language of Commerce by _every nation except ours_.--Yours faithfully,
Temple Orme.
KRANIOJ.
Originale verkita de Dro A.M., No. 8720 (Trinidad).
La celo de ĉiu Esperantisto estas, aŭ devus esti, la forigo de naciaj antaŭjuĝoj, kaj li devus uzi ĉiujn batalilojn por efekti ĝin. Unu el tiuj ĉi bataliloj estas Antropologio. La konatiĝo kun la principoj de tiu ĉi scienco montros nin, ke la diversaj Eŭropaj nacioj estas ja apudaj parencoj, kaj ke la tiel nomataj naciaj malamikaĵoj estas pli ol malbonaj. Kio estas tiuj ĉi malamikaĵoj, krom heredaĵoj de la estinteco, nutritaj de egoistaj regnestroj, kaj nuntempe, ni ĝin diras honte, de la malveroj de egale egoistaj historiaj skribantoj.
Por la nemetiisto, mi diru, ke la antropologiisto estas la naturisto de la homo, kiu fondas siajn konkludojn sur la mezuroj kaj sur la fizikaj trajtoj karakteraj de la vivantoj, kaj ankaŭ de la mortintoj, sur la korpoj de la vivantoj aŭ de la mortintoj, sed, kutime, sur la skeletoj de la mortintoj, kaj ne, kiel la historiaj skribantoj, sur la priskribaĵoj de la malnovaj Grekaj kaj Latinaj aŭtoroj.
La plej gravaj mezuroj estas tiuj de la kranio.
La kranioj dividiĝas en tri klasojn, laŭ la proporcio de la larĝeco je la longeco; tiu ĉi proporcio, donita kiel procento da la longeco, estas nomata "cefalika indikilo."
La larĝeco estas mezurata ĵus super la oreloj, kaj la longeco de punkto inter la brovoj ĝis la okcipita ŝvelaĵo. La proporcio de la _longa kapo_ (dolikocefaliko) estas malpli ol 75%, de la _meza kapo_ (mezocefaliko) de 75% ĝis 80%, kaj la _larĝa kapo_ (brakicefaliko) pli ol 80%.
La jena priskribo ne enhavas Rusujon, Finlandon, Laplandon aŭ Hungarujon, ĉar, rilate al iliaj loĝantoj, ili apartenas Azion; eĉ Rusujo havas tre malgrandan nombron da Eŭropsangaj homoj.
La plej unue konata Eŭropa homo estis longa kapulo, mallonga kaj bruneta, posedanta multe da Afrikaj trajtoj. Multaj antropologiistoj kredas, ke li originale venis el Afriko. Estas strange, ke la Afrikanoj havas tradicion laŭ kiu, la unuaj homoj estas nigraj. Unutage iu el ili, baninte sin en lago, blankiĝis! Kompreneble ĉiu rapidis sin bani en la sama lago, kies akvo pli kaj pli nigriĝis pro tio. La banantoj do fariĝis malpli kaj malpli blanka ĝis, fine, la akvo tute perdis sian virton. La malfeliĉuloj, kiuj alvenis tro malfrue, estas la praavoj de la nunaj nigruloj, kaj la aliaj, pli malpli kolorataj, tiuj de la diversaj koloritaj rasoj.
Poste, raso da larĝakapuloj el la Oriento, pli altaj, pri fortaj kaj pli civilizataj ol la longakapuloj, okupis mezan Eŭropon, forpelinte la longakapulojn al Sudo, Nordo kaj Nord-Okcidento. La nunaj Eŭropaj nacioj estas la posteuloj de tiuj ĉi du rasoj.
Por la ordigo, la antropologiistoj supozas, ke estas tri ĉefaj, puraj rasoj en Eŭropo, krom Rusujo, Finlando, Laplando, kaj Hungarujo.
(_a_). La Teŭtonoj, altaj kaj blondaj, kiuj havas longajn kapojn kaj vizaĵojn, kaj loĝas Skandinavujon kaj nordan Germanujon, estas la posteuloj de tiu parto de la originalaj longakapuloj, kiuj forkuris al la norda for de la larĝakapuloj.
(_b_). La Mediteraneuloj (Iberioj), malaltaj kaj brunetaj, kiuj havas ankaŭ longajn kapojn kaj vizaĝojn, kaj kiuj okupas la Britajn Insulojn, okcidentan Francujon, Hispanujon kaj la tutan bordon de la Mediteranea maro, estas la posteuloj de la restantaj originalaj longakapuloj.
La diferencaj karakteroj fizikaj de la du rasoj estas racionale klarigitaj per klimataj kondiĉoj. Ni ŝuldas al la Iberioj la civilizadon de antikva Egiptujo, Grekujo kaj Romo, sencitante tiun de Persujo kaj eble tiujn de la Semitaj Imperioj, ĉar estas preskaŭ certe, ke tiuj ĉi ankaŭ apartenis al la Mediteranea raso.
(_c_). La Keltoj, mezaltaj kaj brunetaj, kiuj havis larĝajn kapojn kaj vizaĝojn kaj loĝis mezan Eŭropon (mezan Francujon, sudan Germanujon, Aŭstrujon, Bohemujon, Polujon, kaj aliajn).
La Slavoj apartenas al tiu ĉi raso, kiu estis la posteulo de tiu originala raso, kiu forpelis la longakapulojn.
Senprecize, la fizikaj karakteroj de la tri rasoj troviĝas en la citataj landoj, sed estas esceptaĵoj. Ekzemple:--Forta larĝkapa elemento troviĝas en iaj partoj de Danujo. Ankaŭ la Baskoj (Basques) prezentas alian escepton, ĉar ili posedas larĝajn kapojn kaj longajn vizaĝojn. Kontraŭe apud la rivero Dordonjo (Dordogne) oni trovas longajn kapojn sed larĝajn vizaĝojn.
Kompreneble estas pli kumune trovi mezocefalikajn kapojn ĉie, pro la intima miksado de la tri rasoj. Se la leganto kalkulos la nombron de praavoj, kiujn li posedas dum du mil jaroj, li vidos, ke tio ĉi nur estas natura, ĉar liaj propraj praavoj estos pli multenombraj ol la tiama tuta loĝantaro de Eŭropo.
Hodiaŭ ne ekzistas tia estaĵo, kia Teŭtono, Kelto aŭ Mediteraneo.
Kelkaj vortoj estas necesaj pri la termino Kelta. La Kelto de la antropologiisto estas la larĝa kapo de meza Eŭropo, sed la "Kelto" de la historiaj verkantoj diversas, laŭ la fantazio de la aŭtoro. Nuntempe la Francoj, Kimroj, Skotoj, kaj Irlandoj ĝuas la titolon. El tiuj ĉi, nur malgranda parto da Francujo povas prave uzi la nomon, la aliaj estas tielnomitaj, ĉar ili okazas paroli Keltajn dialektojn.
La malĝusta uzado de tiu ĉi vorto ĉe la aŭtoroj kaj la politikistoj pligrandigis multege naciajn malamikaĵojn inter la Angloj kaj Irlandoj, kaj ankaŭ inter la Francoj kaj la Germanoj.
Kvankam la Germanoj estas tiel multe aŭ pli Keltaj ol la Francoj, tamen tutaj libraroj estas skribintaj de Germanoj kontraŭ la Kelta Franco, kalumniante lin pro lia raso. Mommsen, rilate al tio ĉi, estas malglore la plej granda ofendanto el ĉiuj; tamen lia kapo estis klare Kelta. Malfeliĉa fakto--por tiuj ĉi Germanaj aŭtoroj--estas, ke multaj el la plej famaj Germanoj havis la larĝan Keltan kapon, inter ili, Goethe, Schiller, Bismarck kaj eĉ Martin Luther!
Ĉu la ironio povus plimulton fari?
La nescianta Angla malestimo por la Irlandoj estas eĉ pli malbona ol la Germana malestimo de la Francoj, ĉar la Kelta elemento ĉe la Irlandoj estas tre malgranda kaj tiel intime intermiksita kun la aliaj, ke ĝi ne estas videbla. Kontraŭe, en la orienta parto de Anglujo, kie la Danoj loĝiĝis, la Kelta elemento estas tre ofte trovata.
La "Kelta" montano ankaŭ ŝuldas sian ekzistaĵon al la fantazio de la aŭtoroj. La vera Skota montano estas Teŭtona-Mediteranea.
Mi ŝuldas multe al la libreto de John Munro _Historio de la Brita Raso_ (History of the British Race; Newnes), kiun mi konsilas Esperantistojn legi, kiel enkonduko al la scienco de antropologio.
Kun granda bedaŭro ni anoncas, ke la agema Malta Societo ĵus estas perdinta Sron A. Littlejohn, unu el la plej energiaj klopodantoj inter la fervora insulanaro. Kaj, por pruvi, ke malfeliĉoj neniam venas unuope, la sama grupo ankaŭ perdis la servojn de la helpanto, kiu estis tipografonta la novan ĵurnalon, pri kiu la Maltaj Esperantistoj nun klopodas.
Kaj la sekvanta sciigo el Rusujo ankaŭ estas precipe doloriga. "La 23 Septembro subite mortis Membro de la _Soceito Espero_, Ekscelenco Gregorij Nikolaeviĉ Ljubi, poŝtcenzuristo de eksterlandaj ĵurnaloj, kaj cenzuristo de la venonta Rusa ĵurnalo 'Esperanto.'"
La mortinto estis progresema homo, li multe faradis por la _Soceito Espero_, li penadis detrui la cenzurajn barilojn rilatajn la lingvon Esperanto, kaj lia morto estas gravega perdo por ni Rusaj Esperantistoj.
British Esperantists will learn with pleasure that, just as we are going to Press, news has been received of the foundation of _The London School of Esperanto_. E. A. Millidge, Esq., one of our most able Esperantists (to whom we owe most hearty thanks for valuable assistance in revising the proofs of several of our numbers), will be the chief instructor. For information apply to the Secretary, 93, Chancery Lane, London, W.C.
The principal articles of late dealing with Esperanto have appeared in the _Sheffield Independent_, _Glasgow Evening Times_, _To-day_, and the _Church Family Newspaper_. This last has been especially useful, as a reference was given for further information, with the result that many new adherents have been gained, especially among the Clergy. If only contributors would remember never to let an article appear without some such reference, our progress would be even more rapid than it at present is.
ANTAŬEN!
Originale verkita de William Officer.
Nun super la tero lumiĝas La tagoj feliĉaj kaj belaj, Brilecon de kiuj, longtempe La grandaj saĝuloj vidadis En siaj revadoj anĝelaj.
Leviĝu do, Esperantistoj! Antaŭen je nomo de Dio! Homaro, unue sensenta, Komencis gravecon kompreni De via altega misio.
Ĝis nun la nacioj estadis Fremduloj je penso kaj koro: Tro ofte iliaj ĵaluzoj Kaj malamikecoj plenigis La mond' je senfrukta doloro.
Al vi apartenas la tasko Grandega, senlime vastigi La lingvon _esperan_. Ĝi sole Posedas potencon magian La multojn en unu kunligi.
El scio larĝega, perfekta, La ĝia triumfo kreskigos, Simile al floroj, amecon Kaj pacon, regado de kiuj La homojn eterne ĝojigos.
Antaŭen, do, Esperantistoj! Antaŭen je nomo de Dio! Laboru fervore, senĉese! La sun' de sukceso ekbrilas Sur via altega misio.
PLENDO DE LA LUNO.
Originale verkita de G. Kolowrat Ĉervinski.
Dormas, silentas natur' Nur siluetoj montriĝas. Kaj sur ĉielo la lun' Tre malkontenta vidiĝas.
Tute sen ĝoj' ĝi rigardas, Eĉ falis larm' el okul' (Tiel almenaŭ mi revis) Ho, luno malfeliĉul'!
Diru pro kio senĝoje Tiel rigardas nun vi; Eble ne estas agrabla Plia fort' de l' sunradi'.
Ĉu miras vi la malbonon, Ĉu plendas vi, ke sur ter' Homo feliĉa ne estas, Kaj eĉ senpeka afer'?
Eble ekscii vi volas Estas por kio milit' Kial ne estas la pac' Ĉe la Dio kreit'?
Eble al mi vi demandas: Kial, je l' homa ĉagren', Lingvo neŭtrala malestas Por la komuna kompren'?
Restu do vi nun trankvila; Bon' venos de Esperant' Lingvo neŭtrala utila, Por ĉiu tera loĝant'.
Ĝi la militon forigos, Pacon aranĝos ja ĝi, Veran ekhavos la amon Tuta homar' inter si.
Kuros de l' mondo malbono, Multo en ĝi pliboniĝos, Perdos la lokon mizero Multaj eĉ plifeliĉiĝos.
Kaj forgesiĝos l' ofendo Al vi farita de l' sun'. Eble vi ekkontentiĝos, Ho bela, ho mia lun'.
Dormas, silentas natur', Nur siluetoj montriĝas Kaj sur ĉielo la Lun' Jam plikontenta vidiĝas.
Sed ne sen ĝoj' ĝi rigardas Kaj senlarmiĝis jam ĝi-- (Tiel almenaŭ mi revis) Ĝi konsoliĝis de mi!
ANAKREONAĴO.
Verkita de Rev. A. H. Nankivell.
Mi deziras pri famuloj Kaj prapatroj nun kantadi Kaj fortuloj batalantaj Kaj sanktuloj preĝadantaj, Honorindaj, memorindaj, Kuraĝemaj kaj mirindaj, Tiajn virojn mi laŭdadi Volas; aŭdu, feliĉuloj!
Sed kor' mia kun moketoj Krias: "Mi ne volas aŭdi. Kantu nun pri la knabinoj, Delikataj belulinoj, Gajakoraj kaj amindaj, Belvizaĝaj kaj kisindaj, Tiajn mi deziras laŭdi; Aŭdu, feliĉulinetoj!"
Tial mi adiaŭ diras Al fortuloj kaj sanktuloj, Militintoj kaj venkintoj, Adorintoj kaj preĝintoj; Kaj de nun pri virgulinoj, Karesindaj gajulinoj, Forgesinte pri bravuloj, Ĉiam kanti mi deziras.
LULKANTO. DORMU!
Originale verkita de Edward Metcalfe, M.A. (Oxon).
Dormu, dormu en lulilo Paĉja, panja korligilo; Panjo ja apude sidas Ci al panja am' konfidas, Ci en sendanĝero estos Panjo ja apude restos; Laŭ infana elkonfido Dormu, dormu, dorm'!
Kovras ja flugilaj vestoj Sur birdetoj en la nestoj Sed flugiloj cin anĝelaj Kovras en mallumo helaj; Ci en sendanĝero restos Ĉar anĝeloj apudestos; Laŭ infana elkonfido Dormu, kara mia ido, Dormu, dormu, dorm'!
Dolĉa en lulil' trezoro, Ŝlosilet' de panja koro, Cin al brakoj mi konfidas Kies ci vizaĝon vidas; Ci en sendanĝero restas _Nia Patro_ apudestas; Laŭ infana elkonfido Dormu, kara mia ido, Dormu, dormu, dorm'!
LA MALGRANDEGULO.
Originale verkita de Clarence Bicknell.
Malgrandegulo foje amis Grandegulinon belan; Li diris: "Ĉu vi min edzigos, Amanton tre fidelan?" Sed ŝi respondis: "Malfeliĉe Mi estas tre miopa Sed ni ne povas eĉ vin vidi Per ilo teleskopa; Por mi vi estas tro malgranda; Mi restos amikino, Sed iu de la via kresko Konvenos por edzino."
Pro tio, poste, sian koron Al malgrandegulino Li donis, sed ŝi tuj respondis: "Ne estas mi virino Por vi; ni estas tro similaj La unu al l'alia, Kvankam al mia kor' vi estas. Amanto simpatia; Ĉar ne konvenas por edzeco Preciza egalpezo; L'edzino via devus esti Virin' de kreskomezo."
Foriris li, kaj longatempe Ne plu li enamiĝis, Sed fine, lia kor' per iu De mezokresk' bruliĝis. Sed ŝi, al la demand' fatala Respondis: "Tre ĝentila Vi estas, sed mi ne kuniĝos Kun viro malsimila. La viro, kiun mi akceptos, (Nature, vir' samlanda), De mia kresko ankaŭ estos, Nek pli nek malpli granda."
"Ho, ve!" li tiam kriis, "kion Mi faros, mizerulo? Neniu jesan vorton donis Al mi, malgrandegulo." Respondis ĉiuj al proponoj: "Vi havas koron aman, Sed tamen kreskon tro malgrandan Aŭ saman, aŭ malsaman. Mi petas, ke vi diru ion Por min ekkuraĝigi." "Tre efektive," ŝi respondis, "Ne penu edzinigi."
MIAJ PAPERAMIKOJ.
Originale verkita fantazio de C. Oxenford.
Frapon! Ha, la poŝtisto--letero de unu el miaj paperaj amikoj. Vi ridetas, tamen estas vere. Mi havas multe da paperaj amikoj, tio estas amikoj, kiujn mi neniam estas vidinta; sed kiuj skribas al mi el aliaj landoj. Kaj tiaj bonaj amikoj! Ĝuste similaj al la libroj, la plej bonaj, kiujn oni povas posedi. Negrave kio mi estas vizaĝe, profesie; neniam ili permesos min senti, ke mi estas malbela, malsprita, neinteresa. Se mi ne estas vestata tiel bone, kiel aliaj, neniam ili turnas la kapon kiam ni renkontas nin, sed ĉiam ili salutas min kun amika rideto. Se mi estas laca, malafabla, kiam oni min vizitas, oni nek ekkoleras nek nomas min malafablulino, sed oni kvietigas min, kaj helpas min forgesi la kaŭzon de mia maltrankvileco.
Sed mi devas rapidi pretigi ilin akcepti. Ĉiuj miaj paperamikoj vizitos min hodiaŭ vespere. Kia amaso tie estos! Tiu ĉi salono apenaŭ ilin enhavos.
Mi estas ornaminta la ĉambron per floroj kaj, kiam la kandeloj estos lumigitaj ni aperos tute belegaj. Mian veston? Mi estas vera virino: mi estas vestinta min simila al la reĝino de Ŝiba. Tiun vesperon mi trafas la deziron de mia koro: mi akceptas amikojn, kaj mi estas en plej gaja humoro.
Ha, ĉi tie venas la unua gasto.
"Kiel vi sanas, Sinjoro...?"
Ha, ha! vi supozas, ke mi estas dironta al vi lian nomon? Ne, ne!
Li salutas min; kia manpremo! Nuntempe oni premas manojn laŭ malnerva maniero, tute ekkoleriganta. Sed ne premu mian manon tro kore, amiko mia; vi viroj neniam konas viajn fortojn.
Nun la aliaj alvenas, kaj mi rapidas ilin akcepti.
"Bonan vesperon, Sinjoro ... mi estas ĉarmata vin renkonti; kaj vin ankaŭ, Sinjoro. Kion vi diras? Ho, Ho flatantulo, foriru, estas facile vidi, ke vi elvenas el _La Belle France_!"
Sed kiu estas tiu ĉi grandegulo, kiu alportas kun li tian malvarman venton? Estas mia amiko el Rusujo; li estas sufiĉe aminda serĉi por mi poŝtmarkojn, kvankam li min konis nur malmulte da tempo. Mi devas paroli iom kun li, kaj prezenti lin al tiu ĉi ĉarma Fraŭlino el Aŭstrujo, kiu tiel timeme envenas en la salonon, kun mallevataj okuloj. Ŝi estas juna Esperantistino, kaj devas esti kuraĝigata.
Kiu estas tiu ĉi sinjoro? Mi ne konas lin--sed ne, mi memoras, li estas vidinta mian nomon sur la "_Adresareto de personoj kiuj deziras korespondadi_," kaj deziras konatiĝi kun mi. Estimata Sinjoro, mi timas ke vi ne ĝuos kunvenon de fremduloj! Kion, vi estas botanikisto? Nu, jen kelkaj kuriozaj floroj; certe vi ĝuos ilian societon, ĝis kiam mi povos trovi inter miaj gastoj similan spiriton por prezenti al vi.
Ankoraŭ alia gasto, kiu malalte kliniĝas por kisi mian manon. Tiu ĉi ago, ĉu ĝi estas laŭ miaj Anglaj idealoj de la konveneco? Ĉu mi permesos al mi ĝin akcepti? Sed, mi forgesas, _nun_ mi estas kosmopolitanino, kaj mi konformas al la kutimojn de ĉiuj landoj.
Alia gasto, kaj ankoraŭ alia. "Bonvenon, miaj amikoj, bonvenon!"
Malgraŭ mia feliĉeco, mi iom malkontentiĝas; unu el miaj amikoj mankas; kaj mi estas pro tio tre malĝoja. Inter ĉiuj el miaj paperamikoj, li estas la plej ŝatata. Mi trarigardas la salonon, ne, tie ĉi li ne estas. Ha! Li envenas--"Mia kara Sinjoro, mi estas ĉarmata vin vidi. Venu, sidiĝu apud mi kelkajn minutojn, kaj diru kial vi estas tiel malfrua. Via Parizo, ĉu ŝi estas tiel ĝoja, ke vi ne deziras ŝin forlasi eĉ por unu tago?"
Mi ekrigardas ĉirkaŭ la salono--kun tiuj ĉi bonaj amikaj personoj ĉe mi mi estas feliĉega, sed--tamen estas--iom stranga,--nekomprenebla! Mi trovas min tute nekapabla rekoni eĉ unu personon. Tiuj vizaĝoj kaj tiuj formoj ŝajnas ĉiun momenton ŝanĝiĝi. Kelkafoje oni estas blonda, kelkafoje bruna aŭ malhela. Unufoje oni estas granda, aliafoje malgranda! Ĉu miaj okuloj trompas min? Ho! kio okazas? Estas subite malvarme, mallume; la salono estas neokupata. Hu! mi vekiĝas tremetante. Nur estas sonĝo. Ho ve! mi estas ankoraŭ sola. Nur spirite mi renkontis miajn amikojn, ili ja estas paperamikoj!
Eble, mi pripensas, estas tiom pli bone. Ve! kiam mi ekrigardas min spegule, kaj mi vidas malgrandan, malbelan virineton de maturaĝo, mi ĝojas, ke ili ne povas vidi min. Ĉu ili daŭrus skribi al mi se ili povus min vidi kaj--sed ne, mi ne estos malamika, maljusta!
Tial miaj paperamikoj, al vi! Mi trinkas je via sano (kvankam nur per mia amata kafo) kaj mi dankas vin pro la multe da feliĉaj horoj, kiujn vi estas donintaj al mi; pro la multo da agrablaj ekskursoj, kiujn mi estas fantazie partopreninta kun vi; unuvorte, pro via amikeco. Ĝis la revido, amikoj miaj!
KIMRA SKIZO VI.
Heroino malmulte konata. Originale verkita de E.W.
En 1849 mi legis en ĵurnalo de la Orientaj Hindoj, pri juna heroino kiu, sur la Kimra marbordo, estis superinta la gloran heroaĵon de Grace Darling. Mia spirito estis ankoraŭ tro okupita je la revolucioj de 1848 kaj ĝiaj sekvoj, por ke mi povu multe klopodi pri afero individua, sed, post dekses monatoj, estante ĉe amikino, kiu bone konis Fishguard Golfeton kaj ĝiajn loĝantojn, mi ŝin demandis pri la nova heroino.
Al la tempo de la mirinda ago ŝi estis en tiu regiono kaj kompreneble estis vizitinta la familion Llewellyn. La patro estis fiŝkaptisto, tiel, kiel ĉiuj la vilaĝanoj, esceptinte unu butikisto kaj la drinkejmastro. Li estis vidvo, havis vizaĝon inteligentan, sed li tute ne povis paroli nek kompreni la Anglan lingvon. Tamen liaj filinoj estis pli kleraj. Ili estis grandaj, fortikaj, kaj belegaj virinoj, la pliaĝa, Margareto, havis preskaŭ dudek kvin jarojn.
Mia amikino donis al mi kopion de la rakonto de la pli juna fratino, Marta. Jen ĝia resumo, multe mallongigita.
_Rakonto de Marto_: "Mi senvestigadis min, kaj mia fratino preĝadis. Subite ŝi ekleviĝis de siaj genuoj ekkriante: "Mi aŭdis pafadon. Ŝipo estas inter la ŝtonegoj." Mi nenion aŭdis, sed ŝi komencis rapide sin vesti kaj ni kune eliris por doni averton.
Ekstere ni povis apenaŭ stariĝi, kaj la ŝaŭmo kun la ondoj sin ĵetis sur la vojeton. Kiam ni atingis la drinkejon, nia patro kaj la ceteraj viroj kredis, ke ni ne povas esti alie ol frenezaj. Ili aŭdis nenian pafadon; la nokto estis tiel nigra, kiel la peĉo; nenia ŝipo volus proksimiĝi al la tero en tia vetero; se ŝipo tie estus, ili povus nenion fari por ĝin helpi; nenia boato povus naĝi unu minuton sur tia maro. Sed Mago (Margareto) ne volis reveni ĉe ni. Forte alpremante unu la alian, kaj ofte falante, ni marŝis laŭlonge la krutaĵon, kiu ne estas alta kaj kiu, je diversaj lokoj, superpendas la maron. Niaj okuloj kutimiĝinte al la mallumeco, ni vidis la blankan ŝaŭmon kune kun granda nigra makulo, kaj, apud ĝi, malgrandajn makulojn. Ŝi diris: "Jen estas la ŝipo, tiuj estas dronontaj maristoj; ni devas savi ilin!" Ne malproksime estis du stangoj, kaj ankaŭ fortaj ŝnuregoj kaj turniloj por suprentiri la boatojn kiam oni atendas uragon. Mago komencis tordi ŝnuregojn ĉirkaŭ sia talio. Mi komprenis, ke ŝi ĵetos sin en la ondegojn, kaj mi diris: "Ho! memoru pri via senmorta animo; ĉu vi estas certa, ke ĝi estos savota?" Ŝi respondis: "Tio ĉi tute ne estas grava, mia nuna devo estas savi tiujn ĉi dronontojn." Mi penadis fortiri la ŝnuregon, por ke ŝi ne sin alligu, sed ŝi fariĝis tute furioza kaj laŭte ekkriis: "Mi ja iros en la maron; se vi ne faros tion, kion mi ordonos, se vi ne turnos la turnilon, kiam mi elvokos, vi estos tiu, kiu mortigis sian fratinon."
Ŝi kuris, kun la ŝnurego alligita, kaj ŝi saltis kiel eble plej forte. Subite mi sentis ekskuon, mi turnis kaj tiris; ŝi suprenvenis kun viro inter siaj brakoj. Ŝi metis lin sur la herbon; denove ŝi saltis, kaj mi turnis la tenilon; dua viro saviĝis--poste tria. Nun, la ŝnurego estante preskaŭ tratranĉita, ŝi sendis min al la drinkejo por alvoki helpon.
Dume ŝi prenis ŝnuregon de alia stango kaj alligis ĝin ĉirkaŭ sian korpon. Homoj alvenis kun lankovriloj, brando, lanternoj kaj ujoj da varmega akvo. Mi helpis ĉe la malsekaj, nekonsciaj maristoj. Kelkaj viroj laboris la turnilon, kaj Mago suprenportis kvaran viron, sed ondego ĵetis ilin kontraŭ akran ŝtonegon, kaj lia cerbo kaj sango ŝpruciĝis sur ŝia gorĝo kaj kolo. Ŝi ŝajnis morta, sed poste ŝi englutis iom da brando, kaj sin ĵetis en la maron kaj savis la lastan viron. Nun la laboro de Mago estis finita, kaj ŝi ploregis. Ni flegis ŝin, portis ŝin hejme, kaj kuŝis ŝin lite, sed ĉiam ŝi ploregadis; eĉ nuntempe, kiam ajn ŝi ne povas dormi, ŝi senĉese ploras."
Kompreneble, mi tre deziris vidi Margareton, ĉar oni diris, ke ŝia vizaĝo similas eĉ pli ol antaŭe al Sankta Virgulino de Rafaelo, sed mi ne povis. Ŝi akceptis multajn vizitantojn, sed kun neniu ŝi parolis pri la ŝippereo.
Li tiama episkopo de St. Davids estis Dro Connop Thirlwall, la klera historiskribanto de antikva Grekujo. Li simptiis kun la Kimroj, kaj eĉ estis lerninta ilian tre malfacilan lingvon. Li sendis al la du fratinoj £100 (2,500 frankojn) je signo de admiro pro ilia nobla sindoneco. Li ankaŭ komunikis al la direktoroj de _Lloyds_ la detalojn pri la afero, kaj ili sendis al Margareto £100, kaj pergamenon iluminitan, sur kiu ili dankis ŝin pro tio, ke ŝi estas savinta la vivon al tri maristoj. (Efektive nur tri estis savitaj, ĉar unu el la kvin mortis malmultajn tagojn post la ŝippereo). Tiamaniere la familio riĉiĝis.
Kiam mi denove estis en Kimrujo, mi intencis viziti la familion Llewellyn, sed oni min sciigis, ke Marto edziniĝis je Koloniano, kaj la tuta familio estis elmigrinta.
La nomo de Margareto Llewellyn estas verŝajne forgesita de ĉiuj krom kelkaj maljunuloj.
Ofte mi pensas, kiel feliĉa estas ŝia sorto, povi plenumi faron tiel heroan, kaj tamen eviti la degradecon de publika sciado.
Nia Lando, Words & Music by F.G. Rowe.
Kie estas nia lando, Nia kara lingvo-lando? Ĉu Rusujo, pacienca, Al la lumo baraktanta? Ĉu Svisujo kun montanoj, Domo ja de liberanoj? Grandaj tiuj landoj estas Sed pli granda nia estas!
Kie estas nia lando, Nia kara lingvo-lando? Ĉu Anglujo tiel rega, Ĉie ĉiam okupega? Aŭ en filnacioj ŝiaj. Ne dependaj energiaj? Grandaj tiuj landoj estas Sed pli granda nia estas!
Kie estas nia lando, Nia kara lingvo-lando? Ĉu Francujo kun beleco, Liber-egal-frat-braveco? Germanujo kun pensuloj, Malrapid' sed persistuloj? Grandaj tiuj landoj estas Sed pli granda nia estas!
Nia lando estas ĉie, Ĝiaj limoj ja nenie! Kie premas manon mano, Kune kun Samideano; Aŭ saluto aŭdigata, Aŭ steleto vidigata. Kie ajn la klopodanto, Estas lando Esperanto!
SINGLE COPIES PRICE FOURPENCE NET.
Vol. I. No. 14.
_Decembro, 1904._
THE ESPERANTIST
La Esperanta Gazeto por la Propagando de la Internacia Lingvo.
Edited by H. BOLINGBROKE MUDIE, 67, Kensington Gardens Square, W.
ANNUAL SUBSCRIPTION: 3/- (4 francs; 1-1/2 roubles; 75 cents).
Wholesale Agents: 14, Norfolk Street, Strand, London, W.C.
CONTENTS.
Page
Editor's Notes 209 Welsh Sketch VII. (E.W.) 210 Instinct or Intelligence (Dr. Gambier) 211 Xmas Pudding (Jem Ross Archibald) 212 Origin of European Languages (George J. Henderson) 213 The Crane and the Simpleton (Guy H. Naylor) 214 Letter from Geneva (Edouard Bernard) 215 Club Report 216 A Venetian Affair (D. H. Lambert, B.A.) 219 The Treasure in the Forest (H. G. Wells), translated by Martyn Westcott 220 My Lord the Baby (Edward Metcalfe, M.A.) 222 To Smokers (Ben Elmy) 222 Flyfishbirdratcatdog! (Clarence Bicknell) 222 The Call of Nature (G. C. Law) 223 Index to 'The Esperantist' (Vol. I.) 224 Title Page To 'The Esperantist' (Vol. I.) Frontispiece
For Local Information apply to the Hon. Secs. of the following Official Societies:--
Acton--Sro. E. J. GANT, Ivy Dene, Cumberland Road, Hanwell, W.
Barrow-in-Furness--Sro. JOHN THOMPSON, 52, Blake Street.
Battersea--Sro. A. E. LEE, 2, Cupar Road, Battersea.
Brighton--Miss OXENFORD, 16, Upper Westbourne Villas, Hove.
Brixton--Sro. E. W. EAGLE, 21, Kellett Road, Brixton.
Corbridge-on-Tyne--FRAŬLINO BICKELL, Springfield.
Dover--Sro. H. R. GEDDES, Northumberland House.
Dundee--Sro. J. DUCHENE, 3, Seagate.
Edinburgh--Miss TWEEDIE, M.A., 2, Spence Street.
Forest Gate--Sro. G. C. H. CARTER, 107, Ham Park Road.
Glasgow--Sro. J. H. WALLACE, 3, Hampden Terrace, Mount Florida.
Huddersfield--Sro. G. H. TAYLOR, 9, Norman Road, Birkby.
Ilford--Sro. W. A. JEFFERY, 42, Park Road, Ilford, E.
Keighley--H. W. D. HAMILTON, 15, Nashville Terrace, Fell Lane.
Leeds--Sro. J. E. WYMS, Achonry House, 3, Mexbro Avenue, Chapeltown Road.
Leicester--Sro. MUGGLESTONE, 61, Bonsall Street.
Liverpool--Sro. R. E. ISSOTT, 5, Gresham Street, Edge Lane.
London--Miss LAWRENCE, 41, Outer Temple, W.C.
Newcastle--Sro. J. MILLS, 129, Clara Street, Benwell.
Portsmouth--Dr. GREENWOOD, 182, Queen's Road.
Plymouth--Dro. GRINDLEY, 23, Gifford Place.
St. Andrews--Sro. J. T. RAXTON, 133, South St., St. Andrews.
Settle--Sro. C. GRAHAM, Goldelands.
Tynemouth--Sro. ALAN F. DAVIDSON, 26, Park Crescent, N. Shields.
Warrington--Sro. W. H. WOODCOCK, Holly Bank, Letchford.
West London--Sro. S. MAITLAND, 22, Maclise Road, Kensington W.
The Remington
THE _UNIVERSAL_ TYPEWRITER.
Just think of it!
THE INTERNATIONAL MACHINE.
_Unbound by ties of nationality:
The common bond of union of all civilised peoples._
The Remington can be supplied fitted for Esperanto.
* * *
THE REMINGTON TYPEWRITER COMPANY, 100, Gracechurch St., London, E.C.
La Remington
LA _UNIVERSALA_ SKRIBMAŜINO.
Pripensu je tio!
LA INTERNACIA MAŜINO.
_Tute liberiĝita de naciaj ligiloj:
La Komuna unuigilo por ĉiuj civilizitaj popoloj._
La Remington estos liverita kun Esperantaj presliteroj.
* * *
LA REMINGTON TYPEWRITER KOMPANIO, 100, Gracechurch St., Londono, E.C.
ĈIUJ, NI POVOS PARADIZON IRI.
Kiu bone trinkas, Tiu bone dormas. Kiu bone dormas, Tiu ne pensas malbone. Kiu ne pensas malbone, Tiu certe ne pekas. Nu, ĉar kiu ne pekas. Paradizon eniros. De nun, bone trinku. Kaj vi paradizon iros.
* * *
Por tio ĉi, oni devas aĉeti _bonajn vinojn_, kaj sin turni al:-- Sro. Ch. Jadoan en Mercurey (S. & L.) France.
The "Review of Reviews"
_Is the Best Magazine for Busy People. And it is read by 'Esperanto' Students._
The aim of this Magazine is to make the Best Thoughts of the Best Writers universally accessible at a Trifling Cost.
The busiest and poorest in the community may here follow with intelligent interest the great movements of Contemporary History.
Post Free for Twelve Months, 8/6, 10 fr. 75 c., or 8.50 marks.
Office: MOWBRAY HOUSE, NORFOLK ST., LONDON.
Adresareto de Personoj kiuj deziras Korespondadi.
Sro. R. A. Croston, 33, Dryden Road, Liverpool. Korespondados kun alilandanoj per p-k. aŭ leteroj. Ĉiam respondos.
Sro. F. Francis, 46, Eridge Road, Tunbridge Wells, Kent. Interŝanĝos i. p-k. kun ĉiulandanoj.
Captain H. E. Jacob, Aden, Arabia. Dez. kor. kun diverslandanoj sed precipe kun la junuloj.
Sro. Henry C. King, The Wharf, Barbados, B.W.I. Kun alilandanoj pri ĉiuj aferoj.
Sro. G. Mercer Hollis, 47, Dartmouth Park Hill, London, N.W Koresp. kun alilandoj per i. p-k. Ĉiam respondos.
Sro. Sidney Nicholl, 9, Throgmorton Avenue, London, E.C. Interŝ. ilus. p-k. kun gealilandanoj.
La Kosto de la Enskribo estas ses pencoj (70c. poŝtmarke).
CHRISTMAS POSTCARDS.
Wholly in Esperanto.
Per Packet of Twelve, 7d. POST FREE.
This Postcard has been specially designed for the B.E.A. and contains appropriate greeting to Esperantists throughout the world. Published by the British Esperanto Association, 14, Norfolk Street, London, W.C.
THE LONDON ...
School of Esperanto.
CLASSES AND POSTAL TUITION.
For Prospectus apply to--
THE SECRETARY, 93, Chancery Lane, London, W.C.
THE ESPERANTIST.
The Esperanto Gazette for the spread of the International Language.
ABONPAGOJ ESTAS RICEVEBLAJ ĈE SUBSCRIPTIONS SHOULD BE SENT TO
H. Bolingbroke Mudie, Esq., 67, Kensington Gardens Square, London, W. AUSTRIA.--Sro. T. Cejka, Bystrice Hostyn, Moravia. BELGIUM.--M. M. Seynaeve, 3, Rue de l'Avenir, Courtrai. FRANCE.--Grupo Pariza, 28, rue Serpente, Paris. GERMANY.--Doktoro Mybs, 68, Markt Strasse Altona, Elbe. MALTA.--A. Agius, Esq., 92, Strada S. Gaetano, Hamrun. RUSSIA.--Societo Espero, Bol Podjaceskaja 24, log 12, St. Petersburg. SWEDEN.--Sro. P. Ahlberg, 50, Döbelnsgatan, Stockholm.
N.B.
_Nepresitajn manuskriptojn la Redakcio resendos se oni aldonis poŝtmarkon._
_Alsendatajn artikolojn la Redakcio laŭ bezono korektos._
_Oni povas sendi la abonpagon per poŝtmarkoj, kiuj estas akceptataj laŭvaloro._
_Oni sendu ĉiujn artikolojn, demandojn kaj avizojn al La Redaktoro, 67, Kensington Gardens Square, London, W._
N.B.
Vol. 1., No. 14.
Subscription, 3s. Per Annum. Single Copies, 4d. net. Nos. 2 to 13, 6d. each; Later Issues 4d. each, net.
DECEMBRO, 1904.
Al la Redaktoroj de Ĉiuj Esperantaj Gazetoj.--Karaj Kolegoj,
Ni ĉiuj klopodas pro la disvastiĝo de nia kara lingvo, kaj ni ĉiuj devos uzi tiujn ilojn, kiuj plej interesos niajn Legantojn. Kun granda plezuro mi vidas, ke ĉiuj la Esperantaj Gazetoj fariĝas pli kaj pli interesaj kaj vidindaj, kaj montras nepran pruvon de nia progreso.
Mi tamen tre surprize vidas, ke diversaj el la Esperantaj Gazetoj enpresis verkojn, eltiritajn el The Esperantist, sen la necesa permeso aŭ anonco.
Kvankam oni ĝenerale tre kontente permesos la uzon aŭ tradukon de multaj artikoloj el tiu ĉi Gazeto, la aŭtoroj esperas, ke oni ne plu represigos ilin, sen antaŭa permeso.
Kun alta estimo, ĉiuj bondeziroj, kaj internaciaj salutoj, mi estas fidele via,--La Redaktoro.
Sendube legantoj vidis, ke la lastaj numeroj de The Esperantist ne enhavis multajn dulingvjan artikolojn. La Redaktoro ricevis leterojn plendantaj kaj gratulantaj pro la sama forigo.
Se multaj legantoj anoncos ke ili ŝatas la dulingvajn artikolojn, kaj trovas ke ili helpas je la akiro de la lingvo, ĉiuj numeroj enhavos kelkajn dulingvajn paĝojn.
Dum la monato ni ricevis:--
"Rakontoj pri Feinoj," de Charles Perrault, tradukitaj de S-ino. Sarpy (84 pp., 1 franko).
"La Evolucio de la Lingvo Internacia," en la Bulgara lingvo, de Jonko Davidov (51 pp., 50 centimoj).
"Esperanta Versfarado," de J. Parisot and T. Cart (15 pp., 30 centimoj).
"Het Wetenschappelijk Vraagstuk eener Kunstmatige Taal," de E. Collardeau, tradukita Holande de J. Neerdaels (26 pp.); kaj diversajn bonepresitajn broŝurojn de Haŭptmann Borel, 95, Prinzenstrasse, Berlin, N.W. (en la Germana lingvo).
Sro. Lyndridge, la verkisto de la _Ekzercoj de Stenografia Esperanto_, anoncitaj sur nia kovrilo, deziras anonci ke li rondirigas inter siaj korespondantoj kajeron de The Esperantist verkita stenografie.
Bedaŭrindege, la eldoniĝo de "La Ventego" ankoraŭ prokrastiĝas. La belarta eldono aperos frue Decembre, kosto 3 frankoj, sed mendoj je la abonprezo de 2 fr. 50 akceptiĝos _ĝis Decembro_ 5a.
Doubtless readers have seen that the last numbers of The Esperantist have not contained many bilingual articles. The Editor has received letters complaining and congratulatory of the same disuse. If many readers will send notice that they appreciate the bilingual articles, and find that they help in mastering the language, all issues will contain some bilingual pages.
During the month we have received:--
"Fairy Tales," by Charles Perrault, translated by S-ino. Sarpy (84 pp., 10d.).
"The Evolution of the International Language," in Bulgarian, by Jonko Davidov (51 pp., 6d.).
"Esperantic Versification," by J. Parisot and Th. Cart (15 pp., 4d.).
"The Question of an Artificial Language," by E. Collardeau, translated into Dutch by J. Neerdaels (26 pp.); and sundry well-printed brochures from Captain Borel, 95, Prinzenstrasse, Berlin, N.W. (in German).
Mr. Lyndridge, the author of the _Exercises in Stenographic Esperanto_, advertised on the cover, wishes to announce that he sends round among his correspondents a copy of The Esperantist in shorthand.
Unfortunately, the publication of "La Ventego" is still delayed. The art edition will appear early in December, price 2s. 6d., but orders at subscription price of 2s. will be accepted _till December 5th_.
KIMRA SKIZETO VII.
Malnova Ferakonto. Esperantigita de E. W.
Unu fojon, antaŭ longege, loĝis en bela trankvila valeto viro nomita Johano, kaj sia edzino Mario. Ili estis nejunaj kaj solaj. Antaŭe ili havis du infanojn, kvarjaran knabeton kaj dolĉan dujaran filineton, sed ili ambaŭ mortis. La gepatroj ofte ploregis ilin, kvankam ili estas bonaj Kristanoj, kaj neniam volis murmuri kontraŭ Dio.
Ili laboris senĉese kaj saĝe, tiel ke ilia dometo, ĝardeno kaj kampo estis modeloj da pureco kaj beleco. Iliaj bestoj estis grasaj kaj bonezorgataj.
La geedzoj estis amataj de la najbaroj, por kiuj ili faris ĉian eblan servon. Sed la edzino malsaniĝis; ŝi ne volis konfesi sian suferon, ĉar ŝi timis tro malĝojigi sian fidelan Johanon.
Li vidis nenion, ĉar ŝi adoris lin tiel, ke ŝiaj vangoj ĉiam ruĝiĝis kaj ŝiaj okuloj briliĝis kiel helaj steloj, kiam ajn li rigardis ŝin. Li ja nenion vidis; sed multaj amikoj vidis kaj kore simpatiis kun la kompatindaj geedzoj.
Tiuj ĉi helpemaj estaĵoj, la feoj, loĝas en proksima arbaro, kaj nokte dancadas sur la kampoj. Ili ja meritas la nomon donadatan al sia raso de la Kimraj kamparanoj. Ili vere estas "la bonaj etuloj"; ili amas la diligenton kaj la purecon, kaj ili amegas la honestecon, la veramecon, kaj la bonkorecon.
Ankaŭ ili estas dankemaj; kaj nesciante Johano kaj Mario estis farintaj multajn bonajn servojn je ili.
Tial okazis, ke, unu matenon, kiam Mario, pala kaj laca eliris por melki la bovinojn, ŝi trovis ilin jam manĝantajn la freŝan furaĝon.
Enirante en la laktejon, ŝi vidis, ke tuta ŝia matena laboro estis bone farita. Multaj funtoj da bela flava butero staris sur grandaj pladoj, la buter-lakto estis en barelo, preta por ke Johano donu ĝin al la porkoj manĝaĵe, la nova lakto jam estis kribrita kaj verŝita en purajn vazojn; ankaŭ ĉiuj aliaj ujoj estis brogitaj. Enfine ŝi nenion havis fari, krom hejti la supon kaj panetojn por matenmanĝo. Tial ŝi ripozis sin kaj pensis pri Johano. Ŝi kredis, ke li estis farinta tutan ŝian laboron. Ŝi ĝuis tiun ĉi provon de lia konstanta amo kaj lin dankis en sia koro. Sed poste ŝi timis, ke li devis scii ŝian suferon, kaj ŝi tre malĝojis. Tamen, kiam li revenis hejmen, koloro kaj brilo ŝanĝis ŝian vizaĝon tiel, ke li ne vidis ian signon de malsaneco.
Ŝi deziris danki pro lia helpo, sed ŝi timis paroli, ĉar ŝi estis ankoraŭ tro kortuŝata, kaj, plorante, ŝi lin ĉagrenigus. Ŝi faris do siajn hejmajn aferojn kun amplena koro kaj silenta dankemo. Morgaŭe, denove trovinte sian tutan eksterdoman laboron bonege efektivatan, ŝi ekpetis al Johano ke li ne tiel lacigu sin pro ŝi. Ili ambaŭ miregis, kaj, post longa interparolado pri la afero, ili kredis, ke iliaj nevideblaj bonfaristoj devis esti "la bonaj etuloj." Por samtempe certigi sin kaj montri sian kontentegon, ili metis, apud la ŝtuparo, grandan pecon de la plej bona blanka pano kune kun freŝa butero kaj vazo plena da ĵusmelkita lakto. Morgaŭe, la regalo ne tie troviĝis; la geedzoj do sciis ke la feoj ja servos ilin, tial ili laŭdis Dion pro tiu ĉi favoro, kaj ili amis Liajn bonajn Estaĵetojn.
Vintriĝis, Mario pli malsaniĝis. Ŝia tuta laboro ĉiam estis farata de la feoj, kiuj ankaŭ helpis Johanon. Ili ja plezure estus farintaj ĉiom, kiom li bezonis, sed ili estis saĝaj, kaj sciis, ke li pli suferus, neokupate. Ĉiu nokte, ili ĝuis sian simplan ragalon.
Enfine, la morto disigis, dum kelka tempo, la du amantojn. La tombo de Mario superploradiĝis de Johano, beletiĝis de la Gefeoj. Nenie kreskis pli verde la herbo; nenie floris pli brile la floroj, nenia difektiga insekto povis proksimiĝi al la sankta loko!
La feoj servadis ankaŭ la vidvon, kies domo, ĝardeno kaj kampoj fierigis la paroĥanojn. Oni estus kredinta, ke li havis multajn laboristojn, kaj oni enviis lin. Li tamen tre malĝojis.
Pli ol unu virino volis konsoli lin, kaj fariĝi la mastrino de tiel bela bieneto.
La plej ruza el liaj amikinoj lin kaptis, kaj edzigis. Ŝi estis junulino tiel obstina kiel egoista, kiu nek ŝatis liajn virtojn, nek bedaŭris lian melankolion, sed kiu antaŭvidis por si vivon facilan kaj ĝojon, vidviniĝinte. Ŝia unu deziro estis amasigi monon. Baldaŭ ŝi komencis malplezure meti la kutiman porcion por la feoj. "Kial ili devos ricevi pli bonan nutraĵon ol aliaj farmlaboristoj?" ŝi demandis. "Ĉar ili amegis Marion kaj laboras senpage," respondis Johano; "ankaŭ ili estas la plejmulton donintaj al mi el miaj amikoj."
De tiu ĉi tago li mem lasis la noktan regaleton. Post kelkaj monatoj, li bezonis forlasi sian hejmon dum tri semajnoj, sed li ne foriris sen peteginte sian edzinon, ke ŝi neniam forgesu siajn helpemajn amiketojn, kiuj certe meritis ĉian dankesprimon eblan. Ŝi ja promesis ilin memori, sed ŝi ne diris tion, kion ŝi intencis doni al ili.
Tiel okazis ke, unu nokton, kiam la bonaj etuloj estis farintaj la tutan laboron, ili nur trovis pecojn da nigra ŝima pano kaj kelkajn la malbonodorajn sekigitajn harengojn. Treega estis ilia kolero! Ekkriante, ili kuregis en la ĉambron de la avarulino, pinĉis ŝin de kapo al piedoj ĝis iliaj viglaj fingretoj estis lacaj kaj ŝi preskaŭ svenis. Pinĉante, ili senĉese kantis versojn:
_Nigra pano kaj hareng' odoras_ _Viaj dikaj flankoj ja doloras._
Tiam, kun grandega peno, ili elpuŝis ŝin el ŝia lito, kaj trenis ŝin malsupren, gaje ekridante kiam, falante de unu ŝtupo sur alian, ŝia kapo ricevis baton.
Enfine, ili forlasis ŝin, duone senvivan, apud la pordo, kaj malaperis. De tiu tempo la malfeliĉulino devis ĉion fari kaj ankaŭ toleri la koleron de Johano, de kiu ŝi ne povis kaŝi la kaŭzon de la forkuro de liaj multjaraj helpantetoj.
Ŝia vivo estis senĝoja, tamen trankvila, ĝis Johano mortis. Apenaŭ li enteriĝis, kiam ŝiaj turmentantoj revenis. Nokte ili melkis la bovinojn kaj forpelis ilin kun la bovojn, bovidojn kaj porkojn sur la kampojn de la najbaroj. Ili ŝtelis ĉiujn ovojn de kokino, anasino, anserino kaj kolombino. En la dometo povis neniu ĝui noktan ripozon. Bruoj, batoj, pinĉoj, neebligis dormon. Nek sciulo nek pastro povis forpeli la ofenditajn kaj malicajn feojn. Pro tio, post mallonga tempo kaj multe da ĉagrenoj, la vidvino forlasis senespere sian domon kaj belan bieneton, kaj vivis malriĉa kaj malestimata inter fremduloj.
Kontraŭ ŝi estis la bonaj etuloj tro kruelaj, sed oni devas memori, ke tiuj ĉi strangaj estaĵoj ne estas Kristanoj baptitaj. Kredeble ili neniam estis aŭdintaj la ordonon: "_Faru bonon kontraŭ tiuj, kiuj kontraŭ vi malbonon faras_." Ili nur komprenis la leĝon: "_Kontraŭ bonuloj bone agu_"; kaj mi kredas, ke ili honeste obeis tiun leĝon.
Certe mi neniam aŭdis nek legis pri feo aŭ feino nedanka!
INSTINKTO AŬ INTELIGENTECO.
Vera rakonto de Dro. M. P. Gambier (O. W.)
Karaj gelegantoj, mi rakontis al vi la lastan fojon, historion pri porkino, kiu sciis kalkuli siajn idojn. Hodiaŭ mi parolos al vi pri alia besto.
Unu el miaj amikoj, pasia ĉasisto, havis hundinon bonan, belan kaj tre fidelan. Ian tagon la hundino, kiu estis graveda, de malproksime sekvis sian mastron, kiu ne volis kunkonduki ĝin por ĉasi. Kiam ĝi estis sufiĉe malproksime de loĝejo, ĝi montriĝis al sia mastro, kiu estis tre malkontenta ĝin ekvidante. Li ne volis reveni hejmen kaj daŭrigis sian vojiron ĝis sia kampara domo; proksime de tiu domo estas arbareto.
Kiam li alvenis al la domo, li ne vidis plu sian hundinon, li ĝin alvokis voĉe kaj fajfe por ke ĝi revenu, sed senutile; la hundino ne revenis.
Kiam eknoktiĝis, mia amiko revenis hejmen. Tie li informiĝis pri sia hundino; sed ĝi ne estis reveninta. Kiam estis la horo por kuŝiĝi, li aliris al la ĉevalejo, kie ordinare kuŝas la hundino, ĝi ne estis ankoraŭ reveninta. Tiam oni lasis la pordon de la korto malfermita, por ke, se la hundino revenu nokte, ĝi povu aliri sian kuŝejon.
Mia amiko, tre maltrankvila pri sia hundino, matenfrue leviĝis, kaj tuj aliris la ĉevalejon kie li vidis la hundinon kun _sep_ hundidoj. Li tre miris, kaj tute nesciis kio estis okazinta.
Sed la mistero estis post nelonge klarigita: oni estis vidinta la hundinon sur la vojo al Loudun kun unu hundido en la buŝo. Tiu kiu estis ĝin vidinta miris, kaj li ĝin spionis. Li rimarkis, ke la hundino rapidas al Loudun, kaj ĉar li konis la beston, li aliris al la kampara domo de mia amiko. Post nelonge li vidis la hundinon, kiu rapide revenas; li vidis ke ĝi eniras la arbareton, kaj poste, li vidis la hundinon, kiu forkuras al Loudun kun ankoraŭ unu hundido en la buŝo.
La kamparano tiam eniris la arbareton kaj esploris ĝin. Li fine eltrovis la lokon kie estas la hundidoj. Li kaŝiĝis kaj atendis. Post nelonge la hundino revenas kaj prenas unu el siaj idoj. Ĝi revenadis ĝis ĉiuj forportiĝis.
La kamparano aliris Loudun'on kaj rakontis la aferon al mia amiko, kiu decidis, pro la sindonemo de la patrino, ke li ne mortigus eĉ unu idon.
La loko kie la hundino estis naskinta siajn idojn estis je kvar kilometroj (du kaj duono mejloj) de Loudun, vojaĝo je ok kilometroj (5 m.) estis do necesa por ĉiu hundido.
La hundino faris do, en unu nokto, 56 kilometrojn (35 m.).
Tiu besto sciis do ke ĝi havis sep idojn, kaj ĝi lasis neniun el ili.
_Ĉu estas eble ne admiri tiun patrinan sindonemon kiam oni vidas virinojn, kiuj mortigas siajn infanojn!_
KRISTNASKA PUDINGO.
Jem Ross Archibald.
[Dum miaj Esperantaj vojaĝoj, mi kun granda miro eltrovis, ke oni tute nenion konis pri tiuj mirindaj pudingoj kaj kukaĵoj, kiuj tiel prave fierigas ĉiujn Britajn korojn. Eĉ la necesega _Buno_ mankis, kaj mi devis sendi specimenojn al Franca kolego, por ke ili allogu lin viziti, kiel eble plej baldaŭ, tiun ĉi belan insulon.
Kiam do Legantino afable proponis sendi recepton por la faro de Kristnaskaj Pudingoj, mi kontentege akceptis la bonvenan proponon, sciante ke ne nur la inaj legantoj, sed ke ĉiuj kontente gustumos, eĉ nur spirite eble, niajn naciajn manĝaĵojn.--_La Redaktoro_].
Fluidaĵo. Utila Tabelo. Sekaĵo. 2 Teokuleroj = 1 Pudingokulero = 1 unco (oz.) da Butero. 2 Pudingokuleroj = 1 Supokulero = 1 unco (oz.) da Sekaĵo. 6 Supokuleroj = 1 Teotaseto = 4 uncoj (1/4 funto) da Faruno. 2 Teotasetoj = Duonpajnto, aŭ 1 matenmanĝotaso = 8 uncoj (1/2 lb.) da Faruno.
N.B.--1 pajnto = ĉirkaŭ 1/2 litro; 1 lb. = 1 funto (1/2 kilo); 1 oz. = 1 unco (30 gramoj).
Farigu la pudingon kelkajn semajnojn antaŭ Kristnasko.
Prenu grandan poton kun bolanta akvo, ankaŭ du buteritajn pelvojn, du pecetojn da buterita papero, kaj du pecetojn da kalikoto kaj ŝnureto.
_Materialo._--
1 lb. Riboj (purigu ilin lavante).
1/2 lb. Miksita Kandita ŝelo (Dishaketu).
1-1/2 lb. da raspita pano.
1/2 lb. da Faruno (Sekigu kaj kribru ĝin kun tri teokuleroj da kuirpudro).
1 lb. da Bovaĵsebo dishakita.
1/2 lb. da kribrata sukero.
1/2 lb. da Siropo.
Ankaŭ teokuleroj da miksitaj spicoj, kiel sekve--
4 da pudrita zingibro.
1 da pudritaj kariofiloj.
1 da raspita muskato.
Malgranda vinglaso da brando.
1 grandega teotaso da lakto.
Ses ovoj (batu la ovflavojn ĝis malpezaj, kaj la ovblanko ĝis iom rigida ŝaŭmo).
_Metodo._--Kunmiksu trae la sekajn materialojn, poste aldonu siropon, brandon, ovojn kaj kelkajn salerojn (laŭgusto). Agitu rapide per ligna movilo; tiam per kulerego metu la miksaĵon en la buteritajn pelvojn, kaj atentu, ke ili estu tute plenegaj. Kovru ilin unue per la buteritaj paperoj, kaj pecetoj da kalikoto. Tiam zorge ligu ilin ĉirkaŭ la supro per ŝnureto.
Tuj kiam la akvo bolas en la grandega poto, subakvigu la pelvojn kaj atentu, ke la akvo efektive boladu ses horojn en la unua tago. (La poto devas ĉiam esti akvoplena). Tiam ellevigu la pelvojn el la akvo. Kiam la pudingo estas manĝota, resubakvigu ĝin (kompreneble ankoraŭ en la pelvo!) en bolantan akvon kaj reboligu ĝin du horojn (J. R. A.).
* * *
[Mi nun aldonos kelkajn sciigojn pri la fabloscienco pri tiu ĉi glora pudingo.
(i.). Neniam manĝu la novefaritan pudingon antaŭ Kristnasko. Alie estos certe la morto okazos en la familio. Ne estas necese, ke tiu, kiu manĝis mortu, sed eble estu nur parenco, kiu aniĝos de la Plimulto. Sed ĉu ĉiu homo ne estas ĉies parenco?
(ii.). Kiu trovos grajnon inter la miksaĵo ne devas sciigi la trovon, alie la pudingfarinto estos tre malkontenta.
(iii.). Bona pudingo estas simila al bona vino; monato post monato ĝi pliboniĝos. Sed oni devas atenti, ke la musoj ne konstruu en ĝi siajn nestojn. Ili ja ŝatas tian oportunan kuŝejon!
(iv.). Tiu, kies stomako ne estas sufiĉe forta, eble malŝatos la kanditan ŝelon. Sed aliaj tre ĝuas la interesegajn sonĝojn, kiuj ofte postvenas tro da tiu ĉi manĝaĵo. Sed oni povos prave demandi: "Ĉu estas eble havi tro da tia pudingo!"
(v.). Tiuj, kiuj pliamas vidon ol bonguston, flamigas la pudingon kiam ĝi estas enportota en la manĝoĉambron. La lumoj estas estingataj, oni surverŝas ĝin iom da brando, kaj ekbruligas ĝin per alumeto. Post tiu ĉi ago, la gusto estas precipe malbona se, kiel ofte okazas, multaj migdaloj estas ŝovitaj en la pudingan haŭton.
(vi.). Je specialaj festoj, precipe kiam multaj junuloj ĉeestas, estas kutime enmeti en la pudingon diversajn arĝentaĵojn. Ekzemple, tiu kiu trovas monereton estos bonŝanca dum la venonta jaro. Sed se la trovinto malfeliĉe disrompis al si denton ĉe ĝia trovo, oni supozas, ke la bonŝanco duobliĝos. Tiu kiu trovas fingringon aŭ butonon edziĝos neniam, sed, kontraŭe, la trovanto de fingroringo edziĝos pli frue ol la aliaj.
(vii.). Ĉiuj Bonaj Britoj metas sur la manĝotan pudingon belan beroplenan etan branĉeton de ilekso. Ankaŭ la nacia standardo estas ofte tie fiksata. Estas ja nacia pudingo!
(viii.). Se membro el la familio okaze forestas alilande, estas la kutimo sendi al li unu el la familiaj pudingoj. Tiu ĉi kutimo kredeble tre plaĉas Lian Moŝton la Poŝtestron, ĉar la deviga poŝtpago estas sufiĉe granda.
(ix.). Mi finas tiujn ĉi sensensaĵojn per saĝa konsilo:--
Manĝu Kristnaskan Pudingon ĉiam kaj ĉie. Kaj, kiam vi havos la okazon, sekvu la ekzemplon de la fama Dickens' a knabo "Oliver Twist," kaj "petu pli" da ĝi!
Mi ja scias, ke tiu ĉi pudinga temo estas multe pli riska ol diversaj Religiaj aŭ Politikaj aferoj. Ĉiuj dommastrinoj estas tre fieraj pli siaj propraj puding-receptoj, kaj, kompreneble, plaĉus al multaj Legantinoj kontraŭbatali la nomitajn proporciojn, se nur ili povus tion fari, sen malkaŝi siajn "specialajn sekretojn."--_La Redaktoro._].
LA NASKLANDO DE EŬROPAJ LINGVOJ.
Originale verkita de George Henderson.
La artikolo en la Novembra numero de la _Esperanta Gazeto_ pri "Kranioj" kondukas miajn pensojn al la temo de la Historio de la Rasoj kaj Lingvoj de Eŭropo.
Estas iom stranga koincido, ke la patrujo de Doktoro Zamenhof estas la nasklando ne nur de la plej nova inter Eŭropaj lingvoj--Esperanto--sed ankaŭ de la plej antikva, originala, praa lingvo el kiu ĉiu hodiaŭa lingvo de Eŭropo (krom la Baska, la Hungara, la Fina kaj la Turka) estas deveninta.
La plej novaj esploroj pri la rilatoj de la diversaj rasoj kaj lingvoj de Eŭropo kondukas al la konkludo, ke la deveno de la antikva fontalingvo (diverse nomita _Ursprache_, "_Arja Hindo-Germana, Hindo-Eŭropa_") estas produktita per la alprenado kaj aliformigado de ia Fina-Ugria dialekto per la ne-Aziaj rasoj de Eŭropo, antaŭ kelkaj jarmiloj.
En la antaŭhistoria periodo, antaŭ la deveno de la estantaj lingvoj de Eŭropo, estis en Eŭropo kvar tute malsimilaj rasoj kaj multaj gradoj de miksaĵo inter tiuj ĉi kvar rasoj.
(_a_). La granda blonda, long-kapa raso de la nordo, diverse nomita _Norda_, _Skandinava_, _Teŭtona_, _Germana_, and _Eŭropa_.
(_b_). La malgranda blonda larĝkapa Fin-Ugria raso de Norda Rusujo.
(_c_). La malgranda bruna rondkapa raso de centra Eŭropo, etendiĝanta de suda Rusujo, tra la Alpujo ĝis la Pireneaj montoj.
(_d_). La malgranda bruna long-kapa raso de Hispanujo, suda Italujo, kaj la Medeteraneaj insuloj.
Tiuj ĉi kvar rasoj, antaŭ ol ili kontaktiĝis kune, parolis tute malsimilajn lingvojn.
Sed la tempo alvenis kiam, pro la miksiĝo de la rasoj, novaj dialektoj deveniĝis, kaj de unu el tiuj ĉi dialektoj naskiĝis la fonta-lingvo de ĉiuj estantaj Eŭropaj lingvoj (krom la Baska, Hungara, Fina kaj Turka).
La regiono el kiu elmigris la Aziaj rasoj Fin-Ugria kaj Centra Eŭropa, estis la nordo kaj la sudo de Eŭropa Rusujo. Kiam tiu ĉi raso, migranta okcidenten renkontis la grandan blondan Nordan rason, tiu ĉi Eŭropa raso forlasis sian propran lingvon, kaj alprenis ian dialekton de antikva Fina aŭ Ugria lingvo, samtempe kreante el ĝi la novan Arjan dialekton laŭ la sama maniero per kiu, hodiaŭ, barbaraj rasoj aliformigas kaj simpligas niajn Eŭropajn lingvojn. Tiu ĉi Arja font-lingvo ekekzistis plej kredeble en antaŭ-historia tempo en la lando antaŭe nomita la Reĝlando Pola. Ĝi disvastiĝis iom post iom al la okcidento al la nordo, al la sudo, kaj al la oriento. La aliaj rasoj de Eŭropo faris tion saman, kion estis farinta la norda raso. Ili alprenis la dialektojn de la nove kreita Eŭrazia lingvo, kaj ankaŭ, kiel la granda blonda raso de Norda Eŭropo, ili samtempe aliformigis ĝin. La raso de Centra Eŭropo estis ne tiel malsimila al la Fina raso, de kiu unu lingvo restas ĝis hodiaŭ--la Baska, kiu ŝajnas esti lingvo Ural-Altaika, aliformigita per kontakto en Francujo kaj Hispanujo, kun la norda Afrika, Mediteranea raso de suda Eŭropo.
Tiuj ĉi kvar grandaj rasoj de antaŭ-historia Eŭropo estas nun ĉie alprenintaj dialektojn devenintajn de la Arja font-lingvo. En nenia lando de Eŭropo ekzistas nun la antaŭa lingvo de la raso nord-Afrika-Mediteranea. Ni povas trovi iliajn parencajn lingvojn nur en Afriko, la Berbera, la Libja, kaj la antikva Egipta. La lingvo de la norda raso estas tute malaperinta. Kia estis la forlasita lingvo de la granda blonda raso antaŭ la alpreno de la dialektoj de la Lapoj kaj Finoj, estas neeble diri, ĉar nenia formo de tiu ĉi lingvo ekzistas, kaj la rilato de tiu ĉi raso al aliaj rasoj de la homaro estas ankoraŭ mistero.
La aliformigado de la Fina-Ugria dialekto el kiu venis la Arja font-lingvo per la miksado de la rasoj, plejkredinde okazis sur la Polaj ebenlandoj, kaj de tiu ĉi centro estas radiintaj ĉiuj _Hindaj-Eŭropaj_ lingvoj. Tiu ĉi rimarkinda antaŭhistoria dialekto iom post iom etendiĝis, kaj estis alprenata kaj ŝanĝata, ĝis iu ne klera en la komparanta lingvoscienco ne povas kredi, ke la Angla, la Hinda, kaj la Rusa lingvoj estas kreskintaj de unu kaj la sama lingvo.
La maniero de la evolucio de la antikva lingvo de Polujo estis el la unu en la multajn, kaj, kvankam la estantaj lingvoj de Eŭropo, Armenujo, Persujo, kaj Hindujo montras klare al la studento de lingvoj signojn de siaj devenoj, la diversiĝado en reciproke nekompreneblajn formojn de parolado estas jam okazinta en la malproksima estinteco, antaŭ ol la antaŭ-historiaj elmigrantoj el Polujo estis multe antaŭirintaj en sia vojaĝo tra la Norda Germana ebenlando, aŭ en la arbarojn de la Karpataj montoj, aŭ sur la Sud-Rusajn stepojn.
En Polujo oni havis lingvon, por ĉiuj kompreneblan, sed elmigrado kaj miksado kun aliaj rasoj baldaŭ aliformigis ĝin en dialektojn kaj lingvojn tiel malsamajn ke tiuj, kiuj parolis ilin, ekrigardis unu la alian kvazaŭ alilandulo, barbaro, malamiko.
Tia estas la sorto de tiu ĉi fama antikva lingvo de Polujo, la fonto de preskaŭ ĉiuj lingvoj de la Atlanta Oceano, ĝis la Golfo de Bengalo. Sed la Historio sin ripetas, kaj Polujo naskigas alian lingvon, lingvon kompreneblan por ĉiuj, ESPERANTO, kiu ankaŭ etendiĝis de Oceano ĝis Oceano. Sed ĝia maniero de etendiĝado estas tute kontraŭa al tiu de ĝia antikva praavo. Ĝia sorto estas _redoni al ĉiuj unu komunan lingvon_, tiel longe perditan. Unu lingvo komprenebla por ĉiuj! Ĉiuj grandaj mondurboj enhavas siajn Esperantistojn. La lingvo uzata de Esperantisto ja estas komprenebla tra la tuta mondo. Ne grave kia estas la patrujo aŭ la nacieco de la persono alparolita. Antikve, oni vastigis la multajn el la unu. Nun oni reunuigas la multojn en la unu!
LA GRUO KAJ LA SIMPLANIMULO.
Hinda Fablo, tradukita de Guy H. Naylor.
En la Oriento loĝis simplanimulo, kiu iris unu tagon al siaj kampoj, kaj diris: "Mi semis antaŭ unu monaton; se la rikoltoj prokrastiĝus du monatojn pli longe, mi ricevos tri cent buŝelojn da greno. Sed mi estas rapidema, tiel, se mi rikoltus nun, mi kredinde ricevos almenaŭ unu cent buŝelojn."
Gruo, kiu aŭdis liajn vortojn, diris: "Se mi estus vi, mi havus ĉiujn tri cent buŝelojn tiun ĉi tagon mem."
"Kiel?" diris la simplanimulo.
"Nu," respondis la gruo, "vi provizis akvon en la akvujo por nutri la rikoltojn tri monatojn. Unu monato estas pasinta, tial sufiĉe da akvo por du monatoj ankoraŭ restas en la akvujo. Se vi malfermus la pordojn de la akvujo kaj lasus flui la akvon sur la kampojn, vi ricevus ĉiujn rikoltojn tuj."
"Ĉu vi estas certa, ke mi havos ĉiujn rikoltojn tuj?" diris la simplanimulo.
"Ho jes!" diris la gruo, "ne estas la plej malgranda dubo. Mia geografia sciado estas vasta, ĉar mi estas vojaĝinta tra granda parto el la mondo; tial vi povas dependi de mia mondvasta scio kaj sperto."
La simplanimulo tiam lasis flui ĉiun akveron sur la kampojn. La gruo invitis sian parencaron, kaj unue ili kune manĝis ĉiujn grandajn fiŝojn postlasitajn en la akvujo, kaj poste, flirtegante super la kampoj, ili kaptis ĉiujn malgrandajn fiŝojn, kiuj estis elirintaj kune kun la akvo. Granda parto el la rikoltoj estis forbalaita; tio, kio restis, estis baldaŭ enfosita en la ŝlimo.
La simplanimulo sidis sur la bordo de la lago, kaj ploris, dirante, "La geografio de la gruo min ruinigis!"
"Mia amiko," diris la gruo, "mia geografio estis tiel bona kiel via aritmetiko."
"_Estas tute same ĉu vi falas en la defluilon de tiu bordo, aŭ de tiu ĉi!_"
LETERO EL ĜENEVO.
Edouard Bernard.
Antaŭ kelkaj tagoj okazis en nia urbo la Internacia Filozofia Kongreso. Ĝi daŭris kvin tagojn kaj ricevis grandan sukceson ĉu pro la nombro de la partoprenantoj (ĉirkaŭ 300) ĉu pro la laboroj, kiuj estas prezentitaj. Mia intenco ne estas priskribi detale ĉiujn kunsidojn de la kongreso. Mi volas nur doni al la legantoj de The Esperantist kelkajn sciigojn pri la punktoj, kiuj povas ilin interesi.
La problemo de la lingvo internacia okupis la lokon, kiun ĝi meritis. En sia parolado ĉe la komenco de la kongreso So. J. J. Gourd, efektiva prezidanto, aludis al tiu ĉi grava demando. Li memorigis, ke ĝi jam okupis la atenton de la filozofoj ĉe la unua filozofia kongreso en Parizo dum la universala Ekspozicio de 1900. Tiu unua kongreso estis elektinta Son. Couturat kiel delegito por ekzameni la demandon kaj raporti al la sekvanta kongreso. So. Couturat prezentis sian raporton kaj konkludis la aliĝon de la kongreso al la Delegacio por la elekto de lingvo internacia. Mi plezurege ĉeestis ĉe la disputado pri la raporto de So. Couturat. Tiu disputado okazis antaŭ multnombra publiko en la granda ĉambrego de la Universitato, kiun ni nomas tie ĉi "Aula."
Mi volas nur diri kelkajn vortojn pri la ĉarma paroladeto elparolita de So. Ernest Naville, honora prezidanto de la kongreso, unu el niaj plej rimarkindaj gloruloj. Neniu Esperantisto nescias ke So. Ernest Naville prezentis Esperanton antaŭ kvar jaroj ĉe la Franca Instituto. Tiu respektinda filozofo, kiu havas okdek-ok jarojn, estas fervora partiano de nia kara lingvo. Pro sia granda aĝo li ne povis eklerni Esperanton, sed li komprenas sufiĉe ĝian esencon por esti fervora aprobanto. La granda aŭtoritato, kiun ĝuadas So. Naville, estas tre grava kaj tre precioza helpo por nia afero. Mi aldonas ke li estas honora prezidanto de la Svisa Esperanta Societo, kaj ke propaganda broŝuro ĵus estis eldonata sub liaj aŭspicioj.
Mi diris do, ke So. Naville faris ĉarman paroladeton ĉe la filozofia kongreso. Li montris la gravecon de la demando de lingvo internacia kiu ĉiutage pligrandiĝas. Post ke li estis parolinta je la historia vidpunkto, So. E. Naville esprimis sian admiron por la mirinda verko de nia Majstro Dro. Zamenhof. Ĉio ĉi estis parolata kun la plej granda konvinko kaj ankaŭ tre sprite.
"Kiam, diris So. Naville, oni parolis al mi la unuan fojon pri Esperanto kaj ĝiaj mirindaj ecoj, mi restis iom skeptika, malfidanta pri la entuziasmo de miaj kunparolantoj; ĉar tiuj lastaj al mi diris, ke la fama filologiisto Max Müller estis skribinta, ke Esperanto estas la plej rimarkinda el ĉiuj artaj lingvoj, mi volis certiĝi pri tio, kaj mi turnis min rekte al Max Müller. Max Müller al mi respondis: 'Jes, mi skribis tion.' Kaj So. Naville aldonis, ke kiam filologiisto kiel Max Müller estis doninta sian aprobon al Esperanto, neniu havis de nun la rajton ridi." "Jam," diris ankoraŭ So. Naville, "junuloj venis peti min, por ke mi akceptu la econ de honora prezidanto de la Svisa Esperanta Societo; mi respondis al ili, ke mi ne povas akcepti tiun titolon, tial, ke mi ne povas labori laŭ aktiva maniero por la disvastigado por Esperanto ... sed ili insistis; mi tiam serĉis en la Akademia vortaro kia estas la signifo de la vorto 'honora' kaj mi trovis: 'honora'--tiu vorto servas por nomi la personojn kiuj portas honorantan titolon ne plenumante oficojn. Tio estis mia situacio kaj mi akceptis...."
Estas neutile diri al vi ke la aŭdantaro tre interesiĝis je la parolado de nia respekta honora prezidanto, kiu estis ekstreme aplaŭdata.
Mi ne devas forgesi malgrandan detalon. Antaŭ ol paroli So. Ernest Naville disdonis, li mem, al ĉiuj ĉeestantaj filozofoj propagandajn broŝurojn nove publikigitajn, kies la aŭtoro estas So. Privat, la juna redaktoro de la _Juna Esperantisto_. Oni ne povis vidi, ne estante tuŝata, tiun eminentan maljunulon eltirantan el sia poŝo broŝuron por ĝin doni al ĉiuj, kiuj alproksimiĝis al li.
Post la disputado pri la lingvo internacia, al kiu So. Stein, profesoro ĉe la Berna Universitato, favore partoprenis, So. Couturat petis la aliĝon de la Kongreso al la "Delegacio." Tiu aliĝo fariĝis unuvoĉe.
Ni, Ĝenevanoj, ni povas ĝoji, ke la kongreso okazis en nia urbo, ĉar ĝi altiris la atenton de la publiko pri la lingvo internacia kaj aparte pri Esperanto. Tiel espereble nia propagando estos faciligata.
"Patro, kio estas reĝo?"
"Reĝo, mia knabo, estas persono kies vorto estas leĝo, kaj kiun ĉiu devas obei."
"Patro, ĉu la patrino estas reĝo?"--(9929).
THE PROGRESS OF ESPERANTO IN GREAT BRITAIN AND ABROAD.
_The contents of this section are supplied by the Hon. Sec. of the London Esperanto Club, who invites all Esperantists to send monthly reports of the spread of the International Language in their districts. Communications must reach 14, Norfolk Street, London, W. C., before the 8th of each month._
_The British Esperanto Association._
The first Council of the Association took place on Monday, October 24th. The President, Colonel Pollen, C.I.E., took the chair. Twelve of the Council were present, besides the executive officers. It was decided that the Council should use the power given them of appointing Sub-Committees for various purposes, and to co-opt as Councillors several people whose aid would be of value on such Sub-Committees. Messrs. Cowper, Millidge, Motteau, and Rolston, and Miss Schafer were then elected. It was decided to establish The British Esperanto Association in offices at 14, Norfolk Street, Strand, and appoint an Assistant Secretary at the rate of £26 per annum. A Sub-Committee, viz., Mr. Cowper (of Deal), Mr. Maitland, and Mr. Millidge, was appointed to draw up the Rules of Association, and the Rules, when drafted, were to be submitted to the Council for approval.
It was also resolved that Dr. Lloyd, Mr. Rhodes, and Mr. Bullen should be asked to collaborate in formulating, for submission to the Council, a Scheme and Rules for Examinations as to proficiency in Esperanto.
A Publication Sub-Committee was also arranged.
A meeting of the Executive Committee took place on November 7th, when Miss Lawrence, the representative of the London Club, formally handed over its store of books, and goodwill, and its affiliation fees, announcing that this abdication of its prestige was made without asking for any _quid pro quo_, and simply as an act of loyalty to the central body. Miss Lawrence begged that the fact might be entered on the minutes that the London Club had done this; and that it had borne the heavy cost of preparing for the foundation of The British Esperanto Association. This was considered a reasonable request, but it was pointed out that no country Councillor was present to second the motion proposed by Mr. Maitland, of the West London Group. It was therefore seconded by Mr. Gill, of the Acton Group.
The Committee also decided that the election of Fellows of the Association must be left to the consideration of the full Council, and that no immediate action could be taken in the several cases where applicants had forwarded subscriptions accompanied by requests that the senders might be elected Fellows of the B.E.A. It might be pointed out here that, according to the draft Rules, "The Council are empowered to elect from the _Members_ a limited number of Fellows, who have proved themselves to be expert Esperantists, and who are willing to pay 5s."
It was announced with regret that W. Whitebrook, Esq., would be unable, owing to the numerous professional calls on his time, to accept the Hon. Treasurership. The Committee expressed their heartfelt sense of the loss this meant to the Association, and elected Harald Clegg, Esq. (the Hon. Secretary), to fill the position of Hon. Treasurer also. All subscriptions and donations should, therefore, be addressed to Mr. Clegg, at the offices of the Association:--14, Norfolk Street, Strand, London, W.C.
_Group News._
The _Acton Group_ reports a very successful meeting recently, at which the veteran Esperantist, Miss Warlow, was unanimously elected President. Miss Warlow is the first lady President of any British Group. Those who know her are delighted at this fitting choice. The Hon. Secretary, Mr. E. J. Gant, Ivy Dene, Cumberland Road, Hanwell, will gladly supply information, and intending Members will be heartily welcomed. The classes are held in the South Acton Schoolrooms.
From _Aberdeen_ comes the news that the Committee of the Chamber of Commerce have unanimously agreed that if Mr. Christen desires to give another lecture on the subject of Esperanto, the Chamber's support will be given to the meeting. The Committee were glad to know that Mr. Christen "was advocating the popular study of this new commercial language, which had been taken up in many parts of England and Scotland, and was so well known on the Continent." The Group meetings are held in the studio of Mr. Hector, and the Hon. Secretary is Mr. Donaldson S. Rose, M.A., 259, Union Street.
The _Brixton Club_ is ever energetic. It is forming a circulating library, and subscribes to five magazines. It holds its meetings on Tuesdays, at 8 p.m. Members are invited to bring friends, and Mr. Eagle, 21, Kellett Road, will be pleased to give information.
Canon Lonsdale has consented to become President of the _Corbridge Group_. The Membership is large for the size of the village, and this is surely owing to the energetic past and present Secretaries, Miss Bauer and Miss Bickell.
At _Battersea_, Mr. A. Lee, 2, Cupar Road, has organised a regular campaign. The meetings are at the Latchmere Baths on Tuesday, at 7.30.
The _Ilford Group_ meets at the house of Mr. Jeffrey, 42, Park Road. One of the Members of this Group learnt Esperanto so quickly that after 14 days he was able to write a clever historical description of an old town.
The classes at _Liverpool University_ are held on Wednesday, at 7.30, by Dr. Lloyd, who is preparing the Rules for Examinations.
In _Leeds_ the classes are held at the Northern Institute on Saturday evenings, at 8.30 p.m. The visit of Mr. Rhodes in October was much appreciated. Between 70 and 80 people attended the lecture, many afterwards joining the Club. To arrange for such lectures will be in the future one of the important duties of The British Esperanto Association.
The Rev. E. Atkins has placed a room in the Working Men's College at the disposal of the _Leicester Group_. Mr. F. Mugglestone, 61, Bonsall Street, who is the Hon. Secretary, will gladly give information.
_Newcastle_ does not mean to be content with one gathering. The classes at 29, Grainger Street, are held on Wednesdays, at 7.30, and a special elementary class for ladies at 10, Mosley Street, on Wednesday evenings, from 7 until 9 o'clock.
Mr. Korth, of _Swansea_, reports a rather amusing objection to the use of the Free Library for an Esperanto class. A Committee Member objected because "Esperanto is so awfully difficult." What kind of study is favoured in Swansea if the height of difficulty is measured by Esperanto? Inquirers will be gladly answered by Mr. Oswald Korth, 1, Kensington Terrace, Swansea.
Mr. S. E. Hunt, Selsley Road, Woodchester (Glos.), would like to hear from anyone in his neighbourhood interested in Esperanto.
_London Classes._
_Monday._--Club Café, 5, Bishopsgate Street Within. Tea at 6 o'clock; at 7 the party adjourns to 100, Gracechurch Street, to rooms kindly placed at their disposal by the Remington Typewriter Company.
_Monday._--Students' class at 7.30. Conducted by Mr. Motteau, at the rooms of the Ethical Society, 19, Buckingham Street, Strand.
_Tuesday_, 6 to 8.--71, High Holborn. Room kindly lent by Messrs. Hatchard and Castarede. Those desiring to join should write to the Hon. Secretary, Mr. C. F. Hayes, 48, Swanage Road, Wandsworth.
_Tuesday_, 8.30.--The Co-operative Brotherhood Trust have a meeting of "Clarionites." Hon. Secretary, Mr. Goode, 37, Newington Green Road.
_Wednesday._--German Club, Charlotte Street, Fitzroy Square. For particulars send stamped envelope to Miss A. Schafer, 8, Gloucester Crescent, Regent's Park.
_Thursday._--Cusack's Institute, White Street, near Moorgate Street Station. Room kindly lent by the Principals. Beginners, 6.15. Advanced, 7.15.
_Friday_, 6.30.--Enterprise Club, Petersburgh House, Leadenhall Street. For lady clerks and secretaries. This class is the result of a lecture given to Members of the Club by Miss Schafer. The audience was much interested in the discussion as to the utility and facility of Esperanto. Much amusement was caused when the speaker recited a few sentences in Esperanto, the meanings of which were easily guessed by the ladies present.
The veteran artist, Felix Moscheles, desiring to practise speaking, would like to talk with a few Esperantists in his own beautiful home, 80, Elm Park Road, Chelsea. About twilight would be a good time.
The above classes are free, but, as mentioned last month, a series of lessons by a skilled Esperantist can be arranged for by applying to the Secretary of the School of Esperanto, 93, Chancery Lane, W.C.
_Newspapers._
The articles and letters commenced the 27th August in _La Chronique_ (29, Bessborough Street, London) have continued every week since. The arguments of M. Hamonet, our keen antagonist, may be summed up in the formula we know so well: "An artificial language is so unnatural"; and, "Esperanto, if it should be successful, will displace all the national tongues, and Shakespeare, Goethe, Victor Hugo, Tolstoy, become just 'memories'; for boys (and men) are prone to idleness, and Esperanto is so easy that of course they will prefer it to their own tongue." Is this "approval" in disguise? The splendid articles in our favour by MM. Michaux, Bastien, Capé, Lefèvre, and a member of the French Academy seem waste of energy after the account of his previsions given by our adversary, M. Hamonet; for in their wildest dreams these gentlemen never supposed that an Englishman would prefer Esperanto to English.
The _School World_ has at last spoken, and to some purpose. In the November number Mr. Mathews, of Rochester, after an exposition of the structure and uses of Esperanto, and a comparison with Volapuk, argues that for a _large_ number of pupils in our schools the study of Latin, French, and German has little practical value. He would substitute Esperanto for the lower forms, because (1st) more time will be set free for other subjects; (2nd) the pupils will get a good training in the correct meaning of words, and will have such a copious stock of roots that they will be able to overtake students in other modern languages who have not had their advantages. He considers Esperanto more valuable than Latin as a means of training. An interesting article from the pen of Dr. Martyn Westcott, in the November number of _Womanhood_ (5, Agar Street, Strand), is the first of a series which the Editress, Mrs. Ada Ballin, intends to carry on in future numbers. There will be a monthly lesson; also short story competitions, prizes, etc., etc.; and it is hoped that a _Womanhood_ Club will be formed. I trust Mrs. Ballin will have great success, for, oddly enough, the majority of Esperantists are men; when once their wives, sisters, and daughters take up the matter, "We shall see what we shall see."
_Foreign News._
First in importance are the preparations for the Congress in Boulogne next year. Dr. Zamenhof, having consented to preside, has also intimated his wish that this should be a Congress in which every Group in the world should be represented, but the Boulogne Group, unaided, could not organise so stupendous an affair; even the comparatively small gathering at Dover last summer cost more than that Group could rightly afford; M. Michaux therefore calls for aid from all quarters. The Société Française p.p. Esperanto has, as usual, been the first to answer. It announces a contribution of 200 francs, and more, if possible. What will Great Britain do? Many have suggested that Dr. Zamenhof should "come out of his shell." Now he means, if possible, to do so. We must see that he has a good welcome. Will Esperantists send suggestions to the Hon. Secretary of The British Esperanto Association as to how much we should contribute?
There is to be a great Esperanto Exhibition in Algiers in March, and Captain Capé, 17, Boulevard, Gambetta, earnestly hopes that literature of all kinds may be lent him. Circulars in Esperanto, articles of commerce with Esperanto labels, books, journals, post cards, propaganda leaflets, etc., etc.
At the Grenoble Congress M. Bolack occupied some hours in describing the invention, the Langue Bleue, to which he has devoted so much time and money, but he at length confessed that he could not hold a conversation in it for even five consecutive minutes.
It is stated in this month's _Esperantiste_ that, owing to a fire in his house, Mr. Geoghegan, the first English Esperantist (it is supposed), has lost the whole of his valuable collection of letters, post cards, and books; this means that he has lost the addresses of all his correspondents as well. Any such who read these lines are asked to send him their news to East Sound, Washington County, U.S.A. Truly every Esperantist will condole with him upon this loss.
On the 19th October an amusing critique appeared in the _Glasgow Evening Times_. Under the heading of "Shreds and Patches" its editor attacked Esperanto in diatribe against Mr. W. T. Stead. This naturally provoked the retort on the 20th that Esperanto was not a new untried experiment which Mr. Stead was trying to boom, and that there was no earthly reason for connecting the man and the language, except that Mr. Stead is enthusiastic and open-minded, and Esperanto as a language is approved of by such. Mr. Wallace, Mr. Buchanan, Mr. Rhodes and others joined in the fray, and on November 2nd an amusing skit headed "Shredoji kaj Patchegaj" appeared, in which the writer started by saying "Mi esperas ke Mi povos uzi la Internacia Lingo Esperanto por tui artikolon," but he found it better to stick to English. Of the propriety of this there could be no question, seeing the writer knew only twelve words of Esperanto. He then goes on to classify the thirty-seven letters he had received, announcing that, evidently, "any craft that appears within extreme range of Esperanto must be a hostile torpedo boat." The correspondence apparently dwindled after this date; but one singular fact with regard to it appears to be that Glasgow people themselves were not sufficiently interested to enlarge the Glasgow group to any conceivable extent, the exact opposite to Aberdeen, Bedford, etc.
The November number of the _Note-Book_ (every issue gives Esperanto matter) contains a very interesting report of the General Meeting of the British Esperanto Association, together with the usual interesting lesson, and an account of an amusing game by Mr. Hugon.
The foreign Esperanto journals have been especially interesting of late. Many of them have contained articles on "Holidays in Esperantoland." Most of the gazettes are also improving in appearance, which must also be taken as a good sign of progress and increasing circulation.
Several New Zealand papers have been discussing Esperanto of late. _The Voice_, a widely-read and attractive monthly, led the way, and Otago and Southland papers have followed on, thanks to the energy of Mr. Field.
OKAZETO VENEZIA.
Originale verkita de D. H. Lambert, B.A. (9660).
Pasiginte la Paskon en Romo, mi forveturis Venezion por ĝui tie la trankvilecon nur atingeblan en urbo, kie la piedfrapado de ĉevaloj kaj la rulsonado de radoj neniam igas sin senti.
Sed kiel priskribi la Veneziajn glorojn! Kiel per ordinaraj vortoj mi povos, ne trograndigante, konatigi la eksterordinarajn mirindaĵojn de tiu ĉi vidinda urbo, la idealo de la romanca historio, tronata sur ŝia centinsularo! Kie mi serĉos egalulinon al la Reĝino de la Adriatiko, kun ŝiaj palacoj, ŝiaj gondoloj ŝiaj kanaloj, la "_flumina antiquos praeterlabantia muros_" de Virgilio, kaj kun ŝia unu placo, kiu kompare kvazaŭ malgrandigas ĉiujn aliajn!
Kia vizitanto al Venezio ne tralegis ŝian gloran historion, temon tiel kortuŝantan eble pro ĝiaj rakontoj pri triumfoj kaj malfeliĉaĵoj, la ŝanĝemaj batadoj de la sorto, kiel tiu de mem Grekujo! Kiam, jen sur la randaĵo de malespero kaj forlasonta je ĉiam la scenojn de tiomaj ĉagrenaĵoj, ŝi rekuraĝiĝis kaj enspiris novan vivon el la cindroj de la malĝojeco.
Certe la nomoj de Contarini, Pizano, Zeno kaj Chioggia (Kioĝja) elvokas admireman sentadon tiel fortan, kiel tiu pri Pausanias kaj Miltiades, pri Salamis kaj Marathon.
Kaj, se eĉ en la mondo de la belartoj kaj beleco Venezio preskaŭ ne povas sin antaŭmeti kiel komparindan kun la fieraj sanktejoj kaj la diaj elpensaĵoj de la Grekaj skulptistoj, ŝia gloro tamen ne malpli ol ŝia dekliniĝo kaj falo, elvekigas, mi opinias, egale profundan intereson.
Protektite de la ostoj de la sanktulo Marko, la respubliko povis prezenti maltimegan frunton al Doriaj minacoj, kaj Barbarosaj tondriloj, senpovaj, malgraŭ la plej terura frenezeco, tremigi la barkon, kiu sciis surrajdi la ondegojn meze de muĝadanta alilanda blovegado.
En la _Hotelo Victoria_ mi trovis loĝejon tre komfortan, kaj, post rondtabla-vespermanĝo, mi ekiris por kuniĝi kun la aro da akvofestantoj sur la Granda Kanalo.
Dum la gondolo glitadis senbrue preter la silentaj palacoj--la akvo lumigata jen de la lunradioj, jen de ia pendanta gaslampo,--renkontiĝante kun fantomoj nigrevestitaj kiel ĝi mem, antaŭenirigata de la kvieta gondolisto, tra ĝia vojiro misterega, la ligilo de la sorĉeco ŝajnis al mi plenita.
La trompita imago reflugis al la jarcentoj kiam romanco kaj amsekreteco ekscitis multajn krimojn, kiujn la profundaĵoj de tiuj akvoj povus malkovri!
Alveninte al la signita ejo mi alproksimiĝis al la diverskolora boatego kun ĝiaj lumdonantaj Ĥinaj lanternoj, balanciĝantaj antaŭe kaj poste, kie sidadis la kantantoj kun siaj belsonaj muzikiloj, kies notoj, per dolĉe modulantaj akordoj, kiuj akompanis la voĉojn, elravis la orelojn de ĉiu aŭdanto, kaj malgrandiĝadis iom post iom tra la laguno....
Tuj kiam mi revenis gastejen, preta kuŝiĝi post la tagaj laboroj, la jena interparolado okazis:
"La sinjoro bonvolos pardoni, ke necesiĝas ŝanĝo de dormoĉambro."
"Sed miaj valizoj kaj la tuta vojaĝilaro jam suprenportiĝis en mian ĉambron."
"Sen malfacileco oni translokos ilin en alian."
"Kion vi proponas provizi al mi? Almenaŭ interne de la hotelo, mi esperas!"
"Certigu vin pri tio, sinjoro. Mi havas ĉambron kiu al vi plaĉos, kaj la pakaĵoj jam tie sin trovas."
Suprenirinte tien, mi eniris en ĉambregon lumigitan per du grandaj kandelabroj ĉe la pli malproksima fino, meze de mallumo, kiun ili malfacile kontraŭstaris.
La litego, ĉirkaŭate de nigraruĝaj kurtenoj kaj enmetite en angulon prezentis neniel aperon allogi ripozon.
"Sendigu tien ĉi," mi diris al la gastejestro, "noktomanĝeton; mi kutimas preni malpezan manĝaĵon antaŭ ol ripozi."
Atendante la manĝilaron, mi zorge ekzamenis la tutan salonon, esplorante la grandnombrajn ŝrankojn kaj kestegojn, kiujn la ĉambro enhavis.
La muroj estis kovrataj de tapetoj, kiuj figuris batalantajn Krucistojn, kies helaj plumoj, standardoj kaj armaĵoj, kie rebrilis la sunradioj, kontrastis kun la pentrindaj postscenoj de monto kaj arbaro.
Kvankam la vetero estis varma, mi decidis ekbruligi fajreton por heligi la malĝojan atmosferon de la salono: kaj altirinte apuden seĝegon, mi eklegis romanon, kiun mi okaze kunportis kun mi.
Post la manĝaĵo mi sentis min dormema, sed ne dezirante pasigi la nokton sidante mi decidis min senvesti por kuŝiĝo.
Sed la silento kredeble malhelpis min maldormi, kaj kontraŭvole mi ekdormetis.
Teruraj sonĝaj fantazioj tamen vin vekadis, kaj mi estis leviĝonta pretigi min por la lito, kiam la granda spegulo, kiu pendis kontraŭe, vidigis al mi homan kapon elrigardanta super mia seĝego.
Antaŭ ol mi povis rekonsciiĝi, por tiel diri, post la mirego kaŭzita per tia neatendita aperaĵo, kiu subite neniiĝis en aeron, miaj okuloj terure sin fiksadis sur la malantaŭa tapeto proksima de la kapkuseno de la lito.
La tapeto flankentirata malrapide maltegis la vizaĵojn de du viroj, mallaŭte interparolantaj, sed elĵetantaj minacajn rigardojn, dum unu per la maldekstra mano montris al la alia mian terurigitan figuron.
Ili portis vestojn antikvajn, kun longaj glavoj pendantaj de zonoj ĉirkaŭantaj la kokson.
De iliaj senkaskaj kapoj bukloj kovris iliajn ŝultrojn.
Post iom da tempo, kiu al mi ŝajnis centjaro ili faris signojn alpaŝi en la ĉambron por min ataki.... Mi provis kriegi ... faletis ... kaj svenis.
LA TREZORO EN LA ARBARO.
Fino de la rakonto de H. G. Wells. Tradukita (laŭpermese) de Martyn Westcott.
Evans tremetis. "Ŝajnas preskaŭ malvarme ĉi tie, post la brulego ekstere."
"Mi esperas ke ni rekte iras," diris Hooker.
Post nelonge ili vidis, malproksime antaŭe, interspacon en la malhela mallumeco, kie la blankaj radioj de la varmega sunlumo eniris en la arbaron. Tie ankaŭ estis brile verda subkreskaĵo, kaj koloraj floroj. Tiam ili aŭdis la sonon de la akvofluo.
"Jen la rivereto. Kredeble ni estas nun apud ĝi," diris Hooker.
La kreskaĵaro estis densa apud la riverbordo. Grandaj kreskaĵoj ankoraŭ sennomaj, kreskis inter la radikoj de la grandaj arboj, kaj prezentis bukedojn de vastaj verdaj folioj al la strio da ĉielo. Multaj floroj, kaj kreskaĵo kun brila foliaro, alkroĉis sin al la nekovrataj trunketoj. Sur la akvo de la larĝa, trankvila lageto, malsupren sur kiu la trezorserĉantoj nun rigardis, flosis grandaj ovalaj foliegoj, kaj kvazaŭvaksa duberozkolora floro, ne malsimila al akvo-lilio. Pli antaŭen tie, kie la rivereto kurbiĝis for de ili, la akvo subite ŝaŭmis kaj bruiĝis kaskade.
"Nu?" diris Evans.
"Ni iom flankiĝis," diris Hooker. "Tio estis atendota."
Li sin turnis, kaj rigardis en la malhelajn malvarmetajn ombrojn de la silenta arbaro, malantaŭ ili. "Se ni iros iom supren kaj malsupren, laŭlonge la rivereto, ni kredeble atingos ion."
"Vi diris----" komencis Evans.
"_Li_ diris, ke estas ŝtonaro," diris Hooker.
La du homoj rigardis unu la alian dum momento.
"Ni unue esploru iom malsupren," diris Evans.
Ili antaŭeniris malrapide, scivole ĉirkaŭrigardante. Subite Evans haltis. "Kio, je la diablo, estas tio?" li diris.
Hooker sekvis per la okulo lian montrantan fingron. "Io blua," li diris. Ĝi vidiĝis ĵus kiam ili atingis la supron de malgranda altaĵo de la tero. Tiam li ekkoniĝis tion, kio ĝi estis. Li subite antaŭeniris rapidpaŝe, ĝis ke videbliĝis la korpo apartenanta al senpova mano kaj brako. La mano ankoraŭ rigide tenis la ilon, kiun ĝi estis portinta. La aĵo estis Ĥino, vizaĝo malsupre. La malzorgeco de la kuŝmaniero estis plene klariga.
La du homoj pliproksimiĝis, kaj staris, silente rigardante tiun ĉi senvivan korpon malbonaŭspicie. Ĝi kuŝis en spaco inter la arboj. Apude estis fosilo, laŭ la Ĥina modelo, kaj pli malproksime kuŝis disĵetita-ŝtonaro, proksime de novefosita truo.
"Iu estas alveninta ĉi tie antaŭ ni," diris Hooker, iom tusante en la gorĝo.
Kaj tuj Evans ekblasfemis kaj freneziĝis, kaj piedfrapegis la teron.
Hooker blankiĝis, sed diris nenion. Malrapide li antaŭeniris al la kuŝanta korpo. Li vidis, la kolo plidikiĝis kaj estis purpura, kaj la manoj kaj maleoloj estis ŝvelataj.
"Pa!" li diris, kaj subite deturnis sin, kaj iris al la elfosejo. Li ekkriis surprize, kaj kriegis al Evans, kiu malrapide sekvis lin: "Simplulo! Estas tute bone. Jen ĝi ankoraŭ estas." Tiam li denove turnis sin, kaj rigardis la mortintan Ĥinon, kaj poste la truon.
Evans rapidis al la truo. Jam duone elfosita de la malbonŝanca malfeliĉulo apude, kuŝis nombro da malbrilaj flavaj baroj. Li kurbiĝis en la trueto kaj, forbalaiante la teron per la manoj, li rapide eltiris unu el la multepezaj masoj. Tionfarante, malgranda dorno pikis lian manon. Li forprenis la maldikan dorneton per la fingroj, kaj levigis la fandaĵon.
"Nur oro aŭ plombo povus pezi tiele," li diris triumfe.
Hooker ankoraŭ rigardis la mortintan Ĥinon. Li embarasiĝis.
"Li ruze alvenis tien ĉi antaŭ siaj amikoj," li fine diris. "Li venis tien ĉi tute sola, kaj ia venena serpento mortigis lin.... Mi volus ekkoni kiamaniere li eltrovis la lokon."
Evans staris kun la fandaĵo en la manoj. Sed neniel grava estas la morto de Ĥino. "Ni devos porti tiujn ĉi al la ĉeflando peco post peco, kaj enterigi ilin tie dum mallonga tempo. Kiel ni transportos ĝin al la kanuo?"
Li demetis sian jakon, kaj etendis ĝin surtere, kaj ĵetis du aŭ tri or-fandaĵojn sur ĝin. Iom pli poste, li ekvidis, ke alia dorneto pikas lian haŭton.
"Tiu ĉi estas tiom, kiom ni porti povos," li diris. Tiam subite, kun stranga ekkoloriĝo, "Kion vi rigardadas?"
Hooker sin turnis al li. "Mi ne povas suferi ... lin," kaj li klinis la kapon al la Ĥino.
"Ĝi tiel similas al...."
"Malsaĝeco!" diris Evans. "Ĉiuj Ĥinoj similas unu alian."
Hooker rigardis sur lia vizaĝo. "Ĉiaokaze mi tuj enterigos _tion_ antaŭ ol mi helpos pri tiu ĉi afero."
"Ne estu malsaĝulo, Hooker!" diris Evans. "Lasu resti tiun putriĝantaĵon."
Hooker ŝanceliĝis, kaj tiam liaj okuloj atente ekzamenis la brunan teron ĉirkaŭe. "Ĝi ial timigas min," li diris.
"La afero estas," diris Evans, "kion fari pri tiuj ĉi fandaĵoj. Ĉu ni reenterigos ilin ĉi tie aŭ ĉu ni portos ilin per la kanuo trans la mar-kolon?"
Hooker pripensis. Lia konfuzita rigardado vagis inter la altaj arbtrunkoj, kaj supren en la malproksiman verdaĵaron sunlumigatan. Li tremetis denove, kiam liaj okuloj haltis ĉe la bluvestita Ĥino. Li serĉe rigardis en la grizan profundaĵon inter la arboj.
"Kio okazis al vi, Hooker?" diris Evans. "Ĉu vi perdis vian saĝon?"
"Ni forprenu la oron de ĉi tie iel!" diris Evans.
Li manprenis la finojn de la jaka kolumo, kaj Evans tenis la kontraŭajn angulojn, kaj ili levigis la mason. "Kien?" diris Evans. "Al la kanuo."
"Estas strange," diris Evans, kiam ili estis antaŭenirintaj nur kelkajn paŝojn, "sed miaj brakoj ankoraŭ doloras pro la remado." "Malbenu!" li diris. "Sed ili ja doloras. Mi devas halti."
Ili metis la jakon teren. La vizaĝo de Evans estis pala, kaj ŝviteroj elstaris sur lia frunto. "Estas ial senaere en tiu ĉi arbaro."
Poste, kun subita ŝanĝo al neracia kolero: "Kio bona tie ĉi atendi la tutan tagon? Helpu mi diras! Vi nenion faris krom revi, de la tempo kiam ni ekvidis la mortintan Ĥinon."
Hooker fikse rigardadis la vizaĝon de sia kunulo. Li helpis levi la fandaĵ-portantan jakon, kaj ili antaŭeniris eble cent jardojn silente. Evans komencis forte spiri.
"Ĉu vi ne povas paroli?" li diris.
"Kion vi havas?" diris Hooker.
Evans faletis, kaj tiam, kun subita malbeno, ĵetis la jakon for de