The Esperantist, Complete

mi. Sed kiam mia kuzo estos reveninta, mi rakontos al li la tutan

Chapter 252,533 wordsPublic domain

aferon, kaj li vin vipos por via mensogo. Estu bona knabo, kaj mi donos al vi tiun ĉi belan arĝentan horoloĝon, kiu certe valoras tridek frankojn!"

"Kiam mi estas grandulo, mia onklo, la korporalo, donacos al mi horoloĝon." "Jes, sed la filo de via onklo jam havas unu, ne tiel belan, kiel tiun ĉi, vere. Li tamen estas pli juna ol vi." Fortunato rigardis ĝin simile je kato, al kiu oni prezentas tutan kokidon. Sentante ke oni mokis lin, li ne kuraĝiĝas kapti ĝin, kaj de tempo al tempo, li deturnas la okulojn por ne subfali la tenton. Ŝajnis tamen ke la adjudanto volis vere donaci la horoloĝon al li.

"Mi perdu miajn epoletojn," ekkriis la adjudanto, "se mi ne donacos al vi la horoloĝon, kondiĉe ke vi diru kie estas Gianetto. La kamaradoj estas atestantoj, kaj mi ne povas depreni mian promeson." Tiel parolante li alproksimigis iom post iom la horoloĝon, ĝis ĝi preskaŭ tuŝis la palan vangon de la infano. Oni vidis sur lia vizaĝo la internan batalon inter la avideco, kaj la respekto ŝuldata al la gastamo. Li pene spiris: Li preskaŭ sufokiĝis. Dume la horoloĝo balanciĝis, turniĝis kaj kelkafoje eĉ tuŝis lian nason. Fine, iom post iom, la dekstra mano leviĝis al la horoloĝo; liaj fingroj tuŝis ĝin, kaj ĝi tute kuŝis en lia mano, la adjudanto tamen ne ellasinte la ĉenon. La ciferplato estis ornamita; la kovrilo nove polurita; je la suno ĝi brilis kiel fajro.

La tento estis tro granda.--Fortunato levis ankaŭ la maldekstran manon, kaj per la antaŭfingro li montris supre sian ŝultron la amason da fojno. La adjudanto tuj komprenis lin. Li ellasis la ĉenon. Fortunato estis la sola posedanto de la horoloĝo.

La soldatoj tuj renversis la amason, kaj ĝi baldaŭ moviĝis, kaj sanga viro, kun stileto en la mano, eliris, sed, provante leviĝi, sia vundo ne permesis lin stari. Li falis. La adjudanto ĵetis sin sur lin, kaj elŝiris la stileton el lia mano. Tuj oni forte ligis lin, malgraŭ lia kontraŭbatalo.--Gianetto, kuŝita sur la tero kaj ligita kiel branĉaro, turnis la kapon al Fortunato, kiu alproksimiĝis. "Filo de ...," li diris pli malŝate ol kolere. La infano ĵetis al li la moneron, kiun li estis doninta, sentante ke li ne plu meritas ĝin. Sed la kaptito ŝajnis ne vidi tiun movon. Tre kviete li diris al la adjudanto: "Mia kara Gambo, mi ne povas marŝi; vi devas _porti_ min en la urbon." "Vi tuj kuros pli rapide ol kapreolo," respondis la kruela venkinto; "sed estu trankvila. Mi estas tiel kontenta teni vin, ke mi volonte portus vin unu mejlon sen laciĝi. Plie, amiko mia, ni faros por vi portilon per branĉoj." "Bone," diris la malliberulo, "vi ankaŭ metos iom da pajlo sur la portilon, por ke mi estu pli senĝena."

Dum la soldatoj okupis sin, unuj por fari specon de portilo, aliaj por bandaĝi la vundon de Gianetto, Mateo Falkone kaj sia edzino subite aperis apud la kurbiĝo de la vojeto, kiu kondukis al la arbaro. La virino antaŭmarŝis, kurbiĝata penige sub la pezo de grandega sako da kaŝtanoj, dum la viro trankvile sekvis, portante nur unu pafilon en la mano, kaj alian sur la dorso; ĉar estas neinde je Korso porti ian ŝarĝon krom siaj armiloj.

Vidante la soldatojn la unua penso de Mateo estis ke ili estas venintaj por aresti lin. Sed kial tiu ĉi ideo? Ĉu li malpacis kun la justeco? Ne, li ĝuis bonan famon. Sed li estis Korso, kaj montano; kaj estas iom da Korsoj, kiuj, esplorante la memoron, ne tie trovas ian peketon. Li do estis singarda, kaj prepariĝis por la defendo. "Edzino," li diris al Giuseppina, "metu malsupren vian sakon, kaj pretigu vin!" Ŝi tuj obeis. Li donis al ŝi la pafilon, kiun li portis sur la dorso, por ke ĝi ne ĝenu lin. Tiam li malrapide autaŭeniris al la domo, laŭlonge la arboj, kiuj borderis la vojon, kaj preta ĵeti sin, je la plej malamika movo, malantaŭ la plej grandan trunkon, de kie li povus pafi kaŝate. Lia edzino sekvis lin proksimege, tenante la duan pafilon, kaj la kartoĉujon. La ofico de bona edzino dum batalo estas ŝargi la armilojn de ŝia edzo.

Vidante Mateon tiamaniere alproksimiĝantan, la adjudanto estis en tre granda maltrankvileco. Se Mateo, li ekpensis, estus hazarde parenco de Gianetto, aŭ se li estus lia amiko, kaj li volus defendi lin, la kugloj de lia pafilo alvenus al mi tiel certe, kiel letero al la poŝto. Je tia ŝanceliĝo, li kuraĝe decidiĝis antaŭeniri sole, kaj rakonti al Mateo la tutan aferon, parolante al li, kiel al malnova konato; tamen la mallonga interspaco inter li kaj Mateo ŝajnis al li longega.

"Nu, amiko mia," li ekkriis. "Kiel vi sanas? Estas mi, Gamba, via kuzo." Mateo, nerespondante, haltis kaj ĝentile plialtigis sian pafilon. "Bonan tagon, frato!" "Mi venis pasante por saluti vin, kaj mian kuzinon Peppina. Ni havis longan marŝadon hodiaŭ, sed ni ne devas plendi pri nia laciĝo, ĉar ni faris bonan kaptaĵon. Ni ĵus kaptis Gianetton Sanpieron." "Estu Dio laŭdata," ekkriis Giuseppina, "li ŝtelis nian kaprinon la lastan semajnon!" Tiuj ĉi paroloj ĝojigis Gamba. "La fripono sin kiel leono defendis. Li mortigis unu el miaj soldatoj, kaj, nekontenta je tio, li rompis la brakon al la korporalo Chardon--sed tio ne estas grava afero, li estas nur Franco:--Plie li kaŝiĝis tiel bone, ke la diablo mem ne estus povinta trovi lin. Sen la helpo de mia kuzeto Fortunato, ni neniam estus trovinta lin. Gianetto kaŝiĝis sub tiu ĉi amaso da fojno, sed mia kuzeto vidigis al ni la ruzon. Mi certe diros ĝin al lia onklo, la korporalo, por ke li sendu al li belan donacon por lia penado. Lia nomo kaj la via estos en la raporto, kiun mi sendos al la provincestro."

"Malbeno!" ĝemis tute mallaŭte Mateo.

Kiam ili alvenis al la domo, Gianetto jam kuŝis sur la portilo, preta por foriri. Vidante Mateon kun Gambo, li strange ridetis; tiam turninte sin al la pordo de la domo, li kraĉis sur la sojlon, dirante: "Domo de perfidulo."

Nur homo certa morti estus kuraĝiĝinta elparoli tiujn ĉi vortojn. Tiro per stileto, kiu ne postulus ripetadon, tuj estus paginta tiun insulton. Mateo tamen nur metis la manon al la frunto, kiel viro premegita. Fortunato estis enirinta en la domon, kiam li vidis sian patron alvenantan. Li baldaŭ reaperis kun taso da lakto, kiun li prezentis al Gianetto mallevante siajn okulojn.

"For de mi!" ekkriis la malfeliĉulo kun tondra voĉo. Poste, turniĝante al unu el la soldatoj: "Kamarado, donu al mi trinkaĵon!" La soldato metis sian botelon en liajn manojn, kaj la bandito trinkis la akvon, kiu donis al li viro, kun kiu li ĵus interŝanĝis pafojn! Tiam la adjudanto donis la signalon por foriri, kaj diris _adiaŭ_ al Mateo kiu ne respondis....

Ĉirkaŭ dek minutoj pasis antaŭ ol Mateo malfermis la buŝon. La infano malkviete rigardis, jen sian patrinon, jen sian patron, kiu, apogante sin sur sia pafilo, konsideris lin kun kolerega mieno. "Vi komencas bone," fine diris Mateo kun voĉo kvieta, sed terura por tiuj, kiuj lin konis. "Paĉjo mia," ekkriis la infano, alproksimiĝante, la okulojn larmplenajn, preta sin ĵeti genue. Sed Mateo kriis al li: "Malantaŭen de mi!" kaj la infano haltis kaj ploregis, senmove starante kelkajn paŝojn de sia patro. Giuseppina alproksimiĝis. Ŝi ĵus ekvidis la horoloĝĉenon elpendantan el lia ĉemizo. "Kiu donis al vi tiun ĉi?" "Mia kuzo, la adjudanto."

Mateo ekprenis la horoloĝon kaj, ĵetante ĝin forte kontraŭ ŝtonon, disrompis ĝin en mil pecetojn.

La ploregoj de Fortunato duobliĝis, kaj Mateo daŭrigis lin fikse rigardi per siaj linkaj okuloj. Fine li frapis la teron per la pafilo, kaj ĵetinte ĝin sur la ŝultron, li reprenis la vojon al la arbaro, kriante ke Fortunato lin sekvu. La infano obeis. Giuseppina kuris post Mateon, kaj ekprenis lian brakon: "Li estas filo via," diris ŝi, tremante, kaj fiksante siajn nigrajn okulojn sur tiujn de sia edzo, kvazaŭ ŝi volis legi tion, kio pasiĝis en lia animo. "Lasu min," respondis Mateo. "Mi estas lia patro." Ŝi kisis sian filon, kaj reeniris plorante en la domon, kie ŝi fervore preĝis antaŭ la imago de la Dipatrino....

Apud malgranda valeto Mateo haltis. "Fortunato, iru apud tiun larĝan ŝtonon." La knabeto faris tion, poste li genufleksis. "Diru viajn preĝojn!" "Patro mia, Paĉjo, ne mortigu min!" "Diru viajn preĝojn!" ripetis Mateon, teruravoĉe. Balbutante kaj ploregante, la infano diris la Patron kaj la Kredon. Fortavoĉe la patro respondis _Amen_ je la finiĝo de ĉiu preĝo.

"Ĉu tiuj ĉi estas ĉiuj preĝoj kiujn vi scias?"

"Patro, mi ankaŭ scias la _Ave Maria_, kaj la _Litaniojn_, kiujn mia onklino lernigis al mi."

"Ili estas tre longaj, sed diru ilin!"

La infano finis la litaniojn per malfortega voĉo.

"Ĉu vi estas fininta?"

"Ho! Patro mia, pardonu min. Mi neniam refaros ĝin. Mi tiome petegos mian kuzon, la korporalon, ke oni pardonu al Gianetto."

Li estis ankoraŭ parolante kiam Mateo murmuris: _Dio vin pardonu!_

Li pafis, kaj Fortunato falis teren, morta.

Sen ĵeti rigardon sur la malvivulon, Mateo reiris domen, por serĉi fosilon por enterigi sian filon. Post kelke da paŝoj, li renkontis Giuseppinan, alkurantan, maltrankviligitan per la pafo. "Kion vi faris?" ŝi ekkriis.

"Justecon!"

"Kie li estas?"

"En la valeto. Mi lin enterigos. Li mortis Kristane. Mi kantigos meson por li. Oni diru al mia bofilo ke li venu loĝi kun ni."

TOM BOLIN.

(Dibdin.--Tradukis A. Motteau).

Senviva kuŝas nun Tom Bolin, Karulo de l'ŝipar'; Ventego ne plu blovos sur lin En granda mortintar'. Li staris en beleco vira, De la marist' model'; Ferdeke devosklavo vera, Sidant' nun super vel'. (_bis_).

Tom ĉiam sian vorton gardis Kaj kore donis sin; Edzinon virtan li posedis, Amikojn verajn, nin. Li ankaŭ kantis tiel bele, De l'ŝipo Filomel'! Bedaŭru ni do lin fidele, Zorgantan super vel'. (_bis_).

Veteron belan sendos tamen La supervol' al Tom, En tago kiam venos hejmen Maran' kaj landa hom'. Ŝipanon, reĝon morto kaptas; Se li nun homa ŝel' Senmova korpo sube restas, Tom vivas super vel'. (_bis_).

DIVERSAJ AVIZOJ.

Niaj Germanaj Samideanoj baldaŭ komencas sian propagandon, kaj eldonigis bonan broŝureton kiu kostas dekkvin pfenigojn kaj kiu multe helpos je la varbado de rekrutoj.

* * *

Sinjorino Phelips, Prezidantino de la Braillea Korespondada Klubo, anoncas la fondon de Esperanta sekcio. Ni rememorigas niajn blindajn amikojn ke Sinjoro W. P. Merrick, The Manor Farm, Shepperton, klopodas pri la movado, kaj estas la Braillea Sekretario de The London Esperanto Club.

* * *

Alilanda Adepto, kiu enpresigis sian nomon en nian Adresareton, kiel kolektanto de ilustritaj poŝtkartoj, ĵus estas skribinta: "Ĉu vi scias ke per, kaj por, via gazeto mi faras kaj estas ankoraŭ farinta grandaron da poŝtkartoj ilustritaj? Ĉiutage la leteristo lasas en mia domo kvar, kvin, aŭ ses, ĉiuj skribitaj tiamaniere: "Leginte vian anoncon en The Esperantist k.t.p."

Mi ĉiam pensis, ke tiuj ĉi multe helpus nian aferon, kaj sendube la kolekto de poŝtsignoj ankaŭ estas inda je atento. Al ĉiu, kiu sendos ĉi tie sian nomon kaj adreson, por ke ĝi enmetiĝu en nian adresareton, kiel kolektanto de poŝtsignoj, kaj kiu kunsendos la necesajn ses pencojn (70 centimojn), la Redaktoro tuj resendos areton da almenaŭ dek diversaj poŝtsignoj. Kaj ĉiuj el ili estos per Esperanto ricevitaj. Estas mirinde kiom da alilandaj abonantoj tiun ĉi malgranda Gazeto jam posedas. Estos granda helpo al tiu ĉi afero se la abonantoj en Java, Pahang, Cochin-China, Japan, Trinidad, Barbadoes, Brazil, Mexico, Sierra Leone, China k.t.p. afable sendos aron da senvaloraj (al ili, sed ne al ni) specimenoj por ke ni disdonu ilin inter niaj apogantoj. _Per malgrandaĵoj oni grandaĵojn efektivigos!_ Tial mi multe konfidas je poŝtkartoj kaj poŝtsignoj, por rapidigi la universalan alprenon de Esperanto.

* * *

Kelkaj amikoj tre amas _kronikon_; sed la Redaktoro petas ke ili sin turnu al la _Lingvo Internacia_, _L'Esperantiste_, _k.t.p._ por ĝin trovi. Tamen en tiu ĉi numero li donas mallongan skizon pri la agadoj de la pasinta monato. Multaj paroladoj estas farintaj. _The Associated Teachers' Guild_, _The Central Technical College_, _The Sir John Cass Technical Institute_, _The Westbourne Chapel_ en Londono, kaj kunvenoj ĉe Sheffield kaj Nottingham aŭskultadis kaj ekinteresiĝis je la Esperanta celo. Multaj artikoloj pri Esperanto aperis en la gazetaro.

Bonaj leteroj enpresiĝis en _The Hexham Herald_ kaj _The Scottish Cyclist_. Malfeliĉe _The Daily Paper_, kiu donis al ni tiom da espero kaj helpo, estas mortinta, ĉar nia fervorega amiko Sinjoro Stead ne povis plu zorgadi pri ĝi. Tamen nia movado ŝuldas al li ankoraŭ pli koregan dankesprimon. Pri la artikolo en la _C.T.C. Gazette_ mi jam estas skribinta.

Mi ne povas nomi ĉiujn el la Anglaj Gazetoj, kiuj enhavis Esperantajn artikolojn, sed mi ne devas forgesi la novan monatan revuon, _The Crank_, kies dua numero enhavis tre valoran artikolon, skribitan de nia agema _Librarian_. Dua artikolo kredeble sekvos en la tria numero.

Sed estas inter la alilanda gazetaro ke ni trovas la plimulton da niaj apogantoj; kaj mi prenas la nunan okazon por danki la multajn samideanojn, kiuj afable sendadas al mi siajn lokajn gazetojn. En _La Plume Stenografique de France_ troviĝis longan skizon; kaj ankaŭ tre longan nomaron da aliaj gazetoj oni povus citi. En la Amiens'a ĵurnalo mi legis ke la sindonema Sinjoro Tessencourt, la tiea Prezidanto, fariĝis konsulo de la Unuiĝitaj Ŝtatoj. Espereble la lingvo internacia helpos lin, kvankam ĝis nun ne estas multe da kunbatalantoj tie.

Tamen, antaŭ kelkaj tagoj, mi ricevis sekvantan leteron el tiu ĉi antaŭemega lando. "When I was in business in New York I had considerable correspondence with merchants in various parts of the world, as I was a large buyer of raw goods from Siberia, South Africa, Central America, and other countries, and I felt the need of an international business language. With this feeling I paid some attention to _Volapuk_ and _Spelin_, the two previous attempts at this problem which seemed worthy of notice, but I felt no confidence in there being any future in either of them. With regard to Esperanto I have a very different feeling, and think it is going to be a success."

* * *

Por finigi tiun ĉi avizaron, mi deziras altiri la atenton de la legantaro al la ĵuseldonita tre interesa raporto pri la _Esploro de la Groupe Esperantiste de Lyons_. Tiu ĉi energia centro sendis leterojn je la komenco de 1903 al ĉiuj konataj grupoj, petante respondojn je kelkaj demandoj. La rezultato de tiu ĉi interesa afero nun aperas en la komenco de la Jan Lingvo Internacia. Mi elĉerpos kelkajn frazojn el tiu ĉi raporto pri la enhavo de la sescent da ricevitaj respondleteroj: (1) Esperanto estas de nun disvastigita en la plej granda parto de la Eŭroplingvaj landoj. (2) Plej ofte fremdaj Esperantistoj staras izolitaj unuj de la aliaj. (3) Ke nenio estas pli diversa ol la socialaj situacioj de la Esperantistoj. (4) Ke la facileco per kiu ili akiris Esperanton estis apenaŭ nekredebla, kia ajn estas la gepatra lingvo. Ni ĉiuj devas dankegi la Lionan Grupon pro ĝia granda laboro, kaj pro la grava rezultato kiu ĝin kronis.

CORRESPONDENCE NOTES.

A.J.H. (Shrewsbury) writes: "There are many ways of spreading the language, but two plans, which I have not yet seen in print, appeal to me. (1). Let merchants, especially those with a world-wide business, adopt Esperanto names for their goods. (2). Cause Esperanto to be included among the languages in which it is permissible to send telegrams."--In thanking A.J.H. for the kind suggestions, and hoping that many will follow his good example, we beg to note that the second of these plans is already in vogue, as the writer has seen several Esperanto telegrams, of course minus the accents. As to the first, it is a capital suggestion. A certain perfume (Espero) has been advertised in this gazette, and, in consequence, the proprietor has had many orders from France and other foreign strongholds of our Cause. The opening up of a universal market for one's goods is the first advantage of the study, from a business man's point of view, and I trust that ere long it will be largely made use of by our growing army of Esperantists.

* * *

L.R.C. does not know Spanish, yet, thanks to Esperanto, he was able to translate the sentences in that language in our February number. Are we to consider therefore that Spanish resembles Esperanto more closely than Italian, or has some other friend, equally ignorant of that tongue, been able to translate the Italian sentences on page 57?

* * *

Several friends have pointed out the word given in the new English-Esperanto Dictionary for _Editor_. We prefer to use _Redaktoro_ to translate the term, and use _Eldonisto_ for _Publisher_.

E.M. (Lancaster) sends an excellent suggestion. He writes: "Will not some good Esperantists consent to correct one beginner's letter per week, provided that an envelope be enclosed for the reply?"--Surely there must be many who are willing to undertake this light work, and who thus will improve their own knowledge, and will also make the study especially interesting for country students. The Editor will be glad to find a learner, or a teacher, as may be desired.

* * *

Several subscribers have pointed out that the meanings of some words not in the text-book vocabulary have not been explained. As the Esperanto-English Vocabulary is now issued, we shall only explain words not to be found in that comprehensive little work.

* * *

No. 8380 writes: "Sir, permit me briefly to call attention to two of the examples given last month in illustration of the uses of the preposition 'By.' (1). _He was holding him by the neck with both hands._ Neck: part of the body, or instrument by which B is held; hands: part of the body by which A holds B. The preposition should, therefore, in my opinion be '_Per_.'" (In the first case there is a certain amount of ambiguity, and _je_ or _per_ can be used indiscriminately). "(2). _The little boy returned home quite by himself._ This somewhat peculiar idiom obviously means that the child returned alone, and must be rendered thus 'La knabeto revenis domen sole.'" The Editor nearly altered the latter phrase to the more colloquial expression "The little boy returned home quite _on his own_." It seems to mean "_by his own instrumentality_," and "_per_" certainly seems to be correct in this instance. He might, for example, have just commenced to walk, in which case the proud mother would no doubt have used the given phrase, even if she had accompanied him every step of the way (which, in the Editor's opinion, she probably did). As the phrases seem to give a considerable amount of instruction, the same contributor has kindly treated in this issue the prepositions "IN and INTO."

IN, INTO.

Many birds fly in the autumn into warmer countries. Multaj birdoj flugas dum la aŭtuno _en_ plivarmajn landojn.

When the mouse runs indoors. Kiam la muso kuras _en_ la domon.

The women run about indoors. La virinoj kuradas _en_ la domo.

They are quite right, in my opinion. _Laŭ_ mia opinio, ili estas tute pravaj.

They were brought up in the fear of God. Ili edukiĝis _laŭ_ la timo al (aŭ je) Dio.

In the education of children, it is necessary to use-- _Por_ la edukado de la infanoj, estas necese uzi--

She had difficulty in expressing her thoughts. Ŝi havis malfacilecon _por_ esprimi siajn pensojn.

Matrimony, a fact in the life of Henry VIII. Edziĝo, fakto de la vivo de Henriko VIIIa.

He is the best in the world for that. Li estas la plej bona pri tio _el_ la mondo.

I think I did well _in_ acting thus. Mi pensas, ke mi bone faris tiel aginte.

Alike in face and character. Similaj _per_ la vizaĵoj kaj la karaktero.

We are going away in two or three days. Ni foriros _post_ du aŭ tri tagoj.

Something, in the shape of a man, appears. Io, _sub_ la formo de homo, aperas.

They stand in one long line. Ili staras _sur_ unu longa linio.

While walking in the street I fell. Promenante _sur_ la strato, mi falis.

George Washington was born in the year one thousand seven hundred and thirty-two, and never told a lie. George Washington estis naskita la jar_on_ mil sepcent tridek du_an_, kaj mensogis neniam.

* * *

At the request of many Subscribers, the Grammatical synopsis has been omitted from this issue, and the interesting narrative of the early days of Esperanto takes its place.

* * *

All Members of the London Esperanto Club whose numbers are lower than _136_ are hereby reminded that their renewals are now due, and should be sent to the Hon. Secretary. A Renewal Form was enclosed in the January Number.

* * *

Subscribers are reminded that The Esperantist appears at the beginning of each month.

* * *

As the Editor will be abroad during the end of March, it is hoped that friends will excuse delay in replies to letters. The April gazette should appear on the first of the month as usual, notwithstanding.

For the convenience of Esperantists, all works dealing with the language can now be obtained by writing to the Librarian, P. Howard, Esq., The Bungalow, Cranes Park, Surbiton, Surrey.

The books most read are:--

"Student's Complete Textbook," by J. C. O'Connor, B.A., 1s. 8d., post free (revised edition).

"Thirty five Exercises with Keys," by A. Motteau, 1s. 3d., post free (6 copies for 6s. 6d.).

"No. 52," a short Grammar, by the Hon. R. H. Geoghegan. Price 7d., post free. This is a capital preliminary work for giving to friends to arouse their interest. For this purpose we will supply _subscribers_ with 6 copies for 2s. 6d., post free.

Three Tales by Tolstoy and Pushkin, 1s. 1d.

Fundamenta Krestomatio; Dr. Zamenhof, 3s. 4d.

"Hamlet," translated by Dr. Zamenhof, 2s.

Grammar in French or German, 1s. 6d.

Commentaire in French, 2s.

Prose Selections, 2s. 6d. and 1s. 6d.

Stories from back "L'Espérantistes," 2d. each.

"Tourist's Phrase-Book," in 6 languages, 6d.

Esperanta Sintakso de P. Fruictier, 1s. 6d.

The following monthly magazines can be obtained. The annual subscriptions are:--

"La Lingvo Internacia," printed wholly in Esperanto, 3s. 6d.

"L'Espérantiste," in French and Esperanto, 4s.

"La Lumo," in French, English, and Esperanto, 2s. 6d.

"La Belga Sonorilo," in French, Flemish, and Esperanto, 2s. 6d.

"La Bohema Esperantisto," in Czech and Esperanto, 3s.

"La Rondiranto," in Bulgarian and Esperanto, 3s.

The new "Internacia Medicina Revuo" will appear every two months. Subscription 6s. 6d. per annum.

The English-Esperanto and Esperanto-English Dictionaries, 2s. 6d. each.

"French-Esperanto Vocabulaire," 2s. 6d.; "Esperanto-French Dictionnaire," 1s. 6d.

"Braille Instruction-Book for the Blind," 4s.

Translation of the above into English, 6d.

Neat star-shaped Badges, for use when travelling, are kept in stock. Price 9d. each.

ELTIRO EL PRIVATA LETERO DE D-RO ZAMENHOF AL S-RO B.,

Presita kun permeso de ambaŭ korespondantoj, en Jaro 1896.

Tradukis el lingvo rusa V.G.

... Vi demandas min, kiel aperis ĉe mi la ideo krei lingvon internacian kaj kia estis la historio de la lingvo Esperanto, de la momento de ĝia naskiĝo, ĝis tiu ĉi tago? La tuta _publika_ historio de la lingvo, t.e. komencante de la tago, kiam mi malkaŝe eliris kun ĝi, estas al Vi pli malpli konata; cetere _tiun ĉi_ periodon de la lingvo estas nun, pro multaj kaŭzoj, ankoraŭ neoportune tuŝadi; mi rakontos al Vi tial en komunaj trajtoj sole la historion de la _naskiĝo_ de la lingvo.

Estos por mi malfacile rakonti al Vi ĉion, tion ĉi detale, ĉar multon mi mem jam forgesis; la ideo, al kies efektivigo mi dediĉis tutan mian vivon, aperis ĉe mi--estas ridinde ĝin diri--en la plej frua infaneco kaj de tiu ĉi tempo neniam min forlasadis. Tiu ĉi cirkonstanco parte klarigos al Vi, kial mi kun tiom da obstineco laboris super ĝi, kaj kial mi, malgraŭ ĉiuj malfacilaĵoj kaj maldolĉaĵoj, ne forlasadis tiun ĉi ideon, kiel ĝin faris multaj aliaj, laborintaj sur la sama kampo.

Mi naskiĝis en Bjelostoko, gubernio de Grodno. Tiu ĉi ŝanco donis la direkton al ĉiuj miaj estontaj celadoj. En Bjelostoko la loĝantaro konsistas el kvar diversaj nacioj: Rusoj, Poloj, Germanoj kaj Hebreoj; ĉiu el tiuj ĉi elementoj parolas apartan lingvon kaj neamike rilatas la aliajn. Tie pli ol ie la impresema naturo sentas la multepezan malfeliĉon de diverslingveco, kaj konvinkiĝas ĉe ĉiu paŝo, ke la diverseco de lingvoj estas la sola, aŭ almenaŭ la ĉefa kaŭzo, kiu disigas la homan familion, kaj dividas ĝin en malamikaj partoj.

Oni edukadis min kiel idealiston; oni min instruis, ke ĉiuj homoj estas fratoj, kaj dume sur la strato kaj en la domo, ĉio ĉe ĉiu paŝo igis min senti, ke _homoj_ ne ekzistas: ekzistas sole Rusoj, Poloj, Germanoj, Hebreoj k.t.p. Tio ĉi ĉiam forte turmentis mian infanan animon, kvankam multoj eble ridetos pri tiu ĉi "doloro pro la mondo" ĉe la infano. Ĉar al mi tiam ŝajnis, ke la "grandaĝaj" posedis ian ĉiopovan forton, mi ripetadis al mi, ke kiam mi estos grandaĝa, mi nepre forigos tiun ĉi malbonon.

Iom post iom mi konvinkiĝis, kompreneble, ke ne ĉio fariĝas tiel facile, kiel ĝi prezentiĝas al la infano; unu post la alia mi forĵetadis diversajn infanajn utopiojn, kaj nur la revon pri unu homa lingvo mi neniam povis forĵeti. Malklare mi iel min tiris al ĝi, kvankam, kompreneble, sen iaj difinitaj planoj. Mi ne memoras kiam, sed en ĉia okazo sufiĉe frue, ĉe mi formiĝis la konscio, ke la sola lingvo povas esti nur ia neŭtrala, apartenanta al neniu el la nun vivantaj nacioj.

Kiam el la Bjelostoka gimnazio mi transiris en la Varsovian duan klasikan gimnazion, mi dum kelka tempo estis forlogata de lingvoj antikvaj kaj revis pri tio, ke mi iam veturados en la tuta mondo kaj per flamaj paroloj inklinados la homojn revivigi unu el tiuj ĉi lingvoj por komuna uzado. Poste, mi ne memoras jam kiamaniere, mi venis al firma konvinko, ke tio ĉi estas neebla, kaj mi komencis malklare revi pri _nova_, arta lingvo. Mi ofte komencadis iajn provojn, elpensadis artifikajn riĉegajn deklinaciojn kaj konjugaciojn, k.t.p. Sed homa lingvo kun ĝia, kiel ŝajnis al mi, senfina amaso da gramatikaj formoj, kun ĝiaj centoj da miloj de vortoj, kaj dikaj vortaroj, ŝajnis al mi tia artifika kaj kolosa maŝino, ke mi ne unufoje diradis al mi: "for la revojn! tiu ĉi laboro ne estas laŭ homaj fortoj,"--kaj tamen mi ĉiam revenadis al mia revo.

Germanan kaj Francan lingvojn mi ellernadis en infaneco, kiam oni ne povas ankoraŭ kompari kaj fari konkludojn; sed kiam, estante en la 5-a klaso de gimnazio, mi komencis ellernadi lingvon Anglan, la simpleco de la Angla gramatiko ĵetiĝis en miajn okulojn, precipe dank' al la kruta transiro al ĝi de la gramatikoj Latina kaj Greka. Mi rimarkis tiam, ke la riĉeco de gramatikaj formoj estas nur blinda historia okazo, sed ne estas necesa por la lingvo. Sub tia influo mi komencis serĉi en la lingvo kaj forĵetadi la senbezonajn formojn, kaj mi rimarkis, ke la gramatiko ĉiam pli kaj pli degelas en miaj manoj, kaj baldaŭ mi venis al la gramatiko plej malgranda, kiu okupis sen malutilo por la lingvo ne pli ol kelkajn paĝojn. Tiam mi komencis pli serioze fordoniĝi al mia revo. Sed la grandegulaj vortaroj ĉiam ankoraŭ ne lasadis min trankvila.

Unu fojon, kiam mi estis en la 6-a aŭ 7-a klaso de la gimnazio, mi okaze turnis la atenton al la surskribo "Ŝvejcar_skaja_," kiun mi jam multajn fojojn vidis, kaj poste al la elpendaĵo "Konditor_skaja_." Tiu ĉi "skaja" ekinteresis min kaj montris al mi, ke la sufiksoj donas la eblon el unu vorto fari aliajn vortojn, kiujn oni ne devas aparte ellernadi. Tiu ĉi penso ekposedis min tute, kaj mi subite eksentis la teron sub la piedoj. Sur la terurajn grandegulajn vortarojn falis radio de lumo, kaj ili komencis rapide malgrandiĝi antaŭ miaj okuloj.

"La problemo estas solvita!"--diris mi tiam. Mi kaptis la ideon pri sufiksoj, kaj komencis multe labori en tiu ĉi direkto. Mi komprenis, kian grandan signifon povas havi por la lingvo konscie kreata la plena uzado de tiu forto, kiu en lingvoj naturaj efikis nur parte, blinde, neregule kaj neplene. Mi komencis kompari vortojn, serĉi inter ili konstantajn, difinitajn rilatojn kaj ĉiutage mi forĵetadis el la vortaro novan grandegan serion da vortoj, anstataŭigante tiun ĉi grandegon per unu sufikso, kiu signifis certan rilaton. Mi rimarkis tiam, ke tre granda amaso da vortoj pure _radikaj_ (ekz. "patrino," "mallarĝa," "tranĉilo," k.t.p.) povas esti facile transformitaj en vortojn _formitajn_ kaj malaperi el la vortaro. La meĥaniko de la lingvo estis antaŭ mi kvazaŭ sur la manplato, kaj mi nun komencis jam labori regule, kun amo kaj espero. Baldaŭ post tio mi jam havis skribitan la tutan gramatikon kaj malgrandan vortaron.

(_Finigota en la proksima numero_).

THE BIRTH OF ESPERANTO.

Freely translated, from an Esperanto version of a Private Letter of Dr. Zamenhof written in Russian, by John Ellis.

"... You ask me how it was that the idea of creating an international language occurred to me, and what was the history of the Esperanto language from the time of its birth till to-day? The entire public history of the language, that is to say, beginning from the day when I gave it to the world, is more or less known to you; further, it is not opportune now, for many reasons, to touch upon that period; I will consequently relate to you, in general lines, merely the story of the birth of my language.

"It would be difficult for me to tell you all this in detail, for much of it I have myself forgotten. The idea, to the realisation of which I have dedicated my whole life, struck me (it is ridiculous to mention it) in my earliest childhood, and from that time never left me. This circumstance will partly explain why I have laboured upon the matter with so much determination, and why, in spite of all difficulties and hardships, I have not abandoned the idea, as many other working in the same field have done.

"I was born in Bielstock, in the department of Grodno (Russia), where I spent the days of my boyhood. This fortuitous circumstance determined the direction of my future ambitions, for the inhabitants of Bielstock are of four different nationalities--Russians, Poles, Germans, and Jews--each of which speaks a separate language, and is on bad terms with the others. There, more than anywhere else, an impressionable nature feels the heavy misfortune of diversity of tongues. One is convinced at every step that the diversity of language is the only, or at least the chief, cause which separates the human family and divides it into inimical sections.

"I was brought up as an idealist. I was taught that all men are brothers; meanwhile in the street and at home everything, at every step, compelled me to feel that _humanity_ does not exist, that there are only Russians, Poles, Germans, Jews, etc. This thought ever deeply troubled my boyish mind--although many may smile at the thought of a lad sorrowing for humanity. But at that time it seemed to me that the 'grown ups' possessed an almighty power, and I said to myself that when I was grown up I would utterly dissipate this evil.

"Little by little I became convinced, of course, that these things were not so practicable as in my boyhood I had imagined; one by one I cast aside my various childish utopias, but the dream of one single tongue for all mankind I never could dispel. In a dim fashion, without any defined plan, in some way it allured me. I do not remember when, but, at all events, it was very early, I arrived at the consciousness that an international language was possible only if it were neutral and belonged to none of the now-existing nationalities.

"When I passed from the Bielstock Gymnasium[73] to the Second Classical School of Warsaw, I was for some time seduced by the dead languages, and dreamed that some day I would travel throughout the world, and in flaming words persuade mankind to revive one of these languages for the common use. Subsequently, I do not now remember how, the conviction came to me that that was an impossibility, and I began, indistinctly, to dream of a new and artificial language. I often made attempts, inventing a profusion of declensions and conjugations, but the language of man, with, as it seemed to me, its endless mass of grammatical forms, its hundreds of thousands of words and ponderous dictionaries, appeared to be such a colossal, and yet tricky, machine that many a time I exclaimed--'Away with dreams! this labour is beyond human powers!' But, in spite of all, I always returned to my dream.

"In childhood (before I could make comparisons or work out conclusions) I had learnt French and German, but when, being in the 5th class of the gymnasium, I began to study English, the simplicity of its grammar flashed upon my comprehension, thanks, chiefly, to the wearisome ploughing through the Greek and Latin grammars. I observed that the rich wealth of grammatical forms was not a necessity, but merely the blind result of accidental history. Under that influence I recommenced my research into language, and discarded the unnecessary forms, and I noticed that the grammar ever and ever melted under my hands, and soon I arrived at a tiny grammar, which, without causing any disadvantage to the language, occupied only a few pages. Then I began to devote myself to my dream more seriously. Still, the giant dictionaries left me no peace of mind.

"One day, when I was in the 6th or 7th class at the gymnasium, my attention was, by chance, turned to the sign 'Ŝvejtskaja' (drink-shop), and close by to the sign 'Konditorskaja' (sweet-shop). Although I had seen it many times before, this 'skaja' aroused my interest, and showed me that by means of suffixes I might make one word into others, which need not be separately learned. This thought took complete possession of me, and all at once I felt the ground beneath my feet. A ray of light had fallen upon the terrific giant dictionaries, and they began to shrink rapidly before my eyes.

"'The problem is solved,' I cried. I seized this idea of suffixes, and began to work hard upon it. I understood how important it was to make full use of this power--which, in natural languages, plays only a partial, blind, irregular and incomplete _rôle_--when consciously creating a new language. I began to compare words, to examine their constant and defined relationships, and every day I cast out from the dictionary a fresh vast series of words, substituting for this mass a single suffix, which signified a certain fixed relationship. I next remarked that a great number of words, hitherto regarded purely as 'roots' (such as 'mother,' 'narrow,' 'knife'), might easily be treated as 'formed words,' and disappear from the dictionary. The mechanism of language stood before me as though it were upon the palm of my hand, and, inspired by love and hope, I began to work systematically. After that I soon had the entire grammar and a small dictionary in manuscript."

FOOTNOTE:

[73] School preparatory for the University.

NIAJ LIBERTEMPOJ.

Sinjoro H. Voituret (delegito de la Touring Club de France) skribis al mi "La tute admirinda lando, loĝita sur la limoj de Francujo kaj Svisujo, nomata Jura, estas ne sufiĉe konata de alilandaj turistoj." Mi deziras danki lin pro lia sciigo ĉar ĝi memoras al mi unu el la plej grandaj plezuroj de la mondo, la turismon biciklete. Eble multe da miaj legantoj nun ekpensadas siajn libertempojn, kaj proponas iri en regionojn ĝis nun nekonatajn, kie ili povos renkonti diverslandajn gesamideanojn. Mi mem intencas tiun ĉi fari, kaj mi plezure donos sciigojn al ĉiuj, kiuj ilin petos, pri la alilanda bicikleta turismo. Mi ĝoje memoras la plezuregajn impresojn kiujn faris je mi la belaĵoj de tiu ĉi ĵusnomita Jura, kaj la apuda Departemento de l'Ain. Dum la pasinta Majo mi faris vojaĝon de dumil kilometroj, kun mia patro, kaj vidis multajn el la plej belaj regionoj en Francujo, Svisujo, Italujo, Germanujo kaj Belgujo per bicikleto. La plezuro vere estis plezurego. Sed tiatempe mi ne konatiĝis kun Esperantistoj; kaj mi prezentas al mi ke la sama vojaĝo nun estus pli ol plezurplenega, ĉar mi konas la adresojn de multaj Esperantistoj, kiuj deziras paroladi Esperante kun ni, anoj de alia, sed tamen, tre proksima lando. Se iaj el vi, gelegantoj miaj, deziras ricevi kelkajn el tiuj ĉi adresoj, mi sendos ilin al vi; kaj mi estas certa ke vi neniam bedaŭros ke vi estas fidintaj je Esperanto por plezurplenigi viajn libertempojn. Por turistoj, la granda helpo, kiun donas kono de la lingvo internacia vere estas neforgesinda. Per ĝi, vi povas lerni multe da interesegaj aferoj, kiujn alie vie tute ne eltrovus. Mi skribas tiujn ĉi liniojn hodiaŭ ĉar la libertempoj jam alproksimiĝas. Mi ĉiam pliamas la longajn tagojn de la printempo al la varmegaj, kaj ofte polvplenaj, tagoj de la someraj monatoj. Tiel mi preskaŭ ĉiam elektis la Junian monaton por bicikleta vojaĝo inter la belaĵoj de mia propra lando, aŭ, pli bone, inter la montoj kaj lagoj de pli malproksimaj landoj, kie troviĝas bonegaj vojoj, kaj kie la ĉiutaga vivado estas tiel malsama je la nia. Sed sendube multaj el ni Esperantistoj deziras forvojaĝi eĉ pli frue. Eble kelkaj el ni jam estos foririntaj antaŭ la Pasko, kaj ĝia Aprila Esperantist. Al ĉiuj, kiuj povas, mi kore konsilas vojaĝi alilande, kaj persone provi la helpon, kiun la lingvo internacia donos.

Tamen mi havas duan, kaj ne malindan celon. Multaj el vi sendube estas anoj de la fama _Cyclists' Touring Club_. Kaj vi jam scias ke la _Touring Club de France_ estas la plej notinda helpanto de nia kara afero en Francujo. Nu, ĉu la C.T.C. ne devas ankaŭ klopodi pri Esperanto? Mi ĝin kredas, kaj mi fidas, ke antaŭ ne longe, ĝi faros ion por la afero. En la _C.T.C. Gazeto_ de tiu ĉi Marta monato, troviĝas artikolo pri la lingvo, kaj mi fervore petegas, ke ĉiuj la Esperantistaj membroj de la C.T.C. skribu al la Redaktoro de ĝia Gazeto, kaj diru ke ili estas interesitaj, kaj ke ili esperas ke la C.T.C. klopodos pri Esperanto, same kiel la T.C.F. jam estas farinta. Tionfarante, ĉiuj multe helpos nin, kaj gajnos koregan dankesprimon de la tutmonda Esperantistaro.

La Redaktoro.

LA LINGVO DE LA FLOROJ.

Originale verkita de Ben Elmy.

Mi ne intencas paroli pri la tiel nomata florlingvo, per kies helpo timemaj amantoj iam kuraĝis malkovri la flamon de kaŝita pasio. Tiu ĉi lingvo nur estis sistemo de silentaj signaloj; ekzemple, la sopiranta ĉielblua Ne-min-forgesu; la modesta Violo de espero; la delikatodora Resedo[74] anoncante ke "Miaj ecoj superas miajn ĉarmojn"; la Rozo ruĝanta, emblemo de simpatio reciproka. Mi tute lasos tion ĉi al la junuloj de la brula Oriento, kie, oni diras, la fiktiva florlingvo fariĝis sperta sciado, kvankam nur iom komisiita al la vulgara kaj malvarma nigro kaj blanko de libroj presitaj.

Sed en tia lingvo, la floroj nur utiliĝas kvazaŭ senvolaj iloj por esprimi ian senton aŭ sciigon sole homan. Mi, do, plivolas pensi kaj pensigi pri la lingvo kiun uzas la floroj mem, por sciigi siajn proprajn dezirojn kaj bezonojn al aliaj vivaj estaĵoj; ĉu insekto, ĉu birdo aŭ besto, ĉu eĉ la homo ankaŭ. Ĉe multe da belaj floroj sia rasdaŭrigo mem dipendas de la apudesto de tiaj fremdaj kunhelpantoj.

Tamen la floroj--kun siaj postfruktoj ne posedas vortojn aŭ eĉ sonojn en sia lingvo; efektive, tio ĉi estas ankoraŭ nur "sistemo de silentaj signaloj"; koloro, formo, odoro, gusto--jen estas la solaj rimedoj de la floroj por altiri la insektojn kiuj interfruktigos la geflorojn, kaj la birdojn aŭ bestojn kiuj poste forportos kaj dissemos la semojn. Delogitaj de iom da mielo, la abeloj, papilioj, favoj, muŝoj, aŭ skarabetoj, fariĝas ambasadoroj de amo inter la senmovaj gefloroj; kaj rekompencitaj de bongusta frukto, la birdoj aŭ bestoj fariĝas portantoj de semoj, nuksoj, kernoj,--kies sufiĉa proporcio enteriĝos fine en tero freŝa, malproksime de la parencaj floroj.

Sendube la diferenca konstruaĵo kaj ecoj de la diversaspecaj floroj servas speciale por alvoki al tiuj ĉi la plej decajn kaj taŭgajn senditojn, ĉu de la amo, ĉu de la propagando. Ankaŭ estas fakto alcertiga, ke tiaj floroj kiaj bezonas nur la venton por efektigi sian fruktigon, ĉiam estas floroj nerimarkindaj pro koloro, formo, aŭ odoro; kaj neniam kreas mielon.

Ĉu la floroj aŭ kreskaĵoj havas ian konsciencon aŭ propran volon, je siaj agoj aŭ funkciadoj? Ĉu vere "la kverko tremetas ĉe la unua bato de la hakilo" kiel kantas la poeto? Antaŭ nelonge la botanikistoj kutimis diri ke ĉiuj agoj de la floroj estas nur funkciadoj aŭtomataj, sen propra volo aŭ inteligento de la floro mem. La avo de la fama Charles Darwin estis, ŝajne, la unua observanto kiu kuraĝis pensi kaj diri ke la kreskaĵoj posedas ion analogian je la instinkto aŭ prudento de la vivuloj bestaj. Post nur iom da jaroj, Wordsworth ankaŭ diris:--

"Mi certe kredas--ĉiu kara flor' Ĝuadas la aeron kiun spiras."

Charles Darwin mem plibonigis kaj tre certigis la temon de sia avo; kaj, en nunaj tagoj, Dro. J. E. Taylor verkis plej interesan kaj mirindan libron pri la "Sagaceco kaj Moraleco de la Kreskaĵoj." Mi devus ankoraŭ citi multe da verkistoj, anglaj kaj alilandaj--Shelley, Tennyson, Lowell, Jefferies, Flammarion, Maeterlinck, Karr, k.t.p., sed mia spaco jam estas plenigita. Eble, ĉe estonta okazo, nia estimata Redaktoro permesos ke mi skribu iom plu pri tiuj observemaj verkistoj, kiuj havis kororelon por aŭskulti, kaj cerbon por kompreni, la silentan paroladon de niaj humilaj gefratoj, la floroj.

Ben Elmy.

FOOTNOTE:

[74] Mignonette.

DU FABLOJ DE LAFONTAINE.

_La Korvo kaj la Vulpo._--Belega korvo, sur arbo sidanta, tenis en sia beko fromaĝon. Vulpo altirita de la bonodoro, diris al li: "Nu! Bonan tagon, Via Korva Moŝto! Kiel bela vi estas! Kiom vi ŝajnas al mi belega! Mi ne volas mensogi; se via voĉo estas tiel bela, kiel estas via vestaĵo, vi estas la Fenikso el la loĝantoj en tiuj ĉi arbaroj."

Ĉe tiuj ĉi vortoj, pro ĝojego eksaltis la korvo, kaj, por aŭdigi sian belsonan voĉon, li larĝe malfermis sian bekon, kaj preterlasis sian fromaĝon.

Tuj ekkaptis ĝin la vulpo kaj diris: "Mia bela sinjoro! Sciiĝu ke ĉiu flatulo vivas per la aferoj de tiuj, kiuj kredas je li. Tiu ĉi leciono sendube egalvaloras fromaĝon."

La korvo, hontanta kaj konfuza, ĵuris (sed iom tro malfrue) ke de nun, neniu trompos lin.

_La Garolo[75] kaj la Plumoj de la Pavo._--Pavo ŝanĝis plumojn: Garolo prenis ilin, kaj per ili sin vestis. Poste li aliris por promenadi, tre fiera, inter aliaj pavoj. Li kredis ke li estis eminentulo! Iu rekonis lin; ĉiuj lin mokis, kaj strangmaniere senvestigis lin. Li rifuĝis ĉe siajn samulojn kaj ili forpelis lin.

Estas sufiĉe da dupiedaj Garoloj kiel li, kiuj ofte ornamas sin per tio, kion ili ŝtelis al la aliaj: Oni nomas ilin "Verkoŝtelistoj."[76] Mi ne parolos pri ili; ili ne estas indaj je tio.

O.W. 7074 (Francujo).

FOOTNOTES:

[75] Jay.

[76] Plagiary.

LA ĈIELAJ PORDOJ.

Originale Verkita de J. H. Meyrick.

Riĉegulo kuŝis suferanta lite. Parencoj, amikoj, kaj konatuloj ĉirkaŭstaris, sed li ne aŭdis plu. Ombroj de la morto ekmallumigis liajn okulojn: la voĉoj de la ĉeestantoj ŝajnis al li forigi: fine, eĉ la ĉambro malproksimiĝis.

Li estis vivinta multe da jaroj. Ĉio, kio povis ĝojigi la homan koron, estis por li atingebla. Tiel estas la mona povo.

Li ne estis malbonulo, laŭ la ordinara signifo de tiu ĉi vorto; oni eĉ povus diri, ke li estis bonulo; sed lia boneco estis de speco negativa. Li ne faris multe da malbonaĵoj, sed certe li preskaŭ neniam faris bonaĵon.

Nun ĉio estis finita. Teraj aferoj velkis el lia rigardo. Mirinda malpezeco, al li nekomprenebla, lin posedis. Li kvazaŭ rapide flugis tra la aero. Fine li sin sentis deviĝita halti en regiono lumigita per miloj da gloraj radioj, elirantaj el nevidebla centro.

Ekgajante, li volis autaŭeniri. Subite estaĵo je dia beleco, aperis el la lumo, kaj diris--

"Kion vi deziras tie ĉi, ĉe la ĉielaj pordoj?"

"Mi deziras eniri" respondis la riĉegulo.

"Amiko, ne estas eble, ĉar vi ne taŭgas. Dum via tuta vivo vi ĉiam estis sinrigardema; vi neniam vin ĝenis pri la ĉagrenoj kaj malfeliĉecoj de viaj similuloj. Tiu ĉi loko ne estas por tieloj. Sed bone aŭskultu, amiko, via tera vivo ne ankoraŭ estas finita. Zorgu, do, ke vi ne denove maluzu vian okazon."

Tion dirinte, la bela anĝelo malaperis.

La riĉegulo revenis teren kaj lia animo reeniris sian korpon.

Eĉ dum tiu ĉi mallonga tempo kiam lia korpo ne montris plu signojn de vivo, kaj oni pensis ke li estis mortinta, lia riĉeco kreskigis malamon je la koroj de la ĉeestantoj. Avaraj pensoj malamikigis ilin, unu kontraŭ la alia. La riĉegulo vekiĝis. Oni lin gratulis per simulitaj bondeziroj, kaj la ĉagrenitaj ĉeestantoj foriris.

La riĉegulo baldaŭ resaniĝis, sed la memoron de sia ĉiela veturo li forgesis neniam. Lia nuna vivo estis tute malsimila al la antaŭa. Li renoncis je ĉiuj luksaĵoj, kaj simple vivadis, kaj libere donacis multe da mono por la plibonigo de la homaro.

En tago li denove malsaniĝis kaj ŝajne mortis. Alveninte ĉe la ĉielaj pordoj, la glora anĝelo renkontis lin, kaj denove malpermesis ke li eniru, dirante ke li ne taŭgas: "Mi scias ke vi intencas diri al mi, ke vi libere donacis el via riĉeco. Mi jam scias tion. Sed nur el via pleneco vi estas doninta. La tuto de tiuj ĉi donacoj neniam kostis al vi eĉ senigeton. Foriru, amiko, restas ankoraŭ por vi iom da tervivo. Sed memoru ke tiu ĉi estas la lasta."

La anĝelo tiam malaperis kaj, sopirante, la riĉegulo sin trovis tere.

Li profunde konservis en la memoro tiun ĉi ĉielan sonĝon kaj fine decidis disvastigi sian tutan bienon per bonagoj. Baldaŭ li fariĝis malriĉegulo kaj sperte eltrovis la signifon de malriĉeco. Tiel, li vere mortis, kaj alvenis al la pordoj gloraj. La bela anĝelo tiun ĉi fojon parolis kun li pli ĝentile, kaj pli dolĉe ol antaŭe: "Kara mia amiko! Ĉu vi pensas ke mi nun povas vin enirigi tra la ĉielaj pordoj?"

"Ho! Sinjoro, mi pensis ke certe mi povus eniri. Vi bone scias ke mi faris ĉion, kion mi povis por ĝin meriti."

"Mi scias ĉion, tamen pro tio mi ne prave agus, se mi vin enlasus."

Je tiuj ĉi paroloj, forturnis la kompatinda malriĉegulo. Li ŝajnis tiel malfeliĉa ke eĉ la anĝelo sopiris, kaj diris: "Ne, restu do. Mi ne estas dirinta ke mi ne vin enlasos. Mi nur diris ke la plimulto da viaj agoj ne taŭgas por ke vi tien ĉi eniru. Tamen, el viaj tutaj agadoj, estas almenaŭ unu, kiu gajnos por vi eniron tra tiuj ĉi pordoj. Eble vi forgesis ĝin: Jen--" kaj tuj la malriĉulo vidis antaŭ li, kiel en spegulo, preskaŭ forgesitan epizodon en sia vivado. Ĝi okazis ne longe antaŭ lia morto, kiam li estis tre, tre malriĉa. En tago, lacigite per longa piedveturo, li vojoflanke ripozis. Li estis tre malsata kaj treege soifis. En saketo li posedis malmulte da vinberoj, kaj peceton da pano: En botelo li ankaŭ havis kelkajn gutojn da akvo, kiujn li trezore estis gardinta ĉar la regiono estis dezerta, kaj estis sekega sezono. Manĝonte, li vidis knabeton laŭtege plorantan. Videble la malgrandulo vojperdis kaj sencele vagis. Tuj lia koro pleniĝis je kompato. Preninte la knabeton en siajn brakojn, li trankviligis lin. Baldaŭ li eltrovis ke la junulo estis per malsato kaj soifo svenonta. Li tuj donis la tuton da sia pano, vinberoj kaj akvo, kaj plezure rigardis la knabeton ĉion manĝi. Poste li portis la infanon kelke da mejloj ĝis la proksima vilaĝo, kie li eltrovis la gepatran domon. Sen atendante ian dankesprimon, li rapide forkuris, lacega, malsata kaj soifanta, nesciante kie li trovus akveron aŭ panan peceton.

Tio ĉi pasis antaŭ li kiel sonĝa pentraĵo, kaj dum li miradis, la anĝela voĉo diris "Ĉu vi nun komprenas, amiko mia! Ĉu vi ne nun ekvidas ke antaŭe, kiam vi estis riĉegulo, vi ĉiam pagis, kaj aliaj klopodis por vi. Sed je tiu ĉi okazo vi mem agis, vi mem suferis. Eniru do la pordojn ĉielajn!"

SINGLE COPIES PRICE FOURPENCE NET.

_No. 6._

_April, 1904._

THE ESPERANTIST

The Esperanto Gazette for the spreading of the International Language....

Edited by H. BOLINGBROKE MUDIE.

ANNUAL SUBSCRIPTION: 3/- (4 francs; 1-1/2 roubles; 75 cents).

Published by THE LONDON ESPERANTO CLUB, 41, Outer Temple, London, W.C.

CONTENTS

Page Editor's Notes 81-83 Science Notes 83 Maltese Proverbs 84 Two Fables 84 Italian Conscription (by Clarence Bicknell) 85 The Green Man (by Edward Metcalfe, Esq., M.A., Oxon) 86-87 The Birth of Esperanto, continued from pages 76-78 (translated by John Ellis) 87-90 The Tempest, continued (translated by A. Motteau) 91 Correspondence Notes 92 A Visit to the House of Commons (by Miss Lawrence) 93 Various Items of Interest 94 Grammatical Synopsis 95-96

FOR FREE PARTICULARS write to the HON. SECRETARIES of ESPERANTO SOCIETIES at

BOURNEMOUTH, I. F. H. Woodward, Esq., Norwood, St. Swithin's Road.

DUBLIN, C. Fournier, Esq., Celtic Association, St. Stephen's Green.

EDINBURGH, Miss Tweedie, M.A., 2, Spence Street.

GLASGOW, J. Hunter, Esq., 138, Darnley Street, Pollokshields.

HUDDERSFIELD, G. H. Taylor, Esq., 13, Birkly Hall Road.

KEIGHLEY, J. Ellis, Esq., Compton Buildings, Bow Street.

LEEDS, J. E. Wyms, Esq., 2, Marlbro' Grove.

LONDON, H. Bolingbroke Mudie, 41, Outer Temple, W.C.

NEWCASTLE, H. W. Clephan, Esq., 3, Cotfield Terrace, Gateshead.

PLYMOUTH, J. A. Thill, Esq., 6, Barton Crescent, Mannamead.

PORTSMOUTH, Dr. Greenwood, 21, St. George's Square.

TYNEMOUTH, Alan F. Davidson, Esq., 26, Park Crescent, N. Shields.

WIMBLEDON, W. Inge, Esq., Spencer College, Wimbledon.

N.B.--It is earnestly hoped that gentlemen who are willing to form local groups will communicate with the Hon. Sec., Esperanto Club, who will do all in his power to assist them in the work.

The Remington

THE _UNIVERSAL_ TYPEWRITER.

Just think of it!

THE INTERNATIONAL MACHINE.

_Unbound by ties of nationality:

The common bond of union of all civilised peoples._

The Remington can be supplied fitted for Esperanto.

* * *

THE REMINGTON TYPEWRITER COMPANY, 100, Gracechurch St., London, E.C.

La Remington

LA _UNIVERSALA_ SKRIBMAŜINO.

Pripensu je tio!

LA INTERNACIA MAŜINO.

_Tute liberiĝita de naciaj ligiloj:

La Komuna unuigilo por ĉiuj civilizitaj popoloj._

La Remington estos liverita kun Esperantaj presliteroj.

* * *

LA REMINGTON TYPEWRITER KOMPANIO, 100, Gracechurch St., Londono, E.C.

To Interest Your Friends,

Send 2/6 to the Librarian, P. HOWARD, Esq., The Bungalow, Cranes Park, Surbiton, for 6 copies of No. 52. These can subsequently be returned with 1/3 extra, and exchanged for The Complete Text Book if desired.

THE NEWEST PERFUME.

ESPERO.

Green and Gold Label printed in Esperanto.

Price 1/-. Post free, 1/1.

GEO. C. LAW, 394, King's Road, Chelsea, London, S.W.

[Image: Esperanto Postcard]

WHAT IS ESPERANTO?

THE Second Language for all Nations. Already about 100,000 persons know it. When travelling abroad, for business or pleasure, you will, all over Europe, find friends ready to converse or correspond in this simple and euphonious language. The wonderful simplicity of its grammar will surprise you. There are no exceptions to its rules; spelling is phonetic. Englishmen will find it very easy to learn.

For Complete Text Book, send 1s. 8d. to--

Hon. Sec., ESPERANTO CLUB, 41 Outer Temple, London, W.C.

A Language of lifelong utility; yet easily learned in odd moments.

Facsimile of the Esperanto Postcard.

On Best Ivory Card, 1/1 for 50.

Please state whether Inland or Foreign.

THE ESPERANTIST.

The Esperanto Gazette for the spread of the International Language.

ABONPAGOJ ESTAS RICEVEBLAJ ĈE SUBSCRIPTIONS SHOULD BE SENT TO

The Hon. Sec., Esperanto Club, 41, Outer Temple, London, W.C. AUSTRIA.--Sro. T. Cejka, Bystrice Hostyn, Moravia. BELGIUM.--M. M. Seynaeve, 3, Rue de l'Avenir, Courtral. CANADA.--A. Saint Martin, Esq., 79, St. Christopher Street, Montreal. FRANCE.--M. Paul Fruictier, Boulevard Arago 27, Paris. GERMANY.--Doktoro Mybs, 68, Markt Strasse Altona, Elbe. MALTA.--A. Agius, Esq., 92, Strada S. Gaetano, Hamrun. RUSSIA.--G. B. Smith, Esq., 19, Wiborg Quay, St. Petersburg. SWEDEN.--Sro. P. Ahlberg, 50, Döbelnsgatan, Stockholm. TRINIDAD.--Geo. O. Messerly, Esq., Port of Spain.

_Nepresitajn manuskriptojn la Redakcio resendos se oni aldonis poŝtsignon._

_Alsendatajn artikolojn la Redakcio laŭ bezono korektos._

_Oni povas sendi la abonpagon per poŝtsignoj, kiuj estas akceptataj laŭvaloro._

No. 6.

Subscription, 3s. Per Annum. Single Copies, 4d. net.

APRILO, 1904.

IO NOVA SUB LA SUNO.

Antaŭ ne longe mi ricevis bone presitan sed misteran libreton, nome: _Tri L. Zamenhofin kansainvälinen apukieli Esperanto. Kielioppi sekä Esimerkki ja Harjoitussarja. Suomenkielelle Muodostaneet._

Mi unue pensis ke ĝi estis nova mistera Volapük, sed baldaŭ eltrovis ke la kunfratoj en la _Lando de Lagoj kaj Marĉoj_ nun havas sian propran Esperantan Lernolibron (72 pagoj, 1s.).

Ĝis nun ne estas multe da Esperantistoj en Finlando, kaj la ekzistantoj devis sendube lerni per la Sveda Lernolibro de Dro. Henriclundquest.

Nun, espereble, nia Esperantistaro gajnos multajn rekrutojn inter la anoj de tiu ĉi malmulte konata lando.

Eble la legantoj estos interesitaj je kelkaj vortoj pri tiu ĉi lingvo, kiu tute ne similas al la plimulto da Eŭropaj lingvoj. Nek Romanika, nek Germanika, la Finlandlingvo estas iom simila al la Turka, Tartara, Lapa, kaj Magjara. Estas membro de la Turania lingvofamilio.

La Substantivoj neniam ŝanĝiĝas, sed, por montri nombron, kaj sekson, aliaj vortoj aldoniĝas. Prepozicioj kaj Pronomoj estas aldonitaj al la vortoj kiujn ili rilatas. La verbo havas nur tempojn estantan kaj estintan. Kiam oni deziras uzi la estontan, oni aldonas vorton al la estanta.

Vere, je la unua impreso, tiu ĉi lingvo ne ŝajnas esti belsona, sed la kritikisto Rask opiniis, ke ĝi estas la plej belsona el ĉiuj naciaj lingvoj.

Por atesti je la rapida progreso farita de Esperanto en la civilizita mondo estas ja grava afero, ke oni povas citi lernolibrojn en tiaj malmulte konataj lingvoj, sed alia fakto nun sin prezentas por montri tiun ĉi progresadon.

La longe atendita _Internacia Scienca Revuo_ nun eliris, kaj kredeble plaĉos al tiuj, kiuj ĝin senpacience atendis. Kvankam ĝi aperis nur je la fino de la Februara monato, oni ĝin nomas Januara numero. Oni do petas ke la abonantoj memoru ke ĝi enhavas revuon de la sciencaj agadoj de la antaŭa monato.

La eksteraĵo kaj enhavo estas tre bonaj, kaj mi esperas ke la sindonema Sro. Fruictier trovos multe da Kunlaborantoj kaj Abonantoj, por ke la Revuo estu tute sukcesplena. Jen malmultaj eltiraĵoj el la antaŭparolo.

"Antikve oni diris: _Nil novi sub sole_; ni povas nun proklami: _Io nova sub la suno_. Jen aperas pruvo, palpebla pruvo, ke Esperanto kreskas, progresas, vivas. Fondo de Internacia scienca Revuo, redaktata nur en lingvo artefarita, estas ja fakto novega signifega, promesplena. Forpasis periodo de pura filantropio; alvenas rapide tempo de praktika, de vere utila uzado de Esperanto.... Ni klopodos ja doni tradukojn de verkoj plej gravaj; ni analizos tiujn, kiujn ni ne povos traduki pro manko da spaco; fine ni raportos mallonge pri enhavo de diverslandaj sciencaj organoj... La mondo, kiu mokis, kiu nin nomis utopiistoj, la mondo devos tiam penti sian propran frenezecon. Al vanaj kontraŭdiroj ni povos nun kontraŭmeti faktojn; al avidemo proponi laŭvole riceveblan profiton; al malfamaj malamikoj ni povos rebati per gloraj nomoj de nia patronaro kaj kunlaborantaro. Tia estas nia celo. Niaj amikoj ne lasu perei senfrukte nian entreprenon. Ni faris levilon potencegan; kiel Arkimedo, mankas al ni nur apogloko. Apogon ili donu al ni: ni kune levos la mondon."

Kiam oni konsideras pri tio, ke ĝis nun scienculoj ne povas eksciiĝi pri ĉiuj novaj sciencaj esplorintaĵoj, se ili ne komprenas almenaŭ la Anglan, Francan, kaj Germanan lingvojn, oni klare vidas ke tiu ĉi scienca organo povos esti tre utila al ili.

La Revuo eliradas ĉiumonate, enhavas tridek du paĝojn, kaj la abonpago (7 frankoj) estas akceptata ĉe 41, Outer Temple, W.C.

Tiu ĉi estas la sesa numero de The Esperantist, kaj, dum la duonjaro de sia vivado, ĝi gajnis tutmondan legantaron. Nunatempe pli ol tridek procento da la abonintoj loĝas alilande. La Redaktoro opinias ke estos tro interese se la amikoj afable sendadus artikoletojn kaj leterojn pri la _ĉiutaga vivado, notindaj kutimoj, k.t.p., de siaj propraj landoj_. En Esperanta Gazeto pli ol en alia, oni devus atendi tiajn interesajn sciigojn; kaj, se niaj amikoj tiel faros, la diverslandanoj multe lernos pri siaj najbaroj, ĝis nun preskaŭ nekonataj. Por komenci, en tiu ĉi kajero estas la artikoloj pri la _Militaj Rekrutoj en Italujo_, kaj la _Unuaj Impresoj pri la Angla Parlamentejo_. Se tiuj ĉi interesas, ni esperu ke multe da similaĵoj poste aperos. Nunatempe oni ofte forgesas ke la legado povas tiel instrui, kiel amuzi. Rigardu la reklamon de unu el niaj samtempaj Gazetoj: "Tiu ĉi Gazeto nur ekzistas por amuzi, ne por instrui!!" Se amikoj kunhelpos, The Esperantist celos je instruado kaj amuzado.

La Redaktoro.

SOMETHING NEW UNDER THE SUN.

A short time since I received a well-printed but mysterious booklet, entitled: Tri L. Zamenhofin kansainvälinen apukieli Esperanto. Kielioppi sekä Esimerkki ja Harjoitussarja. Suomenkielelle Muodostaneet._

At first I thought it was some new mysterious Volapük, but soon discovered that brethren in the _Land of Lakes and Marshes_ now have their own Esperanto textbook (72 pages, 1s.).

Up to the present there are not many Esperantists in Finland, and those who already exist must, doubtless, have learned from the Swedish Textbook of Dr. Henriclundquest.

It is now to be hoped that our Army will gain many recruits among the dwellers in this little-known land.

Possibly readers will be interested by a few words on this language, which is quite different from most European tongues. Neither Romance nor Teutonic, Finnish somewhat resembles Turkish, Tartar, Lapp, and Magyar. It is a member of the Turanian family.

The Substantives never vary; but, in order to indicate number, sex, etc., other words are added. Prepositions and Pronouns are added to the words to which they refer. The verb has only Present and Past tenses. When desirous of using the Future, one has to add another word to the Present.

Truly, at first sight, this tongue does not seem to sound well, but the critic Rask considered it to be the most euphonious of all national languages.

In testifying to the rapid progress made by Esperanto in the civilised world, it is assuredly important to be able to cite grammars in such little-known idioms, but another circumstance now presents itself to indicate this continued progress.

The long-expected _International Scientific Review_ is now published, and should please all who have impatiently awaited it. Although appearing only at the end of February, it is styled the January number. Subscribers are requested to bear in mind that it contains a review of the scientific events of the preceding month.

Both exterior and contents are very good, and I hope that the devoted M. Fruictier will find many Collaborators and Subscribers, so that the Review may be thoroughly successful. Here are a few excerpts from the foreword.

"Of old it hath been said: Nothing new under the sun; we can now proclaim: Something new under the sun. Here is a proof, a palpable proof, that Esperanto grows, progresses, lives. The foundation of a scientific Review edited wholly in the international language is assuredly a most novel, significant event, full of promise. Past is the period of pure philanthropy; speedily comes the time of a practical, of a really useful employment of Esperanto.... We shall take steps to give translations of highly important works; we shall analyse those which, for lack of space, we cannot translate; finally, we shall report in brief the contents of the scientific organs of divers lands.... The world, which has mocked, which has called us Utopians, the world will then have to repent its folly. To worthless objections we can now submit facts; to the self-seeking offer immediate benefit at will; insignificant opponents we can refute by the celebrated names of our renowned Patrons and Collaborators. Such is our purpose. May our friends not permit our enterprise fruitlessly to perish. We have created a most powerful lever; like Archimedes, we now need but a fulcrum. Give us that fulcrum, and, together, we will raise the world."

Considering that, up to the present, scientific men cannot become informed of the new results of scientific research unless they know at least English, French, and German, it is quite obvious that this scientific organ can be very useful to them.

The Review is published monthly, contains 32 pages, and the subscription (6s.) can be sent to 41, Outer Temple, W.C.

This is the sixth number of The Esperantist, and, during the half-year of its existence, it has gained a world-wide circulation. At present more than thirty per cent. of the Subscribers dwell abroad. The Editor believes it would be most interesting if friends would kindly send _short articles and letters about the daily life, memorable customs, etc., of their own lands_. In an Esperanto Gazette, more than elsewhere, such interesting information should be expected; and, if our friends will do this, the inhabitants of divers lands will naturally learn much about their hitherto almost unknown neighbours. As a beginning, in this issue are the articles on _Italian Conscription_ and _First Impressions of the Houses of Parliament_. If these prove interesting, let us hope that many similar items will be forthcoming. At present one often forgets that reading can instruct, as well as amuse. See the advertisement of one of our contemporaries: "This Gazette is only to amuse, not to instruct!!" If friends will coöperate, The Esperantist purposes to instruct and amuse.

SCIENCAJ AFEROJ.

Oni nun ekkredas ke la Aŭroro, tiu sorĉanta lumo de la polusaj regionoj, estas produktata per la ago de elektronoj, elsenditaj el la suno, je _Kruptono_, la nove eltrovita elemento en nia aero.

* * *

Doktoro Searle, Urbestro de Dartmouth, antaŭmetas la teorion ke ftizo kuraciĝas per inokulado de baciloj pli fortaj ol tiuj de la ftizo. La rezultato estas ke ili mortigas la ftizajn bacilojn, kaj ili mem mortiĝas. Tiu ĉi rimedo malsimilas tiun de Dro. Koch, kiu inokulis per _tuberklin'o_ kiu formiĝas per la ftizaj baciloj. Dro. Searle petas ke oni sendu al li tiujn, kiuj preskaŭ certe mortiĝos antaŭ ses aŭ dek monatoj, kaj li diras ke li kuracos ilin.

* * *

Eksperimentoj faritaj de Doktoro W. Johannsen ĉe Copenhagen, montras ke la neaktiveco de kreskaĵvivo, simila al tiu, kiu okazas dum la vintro, povas per kloraformo kaŭziĝi. Poste la kreskado plirapidiĝas, kaj la kreskaĵo floras pli baldaŭ ol nature. Tiuj ĉi eksperimentoj ne estas sendanĝeraj, ĉar, se la aero eniros en ĉambron per kloraformo plenigitan, kaj alumeto apudiĝos, grandega eksplodo okazos.

* * *

Ĉiuj estas aŭdintaj pri la "X Radioj"; iuj pri la α β kaj γ radioj de radiumo; sed nur malmultaj pri la "N Radioj," kiujn Sinjoro Blondlot eltrovis. Li rimarkis ke, rigardante la ciferplaton de horloĝo en malbone lumigita ĉambro, ĝi ŝajne pliklariĝas kiam oni fleksis pecon da ligno apud la okulo de la rigardanto. Li kredas ke la fleksita ligno elsendas radiojn, kiuj farigas la okulon pli senteman. Oni trovas ke briko submetiĝita je la suna lumo ankaŭ elsendas similajn radiojn.

* * *

Propono antaŭmetiĝis ke la radio-aktiveco de radiumo eble povus esti helpata per la bombardado do siaj propraj radiecoj. Se tiu ĉi estu korekta, iom da radiumo, kiam disigita inter amaso de peĉblendo, estus malpli aktiva ol kiam centriĝita en malgranda spaco. Por pruvi tion, Profesoro Rutherford mezuris la radio-aktivecon de radiumbromido malfluida, kaj ankaŭ solvita en pli ol milfoje ĝia propra kvanto da akvo. Li ne trovis ian mezureblan malsamecon inter la du provoj. Tio montras ke, inter tiuj ĉi limoj, la radio-aktiveco de radiumo ne ŝanĝiĝas per sia propra grandega radieco.

Sendube ĉiuj el niaj legantoj memoras la interesan artikolon pri Radiumo, de Sir William Ramsay, en la Januara Esperantist.

Ni plezure vidas ke niaj Belgaj amikoj tradukis tiun ĉi gravan artikolon en la Francan lingvon, kaj ĝin presigis en "Annales de Pharmacie."

EL SHAKESPEARE'S SONNETS.

Ho, kiom multpli bela belo ŝajnas Per la dolĉeco kiun vero donas! Pli ĉarma brilas la ĉarmega rozo Naskante bonodoron en ripozo. Venenaj floroj ankaŭ povas brili; Rozkoloritaj ofte staras ili, Dorne pendantaj, rozojn similadas, Kaj petolemaj somervente ludas: Sed ili sole por sin montri venas, Sename vivas kaj neniun benas-- Dum viva rozo nutras bonodoron, Perfumo ĝi fariĝas, mortan horon.

Esperantigis A.M., 6266.

LERTAJ RESPONDOJ.

Verkitaj de Philip de Bono (8707).

I. Kiam Frederiko II., Reĝo de Prusujo, estis vojaĝanta kune kun sia frato Henriko tra la Silesaj provincoj, kiuj antaŭ ne longe estis venkitaj, li foje vidis belegan kastelon, kiu fariĝis monaĥejo.

Li iris ĝin viziti, kaj la ĉefa monaĥo montris al la reĝo ĉiujn interesajn pentraĵojn, skulptaĵojn, kaj la bibliotekon en kiu estis multaj belaj libroj.

Kiam la reĝo estis forironta, li demandis al la monaĥo ĉu li havis bezonon ian. Li respondis, petante ke la reĝo ordenu ĉiujare du novulojn--ĉar tiatempe la ordeno estis malpermesita.

"Nu," respondis la reĝo, "mi ĝin permesas, kaj mi mem sendos la du unuajn novulojn."

Tiam, turninte al sia frato, li diris en la Angla lingvo, kiun li supozis esti nekomprenebla al la monaĥo: "We will send these holy men a couple of asses" ("_Ni sendos du azenojn al tiuj ĉi sanktuloj._")

Kiam la monarĥo estis eniranta en sian veturilon, la monaĥo, kiu komprenis tiun ĉi frazon, respekte diris: "Mi antaŭmetas alian peton, Via Reĝo Moŝto. Ĉu Vi permesos ke ni donu al tiuj ĉi du novuloj, kiujn Vi sendos al ni, Vian nomon, kaj tiun de Via frato?"

II. Foje, ĉe la ĉiujara ekzameno en unu el la ĉefaj lernejoj en Dorsetshire, lerta knabo demandiĝis de la direktoro:--

"Ĉu vi scias iajn el la efikoj produktataj de varmeco kaj de malvarmeco?"

"Jes, Sinjoro, tiu etendigas kaj tiu ĉi kuntirigas."

"Nu, mia knabo, vi bone respondis. Ĉu vi ankaŭ povos doni al mi ekzemplon?"

"En la somermezo la tagoj estas la plej longaj, kaj en la vintro la plej mallongaj."

MALTAJ PROVERBOJ.

1. Kisu la manon, kiun vi deziras tranĉota.

2. Ne estas rozoj sen dornoj.

3. Oni ne mezuras homojn per piedoj.

4. La aero havas sian okulon, kaj la muro havas sian orelon.

5. La bovon oni ligas per liaj kornoj, la homon per lia vorto.

6. Tiu, kiu aĉetas fiŝojn en la maro, manĝos ilin putraj.

7. Nova najlo formetas la malnovan.

8. Pli forta estas la parolo de Maltano, ol la parolo de la reĝo.

(8108).

FABLOJ.

_La Lupo kaj la Ŝafido (La Fontaine, Libro 1, fablo X)._--La rajto de la plej forta estas ĉiam la plej bona. Ni tion volas montri tuj.

La ŝafido trinkis el fluo de pura akvo. Alvenis malsata lupo, kiu serĉis aventuron, kaj kiun malsato allogis en tiujn lokojn.

"Kiu cin tiel maltimigis malklarigi mian trinkaĵon?" diris tiu besto furioze; "Ci estos punata pro cia maltimego."

"Sinjoro majesto," respondis la ŝafido, "Via Lupa Moŝto ne koleriĝu, sed plivole rigardu, ke mi trinkas el la fluo pli ol dudek paŝojn pli malsupre, kaj ke mi sekve nepre ne povas malpurigi vian trinkaĵon."

"Ci malpurigas ĝin," rediris tiu kruela besto, "kaj mi scias ke ci de mi malbone parolis pasintan jaron."

"Kiel mi estus ĝin farinta, ĉar mi ne estis naskita; mi ankoraŭ mamnutriĝas je mia patrino."

"Se ne estas ci, estas do cia frato."

"Mi havas nenian."

"Estas do iu el la ciaj; ĉar vi ne ofte indulgas min, vi, viaj paŝtistoj kaj hundoj. Tion oni diris al mi; mi devas venĝi min."

Tiam en la fundon de la arbaroj la Lupo forportis kaj manĝis ĝin sen alia procesformo.

_Tradukis_ H. Boucon.

_La Vulpo kaj la Leono (Esopo)._--Vulpo, kiu neniam ĝis tiam vidis leonon, estis tiel terurigita je la unua fojo kiam li renkontis unu, ke li preskaŭ mortis pro timo. Kiam, tamen, li renkontis lin je la dua fojo, kvankam li ankoraŭ tre timis, li ebliĝis kaŝi sian timecon. Sed, kiam li vidis lin la trian fojon, Vulpo fariĝis tiel kuraĝega, ke li ekmarŝis al li, kaj maltime demandis: "Kiel vi sanas?"

_Troa kutimiĝo naskas malestimon._

(6266).

Kampara paroĥestro foje sciigis la aŭdantaron jene: "Ĉar estas tiom da infanetoj, ili estos baptataj je ambaŭ finoj tiun ĉi posttagmezon."

* * *

Dum la militado en Suda Afriko, maljuna virino eniris kamparan butikon dum varmega vetero.

La butikisto diris: "Ĉu ne estas malbonege pri tiu ĉi militado!"

La maljunulino respondis: "Jes, sed ili havas por ĝi bonan veteron!"

8276.

LA MILITAJ REKRUTOJ EN ITALUJO.

Originale verkita de CLARENCE BICKNELL.

En Italujo ĉiujare kelkaj el ĉiuj dudekjaraj junuloj estas lote elektitaj por la milita servado, kiu daŭros dum du aŭ tri jaroj. Kelkaj estas liberigitaj, ekzemple la sola filo, aŭ la dua filo se la unua jam servadis, kaj nature ĉiuj, kiuj havas ian korpan difekton.

Antaŭ la tago de la loteltiro, tiuj ĉi junuloj el la sama urbo aŭ vilaĝo elektas prezidanton kaj kasiston. Tiu ĉi tenas la monoferadojn, po ĉirkaŭ dek frankoj, kaj tiu determinas la detalojn por la venontaj festoj. La antaŭan tagon ĉiuj kunvenas matene, kaj eble trinkas glason da vermuto, la plej estimata el la likvoroj, almenaŭ en norda Italujo, kaj poste ili kunpasas la tutan tagon kantante kaj kriegante. Ofte ili luas gurdon, kaj en la salonoj, kie la eniro estas permesita, ili dancas ĝojege. Fremduloj kiuj aŭdas la bruegon la tutan tagon, kaj vidas la duonfrenezan junularon, kredas ke ili estas Italaj "Hooligans," aŭ duonebriaj. Sed en Italujo estas malmulte da ebriuloj, kaj la junuloj malofte trotrinkas, kaj eĉ trinkinte tro da vino ili ne iĝas malpacaj kaj malbonaj, sole gajegaj.

Sed pliofte ili luas omnibuson aŭ fiakron, aŭ iras vagonare al la proksimaj urboj.

Morgaŭ ili ĉiuj iras urbdomon, kie prezidas la urbestro, kaj tiam laŭ ordo alfabeta, ili eltiras numeron el urno.

Tiu, kiu eltiras altan numeron estas certe "savita," kiel oni diras, sed kiu tiras la plej malaltajn numerojn devos certe servadi.

Finiginte la eltiron, ĉiuj foriras kun la biletoj de siaj numeroj metitaj sur la ĉapeloj, kaj kuntagmanĝas. Poste ili rekomencas la hieraŭajn amuzaĵojn, sed pli freneze, ĉar tiuj, kiuj eltiris bonan numeron saltas kaj kantadas je ĝojo, kaj la aliaj faras same por pli bone kaŝi aŭ forgesi siajn ĉagrenojn.

La trian tagon ili faras preskaŭ same, post kiu la monoferadoj estas elspezitaj, kaj certe la junuloj, lacaj kaj raŭkaj pro la kriegado, kantado, kaj senĉesa babilado, estas enuitaj.

Sed post du aŭ tri monatoj, venas la tago por la vizito al la kuracisto, kaj ree la bando, eĉ tiuj, kiuj ne iros al la servado, kunripetas la festojn dum tri tagoj.

Laŭ mia opinio kaj observadoj, tiu ĉi sistemo de deviĝa milita servado estas tre bona. La disciplino plibonigas kaj edukas la junulojn, precipe tiujn el la kamparo.

Dum la unuaj monatoj ili nature iom suferas, sed poste ili ĝuas la vivadon kune kun tiom da samaĝaj kamaradoj. La junaj militistoj estas ĉiam kaj ĉie estimataj, eĉ amataj. Ili vidas belajn urbojn, aŭ konatiĝas kun la montoj: ofte la nordanoj estas senditaj al la sudaj provincoj, kaj la rekrutoj el la malpli civilizitaj sudaj provincoj venas norden.

En la teatroj kaj en aliaj lokoj de amuzaĵoj, la militistoj nur pagas duonpreze, sekve oni vidas ilin la dimanĉojn en la teatroj, kie ili, po malpli ol unu ŝilingo, pasigas tri aŭ kvar horojn trankvile aŭskultante al bonega muziko, kaj al famaj kantistoj. Kaj, post la finiĝo de la servado, ili ĝuas la memorojn pri la estinteco, kaj ĉie renkontas amikojn, ĉar la jaroj de la servado estis por ili kiel la niaj pasigitaj en lernejo, kolegio, aŭ universitato.

La plej populara kanto el ĉiuj verkitaj dum la jaroj de la militado por la memstareco de Italujo, estas "_La adiaŭ de la Memvolulo al lia Amantino._" Tiun ĉi la rekrutoj kaj la rekrutotoj konas kaj kantas tre energie, kvazaŭ ili mem estas forirontaj bataladi. La advokato, Carlo Bosi, la verkinto, skribis: "Mi venas por diri adiaŭ" ("Io vengo a dirti addio") sed subite la popolo ŝanĝis la unuan linion, kaj la aŭtoro volonte akceptis la korektaĵon. Nun ĝi komencas "Adiaŭ, ho belulino!" ("Addio, mia bella, addio.")

Jen estas la laŭvorta traduko.

LA ADIAŬ DE LA MEMVOLULO AL LIA AMANTINO.

Adiaŭ, ho belulino! L'armeo al la fronto Foriras; se mi haltus, Eterna estus honto.

Ne ploru! mi spereble Revenos, ho anĝelo! Aŭ, en batal' mortinte, Vin vidos en ĉielo.

La glavon, la pafilon, Mi portas, kaj pistolojn; Je l'sunleviĝ' mi diros La adiaŭparolojn.

Turnestron mi surmetis, Per tuta prepareco! Mi, vir' kaj militisto! Vivu la libereco!

Militi mi ne iros Kontraŭ patrujaj bandoj! Sed la fremdulojn peli El la Italaj landoj.

De longe per tiranoj Ni estas suferantaj; Mi iras Lombardion Kontraŭ la subpremantoj.

Ho! la pasioj estas Teruraj; sed la morto Por gajni liberecon Estos belega sorto.

Kun tiom da aliaj Mi ankaŭ mortos--eble-- Sed ne maltrankviliĝu! Mi mortos honoreble.

Se mankus la novaĵoj Pri via vir' amanta, Per kuglo mortigita, Ne estu sopiranta.

Mi ne vin lasos sole; Ĉar restos la trezoro; Kaj li sin konsolados; La fil' de mia koro.

Jen! la trumpet'! l'armeo. Foriras; ne min tenu! Al filo kison donu, Kaj libereco venu!

LA VIRO VERDA.

Originale verkita de EDWARD METCALFE, M.A. (Oxon).

Estis en la preĝejo de malgranda vilaĝo, ke mi renkontis la lamulon.

Mi ekzamenadis iom atente la eksteraĵon de bela antikva kesto. Subite li diris: "Tiu ĉi kesto ĉiam rememorigas al mi la plej strangan episodon de mia vivo:--tiel stranga, ke mi timas ĝin rakonti, ĉar mi estas preskaŭ certa, ke neniu povos ĝin kredi."

Kompreneble mi tuj certigas lin pri mia kredemo.

"Sendube," li diris, "vi rimarkis la kastelon. Estas tie tre granda ĉambrego. De longe oni nomas ĝin 'La Fantoma Ĉambro,' ĉar oni diras, ke fantomo tie promenadas tute verde vestita, pro kio oni donas al li la nomon de 'La Viro Verda.'"

La muroj estas de grandega dikegeco, ĉar la kastelo estas tre, tre antikva; enkadraĵoj el nigra kverko tute kovras kaj kaŝas tiujn ĉi murojn. La netapiŝita planko estas el la sama materialo, kaj antaŭ kelkaj jaroj oni tute malplenigis la ĉambregon je la meblaro. La pordo troviĝas ĉe unu ekstremaĵo de la ĉambro, kaj enirinte, oni havas je la dekstra mano, kvin altajn fenestrojn; sed ekstere la densa foliaro de multaj grandaj arboj malhelpas eniri la lumo, cetere, sur la vitroj mem estas grandaj blazonŝildoj.

Ĉambregon pli malgajigan mi neniam vidis, nek ĉambregon pli konvenan por tia vizitanto.

Mi tute forgesas, pro kio mi estis enirinta en la ĉambregon, sed, kiam komenciĝas la historio, mi estas ĉe la flanko plej malproksima de la pordo.

Subite mi aŭdis ĉu arĝentan sonorilon?

Ne pli klara kaj pura estas la voĉo de la Sinjorino.

La pordo malfermiĝas; tra la malfermaĵo vidiĝas la teruriĝaj vizaĝoj de la servistaro, kaj, kiel radio de lumo, dancema, gajema, ŝi eniras nia kara Sinjorino, kiu tuj ekridis tutkore la tutan fantomaron.

Fermante la okulojn, mi revidas ŝin; kaj denove mi aŭdas la ridantan belan voĉon: "Ho! Malsaĝuloj, kion vi timas? Estas nenio tie ĉi." Tiam per mokema voĉo ŝi aldonas: "Se la Viro Verda vere ekzistas, mi donas al li la inviton, ke li dancu nun kun mi.

Ho, teruraĵo! Kiel respondo je ŝiaj vortoj, en la ĉambro aperas la Viro Verda mem.

Sammomente la pordo bruege fermiĝis: kaj la fantomo kaj la Sinjorino restas vizaĝo je vizaĝo kaj mi vidas kvazaŭ rebrilatan do ŝiaj vangoj la verdecon de lia antikva vesto.

Kvankam treege paliĝinta, ŝi tamen per kuraĝa mieno ĝentilege lin salutis, kaj per mallerta movo li redonis la saluton. Li etendas la manon, kaj kiel ensorĉata, ŝi ĝin prenis.

Tiel mi estis terurigita, ke unu momenton mi restis tute senmova. Tiam, por tiel diri, mi vekiĝis el la sonĝo, kaj rapidas alproksimiĝi. Sed mi estas lama, kaj marŝas nur tre malrapide.

Antaŭ ol mi povas alveni al ili, subite ili ambaŭ malaperas en la muron. Vane mi frotis la okulojn. Nek la Viro Verda, nek la Sinjorino estas videblaj, kaj alveninte al la loko, kie ili malaperis, mi trovis nur la nerompitan supraĵon de la nigraj enkadraĵoj....

Post dudek minutoj ni sukcesis trovi kaj malfermi la kaŝitan pordon. En la dikaĵo de la muro estas mallarĝa tunelo, kaj flanke de ĝi ni trovis la korpon de la Sinjorino...."

"Ĉu la Sinjorino estis do morta?" mi diris, rimarkante ke la lamulo silentiĝis.

"Je la momento mi ja kredas tion, sed ŝi nur svenis. Oni venigis la kuraciston, kaj li trovas ŝin babilantan pri la Viro Verda. Febro ŝin atakas, kaj ŝi iom freneziĝas. "La krizo estos post tri tagoj," diris la kuracisto. "Ŝi tiam havos sian plenan sencon, kaj se oni povos prezenti al ŝi senduban pruvon ke la ŝajniganta fantomo nur estas, kiel mi kredas mem, mortema homo, ŝi rapide resaniĝos. Sed se ŝi ankoraŭ kredos ke ŝi vidis veran fantomon, certege ŝi mortiĝos."

Ve la malgaja sorto! Kiel ni povos pruvi tion? Kaj ni ĉiuj amas la Sinjorinon...." "Sed la kesto," mi diris. "Kial la kesto memorigas al vi pri tio ĉi?"

"Tuj mi ĝin diros al vi," li respondis. "Ĉe tiu tempo ni havis tre kleran preĝejoteniston, veran konantulon pri ĉiuj malnovaj legendoj. Li rakontis al mi longan historion pri la Viro Verda kaj, malferminte tiun ĉi antikvan keston, li montris la vestojn, kiujn portadis la Viro Verda mem dum sia vivado antaŭ ducent jaroj: _Ili estis la vestoj mem, kiujn mi vidis portatajn de la fantomo._

Laŭ metio, la preĝejotenisto estis ankaŭ lignaĵisto, kaj je la tria tago, mi havis okazon viziti lian laborejon. Ĝi troviĝis en loko tre senhoma, kien oni alvenis per vojeto trapasanta tra kampoj tute plenaj je la orafloroj arbetoj de la dornstipo (_ulex europaeus_).

Alveninte mi vidis malgrandan konstruaĵon de du etaĝoj; la unua el briko, kie la lignaĵisto tenas sian materialon, kaj la dua, la laborejo mem, el ligno. Sed ĝi havas tiom da fenestroj, ke eble estas pli bone diri "el vitro." La pordo estis ĝuste en mezo, kaj oni supreniris per krutega ligna ŝtuparo.

Suprenirinte, mi trovis tie la lignaĵiston kaj lian junan lernanton; kaj mi rimarkis en la mastro strangan maltrankvilecon. Ŝajnis al mi ke la lignaĵisto estas treege kolerema, kaj la junulo egale timema.

Mi komencis paroleti kelke da vortoj, sed neniam mi finis la frazon. La lignaĵisto rigardis min, kaj laŭ la rapideco de fulmo mi ekkonis du faktojn:--_la okuloj estas la okuloj de la Viro Verda; ili estas ankaŭ la okuloj de frenezegulo._

Mi ne scias ĉu mi perfekte konservis la ŝajnon de trankvileco, sed mi diris per ordinara voĉo, ke mi estas ion forgesinta, kaj ke baldaŭ mi revenos. Tiam mi adiaŭis kaj per malrapida paŝo mi malsupreniris la ŝtuparon.

Mi jam eniras en la unuan kampon, kiam eksonas kriego freneza, kaj ĉizilo, per tre forta mano ĵetita, preskaŭ frotis mian vangon. Ekrigardante malantaŭen, mi vidas la frenezegulon saltantan el la laborejo, kaj post li, la palan vizaĝon de la junulo, kiu rapidas lin sekvi.

Mi komencis kuri, sed, kial vi vidas, mi estas lama. Mi faletas, restariĝas, ankoraŭ faletis, falis; la frenezulo kaptas min kaj ekrulas mian korpon inter la dornplenaj arbetoj.

Prezentu al vi la aferon! Frenezegulo fortega kiel leono, kaj lamulo pro malsaneco malfortigita. Mi estis tiel senpova, kiel muso sub la ungegoj de la kato, kaj kiel kruelega kato la lignaĵisto ludadis je mi; jen permesante ke mi iom forkuru, jen per teruriga saltego ĵetante sin sur min.

Iafoje la muso sin savas!

Dum la lasta rulado ni alproksimiĝis malgrandan grenejon. Ĝi estas eterne fotografata en mia cerbo. Ligna ŝtuparo, la dekstra flanko tuŝanta la brikan muron, kondukis al malgranda ligna plataĵo, kie troviĝas pordo. Ĝi estis tute neuzita kaj treege malnova.

Forgesinte la lamecon, per tri saltoj mi alvenis al la plataĵo, per la forto de miaj saltoj disrompigante la putran ŝtuparon. La pordon mi trovis ŝlosita.

La frenezegulo ŝajnis iom ŝanceliĝi. Li levigis la falintajn ŝtupojn kaj disŝiris ilin, kiel oni disŝiras paperojn. La pecojn li ĵetis al mia korpo, sed tiel molaj ili estis ke mi ne estis eĉ vundata.

Per tiu ĉi amuzaĵo li pasigis multajn minutojn.

Poste li ekvidis la flanktrabon, kiu, estante pli fortan ol la cetero de la ŝtuparo, ankoraŭ restis flanke de la muro. Tiun ĉi li forŝiras, kaj ekvidante malgrandan spacon inter la plataĵo kaj la muro, li trapasis ĝian finiĝon tra la interspaco, kaj tiris eksteren la lignaĵon per siaj tutaj fortoj--la fortoj de frenezulo.

Pli kaj pli mi sentis la plataĵon tremetanta; mi alkroĉiĝis pli kaj pli forte al unu el la fostoj de la palisaro; mi aŭdis la kriegojn de la frenezegulo, la krakadon de la tremanta plataĵo; konfuzitan sonadon de multaj voĉoj alproksimiĝantaj. Tiam, kun lasta laŭta krakego, la tuta plataĵo falis teren, kaj mi nenion konis plu...."

Denove la lamulo silentiĝis. "Kaj pri la Sinjorino," mi demandis.

"Ho, la Sinjorino resaniĝis: ŝi estas mia edzino."

"Pri la lignaĵisto?"

"Li estis trovinta kaŝatan vojon el la preĝejo en la kastelon; antaŭe oni ofte konstruis tiajn tunelojn. Li estis tre revema kaj, per multa pensado pri la legendo de la Viro Verda, fine li kredas ke li mem estas la fantomo. Iafoje li vestis sin per la vestoj tiritaj el la antikva kesto, trapasas la kaŝatan tunelon en la kastelon, kaj jen estas la fantomo.

Jes, li loĝis kelkajn monatojn en frenezulejo, sed li ankaŭ tute resaniĝis. Hieraŭ mi vidis lin ridetantan je infanino, kies pupon li rebonigis.

Kiel mi estis savata? Ho! la junulo kuris al vilaĝo demandi helpon, kaj revenis kun granda sekvantaro.

Ĝustatempe!"

Jen estas la historio de la Viro Verda: ĉu ĝi ne estas tre, tre stranga?

LA DEVENO DE ESPERANTO.

Tradukita el Rusa lingvo de G.V. Vidu la komencon sur la 79-80 paĝoj de "The Esperantist" (Marta Numero).

Tie ĉi mi diros ĝustatempe kelkajn vortojn pri la materialo por la vortaro. Multe pli frue, kiam mi serĉis kaj elĵetadis ĉion senbezonan el la gramatiko, mi deziris uzi la principojn de la ekonomio ankaŭ por la vortoj. Konvinkita, ke estas tute egale, kian formon havos tiu aŭ alia vorto, se ni nur _konsentos_ ke ĝi esprimas la donitan ideon, mi simple _elpensadis_ vortojn, penante, ke ili estu kiel eble pli mallongaj kaj ne havu senbezonan nombron da literoj. Mi diris al mi, ke anstataŭ ia 11-litera "interparoli" ni tute bone povas esprimi la saman ideon per ia ekz. 2-litera "pa." Tial mi simple skribis la matematikan serion da plej mallongaj, sed facile elparoleblaj kunigoj de literoj kaj al ĉiu el ili mi donis la signifon de difinita vorto (ekz. _a_, _ab_, _ac_, _ad_, ... _ba_, _ca_, _da_, ... _e_, _eb_, _ec_, ... _be_, _ce_, ... _aba_, _aca_, ... k.t.p.).

Sed tiun ĉi penson mi tuj forĵetis, ĉar la provoj kun mi mem montris al mi, ke tiaj elpensitaj vortoj estas tre malfacile ellerneblaj kaj ankoraŭ pli malfacile memoreblaj. Jam tiam mi konvinkiĝis, ke la materialo por la vortaro devas esti Romana-Germana, ŝanĝita nur tiom, kiom ĝin postulas la reguleco kaj aliaj gravaj kondiĉoj de la lingvo. Estante jam sur tiu ĉi tero, mi baldaŭ rimarkis, ke la nunaj lingvoj posedas grandegan provizon da pretaj jam vortoj internaciaj, kiuj estas konataj al ĉiuj popoloj kaj faras trezoron por estonta lingvo internacia--kaj mi kompreneble utiligis tiun ĉi trezoron.

En la jaro 1878 la lingvo estis jam pli-malpli preta, kvankam inter la tiama _lingwe uniwersala_ kaj la nuna Esperanto estis ankoraŭ granda diferenco. Mi komunikis pri ĝi al miaj kolegoj (mi estis tiam en 8-a klaso de la gimnazio). La plimulto da ili estis forlogitaj de la ideo, kaj de la frapinta ilin neordinara facileco de la lingvo, kaj komencis ĝin ellernadi. La 5-an de Decembro 1878 ni ĉiuj kune solene festis la sanktigon de la lingvo. Dum tiu ĉi festo estis paroloj en la nova lingvo, kaj ni entuziasme kantis la himnon, kies komencaj vortoj estis la sekvantaj:

"Malamikete de las nacjes Kadó, kadó, jam temp' está! La tot' homoze in familje Konunigare so debá."

(En la nuna Esperanto tio ĉi signifas: "Malamikeco de la nacioj falu, falu, jam tempo estas! La tuta homaro en familion unuiĝi devas").

Sur la tablo, krom la gramatiko kaj vortaro, kuŝis kelkaj tradukoj en la nova lingvo.

Tiel finiĝis la unua periodo de la lingvo.

Mi estis tiam ankoraŭ tro juna por eliri publike kun mia laboro, kaj mi decidis atendi ankoraŭ 5-6 jarojn kaj dum tiu ĉi tempo zorgeme elprovi la lingvon kaj plene prilabori ĝin praktike. Post duonjaro post la festo de 5-a de Decembro ni finis la gimnazian kurson kaj disiris. La estontaj apostoloj de la lingvo provis paroleti pri "nova lingvo" kaj, renkontinte la mokojn de homoj maturaj, ili tuj rapidis malkonfesi la lingvon, kaj mi restis tute sola. Antaŭvidante nur mokojn kaj persekutojn, mi decidis kaŝi antaŭ ĉiuj mian laboron.

Dum kvin kaj duono da jaroj de mia estado en universitato, mi neniam parolis kun iu pri mia afero. Tiu ĉi tempo estis por mi tre malfacila. La kaŝeco turmentis min; devigita zorgeme kaŝadi miajn pensojn kaj planojn mi preskaŭ nenie estadis, en nenio partoprenadis, kaj la plej bela tempo de la vivo--la jaroj de studento--pasis por mi plej malgaje. Mi provis iafoje min distri en la societo, sed sentis min la fremdulo, sopiris kaj foriradis, kaj de tempo al tempo faciligadis mian koron per ia versaĵo en la lingvo, prilaborata de mi. Unu el tiuj ĉi versaĵoj ("Mia penso") mi metis poste en la unuan eldonitan de mi broŝuron; sed al la legantoj, kiuj ne sciis, ĉe kiaj cirkonstancoj tiu ĉi versaĵo estis skribita, ĝi ekŝajnis, kompreneble, stranga kaj nekomprenebla.

Dum ses jaroj mi laboris perfektigante kaj provante la lingvon--kaj mi havis sufiĉe da laboro, kvankam en la jaro 1878 al mi ŝajnis, ke la lingvo jam estas tute preta. Mi multe tradukadis en mian lingvon, skribis en ĝi verkojn originalajn, kaj vastaj provoj montris al mi, ke tio, kio ŝajnis al mi tute preta teorie, estas ankoraŭ ne preta praktike.

Multon mi devis ĉirkaŭhaki, anstataŭigi, korekti kaj radike transformi. Vortoj kaj formoj, principoj kaj postuloj puŝis kaj malhelpis unu la alian, dume en la teorio, ĉio aparte kaj en mallongaj provoj, ili ŝajnis al mi tute bonaj. Tiaj objektoj, kiel ekz. la universala prepozicio "je," la elasta verbo "meti," la neŭtrala, sed difinita finiĝo "aŭ" k.t.p. kredeble neniam enfalus en mian kapon teorie. Kelkaj formoj, kiuj ŝajnis al mi riĉaĵo, montriĝis nun en la praktiko senbezona balasto; tiel ekz. mi devis forĵeti kelkajn nebezonajn sufiksojn.

En la jaro 1878 al mi ŝajnis, ke estas al la lingvo sufiĉe havi gramatikon kaj vortaron; la multpezecon kaj malgraciecon de la lingvo mi alskribadis nur al tio, ke mi ankoraŭ ne sufiĉe bone ĝin posedas; la praktiko do ĉiam pli kaj pli konvinkadis min, ke la lingvo bezonas ankoraŭ ian nekapteblan "ion," la kunligantan elementon, donantan al la lingvo vivon kaj difinitan, tute formitan "_spiriton_."

Mi komencis tiam evitadi laŭvortajn tradukojn el tiu aŭ alia lingvo kaj penis rekte _pensi_ en la lingvo neŭtrala.

Poste mi rimarkis, ke la lingvo en miaj manoj ĉesas jam esti senfundamenta ombro de tiu aŭ alia lingvo, kun kiu mi havas la aferon en tiu aŭ alia minuto, kaj ricevas sian propran spiriton, sian propran vivon, la propran difinitan kaj klare esprimitan fizionomion, ne dependantan jam de iaj influoj. La parolo fluis jam mem, flekseble, gracie kaj tute libere, kiel la viva patra lingvo.

Ankoraŭ unu cirkonstanco igis min por longa tempo prokrasti mian publikan eliron kun la lingvo: dum longa tempo restis nesolvita unu problemo, kiu havas grandegan signifon por neŭtrala lingvo. Mi sciis, ke ĉiu diros al mi: "Via lingvo estos por mi utila nur tiam, kiam la tuta mondo ĝin akceptos; tial mi ne povas ĝin akcepti ĝis tiam, kiam ĝin akceptos la tuta mondo." Sed ĉar la "mondo" ne estas ebla sen antaŭaj apartaj "unuoj," la neŭtrala lingvo ne povis havi estontecon ĝis tiam, kiam prosperos fari ĝian utilon por ĉiu aparta persono sendependa de tio, ĉu jam estas la lingvo akceptita de la mondo aŭ ne.

Pri tiu ĉi problemo mi longe pensis. Fine la tiel nomataj sekretaj alfabetoj, kiuj ne postulas, ke la mondo antaŭe ilin akceptu, kaj donas al tute nedediĉita adresato la eblon kompreni ĉion skribitan de vi, se vi nur transdonas al la adresato la ŝlosilon--alkondukis min al la penso aranĝi ankaŭ la lingvon en la maniero de tia "ŝlosilo," kiu, enhavante en si ne sole la tutan vortaron, sed ankaŭ la tutan gramatikon en la formo de apartaj elementoj. Tiu ĉi ŝlosilo, tute memstara kaj alfabete ordita, donus la eblon al la tute nedediĉita adresato de kia ajn nacio tuj kompreni vian Esperantan leteron.

Mi finis la universitaton kaj komencis mian medicinan praktikon. Nun mi komencis jam pensi pri la publika eliro de mia laboro. Mi pretigis la manuskripton de mia unua broŝuro ("D-ro Esperanto. Lingvo internacia. Antaŭparolo kaj plena lernolibro") kaj komencis serĉi eldonanton. Sed tie ĉi mi la unuan fojon renkontis la maldolĉan praktikon de la vivo, la financan demandon, kun kiu mi poste ankoraŭ multe devis kaj devas forte batali. Dum du jaroj mi vane serĉis eldonanton. Kiam mi jam trovis unu, li dum duonjaro pretigis mian broŝuron por eldono kaj fine--rifuzis.

Fine, post longaj klopodoj, mi prosperis mem eldoni mian unuan broŝuron en Julio de la jaro 1887. Mi estis tre ekscitita antaŭ tio ĉi; mi sentis, ke mi staras antaŭ Rubikono kaj ke de la tago, kiam aperos mia broŝuro, mi jam ne havos la eblon reiri; mi sciis, kia sorto atendas kuraciston, kiu dependas de la publiko, se tiu publiko vidas en li fantaziulon, homon, kiu sin okupas je "flankaj aferoj." Mi sentis, ke mi metas sur la karton tutan estontan, trankvilecon kaj ekzistadon mian kaj de mia familio; sed mi ne povis forlasi la ideon, kiu eniris mian korpon kaj sangon kaj ... _mi transiris Rubikonon_.

THE BIRTH OF ESPERANTO.

Freely translated from an Esperanto version of a Russian letter written by Dr Zamenhof, by John Ellis.

"This is an appropriate place for me to say a few words about the material for the dictionary. Much earlier, when I had examined and rejected every non-essential from the grammar, I had desired to exercise the principles of economy in respect of the word-material also. Thinking that it was a matter of indifference what form any particular word took, so long as it was agreed that it should express a given idea, I simply invented words, taking care only that they should be as short as possible, and did not contain an unnecessary number of letters. Instead of using "interparoli" (to converse), a word of eleven letters, why should we not express the idea just as well by some word of two letters, say, "pa"? So I simply wrote the shortest and most easily pronounced mathematical series of conjoined letters, to each factor of which series I gave a certain meaning (_e.g._, a, ab, ac, ad, ba, ca, da ...; e, eb, ec ...; be, ce ...; aba, aca ... etc.).

"But I immediately rejected this notion, for my own personal experiments proved that these invented words were very difficult to learn, and even more so to remember. I came to the conclusion that the material for the dictionary must be Romance-Teutonic, altered only so far as regularity and other important requirements of language demanded. Standing upon this ground, I soon observed that the present languages possessed an immense supply of words already international, with which all the nations had a prior acquaintance, and which formed a veritable treasure house for the future international language--and, of course, I utilised this treasure.

"In 1878 the language was more or less ready, although there was a good deal of difference between my _lingwe uniwersala_ of that date and the present Esperanto. I told my fellow-students about it--I was then in the 8th Class of the gymnasium--and the greater part of them were attracted by the idea, and struck by the unusual easiness of the language, began to study it. On the 5th of December, 1878, we united to celebrate the birth of my language by a solemn festival. During the feast there were speeches in the new language, and we enthusiastically sang a hymn the commencing words of which were as follows:--

"Malamikete de las nacjes Kadó, kadó, jam temp' está! La tot' homoze in familje Konunigare so debá."

which being interpreted into English, 'May the enmity of nations fall away, fall away, for the hour is come! All mankind must become as one family.'

"On the table, in addition to the grammar and dictionary, lay some translations in the new language.

"And thus the first stage of my language came to an end.

"I was then still too young for my work to appear before the public, and I decided to wait five or six years longer, and during that time to carefully test my language and to work it out fully and practically. Half a year after the feast of December 5th, 1878, we finished our course at the gymnasium and separated. The future apostles of the new language made some attempts to discuss 'the new language,' but, meeting with the ridicule of their elders, forthwith renounced it, and I remained in a glorious minority of one. Foreseeing nothing but scoffing and persecution, I decided to hide my work from the eyes of all.

"For five and a-half years whilst I was at the University I never spoke to anyone about it. That was a very trying time for me. The secrecy tormented me. Compelled to carefully conceal my thoughts and plans, I went scarcely anywhere, took no part in anything, and the most enjoyable time of life--the student-years--was, for me, the saddest. Sometimes I endeavoured to find distraction in society, but I felt myself a stranger, sighed and went away, and from time to time eased my heart by writing poems in the language I was elaborating. One of these poems, 'Mia penso,' I afterwards inserted in the first brochure which I published; but to those readers who were unacquainted with the circumstances under which they were written the verses would appear strange and incomprehensible.

"For six years I worked at perfecting and testing my language, and it gave me plenty of work, although in 1878 I had thought that it was quite ready. I made many translations and wrote original works in it, and severe trials showed me that what I had considered to be quite finished in theory was nevertheless not ready for practical use.

"There was much to lop, alter, correct, and radically to transform. Words and forms, principles and postulates, jostled with and opposed each other, whereas in theory, taken separately and not subjected to extended tests, they had appeared to me perfectly good. Such things, for instance, as the indeterminate preposition 'je,' the elastic verb 'meti,' the neutral termination 'aŭ,' etc, possibly would never have entered into my head if I had proceeded only upon theory. Some forms which had appeared to possess a wealth of advantage proved in practice to be nothing but useless ballast, and on this account I discarded several unnecessary suffixes.

"In 1878 it seemed to me that it was sufficient if my language possessed a grammar and a dictionary; its heaviness and want of grace I attributed only to the fact that I did not know the language sufficiently well; but practice ever more and more convinced me that a language requires in addition an indescribable something, a uniting element, giving to it life and a defined and unmistakable spirit.

"I therefore began to avoid making literal translations, and made an effort to _think_ in the neutral language.

"Later I noticed that the language with which I was occupied was ceasing to be a shadowy reflection of the language from which I happened to be translating, and was becoming imbued with its own life and invested with a spirit of its own, and acquiring a physiognomy properly defined, clearly expressed, and independent of any other influence. My speech flowed of itself, flexibly, gracefully, and totally untrammelled, just as my living native tongue.

"Yet another circumstance compelled me to postpone for a long time the appearance of my language; for many years another problem of immense importance to a neutral language had remained unsolved. I knew that everyone would say 'Your language will be of no use to me until the world at large accepts it, so I shall make no use of it until everyone else does.' But since the world at large is composed only of its units, my neutral language could have no future until it was of use to each separate unit independently of whether the world at large accepted it or not.

This problem I considered for a long while. At last the so-called secret alphabets, which do not necessitate any prior knowledge of them, and enable any person not in the secret to understand all that is written if you but transmit the key, gave me an idea. I arranged my language after the fashion of such a key, inserting not only the entire dictionary but also the whole grammar in the form of its separate elements. This key, entirely self-contained and alphabetically arranged, enabled anyone of any nationality to understand without further ado a letter written in Esperanto.

"I had left the University and begun my medical practice; I began to consider the publication of my labours. I had prepared the manuscript of my first brochure, 'an International Language, by Dr. Esperanto,' and sought out a publisher. And here for the first time I met that bitter practicality of life, the financial question, against which I had and still have to fight yet the more. For two years I looked in vain for a publisher. And when indeed I had found one he spent half a year in preparing my brochure for publication, and finally--refused.

At length, after strenuous efforts, I succeeded in publishing the brochure myself in July, 1887. Before I did so I was much perplexed--I felt that I stood before the Rubicon. Having once published my brochure, retreat would be impossible, and I knew what kind of fate attends a doctor who is dependent upon the public, if that public comes to regard him as a visionary, or a man who busies himself with side issues. I felt that it was staking my whole future peace of mind, my livelihood, and that of my family, but I could not abandon the idea which had entered into my body and my blood, and ... _I crossed the Rubicon_."

Lazaro Ludoviko Zamenhof.

[_Tradukis Esp. 6266._]

LA VENTEGO (Daŭrigo).

(_Vidu la kvin antaŭajn Nrojn._)

AKTO I.

Sceno 2 (_daŭrigo_).

Arielo.-- En Alĝerlando.

Prospero.-- Ho! vi tion scias. Monate al vi devos mi rediri La staton tiam vian; vi forgesas. Pro multaj krimoj kaj teruraj sorĉoj Ne kompreneblaj por l'animo homa, L'inferan sorĉistinon Sikorakson Devigis tuj foriri l'Alĝeranoj-- Nur ĉar ne volis ili ŝin mortigi.

Arielo.-- Jes, mastro.

Prospero.-- Nubokula sorĉistino! Gravedan la maristoj ŝin forlasis Ĉi tie! kie vi--laŭ via diro Nun mia sklavo--tiam ŝin obeis! Sed, tro aera vi, spirito, estas Por ŝiajn abomenojn nepre fari: Senlime furioza Sikorakso, Per helpo de rimedoj potencegaj, En tago, vin--al ŝi malobeintan-- Enfermis en fendaĵon de pinarbo. Nu! tie vi suferis dekdu jarojn; Dum tiu tempo Sikorakso mortis, Lasinte vin por ĝemi, akre krii, Rapide, muelile, tra la ventoj! Ankoraŭ estis la insul' senhoma, Krom bestoforma la sorĉistinido....

Arielo.-- Ĝi estas Kalibano.

Prospero.-- --Bestegulo! Lin dresis mi por la domoservado-- Senĉesaj, dume, krioj viaj kaŭzis Kriegi lupojn, eĉ kortuŝis ursojn.... Infera turmentego! Sikorakso Ĝin povis ne forigi.--Sed mi venis,-- Aŭdinte vin, la pinon oscedigis ... Magie mi vin savis.

Arielo.-- Dankon, mastro!

Prospero.--Se nun vi remurmuros, mi tuj fendos Trunkegon kverkan kies tuberaĵoj Englutos vin por krii dekdu vintrojn!

Arielo.-- Pardonu, mastro; mi estos obea, Kaj spiritaĵon mian de nun faros Ĝentile.

Prospero.-- Agu tiel; post du tagoj Vi liberiĝos.

Arielo.-- Nobla mastro mia! Mi kion faros? kion? diru, kion?

Prospero.--Foriru; mara nimfo vi fariĝu, Sed, krom por mi, por ĉiuj nevidebla. Rapidu ĝis vi estos tiaforma, Kaj tien ĉi revenu! (_Malaperas Arielo_). (_Laŭte al Mirando_). Kara koro! Mirando, vi vekiĝu! ho! vekiĝu! Bonege jam vi dormis; nun, vekiĝu!

Mirando.-- Rakonto stranga via al mi kaŭzis Profundan dormon.

Prospero.-- Tion de vi skuu. Nun, iru ni viziti Kalibanon: Neniam li respondon bonan donas.

Mirando.-- Li terurega estas malbonulo: Ne amas mi lin vidi.

Prospero.-- Sed, filino, Lin ni bezonas. Fajron ekbruligi, Alporti lignon, kaj balai ĉambron, Utila certe estas--Kalibano! Ho, sklavo, ŝlimo, kie vi kaŝiĝis?

Kalibano.--(_El interne_) Lignaro jam interne estas.

Prospero.-- Venu! Alian faron tuj mi al vi donos: Testudo, venu! (_Reaperas Arielo akvanimfoforma_). Bele, Arielo; (_Mallaŭte_) Aŭskultu bone.

Arielo.-- Faros mi, sinjoro! (_malaperas_).

Prospero.--Venena sklavo, sorĉa diablido, Tuj venu tien ĉi! (_Venas Kalibano_).

Kalibano.-- Malsana roso De Sikorakso ŝlime balaita Per korva plumo, sur vin nun ŝprucigu! Sud-okcidenta vento vin aknigu!

Prospero.--Pro tio, certe, vi, hodiaŭ nokte, Suferos streĉojn, flankpikaĵon sentos-- Elspiron haltiganta vizitisto!-- Eĉ erinacoj sur vi ekzerciĝos; Mieltavole estos vi pinĉita: Pli pika ĉiu pinĉo ol abelo!

Kalibano.--Mi nun bezonas la tagmanĝon mian: Al mi l'insulon rajte apartenas; Ĝin mi heredis de patrino mia, Ĝis de mi vi forŝtelis la posedon. Unue vi karesis min, eĉ ofte Vi akvon berogustan al mi donis, La grandan kaj malgrandan lumojn montris Brulantajn tage, nokte; al mi diris Iliajn nomojn. Mi vin amis, tiam, Kaj montris al vi la insulajn ecojn, La freŝajn fontojn, fruktodonan landon, Malbeno! salajn lokojn kaj herbejojn....

(_Daŭrigota_).

CORRESPONDENCE NOTES.

The Editor desires to thank numerous correspondents for their most valuable and interesting views on the Accent Question.

It will be recollected that April 10th is the last day for receiving votes on the matter, and it is hoped that all friends wishing to do away with the accents will kindly send their postcards before that date. As was anticipated, up to the present more replies have come to hand against the proposal than for it. It will naturally be supposed that those readers not sending any reply are in favour of the continued use of the accents. In the May gazette the question will be decided. It is somewhat early to prophesy, but unless a remarkable change sets in, the future Esperantists will be as their predecessors.

* * *

Two correspondents have sent queries as to written Esperanto. This, of course, is the same all the world over. Russians do not attempt to use their own characters, neither do Chinese try to write picture Esperanto. Were this otherwise, we should all, to a large extent, be wasting our time over the study. Let our two friends take courage, and at once enter into correspondence with Russian Samideanoj.

* * *

Will some Esperantists in Accrington, Sheffield, and Ventnor kindly assist blind students to master the language? Help in this direction will be greatly appreciated.

* * *

Several adepts have expressed willingness to correct letters of less experienced students, provided stamped envelopes be enclosed for the reply. Will those desirous of taking advantage of the privilege send in their names to the Editor?

* * *

A.G., of Pforzheim, asks whether it is not best to omit the article, as in Latin. It is difficult to give a precise rule for English speaking people as to when the definite article should be expressed and when omitted. Some ingenious friends have suggested the following plan, and will be glad to hear of instances in which it fails.

Whenever in English it is impossible, without impairing the sense, to use the indefinite article "a," then, in translating into Esperanto, employ "La."

* * *

A correspondent has kindly sent a valuable article on the use of the English verb "TO GET." This will be of service to our readers. Similar useful contributions are invited.

HOW TO TRANSLATE "TO GET."

(1). When it means "to become"--iĝi.

_E.g._--To get accustomed to-- To get used to-- To get to do (something)--kutimiĝi je. It is getting cold--malvarmiĝas. It is getting dark--mallumiĝas. To get beaten--batiĝi; blamed--mallaudiĝi To get laughed at--mokiĝi; married--edziĝi. To get near--proksimiĝi (al); open--malfermiĝi. To get up--leviĝi.

(2). When it means "to make"--igi (sometimes konsili ke).

_E.g._--Get him to come--Lin venigu (or konsilu al li ke li venu) (or faru ke li venu). To get a thing done--Ion farigi. To get a house built--Domon konstruigi. To get (people) together--Kunvenigi. You will never get him to do that--Vi neniam konvinkos lin, ke li tion faru.

(3). When it means "to obtain, acquire"--akiri, aĉeti.

_E.g._--To get a horse--Aĉeti ĉevalon. I want to get you one--Mi deziras eltrovi unu (or iun) por vi. I got a prize--Mi ricevis premion. To get friends--Ekhavi amikojn. To get money from (somebody)--Eltiri monon el.

(4). When it means "to fetch, bring"--alkonduki, alporti.

_E.g._--Get me a cab!--Alkonduku al mi veturilon! Get me a glass of water!--Alportu al mi glason da akvo!

(5). When it means "to arrive"--alveni.

_E.g._--To get to a place--alveni en loko.

(6). When expletive, "got" is not translated. "I have got" is the same as "I have."

_E.g._--What have you got?--Kion vi havas?

(7). With a proposition.

To get across--trairi; along--antaŭeniri. To get at (something)--elakiri; away--foriri, forkuri. To get back--reveni; back (one's expenses)--rericevi. To get down--deiri, malsupreniri; in--eniri. To get off--eliri (el), foriri (de), lasi. To get on (in learning)--progresadi. To get on (in business)--sukcesi. To get on (in health)--sani. To get out--eliri, foriri; upon (a horse)--supreniri (ĉevalon).

(8). Expressions.

He got run over by a horse--Ĉevalo lin piede subpremis. He wants to get talked of--Li deziras ke oni parolu pri li. Get on with your work and never mind what I am doing--Daŭrigadu vian laboron, kaj ne zorgu pri tio kion mi faras.

Note.--In all cases when "to go" is used with the same meaning as to get, the translation would be the same as in the above.

_E.g._--To go across--trairi.

LA IMPRESO KIUN FARIS JE MI LA PARLAMENTEJO.

Originale verkita de E. A. Lawrence.

Post multaj tagoj mi ricevis mian bileton. La lokoj estas malmultaj kaj mi devis longe atendi, sed fine mi ja havis la tiel deziritan okazon, sed, Ho ve! mi havas teruran kapdoloron. Tamen mi decidis ĉeesti.

Prezentante min ĉe la pordego, ne estis necese ke mi demandu la vojon, ĉar, estante fraŭlino, policano demandis: "Ĉu vi serĉas la Galerion de Sinjorinoj?" Mi jesis, kaj li kondukis min al komforta levilo, kiu min levigas tri aŭ kvar etaĝojn, al la supra Galerio.

Tie ĉi troviĝis kelkaj Sinjorinoj, atendantaj, sur benkoj sidantaj, ekster la ŝlosita pordo de la _Sankta Kaĝo_--ne ekzistas alia nomo por ĝi--de kie la beletaj birdoj aŭ aliaj povos rigardadi, tra la ferme plektataj baroj, siajn amikojn de la privilegiita sekso, kiuj klopodas pri la regadaj zorgoj.

Mi estis tre feliĉa, ĉar mi povis iri tute proksime al la baroj, kaj mi vidis grandan altan Ĉambregon. Longa, librokovrita tablo troviĝis en la centro.

Sidejoj estis aranĝitaj en longaj vicoj, ambaŭflanke de la ĉambrego. La registara partio okupis tiujn je la dekstra flanko, kaj la Kontraŭmetuloj estis je la alia.

Je unua vidiĝo, niaj leĝfarantoj ne ŝajnas esti tre okupaj; tie ĉi sidas unu, kun ĉapelo klinigita super la frunto, kvazaŭ li kviete dormetas post la tagmanĝo; tie staras du aŭ tri kunparolantaj.

Subite la pordo malfermiĝas, kaj oni aŭdas per forta voĉo elkriata: _La Parolanto_ (The Speaker).

Baldaŭ eniras la Bastonportanto (Mace Bearer) per velura pantaloneto kaj nigraj strumpfoj vestita. Li portas la gloran Bastonon, kun ĝia krono al la pinto.

Poste venas la Parolanto vestita per sia belega Robo. Kune kun li eniras Pastro. Kion faras tie ĉi pastro? mi ekpensis. Oni fermis la pordon kaj la du viroj sidiĝas. La tuta Ĉambrego silentiĝas. La Membroj leviĝas, la Pastro komencas Diservon, konsistanta el preĝoj por Dia helpo, por la Reĝo kaj Reĝino, kaj la Patro Nia.

Vere estas tre solene.

La pordo denove malfermiĝas, kaj enrapidas multe da Membroj, ĉar nun estas la tria kaj duono, kaj la Demandoj komenciĝas je tiu ĉi horo. Kiam la Kontraŭmetuloj proponas demandojn, la aliaj ofte multe amuziĝadas. La Irlandanoj donas la plimulton da ŝercoj. Jen unu el la ŝajne enuigaj vizaĝoj limiĝas, kaj Membro kviete antaŭeniras al la tablo kaj, per malmultaj vortoj kontraŭdiras, aŭ eble klarigas la proponojn. Eble oni ridos je li, eble oni aplaŭdos.

Post unu horo, la _Ĉambro_ eniras en komitaton. La Parolanto kvitas sian seĝegon, la Bastono estas sub tablo metita, kaj nun komenciĝas la ĝenerala diskutado.

Forgesinte la kapdoloron, nur la memoro, ke la vagonaro min atendas, fortiras min noktomeze, kaj mi lasas niajn leĝfarantojn ankoraŭ diskutantajn.

ĜIS LA REVIDO.

La Redaktoro deziras sendi koregan dankesprimon al la multaj Gesamideanoj, kiuj afablege plezurplenigis lian libertempon. Laŭ la peto de multaj legantoj, li skribos mallongan skizon pri sia pro-Esperanto vojaĝo, en la Maja numero.

DIVERSAĴOJ.

Kara Sinjoro,--Mi plezure legis en la Februara Numero de The Esperantist leteron de Esperantisto 4686 pri instruado de Esperanto al geknaboj. Mi devas sciigi vian estimatan korespondanton, ke ekzistas nun jam de kelka tempo ekmovado Esperantista inter junuloj.

Por kuraĝigi ilin al la lernado de nia lingvo estis fondita de Svisa instruisto, Sro. Ducommun, internacia korespondado de gejunuloj, kiu nun havas korespondantojn en diversaj landoj. La junaj Esperantistoj tiel perfektiĝas en la lernado de la lingvo, konatiĝas kun alilandaj samaĝuloj, kaj povas interŝanĝi kun siaj malproksimaj amikoj poŝtkartojn, signojn, fotografaĵojn, k.t.p.

Mi plezure sendos pluajn sciigojn laŭ peto.--Via,

H. Hodler, 9 Av des Vollandes, Geneva.

* * *

Pri tiu ĉi letero, ni ankaŭ ricevis alian respondon de Angla Instruisto:

Kara Sinjoro,--La knaboj interesiĝas treege je la lingvo, kaj, kvankam mi ne estas povinta aranĝi multe da tempo por ĝi, ili faradas bonan progreson, kaj jam skribas leterojn en Esperanto. Certe, ili preferas Esperanton antaŭ Franc-aŭ-German-lingvoj, kvankam ni instruas tiujn ĉi per la metodoj modernaj kaj interparoladaj.

* * *

Dro. Zinovjev afable skribis el Aluŝta, Rusujo, la sekvantan:

Kara Sinjoro,--The Esperantist, per sia diversema kaj viva karaktero, promesas fariĝi la plej interesa inter Esperantaj ĵurnaloj. La sortoj de Esperanto (kies ano kaj servisto mi fariĝis de la tempo de ĝia naskiĝo) prezentas sin al mi garantitaj de kiam ili falis en fortaj manoj de Angloj kaj Amerikanoj. Inter diversaj demandoj ondigantaj la homaron, mi preskaŭ ne trovas pli belan, pli seriozan, kaj ampleksan, ol tiu de lingvo internacia. Gloro, laŭdo kaj kunsento al tiuj, kiuj varbiĝis je nobla servado al ĝi. Akceptu ateston de miaj vere simpatiaj sentoj.

* * *

La unua raporto de la Grupo Esperantista en Le Hâvre ĵus eldoniĝis, kaj enhavas longan priskribon pri la vizitoj de alilandaj Geesperantistoj dum la lasta jaro. Tiuj ĉi, oni diras, plene atestis je la elparolebleco de Esperanto.

Kompreneble ni ĉiuj esperas ke la interparolado de la lingvo inter anoj de diversaj landoj baldaŭ fariĝos ĉiutaga afero, sed, nuntempe, ni danke akceptas la kritikon de niaj sindonemaj Havraj gesamideanoj, kiuj eble havas la plej grandan sperton el ĉiuj pri tiu ĉi demando.

* * *

Sro. de Beaufront skribis al Sro. Motteau pri la Esp-Ang. Vortaro:

Kara Amiko,--Grandegan ĝojon donas al mi la apero de via Vortaro, ĉar, kiel vi scias, mi ĉiam diris kaj ripetis, ke la Angloj estos por ni forto netaksebla.

Nun ili estas armitaj kaj, ĉar mi konas ilian karakteron, mi tre bone scias, ke ili senhalte, potence kaj eĉ mirinde kunhelpados al la triumfo de nia ideo, kiam ili ĝin konos ankoraŭ pli bone.

Tre koran dankon pro via verko bonega kaj klarega.

(_Sro. Motteau afable permesis ke mi enpresigu tiun ĉi interesan kritikon pri la bona verko.--Red._).

* * *

La Grupo Esperantista de Alĝero kaj de la Norda Afriko intencas organizi karavanon por ĉirkaŭ tridek ĉiulandaj turistoj. Tiu karavano vizitus la plej interajn lokojn kaj pejzaĵojn en Alĝero, kaj estus bona pruvo pri la facileco de interparolado de Esperanto inter personoj de diversaj lingvoj.

La karavano okazos ĉirkaŭ la monato Majo, kaj kostus, mara transiro (per Marseille) enhavanta, de 500 ĝis 600 frankoj, laŭ la klaso de la mara vojaĝo (£20-£24).

Detalaj sciigoj estos sendataj laŭ petoj. Skribu al 17, _Boulevard Gambetta, Algiers_.

* * *

Nia agema samideano, Sro. Gasse, el Havro, ĵus eldonis novan Gazeton: "_Revuo Universala; Memstara organo, malfermita por ĉiuj fakoj kaj opinioj._" Ĝi eliros almenaŭ sesonjare.

La unua Numero (Januaro) enhavas longan artikolon pri la Paca movado, kaj la tuta enhavo iom traktas pri tiu ĉi afero. La Revuo estas bone presita kaj ni sendu ĉiujn bondezirojn al la sindonema Redaktoro. La kosto de la jara abono estas kvar frankoj (3s. 6d.).

* * *

Longa korespondado iniciatiĝis en la _Glasgow Evening News_, kiu kredeble multe helpos la aferon. La Skotlandanoj estas tre antaŭemaj pri ĉiuj edukadaj temoj, kaj multe da ili jam donis sian aprobon je la helpanta lingvo.

* * *

Sinjoro Rowe, 51, Portland Road, Nottingham, donis kelkajn sukcesplenajn paroladojn, kaj nun klopodas pri la fondo de societo Nottinghama.

Sro. Wyms estas Hon Sekretario de nova grupo en Leeds. Sinjoro Rhodes (Keighley) afable donas helpon al la tiea afero. Oni faras ĉiusemajnajn kursojn ĉe la Northern Institute 4-5 posttagmeze.

_In order that this Gazette may be useful as a propaganda agent, it has been considered advisable to include in each number a synopsis of the Grammar of Esperanto, so that those hitherto ignorant of its system may be the better able to appreciate the magazine._

SYNOPSIS OF THE GRAMMAR.

The ALPHABET is composed of 28 letters. They are the following:--

A B C Ĉ D E F G Ĝ H Ĥ I J Ĵ K L M N O P R S Ŝ T U V Z and Ŭ.

The VOWELS are always given a long sound; as in the well-known phrase, "Pa, may we go too?" Shorthand students will at once recognise them as the long vowels of "Pitman." Their sound can also be illustrated by--"Bart, Bait, Beat, Boat and Boot."

The following CONSONANTS need special attention. It must be remembered that the sounds given are invariable, because _Esperanto spelling is phonetic and each letter has only one sound_:--

The letter C is sounded as in Czar, or as the "ts" in Bits. " " Ĉ " " Church. " " G " " Gag; _i.e._, the hard sound. " " Ĝ " " George; _i.e._,the soft sound. " " H " " His; _i.e._, it is aspirated and never mute as in French. " " Ĥ " " Loch; _i.e._, the Scotch or German "CH" or Spanish "J." " " J " " the English letter Y. Thus Paroloj is sounded Paroloy. " " Ĵ " " the French J in Bijou or the S in the English word Pleasure. " " S " " in Sun; never as in Rose (Rozo in Esperanto). " " Ŝ " " in She.

* * *

The English letters Q, W, X and Y do not exist in Esperanto.

The letter Ŭ is only found in diphthongs--Baldaŭ is sounded Bahldow.

The one remaining point to be mentioned is that "AJ" is the same as in By. "OJ" as in Boy.

ALL NOUNS end in O in the nominative singular. Birdo, a bird.

When the direct object to a verb, an N is added to this O. Mi havas birdon, I have a bird.

All nouns form the PLURAL by adding J to the singular. Birdoj, birds. If objective, birdojn.

All ADJECTIVES end in A and agree with the noun in number and case. Mi havas belajn birdojn, I have beautiful birds.

* * *

The INFINITIVES of VERBS always end in I. Lerni, to learn. Pensi, to think.

PRESENT INDICATIVES end in AS in all persons singular and plural. Mi iras, I go. Ili iras, they go.

PAST INDICATIVES end in IS in all persons singular and plural. Mi iris, I went. Ni iris, we went.

FUTURE INDICATIVES end in OS in all persons singular and plural. Ŝi iros, she will go.

CONDITIONAL MOOD ends in US in all persons singular and plural. Li irus, he would go.

IMPERATIVE MOOD ends in U. Parolu! speak! Iru! go!

SUBJUNCTIVES are formed by using "KE" and the Imperative. Ke mi iru, that I might go.

The PRESENT PARTICIPLE ACTIVE ends in ANTA--Iranta, going. In the Passive voice in ATA--Farata, being done.

PAST PARTICIPLE ACTIVE ends in INTA--Irinta, having gone. In the Passive voice in ITA--Farita, having been done.

FUTURE PARTICIPLE ACTIVE ends in ONTA--Ironta, about to go. In the Passive voice in OTA--Farota, about to be done.

ADVERBS end in E--Bone, well. Bele, beautifully.

* * *

1. The DEFINITE ARTICLE is invariably LA in all cases singular and plural. La Patroj, the Fathers.

2. There is no indefinite article in Esperanto. Patro, a Father; or merely Father, as the case may be.

3. "NOT" is expressed by "NE." Mi ne havas amikon, I have not a friend.

4. Questions are introduced by "Ĉu." Ĉu mi ne havas amikon? Have I not a friend?

5. ESTI, to be, is the auxiliary verb in Esperanto. Havi, to have, is never an auxiliary.

N.B.--There are no exceptions or irregularities in Esperanto.

The VOCABULARY has been simplified by about 30 affixes, which are used to modify the meanings of root words. The commonest are the following PREFIXES:--

BO indicates relationship by marriage. Bofrato, Brother-in-law.

DIS indicates separation, as in English. Disŝiri, to tear to pieces.

EK indicates the commencement of an action. Eklerni, to begin to learn.

MAL is always used to indicate OPPOSITES. Varma, warm. Malvarma, cool. Amiko, friend. Malamiko, enemy.

RE denotes the repetition of an action. Relerni, to relearn. Rediri, to say again.

The principal SUFFIXES are the following:--

AĴ signifies an object made from--thus, Fruktaĵo, something made from fruit.

AR signifies a collection of. Arbo, a tree. Arbaro, a forest.

EBL signifies possibility. Videble, visibly. Lernebla, learnable.

EC signifies an abstract quality. Boneco, goodness. Beleco, beauty.

EG signifies increase. It is the augmentative suffix. Granda, large. Grandega, immense.

EJ signifies the place where an action takes place. Lernejo, school. Preĝejo, church.

ET is the diminutive suffix. Infaneto, a little child. Varmeta, lukewarm.

IG denotes the causing of an action. Morti, to die. Mortigi, to kill.

IĜ denotes turning or becoming. Paliĝi, to turn pale. Fortiĝi, to become strong.

IL denotes the instrument by which an action is performed. Kudri, to sew. Kudrilo, a needle.

IN denotes the feminine. Patro, father. Patrino, mother. Onklo, uncle. Onklino, aunt.

IST denotes the occupation, or means of livelihood. Botisto, bootmaker. Servisto, manservant.

UL denotes the possession of a Quality or Attribute. Blindulo, a blind man. Danculo, a dancing man.

By means of these affixes, the Vocabulary is enormously simplified.

The Free Classes continue as usual:

Every Wednesday evening, at 6.30, The Gouin School, 34, Harrington Road, South Kensington.

Every Thursday, at 6.30, at The Gouin School, 16, Finsbury Circus, E.C. (Apply to Miss Schafer, 8, Gloucester Crescent, Regent's Park, N.W.).

Every Thursday, at The Gouin School, 16, Finsbury Circus, a Conversational Class, at 8 p.m.

Every Tuesday, at The Commercial College, Woodgrange Road, Forest Gate, E., 7.45 p.m.

For the convenience of Esperantists, all works dealing with the language can now be obtained by writing to the Librarian, P. Howard, Esq., The Bungalow, Cranes Park, Surbiton, Surrey.

The books most read are:--

"Student's Complete Textbook," by J. C. O'Connor, B.A., 1s. 8d., post free (revised edition).

"Thirty five Exercises with Keys," by A. Motteau, 1s. 3d., post free (6 copies for 6s. 6d.).

"No. 52," a short Grammar, by the Hon. R. H. Geoghegan. Price 7d., post free. This is a capital preliminary work for giving to friends to arouse their interest. For this purpose we will supply _subscribers_ with 6 copies for 2s. 6d., post free.

Three Tales by Tolstoy and Pushkin, 1s. 1d.

Fundamenta Krestomatio; Dr. Zamenhof, 3s. 4d.

"Hamlet," translated by Dr. Zamenhof, 2s.

Grammar in French or German, 1s. 6d.

Commentaire in French, 2s.

Prose Selections, 2s. 6d. and 1s. 6d.

Stories from back "L'Espérantistes," 2d. each.

"Tourist's Phrase-Book," in 6 languages, 6d.

Esperanta Sintakso de P. Fruictier, 1s. 6d.

The following monthly magazines can be obtained. The annual subscriptions are:--

"La Lingvo Internacia," printed wholly in Esperanto, 3s. 6d.

"L'Espérantiste," in French and Esperanto, 4s.

"La Lumo," in French, English, and Esperanto, 2s. 6d.

"La Belga Sonorilo," in French, Flemish, and Esperanto, 2s. 6d.

"La Bohema Esperantisto," in Czech and Esperanto, 3s.

The new monthly "Internacia Scienca Revuo." Subscription 6s. per annum.

A New Hobby that may bring you a living, 7d.

Fabloj de La Fontaine; Vojaĝo interne de mia Ĉambro; and Advokato Patelin, 1s. each.

The English-Esperanto and Esperanto-English Dictionaries, 2s. 6d. each.

"French-Esperanto Vocabulaire," 2s. 6d.; "Esperanto-French Dictionnaire," 1s. 6d.

"Braille Instruction-Book for the Blind," 4s.

Translation of the above into English, 6d.

Neat star-shaped Badges, for use when travelling, are kept in stock. Price 9d. each.

SINGLE COPIES PRICE FOURPENCE NET.

_No. 7._

_May, 1904._

THE ESPERANTIST

The Esperanto Gazette for the spreading of the International Language....

Edited by H. BOLINGBROKE MUDIE.

ANNUAL SUBSCRIPTION: 3/- (4 francs; 1-1/2 roubles; 75 cents).

Published by THE LONDON ESPERANTO CLUB, 41, Outer Temple, London, W.C.

CONTENTS

Page

An Esperantist's Holiday (H.B.M.) 97-104 Progressive Limerick (by Clarence Bicknell) 104 The Tempest, continued (translated by A. Motteau) 105 The Monkey, a Fable from Fénélon (translated by M. Mehrmann) 106 Instinct or Intelligence (by O.W.) 106 Rubaiyat of Omar Khayyam (translated by Ben Elmy) 107 Sundry Items of Interest 108-9 From India. A Letter and Proverbs 110 About Sleeping Sickness (translated by P.H.) 111 The Squinter, an Anecdote (E. J. Catt) 111 Robbie's Post (translated by C. S. Bicknell) 111 Correspondence Notes 112 May Day in England (Miss Lawrence) 112

FOR FREE PARTICULARS write to the HON. SECRETARIES of ESPERANTO SOCIETIES at

CORBRIDGE-ON-TYNE, M. V. Lotinga, Esq., Trinity Terrace.

DUBLIN, C. Fournier, Esq., Celtic Association, St. Stephen's Green.

EDINBURGH, Miss Tweedie, M.A., 2, Spence Street.

GLASGOW, J. Hunter, Esq., 138, Darnley Street, Pollokshields.

HUDDERSFIELD, G. H. Taylor, Esq., 13, Birkly Hall Road.

KEIGHLEY, J. Ellis, Esq., Compton Buildings, Bow Street.

LEEDS, J. E. Wyms, Esq., 2, Marlbro' Grove.

LONDON, H. Bolingbroke Mudie, 41, Outer Temple, W.C.

NEWCASTLE, H. W. Clephan, Esq., 3, Cotfield Terrace, Gateshead.

PLYMOUTH, J. A. Thill, Esq., 6, Barton Crescent, Mannamead.

ST. ANDREW'S, J. T. Haxton, Esq., 133, South Street.

TYNEMOUTH, Alan F. Davidson, Esq., 26, Park Crescent, N. Shields.

WIMBLEDON, W. Inge, Esq., Spencer College, Wimbledon.

N.B.--It is earnestly hoped that gentlemen who are willing to form local groups will communicate with the Hon. Sec., Esperanto Club, who will do all in his power to assist them in the work.

The Remington

THE _UNIVERSAL_ TYPEWRITER.

Just think of it!

THE INTERNATIONAL MACHINE.

_Unbound by ties of nationality:

The common bond of union of all civilised peoples._

The Remington can be supplied fitted for Esperanto.

* * *

THE REMINGTON TYPEWRITER COMPANY, 100, Gracechurch St., London, E.C.

La Remington

LA _UNIVERSALA_ SKRIBMAŜINO.

Pripensu je tio!

LA INTERNACIA MAŜINO.

_Tute liberiĝita de naciaj ligiloj:

La Komuna unuigilo por ĉiuj civilizitaj popoloj._

La Remington estos liverita kun Esperantaj presliteroj.

* * *

LA REMINGTON TYPEWRITER KOMPANIO, 100, Gracechurch St., Londono, E.C.

Internacia Scienca Revuo.

* * *

The Latest Proof of our Progress.

All should send to the Hon. Secretary, Esperanto Club, for a Specimen Copy of this splendid monthly.

Price 7d. post free.

Adresareto de Personoj kiuj deziras Korespondadi.

Doktoro Gustav Busuttil, Misida, Malta. Pri ĉiuj aferoj, per Esperanto.

Phillip de Bono, Esq., 8 Str. Ospedale, Rabato, Malta. Interŝanĝos poŝtsignojn.

T. Carr, Esq., 45, High Street, Keighley, Yorks. Interŝanĝos p-k. ilus. el ĉiuj landoj.

H. G. Chevalier, Esq., Post Office, Toronto, Canada. Ĉiam respondos je p-k. skribitaj en Esperanto.

M. Albert Claude, Sandrupt, Meuse, France. Per ilus. p-k. Kaj kun Gesamideanoj logantaj en Britaj kolonioj.

L. R. Connor, Esq., 91, High Street, N. Finchley, London, N. Ĉiam respondos je Esperantaj leteroj kaj ilus. p-k.

Miss A. A. Cowan, 30, Gauden Road, Clapham, London, S.W. Letere aŭ p-k.'e kun alilandulinoj.

A. J. Hulme, Esq., The White Studios, Castle Street, Shrewsbury, England. Kun ĉiulandanoj pri arto kaj artmontrejoj.

A. Jennings, Esq., 15, Stavordale Road, Highbury, London, N. Per vidaĵkartoj kun ĉiulandanoj.

Herr Karl Klein, 71 Friedrich Kaisergasse, Vienna XVI. Vidaĵkartojn. Ĉiam repondos.

M. G. Perrin, 8 Rue de Rome, Calais, France. Per ilus. p-k.

M. Ivan Petroff, 14 S. Tzar Asen, Sophia, Bulgaria. Ilus. p-k. de monumentoj kaj longoj stratoj.

Miss Rose Price, Klopstockstrasse 52, Berlin, N.W. Interŝanĝos ilus. p-k. Kaj p-signojn.

A. Sinclair, Esq., 17, High Street, New Pitsligo, Scotland. Interŝanĝos ilus. p-k. Kaj p-signojn.

C. G. Stuart-Menteath, Esq., 23, Upper Bedford Place, London, W.C. Precipe kun Alilanduloj pri ĝardenoj urboj. Kaj Darwinizmo por malhelpi homan degeneron.

A. F. Whiteside, Esq., Box 3847, Johannesburg, Transvaal, S.A. Per ilus. p-k.

La Kosto de la Enskribo Estas, 6d. (70c. per poŝtsignoj).

THE ESPERANTIST.

The Esperanto Gazette for the spread of the International Language.

ABONPAGOJ ESTAS RICEVEBLAJ ĈE SUBSCRIPTIONS SHOULD BE SENT TO

The Hon. Sec., ESPERANTO CLUB, 41, Outer Temple, London, W.C. AUSTRIA.--Sro. T. Cejka, Bystrice Hostyn, Moravia. BELGIUM.--M. M. Seynaeve, 3, Rue de l'Avenir, Courtral. CANADA.--A. Saint Martin, Esq., 79, St. Christopher Street, Montreal. FRANCE.--M. Paul Fruictier, Boulevard Arago 27, Paris. GERMANY.--Doktoro Mybs, 68, Markt Strasse Altona, Elbe. MALTA.--A. Agius, Esq., 92, Strada S. Gaetano, Hamrun. RUSSIA.--G. B. Smith, Esq., 19, Wiborg Quay, St. Petersburg. SWEDEN.--Sro. P. Ahlberg, 50, Döbelnsgatan, Stockholm. TRINIDAD.--Geo. O. Messerly, Esq., Port of Spain.

_Nepresitajn manuskriptojn la Redakcio resendos se oni aldonis poŝtsignon._

_Alsendatajn artikolojn la Redakcio laŭ bezono korektos._

_Oni povas sendi la abonpagon per poŝtsignoj, kiuj estas akceptataj laŭvaloro._

No. 7.

Subscription, 3s. Per Annum. Single Copies, 4d. net.

MAJO, 1904.

_Marto_ 12-15, 1904.

Hodiaŭ, denove sidante antaŭ la Remingtono mi skribas malmultajn vortojn pri mia memorinda libertempeto inter la Esperantistoj en Francujo. Tion ĉi mi faras por plenumi la deziron de multaj legantoj de The Esperantist. Estus facile fari unu el du aferoj--aŭ plenigi libron je la temo, aŭ nenion skribi. Por la unua, tempo mankas: la duan mi ne devas fari, ĉar mi bedaŭrinde promesis ion verki.

Mi do volas esperi, ke miaj novaj transmaraj amikoj pardonos skizon tiel mallongan pri tiel interesa temo.

Ĉu estas multaj, krom Esperantistoj, kiuj jam de longe estas havintaj longan amikan korespondadon kun tiuj, kiujn ili ankoraŭ neniam vidis? Estas eble; sed certe mi multe antaŭpensis pri tiu ĉi vojaĝeto kiu ebligus min vidi tiom da Esperantistoj, kun kiuj mi jam havis tre agrablajn interrilatojn.

Trankvila martransiro kaj komforta vagonaro permesis iom da dormo, antaŭ ol mi alvenis, je la sepa matene, en la Gajan Ĉefurbon.

Pri la vidindaĵoj kaj interesaĵoj de tiu ĉi Parizo ne estas necese skribi. Tiuj ĉi estas por ĉiuj, ne sole por la Esperantistaro.

Sed la kora akcepto, kiun donis al mi Sinjoro Gaubert, Sekretario de la Pariza Grupo, estis Esperantista privilegio. Vizitinte la eldonistojn, Sroj. Hachette, mi iris al la oficejo de la Sueza Kanalo Kompanio, kiun Sinjoro Gaubert ŝerceme nomas sia _malliberejo_! Vere tre luksa malliberejo. Ni en Anglujo ne havas, mi kredas, tiajn oficejojn. Tie ĉi mi ankaŭ renkontis lian kolegon, Sinjoron Massé, kiu ankaŭ estas alia Sekretario de la Grupo Pariza.

La unua objekto, kiu frapas la okulojn, estas bela modelego de la mondfama kanalo. Verŝajne estis pli facile elfosigi la sablon de la Dezerto ol tratranĉi la Panamajn montojn, tamen la grandeco de la entrepreno estas tute videbla. Ni kunmatenmanĝis tie ĉi, kaj la kuirado, kiel la konstruaĵo mem, estis bonega.

Poste mi vizitis Sinjoron Fruictier, la tre agema Redaktoro de la _Lingvo Internacia_, kaj de la _Internacia Scienca Revuo_. Post agrabla interparolado ni diris "_Ĝis la Revido_" kaj mi foriris por renkonti Sinjoron Bourlet, Prezidanto de la Grupo Pariza.

Pri li, lia sindonemeco kaj nelacigebleco, mi kompreneble estis multe aŭdinta; kaj do estis por mi tre granda plezuro persone konatiĝi kun tiu ĉi afablega kunbatalantestro. Kun li estis sia kuzo, Sinjoro Mehrmann, Sekretario de la Grupo de Château Thierry. Ŝajnas ke la tuta parencaro de Sinjoro Bourlet Esperantiĝis, krom unu, kiu ankoraŭ okupas sian tempon je la lernado de la Angla lingvo. Tiu ĉi estas tre prava, sed ĉu ne estus pli bone, se oni lernus la Anglan per Esperanta lernolibro? Babilante, ni malrapide promenadis al la Palais Royal. Tie alveninte, ni eniris Restoracion Vefour, kie mi eltrovis, ke oni preparis grandan festenon. Tie ĉeestis pli ol dudek kvin Samideanoj, kies nomojn mi jam konis, sed kies plimulton mi ne ankoraŭ vidis.

Mi ne povas tie ĉi nomi ĉiujn ĉeestantojn: sufiĉe ke mi diru, ke M. le Général Sébert (Membro de la Instituto), M. de Ménil (de Jarlibra famo), M. Rollet de l'Isle (kiu klopodas pri marista vortaro) kaj preskaŭ ĉiu eminenta Pariza Esperantisto ĉeestis, krom M. Cart kaj M. de Bréon, kiuj bedaŭrinde, ne povis partopreni.

Dum la vespermanĝo, niaj Samideanoj sendis koregajn salutojn al ĉiuj Britaj Esperantistoj, kaj fidis, ke ni ĉiam laboradu kune kun niaj Francaj Gefratoj por certigi la tutmondan alprenon de nia kara afero.

Kompreneble mi respondis je tiu ĉi afablega sendaĵo, kaj faris mallongan raporton pri la nuna stato de Esperanto ĉi tie, kaj ankaŭ diris, ke ni en Anglujo esperas baldaŭ atingi tiun altan lokon, kien nun estas alveninta nia energia fratino, Francujo.

Tiu ĉi estis la unua okazo kiam mi estis devigata fari paroladon Esperantan, kaj mi timas, ke mi suferis je iom da timemo. Mi do estis feliĉa, kiam mi estis fininta la paroladeton de dankesprimo pro la granda afableco de niaj Parizaj Samideanoj, esperinte, ke ni en Londono baldaŭ povos montri al ili kelke da niaj vidindaĵoj.

Poste ni aŭskultis Esperantajn kantojn. La Gesinjoroj de Ménil ambaŭ estas Esperantistoj, kaj muzikantoj, kaj verkis kelkajn tre melodiajn kantojn. Ni ankaŭ kantis _La Vojo_, de M. Deshays, kiu venis Londonon dum la pasinta jaro. Poste ĉiuj ĉeestantoj fotografiĝis per magnezia lumo, kaj, se la rezultato estos bona, ĝi eble enmetiĝos en The Esperantist.

Je la noktomezo mi eniris la Hotelon por dormi, kaj sonĝi, ke mi de plu estas nur H.B.M. sed ke mi fariĝis eminentulo ia, kiu faras plezurprogreson.

Je la sekvanta mateno, vekiĝinte, mi plezure vidis ke mia horloĝo montris nur la sepan kaj, sekve, ankoraŭ duonhoro da litkuŝado restis por mi. Estas terure, mi kredas, se oni devas elsalti en la malvarmecon, tuj post vekiĝo! Mi do trankvile kuŝadis, sed, subite, mi ektimiĝis! La horloĝo _ankoraŭ_ montras la sepan! Ĉu la eminentulo estas enirinta belan landon, kie tempo ne estas? Mi aŭskultas: ne, la horloĝo haltis. Certe mi estas mankinta la vagonaron. Rapidege mi min vestas, kaj iras al la stacidomo. Ĝojo! Estas nur la oka, kaj estas sufiĉe da tempo.

Jam brilis la suno en sennuba ĉielo, kiam mi renkontis Sinjoron Bourlet, kaj eniris kune kun li, en trovarmigitan vagonaron. Kial la Francaj vagonaroj ĉiam estas tiel varmegaj? Mi preskaŭ ne povis spiri, kaj miaj piedoj estis preskaŭ rostitaj sur la fera supraĵo de la varmigilo.

Ĉirkaŭ la dekunua, ni alvenis en Château Thierry, kaj denove renkontis Sinjoron Mehrmann, kiu kondukis nin ĉe Sinjoro Borson, la Prezidanto de la nova Grupo tie. Kun li estis rondeto Esperantista, kaj ni babiladis dum kelkaj minutoj. Mi tiam eltrovis, ke la ĉampana vino en ĉampanlando estas multe pli bongusta, laŭ mia opinio, ol tiu, kiun ni havas en Anglujo. Mi rakontis al la ĉeestantoj, ke mi biciklete vizitis, antaŭ unu jaro, la urbeton, kaj ke mi multe admiris la Urbestrejon, kie ni poste devis paroli. Kaj certe, se iu estis dirinta ke post malpli ol unu jaro mi enirus tiun Urbestrejon, per frako kaj fumpotĉapelo vestite, por paroladi iom pri Esperanto, mi ne estus povinta ĝin kredi. La vero estas ofte tre, tre stranga.

Ĉar la suno estis tiel brila, ni kune supreniris al la antikva kastelo, aŭ, pli korekte, la kastelejo, de la Reĝo Theodoriko II., kiu donis sian nomon al la urbeto. La Esperanta Grupo nomas sin _Grupo Kastelteodorika_.

Je la tagmezo, ni malsupreniris de tiu ĉi aglonesto, kaj eniris la belan hejmon de Madame Mehrmann, kie ni tagmanĝis.

Tiu ĉi memorigas al mi, ke antaŭ enirinte Francujon, mi timis la Francan kuiradon: sed tute senkaŭze. Se nur niaj kamparaj gastejoj estus tiel komfortaj, kiel estas tiuj de niaj najbaroj, ni kredeble vidus pli da alilandaj turistoj.

Dum tiu ĉi vojaĝo mi multe eksciis pri la ĉiutaga Franca vivado, kiu certe neniam estus lernita, se mi ne estis estinta Esperantisto, eĉ kun perfekta kono de la Franca lingvo; kaj mi denove devas danki la tre afablajn gesinjorojn, kiuj min tiel kore gastigis.

Post la tagmanĝo, Sinjorino de Ménil ludis sian tre melodian Esperantan Valson. Ni poste procesiis tra la stratoj al la bela blanka Urbestrejo, kiu altiris tiom da mia atento la antaŭan jaron. Ni eniris belegan ĉambregon, pentritan kaj ornamitan, kie troviĝis granda Kastelteodorikanaro. La vetero estante tiel bela, ni timis, ke nur malmulte da personoj ĉeestus, sed ni eraris, kaj mi ĝojis vidi inter la kunvenintoj, multajn junulojn.

Ĝis nun preskaŭ ne estis okazo por memori, ke mi komprenis la Francan lingvon, ĉar, kompreneble, ni ĉiam interparoladis Esperante. Sed nun mi trovis, ke mi ne perdis mian tempon je la ellerno de tiu malfacila, sed bela, lingvo. Mi perfekte komprenis la rimarkindan paroladon, kiun faris Sinjoro Bourlet. Sed ĉiuj bonaĵoj finiĝas, kaj mi multe bedaŭris, ke mi povis kompreni la Francan, kiam, paroladmeze, mia amiko deziris, ke mi diru iom _en la Franca_ por montri, ke estas preskaŭ neeble, ke alilandulo perfekte lernu lingvon tiel malfacila kaj neregula. Vere miaj aŭdantoj estis tre paciencaj, kaj ne multe ridis je mia penado, sed mi multe ĝojis, kiam oni lasis min denove paroladi Esperante! Ĉu tiu ĉi provo varbigis kelkajn el la ĉeestantoj?

Je la kvina horo la kunveno finiĝis, kaj ni faris unu aŭ du vizitetojn antaŭ ol ni reeniris la hejmon de la gastama Sekretario.

Dum mia antaŭa mallonga ĉeestado en Château Thierry, mi perfekte konatiĝis kun la naturaj belaĵoj de la regiono, sed nun, dank' al Esperanto, mi konas iom pri la tieaj loĝantoj, kaj iliaj belaj hejmoj.

Rapide, tro, tro rapide, alvenis la forirtempo, kaj la varmega vagonaro nin reportis Parizen.

Kompreneble la kunvojaĝantoj multe interesigis, aŭskultante nian Esperantan interparoladon. Ĉu ili kredis ke ni ne estis samlanduloj?

Je la dekunua (nokte) mi devis diri adiaŭ al mia tre sindonema nova amiko, kaj mi tramis al Gare de Lyon, kie la stacidomo estis gajigita de ĉiaspecaj soldatoj.

La vagonaro forveturis je la unua horo. Mia sola kunvojaĝanto estis oficiro iranta al Tonkino. Ni kunparoladis iom, pri Esperanto inter aliaj temoj, kaj li diris, ke eble li lernus la lingvon vaporŝipe, anstataŭ ĉiam kartludadi.

Tiam, ĉar la vagono ne estis tro varma, mi metis sur min kovrilon, kaj bone dormis.

La dekunuan de la 14a Marto mi alvenis Diĵonon, kaj, dank' al la verda stelo en la butontruo, mi estis rekonita sur la strato de Sinjoro Jullien, la Sekretario de la Grupo. Li kondukis min en Bufedon, kie kelkaj konataj Esperantistoj kunveniĝis, kaj kie ni tagmanĝis. Sinjoroj Boirac (Rektoro de la Universitato), Lambert (Profesoro ĉe la Universitato), Lallemant (Kunverkanto de _Diversaĵoj_), Sinjorino Bastoul (Vicprezidantino de la Grupo), kaj multaj aliaj ĉeestis.

Dum la manĝado, Sinjoro Boirac klarigis al mi la proponon pri la venonta Libertempa Kurso ĉe la Diĵona Universitato, pri kiu mi aliloke skribos. Kompreneble tiu ĉi devas multe helpi nian aferon, se diverslandanoj povos tie renkontiĝi.

Poste Sinjoro Jullien afable kondukis min en la antikvan palacon de la Burgundaj Dukoj, kaj en la muzeon, kie troviĝas la famegajn Flamandajn skulptaĵojn. Sed tiuj ĉi ankaŭ ekzistas por ĉiuj, kaj mi devas nun konduki miajn legantojn en la domon de Sinjorino Bastoul, kie ili aŭdos min, en fonografon parolante, donante koregan dankesprimon al la tieaj samideanoj pro ilia tre kora akcepto, kaj esprimante la esperon ke ni havu tian kunvenon en Londono.

Mi ankaŭ vizitis la grandegan biskvitfarejon _Pernot_, kaj multe interesiĝis. Vere la pureco kaj praktikeco tie estas tre rimarkindaj.

Enirinte la Hotelon de la Cloche (Sonorilo), kie la Grupo kaj la Angla Klubo kunvenadas, mi vespermanĝis, kaj havis mallongan minuton por skribi raporteton Londone pri mia vojaĝo, kaj poste rapidis al la Universitato, por ĉeesti ĉe la Grupkunveno. Mia alveno estis anoncita en la lokaj ĵurnaloj, kaj la ĉambrego estis tute plenigita por aŭdi Anglan Esperantiston.

Sinjoro Lambert klarigis kelkajn punktojn pri la Esperanta Gramatiketo laŭkutime, kaj poste mi alparolis la ĉeestantojn en Esperanto, dirante ke ni en Londono kun granda intereso rimarkas la antaŭemecon de Diĵono. Cetere, mi legis sciigeton de nia agema Malta apoganto, Doktoro Busuttil, kiu elmontris, ke Anglujo ne estas la sola lando, kie oni rimarkas tiun ĉi.

La kunveno finiĝinte, ni kune eniris kafejon antaŭ ol reveni al la Hotelo, tie pasigi la nokton, se oni povas nomi nokto la tempon de noktomezo ĝis la kvina kaj duono, je kia horo vagonaro ekforiras Lionon.

La Grupo de Beaune afable invitis min ĉeesti ĝia kunveno je la sekvanta tago, sed mi devis malakcepti, ĉar oni atendis min Lione tagmeze. Tamen mi promesis viziti Beaune je mia reveno, Marto 25.

Vere Diĵono enhavas multe da Samideanoj, unu el kiuj rekonis min matene en la stacidomo, kaj vojaĝadis kun mi.

Marto 15 ankaŭ estis belega tago, suno kaj blua ĉielo ĉie. Alveninte la grandegan kaj belegan Lionon, mi sekvis la konsilojn de la sindonema Profesoro Offret, kaj ni renkontiĝis por tagmanĝo kune kun Doktoro Dor, kaj aliaj Komitanoj de la Grupo.

La legantoj memoros, ke estis Sinjoro Offret, kiu ĵus eldonigis la raporton pri la _nuna stato de Esperanto en la mondo_, kaj mi havis la privilegion vidi la respondojn, kiujn li ricevis. Vere la Liona Grupo estas tre feliĉa, je la posedo de tia Sekretario; kaj, kiam mi rimarkis la bonordigadon de ĉiuj la Grupaj aferoj, mi tuj deziris eksiĝi la Sekretariecon de la Londona Klubo, por ke iu havanta pli da tempo povu pli energie klopodi pri la afero.

Liono estas vasta kaj belega urbo, kaj vere la samideanoj ne permesis, ke mi foriru antaŭ ol mi estis vidinta la ĉefajn vidindaĵojn, pro kiu mi ilin korege dankas. Sed tie ĉi ankaŭ la Silka Muzeo; la Pentraĵaroj; la mirinda vidaĵo de la Neĝaj Alpoj; la bela Parko; la kunfluo de la du riveregoj, la Saône kaj la Rhône; ekzistas por ĉiuj vizitantoj, ne sole por Esperantistoj. Mi do nur priskribos la plezuran kunvenon vespere, post ke ni estis kunvespermanĝintaj. Ĉe tiu ĉi kunveno, mi parolis en Esperanto, de mia tuta libertempo. Kaj, vere, mi tiom da interesaĵoj kaj memorindaĵoj estis vidinta, ke la tagoj ŝajnis esti semajnoj!

Sed nun, bedaŭrinde, tiu ĉi Esperanta vojaĝo preskaŭ finiĝis. Mi estas serĉonta kvieton kaj sanon je la belaj Italaj Malalpoj. Mi do foriris de Liono noktomeze, kaj vekiĝis apud St. Raphael, kie oni unue vidas la belan, bluegan Mediteranean Maron.

_Marto 16-27._

Vere estas felando, tiu ĉi mirinda regiono. Palmoj, oranĝoj, belaj vojoj por la bicikleto, ĉiaspecaj kaj ĉiakoloraj floroj, kaj miloj da tiaj belaĵoj. Kaj, super ĉiu, la ĉiam brila suno, la helega aero. Vere, kiam oni trovas tian pejzaĵon en Marto, oni ne povas eviti pripensi Londonon. Tamen mi amas Londonon, eĉ kun ĝia nigreta kaj ofte iom malgaja vidiĝo!

Pri la belaĵoj de felando mi ne tie ĉi devas skribi, sed mi neniam povos sufiĉe danki Esperanton, kaj la Esperantistojn, por ke ili ebligis al mi tian vojaĝon. Sinjoro Bicknell, kiu gastigis min, kaj kies nomo estas tiel bone konata de la legantoj de The Esperantist, estas tiel afabla, kiel liaj skribaĵoj estas interesplenaj. Mi multe ĝuis oftajn ekskursojn kun li en la montaron, aŭ promenante, aŭ bicikletante.

Ĉiam, kiam oni estas feliĉega, la tempo ŝajne flugas je ventoflugiloj, kaj estis tre malĝoja, kiam la fino de la libertempo proksimiĝis, kaj estis necese reeniri la varmegajn vagonarojn.

Mi vizitis la palm- kaj oroplenan Monte Carlo, kie oni ne bezonas esti alkemiisto por ŝanĝi arĝenton en oro (aŭ oron en nenio). Tiu ĉi loko ŝajnis esti la plej bela el ĉiuj. Tamen, je mia alveno tie, la hajlo kaj neĝo falegis, kaj ĉiuj la belaj parkfloroj estis per kovriloj ŝirmitaj. Tiu ĉi estis la sola sensuna tago!

Mi ankaŭ vizitetis Nice kaj vidis Sinjoro de Villemain, la Sekretario de la Grupo.

En Nice ankaŭ mi perdis mian poŝlibreton, enhavantan belan poemon kaj multe da sciigoj por la Gazeto!

Je la 25 Marto, antaŭ la tagmezo, mi alvenis en Beaune (Cote d'Or, ne Alĝerujo, kie la fervojistoj deziris min sendi). Sur la promenejo de la stacidomo troviĝis la verda stelo, kaj mi konatiĝis kun Sinjoro Cyrot, Sekretario de la Grupo. Ni kunforiris, kaj tagmanĝis kun la komitataro, kaj mi denove ĝuis la gastamon de la Esperantistoj.

Poste ni vizitis la rimarkindan _Hostel Dieu_, kaj ĝian mirindan pentraĵon de la Fina Juĝo; ni rampis en la Sonorilejon (Beffroi) eniris la Parkon kaj eksciis iom pri _truloj, kiuj manĝas cignojn_!

Je vespermanĝo, tre ŝerca okazo multe ridigis nin. Ni kunparoladis en la Hotelo ĉiam en Esperanto, sed, subite, oni diris frazon, kiun mi tute ne povis kompreni. Eĉ je la dua fojo la afero estis nekomprenebla. Fine mi lernis ke la nekonataj vortoj estis en la Angla lingvo! Jen interesa fakto por tiuj, kiuj kredas, ke la malfacila Angla lingvo devas esti uzata por ŝlosillingvo.

Post vespermanĝo ni kuniris al la Liceo, kie Sinjoro Mathouillet faras Esperantan kurson, kaj mi renkontis alian aron da samideanoj. Beaune estas centro de la vinkomerco de Francujo, kaj M. Deschamps, komitatano de la Grupo, elpensis novan sistemon por figuri per la botelo, la participojn Esperantajn. Sur paperego, oni vidas tri virojn, la unua tenas en mano botelon da Beauna vino. Li estas _trinkonta_, kaj la vino estas _trinkota_. La dua viro jam suprenigis la botelon al la buŝo, kaj estas _trinkanta_, kaj la vino estas _trinkata_. Sed la tria viro, kun tre gaja mieno, multe dancadas, malplena botelo en mano. Li estas _drinkinta_, kaj la vino ne plu estas, ĝi estas _trinkita_!

Sed la Grupo ankaŭ posedas indan poeton, kaj espereble legantoj de The Esperantist povos parkere lerni kelkajn Beaunajn poemojn, sendube inspiritajn de la Beauna vino.

Noktomeze mi adiaŭdiris, kaj eniris la vagonaron kaj alvenis en Parizo matenfrue de la 26 de Marto. Ne plu Esperantante, mi pasigis la tagon en la Palaco de la Louvre, kaj en la Jardin des Plantes. Poste, tre laciga, mi aĉetis Anglan Gazeton, por vidi ĉu ĝi estas ankoraŭ en Esperanto presata; kaj, vidante, ke ne eĉ estas _kolono_ Esperanta tie, mi rapidis al Londono por demandi la kaŭzon.

En la vagonaro mi varbis unu aliĝonton, sur la vaporŝipo alian.

Alveninte en Londono, mi trovas, ke la vetero ankoraŭ estas tre malvarma. Oni tremetas, kaj pensas pri la Itala varmeco, kie oni preskaŭ deziras sekvi la ekzemplon de niaj unuaj gepatroj pri la vestaj aferoj.

_Kaj poste._

Vere, kiam la Esperanta movado en Anglujo ĝajnis tiom da profesoroj, Doktoroj, kaj eminentuloj, kiom ĝi nun havas en Francujo, la lingvo estos venkinta! Ĝis nun, bedaŭrinde, nur malmulte da instruistoj kaj scienculoj interesiĝis je la afero. Sed sendube tiu ĉi baldaŭ venos, kaj tiam ni, kune kun niaj simpatiaj Francaj amikoj, povos vidi la belegan rezultaton de niaj senĉesaj klopodoj--la alprenon de Esperanto tutmonde.

Ju pli oni esploras la Esperantistaron, des pli oni konvinkiĝas je la granda estonteco de la lingvo. Ĉie Esperantistoj kunpensas pri ĝia praktikeco kaj netuŝebleco. _Ĉie ni estas veraj Samideanoj!_

_Ĝis la Revido! Ĝis la Revido!_

H. Bolingbroke Mudie.

March 12-15, 1904.

To-day, sitting at the Remington once more, I write a few words about my memorable little holiday with the Esperantists in France. I do so to fulfil the wish of many readers of The Esperantist. It would be easy to do one of two things--either to fill a book on the subject, or to write nothing. For the former, time is wanting, and I must not do the latter, having unfortunately promised to write something.

I must therefore hope that my new friends across the Channel will forgive such a brief outline of so interesting a theme.

Have many people, other than Esperantists, had long friendly correspondence with those whom they have never yet seen? Perhaps. But certain it is that I gave much forethought to this short journey, which was to enable me to see so many Esperantists, with whom I already had such pleasant intercourse.

A smooth crossing and a comfortable train allowed a little sleep before I arrived, at seven in the morning, in the Gay City.

Of the sights and interesting features of Paris it is needless to write. These exist for all, not for the army of Esperantists alone.

But the hearty welcome of M. Gaubert, Secretary of the Parisian Group, was an Esperantist privilege. Having visited the publishers, Messrs. Hachette, I went to the Suez Canal Company's office, which M. Gaubert jokingly calls his _prison_! A truly luxurious prison. We in England have not, I fancy, such offices. Here I also met his colleague, M. Massé, who is another Secretary of the Paris Group.

The first object which catches the eye is a beautiful model of the world-famed canal. It must have been easier to scoop out the desert sand than to cut through the Panama rocks; nevertheless, the magnitude of the enterprise is very evident. We lunched together here, and the cuisine, like the building itself, was excellent.

Subsequently I called on M. Fruictier, the most busy Editor of _Lingvo Internacia_ and of the new _Internacia Scienca Revuo_. After a pleasant chat, we said _au revoir_, and I left to meet M. Bourlet, President of the Paris Group.

Of him, his devotion and indefatigability, I had of course heard much, and it was therefore a very great pleasure to become personally acquainted with this most kind comrade in our Cause. With him was his cousin, M. Mehrmann, Secretary of the Group in Château Thierry. It seems that all M. Bourlet's relatives have become Esperantists, except one, who is still busy studying English. This is very proper; but would it not be better to learn English from an Esperanto textbook?

We walked slowly towards the Palais Royal, chatting the while. Having arrived there, we entered the Restaurant Vefour, where I discovered a great feast had been made ready. There were more than twenty-five friends-in-Esperanto present, whose names I knew, but whom for the most part I had never seen.

I cannot here enumerate all those present: let it suffice to say that General Sébert (Member of the Institute of France), M. de Ménil (of Jarlibro fame), M. Rollet de l'Isle (who is occupied with the preparation of a Marine-Esperanto-Vocabulary), and almost every eminent Parisian Esperantist were present, except M. Cart and M. de Bréon, who were unfortunately prevented from participating.

During dinner, our friends sent most hearty greetings to all British Esperantists, and trusted that we will ever strive, together with our French brethren, to ensure the universal adoption of our dear Cause.

I, of course, replied to this kind message, and gave a short report of the present state of Esperanto here, and also said that we in England hope soon to reach the exalted station now held by our energetic sister, France.

This was the first occasion on which I had to make an Esperanto speech, and I fear I suffered somewhat from nervousness. I was accordingly glad when I had concluded the address with an expression of thanks for the great kindness of our Parisian fellow-thinkers, having hoped that we in London would soon have the opportunity of showing them some of our sights.

We then listened to some Esperanto songs. Both M. and Mme. de Ménil are Esperantists and musicians, and have composed several very melodious songs. We also sang _La Vojo_, by M. Deshays, who visited London last year.

All present were then photographed by magnesium flash, and if the result be good, it may appear in The Esperantist.

At midnight I went to the Hotel to sleep, and to dream that no longer was I merely H.B.M., but that I had become some eminent person on a pleasure-progress!

Next morning I woke up and gladly saw that my watch only indicated seven o'clock, and that half-an-hour of bed still remained. It is terrible, methinks, to have to jump out into the cold at once on waking up! I was accordingly quietly resting when suddenly I had a fright. The hand _still_ pointed to the seven! Has the eminent man entered a beautiful land where time is not? I listen: no, the watch has stopped! Certainly I must have lost the train. I dress post haste, and go to the station. Joy! It is only eight, and there is still time enough.

The sun was already shining in a cloudless sky when I met M. Bourlet, and went with him into an overheated train. Why are French trains so hot? I could scarcely breathe, and my feet were almost roasted on the iron plate of the warming apparatus.

About eleven o'clock we arrived at Château Thierry, and once more met M. Mehrmann, who took us to M. Borson, the President of the new Group there. With him was an Esperantist circle, and we chatted for some minutes. I then found that champagne in champagne-land is much more agreeable to the taste--in my opinion--than that which we have in England. I told those present that I had visited the town last year on a bicycle, and had much admired the Town Hall, where we had to speak later on. And, certainly, had anyone told me that in less than a year I should enter this Town Hall in a frock coat and silk hat to discuss Esperanto, I could not have believed it. Truth is often very, very strange.

As the sun was so bright, we clambered up to the ancient castle, or, more accurately, the castle site, of King Theodoric II., which gives its name to the little town.

The Esperantist Group is called the Group of _Kastelteodoriko_.

At midday we descended from this eyrie, and went to the charming home of Mme. Mehrmann, where we dined. This calls to mind that, before ever entering France, I dreaded the French cuisine; but quite without reason. If only our country inns were as comfortable as our neighbours', we should probably see more Continental tourists.

Throughout this journey I learnt a great deal about French every-day life, which certainly would never have been acquired had I not been an Esperantist, even with a perfect knowledge of French; and I have once again to thank the most kind ladies and gentlemen who so cordially extended me their hospitality.

After dinner, Mme. de Ménil played her very melodious Esperanto Waltz.[77]

We then proceeded through the streets to the beautiful white Town Hall, which had attracted so much of my attention the year before.

We entered a very fine painted and ornamented hall, in which was assembled a number of the townsmen.

As the weather was so lovely, we feared that but few would be present, but we were mistaken, and I was glad to see among the audience many young people.

Until now there had hardly been occasion to remember that I understood French, for, naturally, we always conversed in Esperanto. But I now found that I had not wasted my time in the study of this difficult, but beautiful, tongue. I perfectly understood the remarkable lecture which M. Bourlet gave. But all good things come to an end, and I much regretted my ability to understand French when, in the middle of his discourse, my friend wanted me to say something _in French_ to show that it is almost impossible for a foreigner to learn such a difficult and irregular language perfectly! My audience was truly very patient, and did not laugh very much at my pains, but I was exceedingly glad when I could once more be permitted to speak in Esperanto! Did this test gain over any of those present to our Cause?

At five o'clock the meeting ended, and we paid one or two calls before returning to the hospitable Secretary's home.

On my previous visit to Château Thierry I had become well acquainted with the natural beauties of the locality, but now, thanks to Esperanto, I know something of the inhabitants and their beautiful homes.

Swiftly, too, too swiftly, came the hour of departure, and the hot train took us back to Paris. Naturally the fellow-travellers were much interested in listening to our Esperanto conversation. Did they imagine that we were not of the same nationality?

At eleven p.m. I had to say good-bye to my most kind friend, and took the tram to the Gare de Lyon, where the station was made gay by soldiers of all kinds.

The train left at one in the morning. My sole companion was an officer going to Tonquin. We talked a little about Esperanto among other subjects, and he said he would probably learn the language in the steamer, instead of always playing cards.

Then, as the compartment was not too hot, I covered myself with a rug, and slept soundly.

At eleven o'clock, on March 14, I arrived at Dijon, and, thanks to the green star in my button-hole, was recognised in the street by M. Jullien, the Secretary of the Group. He took me into the Buffet, where several well-known Esperantists had assembled, and where we had lunch. Mm. Boirac (Rector of the University), Lambert (Professor at the University), Lallemant (Collaborator of Diversaĵoj), Mme. Bastoul (Vice-President of the Group), and many others were present.

During the meal M. Boirac explained the proposal _re_ the coming Dijon University Holiday Course, of which I will treat elsewhere. Obviously this must greatly help our Cause, if Esperantists from various countries can meet there.

Then M. Jullien kindly took me over the ancient palace of the Dukes of Burgundy, and into the museum, where are the renowned Flemish sculptures. But these also exist for all, and I must at once take my readers to Mme. Bastoul's home, where they will hear me speaking in a phonograph, recording my hearty thanks for their kind welcome, and expressing the hope for a similar meeting in London.

I also was taken over the great biscuit factory Pernot, and was much interested. Truly the cleanliness and practicality there are most remarkable.

Having gone to the Hotel de la Cloche, where the Group and the English Club hold meetings, I dined, and had a little minute in which to write a short report home, and then I hastened off to the University, to be present at the Meeting of the Group. My arrival had been announced in the local papers, and the Hall was quite full to hear an English Esperantist.

M. Lambert gave the customary explanation of some Grammatical points, and I then addressed the audience in Esperanto, saying that we in London remark with great interest the go-ahead characteristics of Dijon, and I also read a note from our busy Maltese supporter, Dr. Busuttil, which proved that England was not the only land to observe their progress.

The meeting over, we went together to a café before returning to the Hotel, to pass the night--if one can call night the time from midnight to 5.30, when the train leaves for Lyons.

The Group in Beaune had kindly asked me to be present at its gathering on the following day, but I had to refuse, being expected in Lyons at mid-day. I however promised to visit Beaune on the return journey, March 25.

Assuredly Dijon boasts of many Esperantists, one of whom recognised me at the station in the morning, and travelled with me.

March 15 was also a lovely day, sunshine and blue sky everywhere. Having reached the vast and beautiful Lyons, I followed the directions of the kind M. Offret, and we met for lunch with Dr. Dor and some other Committee Members of the Group.

Readers will recollect that it is M. Offret who has just published the report on the _Present State of Esperanto in the World_, and I had the privilege of seeing the replies which he received. Truly the Lyons Group is fortunate in possessing such a Secretary; and when I saw the very neat ordering of all the Group's affairs, I at once wished to resign the Secretaryship of the London Club, so that someone with more time and ability could pay more energetic attention to the matter.

Lyons is a very vast and beautiful city, and friends would not let me depart before seeing its principal sights, for which I owe them hearty thanks. But here also the Silk Museum, Collections of Paintings, the wonderful view of the Snowy Alps, the fine Park, the confluence of the two mighty rivers, Saône and Rhône, are for all visitors, not for Esperantists alone; so I will only mention the agreeable evening meeting, after we had dined together. Here I spoke in Esperanto of the whole trip. And, really, I had seen so many interesting and memorable things that days seemed weeks!

But now, unfortunately, this Esperanto-holiday had almost come to an end. I was about to seek quiet and health in the lovely Maritime Alps of Italy. I therefore left Lyons at midnight, and woke up near St. Raphael, where one first catches sight of the beautiful, intensely blue, Mediterranean.

_March 16-27, 1904._

It really is a fairyland, this wonderful region. Palm trees, oranges, good cycling roads, flowers of all kinds and colours, and thousands of similar lovelinesses. And over all the ever-burning sun, the air most clear. Finding such a landscape in March, one cannot help thinking of London. Nevertheless, I love London, even with its blackish, and frequently somewhat dreary, aspect!

I cannot write of the wonders of this fairyland, but I can never adequately thank Esperanto and the Esperantists for making such a journey possible. Mr. Bicknell, whose guest I was, and whose name is so well known to the readers of The Esperantist, is as kind as his writings are interesting. I greatly enjoyed frequent excursions, either on foot or bicycle, with him into the mountains.

Always, when one is very happy, time seemingly flies on the wings of the wind, and it was very doleful when the end of the visit approached, and I had once more to go into the stuffy trains.

I visited the palmy and golden Monte Carlo, where one need not be an alchemist to convert silver into gold (or gold into nothing). This spot seemed the most lovely of all. Yet on my arrival there the hail and snow fell heavily, and all the lovely flowers in the parks were protected by coverings. This was the only day that was overcast.

I also paid a short visit to Nice, and saw M. de Villemain, the Secretary of the Group.

In Nice, also, I lost my pocket-book, containing a beautiful poem and many notes for this Gazette!

On March 25, before mid-day, I reached Beaune (Côte d'Or, not Algeria, whither the porters tried to send me). On the station platform the green star was in evidence, and I made the acquaintance of M. Cyrot, the Secretary of the Group. We went out together, and lunched with the Committee; once again I enjoyed the hospitality of Esperantists.

Later we visited the remarkable _Hostel Dieu_ and its wonderful painting of the Last Judgment, we scrambled up into the Belfry, and went into the Park, and learned something of _trout which eat swans_!

At dinner a very amusing occurrence caused much laughter. In the Hotel we always spoke Esperanto, but suddenly someone said a phrase I could not understand. Even the second time it was incomprehensible. Finally, I learned that the unrecognised words had been said in English! Here is an interesting fact for those who think that the difficult English language must be used for a key language.

After dinner we went off together to the Lycée, where M. Mathouillet holds an Esperanto course, and I met yet a further group of Esperantists. Beaune is a centre of the wine trade in France, and M. Deschamps, a committee member of the Group, has thought out a new way of illustrating the Esperanto participles with the help of the bottle. On a large sheet of paper are depicted three men, the first holding in his hand a bottle of Beaune wine. He is _about to drink_, and the wine is _about to be drunk_. The second individual has raised the bottle to his mouth. He is _drinking_, and the liquor _is being drunk_. But the third man, with very gay physiognomy, is dancing with an empty bottle in his hand. He _has drunk_, and the wine _has been drunk_!

But the Group also possesses a worthy poet, and it is to be hoped that readers of The Esperantist will be able to learn by heart some _bonaj_ poems, doubtless inspired by the _bona_ wine.

At midnight I said good-bye, went into the train, and arrived in Paris early in the morning of the 26th. No longer Esperanting, I spent the day at the Louvre and the Jardin des Plantes. Then, very very tired, I got an English paper to see if it were yet printed in Esperanto; and, seeing not even an Esperanto _column_ there, I hastened to London to ask the reason.

In the train I made one convert; in the steamer another.

Arrived in London, I find the weather is still cold. One shivers, and thinks of the warmth of Italy, where one is almost desirous of following the example of our first parents as regards the clothing problem.

_And Afterwards._

Assuredly, when the Esperanto movement in England has gained as many professors, doctors and eminent men as it now has in France, the language will have won the day. Up to the present, unfortunately, but few teachers and scientific men here have become interested. But, without doubt, this will soon come, and we, with our cordial French friends, shall be able to see the grand result of our ceaseless labours--the adoption of Esperanto universally.

The more one sees of the Esperantists, the more one is convinced of the language's great future. Everywhere Esperantists are agreed as to its practicality and unalterableness. _Everywhere we are true fellow-thinkers!_

_Au Revoir! Au Revoir!_

Literal Translation.

FOOTNOTE:

[77] _This can now be obtained from the Librarian, price 6d., post free._

A PROGRESSIVE LIMERICK.

Clarence Bicknell.

Fraŭlin' ridetanta de Nigro, Sursaltis por rajdi sur tigro. La rajdo finiĝis, sed ŝi interniĝis, Pro kiu ridetis la tigro.

Deziris ridanta fraŭlino Rajdadon sur dors' de tigrino; Sed ŝi revenante interne rajdante Ne plu ridis, sed la tigrino.

Per salto sidiĝis sur tigro Ridanta fraŭlino de Nigro. Internen li metis ŝin, kiun ne petis ŝi-- Tiam ridetis la tigro.

Fraŭlin', kiu loĝis en Nigro, Ridante ekrajdis sur tigro La rajd' ne plu estis, interne ŝi restis Kiam ridegis la tigro.

Fraŭlino eliris de Nigro Ridete rajdante sur tigro. Ho, kia vidaĵo! Ŝi tuj internaĵo Ridetis ne plu, nur la tigro.

Fraŭlin' iafoje de Nigro, Ridetis saltante sur tigro; La rajdo finiĝis ĉar ŝi interniĝis Sed gaje ridetis la tigro.

Etc., Etc., Etc.

[_Tradukis Esp. 6266._]

LA VENTEGO (Daŭrigo).

(_Vidu la ses antaŭajn Nrojn._)

AKTO I.

Sceno 2 (_daŭrigo_).

Mi ĉion montris!... Ke la sorĉartiloj De Sikorakso, buf', skarab', vesperto ... Sur vin tuj falu!--Estas mi subulo! Mi tiam sola mia propra reĝo! Min porke nun vi tenas en ŝtonego, Dum la ceterajn partojn vi posedas!

Prospero.--Mensoga sklavo, kiun bonaj agoj Neniam povis tuŝi, sed nur skurĝo! Ŝlimido, mi unue kun vi agis Zorgeme, home, eĉ mi vin lokadis En groto mia ... ĝis vi idon mian Atencis malvirgigi....

Kalibano.-- Vi malhelpis. Se rajte estus ĝi de mi farita, L'insulo estus Kalibanigita!

Prospero.--Ho, sklavo abomena, ne ameco Kortuŝos vian malbonecon bestan; Nur povas vi plenumi bestan rolon. Kompate, mi paroli vin instruis, Novaĵon taŭgan montris tage, hore; Bestulon, kiu tiam sole blekis Simile al la bruto, mi instruis Paroli home, kaj objektojn nomi. Sed, parolante, via bruta raso Enhavas tion, kio ne permesas Honeste agi: tial en ŝtonego Malliberulo vi de tiam restas, Anstataŭ pli malbona sorto.

Kalibano.-- Vere Paroli vi min faris: la profito Jen estas: mi nun povas vin malbeni. Erizipelo ambaŭ vin mortigu! Mi lernis tion el la lingvo via.

Prospero.--Sorĉido! for de tie ĉi! rapidu! Hejtaĵon tuj alportu, mi konsilas; Plimulte poste, sed nun tion faru! Ĉu ŝanceliĝos vi, ĉu malobeos, Mi tiam streĉos la muskolojn viajn, Kaj ostojn dolorigos: vi blekegos ... La bestojn timigante.

Kalibano.-- Ne, mi petas. (_Flanken_) Obei li magie min devigas. Potenco tia ke l'patrina dio Setebos estus ĝia sklavo!

Prospero.-- Iru! (_Foriras Kalibano_)

_Revenas_ Arielo _nevidebla, ludante kaj kantante; sekvas_ Ferdinando.

Kanto de Arielo.

_Sur la flavan sablon venu,_ _Manojn interprenu;_ _Salutintaj, eĉ kisintaj,--_ _(Paca mar' sin tenu!)--_ _Tie ĉi kaj tie saltu,_ _Koboldeme: nun, ni haltu._ _Aŭskultu!_

Rekantaĵo (malproksime): _Boju, hundoj, boju!_ _Hundoj, boju, boju!_ Rekantaĵo: _Boju, hundoj, boju!_

_Aŭdu nun la kokan krion;_ _Ĉantikliro[78] kantas tion:_ _"Kokoraŭko!" krias koko._

Ferdinando.--El kie venis tia stranga kanto? El aer' aŭ el tero?... Plu ne sonas ... Ĉu estas io de insula dio?-- Mi sidis ploreganta pri la sorto De mia patro kiu ĵus pereis ... Dolĉegaj sonoj venis super l'ondo, Ĝin kvietigis,--eĉ doloron mian;-- Altiris min ĉi tien l'harmonio, Sed ĵus forĉesis.... Ne! ĝi rekomencas....

Arielo Kantas:

_Sub tridek futoj da marakvo_ _Profunde patro restas;_ _Fariĝas ostoj nun koralo;_ _Okuloj perloj estas:_ _Aliformiĝas li marame,_ _Tre riĉe kaj orname._ _Hore mortsonoro tintas,_ _Maraj nimfoj kantas:_

Sonorila eĥo: _Bum! bom! bam! bum!_

_Ilin aŭdas mi, ... Aŭskultu!_

Ĥora eĥo: _Bum! bam! bom! bum!_

Ferdinando.--Ĝi diris pri droninta patro mia! Ne estas terdevena homa kanto Aŭdita de mi supre!

Prospero.-- Ho, Mirando, Palpebroj viaj malfermiĝu: kion Ekvidas vi antaŭe?

Mirando.-- Kio estas? Spirit'? Ĉielo! Kiel ĝi rigardas! Sinjoro, certe ŝajnas ĝi belforma; Spirito tamen estas.

(_Daŭrigota_).

FOOTNOTE:

[78] Angle, _chanticleer_.

LA SIMIO.

Fablo 18 el Fénélon, Tradukita de Maurice Mehrmann.

De maljuna ruza simio, la ombro malsupreniris post morto, en la malhelan loĝejon de Plutono, kie ĝi petis por reveni inter la vivantoj.

Plutono volis resendi ĝin en la korpon de multepeza kaj malsprita azeno, por senigi ĝin de ĝia fleksebleco, viveco kaj ruzeco; sed ĝi faris tiom da ŝercoj kaj petolaĵoj, ke la nepardonema Reĝo de la Inferoj ne povis sin deteni de ridado, kaj permesis al ĝi elekti novan iston.

La simio petis por eniri korpon de papago. "Tiel, almenaŭ," ĝi diris, "mi konservos ian similecon al la homoj, kiujn mi longatempe imitadis. Estinta simio, mi faris gestojn kiel ili, kaj estonta papago, mi alparolos ilin dum la plej agrablaj interparoladoj."

La animo de la simio eniĝis apenaŭ en tiu nova stato, kiam maljuna babilema virino ĝin aĉetis. Ĝi ĝojigis ŝin; kaj ŝi metis ĝin el belan kaĝon. Ĝi bone manĝadis kaj kunbabiladis, la tutan tagon, kun la maljuna babilemulino, kiu senĉese paroladis kiel ĝi. El sia antaŭa stato ĝi aldonis ion nekonatan al siaj novaj talentoj: ĝi ridinde movis sian kapon, krakigis sian bekon, agitis centmaniere siajn flugilojn kaj per siaj piedetoj faris multajn sensencaĵojn, kiuj rememorigis pri la grimacoj de Fagotino.

Ĉiumomente la maljunulino surmetis siajn okulvitrojn por ĝin admiri. Ŝi enuis tial ke ŝi estis iom surda, kaj ne aŭdis kelkafoje parolojn de sia papago, kiun ŝi trovis pli sprita ol iu ajn. La papago trezorgita fariĝis babilegema, trudema, frenezega.

Ĝi tiom ekscitiĝis kaj trinkis tiom da vino kun la maljunulino, ke ĝi mortis.

Denove ĝi revenis antaŭ Plutono, kiu, tiun fojon, volis ĝin transigi en fiŝan korpon por ĝin mutigi; sed refoje ĝi petoladis antaŭ la Reĝo de Ombroj, kaj la princoj malofte rifuzas la petojn de la ŝercemuloj, kiuj ilin flatas. Plutono do permesis al tiu ĉi eniri homan korpon. Sed, ĉar Dio hontis sendi ĝin en korpon de saĝa kaj virta homo, li ĝin aligis al korpo de enuiga kaj trudema paroladisto, kiu mensogis, kiu senĉese fanfaronadis, kiu faris ridindajn gestojn, kiu mokis ĉiujn ajn, kiu interrompis la plej klerajn kaj seriozajn paroladojn per neniaĵoj aŭ malĝentilaj malsaĝaĵoj. Merkuro, kiu ĝin rekonis en tiu nova stato, ridante diris: "Ho! Ho! mi vin rekonas, vi estas kunmetitaĵo el simio kaj papago, kiujn mi iam vidis. Kiu deprenus de vi la gestojn kaj parolojn, senpripense ellernitajn, tiu al vi nenion lasus. Per beleta simio kaj bonega papago, oni nur faris malsaĝan homon."

_Kiom da homoj en la mondo, per kunvenaj gestoj, babileto kaj ŝajna kapableco, estas nur sensprituloj kaj senkleruloj!_

INSTINKTO AŬ INTELIGENTECO?

Originale verkita de O.W., Esperantisto 7074 (el Francujo).

Oni ofte parolas pri la instinkto de iaj bestoj, precipe de la hundoj. Oni rakontas pri ili historiojn, kiuj kredigus pli al ilia inteligenteco ol al ilia instinkto. Mi volas rakonti al vi nur anekdoton, kiun mi certigas al vi tute vera.

Kiam mi komencis ekzerci la medicinon, mi loĝis en urbeto proksima de bela rivero. Unu el miaj parencoj tie posedis akvomuelejon, kaj mi tre ŝatis la banojn en rivero. Ofte, kun miaj amikoj, ni trairis la riveron per barko por bani je la alia flanko de la digo, kie estas profunda kaj tre agrabla loko, ombrigita de multaj kaj altaj arboj. La bruado de la akvo, kiu faladis de la kluzo, ĉarmis nin, kaj donis al ni akvon ĉiam movan.

En tiu tempo mi havis belan ĉashundinon grifonrasan, kun la haraj rigidaj. Ĝi estis bona, amema besto, tute sindona por sia mastro. Ĝi neniam lasis min. Nokte kaj tage ĝi estus difendinta min kontraŭ kiu ajn, kaj malgraŭ tio, ĝi estis karesema.

Ian tagon, kiam mi banis min kune kun amikoj, mi diris al unu el ili, kiu estis apud mi: "Mi ŝajnigos droni por vidi kion faros la hundino."

En tiu momento ĝi estis dekkvinjara, kaj ne tre ŝatis la akvon. Mi puŝis ekkrion, alvokante: "Dian! Dian!" ŝaŭmigante la akvon ĉirkaŭ mi.

Tuj ekĵetiĝis la hundino en la akvon, kaj rapide alnaĝis al mi. Ĝi per siaj dentoj ekkaptis sendolore mian ŝultron por alkonduki min teren; sed mi prenis la voston de Dian' dirante al ĝi: "Iru, Dian'! Iru!" kaj la hundino rapidis por atingi la bordon.

Mi suprenrampis la deklivon, kaj mi alvenis sur la herbejon. Tie Dian' elmontris ĝojegon blekante pro plezuro, saltante por leki miajn manojn, kaj mian vizaĵon. Tio certe ne estis miriga; multe da hundoj estus same agintaj, propramove, _instinkte_, se vi volos. Sed la historio ne estas finita.

Post kelkaj tagoj, ni decidis ankoraŭ, ke ni banus nin. Mi do aliris ĉe mian parencon por preni la barkon. Mi pretiĝis por senkatenigi la barkon, kaj por ĝin eniri, kiam mi sentis, ke io malebligis min; ĝi estis mia hundino kiu, per siaj dentoj, tenis mian pantolonon: Dian' ne volis ke mi eniru la barkon. Tre malfacile mi sukcesis por enirigi ĝin kaj ni deiris. Ni albordiĝis al la elektita kaj kutimita loko. Miaj amikoj senvestiĝis, kaj mi lasis mian jakon, sed, kiam mi volis daŭrigi, mi ne povis.

Dian' blekis furioze kontraŭ mi, montrante al mi siajn dentojn. Mi provis kvietigi ĝin, sed vane; mi estis devigita revestigi min. Dian' ne volis, ke mi banu min. Ĉu tio estas _instinkta_ aŭ _inteligenta_?

Mi lasos vin respondi tiun demandon, sed de longe mia opinio estas difinita.

RUBAJATO DE OMARO KAJAMO.

Tradukita de Ben Elmy.

1 Vekiĝu! Jen, la suno jam forpelas Stelojn kaj nokton; el ĉiel' akcelas Radi' unua, kaj per sia brilo, La turo de l'Sultano alte helas.

2 Dum el mallum' kreskadis taga pleno, Aŭdiĝis voĉ', plendante pri deteno,-- "Dormulo, kial vi ekstere restas? En templo jam atendas la festeno!"

3 La kok' ekkrias; ĉiuj en akordo, Ekpetas, "Malfermata estu pordo! Ni povas resti iom nur da tempo, Nek plu vidiĝos ĉe la tera bordo!"

4 Printempo, la naskiĝo de novjaro! Revivas nun la juna deziraro; Sed homo pensa pace nun foriĝas, Ĉe freŝaj blankaj floroj de l'kamparo.

5 Iram' pereis, vere, kun jasmeno, Sed restas lag' alia, kaj ĝardeno; Se vazon de Jamŝid' ne plu ni vidas, En vino brilas ĉiam la rubeno.

6 David' silentis; sed, per voĉo klara, Al rozo pepas najtingalo kara,-- "Vin' vin' vin' vino, ruĝa ruĝa vino!" Kaj roz' ruĝiĝas, en respond' neŝpara.

7 Plenigu vazon; ĉe printempa festo, Bruliĝu ĝoje vintra pentovesto; Mallongan vojon havas tempobirdo Por flugi, kaj rapidas al la nesto.

8 Ĉe urbaj aŭ ĉe kampaj societoj, La vin' de vivo falas per gutetoj; Simile, kvazaŭ floro kadukanta, De vivo falas vice folietoj.

9 Mil rozoj, oni diras, venos morgaŭ; Sed kien iris rozoj de hieraŭ? Monato sama, rozojn alportante, Jamŝidon prenos, Kajkobadon ankaŭ.

10 Nu; prenu ĝi, do, ilin! Kial ni Pri Kajkobado zorgos? Tie ĉi, Rustum' kaj Zalo ne pli grave estas Ol la vespermanĝad' al vi kaj mi.

11 Ripozu ni ĉe tiu ĉi herbejo, Ĵus inter la dezerto kaj plantejo; Neniel je Sultan' aŭ sklavo pensu, Kaj lasu la Mahmudon al reĝejo.

12 Versolibret' sub arbo tie ĉi, Kruĉo da vino, pano nur, kaj vi, Kantante dolĉe en dezerto, jen! Dezerto estus Paradiz' por mi!

RUBAIYAT OF OMAR KHAYYAM.

(Translated from the Persian by Fitzgerald).

1 Wake! For the sun who scatter'd into flight The stars before him from the field of night, Drives night along with them from heav'n, and strikes The Sultan's turret with a shaft of light.

2 Before the phantom of false morning died, Methought a voice within the tavern cried, "When all the temple is prepared within, Why nods the drowsy worshipper outside?"

3 And as the cock crew, those who stood before The tavern shouted--"Open then the door! You know how little while we have to stay, And, once departed, may return no more."

4 Now the New Year reviving old desires, The thoughtful soul to solitude retires, Where the white hand of Moses on the bough Puts out, and Jesus from the ground suspires.

5 Iram indeed is gone with all his rose, And Jamshyd's seven-ring'd cup where no one knows; But still a ruby kindles in the vine, And many a garden by the water blows.

6 And David's lips are lockt; but in divine High-piping Pehlevi, with "Wine! Wine! Wine! Red Wine!"--the nightingale cries to the rose That sallow cheek of hers to incarnadine.

7 Come, fill the cup, and in the fire of spring Your winter-garment of repentance fling; The bird of time has but a little way To flutter--and the bird is on the wing.

8 Whether at Naishapur or Babylon, Whether the cup with sweet or bitter run, The wine of life keeps oozing drop by drop, The leaves of life keep falling one by one.

9 Each morn a thousand roses bring, you say; Yes, but where leaves the rose of yesterday? And this first summer month that brings the rose Shall take Jamshyd and Kaikobad away.

10 Well, let it take them! What have we to do With Kaikobad the Great, or Kaikhosru? Let Zal and Rustum thunder as they will, Or Hatim call to supper--heed not you.

11 With me along the strip of herbage strown That just divides the desert from the sown, Where name of slave and Sultan is forgot-- And peace to Mahmud on his golden throne!

12 A book of verses underneath the bough, A jug of wine, a loaf of bread, and Thou Beside me singing in the wilderness-- Oh, wilderness were Paradise enow!

(V. 4--The Persian new-year begins with the vernal equinox. The "white hand of Moses" is a figure for Spring blossoms).

(V. 10--Rustum is the Hercules of Persia; Zal, his father).

DIVERSAJ AVIZOJ.

Dankojn! Koregajn dankojn! La rezultato de la korespondado pri la uzo de supersignoj estas bonega, kaj plene pruvas, ke ĉiulandanoj kunpensas pri la afero. Mi nur estas ricevinta ĉirkaŭ dudek kvin de la petitaj poŝtkartoj, kaj, _kvankam mi ne ilin demandis_, mi ricevis centojn da varmegaj protestoj. Tiu ĉi pruvas ke la Esperantistoj multe interesiĝadas je la lingva afero, kaj ke ili ne estas nezorgemuloj. Tamen, kelkaj amikoj diris al mi: "Oni ne zorgos pri la afero." Tial mi nur demandis, ke la plenduloj skribu al mi, ĉar mi bone sciis ke tiuj ĉi ne estis la plimulto da la Esperantistoj, nek en Anglujo, nek aliloke.

Nu, trankviliĝu, karaj Legantoj. Mi neniam sendos al vi sensupersignan Gazeton, ĉar nek mi, nek vi, deziras ĝin legi. (Kaj mi certe estas la plej interesita el la legantoj de The Esperantist!) Dank' al viaj penadoj, mi nun, pli ol iam antaŭe, fidas je la bela estonteco de nia kara afero. Al tiuj fervoraj amikoj, kiuj kontraŭdiras la supersignojn ĉar ili deziras skribi al la Gazetaro Esperante mi diros: "Faru tion, kion mi estas farinta. _Skribu vian Esperantan leteron, sen la bezono de supersignita litero._" Estas facilege tiun ĉi fari. Antaŭ kelkaj tagoj, nia fervora kunbatalantestro, Sinjoro Bourlet, skribis tutan kolonon sen supersigno.

Tiam, se la Redaktoro ne presigas vian leteron, ne plendu kontraŭ la supersignoj, sed kontraŭ la antaŭjuĝo de la Redaktoro. Sed, kompreneble, nun tiel, kiel antaŭe, vi ĉiam povas laŭbezone uzi la literon H anstataŭ la supersigno, por telegrafi, presigi, k.t.p.

Sed alie vi ne devas fari. Vi ne devas elpensi vian propran _Fonetikan Alfabeton_. Vi devas skribi Esperanton, por ke vi estu Esperantisto.

* * *

Kara Sinjoro,--Signoj ne mankas, ke la temo de lingvo internacia interesas ĉiun tagon pli kaj pli la homojn pensantajn de la mondo. Estas societo internacia da lingvistoj, kiu sin nomas Societo Internacia Fonetika (Association Phonétique Nationale). Ĝi havas ĝian centran oficejon en Parizo, sed la membroj apartenas al dek sep diversaj nacioj, kaj enhavas la plej progresajn profesorojn kaj instruistojn de modernaj lingvoj el ĉiu civilizita nacio. Ĝi estas ekzercinta fortan influon sur la edukadaj oficejoj de Francujo kaj Germanujo, kaj estas tiamaniere tute aliforminta la instruon de modernaj lingvoj en la lernejoj de tiuj ĉi du grandaj nacioj. La Societo havas monatan gazeton, Le Maître Phonétique, kaj oni komencas diskuti en tiu ĉi gazeto la temon de lingvo internacia. Malfeliĉe estas iuj da la plej influemaj membroj, kiuj havas fortan antaŭjuĝon kontraŭ lingvo artefarita, kaj tiun ĉi monaton ili estas antaŭmetintaj proponojn pri la ekzameno de tiu ĉi temo, kiuj estas tute malamikaj eĉ al la konsiderado de la meritoj de nia kara lingvo. Sed tiu ĉi povas nur helpi nian kaŭzon.

Ĉar estas bonaj Esperantistoj en tiu ĉi klerega Societo, kiuj scios bone kiel batali pro la vero kaj pro la kara lingvo, kontraŭ ĉiuj; kaj la rezultato povas nur esti, ke la meritoj de Esperanto fariĝos konataj al multe da la plej kapablaj lingvistoj de Eŭropo; kaj la kulpo estos la nia, se ni ne gajnos iujn da ili por nia kaŭzo.--Via,

R. J. Lloyd, D.Litt., M.A.

* * *

Sinjoro,--Antaŭ tri semajnoj mi sciiĝis je la unua fojo pri la naskiĝo kaj la kreskado de Esperanto, leginte bonegan artikolon kiun pri ĝi eldonis Sir William Ramsay, per la _Daily Mail_. Tuj kiam mi estis aĉetinta la libreton nomatan _The Student's Complete Textbook_ mi eklernis entusiazme la lingvon dum miaj ĉiutagaj vojaĝoj per vagonaro inter Londono kaj Brajtono (Brighton), kie mi vivas, demirinte ĝian simplecon kaj la facilecon per kiu oni povas ĝin ellerni. Permesu, tial mi petas, Sinjoro Redaktoro, ke unu el la Geesperantistaro konigu al vi la plezuron kiun li estas eltirinta je tiu ĉi afero. La celo tamen de tiu ĉi letero estas demandi al vi, ke vi bonvolu al mi sciigi, ĉu troviĝas en Brighton grupo aŭ sekcio Esperantista? Se ne, mi volus doni miajn malgrandajn servojn por ĝin efektigi, agante, kompreneble, sub via afabla direkto, aŭ tio de kelkaj aliaj personoj, kiuj estos havintaj spertadon pri tiaj aferoj. Efektive mi zorgus treege disvastigi la lingvon kiel eble plej mi povos.

Al mi ŝajnas ke Brajtono devas fariĝi utila centro Esperanta por ĝia alpreno, kaj mi estas certa ke mi ricevos la korajn kunlaboradojn kaj bondezirojn de ĉiuj, kiuj volegas antaŭenirigi la interesojn de nia kara lingvo. Kun saluto.--Via,

D. H. Lambert (B.A., Oxon), 59, St. Aubyns, Hove, Sussex.

_Jen la laŭvorta letero de nova Esperantisto, kiu lernis la lingvon en vagonaro!_

Kompreneble, mi esperas ke ĉiuj najbaraj amikoj je nia Afero helpos nian novan apoganton, je la fondigo de forta grupo en Brighton. Ĉiam antaŭen! Ni kreskadu!

* * *

_La Universitato Londona_ kaj la _Teachers' Guild_ faras libertempan kurson de Julio 18 ĝis Aŭgusto 12, kaj la Sekretario deziras ke mi anoncu jene.

Tiuj studentoj, kiuj ne povos ĉeesti antaŭ la fino de Julio, povos partopreni je la dua periodo da du semajnoj, kaj por tiuj ĉi oni donos pluajn klasojn. La Kurso traktos pri la Elparolado kaj Kunmetado de la Angla lingvo; La Fonetikoj de Moderna Angla; Moderna Angla literaturo; Sistemoj por la instruado de modernaj lingvoj; kaj paroladoj pri Angla edukado kaj institucioj. Abonpago dum la tuta monato, £2 (50 frankoj). Dum la lasta du semajnoj, £1. Oni esperas ke multe da alilanduloj ĉeestos. Por pluaj sciigoj, skribu al _Director of the Holiday Course for Foreigners, University of London, South Kensington, S.W._

Bedaŭrinde ne estos Esperanta kurso tiun ĉi jaron kaj la sciigo de la Diĵona Universitato devas esti multe pli interesa por la Esperantistaro. Tie ĉi, Profesoro Lambert donos Esperantan kurson de Julio 1 ĝis 31 Oktobro. Abonpago, je la kvar monatoj (ĉiuj temoj), £2 (50 fr.) 30 fr. po ses semajnoj. Esperantistaj studentoj povas esti certaj, ke ili trovos en Diĵono plej koran Esperantistan akcepton. Oni konsilas, ke ili kunportu kun ili siajn bicikletojn, ĉar la ĉirkaŭaĵoj estas tre belaj, kaj la vojoj tre taŭgaj. Por ilustrita broŝuro priskribanta la tutan kurson, skribu al _Sro. Lambert, Profesoro ĉe la Universitato, Dijon, France_.

La Redaktoro esperas, ke kelkaj Anglaj kunbatalantoj partoprenos je tiu ĉi kurso, kiu estas la unua libertempa kurso enhavanta instruadon de Esperanto.

* * *

La dua numero de la _Internacia Scienca Revuo_ siatempe aperis, kaj enhavas longan artikolon pri la _N Radioj_, kaj valorajn raportojn pri la lastaj medicinaj progresoj kaj fizikaj Sciencoj. Tiu ĉi Gazeto vere estas tre grava ilo, kaj ni esperas, ke ĝi ricevos la apogon, kiun ĝi meritas. La kosto de specimeno de la unua aŭ dua numero, kune kun propaganda folieto en Angla kaj Esperanto estas sep pencoj afranke.

* * *

La Ilustrita Poŝtkarto povas esti amiko je nia afero, sed ankaŭ, se oni ne zorgos, ĝi fariĝos malamiko. Eble estos utile tie ĉi doni kelkajn sciigojn pri la sendo de tiuj ĉi.

Oni neniam devas meti la poŝtsignon sur la ilustrita flanko, sed ĝi devas esti samflanke kun la adreso. Se oni alie faras, la ricevanto devos pagi pluan 30 centimojn.

Kaj, se oni deziras sendi la poŝtkarton duonpreze, oni devas elstreki la vortojn _Carte Postale_, kaj anstataŭi "_presaĵo_, aŭ _Imprimé_." Kaj oni ne devas skribi plu ol la adreso, kaj la nomo de la sendanto, kaj, eble, la dato. Tiam la kosto nur estas 5 centimoj (one halfpenny).

* * *

Karaj Samideanoj,--Kun la intenco fari de ili donacon al nia estimata Majstro, Doktoro Zamenhof, mi petegas, ke vi aminde sendu al mi neilustritan poŝtkarton enhavante la sekvantan Kredon:--

"Mi sincere kredas ke Esperanto estas la sola solvo de tre grava problemo de la Homaro: helpanta ŝlosillingvo; kaj mi ĉiam rigardos ĝian absolutan netuŝeblecon, kiel la simbolo de nia forteco kontraŭ atakoj kaj malamikoj de nia verko."

Kaj aldonu vian nomon kaj adreson.

Tiam, kiam mi ricevis almenaŭ kvincent da tiuj p.k. mi, antaŭ sendi ilin al la Estro, presigos libreton enhavantan la superan kredon kaj la nomojn kaj adresojn de aliĝantoj.

La kosto de la libreto estos sciigata pli malfrue al personoj kiuj deziras ĝin aĉeti.

Mi ankaŭ esperas ke tiuj, kiuj deziras korespondadi pri iaj temoj kun niaj kungrupanoj Trinidade bonvolos skribi al mi.--Fidele via,

G. O. Messerly, Port of Spain, Trinidad, B.W.I.

* * *

Turistoj, kiuj deziras veni Riolunaton, devos sin turni al Grafo Albert Gallois, Sekretario de la Grupo, Riolunato, Prov. de Modena. Italujo. Grafo Gallois ankaŭ estas la Redaktoro de la monata Itala Organo _L'Esperantista_ (jarabono 4 frankoj).

* * *

La Rondiranto de Aprilo enhavas tre interesan skizon de vojaĝo en Montenegro. Oni devas gratuli Sinjoron Kolovrat Ĉervinski pri sia vojaĝo en tiu ĉi preskaŭ nekonata lando.

* * *

Alice in Wonderland estas mirinda libro, kaj la ideo falis en la kapon de fervora apoganto ke estus tre bona ideo ĝin traduki en Esperanto. Kompreneble, oni devos ŝanĝi multe da la ŝercoj, kaj tiel plu, sed mi esperas ke ĉiuj, kiuj povas sendi kelkajn pecetojn, Esperantajn ŝercojn, kaj aliajn taŭgaĵojn, tiel faros kiel eble plej baldaŭ.

La Rev. R. A. Davis, Broxwood, Pembridge, Herefordshire, afable klopodas pri tiu ĉi malfacila afero, kaj espereble, se Esperantistoj kunlaborados, nia literaturo gajnos novan, kaj tre indan verkon.

La Redaktoro.

EL HINDUJO.

Singribari Hât, P.O., Assam, _Feb. 27, 1904_.

Kara Sinjoro,--

Ĝis nun mi ne havis libertempon sufiĉan por skribi al vi longan leteron. Sed sendube vi tion facile komprenos, ĉar tia ĉi vivo estas tuta ŝanĝo, kaj mi sentas, ke mi loĝas en alia mondo.

Ni lasis Londonon en malvarmega blovado kaj pluvo. La vetero estis vere vintro. Dum la sekvantaj tagoj, vojaĝantoj restis en siaj kajutoj, dume la flava vizaĝa reĝo super ĉiuj reĝis. Tamen, post kvar tagoj, la minacaj nuboj estis anstataŭata de la varma sunbrilo kaj la frenezaj ventoj de ĝentilaj blovetoj. La cetervojaĝo estis kvieta kaj ĝojinda, krom en la Ruĝa Maro, kie la suno estis senplezure varmega. Ni pasigis du tagojn en la Kanalo Sueza, pri kiu mi fariĝis tre interesata. Ĝiaj sepdek mejloj estas tranĉitaj tra la nudema sabla Arabdezerto. Ni vidis kelkajn kamelarojn kaj unu aŭ du vilaĝojn de sunsekita koto, ĉirkaŭita de daktilujoj. Kaj, starante sur la promenejo de la granda mariranta ŝipo, dum la vidaĵo estis limata ĉiuflanke de la eternaj sabloj, mi vere sentis ke ni estis senrajtuloj en tia ejo.

Je la 4 Februaro ni alvenis ĉe Kalkuto, kie mi loĝis du tagoj, tre okupita de la aĉetado de taŭgaj vestoj kaj litkovriloj: tie ankaŭ mi unue ekdormis en moskito kurtenoj.

Tie ĉi mi vizitis Sinjoron P., kies adreson vi donis al mi, kaj vi estos interesata scii ke li estas Hindo, kaj ankaŭ instruisto. Li esperas akiri la lingvon mem, kaj fine instrui siajn Hindajn lernantojn. Mi penos lin teni je lia parolo per korespondado.

Post maltrankvila veturo, nokte, en vagonaro al Goalundo, mi suriris sur riveran vaporŝipon, kiu faris zorgindan vojaĝon de kvar tagoj per la Brahmaputra Riverego; ĝi multefoje surkuris sur subakvajn sablaĵojn, kaj unufoje estis tiamaniere tenata dum dudek horoj, kiam du aliaj ŝipoj alvenis kaj, tirante, liberigis ĝin. Mi ŝiplasis ĉe Rangamatti Ghat meznokte: la ejo estis plena je Hindoj kaj Asamanoj, sed neniu estis tie por renkonti aŭ helpi min, kaj tre malkonvene estis zorgi mian pakaĵon. Mi pasigis la nokton en proksima neokupata Bungalo, kie mi fariĝis manĝaĵo de la moskitoj. Matene mi eltrovis, ke elefanto min atendis. Li ĵus estis leviĝinta el la longa herbo, kaj lia atentisto estis senpolviganta lian dorson.

Tiam sekvis tre skuega, tre polvega, kaj tre varmega rajdo kvindek kvar mejlojn longe, kiuj okupis _tri tagojn_. Ĉiunokte mi loĝis ĉe iu plantisto, ĉar la kutimo en Asamo inter Eŭropanoj estas--_Via domo pro ĉiu, kaj ĉies domo pro vi!_

Estas kvar aliaj Eŭropanoj sur la Ĝardeno, kaj ĉiu loĝas en aparta bungalo. Estas pli ol kvarmiloj da Kulioj (Coolies). En unu tago mi vizitas kelkcentojn da preskaŭ nudaj ĉokoladkolorajn virojn. Multaj ligas sian longan haron poste, simila al virino, kaj siaj koloj estas ĉirkaŭataj de koljuveloj. Mi trovas grandan malfacilecon lerni ilian lingvon, ĉar estas tia malkomprenebla miksaĵo de Asama, Bengala kaj Kaĉara, treege distranĉita; kaj malfeliĉe, neniu el miaj kolegoj povas ŝpari la tempon por instrui min. Sed estas mirinde kiel neceseco agemigas onies pensilon, kaj mi jam akiris sufiĉe pro mia nuna postulo.

Nia ĝardeno estas du mejloj longe kaj unu mejlo larĝe. Ĝi estas limata de la dika arbarego (Ĵunglo) kiu senrompe atingas al la proksimaj Himalajaj Montegoj, kaj kiu estas enloĝata de multaj sovaĝaj bestoj, precipe ursoj, elefantoj, tigroj kaj leopardoj, kiuj ofte eraras en la ĝardenon por ataki la laboristojn.

* * *

Nune la vetero estas perfekta, sed, kompreneble, dum la pluvado, kiu komenciĝas en Majo, estos tute malsama. Mi sendas al vi kelkajn foliojn de mirinda ruĝa arbo, kiu kreskas en la ĝardeno.

Adiaŭ, mia estiminda amiko.

Via sincere, A. T. Simper.

HINDAJ PROVERBOJ.

"Maljuna Sinjoro Howell" priskribas la elementaĵojn de rava proverbo esti: _Senco, Mallongeco, Salo._ Je tiuj ĉi, kaj precipe je la _Salo_, la Hindoj superas sin mem. Kompreneble, inter la miloj da proverboj Hindaj, devas esti multaj, kiuj ne alvokas la okcidentan spiriton, sed, por montri kiel lerte ili esprimigas siajn ideojn, mi citas tiujn ĉi malmultajn specimenojn.

(1). Ĉu la tranĉilo falas sur la melonon, aŭ ĉu la melono falas sur la tranĉilon, estas same. La melono estas tranĉata.

(2). Oni ne povas vidi Paradizon sen morti.

(3). Kiu forgesas matene, sed memoras vespere, ne nomiĝas forgesulo.

(4). Se homo ridas, li ridas je alioj; se homo ploras, li ploras je si mem.

(5). Dorno eniras riĉulon, kaj miloj kuras lin helpi: Malriĉulo falas de alta monto, kaj neniu proksimiĝas je li.

(8276).

PRI LA DORMA-MALSANECO.

Tradukita de P.H.

Dorma-malsaneco, kies kaŭzo longe restis nesolvebla problemo, fine cedis sian sekreton, dank' al la laboradoj de Lt.-Kolonelo Bruce, Doktoro Nabarro kaj Kapitano Greig.

Ili uzis la eltrovon de Doktoro Castellani, ke malgrandega sangparazito, nomita "trupanosom'o" ĉeestis en la cerebrospina fluaĵo de iaj malsanuloj, suferantoj de tiu ĉi malsaneco, kaj kiu eltrovis, ke tiu ĉi parazito kaŭzas la dorman malsanecon, same kiel kulo kaŭzas malarion.

Mallonga priskribo pri la simptomoj de dorma-malsaneco eble estus interesa.

Apatio kaj senvigleco multege aperas. La suferantoj havas grandegan manĝbezonon, kaj ofte petegas manĝaĵojn, kiam ili estas tiel malfortaj kaj dormemaj, ke ili ne povas manĝi. Aliaj vere fariĝas marŝantaj skeletoj, kaj aliaj akvoŝveliĝas.

Muskola tremado kaŭzas haltantan iradon. Poste, ili kuŝas en profunda letargio. Ŝvelo de la limfaj glandoj estas ofta simptomo, kaj kelkaj kuracistoj opinias ke tiu igas la malsanecon. Ili tial eltranĉas la ŝvelitan glandon. La dormemo ŝajne ne estas vera dormo, sed letargio, kiu rigidigas la kapablon. Efektive oni dubas, ĉu la suferanto dormas tiom, kiom li dormus dum saneco. Multoj mortas dum varmega febro, sed egala numero mortas kiam la temperaturo estas subnormala.

Morto estas la neevitebla fino de tiu ĉi terura malsaneco, kaj okazas jen post malmultaj monatoj, jen post du aŭ tri jaroj. Ĉiu suferanto de dorma-malsaneco ekzamenita de la supre nomitaj sinjoroj evidentigis la ĉeestadon de la trupanosam'o en la cerebrospina fluaĵo. Oni ne povas ĝin trovi en tiu de landanoj, kiuj ne suferas de tiu ĉi malsaneco.

Tamen oni trovis trupanosom'ojn en la sango de dudek ok procent da landanoj loĝantaj en la dorma-malsaneca kvartalo; sed neniam aliloke.

Oni kredas ke tiaj personoj kredinde ekmalsaniĝis.

Gravaj simptomoj ne aperas ĝis la parazito eniras la cerebrospinan fluaĵon.

Tiu ĉi malsaneco ne similas je malario, ĉar ĝi ne kuraciĝas per kinino. Oni nun ne dubas ke la _cici muŝo_ (tsetse, _glossina palpalis_), sangsuĉanta muŝo, transportas la malsanon de persono al persono, same kiel la mikrobo malaria (_plasmodium malariae_) faras. La sekvanta eksperimento pruvas la rolon, kiun la cici ludas en tiu ĉi afero.

Multe da tiuj ĉi muŝoj sin regalis sur dorma malsana suferanto. Tiu ĉi ŝajne ne sentis iliajn pikojn. Ili tiam estis portataj al sana simio, kiu baldaŭ malsaniĝis, kaj fine mortis, montrante la kutimajn simptomojn. Oni ankaŭ trovis en lia sango kaj cerebrospina fluaĵo la trupasonon'ojn. Oni trovis la saman rezultaton post kiam oni estis enŝpruciginta aŭ la sangon, aŭ la fluaĵon de la malsanulo en la simion.

LA POSTENO DE ROBBIE.

La korteto havis tre militan vidiĝon. Tie estis soldatoj kun bataliloj, oficiro kun ligna glavo, fiera knabo kun standardo tro granda por li, kaj _bando da muzikistoj_ kiu furioze batadis gaje pentritan tamburon.

Nur malgranda Robbie malĝoje sidis sur la ŝtupoj, kaj rigardis. Perfida peceto da glaso kripligis lian piedon, kaj li ne povis marŝi tiel rapide, kiel la militistaro. "Mi ne povas ion fari," li diris ĉagrenege. "Jes, vi povas," respondis Kapitano Fred, "vi povas ekkrii _Hura_! Kiam ni preteriras." La knabeto do gardis sian postenon, observante tutan la marŝadon kaj remarŝadon. Ofte la roto iris aliloken, sed li neniam mankis svingi sian ĉapeton, kaj levi sian fajfan aplaŭdon, kiam ili trapasis.

Robbie estas la vera heroo. Ne estas facile ekkrii "_Hura_" pro tiuj, kiuj povas antaŭeniri kiam ni estas devigitaj halti; ne estas facile forgesi nian propran malkontentigon, kaj aplaŭdegi tiujn, kiuj faras tion, kion ni deziras, sed ne povas, fari; ne estas facile ĝoji je la sukceso de tiuj, kiuj posedas la lokon, kiun ni deziras okupi.

Nur granda koro povas stari aparte, kaj ekkrii "_Hura_" kiam la aliaj preteriras.

_Tradukita de_ C. S. Bicknell.

LA STRABULINO.

Ĉu vi ne opinias, ke oni povas ĝuste nomi la sekvantan anekdoton _Antikva Historio_, ĉar maljuna Franca Sinjorino rakontis ĝin al mi antaŭ sesdek jaroj!

Ĝi okazis en Francujo, dum periodo de politika tumultego kaj maltrankvileco. Neniu sciis kion atendi.

Sinjorino altranga, iom sciema, sed kiu estis ankaŭ malfeliĉe strabulino, renkontis, je vesperkunveno, politikiston. Ŝi komencis lin demandi pri tiu ĉi kaj pri tiu afero, esperante tiamaniere eltrovi kelkajn ŝtatajn sekretojn.

La diplomato ĝentile, sed artifike, respondis, kaj la sinjorino gajnis nenion.

Fine, ŝi koleriĝis, kaj ekkriis: Nu, diru al mi, mi petas, kiel iras la politikoj?

La ministro tuj respondis: Tiel, kiel vi _vidas_, Sinjorino, _tre malrekte_.

E. J. Catt.

* * *

En malgranda Irlanda urbeto antaŭ nelonge troviĝis pastro, kiam ĉiam predikis, ke ni devas ami niajn malamikojn. Unufojon, dum li estis iranta preĝejon, li renkontis ebriulon, kaj diris: "Ĉu vi ne scias ke la vino estas via malamiko?" "Jes," li respondis, "sed ĉu vi ne predikas ke ni devas ami niajn malamikojn?" Tiu ĉi estas vera, sed mi ne diris ke vi devas ilin gluti.--P. de B.

CORRESPONDENCE NOTES.

In reply to numerous inquirers, I regret to state that the Edition of the First Number is exhausted. Intending subscribers can commence with No. 2, or any succeeding issue.

If they will let me know what price they are prepared to pay for the first number, I will try and buy some in.

* * *

How to tell the time in Esperantoland. This is a troublesome matter, for two systems are in vogue, the German and the English. I was surprised to find that French Esperantists generally use the former, and, instead of saying _la kvar kaj duono_, for _half past four_, they say _la duono de la kvina_, _the half of the fifth hour_. We English must take care to remember this peculiarity, or we shall get into trouble.

* * *

The difference between _Ĉia_ and _Ĉiu_ is as follows: Ĉia means _all sorts of_, whereas Ĉiu simply means _all_, without regard to kind. The same rule applies to Tiu, Tia; Kiu, Kia.

* * *

C.G.S.M. proposes that a column should be printed each month, in which the roots and affixes are divided by hyphens. If other readers will send the same request a trial shall be made.

But readers of The Esperantist have generally got beyond the _hyphen stage_, surely.

* * *

I have to thank H.W.R., of Ipswich, for the following ingenious method of remembering those difficult correlative words _Ia_, _Tia_, _Ĉia_, _Nenia_, and the like, on pages 42 and 43 of the Textbook. As there can be no Royal Road to learning, such devices as these are most useful as aids to the memory.

This is R.'s epitome, Pages forty-two and three.

_I-_, _Ĉi-_, _Ki-_, _Neni-_, and _Ti-_, Then add _-a_ for _Quality_.

_-al_ for _Motive_, _-am_ for _Time_; _-e_ for _Place_, excuse the rhyme.

_Manner-el_; _Possession-es_; Which must always sound like face.

_Thing_ add-_o_; _-om Quantity_, _Person-u_, should always be.

* * *

Mr. C. W. T. Reeve, 63, Effingham Road, Lee, Kent, is arranging an Esperantist party for Boulogne this Whitsuntide. Will those desirous of joining kindly write at once? Mr. Reeve also wishes to join with fellow Esperantists in walking excursions on Sundays.

MAJTAGO.

Originale verkita de E. A. Lawrence.

Tiu, kiu volas vidi la unuan tagon de Majo tiel, kiel festita antaŭe ĉie en Anglujo, devas iri al Knutsford, beleta, stranga urbeto en Cheshire, kie, malfeliĉe, ĝia grandega najbaro, Manchester, baldaŭ ensorbigos ĝin. Tie loĝis la du "Cranford" fratinoj, tie oni ankoraŭ montras la lokon, kie herbmanĝis la bovino, vestita en tuko de sia mastrino, post ke ĝi estis falinta en kalkfoson!

Knutsford prenas sian nomon de Knuto, Reĝo de Danujo, kiu ankaŭ fariĝis Reĝo de Anglujo.

Foje li ĝin trapasis, kaj renkontis novedzinon, kiu transiris la rivereton. La piedoj de lia ĉevalo disĵetis iom da sablo sur sia vesto: de tiu ĉi tempo, Knutsfordanoj havas strangan kutimon, ili disĵetas sablon antaŭ la pordo de novedzinoj.

En la bela komunejo de la vilaĝo oni aranĝas la Majtagaj Ludoj.

La unua afero estas elekti Reĝinon; kaj mi pensas, ke ne ŝia boneco, sed ŝia beleco estas la ĉefa penso. Alta stango estas tie ĉi starigata kaj, kun multe da ceremonioj, estas ornamata de floroj kaj rubandoj.

Tiam, en granda procesio, venas la reĝino, blanke vestita, sia sekvantaro estante Maid Marian, Robin Hood, Little John, Friar Tuck, kaj aliaj personoj el la antikva Angla fablaro.

Estas ankaŭ la Drako, kaj la "Morris" danculoj. La Reĝino sidiĝas sur sia ornamita trono kaj kroniĝas. Nun sur la herbo, oni gaje dancas ludas, trinkadas, kaj manĝadas.

La lokaj eminentuloj venas por vidi, kaj donacas la premiojn. Se la vetero estas bela, la vidaĵo multe plaĉas, sed, alie, estas mizera afero!

Londono mem havas sian Majan Reĝinon. En Walworth, frue matene, je la unua tago de la Maja monato, knabino estas elektita Reĝino. Ŝia aĝo devas esti ĉirkaŭ dek tri, kaj ŝi devas esti la plej bona el ŝia lernejo. Ŝia trono estas en ĉambro, ne sur la herbo. Sed ankaŭ ŝi havas grandan procesion, kaj ŝia veturilo tiriĝas de la plej bela azeno de la ĉirkaŭaĵoj. La soldatetoj, nomataj The Boys' Brigade fariĝas ŝia gardistaro.

Vere la tago estas tago ĝojega.

Mi ankaŭ memoras, ke kiam mi estis infanino, mi vidis en la ĉirkaŭaĵo de Londono, "Jack-in-the-Green," viro veturante en speco da kaĝo, de herboj kaj floroj kovrata. Jack dancis antaŭ mi, kaj miaj gepatroj opinias, ke li ŝtelis mian pupon, ĉar oni trovis min ekkriantan: "Mian pupon! Malbona verda viro, mian pupon!"

Sed nunatempe ni ĉiam vidas la vilaĝajn infanojn marŝantajn sur la vojo, portantajn bastonojn florornamitajn, kiuj ofte estas tre beletaj. Ili ankaŭ tiam kantas malnovajn infanajn kantojn.

SINGLE COPIES PRICE FOURPENCE NET.

_No. 8._

_Junio, 1904._

THE ESPERANTIST

La Esperanta Gazeto por la Propagandado de la Internacia Lingvo.

Edited by H. BOLINGBROKE MUDIE.

ANNUAL SUBSCRIPTION: 3/- (4 francs; 1-1/2 roubles; 75 cents).

Published by THE LONDON ESPERANTO CLUB, 41, Outer Temple, London, W.C.

CONTENTS.

Page

Editor's Notes 113-114 Esperanto and Teaching (Professor Carlo Bourlet) 115-117 Adventure of Count Fathom (translated by D. H. Lambert) 118-119 Naughty Eppie (translated by G. C. Law) 119 The Holy Fire (Edward Metcalfe, M.A. Oxon.) 120-121 Logic and Instinct (Ben Elmy) 122-123 The Birthplace (Paul Mathews, M.A.) 123 The Tempest, continued (translated by A. Motteau) 124 Back to the Mountains (Clarence Bicknell) 125 Correspondence Page 126 A Welsh Tale (E.W.) 127 Sundry Items of Interest 128 Instinct or Intelligence. A further Proof (by O.W., 7,074) 128

FOR FREE PARTICULARS write to the HON. SECRETARIES of ESPERANTO SOCIETIES at

CORBRIDGE-ON-TYNE, M. V. Lotinga, Esq., Trinity Terrace.

DUBLIN, C. Fournier, Esq., Celtic Association, St. Stephen's Green.

EDINBURGH, Miss Tweedie, M.A., 2, Spence Street.

GLASGOW, J. Hunter, Esq., 138, Darnley Street, Pollokshields.

HUDDERSFIELD, G. H. Taylor, Esq., 13, Birkly Hall Road.

KEIGHLEY, J. Ellis, Esq., Compton Buildings, Bow Street.

LEEDS, J. E. Wyms, Esq., 2, Marlbro' Grove.

PORTSMOUTH, Dr. Greenwood, 182, Queen's Road.

NEWCASTLE, H. W. Clephan, Esq., 3, Cotfield Terrace, Gateshead.

PLYMOUTH, J. A. Thill, Esq., 6, Barton Crescent, Mannamead.

ST. ANDREW'S, J. T. Haxton, Esq., 133, South Street.

TYNEMOUTH, Alan F. Davidson, Esq., 26, Park Crescent, N. Shields.

WIMBLEDON, W. Inge, Esq., Spencer College, Wimbledon.

N.B.--It is earnestly hoped that gentlemen who are willing to form local groups will communicate with the Hon. Sec., Esperanto Club, who will do all in his power to assist them in the work.

The Remington

THE _UNIVERSAL_ TYPEWRITER.

Just think of it!

THE INTERNATIONAL MACHINE.

_Unbound by ties of nationality:

The common bond of union of all civilised peoples._

The Remington can be supplied fitted for Esperanto.

* * *

THE REMINGTON TYPEWRITER COMPANY, 100, Gracechurch St., London, E.C.

La Remington

LA _UNIVERSALA_ SKRIBMAŜINO.

Pripensu je tio!

LA INTERNACIA MAŜINO.

_Tute liberiĝita de naciaj ligiloj:

La Komuna unuigilo por ĉiuj civilizitaj popoloj._

La Remington estos liverita kun Esperantaj presliteroj.

* * *

LA REMINGTON TYPEWRITER KOMPANIO, 100, Gracechurch St., Londono, E.C.

Internacia Scienca Revuo.

The Latest Proof of our Progress.

All should send to the Hon. Secretary, Esperanto Club, for a Specimen Copy of this splendid monthly.

Price 7d. post free.

Adresareto de Personoj kiuj deziras Korespondadi.

T. Carr, Esq., 45, High Street, Keighley, Yorks. Interŝanĝos p-k. ilus. el ĉiuj landoj.

H. G. Chevalier, Esq., Post Office, Toronto, Canada. Ĉiam respondos je p-k. skribitaj en Esperanto.

M. Albert Claude, Saudrupt, Meuse, France. Per ilus. p-k. Kaj kun Gesamideanoj logantaj en Britaj kolonioj.

Miss A. A. Cowan, 30, Gauden Road, Clapham, London, S.W. Letere aŭ p-k.'e kun alilandulinoj.

Herbert Farnes, Esq., 120, Crofton Park Road, Brockley, London, S.E. Ilus. p-k.

Arthur Gray, Esq., 138, Bethune Road, Stamford Hill, London. N. Pri Espo. kaj lingvoscienco. Ĉiam dankeme respondos.

A. J. Hulme, Esq., The White Studios, Castle Street, Shrewsbury, England. Kun ĉiulandanoj pri arto kaj artmontrejoj.

A. Jennings, Esq., 15, Stavordale Road, Highbury, London, N. Per vidaĵkartoj kun ĉiulandanoj.

Herr Karl Klein, 71 Friedrich Kaisergasse, Vienna XVI. Vidaĵkartojn. Ĉiam respondos.

M. Joseph Latenneur, Oficejestro de la Financa Ministrejo, 204, Bvd. Raspail, Paris. Ilus. p-k.

Miss Rose Price, Klopstockstrasse 52, Berlin, N.W. Interŝanĝos ilus. p-k. Kaj p-signojn.

B. J. Rayner, Esq., 138, Monega Road, Forest Gate, London, E. Ilus. p-kartoj.

A. d'Eduarté Smith, Esq., 33, Rupert Street, Keighley, Yorks. Ĉiam respondos je Esperantaj leteroj kaj p-kartoj.

Sinjoro Ivan Ĉervenakov, Bourgas, Bulgaria. Ilus. p-k. kun alilanduloj.

A. Sinclair, Esq., 17, High Street, New Pitsligo, Scotland. Interŝanĝos ilus. p-k. Kaj p-signojn.

A. F. Whiteside, Esq., Box 3847, Johannesburg, Transvaal, S.A. Per ilus. p-k.

La Kosto de la Enskribo Estas, 6d. (70c. per poŝtsignoj).

THE ESPERANTIST.

The Esperanto Gazette for the spread of the International Language.

ABONPAGOJ ESTAS RICEVEBLAJ ĈE SUBSCRIPTIONS SHOULD BE SENT TO

The Hon. Sec., ESPERANTO CLUB, 41, Outer Temple, London, W.C. AUSTRIA.--Sro. T. Cejka, Bystrice Hostyn, Moravia. BELGIUM.--M. M. Seynaeve, 3, Rue de l'Avenir, Courtrai. CANADA.--A. Saint Martin, Esq., 79, St. Christopher Street, Montreal. FRANCE.--M. Paul Fruictier, Boulevard Arago 27, Paris. GERMANY.--Doktoro Mybs, 68, Markt Strasse Altona, Elbe. MALTA.--A. Agius, Esq., 92, Strada S. Gaetano, Hamrun. RUSSIA.--G. B. Smith, Esq., 19, Wiborg Quay, St. Petersburg. SWEDEN.--Sro. P. Ahlberg, 50, Döbelnsgatan, Stockholm. TRINIDAD.--Geo. O. Messerly, Esq., Port of Spain.

_Nepresitajn manuskriptojn la Redakcio resendos se oni aldonis poŝtsignon._

_Alsendatajn artikolojn la Redakcio laŭ bezono korektos._

_Oni povas sendi la abonpagon per poŝtsignoj, kiuj estas akceptataj laŭvaloro._

No. 8.

Subscription, 3s. Per Annum. Single Copies, 4d. net.

JUNIO, 1904.

La Hon. Sek. de la London Esperanto Club multe bedaŭras, ke lia amiko kaj kolego, Sro Howard, ne povos klopodadi pri la libraj aferoj. Ĉiuj Esperantistoj ŝuldas al Sro Howard koregan dankesprimon pro liaj sindonema laborego, kaj bedaŭros, ke liaj nunaj devoj ne permesas ĝian adon.

Estonte, oni devas sendi ĉiujn _librajn mendojn_ al The Librarian, London Esperanto Club, 41, Outer Temple, London, W.C., kaj ne al Surbiton.

* * *

Karaj Legantoj, Salutojn!

Se la maro estos estinta kompata, areto da Anglaj Esperantistoj estos reveninta de mallonga forestado dum la Pentekostaj tagoj en Bulonjo.

Mi vere devas danki Vin pro la multe da afablaj rimarkoj de la skizeto pri mia libertempeto inter la Esperantistoj, kaj estas eble, ke rakonto pri la Bulonja vizito ankaŭ interesos Vin. Estos do artikoleto pri ĝi en la venonta Gazeto.

Kiam mi ĝuis la Italan sunon, Esperanto gajnis novan apostolon, kies verko jam vidiĝis en _La Esperanta Gazeto_. Estas certe, ke Vi ĉiuj multe ŝatos la tre interesan kaj lertan tradukon el la _Aventuroj de Grafo Ferdinando Fathom_, de Sro Lambert verkita. Kaj, kiam Vi memoros, ke tiu ĉi klera verkisto nur aŭdis la nomon _Esperanto_ antaŭ ses semajnoj, Vi ĉi tie vidos ankoraŭ alian bonan reklamon pri la mirinda facileco de la lingvo!

Inter la multaj novaj aliĝintoj, kiujn ni ĉiutage gajnadas, estas unu kiu intencas viziti la Ekspozicion S. Louisan. Kredeble li tie vidos la Esperantan Sekcion, fondita de la Franca Societo, kaj zorgata de Sro J. Constant, 4755, Maffitt Avenue, St. Louis.

Por tiu ĉi Ekspozicio oni presigis grandajn anoncpaperojn pri Esperanto, kaj Sro Bourlet afable sendis al ni aron da ili en la Angla lingvo presitan. Mi plezure sendos senpagan specimenon al ĉiu, kiu promesos elmontri ĝin en konvena loko.

Espereble tia Ekzpozicio en la Unuiĝitaj Ŝtatoj vekigos multe da intereso. Esperanto jam ekprogresas tie, kaj fervora kunhelpanto, _Sro J. Fogg Twombly, 34, Green Street, Brookline, Mass._, prenis sur sin la provizoran Sekretariecon. Ĉu ĉiuj Amerikaj amikoj skribos al li, kaj kunlaborados?

Sro Twombly komencis sian propagandon per nova plano. Ĉiam ni vidas, ke la Amerikanoj sendas novajn ideojn al Eŭropo; ne vere? Li sendis abonpagojn je _La Esperanta Gazeto_ por ĉiuj la Amerikaj Universitatoj, kaj kelkaj kolegioj. Tiel, inter la legantoj de tiuj ĉi linioj troviĝas niaj kunbatalontoj, la Amerika Junularo.

_Ĉiam antaŭen!_ estu via devizo. Ne permesu ke Eŭropo venkos sole en tiu ĉi nobla afero!

Lia plano memorigas al mi, ke kelkaj el Vi petis la sendadon de tiu ĉi Gazeto al diversaj Urbaj Bibliotekoj. La propono estas tre valora, sed, je la komenco de tia entrepreno, ne estas eble ĝin alpreni. Mi do esperas, ke Vi, post kiam Vi gajnis la aprobon de la Bibliotekestro, afable konsentos _aboni por la Biblioteko_. Por tiu ĉi celo, oni akceptos duonpagon, t.e., jarabonon da du frankoj. Post iom da tempo estos eble malpli ŝpareme donaci.

Mi ankaŭ ricevis kelkajn petojn por pligrandigi aŭ plioftigi la Gazeton. Sed ankaŭ tiu ĉi afero nuntempe estas neebla. Vere, se oni memoras, ke antaŭ nur dudek monatoj, Esperanto estis kvazaŭ nekonata nomo en Anglujo, kaj ke nun dum ok monatoj Anglujo posedas sian propran Gazeton, oni ne devas plendi, ke ĝi enhavas nur dekses paĝojn! La ekzisto mem de tia Gazeto, precipe apogita de Britaj Verkantoj kaj Abonantoj, estas nekontraŭdirebla pruvo pri la facileco kaj rapida progreso de la Internacia Lingvo: estas praktika pripensinda pruvo.

Ĉu Vi rimarkis la kovrilon de nia lasta kajero? Laŭ la petoj de alilandaj amikoj, mi donis al la verdakovriletaĵo, Esperantan baptonomon, kaj mi esperas, ke Vi, kiuj loĝas alilande, ĉiam nomos tion ĉi _La Esperanta Gazeto_. Kiam mi aŭdis kritikojn pri La Esperantist dum mia vojaĝo, ĉiam estis dube ĉu oni parolis pri la Angla, Franca, aŭ Itala ĵurnalo.

Mi plezure rimarkas ke, en L'Espérantiste, Sro de Beaufront ankaŭ kondamnas tiujn, kiuj deziras elpensi siajn proprajn alfabetojn. Kompreneble ĉiuj Esperantaj Redaktoroj same faros. Jam en la Maja Numero sendis tiun kondamnon

Via Redaktoro.

The Hon. Sec. of the London Esperanto Club much regrets that his friend and colleague, Mr. Howard, can no longer occupy himself with the book department. All Esperantists owe Mr. Howard most hearty thanks for his devoted labour, and will regret that his present duties do not permit of its continuance.

In the future _orders for books_ should be sent to The Librarian, London Esperanto Club, 41, Outer Temple, London, W.C., and not to Surbiton.

* * *

Dear Readers, Greetings!

Should the sea have been compassionate, a group of English Esperantists will have returned from a short stay during Whitsuntide in Boulogne.

I really must thank you for the many kind remarks on the short sketch of my holiday with the Esperantists, and it may be that a narrative of the Boulogne visit will also interest you. A short article about it will therefore appear in the coming Gazette.

While I was enjoying Italian sunshine, Esperanto gained a new apostle, whose work has already been seen in The Esperantist. It is certain that you will greatly enjoy Mr. Lambert's interesting and able translation of _The Adventures of Count Ferdinand Fathom_. And, when you recollect that this clever writer only heard Esperanto's name six weeks ago, you will see here yet another good testimony as to the astonishing simplicity of the language.

Among the many new adherents we gain daily is one who intends visiting the St. Louis Exhibition. He will probably see the Esperanto Section there, founded by the French Society, and superintended by Mr. J. Constant, 4755, Maffitt Avenue, St. Louis.

Large Esperanto posters have been printed for this Exhibition, and M. Bourlet has kindly sent a number of them printed in English. I will gladly send a free specimen to everyone who will promise to exhibit it in a suitable place.

It is to be hoped that such an Exhibition in the United States will arouse much interest. Esperanto already begins to make progress there, and a devoted helper, _Mr. J. Fogg Twombly, 34, Green Street, Brookline, Mass._, has undertaken the provisional secretaryship. Will all American friends write to, and work with, him?

Mr. Twombly has commenced his propaganda on a new plan. We always find that Americans send new ideas to Europe; is it not so? He sent subscriptions for The Esperantist for all American Universities, and some colleges. So, among the readers of these lines are to be found our future comrades, the Youth of America.

_Ever forwards!_ let your motto be. Do not allow Europe to conquer alone in this noble cause!

His plan reminds me that some of you have asked for this Gazette to be sent regularly to sundry town libraries. The suggestion is a very valuable one, but, at the beginning of such an enterprise, it is impossible to adopt it. I, therefore, hope that, after you have gained the approval of the librarian, you will kindly consent to send a subscription for the library. For this purpose half will be accepted, that is, an annual subscription of 1/6. A little later it will be possible to give less sparingly.

I have also received some requests to enlarge or more frequently issue the Gazette. But this is also impracticable at present. Really, if one recollects that twenty months ago Esperanto was practically a name unknown in England, and that now for eight months England has its own Gazette, one must not complain that it contains but sixteen pages! The very existence of such a paper, principally supported by British Contributors and Subscribers, is an incontrovertible proof of the simplicity and rapid progress of the International Language: a practical proof worthy of consideration.

Did you observe the cover of the last number? In accordance with the requests of foreign friends, I gave the little green-covered-one an Esperanto name, and I hope that all of you who live in other lands will call this _The Esperanto Gazette_. When I heard criticisms of La Esperantist during my journey, it was ever doubtful whether one referred to the English, French, or Italian journal.

I note with pleasure that, in L'Espérantiste, M. de Beaufront also condemns those who want to invent their own alphabet. Naturally all Esperantist Editors will do likewise. This condemnation had already been sent in the May Number by

Your Editor.

ESPERANTO KAJ PEDAGOGIO.

(_Kiam ni kunpromenis sur la bela Kastelejo de Château Thierry, Sinjoro Bourlet afablege cedis al mia peto, kaj promesis verki artikolon por The Esperantist pri la suprenomita temo. Ni ĉiuj ŝuldas koran dankon al nia eminenta kunbatalanto pro tiu ĉi honoro.--Red._).

_Kara Amiko, Jen estas la promesita artikolo. Mi ĝin skribis sur miaj genuoj, sidante en arbareto sur altaĵo, inter rosmarenoj kaj erikoj, en ombro de maraj pinoj kaj bastkverkoj._

_Sub miaj piedoj tute proksime la blua maro bruetis, kuretante sur la flava sablo, la suno faris helajn rondetojn sur mia papero, kaj ĉirkaŭ mi flirtis delikataj papilioj kaj zumantaj muŝoj. La muskoj kaj herbetoj faris verdan tapiŝon, kiu estis kvazaŭa Esperanta standardo, kiu inspiris min. La vekiĝo printempa de tiu belega naturo igis min pensi pri la baldaŭa vekiĝo de la homaro por nia kara afero._

_Kore kaj sincere via.--Carlo Bourlet._

Jam de longaj jaroj mi instruas matematikon al junuloj. Miaj lernantoj estas nun ĉiuj 17-20 jaraj, kaj mi oftege rimarkis kiel senlogika kaj nekapabla ĝuste rezoni estas ilia spirito. Aliparte, ili estas ankaŭ tro inklinaj ĉion akcepti sendispute, kaj lerni la sciencon ne per analiza metodo, sed preskaŭ kiel dogmon netuŝeblan.

Pri tio mi tre miris.

La infana spirito estas ja tre scivolema kaj treege logika. Malgranda bubo, tuj post kiam li scias iom paroli, faras multajn demandojn: _Kial, patreto, la mara akvo estas sala?_ _Kial, patrineto, la fajro brulvundas la nesaĝajn infanojn?_ _Kial...?_ kaj ankoraŭ _Kial...?_

Kaj ofte la gepatroj, tedataj de tiom da kialoj, respondas: _Ĝi estas tiel, ĉar ĝi estas tiel!_

Malbona respondo, kiu al kutimigas la infanojn al akcepto sendisputa de ĉiu ajn eldiro kaj sufokigas la analizemon naturan de ilia juna spirito.

Sed estas tamen gepatroj inteligentaj, kiuj penas por kiel eble plej ĉion klarigi al siaj gefiloj, kaj tamen tiuj gefiloj, post iom da ĉeestado en lernejo, perdas sian tutan scivolemon kaj esploremon.

Kia estas la kaŭzo de tiu bedaŭrinda aliformiĝo de la infana spirito?

Mi serĉis, kaj jen tio, kion mi trovis.

Kiam bubo eniras lernejon, li unue lernas legon kaj skribon. Lerninte la alfabeton, li instruiĝas pri la legado, t.e., pri la kunmetado de la literaj sonoj por formi vortojn. Tuj, de la unua paŝo, ĉu li estas Angla ĉu Franca, li eklernos, ke plej ofte la literoj perdas sian alfabetan valoron, kiam ili estas apudmetitaj apud aliaj. Li konstatas, ke ĉio estas preskaŭ plene arbitra kaj senregula; kaj, kiam Franca lernanteto demandas _kial A kaj U kunligitaj produktas la sonon O_, la malfeliĉa instruisto povas nur respondi la faman frazon, kiun la bubo tiel ofte aŭdos dum sia vivo: _Ĝi estas tiel, ĉar ĝi estas tiel._

Post tiu unua senlogika dogmeca ekzercado, la infano komencas lerni gramatikon kaj aritmetikon.

Ho ve! jen denove kaj pli forte rekomenciĝas la bela _klarigo_: _Ĝi estas tiel...._

En la gramatiko apud ĉiu regulo li trovas unu, du, tri, sennombrajn esceptojn! Tiel, ke la regulo baldaŭ dronas sub la superakvigo de la esceptoj. Ni Francoj faris ja el tio proverbon: _Nenia regulo sen escepto._ Estas vere, ke ĉiuj tiuj esceptoj havas historiajn kaŭzojn, sed tiujn kaŭzojn oni nur tiam povas kompreni, kiam oni scias multajn lingvojn antikvajn kaj modernajn. Tiu studo estas filologio, kaj la filologio ne estas scienco komprenebla por infanoj!

La lernado de aritmetiko povus esti ekzerco jam pli logika sed, el ĉiuj partoj de la matematiko aritmetiko estas la plej malfacila en teorio. Dum la algebra rezonado estas plej ofte analiza, la aritmetika rezonado estas plej ofte sinteza, sekve pli malfacile komprenebla.

Kaŭze de la granda malfacileco de la teorioj aritmetikaj, la instruisto estas, vole-nevole, plej ofte devigata lernigi parkere de la bubo la rezultatojn sen ia klarigo, kaj la juna lernanto alproprigas al si metodojn permemore, kiujn li prenas kiel modelojn sekvindajn sed ne verigitajn. Al tio oni aldonas lecionojn el prozaj aŭ poeziaj pecoj, lernotajn ankaŭ parkere, kaj, super ĉio, oni lernigas la historion de la antikvaj Grekoj kaj Latinoj, tute nekomprenebla, pro la granda malsameco de la antikvaj kaj nunaj moroj.

Resume, niaj gefiloj povas nur alveni al unu sola konkludo: Ĉio en la homa scio estas arbitra, senregula kaj senlogika. Se, post longaj jaroj da tia lerneja ekzercado, restas ankoraŭ en nia spirito ia fajrero de logikeco, tio pruvas, ke nia natura logikemo estas vere fortika kaj daŭrema!

Nun, ni esploru tion, kio okazus se niaj infanoj lernus nian karan lingvon Esperanto tuj post la eniro en la lernejon.

Tie ĉi ili trovus plenan logikon. La legado estus nur ludo, la gramatikaj reguloj estus ĉiam senesceptaj. Ĉio estus klarigebla, ĉio povus, kaj devus, esti klarigata. La korekta uzado de la lingvo devigus ilin al severa analizo de ilia penso. Ili malkutimus skribi kaj pensi laŭ modeloj preparitaj kaj sankciitaj de la popola uzado, kaj, eĉ por la ĝusta esprimo de siaj pensoj en la gepatra lingvo, ili trovus grandan utilon en tiu analizema ekzercado.

Mi persone konstatis, ke la studado de Esperanto elmontris al mi multon el mia propra lingvo, kion mi ĝis tiam ne komprenis aŭ ne sentis. Sennombrajn galicismojn, eĉ malĝustajn uzojn de vortoj, mi kun mirego ekvidis.

Priparolante tiun temon kun amikoj Esperantistaj, mi konstatis, ke mi ne estas sola, kiu tiel opinias. Ĉiuj estas unuanimaj.

Ĉu vi, kara Samideano, kiu legis mian artikoleton, ne konsentas?

Carlo Bourlet.

For many years now I have been teaching young people mathematics. My present pupils are all from seventeen to twenty years of age, and I have very frequently noted how illogical and incapable of reasoning precisely is their intellect. They are, moreover, too much inclined to accept everything without question, and to learn science, not by analytical method, but as indisputable dogma.

I have wondered at this a good deal.

The child's mind is assuredly eager to acquire knowledge, and exceedingly logical. A little lad, as soon as he can say something, asks many questions. _Why, papa, is sea-water salt?_ _Why, mamma, does fire burn silly children?_ _Why...?_ and still _Why...?_

And parents, bored by so many questions, often reply: _It is so, because it is so._

A bad answer, which accustoms children to the unquestioned acceptance of any dictum, and which stifles the natural analytical propensity of their young minds.

Nevertheless, there are intelligent parents, who take pains to give their children every possible explanation, yet these children, after going to school a while, lose all their thirst after knowledge and their inquisitiveness.

What is the cause of this regrettable transformation in the childish mind?

I have inquired, and here is what I have discovered.

When a lad goes to school, he first learns to read and write. Having mastered the alphabet, he is instructed in the art of reading, _i.e._, the compounding of literal sounds to form words. Immediately, from the first step, no matter whether he be English or French, he begins to learn that most frequently letters lose their alphabetical value when they are united with others. He finds out that everything is almost entirely arbitrary and devoid of rule; and when a French pupil asks why A and U together give the sound of O, the unfortunate teacher can but reply with the famous phrase, which the child will hear so often during his life: _It is so, because it is so._

After this initial illogical dogmatic exercise, the child starts learning grammar and arithmetic.

Alas! here again the fine _explanation_: _It is so ..._ continues to be in vogue.

In grammar, with every rule, he finds one, two, three, innumerable exceptions. Hence the rule is soon drowned under a flood of exceptions. We Frenchmen have actually founded a proverb: _There is no rule without an exception._ True it is that all these exceptions have historical reasons, but these reasons can only be appreciated when one knows many ancient and modern languages. That study is philology, and philology is not a science to be understood by children!

The study of arithmetic might be a more logical exercise, but of all departments of mathematics, arithmetic is in theory the most abstruse. While algebraical reasoning is most frequently analytical, arithmetical reasoning is generally synthetical, and, consequently, more difficult to understand.

As a result of the great difficulty of arithmetical theories, the teacher is, willy-nilly, commonly compelled to make the lad learn results by heart without any explanation, and the young pupil adopts parrot-method, which he takes as models to be followed, but not to be verified. To these are added lessons from prose and poetical extracts also to be learned by rote, and, above all, Roman and Greek history is taught, which is quite unintelligible on account of the great diversity between ancient and modern customs.

In fine, our children can only come to one conclusion: Everything in human ken is arbitrary, devoid of rule, illogical. If, after long years of such instruction, a spark of logicality still remains in our mind, it proves that our natural logicality is powerful and enduring!

Now let us inquire what would happen if our children should learn our valued Esperanto immediately on entering school.

Here they find perfect logic. Reading would be but a game, the grammatical rules would ever be free from exceptions. Everything would be explicable, everything could, and ought to, be explained. Accurate use of the International Language would force them into a severe analysis of their thoughts. They would no longer be accustomed to write and think in accordance with models prepared and sanctioned by popular usage, and even for the concise expression of their thoughts in their mother tongue they would derive great benefit from this analytical exercise.

I, personally, have found that the study of Esperanto has demonstrated to me much of my own tongue, which hitherto I had not understood or appreciated. Innumerable gallicisms, even incorrect use of words, have I discovered with astonishment.

On discussing this subject with Esperantist friends, I have found that I am not alone in thinking thus. All are unanimous.

Do you, dear Friend-in-Esperanto, who read this article, not agree?

_Laŭsence tradukita de_ H.B.M.

MIA AVINO.

Originale verkita Skizo de Esperantisto 8384.

Ĉu vi konis mian avinon?

Jen do estas ŝia portreto: Ŝi mortis naŭdek ses jara, kaj ŝia kuracisto diris, ke ŝi mortis kiel birdo--eble li volis signifi "pro natura morto," kaj mi diras: "Pro maljuneco."

Kia ajn la kaŭzo, mia avino apartenis al belaj tipoj de antikvaj nobelaj maljunulinoj, kies pentraĵojn ni rimarkas ĉe antikvaj familioj.

Ĉiam apud la fenestro aŭ trikante, aŭ petante de Dio favorojn por ŝia malgranda familio, ŝi estis, kiel mi ŝin memoras, ankoraŭ bela, spite ŝia maljuneco.--Maloftaj arĝentaj haroj, bluaj okuloj, roza vizaĝo, plenaj vangoj kaj blankaj dentoj--jen estas memora fotografaĵo.

Pri ŝia hejma vivado, mi nur diros, ke ŝi estis vera modelo de korboneco kaj pacienco. Nu, ŝi posedis kuriozan poŝhorloĝon, kiu, ĉiun kvaronhoron, sonadis valson aŭ polkon, per speciala meĥanismo.

Foje, ŝi rakontis al mi tiun ĉi historieton:--

"Tagon mi eniris preĝejon por konfesi min, sed, ektimante, ke mia konfesprenanto min riproĉus pro mia longa forestado, mi enmetis en mian veston la sonoretantan poŝhorloĝon por ke ĝi, per ĝia sonorado, dolĉigu la ekkolerantan pastron.

"Sed mi multe miris kiam li nenion diris pri mia longa foresto, kaj li pacience min aŭskultadis. Subite la poŝhorloĝo rompigis la preĝejan silenton! 'Kio do estos?' demandis la konfesprenanto. 'Valso,' mi tuj respondis. 'Mi bone aŭdas, ke ĝi estas valso, sed kiu estas tiu malpiulo, ludi muzikon dum la konfeso?' ektondris la pastro.

"'Pardonu, pastro, tiu malpiulo estas mia poŝhorloĝo. Jen ĝi estas,' kaj mi eltiris la malfeliĉan valoraĝon, kies sonorado jam ĉesis. Sed, pro mia rapideco, mi tuŝis la muzikan risorton kaj denove ĝi sonadis, sed tiun ĉi fojon mazurkon!

"Mi paliĝis, sed la pastro ruĝiĝis pro kolero, kaj tuj eliris el la konfesejo. Pro tio, mi iĝis kiel ŝtona statuo, kun la poŝhorloĝo ĉiam sonanta la mazurkon al la ĉeestantaj preĝantoj!"

PRI SCIENCAJ AFEROJ.

Pri la periskopo, la okulo de la moderna submara boato, kaj unu el la plej gravaj kunhelpantoj rilate al ĝi, la _Globe_ de Aprilo 15, 1904, en ĝia kolono _Sciencaj Eĥoj_, donas la sekvantan sciigon, kiu posedas specialan intereson, dank' al la preskaŭa perdo de la Brita submara boato "A1."

La _Scienca Ameriko_ traktas pri tiu ĉi okazintaĵo apud la Nab, kaj rimarkas pri la limigata vido de tiu periskopo, kiu, direktite al la proksimiĝanta ŝipo, mankis montri la fatalan vaporŝipon. Plibonigita periskopo antaŭ ne longe priskribiĝis en la Aldono al la _Scienca Ameriko_. Ĝi havas kvin apartajn vitrojn, kvar rigardas je la kvar kvartoloj de la kompaso kaj ebligas la marveturanto vidi la tutan horizonton. Kaj la kvina vitro antaŭen rigardas, kaj figuras ĝuste la veran grandecon de la vidataj objektoj.

Tiu ĉi nova periskopo sufiĉus dum klara kaj trankvila vetero, sed, kiel rimarkas la ĵurnalo, "la konfuzoj de blindeco" ekatingas ĉiujn Submarboatojn, kiam blovas la vento, kaj la maro leviĝas. Tiam, pro la subakviĝo de la boato, la periskopo luligas, kaj la marŝaŭmo kovras la vitron de la tubo.

Iu devas elpensi metodon por aŭtomate teni la vidlinion de la periskopo en situacio ebena.

T.P.L.

TERURIGA AVENTURO DE FERDINANDO, GRAFO FATHOM.

De Dro. Smollett, tradukita de D. H. Lambert, Espo. 9660.

Li foriris el la vilaĝo post tagmezo, kondukite de sia gvidanto; jam noktiĝis, kiam li sin trovis meze de arbaro malproksime de homaj loĝejoj. La mallumo de la nokto, la silento kaj la soleco de la loko, la formoj nedifinitaj de la arboj, kiuj apenaŭ vidiĝis ĉirkaŭe, etendante siajn strangegajn branĉojn tra la malklaro, kuniĝis kun lia malĝojo por senordigi lian fantazion, kaj prezenti al lia imago terurigajn fantomojn. Kvankam li ne estis nature superstiĉema, eksterordinara teruro ekplenigis lian animon, kiu, iom post iom, superis tutajn konsolojn de la racio kaj filozofio. Nek lia koro sin sentis libera el la timo de la mortiĝo. Por ke li foririgu tiujn ĉi malagrablajn revojn, li iniciatis interparoladon kun sia gvidanto, kiu al li rakontis la historiojn de diversaj vojaĝantoj, kiuj estis rabitaj kaj mortigitaj de friponoj en la densaĵoj de tiu mem arbaro. En la daŭro de tiu ĉi rakonto, kiu neniel helpis relevi la pensojn de nia heroo, la kondukanto ŝajnigis kaŭzon por malantaŭeniĝi, dum nia vojiranto daŭrigis siajn paŝojn, atendante lian realvenon post kelke da minutoj.

Pri tio li tamen trompiĝis; la piedfrapado de la alia ĉevalo fariĝis malplie aŭdebla, kaj fine tute estingiĝis. Pro tiu ĉi cirkonstanco, ektimigite, Ferdinando haltis mezvoje, kaj aŭskultadis je la plej senspira atento, sed nenio rekompencis lian aŭdadon, krom la melankolia sopirado de la arboj, kiuj ŝajne antaŭdiris alproksimantan ventegon. Pro kio la ĉielo kuntiris vizaĝon pli malhelan, la fulmo ekbrilis, ekruliĝis la tondro, kaj la blovegado, ekmetante ĝian voĉon per grandega muĝado, deiris en superakvego. Pro tiu ĉi okazo la kuraĝo de nia heroo preskaŭ tute neniiĝis; li ja ekperdis la povon de la pripenso, kaj sin trovis efektive malsekigitan antaŭ ol, kvazaŭ rekonsciiĝante, li elpasis el la vojo por protektiĝi inter la ĉirkaŭkreskantaj arbetaĵoj.

Rajdinte kelkajn hektometrojn en la arbaron, li staris sub areto da altaj arboj, kiuj lin ŝirmetis kontraŭ la ventego, kaj tiel lokite, li konsiligis kun si mem pri tio, kion poste li devos fari. Li divenis, ke sia kondukinto lin estis forlasinta dum kelke da tempo, por ke li anoncu la alvenon de unu rajdanto al rabistaro, kun kiu li konatiĝis, kaj ke li nun devos fali en la manojn al ili, se li ne havos la feliĉon eviti ilian serĉon, kaj sin eltiri el la implikaĵoj de la arbaro.

Timigite de tiuj ĉi antaŭsentoj, li decidis konfidi al la kompato de la fulmotondro, kiel la malpli malbona el du okazoj, kaj antaŭeniri per ia torda vojeto ĝis kiam li sin liberigos el la arbaro. Li tial direktis la ĉevalan kapon en linion tute kontraŭan al tiu de la ĉefvojo kiun li ĵus estis lasinta, opiniante, ke la rabistoj sekvus per tiu ĉi, por lin serĉi, kaj ke la ideo neniam sin prezentus al ili, ke li volus eliri el la ĉefvojo por trairi nekonatan arbaron je la mallumo de kiel maltrankvila nokto.

Tiamaniere li fine alvenis stepon, kaj, daŭrigis sian vojaĝon, en plena espero atingi vilaĝon, kie sia vivo troviĝus senriska. Tuj li de malproksime ekvidis kandeleton, kiun li rigardis kiel feliĉa steleto, kaj, rajdante tien rapidire, li sin trovis ĉe la pordo de solega dometo, en kiun lin lasis eniri maljunulino, kiu, sciigite, ke li estis vojonperdinta vojiranto, ricevis lin gastame.

Kiam li sciigis per la mastrino, ke ne estas alia domo en multe da mejloj, kaj ke ŝi povos provizi al li bonan liton, kaj al la ĉevalo loĝejon kaj avenon, li ekdankas la ĉielon por sia feliĉo, faletinte sur tian modestan kajuton.

Li do konsentis pasi la nokton, sub la ŝirmeco de la maljuna dometanino, kiu lin komprenigis, ke ŝia edzo, tranĉlignisto, estis foririnta ĉe la plej proksiman urbon por vendi sian komercaĵon, kaj ke, pro la ventega vetero, eble li nur estis revenonta morgaŭmatene.

Ferdinando ekzamenis la antikvan sorĉistinon per mil ruzaj demandoj, al kiuj ŝi respondis je tiom da verŝajneco kaj naiveco, ke li konkludis, ke ne estas ia danĝero. Festine vespermanĝinte ovojn kaj ŝinkon, li petegis, ke ŝi lin alkonduku al la dormoĉambro, kie ŝi proponis, ke li kuŝiĝu.

Tial, je ŝia montro, li supreniris ian ŝtuparon en ĉambron, meblitan de lito sur kvar apogiloj. La planko estis duonplenigita de pajloŝarĝegoj.

Li ŝajne kontentiĝis je sia loĝejo, kiu ja lin mirigis.

La afabla luigantino, avertinte ke li ne alproksimiĝu la kandelon al la flamiĝemaĵoj, foriris, kaj, ferminte la pordon, turnis la ŝlosilon de ekstere.

Ferdinando, kutimite esti singardema kontraŭ siaj kunuloj, havis gravajn suspektojn, kiam li eltrovis, ke ne estis riglo interne sur la pordo.

Sekve li proponis ekzameni akurate ĉiun objekton en la ĉambro; kaj dum la esplorado li ĉagrene trovis viran korpon, ankoraŭ varman, kiu, antaŭ ne longe ponardite, kaŝigis inter kelkaj pajlŝarĝoj.

Tia eltrovo ne mankis inspiri en la brusto de Ferdinando nedireblan teruron, ĉar li certiĝis, ke li mem renkontus la saman sorton antaŭtagiĝo, se miraklo ne intervenu por lin protekti. Ĉe la unuaj transportoj de la timego, li alkuris al la fenestro, intencante per ĝi forkuri, sed li sciiĝis, ke lia ekflugo efektive estis malhelpita de fortaj feraj baroj. Tiam la koro ekbatis, la haroj ekrektiĝis, kaj la genuoj ŝanceliĝis. Liaj pensoj estis plenaj de antaŭsentoj de la morto, lia konscienco aperis kvazaŭ atestanto kontraŭ li, kaj per dezirego preskaŭ supernatura li tuj rapidis elpensi rimedojn por sinkonservo. Tion, kion en cirkonstancoj malpli interesaj, lia imago ne kuraĝus, li mem senkompate entreprenis.

Li senvestigis la korpon, kiu kuŝis sangadanta inter la pajlaro. Ĝin brake alportinte en la liton li ĝin ordigis tiel, kiel prezenti la aperon de dormanto. Tiam, estinginte la lumon, li ekokupis la spacon de kie la korpo estis translokita, kaj, tenante ŝargitan pistolon per ĉiu mano, li atendis la sekvon de tiu bravegeco, kiu ofte devenas senpere el la malespero.

Ĉe noktomezo li aŭdis la ŝovadon de piedoj suprenirantaj la ŝtuparon; oni malfermis silente la pordon, kaj li vidis la ombrojn de du viroj promenantaj al la lito.

(_Finigota en la Julia Gazeto_).

LA PEKETOJ DE EPPIE.

Eltiraĵo el Silas Marner, de George Eliot, tradukita de G. C. Law.

_Silas Marner, ĝis la alveno de nekonata knabineto ĉe sia dometo, estis ŝparema kaj malfeliĉa teksisto. Li kompatiĝis je tiu ĉi infaneto, donis al ŝi la nomon Eppie, kaj fariĝis kvazaŭ ŝia patro._

Kiam Eppie havis tri jarojn, ŝi estis ruza, kaj Silas devis uzi sian paciencon kaj sagacecon. Sinjorino Dolly Winthrop, najbaro, diris al li, ke punado estus bona por Eppie, kaj ke ŝi devas esti varmigata, kelkafoje, je mola loko.

"Certe, vi eble povas fari alie," diris Dolly penseme, "vi povos enŝlosi ŝin en la karbokelo. Mi tiel faris je mia fileto Aaron, ĉar mi ne deziris ekfrapi lin; sed mia koro ne permesis, ke mi lin tie forlasu pli longe ol unu minuto. Tamen la tempo estis sufiĉa por nigrigi lin, tiel ke li devis denove laviĝi kaj vestiĝi. Tiu ĉi estis tiel bona, kiel bastoneto por li. Tial mi diras al via konscienco, Sinjoro Marner, vi devas ion fari, aŭ la ekfrapadon, aŭ la karbokelon. Vi estas la estro, kaj estas necese ke vi kontrolu ŝin."

Nu, Silas saĝe estis aranĝinta larĝan rubandon, per kiu li ligis Eppie al la teksilo, kiam li estis okupata. Ĝi estis ligata ĉirkaŭ ŝia talio, kaj ŝi povis atingi ŝian liteton kaj sidiĝi tie.

Dum somera mateno, Silas interesiĝis je sia laborado, kaj ofte uzis la tondilon. Eppie aŭdis la kuriozan "klik, klik" kaj, observinte ĝian rezultaton, ŝi akiris la logikan opinion, ke la sama rezultato ĉiam sekvas la saman kaŭzon. La bruo de teksado komencis, kaj Silas senpripense metis la tondilon apud Eppie. Silente, kiel museto, Eppie kaptis ĝin. Tondinte la rubandon, ŝi forkuris, tra la malfermita pordo, en la kampojn, kie la sunlumo invitis ŝin.

Dume Silas pensis ke ŝia konduto estis pli bona ol kutime. Sed, kiam li bezonis la tondilon, la terura okazo klariĝis. Li forkuris, kriegante: Eppie, Eppie! kaj esploris la truegojn, en kiujn li kredis, ke eble ŝi estis falinta.... Tiam li trovis ŝin, sidante apud marĉo, gaje kunparolante ŝian boteton, kiun ŝi estis uzinta kiel sitelo, por plenigi huftrueton, dum ŝia nuda piedeto komforte kovriĝis je oliv-verda slimo.

Silas, ĝojega je la eltrovo de sia trezoro, ekkaptis ŝin, kaj kovris ŝin je kisoj. Sed, kiam li estis alportinta ŝin dome por la necesa banado, li memoris pri la bezono puni Eppie. La ideo, ke ŝi ree forkurus, donis al li nekutimitan pripenson, kaj li decidiĝis uzi la karbokelon, kaveton apud la kameno: Eppie! li subite diris, elmontrante ŝiajn kotajn piedojn kaj vestaĵojn: peketema Eppie tiel forkuri! Eppie devos iri en la karbokelon, ĉar ŝi estis peketema! Paĉjo devos meti ŝin en karbokelon!

Li pensis, ke tio timigus ŝin, kaj ke ŝi ekplorus. Sed, anstataŭ tio, ŝi ekskuiĝis sur lia genuo, kvazaŭ la propono estis ĉarma novaĵo. Vidante, ke li devus severe agi, li metis ŝin en la karbokelon, kaj fermis la pordon. Dum momento, silentadis, sed tiam venis krieto: Malfermigu! malfermigu! kaj Silas liberigis ŝin, dirante: Nu, Eppie, ci neniam ree estos peketema, aŭ ci devos iri en la nigran malbelan karbokelon!

La teksado longatempe ĉesadis tiun ĉi matenon, ĉar nun estis necese lavi kaj vesti Eppie, sed Silas esperis ke tiu ĉi punado havus sufiĉan efikon, kvankam li estus volinta, ke ŝi iom ploru.

Post duona horo, ŝi estis purigita, kaj Silas turnis la dorson por vidi, ĉu li povus plibonigi la rubandon, sed poste li forĵetis ĝin, pensante ke sendube Eppie estos bona dum la restaĵo de la mateno. Li returnis meti ŝin en ŝian seĝeton apud la teksilo, kiam ŝi lin rigardis kun vizaĵo kaj manoj nigraj, kaj diris: Eppie estas en la karbokelo!

LA SANKTA FAJRO.

Originale verkita de Edward Metcalfe, M.A. (Oxon.).

Por ĉion klarigi mi diros, ke tio ĉi okazis en Jerusalemo.

Je la Sankta Vendredo, la antaŭtago de la ceremonio, kiun mi deziras priskribi, ni vizitis la Preĝejegon de la Sankta Tombo, kie ni vidis kelkajn tre strangajn preparojn.

Apud kolono oni estis etendinta kelke da tapiŝetoj kaj kapkusenoj sur kiuj kuŝas virinoj kaj geinfanoj, kies la viroj staras apude.

Unu el la virinoj dormas; la aliaj nin rigardas per ŝajno de senvigla miro; preskaŭ mi diris, de _bovina_ miro!

Sed la geinfanoj! Sur ĉiu vizaĝo estas ŝajno kvazaŭ ili tiom da mirindaĵoj estas vindintaj, ke neeble estus ilin ankoraŭ mirigi pri ia ajn afero.

* * *

Kio do estas la Sankta Fajro!

Estas miraklo! Jes, por tri kvaronoj el la rigardantoj estas vera miraklo!

Dum tiu ĉi Sabato la Savinto kuŝis en la Tombo, kaj ĉiujare (tiel ili kredas) la fajro malsupreniras en la Tombon el la ĉielo.

* * *

"_Ne-harak-said._" Mi ekrigardas!

Enirante en la hotelon estas soldato Turka. Sur la kapo li portas ruĝan Tarbuŝ'on aŭ fez'on; sur la korpo bluan vestonzuavan, sur la kruroj bluan (sed pli palan bluan) pantalonon, kies la supro estas larĝa kiel sako, kaj la malsupro tre prema ĉirkaŭ la maleoloj. Botoj pezegaj vestas liajn piedojn kaj larĝa zono lian talion. Ĉe lia flanko svingetas kurba glavo, kaj tra la zono li estas trapasinta aron da pistoloj kaj ponardoj.

Sed tio, kion mi plej rimarkas, estas grandan pezegan Bastonegon, kiun li tenas per la dekstra mano. Ĝia akra pinto kaj ĝia supro, kiu etendis sin ĉiu flanke laŭ formo de sigelilo estas farita el blanka metalo (kredeble ŝtalo) kaj brilis kiel arĝento.

Mi redonas la saluton kaj venigas la Dragoman'on (gvidiston kaj tradukiston), laŭ kies konsilo ni singarde malaperigas niajn poŝhorloĝojn kaj valoraĵojn.

Tiam per sonora frapo de sia Bastonego la soldato donas al ni la signalon de foriro; tiun ĉi frapadon li daŭrigas la tutan vojon, en longaj balancoj svingante la Bastonegon, kaj ĉiam frapante la teron per la sama sonora frapo.

La hotelo staras ekster la muroj, tial ĝis la pordego al _Joppa_ (per kiu ni eniras la urbon) tre facila estas la irado. Tie ĉi la amaso fariĝas multe pli densa.

Ni trapasas tra la _Strato de David_ kaj eniras en _Kristanan Straton_.

Nun ni ekvidas la utilon de la Bastonego; ĝia akra pinto, potence minacante la sandalvestatajn piedojn de la amasegataj popoloj, malfermas al ni, por la momento, liberan vojon. Tamen nia irado estas laŭ maniero de ŝipo, tra maro de malbonherboj.

Tiel ni alvenas al la placeto antaŭ la pordego de la Preĝejego, kie de ĉiuflanko la amaso _ondegas_ kontraŭ nin; grandaj barbaj, nelavitaj vizaĝoj kun esprimo miksita el mallerteco kaj kredemego; virinoj, malgrandaj geinfanoj; ĉiu el ili havas sian specialan odoron. Multe da fojoj ili separas nin de nia gvidanto, sed la Bastonego havas ankoraŭ aŭtoritaton kvankam neeble estas ĝin svingigi. Certe ĝi daŭrigas la frapadon, sed nur post longaj intertempoj, kaj preskaŭ en tiun saman lokon ĝi frapas la teron el kiu ĝi leviĝas antaŭ kiom da tempo?

Tre malrapide ni antaŭeniras, sed ni antaŭeniras, kaj nun ni eniras en la Preĝejegon. Pli kaj pli densiĝis la amasego. Baldaŭ la gvidanto mem estas haltigita.

Aliaj soldatoj per Bastonegoj frapadas; inter tiuj ĉi kaj la nia fariĝas interparolado. Tro densa la amasego! Estas neeble ĝin trapasi en tiun direkton. Malantaŭen ni komencas nin tordi, kiel hundo sin tordas el kuniklujo. Baldaŭ ni nin turnas dekstren, kaj iom post iom alvenas al la rando de la amasego. Ni trapasas malgrandan pordon kaj eniras monaĥejon, kie troviĝas nur kelkaj monaĥoj. Kia kontrasto!

Tiel tra ĉambroj, tra trairejoj, suprenirante ŝtuparojn, ĉiam suprenirante ni fine alvenis al unu el la galerioj de la Preĝejego.

Pli ĝuste diri ni alvenis al unu sekcio de la galerio, ĉar ĝi estas divida en sekcioj enhavantaj po sep aŭ ok arkojn per bariloj fermataj.

Ni trovas nin en la Rotundo mem kaj vidas malsupren la Sanktan Tombon (t.e., la konstruaĵon kiu enhavas la Tombon), kaj ni ankaŭ vidas grandan porcion de la amasego da popoloj, kiun ni ĵus estas trapasintaj.

En ĉiu sekcio de nia galerio troviĝas grandan homaron, kaj pli alte mi vidas alian galerion tute per virinoj amasigata.

Ĉie oni rapidas la preparojn; ĉie mi vidas andelojn, sed kompreneble ne ankoraŭ ekbruligitajn. El tiu vasta amasego preskaŭ neniu estas, kiu ne tenas unu kandelon, eble eĉ du.

El la galerio de virinoj Greka pastro per ŝnuro mallevas aron da ili.

Nun oni komencas malaperigi la lumojn. Pli kaj pli la Preĝejego fariĝas malluma. Nur murmureto de atendeco sin levis el tiu grandega amasego.

Tiam:--Sonoradegon de sonoriloj. Monaĥo post monaĥo elsaltas el malfermaĵo en la konstruaĵo, kiu enhavas la Sanktan Tombon, kaj rapidas supren sur ĝia eksteraĵo. Ĉiu el ili triumfe svingas brulantan kandelon. Ĉie kaj ĉie komencas ekbruligi la kandeloj.

En la galerio de virinoj mano post mano la monaĥo tiras antaŭen sian ŝnuron; ĉe ĉiu ekskuo svingiĝas en hemirondo la aro de nun ekbruligitaj kandeloj kaj ĉiuflanken disĵetas sian sebon sur la amasigatan homaron.

Al la barilo ĝi alvenas. Apenaŭ li ekprenas ĝin, kiam pli ol dudek kandeloj estas al li puŝegataj, kaj de li ekbruligataj.

De tiuj aliaj, kaj de tiuj ankoraŭ aliaj. Ĉiuflanke oni elsendas la lumon en la plejproksiman sekcion, kaj en unu momento oni vidas tutan brilegantan rondon. Tiel brilas la tuta Rotundo, tiel la flankaĵoj. Ĉie oni vidas la brulantajn kandelojn ĝoje agitatajn; kaj la voĉoj sin levas, kiel la sono de la marbordo, kiam koleraj ondegoj brulege rulas la ŝtonetojn.

Kaj nun procesio de la pastraro rondiras la Tombon; procesio kiun la premego de la popolo ĉiu minute _ĉifas_ kiel knabeto ĉifus paperon.

Sed jam tro longa la priskribo! _Du_ soldatojn ni trovas ĉe la reveno. Kial _du_? mi pensas, ĉar la Preĝejego kiam ni ĝin reeniras estas kompare senhoma. Malgrandan knabon mi rimarkas, kiu tenas per ĉiu mano brulantan kandelon, kaj per siaj grandaj okuloj nin rigardas. Plene li kredas, ke la _Sankta Fajro_ ne povas bruligi la homan korpon. Tion kredas, kredeble, preskaŭ la tuta pilgrimaro!

Elirante el la Preĝejego ni tuj ekvidis kial la _du_ soldatoj.

Ŝajnas kvazaŭ la tuta amasego estas forlasinta la Preĝejegon je la sama momento; el kiu aro ĉiu ero treege penegas sin puŝi antaŭ sian proksimulon.

La Bastonegoj perdas nun sian aŭtoritaton. Pro manko de spaco neeble estas ilin movi; tial la frapado ĉesas.

Forte puŝegas per la ŝultroj niaj du soldatoj, kaj, ĉar ili ne sole reprezentas aŭtoritaton sed ankaŭ estas ambaŭ fortuloj, ili sukcesas malfermi vojon por _si mem_.

Sed ne por ni!

Ĉi tie ni supreniras tiujn malaltajn ŝtupetojn el kiuj konsistas plej ofte orienta strato.

Sur la ŝtupetoj kiel amasego!

Oni kredas ke ju pli longe brulas la kandelo des pli longe daŭros la feliĉeco de la venonta jaro; tial ni vidas virinojn per la manoj malfacilege ŝirmantajn la ankoraŭ brulantajn kandelojn; homojn ni vidas el ĉiu raso, kaj bone ni scias ke tie ankaŭ troviĝas geinfanoj. Foje, eble mi tion imagis, ŝajnas al mi ke mi aŭdas la ekkrion: "_Leprulo._"

Gutoj de akvo, ni estas dispelataj per ĉiu ondolinio de la homa Oceano.

Malproksimiĝantaj mi vidas la gvidantojn. Fortege batalantaj ili ĉiam supreniras. Subite ili haltas. Unu el ili tie restas por gardi la posicion, la alia revenas nin serĉi.

Ha! tiu vojirado, tiu terursonĝa progresado! Tirataj, premegataj, puŝataj, ni alvenas al kelkaj malgrandaj kolonetoj, kiuj iom baretis la vojon.

Ĉi tie la premego fariĝas teruriga. Iu nekonata sin savas de subpremado per la piedoj ĉirkaŭprenante min.

Bonega ideo! Mi fariĝas samideano! Miaflanke mi ĉirkaŭprenas la talion de la pli forta el la du soldatoj, kaj (mi malŝatas ĝin diri sed ĝi estas la vero) en tiu malnobla maniero mi estas eltirita el la Turniĝado de la _Sankta Fajro_!

* * *

_En jaro 1834a pli ol 6,000 personoj estis en la Preĝejego._

_Okazita Tumulto, la soldatoj Turkaj mortigis pli ol 300 pilgrimojn._

VINTRA DOLĈECO.

Originale verkita de Rene Deshays.

Malsupren mi rampis, tra grizaj branĉetoj; Indulga Decembro la teron moligis: Jen mi nun ekvidas la verdan riveron, Kaj grizajn arbetojn sur kruto kontraŭa. Ne larĝa la fluo, la montoj malgrandaj, Kaj paca l'aero, kaj pala la suno; Mallaŭta kaskado revige parolas, Dormetas la herboj ĉe l'akvo lulanta. Mi sekvis la kurban valeton paŝete: Ĉi tie bon' estas memori l'amikojn.

VIRSEKSA LOGIKO KAJ VIRINA INSTINKTO.

Originale verkita de Ben Elmy.

Mi memoras, ke antaŭ multe da jaroj, dum mi estis nur juna knabo, mi ofte aŭdis kaj legis, ke ekzistas natura kaj nepasebla diferenco inter la rezonado de la viro kaj tiu de la virino. Oni pretendadis, ke la virino reguligas siajn agojn kaj konduton nur laŭ fantazio aŭ instinkto; kontraŭe la viro, oni diris, aŭskultas kaj obeas la severajn diktojn de prudento kaj de logiko--precipe de logiko.

Tiu ĉi pretendo tre konfuzis miajn fruajn konjektojn pri tiu mistera logiko; ĉar, infane, mi ekpenis difini ĉiun agon virinan kiel instinkta, kaj ĉiun viran pensadon kiel logika. Sed iafoje la sekvoj de tia juĝo estis embarasaj; tiom por alioj, kiom por mi mem.

Ekzemple; serĉante kelkafoje la solvon de ia grava infana pensado, kaj alvokante mian patrinon por informo, tiu kara patrino kutimadis diri, "Demandu ĝin al patro via!" Tion farante, mi tamen ricevis de la patro, por tuta respondo: "Ne enuu min, petulo!"

Tia konduto ŝajnis al mi vera enigmo. Ĉe la juneco de la patrino ne ankoraŭ ekzistis kolegio de Newnham aŭ Girton; mi do ne trovis mallaŭdinda ŝian nescion; sed la patro estis ĝuinta ĉiujn utilojn universitatajn, kaj tamen lia "logika" agado ne pli helpis la infanon, ol la agado sole "instinkta" de la patrino!

Okazis multe da tiaj disreviĝoj, kaj ne sole je aferoj spiritaj. Al mia fratino, multe pli maljuna ol mi, la patro severe malpermesis la uzadon de _frisettes_ por pligrandigi ŝian kapornamon. Li ankaŭ tre ridadis la _chignon_ kiun portis sia propra fratino fraŭlina. Mi sciame eltrovis, ke tiuj virinaj ornamoj estas fabrikitaj el ĉevalharegoj, kaj mi konkludis, ke ia stranga influo de instinkto virina estas kaŭzo de tiel malbela praktiko, kiu juste meritas cenzuron de la virseksa inteligenteco logika.

Tamen, irante post nelonge en juĝejon kun mia patro, mi tre miris, vidante pli ol dudek advokatojn kies ĉiu portis sur kapo tiom da ĉevalharego kiom sufiĉus por fari ses aŭ sep frizaĝojn, kaj ankaŭ grandegan "chignon." La juĝisto mem, kiun mi supozis la plej instruita kaj logika el ĉiuj, ankaŭ portis la plej grandan kvanton da ĉevalharego. Aliparte mi memoras, ke la vetero estis varmega, kaj mi tre ĝojiĝis, ke mi mem ne portis eĉ ĉapon sur kapo mia; dume nek la juĝisto nek ia advokato demetis siajn ŝvitajn perukojn.

Sed mia patro multe koleriĝis kiam mi rakontis al la supredirita onklino Marinjo, ĉion kion mi rimarkis en juĝejo. Mi do serĉadis ĉu tiu kolero estas vere rezultato de virseksa logiko, aŭ eble nur simptomo de virseksa nelogika petoleco, neniel pli nobla ol ia virina eco.

Iom post iom mi komencis dubi, ĉu ekzistas efektive tiu ĉi pretendita diverseco de motivo aŭ de rezonmetodo en la agado de la du seksoj. Ĉar, apud tiama tempo, oni min kondukis al parado de soldatoj en Hyde Park. Inter aliaj aferoj mi tuj observis kiel eksterorde dikaj estis la brustoj de la soldatoj. Timante ian koleron de la patro, mi ne kuraĝis lin paroli pri tio ĉi; sed la onklino Manjo ĉiam estis simpatia, tiam mi eksciigis al ŝi mian naivan sciemon.

"Ha, jes," diris ŝi, "la soldatoj estas vatitaj." "Kio tio estas?" mi demandis. "Nu," ŝi respondis, "soldato portas artan vestplibonaĵon, tute same kiel sinjorino, nur en alia parto de la vestaĵo. La soldato ĝin portas, kudritan al la brusto de sia frako!"

Tiam mi rakontis al ŝi pluan okazaĵon. La paradtago estis blovega, kaj la vento faligis la ĉapelon de unu el la generaloj, kaj ĝiaj plumoj iom tordiĝis. Milita servisto eklevis la ĉapelon, kaj alportis ĝin al la generalo, kiu kolere signalis per la fingro, ke estas unu plumo rompita kaj elstaranta. La servisto dolĉe eltiras la kulpan plumon, plibonigas la tutan ĉapelon, tiel lerte kiel ĉambristino de sinjorino, kaj la generala moŝtofine trankviliĝas.

Tion aŭdante mia onklino ekridetis, kaj diris, ke kelkafoje milita fajrmanĝanto zorgas pri sia ekstera vidiĝo, tute tiel nerve kaj precize kiel sinjorino la plej fasonema. Ŝi ne diris ĉu tio estas pruvo efektiva de "logiko virseksa."

La tempo pasadis, kaj mi vizitis por la unua fojo la Ĉambron de Deputatoj (_House of Commons_), kie okazis longa kaj teda parolado, per tiama famega politikisto. Jam tre ofte estis rakontita al mi, ke la virina elokventeco estas rimarkinda pro trolongeco kaj nekonsekvenco, kun granda manko da logiko. Tamen, je tiuj ĉi specialaj ecoj, la parolado de tiu politikisto estis kiel eble plej "virina."

Mi brave kuraĝis avizigi tion al mia patro, kiu, tiun ĉi fojon, feliĉe, aprobis mian juĝon. Li eĉ diris, ke li mem preferus pli la babilaĵon de kiu ajn maljunulino, ol aŭskulti la sensencaĵojn de tia politikisto. Sed mi tiam ekmemoris, ke mia patro ne estis de sama politiko kun tiu oratoro; kaj denove mi demandis min, ĉu la patraj vortoj estas vere rezultato de virseksa logiko, aŭ nur de propra lia fantazio.

Antaŭ nelonge virseksa egoismo aŭ blindeco malpermesis al virino la utilojn de plena edukiteco. Oni diris, ke la virinoj ne havas sufiĉan cerbkapablon por atingi kaj profiti je la viraj studoj--la matematiko, la sciencoj fizikaj, k.t.p. Ni nunuloj klare kaj ĝoje vidas kiel erarega estas tiel supozo.

Sed mi devas ĉesigi mian plendon. En nunaj tagoj ni bone vidas, ke ne ekzistas la pretendita fatala diferenco de cerbkapableco inter la du seksoj, sed ke tio ĉi estas nur afero de edukiteco kaj ekzercado. Baldaŭ, sendube, ni ĉiuj rekonos, ke la viro mankas la helpon de la virino ankaŭ ĉe la aferoj leĝigantaj, koncernantaj la feliĉon de la tuta homaro; kaj ni ĝojos je la neniiĝo de la malsaĝa disputo, ĉu viro aŭ ĉu virino havas la ecojn la plej necesajn kaj profitajn por efektivigi la progreson de ĉiam pliboniĝonta komuna homa raso.

LA NASKIĜEJO.

Originale verkita de Paul Mathews, M. A.

Ĉie mi amas la kamparon sed, ho! ĉarma naskiĝejo mia, kiom mi vin amegas! Ĉu vi, karaj legantoj, konas tiun belan loketon? malgrandan vilaĝeton, kiun trapasas nenia vojego, nur unu mallarĝa strato, en kiun kaj el kiu kondukas malgranda vojo, ĉe kies ĉiu flanko vidiĝas allogantaj vojetoj tra kampoj kaj arbaretoj.

Proksime preterfluas nobla rivero, portanta sur sia trankvila akvo brunvelajn, malrapide movigatajn ŝarĝbarkojn. Cetere, la floroj: vintrafine la _neĝagutetoj_ (Galantoj) pli malfrue la _primoloj_, frusomere la _bluaj sonoriloj_ (Kampanuloj), plensomere la _bovokuloj_ (Lekantoj). Kaj plie la birdoj. Kiu povas senĝoje aŭskulti la kantojn de la alaŭdoj, de la _nigrabirdoj_ (merloj), de la makulitaj turdoj, de la ruĝabrustoj aŭ, apud la rivero, de la kanasilvioj, kiuj dolĉe kantetadas?

Ofte, tra la foliaro super rivereto, oni povas vidi la gajekoloritan _reĝafiŝkaptiston_ (Alciono). Kian plezuron donas la zumado de la abeloj, la flugeto de la papilioj, kaj la multaj aliaj kamparaj vidaĵoj! La vintro mem ne estas laciga, la nudigitaj arboj, la neĝo, posedas siajn proprajn belaĵojn por ĉiu, kiu vere amas la Naturon.

Tie mi de longe naskiĝis; el tie mi de longe estas apartigita.

Lastan Paskan Lundon, la unuan fojon dum tridek kvin jaroj, mi tien revenis.

En la daŭro de tiuj tridek kvin jaroj mi edziĝis, alvenis al mi familieto, tri karaj infanoj, la plena ĝuado de facila feliĉeco. Sed ĉiam mi estis deziranta reviziti la malnovan vilaĝeton, ofte mi estis sopiranta je la scenoj kaj la amikoj de mia infaneco.

En la dirita tago mi, tute sola, faris mian sentimentalan vojaĝon al la bone memorita vilaĝeto. Eĉ nun oni devas marŝi kvin mejlojn de la plej proksima stacidomo, ĝis la vojaĝa fino. Je ĉiu paŝo mi preteriris ian amatan loketon, feliĉe ne aliformiĝitan. Malrapide mi marŝadis, dolĉe pensante pri la tagoj de mia juneco, redirante al mi la nomojn de miaj antaŭaj kunludantoj.

Ĉu ĉiuj estas ankoraŭ vivantaj? Ne estas eble; unu el ili, la plej ĉarma el ĉiuj, la malgranda Suzio----. Ho ve! feliĉa tempo pasinta!----

Mi eklevas la okulojn--Kio estas? ĉu mi sonĝas? Mi ŝin revidas, la saman, la karan Suzion!

Mi forgesas edzinon, infanojn, mi denove knabiĝas: tie staras mia kara kunludantino!

Mi kuras renkonte al ŝi elkriante "Sunjo! Sunjo!" La infano rigardas min terurite. Kial? Ĉu ni ne plu estas amikoj? Ha! Mi memoras; mi estas maljunulo, kompare je tiu ĉi knabineto! Ŝi ne estas mia Suzio. "Venu tien ĉi, kara mia" mi aminde diris, "Ĉu mi vin timigis? Diru al mi----."

Ŝi min ĉesigis, demandante: "Kiel vi konis mian nomon?"

"Mi rekonis vin, karulineto, tio estas longa rakonto. Diru al mi, kie loĝas la patrino, mi deziras viziti ŝin."

"Tie," ŝi respondis, per la fingro montrante beletan dometon meze en malgranda ĝardeno.

Ni tien kune iris. Alproksimiĝinte al la pordo la infano ekkriis "Patrineto, Patrineto, venu: Sinjorego por viziti vin!" La pordo malfermiĝis: Jes, mi estas certa, la patrino estas la vera Suzio! Mi etendas la manon. "Sunjo!"----Ŝi min longdaŭre rigardis----"Tomaĉjo!" kaj ni kisis unu la alian.

"Eniru, eniru, vi estas bonvena! Edzo! jen estas Sinjoro Tomaso, kiun ci bone memoras."

La edzo estas alia bone memorata kunludinto. Ho! ĉarmegaj horoj, kiujn mi pasigis kune kun tiuj ĉi simpluloj, kiuj ja trovis veran plezuron min revidante. "Eble," ili diris al mi, "oni ne vin sciigis, ke via antaŭa loĝejo estas aĉetebla?"

Tion ĉi mi ne estis aŭdinta. Post kelke da tagoj mi ĝin aĉetis.

Baldaŭ mi alkondukos mian familieton por vivadi en mia amegata naskiĝejo.

Tie mi esperas ke mi finos mian teran migradon.

[_Tradukis Esp. 6266._]

LA VENTEGO (Daŭrigo).

(_Vidu la sep antaŭajn Nrojn._)

AKTO I.

Sceno 2 (_daŭrigo_).

Prospero.-- Ne, knabino; Ĝi manĝas, dormas, sentojn ankaŭ havas Simile je ni. Tiu ĉi junulo En ŝippereo estis: pro ĉagreno Li markojn portas kiuj malbeligas Vizaĝon lian--vi, alie, povus Nobelon en li vidi. Li, perdinte Parencojn siajn, vage ilin serĉas.

Mirando.-- Estaĵo dia povus mi lin nomi, Ĉar mi neniam vidis tiel nobla!

Prospero (_flanken_).--L'afero venas laŭ deziro mia: Ĉi tio Arielon liberigos Nur post du tagoj--

Ferdinando (_ekvidante Mirandon_).--La diino Muzike ĵus laŭdita!... Mi petegas, Bonvolu diri al mi ĉu vi loĝas En tiu ĉi insulo; ĉu vi povus Konsilojn bonajn al mi doni; Sed, miri ndaĵo! scii mi deziras Ĉu estas vi fraŭlino.

Mirando.-- Mi, sinjoro, Ne mirindaĵo estas, sed fraŭlino.

Ferdinando.--Ĉielo! mian lingvon! Mi ja estus El ĝiaj parolantoj la plej alta Se hejme nun mi starus.

Prospero.-- La plej alta? Se l'Neapola reĝo tion aŭdus, Vi kiu estus?

Ferdinando.-- Simple la aŭdanto De homo parolanta pri la reĝo. Ke li min aŭdas tion mi bedaŭras, Ĉar estas mi la reĝo: mian patron Perei mi ĵus vidis.

Mirando.-- Ho, teruro!

Ferdinando.--Li dronis, kun sinjoroj, kun Milanaj La duko, ankaŭ lia brava filo!

Prospero.--La duko de Milano kaj bravega Filino lia povus vin komandi Se dece estus. (_Flanken_) La du gejunuloj Intervidante tremis kaj ruĝiĝis ... Nun Arielo baldaŭ liberiĝos. (_Al Ferdinando_) Al vi, sinjor', mi vorton volus diri: Mi timas ke vi multe ĵus eraris.

Mirando.-- Ĝentile kial patro ne parolis? De mi vidita estas homo tria Ĉi tiu, sed kortuŝa la unua. Kompato same movu mian patron!

Ferdinando.--Fraŭlino, se vi estas korlibera, Reĝino Neapola vin mi faros.

Prospero.-- Sinjoro, al vi tuj mi diros haltu! (_Flanken_) Nu! ili estas intersimpatiaj: L'aferon mi ne volas rapidigi; Nenion tro facilan oni ŝatas. (_Al Ferdinando_) Atentu, aŭdu, ĉar mi vin kulpigas Uzurpi ies nomon ne la vian: Spiono eble vi ĉi tie staras Por poste ŝteli de mi la insulon.

Ferdinando.--Ne! per honoro mia!

Mirando.-- Malhonoro Neniam loĝis en sanktejo tia; Ĉar se malbonon tia dom' entenus, Eĉ bono volus loĝi kun ĝi.

Prospero (_al Ferdinando_).-- Venu! (_Al Mirando_) Por la spiono ne parolu. (_Al Ferdinando_) Venu! Piede, kole, mi vin kunkatenos, Marakvon trinkos vi, via nutraĵo Konsistos el mituloj riveretaj, Radikoj sekiĝitaj, kaj glanŝeloj-- Nu, venu!

Ferdinando.-- Ne! mi tuj kontraŭbatalos Tielan agon, ĝis la malamiko Pli pova montros sin.

[_Eltiras sian glavon, sed tuj magie, ne povas movi._]

Mirando.-- Ho, kara patro! Tro ne ofendu lin, ĉar, dolĉanima, Li maltimulo estas.

Prospero (_al Mirando_).-- Knabineto, Ĉu vi al mi konsilus? (_Al Ferdinando_) Glavingigu, Ho, perfidulo, kiu ŝajni volus Sed ne maltimas frapi, tiel kulpo Tremigas vin! Plu ne kontraŭbatalu: Bastono mia tuj vin senarmigos.

Mirando.--Mi vin petegas, patro--

Prospero (_al Mirando_).-- Vi foriru! Ne tuŝu mian veston.

Mirando.-- Ho! kompatu: Por li mi garantiulino estos.

(_Daŭrigota_).

LA REVENO AL LA MONTARA PATRUJO.

Originale verkita de Clarence Bicknell.

De miaj montoj patrujanaj, jen, fine, la revido! Post longaj jaroj en la urboj, malgaje, eĉ sen rido; Aŭ kie l'ebenaĵo griza senlime sin etendas, Kaj, aŭ pro tim' aŭ hont', nenio la bluĉielon fendas. Ho ĝoj'! l'aeron tiel puran libere respiradi, Kaj ĉe la montoj Dibenitaj en dolĉa pac' restadi!

Ne plu la bruo de l'amaso, la krioj en la stratoj, Mizero ĉie kaj malsano, blasfem', batiĝoj, batoj; Ne plu la polvo ĉe l'vizaĝo, la fulgo en aero; Ne plu herbejoj sekiĝitaj, kaj neflorada tero; Sed ĉie arboj kaj arbaroj kun kampoj milkoloraj, De fojno riĉa kaj brileta per herboj bonodoraj.

El supro de la blankaj pintoj, la hejm' de l'Monta Reĝo, Mantelo kies senmakula estas l'eterna neĝo, Riveroj, riveretoj kuras, portante vivobenojn, Kaj, trapaŝante, ĉie faras fruktejojn ĝardenojn, La branĉojn ili, ĉe la bordoj, de l'rozarbet' balancas; Bovinoj blekas, birdoj pepas, kaj papilioj dancas.

La tutan tagon laboremaj abeloj laŭte zumas, Serĉante florojn kiujn ili per kisoj amindumas. Kaj kiel bela la florejo! l'azuraj ĝentianoj, Kun alporozoj, orlilioj, kaj dolĉaj timianoj! Mi aŭdas la naturmuzikon de l'blanka akvofalo, Kaj la kantetojn de l'paŝtistoj tra l'eĥoiĝa valo.

Mi mem nun povas ree kanti la kantojn de juneco, Pri la natur', pri la patrujo, pri amo kaj beleco. La pensoj, kiel agloj, flugas, nek plu sur tero haltas; La koro, eĉ la membroj miaj, kiel la ĉamo saltas. Parolis urboj, ebenaĵo, pri larmoj kaj pri morto, Sed nun pleniĝa ĉio estas je vivo kaj je forto.

Forteco al ŝtoneg' simile de l'nemoveblaj montoj, La vivo kiel la forfluo el senĉesantaj fontoj. Ho! kiel bone kun naturo la vivo de simpleco, Per kiu venas tiuj benoj de sano kaj forteco! Mi malproksimen ne plu vagos, sed estu mia sorto En mia paca monta hejmo restadi ĝis la morto.

LA MALSANA LEONO.

Leono, pro maljuneco kaj malforteco, ne povis plu ĉase trafi sian kaptaĵon, tial li sin kuŝigis en sia kaverno, kaj, per mallaŭta voĉo, anoncis, ke li estis tre malsana. La raporto baldaŭ disvastiĝas inter la bestaro, kaj kaŭzas grandegan plorindon pri la reĝa malsanulo. Unu post la alia venas por lin viziti, sed, ĉar ĉin malkune, kaj en la propran leonan kavernon eniras, la leono facile povas fari kaptaĵon el la vizitantoj, kaj grasiĝas per tia dieto. Vulpo, kiu suspektis la tutan aferon, fine venas por informiĝi pri la leona saneco, sed, staras malproksime kaj demandas "Kiel la Reĝa Moŝto sanas?" "Ha, karega amiko mia," diris la leono, "ĉu estas vi? Kial do vi tiel forstaras de mi? Venu, dolĉemulo, ŝutu konsolan vorton en la orelon de malfeliĉa leono, kiu nur tre mallonge vivos!" "Vin benu la dioj!" respondis la vulpo. "Pardonu se mi ne povos resti pli longe; sed verdire, min tre maltrankviligas la piedsignoj, kiujn mi tie ĉi ekvidas; ĉiu el ili ŝajnas eniri vian kavernon, sed nenia eksteren deiri."

_Ne risku iri tien, kien multuloj eniras, sed neniu deiras._

(6266).

PATRINO KAJ INFANO.

Flandra poeziaĵo de Frans de Cort.

Kiam mi plezurege rigardas mian rozkoloran infanon, kaj tiun, kiu donacis lin al mi, mian amegatan edzinon, tiam ne demandu kiun el ili mia koro plej amas. Mia koro ne povas disigi la patrinon de la infano. Mi etendas la brakojn, kaj ĉirkaŭprenas miajn gekarulojn kune inter ili, kaj ĝojlarmoj fluas sur miajn vangojn. Ha! Se vi scius, mallaŭte mi diras, kiel vi estas amataj, vi, infano, pro via patrino; kaj vi, patrino, pro via infano!

_Tradukita de_ Eŭg. Mathys, _filo_.

CORRESPONDENCE NOTES.

The Hon. Sec. of the London Esperanto Club herewith gives notice that the Free Classes are now closed for the summer months. Due notice will be given of the date of re-opening. In the meantime inquirers can obtain information from Miss Schafer, 8, Gloucester Crescent, Regent's Park, N.W. (Stamps should always be enclosed for the reply).

Club Members who have not yet renewed their subscription, and whose number is below 136, are also reminded that their renewals have fallen due. It is earnestly hoped that they will favour the Club with a continuance of their kind support.

* * *

Our prized volume, the _Fundamenta Krestomatio_, bears a most unfortunate title.

Many correspondents ask the derivation of the word. We suppose it has been imported from the Greek, and means the Giver of Oracles. Perhaps the Second Edition of this great work will bear some more easily recognised title, which may serve to apprise the uninitiated of the purpose and scope of the volume.

* * *

The note in our last issue concerning the _Method of telling the time in Esperantoland_ has called forth an admirable suggestion: That everywhere the example of railway time-tables should be followed. This is already international, and thus no confusion could arise. Kvin dekdu, 5.12, dek kvardek, 10.40, etc., will enable us to keep our appointments with punctuality.

* * *

We have done our best to buy in copies of the _First Number_ of The Esperantist, with the very unsatisfactory result that there are now to be had only six clean copies at 2/6 each.

* * *

Our infant growth, though rapid, has not yet warranted the establishment of a Standard Examination in Esperanto, for the awarding of an _Atesto de Kapableco_. Those desirous of obtaining this must therefore still do so under the auspices of the French Society.

Nevertheless, it is to be hoped that, ere long, we also may be able to issue British Certificates of Merit.

* * *

As so many Esperantists are occupied in the City, it has been proposed that a monthly meeting might be arranged over some convenient lunch or tea table. Will those Gesamideanoj able and willing to fall in with the proposal kindly communicate with the Editor to that effect?

INSTINKTO aŭ INTELIGENTECO.

Dua Vera Rakonto de O.W. 7074.

Mi legas en la dua numero de la _Internacia Scienca Revuo_ la titolon de artikolo publikigita en la _Revue Scientifique_. Jen la teksto: _E. Mancini. Aritmetiko de la Bestoj. Raporto pri kelkaj observoj kiuj pruvas, ke la bestoj povas havi malgrandan ideon de la nombro._

Tiu titolo rememorigas al mi strangan fakton, kiun mi okulvidis, kiu en la momento tre ridigis min kaj kiu, poste, pripensigis min; mi estis devigita kredi, ke iaj bestoj povas kalkuli.

Cetere vi povos tion juĝi, mi tuj rakontos al vi la fakton.

En la ĉirkaŭaĵo de Montmouillon en la Departamento La Vienne en Francujo, unu el miaj onkloj posedas bienon. Tie la gefarmamastroj kaj liaj infanoj zorgas pri ĝi. Ili edukas en ĝi la kutimajn bestojn, bovojn, ŝafojn, porkojn, k.t.p.

Ĉiutage, kiam la vetero ne tion malebligis, oni elirigas la bestojn el la staloj, kaj oni alkondukas ilin sur la kampojn, kie ili sin paŝtas. Kiam baldaŭ eknoktiĝos, oni rekondukas ilin al la staloj.

Ian tagon mi estis alirinta kun mia edzino kaj mia filino por viziti niajn geonklojn.

En la tagmezo, ni aliris al la farmabieno. Mi promenis kaj alvenis sur la kampo, kie estas porkino kun sia idaro, dek kvar porkidoj; mi ripetas, dek kvar.

Estis la momento por revenigi la bestojn al la stalo. La gardistino, per vergeto ilin realkondukis. Kiam la pordo de la stalo estis malfermita, la porkidoj eniris la unuaj, poste eniris la patrino. Sed, post kelkaj sekundoj, oni aŭdis blekegojn terurajn, kaj batojn sur la pordo. Tuj la gardistino malfermis ĝin, kaj, puŝegante la servistinon, la porkino forkuris al la kampo. Ni tuj tre miris, kredante, ke la porkino fariĝas freneza. Mi sekvis ĝin kaj vidis ke ĝi eniris arbetaĵon, en kiu restis unu el ŝiaj idoj. La patrino forpelis ĝin, puŝante ĝin per sia nazego, blekegante. Ili ambaŭ reeniris la stalon trankvile kaj la porkino silentis.

La konkludo de tiu vera rakonto estas tute logika: la porkino sciis ke ĝi havis dek kvar idojn. Kiam ĝi ilin kalkulis, ĝi ekvidis, ke ili ĉiuj ne estis kune kun ĝi, kaj ĝi forkuris por serĉi la forestantan. Mi ne povas nekredi ke tiu porkino sciis kalkuli.

Ĉu vi ne pensas kiel mi?

GALA SKIZETO.

Originale verkita de E. W.

_Mi naskiĝis en la jaro 1825, kaj jen la jaro 1904! Mi do kredas, ke mi ne estas tro juna por senpeke permesi al mi iom da libertempo, en kiu aminde memori la geamikojn de mia infaneco kaj juneco._

_Kiam mi parolas pri miaj karaj gesamlandanoj al miaj nunaj konatuloj, ili ĉiam diras: "Kial vi ne skribas libron? Viaj rakontoj estas tiel interesaj."_

_Mi ĉiam respondis: "Tro multaj jam estas la libroj; kiu povas ilin tralegi?"_

_Tamen, en la lingvo internacia ne ankoraŭ estas multe da libroj, kaj baldaŭ multaj estos la legantoj. Mi diras "baldaŭ," ĉar tiu ĉi lingvo estas treege facila. Post unu semajno mi povis mem ĝin kompreni, studinte apenaŭ dek kvin minutojn ĉiutage, kaj mia memoro tamen multe malfortiĝis._

_Mi pensas, ke kelkaj simplaj skizoj de la Galanoj antaŭ du generacioj eble povos interesi la kosmopolitan legantaron de_ The Esperantist.

_Pro tio mi verkis tiujn ĉi rakontetojn.--E. W._

I.

Pacama Pastro.

Li estis tre granda kaj maldika; lia kapo tiel malalte kurbiĝis, kaj lia maniero estis tiel timema, ke li ŝajnis esti kvazaŭ fremdulo en sia propra domo. Liaj okuloj grizabluaj estis dolĉaj kaj sonĝaj, liaj manoj malgrandaj kaj molaj vibris, kiam oni tuŝis ilin. Tia estis lia voĉo, ke nura _Bonanokto_ samtempe estis beno kaj kareso.

Familia tradicio diris, ke li antaŭe estis tiel granda, vira, kaj aktiva, ke la Princo-Reganto (poste George IV.) diris pri li: "Tio ĉi pastro estus fariĝinta la plej belega oficiro de miaj _Grenadier Guards_."

Oni ankaŭ diris, ke, dum juneco, li amis kaj estis amita; sed ke li ne kuraĝiĝis kontraŭstari la malriĉecon. Do, post jaroj de nedecideco, li sin trovis sola.

Lia _Cariad_ (Amantino) estis edzino kaj patrino kiam li edziĝis la riĉan vidvinon kiun, dum tridek jaroj, ĝuis lian indulgan bonecon.

Nur unu foje, estante juna kaj fraŭlo, li montris sian karakteron.

Lia paroĥo estis apud la rifa marbordo, kie multaj ŝipoj disrompiĝis. La tieaj homoj, tiel, kiel siaj samrasanoj la Bretoj kaj Gaeloj, kredis, ke la maro estis donaco de Dio, por provizi por ili fajrlignon kaj multajn aliajn trezorojn. Sed ili devus nenion preni, se sin savis unu sola maristo el la pereita ŝipo.

Tiu ĉi leĝo nature ne savigis la maristaron.

La pacama pastro ofte predikis kontraŭ la kruela kutimo igi la ŝippereojn.

Ekstere de la preĝejo, la paroĥanoj ofte diris: Se ni ne prenos la bonajn Diajn donacojn, aliaj ilin prenos, sed li respondis: Agu prave, kaj eble viaj najbaroj imitos vin.

Fine, post multe da tempo, li demandis: "Ĉu vi ne protektos la maristojn, kaj ilian bienon?"

Baldaŭ sciiĝis, ke la loĝantoj de Bxxx ne permesos la ŝippereigon sur ilia marbordo kaj ankaŭ, ke la vilaĝanoj de Txxxx kaj Sxxxx decidiĝis agadi laŭvole, kie ajn ili povos.

Terura ventego blovis, kaj ŝipo surkuris sur ŝtonejon.

Tiam okazis ke la loĝantoj de la najbaraj vilaĝoj kunvenis al la loko, portante falĉilojn, stangojn, martelojn, kaj aliajn batalilojn. Kune kun siaj paroĥanoj, la pastro renkontis ilin sur la sablo. Li antaŭeniris, kaj montris al la transpaŝintoj sian pafilon ekkriegante: Se unu el vi provos transiri tiun ĉi mureton, mi pafos!

Juna granda viro, ridante je li, saltis super la barilo. Pafo tuj ekaŭdiĝis kaj la junulo tombis sur sia vizaĵo.

Tamen, li nur falis pro timo. La kuglo estis pasinta inter lia brako kaj flanko, kaj nur vundis lian vestmanikon.

Tamen la leciono ne estis senfrukta, ĉar, post tiu ĉi tago oni neniam trovis en tiu ĉi loko ŝipdetruistojn.

La pastro neniam parolis pri la afero: eble la teruro kiun li sentis, kiam li kredis, ke li mortigis homon, estis tro granda por sen akra doloro esti memorita.

Dum multaj jaroj lia vidvino prenis el ĝia kaŝejo, kaj kun fiera plezuro montris, la belan arĝentaĵon, de Lloyds donacita je dankeco pro la maristoj kaj ŝarĝoj de ŝia edzo savitaj.

(_Dua skizeto aperos en_ The Esperantist, _No. 9_).

DIVERSAJ AVIZOJ.

Sro Motteau nun tradukis la tuton de _La Ventego_, kaj oni eldonos la verkon en aparta libro tuj kiam oni ricevis 500 promesojn ĝin aĉeti. Ĝia kosto estos 1f. 50 (1/3 afranke). Post la eldono kosto 1/3.

Ĉu la Legantoj, kiuj deziras ĝin posedi, skribos al la Redakcio?

* * *

La C. T. C. (Cyclists' Touring Club) Gazette de Majo enhavas tre valoran leteron de Sro Bourlet, kune kun Angla traduko. Estas rimarkinde ke, kvankam tiu letero enhavas 500 vortojn, ne estas bezono por supersignita litero ia! Oni konsilas, ke ĉiuj Esperantistoj ĝin tralegu.

(Specimeno de la Gazeto, 3d., de 47, Victoria Street, Westminster, S.W.).

* * *

Sro Metcalfe sendas kelkajn interesajn sciigojn. Li venkis en la Esperanta koresponda ŝakludo kun Belga Samideano, kaj nun komencas duan batalon! Li ankaŭ proponas, ke kelkaj lertaj Esperantistoj kunverku la tradukon de la Nova Testamento. Ĉu tiuj, kiuj deziras kunlaboradi, skribos al Sro Metcalfe, ĉe la Redakcio?

* * *

Ni jam estas vidintaj la unuajn paĝojn de _Alice in Esperantoland_, kaj la verko promesas fariĝi tre interesa kaj valora lernilo. Al la sindonema verkisto salutojn kaj gratulojn!

* * *

Kara Sinjoro,--La anonco pri miaj Dimanĉaj Promenadoj sukcesis, ĉar, lastan Dimanĉon, Sro Sutcliffe kaj sia filo, Sro Rayner, kaj ankaŭ Sro Farnes, kuniĝis ĉe Bromley. Ni paroladis Esperante la tutan tagon, kvazaŭ en Esperantujo, kaj faris multe da progreso pri interparolarto.

Fidele via, C. W. T. Reeve, 63, Effingham Road, Lee, Kent.

* * *

Niaj Germanaj amikoj tre rapide antaŭeniras. Ni ĵus ricevis de Sro Borel, _95, Prinzenstrasse, Berlin_, du novajn verkojn de la _Kolekto Aprobita_. (1). _Vollständiges Lehrbuch der Esperanto Sprache, mit Uebungen, Syntax und Proben aus Poesie und Prosa, nach Prof. Cart, bearbeitet und erweitert von J. Borel. Kosto 1/3 (1 mark 20)._ (2). _Wörterbuch Deutsch-Esperanto, unter Redaktion von Dr. Samenhof, herausgegeben von Hermann Jurgensen und M. Pagnier. 2/- (2 mark)._

Ankaŭ ni danke ricevis. (1). _Cours Elementaire d'Espéranto, par E. Deligny, Professeur au Groupe Espérantiste de Saint Omer._ (Bona 53 paĝa verko). (2). _Sondilo Skrapanta de M. Leger, Ĉe Grupo Esperantista, Presejo de Monako._ (Bone presita broŝuro dek-unu-paĝa, kiu traktas pri nova sistemo por subakva skrapado). (3). _Les Libertaires et la Langue Internationale, Espéranto, de Emile Chapelier._ (47 paĝoj, 10 c). (4). _Esperanto, Exposición de R. G. Abrill, Ex-Profesor de Esperanto del Instituto Comercial, Chiclayo, Peru._ (22 paĝoj en la Hispana lingvo).

* * *

Plezure ni rimarkas, ke ĉiam pli granda aro da semajnaj kaj monataj Gazetoj enhavas Esperantan sekcion. La lasta, kiun ni ricevis estis la _Bulletin des Sciences Naturelles de Tarare, Rhône, France_. Tie ankaŭ fondiĝos Esperantan Ekzpozicion, kaj oni esperas, ke ĉiuj sendos informojn pri komercaj aferoj. La komerco Tarara estas silk- kaj koton-faraĵojn, malpezajn ŝtofojn senornamajn kaj ornamitajn, broditajn kurtenojn, ĉiujn ajn brodaĵojn por virinroboj, velvetojn kaj pluŝojn.

* * *

Kara Sinjoro _Lingvo Internacia por Blinduloj_ en punktoj reliefaj, eliros en la lasta semajno de Majo. Provizora Direktoro mi estas.... Ni eldonos ses Numerojn en 1904 (poste, se eble, dekdu). La abono kostas por ĉiu lando 3 frankojn.... Kun kora saluto mi estas via, Th. Cart.

Vere la blinduloj havas tre sindoneman amikon kaj ni sendas ĉiujn bondezirojn al la nova kaj potenca ilo, kiu helpos je la disvastigado de Esperanto inter ili. Blinduloj el ĉiuj nacioj verkos la artikolojn por tiu ĉi nova Gazeto, kaj ĝi certe estos tre interesa.

* * *

La Redaktoro bedaŭras, ke li ne antaŭe anoncis la fondon de Esperantista Grupo en Battersea. La energia Sekretario estas _Sro A. T. Lee, 2, Cupar Road, Battersea, S.W._, kaj la Grupkunvenejo estas en la _"Board Room, Latchmere Baths," Marde vespere_. Tiu ĉi kurso daŭros dum la tuta somero.

Sro Lee saĝe utilis la valoran artikolon de Sir William Ramsay, kiu aperis en la _Daily Mail_, por helpi lian propagandon, kaj presigis ĝin sur aparta folieto, por disdoni, kaj li ankaŭ presigis novan poŝtkarton.

SINGLE COPIES PRICE FOURPENCE NET.

_No. 9._

_Julio, 1904._

THE ESPERANTIST

La Esperanta Gazeto por la Propagando de la Internacia Lingvo.

Edited by H. BOLINGBROKE MUDIE.

ANNUAL SUBSCRIPTION: 3/- (4 francs; 1-1/2 roubles; 75 cents).

Published by THE LONDON ESPERANTO CLUB, 41, Outer Temple, London, W.C.

CONTENTS.

Page

Editor's Notes 129-130 The Tempest, End of Act 1 (translated by A. Motteau) 131 From the 'Meditations of Marcus Aurelius' (translated by K. Eucharis) 131 Items of Interest 132 Adventures of Count Fathom (translated by D. H. Lambert, B.A.) 133 Esperanto in Japan 134 My Dearie (William Officer) 135 The Sun at its Zenith (Thomas Hunter, M.A.) 135 Unexpected News (H.B.M.) 136 Boulogne (H. Bolingbroke Mudie) 136-8 The Language of Flowers (Ben Elmy) 138 The Certificate of Merit (G. D. Buchanan) 140-1 Another Original Welsh Sketch (E.W.) 142 A Night in "Calabre" (translated by Paul Boulet) 143 Correspondence Page 144

For Local Information apply to the Hon. Sec. of the following Official Societies:--

BATTERSEA--Sro. A. T. Lee, 2, Cupar Road, Battersea.

BRIGHTON--Miss OXENFORD, 16, Upper Westbourne Villas, Hove.

BRIXTON--Sro. E. W. EAGLE, 22, Kellett Road, Brixton.

CORBRIDGE-ON-TYNE--Sro. Lotinga, Trinity Terrace.

DOVER--Sro. H. R. GEDDES, Northumberland House, Dover.

EDINBURGH--Miss Tweedie, M.A., 2, Spence Street.

FOREST GATE--Sro. E. J. R. Beal, 74, Claremont Road, E.

GLASGOW--Hon. J. H. Wallace, 3, Hampden Terrace, Mount Florida.

HUDDERSFIELD--Sro. G. H. Taylor, 13, Birkly Hall Road.

ILFORD--Sro. W. A. Jeffery, 42, Park Road, Ilford, E.

KEIGHLEY--Sro. J. Ellis, Compton Buildings, Bow Street, Keighley.

LEEDS--Sro. J. E. Wyes, 2, Marlboro' Grove, Leeds.

LIVERPOOL--Sro. R. E. Issott, 5, Gresham Street, Edge Lane.

NEWCASTLE--Sro. H. W. Clephan, 3, Cotfield Terrace, Gateshead.

NOTTINGHAM--Sro. F. G. Rowe, 51, Portland Road.

PORTSMOUTH--Dr. Greenwood, 182, Queen's Road.

PLYMOUTH--Sro. Thill, 6, Barton Crescent, Mannamead.

ST. ANDREWS--Sro. J. T. Haston, 133, South Street, St. Andrews.

TYNEMOUTH--Sro. Alan F. Davidson, 26, Park Crescent, N. Shields.

N.B.--It is earnestly hoped that gentlemen who are willing to form local groups will communicate with the Hon. Sec., Esperanto Club, who will do all in his power to assist them in the work.

The Remington

THE _UNIVERSAL_ TYPEWRITER.

Just think of it!

THE INTERNATIONAL MACHINE.

_Unbound by ties of nationality:

The common bond of union of all civilised peoples._

The Remington can be supplied fitted for Esperanto.

* * *

THE REMINGTON TYPEWRITER COMPANY, 100, Gracechurch St., London, E.C.

La Remington

LA _UNIVERSALA_ SKRIBMAŜINO.

Pripensu je tio!

LA INTERNACIA MAŜINO.

_Tute liberiĝita de naciaj ligiloj:

La Komuna unuigilo por ĉiuj civilizitaj popoloj._

La Remington estos liverita kun Esperantaj presliteroj.

* * *

LA REMINGTON TYPEWRITER KOMPANIO, 100, Gracechurch St., Londono, E.C.

JUST PUBLISHED.

First Edition of 100,000.

Text Book of Esperanto.

...THE INTERNATIONAL LANGUAGE...

Price 1-1/2 d., post free. For Propaganda purposes, 10d. per dozen, carriage extra.

Publishers: DIXON & HUNTING, FARRINGDON PRESS, LTD., 180, FLEET STREET, LONDON, E.C.

Adresareto de Personoj kiuj deziras Korespondadi.

Dro. G. Busuttil, Misida, Malta. Pri diversaj temoj. Deziras partopreni "Rondiranton" de Samideanoj.

M. Delache, 82 rue Bréquerecque, Boulogne sur Mer, France. Pri maraj konstruaĵoj kaj interŝanĝos dokumentojn kaj disegnojn pri tiu temo.

M. A. Gehet, 10 rue de l'Ouest, Rouen, France. Deziras klopodi pri teĥnika vortaro pri la metal--kaj maŝin--komerco.

C. Stuart-Menteath, Esq., 23, Upper Bedford Place, London, W.C. Precipe kun alilandanoj prefere pri Ĝardenaj Urboj kaj scienco de heredo por malhelpi homan degeneron. Interŝanĝos The Esperantist kontraŭ alilandaj Esperantaj Gazetoj.

A. T. Simper, Esq., Attaree Khat T.E., Singribari Hat, P.O. Mangaldai, Assam, N. India. Interŝanĝos fotografaĵojn kun ĉiulandanoj.

H. W. Southcombe, Esq., The Park, Yeovil, England. Pri ĉiuj aferoj kun alilanduloj. Deziras renkonti Esperantistojn ĉe Ilfracombe (N. Devon) dum Julio.

Miss M. White, 60, Dalziel Drive, Pollokshields, Glasgow, Scotland. Esp. Vidaĵkartojn el ĉiuj landoj. Ĉiam respondos.

La Kosto de la Enskribo estas 6d. (70c. per poŝtsignoj).

THE ESPERANTIST.

The Esperanto Gazette for the spread of the International Language.

ABONPAGOJ ESTAS RICEVEBLAJ ĈE SUBSCRIPTIONS SHOULD BE SENT TO

The Hon. Sec., ESPERANTO CLUB, 41, Outer Temple, London, W.C. AUSTRIA.--Sro. T. Cejka, Bystrice Hostyn, Moravia. BELGIUM.--M. M. Seynaeve, 3, Rue de l'Avenir, Courtrai. FRANCE.--M. C. Gaubert, 9, rue Charras, Paris. GERMANY.--Doktoro Mybs, 68, Markt Strasse Altona, Elbe. MALTA.--A. Agius, Esq., 92, Strada S. Gaetano, Hamrun. RUSSIA.--Societo Espero, Bol. Podjaceskaja 24 log 12, St. Petersburg. SWEDEN.--Sro. P. Ahlberg, 50, Döbelnsgatan, Stockholm.

_Nepresitajn manuskriptojn la Redakcio resendos se oni aldonis poŝtsignon._

_Alsendatajn artikolojn la Redakcio laŭ bezono korektos._

_Oni povas sendi la abonpagon per poŝtsignoj, kiuj estas akceptataj laŭvaloro._

_Oni sendu ĉiujn artikolojn, demandojn kaj avizojn al La Redaktoro, 67, Kensington Gardens Square, London, W._

No. 9.

Subscription, 3s. Per Annum. Single Copies, 4d. net.

JULIO, 1904.

La Angla Unufoliego, enhavanta tutan Gramatikon kaj sufiĉe grandan vortaron, estas tre valora propagandilo. Nur per Esperanto estas eble skribi leteron al iu, kiu ne komprenas la lingvon, kaj per tiu unufoliego (kies kosto estas nur dek centimoj) la letero estas tute komprenebla. Por ke tio ĉi estu kiel eble plej utila por la Esperantistaro, estas necesege ke ĝi ekzistu en diversaj lingvoj. Se niaj alilandaj Samideanoj presigos tradukojn en siajn proprajn lingvojn, ni plezure aĉetos centojn da ekzempleroj; sed se ili devigos nin presigi tradukojn en la Franca, Germana, k.t.p., lingvoj ni esperas, ke ili siaparte aĉetos milojn da ili de ni. Sed, nature, ĝi devas fariĝi parto de la alilanda propagando. Ni fidu, ke baldaŭ tiuj unufoliegoj multe helpos nian aferon, precipe inter la komercistoj en ĉiuj landoj.[79]

Alia sistemo por gajni aliĝantojn estas la instruado de Esperanto inter la sciama junularo. Ĉu niaj Esperantistaj gepatroj petos al la instruistoj ke ili instruu iliajn gefilojn pri la internacia lingvo? Kaj ĉu la Esperantistaj instruistoj instruos Esperanton en siaj lernejoj? Ni ĝin esperas, kaj jam ricevis kelkajn interesegajn leterojn de estroj kiuj jam faris tiun ĉi, kun bonegaj rezultatoj. Ĉiam kaj ĉie la geknaboj treege ŝatas nian logikan lingvon. La klopodo inter la junularo memorigas al mi, ke Sro. Privat, Direktoro de _La Juna Esperantisto_ (9, _Av. des Vollandes, Geneva_), sciigis min, ke li nur havas du abonantojn en Anglujo. _La Juna Esperantisto_ celas disvastigi Esperanton inter la junuloj, kaj ni plezure akceptos jarabonpagojn (2 frankoj) por tiu ĉi dumonata ĵurnalo.

Sinjoro Cart ankaŭ plendas, ke la Brita Blindularo ne ankoraŭ kolektiĝis sub la nia Standardo. La nova _Esperanta Ligilo_ (monata) en la Braillea skribo eble tuj plibonigos tiun malbonan aferon. Ĉiuj blinduloj devas sin turni al _Profesoro Cart_, 12, _Rue Soufflot, Paris._

La verkintoj de _A New Hobby_ afable donacis al the London Esperanto Club por senpaga disdono, la restaĵon de la eldono. Tiuj Esperantistoj kiuj sendos la poŝtelspezon povos havi senpagan aron de tiu interesa broŝuro.

_"Ies perdo, alies gajno!"_ estas ja prava proverbo. Kvankam ni Angloj multe bedaŭras la foriron de du el niaj plej fervoraj kunlaborantoj, ni konsolas nin je la penso ke Germanujo kaj Queenslando nun havos novajn kaj lertajn adeptojn, kiuj povos estri novajn grupojn tie. Ne do estas perdo, sed nur translokigo de energio! Bondezirojn kaj Sukceson!

La someraj libertempoj alvenas, kaj ĉiuj bonaj Esperantistoj kompreneble deziras vojaĝi alilande, por paroli Esperante. Estos do interese rimarki, ke mi ricevis tre afablajn leterojn de Kapitano Capé, en Alĝerujo, kaj Sro. David, de la Grupo en St. Claude, Jura, promesantaj tre koran akcepton de Anglaj Esperantistoj. Mi denove diru, ke la Departemento Ĵura estas tre vizitinda loko, kaj mi konsilu ĉiujn, kiuj povas, ĝui la belajn montojn, aeron kaj lingvon. Mi bedaŭras, ke spaco mankis por la du afablajn leterojn. Eble Alĝerujo estos pli komforta dum la vintro.

Ĉar la unua tago de Aŭgusto estas Angla _banklibertago_, kaj tiom da niaj Abonintoj estos en Havro, mi provos sendigi la dekan numeron de The Esperantist je Julio 28. Tiu numero enhavos tre interesan Danan rakonton de nia bonekonata kunverkantino, Fraŭlino Baŭer. Ankaŭ originala artikolo el Hindujo, de Sro. Simper verkita, kaj ankoraŭ alia harstariganta originala rakonto, de la sindonema O.W., tie troviĝos.

Vere The Esperantist baldaŭ fariĝos tute fama pro la terurigaj rakontoj kiujn ĝi enhavas! Tiuj ĉi kun la kutimita poezio espereble donos niajn Legantojn sufiĉe da interesaj temoj por la libertempo.

Amiko, kiu pensas pri mia laboro pli ol sia propra plezuro, proponis ke mi sekvu la planon de alilanda Gazeto, kaj ne eldonu Aŭgustan numeron. Sed, laŭ mia opinio, tio ĉi estus nedezirinda. Ĉiumonate mi sendos kiel eble plej legindan gazeton al la Abonintoj, fidante ke ĝi daŭrigos ilian intereson.

La Redaktoro.

FOOTNOTE:

[79] _We have just received a Bulgarian Broadsheet, price 1d. May the others soon follow._

The English Broadsheet, containing a complete grammar and an adequately large vocabulary, is a very valuable means for propaganda. In Esperanto alone is it possible to write a letter to anyone who does not understand the language, and with that broadsheet (the cost of which is but a penny) the letter is entirely comprehensible. In order that this may be as useful to Esperantists as possible, it is essential that it exist in divers languages. If our foreign friends will have translations printed in their own languages, we will gladly purchase hundreds of copies; but if they compel us to print French, German, etc., translations, we hope that they for their part will buy thousands of them from us. Obviously, it should become part of the foreign propaganda. Let us trust that soon those broadsheets will greatly help our cause, especially among business men in all countries.

Another means of gaining new adherents is the instruction of Esperanto to studious young people. Will our Esperantist parents ask teachers to instruct their children in the international language? And will Esperantist masters teach Esperanto in their schools? We hope so, and have already received some most interesting letters from principals who have already done so, with excellent results. In every instance children greatly appreciate our logical tongue. The movement among the young folk reminds me that M. Privat, Editor of _La Juna Esperantisto_ (9, _Avenue des Vollandes, Geneva_), tells me he has only two subscribers in England. _La Juna Esperantisto_ aims at spreading Esperanto among the young, and we will accept with pleasure annual subscriptions (1s. 9d.) for this bi-monthly journal.

M. Cart also complains that the British Blind have not yet rallied round our Standard. The new _Esperanta Ligilo_ (monthly) in Braille will possibly at once remedy this misfortune. All blind students should apply to _Professor Cart_, 12, _Rue Soufflot, Paris._

The authors of _A New Hobby_ have kindly presented the London Esperanto Club with the remainder of the edition for free distribution. Those Esperantists who will send cost of postage can have a number of that interesting brochure free.

"Someone's loss is another's gain" is indeed a true proverb. Although we English greatly regret the departure of two of our most earnest fellow-workers, we console ourselves in the thought that Germany and Queensland will now possess new and able adepts, who will be able to preside over new groups there. It is therefore no loss, but merely a translocation of energy! All good wishes and success!

The summer holidays approach, and all good Esperantists naturally want to journey abroad to speak Esperanto. It will, then, be interesting to note that I have received very kind letters from Captain Capé, in Algeria, and M. David, of the Group in St. Claude, Jura, promising a very hearty welcome to English Esperantists. Let me state once more that the Departement Jura is a place to be visited, and let me advise all who can to enjoy the lovely mountains, air, and language. I regret that space is lacking for the two kind letters. Perhaps Algeria will be more comfortable in winter time.

As August 1st is an English Bank-holiday, and so many of our Subscribers will be in Havre, I will try to have the tenth number of The Esperantist sent out on July 28th. That issue will contain a most interesting Danish tale, by our well-known collaborator, Miss Bauer. Also an original article from India, written by Mr. Simper; and a further hair-on-end original story, by the devoted O.W., will appear there.

The Esperantist will in truth soon become quite famous on account of the terrifying tales therein contained! These, with the usual poetry, will, it is hoped, give our readers enough interesting matter for the holidays.

A friend who thinks more of my work than his own pleasure, proposed that I should follow the example of a foreign Gazette, and not issue an August number. But, in my opinion, this would be undesirable. Every month I will send Subscribers a gazette as readable as possible, trusting that it will sustain their interest.

Literal Translation.

[_Tradukis Esp. 6266._]

LA VENTEGO (Daŭrigo).

(_Vidu la ok antaŭajn Nrojn._)

AKTO I. (fino).

Sceno 2 (_fino_).

Prospero.-- Silentu! se vi diros unu vorton Mi vin kulpigos, eble vin malamos! Ĉu vi trompanton tian ŝirmi volus? Vi pensas ke ne pli belformo estas, Ĉar vi nur vidis lin, krom Kalibanon. Anĝeloj vere la ceteraj homoj, Ĉi tiu nur alia Kalibano!

Mirando.-- Amemo mia do, humila vere, Pli belan homon ne deziras vidi!

Prospero (_al Ferdinando_).--Obeu; venu; la nervaro via Sen fortikeco, nun reinfaniĝas.

Ferdinando.--Tro vere estas: nun min mem mi sentas Malliberulo. La kruela perdo De patro kaj amikoj, la minacoj De homo, kiu tiel min ofendis, Nu, ĉio al mi ŝajnus suferebla, Se, foje, tage, mi ekvidi povus Ĉi tiun junulinon. Libereco Aliajn terajn lokojn povas ĝui: Sufiĉa spaco por mi estus tiu En kiu ŝi aperos.

Prospero (_flanken_).-- Tio taŭgos: Vi bone ellaboris, Arielo. (_Al Ferdinando_) Nun, venu! (_Al Arielo_) Aŭdu plie por la sekvo. (_Al Ferdinando_) Tuj venu kun mi!

Mirando.-- Kuraĝiĝu, tamen, Ĉar bonnatura estas mia patro Pli ol paroloj liaj; li malofte Kolere agas.

Prospero (_al Arielo_).-- Ho, vi liberiĝos Simile al montventoj--sed, memoru Fidele la ordonojn.

Arielo.-- Akurate!

Prospero (_al Ferdinando_).--Min sekvu! (_Al Mirando_) Kaj vi, por li ne petegu.

(_Foriras ĉiuj_).

PENSOJ EL LA MEDITADOJ DE MARKO AŬRELIO.

Tradukitaj de Kasimir Eucharis.

Kiom da noblaj kaj famaj homoj estas malaperintaj el historio, kaj hodiaŭ estas forgesataj ĉe ni.

* * *

Mi faros tion, kio estas mia devo, tio sufiĉos. Sed pri aliaj aferoj mi neniam enuiĝos pri ili. Ĉar ili estas aŭ sen la vivo, aŭ sen la rezono, aŭ eble ili estas perdintaj sian vojon kaj ĝin ne povas trovi.

* * *

Aleksandro la Granda kaj lia ĉevalisto, kiam mortitaj, estis ambaŭ en la sama kondiĉio, kaj ambaŭ havis la saman hazardon esti disĵetitaj en atomoj, aŭ esti sorbitaj en la animo de la universo.

* * *

La plej granda afero por ĉiu homo estas plibonigi sian spiriton, do, rigardu bone, kiamaniere li tion faras. Sed pri ĉiuj aliaj aferoj, eblaj aŭ neeblaj, ili estas nur cindroj kaj fumo.

* * *

Kiam vi estas farinta ian bonecon, kaj kiam via najbaro estas plibonigata pro tio, ne estu tiel malsaĝa kiel serĉi pluan laŭdon aŭ famon pro tio, kion vi faris.

* * *

Ne agu tiel, kiel se vi havis dek mil jarojn por disĵeti. Memoru, la anĝelo de la morto staras ĉiam apud vi. Estu do bona pro io, kaj agu bone dum ke vi vivas kaj ĝi estas ebla tiel fari, ĉar kiam morto venos demandi vian korpon, de tiam vi povos fari nenion.

* * *

Revenu al la principoj de la saĝeco kaj vereco, kaj tiam tiuj ĉi, kiuj nune vin rigardas kiel simio aŭ kiel sovaĝa besto deigos vin post unu semajno.

* * *

Tio, kio estas agrabla al vi, Ho Naturo! estos agrabla al mi. Nenio estos tro frua aŭ tro malfrua por mi, kiu estas sezona al vi, Ho bela Patrino! Ĉio, kion la sezonoj alportos al mi estos bona kaj bela. El vi venas ĉio laŭ ĝia propra sezono, kaj laŭ propra sezono ĝi revenos al vi. Kaj tie, kie la poeto kantis: "Kara Urbo de Cekropo," ĉu mi ne kantos: "Kara Urbo de Dio."

* * *

Kiam vi estas kolerega kaj ĉagrenega, tiam memoru, ke la homa vivado daŭros dum momento kaj poste, ĉiu el ni, tre rapidege, enteriĝos en la tombo.

* * *

Kaj hieraŭ Antistinio diris al mi en la Senato: "Ho Aŭrelio, estas reĝa kaj nobla afero esti mallaŭdata kiam vi faras bonajn farojn!"

DIVERSAJ AVIZOJ.

La Redaktoro multe bedaŭras, ke tiom da abonintoj plendis pri la prokrasto de la sendo de siaj Gazetoj. Se oni sendis la abonpagon rekte al li, The Esperantist ĉiam estas sendita per revenanta poŝto. Sed, se la abonpago estas sendita al alilanda ricevanto, la sendo ne povas esti tiel rapida. Kaj la Redaktoro ne povas garantii tujan sendon de alilandaj Gazetoj, menditaj per li. Li nur scias, ke la nomoj de la abonintoj ĉiam estas tuj senditaj al la Redaktoro de la mendita Gazeto, kaj ne plu estas lia afero.

_Cunctari funestissimum_ ŝajne ne estas alilanda Esperanta proverbo. Ĝi estu la Angla devizo!

* * *

Ĉiuj Esperantistoj multe ĝojos lerni ke Sro. de Ménil finigis sian grandan laboron, kaj ke la _Tutmonda Jarlibro_ eldoniĝis. La unua parto estas la nova _Adresaro_, kaj poste troviĝas milojn da adresoj el ĉiuj landoj. Ja utilega verko, pri kiu la sindonema aranĝinto devis esti multe zorginta. Ĉiuj Esperantistoj devas havi tiun ĉi libron, kiu enhavas multe da interesaj avizoj, krom la granda nomaro. (Price 2s., post free, from the Librarian).

* * *

Ni ankaŭ ricevis _Esperanto in dieci Lezioni_, Itala traduko de _Esperanto en dix Leçons_ (kosto 8d., verkita de Conte Albert Gallois, en Riolunato). Ĝi helpu la Italan movadon.

* * *

Ankoraŭ alia lernolibro por niaj Francaj amikoj! Tiun ĉi fojon, estas: _Cours Commercial d'Esperanto_ (1s. 6d. post free) verkita de Léon Marissaux, 139 paĝoj; estas nur unu vorto por priskribi tiun ĉi verkon: _Bonega._ Tie oni, de la komenco ĝis la fino, nur legas frazojn utilaj por ĉiutaga vivado, kaj ne la fantaziajn frazojn, kiuj kutime troviĝas en ĉiaj lernolibroj. Kaj la pecetoj por traduki estas mallongaj kaj utilaj skizoj pri ĝeneralaj aferoj, tiel kiel Bicikletoj, Loĝejoj, Leteroj, k.t.p. Ni esperu ke ni Angloj baldaŭ posedos tian utilan komercan lernolibron.

* * *

_"La fundo de l'Mizero,"_ tradukaĵo de Pola rakonto farita de la bonekonata Esperantisto "Kabe." Kosto 8d., 91 paĝoj. Nia Pola Samideano donis al ni tre lertan tradukon, sed ni korege konsilas almenaŭ niajn legantinojn, ke ili ne legu tiun ĉi verkon. Priskribo pri la vivado de lepruloj, rakontita en maniero kiel eble plej terura, ne tute estas legindaĵo por ili, kaj, ni estas preskaŭ certaj ke, se iaj el niaj legantoj komencos la tralegon de tiu ĉi verko, ili senhalte legados ĝis la fino, kaj pensos kune kun ni, ke estus estinta pli bone, se la unua paĝo estis estinta la lasta, kaj ke la restaĵo skribiĝis neniam. Ne ĝin legu, do, ĉar ĝi alportos nenian bonon.

* * *

_"Por niaj filoj kiam ili estos dek-ok jaraj"_ de Dro. Paul Rodet enhavas 32 paĝojn, kaj traktas tre lerte pri malfacila kaj delikata temo. Ni konsilas ke la junuloj, por kiuj la libro estis skribita, ĝin legu.

* * *

Eble, kiam oni vidos tiujn ĉi vortojn, oni jam estos vidinta sur ĉiuj Anglaj stacidomaj librejoj malgrandan ruĝan Esperantan lernolibreton, kies kosto estas unu penco. La unua eldono estas cent mil ekzempleroj, kaj espereble multe helpos je la rapida disvastigo de la lingvo inter ĉiuj Anglaj-parolantaj popoloj.

* * *

Ni deziras danki la multe da amikoj kiuj sendis prestranĉaĵojn. Tiuj ĉi ĉiam plioftiĝas, kaj nepre pruvas la progreson de nia kara afero.

* * *

Sukcesa parolado estis farita en la Urbestrejo de Dovero, kaj nova sed forta grupo tie fondiĝis, dank' al la klopodoj de kelkaj fervoraj tieaj kunbatalantoj. La Hon. Sek. de la Grupo estas _Sro. H. R. Geddes, Northumberland House, Dover_, kaj ni esperas, ke tiuj legantoj, kiuj vizitos Doveron dum la somero, povos helpi lian propagandon. La nova Grupo eldonas belajn poŝtkartojn, ilustrantaj la uzo de la Esperantaj participoj per la verbo Trinki! Kosto 8 pencoj la dekduo, 4s. la cento, de 41, Outer Temple, W.C.

* * *

Nova Grupo ankaŭ fondiĝis en Brightono, laŭ la anonco en No. 8. _Fraŭlino C. Oxenford_, 16, _Upper Westbourne Villas, Hove, Sussex_, estas la tiea Hon. Sek., kaj tre plezure ricevos la nomojn de novaj Membroj, kaj proponoj pri la Grupaj aferoj.

* * *

Amikoj en Ilfordo, Essex, ankaŭ sukcesis krei novan grupon apud Londono. La Hon. Sek. estas Sro. W. A. Jeffery, 42, Park Road, Ilford, E.

* * *

La _Unua Akto_ de _La Ventego_ finiĝas en tiu ĉi numero. Laŭ la anonco en No. 8, la tuta Dramo eldoniĝos en aparta libro (kosto 1 fr. 50) tuj kiam sufiĉe da mendoj estos ricevitaj. Anstataŭ la Ventega paĝo, estontaj numeroj enhavos paĝon en la Angla lingvo titolata _"Our Progress"_ kiu enhavos avizojn pri la novaj pruvoj de nia progreso.

* * *

La Maltaj Esperantistoj enkondukis tre sukcesan novaĵon. Anstataŭ ol kunveni en ĉambro, ili fotografiiĝis, faris tre plezuran ekskursion en la kamparon, kaj aŭskultis Esperantan rakonton, kaj priparolis Esperante tre plezure. Certe, dum la varma vetero, tiu ĉi plano estas kiel eble plej multe sekvinda.

* * *

Kara Sinjoro Redaktoro, Doni Esperantajn nomojn al Esperantaj aferoj estas sendube tre bona regulo. Sed oni ne havas ian rajton ŝanĝi la titolon de la plej granda verko de la granda Doktoro. _Krestomatio_ estas ordinara vorto en la Franca kaj Greka lingvoj por _Ekzemplero klasika de la literaturo de ia lingvo_. Estus tute facile aldoni al via anonco de tiu ĉi fama libro kelkajn priskribantajn vortojn, sed la titolo devas resti, ĉar ĝi estas nun parto de la _historio de la lingvo_. Via fidele, R. J. Lloyd (D. Litt., M.A.).

(N.B.--Pravege! sed ne estas dubo ia, ke la titolo de la verko multe malhelpas je ĝia disvastiĝo tie ĉi.--Red.).

TERURIGA AVENTURO DE FERDINANDO, GRAFO FATHOM.

De Dro. Smollet, tradukita de D. H. Lambert, B.A. (Oxon.), 9660. (Finigita; Vidu paĝo 118 por la komenco).

Malkovrinte gardistlanternon, ili trafis ĉe la kvazaŭ dormanto, kaj la tenanto enpuŝis ponardon en lian koron. La perforto de la trudo kunpremis la bruston, kaj speco de ĝemo eliris el la traĥeo de la mortinto. Oni refaris la frapon sen ia simila sono, pri kio la mortigantoj kredis, ke sia tasko estis finita, kaj eliris el la ĉambro, decidinte reveni por rabi la korpon je sia libera tempo.

Nia heroo neniam pasigis iometon da tempo tiel agonie, kiel en la nuna okazo; la tuta supraĵo de lia korpo kovriĝis de malvarma ŝvito, kaj liaj nervoj skuiĝis de grandega tremado. Por mallonge skribi, li estadis sub sveno, kiu verŝajne helpis lian konservon: ĉar, se li estus reteninta la uzadon de siaj sentoj, eble la elsaltoj de lia teruro estus fariĝintaj lia malkovrilo. La unua uzo, kiun li faris de lia rekonsciiĝo estis rimarki ke, retirante, la mortigistoj lasis la pordon malfermita; kaj li tuj estis utiligonta tiun ĉi ilian senzorgon, sin elĵetante sur ilin kun danĝero de sia vivo, kiam lin haltigis interparolado, kiun li ekaŭdis el la malsupra ĉambro, konstatante la intencon de la rabistoj denove forveturi, esperante kapti pli da rabaĵo. Ili tiel foriris, forte ordonante al la maljunulino, ke ŝi ŝlosu la pordegon dum ilia forestado. Ferdinando rapide efektivigis sian pripenson. Tuj kiam, laŭ lia diveno ili sufiĉe malproksimiĝis de la dometo, leviĝante el sia kaŝejo, li kviete sin movas al la lito kaj, elserĉinte la poŝojn de la mortinto trovis monujon, plenigita de dukatoj, kiujn, kune kun arĝenta poŝhorloĝo kaj diamanta ringo, li proprigis al si sen bedaŭro. Tiam, malsuprenirinte zorge kaj singardeme en la ĉambron, li sin prezentis antaŭ la maljuna pekulino antaŭ ol ŝi havis la malplejan ideon pri lia alveno. Kvankam kutimita al la sanga komerco, ŝi ne vidis tiun ĉi aperaĵon sen signoj de teruro kaj mirego, kredante, ke ĝi estis la fantomo de ŝia lasta mortigita gasto.

Malleviĝante sur genuojn, ŝi ekkonfidiĝis al la protekto de la Sanktuloj, sin kruciĝante je tiom da fervoro kvazaŭ ŝi estis titolata al la speciala ĉiela atento. Nek ŝia zorgeco malgrandiĝis kiam ŝi kleriĝis pri tiu ĉi diveno, kaj eksciis, ke ĝi ne estis fantomo, sed vera homa formo kiu, ne atendante por ŝin riproĉi pri la vasteco de ŝiaj krimoj, ordonis per minacoj de la morto, ke ŝi alkondukigu al li la ĉevalon. Ŝi devis obei tian ordonon, kaj li ŝin tuj sidigis sur la selo, kaj suprenirante mem poste, transdonis al ŝi la kondukilojn, ĵurante per tonoj plej severaj, ke la nura ilo por konservi ŝian vivon troviĝis en lia senriska alveno ĉe la proksima urbo, kaj ke tuj kiam ŝi kaŭzus al li kian ajn dubeton pri ŝia fideleco li senkompate fariĝus ŝia mortigisto. Tiu ĉi deklaracio faris la deziritan efekton sur la maljuna inferulino kiu, treege petegante al li kompaton kaj pardonon, promesis lin gvidi sendanĝere en vilaĝon, malproksima de kelkaj kilometroj, kie oni loĝigus lin, kaj venigus al li nelacigitan ĉevalon aŭ kion ajn plie li bezonus por daŭrigi sian vojaĝon. Per tiuj ĉi kondiĉoj, li diris, ŝi povus meriti lian bonanimon. Ili tiel kunrajdis, ŝi sidante forke sur la selo, tenante la bridon per unu mano, kaj vipeton per la alia, dum nia aventuranto sidis poste, observante ŝian konduton, kaj altenante apud ŝia orelo la buŝon de pistolo. Tiamaniere aranĝitaj, ili transiris parton da la sama arbaro, kie lia kondukisto lin forlasis la antaŭan tagon. Estas kredeble, ke li ne pasigis la horojn en plej agrabla revado, sin trovante envolvata en la labirinto de tiuj ombroj, kiuj ŝajnis al li esti la oftejo de rabado kaj mortigo.

Ordinara timo estis komforta sento nekomparinda kun tia, kian li nun posedis. La unuaj paŝoj, kiujn li alprenis por sinkonservo estis la efektoj de nura instinkto, dum lia kapablecoj estingiĝis aŭ subpremiĝis de malespero. Sed, nunatempe, kun la reveno de pripensado, plej teruraj antaŭsentoj lin atakis. Ĉiu brueto de la vento tra la arbaretoj ŝveladis ĝis la raŭkaj minacoj de mortigo! La skuado de la branĉoj prezentadis al li la vibradon de ponardoj, kaj ĉiu ombro de arbo fariĝis la apero de sangema fripono!

Mallonge, en tiuj ĉi okazoj li elsentis tion, kio lin turmentis milfoje pli ol la piko de vera rapiro, kaj kun ĉiu nova spasmo de timego, li rememorigis al sia kondukantino per ankaŭa torento de ĵuraĵoj, ŝin avertante, ke ŝia vivo neeviteble dependis de lia opinio pri lia propra konservo. La homa naturo ne povis longe ekzisti meze de tiel komplektitaj timoj. Fine li sin trovis for de la arbaro kaj benita de malproksima vidaĝo de loĝejo. Li tiam ekturnis siajn pensojn je nova afero. Li pripensadis ĉu li paradus sian brevegecon kaj sindonemecon, konfesante sian ruzon, kaj transdonus sian gvidantinon al la leĝpuno, aŭ ĉu ne estus pli saĝe, ke li forlasus la maljunan Hekaton kaj ŝiajn kunsciantojn al konsciencaj pikoj, kaj ke li kviete daŭrus sian vojaĝon Parizon, je sendisputata posedo de la kaptaĵo, kiun li jam akiris. Tiun ĉi paŝon li do decidis fari, rememoriĝante, ke per siaj sciigoj la rakonto de la mortigito nepre elvokus la atenton de la justeco, en kiu okazo la havo kiun li _prunteprenis_ de la mortinto devus esti redonata en favoro de liaj heredantoj. Jen argumento, kiun nia aventuranto ne povis kontraŭstari. Li antaŭvidis la verŝajnecon, ke oni de li malproprigus lian akiron--kiun li rigardis kiel premio de la kuraĝo kaj saĝeco--kaj lin detenus kiel atestanto je la rabistoj, kun evidenta domaĝo al liaj propraj aferoj. Eble li ankaŭ elsentis konsciencajn kaŭzojn, kiuj lin malkonsilis atesti kontraŭ kanajlaro, kies emoj preskaŭ ne povus diferenciĝi de la siaj!

Tiel pripensinte, li cedis al la unua petegado de la maljunulino, kiun li eksigis ĉe loko apud la vilaĝo, elpetinte, ke ŝi forlasu vivadon tiel malhonestan kaj siajn krimegojn, transdonante siajn kunkulpulojn en la manojn de la justeco.

Ŝi ne mankis promesi tutan reformiĝon kaj, deĵetinte sin antaŭ li pro lia bonegeco, ŝi foriris al sia dometo, forte decidinte konsili siajn kunmortigantojn, ke ili rapidege rajdu al la vilaĝo por kulpigi nian heroon.

Sed tiu ĉi, saĝege, nekonfidante je ŝiaj protestoj, nur haltis por lui kondukanton ĝis la proksima haltejo, kiam li sin trovis en la urbo Chalons sur Marne.

ESPERANTO EN ĴAPONUJO.

Letero de Sro. van Doorn en Yokohama.

26 _Aprilo_, 1904.

Tre Estimata Samideano,--

Mi nun plezure sciigas vin iom pri la kondiĉo de Esperanto en tiu ĉi lando. Unue mi devas diri, ke la progresado de nia lingvo, ĵus estis komencita, kiam ĝi ricevis seriozan haltigon de la nuna militado, kiu okupas ĉiujn la atentojn de la ĉi-tieuloj.

La propagandado estas tre malfacila tie ĉi, ĉar la Angla lingvo estas deviga temo en ĉiuj lernejoj sub la registara observo. Foje estis proponite plibonigi la ortografion de la Angla lingvo kaj fari specon da Mond-Angla, por la speciala uzo de tiu ĉi lando, ĉar, kvankam utilega, la Angla estas tre malfacile ellernebla por la Ĵaponoj pri tio, ke la ortografio estas tiel absurda. Sed la propono rezultis en nenio. Tamen estis eldonita en Tokio ĵurnalo _The Voice_ kiu formetis ĉiujn silentajn literojn kaj aliajn konfuzajn mallogikajn uzadojn. Plie, tiu ĉi estas granda kosmopolita urbo, kaj la propono alpreni helpan lingvon estis tre favore ricevita. Tial la helpa-lingvo Volapük havis tie ĉi multe da studentoj. Hodiaŭ ĝia malprospero kreis multe da skeptikuloj kaj Esperanto estas atakita de la loka Gazetaro. Nun, kvankam la Angla lingvo estas iom konata de ĉiuj Ĵaponanoj, estas vulgare por Ĵaponoj kaj Ĥinoj ĝin paroli, sed la parolado de la Franca kaj Germana lingvoj estas distinga! Ĵaponoj, dum kvardek jaroj, estas alprenintaj okcidentan civilizacion, kaj nun povas administri ĉiujn siajn departementojn sen helpo de alilandaj instruistoj, krom malmultaj ŝipestroj de poŝtŝipoj, kaj malmultaj profesoroj en diversaj Ĵaponaj lernejoj. Je tiuj ĉi ni devas esperi, ĉar ili havas gravan influon inter la bone edukitaj Ĵaponoj. En diversaj partoj de Ĵaponujo jam de kelka tempo ekzistas izolitaj instruistoj kaj aliaj, kiuj estas konvinkitaj pri la bonegeco de Esperanto, kaj pri ĝia plena taŭgeco kiel internacia helpa lingvo. Jam iliaj influoj estas videblaj, ĉar la Ĵaponoj komencis ellerni Esperanton. Sed, bedaŭrinde, tiuj ĉi diversnaciaj pioniroj ĝis nun restis tute izolitaj, laborante ĉiuj aparte. Kredeble nia afero multe pli rapide antaŭenirus, se ĉiuj Esperantistoj tie ĉi konsentus kunigi siajn fortojn kaj fondiĝus ĝenerala kaj centra grupo.

KANTETO.

Karulino Mia.

Originale verkita. De William Officer.

Kiam la maten' lumiĝas, Ho karulino mia! Ĝia belec' memorigas Plej dolĉe min de via.

Kiel ĉirkaŭ mi varmeco De la tagmeza horo Falas, ĝi min pripensigas Pri via korfervoro.

La vespero, rosa, stela, Kun sia trankvileco, Murmuretas la rakonto De via amemeco.

Tiel je animo mia Eterne vi ĉeestas; Kaj per sonĝo-lumo Imago vin envestas.

La belega mondo perdus Por mi brilecon sian Se am' via malvarmiĝus Ho, karulino mia!

My Dearie.

Tradukita en la Sokta lingvo.

When lichtens the mornin' O dearie o' mine! Its beauty remin's me Maist sweetly o' thine.

As at noontide the sinbeams On earth saftly rest, I think o' the fervour That glows i' thy breast.

The e'en, wi' its stillness, Its starnies, an' dew, The tale o' thy kin'ness Aye whispers anew.

Sae thou tae my soul Art near evermair; And fond fancy cleeds thee In dream glamours fair.

For me the braw warl' Its brichtness wad tyne, Should thy love e'er grow caul' O dearie o' mine!

ZENITA SUNO.

Originale verkita de Thomas Hunter, M.A.

Ho! Suno en plej alta vojo, Ci venas kun somera ĝojo; Tagiĝas nun la tago glora Junio dudek unu flora.

Pli frua estas kant' miela De la arbara birdo bela Kies fluida voĉo penas Dum ci en roza robo venas.

Ĝojas la besto, ĉia floro Kun la plej riĉa bonodoro, Kaj kun la plej kolora helo Disdonas benon de l'ĉielo.

Homaro nun per interamo Respondus al la cia flamo, Ĉar venas ci en alta vojo, Ho! Suno kun somera ĝojo.

NEATENDITA AVIZO.

Oni ofte diras: "Jes, Esperanto estas tre bona ideo, sed ĝi ne utilos al mi!"

La Redaktoro posedis amikon, kiu tiel pensis. Li havis neniajn rilatojn kun alilanduloj, kaj ŝajne estis kontenta je la kono de la Angla lingvo.

Subite, li eltrovis, ke li apartenas al fama antikva Franca familio, kies kastelo troviĝis en la Francaj Alpoj. Bone, bonege, li pensis. La Angla lingvo sufiĉos ĉie! Li do forveturis, por viziti la familian naskiĝejon.

Alveninte en tiun malproksiman regionon, li eliras el la vagonaro, kaj eniras la hotelon. Ho, ve! El la tuta vilaĝanaro neniu komprenas lian lingvon. Preskaŭ ĉiuj Eŭropaj lingvoj tie havis siajn anojn, krom la Angla. Mia amiko estis tre malĝoja. Kompreneble, mi ofte priparolis Esperanton kune kun li, kaj li multe miris, kiam, je vespermanĝo, li aŭdis la nomon de nia kara lingvo! Morgaŭe, tute sole kaj silente, li vizitis la antikvan kastelejon de siaj praavoj.

Ĉion, kion la okuloj povis rimarki, li bone eltrovis, sed plu li ne povis lerni.

Post lia reveno en Londono, li rakontis al mi tiun ĉi bedaŭrindan okazon. "Ho!" mi ekkriis, "estos facila afero klarigi ĉiujn malklaraĵojn! Se plaĉos al vi, vi povos profiti de mia kono Esperanta." Iom dube, mia amiko diris al mi tion, kion li deziris, ke mi demandu; kaj mi tuj skribis al la sindonema Sro. Sentis, kies poemetojn estas tiel bonekonataj.

Mia malnova amiko multe miris, kiam, post nur kvar tagoj, mi metis inter liaj manoj, longan leteron, enhavanta tre interesan historion de la kastelo, kaj ĝiaj loĝantoj, kaj multe da pluaj sciigoj, kiujn li neniam antaŭe lernis. Dank' al Esperanto, li nun scias ke, dum la antaŭaj militadoj, la Duko de Savojo indulgis tiun Kastelon, kiam liaj soldatoj ruinigis ĝiajn najbarojn, ĉar la tiama posedanto iam estis donacinta al la Dukino bonegan korbon da prunoj! Vere interesa historio.

Tiu ĉi anekdoto pruvos en nova maniero, la utilon, kiun donas kono de Esperanto.

BULONJO.

H. Bolingbroke Mudie.

La longe atenditaj Pentekostaj tagoj fine estas alvenintaj. Sed kia vetero! Ĉie troviĝas nigraj nuboj kaj pluveregoj, kaj la suno tute forgesis nin. Kuraĝe!

Ni baldaŭ trovis, ke ni eniris Esperantujon, ĉar, dank' al la senĉesaj klopodoj de nia Libertempa-Kapitano Sro. Reeve, kaj al la afableco de la fervoja kompanio S.E. & C.R. ni trovis por ni apartigitan vagonon. Tie ni enŝlosiĝis, por senhalte paroladi Esperante kaj esperante, ĉar ni ja esperis, ke la vetero baldaŭ pliboniĝus.

Laŭ la anonceto en The Esperantist, No. 7, areto da Anglaj Esperantistoj estis forironta Bulonjon. Ni estis tiu areto, kies partoprenantoj nombris dek-du.

Ĝustatempe la tre, tre longa turist-plenigita vagonaro forveturis, kaj alvenis Folkestonen, kie la maro estis sufiĉe trankvila kaj ni senŝancele eniris la vaporŝipon.

Unu el la areto havis apartan kajuton tie, kaj ni Esperantistoj multe ŝatis la privilegion ĝin uzi. Vere, ĉiam kaj ĉie Esperantistoj ĝuas specialajn privilegiojn.

Ni supozis, ke ni movadis sur la maro, sed, pro la nebulo, la ĉirkaŭaĵoj estis preskaŭ nevideblaj. Fine la kruta Franca marbordo aperis tra la griza nebulo, kaj ni rapide kolektigis pakaĵojn, k.t.p., por ke ni povu tuj konatiĝi kune kun niaj jam konataj sed neniam viditaj samideanoj. Sed ni eraris pri tio. Ne estis necese atendi ĝis kiam la ŝipo ĉesus sian movadon ĉar, alproksimiĝinte, ni ĝoje rimarkis ke la elŝipejo estis de granda verda steletaro okupata. Kaj niaj kunbatalantoj rimarkas samon ĉe ni, kaj tuj elkriegas per fortaj voĉoj tre korajn eldirojn. La steletoj intersalutas. "Vivu Esperanto! Kiel vi sanas? Ĉu la maro estis trankvila?" Tiuj kaj similaj demandoj ĝoje flugis de la tero en la ŝipon, el Francujo en Anglujon.

Kompreneble la ĉirkaŭstarantoj multe miris pri tio. Kaj kia lingvo! Mi ja konas ĝin sen ellernado, unu el ili rimarkis al mi. Sed Esperanto havis bonajn reklamojn dum la tuta tago tie. Baldaŭ alvenis la tempo kiam ni povis premi la manojn de niaj kunstudentoj, kaj kune eniri por submetiĝi sub la linkaj okuloj de la limdepagistoj.

Ni vidis malfeliĉulojn, kies cigarojn oni forprenis, sed ni estis feliĉuloj, ni estis Esperantistoj, kaj tiaj neniam pekas.

La Brita Konsulo aldonis sian bonvenon al tiu de niaj Francaj amikoj, kaj nia akcepto vere estis korega. Sur la muroj de la limdepagejo troviĝas prezaro Esperanta. Tio ĉi certe estas bona reklamo por la lingvo. Ni do tuj sentis, ke ni ne estis venintaj en alian landon, sed ke la verda Esperanta standardo ankoraŭ ĉie regnis.

Baldaŭ ni, granda procesio, marŝis sur la stratoj de la plej grava centro de la Franca fiŝkaptado. La maro ĉiam troviĝas je unu flanko ĉi tie, sed vere, kiam ni alvenis, maroj ĉie vidiĝis, pro la pluvego, kiu ĉion ŝanĝigas.

Post tre mallonga promeno, ni alvenis al la hotelo _Castiglione_, kies estro estas Esperantisto, kaj tie ni oficiale prezentiĝis al niaj novaj, pro ni malsekigitaj, amikoj.

Dum tiu ĉi ceremonio, unu el ni serioze diris: "Mi estas la subestro de la vetero. Mi aranĝis la pluvon, por ke la vagonaro ne estu tro varma kaj homplena. Nun mi aranĝos bonan veteron, por ke ni, kaj ĉiuj aliaj kuraĝuloj, ĝuu feliĉan libertempon." Kompreneble ĉiuj multe ridis, je tiu ĉi eldiro, kaj iu rimarkis, ke eble li nur estis tre suba estro. Tamen, de tiu momento, la pluvo ĉesis, la stratoj sekiĝis, kaj fine la suno ekbrilis por aplaŭdi tiun ĉi memorindan internacian kunvenon.

Post tagmanĝo, ni faris promenadojn en la urbo, vizitis la fiŝvendejon, la ŝipejon, la antikvajn urbmurojn kaj la katedron. Tiam, reveninte hotelen, ni pretigis nin por vespermanĝo.

Al tiu momento, Sro. Michaux, la tre sindonema Prezidanto de la Grupo, sendigis al mi la plej bonan urbfotografaron iam vidita, kaj, ĉagrenege mi ĝin konfesas, mi forgesis danki lin pri tio. Eble, je tiu ĉi okazo, li afable forgesos la proverbon ke _malfrua danko estas pli malbona ol danko ia_, kaj akceptos miajn nunajn dankojn. Kaj, se iatempe kiam la Grupanoj rekunveniĝis, ili bonvolos skribi por mi siajn subskribaĵojn sur papereron, mi havos grandan plezuron enmeti ĝin en la albumon, kiun mi ĉiam konservos inter mia ĉiam pligrandiĝanta propagandilaro.

Dum la vespermanĝo ni nature priparolis la venontan kunvenon, kies programon ni jam vidis sur la paĝoj de la _"Cicerone"_ (Semajna Bulonja organo, ĉiam enhavanta Esperantan paĝon).

Sed, kvankam ni multe antaŭĝuis la proponaĵojn, la kunveno mem donis al ni nepripenseblan plezuron. Oni komencis iom post la naŭa horo, kiam ni eniris belan ĉambregon, mirinde ornamigita de Francaj kaj Anglaj flagoj, kaj ankaŭ de ĉiam verdaj arbetaĵoj kaj palmoj. Vere ŝajnis, ke ni estis enirintaj en Kristnaskan festejon.

Sed la okuloj ne estis la solaj membroj, kiuj ĝuis tiun akcepton. Ankaŭ la oreloj multege ŝatis la koran ĥoron: _"Dio savu la Reĝon" ("The Esperantist," No. 1)_ kiu donis komencon al la bonega programo.

Estas tute neeble priskribi tiun ĉi kunvenon detale, sed eble la programo estos interesa por legantoj. Jen estas:

_PARTO I._

Dio savu la Reĝon Ĥoro. Prezentado Sro. Michaux. Valso Esperanto Fno. Decrequy. L'Espero Sro. Boulet. Mia Mano Fneto M. T. Bergier. Bonan Tagon, Suzo! Sro. Derveaux. La Paco Sro. Dufeutrel. Duo de la Reĝo d'Ys Sno. Bergier kaj Fno. Sutils.

_Honora Vino._

Piana-ludo. L'Akvofalo Fno. Pannevin. 13a, Hungara Rapsodio Fno. Decrequy.

_PARTO II._

Floreto Fneto G. Bergier. La Cigalo kaj la Formiko Fneto M. T. Bergier. La Korvo kaj la Vulpo Fneto Lephay. Lasta Deziro Fno. Sutils. Hamleto Sroj. Dufeutrel kaj Mudie. Hispana Romanco Sino. Bergier. La Bano de la Pastro Sro. Boulet. Galateo Sro. Derveaux. La Marseja Himno Ĥoro.

_Bonvena Ĉampana Vino._

Vere, tre memorinda programo. Kaj, se oni demandus kian eron mi pleje ŝatis, mi estas certa ke la plenkreskuloj min pardonos, kiam mi konfesas ke mi pleje ŝatis la kvar recitadojn de Fraŭlinetoj Bergier kaj Lephay. Kiam oni aŭdas nian karan Esperanton el la lipoj de kvin, sep kaj dekjaraj infanoj, ĝi havas ankoraŭ pli belan sonon ol kutime. Kaj oni devas ankaŭ gratuli--ĉiujn! Ĉio estis bona, eĉ bonega. Tamen estis unu afero kiu ne tute plaĉis al mi.

Eble ĝi estas nur bagatelo, sed mi ja opinias, ke ĝi meritas gravan atenton. En almenaŭ unu el la belaj kantoj, mi rimarkis, ke la tradukinto ne konservis la Esperantan akcenton.

Laŭ mia opinio, bona Esperanta kanto devas konservi tion ĉi, kaj oni ne devas meti la akcenton sur silabo alia ol la antaŭlasta. Se oni atente tralegos la tradukojn de Tom Bolin' (No. 5) Vivo de Maristo (No. 1) kaj aliaj tradukoj de bone konataj poemoj en The Esperantist oni konstatos ke, eĉ por la kutimita melodio, kiun oni verkis por tiuj ĉi poemoj, la Esperantaj vortoj taŭgas. Mi do esperas ke, kiel eble plej multe, niaj muzikaj verkistoj provos konservi la uniforman Esperantan akcenton, sen kio nia lingvo perdus tiom da utileco kaj belsoneco.

Post la finiĝo de la unua parto, du infaninetoj prezentis belegajn floramasojn al la du Anglinoj, kiuj estis inter la vizitanta areto: belaj Esperantaj floramasoj. Mi intence diris _Esperantaj_, ĉar ambaŭ el ili konsistis el floroj ruĝaj, blankaj kaj bluaj; Anglujo kaj Francujo; kaj interplektita estis la bela Verdo de la Espero, la emblemo de Internacieco.

Sed jam tro longa estas tiu ĉi priskribo. Por ĝin finigi, mi rimarku pri la bonegeco de la paroladoj faritaj de Sroj. Michaux kaj Reeve.--Sed ne! Ekzistas ankoraŭ alia afero, kiu eble havos apartan intereson por Vi, karaj Legantoj. Oni ĉie rimarkis, ke la _Verd-kovrilaĵeto_ estis tre leginda. Dankojn, Bulonjaj Legantoj! Ju pli granda la laboro, des pli granda la plezuro kiam oni lernas, ke la rezultatoj estas ŝatataj. Se nur la tuta legantaro kunpensus!

Tre, tre laca, ni fine realvenis en nian komfortan hotelon, por silente pripensi la mirindan tagon, matene en nigreta, malseka Londono, posttagmeze en nuba, malseketa Bulonjo, kaj vespere en belega, varma Esperantujo, inter la floroj, kantoj kaj salutoj de karaj internaciaj amikoj.

Morgaŭ matene, post naŭ-tridek, niaj amikoj nin serĉis, kaj kondukis en la ĝardenojn de Sro. Duhamel, la Esperantista floristo Bulonja, kaj tie ni fotografiiĝis antaŭ bela floraro. La rezultato estas bona, kaj ĉiam servos kiel fidela memoraĵo de plezura mateno.

Posttagmeze ni eniris en tramon (niaj dek du anoj kaj la Francaj amikoj plenigis la veturilon) kaj komencis gajan veturon ĝis Wimereux. La antaŭan nokton mi estis rimarkinta verdan rubandon sur la fortepiano, kiu portis oreskribitan Esperanto. Tiun ĉi rubandon oni nun fiksis ĉe la vitro de la tramo, kaj ĉiuj preterirantoj bone rimarkis, ke ĝi estis Esperantista tramo. Tiamaniere la Afero gajnis bonan reklamon.

Mi jam ekpensis, ke oni min trompis sed tiam, kiam unu post la alia, mi rimarkis novajn vidindaĵojn mi certiĝis, ke estis ja fakto. Bulonjo ne estas malbela urbo, kaj la kamparo ankaŭ estas sufiĉe bela. Ne ŝanceliĝu, do, Anglaj adeptoj, sed tuj vizitu la belan hejmon de tiom da fervoraj Esperantistoj.

Sur la beleta marbordo Wimereuxa ni ĝuis tre feliĉan posttagmezon. La suno ĵetis sur nin ne tro varmajn radiojn, kaj la plimulto da la kunvenintoj sidiĝis sub la ombro de la verda rubando por kunkanti kaj ŝercadi. Sed mi ne estis tiel mallaborema, kaj ĝuis tre plezuran ludadon kun la ĉarmaj infanoj, kiuj venis kune kun ni. Kaj, Legantoj, estas terura sed vera fakto, ke, en Francujo, eĉ la infanoj parolas France! Tamen ludoj kaj Esperanto ĉiam estas internaciaj, kaj ni estis tre feliĉaj, kaj multe bedaŭris kiam vesperiĝis, kaj ni devis returnen trami. Post vespermanĝo, ni denove kunvenis, kune kun niaj gastamaj amikoj en la ĉefloko de ĉiuj Francaj urboj, la _Casino_. Tie, sidante en la belaj ĝardenoj apud la lumigita estuario, sub la hela lunlumo, Sro. Boulet (kiu venis el Roueno) afable promesis fariĝi nova kunverkanto, kaj ni hodiaŭ povas legi lian lertan _Calabre_ tradukon.

Jen alia gajno por _Mondvaganta Redaktoro_! Li ricevas artikolojn de tiuj, kiuj li havas la plezuron renkonti. Kaj, ĝis nun, mi kredas, mi estas la sola mondvaganta Esperanta Redaktoro. Tial Vi estas povintaj legi multe da interesaj rakontoj, kiuj multe helpis je la sukceso de tiu ĉi Gazeto.

La proksiman tagon, post matenmanĝo, ni ĥore estis kantantaj _Funiculi Funicula_ kiam niaj nelacigeblaj samideanoj venis por konduki nin en Le Portel.

Kia belega sablaro tie troviĝas. Ebena kaj malmola kiel asfalto. Bonega loko por la krevetkaptado, sed, ŝajne, Esperantistoj en Bulonjo neniam havos tempon por tiu ĉi agrabla amuzado. La tieaj amikoj ĉiam sukcesos trovi ian novan kaj interesan vidindaĵon.

Sur tiu ĉi sablaro ni denove faris ludojn kaj kursojn, kaj, fine alvenis al la interesa vilaĝo. Le Portel estas enloĝata de fiŝistoj, sed Wimereux, je la alia flanko de la estuario estas rapide pligrandiganta ĉirkaŭurbo de Bulonjo.

En Le Portel ni vidis interesan sed funebran procesion: la enterigiron de fiŝisto.

Sro. Michaux diris al mi, ke multe da la tieaj loĝantoj ankoraŭ posedas la trajtojn Hispanrasajn, ĉar siaj praavoj venis el tiu suda lando.

Sed mi jam trolongigis tiun raporton! La tramo rekondukis nin en Bulonjon, kaj oni aranĝis finan posttagmezan promenadon ĝis la rimarkinda monumento de la _Grande Armée_ Napoleona. Tiu ĉi estis tiel ŝatinda, kiel la aliaj, kaj la vetero ĉiam estis bela. Tamen oni diris, ke en la apudaj vilaĝetoj estis iom pluvdona. Ni estis feliĉuloj havi kune kun ni la veter-subestron!

Dum la promeno ni priparolis la proponitan kunvenon Esperantistan, pri kio mi esperas skribi ion poste. Tiaj kunvenoj estas la plej bonaj aferoj por vekigi kaj revekigi intereson pri nia afero.

Post tre feliĉa haltado en arba valeto, kie ni denove fotografiiĝis, kaj ludis kun la infanoj, ni kune revenis por fari la pakaĵojn por la baldaŭe foriranta vaporŝipo. Tion farinte kaj vespermanĝinte, niaj fervoraj amikoj akompaniis nin ĝis la enŝipejo por doni al ni lastan _Ĝis la Revido_....

Dankojn, dankojn, novaj sed tamen tre malnovaj amikoj. Dank' al vi, ni ĝuis mirindan viziton; dank' al vi, ni nun havas eĉ pli varman estimon de nia kara lingvo, kaj ĝiaj afablegaj Francaj adeptoj. Unu el nia aro estis Franca Anglano, kaj li miregis pri la tutkoreco de nia akcepto ĉe siaj samnacianoj. Vere ni ŝajnis esti "centjaraj amikoj!"

Kaj ĉu mi ĉiam facile komprenis la alilandulojn? Ne estas dubeble, kaj ne estas dubinde!

Tamen unu malfacileco ĉiam troviĝis, pri tio ni devis esti singardemaj. Jen. Ĉiam, kiam oni aranĝis estontan renkonton, oni devis precipe zorgi pri la maniero por esprimi la horon. Ĉiam Sro. Michaux diris ambaŭ, ekzemple, je la _naŭ kaj duono_ kaj je la _duono de la deka_. Sed mi, kaj miaj Francaj amikoj kunsentas, neniam plu diros aŭ unu aŭ la alian. Ni diros je _naŭ-tridek_. Tiamaniere ne estos eble, ke ni manku niajn renkontojn pro eraro kaŭzata de tiu malfacileco.

Al la dirita horo, ĉiam aldonu la minutojn, kaj jen sistemo jam internacia por diri la horon. Laŭ la antaŭa anonco en The Esperantist, tiu ĉi sistemo estas la fervoja (kaj sekve la praktika) uzo.

Kaj Vi, karaj Legantoj, kiu legis tiujn ĉi liniojn, kion vi pensas? Ĉu vi ne multe bedaŭras, ke vi ne kuraĝis partopreni je tiu ĉi unua oficiala grupkunvenejo? Mi ĝin esperas. Tamen, ne estas necese, ke vi longatempe plendu pri tio. Nia Libertempo-Kapitano, Sro. Reeve nun klopodas pri nova vizito al la Grupo en Havro. Mi jam konas tiujn ĉi fervorajn amikojn de nia afero, kaj mi esperas ke, je la 30a & 31a Julio kaj la Aŭgusto, ili ricevos viziton de granda aro da alilandaj Esperantistoj, ne el Anglujo nur, sed el ĉiuj proksimaj aŭ malproksimaj landoj. La elspezo ne estos granda, kaj se tiuj, kiuj povos tien iri, tuj skribos al Sro. Reeve (63, _Effingham Road, Lee, Kent_) li povos aranĝi specialajn kondiĉojn kun la fervoja kompanio L. & S.W.R. kaj neniu povos plendi pri la rezultato.

_"Vivu Esperanto, kaj Vivu la Esperantistoj!"_

LA LINGVO DE LA FLOROJ.

Originale verkita de Ben Elmy (Daŭrigata de paĝo 79).

PARTO II.

Ju pli ni studas la florojn, des pli ni konstatas, ke multe da ili posedas nesuspektitajn lertecojn, kiujn apud besto ni volonte nomus instinkto aŭ eĉ prudento. La esploradoj kaj eksperimentoj de la plimultiĝanta anaro de observistoj pruvas tion ĉi. Tamen, ĉar la kreskaĵoj aŭ floroj estas mutaj, tial la homaj oreloj neniel taŭgas por tiu esplorado; estas do necese, ke la homo uzu siajn okulojn des pli zorge kaj akurate. Eĉ tiam, multe da floraj okazaĵoj evitas la tro difektan homan vidlertecon, homa difekto kiun la homo mem tre ofte forgesas kaj malatentas.

Ekzemple, oni diras ordinare, kune kun _Darwin_, ke "_la kreskaĵoj kompreneble ne posedas nervojn, nek centran nervsistemon._"[80] Sed tiamaniere, fariĝas ankoraŭ pli mirinda la plua eltrovo, ke iafoje "_kreskaĵo ekscitita transigas la influon al aliaj partoj de si, kaj tiuj ĉi partoj reciproke ekmoviĝas._"[80] Kia do estas la agometodo de tiaj procesoj? Se la kreskaĵo "kompreneble" ne uzas nervfadenojn por telegrafi siajn sentadojn kaj ordonojn, ĉu eble ĝi komunikigas inter si per "senfadena" telegrafo? Vere, tre nescia estas la homo, eĉ ĉe la dudeka centjaro!

Tre miriga ankaŭ estas la fenomeno de la perioda dormo de folioj kaj floroj, kun iliaj akompanantaj movadoj. Ankoraŭ mirindega estas, ke, kiel la mambesto produktas albumenan sukeran lakton, tiel la kreskaĵo produktas sukeran mielon en la floro, kun amelon kaj eĉ albumenon en la semo, por nutri la embrion kaj la junan estontan kreskaĵon.

Cetere _Darwin_ skribas: "_Apenaŭ estas trograndigo diri, ke la radikpinto (de kreskaĵo), tiom sentema, kaj tiel reguligante la movadojn de la apudaj partoj, agadas tute kiel la cerbo de malsupera besto._"[80] Sed certe, oni povas plivole demandi ĉu la agadoj de kelkaj floroj ne superas eĉ iajn funkciadojn de tia besta cerbo.

Rilate al tio ĉi, Dro. J. E. Taylor argumentas pri "_psikologio kreskaĵa_," kaj li tre racie inspiras, ke "_ĉe proksime estonta tempo ni eble konstatos, ke ne ekzistas vivo sen sekva_ psikologia _agado; ke tio ĉi estas nepre resultato de tio; ke la vivo mem estas kondiĉita per psikologia agado; ke iaj kreskaĵoj posedas la ekvivalenton de besta instinkto, la ebleco gajni individuan sperton, kaj ĝin transigi al iliaj posteuloj, por ke tiuj ĉi profitu, ne tute nekonscie._"[81].

La Amerikana poeto, Lowell, evidente kredis je tiu psikologio, ĉar li aligas al floroj ne sole vivon, sed ankaŭ _animon_--

"Jen ĉia terbulo, al viv' puŝiĝante Pro alta instinkto, interna fervor', Kaj supren blinde ĝis lum' palpetante, Atingas animon per herbo kaj flor'."[82]

Tiel ankaŭ la Angla poeto, Shelley, ĉe "_La Sentema Kreskaĵo_," parolas pri la gracia kortuŝeco de la interna "_io, kvazaŭ spirito_" de tiu floro. Aliloke li remarkas, eĉ apud pli humila kreskaĵo, la influon viveman de la aero kaj de la lumo, tuj fariĝontaj--

"Korbatoj nevideblaj de la flor', Al ĉiu parto vivon pulsigantaj."[83]

Alia Amerikano, la glora Walt Whitman, rakontas--"_Karesante mi tenas branĉojn aŭ junajn arbojn--mi tuj sentas iliajn sukon kaj tendenon leviĝantajn en mi, kiel hidrargo ĉe varmeco. Mi baraktas amike kun ilia senkulpa fortiko--mi scias ke iom da ĝia virto pasas de ili al